La koloroj, la odoroj, la voĉoj

Julia Sigmond

LA KOLOROJ

La rigardo de l’ bluokula homo
similas al la rideto
de la ĉielblua firmamento.
La verdaj herboj kaj la verdaj folioj
elradias la aromon de la vivo,
jam certas la alveno de printempo.
En la ruĝa koloro loĝas la korbatado
kaj la belega rozburĝono,
la favorata floro de mia panjo.
La oranĝflava kaj la citronflava
pasie interkonkuras:
Mi similas al la orkolora suno!
Mi similas al la brilarĝenta luno!
La griza, kiel eleganta damo,
superece ĉiujn ignoras.
La bruna, kiel humila servistino,
zorgeme ĉiujn servadas.
La rozkoloreto kaj la turkizeto,
kiel infanoj friponetas.
La lila, kiel tranĉa krikoloro,
retiriĝas kaj mistere silentas.
Panjo Blankulino kaj Paĉjo Nigrulo,
tolereme rigardas ilin:
la abundan kolorfamilion.

 

LA ODOROJ

La odoro de la patrina lakto.
La fumodoro de la patra cigaredo.
La pinoparfumo de la kristnaskarbo.
La unua violodoro.
La odorego de la floranta kaŝtanarbo.
La aromo de la freŝe melkita ŝaŭma lakto.
La dolĉega odoro de la mielo.
La odoro de la verdaĵoj:
Verda cepo, ruĝa rapo, salato.
La odoraĉo de la rubejo.
Timiga odoro de la incendio.
Malbonodoro de la inundo.
Bonega odoro de la kampa floraro.
Viviga odoro de la monta aero.
Amata odoro de someraj fruktoj.
Olda aromo de la aŭtunaj pluvoj.

 

LA VOĈOJ

Varma kaj velura lulkanto de Panjo,
Laŭta kaj bonhumora rido de Paĉjo.

Pepetado de paseroj,
Bojetado de hundetoj,
Kokeriko de la ruĝa koko,
Kotkodako de la kovkokino.

Ventmuĝado inter arbaj branĉoj,
Frapado de la pluvgutoj,
La timiga tondrado,
Dolĉa muziko de la radio.

La voĉoj de la naturo:
La plaŭdo de la rivereto,
La koncerto de la ranoj,
La cirpado de la griloj,
La eĥo inter la montoj.

La dimanĉa sonorigado,
La preĝeja orgenmuziko.
La bruego de la aviadiloj,
La eksplodo de la bomboj,
La kriegoj de la homoj,
La ploretoj de l’ infanoj.

Nokte, en silento:
La fadanta korbatado.

2018.