Esperanto en la kosmo 1.1

Erik Tantal

Antaŭparolo

En la jaro 1887 Ludoviko Zamenhof antaŭis siajn sam­tempulojn ver­ŝajne je pli ol 100 jaroj. Estas vere ke troviĝis multaj kun­uloj kiuj rapide lernis la novan lingvon, kiun li kreis. Sed la granda sukceso komence ne real­iĝis. Ĝisostaj es­per­ant­istoj pro tio ne kapitulacas. La sekvanta ra­konto klar­igas ke ne­niu povas prognozi ĉu kaj kiam progresema ideo fin­fine venkas.

Sur la kosmostacio

La kosmo.

Ni troviĝas en la nuna est­anteco.

Ni skribas la jaron 2016.

David Foster ĵus protokolis datumojn de la eks­pe­ri­mento n-ro 28. Li ne estis kon­tenta, ĉar la kvanto de la okazintaj du­obligoj an­ko­raŭ restis sub la celata nivelo, mal­graŭ multfojaj provoj io ne funkciis ĝuste. La gravito ne povis esti la kaŭzo, tio montriĝis per la mezurado el la pasinta jaro. David jam pensis pri la venonta pride­mandado kaj la malica ridaĉo de la kolegoj, se li ne havus plaĉan res­pondon. Jes, li cent­procente fiksis ĉiujn parametrojn kaj li multfoje ekzamenis ĉion. Tamen lin ne for­lasis la sento, ke li devus de­nove fari la tutan eks­pe­ri­menton ek­de la komenco.

Povis ja esti, ke li de­nove ne bone kon­centr­iĝis. Li ja daŭre devis pensi pri la pro­meso, kiun li faris antaŭ la ekvojaĝo al la stacio kun sia fianĉino. „Ankoraŭ nur unu jaro, poste ne plu estu eksteraj deĵoroj.“ Tio estis la inter­kon­sento. Kaj ŝi eĉ admonis lin, „Vi devas esti sin­gardema, per tiaj kondiĉoj ĉiu rilato devas esti detruita“. Per tio ŝi kom­preneble pravis. Sed, kia­mani­ere li devus agi dum sia profesia kariero? Tiam oni al­menaŭ devis fari kompromison. Tute ne temis pri kariero. Li unue volis esti parto­pren­anto en projekto, kiu povus antaŭenpuŝi la tutan homaron.

Alie David povis esti kon­tenta pri sia situacio. Li ja sukcesis – nur kun 39 jaroj – esti membro de la teamo de la stacio. Jes, li vere rajtis fieri pri tio, speciale se li de­nove pensis pri la grand­ega nombro da aspirantoj kaj pri la pen­adoj dum la edukaj kaj preparaj fazoj. Vere, valoris la penoj. Kion ĉiun li devis suferi? Oni ne nur postulis lian sciencajn kapablojn. Li ĉiam devas esti preta klar­igi ĉiujn eĉ tre kom­pleksajn aferojn spontanee aŭ en la rusa aŭ en la ĉina lingvo. Liaj kolegoj, astronaŭtoj, kosmonaŭtoj kaj tajkonaŭtoj kom­preneble ankaŭ regis la anglan kaj tio estis la unua laborlingvo sur la stacio. Tamen, speciale se temis pri la mal­facilaj detaloj de la eks­pe­ri­mentoj, aŭ ĉefe pri la sekurecoregularo, tiam ĉion oni devas klar­igi la aferojn ankaŭ en la rusa kaj la ĉina.

Sed nun temis pri la raporto por la eks­pe­ri­mento 28.

Li devis koncize protokoli la situacion kiel sondo­sieron, do paroli, kaj dum tio li ne rajtis uzi eĉ unu mal­ĝustan vorton. Nur, se David prezentis sin dum televidprogramo por komuniki kun la familianoj aŭ la „fanatikuloj“ de la Tero, tiam li povis for­lasi la tradukojn. Hodiaŭ al­iĝis lernanto el Germanio. Nur David povis res­pondi al la atentataj de­mandoj, ĉar Anton Sturm, la lernanto, kiu sukcese al­iĝis al la televida elsendo pri la kosmostacio, planis por ĉiuj de­mandoj la uzon de la lingvo Es­per­anto. Sur la kosmostacio ekzistis nur unu, kiu regis tiun lingvon.

„David, estas via vico!“. Denove aperis tiu konata ridaĉo de la kolegoj kaj ili mokis lin: „Ĉi ĉio estas ĉiokaze tempoperdo!“. Tion ĉiuj pensis, kvan­kam la rilata distraĵo estis absolute ŝatata. Sed, kiu do povosciis Es­per­anton? Tio ja estis specialaĵo, certe ankaŭ por la instru­isto, kiuj lastan jaron zorgis por la Es­per­anto-laborgrupo en sia lern­ejo. Estis li, kiu havis la ideon, proponi sian plej bonan lernanton por la televidprogramo pri la kosmo. Ankaŭ li proponis la uzadon de la internacia lingvo Es­per­anto. Nun li ankaŭ sidis apud la televidilo kaj spektis la elsendon same kiel sia kolego en Pollando, kun tiu li jam inter­kon­sentis pri la venonta studenta interŝanĝo, kom­preneble surbaze de Es­per­anto.

Venis efek­tive ĉiam la samaj de­mandoj: „Kion vi manĝos hodiaŭ?“, „Kiom da horoj vi dormas?“ , „Ĉu vi jam trovis eksterterulojn?“ ktp.

David kaptis la ŝancon por la de­mando, kial lia inter­parol­anto elektis Es­per­anton kiel lingvon por komunikado. La de­mando klar­igis ke tiamaniere la amikaj lernantoj en Pollando, kiuj estis ja enplektitaj en la studenta interŝanĝo, povis rekte kom­preni la inter­paroladon.

David mem bone reme­moris kiel li komencis atentiĝi pri la internacia lingvo. Tiutempe li estis en la dua semestro kaj tute hazarde vidis afiŝon, kiu prezentiĝis en la universitato kaj invitis al prelego kun sekvanta provleciono. Tiu aranĝo, kvan­kam nur kun mal­multaj parto­pren­antoj, estis por li tiom konvinka, ke li tuj komencis lerni Es­per­anton. Jam post kelkaj monatoj li spertis grandajn sukcesojn. Esperantlingvaj libroj tute ne kaŭzis problemojn. Dum esperantaj kun­venoj li povosciis eĉ sekvi longajn prelegojn. Nur la parolado an­ko­raŭ ne bone fluis, sed tion kaŭzis manko de ekzercado, ĉar en sia urbo li konis nur mal­multajn es­per­ant­istojn, kiuj mi­ni­mume kun­venis unu fojon en monato. David provis parto­preni ĉiun kun­venon. Kaj li aktive engaĝiĝis por la disvastigo de tiu lingvo, ĉar speciale la ideo de Es­per­anto kaptis lin. La hodiaŭa intervjuo, kiu estis disradiita en la tuta lando, do markis la kulminon de lia „Es­per­anto-kariero“. Eĉ ne en sonĝo li ne povis imagi ion tian. La tuta elsendo daŭris nur dek minutojn kaj poste or­di­nara tago revenis, tio signifis nun la re­komencon de la sporta trejnado.

Jam hejme sur la Tero David tre intense zorgis pri sia korpo. Li bezonis mi­ni­mume tri horojn tage, ofte en la libera aero. Kaj ĉi tie sur la stacio la trejnado estis eĉ pli grava, ĉar temis pri la prevento de la min­acanta reduktiĝo de la ostoj. Dum tre monotona trejnado troviĝis eĉ la ŝanco pri­pensi la eks­pe­ri­menton 28 kaj eventuale trovi la solvon por la tie kuŝ­anta problemo.

Survoje al Heredo-156

Ni skribas la jaron 2026.

Ekde la restado en la kosmostacio antaŭ dek jaroj estis la unua fojo ke David de­nove troviĝas en la spaco. Ĉi-foje li ne estis en primitiva kapsulo. Li sentis sin kvazaŭ en la unua klaso de larĝkorpa aviadilo. Krom la kabino por artefarita vintra dormo li disponis pri tuta ĉam­bro. Tablo, ŝranko, seĝo kaj eĉ komforta fotelo. Ĉio pretis por pli longa restado. Eĉ la gravito tute ĝustis. Ĉu tio ĉi tie nur estis sonĝo?

Ne estis sonĝo. Komence de la jaro estis la unua kon­takto. Kosmovetur­ilo de eksterteruloj pe­netris ĝis la naj­bareco de la kosmostacio. Okazis la kon­takto kun la Tero. Komence ĝi real­iĝis nur per radiofonio. La fremd­uloj agis ekster­or­di­nare sin­gardeme kaj okulfrape volis eviti ĉian rektan intertuŝon. Ili venis kun pacemaj celoj. Teknike ili grandskale superis la homojn kaj ne­multaj sur la Tero pledis por pli prok­simaj rilatoj. Kompreneble nur, ĉar ili esperis profitojn pro intensa interŝanĝo de scioj. Sed ĉi tiuj klopodoj estis bremsataj.

La fremd­uloj faris nur unu proponon. Ili pretis, lasi astronaŭton David Foster sur la kosmovetur­ilon kaj eĉ ofertis por li ekskursan vojaĝon al sia planedo. Kun re­flugo la tuta vojaĝo daŭrus ĉir­kaŭ unu jaron. Neniu sur la Tero povis imagi kia­mani­ere ili faris tion, ĉar la planedo Heredo-156 estis pli ol mil lumjaroj for de la Tero.

Esti parto­pren­anto – ĝuste tion David ĉiam deziris. Li eĉ rajtis ludi specialan rolon. Verdire la tuta homaro sendis lin kiel ambasadoron. Tiun fojon eĉ ne troviĝis la problemoj kun Ina, ĉar ili inter­tempe ge­edz­iĝis.

„Ĉu vi volas trinki kafon?“, David aŭdis varman voĉon, kiu venis de iu laŭtparolilo. Li mal­fermis la pordon kaj sen­vole ek­tremis, kvan­kam li ja jam plur­foje ren­kontis la fremd­ulojn. Dum la preparadoj por tiu vojaĝo li eĉ vizitis kelkajn seminariojn. Tie ĉe­estis tute di­verse aspekt­antaj reprezentantoj de la eksterteruloj. Tamen, li an­ko­raŭ ne bone alkutimiĝis al la situacio. „Mi estas Hrzovina“, prezentis sin lia akom­panantino. Ŝi evi­dente okupis leŭtenantan rangon kaj montris, kia­mani­ere oni povis uzi la aŭto­maton en angulo de la ĉam­bro kiel donanton por kafo.

Ankaŭ David sin koncize prezentis kaj kaptis la ŝancon por de­mandoj. Ŝi pretis doni al li kelkajn klar­igojn dum kafopaŭzo. Sed ĉar ŝi ne ŝatis kafon, ŝi elektis per la aŭto­mato alian (nedifineblan) trinkaĵon, por kiu la aparato evi­dente bezonis iom da tempo. Rigardite deflanke ŝi montris iomete da simileco kun B’Elanna Torres, kiu estis figuro el la televida serio Star Trek. Sed ŝi ne posedis har­aron sur sia kapo, tie estis nur skvamoj simile al tegoloj, kiuj kuŝis dense al la haŭto kaj mal­grandiĝis en la direkto al la frunto.

„Tio estas por vi!”, ŝi diris per sia agrabla voĉo kaj donis al David mal­grandan ruĝan poŝtranĉilon, kiu estis fiksita kiel talismano per mal­larĝa ĉeno. Estis ver­ŝajne bon­ven­iga donaco, David nur povis danki, sed li be­daŭris la surprizon, ĉar li ne disponis pri re­kom­penca donaco.

Poste ŝi klar­igis ke estis simpla kaŭzo por la uzo de la lingvo Es­per­anto: La loĝantaro de ŝia planedo, la Kolorianoj, simple regis Es­per­anton.

Ne estis la unua fojo, kiam la fremd­uloj lokis la kosmovetur­ilon antaŭ dek jaroj en tera apudeco. La progresema teknologio por kamuflado mal­helpis mal­kovron. Ĉiu misio ĉiam havis la celon, kolekti informojn kaj eviti ĉian kon­takton.

Ĉiujn datumojn oni tiam tuj transsendis al ilia planedo, kiu estas ĉe ni konata kiel Heredo-156. Tie amaso da sciencistoj okup­iĝis pri la mate­rialo. Post kelka tempo la informoj ankaŭ atingis la kolorianojn kaj tie el­vokis ekster­or­di­naran evoluon en la socio.

Preskaŭ ĉion, kio estis transsendita de la Tero, oni ensuĉis kun kreskanta in­te­reso. Kaj ĉiam, se eblis, oni ankaŭ uzis ĝin. Ĉie oni provis vesti sin same kiel sur la Tero. Sur Heredo-156 evoluiĝis je la unua fojo io kiel moda branĉo. Sed ankaŭ rilate al la aranĝo de la loĝ­ejoj subite nur la teraj modeloj gravis. Ĉiuj amaskomunikiloj, kiuj jam ek­de pluraj jardekoj estis teknike pli progresintaj, kvazaŭ simple transprenis la programojn de la Tero. Kompreneble necesis adaptado al la lingvaj bezonoj sur Heredo-156. Sed per tiuj la baza dilemo ne povis esti solvata. Tio estis ke kaj sur la Tero kaj sur Heredo-156 ekzistis tiel multaj lingvoj.

Ĉiuj ĝisnunaj provoj, trovi kon­senton pri unu komuna lingvo, ĉiam fiaskis. Ne estis fino de la kvereloj pri la de­mando, kiu laŭbezona lingvo estu uzata por inter­kom­pren­iĝo. La situacio estis pli mal­bona ol sur la Tero.

Estis klare, ke pro tio oni havis problemojn, elekti la ĝustan lingvon por la sinkronigo de la tre ŝatataj serioj de la teraj televidprogramoj. Sed tiujn problemojn oni for­igis antaŭ ĉir­kaŭ dek jaroj. Dum tiu tempo la kosmovetur­ilo, kiu estis sur posteno apud la kosmostacio, subaŭs­kultis la elsendon, en kiu David estis intervjuata de la germana lernanto en Es­per­anto. Ĉi tiu elsendo kaŭzis tujan fundamentan ŝanĝon de la pensmaniero inter ĉiuj res­pondeculoj sur Heredo-156. Daŭris nur kelkajn jarojn, kaj ĉiuj kolorianoj inter­kon­sentis, ke Es­per­anto estu ilia komuna helplingvo. Tiu de­cido tute ne tuŝis la uzadon de la aliaj enlandaj lingvoj. Dum tre mal­longa tempo la tuta eduka sistemo adaptiĝis al la nova situacio kaj la gvidantaro de la kosma sekcio ricevis la ordonon, kontraŭ ĉiuj ĝisnunaj kutimoj, inviti la terulon David Foster al Heredo-156 por tie parto­preni kon­fe­rencon.

Kotutja

Estis kiel en alt­ranga kvinstela hotelo! Vere, oni trovis ĉion, la bonan ekipon kaj ankaŭ la bonan servadon. Kvankam la tuta vojaĝo estis facilegaĵo kompare al la penegado sur la kosmostacio, David nun bezonis akuratan ripozon. Oni per­mesis al li mi­ni­mume 12 horojn, poste oni planis gvidi lin al matena interkon­siliĝo. Do, unue li povis flegi sian korpon kaj tiam sekvis abunda dormo.

Kaj li dormis pli longe ol planite. Sen sonĝo, ĝis li subite estis kruele vekita.

Du timige aspekt­antaj viroj en militaj uni­formoj subite staris en la ĉam­bro kaj per­forte tiris lin el la lito. Ili ne parolis Es­per­anton, iliaj voĉoj estis min­acaj kaj bruskaj. „Dra djat zta!“, tion kaj ne­nion pli kom­prenis David. Tio signifis „Iru kun ni!“ kaj estis Kotutja-lingvo.

Tiu lingvo estis unu de la plej gravaj lingvoj de Heredo-156. Pri tio oni jam informis lin dum la preparadoj. Tiu lingvo ofte utilis kiel komuna lingvo antaŭ ol la loĝantaro de la planedo inter­kon­sentis uzon de Es­per­anto. Kvankam nur ĉir­kaŭ 5-10 % de la loĝantaro apar­tenis al la popolo de Kotutjanoj, la lingvo Kotutja estis vaste disvastiĝ­inta.

Preskaŭ la tuta komerco de la planedo real­iĝis per tiu lingvo. Krome la kotutjanoj strebis, ke la aliaj popoloj uzu tiun lingvon eble ankaŭ por aliaj kampoj. En la distraj programoj de la amaskomunikiloj jam superregis Kotutja. Profesia kariero plej ofte nur eblis, se oni bone regis tiun lingvon. Pro tio la denaskuloj de tiu lingvo profitis de tiu situacio. Per tio ili povis efek­tive pli­fort­igi la lingvan hegemonion. Eĉ en institucioj de la registaro, en kiuj plej ofte troviĝis dungitoj el di­versaj popoloj, por preskaŭ ĉiuj procedoj oni uzis la kotutjan lingvon.

En la paso de la jaroj tiu lingva hegemonio kaŭzis indignon kaj pli grandan reziston el la aliaj popolaj grupoj, kiuj ofte havis pli da parol­antoj ol la kotutjanoj. Pro tio oni nun povis bone kom­preni, ke la loĝantaro de Heredo-156 fin­fine tiel rapide inter­kon­sentis la uzon de Es­per­anto.

Kompreneble la kotutjanoj ne tre bone ŝatis tiun inter­kon­senton. Kaj tio evi­dente estis la kaŭzo, kial oni per­forte tiris lin el la lito.

Oni per­mesis ke li nur sur­metis sian surtuton kaj tiam oni metis lin en vetur­ilon. Li rajtis sidi inter la du gardistoj. Veturigiston oni ne bezonis, la maŝino tuj startis kaj rapid­egis kvazaŭ gvidata de fantomo al la antaŭe programita celo.

La pride­mandado

La ĉam­bro por la pride­mandado, en kiun oni tiris lin, havis la saman aspekton kiel oni konis ĝin ankaŭ sur la Tero. La antaŭa ĉam­bro en la kvinstela hotelo kom­preneble pli plaĉis al David kaj tial li ne montris kunlaboreman mienon al la gardistoj.

Du aliaj viroj en militaj uni­formoj, evi­dente ankaŭ kotutjanoj, kun­venis kaj komencis la de­mandadon, ĉi-foje en Es­per­anto. Montriĝis nun klare alia intonacio kompare al la voĉoj. David bone rimarkis, ke nun oni volis prezenti sin tre ĝentilaj kaj komplezemaj.

Dum la pride­mandado temis pri la rolo de David en la planita kon­fe­renco, al kiu li estis invitita. „La enkonduko de Es­per­anto sur Heredo-156 estas nur provizora prova aranĝo“, klar­igis la ĉefa parol­anto kaj al­donis, „Dum la kon­fe­renco ĉiuj aŭtoritataj grupoj pledu por siaj starpunktoj. Nur poste, post kroma interkon­siliĝo oni povus en fora est­onteco pensi al de­fini­tiva de­cido.“ Tiam li menciis ke oni jam anticipe inter­paroladis pri la cert­eco, ke Es­per­anto en est­onteco ver­ŝajne nur ludos marĝenan rolon. Por tio la sub­tenantoj de la kotutja lingvo evi­dente pagis grand­egajn monsumojn. Kaj li daŭr­igis: „Ĉar estas nun tre ver­ŝajne ke venos restaŭrado de la lingvo Kotutja, estus oportune ankaŭ por vi, la reprezentanto de la Tero, ke vi ĝusta­tempe elektus la ĝustan flankon. Tia re­ko­mendinda kunlaboro krome havus ekster­or­di­naran pozitivan efikon por la celata kooperado kun la Tero. Ankaŭ vi mem povus ekspekti per­sonajn avan­taĝojn!“.

„Tio sonas kiel flato kaj bato.“, pensis David kaj li pravis. Se li ne volis kunlabori, tiam eĉ la re­vetur­ado estus en dan­ĝero.

David petis doni al li tempon por pri­pens­ado kaj de­mandis, kion oni atendis de li dum la planita kon­fe­renco.

„Tio estas tute simpla afero, vi nur devus raporti konforme al la vero pri la situacio rilate al Es­per­anto sur la Tero. Vi rajtas, jes, vi eĉ devas ne mal­kaŝi vian pozitivan sintenon al Es­per­anto, ekzemple ke oni tre rapide povas lerni ĝin. Sed ĉiukaze vi devus kritike ellabori la jenajn punktojn:

  1. Sur la Tero verdire ne­niu parolas Es­per­anton. Troviĝas nur kelkaj fanatikuloj, kiu uzas ĝin kiel hobion.
  2. Es­per­anto estas morta lingvo, ne ekzistas denaskaj parol­antoj.
  3. Es­per­anto estas artefarita lingvo kaj artefaritaj lingvoj ne vivas.
  4. Es­per­anto ne konas kulturon, ne­niujn kantojn, ne­niujn ŝercojn.
  5. Es­per­anto aparte de kelkaj esceptoj havas ne­niun li­te­ra­turon.“

Ĉi tio ne estis nov­aĵoj por David kaj li nur povis ĝentile peti por kroma tempo por pri­pens­ado.

Tiuj argumentoj estis an­ko­raŭ ĉiam prezentataj kontraŭ Es­per­anto de influhavaj homoj, kiuj efek­tive pli bone konus la aferon. La es­per­ant­istoj ofte kiel idealistoj restis sen ŝancoj kaj apenaŭ ne povis efek­tive sin defendi kontraŭ la malveraj informoj. Se David vere ripetus tiujn argumentojn dum la venonta kon­fe­renco, li per­fidus sian tutan ĝisnunan karieron en Es­per­anto.

Sed, ŝajne ne ekzistis nun el­iro. David reme­moris ke la vorto „Es­per­anto“ estas okup­ita per „espero“. Tio kom­preneble ankaŭ estis sia baza sinteno, kvan­kam li en tiu momento vere ne sciis, kiel la afero evoluiĝus.

La gardistoj gvidis lin poste al apuda ĉam­bro, kiu ne kongruis al liaj spertoj en „luksaj hoteloj“ sed tamen ĉiokaze ofertis spacon kaj oportunon por pri­pens­ado kaj, al tio eĉ ĝentile atent­igis unu de la gardistoj en uni­formo, ekzistis aŭto­mato por manĝ­aĵoj kaj trinkaĵoj.

La savo

La manĝ­aĵo ne bon­gustis, eĉ la kafo nur estis mal­hela bruna saŭco. David nur glutis glason da akvo kaj poste senforte falis sur la kuŝejon. Ĉio turniĝis en lia kapo. Li estis ja tute izolita. Li nur kun sia surtuto povis for­lasi la belan „hotelon“, sen komunikilo. Lin iom post iom kaptis vertiĝo. Tute el­ĉerp­ite li provis iomete ek­dormi, dum tio li ĉiam de­nove turniĝis de unu flanko al la alia. Nur por mal­longaj fazoj li trovis etan mal­streĉ­iĝon.

Kio okazus, se li kon­firmus ekzemple punkton 1? Es­per­anto verdire estis parolata de mal­multaj homoj sur la Tero. Sed la aserto „Sur la Tero verdire ne­niu parolas Es­per­anton“ kom­preneble ne ĝustis. Ĉie sur la Tero troviĝis es­per­ant­istoj kaj tiuj ofte estis ligitaj kun tre multaj aliaj.

Kaj punkto 2. Tio vere malveris, aserti ke ne ekzistis denaske parol­antaj es­per­ant­istoj. Estis klare ke temas nur pri mal­granda nombro, sed certe kelkcent aŭ eĉ mil kaj ĉiam pli da paroj kon­at­iĝis dum Es­per­anto-aranĝoj.

Punkto 3 taksis Es­per­anton artefarita lingvo. Sed, kio efek­tive estas „artefarita“ en Es­per­anto?

La vortoj ne povis esti artefaritaj, ili ja venis el naturaj lingvoj. Kaj la finaĵoj, kiuj necesis por la gramatiko, ĉu tiuj ne estis artefaritaj? Tio kom­preneble parte veris, sed multaj gramatikaj elementoj de Es­per­anto ankaŭ troviĝis en aliaj lingvoj.

Kvare. La argumento, ke Es­per­anto ne konis kulturon, ne­niujn kantojn, ne­niujn ŝercojn, malveris sen limigo. Ĝi efek­tive nur povis veni de iu, kiu ne konis Es­per­anton.

Kvine. Tio ankaŭ validis por la aserto, ke ne ekzistis li­te­ra­turo. Verŝajne jam la mal­multaj jaroj post enkonduko de Es­per­anto sur Heredo-156 kondukis al adekvata „eksplodo“ de la nombro da nove aperintaj libroj.

Do, por David ne estis solvo. Sed dormi li an­ko­raŭ ne povis kaj li ŝan­cel­iĝe iris al la kafo-aŭto­mato. Eventuale lia sango­cirkul­ado ne bone funkciis, aŭ pro la mensa streso, li eĉ devis apogi sin ĉe angulo kaj kun ŝan­celaj movoj li provis fari la ĝustajn klakojn sur la klavaro. Lia talismano, la ruĝa poŝtranĉilo, kiun li ricevis de Hrzovina, lia akom­panantino de la tienveturo, svingis dum tio tien kaj reen kaj gratetis la klavaron kaj ankaŭ iomete la ek­ranon de la aŭto­mato.

En tiu momento la tranĉilo komencis trembrili. Estis mal­forta, pala lumo kaj tuj poste David povis legi sur la ek­rano skribita en grandaj simboloj „Hrzovina“. Nun li klare kom­prenis. En la eta donaco estis sekreta komunikilo, kiu do ebl­igis la savon.

La kon­fe­renco

David jam antaŭĝojis la veturon de la kosmodromo de Heredo-156 al la 2000 km fora kon­fe­rencloko. „Fine mi havas firman grundon sub la piedoj.“, li pensis. Atmosfero kaj tem­pe­ra­turo de tiu ĉir­kaŭaĵo apenaŭ distingiĝis de Tero. Nur la aero ŝajne estis iomete pli humida. Li sentis sin reme­morita pri sia lasta vizito en Tajlando. Pro la bona sub­teno de siaj gast­igantoj li ne devis zorgi pri la portado de la mal­peza kofro kaj estis akom­panata per buso al la hipervoja haltejo.

„La ideo por kon­strui tiun rapidan trafikvojon inter la kosmodromo kaj la plejparte plurajn kilo­metrojn foraj urboj ni havas de vi!“ klar­igis la akom­pananto de David. Kaj li fiere al­donis, „Preskaŭ ĉio, kion oni ĉi tie kon­struis, venis el foraj mondoj. Ni nur miras pri la fakto ke tie la progresajn ideojn oni ofte ĝis hodiaŭ ne re­al­igis.“

Vere, David troviĝis en tre mo­derna civilizacio. Post apenaŭ unu horo li elvagoniĝis el la hipervoja tubo kaj atingis la 1033 km foran kon­fe­renclokon.

Nun li fine kom­prenis kial la loĝantoj de la planedo Heredo-156 nom­iĝis Kolorianoj. La haŭtkoloro ofte variis.

La dimensio de la kon­fe­renc-salono estas simila al parlamentejo. David ricevis honoran lokon antaŭe apud la katedro. De ĉi tie li povis bone rigardadi la multajn „buntajn“ kon­fe­rencanojn. Li ne nur trovis multajn di­versajn haŭtkolorojn, sed ankaŭ grandan di­versecon rilate al la vizaĝoj kaj la korpo­formoj. Kaj impresis lin tiu bru­eto, kon­fuzaĵo el plej di­versaj lingvoj.

Tiam subite silentiĝis. Impona per­sono kun longa mal­helblua mantelo venis al la katedro kaj komencis paroli en la lingvo Es­per­anto. David ne povis el­trovi ke iu parto­pren­anto uzis kapaŭdilojn. Sed eventuale ili ja pro sia teknika antaŭeco posedis aliajn eblecojn. Povis ja esti ke ili havis enplantitan icon (integritan cirkviton). Singardeme li ŝovis slipon kun tiu de­mando al sia akom­pananto. Sed li res­pondis nur, „Ili ĉiu kom­prenas Es­per­anton.“

David ne povis imagi tion. Kelkaj mil lumjaroj for de la Tero li sidas en kun­veno sur fremda planedo kaj kom­prenis ĉion!

Haste li faris notaĵojn, ĉar antaŭ la aranĝo oni ja indikis, ke la kun­veno volis ankaŭ de li aŭdi kelkajn frazojn.

Dum la kon­fe­renco temis pri multaj teknikaj evoluoj. Vere, ĉi tie sur Heredo-156 tiu temo ludis la plej grandan rolon. Sed poste temis pri David. Ĉiuj okuloj estis di­rekt­itaj al li. La parol­anto ra­kontis pri la elsendo, dum tiu antaŭ dek jaroj lernanto estis intervjuata en Es­per­anto. Tiu okaz­aĵo fin­fine sekvis sur Heredo-156 al la de­cido, ke nun ĉiuj kolorianoj kom­prenas tiun lingvon.

Kion al tio David devis res­pondi? Unue li ĝentile dankis por la agrabla akcepto kaj esprimis sian plej grandan respekton rilate al la scipovoj de la koloriana civilizacio. Dum tio li speciale emfazis, ke la di­versaj popoloj sur Heredo-156 vivas en socio, en kiu regas paco kaj demokratio. Ĝuste pro tio li pledis por ne­pre necesa plivastigo de la kon­taktoj inter Heredo-156 kaj la Tero. Kaj ne nur estu interŝanĝo de teknikaj scioj. Natursciencaj konoj vere gravis, sed ekzistis ankaŭ aliaj kampoj, kiuj estis taŭgaj por interŝanĝo. Li ĉi tie speciale emfazis arton, kulturon, filozofion kaj rel­igion.

Per la invito, ke delegacio de Heredo-156 estas invitata por viziti la Teron (la per­meson li jam antaŭen ricevis de la plej alta oficiala res­pondeculo de la Tero), li finis siajn klar­igojn kaj rikoltis grandiozan aplaŭdon.

La liber­tempo

Unu semajno, ne pli. Tiu tempo restis por David antaŭ la revojaĝo. Ekde la atako de la kotutjanoj ĉiuj liaj paŝoj estis sekv­ataj de sekureca servo. Sed tio ankaŭ havas la kromefikon, ke li ĉiam povis disponi pri fakkona „ĉiĉerono“.

La konversacio senprobleme okazis en Es­per­anto. Unue oni proponis viziti la grandan eksponejon en la ĉefurbo. La rapida buso bezonis nur 15 minutojn, sed oni apenaŭ vidis ion de la urbo, ĉar ĝi estis grandparte kon­struita subgrunde. Per vastaj liftoj oni atingis la etaĝojn, kiuj etend­iĝis pli ol cent metrojn sub la sur­faco. Ĉie oni vidis ŝildojn kun informoj en Es­per­anto, en Kotutja kaj Wirna, kiu estis ĉi tie la re­gi­one uzata lingvo. Do, ne eblis perdi la vojon. Horizontale troviĝis apud la urbfervoja sistemo longegaj rultrotuaroj, kiuj prezentis periferie multajn sidlokojn. Oni nur devis esti atentema, kapti la venontan ĝustan disbranĉejon.

Sed David an­ko­raŭ ne bone en­kapigis la kom­pleksecon de la instalaĵo, li simple ek­iris ĉe unua okazo kaj atingis ko­ri­doron al kiu estis ligita multaj grandaj ĉam­broj, kiel li konas de la butikcentroj sur la Tero. Ĉi tie ĉiuj informoj, kiujn li povis deĉifri, estis en Wirna. Do, ŝajne estis strateto speciale por la loĝantaro el la re­gi­ono. Unu pasanto de­mandis ion de liaj akom­panantoj, unue en Wirna, sed li tuj rimarkis ke tiu evi­dente ne estis el la re­gi­ono. Tial li subite elektis la lingvon Es­per­anto. Pro tio David povis kom­preni, kiel la vojo al la granda eksponejo estis de­nove klar­igata.

Tiu halo estis impresa. Oni sin sentis kiel en grand­ega stalaktita kaverno, ĉar ĉie troviĝis stalaktitoj kaj stalagmitoj. La lumiga instalaĵo kaŭzis magian impreson. Oni ne povis el­trovi lampojn. Apud la centra vojo por vizitantoj, kiuj serpentumis tra la halo, staris larĝaj vitrinoj kun eksponaĵoj pri la his­to­rio de Heredo-156. Ĉie oni trovis lokon por ripozado kaj gustumado de di­versaj manĝ­aĵoj, kiuj efek­tive ofte ne estis al­logaj por David. Krome prezentiĝis multaj distriĝoj per la star­igitaj etaj estradoj, sur kiuj ĉiam estis sufiĉaj atrakcioj. La aktoroj ĉi tie uzis ĉiujn eblajn lingvojn kaj la akom­panantoj de David devis fari al si grandajn klopodojn por traduki la plej gravajn aferojn.

En apuda parto de la halo troviĝis parko, kiu estis farita kiel praarbaro. Ankaŭ la bru­eto el la fono estis adaptita al tia ĉir­kaŭaĵo. La bordoj estis apartigitaj de la vojo per diafanaj, ne­vid­eblaj muroj kaj de tempo al tempo pretersaltis strangaj, lertmovaj bestoj. La akom­panantoj menciis, ke tiu estas speco de zoo, en kiu oni povas rigardi tre rarajn kreitaĵojn de la apuda planedo. Kromajn informojn oni ricevis per holograma pezentado. Kompreneble oni povis elekti la uzatan lingvon per alvoko.

La ekskursa tago rapide for­flugis kaj estis inter­kon­sento al­doni mi­ni­mume an­ko­raŭ kelkajn tagojn por ekskursoj. La lastan tagon antaŭ la revojaĝo estis rezervita por kun­veno, speciale por David. Tiam oni havus la eblon por ampleksa ba­bilado kaj okaze de la ekster­or­di­nara tago estus ankaŭ abunda bankedo. La akom­panantoj antaŭzorgante indikis, ke David je la lasta vespero antaŭ tiu aranĝo eble ne manĝu ion. Ĉar, speciale dum bankedoj, kiam ankaŭ venas oficialaj reprezentantoj de la registaro, estas ĝentila kutimo ne­niam rifuzi ofertitajn manĝ­aĵojn.

La adiaŭo

Por „dece“ aspekti dum la venonta kunveno, David ricevis specialan surtuton. Tiun li devis sur­meti, vole aŭ nevole. Almenaŭ ĝi estis komforta kaj farita el mate­rialo, kiu optimume zorgis por adaptiĝo al la korpa tem­pe­ra­turo.

En la salono, kie okazis la kun­veno, jam kelkaj eminentuloj ĉe­estis. Du oficialaj reprezentantoj de la registaro, pluraj sciencistoj, dek du parlamentanoj de la di­versaj popolaj grupoj kaj krom la komandanto de la kosmovetur­ilo, kiu devis trans­porti David-on reen al la Tero, ankaŭ Hrzovina ĉe­estis.

Post konciza bon­ven­igo ĉe la en­iro ĉiuj prenis lokon je granda tablo. La unua reprezentanto de la registaro ek­staris kaj faris etan paroladon. Per tio li unue turnis sin al David kaj petis par­donon por la for­konduko de la radikalaj kotutjanoj. „Tiuj feliĉe mal­multas, sed ili be­daŭrinde ĉiam an­ko­raŭ havas grandan influon“, li al­donis kaj daŭr­igis „Certe baldaŭ tiu influo malkreskos, ĉar ankaŭ ili devas rimarki la avan­taĝojn kiuj ĉie montriĝas post la enkonduko de Es­per­anto.“ Sed tiujn avan­taĝojn oni volis pritrakti nur post sukcesa konsumo de la ofertitaj manĝ­aĵoj kaj trinkaĵoj. Ĉiuj levis la glasojn kaj komencis la bufedon.

La manĝ­aĵoj estis por David ne­atend­ite ne tiel mal­bonaj. Feliĉe li trovis sur la pladoj ĉie tre etajn porciojn, do „iometojn“, kiuj oni sendan­ĝere povis gustumi. Li eĉ ektrovis de­li­kataĵojn, kiuj havis grandan similecon al teraj produktoj.

Poste la aranĝo grandskale pasis laŭ venonta skemo: La ĉe­est­antaj reprezentantoj unu post la alia ek­staris kaj esprimis sian grandan kon­tenton pri iu nova teknika sukceso. Kelkfoje oni ankaŭ direktis de­mandon al David pri teknika kontribuo, kiu povus veni de la Tero. Tre rapide evi­dentiĝis, ke sur tiu kampo Heredo-156 jam atingis progresintan nivelon, kiu ver­ŝajne ne plu estus atingebla de la Tero. Dum la ceteraj paroladoj David ricevis la impreson ke la parol­antoj tro fan­far­onis kaj pro tio li sentis pretecon, mem aktive inter­veni:

Li diris: „Ĉe ni, sur la Tero, kelk­foje longe daŭras ĝis io povas venki. Tio ne nur validas por teknikaj ennov­aĵoj.

Tiamaniere, ekz., ni bezonis pli ol mil jarojn ĝis demokratio estis instalita kiel ŝtatformo preskaŭ ĉie. Bedaŭrinde ĉiam okazas mal­sukcesoj kaj oni bezonas multe da laboro por konvinki la homojn ke indas sekurigi la nunan nivelon de la evoluo. Rilate al la sekurigo de nia ekzisto sur nia planedo ni havas kon­siderindajn deficitojn. Estas granda dan­ĝero pro la ekologiaj problemoj. Krome la teknika progreso ne havas pozitivajn efikojn por ĉiuj loĝantoj. Dum la lasta tempo okazis min­acaj sociaj tensioj. Sur tiu kampo la Tero vere bezonas pli da sub­teno, helpo por teknika evoluo estas nuntempe efek­tive dua­ranga.“

En la rondo disvastiĝis komuna pri­pens­ado. Ĉie oni murmuris kaj flustris kun la alia kaj daŭris kelkajn minutojn ĝis iu komencis paroli kaj res­pondis la klar­igojn de David.

Per tio evi­dentiĝis ke ankaŭ Heredo-156 havas grandajn ekologiajn problemojn. Nur la fakto ke la plimulto de la urboj estas kon­struita subgrunde, ja estas en konekso kun la klimata situacio. Tiu fatala situacio estas ankaŭ laŭ opinio de plej multaj kolorianoj memfarita.

Sur Heredo-156 oni povis feliĉe preskaŭ tute elimini alian problemon. Oni apenaŭ trovas an­ko­raŭ kverelojn inter la popolaj grupoj pro la di­versaj lingvoj. Pro tio Heredo-156 devas danki la Teron.

La direkto de la diskutado nun celis al tute alia temo, kiel David ja intencis. Ĉiam pli el­ŝprucis rimarkoj, kiuj menciis la avan­taĝojn kiuj sekvis post la instalo de Es­per­anto.

Eĉ reprezentanto de la kotutjanoj koncedis, ke la enkonduko de Es­per­anto havis pozitivajn efikojn al la tuta komunikado de la planedo. La antaŭaj timoj, ke nun la aliaj popolaj grupoj ne plu lernus la kotutjan lingvon, ne povis esti kon­firmitaj. Post la enkonduko de Es­per­anto venis giganta kresko en la apero de publikaĵoj sur ĉiaj eblaj kampoj. Kompreneble tie oni ankaŭ trovis tekstojn, skribitaj en Kotutja. Aliaj popolaj grupoj, kiuj ne bone regis la kotutjan lingvon nun prenas la tiurilatajn tradukojn en Es­per­anto kaj tiujn tre bone kom­prenis. Kiel re­ago tiuj popolaj grupoj siaparte nun aperigis pliajn verkojn pri temoj kiuj ankaŭ por kotutjanoj estis in­te­resaj. Tial evoluis kreskantaj interŝanĝoj kaj speciale la sciencistoj, kiuj ĝis nun ne pretis lerni la kotutjan lingvon fin­fine ankaŭ komencis postfari la lernadon de tiu lingvo.

Alia parol­anto emfazis, ke la tutplaneda registaro kaj la parlamentoj long­tempe povas ŝpari grandajn financajn rimedojn, ĉar ne plu, kiel antaŭe kutime, ĉiuj dokumentoj, ĉiuj paroloj de Heredo-156 devas esti tradukitaj en ĉiajn eblajn lingvojn. La unua timo, ke pro tio sekvus granda sen­laboreco de la tradukistoj, ne povis esti kon­firmita. Ĉiuj tradukistoj nun havis multege da laboro por traduki la ekzist­antan mate­rialon en Es­per­anton. Oni kalkulis, ke efek­tive nur en la sekvantaj generacioj komencos malkresko de la bezonoj por tradukistoj.

Tiamaniere sekvis kromaj kontribuoj de parol­antoj. Reprezentanto de la eduka instanco indikis, ke dum instru­ado oni gajnas multe da tempo. La gelernantoj bezonas nur eron da tempo kompare al la kutima instru­ado de fremdaj lingvoj. Tial nun eblas ke ili kon­centr­iĝas pli forte pri natursciencaj fakoj. Sed gelernantoj, kiuj havas specialan talenton por lingvoj, kom­preneble daŭr­igas elekti iliajn plej ŝatatajn fremdajn lingvojn.

Politikisto el la re­gi­ono tre ĝojis pro la nova, preskaŭ familia etoso, kiu nun regas dum la kun­sidoj kaj kon­fe­rencoj. Ĉie tie ne plu gravas la „lingva origino“. Ĉiuj povis nun komunikiĝi sur la sama lingva nivelo. Pro tio ankaŭ la ŝancoj rilate al la kariero nun ne plu de­pendas de la kom­pe­tenteco rilate al iu fremda lingvo.

Plej multe sufiĉis kvalifikado por Es­per­anto.

Fine de la aranĝo David de­nove dankis kaj ripetis sian pledon por la daŭr­igo kaj la plia kon­struado de la rilatoj inter la Tero kaj Herodo-156. Li nun ankaŭ sciis, ke sur lia hejma planedo Es­per­anto baldaŭ ne plu estos minoritata lingvo.

Hejme

Tuj post sia revojaĝo de Heredo-156 David estis la „stelo“ en la amaskomunikiloj. Li apenaŭ povis sin defendi kontraŭ tio, ke ĉiaj eblaj sendostacioj kaj gazetoj volis ekskluzive raporti pri lia ra­konto. Feliĉe estis, ke oni per­mesis al li liber­tempon por kelkaj semajnoj, sed li ne povis pensi pri ripozo.

Lastfoje, kiam antaŭ ĉir­kaŭ du jaroj li for­lasis la kosmovetur­ilon de la kolorianoj, preskaŭ ne­niu rimarkis tion. Tiam la aferon oni eĉ ne publik­igis. Nur kelkaj kunlaborantoj de la NASA estis informitaj. La kon­taktoj kun la eksterteruloj oni unue traktis tre sekrete. Ĉi tiun fojon ĉio estis alia. La du akom­panantoj de Heredo-156 estis komence bon­ven­igataj de la prezidento sur la Kennedy Space Center en sekura ĉir­kaŭaĵo. Nur mal­multaj reporteroj rajtis fari fotojn kaj disponigi ilin al la sendostacioj. La nov­aĵo efikis kiel „bombo“. Oni raportis ke la vizitantoj planis resti por ĉir­kaŭ du monatoj sur la Tero. Dum tiu tempo oni intencis fari kromajn intervjuojn kun David.

Oni do povis supozi, ke la unua publika apero de eksterteruloj devas gvidi al tumultoj. Nur uzante ĉiun forton de la sekureca servo oni sukcesis garantii sufiĉan dis­tancon al la multaj reporteroj kaj sci­volemuloj. David staris apud la du vizitantoj de Heredo-156. Li ankaŭ ludis la rolon de tradukisto kaj devis traduki multajn de­mandojn. Sed antaŭ la komenco de la propra intervjuo oni rimarkis la miregon inter la homoj. Neniu povis atendi ke la eksterteruloj tiom similas al la homoj.

David komence konigis Hrzovinan, kiu inter­tempe atingis la komandantan rangon. Li ja me­moris ŝin de ŝia vojaĝo al Heredo-156. Kapitano Spa-Kero, ŝia vira akom­pananto, frapis la atenton speciale pro sia enorma staturo. Ambaŭ eksterteruloj havis tute homsimilan aspekton. Iomete strange efikis la esprimplenaj strukturoj sur la fruntoj kaj la formitaĵoj kiuj ansta­taŭis la har­aron kaj similis al skvamoj.

Tiam ekkomencis la de­mandoj: „Kie estas via kosmovetur­ilo?“, „Kiom granda ĝi estas?“, „Kiujn armilojn vi havas?“, „Kiom granda estas via per­sonaro?“, „Kion vi planas ĉi tie, ĉe ni?“, kaj tiel seninter­rompe daŭr­igis la de­mandado. David for­viŝis la gutojn de ŝvito de sia frunto kaj petis post unu horo por eta inter­rompo, ĉe tio li atent­igis pri la informadaj kampanjoj de la registaro, kiuj estis ofertataj per ĉiuj amaskomunikiloj sam­tempe.

La kosmovetur­ilo de la vizitantoj nur estis relative mal­granda, kun dek kvinper­sona teamo. Ne estis informoj pri la armado. Sed sole la fakto, ke kosmovetur­ilo eblis majstri la dis­tancon de Heredo-156 al la Tero dum ĉir­kaŭ nur unu jaro, kaŭzis grandan respekton ĉe ĉiuj homoj, speciale ĉe la kunlaborantoj de la NASA. Ĉi tie estis vizitantoj, kiuj pro sia teknika progreso certe kapablis kun­porti efikajn armilojn, eĉ en mal­grandaj vetur­iloj. Sed feliĉe la vizitantoj ja ne venis kun malpacaj intencoj. Tamen ili kaŝis ilian kosmovetur­ilon pro sekurecaj kialoj. Ilia kamuflaĵo ne povis estis mal­kovrita nek de la Tero nek de la kosmostacio. Kapitano Spa-Kero emfazis je la fino de la de­mandado, ke estas li, kiu havis la komision, intertrakti kun la Tero pri la est­ontaj rilatoj. Li esperis ke pozitiva evoluo kom­preneble estu en la in­te­reso de ambaŭ flankoj.

David antaŭĝojis bone gajnitan laborfinon, sed venis an­ko­raŭ unu de­mando el la publiko. Li vere miris ke ĝis nun ne­niu faris tiun de­mandon.

„Kiun lingvon vi uzas? Onidire ĝi de­venas de la Tero!“

Ĉu vere ne­niu rimarkis ke David la tutan tempon uzis Es­per­anton por la komunikado kun la fremd­uloj?

Nun David de­nove devis klar­igi, ke Es­per­anto jam ek­de la jaro 1887 troviĝas sur la Tero. Oni provis enkonduki ĝin kiel internacia helplingvo. Tio ĝis nun sur la Tero ne real­iĝis. Es­per­anto estas nuntempe parolata de nur mal­multaj homoj. Tiuj vivas disaj sur la tuta Tero, sed bone inter­ligitaj. Kontraŭe la loĝantaro de Heredo-156, kiu inter­tempe ricevis la informon pri Es­per­anto, tre rapide inter­kon­sentis pri la komuna uzado de tiu helplingvo.

Lingvo por la kosmo

„La eksterteruloj parolas lingvon de la Tero!“, tio estis la sekvantan tagon la diklitere presita linio. Ĉie en la lando oni tute subite serĉis es­per­ant­istojn. Ĉiu gazeto, ĉiu sendostacio provis star­igi la ĝustan eksperton antaŭ la kameraon. Nun la ideo de Es­per­anto, kiu ĝis nun plej ofte nur kaŝe ekzistis, diskoniĝis fulm­rapide. Sed jam post la unua kon­takto antaŭ dek jaroj tiu temo estis verdire abunde diskutata en la registaroj.

Ankaŭ reprezentantoj de la ekonomio kaj la sciencistoj nun multe okup­iĝis pri Es­per­anto. La ekonomio kom­preneble spekulis pro la grandaj ŝancoj, kiujn ĝi atendis sur la fora planedo. La sciencistoj esperis, ke pro la est­onta disvolviĝo de la inter­rilatoj ili povos ankaŭ parto­preni la progreseman evoluon. Per tio sur la Tero oni tute ne kon­sideris, ke la nekred­ebla dis­tanco de pli ol mil lumjaroj estos por longa tempo ne­venk­ebla. Ankaŭ por Heredo-156 tiu dis­tanco estis granda obstaklo.

Estas vere, ke ili posedis la teknologion por superrapida trans­porto, sed tio eblis nur por tre mal­grandaj kosmovetur­iloj. Krom tio oni bezonis gigantan energion. Leviĝis eĉ voĉoj sur la Tero, kiu proponis parto­preni la kostojn, sed la fremd­uloj nur povis rid­eti pro tio. Tian kontribuon de la Tero oni nur povis neglekti. Tio signifis ke dum longa tempo oni nur povis celi al la interŝanĝo de scioj. Por tio oni ne bezonis multe da homoj.

Malgraŭ tio la homoj ne lasis sin for­tim­igi lerni Es­per­anton kiel eble plej rapide. Ĉie estis tre mal­multaj ofertitaj kursoj por Es­per­anto. Ĉiuj instru­istoj por Es­per­anto estis troŝarĝitaj. La al­iĝoj por retaj kursoj rapide kreskis. Antaŭ la „bruo“ tiuj kursoj estis senkostaj, sed nun oni povis gajni multe da mono per Es­per­anto. En lern­ejoj kaj infanĝar­denoj la gepatroj postulis, ke iliaj infanoj eble tre frue komencu dulingvan edukadon (krom la gepatra lingvo nun kom­preneble kun Es­per­anto). La instru­istoj por lingvoj, kiuj en Usono ĝis nun ekzemple special­iĝis por la Hispana, la Hebrea aŭ la Ĉina, tre rapide rimarkis, ke nun Es­per­anto pli multe estis dezir­ata.

Sed la instru­istoj pro sia propra kvalifiko, tre rapide povosciis ankaŭ instrui la facile lerneblan Es­per­anton. Tamen apenaŭ eblis kon­tentigi la bezonon. Multaj instru­istoj, ankaŭ tiuj, kiuj normale ne instruis fremdajn lingvojn, komencis per memlernado. Tiam, jam post nur kelkaj instruhoroj, ili kapablis zorgi pri komencantaj kursoj. Sufiĉis mal­granda antaŭeco de kelkaj lecionoj.

Disvolviĝo de la kon­taktoj

Ĝis la re­flugo la fremd­uloj havis an­ko­raŭ tempon por viziti la aliajn kontinentojn. Ĉie estis elkora akcepto. Sed oni ne povis kaŝi, ke ne ĉie regis paco kaj unueco inter la popolo. La delegacio de Heredo-156 ren­kontis grandan grupon de reprezentantoj de di­versaj ŝtatoj. La stato de la Eŭropa Unio estis mizera. Oni klare rimarkis, ke ĉiu lando provis atingi profitojn je la kostoj de la naj­baroj. Pro tiuj kondiĉoj la esperoj, kiuj unue kreskiĝis apud la tablo de la inter­paroloj, devis esti moderigitaj. La tutplaneda registaro de Heredo-156 aperigis la klaran devizon, ke nur kun tuttera organiz­aĵo oni povus komenci fruktodonan intertraktadon. Kompreneble ke tiu instanco devus disponi pri veraj kom­pe­tentecoj. Sed, ĉar tio nuntempe ne estis re­al­igebla, restis nur diplomatia konvencio, ke ĉiuj flankoj plue in­te­resiĝas pri la disvolviĝo de la kon­taktoj. La kaŭzo por la re­teno de la fremd­uloj estis iliaj vere pacemaj celoj.

La loĝantaro de Heredo-156 en sia pasinteco ofte spertis kon­taktojn kun militaj disputoj, speciale rilate al aliaj kulturoj, kie regis konfliktoj kaj malharmonio.

La ek­veturo ĉi-foje devis esti sur la rusa kosmodromo Vostoĉny. La du del­igitojn oni trans­portis al la internacia kosmostacio. Lanĉovetur­ilo de la kolorianoj trans­portis ilin al la kosmovetur­ilo, kiu ĉiam an­ko­raŭ estis kaŝata per kamufladteknologio. Sur la rusa kosmodromo David an­ko­raŭ ricevis la eblecon, por adiaŭi la du kolorianojn. Tre elkore li brak­umis Hrzovinan. Baldaŭa re­vido estis ege never­ŝajna, ĉar la venonta kon­takto inter la du planedoj estos laŭplane nur post dek jaroj. Ĉi-foje David ĝusta­tempe hav­igis etan adiaŭan donacon por ŝi. Tio estis eta poŝ-kompaso, nur kiel me­moraĵo. Sur Heredo-156 ne estis magnetkampo. Oni povis uzi ĝin simple kiel ornamaĵon. Sed ĝi enh­avis enmuntitan me­morilon por datumoj. David anticipe tie rapide kolektis ĉiujn dis­pon­eblajn tekstojn de la Es­per­anto-li­te­ra­turo.

La ek­iro

La du vizitantoj de la mal­prok­sima planedo post­lasis siajn spurojn en ĉiuj anguloj de la Tero, kvan­kam ili dum mal­longa tempo nur povis viziti mal­multajn grandurbojn. La industrio por infanludiloj travivis altan konjunkturon kaj senlace produktis novajn plenfan­ta­zie faritajn kosmovetur­ilojn por ludo. Ne gravis, ke ne­niu sciis ion pri la vera aspekto de la vetur­iloj. Pupoj, maskoj, vest­aro, ludoj kaj eĉ ĉir­kaŭpak­aĵo por vivrimedoj estis kreitaj kon­sidere al la temo spacvetur­ado. Ĉiam de­nove oni inventis novajn komputilajn ludojn konvenaj por tiu temo. La lokoj, kiuj estis vizitataj de la du del­igitoj de Heredo-156 estis nun popularaj turismaj atrakcioj, kvan­kam oni tie apenaŭ ne trovis tiurilatajn vidindaĵojn.

Krome oni povus pensi, ke la loĝantaroj de ĉiuj landoj volis prepari sin por la venonta vizito de la eksterteruloj. La lingvo Es­per­anto plu altiris multajn homojn. Nek la registaro nek la ekonomio stiris tiun evoluon. Kontraŭe, ekzistis potencaj konzernoj, kiuj elspezis grandajn monsumojn por mal­helpi la disvastiĝon de Es­per­anto. Ankaŭ registaroj de landoj, kie la lingvo en la pasinteco atingis hegemonian pozicion, kontraŭ­staris Es­per­anton. La sekvoj estis intense diskutata, eĉ en la di­versaj politikaj partioj.

Eĉ en Elmsburg, mal­granda urbo en norda Germanio, oni rimarkis la efikojn de tiu temo. Elmsburg estis la hejmurbo de Anton Sturm, kiu antaŭ pli ol dek jaroj kiel lernanto kon­taktis la astronaŭton David Foster. Tiu agado ja estis la ĝermo de la afero. Anton inter­tempe preskaŭ estis fininta siajn studojn en kemio. En sia liber­tempo li engaĝiĝis en studenta grupo, kiu estis mal­ferma al la ideo fondi novan partion. Post la tiama televida intervjuo en Es­per­anto lia nomo estis tre konata ne nur en la urbo Elmsburg, sed en tuta Germanio. Tial Anton ne povis rifuzi la postulojn de la studenta grupo, kandidatiĝi por la nova partio.

„Estonteco Eŭropo“, tiu estis la nomo de la nova partio. Kaj Anton Sturm estis la pinta kandidato. La fondintoj de la nova partio formulis la jenajn celojn:

  • revivigo de la klopodoj unuigi Eŭropon
  • inkluzivo ankaŭ de Britio kaj Ruslando
  • pro­funda kooperado kun Nordameriko
  • disvolviĝo kaj prosperigo de la rilatoj kun la mediteranea regiono
  • util­igo de Es­per­anto kiel internacia helplingvo.

Tiu fondiĝo de la nova partio estis reakcio al evoluo, kiu estis enkondukita de la eksterterulaj vizitantoj. La ŝancoj esti elektita, estis bonaj, ĉar inter­tempe ĉiu civitano vidis klare ke la klopodoj por fortigi nacian ŝtaton gvidis al mal­ĝusta direkto. Longtempe oni devis fortigi la Unuiĝ­intajn Naciojn. Sed, se oni tie volis prezenti sin per aŭd­ebla voĉo, tiam oni antaŭen devas zorgi pri unueco en Eŭropo. Estis klare ke nur grandaj blokoj povis ludi rimarkindan politikan rolon. Kaj por Eŭropo unuiĝo estis vere grava por la vivo, ĉar nur per tio oni povis sekurigi la specifajn eŭropajn valorojn, la kulturajn akiraĵojn kaj ankaŭ la ekonomian bazon. Montriĝis kiel natura afero, ankaŭ inkluzivi Ruslandon. Sed la diskutado je tiu punkto preskaŭ kaŭzis skismon por la nove fondita partio, ĉar multaj membroj oponis. Feliĉe, ke fin­fine venkis la „racio“. La iniciatoroj sukcesis konvinki la aliajn ke tia politiko ne­niam estu di­rekt­ita kontraŭ Nordameriko.

En Nordameriko inter­tempe la loĝantaro klare de­cidis, ke Es­per­anto povas esti komune enkondukita. Krome tiaj politikistoj ricevis egan sub­tenon, kiuj pledis por pli forta kunlaborado kun Sudameriko. Per tio oni esperis havi pli grandan influon en venonta UN.

Do, estis mirinde, kiel la ĝis nunaj mal­oftaj kon­taktoj kun ekstertera civilizacio povis movigi la homojn sur la Tero al kreskanta politika kunlaboro.

Analizo

Ankaŭ sur Heredo-156 troviĝis sekvoj. Dum la kon­taktoj kun la reprezentantoj de la di­versaj ŝtatoj, oni interŝanĝis grand­egajn datumbazojn kun multaj informoj. Jam dum la re­flugo la kolorianoj sendis la novajn informojn al la centro. En tiuj ankaŭ estis la li­te­ra­turaj tekstoj, kiuj komandantino Hrzovina ricevis de David. Centoj da sciencistoj sur Heredo-156 estis ordonitaj, analizi ĉiujn tekstojn atente.

Jam baldaŭ post la al­veno de la kosmovetur­ilo kolekt­iĝis politikistoj kaj sciencistoj en ĉefkomandejo por akcepti la raportojn de komandantino Hrzovina kaj kapitano Spa-Kero. Por plua traktado de la temoj oni star­igis plurajn laborgrupojn.

Kapitano Spa-Kero komencis kun priskribo de la urboj, kiujn li vizitis sur la Tero. Por li estis tre imprese, ke la homoj plej multe povis loĝi surtere kaj ke en la urboj troviĝis vaste verda vegetaĵaro.

Komandantino Hrzovina raportis ĉefe pri la kultura vivo sur la Tero, pri la artaj muzeoj, la teatroj, la operejoj. Al tio ŝi prezentis bildojn kaj filmojn de siaj vizitoj.

Montriĝis fine, ke vere tiu kampo por Heredo-156 estis speciale in­te­resa. Pro la enorma dis­tanco al la Tero oni ja ne povis alstrebi komercon bazita sur krudmate­rialoj aŭ teknikaj aparatoj. Nur interŝanĝo de informoj, do de scioj povis doni la bazon por la rilatoj inter Heredo-156 kaj la Tero. Sur la Tero oni esperis ricevi la ŝancon iom post iom profiti de la teknika antaŭeco de Heredo-156.

La kolorianoj diskutis la problemojn kiuj povis aperi se oni trans­donus teknikajn sukcesojn al la teruloj. Oni ĝis nun ne plu konis ilin, tial ne eblis pruntedoni al ili tro grandan konfidon. Krome mankis en la aktuala situacio iu instanco kiu estus la ĝusta alparol­anto, kom­pe­tenta por la tuta tera loĝantaro. Oni ankaŭ timis, ke la di­versaj ŝtatoj kaj blokoj povus util­igi la novajn teknologiojn por militoj. Ĉi tie oni pensis pri min­acantaj militoj inter la teraj landoj, sed ne pri ebla dan­ĝero por Heredo-156. Oni fiksis provizore, ke oni volis sin­gardeme sub­teni la plian al­prok­sim­iĝon al la teruloj, sed per tio ĉiam nur iom post iom komenci per unu­opaj projektoj. La venonta vizito estos post dek jaroj kaj tial estos sufiĉa tempo por informi la kolorianojn de la Tero pri la novaj informoj.

Poezio infektas

La loĝantoj de Heredo-156 avide ensorbis ĉiujn informojn de la Tero, kiuj atingis ilin. Ĉiu provis trakti al­menaŭ plenmanon el la granda li­te­ra­tura kolektaĵo. En multaj lokoj fondiĝis etaj kluboj, kie oni kun­venis por komuna legado kaj diskutoj de la tekstoj. Speciale la poemoj en Es­per­anto instigis multajn kolorianojn lerni ilin por posta prezent­ado antaŭ granda publiko.

Aliaj grupoj provis produkti proprajn poemojn kun tre magraj rezultoj. Kolorianoj nur mal­ofte havas talenton por tiaj kreemaj aktivecoj. Sed ĉar ja nur temis pri hobia okup­iĝo ne tre gravis la kvalito. Sur Heredo-156 la loĝantaro ĝe­ne­rale ĝuis grandan prosperon, tute ne troviĝis sen­laboreco. Neniu bezonis labori pli ol kvin horojn tage. Ankaŭ la labortempo por la tuta vivo estis relative mal­longa, tial oni ĉiam pli de­mandas pri liber­tempaj ofertoj. Multaj kolorianoj trovis okupon en liber­tempaj aranĝoj. Sekve ankaŭ la eduka sistemo komencis nun akcepti li­te­ra­turon kaj lirikon en Es­per­anto por la instruplano.

Por la fora est­onteco kelkaj de ili jam sonĝis, ke ili povus aperigi proprajn lirikajn verkojn, kiuj eventuale eĉ sur la Tero estus legataj. Ĝis la atingo de tiaj celoj oni bezonis kom­preneble an­ko­raŭ tre longan vojon.

Sur la vojo al unueco

Jes, tio funkcias! Preskaŭ ne­niu estus povinta imagi tion, ke la ŝtatoj de la Tero atingis kon­sentiĝon pri Unuiĝ­intaj Nacioj kun veraj kom­pe­tentecoj. La procedo por la inter­kon­sento ĉefe estis kaŭzita per la atendo de nova vizito de la kolorianoj. Estas vere, ke oni ne kreis tutmondan registaron, sed al­menaŭ komision, al kiu oni povis transpreni la kom­pe­tentecojn por intertraktado kun la eksterteruloj. Anticipe formiĝis ĉiaj eblaj blokoj kaj aliancoj, kiuj per tio provis altigi sian gravecon kadre de la UN. Oni ankaŭ atingis inter­kon­senton rilate al la helplingvo Es­per­anto. Sed la rajtoj de la ĝisnunaj oficialaj lingvoj restadis. En multnombraj laborgrupoj, simile kiel sur Heredo-156, oni haste komencis la preparadojn por la venontaj intertraktadoj. La teknika nivelo de la spacvetur­ado ĉiam an­ko­raŭ estis tre mal­alta kompare kun tiu de Heredo-156. Tial oni sub­tenis ĉiajn eblajn klopodojn por ŝanĝi la situacion. Per tio oni eĉ komencis internacie kunlabori. Pro la gigantaj financaj bezonoj oni nur kune povis venki la problemojn.

Komence oni inter­kon­sentis pri ĝe­ne­rala sub­teno de la scienco, speciale rilate al la produktado de energio kaj al la evoluado de la spacvetur­ado. Krome komenciĝis la planoj por instali daŭran bazon sur la luno por ansta­taŭigi la mal­novan kosmostacion. Ankaŭ la jam ekzist­antaj planoj por pilotita kosmoŝipo al la planedo Marso estis energie plialtigitaj. Ti ĉiuj klopodoj nur eblis, ĉar troviĝis grandskala sub­teno de la tuta loĝantaro en ĉiuj landoj. Spacvetur­ado kaŭzis jam ĉiam altan fascinadon por kelkaj homoj, inter­tempe tiu en­tu­ziasmo atingis ĉiujn tavolojn. La pozitiva espero por la est­onteco krome prosper­igis ĉiajn eblajn internaciajn instancojn kaj projektojn. Oni ja vidis klare ke nur tiu vojo ebl­igus fruktodonan kooperadon kun la eksterteruloj. Ankaŭ tiuj, kiuj ĉiam prezentis siajn dubojn, kaj ekzistis tiaj multaj, devis sub­teni la klopodojn por unuiĝo. Ankaŭ en okazo de atakoj per eksterteruloj, oni nur havus eventualan ŝancon por la defendado per komunaj klopodoj.

Kaj la de­mando, kiuj devus parto­preni la venontan vojaĝon al Heredo-156, estis pasie diskutata. Pro la mankantaj eblecoj por rapida trans­port al tiu direkto oni tute de­pendis de la teknika sub­teno el Heredo-156. Oni ankaŭ ne sciis ion pri la planoj de la eksterteruloj en tiu konekso. David Foster ricevis la mandaton prepari la intertraktojn, ĉar li ja estis la unua, kiu jam travivis tian vetur­adon.

La Marso-projekto

Kapitano Spa-Kero estis kon­tenta. Li devis gvidi la re­al­igadon de la koloriana Marso-stacio. Sur Heredo-156 oni vehemente disputis, ĉu ne estus pli bone instali tian stacion sur la tera luno. Kontraŭ tiu opinio staris ebla min­aco de la Tero. Pro la granda dis­tanco ne estus tia min­aco kontraŭ Marso-stacio. Krome oni detale diskutis, ĉu la teraj reprezentantoj ankaŭ estus inkluzivitaj aŭ ne. Troviĝis eĉ kelkaj, kiuj pledis por tute sekreta misio. Sed kapitano Spa-Kero inter­venis. Li proponis ke la Tero estu de­komence inkluzivata por la planado. Li ankaŭ opiniis, ke teknika sub­teno rilate al la trans­portaj bezonoj por la Tero estos sencoplena. En est­onteco povos veni situacioj, en kiuj oni bezonos eĉ helpon de la Tero, ne nur kiel sub­teno por laborantoj kaj krudmate­rialoj.

Sur la Tero la nov­aĵoj de Heredo-156 pri la planoj por Marso-stacio ne nur kaŭzis en­tu­ziasmon. Jam post dek kvin jaroj komenciĝos la kon­struado de la unuaj loĝ­ejoj sur Marso. Nur post du­dek jaroj eventuale real­iĝos propra ebleco por trans­porto al Marso. Tio signifis ke la Tero nuntempe nur en­iras la projekton kiel dua partnero. Oni estus tute de­penda de la eksterteruloj. Sed tiu projekto ankaŭ bezonus sub­tenon de la teruloj, laborantoj kaj mate­rialoj, kiuj ne estas altrans­porteblaj de la tre fora Heredo-156.

Tiuj kondiĉoj fin­fine helpis ke la res­pondeculoj de la Tero kon­sentis fari proponon por la venontaj intertraktadoj kun la kolorianoj. La haste instalita UN-laborgrupo skizis agendon, kiu unue priskribis kontrakton por komuna kon­struado kaj est­onta util­igo de la Marso-stacio.

La venonta paŝo projektos la kon­struadon de kelkaj lanĉovetur­iloj kaj robotoj laŭ la kon­struplanoj el Heredo-156. La robotojn oni bezonos por la kunmetado de la unuaj loĝ­ejoj kie la astronaŭtoj de la du planedoj devos vivi. Por pli detala planado rilate al la est­onta util­igo de la eblecoj sur Marso oni bezonis pliajn laborgrupojn kaj kun­sidojn. Ne estis mirinde, ke la in­te­resoj de la teruloj kaj kolorianoj ne ĉiam kongruis.

La kolorianoj rigardis la Marso-stacion ĉefe kiel eksteran postenon, kiu ebl­igos pliajn esplorojn de la galaksio. Por la Tero la esploro de la planedo Marso ludis grandan rolon. Sed long­tempa util­igado estos nur imagebla kun sub­teno de Heredo-156.

Sur la vojo de la sukceso

Kontraŭ ĉiuj pesimismaj opinioj la iama instru­isto, kiuj tiutempe zorgis pri la eta Es­per­anto-grupo kun la lernanto Anton Sturm, povis ĝisvivi la triumfiron de Es­per­anto. Kiom ofte oni lin nur pririd­etis kaj taksis liajn senlacajn klopodojn kiel vanan pen­adon. „Vi estas idealistoj, sed vi certe ne­nion atingos!“ oni tiel ofte vokis al li.

Anton komence nur vizitis la Es­per­anto-grupon pro sia sci­volemo. Li estis sci­volema ĉu oni vere povis lerni tiun strangan lingvon tiel rapide. Kaj alia kaŭzo estis, ke ne­niu alia gelernanto el sia klaso in­te­resiĝis pri Es­per­anto. La aliaj tri parto­pren­antoj venis el la naj­baraj klasoj. Tial oni sentis sin specialulo kaj tute ne gravis, ke mankis ob­servado de la aliaj. Sed post la intervjuo kun la kosmostacio, kiam ĉie en la amaskomunikiloj aperis raportoj pri Es­per­anto, li ricevis pli da atento.

La triumfa sukceso venis post kiam la kolorianoj sur fora planedo Heredo-156 enkondukis Es­per­anton kiel ĝe­ne­ralan helplingvon. Tiam ankaŭ la Tero devis postkure atingi tion.

Ĉiuj nun povis konvinkiĝi, ke tiu lingvo, kreita de d-ro Ludoviko Zamenhof kaj aperigita en la jaro 1887, vere estis taŭga por internacia komunikado. Ĝi pruvis tion eĉ por la kunlaboro inter la planedoj.

De la ĵus finkon­struita Marso-stacio startis pluraj senpilotitaj sondiloj, ĉiuj kun la programo, ĉiam pli pro­funde pe­netri en la kosmo. Ili portis plurajn me­morilojn plene pakitaj per informoj, bildoj kaj filmoj de la Tero kaj de Heredo-156, skribitaj en di­versaj lingvoj. Ĉiuj do­sieroj estis forsenditaj kom­preneble ankaŭ en Es­per­anto.

 

… daŭr­igota

La aŭtoro

Klaus Friese, naskiĝis 1949, studis kemion kaj biologion en Universitato Hamburgo kaj instruis en gimnazio. Dum la lastaj jaroj de sia laboro li povis ekkapti Es­per­anton kiel „trian“ fakon en laborgrupoj, projektsemajnoj kaj aliaj aranĝoj.

Kolofono

Titolo

Es­per­anto en la kosmo 1.1

Aŭtoro

Erik Tantal

Traduko

Klaus Friese

Aŭtoraj rajtoj

© Klaus Friese, Hamburg 2017

Retpoŝto: friese@esperanto-hamburg.de

Titolbildo:

Fotomuntaĵo laŭ NASA-modelo Michael Lennartz

https://www.nasa.gov/image-feature/goddard/2017/nasas-epic-view-of-2017-eclipse-across-america