Murdo en la parko

Julian Modest

Unua ĉapitro

Vesperiĝis. La mallarĝaj stratoj, inter la multetaĝaj domoj en la granda loĝkvartalo, estis silentaj kaj senhomaj. Nur de tempo al tempo videblis iu, kiu rapide preterpasis. La stratlampoj lumigis la ĉirkaŭaĵon per citronkolora lumo. Blovis malforta vento kaj baldaŭ ekpluvos. Aŭtune la pluvoj estas oftaj kaj komenciĝas subite.

Maria descendis el la tramo kaj ekiris al la sepetaĝa domo, kiu troviĝis je ducent metroj de la tramhaltejo. Ŝi rapidis reveni hejmen, kie jam atendis ŝin la edzo kaj la filineto Keti. Kamen, la edzo de Maria, ĉiutage pli frue revenis hejmen kaj kutime li venigis Keti el la infanĝardeno kaj hejme ambaŭ atendis Maria-n reveni el la laborejo. Maria estis ĵurnalistino en la granda ĉefurba tagĵurnalo “Telegrafo” kaj ofte malfrue vespere revenis hejmen. Kiam estis gravaj politikaj eventoj, la ĵurnalistoj devis aperigi la informojn en la ĵurnalo kaj tial ili pli da tempo restis en la redaktejo.

Hodiaŭ vespere Maria ne malfruis. Estis la dekoka kaj duono, kiam ŝi eliris el la redaktejo. Ĉe la tramhaltejo sur placo “Libereco” ŝi eniris la tramon kaj descendis ĉe la loĝkvartalo “Lazuro”, kie ŝi loĝis. Trankvile ŝi ekiris sur la trotuaron. En tiu ĉi-vespera horo, post la sepa, preskaŭ ne estis homoj sur la stratoj en la loĝkvartalo. Maria paŝis trankvile, ne tre rapide. Antaŭ la sepetaĝa domo, en kiu ŝi loĝis, estis parko kun infanludiloj: balancilo, lulilo, glitilo, kaj Maria devis trapasi ĝin. Dum la ripozaj tagoj ŝi kutimis veni ĉi tien kun Keti.

Dekstre, ĉe la parkaleo, kreskis arbustoj kaj granda maljuna salikarbo. Kiam Maria proksimiĝis al la arbo, malantaŭ ĝi elpaŝis viro kaj ekstaris antaŭ Maria. En la unua momento, je la malforta strata lumo, ŝi ne tre bone alrigardis lin, nur rimarkis, ke li ne estas tre alta, vestita en pluvmantelo kun nigra rondĉapelo, kiu kaŝis liajn okulojn. Tamen la viro neatendite levis sian dekstran manon kaj en ĝi ekbrilis pistolo. Subkonscie Maria eksentis, ke tuj okazos io terura. Ŝi eĉ ne sukcesis palpebrumi, kiam el la pistoltubeto aperis eta ruĝa flamo kiel serpenta lango kaj aŭdiĝis obtuza pafo. Akra doloro tranĉis la bruston de Maria kaj ŝi falis sur la asfaltitan aleon.

La ulo faris du paŝojn al ŝi, pafis al ŝia kapo kaj rapide malaperis. La pafmurdita korpo de Maria restis sur la parkaleo. Fulmo disŝiris la nubojn, aŭdiĝis tondro kaj torente ekpluvis.

 

Kamen maltrankvile rigardis la horloĝon, kies montriloj jam estis sur oka kaj duono. Maria ne revenis kaj li ne komprenis kio okazis al ŝi. Kutime kiam ŝi devis resti plu en la redaktejo, ŝi telefonis kaj sciigis al Kamen, ke malfruos, sed hodiaŭ ne telefonis. La minutoj pasis kaj Kamen iĝis pli kaj pli maltrankvila. Li komencis antaŭsenti, ke verŝajne io malbona okazis, sed li provis forpeli tiun ĉi supozon kaj trankviligi sin. “Ja, meditis li, certe hodiaŭ ŝi havas multe da laboro, aŭ povas esti, ke iu kolegino petis Maria-n deĵori anstataŭ ŝi.”

Tamen pasis ankoraŭ duonhoro kaj Maria ne revenis, nek telefonis. Eĉ Keti maltrankviliĝis kaj komencis ofte-oftege demandi:

-Paĉjo, kiam revenos panjo? Mi jam estas dormema.

-Kara, tuj ŝi revenos, sed mi kuŝigos vin en la liton kaj morgaŭ matene, kiam vi vekiĝos, vi diros al panjo “bonan matenon” kaj kisos ŝin.

Finfine Kamen ne povis plu atendi kaj prenis la poŝtelefonon. Li ne deziris ĝeni Maria-n, sed decidis nur demandi ŝin ĉu ŝi ankoraŭ restos en la redaktejo. Aŭdiĝis la konata signalo “tu-tu-tu”, sed Maria ne funkciigis la telefonon. Tio ege konfuzis Kamen-on. “Ĉu ŝi metis la telefonaparaton ie kaj ne aŭdas ĝian sonoron, demandis li sin.” Plurfoje li telefonis, sed vane. Neniu respondis, nek Maria, nek iu alia. Kamen decidis telefoni al la redaktejo, funkciigis la telefonon kaj aŭdis la voĉon de Neli, kolegino de Maria, kiun li bone konis.

-Saluton Neli – diris Kamen. – Ĉu Maria estas en la redaktejo?

-Saluton – respondis Neli. – Ĉi-vespere mi estas deĵoranto…

Kelkajn sekundojn Neli silentis, verŝajne streĉe cerbumis kion respondi al Kamen. “Eble Maria avertis lin, ke ĉi-vespere restos en la redaktejo, meditis Neli kaj ne sciis kion diri al Kamen.” Neli ne deziris kompromiti sian koleginon kaj amikinon, tamen Kamen insistis ekscii kio okazis kaj lia voĉo estis ege maltrankvila. Finfine Neli decidis esti sincera kaj diris:

-Maria foriris jam je la dekoka kaj duono.

-Dankon Neli, – diris Kamen kaj ĉesigis la konversacion.

Perpleksita li ekstaris en la mezo de la ĉambro. “Kion mi entreprenu, meditis li?”

La gepatroj de Maria loĝis en alia kvartalo kaj povas esti, ke post la fino de la labortago Maria iris al ili. Kamen certis, ke se Maria iris viziti la gepatrojn, ŝi ne restos tiom da tempo ĉe ili. Ja, hejme atendas ŝin Keti kaj Kamen. Tamen li telefonis al la gepatroj de Maria.

-Ne – diris la bopatrino. – Hodiaŭ Maria ne estis ĉe ni. Ĉu okazis io malbona?

Kiel ĉiu patrino, same ŝi tuj maltrankviliĝis. La patrinoj kutime opinias, ke ĉiam io malbona povas okazi al iliaj idoj.

-Ne – provis trankviligi ŝin Kamen. – Verŝajne Maria gastas al amikino kaj iom pli malfrue revenos hejmen – diris li, sed li mem iĝis pli maltrankvila, pli embarasita kaj jam tute ne sciis kion supozi.

Maria ne estis en la redaktejo, ne estis ĉe la gepatroj. Daŭre ŝi ne telefonis, sed Kamen ne deziris kredi, ke Maria estas kun amanto, malgraŭ ke tiu ĉi supozo komencis kiel abomena rato rodi lian animon.

Ĉe li, sur la kanapo, antaŭ la televidilo, Keti jam dormis. Kamen atente ĉirkaŭbrakis, levis ŝin, portis en la infanĉambron kaj kuŝigis ŝin en la liton.

-Bonan nokton, kara, – flustris li. – Morgaŭ matene, kiam vi vekiĝos, vi kisos panjon.

Li prenis el la komodo la dormkovrilon kaj kovris Ketin, poste estingis la lampon en la infanĉambro kaj silente eliris.

En la kuirejo Kamen sidiĝis ĉe la manĝotablo, obsedita de turmentaj pensoj kaj supozoj. Kio okazis? – demandis li sin. Ĉu katastrofo, ĉu amrendevuo, ĉu io pli terura? Sur la tablo, antaŭ li, estis la poŝtelefono. Li gapis ĝin kaj esperis, ke subite ĝi eksonoros, sed la telefono mutis. Tomba silento regis en la kuirejo kaj al Kamen ŝajnis, ke se li daŭrigos tiel senmove sidi ĉe la tablo, certe freneziĝos. Li ne kuraĝis eliri el la loĝejo, ĉar Keti restos sola kaj se hazarde ŝi vekiĝos, ege timiĝos. Pro la forta streĉeco kaj maltrankvilo, lia kapo terure doloris. Kelkfoje li stariĝis kaj nervoze paŝis tien-reen kiel arestito en malvasta ĉelo.

Ekstere komencis mateniĝi. Iom post iom la nokta obskuro malaperis kaj la forta pluvo ĉesis. Kamen estis kiel ŝtonigita. Li devis veki Keti kaj pretigi ŝin por la infanĝardeno, sed ne havis fortojn moviĝi.