Esperanto en la kosmo 3.1

Erik Tantal

Antaŭparolo

La sekvanta rakonto estas daŭrigo de la eta novelo „Esperanto en la kosmo 2.1“. Denove temas pri eventoj, kiuj okazas en la estonteco sur la Tero kaj ie en la kosmo. La indiko „ie“ signifas Marso, Heredo-156 kaj aparte Naska kun sia Dua Luno. Heredo-156 estas planedo, kiu estas pli ol 1000 lumjaroj for kaj Naska estas la planedo en la proksimeco de la Nano-stelo.

Kio okazis ĝis nun

Post la eltrovo de la Tero per kamuflita kosmoŝipo de la planedo Heredo-156, la fremduloj akceptis Esperanton kiel ĝeneralan helplingvon kaj komencis fruktodonan kunlaboron kun la Tero. De la komuna Marso-stacio oni sendis plurajn sondilojn kun datumoj al ĉiuj direktoj de la spaco kaj ricevis respondon de la planedo Naska. Tie vivis popolo, kiu havis frapantan similecon kun homoj. En proksimeco troviĝis la Dua Luno kun la popolo de la insektoidoj. Karib, lingvisto el Naska, partoprenis Esperanto-simpozion, kie okazis solida disputo pri la reformo de la lingvo.

La atako

Merel estis preparinta ĉion. Hodiaŭ vespere ŝi planis kune kun la tuta familio spekti la filmon pri la koncerto, en kiu la filino Nikilli prezentis sur la scenejo kanzonon. Ankaŭ Afua kaj Ekua, la du kuzinoj de Nikilli, estis anoncitaj kaj de Karib, la edzo de Merel, venis la informo, ke li verŝajne hodiaŭ forlasos sian laborlokon iom pli frue. Nur Merel ne ĝojis. Ŝi tute ne konsentis, ke oni faras tiom grandan bruon pro ŝi.

Kompreneble ŝi fieris, ke ŝi kiel solulo el la urbeto Kolina, ricevis tiun rolon. Por tio ŝi eĉ rajtis ne viziti la lernejon. Tiel nur okazis en tre raraj esceptaj kazoj. „Ĉu estas la komenco?“, demandis Karib, kiu en tiu momento eniris la ĉambron. „Ĉu mi malfruis?“. Merel trankviligis lin kaj komencis provizi ĉiujn per trinkaĵoj kaj frandaĵoj. Nun Nikilli povis startigi la transsendon kun la filmo. Tio eblis per interreto ĉie sur la planedo Naska, do estos multaj spektantoj. „Tie, tie ili sendos!“, vokis Merel, kiam ŝi ekrigardis sian filinon sur la scenejo. „Estu trankvila!“, grumblaĉis Nikilli kaj subite malaperis la bildo. Evidente ne nur estis eraro en la transmisio. Okazis plena perdo de la reto kaj kurentoĉeso. Feliĉe Karib disponigis pri alternativa kurentprovizado. Tial li povis almenaŭ enŝalti la lumon. Sed ĉiuj provoj denove atingi ligon al la reto ne sukcesis. Neniu reto – neniu komunikado. Oni eĉ ne povis demandi ie. Ankaŭ la najbaroj ne sciis ion. „Ĉu la malnova aparato por kurtonda ricevado ankoraŭ funkcias?“, demandis Merel. Ŝi ja bone memoris tiun aparaton, per kiu ŝia edzo en la „tempo antaŭ reto“ dum multaj horoj serĉis en la ondoj de la subaj tavoloj de la atmosfero por trovi aŭskulteblajn signalojn de multaj sendostacioj. „Vi pravas.“, rimarkis Karib. „Tiu devus ankoraŭ funkcii, sed mi tute ne scias, ĉu ankoraŭ ekzistas stacio, kiuj uzas la kurtondan areon.“

La aparato funkciis ĝis nun. Kompreneble estis malfortaj signaloj. Karib ne povis trovi la apartenantan antenon kaj provizore instalis longan draton. Kaj tiam revenis la „malnovaj tempoj“. Li turnis tiom longe la regulilon ĝis li finfine komprenis ion inter forta kroma susuro. Vere, kelkaj sendostacioj daŭre aktivis. Sed la novaĵoj estis timigaj. Ŝajne estis okazinta grandskala atako de trukuloj kontraŭ ĉiuj retoj. Estis katastrofo. La plejmultaj satelitoj por komunikado estis malfunkciigitaj. Energicentraloj kaj industriaj entreprenoj estis perturbitaj. La tuta granddistanca trafiko, ankaŭ la aviado estis ĉesigitaj. Ĉiuj loĝantoj de la planedo estis alvokitaj direkte kontakti la najbarojn kaj restadi en la loĝejoj. La kaŭzo estis atako de la insektoidoj.

Kun tiu popolo, kiu vivis sur la najbara Dua Luno, Naska kutime havis bonajn komercajn rilatojn. Apenaŭ iu rememoris la militajn disputojn antaŭ cent jaroj. Tiutempe Naska povis sukcese liberigi sin de la Granda Okupado de la insektoidoj. Neniu nun atendis, ke la insektoidoj denove kondutas malpaceme.

„Silentu, mi aŭdas ion“, petis Karib la aliajn, kiuj restis sidantaj kvazaŭ paralizitaj en la loĝĉambro sur la seĝoj. „Mi provas plibonigi la ricevon.“ kaj tiam Karib altigis la sonintenson kaj ĉiuj aŭskultis. Venis novaj informoj, sed tiuj kaŭzis eĉ plian malkvieton.

Sur la Dua Luno verŝajne okazis puĉo. Grupo de radikalaj militistoj sukcese gajnis apogon de grandaj partoj de la armeo. Ili okupis la rezidejon de la registaro. Sed la tuta registaro povis fuĝi tre frue. Ankoraŭ ne certiĝis, kiamaniere la situacio finfine evoluiĝus. Ĉiukaze kosmoŝipo de la laŭleĝa registaro sukcesis atingi la bazan stacion de la Tria Luno, kiuj estis sub administrado de Naska. De tie ankaŭ estis elsenditaj la plej aktualajn novaĵojn. La militistoj vere bone preparis sian puĉon kaj per la komputila atako al la sistemoj por komunikado de Naska ili preventis, ke la registaro tie povas peti helpon. Momente oni ne povis konstati ĉu ankaŭ okazis milita atako kontraŭ Naska. Unu anoncisto de la armeo de Naska indikis ke la insektoidoj eventuale instalis militbazon sur Naska en la regiono de la Granda Dezerto. Sur la tuta planedo estis deklarita la stato de defendo.

Karib ne povis forlasi sian malnovan aparaton por kurtonda ricevado. Nun li eĉ sukcesis ricevi elsendon en Agaparo. Kiel tio eblis? Ĉu la insektoidoj havis militan bazon sur Naska? Ĉu estis eventuale sendostacio de ŝtatperfiduloj?

Karib, kiu estis lingvisto , kompreneble komprenis ankaŭ la lingvon de la insektoidoj. Sed pro la malbona kvalito de la sendaĵo, li ne povis aŭskulti ĉu la parolanto vere estis ŝtatperfidulo aŭ vera insektoido. Normale Karib distingis insektoidojn senprobleme pro iliaj kliksonantaj voĉoj. Se tiu parolanto vere estis naskano, lia prononcado estus perfekta. Ankaŭ ne estis certe ĉu la sendaĵo enhavus verecon. Eventuale ja estis nur propagando por militaj celoj.

La aktualaj novaĵoj intertempe certigis tiun prijuĝadon: Sur la Dua Luno dum la lastaj jaroj okazis malabundeco. La ĉefa nutraĵo de la insektoidoj estis produktita per fungoj, kiujn oni kultivis en grandegaj kavoj sub la surfaco de la planedo. Tiuj fungoj bezonis substraton kiel nutraĵon, kiun la insektoidoj faris el algoj. La insektoidoj rikoltis tiujn algojn ĉe la supera poluso de la luno, ĉar ĉi tie troviĝis sufiĉe da akvo kaj lumo. La deficito de la rikolto estis kaŭzita per viruso. Oni ĝis nun ne trovis rimedon kontraŭ tiu damaĝo.

La militistoj sur la Dua Luno povis sekurigi por si la aliron al la restanta rikolto ĉar ili ja posedis la potencon, sed ili intertempe havis ĉiam pli grandajn problemojn ankaŭ provizi la ceteran loĝantaron. Tial ili verŝajne rememoris la „Orajn Jarojn“. Tiam, antaŭ pli ol cent jaroj, la insektoidoj estis instalintaj okupadan reĝimon sur Naska. Dum tiu tempo neniam estis krizoj por la provizado. „Se tiu estas vera, ni devas atendi la plej grandan malbonon“, pensis Karib. Laŭfakte oni devis timi ke okazos pli ol nur la malkonekto de la retoj. La insektoidoj pro sia fatala situacio, eventuale ne havis alian eblon ol per nova okupado venki siajn proprajn problemojn.

Tri tagoj de necerteco. La publika vivo sur Naska haltis. Neniu riskis forlasi sian domon. Sed finfine venis liberiga novaĵo pri malalarmo. Ĉiuj komunikilaj kanaloj denove servis. Trafiko kaj fabrikoj denove funkciis. Generalo Stokrez aperis dum ĉiuj sendaĵoj. „Karaj kuncivitanoj“, per tio li komencis sian deklaron kaj daŭrigis „Ni ĉiuj trapasis malfacilajn tagojn kaj mi volas danki vin ĉiujn en la nomo de la registaro. Pro via trankvila kaj prudenta agmaniero oni ĉie povis eviti panikon. Aparte ni devas danki nian armeon, ĉar ili malhelpis pli grandan malbonon.“

Krome li raportis ke la legitima registaro de la insektoidoj intertempe denove gajnis plenan kontrolon pri la ŝtata aparato sur la Dua Luno. Danke al la intensa konsiliĝo per diplomatoj de Naska oni interkonsentis, intertrakti kun la rebeloj. Tial la minacanta intercivitana milito povis esti preventita.

La decidiga kaŭzo por la konsentemo je ambaŭ flankoj estis la promeso por ampleksa helpo kun nutraĵo. Tiun la planedo Naska tuj komencis kaj tiel povis helpi kontraŭ la mizera situacio sur la Dua Luno.

Krome la teknikistoj de Naska jam sendis vokon por helpo per la rapidega komunikada kanalo al la Tero kaj Heredo-156. Oni esperis tiamaniere ricevi subtenon por la batalo kontraŭ la viruso, kiuj estis kulpa por la krizo en la provizado de la insektoidoj. Oni tuj komencis ampleksan programon kontraŭ katastrofoj. Tiel montriĝis ke la respondeculoj vere lernis el la situacio. Ĉiuj lernejoj kaj laborejoj ricevis la ordonon dum regulaj tempodiferencoj fari aranĝojn kun ekzercado por informi pri tiu temo. Kun la insektoidoj oni interkonsentis plifortigi la sciencan kunlaboron en ĉiuj eblaj kampoj.

En la lernejo

Post la tumultaj okazaĵoj de la pasintaj tagoj denove alvenis ordinara tago. En la aŭtobuso regis kiel kutime granda interpuŝiĝo. Ĉiu volis ĝustatempe atingi la laborejon aŭ la lernejon. Pro tio kompreneble ĉiuj sidlokoj estis rapide okupitaj. Nikilli staris kunpremiĝinte inter siaj du kuzinoj proksime de la elira pordo. Ŝi provis koncentriĝi al la ekraneto de sia malgranda poŝkomputilo. „Kion vi serĉas?“, sin enmiksis Afua scivoleme. „Ho, estas vi, Ekua“, diris Nikilli. Per tio ŝi eĉ ne rimarkis ke ŝi denove reciproke konfuzis siajn du kuzinojn. Ili estis ĝemeloj kaj apenaŭ distingeblaj. Ankaŭ en la lernejo la instruisto havis grandajn problemojn ĝuste asigni la nomojn.

„Mi ankoraŭ bezonas argumentojn por la prepara interparolado pro la nova referaĵo“, klarigis Nikilli. Temis pri ŝia nova tasko, prelegeto, kiun ŝi devis prepari pri Esperanto. Dum la lastaj tagoj ŝi jam mallonge traktis la necesajn informojn kaj tiam rimarkis, ke eventuale estus pli bone ne nur referi dum unu horo. Sed kompreneble ŝi ne emis tro multe aperi en la antaŭo de la lernejo.

„Tio malfacilos“, opiniis Wakid, la instruisto de Nikilli, kiam ŝi proponis al li siajn pripensojn por la strukturo de la prezentaĵo. „Normale ĉiu provis elsavi sin per eble plej mallonga kontribuo. Sed tri instruhoroj? Krom tiuj ni bezonus ankoraŭ duoblan horon por posta traktado! Vi kaosigus mian tutan planon por la semajno. Kiel ni volas sukcese konsideri la limtagojn por la ekzamenoj?“ Li eĉ ne povis ĉesi prezenti sian skeptikon. Finfine li tamen konsentis. „Tri horoj kaj neniu minuto plu. Kaj vi devas jam komenci venontan semajnon!“. Nikilli akceptis tion, kvankam ŝi nun atendis kelkajn tre pezajn tagojn kun laboro kaj sen libertempo.

Materialo pri Esperanto abundis. Ŝi ricevis kelkajn interesajn dosierojn de sia patro. La plejparton ŝi povis kunmeti mem per la reto. Principe la koncepto jam formiĝis en ŝia kapo. Post konciza enkonduko ŝi planis jam je la unua parto komenci per kelkaj ekzemplaj frazoj. Poste ŝi volis prezenti etan superrigardon pri la gramatiko kaj tiam jam provizi siajn samklasanojn per materialo por ekzercado. Ili per tio jam mem povus aktiviĝi iomete. Du malgrandajn filmojn ŝi ankaŭ elektis por la prezentado kaj finfine planis, montri la uzadon de la Agatog-aparato. Nikilli ricevis la permeson de sia patro kunporti la etan lingvo-komunikilon al la lernejo por unu tago. La plej malfacila afero por ŝi estis la planado de la diskuta rondo je la fino de la Esperanto-projekto. Ŝi multe timis ĉar ŝi ankoraŭ ne sciis kiamaniere ŝi povus prepari tiun parton de la aranĝo kaj ĉu preparo tute ebliĝus. Certe oni demandus, ĉu sur Naska oni cetere bezonus Esperanton? Dum la prezentado ĉiu iris glate. Aparte bone montriĝis la eta diktaĵo, kiun ŝi voĉlegis kiel ekzercado. Jam post nur unuhora okupiĝo pri Esperanto ĉiuj kapablis skribi la diktitan tekston praktike sen eraroj. Tio estis impresa, ĉar en iliaj gepatra lingvo ankaŭ post pluraj jaroj ĉiam ankoraŭ troviĝis ortografiaj eraroj. Krome konvinkiĝis la klarigoj pri la facila gramatiko. La instruisto de Nikilli esprimis sian laŭdon ĉar la tuta klaso vere bone kunlaboris. La unua demando en la sekvanta diskuto kompreneble estis tiel kiel Nikilli jam estis atendita. „Ni ĉi tie ĉiuj parolas la lingvon Nernask kaj la aliaj planedoj ja troviĝas en tro fora distanco, do, kial ni bezonas Esperanton?“. Tio memkompreneble ĝustis kaj Nikilli nur povis konstati tion. Tamen ŝi opiniis „Eĉ se ni ne bezonas Esperanton, indas trakti per tio. Unue estas tre ĝojige foje uzi alian lingvon kaj due oni ja ne scias, kiel evoluiĝas la interplaneda komunikado.“

La kaŭzo estis verŝajne la faktoro „ĝojo“ kiu instigis plurajn lernantojn subite en la granda paŭzo veni al Nikilli. Ili demandis „Ĉu vi havas emon gvidi laborgrupon pri Esperanto?“. Oni ja povus unu foje en la semajno resti kroman horon en la lernejo kaj tiam daŭrigi la okupon pri Esperanto. Tion Nikilli tute ne atendis. Ŝi ja ankoraŭ ne povis paroli Esperanton kaj ankaŭ ne estis planinta lerni tiun lingvon. Ja, la temo interesis ŝin, sed tiam signifus ke minimume por unu posttagmezo ŝi devus rezigni pri unu el siaj multaj hobioj. Tion ŝi devis bone pripensi.

„Eventuale vi eĉ povas kunmeti ion“, opiniis Merel, ŝia patrino, kiun ŝi petis pri konsilo en tiu afero. „Kion vi volas diri pri tio?“, demandis Nikilli. „Nu, ja, via muzik-bando ŝajne ne bone antaŭiras. Estas ofte nur neregula partopreno.“ menciis Merel. „Oni neniam povas fidi pri la grupanoj.“, diris Nikilli, „Sed kion vi volas diri per kunmeti?“.

Tio estis la ideo, per kiu Merel provis konvinkigi sian filinon: Kun bone funkcianta Esperanto-grupo oni povus de tempo al tempo ekzerci por registri muzikajn prezentaĵojn. Certe kelkaj el la grupo povoscias ludi muzikinstrumenton. Kaj tiam oni ankaŭ povus produkti etajn filmojn, kiuj poste estus disvastigataj per la retoj ne nur por Naska, sed ankaŭ por la Tero kaj Heredo-156. Merel estis patrino, tial ŝi kompreneble jam pensis pri la kariero de sia filino. Tion Merel tuj rimarkis kaj komentis „Tre bona ideo, tiam vi ja povas refoje inviti la tutan familion, se denove estus sendaĵo kun mia partopreno! Sed unue ni ripetus la prezentadon de la lasta filmo!“. Merel pensis ke tiu ideo ne estis tiel malbona malgraŭ la sekreta penso de sia patrino. Do, ŝi fondis laborgrupon pri Esperanto kun ses samklasanoj por unu horo posttagmeze. Je la komenco ŝi emfazis, ke ŝi mem tute ne povus instrui la lingvon. Ankaŭ ŝi devus kiel la aliaj komenci la lernadon. Materialo ja troviĝis abunde.

La konkurso

„Sufiĉas“, rimarkis D-ro Kervran. Kun sopiro li fermis la aktujon en kiu troviĝis lia raporto. Estis li, kiu multon kontribuis al la sukceso en la batalo kontraŭ la danĝera viruso, kiu atakis la lunon de la insektoidoj. Dum la lastaj semajnoj li ne trovis dormon. Sed la laboro valoris la penon. La venko eblis per helpo de la gentekniko, kiu ĉiam ankoraŭ estis malakceptita de multaj homoj. Sed la laborgrupo sukcese enmetis manipulitan DNA-on en ĉeloj de la algoj. Pro tiu ili ricevis la kapablecon mem defendi sin kontraŭ la viruso. Nun oni nur devis fari ampleksajn testojn por pruvi ke la metodo estas sendanĝera. Tiun laboron oni povis grandparte transdoni ankaŭ al la sciencistoj de la insektoidoj sur la Dua Luno. D-ro Kervran estis kontenta, aparte, ĉar kelkajn semajnojn poste li ricevis rektan sciigon de la Dua Luno. Per tiu la registaro de la insektoidoj dankis por la laboro de lia esplorgrupo. Krome ĉie en la amaskomunikiloj troviĝis raportoj pri la sukcesa scienca laboro, kiun oni taksis kiel sensacion. Tial ne nur sekvis feliĉa ŝanĝo de la mizera situacio de tuta civilizacio, ankaŭ estis granda prosperigo por protekti la pacon en tiu regiono.

Tiu sukcesa interplaneda kunlaboro gvidis la UNESCO-edukad-komisionon al pripensoj kiamaniere la junularo povus profiti de tio, kaj lancis programon por stimuli la intereson de la junularo pri sciencoj kaj interplaneda komunikado. Oni decidis aranĝi kantokonkurson en la venonta jaro. Engaĝiĝintaj grupoj de lernantoj estis invitataj sendi dosieron kun la muzika prezentado. Post unua elekto ĵurio decidus pri la partopreno en la konkurso. La konkurso okazu kelkajn semajnojn poste per transsendo de hologramoj en la komunikad-palaco de Parizo. Pri la titolo kaj aliaj detalaj reguloj rilate al la sendota muzika prezentaĵo oni ankoraŭ diskutis. Provizore oni uzis la titolon „Kontraŭ virusoj – Por la paco“. Ĉiukaze ne estus determino pri la lingvo.

Ankaŭ sur Naska la informoj pri la invito al la kantokonkurso alvenis. „Tie ni devas partopreni!“, opiniis Ekua, „Tio vere estas bona agado por nia Esperanto-laborgrupo!“. „Tie ni tute ne havus ŝancon, ĉar partoprenos tro multe da grupoj el la tuta mondo. Krome ni ankoraŭ ne estas tiel spertaj.“ menciis Afua, ŝia ĝemela fratino. Ambaŭ estis aktivuloj en la laborgrupo de Nikilli. Ili intertempe eĉ pli bone parolis Esperanton ol ŝi. „Kiamaniere ni komencu?“ demandis Nikilli kaj aldonis. „Unue ni bezonas tekston, due la melodion kaj -“. „Aŭ inverse“, enŝovis Afua, „la melodio estas la plej grava!“. Sed plej grave estis ke la grupo vere interkonsentis partopreni la kantokonkurson. En la grupo estis kapablaj estontaj artistoj kun talentoj. Unu povosciis skribi bonajn tekstojn, alia produktus plaĉajn melodiojn. Eĉ por danca intermetaĵo troviĝis „ekspertoj“ kaj Nikilli kompreneble estis antaŭdestinata por la kantado. Du semajnojn poste devus esti la unua provo kun registrado.

„Mi havis la tekston. Fine ni vere povas uzi Esperanton!“ fiere vokis Mojo, la sola knabo el la grupo. „Tiel estas la unua strofo: Vi vi vi viruso – Vi estas la fokuso – Sed vi ne estas pluso – Vi taŭgas nur por tuso.“. „Nu, ĉu vi ne trovis pli bonan tekston? Sed kion fari? Nun mankas nur ankoraŭ la melodio“ menciis Nikilli „kaj tiam ni bezonas ankoraŭ du aŭ tri kromajn strofojn.“

La aliaj en la grupo intertempe ne tiel entuziasmiĝis. Ili eĉ taksis la aferon stulteco, sed neniu riskis fari kritikon, ĉar neniu povis oferti pli bonan kanton. Do, Ekua kreis la melodion kaj tiam komenciĝis la ekzercado. Por tio la grupo ne povis uzi ĉambron en la lernejo. Ili ĉiuj renkontis en la hejma laborĉambro de Nikilli kaj nun trifoje en la semajno. Pro la bruego la gepatroj de Nikilli rapide adiaŭis kaj fuĝis al kvietaj lokoj ekster la domo. Sed la aktiveco de la grupo valoris la penon. Ĝustatempe al la postulita limtago ili forsendis la filmdosieron kun la muzika prezentaĵo.

Atendotempo: kvar semajnoj. Ĉiun tagon la partoprenantoj de la laborgrupo kontrolis sian elektronikan poŝtkeston. Ĉu akcepto aŭ malakcepto? „Ĉiukaze nur 25 grupoj rajtos partopreni. Certe estos mil aliĝoj“, suspiris Nikilli sed ŝia patrino konsolis ŝin. „Gravas nur la partoprenado. Krome estos senditaj filmoj, kiuj venis de nia planedo. Verŝajne estos ĉirkaŭ ducent. De tiu oni elektos kelkajn kaj prezentos ilin ĉi tie sur Naska. Mi certas, ke via filmo sukcese estos en tiu elekto.”

Vere, la filmo sukcese venkis la unuan baraĵon. Ankaŭ en la elimina fina rondo ĝi devus ĉeesti. Por la prezentado la grupo kunvenis en studio de la ŝtata muzika altlernejo. Ĉi tie ili povis uzi la plej modernajn ilojn por registrado. Ankaŭ ekzistis aparato kiu kapablis transformi ĉiun prezentaĵon sur la scenejo al hologramo. Per la rapidega komunikad-kanalo la prezentaĵo estis montrata post mallonga prokrasto sur la Tero en la komunikad-palaco en Parizo. Tie la spektantoj havus la impreson kvazaŭ la aktoroj reale estus en la halo. Sed entute necesis zorgema teknika preparado. Por la 25 kontribuoj oni bezonis du tagojn kun ĉiufoje ampleksa programo, kiu plenigis la tutan vesperon. En la tuta mondo, ĝustadire sur la partoprenantaj planedoj, la spektantoj povus taksi la kontribuojn, se ili estis aliĝintaj.

La rezulto estis seniluziiga, eventuale ĉar la grupo estis tro hektika, sed verdire ĉio funkciis. Eĉ Mojo, kiu ludis kiel drumisto, sukcese ŝanĝis sian plejofte spasman mienon al gaja vizaĝesprimo. Ankaŭ la kantado de Nikilli estis en ordo. La danca enmetaĵo estis temperamenta kaj optimume adaptita al la ritmo. Tamen, la Esperanto-grupo de Naska nur atingis la rangon n-ro 25.

„Vi estis pli bonaj ol la aliaj! Kio do okazis?“ rimarkis Merel, dum ŝi brakumis sian plorantan filinon. Ankaŭ la aliaj havis la saman impreson. Laŭ sia propra taksado ili opiniis sin inter la unua triono de la konkurantoj. „Sed kvar grupoj de Heredo-156 gajnis la unuajn rangojn. Kaj ili aldone kantis en Interstelanto!“, lamentis Ekua. „Tio ja ne helpas nin“, rimarkis Karib kaj aldonis „Mi ĝojas ke vi ne gajnis. Por tio via tuta vivo estus ĝis radike ŝanĝita kaj mi nur havus la ŝancon vidi vin sur iu ekrano.“. Verŝajne li vere pravis, sed per tio li ne povis konsoli la grupon.

Ne nur sur Naska oni diskutis la rangliston de la konkurso. Sur la Dua Luno la kanto „Vi vi vi viruso“ eĉ estis la favorito. La insektoidoj lasis sin entuziasmigi aparte pro la ritmo kaj la danca enmetaĵo. Estis tre strange, ke ĝuste tiaj kontribuoj, kiuj uzis Interstelanton, atingis la unuajn rangojn. Interstelanto, la reformita Esperanto kun la granda kvoto de vortoj el la kotutja lingvo, ĝis nun mondskale (sur la tri planedoj) ne havis altan signifon. Nur sur Heredo-156 ekzistis eta minoritato, kiu subtenis la uzadon de tiu helplingvo. Oni povis havi la impreson, ke ĉi tie agis tre financpovaj subtenantoj. Estis kelkaj provoj pli detale ekzameni la elektronikan baloton. Sed neniam oni povis pruvi, ke kulpis misuza utiligado de la datumoj.

La vojaĝo

„Estas tro multaj, mi ne scias per kiu mi komencu“, rimarkis Afua kaj demandis „Ĉu vi ankaŭ ricevis tiom multe da leteroj?“. Ekde la prezentado por la interplaneda kantokonkurso la elektronika poŝtkesto ĉe ĉiu membroj de la laborgrupo superfluis. “Mi ja sukcesus tralegi ĉion, sed kiel respondi al ĉiu letero?” menciis Ekua kaj aldonis „Dum la venonta kunveno ni faru komunan leteron, kaj tiun ni forsendos kaj tiam estos kvieto!“ Sed la ideo pri la kvieto estis nur utopia. Dum la venonta tempo oni ne povis atendi malkreskon de la letera inundo. Sed ĉiukaze ankaŭ alvenis kelkaj interesaj demandoj. Tuj post la konkurso naskiĝis ĉie sur Naska novaj Esperanto-grupoj. La demandoj koncernis plej ofte la organizadon de la grupaj kunvenoj. Krome venis multaj invitoj. Unu el ili eĉ estis el la ĉefurbo Neriga, kiu estis 5000 km for de Kolina. La ĉefurbo estis ŝatata celo de turistoj. Ĝi situis en diversmaniera pejzaĝo, la plej bela regiono de Naska.

„Kion vi pensas?“ demandis Nikilli siajn gepatrojn, „Ĉu ni minimume por 5 tagoj dum la venontaj ferioj povos viziti la Esperanto-grupon en Neriga?“ „Tio certe estos multekosta!“, opiniis Karib, sed la patrino Merel subite kontraŭstaris. „Vi estas sufiĉe aĝaj, tiam vi kompreneble ne povos vojaĝi kun ni al la maro.“ Nikilli pro ĝojo saltetis kaj tuj informis la aliajn el la grupo. Finfine nur la du ĝemeloj ricevis la permeson de siaj gepatroj, sed nun oni povis komenci la preparadojn por la vojaĝo.

La veturado al la flughaveno daŭris per buso ĉirkaŭ tri horojn. Ne ekzistis rapida trafika komunikado inter la malgrandaj urboj sur Naska. Sed tio ne estis problemo por la tri knabinoj. En la aĝo de 16 kaj 17 jaroj ĉefe gravis, ke oni rajtis veturi sen gepatroj. Ili ne povis ofte ĝui tion. Ĉiukaze estis inda afero, la okupo pri Esperanto en tiu laborgrupo. La kostoj por la vojaĝo ne estis altaj, ili koncernis nur la veturadon, en Neriga la Esperanto-amikoj ja pagos ĉion por la restejo.

La veturado longe daŭris. La rigardo eksteren el la fenestro vere ne estis plaĉa. Verdaj kampoj sur ambaŭ flankoj de la rektlinia strato, kiu en la senreliefa regiono etendiĝis ĝis la horizonto. Nur malofte la elvido estis interrompita per kelkaj konstruaĵoj, kiuj verŝajne estis utiligataj per la agrikulturo. Iam kaj iam tie videblis eĉ kelkaj arboj kaj arbustoj sed apude ankaŭ ĉi tie la kampoj etendiĝis seninterrompe ĝis la horizonto. La vojaĝantoj ne konis la diversajn plantojn, kiuj estis kultivataj. Post kurbiĝo la strato proksimiĝis al la bordo de granda rivero. Ankaŭ ĉi tie la elvido estis pli kaj pli trista. La akvo preskaŭ atingis la suprajn randojn de la rektaj digoj. Efektive, tio ne estis vera rivero, ĝi similis al kanalo. La respondeculoj por la pejzaĝo sur Naska verŝajne ĉefe nur zorgis pri praktikaj, efektivaj solvoj, kiuj estis gravaj por la ekonomio, sed ne taŭgis por la naturo. Sed niaj kunvojaĝantinoj preferis okupiĝi pri la bildoj sur la ekranetoj de iliaj poŝkomputiloj.

„Kiam vi estos en la flughaveno? Per kiu aviadilo vi flugos?“ demandis Sira de la Esperanto-grupo el Neriga. Ŝi estis la gastiganto por Nililli kaj la du kuzinoj. „Nia ekflugo estos post unu horo, la flugo mem daŭros ĉirkaŭ kvin horojn. Tiam vi povas akcepti nin.“, demandis Nikilli. La flugo estis agrabla, neniu komparo kun la ŝanceliĝa transporto en la buso. De tempo al tempo malfermiĝis la nuba tavolo kaj oni povis rigardi la subajn kampojn. Ili montriĝis kiel aranĝitaj sur desegnotabulo, tranĉitaj per rektaj linioj. Kelkaj aperis kontraŭe al la superreganta verda koloro en homogena bruna koloro. Verŝajne ili jam estis jam rikoltitaj kaj preparitaj por nova semado. Nikilli kaj ŝiaj kuzinoj ne rimarkis la subitan ŝanĝon de la pezaĵo sube. Ili dum la monotona flugo ĵus ekdormis sur la agrablaj seĝoj.

„Bonvenon“ estis skribita sur la granda ŝildo, kun kiu la Esperanto-grupo el Neriga akceptis la tri gastojn sur la flughaveno. „Vidu nur, tiuj du“, flustris Ekua al la orelo de sia fratino. Ŝi atentigis pri la du altkreskintaj junaj viroj, kiuj ŝajne ankaŭ apartenis al la Esperanto-grupo de Neriga. La aliaj, estis kvar knabinoj, klare montriĝis ke ili estis membroj, ĉar ili portis la verdan emblemon de la Esperanto-movado sur la vestaĵo.Tiu troviĝis ankaŭ sur la ĉapeloj de la du knaboj, sed al tio Ekua kompreneble ne vidis en la unua momento.

Vespere en la konatiĝa rondo ĉiuj kunvenis. La gepatroj de Sira zorgis pri la regalado, sen kroma interveno. Ili ne komprenis Esperanton, sed ili ĝojis ke la junuloj finfine iĝis pli aktivaj. En pasinta tempo plej ofte nur temis pri festoj aŭ pigra malstreĉiĝo. La Esperanto-grupo el Neriga eĉ kunlaboris kun la aktivuloj pri ekologiaj aferoj. Ili per tiu multe diferenciĝis de la grupo el Kolina. Tie ili ĉefe provis komponi kaj teksti novajn kantojn kaj intertempe havis konsiderindan repertuaron. „Ĉu vi povas morgaŭ kunveni al la aranĝo pri ekologio en la urbocentro? Tie vi povus subteni nin per via muziko.“ demandis Sira kaj kompreneble tuj ricevis konsenton. Sira klarigis ke ŝi volis kune kun aliaj ekologiaj grupoj publike akuzi la respondeculojn pro la katastrofa situacio en la agrikulturo: „Oni vere ne povas nomi ĝin agrikulturo, ĉar estas ja nur pura tekniko. Ĉu vi ne vidis dum via vojaĝo kiel la kampoj aspektas? La tuta planedo estas aĉigita per monokulturoj!“. Tiu vere estas unu el la plej gravaj problemoj sur Naska. Per tiaspeca agrikulturo oni povis provizi la loĝantaron per malmultekostaj produktoj, sed la sistemo estis ege labila. Ĉiam denove okazis plagoj pro damaĝinsektoj, kiujn oni provis kontraŭstari per kemiaj insekticidoj. Sed ĉiufoje oni bezonis pli grandajn kvantojn de la toksinoj. Eĉ malsatmizeroj ne estis raraj sur Naska.

„Por tio ni ja ne bone preparis nin, ni ne havas apartan kanton pri ekologio en nia repertuaro.“, menciis Nikilli. „Tio tute ne gravas. Sufiĉas nur ke vi ĉeestas kaj kantas. Tiam ni gajnos la atenton de la preterpasantoj. Tiuj ja ne komprenas Esperanton. De tempo al tempo eksonus via Viruso-kanto, tre bone!“ aldonis Sira por trankviligi Nikillin kaj suplementis „Kaj, se vi kantas, vi ne bezonas ion klarigi pri ekologio al la personoj. Tion ni ja faros. Morgaŭ ni ekspektos bonan veteron, ĉio certe sukcesos!“.

Sira pravis rilate al la atento de la preterpasantoj. Multaj haltis, aŭskultis kaj poste lasis sin informi per la aktivistoj pri ekologiaj aferoj. Neniam antaŭe estis disdonitaj tiom da flugfolioj. Sed ankaŭ venis personoj kiuj demandis pri Esperanto. Por tiu temo la grupo tute ne estis preparita. Neniu estis atendante tion. Tial ili nur povis spontanee doni informojn kaj, se necesis, skribi adreson pri kontaktebleco sur papereto. Multaj jam aŭdis ion pri Esperanto, sed montriĝis ke tamen plia informado estis bezonata.

„Morgaŭ ni vere ĝuos nian libertempon. Tiam ni veturos al la dezerto kaj tie ni povos ripozi post tiu streĉado.“, promesis Sira. La dezerto estis granda arealo antaŭ la okcidenta limo de la ĉefurbo. Ĝi estis ĉirkaŭita per larĝa zono de savano. La tuta arealo estis naturrezervejo. Stratoj ekzistis nur en la marĝena regiono. Ĉiu, kiu volis viziti tiun arealon, ricevis la konsilon, ĉiam kunporti sufiĉan provizon de nutraĵo por urĝa okazo. Aparte oni timas la danĝerajn sabloŝtormojn.

En la dezerto

„Ne timu, mi estas trejnita kiel ambulancisto. Krome mi partoprenis lastjare kurson pri transvivado en dezerto.“, trankviligis Sira siajn gastojn kaj disdonis ŝirmokulvitrojn, kiuj helpas kaj kontraŭ forta sunlumo kaj kontraŭ la efiko de sabloŝtormoj. Aldone ĉiu ricevis dorsosakon kun la plej necesaj aĵoj por ekstrema kazo. La provizaĵo sufiĉus por minimume tri tagoj. La parkumejo estis markita per alta flagstango. Ĉi tie la grupo ekmarŝis okcidenten, ĉiam pli al la mezo de la dezerta areo. Ĉie la vegetaĵaro estis tre malabunda, aperis nur kelkaj unusolaj arbustoj kaj herbaj fasketoj. Vojoj ne plu ekzistis. Anstataŭe malfermiĝis en la antaŭo impresa ĉirkaŭaĵo kun dunoj, kiuj etendiĝis kun ondaj strukturoj, kaŭzitaj de la vento, ĝis la horizonto.

Post unuhora peniga marŝado la grupo meritis paŭzon. „Ne eblas ĝuste piediri. Ĉiam oni deglitas pro la sablo“, plendis Afua. Ŝi ja tute ne ŝatis la marŝadon, tial ŝi tre ĝojis pri la ripozo. Je la ventoŝirmita flanko de duno la grupo malfaldis siajn kovrotukojn kaj ĉiu kuŝiĝis kaj malstreĉiĝis. „Kia mirinda panoramo“, entuziasmiĝis Nikilli kaj komencis fari fotojn de la ĉirkaŭaĵo. „Sed vi ne havas permeson foriri el la viddistanco kaj vi devas ankoraŭ aŭdi nin!“, admonis Sira kaj aldonis „Tio estas reglamento, ni ĉiuj devas restadi kune.“. „Jes, kompreneble, mi nur riskos iri iomete malantaŭ la dunon. De tie mia elrigardo estos pli bone.”

La aliaj restis kuŝantaj sur la kovrotukoj kaj komencis dormeti iomete. Pro la varmego ne estis facile forlasi tiun staton sed kiam ili aŭdis strangan ĉirpan bruon ili tuj vekiĝis. Krome la ĉielo malheliĝis. Ŝajne proksimiĝis sabloŝtormo. „Kie estas Nikilli?“, kriegis Afua kaj ĉiuj kuregis sur la malgranda altaĵon, kiu estis formita de la antaŭa duno. „Kie vi estas? Niki-i-ll-li? Ni estas ĉi tie!“. Sed neniu vidis ŝin. „Ni dividas la grupon kaj serĉas en diversaj direktoj!“ proponis Ekua. Sed Sira kontraŭdiris: „Ĉu vi estas frenezaj? Ĉi tie neniu foriros sole. Ni ja havas niajn komunikilojn. Ni tuj vokas por helpo.“

Tio kompreneble estis la plej bona ideo, sed pro la sabloŝtormo la komunikiloj ne funkciis. Vole – nevole Sira decidis, reiri kun la ĝemeloj al la parkumejo. Tie estus pli granda ŝanco, atingi helpon.

En mallibereco

Nikilli ne povis defendi sin. Ŝi malsupreniris deklivon de la duno por trovi belan motivon por foto, sed tiam ŝi glitis ĉiam pli malsupren. Finfine ŝi ne plu rezistis la glitadon kaj provis atingi kuŝantan pozicion por ruli sub memkontrolo. Nur post kelkaj metroj la perforta glitado finiĝis kaj ŝi denove kun granda peno povis stariĝi. Ankaŭ la sabloŝtormo faris sian kontribuon kaj ŝi nun plenplene estis perdinta la orientiĝon. „Hel-l-l-po-o“, ŝi kriegis timplene, sed neniu helpo alvenis. Ŝi nur aŭdis la bruadon de la sabloŝtormo kaj strangan ĉirpan, plifortiĝantan bruon.

Subite aperis antaŭ ŝi terure aspekta estaĵo. Ĝi estis iomete pli malgranda ol ŝi mem, tute nigra antaŭ la griza fono. Pro eĝohavaj konturoj la figuro similis al teknika konstruaĵo. „Ĉu estis roboto?“, ŝi pensis. Malvarma timo kaptis ŝin. Denove tiu bruo, sonis kiel forta, alta pepado kun knarada kroma bruo. „Haltu!“, vokis ladece sonanta voĉo kaj ŝi nun ekkonis, ke la estaĵo estis insektoido. Li iris per du piedoj kvankam li posedis ses piedojn kiel siaj prapatroj.

Sur la kapo estis la grandaj antenoj kaj la timigaj mandibloj kiel tipaj signoj.

Insektoidojn, la loĝantojn de Dua Luno, Nikilli nur konis el filmoj. Reale ŝi neniam renkontis vivan ekzempleron. La informojn pri tiu specio ŝi ricevis en la lernejo. Ŝi ankaŭ sciis, ke insektoidoj manĝas nur plantan materialon. Pro manko de la planta nutraĵo ja okazis la krizo sur La Dua Luno kaj Naska helpis. Post la krizo Nikilli partoprenis kun sia grupo kantokonkurson. La Viruso-kanto ja traktis la okazaĵon sur la Dua Luno. „Ne“, ŝi provis trankviligi sin, „Ili ne estas danĝeraj.“ Tamen ŝi preferus esti nun je la alia flanko de la altaĵo ĉe la aliaj, sed la insektoido minacis ŝin per armilo. Ne, ŝi ne povis fari ion. La insektoido devigis ŝin fordoni sian komunikilon kaj la dorsosakon kaj gvidis ŝin al nigra stango, kiu staris en la sablo de la duno en distanco de 50 metroj. Tie alveninte, li komencis produkti tiun strangan bruon kaj la stango moviĝis malrapide supren kaj sube aperis kolono. Tiu daŭrigis sian movon supren kaj sub ĝi troviĝis eniro al subtera sistemo el tuneloj.

Malfermiĝis pordo kaj la insektoido ŝovis Nikillin en la mallarĝan kolonon, en kiu kaŝiĝis lifto. Tiu transportis ilin en kelkaj sekundoj al suba etaĝo. Ĉi tie iomete fetoris. Kontraŭe al la cirkonstancoj sur la surfaco ĉi tie la aero estis humida. Oni ne povis ekkoni multon ĉar troviĝis nur tre malfortaj lumfontoj, nur je la kurbiĝoj kaj debranĉiĝoj de la tunela labirinto. Oni aŭdis bruon kiu venis el ĉiuj direktoj. Tio verŝajne signifis ke en la labirinto loĝis tre multaj insektoidoj. De tempo al tempo aŭdiĝis denove tiu stranga ĉirpanta bruo, kiu ĉi tie sube ŝvelis al neeltenebla sonintenco. Post ĉirkaŭ kvin minutoj, Nikilli estis puŝata en kamero kun kadrita fenestro. Ankaŭ ĉi tie apenaŭ estis lumo. La kamero estis tute malplena, nur en angulo troviĝis kelkaj ujoj, similaj al pladoj. Unu el ili estis plenigita per nedifinebla grajneca substanco. En alia troviĝis iom da akvo.

Sen iu klarigoj Nikilli estis ĉi tie izolita, sen ia ebleco por fuĝi. La muroj estis malmolaj, oni verŝajne bezonus pneŭmatikan martelon por elveni. Senhelpe Nikilli falis teren. Ŝi ne povis kapti klaran penson. Ĉi tie tiu bruo. Ĉiam denove, tion ŝi povis percepti tra la latiso, insektoidoj preterpasis la kameron. Kelkfoje ili trenis iajn objektojn kaj tiam denove malaperis de la vidkampo. Pro elĉerpiĝo Nikilli finfine falis en profundan, maltrankvilan dormon, kiu estis plenigita kun inkuboj.

En la krono de giganta foliarbo montriĝas grandaj maldensaj partoj, aparte en la pintoj de la branĉetoj. Sur la arbotrunko migras de supre malsupren karavano, kiu ŝajne ne havas finon. Estas formikoj, kiuj tranĉas foliojn kaj transportas sian rikolton malsupren. Ĉiu insekto portas folipecon, kiu estas pli granda ol la propra korpo. Sur la grundo la karavano daŭriĝas. Ili portas la plantan materialon al kameroj de la vaste disbranĉigita tunela labirinto. Tie ĝi estas maĉita. Tiuj formikoj estas ĝardenistoj. Ili disportas hifojn, fadenformajn partojn de funga micelio, kiujn la reĝino jam je la fondiĝo de la ŝtato kunprenis en ŝiaj poŝoj apud la buŝo. Ili kultivas fungojn, kiuj produktas globformajn trokreskaĵojn. Tiuj fruktokorpoj estas nutraĵo por la formikoj. „Manĝu tion subite!“, postulas formiko kaj tenas unu ekzempleron de la fruktokorpoj antaŭ la vizaĝo de Nikilli. Ŝi vekiĝis, la sonĝo rememoris ŝin pri filmo, kiun ŝi spektis en la lernejo dum la biologiaj instruhoroj. Vere, estis bona kromleciono. Nun ŝi komprenis kio estis en unu de la pladoj. Estis ŝia mallibereja menuo.

Ŝi ne plu sentis malsaton, sed iam ŝi verŝajne ne plu povus rifuzi tiun manĝaĵon.

La serĉado

“Kie ekzakte estas tio, kaj kiam tio okazis, mi bezonas precizajn informojn!“ postulis la policisto post la helpokrio, kiun Sira sendis de la parkumejo. „Ŝi malaperis antaŭ ĉirkaŭ unu horo, estis okcidente de la parkumejo n-ro 3A en la dezerto.“ Ankaŭ Ekua provis paroli tre trankvile, pri la veninta sabloŝtormo kaj ankaŭ pri la stranga bruo, kiun ili aŭdis. „Restu tute trankvile, ni sendos helikopteron, ĝi atingos vin post ĉirkaŭ 15 minutoj. Kaj restu en proksimeco de la masto!“, respondis la policisto.

Dek kvin minutoj, senfina tempo, Sira faris grandajn riproĉojn al si mem. Ĉiam denove ŝi balbutis „Mi estus akompaninta ŝin sur la duna altaĵo, ŝi ja tute ne konis la regionon.“ kaj la ĝemeloj vere klopodis por trankviligi ŝin. „Nikilli certe kunportos bonegajn fotojn“, Ekua provis eĉ gajigi ŝin iomete. Finfine la perdita ekspedicio alvenis. Sira rakontis denove ĉion al la gvidanto de la ekspedicio kaj tiam ili iris al la loko kie Nikilli estis malaperinta. La sabloŝtormo intertempe kvietiĝis iomete, sed neniu loko aspektis kiel antaŭe. Kaj Sira eĉ ne plu certis ĉu vere estis la ĝusta loko al kiu ŝi gvidis la ekspedicion. La gvidanto decidis tuj postuli kroman helpon. Nun oni devis instali kampadejon kaj komenci pli grandan agadon por ŝercado. Antaŭ la alveno de la freŝa teamo la helikoptero startis por esplori la proksiman ĉirkaŭaĵon. En ĉiuj amaskomunikiloj elvoko al ĉiuj civitanoj estis publikigita.

La centralo por la agado estis instalita ĉe la parkumejo. Ĉi tie ĉiuj raportoj kolektiĝis, tiuj de la aera esplorado kaj de la apartaj ekspediciaj grupoj. Por Sira kaj la ĝemeloj estis starigata eta tendo, en kiuj ili povis resti dum la atendotempo. Ili devis teni sin pretaj por la kazo, ke la situacio ŝanĝiĝas. Ĉi-foje vere estis longa atendotempo. Ŝajne nenio okazis. La ŝercantoj ne kunportis novajn informojn. Tial la knabinoj nur povis ĉiam denove aŭskulti la novaĵojn per iliaj komunikiloj. Almenaŭ raportis unu aŭskultanto, kiu estis intervjuata de la loka sendostacio, ke dum migrado tra la dunoj en la dezerto li aŭdis tiun strangan bruon. Krome li tre miris ke ĉe la rando de la dezerto, kie ankoraŭ kreskis kelkaj arbustoj, kaj parte eĉ arboj, multaj plantoj estis elŝiritaj.

Tiuj estis la decidaj informoj.

La plantejo ĉe la rando de la dezerto tiutempe estis ekkultivita por limigi la pluan penetron de la dezerto al la regiono de la ĉefurbo. Kial ĉi tie iu elŝiris la plantojn? Ĉu estis kazo de vandalismo aŭ estis pli grava kaŭzo? Tuj la helikopteroj ricevis la ordonon ne serĉi en la mezo de la dezerto sed super la rando kaj prove esplori la informojn pri la elŝiritaj plantoj.

„Ĉie tien!“, vokis Narokz, kiu gvidis la teamon en la savana areo. De la helikoptero ili ricevis tiun pozicion kaj vere certiĝis ke iu intence elŝiris aŭ derompis arbustojn kaj branĉojn de la arboj. „Ni bezonas la teamon por sekurigi la spurojn!“, li raportis al la centralo, ĉar evidente iu estis malaperiginta ĉiujn spurojn en la najbareco de la detruitaj plantoj. Serĉi la vojon en la dezerto estis vana afero, ĉar tie la sabloŝtormo faris plenplenan laboron. Sed la ekspertoj por la sekurigo de la spuroj disponigis pri eblecoj ankaŭ aperigi ŝajne nevideblajn postsignojn.

La rezulto de tiu analizo diskoniĝis fulmrapide: „Estas la insektoidoj!“. Tion neniu estis atendinta. Ĉiuj bone memoris la atakon, kiun faris la loĝantoj de la Dua Luno kontraŭ la komunikada sistemo. Sed post la granda helpagado neniu povis imagi, ke la insektoidoj ĉiam ankoraŭ povis estis danĝera por Naska. Vere, nun ŝajne videblis, ke tiutempe la kaosa situacio estis senhonte utiligita por instali sekretan militan bazon sur Naska. Generalo Stokrez, la gvidanto de la komisio por sekureco, tuj kontaktis la oficistaron de la Dua Luno kaj postulis klarigon.

La demando estis ne tre klara. Neniu el la ĉefa komando de la Dua Luno volis aŭ povis doni informojn pri sekreta misio sur Naska. Finfine venis pli malpli konvinka klarigo. Dum la tempo de la atako pri tio respondecis la tiamaj puĉistoj. Jam delonge la radikalaj militistoj provis konvinki la insektoidojn pri denova invado sur Naska-n. Oficiale tiuj celoj neniam estis realigitaj. La nuntempa registaro bone kunlaboris kun la administracio de Naska kaj ofertis ĉiun helpon por la serĉado en la dezerto kaj tuj sendis transportilon kun fakuloj kiuj portis specialajn aparatojn por la serĉado.

La batalemaj insektoidoj dum la pasintaj monatoj vere konstruis efektivan fortikaĵon el la unua bazo. La insektoidoj estis konservintaj siajn kapablecojn de transvivado kaj bona organizado. Tiujn trajtojn ili heredis de siaj prauloj, la formikoj kiuj tranĉadis foliojn. Dum la evoluo al inteligenta altstara raso ili ne perdis tiujn kvalitojn. Per plej simplaj rimedoj, izolite de la ekstera popolo, la anoj de la pontokapo nur povis transvivi, ĉar unu el la individuoj, kiuj venis de la Dua Luno, estis reĝino. Ŝi vivis protektite en la nove preparita reĝa kamero kaj tie povis senĝene plenumi sian veran vivotaskon, la produktadon de ovoj. Same estis la situacio ĉe la prauloj. Nenio estis ŝanĝita. Por provizado la insektoidoj bezonis plantan materialon, kiun ili trovis ĉe la savana rando de la dezerto kaj kiun ili devis transporti en la kaŝitan kavernan kastelon. La laŭta ĉirpa bruo enhavis signalojn kiuj taŭgis por rapida komunikado trans longaj distancoj. Pro tio ili estis sendependaj de iliaj progresemaj aparatoj. Principe ili eĉ ne bezonis teknikon. Nur la speciale kamuflitaj eniroj al la kavernoj kun la instalitaj liftoj bezonis altan teknikan laboron.

La transportilo de la Dua Luno intertempe ankaŭ alvenis kaj malleviĝis apud la kampejo ĉe la parkumejo 3A. Vivantaj insektoidoj estis por naskanoj nekutima alvido. Narokz salutis la deĵorantan leŭtenanton. Li, aŭ pli bone ŝi portis konvenan kokardon. Ŝi ricevis aŭtentikan informon. Narokz klariĝis, ke la tuta tunela labirinto verŝajne estis praktike nekonkerebla. La eniraj ŝaktoj estis bone lokalizeblaj, sed de interne oni facile povas fari ilin netraireblaj. „Unue ni devas trovi la fonton de energio“, klarigis la leŭtenantino kaj por tio disdonis plurajn detektilojn al la naskanoj. „Krome ni ne scias, kiajn armilojn ili havas. Do, atentu!“. La detektiloj havis nur malgrandan povumon, oni devas teni ilin proksime super la supraĵo kiel la aparatojn por trovi metalon en la grundo. „Tio ne eblas, por tio la areo, kiun oni devus esplori, estas tro granda kaj krome estas tro danĝera“, admonis Narokz kaj demandis ĉe la centralo ĉu ili povus sendi svarmon de droneoj. Tiujn oni kompreneble devus ekipi kun la detektiloj. Ankaŭ alvenis la ordono plejeble ne uzi armilojn, ĉar oni neniukaze volis danĝerigi la vivon de Nikilli.

 

La tuta afero evoluiĝis al grandega agado.

 

Punlaboro

Nikilli estis jam pli ol tri tagojn en sia subgrunda malliberejo. Jes, ŝi estis gustuminta la fungan nutraĵon el la plado. Vole nevole. Sed ŝi memoris la sonĝon tre bone kaj certis ke tio vere estis nur planta nutraĵo. La odoro estis pli malpli neŭtrala. Sub la malbona lumo la ekstera aspekto apenaŭ gravis. Ŝi devis pensi pri la diraĵo de sia patrino „La okulo kunmanĝas.“. Sed tion ŝi rapide forpuŝis. Per du fingroj ŝi prenis etan specimenon de la manĝaĵo kaj estis surprizita ke ŝi ne elkraĉis ĉion. Vere, ĝi gustumis kiel fungoj, kaj post pli longa maĉado eĉ iomete dolĉe.

„Kunvenu!“, ordonis laŭte la gardisto kaj gvidis Nikillin el la kamero tra la tunela labirinto al pli granda halo. Ĉi tie pluraj insektoidoj evidente okupiĝis pri dispecigado de la alportita planta materialo. „Ĉi tie vi devos labori dum la venonta tempo, rezistado estas senutila!“, minacis ŝia akompanantino kaj klarigis la regadon de la maŝino. Estis simpla ŝredilo*, kiu transformis la foliojn kaj la maldikajn branĉojn al amaso de pecetoj. Feliĉe tio ne estis tro peza laboro.

_________________

*ŝredi (transitiva verbo): mekanike detrui (disfrotadi, dishaki, dispecigi, disŝiri, distranĉi, frakasi, mueli, ankaŭ »ĉipsigi«) objekton aŭ defalaĵon en malgrandajn pecojn tiel, ke oni ne povas rekonstrui, remunti aŭ rekombini ĝin. Ŝredado malgrandigas la volumenon, tiel ke oni povas pli facile recikligi aŭ rubigi la objekton.

 

 

Krom pafiloj la insektoidoj disponis dum la instalado de sia milita bazo nur pri du grandaj aparatoj. La unua estis la reaktoro por la produktado de energio kaj la dua la roboto por fabrikado, kiu similas al 3D-presilo de la Tero. Per tio ili povis konstrui ĉion, ankaŭ la liftojn kaj la ŝredilojn. La materialon ili havigis el la subgrundo. Ili povosciis per helpo de siaj pafiloj facile plilarĝigi la ŝaktojn kaj tiel ankaŭ atingis la grundan akvon.

En la halo regis strikta disciplino. Apenaŭ iu de la laborantaj insektoidoj parolis. Ĉiuj laboris kiel maŝinoj. Unu inspektisto zorgis pri la gardado kaj tuj intervenis, se io okazis, kio ne estis dezirata. Feliĉo estis, ke Nikilli havis sufiĉan teknikan talenton kaj tial plenumis la ordonitajn laborojn tiel ke la inspektisto estis kontenta. Je la komenco de la laboro kreskis amaso de alportitaj branĉoj kaj folioj maldekstre apud la ŝredilo. Do, nur post iom da tempo ŝi sukcese produktis pecetigitan amason sur la dekstra flanko sufiĉe grandan por fortransportado. Nur tiam ŝi rajtis ĝui malgrandan paŭzon. De tempo al tempo ŝi plenumis sian laboron pli rapide. Kaj ŝi ekhavis la genian ideon redoni tro grandajn branĉojn al la antaŭa laborloko.

Ĉiam denove okazis perturboj en la aparato, se la branĉoj estis tro dikaj. Do, Nikilli plibonigis la fluon de la laboro. La antaŭa laborteamo ankaŭ tre rapide lernis, kio gravas kaj klopodis pli kaj pli transdoni nur taŭgajn branĉojn.

„Sufiĉas hodiaŭ!“, per tio la gardistino gvidis Nikillin denove al ŝia kamero kaj regeneris la akvon kaj la kaĉon en la pladoj. „Nun mi bezonas varmegan duŝon.“, ĝemetis Nikilli kaj ekkuŝis sur la planko, kie ŝi eĉ trovis kovraĵon. Tiu estis la kovrotuko de la pikniko ĉe la duno! Nikilli denove refreŝigis sian esperon kaj mallaŭte komencis zumi por si mem. Ŝi kantetis la viruso-kanton, kiun prezentis ŝia grupo dum la konkurso kaj per kiu ili atingis la lastan rangon. „Vi-vi-vi-Viruso“, preskaŭ neaŭdeble resonis la teksto kiel eĥo el la koridoro. Nikilli ekstaris kaj malantaŭ la staboj de la latiso ŝi ekvidis insektoidon, kiu evidente gaje ankaŭ volis kunkanti. „Estas la unua fojo de agrabla kontakto inter naskano kaj insektoido“, pensis Nikilli kaj per kompleza rigardo ŝi mansvingis al la insektoido.

La Viruso-kanto atingis ja nur la lastan rangon dum la konkurso, sed por la loĝantoj de la Dua Luno estis la furorkanto. Ĉiu konis ĝin kaj amis la ritmon. Ankaŭ ĉi tie troviĝis admiranto. „Jes, estas vere vi, vi ja kantis dum la konkurso la Viruso-kanton.“, flustris la insektoido kun numero 27, kiel memkompreneble en Esperanto kaj aldonis „Mi estas entuziasmulo de via grupo. Ĉu vi povus denove kanti la kanton nur por mi? Mi volas registri ĝin per mia komunikilo.“ – Nikilli senparole miris. Ĉi tie en la subgrunda malliberejo troviĝis entuziasmulo kiu petis personan prezentadon de la kanto. „Kial ne“, ŝi pensis, „tio ja ne povas damaĝi ion.“ kaj ŝi gaje ekkantis. Kompreneble ne eblis kaŝi la kantadon en la tunela labirinto. Rapide aliaj insektoidoj kunvenis, ili aŭskultis kaj balanciĝis laŭ takto. Eĉ la kutime tre rigida gardisto montris bonan humoron kaj rimarkis „Gravas nur se la laborpovo kreskas.“ kaj poste li ordonis ke ĉiu denove reiru al sia laborloko.

La venontan matenon je la unua fojo Nikilli estis afable salutita per la komencaj vortoj de la kanto kaj tiam oni gvidis ŝin al alia laborloko. Estis ŝia entuziasmulo insektoido N-ro 27 de hieraŭ. Hodiaŭ ili devis transporti plantan materialon de la ŝakto al la halo por la dispecigado per la ŝredilo. N-ro 27 flustris „Tio estas nia ŝanco, laboru ĉiam bone kaj restu en mia proksimeco, atendu, vi baldaŭ komprenos.“. Nikilli komprenis nenion, sed n-ro 27 okulfrape planis ion. Nikilli havis konfidon kaj energie eklaboris. Estis tre granda peno. La branĉoj estis tro grandaj por facila transporto tra la mallarĝa ŝakto. N-ro 27 raportis tion al la inspektisto kaj diris „Ni nur mallongdaŭre iros supren, tie ili fuŝas, mi kontrolos la situacion. Eventuale ili ankoraŭ bezonas iun, kiu nur zorgas pri la ŝarĝado de la ŝakto.“. Per tiuj vortoj ŝi puŝis Nikillin antaŭ si en la lifton, kiu en sekundoj transportis ambaŭ supren.

Tiun surprizon n-ro 27 sukcese aranĝis, ŝi ŝovis Nikillin for de la lifto kaj kriis „Kuru al la duno tien, mi sekvos vin!“. Kaj Nikilli kuregis fulmrapide kiel leporo. Ankaŭ n-ro 27 sekvis kaj kriegis „Ni ne havas tempon, ni devas esti for antaŭ ol ili rimarkos ion!“. Ŝi jam venkis la duan dunon, ĝis nun neniu persekutanto estis videbla. „Paŭzu!“ ordonis n-ro 27 kaj tuj komencis kovri Nikillin kun sablo. Tion Nikilli ne komprenis, sed post ĉirkaŭ kvin minutoj malheliĝis la ĉielo kaj kun helpo de forta sabloŝtormo ambaŭ povis daŭrigi la fuĝon en direkto al la parkumejo 3A.

Amuzparko

La ĝojo inter la naskanoj estis grandega. Sira kaj la ĝemeloj brakumis Nikillin kaj tute ne rimarkis ke ŝi estis akompanata de insektoido, kiu evidente ankaŭ estis fuĝanta. „Mi petis azilon“, estis la unuaj vortoj per kiuj insektoido n-ro 27 alparolis la deĵorantojn en la agada centralo. „Tio ne estas bezonata. Mi garantias por via sekureco“, rimarkis la leŭtenantino. Ŝi estis restanta en la kampadejo kaj helpis kunordigadon de la serĉa agado. Nun ĉio evidente bone evoluis. La ekspedicioj intertempe skanis la tutan tunelan labirinton kaj ankaŭ trovis la reaktoron. Ankaŭ ĉiujn enirajn ŝaktojn oni sekurigis. La ribeloj do ne havis ŝancon. Ili kapitulacis kaj transdonis siajn armilojn. La bone kaŝitan transportilon oni trovis sub duno, kie ĝi estis preparita por denova funkciado. Ĉi tie la ribeloj estis provizore arestitaj antaŭ la transporto reen al la Dua Luno.

La knabinoj estis akompanataj hejmen en helikoptero. Oni petis ilin esti pretaj por postaj demandaroj. Sed unue gravis sufiĉa tempo por ripozo. La kampadejo ne estis malkonstruita. Ĝi estis plivastigata kaj la tuta areo estis grandspace barata de la armeo. Granda delegitaro de la registaro venis per flugmaŝino. Sekvis ampleksaj analizoj kaj interkonsilado. Ankaŭ la eksteraj kontaktoj kun la registaro de la insektoidoj pliigis. La registaro de la Dua Luno petis pardonon kaj promesis ĉian subtenon por la forigado de eventualaj damaĝoj. Krome la insektoidoj ofertis alternularon por la nuna ekspedicia teamo per freŝaj fakuloj. Tiuj certe povus pli bone inspekti la tunelan labirinton, ĉar ili estas eminentaj spertuloj pri militistaj aferoj kaj minekspluato.

Feliĉe, ke ne plu troviĝis konflikto kun la insektoidoj, eĉ evoluiĝis pli forta kunlaboro inter Naska kaj la Dua Luno. La grupo de Nikilli ne povis ĝui la ripozan tempon. La amaskomunikila tumulto estis tiel granda ke Karib, la patro de Nikilli tiris la danĝerbremson. Li sendis proteston al la registaro kaj vere estis subtenata. La tuta familio kune kun la ĝemelaj kuzinoj ricevis la inviton por tute senpage ferii en sekreta banloko je la kosto de la ŝtato. Tiamaniere ankaŭ la registaro provis trankviligi la aferon, ĉar neniu ŝatis kaosan situacion. La registaro uzis la tempon por pripensado kiu celis al sencoplena utiligado de la milita bazo inkluzive de la tuta kaverna labirinto. Unue venis propono de la turisma branĉo, kiu planis la uzadon de la tuta areo kiel amuzparkon. La propono temis pri malgrandaj ŝanĝoj. Certe estus bezonataj etaj alikonstruadoj por garantii la sekurecon de la vizitantoj. Tiam oni tie povus fari pli ol nur ĉiĉeronadon.

Estus tre ĉarmega, ankaŭ oferti eblecojn por tranoktado sube en la tunela sistemo. Eĉ por la kameroj, en kiuj estis vivintaj la malliberuloj, troviĝis interesiĝantoj. Kurioze estis, ke ili jam nun estis pretaj pagi superaveraĝe altajn prezojn por ricevi la eblecon resti en tiuj malliberejaj ĉeloj por 2-3 tagoj.

Furioze estis diskuta la propono ĉu la dungado de insektoidoj kiel kunlaborantoj kaj membroj de la personaro estus oportuna. Oni argumentis, ke por multaj Naskanoj estus timiga, se en amuzparko realaj insektoidoj aperus. Alikaze ĝuste pro tio oni povus ekspekti kreskon de la nombroj de vizitantoj. Ankaŭ en la amaskomunikiloj estis multaj vortbataloj pri tiu temo. Aperis eĉ elvokoj, kiu pledis strikte por malpermesi la ĉeeston de insektoidoj sur la planedo Naska. Evidentiĝis ke la timoj pro la Granda Okupado antaŭ post pli ol cent jaroj ankoraŭ restis en la memoro.

Alia vidpunkto estis la ideo pri la plukonstruado de la tunela labirinto kaj la uzado por minekspluato. La mallojalaj insektoidoj nur povis tiel efektive konstrui la militan bazon, ĉar ili trovis subgrunde tre valorajn mineralojn. Do, tiu ebleco kompreneble estis subtenata de reprezentantoj de la industrio kaj ankaŭ de lokaj politikistoj. Oni ne volis bari sin kontraŭ la ŝanco, kiu povis gvidi al plua ekonomia florado.

La lasta ideo finfine kondukis al la preteco plifortigi la kunlaboron kun la loĝantoj de la Dua Luno en la estonteco. Se oni sukcese venkus la ekzistantajn antaŭjuĝojn de la loĝantaro de Naska eĉ ekestus la ŝanco ne nur plibonigi la kontaktojn rilate al la tekniko sed ankaŭ por la turismo. La treega propono eĉ celis al regulaj vojaĝoj por riĉaj naskanoj al la Dua Luno.

Filmprojekto

La ekstra libertempo finiĝis sed por Nikilli ne estis denove normalaj kondiĉoj. La intereso pri ŝia aventuro en la dezerto ĉe Neriga ne estis malpliiĝinta. Ŝiaj gepatroj devis plu zorgi pri la lerneja kariero de ilia filino. Tro ofte venis reporteroj por fari intervjuojn. Por la gepatroj la plej grandan malkvieton kaŭzis la planata filmprojekto. Merel, la patrino de Nikilli kompreneble ŝatis la ideon, ĉar ŝia filino ricevis la ĉefrolon. Ankaŭ Nikilli sentis pretecon por kunlaboro. Sed ŝia lernejo certe postulus specialajn kondiĉojn.

La plej bonan eliron proponis la lernejestro de Nikilli. Li rekomendis, kompreneble kun peza koro, ke Nikilli vizitu la lernejon de la Esperanto-amikino Sira kaj tie faru la finan ekzamenon. Tiam ŝi povos senprobleme partopreni la filmadon, kiu ja ĉefe okazus en la dezerto ĉe Neriga. Se Nikilli preferus resti en Kolina, tiam ŝi tro ofte neglektus la lecionojn kaj sekve ŝia ekzameno estus en danĝero. Tiuj pensoj solvis la problemon. Nikilli translokiĝis al Neriga por unu jaro. Ŝiaj du kuzinoj restis ĉefe en Kolina. Ili ankaŭ havos rolojn en la filmo. Sed por tio ili nur bezonus malmultajn tagojn en Neriga. La tuta filmprojekto estis subtenata de la ministerio por edukado kaj ankaŭ de la turisma branĉo. Eĉ la registaro de la insektoidoj promesis financan subtenon. Per la filmo ili esperis plibonigi la akcepton por la kunlaboro. Samtempe ili ekspektis bonajn profitojn pro la bona reklamo pri la planata amuzparko. Riĉaj investantoj anoncis la pretecon por konstrui loĝejojn en la dezerta arealo. Multaj demandoj venis de la Tero kaj de Heredo-156 pri la interplaneda surmerkatigado de la filmo. Kompreneble la interplaneda Esperanto-Asocio subtenis la projekton. Esperanto devos esti la unua lingvo por la filmo. Karib, la gvidanta lingvisto pri Esperanto sur Naska estis por la reĝisoro kompetenta konsilanto.

Scenaro

Tio estas la planoj por la sinsekvo de la filmo kun la titolo „Sub la dezerto de Neriga“:

01 bildo el la spaco, svingado al la planedoj Tero, Heredo-156b kaj Naska

02 bildo de la planedo Naska kaj siaj lunoj

03 zomo el Naska ĝis apero de la urbo Kolina

04 bildo de la centro de Kolina, svingado super pluraj konstruaĵoj (universitato, lernejo, super pluraj aliaj gravaj punktoj de la urbo ĝis la loĝejo de Nikilli

05 prezentado de ŝia familio kaj de la laborloko de Karib

06 bildo Esperanto-emblemo, koncizaj informoj pri la lingvo

07 Nikilli en la lernejo, dum la referaĵo pri Esperanto

08 Fondiĝo de la Esperanto-laborgrupo, prezentado de la partoprenantoj

09 raporto pri kontaktoj de la grupo al aliaj esperantistoj

10 bildo de la Dua Luno, provita puĉo ĉe la insektoidoj

11 komputila atako al Naska, disrompiĝo de la komunikado

12 restaŭrado de la cirkonstancoj sur la Dua Luno, klarigoj de la kaŭzoj

13 helpagadoj por la batalo kontraŭ la virusoj per Naska kaj Tero, esploroj de D-ro Kervran

14 proklamo pri la interplaneda kantokonkurso

15 sceno kun diversaj kantogrupoj, Viruso-kanto kun ĉiuj strofoj

16 reakcioj al la konkurso sur Tero, Heredo-156b, Naska kaj la Dua Luno

17 invito al Neriga, prezentado de la Esperanto-grupo de Sira

18 aktivecoj de la Eo-grupo, mediprotektado

19 ekskurso al la dezerto

20 malapero de Nikilli

21 serĉado

22 bildo de la tunela labirinto de la insektoidoj

23 informoj pri folimanĝantaj formikoj

24 Nikilli en mallibereco, punlaboro

25 liberigo kaj fuĝo

26 retrosceno, puĉo, klarigoj pri la konstruo de la milita bazo de la insektoidoj

27 transformado de la tunela labirinto, planoj por uzado, mineskpluato, turismo

28 proklamo pri interplaneda kunlaboro

 

La roloj

Ĉefroloj:

  • Karib (patro, lingvisto en Kolina)
  • Merel (patrino)
  • Nikilli (filino)
  • Afua und Ekua (ĝemeloj, kuzinoj de Nikilli)
  • Mojo (sola knabo en la Esperantogrupo de Nikilli)
  • Wakid (instruisto de Nikilli)
  • Sira (Esperanto-amikino de Nikilli en Neriga)
  • General Stokrez (gvidanto por sekureco)
  • Insektoido n-ro.27 (fuĝis kune kun Nikilli)
  • Leŭtenantino Narokz (gvidantino de la ekspedicio)
  • Kervran (esploristo por virusoj en Parizo)

Epizodaj roloj:

  • Insektoidoj dum la komputila atako
  • partoprenantoj de la konkurso (de la Tero kaj Heredo-156)
  • membroj de la Esperantogrupoj
  • preterpasantoj en la urbocentro de Neriga
  • Insektoidoj sur la milita bazo en la dezerto
  • policisto (gardposteno en Neriga)
  • membroj de la ekspedicio

 

 

 

 

 

F I N O

 

 

 

La aŭtoro

Klaus Friese naskiĝis 1949, studis kemion kaj biologion en Universitato Hamburgo kaj instruis en gimnazio. Dum la lastaj jaroj de sia laboro li povis ekkapti Esperanton kiel „trian“ fakon en laborgrupoj, projektsemajnoj kaj aliaj aranĝoj.

Kolofono

Titolo

Esperanto en la kosmo 3.1k

Autoro

Erik Tantal

Traduko

Klaus Friese

Aŭtoraj rajtoj

© Klaus Friese, Hamburg 2017

Retpoŝto: friese@esperanto-hamburg.de

Titolbildo:

Fotomuntaĵo laŭ NASA-modelo Michael Lennartz

https://www.nasa.gov/image-feature/goddard/2017/nasas-epic-view-of-2017-eclipse-across-america