Esperanto en la kosmo 2.1

Erik Tantal

Antaŭparolo

La sekvanta rakonto estas daŭrigo de la eta novelo „Esperanto en la kosmo 1.1“. Denove temas pri eventoj, kiuj okazos en la estonteco sur la tero kaj ie en la kosmo. La indiko „ie“ signifas Marso, Heredo-156 kaj Naska kun sia Dua Luno. Heredo-156 estas planedo, kiu estas pli ol 1000 lumjaroj for kaj Naska estas la planedo en la proksimeco de la Nano-stelo.

Kio okazis ĝis nun

En la jaro 2016 la internacia kosmostacio sendis por la Tero televidan programon, en kiu la astronaŭto David Foster estis intervjuata de Anton Sturm, lernanto el Germanio. Por la tuta intervjuo oni uzis la lingvon Esperanto. Kosmoveturilo de la planedo Heredo-156, kiu restadis en apudeco de la kosmostacio, kaj ne estis rimarkita pro la progresinta kamuflad-teknologio, kaptis la programon kaj sendis ĝin al la hejma planedo. Dek jarojn poste oni invitis la astronaŭton David Foster al Heredo-156. Tie la loĝantaro intertempe samopiniis uzi Esperanton kiel ĝeneralan helplingvon. Dum vizito David estis forkondukita de agresemaj Esperanto-kontraŭuloj. Post lia liberigo oni interkonsentis fruktodonan kunlaboron inter la Tero kaj Heredo-156. La komuna Marso-stacio iĝis elirpunkto por multaj sondiloj, kiuj estis forsenditaj kun pluraj informoj al ĉiuj direktoj de la kosmo.

Mesaĝo en botelo

La kosmo.

Ni estas sur fora planedo.

Ni skribas la jaron 2056.

„Nekonata fluganta objekto minacas Naskan.“

„Ni ne perdu tempon“, bruegis generalo Stokrez kaj aldonis: „Tuj pafu! Kiu povas scii kiajn danĝerojn portas tiu sondilo.“

La supera kosmo-instanco trankviligis la generalon. Verŝajne ne estis minaco por la loĝantaro de la planedo Naska. Ĉiu analizoj montris, ke la sondilo, se ĝi daŭrigus la kurson, jam post kelkaj horoj forlasos la influsferon de Naska.

Kolonelo Porat kviete menciis: „Mi proponas kapti la objekton. Ni povas transporti ĝin senprobleme al la Tria Luno por posta analizo.“

Nun la maltrankvilo atakis ĉiujn en la salono, kie la kunvenoj de la komisio por sekureco okazis. Timo kaj scivolemo samgrave tuŝis la ĉeestantojn sed finfine kolonelo Porat povis venki kaj la deĵoranta oficisto ricevis la permeson por kapti la objekton. Al la stacio sur la Tria Luno venis la ordono, ke tuj post alveno de la sondilo komencu la analizoj, konsiderante la regularon pri sekureco, kompreneble.

„Neniu danĝero“, raportis Wostek, la inĝeniero, „La sondilo enhavas krom la movigan agregaĵon nur kapsulon kun multaj diversaj datumportiloj, neniujn armilojn, neniun materialon uzeblan por armiloj!“ Tiu informo kompreneble kreskigis la eksciton inter la scivolaj ĉeestantoj en la salono. La aliaj, kiuj tre volonte ŝatis unue pafi, poste demandi, devis retiriĝi malgaje. Sed nur post ĉirkaŭ tri horoj oni atendis la unuajn pli detalajn rezultojn.

„Neniu problemo dum la transporto de la datumoj“, raportis inĝeniero Wostek al la centralo. „Ŝajnas ke iu voli sendi al ni vizitkarton en pluraj versioj. Ĉiuj datumoj estas organizitaj en paketoj, kiuj evidente havas la saman enhavon, nur estas ĉiufoje en alia lingvo.“

Vere, estis unu de la senpilotaj sondiloj, kiuj estis elsenditaj antaŭ pli ol dek jaroj de la Marso-stacio. La sendintoj estis la Tero en kunlaboro kun Heredo-156. Kiel mesaĝo en botelo, la statistika probableco por la iama trovado estis certe malpli ol 1 procento. Sed ĉi-foje la normala probablokalkulo en realeco fiaskis kaj kaŭzis ĝeneralan ĝojon ĉe la trovantoj sur Naska. La komparo kun mesaĝo en botelo kompreneble ne tiom ĝustas, ĉar la sondilo estis aparato, kiu estis elsendita al sia vojaĝo plenigite per plej nova tekniko. Ĝi sukcesis venki neimageblajn distancojn en plej mallonga tempo kaj krome estis programita, alproksimiĝi al certaj celoj, se tio pro propra antaŭa analizo de la datumoj ŝajnis esti oportuna. Do, la aparato posedis la kapablecon mem fari decidojn.

„Estas vere inteligenta vizitkarto“, tio estis la unuanima prijuĝo de la fakuloj, kiuj pri tio informis la komisionon por sekurecaj aferoj.

La mesaĝo

Daŭris kelkajn semajnojn ĝis la unua raporto pri la enhavo de la dosieroj povis esti prezentata al la kosmo-komisio. Ĉiujn aktivecojn rilate al la sondilo oni deklaris altgrade sekretaj. Krom la membroj de la komisio por sekureco nur la malmultaj okupitaj teknikistoj estis informitaj.

Kaj jam denove li ne povis ekdormi. Karib ruliĝis de unu flanko al la alia. Merel, lia juna edzino, kuŝis apude, li ne intencis veki ŝin. Ĉiukaze ĉio estis sekreta, li ne rajtis paroli al ŝi eĉ pri la plej malgranda afereto. La tutan tagon li estis analizanta la datumojn el la sondilo. Komence li traktis la plej grandan datumbankon, ĉar la uzita lingvo ŝajne estis iel logika. Karib estis lingvisto kaj tial ankaŭ li interesiĝis pri la aliaj datumbankoj, sed li devis ja komenci ie. Li ŝatis sian laboron, ĉar li nature estis scivolema. Sed kun kiu li povis paroli pri sia laboro? La perspektivo iam informi generalon Stokrez kaj kolonelon Porat ne taŭgis por ekĝojigi lin. Ili ja nur interesiĝis pri tute klaraj rezultoj. Ili ĉiam ĉefe pensis pri la profito, kiun ili povus ĉerpi el novaj scioj aŭ pri paŝoj kontraŭ eventualaj danĝeroj. La afero mem, pri tio interesiĝis Karib. Li jam frostetis kiam li pensis al la terura ebleco se la rezultoj venus al malĝustaj manoj. Sed Merel ĉiam ankoraŭ kviete kuŝis apud li. „Ankaŭ vi dormu!“, murmuretis ŝi.

La matenmanĝon Karib konsumis rapide kiel la vento. „Ne estas plu tempo, mi telefonos poste. Mi ankaŭ ne scias kion ni faros hodiaŭ vespere!“ Nek estis okazo nek tempo por priparoli la planojn por la libera vespero. Subite, kiam li alvenis ĉe sia laborloko, li denove mergiĝis en la amaso da datumoj de la sondilo.

La deĉifrado de la simboloj estis facila afero. La 28 diversaj literoj estis bone distingeblaj. Per aldonita sondosiero oni povis ekzakte alordigi la literojn al definitivaj sonoj. Tute kontraŭe kiel en la gepatra lingvo de Karib! Nernask, la unua sur Naska parolata lingvo, havis 32 literojn, ĉiuj kun pluraj eblecoj por prononcado. Tio ĉiam dependis de la uzata vorto. La signifo de plej multaj vortoj rezultis de la dosieroj kun bildoj. Do, Karib povis relative rapide krei provizoran vortaron. Sed li celas ja pretigi ĉiujn datumojn por la komputilo tiel, ke ĝi finfine kapablus aŭtomate traduki ĉiujn ofertitajn tekstojn en la lingvon Nernask.

La mesaĝo, kiun li fine kunmetis el ĉiuj trovitaj tekstoj, estas la jena:

VI NE ESTAS SOLAJ
NI VOLAS KONATIĜI KUN VI!

Jes, tion Karib jam dekomence komprenis dum sia laboro, sed, tio, kio vere estis pli grava ol tiu mesaĝo, troviĝis post analizo de la dosieroj kun filmoj. La elsendintoj nomis sin „homoj“, sed ili aspektis kiel naskanoj. Ili ne nur tiaj aspektis.

ILI ESTAS NASKANOJ!

Ankaŭ la filmoj kun loĝantoj de Heredo-156 montris estaĵojn, kiuj havis grandajn similecojn al naskanoj. La demando, kiu nun subite aperis, estis komprenebla. Kiu estis la unua? Ĉu ankaŭ eblis, ke la naskanoj devenus de homoj aŭ de kolorianoj?

Malkvieto

Vere, ĉiu sur Naska atendis tion. La malnovajn rakontajn neniu plu kredis jam delonge. Tiuj priskribis ke antaŭ longa tempo fremdaj vizitantoj venis al Naska kaj ĉi tie eksperimentis kun vivantaj estaĵoj kaj per tio kreis la antaŭulojn de la naskanoj. Sed tio neniam povis esti pruvita. Ankaŭ fosiliojn oni preskaŭ neniam trovis. Evidentiĝis, ke la malmultaj restaĵoj de la bestoj, kiuj mortis en pasinteco, venis el tempo de maksimume kelkaj mil jaroj. Kaj, se oni rigardis la bildojn senditaj per la sondilo pri bestoj, restis nur unu konkludo: En la pasinteco la planedo Naska estis koloniita de la Tero. Ĉiuj naskanoj estas homoj, kaj tiuj ankaŭ tiutempe kunportis la bestojn.

Oni ne plu povis teni en sekreto tiujn ekkonojn. Eĉ se ankoraŭ ne ĉiuj datumoj de la sondilo estis analizitaj, la registaro konsentis opinion de la komisio por sekurecaj aferoj, ke ne plu estis barilo kontraŭ publikigo de la faktoj.

„ILI VENAS“, „DETRUU LA SONDILON“, „ĈU NI NUN ĈIU DEVAS LERNI ESPERANTON?“ – Tiaj diklitere presitaj linioj troviĝis en la amaskomunikiloj tuj post la publikigo de la informoj pri la sondilo. Troigo miksiĝis kun trompaj informoj. Kiel ofte, nur malbonaj novaĵoj estas bonaj komunikaĵoj por la gazeto. Apenaŭ unu artikolo objektive traktis la ŝancojn, kiuj estis ligitaj kun la novaj okazaĵoj. Plejofte timo estis produktata. Timo pro la perdo de la kutima mondkoncepto, timo pro ŝanĝo.

Generalo Stokrez, kiu denove prezidis la komision de la sekureco, emfaze avertis pri eblaj danĝeroj, kiuj povas okazi dum kontakto kun la Tero aŭ Heredo-156. „Ni ne bezonas ĝenojn por niaj cirkonstancoj“, li opiniis kaj aldonis: „La sola konkludo estus, ke ni devas kreskigi niajn klopodojn por plibonigi la eblecojn por la defendado. “

Kolonelo Porat klarigis, ke laŭ la plej lastaj esploroj la teknikaj niveloj sur la Tero kaj Heredo-156 estas tre altaj. Tial oni devas ankaŭ esperi ke singardema alproksimiĝo povas gvidi al profitoj por Naska.

„Ni ne bezonas timi ke nun ĉiu devas lerni Esperanton.“, li menciis kaj aldiris „Por tio ne ekzistas motivo, eĉ se estas klare, ke Esperanto iĝos la komuna helplingvo. Sed neniu naskano bezonas lerni Esperanton. Ni ja havas la teknologion de la Agatogoj. “

Tiun progreseman teknologion la naskanoj ricevis antaŭ pli ol cent jaroj de la insektoidoj, kiuj jam antaŭ la naskanoj kultivigis la Duan Lunon. La rilatoj kun ili estis streĉitaj, en la pasiteco okazis multaj militoj. Sed finfine Naska pruvis sian superecon. Poste evoluiĝis relative normalaj komercaj rilatoj. Neniu vere amis la insektoidojn, tamen oni klopodis pri pacaj rilatoj. La tiuj nomataj Agatogoj estis komunikiloj, malgrandaj aparatoj, kiujn oni povas pendigi ĉirkaŭ la kolo. Dum paroladoj inter naskanoj kaj insektoidoj la aparato povis oferti relative taŭgan tradukon, post eta prokrasto, kompreneble. La Agatogojn oni ankaŭ povis adapti senprobleme al aliaj lingvoj, do ankaŭ por Esperanto.

„Kial estas tiom granda rezisto kontraŭ la lernado de nova lingvo?“, demandis Merel en rara momento kiam estis la ŝanco iomete babili kun ŝia edzo dum libera vespero. Karib hodiaŭ hejmen venis iomete pli frue. Tial li esceptokaze havis tempon respondi la demandojn de sia edzino. Krome li tre ĝojis paroli kun ŝi pri tiu temo, ĉar li ja apartenis al la gvidantaj lingvistoj de la planedo. Estas vere ke ĉie troviĝas malinklinoj kontraŭ fremdaj lingvoj. Pro tio la Granda Okupiĝo, kiu okazis antaŭ pli ol cent jaroj, estis la kaŭzo. Tiutempe regis la insektoidoj super Naska kaj ĉiuj loĝantoj estis devigataj paroli Agaparon, la lingvon de la insektoidoj.

Oni tiam eĉ ne rajtis paroli la Nernaskan en publika ĉirkaŭaĵo. Por realigi tion la okupadaj trupoj aplikis drastajn punojn. Eĉ mortpunoj estis aljuĝitaj por kulpuloj en kazo de ripeto. Tial estis kompreneble ke en la memoro de la naskanoj restis ĉiam ankoraŭ malagrabla rilato sole al la esprimo „fremda lingvo“.Agaparon intertempe preskaŭ neniu plu komprenis rekte, escepte de Karib, kompreneble. Sed li estis ja escepto. Li estis dankeme, ke oni nun pli ofte bezonis sian talenton por lingvoj. La bazojn de Esperanto li nun jam post unu semajno enkapigis.

Post kvar semajnoj la popolo decidos. Nun ekzistis lukto por la baloto. Temis nur pri „Jes“ aŭ „Ne“ al la demando, ĉu la naskanoj reagu al la sondilo per kontakto. Poste oni esperis solvi ankaŭ la problemon, kiel oni modifu la sondilon por sendi ĝin sur rektan vojon returne al la sendinto. La teknologio tute ne estis facila por la fakuloj de Naska. Ĉiukaze ili jam malmuntis la aparaton kaj faris detalajn analizojn en laboratorio. Feliĉe ke oni trovis en dosiero tre detalan teknikan priskribon kun multaj bildoj. Tio helpis, ĉar la teknikistoj ne tiom rapide povis kompreni la klarigojn skribitajn en fremda lingvo. Kaj la necesa modifado de la Agatog-komunikilo bezonis ankoraŭ iom da tempo.

Ĉie prezentiĝis afiŝoj, kiuj varbis por aŭ kontraŭ la komenco de la kontakto. Ĉiuj amaskomunikiloj traktis nur tiun temon. En ĉiuj partioj troviĝis subtenantoj kaj kontraŭuloj. La ĝisnuna preskaŭ senmova politika kampo subite iĝis vigla. En la komenco ŝajnis ke la kontraŭuloj gajnus la superecon, sed iom post iom la subtenantoj regajnis. Pri tio Karib tre ĝojis. Ĉiun liberan minuton li investis por la kampanjo de la subtenantoj, kompreneble ne dum sia labortempo, nur dum liberaj horoj. Li disdonis milojn da informiloj kune kun sia edzino, kiu normale ne interesiĝis pri politiko.

Ĉie prezentiĝis afiŝoj, kiuj varbis por aŭ kontraŭ la komenco de la kontakto. Ĉiuj amaskomunikiloj traktis nur tiun temon. En ĉiuj partioj troviĝis subtenantoj kaj kontraŭuloj. La ĝisnuna preskaŭ senmova politika kampo subite iĝis vigla. En la komenco ŝajnis ke la kontraŭuloj gajnus la superecon, sed iom post iom la subtenantoj regajnis. Pri tio Karib tre ĝojis. Ĉiun liberan minuton li investis por la kampanjo de la subtenantoj, kompreneble ne dum sia labortempo, nur dum liberaj horoj. Li disdonis milojn da informiloj kune kun sia edzino, kiu normale ne interesiĝis pri politiko. Krome li deĵoris ĉe informstandoj, prezentis prelegojn kaj helpis dum aliaj aranĝoj. Intertempe la komisio por eksteraj rilatoj, kiu estis instalita de la registaro, aranĝis sian unuan konferencon. En pluraj grupoj oni pasie diskutis ĉu kaj kiel oni informu la insektoidojn. Estis ja klare, ke oni ne povis plu kaŝi la novaĵojn. Per diversaj vojoj la loĝantaro de la Dua Luno ankaŭ ekkaptis la aferon. Se Naska plu prokrastus la transdonon de la informoj, ili povus taksi tion kiel malĝentilan agon. Do, oni decidis ke la plej granda parto de la datumoj el la sondilo estus sendota ankaŭ al la insektoidoj. Sed la informoj pri la konstruo de la sondilo kaj ankaŭ la klarigoj por modifi ĝin por la reveturo, estis ankoraŭ retenataj. Se la baloto sur Naska kondukus al plimulto rilate al la subtenantoj por la komenco de la kontaktoj, oni ja povus oferti al la insektoidoj ankaŭ partopreni tiun opinion. La tiurilatajn deklarojn oni tiam sendus kune per la sondilo. Ekzistis nur ĉi tiu unu sondilo. Nek la naskanoj nek la insektoidoj kapablis konstrui propran similan sondilon. Sed se la kontraŭuloj gajnus la baloton, tiam oni devus komenci novan intertraktadon kun la insektoidoj. Pri tia situacio oni nun ne bezonis cerbumi. Ĉiu senpacience atendis la rezulton de la baloto.

Returne al la sendinto

Ĝojego ĉe la subtenanto, dentogrincantaj kontraŭuloj. Certe, kun 54 % voĉdonoj por JES kaj dum partoprenado je la baloto de 62 % la subtenantoj rajtas esti tre kontentaj. Ankaŭ la insektoidoj voĉdonis por la komenco de la kontaktoj. Nun oni povis en la du loĝantaroj kolekti la datumojn por la resendota „paketo“. Por inkludi ankaŭ multajn kontraŭulojn oni invitis iliajn reprezentantojn ankaŭ helpi dum tiu laboro. La celo estis adekvata kolektaĵo de informoj kaj materialoj utila por kromaj bonaj rilatoj. Interalie oni planis kunsendi la rezultojn de la DNA-analizoj. Eventuale per tio eblus novaj indikoj rilate al la propra deveno.

Karib intertempe preskaŭ plene modifis la komunikilon por tradukado. Li jam nun povis disponigi ĝin por provo. Al ĉiuj universitatoj de la planedo Naska konvenaj sondokumentoj kun esperantaj tekstoj estis senditaj. La universitatoj ankaŭ ricevis la aktualigitan kodaron por la ekzistantaj komunikiloj. Li esperis ricevi rapidajn reagojn. Per tiuj probable rezultus kromaj eblecoj por plibonigi la aparaton. Eventuale oni eĉ permesus kunporti unu el la nove agorditaj komunikiloj dum la vojaĝo.

Ankaŭ la insektoidoj prospere partoprenis kaj disponigis ampleksan datumaron. Krome ili proponis ke oni aldone ankaŭ enpaku etajn specimenojn de mineraloj de la tri lunoj. Tiujn mineralojn oni jam delonge utiligis ĉe la du civilizacioj kiel fontojn por energio kaj krudmaterialo. La specimenoj eble montriĝus interesaj por aliaj popoloj kaj per tiuj oni prezentus eblan komercaĵon. Do, la sondilon oni plenigis kaj post unu monato eksendis por unujara vojaĝo.

Ordinara tago sur la Marso-stacio

„Dek kvar tagoj ankoraŭ, tio etas plenumebla!“, Bert Baker provis kuraĝigi sin mem. Jam pli ol dek unu monatojn daŭris lia deĵoro en la stacio sur Marso. Li tiutempe memvole aspiris por tiu tasko kaj komence estis ege feliĉa ke oni akceptis lin. Sed nun post tiom longa tempo sufiĉis. La aliaj el la teamo same pensis. Frank Hauser ankaŭ venis de la Tero, la du kolorianinoj de la teamo, Ehroka kaj Onthrzei, venis de Heredo-156.

„Ĉi tie ne okazas io, mi fuĝas al la forcejo“, per tio Bert adiaŭis la gekolegojn, kiuj plue restadis sur la gvatejo por fari observadon. Verdire ili ĉiam ankoraŭ provis iel konsumi la tempon, ĉar ĉia observado ja estis farita per la sentiloj. Nur en kazo, se vere aperus grava okazaĵo, ili sonorigus alarmon kaj ĉiu devis per siaj aparatoj klopodi trovi la kaŭzon.

Subite aŭdiĝis alarmo. „Shrakez, zra!“, kriegis Ehroka kaj ĉiuj ektimis. „Parolu Esperanton!“ Onthrzei admonis ŝian koleginon, ĉar Esperanto estis ja la interkonsentita bazo por komunikado. Tio normale tre bone funkciis, sed kelkfoje la teamo inklinas al la uzado de la propra gepatra lingvo. Sed tio nur estis permesita dum la paŭzoj. Tio ne eblas por la teranoj – unu parolis la anglan, la alia la germanan, la gepatra babilado nur funkciis inter la kolorianoj kiuj ambaŭ parolis la Kotutjan. Bert profitis de siaj bonaj scioj en tiu lingvo kaj sekve povis rekte alparoli la sinjorinojn en ilia gepatra lingvo. Estis klare, ke Frank ne ŝatis tion, sed li ne povis fari ion, ĉar dum la paŭzoj tio estis ja permesita. Li precipe ĉagreniĝis kiam la tri ekkomencis per tiu infanaĵa ridego kaj li tute ne sciis pri kiu temis.

„Bert devas forlasi la forcejon!“ kriegis Frank, „Li estas bezonata ĉi tie!“. Kaj vere, la okazaĵo kiu estis indikata per la alarmo de la sentiloj, fakte estas grava. Sondilo alproksimiĝis al la stacio. Taksata alveno kaj albordiĝo post ĉirkaŭ dek kvin minutoj. Ĉiu ege senpacience atendis kaj ne plu riskis forlasi la gvatejon.

Estis la sondilo de Naska. La respondo.

La respondo

Ehroka tuj informis la centralon pri la alveno de la „poŝto“. „Vere, estas bedaŭrinde“, opiniis Frank, „Baldaŭ venos nia deĵorŝanĝo kaj tiam estas ili kiu devas zorgi pri la finpretigado de la analizoj.“ „Egale, nun ni unue ĝuos nian ekstran libertempon, tion ni meritis. Estas bona afero, se la nova teamo tuj povas komenci la deĵoron per interesa tasko. La enuiga rutino ĉiukaze ankoraŭ venos!“.

La ideo pri abunda paŭzo ne realiĝis. La centralo subite ordonis plifortigitan laborproduktivecon. La sekvanta teamo verŝajne devus trovi bone preparitan situacion. Verŝajne jam en la venonta semajno oni atendis ilin. Tio signifis plenan engaĝiĝon. Bert estis en malbona humoro ĉar li jam antaŭĝojis ampleksan babiladon kun la kolorianinoj. Tion li kompreneble laŭte esprimis kaj per tio denove ĉagrenis sian kolegon Frank.

Ambaŭ kolorianinoj jam ekkomencis la transporton de la sondilo al la laboratorio. „Ili verŝajne neniam bezonas paŭzojn“, grumblaĉis Bert, sed li tuj estis admonita ke ankaŭ li komencu kunlabori. Komune ili sukcesis demeti la kovrilon kaj tuj poste ekkomencis ordigi la diversajn datumstorilojn, kiuj multe diferenciĝis de la jam konataj. Ankaŭ la malsamajn kapsulojn, kiuj evidente enhavis specimenojn de diversaj materialoj, estis zorgeme dokumentitaj kaj metitaj en la laboratorio.

La venontan matenon oni daŭrigis la trarigardon de la materialo. Per helpo de modifita adaptilo oni senprobleme povis legi ĉiujn datumojn. Estis tre helpeme ke partoj de la dosieroj enhavis tekstojn en Esperanto. La eta aparato, kiu kapablis simple traduki sondosierojn en Esperanton, kaŭzis ĝeneralan entuziasmon.

„Tenu vin forte je mi!“ subite kriis Frank, kiu per sia ekrano kontrolis filmon kaj li aldonis: „Ĉu la sondilo venas de la Tero? Ili aspektas tute same kiel ni!“. Vere, tio preskaŭ ne estis kredebla. Ĉiu komencis „gapi kiel kanguruo“. „Ĉu vi vere ĝuste kontrolis la datumojn el la moviga motoro pri la flugo?“ demandis Ehroka. „Jes, sed nur spuraĵe. “ respondis Bert, „sed la aparato estis minimume mil lumjarojn survoje.“ Per tio evidentiĝis, ke la Tero ne povis esti la sendinto, oni bezonis alian klarigon.

„Ĉi tie mi trovis ion pri la sendinto“, raportis Frank. „La sondilo venis de la planedo Naska, kiu situas en la proksimeco de la Nano-stelo. Kiel ili tien venis?“. „Eventuale tio estas la malĝusta demando“, opiniis Onthrzei kaj tuj aldonis: „Povas ja esti, ke tie estas nia vera origino!“.

Tuj ekkomencis ekscitita debato sen perspektivo por solvo. Ĉiu nun ankoraŭ pli intense koncentriĝis al sia laboro. Sed ili ne plu estis alparoleblaj. Post unu horo Bert sukcese ordonis paŭzon, li ja estis la ĉefo. Kaj tiam sekvis interparolado pri la afero en la ĉambro por seminarioj.

„Tio superas niajn eblecojn“, per tiuj vortoj Bert komencis la kunsidon. „Ĝis hodiaŭ posttagmeze ni finpreparos la koncizan raporton kaj sendos ĝin al la centralo. Tie ili havas sufiĉajn fakulojn, kiuj povas pli bone trakti la materialon. Ni nur povas oferti antaŭajn rezultojn.“ Ĉiuj konsentis, poste ili ja ĉiam ankoraŭ havus la eblon mem analizi la ege interesan materialon. Sed sekurajn fakajn rezultojn ili ja ne povus produkti. Krome restis sufiĉa laboro por aliaj taskoj. La alveno de alternado oni atendis en kelkaj tagoj.

Plivastigo

Heredo-156, Tero kaj nun Naska kun ĝia Dua Luno. Kvar civilizacioj, miloj da lumjaroj estis inter ili, kaj tamen ili estis interligitaj. Sur ĉiuj planedoj estis diversa nivelo de la teknika evoluo. Tamen venis fruktodonaj rilatoj, kiuj iom post iom gvidos al similaj cirkonstancoj. La plej grava projekto nun estis la konstruo de rapida reto por komunikado surbaze de la subspaco-teknologio. Sur tiu kampo la kolorianoj jam en lasta jarcento realigis ĝermojn kiuj promesis pliajn sukcesojn. La teknika antaŭeco de la kolorianoj ne estis tuŝita. Sed tamen la registaro de Heredo-156 deklaris sin preta, iom post iom popece doni sian teknologion ankaŭ al la aliaj. Sed rilate al la rapidaj rimedoj por la transporto, ili ne pretis fordoni la kontrolon. Nur sub la gvido de la kolorianoj ili permesis ke Tero kaj Nasko povos utiligi la rapidajn vojojn. Sed la kunlaboro kun la insektoidoj ankoraŭ ne estis bone imagebla. Ĉiukaze estis planita, ke post la realigo de la reto por komunikado minimume en kvin jaroj estu kunveno de reprezentantoj de ĉiuj interligitaj civilizacioj. Sed antaŭ tio oni volis sendi delegacion kun reprezentantoj de la Tero kaj Heredo-156 al Naska por informiĝo. La preparadoj tuj komenciĝis.

La influoj de Heredo-156 kaŭzis sur la Tero grandan puŝon por la evoluo, rilate al ĉiuj kampoj de la sciencoj kaj tekniko. Speciale per la medicina sektoro la Tero enhavis grandan superecon kompare al la aliaj civilizacioj. La kromefiko estis la kresko de la meza vivdaŭro je dek jaroj.

Esperanto-simpozio

Karib travivis sur Heredo-156 tre koran akcepton. Li ricevis la inviton partopreni la interplanedan simpozion pri Esperanto kiel reprezentanto de sia planedo. La kolorianoj zorgis pri la tuta vojaĝo, kiel ankaŭ por la reprezentantoj de la Tero. Nun li havis la ŝancon renkonti kun homoj de la Tero. Li ne povis malkovri diferencojn inter homoj kaj naskanoj. Kaj la teranoj konsideris lin kiel kunulon. La tiurilatajn demandojn pri la deveno de lia popolo oni ne alparolis, dum la simpozio temis ja pri Esperanto.

Intertempe Esperanto estis grandskale akceptita kiel interplaneda ilo por komunikado. Sed sur la apartaj planedoj la uzado ege diferenciĝis. Heredo-156 uzis Esperanton ankaŭ kiel ĝenerale enkondukitan duan lingvon por la komunikado inter la diversaj popolaj grupoj. Sur la Tero la situacio estis nesuperrigardebla. En multaj, precipe malgrandaj landoj Esperanto estis enkondukita kiel oficiala dua lingvo. Kontraŭe al tio la pli grandaj nacioj provis persisti al la hegemonia pozicio de sia lingvo, tamen ili toleris Esperanton. Sur Naska, la planedo, kiu estis nove akceptita de la Alianco, Esperanto ludis preskaŭ neniun rolon. Tio estis kaŭzita ĉar la loĝantaro de la planedo nur uzis unu lingvon. Do, oni tute ne bezonis Esperanton kiel ilon por komunikado inter la diversaj regionoj. Nur por la komunikado inter Naska kaj la Dua Luno, Esperanto montriĝis signifoplene. Tio eĉ gvidis al vere plibonigitaj rilatoj. Agaparo, la lingvo de la insektoidoj, ĉiam ankoraŭ restis neŝatata de la naskanoj pro historiaj kaŭzoj. Esperanto sur Naska estis lingvo por sciencistoj, diplomatoj kaj tiaj kiuj zorgis pri la komercaj rilatoj. Tamen ekzistis tie kaj ĉi tie sur la tuta planedo apartaj esperantistoj kaj kelkfoje ankaŭ etaj grupoj, kiuj ĉefe favoris Esperanton kiel hobion.

La simpozio okazis en Redekka, la ĉefurbo. La reprezentantaj de la gastigantoj klare plimultis. Ili ja ankaŭ staris por la plej granda Esperanto-komunumo. Celoj de la simpozio estis diskuto pri lingva samrajteco rilate al la interplaneda komunikado kaj pensado pri malrapida reformado de la lingvo Esperanto. La aranĝo estis finance subtenata de Krzill, kiu estas la ĉefo de grava koncerno por energie kaj konstruado. Krzill jam antaŭ dek jaroj aktive laboris por Esperanto, kvankam lia propra gepatra lingvo, la Kotutja, tiutempe estis la superreganta lingvo. Li spertis, ke la enkonduko de la helplingvo Esperanto sur Heredo-156 nur povas esti taksata kiel beno. Per tio evoluiĝis klara pliboniĝo de la internaciaj rilatoj, kiu estis speciale fruktodona por la sektoro ekonomio. Dum la lastaj dek jaroj Krzill prezidis la nacian kotutjan organizaĵon por Esperanto.

La simpozio ekkomencis per rondo, en kiu ĉiu partoprenanto prezentis sin. Krome ili havis la ŝancon koncize trakti la kontribuon kiun ili preparis por la venonta kunsido de la simpozio. Karib havis la plej facilan taskon. Li estis ja nova membro kaj tial li donis kelkajn informojn pri sia hejma planedo kaj tiam raportis pri siaj propraj spertoj kun Esperantio. Dum tio li rakontis ion pri sia laboro pri la analizo de la datumoj el la sondilo. Li priskribis kiel facile estis la uzado de Esperanto kiel pontolingvo por traduklaboro per maŝino. Post la finpreparo de la leksika datumaro por Nernask kaj Esperanto la tekstoj de la aliaj lingvoj estis unue tradukitaj ĉiuj en Esperanton kaj poste la traduko al Nernask estis kvazaŭ facilegaĵo. Ĉiuj tekstoj kompreneble devis esti kontrolataj per naskanoj, kiu ankaŭ zorgis pri la pliboniĝo. Oni verŝajne ankoraŭ bezonos jarojn, ĉar la laborantaj fakuloj devis ja ankaŭ regi Esperanton por en duba kazo denove kontroli la pontan tradukon.

Reprezentanto de la Tero el Ĉinio traktis la demandon pri la etimo de la vortradikoj en Esperanto. Certe Esperanto estas neŭtrala lingvo, sed vere ne ekzistas samrajteco rilate al la kontribuoj de la diversaj lingvoj por la konstruo de la vortoj. En la plej multaj kazoj oni trovas la deveno en romanaj, ĝermanaj kaj slavaj lingvoj. Vortradikoj el Azio troviĝas tre malofte. Pro tio la ellerno de Esperanto por Ĉino kompreneble estas iom pli malfacile ol por Eŭropano. Sed por Ĉino la ellerno de aliaj eŭropaj lingvoj estas eĉ pli malfacile. Multaj ĉinoj spertis ke lerni Esperanton estas tre facila. Tio konvenas al la genia sistemo por la konstruo de la vortoj. Partoj de la vortoj estas kunmetitaj kun la neŝanĝeblaj vortradikoj. Do, la senco de la kunmetaĵoj estas plejofte facile kompreneblaj. Esperanto estas aglutina lingvo, tio ĝustas ekzemple ankaŭ por la tjurka lingvaro. La lingvoj de Heredo-156 ĝis nun apenaŭ povis kontribui ion por riĉigi la vorttrezoron. Sed en proksima estonteco verŝajne ankaŭ kreskus la nombro de vortradikoj el la lingvo de Heredo-156, speciale por la teknikaj esprimoj.

Alia kroma reprezentanto de la Tero, ĉi-foje el Germanio, traktis problemojn de la Esperanto-gramatiko. Entute, tiu estas kompare al aliaj lingvoj, tre facila. Sed la parolanto pledis por plia optimumigo. Speciale la akuzativo praktike kaŭzas problemojn por multaj parolantoj de Esperanto. Akuzativan objekton en frazo oni signas per la finaĵo „-n“. Per tio ne plu necesas atendi specialan vortordon. Sed kelkaj frazoj estas ankaŭ kompreneblaj sen tiu finaĵo. Ĉi tie eventuale estas oportune iomete malfirmigi rigidan gramatikan regulon kaj tiam Esperanto estus eĉ pli facile lernebla.

Post la enkondukaj kontribuoj de la parolantoj ekestis vigla diskuto. Krzill proponis ke dum la sekvonta daŭro de la aranĝo Karib prezidu ĝin. Lia kvalifiko por tiu tasko estus optimuma, precipe ĉar li estis kompetenta nova partoprenanto de la simpozio. Ja li ne havis longan sperton kiel la plej multaj ĉeestantoj, sed li estis certe pli senantaŭjuĝa kaj tial tre bone taŭgus por gvidi la aranĝon. Tiuj argumentoj konvinkis la kunvenon kaj Karib ne povis eviti sian sorton. Unuflanke per tio li kompreneble sentis sin honorigita kaj fieris, ke oni tiel konfidis lin, sed aliflanke li rimarkis malkomforton, ĉar li ne povis taksi, kion alportos tiu decido.

La venontaj tagoj de la simpozio estis plenaj de prelegoj, poste laboro en grupoj kaj diskutaj rondoj. Dum la paŭzoj li kaptis la ŝancon por elprovi la taŭgecon de la du Agatogoj. Tiuj etaj aparatoj li ja jam sur Naska plenumis kun ĉiu ajn lingvaj dosieroj de la sondilo. Pro tio li kapablis komuniki kun la teranoj kaj la kolorianoj rekte per siaj gepatra lingvo, sen Esperanto. La teknologio de la insektoidoj funkciis sen problemoj. Oni nur bezonis iom da pacienco kaj disciplino dum la interparolado. Post parolo de unu frazo la Agatogo bezonis kelkan tempon, do oni devis enmeti paŭzeton. Tiam la kontraŭulo ricevis la deziratan tradukon kaj nun povis mem respondi. Denove necesis paŭzo dum la interparolo. Helpe de tiu aparato oni vere povis interparoli en ĉiuj ajn lingvoj kaj eĉ uzi tre kompleksajn frazojn. La oferitaj tradukoj estis sufiĉe bone, ĉiukaze kompreneble. La sono de la maŝinlingvo eĉ iomete adaptiĝis al la respektiva parolanto, sed plej ofte ĝi ne sukcesis ĝuste interpreti la sonaltecon kaj la akcentadon. Kompreneble la necesaj paŭzoj estis malfavoraj por la fluo de la interparolo. Sed ĉiu admiris la Agatogojn kaj oni petis ke Karib prezentus apartan prelegon pri tiu aparato.

Interstelanto

„Ĉu ni povas reformi Esperanton?“, demandis partoprenanto de la diskuto kaj proponis ampleksan disputon en laborgrupoj. Karib, kiu ĉiam ankoraŭ prezidis la kunvenon, menciis ke dum ti ĉiu simpozio tiu ideo kompreneble povas esti traktata, sed la rezultoj verŝajne nur post kelkaj jaroj kondukus al realigo. Unue ankaŭ la apartaj Esperanto-organizaĵoj de la diversaj planedoj devus trakti la proponojn. Tiu rimarko trovis vastan subtenon kaj Karib estis malŝarĝita. Li jam timis, ke dum sia unua kunlaboro en interplaneda simpozio li devus transpreni respondecon pri decidoj, kiuj ne estas sufiĉe sekurigataj. Kaj ĉar Karib sentis sin relative nesperta en Esperantujo, li ĝojis ke la laborgrupo, al kiu li nun apartenis, estis gvidata de spertulo el Eŭropo. Komence temis pri proponoj por ŝanĝi la simbolojn de Esperanto. Speciale la ses literoj kun „ĉapelo“ ne estis ŝatataj per multaj. Temis pri ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ kaj ŭ. La aliaj 22 simboloj ne kaŭzis problemojn. Ili estas uzataj sur la Tero en multaj lingvoj. La esperantistoj de Heredo-156 ne trovis problemojn, eĉ rilate al la specialaj Esperanto-literoj. Ili ja interkonsentis, ke Esperanto estas ilia ĝenerala helplingvo kaj per tio ankaŭ akceptis la alfabeton, kiu estis antaŭe ne konata sur Heredo-156. La lingvoj tie uzas tute aliajn simbolojn.

Por Karib ekzistis eĉ pli granda problemo, estis la prononcado, por kiu Esperanto ordonas rigidan regulon, tio estas ke al ĉiu litero apartenas aparta sono. La skribita lingvo tute kongruas al la parolita. Per multaj sondosieroj ĉiu Esperanto-komencanto povas ricevi bonan impreson pri ĝusta prononcado. Sed en realeco aperas problemoj, ĉar la komencanto ne ĉiam optimume ekzercas la prononcadon. Pro tio enŝteliĝas etaj eraroj, kiujn oni poste apenaŭ povas korekti. Estas klare ke tial la komprenebleco dum parolado malkreskas.

Ankaŭ la artikulacio de specialaj sonoj kelkfoje kaŭzas problemojn, ekzemple por „R“ kaj „L“. Ankaŭ la litero „T“ estas prononcita en kelkaj popoloj kiel „D“. Sed, honeste dirite, tiaj fenomenoj estas bagatelaj. La parolatan tekston oni komprenas malgraŭ tiaj eraroj. Per tio bone montriĝas, ke Esperanto intertempe vere evoluiĝis al vivanta lingvo. Diversaj nuancoj de la prononcado, kiuj parte estas kaŭzitaj de la deveno de la parolanto, neniam estas eviteblaj. Karib pledis por pli granda indulgo. Diferencoj certe en estonteco iom post iom malaperus dum kreskanta nombro de la kontaktoj. Kaj ankaŭ gravos la rolo de la amasmedioj, kiuj uzis kontrolitan kaj normigitan Esperanton.

Je la fino de la simpozio ĉiu laborgrupo ricevis la ŝancon prezenti siajn rezultojn antaŭ la plenkunveno kaj trakti la planojn por la venonta aranĝo en kvin jaroj. Por Karib estis tre interesa partopreno, li jam intencis plian laboron kiam li estos hejme. Li ja volis esti pli bone preparita por la venonta simpozio. Ankaŭ la aliaj partoprenantoj ŝajnis esti kontentaj. Tion Karib povis konstati en la paŭzo antaŭ la lasta kontribuo dum babilado kun pluraj partoprenantoj antaŭ la lasta kontribuo. Do, oni atendis kvietan finon de la aranĝo, sed subite ekestis kaoso. Formiĝis grupoj, en kiuj oni maltrankvile diskutis. Io okazis.

La signalo por la komenco de la lasta kunsido eksonis kaj ĉiuj svarmadis en la konferencan salonon. Ĉi-foje estis kotutjano el Heredo-156, kiu prezentis la raporton pri sia laborgrupo. Temis pri reformo de Esperanto. Li opiniis ke tio absolute estas necesa. Li disdonis al ĉiuj ĉeestantoj dokumenton kun la titolo „Interstelanto“. Tiu dokumento estis detala priskribo por reformita Esperanto. La amplekso de la dokumento klare montris, ke ĝi ne povis esti kreita dum la lasta kunsido de la laborgrupo. Estis iu kiu jam delonge preparis ĉion tre pedante.

„Kiu faris tiun koncepton?“, demandis ekscitita maljuna partoprenanto. Sed la preleganto lin tuj riproĉe admonis. „Tio ne gravas! Temas pri la enhavo. “ Poste li klarigis siajn argumentojn. Unu ĉefa celo de la nova lingvo „Interstelanto“ estas la adapto al la novaj cirkonstancoj. Sur la planedo Tero Esperanto estis ja kreita el eŭropa vidpunkto. Intertempe sur Heredo-156 troviĝis pli da parolantoj de Esperanto ol sur la Tero. Tial necesus plia konsidero de la lingvoj de Heredo-156. Cetere, la diferenco inter Interstelanto kaj Esperanto estis treege malgranda. Krom etaj plifaciligoj en la gramatiko la ŝanĝigo de la vorttrezoro vere estis la plej granda reformo. „Nun ni volas voĉdoni!“, vokis la gvidanto de la laborgrupo. „Kiu estas por la reformita Esperanto?“

La partoprenantoj de la simpozio devis „kaptadi por aero“. Ili ne atendis ke oni prezentus tiajn faktojn sen sufiĉa antaŭa diskutado.

Evidente ĝis nun preskaŭ neniu havis sufiĉan tempon por analizi la tekston pli detale. El la grupo de la kotutjanoj venis brua subteno. Sed la plejmulto pledis por denova montrado de la koncepto dum la venonta simpozio. Tiam estus ankoraŭ sufiĉa tempo por akurate kontroli la dokumenton. Post tiam Karib nur povis ĉesigi la simpozion. Li estis preferanta iom pli pacan finon.

Tempo por pripensado

Post la simpozio Karib havis la permeson ankaŭ resti por unu semajno sur Heredo-156. Kompreneble estis tro mallonga tempo, sed tio ja ne influis la limtagon por la reveturo. La ĝisrande plenŝtopita programo, kiun preparis la gastigantoj por li, apenaŭ lasis spacon por pripensi la sinsekvon de la simpozio. Per la rapidegaj trafikiloj de Heredo-156 oni portis lin de unu grava loko al alia kaj tie li estis „superŝutata“ per novaj informoj. Nur malofte li ricevis la ŝancon, rigardi ion en trankvilo. Tamen li provis akcepti tiom da impresoj kiel eblas.

En halo, kiu utilis kiel enirejo de muzeo, li rigardis multajn arte interese faritajn afiŝojn. La surskribadoj plejofte estis en Esperanto, kelkfoje en Kotutja, kiu estis grava lingvo sur Heredo-156. Kaj subite Karib ekvidis afiŝojn, kiuj frapis la atenton aparte pro la koloroj. Ili estis faritaj tiel okulfrapaj ke neniu povis ne rimarki ilin. Denove Karib trovis vortojn el la kotutja lingvo. Sed, dum pli detala rigardo, li rimarkis, ke nur partoj de la vortoj el tiu lingvo estis uzataj. La teksto estis verkita en INTERSTELANTO!

Vere, estis rimarkinde, dum tiu mallonga tempo post la simpozio aperis afiŝoj, kiuj estis surskribitaj en la reformita Esperanto, kvankam ankoraŭ ne venis la decido pri tiuj projekto. Karib dum la vespero denove studis la dokumenton de la simpozio pri Interstelanto kaj trovis, ke por la ŝanĝita vorttrezoro oni ĉefe konsideris vortradikojn de la Kotutja. La kotutjanoj tiutempe vehemente kontraŭstaris la decidon kiuj ĉesigis la hegemonion se sia lingvo. Nun oni povas havi la impreson, ke ili provis kvazaŭ „kaŝe“ poste altigi la rangon de ilia gepatra lingvo.

La ĉambro, en kiu Karib povis „fuĝi“ dum sia malabunda libertempo, estis bone ekipita por ĉiu kiu ĉi tie ĝuas la feriojn. Sed bedaŭrinde pro la longa distanco ne eblis kontakto al lia hejma planedo. La giganta ekrano de la komunikilo ofertis interalie multajn distrajn programojn kaj kanalojn pri novaĵoj. Karib agordis la lingvajn eblojn kaj krom Esperanto ankaŭ trovis Nernaskon, la lingvo de sia propra planedo. Sed ekzistis alia frapanta alĝustigo. Oni povis ŝanĝi ĉion al Interstelanto! Ĉi tie iu faris tute kompletan laboron. La lingvo, pri tiu dum la lasta simpozio oni nur mallonge parolis, ĉi tie jam estis instalita!

Sur unu televida kanalo la konzernestro Krzill estis intervjuata. Karib estis konatiĝinta kun li je la komenco de la simpozio kiel prezidanto de la kotutjanaj esperantistoj. Dum la intervjuo li energie pledis por la uzado de la lingvo Interstelanto. Li anoncis ke li sukcese subtenis grandan medi-projekton en kiu multaj instruaj filmoj kaj kurso estos ofertataj. Li opiniis ke Interstelanto estus tre profitdona speciale por natursciencoj kaj la ekonomio de la planedo Heredo-156. La reportero dum la intervjuo nur povis doni kelkajn mallongajn rimarkojn rilate al la jam ekzistanta literaturo de Esperanto. Sed tion s-ro Krzill tute ne volis aŭdi.

Karib dum sia longa hejmveturo ricevis sufiĉan tempon por ripozo en la kabino por artefarita vintra dormo. Tie ĉiuj vivosignoj tie estis reduktitaj, estis kiel dum vintra dormo de erinaco. La laboro, la pensado pri la novaj informoj estis prokrastitaj al la tempo post la alveno sur Naska.

Pasinteco

„Stranga evoluo!“, tio estis la unua reago en la centralo por spaco-esplorado. La novaĵoj pri la okazaĵoj de la interplaneda simpozio jam alvenis. Bert Baker intertempe pli malpli refreŝiĝis de la streĉiĝo de sia restado en la Marso-stacio. La pli malgranda gravito sur Marso vere influis lian bonfarton. Li ankoraŭ ne atingis sian antaŭan korpan fortecon. La novaĵojn de la simpozio li ankaŭ atente observis. Krome ĉiun liberan minuton li traserĉis la datumaron kiu estis sendita de Naska. Kvankam li ne apartenis al la kompetenta laborgrupo li tamen povas fari tion, ĉar li ja unue ĉeestis dum la alveno de la sondilo.

Bert ne tiel interesiĝis pri la novaj okazaĵoj, kiuj estis raportitaj de la simpozio. Li pli multe interesiĝis pri la demando, kial la loĝantoj de Naska evidente ĉiuj estas homoj. De la centralo jam venis konfirmo. La testo de la DNA-specimeno kiu estis sendita per la sondilo nur permesis la unuan konkludon. La prauloj de la naskanoj certe venis de la Tero. Bert ne povis trankviliĝi. Li ne estis historiisto, sed li nun deziris ke dum siaj lernojaroj li estus traktinta ankaŭ la historio-sciencon. Li faris rendevuon kun Lars Thorn, kiu estis iam kamarado en la lernejo kaj nun profesia fakulo pri tiu kampo.

„Kiel vi fartis en la Marso-stacio?“, demandis Lars kaj aldonis „Mi nur povas envii tiajn homojn, kiu povas fuĝi el la normala ĉiutaga vivo, kiu povas travivi aventurojn kaj ni ĉi tie devas sidi en la malbona aero okupiĝantaj per aferoj kiuj estas jam delonge en la pasinteco, tiel longe ke neniu plu kredas pri tio.“

„Bone, ke vi jam ekzistas.“, respondis Bert, „Mi pensis ke vi iam inventis vere funkciantan maŝinon por vojaĝi tra la tempoj kaj ke vi nun moviĝas en tute alia dimensio.“

„Ĉu vi ekflirtis kun tiuj virinoj de la alia planedo? Vi tie estis ja enkaĝigita kun ili preskaŭ la tutan jaron. Kaj via germana kolego ja certe apud vi ne havis ŝancon, tio estis ja preventita pro via ĉarmo.“ Lars ne povis eviti tiun rimarkon, ĉar li sciis el la komunaj lernojaroj, kiom sukcese tiutempe estis Bert, kaj ĉiu enviis lin, la grandan amaĵiston. „Ĉesigu tiujn aĉajn rimarkojn! Estas vere grava afero pri tio mi turniĝis al vi kaj vi ne povas ĉesi ĉiam ankoraŭ moki min.“ plendis Bert kaj tiel gvidis la konversacion finfine al objekta nivelo. Li donis al Lars informojn pri Naska kaj pri la datumaro de la sondilo kaj tiam demandis pri alte evoluiĝintaj kulturoj kiuj ekzistis sur la tero. Li ankaŭ demandis ĉu eble tiaj kulturoj eventuale havis pli altan nivelon ol ni hodiaŭ.

„Tiam ili estus povosciantaj ja ankaŭ la kosman veturadon“, opiniis Lars. Bert obstine persistis kaj parolis pri Erich von Däniken, kiu jam antaŭ la jaro 2000 priskribis tiun ideon en multaj libroj kiuj tiutempe estis ege bone venditaj. Sed preskaŭ neniu vere kredis al tiaj rakontoj. „Se tiutempe vere ekzistis civilizacioj, kiuj jam disponis pri la tekniko por kosma veturado, kial oni neniam trovis ion? Neniaj prudentaj notoj, neniu artefakto.“, menciis Lars. „Sed en kelkaj antikvaj temploj oni trovis ja en ŝtono gravuritajn bildojn de flugaparatoj kaj kosmoŝipoj“, enŝovis Bert sed Lars aldonis ke tiuj ne estis agnoskitaj de la arkeologoj. Kelkfoje tiaj bildoj ekestis hazarde per plurfoja prilaboro de la ŝtonoj. Li tiam almetis alian argumenton, kiu ne havis konvinkan forton, sed eventuale povas gvidi al evidenta klarigo. „Tiutempe nur malmultaj ekkontaktis tiujn kiuj disponis pri tiaj modernaj aparatoj. Tiuj kiuj ekkaptis ion, nur poste povis buŝe rakonti kaj kompreneble neniu kredis tion. La rakontoj evoluiĝis al legendoj, skribitaj notoj ja mankis.“ Post tiu konversacio kun la iama lernejkamarado, Bert sentis ke li nun ankaŭ ne sciis pli.

La saman problemon dum sama tempo ankaŭ traktis Karib sur la fora planedo Naska. Li intertempe bone hejmen veturis de Heredo-156 kaj ne emis sin okupi pri Interstelanto, la nova Esperanto-versio. Tio povus atendi ĝis la venonta simpozio. Li nun volis komenci analizon de la pasinteco de sia propra popolo. En la dosieroj, kiuj estis senditaj al Naska de la Tero kaj Heredo-156 per la sondilo, troviĝis sennombraj tekstoj, kiuj traktis arkeologion. Ĉi tie li ankaŭ trovis, ke la unuaj homoj jam aperis antaŭ pli ol du milionoj da jaroj. La scienco sur Naska eliris de la premiso, ke la unuaj naskanoj aperis antaŭ ĉirkaŭ 4000 jaroj.

„Ĉu vi venas por manĝi?“, demandis Merel, „Vi ja jam tro longe sidas antaŭ la komputilo! Faru paŭzon!“

Tio ne estis facila por Karib. Bedaŭrinde lia libertempo estis tro mallonga por ti ĉiuj aferoj, pri kiuj li ankoraŭ devus okupiĝi. Manĝado por li nur estis „bagatelo“. Tute kontraŭ al tio lia edzino kvazaŭ „festis“ ĉiun menuon, se estis okazo por tio. Ŝi vere havis mirindan talenton por kuirado. Nur pro tio Karib povis disigi sin de sia esplorada laboro. „Ĉi-foje estas bakita Nokur-frukto kun kube tranĉitaj sortikoj kaj fiŝo. La recepton mi trovis en la datumaro de la Tero. Tie ili uzis papajon kaj tomatojn, sed tio ĉi tie ja ne ekzistas“. Merel komplete fieris kaj denove sukcesis ke ŝia edzo povas tute forgesi sian laboron.

Ĉi-tiun vesperon la juna paro estis invitita al domfesto ĉe amikoj. Ĝis tiam ankoraŭ estis iom da tempo kaj Karib povis denovi malaperi en siaj dosieroj. Li nun rigardis evidente tre malnovan libron per la ekrano, estis la Sankta Biblio. Karib neniam antaŭen traktis la temon religio, por tio li certe devas ankoraŭ labori, sed en tiu ekzemplo temis pli pasinteco. Malpacience li foliumis la paĝojn, sen detala studo de la teksto. Sed jam post kelkaj paĝoj li estis devigata legi pli ekzakte. Li estis atinginta „Genezo 6“ kaj legis la rakonton pri la diluvo. „Tio estas la solvo!“ li subite pensis, „Ekzakte kiel Noah kun sia arkeo povis savi parton de la homaro, tiel estis kun ni! Tiutempe ankaŭ iu konstruis arkeon, per tiu ili venigis niajn praulojn al la planedo Naska.“ Karib nun bezonis iun al kiu li povis rakonti tion. Ne gravis, ke lia edzino en tiu tempo okupiĝis kun tute aliaj aferoj. „Ĉesu!“ ŝi opiniis, „Vi freneziĝas. Kiel oni povas vojaĝi per ligna ŝipo tra la spaco?“. Karib nur povis hontigite koncedi, ke li ĝojis tro frue, sed eventuale li ja trovus aliajn informojn, kiuj povus klarigi similan eblecon.

Ankaŭ sur la fora Heredo-156 oni komencis analizi la demandon pri la deveno de la naskanoj. La du virinoj el la teamo sur la Marso-stacio, Ehroka kaj Onthrzei, ankaŭ vizitis la interplanedan simpozion kaj tie konatiĝis kun Karib kiel reprezentanto de la planedo Naska. Bedaŭrinde ne troviĝis okazo por pli proksima konatiĝo. Sed nun aparte Ehroka estis tre ekscitita ĉar ŝi nun spektis filmeton pri teranoj kaj naskanoj, kiuj vere simile aspektis. Ŝia scivolemo pri historio estis vekita. „Vi ja nur sopiras al teranoj“, rimarkis Onthrzei al Ehroka. „Sur la Marso-stacio vi estis blinde enamiĝinta en tiun usonan Bert kaj nun vi ŝanĝiĝis al la naskano“, ŝi plue pikmokis. „Min interesas nur la historio de la deveno, el pure scienca vidpunkto.“ respondis Ehroka kun forta akcentado de la vorto „scienca“. Malgraŭ tiu ne tute serioze opiniita mokado ambaŭ sukcesis intense ekzameni la dosierojn de la sondilo. „Kion vi pensas pri la teorio, ke naskanoj efektive estas homoj, kiujn iu en griza pasinteco transportis al Naska?“, demandis Ehroka. „Kiu do estis tiu? Ĉu eventuale ni ja mem faris tion?“ konsideris Onthrzei. „Sed kial?“.

Estis ĝenerale sciate, ke la loĝantoj de la Tero kompare de tiu el Heredo-156 estis sur malalta teknika nivelo. Do, estis pensebla ke jam antaŭ tre longa tempo la kolorianoj per spaco-veturado provis kontakti aliajn civilizaciojn.

Lingvoj

Sur ĉiuj tri planedoj kaj ankaŭ sur la Dua Luno kun la insektoidoj sennombraj sciencistoj laboris pri la demandoj, kiuj estis vekitaj pro la novaj informoj de la respektiva alia civilizacio. La insektoidojn oni intertempe povis pli bone impliki. Estas vere ke ili ne sukcesis sendi reprezentanton al la lasta interplaneda simpozio, sed ili ja anticipe interkonsentis kun la planedo Naska, ke Karib ankaŭ advokatus por la interesoj de la insektoidoj dum la kunveno. Karib nun ricevis grandan laŭdon por la prezentado de la Agatog-komunikilo. Pri tiu ekzemplo montriĝis la alta teknika nivelo de la insektoidoj.

Interstelanto, la reformita Esperanto, estis ĝis nun akceptita de nur 20 % de la esperantistoj sur Heredo-156. Sur la aliaj planedoj ĝi efektive tute ne povis esti establita. Kompreneble la subtenantoj de Interstelanto estis disrevigitaj. Ili ja provis krom la ŝanĝo de la vorttrezoro, ankaŭ enmeti kelkajn malgrandajn gramatikajn plibonigojn. Sed dum tio ili ne konsideris, ke la komunumo de la Esperanto-parolantoj en la paso de la tempo ĉiam pli forte identigis sin kun sia lingvo.

Estas vere, Esperanto estas planlingvo, sed ĝi ĉiam pli evoluiĝis al vivanta lingvo. Ekzistis sennombraj publikaĵoj, filmoj, kantoj, teatraĵoj. Pro tio ne eblis per simpla ordono adaptiĝi al reformita Esperanto, kvankam sendube troviĝis bonaj argumentoj por reformo. Krome ege kreskis la nombro de „naskitaj“ esperantistoj. Ili posedis Esperanton kiel gepatran lingvon, simple pro la fakto ke iliaj gepatroj, kiuj havis diversajn gepatrajn lingvojn, tuj post la naskiĝo instruis la infanojn lerni Esperanton, la komuna lingvo de la gepatroj. Por tiuj „denaskaj“ Esperanto-parolantoj tiu lingvo estis kompreneble natura lingvo, same kiel la lingvoj de iliaj gepatroj. Plejmulte ili ankaŭ lernis tiujn lingvojn aldone kaj samtempe.

Plurlingveco kaj per tio ankaŭ plurlingva edukado sin pruvis nepre necesa en ĉiu civilizacio de la Alianco (escepte de Naska). Eĉ, se en kelkaj regionoj troviĝis hegemonia rango por unu lingvo, tio ne estis efektiva por la tuta loĝantaro. Preskaŭ ĉiam en modernaj socioj la loĝantaro parolis diversajn lingvojn pro la alta nivelo de la fluktuado inter la diversaj regionoj. Ĉiam denove la parolantoj de la minoritataj lingvoj plendis pro malavantaĝo. Tio kaŭzis multajn negativajn situaciojn.

Estis pruvite ke la nivelo de sciencaj publicaĵoj malkreskis, se la aŭtoro estis devigata aperigi sian verkon ne en sia propra sed nur en la superreganta lingvo. Kontraŭe al tio kompreneble la helplingvo Esperanto ĉie povis trovi aprobon. Per ĝi la naciaj lingvoj ne estis subpremataj. Ĝi prosperigas la komunikadon, se troviĝas diversaj scioj pri la naciaj lingvoj. Malgraŭ tio ĉiu povas esti feliĉa, se li regas ankaŭ alian fremdan lingvon kaj certe uzas tiun ankaŭ dum interparolado. En necesa kazo oni ja ĉiam ankoraŭ havas la eblon, ĉerpi el Esperanto.

Komparo

„Kiel forflugas la tempo!“, suspiris Merel, „Nikilli, nia filino, jam vizitas la 9-an klason. Ĉu vi aŭdis tion, Karib?“. Jes, li aŭdis, sed li volis rapide fuĝi, ĉar li supozis, ke certe temis nur pri la venonta vespero por la gepatra konsilanta komitato. Tie li verŝajne devis aperi. „Ĉi-foje vi ne havas iun pretekston. Nikilli en la lernejo raportis pri via vizito sur Heredo-156 kaj nun ŝi devas prezenti referaĵon pri la planedoj de la Alianco.“ Vere, la voĉo de Merel ne permesis ekskuzon, temis ja pri helpo por hejma tasko. La antaŭtimita vespero por la gepatroj feliĉe hodiaŭ ne okazos, estis ankoraŭ tempo. „Kion vi bezonas, mia filino?“ li demandis iomete inside. Nikilli normale neniam riskis demandi sian patron por iu afero. Ŝi nun montris al li malgaje sian kajeron, en kiu jam staris la superskribo: „La civilizacioj de la Alianco, eblecoj por fruktodona kunlaboro“

Tio estis kompreneble pretendema temo kaj Karib unue pensis ke por lernanto de 9-a klaso tio estus tropostulado. Krome ne estus korekte por patro se li transprenus komision de instruisto.

La laboro estis ja ordonita al lia filino. Sed tiam li rememoris taktikon, kiun li jam en sia juneco sukcese utiligis. Tiutempe li gajnis iomete da mono per privataj helplecionoj. Liaj gelernantoj ofte pensis, ke la privata instruisto ricevis ja la monon kaj tial ankaŭ devus zorgi pri la finpreparo de la hejmtaskoj. Al ili li ĝustatempe donis lecionon! Estis nur la plaĉa materialo pri kiu li zorgis. Per tiu ĉiu gelernanto povus kaj devus mem solvi la ordonitan taskon. Do, per tiu bona metodo li volonte donus helpon al sia filino.

„Vidu, Nikilii, unue vi devas simple kompari la diversajn civilizaciojn. Kiujn fortojn, kiujn malfortojn ili havas? Tion vi montras per tabelo kaj per tio aŭtomate montriĝus kiamaniere oni povas veni al fruktodona kunlaboro. La informojn vi trovos en tiu aparato!“, Karib vere fieris pri tiu helpagado kaj minimume esperis etan laŭdon, sed sia filino verŝajne bone rimarkis la „genian“ taktikon de la patro, ŝi ĝentile dankis kaj tuj malaperis en sia laborĉambron. Ŝi komprenis, ke ŝi nun devus multe labori.

Hodiaŭ estis la limtago por la referaĵo de Nikilli pri la temo „Alianco“. Ŝia patro anticipe kontrolis ŝian prelegon kaj eĉ laŭdis ŝin. Verdire, ŝi ne havis kaŭzon por esti nervoza. Sed tion oni verŝajne ne povis eviti. Ŝi komencis per montrado de bildo, sur kiu oni povis vidi la tri planedojn kaj la Duan Lunon, kaj donis etan enkondukon. Poste venis la tabelo kiu montris la plej gravajn fortojn kaj malfortojn de la diversaj civilizacioj. El tio rezultis sencoplenaj alkroĉpunktoj por la kunlaboro. Ekonomiaj problemoj montriĝis sur ĉiuj rigardataj planedoj. Tiurilate interŝanĝo de spertoj certe povus doni profitojn por ĉiuj. La civilizacio de Heredo-156 estis sur la pinto de la teknika evoluo, sed ĝi havis grandan bezonon rilate al la kultura kampo. Por tio la Tero kaj Naska povus facile doni subtenon. Tiuj planedoj certe estus dankaj se Heredo-156 donus al ili helpon sur la teknika sektoro. Inter Tero kaj Naska tre bone plaĉus interŝanĝo speciale rilate al la medicino kaj al la socia sistemo.

Nikilli dum la prezentado altigis sian scipovon kaj iom post iom perdis sian antaŭan nervozecon. Ŝi ankaŭ povosciis suverene respondi interrompajn vokojn kaj tiel montris ke ŝi estis tre bone preparita. Ekzemple ŝi ankaŭ senprobleme povis doni komparajn informojn pri la senco kaj disvastiĝo de Esperanto por ĉiuj kvar civilizacioj. Esperanto en ĉiuj civilizacioj estis agnoskita kiel interplaneda helplingvo. Sur Heredo-156 Esperanto estis disvastigata plej multe. Ĉi tie la helplingvon oni uzis por la internacia komunikado. Sur la Tero la situacio estas ne homogena. Oni akceptis Esperanton por la internacia komunikado, sed kelkaj landoj ĝin praktike ne uzis. Por Naska Esperanto nur ludis malgrandan rolon. Ĉi tie oni uzis ĝin preskaŭ nur kiel hobio. La insektoidoj de la Dua Luno fidis sian Agatogo-teknologion. Por internacia komunikado ili nur uzis tiujn aparaton.

Postparolo al la referaĵo de Nikilli: Ŝi atingis la plej altan nombron da punktoj kaj entuziasme dankis sian patron. Tiu kompreneble ankaŭ ĝojis, sed ĉefe ĉar ŝi petis helpon por nova referaĵo. La temo ĉi-foje estis „Esperanto“.

Referaĵo de Nikilli

T e r o (Homoj)

  • riĉa kulturo, progresanta medicino, ankoraŭ multaj verdaj lokoj, demokratio disvastiĝinta
  • kvereloj, militoj, neĝusta dispartigo de la posedaĵo, mezuma teknika nivelo, ekonomiaj problemoj

H e r e d o – 1 5 6 (Kolorianoj)

  • alta teknika nivelo, gvidanta rolo en spaco-veturado kaj komunikado, homogena dispartigo de la posedaĵo
  • raraj resursoj, malmultaj verdaj lokoj, ekonomiaj problemoj, malmultas la laboro, enuo

N a s k a (Naskanoj)

  • alta sociala nivelo, pacema socio, alta nivelo en muziko kaj arto
  • mezuma teknika nivelo, malbona stato de la medicino, oftaj malsatmizeroj, neprogresintaj trafikaj vojoj

D u a L u n o (Insektoidoj)

  • alta disciplino por laboro, altaj teknikaj talentoj, ege fidinda, riĉaj fontoj de mineraloj
  • apenaŭ kultura vivo, preskaŭ nenia libertempo, mallonga vivodaŭro, diktatora sistemo

Robotoj

Frank Hauser bezonis iomete da tempo por refreŝiĝi post la unujara restado en la Marso-stacio. Hodiaŭ li havis rendevuon kun Bert Baker por fari ekskurson. Ambaŭ laboris kune en la teamo sur Marso kaj dum tio tempo amikiĝis. La celo de la ekskurso estis la teknika muzeo en la urbocentro. „Tion vi nepre devas vidi“, insistis Bert. „Se vi ne irus tien, vi neniam kredus tion“, aldonis li. Frank verdire ne tiel entuziasmiĝis. Li ja ankoraŭ havis libertempon kaj tial li povis bone vivi sen tekniko. Sed estis Bert, kiu estis lia gastiganto por du semajnoj. Al tiu Frank ne riskis malakcepti ion.

En la muzeo estis eksponitaj evidente la plej novaj robotoj. „Por kio?”, grumblis Frank, „Pri tio ni ja ankaŭ havis laboron sur la Marso!“. „Atendu iomete“, trankviligis lin Bert kaj gvidis lin celtrafe tra la koridoroj al salono, en kiu estis amasiĝinta grandega grupo da vizitantoj. En angulo sur larĝa podio staris du robotoj, en homsimila korpograndeco. Unu el ili verŝajne estis androido, la alia havis grandan similecon kun insektoido. Tiujn li ĝis nun nur konis el bildoj kaj filmoj de la dosieroj de la sondilo de Naska.

„Alproksimiĝu!“ vokis la teknikisto, kiuj zorgis pri la du robotoj. „Faru viajn demandojn!“. Estis penige, veni antaŭen. „Tio ne eblas!“, konfesis Frank. La android-simila roboto aspektis kiel loĝanto de Heredo-156, kiel koloriano, verdire kiel kolorianino. Oni preskaŭ havis la impreson ke estis Ehroka, kiu ja ankaŭ apartenis al la teamo en la Marso-stacio.

Plej impresa estis la mienludo, kiun montris tiu roboto dum interparolado. Ankaŭ la ceteraj movoj ne estis abruptaj sed kvazaŭ fluantaj, pli bonaj ol la antaŭaj prototipoj de la fama firmao por robotoj en Hongkongo. Oni povis bone kompreni la respondojn de la novaj robotoj, kiuj reagis preskaŭ sen prokrasto. Montriĝis ke la maŝino mem bone komprenis la antaŭan demandon. Oni apenaŭ trovis diferencon inter la maŝina kaj homa voĉo. Kaj, kompreneble, la roboto povis respondi en ĉiuj eblaj lingvoj, ankaŭ en Esperanto.

„Ĉu ni nun ankoraŭ bezonas Esperanton?“, demandis Frank skeptike. „Ĉu ni ĝenerale ankoraŭ bezonas homojn?“ respondis Bert.

 

… daŭrigota

La aŭtoro

Klaus Friese, naskiĝis 1949, studis kemion kaj biologion en Universitato Hamburgo kaj instruis en gimnazio. Dum la lastaj jaroj de sia laboro li povis ekkapti Esperanton kiel „trian“ fakon en laborgrupoj, projektsemajnoj kaj aliaj aranĝoj.

Kolofono

Titolo

Esperanto en la kosmo 2.1

Aŭtoro

Erik Tantal

Traduko

Klaus Friese

Aŭtoraj rajtoj

© Klaus Friese, Hamburg 2017

Retpoŝto: friese@esperanto-hamburg.de

Titolbildo:

Fotomuntaĵo laŭ NASA-modelo Michael Lennartz

https://www.nasa.gov/image-feature/goddard/2017/nasas-epic-view-of-2017-eclipse-across-america