Ne forgesu mian voĉon

Julian Modest


Du unuaj ĉapitroj

novelo, originale verkita en Esperanto

1.

Pluvetis. La malvarmaj pluvgutoj rosigis la vizaĝon kaj hararon de Veselin. Li iris hejmen. Estis sepa horo vespere kaj la urbo dezertis. La aŭtuna vento kvazaŭ forpelus la homojn el la stratoj. Veselintrapasis la larĝan straton “Rodopo” . “Baldaŭ mi estos hejme, meditis li, en mia eta loĝejo. Mi sidos antaŭ la televidilo sola. Estas vendrede vespere. Oni kutime iras en restoraciojn aŭ la amikaj familioj gastas unu al alia.”

Veselin estis laca kaj li ne havis bonhumoron. Antaŭ malŝlosi la pordon de la loĝejo li decidis: “Mi ekveturos al urbo Serda. Se mi estus ĉi tie sola sabate kaj dimanĉe, mi enuus.”. Li malfermis la pordon kaj eniris en la mlluman loĝejon. En la vestiblo estis vestohokaro, murspegulo kaj vesteja tabuleto. Dekstre estis la pordo al la manĝejo kaj maldekstre – al la dormoĉambro. Veselin eniris la dormoĉambron. Li malfermis la vestoŝrankon, prenis grandan sakon kaj metis en ĝin ĉemizon, piĵamon, ŝtrumpojn. Li estis preta ekveturi.

La telefonaparato staris sur la eta komodo ĉe la lito. Veselin alrigardis ĝin kaj diris:

-Mi telefonos al Milena.

En tiu ĉi momento li kvazaŭ vidus ŝiajn kolombkolorajn okulojn, kiuj mole brilus. Veselin levis la telefonaŭskultilon.

-Halo – aŭdis li ŝian teneran voĉon.

-Saluton. Ĉivespere mi veturos al Serda kaj mi deziris aŭdi vian voĉon.

-Mi ĝojas – diris Milena. – Mia voĉo veturos kun vi. Kiam vi revenos?

-Dimanĉe.

-Tuj telefonu al mi. Vi stiru atente, ne rapidu, ne forgesu, ke mi atendas vin.

-Ĝis.

-Ĝis dimanĉo.

Veselin remetis la aŭskultilon. Iu malantaŭ lia dorso kvazaŭ denove mallaŭte ekflustrus: “Mi atendos vin.” Veselin prenis la sakon kaj eliris el la loĝejo.

2.

Daŭre pluvis. La ŝoseo brilis kiel arĝenta rubando. La pluvo iĝis pli forta. Veselin ne stiris rapide. La asfaltita ŝoseo estis glita. Li pensis pri Milena kun kiu li konatiĝis antaŭ du semajnoj. Tiam Veselin kun sia amiko Boris, fotografo en la regiona ĵurnalo “Kuriero”, gastis al Milena. Boris devis doni al Milena kelkajn fotojn.

Milena loĝis en la centro de la urbo, en kvaretaĝa domo. Boris kaj Veselin supreniris al la kvara etaĝo. Boris premis la butonon de la sonorilo kaj post kelkaj sekundoj Milena malfermis la pordon. Ŝi surhavis bluan ĝinson kaj blankan bluzon. Ŝiaj kolombkoloraj okuloj brilis.

-Bonvolu – diris Milena.

Ili eniris la ĉambron, kie sur eta tablo jam estis glasoj, botelo da viskio, nuksoj, ĉokoladaj bombonoj.

-Tio estas Veselin – diris Boris – mia amiko, pentristo. Ja, mi diris al vi, ke ni ambaŭ venos. De du monatoj li laboras en nia urbo, en la fabriko “Afrodito”.

-Vi estas pentristo – diris Milena. – Mi ĝojas konatiĝi kun vi. “Afrodito” produktas tre belajn inajn vestojn. Baldaŭ mi devas viziti la vendejon de la fabriko kaj aĉeti iun modernan robon.

-Mi montros al vi la plej novajn kaj elegantajn robojn – diris Veselin. – Vi nur telefonu al mi, kiam vi deziras veni – kaj Veselin donis al ŝi sian vizitkarton.

-Dankon – diris Milena.

De la skribotablo ŝi prenis sian vizitkarton kaj donis ĝin al Veselin.

-Jen miaj telefonnumeroj – diris ŝi.

Ili sidis ĉe la tablo kaj Milena verŝis viskion en la glasojn.

-Okaze de nia renkontiĝo – diris ŝi kaj levis sian glason.

Ili tintigis la glasojn.

-Kion vi pentras? – demandis Milena.

-En la fabriko mi pentras robojn, jupojn, mantelojn, sed mi estas pejzaĝisto, portretisto… – respondis Veselin.

-Mi ŝatus vidi viajn pentraĵojn – diris Milena. – Eble vi faros ekspozicion en nia urbo? Ĉi tie estas belega artgalerio.