Aŭtuno. Friska ora aŭtuno. Antaŭ la fenestro la folioj de la olda kaŝtanarbo falas kiel larmoj. En la ĉambro estas silento. Slava staras ĉe la fenestro kaj nombras la falantajn foliojn de la kaŝtanarbo. Nur antaŭ kelkaj tagoj tiuj ĉi folioj estis oraj, ruĝaj, brunaj. Nun la nudaj nigraj arbobranĉoj similas al brakoj, etenditaj pete al la ĉielo. La arbo estas trista kaj soleca kiel ŝi. Jam multajn jarojn Slava loĝas sola. La homoj, kiujn ŝi amis forpasis unu post la alia. Ili, kiel la arbofolioj, forflugis ien, pelitaj de frosta vento. Restis nur Elka, la filino de Slava, sed ŝi loĝas malproksime trans maroj kaj oceanoj.
De kelkaj tagoj tamen ĉio ŝanĝiĝis. Elka revenis. Ŝi kvazaŭ alflugis de malproksime kiel aŭtuna folio. Hodiaŭ Slava atendas ŝin veni en la domon.
Jen, subite ekkrakas ŝlosilo kaj en la ĉambron eniras Elka. Kiom bela ŝi estas. Ne gravas, ke ŝia filo jam plenaĝas. Elka ridetas kiel ĉiam, ŝiaj nigroolivaj okuloj brilas kaj ŝia hararo ankoraŭ estas densa, malgraŭ ke ie-tie videblas blankaj haroj kiel arĝentaj fadenoj.
Elka diras:
-Panjo, mi aĉetis biletojn por simfonia koncerto. Mi scias, ke vi tre ŝatas la muzikon, sed delonge vi ne estis ĉe koncerto.
-Vi scias, ke mi malfacile paŝas, miaj piedoj doloras, kiel mi iros al la koncerto? – rimarkas Slava.
-Ne zorgu pri tio. Ni iros per taksio. Mi estos ĉe vi. Mi deziras donaci al vi tiun ĉi etan ĝojon.
-Bone – diras Slava kaj feliĉo lumigas ŝian vizaĝon.
Simfonia koncerto. Post tiom da jaroj ŝi estos ĉe simfonia koncerto. La ĝojo levas Slavan supren, lulas ŝin kiel mara ondo. Jes, ŝi denove aŭskutos la ŝatatan muzikon kaj denove dronos en mirinda harmonio, en la raveco de la simfonioj. Slava sentas profundan plezuron, kiu varmigas ŝian koron. Ŝia emocio kreskas. Kion ŝi surhavu, kian robon, kiajn ŝuojn? Ŝiaj roboj jam delonge estas malmodaj, la ŝuoj – malnovaj, tamen, kiu rigardus ŝin. Ja, Slava estas maldika, malalta virino kun pala vizaĝo kaj kun okuloj kiel blueca nebulo.
La koncerta halo plen-plenas kaj zumas kiel abelujo. Ĉiuj atendas la komencon, sed la plej malpacienca estas Slava. Ŝi tremas, peze spiras kaj sentas varmon kvazaŭ ŝi estas en forno.
La bruo en la halo silentiĝas. Sur la scenejon venas la orkestrestro. Li iom klinas sin antaŭ la publiko, poste li turnas sin al la muzikantoj kaj la muziko ekflugas kiel suda vento. En la okuloj de Slava aperas larmoj. La simfonioj sekvas unu post la alia. Sur la scenejon venas juna violonisto. La violono eligas tenerajn tonojn kiel karesan maran lirlon. Slava rigardas la violoniston kaj ŝajnas al ŝi, ke ŝi konas lin, sed de kie kaj de kiam? Ne eblas. Li estas tre juna. Kie kaj kiam Slava vidis lin? Li estas tre talenta.
Subite kvazaŭ nevidebla kurteno malfermiĝas antaŭ ŝiaj okuloj. Delonge, antaŭ jaroj, Slava estis vendistino en muzikvendejo, kiu troviĝis sur la ĉefstrato de la urbo. Multaj homoj venis en la vendejon por aĉeti muzikdiskojn, sed antaŭaĉeti diskon la aĉetantoj deziris aŭskulti ĝin.
En la vendejon ofte venis kvin-sesjara knabo. Li staris en la angulo kaj dum horo aŭskultis la muzikon de la diskoj. Foje Slava demandis lin:
-Kio estas via nomo?
-Vasko – respondis la knabo.
-Kial vi venas en la vendejon kaj ne ludas kun la infanoj?
-Mi deziras aŭskulti la muzikon – respondis li kaj klinis sian krispharan kapon.
-Bone, diru al via patrino veni ĉi tien. Mi deziras paroli kun ŝi.
Tiam Vasko alrigardis Slavan per siaj grandaj kaŝtankoloraj okuloj.
La sekvan tagon la patrino de Vasko venis en la vendejon.
-Sinjorino, – komencis Slava – via filo tre ŝatas muzikon. Li nepre devas okupiĝi pri muziko.
La patrino de Vasko surpriziĝis.
-Mi tute ne supozis, ke li ŝatas muzikon. Mi kaj mia edzo ne estas muzikŝatantoj. Mi estas kudristino kaj mia edzo – ŝoforo.
-Via filo nepre devas lerni muzikon – diris Slava.
Post jaroj Slava eksciis, ke Vasko jam lernas en muziklernejo. Nun li staris sur la scenejo antaŭ ŝi en la plen-plena halo kaj violonludis. Slava mallaŭte ekflustris: “Vasko, verŝajne ankaŭ mi helpis, ke vi fariĝu fama violonisto.”
Sofio, la 25-an de februaro 2019.