Romano, originale verkita en Esperanto
(La unuaj du ĉapitroj)
1.
la 19-an de majo
Loĝkvartalo “Lazuro” estis la plej eleganta kvartalo en urbo Burgo. Ĝi troviĝis sude de la urbo, proksime al la mara bordo. Antaŭ dek jaroj ĉi tie estis pitoreska bosko, herbejoj kaj montetoj, sed la urba administracio permesis konstruon de domoj. La plej riĉaj civitanoj de Burgo aĉetis areojn kaj konstruis grandajn domojn. Dum dek jaroj estiĝis bela moderna kvartalo. Oni nomis ĝin “Lazuro” kaj nun, kiam oni veturas sude sur la ŝoseo ĉe la maro al Burgo, unue videblis “Lazuro” kun la blankaj domoj, similaj al cignoj inter la verdaj arboj. Situanta je cent metroj de la mara bordo “Lazuro” estas kiel alloga mara ripozejo. En ĝi oni malofte povas vidi fremdulojn kaj sur la stratoj renkontiĝas nur la personoj, kiuj loĝas ĉi tie.
En la hodiaŭa suna maja posttagmezo en la kvartalon komencis veni modernaj multekostaj aŭtoj, el kiuj eliris elegantaj sinjoroj kaj sinjorinoj, kiuj eniris la domon de Plamen Filov. Hodiaŭ li organizis imponan feston, okaze de sia kvardekjariĝo. Al la festo Plamen invitis multajn parencojn, amikojn, kunlaborantojn.
Plamen Filov estis unu el la riĉaj personoj en la urbo. Li posedis du grandajn vendejojn, vinfabrikon, hotelojn en la ripozejo “Sapfira Golfo”. Nun, vestita en somera silikkolora kostumo, li staris antaŭ la ŝtuparo de sia trietaĝa domo kaj renkontis la gastojn. Apud li estis lia edzino, Flora, kiu afable akceptis la salutojn de la alvenintoj.
Plamen, alta kun atleta korpo, aspektis vigla kaj energia. Lia nigra hararo ie-tie iomete jam griziĝis. Liaj ŝtalkoloraj okuloj brilis gaje kaj kontente. Videblis, ke li ĝojas, ke tiom da parencoj, amikoj kaj konatoj venis por lia kvardekjara naskiĝtaga festo.
Flora estis vestita en longa silka blukolora robo. La lastaj radioj de la subiranta suno tenere karesis ŝiajn alabastrajn ŝultrojn. Ŝi havis buklan nigran hararon kaj mildajn markolorajn okulojn.
-Bonan venon, bonan venon – salutis Plamen la gastojn kaj manpremis ilin.
En la vasta korto de la domo estis ordigitaj tabloj, kovritaj per blankaj tablotukoj kaj sur ili staris boteloj da vino, viskio, konjako. Ĉe la boteloj estis teleroj kun diversaj antaŭmanĝaĵoj, salatoj, frititaj kaj bakitaj viandoj, maraj fiŝoj, fromaĝoj, dolĉaĵoj. Super la tabloj, sur la arbobranĉoj, estis alkroĉitaj lampoj, kiuj devis lumigi la tutan korton kaj kiuj aludis, ke la festo daŭros ĝis malfrua nokto.
De ie sonis mallaŭta agrabla muziko. Inter la tabloj videblis kelneroj, vestitaj en blankaj livreoj, kiuj ne ĉesis alporti glasojn, plenplenajn telerojn kaj aliajn manĝaĵojn. En la korto senteblis la festa etoso. La gastoj, kiuj jam estis ĉi tie, staris ĉirkaŭ la tabloj, konversaciis, babilis unu kun alia kaj atendis la solenan komencon de la festo.
Plamen Filov ekstaris sur la marmora ŝtuparo antaŭ la domo, kiu estis kontraŭ la tabloj, kaj ekparolis:
-Karaj gastoj, parencoj, amikoj, kunlaborantoj, dankon, ke vi venis okaze de mia naskiĝtaga festo. Hodiaŭ mi iĝas kvardekjara, aĝo, kiu montras, ke mi estas je la mezo de mia vivovojo. Je tia aĝo la homo devas rigardi reen por vidi kion li faris en la vivo kaj ĉu li sukcesis realigi iujn el siaj revoj. Nun mi trankvile povus diri, ke mi sukcesis realigi iujn el miaj revoj. Tamen mi neniam forgesos, ke mi sukcesis dank’ al vi, kiuj hodiaŭ estas ĉi tie. Vi ĉiuj subtenis min en malfacilaj momentoj, vi helpis min, vi kredis je mi. Al ĉiuj vi mi kore kaj sincere dankas. Mi kore dankas al mia edzino Flora, kiu ĉiam estas ĉe mi kaj subtenas, kuraĝigas min en miaj plej riskaj entreprenoj. Vi scias, ke en la vivo estas riskoj, tamen ni ne devas timi ilin kaj mi dankas al Flora, kiu same ne timas la riskojn. Flora estas la patrino de niaj tri gefiloj. Ŝi naskis, zorgas pri ili kaj edukas ilin. Nun mi deziras al vi ĉiuj agrablan amuzon dum mia naskiĝtaga festo.
Ĉiuj ĉeestantoj komencis aplaŭdi. Iu viro paŝis al la ŝtuparo kaj ekstaris ĉe Plamen. Li estis ĉirkaŭ kvardekjara, alta, blondharara kun helbluaj okuloj, vestita en verdkolora kostumo kun flava ĉemizo kaj griza karavato.
-Karaj Plamen kaj Flora, karaj gastoj. Mia nomo estas Eftim. Iuj el vi bone konas min, sed aliaj – ne. Mi estis samklasano de Plamen. Dum dekdu jaroj ni kune lernis en unu sama lernejo kaj ĉiam ni sidis kune sur unu benko en la klasĉambroj. Certe mi plej bone konas Plamen. Unue mi deziras saluti lin kaj bondeziri al li sanon, viglecon kaj multajn novajn sukcesojn en la vivo. Li prosperis kaj jen li estas estimata kaj amata viro, edzo, patro. Li sukcesis krei multe. Li certigis laboron al multaj homoj. Plamen estas malavara, li donacas monon al lernejoj, internulejoj, maljunulejoj… Li estu sana kaj daŭrigu sian agadon.
Post Eftim aliaj ĉeestantoj alparolis, dezirantaj al Plamen sanon kaj longjaran vivon. Plamen levis glason da ĉampana vino kaj laŭte diris:
-Karaj gastoj, je via sano. Agrablan feston kaj bonan amuzon.
La gastoj ĥore respondis:
-Je via sano.
Plamen kaj Flora iris inter ili, haltis kaj kun ĉiuj interŝanĝis kelkajn vortojn. Ĉe unu el la tabloj sidis Stefan Lambov kun sia edzino. Plamen haltis ĉe ili, tintigis glason kun Stefan, kun lia edzino. Stefan estis ĉirkaŭ kvardek du, kvardek trijara, alta, iom dika kun nigraj okuloj, similaj al karboj kaj densaj lipharoj. Elegante vestita, li surhavis helbrunan kostumon kaj helflavan ĉemizon. Lia edzino, Fani, malalta, maldika, simila al birdeto, surhavis longan malhelruĝan robon. Ŝia blonda hararo estis je harnodo kaj tiel videblis ŝiaj tre multekostaj diamantaj orelringoj. La nigraj okuletoj de Fani estis kiel du brilaj ŝtonetoj.
-Mi ne kredas, ke vi jam estas kvardekjara – diris Stefan al Plamen. – Kvazaŭ hieraŭ ni komencis nian komunan agadon. Kiel rapide pasas la jaroj!
-Jes – respondis Plamen. – Tre rapide. Tiam ni estis junaj, entuziasmaj, ambiciaj kaj ni deziris rapide prosperi.
Stefan ekridetis. Antaŭ dek du jaroj Plamen kaj Stefan estis najbaroj en kvinetaĝa domo. Iliaj loĝejoj troviĝis sur la tria etaĝo. Tiam Plamen laboris en fabriko pri senalkoholaj trinkaĵoj. Li estris unu el la filioj de la fabriko kaj Stefan estis ŝoforo de granda kamiono. Ili ofte gastis unu al alia, konversaciis.
-Ni laboras, sed niaj salajroj estas malgrandaj – plendis Stefan. – Ni devas ion entrepreni. Ni havas familiojn kaj bezonas pli da mono.
-Ni devas ion entrepreni – konsentis Plamen.
Ili decidis fari restoracion. En la centro de la urbo estis malnova drinkejo, kies posedanto deziris vendi ĝin. Plamen kaj Stefan aĉetis la drinkejon, renovigis ĝin kaj faris modernan allogan restoracion, kiun ili nomis “Mirakla Planedo”. Rapide la restoracio iĝis tre fama. La kuiristoj estis bonaj, la manĝaĵoj bongustaj kaj multaj homoj venis tagmanĝi, vespermanĝi. En la ripoztagoj, dimanĉoj kaj sabatoj, en la restoracio okazis edziĝfestaj bankedoj, amikaj renkontiĝoj. Plamen kaj Stefan multe laboris kaj bone perlaboris. Ili ambaŭ veturis por liveri al la restoracio produktojn, vagis tra la najbaraj vilaĝoj, aĉetis viandon, legomojn, fruktojn. Ofte ĝis malfrue vespere ili estis en la restoracio, laciĝis, sed kontentis, ĉar ilia celo havi pli da mono realiĝis. Ambaŭ ĝojis ne nur pro la perlaborita mono, sed ĉefe pro tio, ke al la homoj plaĉas la restoracio. Multaj urbanoj konis Plamen kaj Stefan kaj kiam oni renkontis ilin sur la stratoj, gratulis ilin pro la belega restoracio. Tio por ili estis la plej granda rekono.
Post tri jaroj Plamen decidis aĉeti nutraĵvendejon kaj transdonis la restoracion al Stefan. Tiel Stefan iĝis posedanto de “Mirakla Planedo”. Post du jaroj Plamen aĉetis alian nutraĵvendejon kaj iom post iom li iĝis pli kaj pli riĉa.
Stefan kaj Plamen vendis siajn loĝejojn en la loĝkvartalo “Laboristo”. Plamen konstruis tiun ĉi domon en kvartalo “Lazuro” kaj Stefan aĉetis grandan domon en kvartalo “Printempo”.
De kelkaj jaroj Plamen kaj Stefan malofte renkontiĝis. Ili estis tre okupataj, iliaj loĝejoj estis malproksime unu de alia, sed por sia kvardekjara naskiĝtaga festo Plamen invitis Stefan kaj lian edzinon.
-Estu sana kaj prosperu kiel ĝis nun – bondeziris Fani al Plamen.
-Koran dankon – diris Plamen.
-Okaze de via festo, mi preparis al vi malgrandan surprizon – diris Stefan. – Mi venis ĉi tien kun Mimi, la kantistino de la restoracio kaj nun ŝi kantos speciale por vi.
-Vi scias, ke mi atendas de vi alian surprizon – diris Plamen.
-Jes, mi scias – alrigardis lin Stefan.
Stefan turnis sin kaj gestis al junulino, kiu estis ĉe najbara tablo. Ŝi tuj proksimiĝis al Stefan kaj li diris al ŝi:
-Mimi, venis la momento kaj bonvolu kanti vian plej belan kanton, kiu estos donaco al sinjoro Plamen Filov, okaze de lia kvardekjara naskiĝtaga festo.
Mimi, dudekjara junulino, kun longaj blondaj haroj kaj ĉarmaj bluaj okuloj afable ekridetis kaj ekiris al la ŝtuparo de la domo, kie estis mikrofono. Post ŝi ekiris junulo kun gitaro. Mimi ekstaris antaŭ la mikrofono kaj diris:
-Karaj gastoj, sinjoro Stefan Lambov salutas Plamen Filov, okaze de lia kvardekjara naskiĝtaga festo per la kanto “Dum nokto silenta”, teksto Eŭgeno Miĥalski.
La gastoj komencis aplaŭdi. Mimi ekkantis:
Dum nokto silenta
mi aŭdis pacigan en kor’ harmonion;
tra densaj nebuloj
mi vidis flagrantan de l’ vero ekflamon;
en bruo torenta
mi aŭdis belegan de l’ kor’ simfonion;
en ŝiaj okuloj
mi vidis aŭroron de l’ amo kaj amon.
La tenera voĉo de Mimi sonis en la korto de la domo. Ĉiuj gastoj atente aŭskultis, rigardantaj la belan kantistinon kaj ĝuantaj la kanton. Post la fino de la kanto denove estis aplaŭdoj kaj Plamen iris al la mikrofono por danki al Mimi kaj al Stefan.
La gastoj trinkis, manĝis, konversaciis. Sonis muziko kaj kelkaj el la gastoj dancis. Estis agrabla festo kaj ĉiuj certe bone fartis.
Je la noktomezo la gastoj komencis foriri. Ili adiaŭis la dommastron kaj dankis al li pro la invito. Iom post iom ĉiuj gastoj foriris kaj en la vasta korto iĝis silento. La nokto kvazaŭ per velura perelino kovris la aleojn, la arbojn, la tablojn. La kelneroj rapidis kolekti la malplenajn telerojn, glasojn kaj same foriris.
Kiam neniu restis en la korto, Plamen trarigardis ĉion kaj iris al la korta pordo por ŝlosi ĝin. Ekstarante ĉe la pordo, li rimarkis, ke ĉe ĝi, sur la tero, kuŝas io blanka, simila al koverto. En la unua momento Plamen opiniis, ke iu el la gastoj verŝajne perdis iun paperon. Li klinis sin, levis kaj alrigardis ĝin. Estis koverto kaj sur ĝi per presliteroj estis skribita lia nomo – Plamen Filov.
Plamen malfermis la koverton kaj ekstaris senmova. Tuj li ŝlosis la pordon, ankoraŭfoje alrigardis la korton kaj ekrapidis al la domo.
2.
Plamen eniris la ĉambron. Flora sidis antaŭ la spegulo ĉe la tualeta tableto.
-Kiu unue eniros la banejon, ĉu mi aŭ vi? – demandis ŝi, sed Plamen ne respondis.
Li staris malantaŭ ŝi kaj silentis. Flora turnis sin, alrigardis lin kaj mire demandis:
-Kio okazis? Kial vi estas pala?
Plamen montris al ŝi la koverton, kiun li tenis mane.
-Mi ricevis strangan leteron.
Flora tuj ekstaris, proksimiĝis al li kaj prenis la koverton el lia mano. Rapide ŝi eligis la paperon kaj komencis legi:
Redonu tion, kion vi akaparis aŭ donu al ni 100 000 eŭrojn. Ni telefonos al vi kie kaj kiel vi donos al ni la monon. Ne informu la policon! Ne forgesu – vi havas infanojn!
Flora ektremis.
-Dio mia! Kio estas tio? – diris ŝi timigita. – Kio okazis?
Plamen rigardis ŝin senmova.
-Kie vi trovis ĝin?
-Ĉe la pordo. Estis ĵetita en la korto – respondis li.
-Ĉu iu el la gastoj ĵetis ĝin? – demandis Flora kaj en ŝiaj markoloraj okuloj aperis larmoj.
-Mi ne scias – diris Plamen. – Eble iu de ekstere ĵetis la koverton en la korton.
-Tio estas terura! – tramurmuris Flora. – Ni tuj telefonu al la polico!
-Ne! – diris Plamen. – Mi deziras iom pripensi. Mi devas diveni kiu kaj kial skribis tiun ĉi leteron.
-Ja, vi tre bone vidas, ke ĝi ne estas skribita, nek kompostita. Tiu, kiu faris ĝin, tranĉis literojn el ĵurnalo aŭ el revuo kaj gluis ilin sur la paperon – rimarkis ŝi.
-Eble estas ŝerco? – provis trankviligi ŝin Plamen.
-Ne parolu stultaĵojn! – riproĉis lin Flora. – Kia ŝerco! Oni tre serioze minacas nin. Tuj ni devas entrepreni ion.
-Ne! – kontraŭstaris Plamen. – Mi ekscios kiu skribis la leteron.
-Vi konas multe da personoj – diris Flora. – Via agado jam estas tre vasta. Multaj scias, ke vi estas riĉa kaj oni opiniis, ke facile povas preni de vi monon. Ja, mi kelkfoje diris al vi, ke vi ne devas montri vian riĉecon. Vi ne devas fari mondonacojn kaj ne devas helpi malriĉilojn kaj malsanulojn. Eĉ mi avertis vin ne fari tian grandan feston, okaze de via kvardekjariĝo.
-Kial? – demandis Plamen. – Mi ne deziris fanfaroni. Mi invitis parencojn, konatojn, amikojn por danki ilin. Vi tre bone scias, ke sen la helpo de miaj konatoj kaj amikoj, mi ne povus prosperi. Ili ĉiuj iamaniere helpis min.
-Jes. Nun vi vidas kiamaniere ili helpis vin – ironie ekridetis Flora. – Ili envias al vi kaj iel ili deziras domaĝi vin. Ĉu vi forgesis, ke la homoj estas hipokrituloj? Ili flatas vin kaj malantaŭ siaj dorsoj ili tenas ponardon.
-Ne ĉiuj – diris Plamen.
-Rapide ni decidu kion fari. Ni portu la leteron en la policon! Ni havas infanojn…
Plamen silentis kaj sur lia frunto videblis ŝvitgutoj.
-Aŭ vi pretas doni centmil eŭrojn? – ekridetis sarkasme Flora.
-Ne eblas!
Flora nervoze vagis en la ĉambro tien kaj reen. Ŝi mordis lipojn kaj timeme rigardis Plamen. Nur antaŭ dudek minutoj ŝi estis feliĉa kaj kontenta. Dum la festo obsedis ŝin ia serena kvieto. Ja, ŝi havas ĉarmajn gefilojn, luksan domon. Nenio mankis kaj ŝia vivo estis trankvila. Flora estis apotekistino, havis privatan apotekon, ŝi ŝatis sian laboron, estis kontenta, sed jen subite ŝtormo atakis ŝin, minacis la vivon de la familio. Nun Flora streĉe meditis kion proponi por la eliro el tiu ĉi situacio. Unue ŝi zorgu pri la infanoj. Ili estas tute senhelpaj. Oni facile povus forkapti ilin. Tamen la geinfanoj ne devas ekscii tiun ĉi minacon. Ŝi kaj Plamen devas kaŝi de ili la ricevon de ĉi letero. La gefiloj ĉiutage frekventas la lernejon, veturas al la centro de la urbo, promenas tie, renkontiĝas kun samklasanoj kaj geamikoj. Dan, la plej aĝa filo, kiu estas deksepjara jam havas amikinon kaj ofte estas kun ŝi en parkoj, en kafejoj. Oni povas postsekvi kaj forkapti lin. La filinoj Nina kaj Lina same estas en danĝero. Tre facile la krimuloj kaptos ilin. Nur pensi pri tio estas terure. Eĉ por sekundo Flora ne povas imagi, ke iu el la infanoj estos forkaptita, ke li aŭ ŝi suferos.
Plamen staris proksime al la fenestro de la ĉambro kaj same streĉe cerbumis kion entrepreni. Lia frunto estis sulkita kaj liaj ŝtalkoloraj okuloj strabis la fenestron, kvazaŭ li deziris penetri la eksteran mallumon por vidi ĉu iu kaŝas sin en la korto. Flora postsekvis lian streĉan rigardon kaj demandis:
-Ĉu vi bone ŝlosis la kortan pordon?
-Jes – respondis Plamen.
-Ĉu ĉiuj pordoj en la domo estas ŝlositaj?
-Jes!
-Unue – komencis Flora – ni devas dungi korpogardiston, kiu gardu la infanojn. La gardisto akompanos ilin al la lernejo kaj estos kun ili en la urbo.
-Mi ne kredas, ke tiuj, kiuj minacas min, havas kuraĝon forkapti iun el la infanoj. Verŝajne la krimuloj estas buboj, kiuj spektis krimfilmojn kaj imagas, ke estas facile akiri monon – meditis voĉe Plamen.
-Vi ne estu tiel certa – replikis lin Flora. – Jam plurfoje okazis similaj krimoj. Estas spertaj krimuloj, ne buboj. Ili detale pripensas ĉion kaj eĉ pretas murdi personon por plenumi siajn diablajn planojn.
-Morgaŭ matene mi dungos korpogardiston – decidis Plamen.
-Nun ni provu esti trankvilaj – diris Flora. – Ni ne montru al la infanoj, ke io malbona okazis.
-Jes – konsentis Plamen.
Flora iris al la banĉambro. Plamen restis ĉe la fenestro.