Dialogo

Julia Sigmond

– Kaj se jam ĉion ni rakontis, pri kio ni parolos? – Ĉiam ekzistos pri kio paroli. – Kaj se ne plu estos? – Tiam ni silentos. – Kaj tiam ni ne plu amos unu la alian? – Tiam ni eĉ pli amos unu la alian. – Kaj tiam ne doloros la silento? – La silento ne doloras, se ni amas. – Kaj se la silento doloros? – Tiam ni denove ekparolos. – Kaj pri kio ni parolos? – Pri tio, kial doloras la silento. – Kaj tiam denove ni amos unu la alian? – Ĉiam ni amos unu la alian. – Kaj se ni ne scios, kial doloras la silento? – Tiam ni kantos. – Kaj se ni ne konas la kantojn de la alia? – Tiam ni instruos unu la alian. – Kaj se ni ne povos lerni ilin? – Tiam ni aŭskultos la kantojn de la alia. – Kaj se ni jam ne aŭdos? – Tiam silente ni rigardos unu la alian. – Kaj se ni ne plu vidos? – Tiam ni prenos la manojn de la alia. – Kaj ankaŭ tiam ni estos feliĉaj? – Dum ni vivos, ĉar ni amas unu la alian.