La aventuroj de Jombor kaj Miki

Julian Modest

Infanlibro, originale verkita en Esperanto

Antaŭparolo

Mia nepo Zsombor estas kvinjara kaj kiel ĉiuj knaboj li ŝatas ludi, kuri, kaŝi sin malantaŭ la arboj kaj la arbustoj en la korto de la geavoj. Tamen Zsombor plej ŝatas aŭskulti fabelojn. Kiam ni estas kune, mi legas al li fabelojn. Zsombor sidas apud mi kaj atente senmove aŭskultas. De tempo al tempo li demandas ion, kion li ne komprenis, ĉu novan vorton aŭ neordinaran reagon de iu el la herooj. Mi klarigas kaj daŭrigas la legadon, kaj Zsombor denove silente aŭskultas.

Mirinda estas la infana imago. Por la infanoj ĉio, kio okazas en la fabeloj estas reala. Ili travivas la agojn de la herooj, ĝojas kaj malĝojas kun ili. La fabeloj estas pordoj al alia mondo, en kiu agas bonaj kaj malbonaj herooj. Mondo de mirakloj kaj mirindaj okazintaĵoj. La fabeloj vekas la fantazion kaj la sentojn. Dank’ al la fabeloj la infanoj pli bone ekkonas la mondon kiu estas ĉirkaŭ ili kaj en kiu pasos ilia estonta vivo.

Tamen la plej gravas, ke la fabeloj riĉigas la infanan lingvon. Ni ĉiuj bone scias, ke la lingvo kaj la pensado estas la du flankoj de papero. Ne eblas ilin disigi. La fabeloj instigas la infanojn mediti, pensi, rezoni, paroli.

Mia nepo Zsombor instigis min verki infanan libron en Esperanto. Ĉiuj, kiuj komencas lerni la Interancian Lingvon, bezonas similan legaĵon, facilan kaj simplan. La aventuroj de Jombor kaj Miki estos por la legantoj la unua pordo al la mirinda mondo de Esperanto.

Julian Modest

Unua ĉapitro - En la amuzludejo

La patro Ilko kovris la kvinjaran Jomboron per la mola dorm-kovrilo, kisis lin kaj diris:

– Bonan nokton. Dormu bone. Havu belajn sonĝojn, ĉar morgaŭ frumatene vi iros en la infanĝardenon.

– Bonan nokton, paĉjo – respondis Jombor kaj fermis la okulojn.

Ilko estingis la lampon kaj eliris el la dormĉambro de Jombor, kie ekestis mallumo kaj silento. Kaj subite el sub la lito aperis eta lumradio. Jombor scivole alrigardis ĝin kaj demandis sin: „De kie venis ĉi tiu stranga lumradio?”

– De mi – respondis ies voĉo.

Jombor time ĉirkaŭrigardis, sed neniun vidis.

– Kiu vi estas? – demandis Jombor.

– Mi estas Miki – diris la voĉo.

– Sed mi ne vidas vin.

– Rigardu pli bone. Mi estas ĉi tie, sur la tapiŝo.

Jombor klinis sian kapon, alrigardis malsupren kaj surprizite vidis, ke sur la bruna tapiŝo, apud la lito, staras stranga hometo, alta eble dek centimetrojn aŭ pli ĝuste ne pli alta ol la ruĝa kamionludilo de Jombor.

La hometo estis vestita en verda pantalono, blanka ĉemizo, verda veŝteto kaj havis grandan verdan rondĉapelon. Mane la hometo tenis lanternon, kiu lumigis lin, kaj Jombor bone vidis, ke liaj okuloj estas bluaj kiel vitraj globetoj.

– De kie vi venis? – demandis Jombor.

– De la strato – respondis la hometo.

– Sed kiel?

– Mi povas eniri en ĉiun domon, en kiun mi deziras kaj neniu rimarkos, ke mi estas ene – klarigis la hometo.

– Kial vi venis en mian dormĉambron? – ne komprenis Jombor.

– Ĉar mi deziras, ke ni estu amikoj.

– Bone, tamen vi estas tre malgranda kaj eble ni ne povus kune ludi – supozis Jombor.

– Mi estas malgranda, sed mi povas ĉion. Mi scipovas elpensi belegajn ludojn. Mi ĉion vidas, ĉion scias.

– Kion vi scias? – demandis Jombor.

– Ekzemple, mi scias, ke via nomo estas Jombor, vi estas kvinjara kaj ĉiun matenon vi iras en la infanĝardenon en la strato Verda Abio. La nomo de via patro estas Ilko, kaj la nomo de via patrino – Kati. Vi havas du fratinojn – Sofia kaj Anna. Sofia estas pli aĝa, kaj Anna – malpli aĝa ol Sofia.

– Vere vi ĉion scias – miris Jombor. – Kaj kion ni ludos?

– Kion vi deziras? – demandis la hometo. – Vi jam scias mian nomon kaj nur diru: „Miki, mi deziras tion kaj vi tuj ricevos ĝin.”

Tio tre plaĉis al Jombor. Ĝis nun li ne konis homon, kiu povus plenumi ĉiun lian deziron. Ofte li petis paĉjon Ilko pri io, sed la paĉjo ne ĉiam plenumis lian deziron kaj kutime respondis: „Morgaŭ mi aĉetos al vi tion” aŭ „Morgaŭ ni iros tien”, sed, bedaŭrinde, li ne aĉetis tion, kion li promesis aŭ ili, li kaj Jombor, ne iris tien, kien Jombor deziris.

Nun Miki promesis plenumi ĉiun peton de Jombor kaj tio plaĉis al li. Jombor iomete meditis. Kion unue li petu? Dume Miki gravmiene promenadis sur la bruna tapiŝo kaj de tempo al tempo rigardis la ludilojn de Jombor, kiuj estis ordigitaj apud la lito. Inter ili estis la ruĝa kamiono, blua vagonaro, fajrobrigada aŭtomobilo kaj la blanka urseto Kiko. Mire Jombor rimarkis, ke Miki interparolas kun la blanka urseto Kiko, kaj Kiko respondas al liaj demandoj. Miki demandis Kikon ĉu li bone fartas, kaj Kiko klare respondis „Jes” kaj „Al mi tre plaĉas esti en la domo de Jombor kaj ludi kun li.”

– He, – diris Miki – ĉu vi decidis kion vi deziras?

– Estas iom malfacile – konfesis Jombor. – Mi havas multajn dezirojn kaj mi ne povas decidi kio estu la unua.

– Ho. Estas facile. Nombru unu, du, tri – flugu vi kun mi!

– Mi decidis. – ekkriis Jombor – Ni iru al amuzludejo. Delonge mi ne estis tie.

– Bonege. Mi same delonge ne vizitis ĝin – diris Miki.

Post momento en la ĉambro ekestis mallumo. Miki malaperis kvazaŭ li flugus tra la fenestro. Jombor iom ĉagreniĝis, ĉar ŝajnis al li, ke Miki mensogis al li, sed subite Jombor vidis sin en la plej granda amuzludejo en la urbo.

– Nekredeble! – miris Jombor. – Kiel tiel rapide mi trovis min ĉi tie?

– Ja, mi diris al vi, ke mi scipovas ĉion. Unu, du, tri. Flugu vi kun mi! – ekridetis Miki kaj ekiris antaŭ Jombor. Venu rapide, unue ni iros al la karuselo.

Miki tre lerte paŝis inter la multaj plenkreskuloj kaj infanoj. Jombor iom malfacile sekvis lin. Ja, por Miki ne estis problemo ŝovi sin inter la homoj. Li paŝis preter iliaj piedoj kaj oni ne rimarkis lin. Tiel eta li estis. Miki nur atentis, ke iu hazarde ne tretu lin.

Ĉi tie, en la amuzludejo, estis nekredeble bele. Oni ne povis nombri la diversajn amuzludilojn. Estis karuseloj, luliloj, elektraj aŭtomobiloj, bareloj kiuj turniĝas, aviadiloj kiuj ronde flugis, rapidega vagonaro, pafejoj…

Per okuloj, larĝe malfermitaj, Jombor rigardis ĉi tiun miraklan amuzludejon kaj ankoraŭ ne kredis, ke li estas ĉi tie kaj povas ĝui ĉiun ludilon, kiun li deziras.

– Venu, venu rapide – diris Miki. – Jen la karuselo. Kion vi elektas?

– La ĉevalon – diris Jombor kaj saltis sur la dorson de ligna ĉevalo, kiu tuj ekflugis.

– Bonege – kriis Jombor. – Mi flugas al la ĉielo.

La bela ligna ĉevalo flugis turniĝante kiel birdo kaj la vento hirtigis la blondan hararon de Jombor.

– Ho, neniam mi estis tiom multe en karuselo – diris Jombor, kiam la karuselo haltis kaj li saltis de la ligna ĉevalo.

– Nun ni iru al la rapida vagonaro – proponis Miki.

Jombor iom hezitis, ĉar la rapida vagonaro vere estis tre rapida kaj aspektis danĝera. Sur longaj metalaj reloj ĝi haste veturis supren kaj malsupren. Jombor iom ektimis, sed li ne deziris konfesi tion al Miki, ĉar certe Miki priridos lin.

– Ĉu ni iru? – demandis Miki.

– Jes – kuraĝe diris Jombor.

Ili ambaŭ ekkuris al la rapida vagonaro kaj post kelkaj sekundoj ili jam sidis en unu el la vagonetoj. La vagonaro akre ekfajfis kaj flugrapide ekveturis. Estis mirinde. Ili flugis supren kaj malsupren kaj ĉio antaŭ la okuloj de Jombor turniĝis. Kvazaŭ la tuta amuzludejo kun la homoj kaj ludiloj freneze rotaciis kiel granda bunta globo. Jombor forte tenis sin je la metala tenilo de la vagoneto kaj plenvoĉe kriis. La infanoj en la aliaj vagonetoj same kriis, sed Jombor ne estis certa ĉu ili krias pro timo aŭ pro entuziasmo.

Kiam la rapida vagonaro haltis kaj Jombor surpaŝis la teron, lia kruroj tremis, kvazaŭ faritaj el kaŭĉuko. Vere, ĝi estis granda ekscitiga vojaĝo per la rapida vagonaro kaj li iom svenis.

– Unu, du, tri. Flugu vi kun mi – diris Miki. – Nun ni iru al la turniĝanta barelo.

Kaj li ekrapidis tien. Jombor postsekvis lin. Ili haltis antaŭ la barelo kaj rigardis ĝin. Ĝi estis grandega barelo, en kiu infanoj pro la turniĝo faladis, leviĝadis kaj denove faladis, ne povante kapti la ekvilibron. La infanoj ridis kaj kriis. Ili fartis tre amuze en ĉi tiu turniĝanta barelo. Miki kaj Jombor tuj eniris ĝin, sed subite de ekstere aperis granda vira brako, kiu kaptis Mikion kaj eltiris lin el la barelo. Jombor konsternite rigardis la brakon kaj vidis, ke ĝi estas la brako de alta liphara viro, kiu havas okulojn nigraj kiel gudro kaj severan rigardon.

– Ĉu vi havas bileton? – demandis la viro Mikion.

– Unu, du, tri. Sen bileto estas mi – respondis Miki.

– Tiam vi ne rajtas eniri la barelon.

– Unu, du, tri. Ĉion rajtas mi – kaj Miki denove eniris la barelon.

La severa viro provis kapti lin, sed ne sukcesis. Miki lerte forkuris, la viro falis en la barelon kaj longtempe vane provis ekstari.

Jombor kaj Miki bone amuziĝis en la barelo. Kiam ĝi haltis, ili eliris kaj ekpromenis tra la amuzludejo. „Ĉi tie estas tre gaje” – meditis Jombor –„Tiom multajn homojn, virojn, virinojn kaj infanojn ĝis nun mi ne vidis.”

La amuzludejo similis al grandega foiro. Sonis muziko, ridoj, krioj. Vendistoj vendis sandviĉojn, dolĉaĵojn, sukeran vaton, glaciaĵon kaj kriis por altiri aĉetantojn. Antaŭ la okuloj de Jombor interplektiĝis diversaj koloroj: ruĝaj, flavaj, verdaj. Odoris frititaj terpomoj, rostita viando, bakitaj maizflokoj.

Subite Jombor haltis.

– Kio okazos se paĉjo kaj panjo vidos, ke mi ne estas hejme? – maltrankvile diris Jombor.

– Ho, ili profunde dormas. Ili ne vekiĝos kaj tute ne rimarkos, ke vi ne estas hejme – diris Miki.

– Mi devas reveni hejmen, ĉar mi iros en la infanĝardenon.

– Bone. Tuj ni revenos – konsentis Miki. – Unu, du, tri. Hejmen flugu ni!

Post kelkaj sekundoj Jombor jam estis en la lito. Li klinis la kapon al la tapiŝo apud la lito, sed Miki ne estis tie. „Eble ankaŭ li revenis hejmen”, ekpensis Jombor.

Ilko, la paĉjo de Jombor eniris la ĉambron por veki lin, sed Jombor jam estis veka.

– Ellitiĝu, lavu vin, matenmanĝu kaj ni iru en la infanĝardenon – diris la paĉjo.

Jombor rapide ellitiĝis, iris en la banejon, lavis sin, vestiĝis kaj sidiĝis ĉe la tablo por matenmanĝi. Li pensis pri Miki kaj demandis sin kie Miki malaperis kaj ĉu li denove venos.