La skribistino

Julia Sigmond

Feliĉega mi estis, kiam mi eklernis legi, ĉar mi mem scipovis legi kaj konatiĝi kun la admirinda mondo de la fabeloj.

Nur multe pli malfrue ĝojigis min konscie la fakto, ke mi kapablas ne nur legi, sed ankaŭ skribi. Supozeble influis min la trista fakto, ke mi havis malbelegan skribmanieron. Kiu scias kial, mia skribo ĉiam estis tre malorda. Ne nur, ke mi ne povis skribi rektlinie, sed ankaŭ la literoj mem estis ,,handikapitaj", ĝis kiam okazis iu miraklo.

Mi jam tute ne memoras - kial mi mensogu? -, kiu estis tiu persono, al kiu mi skribis mian unuan leteron, kaj memkompreneble, mi penadis skribi bele, nome legeble.

La leterskribado ekigis novan periodon en mia vivo! Al neniu simila estis tiu sento de dolĉeco kaj ĝojo, kiam mi ricevis leteron kaj mi ĉiam tuj volis respondi.

Pasis iom da tempo, kiam mi malkovris, ke oni povas skribi ne nur leterojn.

Unue mi komencis skribi poemojn. Ĉiuj miaj unuaj "verkoj" perdiĝis dum la dua mondmilito. Ĉu mi diru: bonŝance?

La korespondado iĝis mia ĉefa ,,hobio"! Eble nur legi mi ŝatis pli ol skribi!

Ne estas sekreto, jam multfoje mi konfesis, kial mi eklernis en 1956 la Internacian Lingvon Esperanto. jes, la kialo estis la korespondebleco kun la tuta mondo.

Danke al Esperanto mi renkontiĝis ankaŭ kun belaj rakontoj, noveloj, fabeloj, poemoj. Mi tradukis el ili al hungara lingvo kaj mi sukcesis eĉ aperigi ilin.

La unua novelo tradukita de mi estis: ,,En la puto" de pola verkisto Tybu rcjusz Tyblevski. Li gajnis la 3-an premion por
prozo de Belartaj Konkursoj en 1967. La tradukita novelo aperis en la hungara literatura gazeto UTUNK.

La alia granda evento estis, kiam brita korespondamiko, loĝanta en
Afriko, tradukis el suahila lingvo al Esperanto, kaj poste sendis al mi: fabelojn de Tanzanio. Mi tradukis kaj ili aperis en hungarlingva gazeto por infanoj NAPSUGAR.

Mi jam ne memoras, kiam mi skribis la unuan fabelon, poste poemojn kaj novelojn en Esperanto kaj mi komencis sendi ilin al la Belartaj Konkursoj. En 1969 mi ricevis la unuan premion, kiel Nova Talento.

Danke al Esperanto, mi trovis en grandega Esperantujo mian vivoparulon, al kiu mi edziniĝis la 09.09.2009.

Komenciĝis tute nova periodo, ja mia edzo estas verkisto.

Mirakla kaj mirinda estis kune verki romanon!

Mia frato, kiu estis vera verkisto, jam 20 volumojn aperigis kaj li ĉiam instigis min: skribu!

Kaj mi skribis. En la skribado ne eblas ekhalti! Unufoje li demandis min:

-Fratino, sed ci scias, ĉu ne, ke tio, kion ci skribas, ne estas literaturo?

Trankviliĝu, Frato! En nia familio ci estas la verkisto! Mi estas la skribistino.

Mi ne mensogis. Mi tute ne sentis, ke mi estas verkistino aŭ poeto. Sed la verkoj, la prozaj kaj poemaj skribaĵoj konstance naskiĝis.

Ĝuste tiam mia frato gajnis la grandegan unuan premion per sia romano verkita en hungara lingvo. La konkurson partoprenis pli ol 280 hungaraj verkistoj de la tuta mondo, por gajni la premion por la plej bona hungara romano de la mondo!

Malofte aperas recenzo pri miaj volumoj. Ili tute ne ofendas min, se la recenzisto ne ŝatas miajn skribaĵojn. Antaŭ nelonge iu skribis pri unu mia volumo. El multaj vidpunktoj li pravas. Kvankam kelkfoje troviĝas kontraŭdiroj en lia teksto.

Laŭ lia opinio, miaj rakontoj estas ,,sentimentalaj, larmigaj kun tro da emocio" samtempe li diras, ke mi ,,samkiel F. Dostojevskij tro ŝatas eĉ ĝuas trakti homajn suferojn kaj malfeliĉojn". Ĉu vere?

La vera vero estas, ke miaj skribaĵoj ne estas ,,fantaziaj verkoj"!

Ĉirkaŭ 90% estas priskribita el la ,,vera vivo"! Pro tio, ĉiuj miaj skribaĵoj kelkfoje similas al ,,sap-operoj", aŭ prezentas bagatelaĵojn, sed foje estas ,,mornaj kaj deprimaĵo;, alifoje eĉ sonĝobelegaj. Kia estas la vivo mem! Cetere, sincere mi konfesas, fakte mi ne scias, kial mi tiom ŝatas rakonti miajn sonĝojn.

Nu, al kiu ne plaĉas, tiu ne legu miajn skribaĵojn. Ĝi ne estas deviga hejma tasko!

Sed kiu ŝatas, legu ilin kun tiu amo, per kiu mi skribis al vi: karaj legantoj!