La libro-savanto

Julian Modest

Antaŭtagmeze mi venis en la francan urbon Limozino. Atendis min miaj geamikoj Isabelo kaj Piero, kies domo estas je ĉirkaŭ dekkilometroj de la urbo en pitoreska ĉirkaŭaĵo. Dum ni trinkis kafon en la vasta ĉambro sur la unua etaĝo de la domo, mi rigardsis ilian grandan libroŝrankon kun sennombraj libroj kaj sur la plej supra breto mi vidis foton de viro, mezaĝa kun barbo, kiu sidas ĉe aŭtovojo kaj ĉe li estas lia granda vetursako. Tiu ĉi foto vekis mian atenton kaj mi demandis Isabelon kiu estas tiu ĉi viro. Ŝi komencis rakonti tre interesan historion:

“Antaŭ kelkaj jaroj Piero kaj mi veturis aŭte de la najbara urbo Brivo al Limozino kaj sur la ŝoseo ni rimarkis tiun ĉi viron. Ni opiniis, ke li petveturas, ni haltigis la aŭton kaj demandis lin al kiu direkto li veturos? Li respondis, ke li veturas sendirekte. Tio mirigis nin. La viro estis ĉirkaŭ kvardek kvinjara kun nigra krispa hararo kaj profundaj malhelaj okuloj. De lia rigardo gvatis tristo kaj malespero. Ni proponis al li veturigi lin al iu urbo. Unue li rezignis, dirante, ke li ne deziras ĝeni nin, sed poste li akceptis nian proponon kaj eniris la aŭton.

Dum ni veturis, mi estis tre scivola ekscii kiu li estas, de kie li estas kaj kial li veturas sendirekte. Mi ne eltenis kaj demandis lin. Li komencis malrapide pene paroli. Videblis, ke li sentis bezonon paroli kun iu. Li diris, ke lia edzino subite mortis. Ili ne havis infanojn. Ŝia forpaso frakasis lin. Li deprimiĝis kaj senesperiĝis. Eĉ li provis mortigi sin. Post la morto de la edzino ĉio en la domo memorigis lin pri ŝi – la mebloj, la aĵo, la vestoj… Li ne povis dormi, ne povis manĝi kaj subite li decidis ekiri, forlasi la domon, sed kien – li mem ne sciis. Pli ol unu monato li vagis sola sur la aŭtovojoj kaj ŝoseoj.

Mi kaj Piero invitis lin veni hejmen, loĝi ĉe ni kaj ni provis helpi lin. Dum unu jaro li loĝis ĉi tie, en nia domo. Sur la dua etaĝo estas ĉambro, en kiu li dormis. Li estis kun ni kaj ne sentis sin sola. Mi proponis al li verki libron, en kiu li priskribu siajn vivon, amon, suferojn, la vagadon tra la landaj vojoj… Mi certis, ke tiel li venkos la ĉagrenon. Kaj li vere komencis verki libron.

Post kelkaj monatoj li diris: “Isabelo, Piero, mi kore dankas vin. Mi finverkis la libron kaj mi foriros. Mi serĉos eldoniston. Li prenis sian grandan vetursakon kaj foriris.

Post duonjaro ni ricevis la libron. Jen ĝi – kaj Isabelo montris al mi la libron, kies titolo estis “Mia vojo”. – Ni neniam forgesos lin – diris ŝi.”

Mi denove alrigardis la foton de la nigrookula viro kun la granda vetursako. Sur la foto li estis sidanta ĉe ŝoseo kaj ŝajnis al mi, ke kvazaŭ mi vidis lin, Isabelon kaj Pieron, veturantaj kune kiel malnovaj veraj geamikoj.

Sofio, la 19-an de februaro 2019