Dancado kun ŝarkoj

DANCANTA KUN ŜARKOJ

Julian Modest

Ĉio komenciĝis en iu aŭtuna tago. La ĉielo super Romo estis senfine profunda kaj kristale blua. Neniam antaŭe mi vidis tian profundan kaj bluan ĉielon. Mi estis sur placo “Hispanio”, rigardis la ĉielon kaj ŝajne mi profundiĝis en ĝi. Pli ĝuste mi malrapide flugis al la ĉielo. Ĉiam mi opiniis, ke tiel la animo flugas al la ĉielo, kiam post la morto forlasas la homan korpon.

Verŝajne mi restus longe sur placo “Hispanio”, rigardante la ĉielon, sed fin-fine mi devis komenci ian laboron. Mi venis en Italion por labori. De kelkaj tagoj mi vagis sur la stratoj, gapis la homojn kaj mi jam komencis enuiĝi, ĉar ne kutimis esti sen laboro.

Mi ekstaris kaj ekiris. Nesenteble mi trovis min en parko, en kiu kviete promenadis viroj, virinoj, infanoj. Ili babilis, ridis. La italoj estas gajaj homoj kaj tio plaĉis al mi. Proksime al la parko mi rimarkis grandan cirkon. Antaŭ ĝi estis multaj homoj, kiuj verŝajne aĉetis biletojn por la spektaklo. Jen, kie mi trovos laboron, diris mi al mi mem. Mi eniris la cirkon tra la malantaŭa enirejo kaj alparolis junulon, kiun mi vidis antaŭ mi. Evidentiĝis, ke li estas serbo. Mi diris al li, ke mi serĉas laboron.

-Ho, ĉi tie estas laboro – respondis la junulo.

La cirko estis serba kaj nun gastis en Italio. La junulo prezentis min al korpulenta liphara viro kaj diris al li, ke mi deziras labori. La viro tuj respondis, ke estas laboro.

-Kion mi laboros? – demandis mi.

-Vi dancos kun ŝarkoj.

-Kion? – ne kredis mi al miaj oreloj.

-Jes, vi dancos kun ŝarkoj – ripetis la altstatura viro. – Mia cirka programo estas mondfama. Sur la maneĝo oni starigas grandegan vitran akvarion, en kiu naĝas du blankaj ŝarkoj, el la plej danĝeraj. Vi devas eniri la akvarion, naĝi inter la ŝarkoj kaj kune kun ili. Tamen vi devas atenti, ke la ŝarkoj ne disŝiru vin. Mia programo nomiĝas “La dancanta kun ŝarkoj”. Ĝi estas ege fama kaj sennombraj homoj el diversaj landoj deziras spekti ĝin. Jes, ĉie la homoj sopiras panon kaj spektaklojn! Al tiu, kiu dancas kun la ŝarkoj, mi donas multe da mono. Ĉiu, kiu saviĝis, iĝis riĉulo.

-Ĉu iu saviĝis? – demandis mi hezite.

-Okazis – tramurmuris la lipharulo. – Diru ĉu vi akceptas la laboron aŭ ne, ĉar baldaŭ komenciĝos la spektaklo?

-Jes – respondis mi firme. – Mi akceptas la laboron. Mi bezonas monon!

Kun la viro mi eniris la cirkon.

La unua prezento estis brila. Oni starigis la akvarion sur la maneĝo. En ĝi trnkvile naĝis du blankaj ŝarkoj. En la cirko ne estis libera sidloko. Neniam mi vidis tiom da spektantoj. Eble ili estis kelkmil. De kie venis tiom da homoj por spekti la dancantan kun la ŝarkoj?

Subite forte eksonis muziko. Pro la timo mia korpo tremis kiel folio, kvazaŭ mi havis febron. La muziko pli fortiĝis  kaj pli fortiĝis kaj iĝis tre streĉa. Mi maltrankvile rigardis aŭ akvarion, aŭ elirejon. La muziko ĉesis kaj en la cirko ekregis profunda silento. La spektantoj sidis senmovaj kaj kvazaŭ ne kuraĝis enspiri. Ĉiuj atendis mian aperon. Mi eniris la maneĝon. Oni rigardis min per larĝe malfermitaj okuloj kaj certe opiniis, ke mi aŭ estas la plej kuraĝa viro en la mondo, aŭ la plej freneza.

Mi iris, provante ke mia irmaniero estu trankvila, sed miaj kruroj tremis. Laŭ ŝtupareto mi supreniris al la rando de la akvario kaj post sekundoj  mi kuraĝe  ĵetis min en la akvon, dirante: okazu, kio okazu. Kiam mi trovis min en la akvo, mi klare komprenis, ke elirvojo ne estos.

La ŝarkoj komencis elegante proksimiĝi al mi. Mi rigardis ilin atente, dirante al mi mem: “Mi estas homo kaj ili ŝarkoj. Ili ne estas pli saĝaj ol la homoj, nek pli kruelaj. La ŝarkoj scipovas nur disŝiri sian predon,  sed la homoj posedas sennombrajn rimedojn por neniigi siajn malamikojn. Do la ŝarkoj nur povus envii la homojn.”

Unu el la ŝarkoj rapide proksimiĝis al mi, sed mi reagis fulme kaj ĝi ne sukcesis tuŝi min. La alia ŝarko kvazaŭ ĝuste tion atendis kaj atakis min dorse, tamen mi turnis min kaj ĝi naĝe preterpasis min. La ŝarkoj malproksimiĝis, sed ne rezignis ataki. Mi certis, ke subite ili denove eknaĝos al mi, tamen mi estis preta renkonti ilin. La ŝarkoj kiel torpedoj direktiĝis al mi. Nun mi devis esti ege rapida. Se mi sukcesus eskapi de la unua, la alia mordos min. Tial mi atente rigardis ilin. Kiam la ŝarkoj estis apud mi, mi subakviĝis al la fundo de la akvario kaj ili pasis super mi. La ludo iĝis pli kaj pli kruela. La ŝarkoj jam estis ege incititaj. Verŝajne ilia liphara posedanto tutan semajnon ne nutris ilin kaj nun mi estis ilia sopirata vespermanĝo. Mi tamen plurfoje sukcesis lerte eviti ilin kaj la ŝarkoj ne povis mordi min.

La miloj da spektantoj senmovaj kiel stuporitaj rigardis la akvarion. Ili certis, ke subite la ŝarkoj disŝiros min, mia sango ruĝigos la akvon kaj mia korpo falos senmova sur la fundon de la akvario. Tamen la spektantoj ne havis tiun plezuron.

Mi ne scias kiom da minutoj mi dancis kun la ŝarkoj, sed neatendite iu kluzpordeto malfermiĝis kaj la ŝarkoj elnaĝis el la akvario. Mi eliris. La publiko aplaŭdis, kriis, kriegis. Ŝajne la cirko ruiniĝos. La muziko tondris. La anoncanto de la programo same kriegis:

-Aplaŭdojn, aplaŭdojn por la plej kuraĝa viro en la mondo. Aplaŭdojn por la dancanto kun la ŝarkoj!

Vespere la posedanto de la ŝarkoj donis al mi tiom da mono, kiom mi ne vidis dum mia ĝisnuna vivo. Se li havus oron, li certe orumus min.

La spektakloj sekvis unu post la alia. La cirko ĉiam estis plen-plena kaj mi ludis mian mortdancon kun la blankaj ŝarkoj. La posedanto de la ŝarkoj estis senlime feliĉa kaj ĉiam plenigis miajn poŝojn per mono, tamen li ne komprenis kaj verŝajne neniam komprenos, ke mi ne dancas kun la ŝarkoj por mono. La ludo kun ili estis por mi granda plezuro. Ĉiam, kiam mi eniris en la akvarion, mi iĝis alia homo kaj sentis, ke nur inter la ŝarkoj mi vere vivas. La ŝarkoj donis al mi energion kaj elanon. En ilia ĉeesto mi estis potenca kaj mi sciis, ke neniu pli feliĉus ol mi, kiam mi dancas kun la ŝarkoj.

Iu dirus, ke mi estas aventuristo aŭ strebanto al ekstremaj  travivaĵoj. Ne. Neniam mi estis aventuristo. Mi ĉiam plenumis ordinarajn  laborojn. Mi estis domkonstruisto, seruristo, aŭtoŝoforo. Mi venis en Italion por labori kaj mi ne supozis, ke mi dancos kun ŝarkoj, sed en tiu ĉi dancado mi trovis min mem. Estas feliĉo trovi la ŝatatan okupon. Mi opinias, ke la tuta homa vivo estas dancado kun ŝarkoj kaj ĝuste en tio estas la vera  feliĉo.

Julian Modest

Sofio, la 23-an de januaro 2017