Paĝoj por komencantoj

Paĝoj por komencantoj

(Tamen ne por infanoj)

János Sárközi

 1997

ENHAVO

 Enkonduko

Unua parto

  1. Sukcesoj
  2. Denove
  3. La ne-haltigebla malsato
  4. Ĉe la akvo
  5. Ho, vi virinoj
  6. La monujo
  7. Ĉio estas demando nur de vid-punkto
  8. Amikeco pro intereso
  9. La maljunuleto
  10. Mortintaj arboj
  11. Kredu al la alia!
  12. La malkuraĝ-ulo
  13. Novajn gepatrojn mi serĉas.

Dua parto

  1. Kiam la kuraĝo estis tre grava
  2. Alia loko, alia pensado
  3. Mia unua elpensaĵo
  4. Kiam la bonkoreco kaŭzis malbonon
  5. Se oni ne scias, kion volas la alia
  6. Ne koleru la Sunon
  7. Kiuj havas okulojn, tamen ne vidas
  8. La vojaĝo
  9. Deziro, kiu ŝanĝiĝis
  10. Ĉiam pli supren!
  11. Unue ĉiam estu homo!
  12. La pano

Glosoj

Enkonduko

(Por instruantoj kaj konantoj de la lingvo)

La rakontoj, kolektitaj en tiu ĉi broŝuro, jam aperis en „Baza legolibro por komencantoj” (1986), en Budapeŝta Informilo (1987-90), en Hungara Vivo (1987-88), en Juna Amiko (1987).

En la unua parto estis uzitaj la unuaj 400, en la dua, la unuaj 700 vortoj de la Baza Radikaro Oficiala, ellaborita de la Akademio de Esperanto. La vortoj, kiuj ne ekzistas en la vortolisto, estas klarigitaj en glosoj.

Mi petas Vin, helpu al komencantoj per pruntedono de la necesa materialo, kaj en la ellerno de la eldiro de Esperantaj vortoj.

La menciitaj 400 kaj 700 vortoj estas troveblaj en listo, kiu aperis en la Baza Legolibro por Komenc’antoj, kaj en la broŝuro Adamo kaj Eva (Debrecena Bulteno). Sed ili estas grandparte troveblaj ankaŭ en diversaj propagando broŝuroj. Hungaroj povas bone uzi la broŝuron de G.Kurucz „Esperanto Minimun Szótár” Ili kunekun tiu ĉi libreto estas uzeblaj kiel lernolibro, por ellerni la bazojn de la lingvo. Tio ebligas la pluan memstaran lernadon per lego de pli ampleksaj libroj.

Mi esperas, ke ĉiu leganto trovos rakontojn al li/ŝi plaĉajn, kaj el ili ellernos ne nur la lingvon.

La aŭtoro

 

Unua parto

1.
Sukcesoj*

La juna patrino treege ĝojis, kiam sia malgranda fileto faris la unuajn paŝojn.* Pri tio ŝi parolis al ĉiu, kiu venis al la domo, kaj montris kion sia fileto povas jam fari. La fileto volonte faris tion ĉiam nove kaj denove, ja ankaŭ li sentas ĝojon pro la sukceso.

Poste la jaroj pasis. El la kara fileto fariĝis granda knabo, poste viro. Ĉiam li volis fari kaj havi pli multe, kaj pli multe. Ĉiam, ĉio okazis tiel, kiel li volis; tamen poste la ĝojo daŭris nur unu tagon. Sekvonttage li jam ne sentis ĝojon, pro la sukceso. Tuj li volis ion pli novan, ion pli grandan.

Sed la jaroj rapide pasis plu; jam pasis pli ol okdek. Kaj forlasi la liton la maljunulo povis ĉiam pli kaj pli malfacile.

Se foje-foje iu venis por vidi lin, li devis uzi sian tutan forton por ellitiĝi, kaj iri tri, kvar paŝojn. Kaj tiam li sentis tiom grandan ĝojon pro la sukceso, kiel iam antaŭ okdek jaroj, kiam li estis eta infano…

*
sukceso: se io okazas, kiel oni volas
paŝo: sin movo per piedoj

2.
Denove

Longe li jam ne manĝis varman manĝaĵon. Kiel maljunulo, li ne havis emon por foriri, kaj sidiĝi ie por manĝi. Se mi volas manĝi ion varman, mi mem devos fari tion, ĉi tie, hejme, li pensis. Iam li scipovis fari tion, sed jam de longe li ne provis. Tamen li pensis, ke estos manĝebla, kion li faros.

Ĉion li metis sur la tablon, kion li bezonis por la farado de la manĝaĵo. Poste malrapide li komencis la laboron, dume ofte pripensis ĉion sekvontan farendaĵon. Kun la antaŭeniro en la laboro, ĉiam pli fortan manĝemon li sentis. Baldaŭ ĝi estos bona, li pensis, kaj jam maltrankvile li atendis tion.

Dume li faris lokon sur la tablo por la manĝado. Tio estis ne facila afero, ĉar tie estis ĉio, kaj okupis la lokon.

Poste li povis fini la manĝaĵ-faradon, nur devis atendi iom, ĉar la manĝaĵo estis tre varma. Li metis ĝin sur la tablon, poste ankaŭ li sidiĝis apud ĝi.

Sed dume la ujo, en kiu la manĝaĵo estis, senvole fortiriĝis, kaj falis de sur la tablo sur la teron. Tie la manĝaĵo tuj disfluis.

La maljunulo nur sidis kaj rigardis. Preskaŭ li ne volis kredi, kio okazis. Li nur sidis, kaj sentis ĉiam pli fortan malĝojon, kaj samtempe manĝemon. Li nur sidis, sidadis, rigardis antaŭ sin, kaj pensis pri nenio.

Sed fine tamen revenis al li la volo, kaj kun tiu ankaŭ la forto.

Ho, vi neuzebla, mallaborema, ridinda maljunulo, – li diris al si. Ĝis kiam vi volas ĉi tie sidadi, kaj rigardi la teron, dume senti fortegan manĝemon? Vi povas esti feliĉa, ke la varmega manĝaĵo ne fluis sur viajn piedojn!

Ek! Komencu denove, nun jam vi povos fari tion pli rapide kaj pli bone! Kaj la maljunulo stariĝis, purigis la restaĵoj de sur la tero, kaj komencis labori denove.

 

3.
La nehaltigebla malsato*

Maljuna amiko rakontis al mi aferon, kio okazis dum la fino de la milito: Proksime al la fino de la milito li fariĝis milit-kaptito. Tio okazis en lando okcidente* de Hungario. Tie li travivis kaj ellernis, kia estas la vera malsato.

Jes, li diris; neniam mi pensis, ke oni povas esti tiel malsata. Ni loĝis en arbaro, kaj nur foje- foje ni ricevis flueblan, varman manĝaĵon, kiu estis pli proksime al malpura akvo ol manĝaĵo, kaj tre malofte sekan* panon*. Tiam ni manĝis pecetojn de arboj. Feliĉe pura akvo fluis tra la arbaro, kaj tiu tenis en ni la vivon.

Sed baldaŭ finiĝis la milito, kaj oni rapide transportis nin hejmen per vagonaro*. Manĝaĵo ankaŭ en la vagonaro ne estis, tial nia ega malsato ne havis finon. Antaŭ la limo* de nia lando oni diris al ni, ke en la unua haltejo en Hungario hungaroj atendos nin, salutos, kaj donos varman manĝaĵon. Ĉiu ricevos multe manĝi.

Kaj vere, ĉio okazis tiel, kiel ili diris. La stacidomon* oni plibeligis, muziko aŭdiĝis, kaj apud la muro de la stacidomo staris grandaj ujoj, ĉe ili belaj virinoj, por disdoni la varman manĝaĵon.

Kiam la malsategaj homoj ekvidis tion, ili ne volis trankvile atendi plu en la vagonaro. En la sama tempo kuregis ĉiu tien, komenciĝis granda interbatado. Tial la ujoj falis sur la teron, la manĝaĵo, kiun ĉiu tiel forte deziris, disfluis sur la tero, ricevis ĝin nur la piedoj. Ĉiu fariĝis tre malpura kaj eĉ pli malsata.

Kial okazis tio? Ĉar ĉiu timis, ke la alia havos pli multe ol li. Tial ĉiu volis pli rapide kuri tien.

Multfoje venas en mian kapon tiu rakonto, kiam mi vidas, ke sur la tero ĉiu homo, ĉiu lando volas pli rapide kuri ol la alia, por havi ion pli rapide, pli multe.

Nuntempe ankoraŭ ĉiu povus havi ĉion necesan. Ĉiu homo povus manĝi, neniu devus esti malsata, se la disdono estus bona. Sed, se pro tiu kurego – pro la timo – foje okazos interbatado, la „ujoj” falos sur la teron, kaj la valoraĵoj, kiuj estas en ili, disfluos, kio okazos poste?

*
malsato: sento, post longa ne manĝo
milit-kaptito: militisto, kiun la malamiko ne permesas iri hejmen
muziko: kanto de iloj
limo: kio estas inter la landoj
okcidento: kie la suno malleviĝas
pano:la plej grava manĝaĵo
saluti: montri, diri afablecon al la alveninto
seka: en kiu ne estas akvo
staci-domo: domo, apud kiu la vagonaro haltas
vagonaro: longa veturilo

4.
Ĉe la akvo

Ili staris ĉe la akvo; viro kaj virino, jam ne junaj, sed ankoraŭ ne maljunaj. Ili staris senvorte ĉe la granda trankvila akvo. La suno malleviĝis, kaj fariĝis ruĝa. Dum longa tempo ili staris tiel, nur tiel senvorte, kaj rigardis la sunon.

– Rigardu, la suno estas ankaŭ nun tia, kia ĝi estis tiam.

– Kiam? Ĉu antaŭ dudek jaroj?

– Jes, antaŭ dudek jaroj ni estis ĉi tie.

– Tiam ĉio estis alia, nur la suno estas ankaŭ nun la sama.

– La suno estas ankaŭ nun sama granda kaj ruĝa.

– Sed ni jam ne plu estas la samaj.

– Tiam ankoraŭ ni estis junaj kaj feliĉaj.

– Niaj haroj estis nigraj, nun ili estas preskaŭ blankaj.

– Tiam ni havis tempon, nun ne havas, ni nur rapidas nun, ĉiam nur rapidas.

– Kien, kaj kial? Tion scias neniu.

– Tiam la akvo estis pura, bela kaj pura.

– Nun ĝi estas malpura, tre malpura.

– Ĉe la akvo ankaŭ la tero, la tero kaj ankaŭ ĉio alia estis bela kaj pura.

– Nun ĉio estas malpura, ĉio malpuriĝis.

– Venu, venu al tiu granda arbo, ĉe kiu tiam ni estis. Venu, ankaŭ nun ni iru – Ne, mi ne volas. Rigardu, ĉirkaŭ la arbo estas nur malpuraĵoj.

– Tamen mi petas, venu tien!

– Ne, mi jam diris, ke mi ne volas tion.

– Sed mi tre deziras…

– Ne, ni restu nur ĉi tie. Prenu nur la manon, tio estas bona. Rigardu, ĉirkaŭ ni ĉio estas malpura, malbela. Almenaŭ tio, kio estas en ni, la memoro de tiu bela tempo restu pura kaj bela…

Kaj ili nur staris, staradis kaj rigardis la sunon, kiun ili jam apenaŭ vidis.

5.
Ho, vi virinoj

Junulo kaj junulino iradas proksime al arbaro. Ili iras malrapide, iradas, kaj interparoladas.

– Venu kun mi en la arbaron! -Diras la knabo.

– Ne, mi ne volas iri tien.

– Kial vi ne volas iri tien?

– Ĉar mi timas la arbaron.

– Kial vi timas ĝin, ja mi estas kun vi.

– Nu, tial, ĉar vi estas kun mi.

– Ĉu mi ŝajnas esti tiel timinda?

– Nun ĉi tie ne, sed en la arbaro vi povas esti timinda.

– Ne pensu tion, ankaŭ en la arbaro mi estas tia, kia mi estas ĉi tie.

– Mi ne kredas. Ĉi tie nur vi parolas bele, dume vi volas porti min en la arbaron, kaj tie…

– Nu diru, kaj tie?

– Vi faras tiel, kvazaŭ vi ne scius, pri kio mi pensas.

– Pensu pri neniu malbono.

– Mi ne pensas pri malbono, sed mi scias, kiaj estas viroj. Ili ĉiuj volas nur tion…

– Ĉu vere vi pensas tion pri mi?

– Kial ne, mi vidas tion en viaj okuloj. Ankaŭ vi estas viro, ĉu ne?

– Jes, sed viro povas esti ankaŭ alia, kaj kredu al mi, mi estas alia.

– Ĉu vere vi ne volas tion? – Ne.

– Rigardu en miajn okulojn, kaj diru tiel!

– La knabo rigardas en la okulojn de la knabino kaj diras:

– Mi vere ne volas tion!

– Dum longa tempo ili iras senvorte, fine la knabino haltas, kaj ekparolas:

– Se vere vi ne volas tion, kial mi iru kun vi en la arbaron?

6.
La monujo*

Iun vesperon mi iris sur malluma vojo. Antaŭ mi, iom malproksime, iris ankaŭ maljuna viro. Krom ni neniu estis sur tiu antaŭurba vojo. Kvankam estis mallumo, tamen mi vidis, eĉ aŭdis, ke li perdis ion, io falis de li sur la vojon. Li ne rimarkis tion, trankvile pluiris. Kiam mi alvenis tien, mi vidis, ke sur la vojo estas monujo.

Kion mi faru? Mi pensadis. Se mi lasus ĉi tie la monujon, prenus ĝin iu alia, kaj eble li ne redonus ĝin. Do mi prenis tiun de sur la vojo, komencis pli rapidi post la maljunulo, kaj kriadis: „Atendu, atendu, la monujo! Vi perdis la monon!”

Kiam la maljunulo, aŭdis la krion, anstataŭ halti, li komencis pli rapide iri, preskaŭ kuri. „Ho, vi malfeliĉulo, – mi pensis, certe vi timas, vi kredas, ke mi volas bati al vi la kapon, kaj forpreni de vi la monon.” Mi devis kuri post li. Ankaŭ li kuris, kuris, sed kiam li vidis, ke li ne povas pli rapide kuri ol mi, li haltis kaj levis la manojn.

– „Ne batu, ne batu min! Tuj mi transdonos al vi la monon, kiun mi havas. Mi tre petas vin, lasu min foriri al mia familio! Ĉion mi transdonos al vi!”

– Ne timu, kaj mallevu la manojn. Via mono jam estas ĉe mi, vi perdis ĝin; mi kuris post vi, nur por transdoni tiun al vi.

– Ĉu vere, vere vi ne volas bati min? Mi pensis tion, kaj timis, tre timis.

– Vi tute ne komprenis min. Jen prenu, tio estas via monujo, ĉu ne?

– Jes, jes, … li diris, kaj komencis ridi.

Ankaŭ mi ekridis, kaj diris: Trankviliĝu, mi ne volis timigi vin.

Nu, eĉ en la mallumo ne ĉio estas nigra, – li diris kun granda ĝojo. Kaj ni kune iris plu en la mallumo.

*
mono: pagilo

7.
Ĉio estas demando nur de vidpunkto

Sinjoro Malpaca ofte veturis per aŭto* en Budapeŝton. Sed estus pli bone, diri, ke al Budapeŝto, ĉar en Budapeŝto estas ne facile veturi per propra aŭto pro la tro multaj veturiloj, kiuj estas ĉiam sur la vojoj. La alia kialo estas, ke en la urbo oni jam tre malfacile povas halti, kaj lasi la aŭton ie, ĉar ĉiu loko, kie eblus halti, jam estas plena per aliaj veturiloj. Do, pasus tro multe da tempo ĝis oni povus ekvidi malpenan lokon, kaj tiu loko plej ofte estas tro malproksime de tiu, kien oni volas iri.

Tial preskaŭ ĉiam li lasis la aŭton ie, antaŭ la ena parto de la urbo. Sed ĝis kiam li alvenis tien, devis traveturi lokojn sur la vojoj, kie rajtas unue trairi la piedirantoj, nur poste la veturiloj. Tie ĉiam li devis halti kaj permesi, ke unue la piedirantoj trairu la vojon.

Ho, tiuj piedirantoj! Kiom multaj ili estas, kaj ĉiam kiel malrapide ili iras! Sinjoro Malpaca ĉiam perdis sian pacamon, kaj en si mem, sed ofte eĉ aŭdeble li diris malbelajn vortojn al tiuj piedirantoj.

Sed post kiam li forlasis la aŭton, ankaŭ li fariĝis piediranto, do iris plu piede. Okazis ofte, ke ankaŭ li devis trairi vojon, sur tiuj lokoj, kie unue rajtas trairi piedirantoj. Tial ofte li devis atendi, ĝis kiam la veturiloj foriros. Sed tie denove li perdis sian pacamon, kaj diradis: Ho, vi malplenkapaj aŭt’ istoj! Ĉu vi ne scias, ke ĉi tie unue rajtas trairi la piedirantoj?!

*
aŭto: veturilo por 4-5 personoj

8.
Amikeco pro intereso

Sinjoro Subo en la laborejo estis subulo de sinjoro Ĉefo. Sinjoro Ĉefo ĉiutage iradis kun sia hundo* en tiu parto de la urbo, kie sinjoro Subo loĝis..

Tial ili ofte renkontiĝis. Dum la renkontiĝoj ili ĉiam interparoladis. Sinjoro Subo ĉiam diris tre belajn, tre bonajn vortojn pri la hundo, kaj estis afabla al ĝi, kvankam li tute ne amis la hundojn.

Sed li sciis, ke sinjoro Ĉefo ĝojas pro tiu afableco. Sinjoro Ĉefo estis ne maldanka. En la laborejo li estis tre amikeca al sinjoro Subo, ĉiam donis al li bonan laboron, kaj multan monon. Ankaŭ sinjoro Subo montris grandan amikecon al sinjoro Ĉefo.

Foje okazis, ke sinjoro Ĉefo devis veturi eksterlanden por longa tempo. Ĉar li vivis kune nur kun la hundo, kaj pensis, ke sinjoro Subo estas vera bona amiko, li petis lin, ke li donu lokon kaj manĝaĵon al la hundo dum lia foresto. Nature sinjoro Subo ŝajne kun ĝojo diris, ke li faros tion.

Tamen li estis afabla al la hundo; donis al ĝi bonajn manĝaĵojn, kaj ĉiutage iradis kun ĝi.

Sed dum la eksterlanda restado oni forigis sinjoron Ĉefon el la laborejo. Kiam sinjoro Subo eksciis tion, la vivo de la hundo fariĝis tute alia, vere „hunda vivo”, tute malbona. Sinjoro Subo ne iradis plu kun ĝi, sed malliberigis ĝin en tre malgranda loko, kaj apenaŭ donis al ĝi manĝi ion.

„Ĝis kiam vi estos riĉa, vi havos multajn amikojn…”; diris iam malnovaj pensuloj.

*
hundo: kvar-pieda viv-estaĵo; amiko de la homo

9.
La maljunuleto

Antaŭ kelkaj jaroj ofte mi iradis tra subtera trairejo, proksime al haltejo de metroo*. Preskaŭ ĉiam mi vidis tie malaltan, maljunulon kun iu malgranda besto* en la mano. Ĝi estis farita el ia teksaĵo*. Ili estis diversaj bestetoj plej ofte hundetoj*. Antaŭ Pasko* ĉefe malgrandaj, blankaj kunikloj* kun ruĝaj okuloj.

La maljunulo ĉiam havis purajn, kvankam jam tute ne novajn vestojn. Harojn sur la vizaĝo eĉ malgrandajn neniam li havis, sed li havis tre belajn, blankajn lipharojn*

Li nur staris senvorte, malkuraĝe, en la mano tenis la malgrandan besteton. Preskaŭ per la okuloj li petis la homojn -kiuj iradis antaŭ li-, ke ili aĉetu de li tiujn. Sed neniam mi vidis, ke eĉ unu homo aĉetis de li ion.

En mia penso, antaŭ miaj okuloj mi vidis malgrandan maljunulinon, kiu sidas en malgranda ĉambro, kaj faradas de mateno ĝis vespero tiujn bestetojn, por ke ili povu ricevi iom da mono por la ĉiutaga vivo. Kaj vespere, ĉiam ŝi maltrankvile atendas la maljunulon; kiom el la bestoj oni aĉetis de li?

Kiam mi vidis ĉiam, ke la maljunulo nur staras kaj atendas, ke iu aĉetu de li ion, tamen aĉetis neniu, ofte mi pensis, ke mi iros al li, kaj aĉetos ion. Sed ĉiam retenis min la penso; kion mi faru kun tiu besteto, ja neniun mi havas, al kiu mi povus doni ĝin. Aĉeti, poste forĵeti tiun; forĵeti la laboraĵon de alia homo tute mi ne volis. Sed samtempe ĉiam mi havis malagrablan senton, ĉar mi ne povis helpi al la silenta*, soleca maljunulo.

Nu, sekvontfoje, se mi iros tien, mi aĉetos ion, kaj metos ĝin en la manon de la unua infano, kun kiu mi renkontiĝos, -mi pensis.

Post kelkaj tagoj mi iris tien, sed la maljunulo ne staris tie. Eble sekvontokaze, mi pensis. Sed li ne staris tie plu.

Ĉiam li venas en mian kapon, kiam mi iradas tie, kaj ĉiam mi sentas ian premon ĉe la koro, ĉar mi aĉetis de li nenion.

*
besto: viv-estaĵo, kiu povas senti, kaj movi sin
hundo: besto, amiko de la homo
kuniklo: malgranda, kvar-pieda dom-besto
lip-haroj: haroj super la buŝo
malagrabla: sento, kiu estas malbona
metroo: subtera veturilo
Pasko: tago, kiam la gepatroj donas al la infanoj kuniklo-formajn dolĉaĵojn
silenti: ne paroli
teksaĵo: el kio oni faras vestoj

10.
Mortintaj* arboj

Antaŭ kelkaj jaroj mi iradis en land-parto, kiun antaŭe mi ne konis. Ĝi estis bela, interesa loko. Malproksime de mi staris poploj* belaj, altaj, junaj arboj. Sed ion interesan mi rimarkis. Tiuj arboj estis ne tiaj, kiaj estis la aliaj. Mi iris pli proksimen por rigardi, kio faras tion. Mi vidis, ke tiuj arboj jam ne vivas, ili ne havas foliojn*.

Mi komencis rigardadi, kaj pensadi, kio finigis la vivon de tiuj arboj. Ili staris laŭ vojo, kaj apud la vojo iam fluis akvo, sed estis videble, ke en tiu ĉi fluejo jam de longe ne fluis akvo. Poste mi vidis, ke la akvon oni forfluigis en alian fluejon.

Iom for de tiu ĉi loko, kie neniam fluis akvo, ankaŭ vivis poploj, kvankam ili estis ne tiel altaj, ne tiel belaj, kiel tiuj mortintaj.

Tiam mi komprenis, kio okazis: Tiuj ĉi apud-vojaj arboj ekde la komenco kreskis apud akvo. Iliaj radikoj* ne devis kreski longe, ja proksime estis multe da akvo. Pro la multa akvo la arboj facile, rapide povis kreski altaj. Kontraŭe, kiuj ne staris proksime al akvo, devis kreskigi longajn radikojn por havigi al si la akvon, por la vivo necesan. Tamen, per tiu malmulta akvo ili ne povis kreski tiel forte, ili restis malaltaj, sed ili povis vivi.

Kiam akvo ne fluis jam proksime al la altaj, belaj arboj, ili ne plu povis vivi, ja tiuj ne havis tiajn longajn radikojn, kiuj povus ebligi la pluan vivon.

Tio forte pripensigis min. Ĉu ne povas okazi simila afero al homoj, al popoloj, kiuj havis tro multon, ĉion bonan dum la kresko?

*
mortinta: ne vivanta
poplo: alta arbo, ĉefe ili staras unu apud la alia laŭ vojoj
folio: parto de la arbo, kiu ĉiujare forfaladas
radiko: subtera parto de arbo

11.
Kredu al la alia!

Jam longe mi korespondas* kun junulo. Mi ekkonis lin, poste ni inter-amikiĝis en iu Esperanto-kunveno. Li ofte petis de mi konsilon en -al li- malfacilaj aferoj. Li tre ĝojis, kiam li povis bonigi ion per mia helpo, kaj ankaŭ mi estis feliĉa, kiam mi povis helpi al li.

Foje mi ricevis leteron de li, en kiu li rakontis aferon, kiu estis tre malbona al li. Jam antaŭ jaroj li ekkonis knabinon, kiu estis tre afabla, kaj ofte ili korespondadis. La knabino vivis en alia lando. Ili jam volis revidi unu la alian. En letero ili skribis la tempon kaj lokon, ke en la lando de la knabino kiam kaj kie ili renkontiĝos.

Ĉar tiu lando estis malproksime, la knabo devis veturi pli ol unu tagon. Kiam li proksimiĝis al la loko de la renkonto, jam de malproksime li ekvidis la knabinon. Ŝi paroladis kun juna militisto. Ili inter-paroladis tre afable, tre feliĉe, eĉ prenadis la manon unu de la alia.

La knabo haltis, longe nur rigardis ilin, kaj far’iĝis tre malfeliĉa. Estas certe, ke tiu estas la knabino kun kiu li volis renkontiĝi. Sed ankaŭ tio estas certa, ke inter la knabino kaj la militisto estas proksima afero.

La knabo nur staris, rigardis ilin malfeliĉe. Kion fari? Post tiu afero li iru tien? Li komprenis nenion. Li turnis sin, kaj kun malfacila koro forveturis hejmen. Tion skribis mia juna amiko, kaj demandis, ke post tio, kion li faru.

Mi respondis, ke li faru nenion, nur skribu al mi la adreson* de la knabino. Por klarigi la aferon, mi skribis al ŝi. Tuj mi ricevis respondon. Ŝi skribis, ke ŝi ne komprenis, kial la knabo ne alvenis, ja ili estis proksimaj, bonaj amikoj. Ŝi ne sciis, kio okazis al li. La militisto, kun kiu ŝi interparoladis, estis sia frato, ili renkontiĝis neatendite en la urbo!

La leteron de la knabino mi sendis al la knabo. Post kvin semajnoj ili kune vizitis min, kaj mi vidis, ke ili estas tre feliĉaj. Ankaŭ mi ĝojis, ke tion ili povas danki ankaŭ al mi. Oni diras, ke ĉio estas bona, se la fino estas bona.

*
adreso: nomo de la loko, kien devas iri la letero
korespondi: sendi leterojn unu al la alia
viziti: iri ien, por re-vidi iun

12.
La malkuraĝulo

Jam de longe interesis lin tiu virino. Li ne sciis kiu ŝi estas, sed en ĉiu tago li vidis ŝin, kiam li hejmeniris el la laborejo. Ĉiutage en la sama loko. Li kuraĝis rigardi ŝin nur de malproksimo, sed ankaŭ tiel ŝi ŝajnis bela. Alta virino, kun belaj formoj, kaj kun longaj nigraj haroj.

Hejme, dum longaj vesperoj li pensadis nur pri ŝi. En penso oni povas fari ĉion. Li pensis pri la renkontiĝo, pri longaj inter-paroladoj, pri belaj tagoj, eĉ pri belaj vesperoj. Ĉio estis tre bela kaj tre bona. Dum tiuj pensadoj li estis vere feliĉa. Certe tiun senton oni nomas amo.

En la laborejo li fariĝis malatentema. Ĉiam li pensadis nur pri ŝi, ĉiam li vidis nur la bildon de tiu ĉi virino tiel proksime, kvazaŭ ŝi starus antaŭ li.

Post la laboro ĉiam li iris tien, kien ankaŭ ŝi iris ĉiutage. Li sekvis ŝin, sed nur de malproksime. Ĉiutage li diris al si, ke morgaŭ certe li iros al ŝi, kaj provos alparoli ŝin. Sed pasis tagoj, pasis semajnoj, ĉio restis nur kiel antaŭe. Kun la paso de la tempo lia forta deziro plu kreskis. La virino nur iris antaŭ li, faris tiel, kvazaŭ ŝi rimarkus nenion.

Foje tamen li devigis sin esti pli kuraĝa, kaj dum la sekvo li komencis iri pli proksimen al ŝi. Li tre timis, li aŭdis la fortajn batojn de sia propra koro.

Jam li estis preskaŭ apud la virino, kiam ŝi halt’is, kaj malafable ekparolis:

– Sinjoro, de semajnoj vi nur sekvas min senvorte, vi nur rigardas min per grandaj okuloj. Diru jam, kion vi volas de mi?

– Li nur staris, eĉ unu vorton li ne povis eldiri, nur la vizaĝo fariĝis pli kaj pli ruĝa. Fine li diris nur tiom:

– Mi nur… vere mi nur volis…

– Diru do, kion vi volas? Se vi ne havas kuraĝon, ĉu almenaŭ monon vi havas?

Li sentis grandan varmon, grandan malforton, iom li staris senkonsile, poste rapide foriris.

13.
Novajn gepatrojn mi serĉas.

Malgranda knabo iris sola sur malplena vojo. Mi alparolis lin:

– Kien vi iras, malgranda amiko?

– Mi iras por serĉi novajn patron kaj patrinon.

– Ĉu vi ne havas patron aŭ patrinon?

– Mi havas kaj patron, kaj patr-inon, sed ili estas ne veraj.

– Kial vi diras, ke ili estas ne veraj? Ĉu vi estas ne vera infano de ili?

– Sed jes, mi estas vera infano de ili, tamen ili estas al mi ne veraj gepatroj.

– Jam tute mi ne komprenas, kion vi diras.

– Jes, maljunuloj ne volas kompreni la infanojn. Ankaŭ patro kaj patrino ne volas aŭ ne povas kompreni min. Ili nur iradas, venadas, kuradas, laboradas dum la tuta tago, sed ili ne volas paroli kun mi. Neniam ili volas paroladi kun mi. Ili diras, ke ili multe laboras por mi, ili faras ĉion nur por mi.

– Kaj kial vi pensas, ke ne estas vere tiel, kiel ili diras? Ja ili laboras tiom, ke vi havu ĉion.

– Ni havas ĉion; belan domon, belajn vestojn, bonajn manĝaĵojn, tamen por kio, se ĉiam mi estas sola, kaj de neniu mi povas demandi, kial la koro batas, kiel la birdo flugas, de kie la vento venas, kial la arbo kreskas?

– Tamen mi pensas, ke la gepatroj amas vin, kaj ili volas, ke al vi ĉio estu bona.

Ankaŭ ili diras tion, sed mi scias, ke ili volas nur montri al ĉiu, ke ili havas la plej grandan, la plej belan domon, el ĉio la plej bonan, eĉ la plej belan infanon. Tial mi devas porti ĉiam belajn vestojn, kaj rajtas fari nenion, por ke la vestoj restu puraj kaj belaj.

Malgranda amiko, vi ankoraŭ ne povas kompreni, kiu kion faras, kaj kial li aŭ ŝi faras tion. Patro kaj patrino certe tre amas vin, kaj atendas vin hejme. Do, iru rapide al ili… Mi diris al li, ja tion, kion mi volus diri, tion mi ne povis diri. Mi ne povis diri al li: Malgranda amiko, vere bone vi vidas, kaj komprenas tiun ĉi aferon.

Dua parto

14.
Kiam la kuraĝo estis tre grava

Danubo, kara maljuna rivero. Ofte mi promenadas laŭ ĝia bordo, rigardadas la apudbordajn arbojn, kies koloro ŝanĝiĝas en ĉiu parto de la jaro. Mi tre ŝatas tiun ĉi riveron, multaj memoroj ligas min al ĝi, kaj dum promenadoj ofte mi rememoras historiojn, kiuj okazis antaŭ multaj jaroj. Ofte tre interesaj memoroj aperas el la netravidebla ombro de la forgeso.

Kun bela, juna knabino mi sidadis apud grupo de malgrandaj arboj, sur insulo*, kiu estis atingebla tra ponto*. (Nature tiam ankaŭ miaj jaroj estis malpli per kelk-dekoj ol nuntempe.) Ni tre ŝatis tiun belan, trankvilan, silentan lokon, ofte ni restadis tie, kaj multe paroladis.

La loko, kie ni sidis, estis ne tuj apud la akvo, sed iom pli fore. Apud la akvo kondukis mallarĝa vojeto, sed tiu preskaŭ ĉiam estis malplena, ne uzita.

Jam proksimiĝis la fino de la somero, kaj frue komencis vesperiĝi. Ni jam preparis nin por hejmeniri, kiam sur la vojeto aperis tri viroj. Ili tre silente, preskaŭ ŝtele iris unu post la alia. Iliaj vizaĝo kaj vesto tute ne vekis en ni agrablajn sentojn, tial ni restis en silento, kaj esperis, ke ili ne rimarkos, sed preteriros nin.

Sed je nia malfeliĉo okazis male. Kiam ili estis jam proksime al ni, ili haltis, kaj al ni ne aŭdeble inter-paroladis. Poste ili ekiris kontraŭ nin, unu post la alia. Kiam ili alproksimigis nin proksimume je la longo de dek paŝoj, mi rapide ekstaris. Mia dekstra mano estis en la poŝo de la pantalono*. Tiam ili haltis, kaj atendis. Dume mi fikse rigardis en iliajn okulojn.

Feliĉe tuj mi pensis, ke ili opinias, ke en mia mano, en la poŝo estas pistolo*. Tial ili ne kuraĝis veni pli proksimen. Ni staris tiel sen movo, sen parolo unu kontraŭ la alia preskaŭ kvin minutojn. Mi tre atentis, ke mia mano restu en la poŝo. Mi regis min; malgraŭ la timo mi restis trankvila, ja mi bone sciis, ke nur tiamaniere mi povos malhelpi la danĝeron.

Poste la tri uloj silente, kiel ili venis foriris, kaj malaperis sur la apudrivera vojeto. Nature ankaŭ ni tre rapide forlasis la insulon post tiu danĝero.

Sekvonttage en la laborejo mi rakontis al kunlaborantoj kio okazis. Ili ekmiris kaj demandis: Ĉu vi vizitadas tiun insulon? Vi estas plene malsaĝa! Ĉu vi ne sciis, ke tiu insulo estas kaŝejo de malbonuloj, de aĉuloj? Eĉ policistoj ne kuraĝas vespere iri sur tiun insulon! Oni diras, ke se aĉuloj povas kapti tie viron kun virino, la kapon de la viro ili piede disbatas, kaj la virinon per forto ili devigas fari ĉion, kion ili volas. Nu, vere mi ektimis, post kiam mi eksciis, en kiom granda danĝero ni estis.

*
insulo: terpeco, kiun plene ĉirkaŭas akvo
ponto: konstruaĵo super rivero por trairo
pantalono: vesto-speco; malsupra parto de vesto
pistolo: ilo, por senvivigi ion de malproksime
policisto: gardisto de la ordo

15.
Alia loko, alia pensado

Ĉe la aŭtobushaltejo staris viroj kaj virinoj. Post la fino de la labortempo ili volis veturi hejmen. La atendado estis malagrabla, ĉar la vetero estis malbona kun nuboj kaj kun malvarma vento. Eĉ pluvis iom. Jam de longe ne venis buso. Ili ĉiuj maltrankvile rigardis tien, kie aperi ĝi devus, sed la aŭtobuso ne volis veni.

Ankaŭ dika virino staris tie, kaj ŝi estis la plej malkontenta:

– Ne kompreneble, tio estas nekomprenebla, kion ili faras! Oni devus ekirigi pli ofte la busojn! Ili ne zorgas pri nia intereso. Ĉiu volas rapidi hejmen, la familio atendas, la hejma laboro atendas, kaj ni devas stari ĉi tie en la malvarma pluvo!

Ĉiu estis kolera, kaj ĉiu konsentis kun la virino. La komuna malamiko estis la aŭtobuso, kiu ne venis.

Post longa atendado tamen la buso alvenis. Ĝi estis sufiĉe plena, tamen en la mezo estis ankoraŭ liberaj lokoj. Nu ne sidlokoj, sed post la laborfino oni ĝojas, se almenaŭ stari povas en la buso.

Sed en la buso, ĉe la enirejo multaj staris, tial eniri estis malfacile. Tiam antaŭ la pordo denove la dika virino komencis paroli, preskaŭ kriadi:

– Gesinjoroj! Bonvolu iri enen, mi vidas, ke en la mezo estas liberaj lokoj ankoraŭ. Bonvolu liberigi la enirejon! Ĉiu rajtas vojaĝi. Ne deziru, ke ni restu plu en la pluvo. Helpu eniri! Nia komuna intereso estas, ke rapide ĉiu eniru, kaj la buso povu plu veturi!

Ŝia parolo estis efika. Oni liberigis la enirejon, ĉiu povis eniri, kaj la aŭtobuso ekiris. En ĝi ĉiu estis kontenta, ĉiu ĝojis, pro la havo de sufiĉa loko almenaŭ por stari. Eĉ en la mezo restis liberaj lokoj ankoraŭ.

Nia dikulino serĉis bonan lokon por si proksime al la enirejo, kaj kun kontenta vizaĝo ŝi staris tie.

Sed sekvis denove haltejo. Ankaŭ tie kelkaj personoj staris. La aŭtobuso haltis, la pordo malfermiĝis. Tiuj, kiuj staris malsupre en la pluvo, provis eniri, kaj petis lokon por si.

Tamen nia dikulino ne movis sin. Trankvile ŝi staris tiel, kvazaŭ ŝi ne rimarkus, ke ĉefe ŝi malhelpas la eniron. Eĉ kolere ŝi komencis kriadi, kiam maljunulo provis enpremiĝi:

– Ne tuŝu min! Ne premadu min! Kion vi pensas? Mi rajtas stari tie, kie mi volas.

– Sed sinjorino, bonvolu helpi, ke ankaŭ aliaj povu eniri. Ĉiu volas alveni hejmen.

– Tio estas ne mia zorgo! Kial la busoj venas ne pli ofte?! Mi rajtas stari ĉi tie, ja tial mi pagis, kaj mi ne permesas, ke iu ajn premadu kaj puŝadu min!

– Ĉu vi memoras, kion diris tiu ĉi virino nur antaŭ ne longe? Certe. Tiaspecajn personojn oni povas renkonti ne nur en  aŭtobusoj…

16.
Mia unua elpensaĵo

En la komenco de la 40-aj jaroj estis longaj, tre malvarmaj, neĝaj vintroj. Tiutempe mi estis 8‑9 jara. Mi memoras, iun matenon estis tiom alta neĝo, ke ni ne povis iri al la lernejo, ĉar la enirejon de la lernejo tute kovris neĝo, ĝis la supro de la pordo. Por ni, infanoj krom la granda neĝo ankaŭ tio kaŭzis apartan ĝojon.

Nature ankaŭ nian korton kovris alta neĝo. Anstataŭ iri al la lernejo, mi helpis al la patro fari mallarĝajn vojetojn. Ni devis fari tion, ĉar alimaniere diversaj lokoj en la korto estis ne alireblaj. Oni devis porti manĝaĵon al la kokinoj, kaj estis necesa la vojfarado ankaŭ al la strato. Ni faris tiun laboron per laborilo, kies nomo estas „ŝovelilo”. Malgrandaj infanoj ĉiam volonte faras tiaspecajn laborojn.

Post la longa vintro tamen proksimiĝis la printempo. Pro la varmo de la suno, el la neĝo komencis fariĝi akvo. Se la akvo ne povis forflui, estiĝis malgrandaj lagoj sur la vojoj. Forkonduki la akvon mi ne povis, ja ambaŭflanke staris alta muro el neĝo. Tiu lageto nur pligrandiĝis, tial la irado sur la vojeto estis ne ebla. Mi provis forĵetadi la akvon per ŝovelilo, sed mi ne sukcesis, ĉar la akvo ĉiam forfluis de sur la ŝovelilo. Mi pensadis, kiamaniere mi povus malhelpi la forfluon de la akvo?

Fine mi ekhavis ideon, kiu ŝajnis esti bona. En la akvon mi ĵetados neĝon. La neĝo pleniĝos per akvo, kaj kune kun la neĝon kaj akvon mi povos forĵetadi. Pro tiu ideo mi tre ekĝojis, kaj tuj mi komencis ĵetadi neĝon en la akvon. La laboro tute okupis min, krom tiu mi atentis nenion. Mi pensis, ke post kelkaj minutoj la vojeto estos irebla.

Kaj tiam mi ekaŭdis la krion de mia patro de malantaŭ de mia dorso. „Kion vi faras?! La akvo ĉi tie estas tre granda, kaj vi eĉ kreskigas ĝin per enĵetado de neĝo!” Mi provis klarigi kion mi faras, sed la frapo de lia mano jam trafis al mi la vizaĝon. Mi komencis plori, kaj kuris en la domon. Nu, mi ploris ne pro la doloro, kiun kaŭzis la bato, ja tiu bato estis vere ne forta. Prefere doloris al mi tio, ke mi faris ion utilan, tamen anstataŭ bona vorto, mi ricevis baton. Mi ploris pro la maljusteco, kiu trafis min.

Baldaŭ mia patro sekvis min en la domon. Li venis malgaja al mi, kaj diris: „Kara mia fileto, ne koleru, pardonu al mi. Vi pravas. Via ideo estas tre bona, jes, vere tre bona, ankaŭ mi provis ĝin. Tiamaniere rapide mi povis forigi la akvon.”

Mia kara patro, kiel longe li jam ne vivas… Li estis bonkora, tamen lia naturo estis rapidema, ne ĉiam pripensema. Ofte li faris ion sen antaŭa pripenso, kaj poste li suferis, kiam li vidis, kaj akceptis, ke li ne pravas.

Sed tio estis nur la komenco. Kiom da batoj mi jam ricevis en la vivo, kiam mi faris, aŭ volis fari ion bonan, ion utilan

17.
Kiam la bonkoreco kaŭzis malbonon

En malgranda ripozloko staris kelkaj etaj ligno-domoj. Ili estis similaj al tiuj, kiuj en la porinfanaj rakontoj staras en la mezo de granda arbaro, kaj loĝas en ili maljuna avinjo.

Ankaŭ en tiuj domoj loĝis maljunuloj, sed nur dum la varmaj kaj varmetaj monatoj, ĉar varmigiloj ne estis en tiuj domoj. Tie ili ripozis, laboradis ĉirkaŭ la domo, purigis la ĉirkaŭ aĵon, kuiris manĝaĵon, varmigis sin en la sunbrilo, legadis, paroladis. Do, la tempo pasis pace kaj agrable.

Foje alvenis en la ripozlokon malgranda, senmastra kato. Unu el la loĝantoj tuj donis al ĝi manĝaĵojn, ĉar estis videble, ke tiu ĉi eta besto estas laca kaj malsata. Ankaŭ la aliaj loĝantoj komencis fari la samon al la kateto.

Nur unu maljuna, sola-vivanta homo ne zorgis pri la kato, kaj ne permesis, ke ĝi iru en lian domon. La aliaj loĝantoj pensis, ke li estas senkora homo, ĉar li ne ŝatas tiun karan, malgrandan beston.

Sed ili eraris. Li estis ne senkora homo, nur povis antaŭ pensi. Li sciis, ke en la malvarmaj monatoj restos tie ĉi neniu, do neniu povos zorgi pri la kato.

Tamen neniu pensis pri la vintro, ja ankoraŭ estis varma somero. La kateto sentis sin tre bone kaj hejmece en la ripozloko; rapide ĝi kreskis kaj fortiĝis.

Kiam alvenis la malvarmaj pluvaj tagoj, la maljunuloj unu post la alia forlasis la ripozejon. Iliaj filoj aŭ filinoj venis tien per aŭtomobilo por transporti ilin hejmen. La gejunuloj ne havas tempon, ĉiam ili rapidas; do la aĵojn el la domoj rapide pakis en la aŭtojn, kaj kune forveturis.

Ĉu pri la kato iu pensis aŭ ne dum la rapida forveturo, aŭ ĉiu pensis, ke kunportis ĝin la alia, mi ne scias. Sed sekvontjare, printempe, iu el la maljunuloj kiam unuaokaze li malfermis la pordon de sia dometo, sentis la enan aeron tre malagrabla. Baldaŭ li trovis la senvivan, sekan korpon de la kato en la ĉambro. La malfeliĉa besto certe profunde dormis en iu nevidebla loko dum la rapida foriro de la mastroj, tial ĝi restis fermita en la domo. Tie ĝi perdis la vivon en granda sufero pro manko de trinkaĵo kaj manĝaĵo.

18.
Se oni ne scias, kion volas la alia

Sinjoro A ĉiutage veturis per aŭtobuso* al sia laborejo, kiu estis en la urbo. Ĉar la vojaĝo estis longa, por utiligi la tempon, li kunportis libron, kaj dum la veturo li legis. Tiamaniere li povis multe legi, kaj ankaŭ la tempo de la vojaĝo forpasis rapide.

Sed iun matenon ankaŭ lia konatulo, sinjoro B veturis per tiu sama aŭtobuso. Ili jam de longe ne renkontiĝis, tial kun granda ĝojo ili sidiĝis unu apud la alia, kaj paroladis dum la veturo. Sinjoro B rakontis, ke ankaŭ li eklaboris en la sama urbo, tial ankaŭ li veturos ĉiutage per ĉi tiu buso.

Kaj ankaŭ postete okazis tiel. Sinjoro B sidiĝis ĉiutage apud sinjoro A, kaj ili interparoladis. Komence ili povis paroli pri multaj aferoj, sed poste ili nur sidis senvorte, aŭ paroladis nur pri ĉiutagaj, ne interesaj aferoj.

– Kiel vi vivas?

– Dankon, mi vivadas sufiĉe bone.

– Hodiaŭ estas bela vetero.

– Jes, sed morgaŭ eble jam pluvos.

– Ankaŭ mi aŭdis tion en la radio.

– Tamen povas esti, ke ili eraras.

Kaj ĉiutage tio ripetiĝis. En aŭtobuso ne eblas interparoladi pri gravaj aferoj. Por sinjoro A la veturo komencis esti malagrabla. La vojo fariĝis senfine longa, kaj tre dolorigis lin, ke la tempo pasas senutile. Ĉiutage li esperis, ke sinjoro B eble ne alvenos, kaj denove li povos legi. Sed sinjoro B alvenis ĉiutage en la sama tempo, kaj laŭ ŝajne kun ĝojo ili salutis unu la alian, kaj veturis kune, kiel bonaj amikoj.

En la kapo de sinjoro A ĉiam moviĝis la memoroj de la feliĉa tempo, kiam li povis trankvile legadi dum tuta veturo. Ĉiam li pensadis, kion fari? Veturi per alia aŭtobuso ne eblas, ĉar la laborkomenco ne permesis tion. Se li komencus legi, sinjoro B certe ekkolerus. Tion li ne volis. Jam preskaŭ li malamis sinjoron B, tamen dum renkontiĝo ili faris amikan vizaĝon.

Foje okazis, ke iu fremda viro tenis libron en la manoj. Unue sinjoro B rimarkis tion, kaj tuj li demandis sinjoron A:

– Ĉu vi konas tiun libron? Jes, respondis sinjoro A, mi aŭdis pri tiu libro. Ankaŭ mi volas aĉeti ĝin.

– Mi havas tiun libron, ĝi estas kun mi. Se vi volas rigardi ĝin, mi povos montri tiun al vi, – diris sinjoro B, kaj jam donis la libron al sinjoro A.

– Ĉu vi ŝatas legi? Miris sinjoro A.

– Jes, mi tre ŝatas, tial ĉiam mi kunportas libron.

– Ho, ankaŭ mi tre ŝatas, sed mi pensis, ke vi preferas interparoladi, kaj eble vi ekkolerus, se mi komencus legi!

Pro tio ili komencis ridi tiel forte, ke la aliaj, kiuj veturis en la buso ne komprenis kio trafis ilin.

De tiam ĉiutage ili sidiĝis unu apud la alia kun granda ĝojo, kaj legis. Ili interparoladis nur tiam, se ili havis iun vere interesan novaĵon. Eĉ poste ili komencis priparoli la librojn, kiujn ili legis, kaj fariĝis vere bonaj amikoj.

19.
Ne koleru la Sunon

Juna amiko rakontis al mi pri vojaĝo, dum kiu li interkonatiĝis kun bela juna virino, kaj ili estis kune dum du semajnoj. Libere, senzorge ili ĝojis la vivon, la junecon. Ili kune sin banis en la blua maro, kuŝis sur la marbordo en la forta sunbrilo, vizitis belegajn, malnovajn urbojn, manĝis maloftajn, dolĉajn fruktojn, trinkis fajrajn, maljunajn vinojn. Vespere ili iradis sub grandaj arboj en la agrabla mara vento, kaj interparoladis, multe ili interparoladis. La virino estis tre afabla al li, ili bone komprenis unu la alian. Kun la paso de la tempo el tiu kompreno elformiĝis granda amo. La plej granda amo, kiun ili sentis ĝis nun.

– Jes, vere, – li diris – neniam mi povis kredi, ke oni povas esti tiom feliĉa, kia tiam mi estis. Mi sentis tiel, kvazaŭ jam de longe ni estus kune, tamen la tagoj tre rapide flugis. Multfoje mi pensadis, ĉu vere mi estas tiu, kiu ĉi tie estas? Sed poste sekvis la plej granda malfeliĉo, kiun mi travivis en la vivo.

– Kio okazis al vi? Ja tio, kion vi rakontis estis tiom granda feliĉo, pri kiu ne ĉiu povas rememori. Pli belan someran vojaĝon tre malfacile oni povus pripensi.

– Jes, sed kio poste sekvis, estis la plej granda malfeliĉo. En la fino de la vojaĝo ŝi forlasis min por ĉiam. Povas esti, ke neniam plu mi vidos ŝin.

– Nu, tio estas vere malagrabla, sed oni devas scii, ke ĉio, kio havas komencon, certe havos ankaŭ finon. Eĉ la vivo mem.

– Tamen neniam mi povos pardoni al ŝi, kion ŝi faris al mi.

– Kion do ŝi faris? Ŝi donacis al vi grandan feliĉon!

– Jes, sed nur por du semajnoj, poste ŝi forlasis min, kaj puŝis min en profundan malesperon, en profundan malfeliĉon.

– Ĉu ŝi promesis al vi, ke ŝi restos kun vi por ĉiam?

– Ne, ŝi promesis nenion, pri tio ni ne parolis.

– Ĉu ŝi diris al vi ian malbonon ĉe la foriro?

– Ne, ŝi vere bele diris, ke kun mi ĉio estis tre bona, ke ŝi ĉiam rememoros min. Sed nun ŝi devos forlasi min por ĉiam. Kial, – tion ŝi ne volis diri. Antaŭ la foriro eĉ ŝi ploris iom.

– Kion do ŝi kulpis kontraŭ vi?

– Ŝi lasis min sola, kaj post tiu granda feliĉo restis en mi nur granda malpleno. Ŝi vekis en mi grandan esperon, poste ŝi puŝis min en grandan malesperon.

– Tiun esperon nur vi konstruis por vi en viaj pensoj. Pro tio, kion ŝi donis al vi, vi devas esti danka, jes, vi devas esti danka, kaj rajtas senti nek koleron, nek malamon!

– Sed mi pensis…

– Jes, oni preferas pensi nur pri tio, kion oni volas ricevi, kaj oni koleras, se ne ricevas tion. Sed tuj oni forgesas pri tio, kion jam oni ricevis, kaj anstataŭ danko, sentas koleron. Kaj se oni ricevis multon, la kolero fariĝas pli granda.

– Nu, gravas ne kio estis, sed kio estos, ĉu ne?

– Ho, vi junuloj, pensu ĉiam pri tio, se post longa mallumo la Suno por mallonga tempo ekbrilas al vi, kaj poste denove ĝi kaŝas sin malantaŭ nubo. Tiam ne koleru la Sunon! Prefere estu danka al ĝi pro la brilo, pro la varmo, kiun vi ricevis, kaj provu konservi en vi tiun brilon tre longe…

20.
Kiuj havas okulojn, tamen ne vidas

Belega, sunbrila aŭtuna mateno estis. Post la nokta pluvo malvarmeta vento forigis la nubojn, kaj la akvovaporojn el la aero, tial ĝi iĝis nekredeble pura kaj travidebla. La maljuna Danubo ŝajnis malhelblua. Laŭ la rivero staris arboj, arbetoj, kiujn la aŭtuno jam vestis per multkoloraj vestaĵoj.

Trans Danubo altis la montoj de Piliŝ -montaro, kiuj en la purega aero ŝajnis en preskaŭ mane tuŝebla proksimo. Sur la proksimaj montodorsoj la arboj estis videblaj aparte. Ties foliojn la aŭtuno jam riĉe kolorigis. Kaj estis videblaj ankaŭ la foraj, nur tre malofte rimarkeblaj montoj en helblua ombro.

Mi sidis en aŭtobuso kaj veturis al mia laborejo. En la mano mi tenis libron, ĉar dum la veturo mi intencis legi. Tamen la legado ne sukcesis, ĉar mian atenton en ĉiu momento direktis eksteren la belega vidaĵo. Miaj okuloj ne povis satiĝi per tiuj belaĵoj. Kvankam mi veturadis jam pli ol dek jarojn preskaŭ ĉiutage sur la sama vojo, ĉiam mi trovis novajn vidindaĵojn.

Antaŭ mi sidis du knabinoj; junaj, belaj. Ili laŭte interparoladis, tial ankaŭ mi devis, sen mia volo, aŭskulti pri kio ili interŝanĝas pensojn. La blonda* preskaŭ senhalte plendis, la alia kun plena konsento kaj kunsento aŭskultis ŝin.

– Mia amikino somere estis en Italio. Ŝi vidis Venecion, aĉetis belegajn robojn, modajn* aĵojn, kiuj ĉi tie tute ne estas en la vendejoj. Ankaŭ mi volis vojaĝi kun ŝi, sed el tiu ĉi malmulta mono, kiun mi ricevas ĉiumonate pro mia laboro, -aŭ pli ĝuste, pro la vizitado de mia laborejo, mi ne povis kolekti la necesan sumon. Mi petis monon de miaj gepatroj, ili havas multe; tamen ili ne donis. Ili diris, ke la mono estas necesa por la plukonstruo de nia montara ripozdomo. Jam ĝi estas sufiĉe granda, sufiĉe bela, tamen proksime al la nia iu konstruigis pli grandan domon. Nature tion mia patro ne povas preteratenti; ankaŭ li devas plukonstruigi la domon. Sekvontjare li devos aĉeti ankaŭ novan aŭton, ĉar tiu homo, kiu havas la novan domon, havas ankaŭ aŭton, pli multekostan ol li. Mi komprenas mian patron, kvankam mi ne ŝatas loĝi ĉiusabate, ĉiudimanĉe en tiu ripozdomo; tamen mi devas, ja ili diras, ke ili konstruigas ĝin nur por mi. Laŭ mia opinio estus pli bone, se anstataŭ konstruo, la monon ili donus al mi…

Kaj la kompatinda knabino nur plendis, plendis, dume eĉ unuokaze ŝi ne rigardis tra la fenestro. Nenion ŝi vidis el tiuj vidindaĵoj, kiuj min ĝojigis.

Mi ekpensadis; kion ŝi farus se ŝi ricevus tiom da mono, kiom kostas la granda ripozdomo de la patro? Eble ŝi ĉirkaŭ vojaĝus la teron? Sed kial? Kial volas vojaĝi, kiu havas okulojn, tamen vidas nenion? Nur por aĉeti novajn, modajn aĵojn? Nur por aĉetadi, kaj hejme rakonti kaj montri, ke mi estis ĉi tie kaj tie, aĉetis ĉi tiun kaj tiun. Mi tre kompatas tiajn homojn. Estu ili kiom ajn riĉaj, tamen ili estas tre malriĉaj, tre kompatindaj. Ilia vivo estas tre malplena.

*
blonda: flava kolora hararo
modo: kutimo, ĉion havi, ĉion fari, kion riĉuloj havas.

21.
La vojaĝo

Sinjoro Kuti ŝatis vojaĝi. Ofte li vojaĝis en sia propra lando, kaj ankaŭ en aliaj proksimaj landoj. Li vivis sola, sed li havis amikojn, kaj ili ofte vojaĝis kune. Ĝojigis lin tiuj vojaĝoj kun la amikoj; la longaj piediroj en belaj montaraj regionoj. Kunligis ilin la multaj travivaĵoj, la multaj komunaj memoroj, la amo al la bela naturo.

Tamen s-ro Kuti estis ne tute kontenta pri tiuj vojaĝoj. En la profundo de la animo vivis bildoj pri malproksimaj landoj, kiujn ne ĉiu povas viziti. Jam de la infanaĝo interesis lin la bela, malproksima lando, Japanio. En penso ofte li vojaĝis tien, sed li bone sciis, ke tiaspeca vojaĝo estas tiom multekosta, ke por li tiu estas ne atingebla. La mono, kiun li perlaboris, estis sufiĉe por trankvila vivo, por mallongaj vojaĝoj, sed ne por vojaĝo al Japanio.

Foje li legis pri vojaĝo al Japanio, kiu estas ja multekosta, sed ne tiom, kiom kutime tiuj vojaĝoj. Tiu vojaĝo okazas ĉiujare nur unufoje; se oni sufiĉe frue aliĝas, oni povas partopreni ĝin. Lia trankvilo ĉesis. Li komencis kalkuladi. Li prikalkulis, ke se li faros kromlaborojn dum du jaroj, kaj dume vojaĝos nenien, aĉetos nenion krom manĝaĵoj, li povos partopreni tiun vojaĝon. Li decidis la partoprenon.

Post la decido li komencis novan vivon. Li faris kromlaborojn ne nur dum labortagoj, sed eĉ dum festotagoj. Li ne partoprenis plu vojaĝojn kun la amikoj, komencis vivi pli solece, pli malmultekoste ol antaŭe. Li fariĝis laca, tamen la espero pri la granda vojaĝo donis al li forton, por fari la pezan laboron.

Liaj amikoj unue ne sciis, kio okazis al li. Ili serĉis lin, sed neniam ili trovis lin hejme. Ili invitis lin vojaĝi kun ili, kiel antaŭe, sed li ne iris. Fine li eldiris, kion li faras: Li malkovris la deziron; vojaĝi al Japanio. La amikoj ekmiris: Ĉu estas inde dum du jaroj fari ĉion nur por tiu vojaĝo? Ĉu estas inde pro tio forlasi eĉ la amikojn? Li respondis, ke tiu vojaĝo estas tre grava por li, krom ĝi interesas lin nenio.

Poste li renkontiĝis nur malofte kun la amikoj. Ili fariĝis preskaŭ fremdaj por li. Li zorgis nur pri tiu vojaĝo. Tage, nokte li laboris, kaj kiam li havis iom da libera tempo, li legis librojn pri Japanio. Li jam tre bone konis tiun landon.

Proksimiĝis la tempo de la ekveturo. Ĉio estis en ordo, ĉion li preparis zorgeme. Nur unu afero maltrankviligis lin: Li sentis ĉiam pli grandan lacon. Tamen li laboris plu. Sed jam ne longe li povis fari tion. Grave li malsaniĝis kelkajn tagojn antaŭ la ekveturo. La kuracisto diris al li; se li volas plu vivi, kaj denove esti sana, li ne rajtas vojaĝi, eĉ semajnojn li devos kuŝi en lito. La malsanon kaŭzis la trolaciĝo pro la multa laboro.

Li fariĝis tute malgaja kaj senespera. Doloris al li, ke li ne povis atingi la celon. Li nur kuŝis solece, eĉ manĝi li ne deziris. Lia sano anstataŭ boniĝo, prefere pli malboniĝis. Jam eĉ vivi li ne volis.

Iun tagon tamen okazis io. Vizitis lin maljuna amiko, kun kiu iam ofte li vojaĝadis. Li aŭdis, ke sinjoro Kuti estas malsana, tial li venis vidi lin, kaj helpi al li.

Sinjoro Kuti ekĝojis pro la vizito, kaj pro tio, ke la amikoj pensas pri li ankoraŭ . Tamen li nur plendis, plendis.

– Kara amiko, dum la tuta vivo mi pensis pri tiu vojaĝo. Kaj jen, nun antaŭ la celo trafis min la malsano. Kial mi laboris? Kial mi penis? Mi estas tre malfeliĉa.

– Ho, trankviliĝu. Labori per tuta forto por granda celo estas estiminda afero. Sed danĝerigi eĉ la sanon pro forvojaĝo ien ajn, laŭ mia opinio estas ne inde.

– Nu, ĉiu mem scias, kio estas grava por li, kaj kio ne.

– Jes, sed mi jam scias, ke eĉ vojaĝo estas vere bela, se oni estas kune kun amikoj, kun kiuj oni povas komune ĝoji pro la belaj travivaĵoj. Krome, mi scias jam ankaŭ tion, ke estas pli grave; kun kiuj oni estas kune, ol kie oni estas.

– Mi volis vojaĝi kun grupo, ne sola.

En ĉiu malbono estas ankaŭ iom da bono: Pripensu, se dum la vojaĝo trafus vin tiu malsano? Post unu jaro certe vi povos vojaĝi tien. Ja la monon vi jam havas. Se vi sukcesus vojaĝi kun la ĉi jara grupo, jam vi devus sin prepari por la hejmenveturo. Bone ellernu, kaj ĉiam rememoru: Estas pli bone esti antaŭ iu bona afero, ol post ĝi!

22.
Deziro, kiu ŝanĝiĝis

Jam malfrua vespero estis. Ŝi veturis hejmen per la lasta metroo*. En la vagono nur kelkaj personoj estis, sed sufiĉe por tio, ke ŝi ne devu timi. Tamen en ĉiu stacio kelkaj foriris, restis ĉiam malpli da homoj, kaj ŝi devis veturi ĝis la lasta haltejo. Proksime al tiu ŝi loĝis. Malofte ŝi veturis hejmen tiel malfrue, sed nun en la lernejo okazis prezentado de iu historio; apenaŭ ŝi povis atingi la lastan metroon. Fine en la vagono ili restis nur tri: Ŝi, mezaĝa, forta virino, kaj viro, kiu ŝajnis esti 25-30-jara. Li estis mezalta, havis simplan, puran veston, kvankam ne novan; li povis esti laboristo aŭ oficisto. Lia vizaĝo estis nek agrabla, nek malagrabla. Unu el la multaj homoj, precipe ne interesa. Li ŝajnis esti ne danĝera, tamen la ĉeesto de la alia virino trankviligis ŝin. Forte ŝi deziris, ke ankaŭ ŝi veturu ĝis la finhaltejo. Sed ŝia deziro ne realiĝis. Ŝi foriris en la sekva haltejo. Ili restis nur du; ŝi kaj la fremda viro. Kaj ankoraŭ tri haltejoj restis ĝis la lasta. Ili sidis ne proksime unu al la alia, inter ili estis proksimume la longeco de dek metroj*.

Forte ŝi pensadis, kion ŝi faru, se la viro venos al ŝi, kaj alparolos ŝin, aŭ volas fari ion. Ŝi komencis ege timi. Antaŭ kelkaj tagoj ŝi legis, ke iu viro per forto devigis virinon „ami” lin. Kiu povas scii, eble ĝuste li estis tiu? Eĉ pensi pri tio estas terura.

Tiam la viro stariĝis kaj ekiris al ŝi. Ŝi timegis, deziris kaŝi sin ie, sed kie? Ŝi premis sin al la benko, kaj faris tiel, kvazaŭ ŝi ne rimarkus la proksimiĝon de la viro. La viro haltis antaŭ ŝi, kaj amike salutis ŝin:

– Bonan vesperon; kara fraŭlino. Ĉu vi scias, ke la aŭtobuso n-ro 98 iradas ankoraŭ tiel malfrue?

Lia voĉo estis agrabla, liaj okuloj kuraĝige brilis. La timego de la knabino dum momento forflugis. Kun afabla rideto ŝi respondis:

– Jes, la lasta ekiros post dek minutoj.

– Mi tre dankas al vi fraŭlino, – li respondis afable; iom klinis sin, poste reiris al la loko, kie antaŭe li sidis.

Pro la rapida foriro de la viro la knabino sentis sin malkontenta. Kial li foriris? Kial li ne restis ĉi tie? Kial li ne komencis paroladi? Ĉu mi estas tiel malbela, ke mi ne povis veki en li interesiĝon? Tio estas ne vero. Mi bone scias, ke mi estas ne belulino, tamen la viroj rimarkas min. Kial li forlasis min tiel rapide? Mi respondis al li kun amikeca rideto! Ĉion malbonan ŝi jam pensis pri tiu senkulpa viro. Ŝi ne rigardis al li, kaj jam preskaŭ malamis lin.

En la finhaltejo, la viro afable kapsalutis ŝin antaŭ la foriro. Ŝi faris tiel, kvazaŭ ne rimarkus tion. Kolere, rapide ŝi foriris tra la alia pordo.

*
metroo: subtera vagonaro
metro: unuo por longomezuro

23.
Ĉiam pli supren!

La historio pri Adamo, Eva, pri la pomo* kaj serpento* okazis tute alie ol kiel vi scias tion. Laŭ tio, pro la konsilo de la serpento, Eva prenis pomon de sur tiu malpermesita arbo, kaj donis el ĝi al Adamo. Nu, tio okazis alimaniere.

Kredu al mi. Kiam mi vojaĝis en iu fora orienta* lando, mi trovis en tre malnova biblioteko* tre malnovan libron, kaj en ĝi estis tiu historio, sed tute ne tiel, kiel antaŭe ankaŭ mi sciis.

La maljunulo rigardis je la mirantaj, ne kredantaj vizaĝoj de la aŭskultantoj, kiuj sidis ĉirkaŭ li, kaj daŭrigis: En tiu malnova libro tre malfacile legeble, tamen kompreneble estis priskribita la vera historio de tiu afero. Nu jen, mi rakontos al vi:

Tiu pomarbo, kies fruktojn Dio malpermesis manĝi al homoj, estis altega. Ĝia supro preskaŭ malaperis inter la nuboj. Eĉ la malsupraj branĉoj* estis sufiĉe alte, nur jam pro tio Eva ne povis preni el la pomoj. Fari tion vere la serpento kuraĝigis ilin, tamen ne Eva, sed Adamo prenis el la pomoj. Li devis grimpi sur la arbon, nur tiel li povis atingi la fruktojn.

Unue li manĝis peceton el la pomo, kiun li prenis de sur la arbo. Sed tiu pomo ne plaĉis al li, li opiniis ĝin ne dolĉa, sed acida* kaj acerba*. Li forĵetis la pomon, kaj kolere diris al la serpento: Nu, vi donis al mi vere malbonan konsilon. Tiu ĉi pomo estas tute ne bona!

Trankviliĝu, kaj ne perdu la esperon, – respondis la serpento. La pomo iĝos dolĉa pro la radioj de la suno. Tie malsupre la sunradioj ne atingas la fruktojn, do ili ne povas esti dolĉaj. Grimpu pli supren, kaj prenu alian pomon. Adamo faris, kion la serpento diris, sed ankaŭ la sekvinta pomo, kiun li provis, estis simila al la unua.

Li koleriĝis, kaj tuj komencis grimpi malsupren. Sed tiam kaj la serpento, kaj Eva samtempe komencis kriadi: „Ne grimpu malsupren! Ja vi nur post malfacila grimpado povis atingi tian altecon. Ne revenu! Certe vi devos grimpi jam nur iomete pli supren, kaj trovos* dolĉajn pomojn. Grimpu plu, kaj provu!”

Kion fari? Adamo grimpis plu, pli supren. Denove li prenis novan pomon, kaj manĝis peceton. Ĉar li jam estis laca, estis varme, li deziris trinki, la iom acidan pomon li jam opiniis bona, kaj finmanĝis ĝin.

„Nu kio? – kriis Eva. Ĉu vi trovis dolĉajn pomojn, manĝas ilin, kaj al mi vi ne donas? Faligu ankaŭ al mi!” Adamo faligis belan, ruĝan pomon al Eva. Ŝi komencis manĝi ĝin, sed tuj ĉesis, kaj faris malagrablan vizaĝon. – Ja ŝi ne grimpis sur arbon, kaj en la ombro de la arbo ne sentis varmon kaj trinkemon. „Ĉu vi ne rimarkis, ke ankaŭ tiu ĉi pomo estas acida?” Rimarkigis ŝi kolere. „Ne, laŭ mi tiu ĉi jam estas tute bona!” – „Ĉu bona? Tiu ĉi?! Faligu ankaŭ al la serpento, provu ankaŭ ĝi!” La serpento manĝis peceton, kaj nature samopiniis kun Eva. „Jen, ankaŭ laŭ la serpento tiu ĉi pomo estas ne dolĉa. Grimpu pli supren, kaj tie certe vi trovos pomojn, vere dolĉajn!” Sed Adamo decide respondis: „Tiu ĉi pomo jam estas bona! Se ĝi ne plaĉas al vi, ne manĝu! Mi ne grimpos pli supren!”

„Ĉu vi estas malforta, laca, aŭ vi ne havas kuraĝon por grimpi pli supren?” Demandis mokvoĉe Eva. Ankaŭ la serpento rapidis por helpi al ŝi: „Ĉu vi ne komprenas, ke tiu ĉi pomo ne plaĉas al via virino? Tiel kara kaj bela virino estas inda je tio, ke vi kontentigu ŝian deziron! Se vi ne faros tion, ne miru, se poste ŝi jam ne amos vin!”

Post tiuj paroloj kion povis fari la malfeliĉa Adamo? Li grimpis pli supren, kvankam la grimpado iĝis ĉiam pli malfacila, ĉiam pli danĝera, ĉiam pli laciga. Dume li faligadis pomojn al Eva. Sed ŝi estis ne kontenta. Adamo jam ne povis malsupren grimpi, nur grimpis pli supren, kvankam la grimpado jam estis tre malfacila; la branĉoj ĉiam estis malpli dikaj kaj malpli fortaj. Li timante, sen espero grimpis pli supren. Jam li ne esperis, ke li trovos pomon, pri kiu Eva estus kontenta, estu ĝi ia ajn. Ĉirkaŭ Eva jam estis malgrandaj montoj el la forĵetitaj, nemanĝitaj pomoj. Tamen li nur grimpis, povas esti, ke eĉ nun li grimpas pli supren, ĉiam pli supren.

Kaj Eva? Ŝi staras apud la arbo, kaj malkontente kriadas al Adamo, ke li grimpu pli supren, kaj faligu al ŝi pli novajn pomojn…

Ho, mi jam komprenas! Ekkriis unu el la aŭskultantoj. „Tio estas la puno* fare de Dio pro la malobeo* de la homo!”

*
acida, acerba: La nematura frukto estas ne dolĉa, sed acida, acerba.
biblioteko: Granda ejo kun multaj libroj.
Branĉoj: Supraj partoj de arboj.
grimpi: Malfacile iri supren, uzante manojn kaj pied-ojn.
obei: Fari tion, kion iu ordonis.
oriento: Direkto de la leviĝo de la Suno
pomo: Ruĝa, dolĉa frukto de pomarbo.
puno: Kiu sekvas post malbonfaro.
serpento: Longa, maldika besto, sen piedoj.
trovi: Se oni ekvidas, kion serĉas.

24.
Unue ĉiam estu homo!

La aŭto* komencis pli malrapide iri sur la vojo, kiu kondukis sur la monto. Certe la motoro* varmiĝas , pensis sinjoro Vero, ja hejme, en Hungario ĝi ne iradas sur tiel altajn montojn. Sed baldaŭ ni atingos la supron, kaj tie iom ripozos kaj mi, kaj la motoro. Tie li trovis lokon apud la vojo por halti. Li haltigis nur la aŭton, la motoron ne, ĝi malvarmiĝos pli rapide, se malrapide turniĝas. Li sidis en la aŭ to, kaj rigardis antaŭen. El tiu ĉi loko li povis longe trarigardi la vojon, kiu estis antaŭ li. La vojo estis preskaŭ malplena, nur unu homo estis videbla, en la foro, kiu proksimiĝis per biciklo*.

Nun de malantaŭe estis aŭdebla bruo de aŭto, kiu baldaŭ preteriris lin. Kaj preskaŭ samtempe aperis ankaŭ alia aŭto, en la direkto de la biciklanto, kiu proksimiĝis al li. Se ili ambaŭ veturos plu per la sama rapideco, ili renkontiĝos ĝuste ĉe la biciklo, li pensis. Kaj malfeliĉe, vere okazis tiel. La aŭto, kiu veturis en la sama direkto, kiel la biciklo, ne malgrandigis la rapidecon, tial ĝi devis tre proksime pasi al la biciklo, eĉ iom ĝi puŝis ĝin. La homo falis de sur la biciklo sur la teron. La alia aŭto rapide foriris, kiu kondukis ĝin, rimarkis nenion. Sed kiu kaŭzis la malbonon, baldaŭ haltis. Homo elvenis, kaj rapidis reen al la alia, kiu kuŝis sur la tero. Li klinis sin al tiu, mane tuŝis al li la vizaĝon, poste prenis la manon, sed tuj li leviĝis, kuris al la aŭto, kaj tre rapide volis forveturi.

Sinjoro Vero vidis ĉion, eĉ tion, ke ankaŭ tiu aŭto estas hungara. Li ekirigis la aŭton, kaj rapidis por helpi. Sed granda kolero vekiĝis en li, kiam li vidis, ke tiu malbonulo volas veturi plu sen helpodono. Rapide li turnis krucdirekte sian aŭton sur la vojo, tiamaniere li malhelpis la foriron de la alia aŭto.

Ĝi proksimiĝis rapide, – tre bela, nova, multekosta aŭto ĝi estis,- kaj haltis antaŭ la krucdirekta aŭto de sinjoro Vero.

– Tuj forportu el antaŭ mi tiun malpuregan, maljunegan, trouzitan veturilon, kaj lasu min veturi plu! Kriis la kondukanto.

Sinjoro Vero forlasis sian aŭton, kaj stariĝis antaŭ la fremdulo.

– Kion vi volas? Ĉu vi volas tutsimple foriri, post kiam per aŭto vi trafis tiun homon?!

Sinjoro Vero estis alta, fortika homo. Kiam la alia vidis tion, li komencis paroli pli mallaŭte.

– Sian morton li mem kaŭzis. Li ne donis al mi sufiĉan lokon; povas esti, ke tro multe li trinkis.

– Bele, se iu ne donas al vi lokon tuj, simple vi piedpuŝas, piedpremas lin?! Ĉu estas certe, ke tiu homo jam mortis*?

– Jes, mi kontrolis tion. Do permesu, ke ni foriru; al neniu estus utile, se ni restus ĉi tie. Redoni la vivon mi ne povos al li.

– Do vi ĉesigis la vivon de iu alia homo, poste tute trankvile vi volas veturi plu?

– Ne tute trankvile, sed ĉar ankaŭ vi estas hungara, tial vi devos helpi al mi fini tiun malagrablan aferon, kaj silenti, kvazaŭ vi vidus nenion.

– Ne diru al mi, kion mi devos fari! Unue, mi estas homo. Due, mi deziras vivi homan vivon. Trie, mi ŝatus fari ĉion home al ĉiuj aliaj homoj, ne rigardante, ke al kiu nacio ili apartenas. Nur poste mi estas hungaro, ĉeĥo, aŭ alia naciano, kia tute hazarde mi naskiĝis.

– Krome, vi ne diru al mi, ke vi estas hungaro. Vi nur parolas hungarlingve, sed vi estas, malpurega porko!

– Mi petegas vin, ne estu al mi tiel malbona. Volonte mi pagos al vi, kiom vi volas, se vi helpos kaj silentos.

– Bone mi vidis, ke vi estas malpurega porko. Alvenis jam la tempo, ke vi ellernu, ke per via malpurega mono ne ĉiu kaj ne ĉio estas aĉetebla!

Post kiam li aŭdis la decidajn vortojn de sinjoro Vero, li kuris al la aŭto, kaj vokis el ĝi tre belan, junan virinon, kiu povus esti sia filino, tamen certe ŝi estis ne tia.

– Mi petegas vin, estu iom pardonema. Ankaŭ vi scias, ke la malbono okazis sen nia intenco. Tiaspeca afero povas okazi al iu ajn. Helpu al ni, mi promesas, ke mi estos ne maldanka. Vi rajtas deziri de mi ion ajn, mi faros, kion vi volas!

Sed en tiu momento estis aŭdebla bruo de motoro, kaj aperis du motorcikloj* en la direkto de la biciklo. Ili rapide proksimiĝis. Unu el ili haltis ĉe la homo, kiu kuŝis sur la tero, la alia veturis plu.

Kiam la viro kaj virino ekvidis tion, tuj ili komencis kuregi tra la herbejo al arbaro. Sinjoro Vero rigardis la homon, kiu kuŝis sur la tero, kaj tiun, kiu estis apud li. Iom li movetis lin, poste helpis al li eksidi, poste stariĝi.

Sinjoro Vero sentis grandan ĝojon, kiam li vidis, ke la homo, kiun li pensis, mortinta, jam iradas, kaj paroladas kun la alia.

*
aŭto: veturilo movanta sen forto de vivulo
biciklo: veturilo kun du radoj, kaj movas ĝin homo
morto: fino de la vivo
motoro: ilo, por movi ion sen vivanta forto
motor-ciklo: forta biciklo, kiun movas motoro

25.
La pano

Kiam mi estis infano, nia familio vivis en malgranda vilaĝo. En tiu tempo, oni ne vendis panon en malgrandaj vilaĝoj. Ĉiu familio faris tiujn hejme por si mem.

Ankaŭ mia patrino mem faris panojn en ĉiu semajno. Tio estis granda, longa laboro, preskaŭ la tuta tago – de mateno ĝis posttagmezo – estis bezonata. Se mi bone memoras, tri grandajn kaj unu malgrandan panojn ŝi faris en la sama tempo. Tamen, la tagoj, kiam mia patrino faris panojn, estis preskaŭ festotagoj. Ni infanoj tre atendis ĉiam la freŝan panon, kaj kun granda plezuro ni manĝis pecojn el la ankoraŭ iom varmeta, mola pano. Kaj ni manĝis la samtempe faritajn panojn dum tuta semajno, ĝis kiam ili estis tute formanĝitaj. Tiutempe pano-restaĵo estis ne forĵetita; ĉiu estimis la panon, kiel ĉefan manĝaĵon de la homaro.

Infanoj, kiuj vivis en vilaĝoj vidis, sciis, ke produkti grenon, el ĝi farigi farunon*, kaj el la faruno fari panon, estas peza, granda, sed tre necesa laboro. Ja la pano, kiun oni produktis per tiu granda laboro, estas la ĉefa rimedo por la vivo; en pluraj lokoj vivo kaj pano estis preskaŭ la sama vorto.

Tra jarmiloj la pano estis la ĉefa afero, ĝia produkto estis la ĉefa laboro. Ankaŭ en la malnova preĝo la homoj ĉiutage petis la Ĉielan Patron tiel: „Panon nian ĉiutagan donu al ni hodiaŭ .”

Ni, kiuj transvivis la militajn jarojn, memoras, ke estis tagoj, kiam eĉ seka pano ne troviĝis* por manĝi. Tial ni bone komprenas, kial la homoj laboris kaj preĝis dum jarmiloj por la pano. Feliĉe en Eŭropo kaj en aliaj partoj de la mondo infanoj, gejunuloj ne scias, kia estas la la vivo sen pano, kia estas la malsato. Tial la panon ili rigardas, kiel ordinaran aĵon; se ĝi estas ne tute freŝa, ili simple forĵetas ĝin. Mia koro doloras, se mi vidas tion.

En iuj landoj oni produktas tiel multe da greno, ke ĉiujn oni ne bezonas por pano. Eĉ vendi ili ne povas ĝin por multe da mono, tial ili pensadas, kiamaniere ili povus fari anstataŭ benzino trinkaĵon por aŭtomobiloj el greno! Nuntempe, kiam ankoraŭ multaj malsatas, eĉ perdas la vivon pro malsato en multaj lokoj sur la tero, mi opinias granda kulpo uzi la grenon ne por fari panon por malsataj homoj, sed doni ĝin al aŭtoj!

*
troviĝi: io estas ie
faruno: aro de malgrandaj eroj el greno

Vortoj, kiuj ne estas inter la plej oftaj 700

acerba; acida: Tia estas la nematura frukto.
akcidento: Malbono, kiun oni ne atendas.
aŭto: Veturilo por 4-5 personoj.
aŭtobuso: Veturilo por multaj personoj.
biblioteko: Granda ejo kun multaj libroj.
biciklo: Veturilo kun du radoj, movas ĝin homo.
blonda: Flav-kolora hararo.
branĉoj: Supraj partoj de arboj.
faruno: Aro de malgrandaj eroj de greno.
grimpi: Malfacile iri supren, uzante manojn kaj piedojn.
insulo: Terpeco, kiun plene ĉirkaŭas akvo.
kuniklo: Malgranda dombesto, kun longaj oreloj.
lipharoj: Haroj super la buŝo.
metro: Unuo por longeco-mezuro.
metroo: Subtera vagonaro.
modo: Kutimo; ĉion havi, ĉion fari, kiun riĉuloj havas, faras.
mortinta: Ne vivanta.
motoro: Ilo por movi ion sen forto de vivanta estaĵo.
obei: Fari tion, kion iu ordonis.
okcidento: Kie la suno malleviĝas.
pantalono: Vesto-peco; malsupra parto de la vesto.
Pasko: Festotago, kiam la gepatroj donas al infanoj kunikloformajn dolĉaĵojn.
paŝo: Sin movo per piedoj.
pistolo: Batalilo, por senvivigi iun/ion de malproksimo.
pomo: Ruĝa, dolĉa frukto de pomarbo.
poplo: Alta arbo, ĉefe ili staras unu apud la alia apud vojoj.
puno: Kiu sekvas post malbonfaro.
radiko: Subtera parto de arbo.
serpento: Longa, maldika besto, sen piedoj.
teksaĵo: El kio oni faras vestojn.
trovi: Ekvidi kion oni serĉas.
troviĝi: Io estas ie.