FAZANĈASADO

FAZANĈASADO

Julian Modest

La fazanbredejo troviĝis ekster la urbo en Ora Valo. Neniu povis diri ĝuste kial oni nomis ĝin tiel. Iuj supozis, ke iam tie estis ora minejo, aliaj asertis, ke antaŭ jaroj iu avo trovis tie oran trakan diademon. La fazanbredejo estis ĉirkaŭita de densa arbaro kaj neniu supozis, ke tie troviĝas registara ripozejo. Antaŭ jaroj tra ĝi ne povis birdo traflugi, nek fremda rigardo enrigardi ĝin, tiel zorge oni gardis ĝin, sed post la sociaj ŝanĝoj oni forlasis la registaran ripozejon kaj dum longa tempo neniu iris tien. La masiva fera barilo estis faligita, la konstruaĵoj preskaŭ ruiniĝis, sed iu nuntempa riĉulo aĉetis la ripozejon kaj denove aperis la granda fera barilo. Tie oni konstruis luksan hotelon, basenon, faris belan parkon kaj denove oni komencis bredi fazanojn por ĉasado. En la ripoztagoj venis viroj, kiuj ĉasis kaj iliaj pafoj longe tondris super Ora Valo.

De unu jaro la patro de Ljubena laboris en fazanbredejo. Li zorgis pri la fazanoj kaj ĉisomere, kiam Ljubena revenis en la urbon, ŝi komencis helpi lin. Ljubena ekŝatis Oran Valon. Eble nenie alie estis tia trankvilo. Kvazaŭ la tuta valo, ĉirkaŭita de la malhela arbaro, dronis en profunda silento. En la ĝardeno kreskis ekzotikaj floroj, la rozaj arbustoj estis pufaj nubetoj, la salikoj ĉe la torento kliniĝis kiel ombreloj, la pinoj ĉe la barilo similis al gardistoj kun verdaj pelerinoj kaj la akvo en la baseno brilis kiel mirakla okulo.

Kiam ne havis laboron Ljubena promenadis en la parko aŭ sidis sub la ombro de iu tilio. Ŝi plej ŝatis observi la fazanojn kaj dum horoj ŝi staris antaŭ iliaj kaĝoj. Ŝi opiniis, ke ne estas pli elegantaj kaj pli belaj birdoj ol ili, buntaj kun brilaj malhelverdaj kapoj kaj kuprokoloraj brustoj. La plej imponaj estis iliaj longaj vostoj. Ŝia patro, sperta kaj malnova ĉasisto, klarigis, ke estas du tipaj fazanoj, la unuajn oni nomas jambolaj, de urbo Jambol, kie oni bredas ilin, kaj la aliajn – ringaj, ĉar ili havas blankajn ringojn ĉirkaŭ la koloj.

Al Ljubena ege plaĉis juna virfazano kun reĝa aspekto. Kiam ŝi estis ĉi tie, ŝi ĉiam iris al ĝia kaĝo. Tiam la fazano komencis malrapide moviĝi, kvazaŭ por pli bone Ljubena trarigardu ĝin de ĉiuj flankoj. Ĝi etendis sian pompan voston, paŝis grave kaj solene, kaj de tempo al tempo ĝi rapide movis sian verdan metalbrilan kapon dekstren kaj maldekstren. Ljubena karese nomis ĝin Oreca Plum kaj mallaŭte ŝi vokis ĝin: “Plum, Plum”. La fazano kvazaŭ rekonis ŝian voĉon kaj fiksis rigardon al ŝi.

De tempo al tempo, kiam estis humide, Ljubena kolektis vermojn kaj donis ilin al Plum. Ŝia patro menciis, ke la fazanoj ŝatas vermojn, insektojn kaj grajnojn.
Ĉimatene Ljubena frue venis en Oran Valon. La patro petis ŝin helpi, ĉar oni atendis gravajn gastojn, kiuj venos ĉasi fazanojn. Ljubena kaj la patro purigis la kaĝojn kaj preparis la birdojn por ĉasado.

La gravaj gastoj venis antaŭtagmeze. Kelkaj nigraj aŭtoj malrapide kiel glitantaj boatoj eniris la Oran Valon, haltis antaŭ la blanka hotelo kaj el la aŭtoj eliris grupo da gejunuloj. Ilin jam atendis bongusta tagmanĝo kaj la friskaj elegantaj hotelĉambroj por ripozo. Ljubena alrigardis la gejunulojn, kiuj brue eniris la hotelon, kaj subite ŝi rimarkis inter ili sian kolegon de la universitato, Strahil Bienov. Kiam Ljubena vidis lin, ĉirkaŭita de gejunuloj, ŝia koro ektremis. Strahil estis inteligenta, saĝa studento. En la universitato preskaŭ ĉiuj konis lin kaj multaj studentinoj, kiel Ljubena, estis kaŝe enamiĝintaj en li.

La junulinoj, kiuj venis, estis ne nur belaj kaj allogaj, sed tiel elegante vestitaj, kvazaŭ ili preparis sin por Viena balo.
Ljubena ne deziris montri sin al Strahil kaj ŝi rapide kaŝis sin. Strahil certe ne sciis, ke Ljubena loĝas en la proksima al Ora Valo urbo kaj li eĉ ne atendis renkonti ŝin ĉi tie, ja tre malmultaj homoj sciis pri la hotelo kaj fazanbredejo en Ora Valo.

La gejunuloj bone amuziĝis en la restoracio. Aŭdiĝis iliaj gajaj krioj, tostoj, tondris senzorgaj ridoj. Kiam la suno komencis subiri kaj ĝiaj molaj rebriloj kolorigis karmezine la firmamenton, la gejunuloj eliris el la restoracio kaj ekiris al la kaĝoj de la fazanoj. En la unua momento Ljubena ne komprenis kio okazas kaj kion serĉas la gejunuloj antaŭ la kaĝoj, sed ŝi aŭdis ebrian voĉon diri:
– Venu ĉiuj ĉi tien, komenciĝas la nokta ĉasado.
De ie aperis la patro de Ljubena, kiu provis haltigi la gejunulojn.
– Geknaboj, ne eblas tiel, ni devas prepari la birdojn por ĉasado.
– For, oldulo, ne diru al mi stultaĵojn – puŝis lin iu el la junuloj. – Rigardu min kiel oni ĉasas fazanojn.
La ebria junulo eligis pistolon kaj komencis pafi al la kaĝoj.
– Knaboj, ne eblas ĉasi fermitajn birdojn! – provis denove haltigi ilin la patro de Ljubena.
– Baro, via pafcelilo ne estas preciza – ekridis Strahil. Ŝanceliĝante li proksimiĝis al la korpolenta nigrohara pafisto kaj eltiris el lia mano la pistolon.

Stupore Ljubena rimarkis, ke Strahil direktas la pistolon al la kaĝo, en kiu estis Ora Plum. Aŭdiĝis du subitaj pafoj. Plum, ne supozante kio atendas ĝin, turnis sin, saltis supren, falis kaj komencis piedfrapi.
Ljubena ektremis. Nebulo, peza kaj glacia, falis antaŭ ŝiaj okuloj. Strahil turnis sin.
– Mi trafis, mi trafis – kriis li venke kaj en lia blua rigardo brulis kruela frenezeco.