Dankon

Julia Sigmond

Sen konsciencriproĉo
mi rigardas la rosguton
sur la ruĝa rozburĝono,
favorata floro de mia patrino.
Dankon.

Mi aŭskultas la alaŭdan kanton,
la zumadon de l’ abeloj,
la plaŭdon de l’ riveretoj,
la murmuradon de la maro.

Mi skribas
leterojn, rakontojn, fabelojn,
kaj mi legas
romanojn, poemojn, eseojn.

Mi rigardas
la ridetantajn infanvizaĝojn,
kaj mi aŭskultas
la memoraĵojn de solecaj olduloj.

Sen konsciencriproĉo
mi vivas mian vivon.
Dankon.

2018.