Novaj esperantaj libroj de Julian Modest

En monato marto 2018 aperos kelkaj novaj libroj de la konata Esperanto-verkisto Julian Modest, kiujn oni povas mendi de la libroservo de UEA.

“Dancanta kun ŝarkoj” – originala novelaro, eldonejo: Dokumenta Esperanto-Centro, Kroatio, redaktoro: Josip Pleadin.

La rakonto Dancanta kun ŝarkoj aperis en tiu ĉi retejo.

 

 

 

“Enigma trezoro” – originala romano por adoleskuloj, eldonejo: Dokumenta Esperanto-Centro, Kroatio, redaktoro: Josip Pleadin.

Kelkaj knaboj en malgranda mara urbo ekscias, ke sur insulo, antaŭ pluraj jaroj, estas kaŝita granda ora trezoro. La knaboj decidas trovi ĝin. Unu el ili tamen kaŝe de siaj amikoj navigas per ŝtelita boato al la insulo, kie estas kaptita de bando da krimuloj. Kio okazos al la knabo? La romano estas alloga kaj streĉiga.

“Averto pri murdo” – originala krimromano, Eldonejo: “Espero”, Peter Balaz, Slovakio

Damjan Donev, talenta inĝeniero, fraŭlo, subite malaperas, sen postlasi signon. Lia poŝtelefono ĉesas funkcii. Lia nevo, Bojan, estas ŝokita kaj petas la privatan detektivon Janko Sinapov ekscii kio okazis al la onklo. Post longaj kaj streĉaj esploroj la detektivo komprenas, ke iuj planas murdi la inĝenieron kaj tial li kaŝas sin. Tamen kiu aŭ kiuj deziras murdi Donev kaj kial?

Legu la unuan ĉapitron.

 

“Murdo en la parko” – originala krimromano, Eldonjeo: “Libero”, Lode van de Velde, Belgio. 

En pluva vespero en parko, proksime al ŝia hejmo, estas mortpafita la juna ĵurnalistino Maria Kirilova. La murdo, tute nekomprenebla kaj mistera, vekas plurajn demandojn. La ĵurnalistino ne havis malamikojn. La polica komisaro Pavel Silikov komencas pridemandi konatojn kaj kolegojn de Maria por trovi la murdiston, sed subite la polico trovas murditan Dako Penev, la murdisto de Maria. La mistero pligrandiĝas. Kial Maria estis pafmurdita kaj kiu deziris ŝian morton?
Legu la unuan ĉapitron

 

 

“La enigma trezoro” – romano por adoleskuloj


Legu la unuan ĉapitron