La botelo kaj aliaj noveloj

 János Sárközi

 1983

ENHAVO

  1. Ne nur libroj…
  2. La botelo
  3. Tamen la suno denove brilas
  4. Reciproka rekompenco
  5. La nebridebla malsato
  6. La nova seruro
  7. La varmo
  8. La pacigo de malamikoj
  9. La kremdensaĵo
  10. Inundoj
  11. Humuraĵoj en la kuracado
  12. Unuflanka konvesacio

Anstataŭ enkonduko

1.
Ne nur libroj…

„Habent sua fata libelli.” (Libroj havas sian sorton.), diris la malnovaj latinoj. Tamen ne nur libroj, sed ankaŭ manuskriptoj havas sian sorton. Tion pruvas la sekva malgranda historio.

Antaŭ la budapeŝta UEA Kongreso -1983 – do en la komenco de la okdekaj jaroj, mi ekverkis novelojn, rakontojn. Sed ili estis nur provadoj por skribotabla tirkesto. Tute mi ne pensis pri aperigo. Tamen antaŭ la limdato por la akcepto de literaturaj konkursaĵoj, mi ekhavis emon, taksigi la valoron de miaj skribaĵoj.

Iom mi poluris mian facilan, poramuzan rakonton „Reciproka rekom-penco”, poste mi serĉis inter miaj skizoj ankaŭ pli seriozteman. Tiu estis „La botelo”, kun kontraŭalkoholisma temo. Post la prilaboro, laŭ la reguloj, en ĝusta tempo mi sendis ambaŭ novelojn al la respondeculo de la Belartaj Konkursoj.

Malgraŭ ke dum la kongreso mi estis helpanto, tamen mi sukcesis havi libertempon, kaj partopreni la anoncon de la rezultoj de la Belartaj Konkursoj. La prezidanto konigis la oficialaĵojn, statistikon pri la alvenintaj verkoj, kaj la nomojn de la gajnintoj en diversaj branĉoj. Mia nomo estis ne menciita, eĉ ne tio, ke el Hungario alvenis kontribuaĵo al la proza branĉo. Ne gravas, mi pensis, ja mi ne sopiris je literaturaj laŭroj. Tamen la afero ŝajnis al mi iom stranga.

Pasis preskaŭ jaro, kaj mi trovis leteron en mia poŝtkesto, kiu alvenis rekte de William Auld. Mia surprizo estis tiel granda, kiel tiu povus esti de vilaĝa pastro, kiu ricevus leteron de la Roma Papo. Ja Auld estas mondfamulo, ĉefkorifeo de la Esperanta literaturo. Mia surprizo plu kreskis, kiam mi legis, ke mia novelo, la „Reciproka rekompenco” plaĉas al li, kaj li volas aperigi ĝin en la magazino MONATO, kaj al tio li petas mian konsenton. Krome li skribis, ke volonte li le.gus de mi ankaŭ aliajn skribaĵojn. Mi tre ekĝojis, kaj tuj respondis; nature mi konsentas la aperigon. Samtempe mi demandis lin pri la sorto de mia alia novelo, kiun mi sendis al la konkurso. Baldaŭ denove mi ricevis leteron de li, en kiu malgaje li informis min, ke la mondfama revuo MONATO pro financaj aferoj ne plu aperos, do mia novelo ne povos aperi en ĝi, sed se mi konsentos tion, kune kun la alia novelo mia, ĝi estos aperigita en literatura revuo FONTO, en Brazilo. Krome li skribis, ke por tiu revuo volonte li akceptos de mi ankaŭ aliajn rakontojn. Mi estis malgaja pro la ĉeso de MONATO, tamen la aperigo de miaj noveloj iom konsolis min, kaj tuj mi respondis, ke volonte mi konsentas la aperigon.

Feliĉe MONATO sukcesis travivi la krizon, tamen miaj noveloj aperis en FONTO. (Pri tio mi povis akiri informon en la biblioteko de s-ano Fajszi. Bedaŭrinde, escepte kelkajn estimindajn esceptojn, en Esperantio sendo de aŭtora ekzemplero aŭ almenaŭ informo pri ies aperigo okazas nur malofte.)

Tiu literatura sukceso instigis min je verkado, kaj kelkaj rakontoj miaj aperis en FONTO. Inter ili ankaŭ „Tamen la suno denove brilas”, kiun eĉ nun mi opinias mia plej valora skribaĵo. S-ro Auld estis tiel afabla, ke li sendis al mi kelkajn numerojn de FONTO kun miaj rakontoj.

Pasis longa tempo. Iam s-ano Fajszi telefonis al mi, ke je la centjara datreveno de la naskiĝo de Esperanto aperos prestiĝa proza antologio. La redaktoro, Reto Rossetti intencas aperigi en ĝi mian novelon „Tamen la suno denove brilas”, kaj al tio li petas mian skriban konsenton kaj mallongan aŭtobiografion.

Granda ĝojo kaj surprizo tio estis al mi, ja laŭ la informo de s-ano Fajszi, la antologio enhavos la plej valorajn prozaĵojn, aperintajn en la pasintaj cent jaroj. Tuj mi sendis la petitajn konsenton kaj aŭtobiografion.

Poste pasis la jubilea jaro, sed la antologio ne aperis. Mi demandis s-anon Fajszi, kio okazis? Li respondis, ke li sendis plurajn materialojn por la antologio, sed oni diras, ke s-ro Rossetti malsaniĝis, kaj li ne scias, kiu transprenis la laboron.

Foje mi ricevis telegramon de la Hungaria Esperanto Asocio: Estus tre urĝa laboro, korekto de iu antologio, ĉu mi povus partopreni en ĝi? Se jes, tuj mi veturu al Budapeŝto, al la Eldona Oficejo de HEA, ĉar nur persone mi ricevos la materialon. Tie la sekretariino transdonis al mi dikan dosieron, kaj diris, ke tre rapide mi devos labori, poste la korektitan materialon reenporti, tiam mi ricevos novan pakaĵon.

Kun enigma rideto ŝi diris, ke la antologio enhavos novelon ankaŭ de mi, sed tiun korektos iu alia. Mi korektis kaj transdonis ankaŭ la duan pakaĵon. Baldaŭ mi ricevis la honorarion. Pro la urĝeco de la korekto mi esperis, ke la libro rapide aperos. Tamen mi eraris.

Pasis longa tempo, kaj foje vizitinte la librovendejon de HEA, sur la breto mi rimarkis novan, belaspektan, duvoluman, multekostan libron. Mi estis informita, ke tiu estas proza antologio, antaŭ nelonge ĝi aperis, kun la titolo TREZORO.

Ho, fine, post tiom da tempo tamen ĝi aperis, mi ekĝojis, kaj komencis foliumadi ĝin. Mi trovis mian novelon, sed ne la konsentitan „Tamen la suno denove brilas”, sed la „Reciprokan rekompencon”, kiu tiutempe en la Belarta Konkurso eĉ menciita ne estis.

HEA= Hungaria Esperanto Asocio
UEA= Universala Esperanto Asoco

2.
La botelo

Panjo, mia piedo malvarmiĝas, rigardu, la ŝtrumpo estas malseka. Tiu ĉi ŝuo jam ne retenas la akvon. Somere vi diris, ke antaŭ la alveno de la aŭtuno vi aĉetos por mi novajn ŝuojn.

Tiel la malgranda Steĉjo plendas al sia patrino. La patrino, antaŭ kelkaj jaroj bela, juna virino, amare aŭskultas la lamenton de sia filo. Ĉirkaŭ ŝiaj grandaj, brunaj okuloj la maldormaj noktoj desegnis malhelan kadron, sur ŝia frunto la zorgoj gravuris sulkojn. Ŝi prenas en la manon la malgrandan piedon, kaj provas varmigi ĝin. Vere, la filo pravas. Nepre li bezonas novajn ŝuojn, ja alvenis la aŭtuno kun multaj pluvaj tagoj. La filo ne povos frekventi la lernejon en tiuj malnovaj, trouzitaj ŝuoj. Sed ŝi estas senhelpa, povas fari nenion. Nutri tri homojn, per sia malgranda enspezo, estas tre malfacile. Ŝia edzo jam duonjaron ne donis monon. Kion li perlaboras, tuj li portas al la drinkejo, kaj lasas tie.

– Kara mia, – diris la panjo preskaŭ plorante, – vi pravas. Vere mi promesis novajn ŝuojn al vi. Sed komprenu, mi ne povis. Mi petis monon de via patro, sed ankaŭ li ne havis.

– Ne havis, ne havis. Kion li havas, tuj li fordrinkas. De tiu drinkemulo vi ne atendu monon.

– Vi ne rajtas paroli tiel pri via patro. Kia ajn, tamen li estas via patro. Li estis ne ĉiam tia, kaj eble ŝanĝiĝos. Memoru, printempe li aĉetis al vi biciklon je via oka naskiĝtago.

– Jes, li aĉetis, sed ĝi daŭris nur du monatojn, tiam ĝi difektiĝis, patro forportis ĝin por riparigi, sed de tiam li ne portis hejmen ĝin. Certe li jam fordrinkis tiun biciklon.

– Eble hodiaŭ li hejmenportos monon; mi petos de li por aĉeti ŝuojn.

Tion ŝi diris al la infano, kvankam ŝi mem bone sciis, ke monon de sia edzo ŝi ne povas esperi. Kiomfoje ŝi petegis lin, ke almenaŭ parton de lia salajro li transdonu, por aĉeti la necesajn aĵojn por la infano kaj por la dommastrumado. Kiam malofte, li estis sobra, tion li promesis, sed tiam la kaŭzo de la sobreco estis la manko de la mono. Se li havas, tiam ne eblas paroli kun li. Tiam. la respondo ĉiam estis hurlado, foje pugnobatoj. ŝi jam tre timis, prefere entreprenis kromlaborojn, kaj provis zorgi pri ĉio mem.

Sed jam elĉerpiĝis la forto. Nun ŝi ricevos salajron nur post tri tagoj, kaj jam apenaŭ havis monon por aĉeti manĝaĵojn. Eble por tiuj ĉi tri tagoj ĝi estos sufiĉa, se ŝi tre ŝparos. Post la ricevo de la salajro tuj ŝi devos aĉeti almenaŭ ŝuojn por la infano. Sed la ŝuoj estas tre multekostaj, kaj ankoraŭ ili ne havas karbon por la vintra hejtado. Kimaniere ŝi povos solvi ankaŭ tiun problemon? Neniun esperon ŝi havis.

Tamen ŝi petos monon de sia edzo, ŝi decidis. Sed jam pro la penso kaptis ŝin denove frostotremo. Kontraŭ tiu kruela, fortika viro ŝi povas fari nenion.

Multaj jam proponis, ke ŝi eksedziniĝu. Nepre, la plej bona estus tio. Fari tion tamen ne eblas. Ja la domo, kie ŝi loĝas, apartenas al ŝia edzo. Li heredis ĝin de sia patro. Ŝi devus forlasi la domon, ja resti ĉi tie, kiel eksedzino, estus pli terure. La situacio estus pli malbona, se entute tio ankoraŭ eblas. Sed kien iri? Dum la tuta vivo ŝi ne povus ŝpari tiom da mono, kiom estus sufiĉa por aĉeti propran loĝejon. Propra loĝejo… kia bela sonĝo, – kie ŝi povus vivi duope kune kun la filo. Por la subteno de tia malgranda familio ŝia salajro estus sufiĉa. Ŝi povus kalkuli, ŝi povus plani, por ke tiu estu sufiĉa por ĉiu necesaĵo.

Sed vivi nur kun la filo, ĉu tio estus kontentiga por ŝi? Post dek jaroj tiu filo fariĝos memstara. Eble troviĝus viro kun kiu ŝi povus bone vivi? Eble troviĝus, sed la spertoj pri la lastaj jaroj estingis en ŝi ĉiun iluzion rilate al viroj. Iam, antaŭ dek jaroj ankaŭ sia edzo estis alia, – almenaŭ ŝi pensis tiel, – malgraŭ la anticipaj avertoj. Ho, kiel ŝi amis lin, kiel ŝi admiris lian forton, lian kuraĝon, eĉ la krueleco imponis al ŝi; ŝi opiniis ĝin tre vireca. Multaj forlasitaj knabinoj ploris pro li tiutempe. Jam tiam ŝi sciis, ke li estas kruela al virinoj. Tio tamen tre imponis al ŝi, kaj ŝi estis fiera, ke ĝuste ŝin elektis kiel edzinon tiu belaspekta, fortika, aplomba fraŭlo. Multe ŝi suferis apud li, sed la ĉiam revenanta korpa deziro, kaj ties perfekta plenumigo forte ligis ŝin al li. Ŝia amo estis stranga miksaĵo de konstanta timo, – parte, ke ebe ŝi perdos lin, parte pro la krueleco, – kaj post tiuj streĉigaj timoj la malstreĉiĝoj inter liaj brakoj.

Anima kontakto inter ili preskaŭ ne ekzistis. Tutsimple ili ne havis pri kio paroli. Mankon pro tio longe ŝi ne sentis, kaj ne povis imagi, ke inter viro kaj virino eblas tia. Foje eklaboris en la vilaĝo juna librotenisto, kun kiu pro oficialaj kialoj ofte ŝi devis esti kune kaj paroladi. Poste ili paroladis jam ankaŭ pri privataj aferoj, pri pensoj, pri sentoj, antaŭe neniam eldiritaj. Ĉiam ŝi estis tre feliĉa, kiam ŝi povis esti kune kun li, kaj paroladi. Sed alio ne okazis. Ŝia edzo tre rapide rimarkis, ke ili volonte estas kune. Li fariĝis ĵaluza. Multajn batojn ŝi devis suferi pro tiu senkulpa rilato. Jam ŝi hontas, sed tiutempe malgraŭ la doloro, ŝi opiniis tiun kruelecon signo de la edza amo, kaj plorante ĝojis tiun traktadon. Sed ŝia amiko devis rapide forlasi la vilaĝon pro la minacoj de la kruela edzo.

Ekde tiu tempo la konduto de ŝia edzo fariĝis pli kruela. Kvankam ankaŭ antaŭe li drinkadis porokaze, sed tion ŝi ne riproĉis, ja en la vilaĝo oni ne taksis vera viro tiun, kiu ne drinkis. Eĉ ŝi estis fiera, pro lia fama trinkokapablo. Ekde tiam la drinkadoj fariĝis pli oftaj, poste regulaj. Ĉiuvespere ŝi atendis lin kun granda angoro; kun timtremo, kaj eĉ si mem ne sciis kion ŝi timis prefere, ĉu tion, ke li ne venos hejmen, aŭ kio okazos se li hejmenvenos ebria. Sekrete ankoraŭ ŝi esperis, ke foje tamen li ĉesos drinkadi, kaj la rilato inter ili pliboniĝos.

Nun ŝi ekaŭdis la frapbruon de la ĝardenpordo. Li venas, sed kio okazos? La pordo frap-malfermiĝas, la viro ŝanceliĝante enpaŝas. Sen saluto li ĵetas sin sur seĝon, kaj rigardas antaŭ sin kun konfuzaj okuloj. Obtuze li ekmurmuras:

Tiu aĉa porko, tiu hundo, fia kanajlo promesis, ke hodiaŭ li pagos, kaj jen, ne kunportis monojn. Hieraŭ mi pagis por ĉiu, ili drinkis nur per miaj monoj, hodiaŭ denove nur mi pagis, sed mia poŝo jam malpleniĝis.

Por hodiaŭ jam estas sufiĉa. Prefere manĝu, mi portos la vespermanĝon, – ŝi diris mallaŭte, tremantvoĉe.

– Kion vi kuiris?

– Nur terpom-supon.

– Ĉu terpomsupon? Vi atendas vian edzon kun terpomsupo?! Post tuttaga laboro ĉu mi manĝu nur terpomsupon?! Donu al diablo aŭ formanĝu vi mem! Prefere mi trinkos iomete. Donu al mi monon, ĉar mi jam ne havas eĉ unu moneron!

– Bone vi devas scii, ke ankaŭ mi apenaŭ havas. Nur post tri tagoj mi ricevos salajron.

– Tio estas via zorgo. Tuj transdonu al mi monon, ĝis kiam mi diras bele!

– Ĉu bele? Kiam vi povis paroli bele? Kaj kion mi faros, se vi fordrinkos la lastan monon?

– Akiru, kie vi povas. Eble denove vi trovos viron, kiu donos kiel tiu delikata sinjoro…- Ĉu vi scias? Ĉu vi scias, kiu mi estis? Ĉu vi scias? La unua fraŭlo en la vilaĝo mi estis! Ĉiu knabino ĝojtremis, eĉ se mi rigardis al ŝi. Mi bovo, mi edzinigis vin, kaj kio estas la danko? Vi kuradas post delikataj sinjoroj.

– Kial denove vi diras tion? Kial vi ĉagrenas min, ja vi bone scias, ke tio estas ne vero, – ŝi plorsingultis amare.

– Ĉu tio estas ne vero? La tuta vilaĝo priridegas min; min, kiu estis la unua fraŭlo, kiun volis kapti ĉiu knabino. Nun mi meritis tion! Kia honto!

– Tio estas mensogo, kredu min, mi petegas!

– Ne lamentu! Lastfoje mi diras; donu al mi monon, kaj mi foriros!

– Mi donos monon, sed ne foriru, mi petegas vin, ne foriru! La infano portos brandon el la drinkejo.

– Almenaŭ duonlitron li portu, sed rapide, ĉar mi ne povos ekdormi sen sufiĉa trinko.

La infano, kiu aŭdis ĉion, plorante iris al la drinkejo, kunportante la lastan monon de la patrino. Kio okazos, se tiun ĉi lastan monon fordrinkos la patro, – li meditis. Kiel bona estas la sorto de tiuj infanoj, kies patro ne drinkas! Ili ĉiam havas konvenan vestaĵon, manĝaĵon, povas aĉeti librojn, povas partopreni ekskursojn. Kiom feliĉaj estas tiuj infanoj.. Kial mi devas vivi tiel? Se mi nun aĉetos brandon, patro fariĝos pli ebria, pli terura, kaj morgaŭ eĉ terpomsupon ni ne povos manĝi. Se okazus io, kio povus ŝanĝi tiun netolereblan vivon!

Kaj tiam li ekvidis ion, ion brilantan ĉe la vojrando en la lunlumo. Li iris tien, kaj rigardis ĝin. Nur rompita botelo. Akra brandodoro. Brando estis en tiu ĉi forĵetita botelo. La etikedo estis sendifekta, legebla. Granda ideo vekiĝis en lia malgranda kapo: Per tiu ĉi rompita botelo mi povos savi la lastan monon de mia patrino! Jes, mi hejmenportos tiun ĉi rompitan botelon, kaj diros tion, ke en la mallumo mi terenfalis, kaj la botelo disrompiĝis. La patro certe forte batregalos min, sed la mono de la patrino estos savita. Jes, tion mi faros.

Kun tremantaj dentoj li iris hejmen. Proksimiĝante al la domo, eĉ plori li komencis pro la timo. La patrino atendis lin ĉe la ĝardena pordo.

– Kial vi ploras, … ĉu la botelo?

– Ne, jen via mono, mi reenportis, sed la patro certe…

– Kara mia bona fileto, ne tremu, ne ploru, -ŝi milde brakumis la filon-, mi dankas al vi. Via patro jam dormas, kaj ĝis morgaŭ li forgesos ĉion…..

3.
Tamen la suno denove brilas

La reflektoroj akre tranĉis la vualon de la mallumo. La strato estis preskaŭ senhoma, monotona, nur la maldense starantaj lanternoj kaj signallumoj de kelkaj veturiloj donis iom da vario. La piedo apenaŭ tuŝis la gaspedalon. La „Lada” silente, mole, malrapide pasis. Li ne rapidis hejmen. Hejmen? Ĉu povas esti hejmo, kie neniam, neniu atendas lin? Post laciga kunsido li venkite, lace, apatie sidis en la aŭto. „Via projekto estas malmoderna, ĝia realigo multekosta, temporaba, kaj ne rezultas tiom da loĝejoj, kiom estus bezonataj, tial ĝi estas ne akceptebla”, eĥiĝis en liaj oreloj la refuta decido. Denove malsukceso, kaj jam kiomfoje..

– Ŝarĝŭtoj dormas vice laŭ la vojrando.Tial la trotuaro estas apenaŭ videbla. La strato estas mallarĝa. Ankaŭ la ŝarĝaŭtoj staras en vico, kiel la modernaj kubformaj paneldomoj. Inter ili distanco estas apenaŭ. Ja la grundo estas multekosta. Oni atendas tiaspecajn konstruadojn, preferas tiaspecajn planojn, kiaj neniam plaĉis al mi…Nenia moviĝo, neniu sono sur la strato. Nur la motoro zumas mallaŭte. Kiom li laboris super tiuj planoj dum silentaj, solecaj noktoj. Denove aperas antaŭ li la imago de la planita placo, kiun nun la juĝistaro malakceptis.

Sed subite aperis ankaŭ io alia. La piedo jam premas la bremspedalon, fortaj manoj turnas la stirilon dekstren, la dudek-jara rutino kaj refleksoj funkcias bonege; sed vane, tio reensaltas, malforta puŝiĝo, la aŭto haltas.

Tuj li elsaltas, kaj kuras al homo, kuŝanta sur la tero.

– Estas terure, mi trafis homon, lia kapo estas sangokovrita, eble mi murdis lin, – tremante li klinas sin super la senmovan korpon. Tiam kaptis lin krudaj manoj, ĉe la dekstra okulo li sentis akran doloron, terenfalis, kaj dum la ricevitaj frapoj kaj piedbatoj duonkonscie li aŭdis:

– Aĉa fripono, li morttrafis nian amikon. Lia kapo estas frakasita.

– Batu, ja tiaspecajn moŝtojn oni ĉiam lavas pura, venĝu ni nian amikon.

Motorzumado, bremsogrinco.

– Polico. Kio okazas ĉi tie?

– Tiu bovaĉo morttrafis nian amikon. Tuj vi lasu lin! Puni kulpulon apartenas al la juĝado.

– Kiam okazis la akcidento? – Ĵus, antaŭ momentoj.

– Kamarado serĝento, voku per radio savaŭton. Anstataŭ savi vian amikon, ĉi tie vi linĉas eble senkulpan homon. Ja vi ĉiuj estas tute ebriaj!

Li nur kuŝis preskaŭ senkonscie, frostotremante sur la strato. La penso, ke li murdis homon, poste la kruelaj batoj paralizis lin. Li kuŝis preskaŭ forgesita, ili certe okupis sin pri la viktimo. Sed poste li rimarkis, ke iu kliniĝas super lin.

– Kio okazis al li, ĉu li vivas? – li demandis.

– Jes, li vivas, sed grave vundiĝis sur la kapo, – respondis la leŭtenanto. Vi havas grandan bonŝancon, ĉar ni alvenis; tiuj ebriuloj eble mortlinĉus vin. Ŝajnas, ke ankaŭ vi vundiĝis. Super la dekstra okulo vi sangas. Ĉu vi povas ekstari?

– Mi provos, li respondis, kaj ŝanceliĝante, kun la helpo de la leŭtenanto, malrapide li levis sin. Li vidis la kuŝantan viktimon kun sangkovrita bandaĝo sur la kapo, kaj la ebriulojn, kies indikojn provis noti la serĝento.

– Kiel vi fartas? Ĉu vi povos rakonti al mi, kiel okazis la akcidento? Sed trankviliĝu. Ŝajnas, ke vi ne kulpis. Certe ankaŭ tiu kompatindulo estas ebria. Ili drinkis kune. Sidu en nia aŭto, dum ni faros la fotadon kaj mezuradon pri la loko de la okazintaĵo.

Ankaŭ li sentis sin kiel ebriulo. Liaj piedoj estis pezaj, kiel plumbo, la kapo turniĝis, kaj forte doloris la vundo super la okulo. Malfacile li sidiĝis en la polica aŭto. Li vidis la fulmbrilojn de la fotolampo, poste la alvenon de la savaŭto kaj alia polica aŭto. La savaŭto forportis la vunditon, la polica aŭto la ebriulojn.

Li sidis en la polica aŭto, sentis sin tiel, kvazaŭ li estus ne tiu, kiu ĝis nun li estis. Li ne povis kredi, ke dum kvaronhoro povas okazi tiom da teruraĵoj. Vane li klopodis, li ne povis forigi la bildon de la sangkovrita kapo de tiu kompatindulo. Certe lin atendas iu, – jam vane, kaj mi vivas; mi, kiun atendas neniu… Sed liajn nigrajn pensojn interrompis la alveno de la leŭtenanto. Li sidiĝis apud lin, kaj demandis:

– Ĉu vi povas precize rakonti, kiel okazis la akcidento?

– Jes certe, mi bone memoras ĉion. Al tiu direkto mi veturis, kiun ankaŭ la aŭto montras; kun rapideco proksimume de 40-50 kilometroj. Mi ne rapidis.

– Jes, laŭ la spuroj ankaŭ ni taksis tiel.

– La trotuaro estis nevidebla pro la ŝarĝaŭtoj. La strato ŝajnis tute senhoma, silenta. Subite de tiu ŝarĝaŭto elpaŝis tiu homo. Tuj mi forte bremsis, kaj pensante, ke li trapasos antaŭ mi, mi tiris dekstren la stirilon. Vere ŝajnis tiel, ke mi sukcesos preteriri lin. Sed certe pro la ebrieco li ŝanceliĝante reensaltis, kaj mia aŭto puŝis lin al la ŝarĝaŭto. Sed tiam la aŭto jam moviĝis tre malrapide, kaj tuj haltis. Neniamaniere mi estus povinta eviti la kolizion. Dum 1-2 sekundoj okazis ĉio.

– Trankviliĝu, ŝajnas, ke vi estas senkulpa.

– Ĉu li tarvivos? Kion vi pensas?

– Mi ne scias, povas esti, ke ne. La kuracisto diris, ke la vundo estas tre grava. Ĝuste la akran angulon de la ŝarĝaŭto trafis lia kapo. Lian pereon kaŭzis la ebrieco.

– Tamen tre afliktas min la afero. Kredu min, ĉiam mi stiris tre singardeme. Jam dudek jarojn mi faras tion, kaj ĝis nun okazis nenio. Nek hundon, nek kokidon mi trafis, kaj nun…

– Bedaŭrinde kontraŭ tio neniu havas garantion. Sed pri la okazintaĵo mi devos fari protokolon. Bonvolu transdoni viajn legitimilojn.

Kaj la leŭtenanto komencis skribi la protokolon, dume laŭtlegis, kion li skribis. „Stefano Tot, konstruinĝeniero, naskiĝis en 1930, en Budapeŝto, loĝas en…”. Vane li klopodis, li ne povis atenti. Morta laciĝo tiris lin en staton, kiu estas inter dormo kaj sveno. Poste li sentis, ke iu skuas lian brakon.

– Kio estas al vi? Ĉu vi malbonfartas?

– Jes, mi sentas ian mortan laciĝon. Ĉu mi rajtas hejmeniri?

– Ne. Ankoraŭ vi devos veni kun mi al hospitalo por fari sangoekzamenon; ĉu en ĝi vi havas alkoholon – Krome ankaŭ por vi bonvenos kuracista ekzameno, ja via sanstato estas ne trankviliga..

– Neniam mi trinkas, eĉ tiam ne, se mi ne kondukas aŭton.

– Tio estas deviga formalaĵo. Ankaŭ vian aŭton la serĝento stiros al riparejo, por kontroligi la bremsojn kaj stirilon.

Ĉio estas blanka, kaj ĉie tiu karakteriza odoro. Kiam? Antaŭ dek jaroj li estis lastfoje en hospitalo. Ankaŭ la kuracisto estis iom simila. Maldika kaj kalva… Estu forta sinjoro, – li aŭdis la foran voĉon -, mi devas diri al vi, kiel al patro, bedaŭrinde leŭkemio. Neniu espero? – Dum oni vivas ĉiam povas esperi, sed vi devas prepari vin ankaŭ por la plej malbona… Akra piko en la brako. Ho jes, la sangkontrolo.

Apatie li kuŝis sur la plast-kovrita sofo. Ĉefe li sentis la malvarmecon de la plasto, kaj ke la kuracisto premadas lian bruston, kaj movas la brakojn. – Nenio serioza, li aŭdis la voĉon de la kuracisto. Krom tiu fendo sur la brovo, kaj krom kelkaj bluaj makuloj mi trovas nenion. Tiuj ĉesos post kelkaj tagoj. Vi povas vesti vin. Sed atendu, mi donos al vi injekton. Iom ĝi trankviligos kaj plifortigos vin.

– Vere vi estas afabla homo, sinjoro leŭtenanto. Anstataŭ rapidi hejmen post la deĵoro, vi akompanis min al mia loĝejo.

– Ho, ne gravas, mi vivas solece, hodiaŭ mi jam estas libera. En via stato ankaŭ vi facile povus suferi akcidenton. Ĉu ankaŭ vi vivas ĉi tie solece, ĉu vi ne havas familion?

– Jes, mi vivas tiel jam preskaŭ dek jarojn. Mi estas eks-edzo.

– Ĉu vi ne provis rekomenci? -Ja vi estas eĉ nun ne maljuna, nur 52-jara, se mi bone memoras.

– La geedzecon ne. Tiutempe mi laboris tre entuziasme, tute okupis min la laboro. Mi pensis, ke mia laboro estas grand-signifa, utila.

– Kial vi parolas en estinteco pri via laboro? Konstrui domojn por homoj, ĉiam estas utila laboro.

– Jes, nepre. Tamen trafis min multe da trompiĝo ankaŭ en tiu tereno. Mi estas ne sufiĉe moderna, mi ne povas adaptiĝi al la ŝanĝiĝantaj modoj. Kaj entute, la fluo de la nuntempa mondo ne plaĉas al mi.

– Kial?

– Rigardu, nur unu ekzemplo el mia tereno. Neniam oni konstruis tiel multe da loĝejoj kiel nuntempe. Tamen tio ne sufiĉas. Kvazaŭ ni verŝus akvon en senfundan barelon. La bezonoj kreskas, ĉiam pli rapide ol la plenumeblecoj. Ĉiun urbon jam ĉirkaŭas samformaj, gigantaj paneldomoj. En ĉiu, aro da loĝejoj. Moderna konstruado, uzo de la plej ekonomia, plej moderna tekniko. Tamen tiuj loĝejoj kostas tiom multe, ke mezsalajra laboristo devas labori preskaŭ dum la tuta vivo por repagi al la banko la prunton. La muroj maldikaj, kun granda varmoperdo, la hejtado disipas multan energion, kies fontoj jam komencas elĉerpiĝi. Tiuj domoj estas planitaj ne por jarcentoj, nur por la nuntempo; ĉio nur por la nuntempo. Kio okazos poste, pri tio zorgas neniu.

– Tiuj domoj ne plaĉas ankaŭ al mi. Ili estas senkarakteraj. Oni vojaĝu ie ajn en la mondo, laŭ la domoj oni ne povas diveni, kie nun estas. Tamen nur tiamaniere povas havi loĝejon ĉiu homo.

– Ankaŭ mi opiniis tiel. Sed poste mi komencis pensadi; de kie venas la homoj, kiuj loĝas en tiuj domoj? Ĉe ni la kresko de la nombro de la loĝantaro estas vere modera. Ili venadas el vilaĝoj. En vilaĝoj grandaj, belaj, komfortaj domoj restas malplenaj, eble nur solecaj maljunuloj loĝas en ili. La senbrida industriigo altiras la homojn. Kiuj ĝis nun laboris en libra, sana naturo, nun produktas en fumaj, malbonodoraj fabrikoj aĵojn, kies granda parto fakte estas superflua por la homa vivo; tamen oni aĉetas ilin nur pro kutimo, pro modo. Eĉ produktas armilojn, kio estas vere la plej malŝparema, plej sensenca, eĉ la plej danĝera forkonsumo de la riĉaĵoj de la mondo.

– Sed ĉar la moderna agrokulturo ne bezonas multan homan laboron, estas bonŝance, ke la industrio povas doni panon por tiu granda homamaso.

– Panon povas doni nur la agrokulturo. La malmultaj agro-kulturistoj. Sed ili povas fari tion nur kun granda industria fono, kun grandega energio-konsumado. Tial la pano fariĝas ĉiam pli multekosta kaj pli malbonkvalita. Povas esti, ke unu kilogramo da pano ankaŭ nun-tempe bezonas entute tiom da homa laboro,kiel antaŭe, sed nun tiu laboro grandparte okazas en maŝin’ kaj kemiaĵ’-fabrikoj. La agrokulturo jam fariĝis tute nenatura. Ĉu vi pensis jam pri tio, kio okazos al agrokulturo, se la petrolo el-ĉerpiĝos? Jam ĉiu scias, ke post kelkaj jardekoj ĝi nepre elĉerpiĝos. Kaj ili nur zorgas, kio okazos al aŭtoj. Sed neniam mi aŭdis, ke iu pensadus pri tio, kio okazos al agrokulturo post la elĉerpiĝo de petrolo. Nun la plimulto zorgas nur pri tio, ke akiru laŭ-eble plej rapide, la plej multajn materiajn aĵojn. Tuj estu ĉio. Ili pensas, ke pro tio ili estos feliĉaj. Ili pensas nek pri aliuloj, nek pri la estonteco.

– Estas interese kion vi diras. Certe ankaŭ la kaŭzo de la kreskado de la krimofaroj estas la sama.

Sekvonttage telefone li eksciis, ke tiu kompatinda homo mortis unu horon post la akcidento. Li eksciis ankaŭ tion, ke li havis edzinon kaj du infanojn. Laŭ racio li vere sentis sin senkulpa, tamen la fakto, ke pro fatala hazardo li murdis homon, kaŭzis al li teruran aflikton. Kvankam oni provis malpersvadi lin, tamen li partoprenis la entombigon.

Ĉe la tombo staris nur kelkaj homoj. Certe kolegoj, najbaroj, drink-kunuloj, kaj la nigravestita vidvino kun la du infanoj. Li ne volis skandalon, – ŝajnis, ke la lin atakintoj estis tie, – nek eblajn riproĉojn de la vidvino li estus povinta finaŭskulti, tial li staris en la fono, malantaŭ tombmonumentoj kaj cipresoj. Kontraŭ li staris la filo. Malgranda, maldika, brunharara fileto… Li estas simila, kiel la mia estis… kaj povas esti samaĝa… Tiuj grandaj larmoplenaj okuloj… petege rigardis al mi… „Paĉjo, ĉu mi resaniĝos? Ĉu estas certe, ke mi resaniĝos?”… Tutcerte, kara mia. Baldaŭ vi hejmenvenos el la hospitalo, kaj kune ni iros al la monto por flugigi vian malgrandan aviadil-modelon. Ĉio estos bona, vi ekvidos, nur estu trankvila, pacienca, kaj obeema al la kuracistoj, kiuj resanigos vin… La malgranda blanka ĉerko malaperis en la faŭko de la tombo. Kun tiu lia unusola feliĉo, espero, vivsenco. Neniam li sentis tian teruran doloron. Nek antaŭe, nek poste li sentis iun tiom proksime al sia koro. Kara, vigla, inteligenta, lerta, bonhumora knabeto. Restis nur la memoro, kiel belega sonĝo. Neniam li provis imagi kia li estus, se ankaŭ nun li vivus. Por li la filo restis por ĉiam tia, kia tiam estis. De tiam nur samaĝaj infanoj interesis lin, estis simpatiaj al li. Kelkfoje okazis, ke ekbategis lia koro, kiam li vidis veni kontraŭ si similan knabon.

Li nur staris, ne rimarkis, ke jam ĉiu foriris, eĉ ne tion, ke larmoj abunde fluas al liaj kunplektitaj manoj.

Post kelkaj tagoj iom li trankviliĝis, kaj vizitis la vidvinon. Li sentis devon helpi al ŝi. Iom li hezitis, iom timis, tamen decidis la viziton.

– Sidiĝu sinjoro. Mi supozis, ke vi venos al mi. Ne pensu, ke mi koleras aŭ kulpigas vin. Tiu juna oficiro vizitis min, rakontis ĉion, krome li diris, ke vi estas tre bona homo. Sed sen tio mi sciis, ke nur li mem povis esti la kulpa. Kiomfoje mi diris al li, ke la drinkado kaŭzos lian pereon.

– Ĉu ofte li drinkis?

– Ofte? Ĉiam, kiam mono troviĝis en lia poŝo.

– Apud li vi devis multe suferi.

– Multe? Multege! Kaj mi kaj la infanoj. Se li estis ebria, li ne sciis kion li faras. Ofte li batis kaj min, kaj la infanojn. Se li estis sobra, tiam li estis bona homo. Ĉion li pentis, pardonpetis, ĵuradis, ke neniam plu li drinkos, sed bedaŭrinde li estis ne sufiĉe forta.

– Kial li komencis drinkadi?

– La amikoj, la nova laborejo, kie li komencis labori antaŭ du jaroj, kaŭzis tion. Eble ankaŭ mi estas kulpa; mi instigis lin, ke li ŝanĝu laborlokon. Antaŭe neniam li drinkis.

– Kial vi volis, ke li ŝanĝu laborlokon?

– Ĉar lia salajro estis malalta. 15 jarojn li laboris en la sama loko. Oni estimis, amis lin, li estis tre talenta muntisto, sed li estis ne sufiĉe vivlerta, li ne povis pripostuli pli altan salajron.

„Li estis ne sufiĉe vivlerta. – Vivlerta; kiel belsona sinonimo por egoismo.” Tiu teksto sonis konata al li.

– Ĉu vi havis problemojn, zorgojn pro la malalta salajro?

– Senpere ne. Por manĝaĵo, vestaĵo, por ĉiutagaj elspezoj la mono estis sufiĉa. Krome li mem faris hejme ĉiun faklaboron. Ankaŭ tiun ĉi malgrandan domon li propramane konstruis.

– Kio do estis la problemo?

– Kio? Ne ĝenis lin, ke mi kaj ankaŭ li portadas nemodajn vestojn, ke la najbaroj jam havas multekostajn, belegajn meblojn, belegajn kurtenojn, tapiŝojn. Eĉ aŭton li ne sopiris. Do li estis ne strebema.

„ Kion vi profitis per via fama eminenta diplomo? Vi nur revadas pri la elaĉeto de la mondo, dume ĉiu avancas krom vi. Vi mem rakontis, ke tiu stulta Gabo, kiu ripetis lernojaron en la universitato, nun vivas kiel princo. Vi volas konstrui urbojn, li nur konstruadas vilaojn por novriĉuloj pro alta salajro. Lerte li povas eluzi ĉiun konatecon, protekton. Oni diras, ke li havas monon ankaŭ sub sia haŭto. „Jes, certe tial li fariĝis dika, kiel grasa porko; pro la ventrego apenaŭ li povas ascendi en sian aŭton…” – „Tio ne gravas. Li povis konstrui luksajn vilaon ankaŭ por si mem, kaj povis aĉeti mantelon el nobla pelto por sia amikino.”… „Tiaspecan amikinon eĉ sen vilao kaj nobla pelto mi povus akiri po du al ĉiu mia fingro…” – „Ha, se oni pagus la memfidon, vere vi estus riĉa.”

– Kaj en la nova laborejo?

– Tie li ricevis altan bazsalajron, sed devis entrepreni ankaŭ kromlaborojn. Komence tio ne plaĉis al li, ĉar post la laboro volonte li laboradis hejme, kaj ludis kun la infanoj. Imagu, serioza homo faris paper’ flug-drakojn kun la filo, kaj kune flugigis ĝin. Poste evidentiĝis, ke la kromlaboro estas propra, nigra negoco de la ĉefo. Sed kiel mi jam menciis, li estis ne sufiĉe forta, eble iom naiva. Tiu societo kuntiris lin kaj al tiuj laboroj, kaj post la laboro ankaŭ al la drinkado. Vane li perlaboris multe da mono, tiu restis grandparte en la drinkejo. Tiam mi jam pentis, ke mi instigis lin iri al tiu laborloko; ja malgraŭ la antaŭa malgranda salajro, ni vivis pli bone tiutempe. Sed vane, tiun bandon li jam ne povis forlasi.

„Mia edzino estis bela; bela kaj fiera. Tiu ĉi kompatindulino certe neniam estis bela. Kiel pace, feliĉe ŝi estus povinta vivi kun tiu bonintenca, naiva homo kaj kun tiuj belaj filo kaj filineto, se ankaŭ ŝi estus estinta pli modesta. Virinoj ĝenerale ne estimas modestajn edzojn. La plimulto prefere toleras suferojn, eĉ efektive batojn apud ambicia, egoisma viro…Mi ne cedis deflankigi min de la elektita vojo. Inter ni la distanco fariĝis ĉiam pli granda. Unusola ligilo estis nur la infano. Post la entombigo baldaŭ ni disiĝis. En la animo restis nenio el tiu ĉi virino. Efektive ĉiam kiel fremduloj ni vivis unu apud la alia.”

– Kaj nun, kiel vi povos vivi? Volonte mi helpos al vi se mi povos.

– Dankon sinjoro. Mi laboras, havas salajron, kaj la infanoj ricevos apogon kiel orfoj. Nia materiala stato estos pli bona ol dum la vivo de mia edzo tiu estis.

– Tamen permesu, ke mi faru ion por vi.

– Eble por mia filo vi povus fari ion, se tiom vi volas. La policisto menciis, ke vi estas inĝeniero. Mian filon tre interesas la tekniko, kaj en la lernejo li ŝatis la matematikon. Sed en tiu ĉi jaro li havas problemojn, eble pro nova instruisto. Se foje-foje vi havus tempon por helpi lin, tio estus tre bona.

– Ho, aviadil-modelo. Kiel bela ĝi estas. ĉu tiu apartenas al via filo?

– Nur apartenis. Bedaŭrinde mi jam ne havas filon. Li mortis pro malsano. Tiun modelon li tre ŝatis iam. Ofte ni flugigis ĝin kune. Ĝi farigis nur kara memoraĵo. De tiam ĝi pendas sur la muro en mia ĉambro.

– Kiam li mortis?

– Antaŭ dek jaroj.

– Estas interese. Tiam mi naskigis.

– Vi tre memorigas min je li. Vi aspektas, kiel li aspektis.

– Ĉu ankaŭ vi kutimis ludi kun via filo?

– Jes. Tio estis mia plej kara amuziĝo. Ofte ni konstruadis kune ludilojn. Ankaŭ tiun modelon ni konstruis kune.

– Iam ankaŭ mia patro ofte ludis kun mi. Ankaŭ ni konstruis kune ludilojn, flugdrakojn el papero, kaj kune ni flugigis ilin. Tio estis tre bona. Bedaŭrinde ĝi jam finiĝis de longe. Li komencis drinki, kaj ĉesis ĉio, kio estis bona. Restis nur la kvereladoj, batadoj. Tamen mi tre… amis lin…

– Ankaŭ mi tre kompatas lin. Tiun akcidenton kaŭzis hazardo, mi ne povis savi lin.

– Mi scias. Ankaŭ mia patrino diris, ke vi estas bona homo, kaj, ke vi ne kulpas en tio… Ĉu tiu ĉi modelo funkcius ankoraŭ?

– Certe. Ĝi estas sendifekta. Jen, rigardu.

– Tiuj gumŝnuroj turnas la helicon, ĉu ne?

– Jes, oni turnas la helicon unue mane, poste la kuntorditaj gumŝnuroj turnas la helicon en inversan direkton. Tial la helico rapide turniĝas, kaj antaŭentiras la modelon.

– Tre bone estus provi ĝin! ĉu vi permesas, ke mi provu?

– Ĉi tie la loko estas ne sufiĉe granda. Krome mi timas, ke ĝi difektiĝos.

– Per aŭto ni povus veturi ekster la urbon, al la monto, tie estas konvena loko.

– Ne, tiu ĉi modelo estas tre kara memoraĵo por mi. Mi timas, ke ĝi disrompiĝos. Krome ekde tiu akcidento mi ne stiris aŭton. Sed mi promesas al vi, ke mi aĉetos materialojn, kaj ni kune konstruos modelon. Ĉu bone?

-.Bone, diris la infano.

Tamen en liaj okuloj li vidis trompiĝon, doloron… Ne, mi ne volas denove vidi, mi ne volas vidi plu tristajn infanokulojn.

– Venu, venu kara, kunportu la modelon, tamen ni ekprovos ĝin.

– Kaj la malgranda aviadilo flugis, kaj ili gaje, sinforgese, kurante sekvis ĝin. Li sentis tiel, ke la tempo returniĝis dek jarojn, post ĉagrena, longa dormo, denove li vekiĝis. La varmo, de la jam de longe forflugintaj printempoj nun revenis, kaj ĉirkaŭ lia koro degeligis la dikan glacian tavolon de la turmenta soleco.

Antaŭ ili malfermiĝis la valo, plena per florantaj arboj, kun ĉiu pompo, kun ĉiu dekoro de la printempo.

– Oĉjo, rigardu, denove ekbrilis la suno, kaj kiel bela estas ĉio!

– Jes, kara mia fileto, poste ĉio estos tiel bela… li diris kun emocia voĉo, kaj tenere ekkaresis la molan hararon de la infano.

4.
Reciproka rekompenco

La knabo rapidis, preskaŭ kuris ĝis la stratangulo. Bone, mi alvenis en la fiksita tempo, li pensis. En la lastaj semajnoj ŝi riproĉis ĉion. Antaŭ kelkaj tagoj pro kelkminuta malfruiĝo ŝi faris skandalon, malgraŭ, ke li estis tute senkulpa; la malfruiĝon kaŭzis trafika akcidento. Li ne komprenis kial, antaŭ monato komencis malvarmiĝi ilia rilato. Eble nun ĉio evidentiĝos. La malcerteco nervozigis lin.

Nur post tiuj pensoj li komencis ĉirkaŭrigardi. Bonŝance, ankoraŭ ŝi ne alvenis. Aparte li ĝojis, ke li alvenis la unua. Malrapide li ĉirkaŭrigardis, unue dekstren, poste maldekstren, fine antaŭen. Rigardi antaŭen li povis nur per kuntiritaj okuloj. La suno jam malleviĝis, kaj brilis preskaŭ el horizontala direkto. Nur la nigraj konturoj vidiĝis el tiu direkto, kaj la ombroj, longaj fariĝintaj.

Por pasigi la tempon, li komencis rigardadi la montrajn fenestrojn. Li povis fari tion nur kelkajn minutojn, ja ne volis tro malproksimiĝi de la stratangulo. Ĉiam ili renkontiĝis ĉi tie, do nenio interesa, li bone konis jam ĉiun objekton malantaŭ la vitro-tabuloj.

La varmo estis sufoka. Ne nur la suno, ankaŭ la muroj de la domoj elradiis la tage kolektitan varmon. Post longa, malvarma, pluva vetero abrupte alvenis la varmega somero.

Li ĵetis rigardon sur la brakhorloĝon. Jam pasis dek minutoj post la alveno. Ŝi ankoraŭ videblas nenie. Denove li ĉirkaŭrigardis.

Dume pligrandiĝis la amaso. Belaj knabinoj, virinoj en multkoloraj someraj vestaĵoj. Kiom da belaj virinoj! Oni diras, ke tiutempe floras la asfalto.

Vidalvide, sur la alia flanko de la strato knabino staradis, rigardad-ante promenadis. Jam tie ŝi estis, kiam li alvenis. Certe ankaŭ ŝi atendas iun. Anstataŭ montrofenestroj, nun la knabinon li komencis observi. Nu, kiel tempopasigo, tio estis ne malbona. Se ŝi estis en ombro, estis videble, ke ŝi portas longan, blankan robon. Tiu aspektis kiel sako, sub la brakoj iom kuntirita, kaj pendigita sur la ŝultroj nur per du mallarĝaj rubandoj. Nuntempe tiaspeca robo estas moda. La materialo estas maldika, ĝi apektas ĉifita, tamen tiu ĉifiteco estas intenca.

Se la knabino restadis en ombro, estis videblaj tiu robo, la ĉarma vizaĝo, kaj jen antaŭe, jen malantaŭe globformaj partoj iomete premis la abundan kovrilon laŭ la ritmo de ŝia moviĝo. Sed kiam ŝi iris al sunbrila loko, la horizontalaj radioj de la suno, tra la diafana materialo videbligis la konturojn de nuda, perfekta virina korpo.

Tiuj roboj estas tre interesaj, ruzaj produktaĵoj de la virina modo. Antaŭ kelkaj jaroj, kiam la minijupo regis la mondon, tiu tuj, sincere, senkaŝe montris ĉion. Post la unua ŝoko tio rapide fariĝis alkutimita, ja estis tia, kvazaŭ oni vidus virinojn sur strando. Por eksciti la virojn tiu nuntempa modo estas pli efika. La simplaj, rektaj linioj de la robo faras grandan kontraston por la elpremiĝintaj konveksaj partoj, kiuj permesas konjekti la formojn ankaŭ de la konkavaĵoj. Do, anstataŭ montri rekte ĉion, ili donas eblon por la fantazio, kiel bonaj romanoj, en kiuj la sperta leganto povas multfoje pli legi inter la linioj, ol kio estas efektive skribita.

Tamen la afero estas ne tiel simpla. La mencita propreco validas nur en la kazo de ĉiudirekta homogena lumo. Sed kiom povas montri tiu robo, depende de la prilumigado! Se la lumo alvenas de flanko, la materialo funkcias kiel densa, tamen travidebla vualo, ĉar pro la larĝeco de la robo, inter la materialo kaj korpo la distanco estas ĝenerale sufiĉe granda, tial estas videblaj ne nur la konturoj, sed ankaŭ la koloroj, eĉ la detaloj. Sed samtempe nur partoj, ne la tuto. Kaj ĉio ŝanĝiĝas laŭ la direkto de la lumradioj, laŭ la faldoj de la robo, laŭ la distanco de la korpo. Kaj subvestaĵo preskaŭ nenio. Ĝenerale nur malsupre videblas kelka kvadrat-centimetra triangulo el ŝtofo. Kaj la korpo montras sin en sia natura beleco, ne kunpremita de strikta pantalono aŭ jupo.

Sed post tiu ne superflua flankvojo ni rigardu, kion faras niaj herooj. La knabo ankaŭ nun staras ĉe la stratangulo, jam preskaŭ duonhoron. Li jam rezignis pri la renkonto de la atendito, sed ŝajnas, ke tio ne ĉagrenas lin. Ankaŭ la knabino staradis ankoraŭ sur la kontraŭa flanko. Kiun ŝi atendis, ankaŭ ne alvenis. La beleco de la knabino, kaj la sama sorto vekis interesiĝon en la knabo, kaj li jam tute ne pensis pri tiu, kiun li atendis, prefere interesis lin la kontraŭflanka knabino. Ĉu vere ŝi estas tiel bela, kia ŝi montras sin de malproksime?

Li trairis la straton, kaj komencis promenadi sur la alia flanko.

Antaŭ montraj fenestroj li staradis, ŝajne rigardis ilin, tamen dume li kaŝobservis la knabinon de pli proksime. Kaj vere, la robo estis tia, kia estis priskribita. Kun ne malgranda ekscitiĝo kaj ĝojo la knabo spertis, ke tiu ĉi larĝa robo nur iomete kaŝas junan, tre belforman korpon. De ekstere nenio riproĉinda. Eĉ pentristo aŭ skulptisto ne povus krei pli perfektan.

Ankaŭ la knabino rimarkis la interesiĝon de la knabo, kaj tiu estis ne malagrabla al ŝi. Verdire, ankaŭ la knabo estis simpatia, belaspekta. Kiam iliaj rigardoj renkontiĝis, la rideto kaj okulbrilo de la knabino unusence signis, ke la interkonatiĝo estas realigebla. La knabo tuj komprenis tion, kaj paŝis al ŝi.

– Salut’; ŝajnas, kiujn ni atendas ne alvenos.

Kun afabla rideto ŝi reciprokis la saluton kaj diris:

– Vere ne. Atendi lin tiel longe estis ne inde, precipe estas ne inde senti doloron pro li.

– Ankaŭ mi ne kutimis atendi tiom longe. Verdire, fine jam ne ŝin mi atendis, sed observis vin, kaj pensadis, ke estus pli bone interkonatiĝi kun vi.

– Ĉu vere?

– Jes, vi tre plaĉas al mi.

– Ho, mi tre ĝojas. Kiun mi atendis estas ne inda pro tio. Li estas fripono. Nur ĝis tiam mi estis bona al li,… ja vi scias. Li kolektadas nur aventurojn…

Poste ili iris al la riverbordo, sidiĝis sur benkon, paroladis; post unu horo jam kiel malnovaj amikoj. De tie ili iris al sukeraĵejo, vespere rigardis filmon en kinejo. Ili tre simpatiis unu la alian, kaj la kunesto estis agrabla por ambaŭ.

Foririnte el la kinejo, la knabo diris:

– Estus bone ankoraŭ resti kun vi. Venu en mian loĝejon. Mi estas sola, miaj gepetroj ripozas en vilaĝo.

– Ho, vi estas tro rapidema, ĉu vi ne pensas? Apenaŭ ni konas unu la alian, vi jam invitas min al vi.

– Mi sentas tiel, kvazaŭ jam de longe mi konus vin. Venu tute trankvile, mi havas bonajn sondiskojn, malvarmajn trinkaĵojn. Ne timu, vi devos fari nenion, kion vi ne volas, kio estus malagrabla al vi.

– Nu, bone, ploru via patrino.

– Kial ŝi plorus? Mi ne komprenas, kion vi volas diri, – respondis la knabo.

– Tio estas la frapfrazo de ŝerco, – diris la knabino. Ĉu vi ne konas tiun?

– Ne, diru.

-Jen, atentu: „Provinca knabino alvenis en la ĉefurbon por frekventi universitaton. Ŝia patrino akompanis ŝin, kaj luis por ŝi ĉambron. Antaŭ la adiaŭo la patrino diris: Mia kara, vi estas tre bela. Certe vi plaĉos al knaboj, kaj ili volos veni kun vi en vian ĉambron. Ne permesu tion al ili, ĉar tiam via patrino tre ploros.- Ho, kara mia patrino, mi ne volas, ke vi ploru. La patrino forveturis. Nur post kelkaj monatoj ili denove renkontiĝis, ĉar la familio loĝis malproksime de la ĉefurbo. La patrino demandis: – Ĉu vi plenumis, kion vi promesis? – Jes, jes, nepre, – respondis la filino. –

– Ĉu la knaboj volis veni ĉi tien? – Ho jes, ili tre volis! Sed mi pensis pri vi, tial prefere mi vizitis la loĝejon de la knaboj, ploru ilia patrino!”

– En la loĝejo eksonis agrabla mallaŭta muziko. Sur la tablo aperis malvarma trinkaĵo en roskovritaj glasoj. Nature ĝi estis senalkohola fruktosuko, ĉar bonkondutaj junuloj ne trinkas alkoholaĵojn. La robo baldaŭ forlasis la knabinon. Tio estas komprenebla, ja la modernaj paneldomoj estas tre varmaj somere. Cetere liberiĝi de tiaspecaj roboj estas ne granda afero. Sufiĉas malligi nur la maŝojn sur la ŝultroj, la pluan faras mem la gravito.

Per la rakonto de la sekvintaj eventoj mi ne volas tedi la karan leganton. Pri tio nenian novan mi scias. Kiu ne havas sperton, certe havas fantazion, se ankaŭ tiun ne, la literaturo nepre helpos.

Nur menciindas, ke la knabino ne kaŭzis trompiĝon al la knabo, eĉ! Kelkajn minutojn post noktomezo li akompanis ŝin hejmen. Ankaŭ ŝi tute ne bedaŭris, ke tiu, kiun posttagmeze ŝi atendis, ne alvenis. Dum la adiaŭa kiso ŝi flustris:

– Vespere denove mi estos tie, bone, ĉu bone?

– Jes, tre bone… mi estos akurata

5.
La nebridebla malsato

Dum ekskurso mi marŝis apud maljuna amiko, kaj ni paroladis. Sed pro la paso de la tempo, kaj pro la marŝado mia stomako komencis malpleniĝi, kaj tio direktis miajn pensojn kaj la paroladon je la manĝado.

– Malsato… Ĉu vi scias, kio estas la malsato?

– Jes, mi scias, – mi respondis; ja dum la milito kaj dum la postmilitaj jaroj mi estis jam pli ol dekjara infano, do mi bone rememoras tiun tempon.

– Tamen dum la milito vi vivis en vilaĝo, kie iom da manĝaĵo, estu ĝi ia ajn modesta, malmulta, tamen troveblis. Kaj ankaŭ dum la postmilitaj jaroj, kiam vi vivis en internulejoj, kie certe oni ne dikigis vin, tamen ĉiutage vi povis manĝi iom.

– Nu jes, vere,- mi respondis.

– La veran malsaton, – daŭrigis mia maljuna amiko, mi spertis kiel militkaptito. Jam proksomiĝis la fino de la milito, kiam en Germanio mi estis kaptita. La koncentrejo situis en arbaro. Ne tre granda ĝi estis, tamen forkuri estis ne inde, ja la ĉirkaŭajn vilaĝojn oni jam tute prirabis, manĝajo ne troveblis en ili. Niaj gardistoj nur apenaŭ donis iom da manĝaĵo. Tio estis ne ilia kulpo, ja ankaŭ ili malsatis preskaŭ kiel ni. La frontlinio tro rapide antaŭenkuris, la regiono estis tute prirabita, forbruligita, la nutraĵ-provizado eĉ la batalantojn ne povis plene kontentigi. Tial ni nur foje-foje ricevis tre maldensan supon, eble peceton da seka pano, sed estis tagoj, kiam nenion. Kiel sin paŝtantaj sovaĝbestoj, ankaŭ ni gustumis la burĝonojn, krustojn, radikojn de arbustoj, de herbaĉoj. Estinte fruprintempo, nek sovaĝfruktoj, nek fungoj maturiĝis tiutempe.

Nu, tie ni funde spertis, ke la vera malsato kia estas. Feliĉe rivereto kun pura akvo trafluis la koncentrejon, kaj eble tiu trinkakvo vivtenis nin. Sed kiel mi jam menciis, la milito baldaŭ finiĝis, kaj eble pro la manko de nutraĵoj, niaj kaptintoj ne longe retenis nin. Baldaŭ per ŝarĝvagonaro ni estis ekveturigitaj al Hungario. La distanco inter tiu loko kaj la landlimo estas ne longa, por rapidvagonaro duontago sufiĉas nuntempe. Tamen la tiamaj cirkonstancoj, la malbona organizado, la detruita stato de la fervojaj ekipaĵoj ne ebligis rapidan veturon. Ĝi daŭris kelkajn tagojn, kaj la nutraĵprovizado ankaŭ dum la veturo estis ne multe pli bona, ol tiu en la arbara koncentrejo estis.

Tamen la espero, – kredu al mi, tio estas vero kaj grava afero, – ke baldaŭ ni estos hejme, revidos la longe neviditajn amatojn, eble povis plenigi la stomakon, vivtenis nin. Kvankam malfortiĝinte tiel, ke apenaŭ ni povis ekstari, maldikiĝinte, ke ni aspektis kiel skeletoj, tamen vivante, eĉ sufiĉe sane ni proksimiĝis al nia amata patrio. Ne longe antaŭ la landlimo la vagonaro haltis. Niaj akompanintoj informis nin, ke telefone ili ricevis sciigon, ke ĉe la unua stacidomo en Hungario ni estos solene akceptataj, eĉ oni regalos nin per varma manĝaĵo. Ĉiu kondutu trankvile, discipline restu en la vico, atendas nin sufiĉa manĝaĵo, ĉiu povos satmanĝi.

La vagonaro pluveturis, trapasis la landlimon, kaj kiel estis promesita, haltis ĉe la unua stacidomo en Hungario. Flagoj flirtis, blovorkestro ludis, kaj sur – per ruĝa drapiro dekorita podio oratoro preparis sin, por diri salutvortojn. Apud la flanka muro de la stacidomo kaldronoj staris vice; virinoj kun blanka antaŭtuko kirladis la bonodoran, vaporantan manĝaĵon.

Kiam la preskaŭ malsatmortintaj soldatoj ekvidis tion, kaj flaris la odoron de la gulaŝo, ili freneziĝante saltis de sur la vagonoj, kiel torento, ili kuregis al la kaldronoj. Ĉiu volis esti la unua, ĉiu volis akapari laŭeble plimulton el la manĝaĵo. La rezulto estis, ke pro la granda tumulto, pro la interpuŝado, pro la eksplodinta batalo la kaldronoj renversiĝis. La valora, dezirata nutraĵo, pri kiu dum la tuta veturo ili revadis, disfluis, kaj estis tretita en la koton.

Ĉiu malsatega soldato povintus satmanĝi, tamen ĉiu restis malsata. Kial? Ĉar ĉiu timis, ke iu alia avancos pli rapide ol li, kaj li ne povos akiri tiom, kiom la aliaj.

Multfoje venas en mian kapon tiu rakonto de mia maljuna amiko, kiam mi vidas, la ĉiam pli akran konkuron inter personoj, grupoj, ŝtatoj pro la akiro de la elĉerpiĝantaj energio kaj krudmaterialo-fontoj. La ŝtatoj devas fari ĉion por kontentigi la ĉiam pli rapide kreskantajn materialajn (ĉefe sensencajn, prestiĝajn) pretendojn de la loĝantoj. Tiun havemon ade nutras la mensogaj reklammanipuladoj de profitavidaj entreprenoj. Tio estas la motoro de la evoluo, ili diras aplombe, fiere.

Nuntempe ankoraŭ ĉiu povus satmanĝi, neniu devus malvarmi, neniu devus mizere morti pro facile kuracebla malsano. La materialaj kondiĉoj por tio ankoraŭ nuntempe ekzistas sur la tero.

Sed la disdivido, la disdono de la materialaj havaĵoj, danke al tiu falsa „motoro de evoluo” komencas aspekti tiel, kiel iam la manĝaĵdisdivido ĉe tiu stacidomo. Jam alvenis la tempo por pripensi, kio okazos, se pro la tumulto la „granda kaldrono” kun la restintaj viveblecoj renversiĝos.

6.
La nova seruro

Kion mi nun rakontos al vi, tio estas ne naskito de fantazio, sed reala historio, kiu okazis al mi antaŭ pluraj jaroj. Sed unue ni rigardu la antaŭaĵojn. Mi havas malnovan aŭton, (skrupululoj malice diras, ke tiu estas ne aŭto, sed nur „Trabanto”*), kies pordoj estis iom malfacile fermeblaj. Tio estas konata ĉe tiu tipo. Foje la dekstra seruro difektiĝis, do mi devis aĉeti novan, kaj munti tiun en la pordo. Tiu seruro estis ne tia, kia la antaŭa estis, ĝia funkcimaniero estis alia. La vendisto diris, ke per tiu ĉi nova seruro la pordo estos facile kaj sekure fermebla, mi ne plu devos frapadi ĝin. Sed la pordo estos malfermebla nur el la interno. Nu, mi enmuntis la novan seruron, – feliĉe la truoj por la ŝrauboj estis precize samloke, (tio estas ĉiam aparta ĝojo, tute ne natura afero), kaj kontente mi konstatis, ke la vendisto pravis; la pordo estas vere tre facile, sen frapo, sen bruo fermebla.

Ne longe post tiu seruro-ŝanĝo okazis en Vácrátót malgranda esperantista renkontiĝo. Sed tiu ĉi vilaĝo kaj la renkontiĝo estas inda, ke oni aparte parolu pri ili. Vácrátót, aŭ kiel esperantistoj ŝerce nomas ĝin „Ratotio” situas proksime al Budapeŝto. La vilaĝo havas certajn humurajn tradiciojn, iom similajn al la bulgara Gabrovo, sed detale priskribi ilin oni povus nur en apartaj rakontoj. Alia famaĵo de tiu vilaĝo estas la belega, granda botanika ĝardeno. Iam ĝi estis romantika parko, aparteninta al kastelo de grafo, nun posedas ĝin la Hungara Scienca Akademio. Okazas tie sciencaj esploroj pri vegetaĵoj, krome prezentado pri la plej diversaj arboj, arbustoj, floroj, -inter ili veraj kuriozaĵoj -, al la vizitantoj. En tiu parko, antaŭ la kastelo estas subĉiela teatro, kie ĉiusomere kelkfoje okazadas koncertoj.

En tiu ĉi fama vilaĝo loĝas mia juna, entuziasma amiko, Paŭlo, kiu decidis, ke la humurajn tradiciojn de la vilaĝo uzos por Esperanto. Komence en la korto de sia familia domo li organizis somere kunvenon, kie la ĉeestintoj partoprenis en diversaj humuraj ludoj, konkuroj. Sed la interesiĝo kaj la nombro de la partoprenintoj kreskis, dum la tereno de la korto restis la sama. Tial per la helpo de la Budapeŝtaj esperantistoj estis luitaj de la loka agrokultura kooperativo por produktado ne konvenaj malgrandaj arbaro kaj herbejo apud rivereto. Tiu tereno estas uzebla por tendumado, por diversaj ludoj, eĉ per proksimume dudekminuta piedmarŝo oni atingas lagon, por naĝado, sin banado.

Do, nuntempe tie okazas la kunvenoj. La partoprenantoj loĝas en propra tendo; ili alvenadas per aŭtomobilo, per biciklo, aŭ per vagonaro; poste per laŭhorara aŭtobuso kaj piede.

Mi veturis tien per la jam menciita Trabanto. Ĉar per la renverso de la sidlokoj estas farebla komforta dormloko por unu persono, mi dormis en la aŭto. Ĝi staris proksime, – en la distanco de 30-40 metroj disde la tendoj, ĉe kampa vojo. Apud ĝi staris ankaŭ aliaj aŭtoj, sed iliaj vojaĝintoj dormis en tendoj. La unua nokto pasis bone. Mi dormis apud neŝlositaj pordoj; mi estas tute ne timema. Sed la postan nokton, mi ne scias kial, pro ia senkonscia hazardo, mi ŝlosis la pordojn; nur la neŝlosebla, sed nur en la interno malfermebla nova seruro restis neŝlosita. Ĉiujn aĵojn mi metis en la aŭton, malvestis min, eniris, fermis la lastan pordon, kaj en dormosako mi ekdormis.

Jam proksimiĝis la aŭroro, kiam mi vekiĝis. La ĉielo komencis iom heliĝi ĉe la horizonto, la plena luno per arĝenta lumo brilis; sovagaj birdoj pepadis sur la apuda tritikokampo. Io logis min eksteren; iom promenadi, rigardadi. Ĉar neniu estis proksime, kaj ŝajne la vetero estis agrabla, mi forlasis la aŭton portante nur mallongan kalsoneton. Elpaŝinte, per facila movo mi puŝis la pordon, ke ĝi ne restu malfermita. La nokto vere estis belega, el la tritikkampo mi aŭdis la kanton de koturnoj: „pitj-palatj, pitj-palatj”. La voĉon de tiuj nuntempe maloftaj birdoj lastfoje mi aŭdis en mia infanaĝo. Tamen, antaŭ mateniĝo la temperaturo estis ne sufiĉe alta por longa senvesta restado; do apud iu arbusto mi aranĝis ankoraŭ ion necesan, kaj decidis reiri en la aŭton, kaj kuŝiĝi.

Sed konsternite mi vidis, ke la pordo, la unusola neŝlosita pordo, estas fermita. Rigardante ĝin de pli proksime, mi vidis, ke ĝi estas ne tute fermita, nur duone, ja la seruro havis du gradojn, kaj ĝi estis fermita nur ĝis la unua grado. Mi pensis, ke per forta ektiro de la klinko, mi povos malfermi la pordon. Sed mi eraris; anstataŭ malfermiĝo, ekfunkciis ankaŭ la dua grado, kaj la pordo jam estis definitive fermita, malfermebla nur de ene.

Imagu mian situacion: Inter arbaro kaj vasta tritikkampo en la granda nokto,- jam komencis kondensiĝi roso,- mi staris vestita en kalsoneto, apud la fermita, eĉ bone ŝlosita aŭto. Tra la fenestro mi vidis mian varman kuŝlokon, miajn vestaĵojn, kaj mi komencis senti malvarmon.

Kion fari? Unue mi provis forte tiradi ĉiujn pordojn, eble iu seruro ne funkcias perfekte. Sed ili ĉiuj perfekte funkciis; la pordoj restis firme fermitaj.

Mi devos iri en iun tendon kaj dormi plu tie, mi pensis. Nu jes, sed en kiun tendon mi iru? Mi tute ne sciis, en kiu dormas knaboj, en kiu knabinoj, en kiu paroj. Mi provis imagi, kio okazus, se preskaŭ nuda viro neatendite enrampas tendon. Se dormas en ĝi knabinoj, ili povus pensi, ke atakas ilin satiruso, ili komencos ŝrikadi, kriadi. Se dormas en ĝi knaboj, ili povus pensi, ke iu samseksamulo volas atenci ilin. Antaŭ ol mi povus klarigi la aferon, ili forte batregalus min. Simila skandalo okazus, se mi rampus en tendon, kie dormas paroj. Do tiu vojo estas neirebla.

Alia ebleco, por eviti la malvarmumon; ĝis mateno mi devus kuradi tien kaj reen sur la kampa vojo. Sed rapide mi konkludis, ke tion mi povus fari eble duonhoron, kaj ĝis mateno ankoraŭ restos du-tri horoj.

Restis la lasta, la plej drasta, plej multekosta solvo; disrompi fenestron de la aŭto, kaj tiamaniere malfermi la pordon. Mi komencis iom kalkuladi: Tiu vitro, kiu kovras la antaŭan pordon, eble kostas 100-150 forintojn; do tiom sumon indas riski anstataŭ malvarmumo aŭ skandalo.

Nun mi devas serĉi ŝtonpecon, kaj per tiu disfrapi la fenestron. Nu jes, sed kie mi trovos ŝtonon? Ĉi tie, en la tuta regiono troviĝas nur sablo. Mi jam komencis proksimiĝi al malespero, kiam mi rememoris, ke vespere, ĉe la bivakfajro mi vidis malgrandan hakilon. Povas esti, ke ĝi restis tie. Nepre mi devos serĉi tiun hakilon, mi pensis, kaj iris al la restaĵo de la bivakfajro. Kaj mi havis bonŝancon. Malgraŭ la mallumo, post kelkminuta palpserĉado mi trovis ĝin. Kun granda ĝojo mi portis ĝin al la aŭto, sed dumvoje mi pensadis; eble ne tuj mi komencos bati la fenestron, sed per tiu hakilo mi provos iel pli delikate malfermi iun pordon. Inter la pordoj kaj kadroj ĉie estis distanco, en kiun mi povos ŝovi la klingon de la hakilo, kaj uzante ĝin kiel levilon, mi provos elstreĉi la pordojn. Sed la pordoj staris fikse, ili obstine rezistis la perforton.

Restis la lasta solvo, la frapo sur la fenestron. Per la kapo de la hakilo plenforte mi frapis sur la vitron de la unua pordo. Grandega frapbruo eĥiĝis en la ĉirkaŭaĵo, sed la vitro restis sen-difekta. Neniam mi povis imagi, ke aŭtofenestro povas rezisti tian fortan frapon. Do, ek! Mi devis ripeti almenaŭ sesfoje la baton, ĝis fine okazis vera eksplodo. La tuta fenestro disŝprucis en malgrandajn pecetojn, akompanante per grandega eksplodbruo. Mia aŭto, la tuta dormosako pleniĝis per malgrandaj vitropecoj, apenaŭ mi povis forigi ilin.

Nur poste mi komencis pensadi: Tute proksime dormas proksimume kvindek homoj. Iliaj aŭtoj staras apud la mia. Tamen neniu aŭdis la grandan bruon, neniu venis por rigardi kio okazis. Iu rabista bando tute trankvile povus forrabi, forporti ĉiun aŭton, kiuj estis tie.

Matene mi rakontis al la societo, kio okazis nokte. Tiu evento estis tia, kia estas inda al certaj famaj rátotiaj okazintaĵoj, do ĝia prezento bonvenis en la amuzprogramo. Nature ĝi vekis grandan ridon. Unu el la viroj rimarkigis, ke li aŭdis ian frapadon, sed li pensis, ke iu hakas lignon por la fajro. Bela knabino diris, ke en simila situacio, ŝi certe irintus en iun tendon… Nu jes, mi respondis, vi estas ĉarma, juna virino, nepre ĉiu viro gojus, se vi kuŝiĝus apud lin, sed inter ni estas granda diferenco…

Epilogo:

Mi estis certa, ke sen problemo mi povos aĉeti la necesan fenestron, kaj povos munti ĝin en la pordo. Sed vane mi provadis kaj en Budapeŝto, kaj en mia urbo, mi ne sukcesis. Kion fari? Mi iris al aŭtoriparejo por muntigi la fenestron. Tie oni diris, se en la magazeno troviĝas pluraj tiaspecaj vitroj, ili vendos unu al mi. Sed baldaŭ mi estis informita, ke estas nur du, tiujn ili ne forvendos. Nu, tiam riparu via mekanikisto, mi pagos la kostojn. La respondo: Li nun ne laboras, sed ferias ie. Ĉar sen fenestro estas malagrable uzi aŭton, mi proponis, ke ili donu al mi la fenestron, kaj donu fakturon, kvazaŭ ili enmuntus ĝin. Mi pagos la prezon kaj de la fenestro kaj de la muntado. Tio jam estis realigebla. La prezo de la fenestro estis 190 forintoj, la sumo de la fakturo, kiu enhavis ankaŭ la laborsalajron de la mekanikisto kaj la profiton kaj la imposton de la riparejo estis 420 Ft. Mi hejmenportis la tiamaniere aĉetitan fenestron, kaj ĉar tiun laboron mi ankoraŭ ne faris, laboris du horojn, sed fine ĉio bone sukceis.

Se per tiu ĉi rakonto mi povis iom amuzi vin, estis inde travivi la malagrablaĵojn…

* Trabanto: Marko de la plej malmultekosta aŭto en mez’ kaj orienteŭropaj landoj. Ofte mokata pro troa simpleco.

7.
La varmo

Okazis antaŭlonge, en la postmilitaj jaroj, en Budapeŝto.

Tiutempe mi estis studento, treege malriĉa, ĉiam malsata, preskaŭ ĉifone vestita studento. Kaj estis vintro, treege malvarma vintro.

Mi staris ĉe la haltejo, atendis la tramon. En mia maldika, aĉa surtuto mi tremis pro la malvarmo. Kiom da tempo mi pasigis tie mi ne scias, sed ŝajnis tre longa.

Fine alvenis la tramo. La veturantoj tute ŝtopis ĝin tamen mi sukcesis ŝovi min en la internon. Tie jam estis ne tiel kruela la frosto, tamen mia dorso tre malvarmis.

Apude mi rimarkis knabinon. Ankaŭ ŝi povis esti tiaspeca, kia mi estis. Strikte ni staris unu apud la alia pro la granda homamaso. Kaj poste tre delikate, tre malrapide, preskaŭ senkonscie ni turnis nin tiel, ke niaj dorsoj tute kunpremiĝis. Eble ankaŭ ŝia dorso malvarmis.

Estis mirinda, neforgesebla sento, senti la penetron de la varmo el ŝia korpo en mian frostiĝitan dorson. Dum longa tempo mi sentis nur tiun benitan varmon, kiu savis min de la doloro, fare de la malvarmo. Kaj poste mi jam komencis senti ankaŭ ian ali-specan varmon. Tra la maldikaj vestaĵoj fariĝis percepteblaj la partoj de ŝia korpo…

Dume la tempo pasis, la tramo skuiĝadante kuris. Ni nur staradis, strikte kunpremiĝinte, forgesinte ĉion. Kiam unuafoje mi ĉirkaŭrigardis, rimarkis, ke la tramo jam preskaŭ malpleniĝis, ke nur ni duope staras kunpremiĝante dors’al dorse en la mezo de la tramo…

Sed post ĉiu bela sonĝo sekvas vekiĝo. Mi sentis, ke ŝi lante foriĝas de mi. Mi rigardis je ŝi, ankaŭ ŝi ekrigardis min, kaj diris adiaŭon per siaj belaj, grandaj, varmaj, brunaj okuloj… Poste en la sekva haltejo ŝi descendis, kaj malaperis en la frosta nokto…

Hieraŭ, vojaĝinte en malvarma tramo, venis en mian kapon tiu malnova historio. Ho, vi nekonata, afabla knabino! Certe ankaŭ via hararo jam fariĝis griza. Ĉu vi trovis iun, kiun vi povis varmigi dum la vivo, kaj kiu povis reciproki la varmon de via koro?

8.
La pacigo de malamikoj

Dum montara ekskurso en iu postmilita jaro nia grupo vojeraris, kaj alvenis en de ni ĝis tiam nekonatan regionon. Ĉirkaŭe montoj altis, inter la helverdaj arbofolioj blankaj rokoj brilis en la sunlumo. En la valo fluis kristalpura rivereto, la akvo zig-zage saltadis inter la ŝtonoj, kaj post malgrandaj akvofaloj blanka ŝaŭmo estiĝis sur la surfaco.

Tra la rivereto kuŝis lignoponteto, ĉarpentita el blankaj poplotrunkoj. La pado kondukis al malgranda senarbejo, kiun kovris densa, freŝa herbaro, inter la herboj pompis buntaj, bonodoraj sovaĝfloroj. Ĉe la kontraŭa flanko staris malgranda domo, konstruita el krudaj arbotrunkoj, kaj la tegmenton kovris ligno-sindoj, kiujn kolorigis brun-nigra la tempo kaj la oftaj pluvoj. La suprenfluganta griza fumo signis, ke la domo estas loĝata. Sed ne nur la fumo signis tion, sed ankaŭ ruĝ-blankkolora bovino, kiu paŝtis sin proksime al la domo, ligite al paliso per dika ŝnuro. Apud la domo ambaŭflanke staris altaj, dignoplenaj pinioarboj, kvazaŭ gardante la domon. Tiu ĉi belega paca valo ravis nin.

Ni estis kvarope, dekkvar-dekkvinjaraj knaboj, kiuj ekskursis en tiu bela, sunbrila aŭtuna tago. Tiutempe oni devis tre atenti dum ekskursoj, ĉar ĉie eblis trovi restaĵojn de la milito; subtere kaŝiĝintajn minojn, ne eksplodintajn obusojn, mangrenadojn. Ne malmultaj el nia generacio iĝis viktimoj de tiuj militaj restaĵoj; ja ni per dismuntado de difektitaj tankoj, terenfalintaj aviadiloj, ruinoj de armiloj povis nur kontentigi nian interesiĝon pri tekniko.

Sed tiu regiono aspektis tute paca, ŝajne evitis ĝin la ŝtormo de la milito. Unu el la grupo tamen rimarkis ion, kaj vokis tien ankaŭ nin. Granda, stranga tombo estis ĉe la rando de la arbaro, iom kaŝita de la malsupren kliniĝinaj branĉoj de maljuna kverko. Vere stranga tombo ĝi estis, ĉar ĝi havis du tombmonumentojn; ili ambaŭ estis ĉarpentitaj el forta kverk-ligno. Sur la pinto de la kruco pendis germana ŝtalkasko, sur la pinto de la obelisko rusa; montrante, ke en tiu tombo ripozas soldatoj, dum la milito mortintaj. Sur la kruco estis skribita per bele gravuritaj literoj: Helmut Weis, 1914-1944. Sur la obelisko estis legebla: Ivan Ivanoviĉ Kolev 1912-1944. Super la nomo estis gravurita kvinpinta stelo. Konsterniĝinte kaj mirinte ni staris ĉe la tombo.

Ne malofte oni povis trovi tiam soldattombojn en arbaroj, en rando de herbejoj, tamen tiuj du kune estis tute nekutima. Pensadante pri tio, silente ni pluiris en la direkto de la domo. Forta, minacanta hundbojado vekis nin el la pensado. El malantaŭ la domo blankharara hundo, granda, preskaŭ kiel urso kuris kontraŭ nin, kaj minacante montradis siajn dentojn. La situacio komencis esti danĝera, sed feliĉe el la domo aŭdiĝis forta vira basvoĉo: „Ficko, tuj revenu kaj silentu!” La hundo obeeme, kvankam mur-murante retiriĝis, kaj en la kadro de la pordo aperis alta, fortika maljunulo. „Venu trankvile, tiu ĉi hundo estas obeema. Ĝi ne kaptas vin, se mi ne ordonas al ĝi tion.” Ni iris al la domo, salutis la dommastron, kaj rakontis al li, kial ni vagadas proksime al lia domo. Li estis tre afabla, tre amikeca; sidigis nin antaŭ la domo al kruda lignotablo, kaj malaperis en la domo. Baldaŭ li revenis, kunportante korbon, en ĝi estis tre belaj kaj bongustaj fruktoj; ruĝaj pomoj, flavaj piroj. Bonkore li regalis nin, kun afableco de tiuj homoj, kiuj vivas solece, izolite, kaj jam tre sopiras aŭdi homajn voĉojn, kaj iom babiladi.

Tiu ĉi hundo estas mia unusola gardanto kaj amiko – li komencis rakonti. Mia edzino mortis antaŭ dek jaroj. Mia filino kun sia familio vivas en la vilaĝo. Multfoje ili invitis min, ke mi loĝu kun ili, sed mi preferas tiun ĉi lokon. Ĉi tie mi estis arbaristo dum jardekoj. Nun mi estas sepdektri jara, feliĉe forta, sana, mi ankoraŭ povas zorgi pri mi. Malantaŭ la domo estas malgranda ĝardeno kun fruktarboj kaj legomoj. Mi ŝatas labori ankaŭ pri ili.

Dum mi aŭskultis la rakonton de la maljunulo, observis lian vizaĝon. Tre belaspekta homo li estis. La arĝentblanka hararo kun la sunbrunigita, pro vento kaj bona aero ruĝa vizaĝo formis grandan kontraston. Lian altan frunton apenaŭ sulkis la forpasintaj jaroj. Liaj amikecaj, junaspektaj, grandaj brunaj okuloj vekis fidon al li. Li rakontis interese per sia agrabla basvoĉo, sed nin interesis ĉefe la historio de tiu tombo, tial ni provis direkti la paroladon tien. Li komprenis nin, kaj iom malgaje komencis rakonti.:

Al tiu tombo ligas min tre trista, tre terura travivaĵo. Ripozas en ĝi du miaj amikoj, kiuj reciproke murdis unu la alian. Antaŭ tri jaroj, aŭtune en 1944 okazis tio. Jam proksimiĝis la militbatalo, kiam alvenis tien malgranda germana soldatgrupo. Malgranda roto, nur kvin personoj. Sur la montpinto, kie tiuj blankaj rokoj estas videblaj, troviĝas ankaŭ malgranda groto. Tie ili establis observejon, ĉar el tie la tuta regiono estas travidebla. Per radioaparato ili havis kontakton kun la komendantaro. Kiuj ne deĵoris, ripozis ĉi tie, en la domo. Tri semajnojn ili restadis ĉi tie. Ili estis junuloj, lacaj, ne amikiĝemaj, tamen kondutis dece, ne ĝenis min. Sed el inter ili estis unu, tiu kompatinda Helmut, kiu kuŝas en la tombo, kun kiu mi interamikiĝis. Germanlingve mi bone parolas; antaŭ la unua mondmilito mi laboris tri jarojn en Aŭstrio. Li estis lignaĵisto, lerta, inteligenta homo, loĝis en vilaĝo proksime al Berlino. Li havis edzinon kaj du infanojn, kvin jaran filon kaj tri jaran filinon. Ofte li rigardadis, montradis fotojn pri ili. Li tre amis sian familion, kaj tre deziris revidi ilin. Kaj li tre malamis la militon. Kiam ni estis duope, ofte ni paroladis pri tio, eĉ konfide li konfesis, ke li planas sekrete forlasi la armeon kaj kaŝi sin en iu arbaro, eble ĉi tie, ĝis la fino de la milito. Tio jam devas nepre okazi rapide, ja li tute ne kredis la propagandon pri la promesitaj mirindaj armiloj. Multe ni paroladis, dume senĉese li laboris, lia ŝatokupo estis la lignoskulptado. Per unusola tranĉilo li povis fari ĉion. Sur la muro de mia ĉambro pendas lignoreliefo, kiun li faris pri tiu ĉi regiono kun mia dometo. Do, li estis tre kara homo, ni tre ekamis unu la alian, kaj malgraŭ la mallonga tempo, kiun ni pasigis kune, ni fariĝis bonaj amikoj. Sed foje alvenis ordono, ke ili tuj forlasu tiun ĉi lokon, retiriĝu, ĉar la rusoj jam preskaŭ ĉirkaŭis la regionon. La grupo foriris, ankaŭ li devis iri, kvankam li tre volonte restintus ĉe mi. Tamen li ne kuraĝis fari tion, ĉar en la roto estis tre entuziasmaj, fanatikaj junuloj, kiuj volis nepre plu batali, kaj tion ili postulis ankaŭ de la aliaj.

Proksimiĝis la sono de la pafado, kaj post tri tagoj, posttagmeze alvenis la rusoj. Ili rapide trakuris tiun regionon, ja tie ili ne trovis rezistanatajn malamikojn. Mi havis bonŝancon, ja mi povas paroli ankaŭ rusalingve, danke al la siberia militkaptiteco dum la unua mondmilito.

Tial ili estis amikecaj al mi. Denove restadis kun mi malgranda grupo, kaj loĝis en la domo, uzante tiun monto-pinton por la sama celo, kiel la germanoj. Per brankardo ili kunportis vunditan kamaradon, kies piedo estis pafita . Li estis jam kuraciste prizorgita, la vundita piedo estis bandaĝita, sed li ne povis iri, devis resti kaj ripozi en la domo. Li estis Ivan, mia alia kompatinda amiko, kiu estas entombigita ĉe la granda kverko.

La atako tiutempe haltis, la malamiko tro forte rezistis. De la distanco de proksimume 20 kilometroj, dum unu monato senĉese ni aŭdis la kanonpafadon. La soldatoj vivis en mia domo, deĵoris sur la montpinto, komune ni kuiris kaj manĝis. Inter ni elformiĝis bona rilato. Prefere kun Ivan, kiu pro la vundo devis kuŝi en la ĉambro, aŭ sur seĝo sidi antaŭ la domo, se la vetero estis bona. Ni estis ĉiam kune, multe paroladis kaj interamikiĝis. Li estis bonkora, tre paca blonda, korpulenta homo, kun infane senkulpaj, puraj bluaj okuloj. Ĝardenisto li estis en iu kolhozo, kaj tre ŝatis sian laboron. Ĉar niaj fakoj estis proksimaj, multe ni povis paroladi pri kreskaĵoj, pri arboj, kaj pri aliaj aferoj. Ankaŭ li havis familion; belan, blondan edzinon, kaj du knabinojn. Li tre amis ilin, ofte paroladis pri ili, ofte montradis fotojn kaj leterojn de siaj edzino kaj filinoj. Ĉefe li estis fiera pri sia pli aĝa filino, kiu jam ofte laboris kun li en la ĝardeno, kaj ankaŭ ŝi volis elekti la ĝardenistan fakon. Ĉiam li planis ion: Se finiĝos la milito, mi iros hejmen, kaj konstruos pluan ĉambron al la domo por la filinoj. Se finiĝos la milito, mi vojaĝos kun la familio al Leningrad, por viziti la Ermitaĵ-muzeon. Se finiĝos la milito; ĉiun lian frazon li komencis per tiuj vortoj. Li tre atendis tiun tempon, sed bedaŭrinde li ne povis vivi ĝis tiam.

Kiel li mortis? Iun tagon ili ricevis ordonon, ke tre rapide ili retiriĝu, ĉar la germanoj komencis grandan atakon; certe ankaŭ tiun lokon ili reokupos. La grupo foriris, sed Ivan devis resti, ĉar ankoraŭ li ne povis iri pro la vundo. Mi promesis, ke mi kaŝos lin, kaj zorgos pri li, ĝis liaj kamaradoj revenos. En la fojnejo, apud la stalo mi konstruis al li sekuran rifuĝejon. Li kuŝis tie, ĝis la pafado aŭdeblis de proksime. Kiam jam duan tagon regis silento, li forlasis la kaŝejon, kaj denove loĝis kun mi.

Sekvont- matene neatendite ni aŭdis krakadon de maŝinpafiletoj proksime al la arbar-rando.

Ivan kaptis sian maŝinpafileton kaj lamsaltadis eksteren. Vane mi klopodis reteni lin, mi ne sukcesis, li diris, se la germanoj trovus lin en la domo, ankaŭ min ili pendigus sur arbon, pro kaŝo de malamiko. Lamante li saltadis ĝis tiu pinarbo, sed tiam jam aperis la griza uniformo de germano inter la arbustoj. El malantaŭ la pinarbo ankaŭ li komencis pafadi. De la arbarrando alvenis la respondo, mi aŭdis la frapadon de la kugloj sur la lignomuro. Baldaŭ la maŝinpafileto de Ivan eksilentis. Post kelkaj sekundoj ankaŭ ĉe la arbarrando ekestis silento. Proksimume dek minutojn mi atendis. Ambaŭflanke estis plena silento. Singarde mi forlais la domon, kuris al la pinarbo; terure mi vidis, ke Ivan senmove kuŝas sur la tero, apud li la maŝinpafileto. Pli proksimen kurinte, mi rimarkis ruĝan punktn sur la frunto de Ivan; tie trafis lin la pafo. Mi genuiĝis apud lin kaj levis lian kapon, sed ĝi senvive kliniĝis teren. Li estis mortinta. Pro tiu pafo tuj li mortis. Regis plena silento, nur miaj larmoj fluis.

Post paso de mallonga tempo el la direkto de la maljuna kverko mi aŭdis obtuzan veadon. Singarde mi kuris tien, kaj rimarkis, ke sub la branĉoj de la granda kverko, sur la ventro kuŝas germana soldato, en lia mano maŝinpafileto. Tre malfacile, stertorante li spiradis, dume obtuze, mallaŭte li veadis. Kiam li ekaŭdis miajn paŝbruojn, li levis la kapon. Tuj mi ekkonis lin; li estis Helmut. Grave vundita li kuŝis sur la tero, el la angulo de lia buŝo sango fluis en mallarĝa strio, kaj la gutoj faladis sur la flavajn arbofoliojn. Mi provis levi lin, sed li mallaŭte, flustrante ekparolis: „Lasu min kuŝi ĉi tie. Certe mia pulmo estas trafita. Multan sangon mi perdis, mi estas nesavebla.” Vere, proksime nenie estis hospitalo, aŭ kuracisto, ankaŭ mi konstatis, ke lia sorto estas senespera. Denove li ekparolis: „Mi petas, entombigu min ĉi tie, apud la arbo. Lastfoje en via domo mi estis feliĉa. Aŭskultu min: Baldaŭ mi mortos, mi sentas. En mia dorosako vi trovos miajn legitimilon kaj leterojn. Kaj prenu mian ringon. Post la milito sendu ilin al mia edzino. Al ŝi skribu, ke mi tre amis ŝin kaj la infanojn; mia lasta penso estis ĉe ili. Apud la leteroj vi trovos ankaŭ foton pri mi. Tiun mi donacos al vi, kiel memoraĵon. Mi volis fini la militon, forlasi la armeon, mi volis kuri al vi, sed oni rimarkis tion, kaj persekutis min. Mia piedo estis trafita, mi ne povis kuri plu, kaj ĝuste tiam iu komencis pafi min el la direkto de via domo. Pro tio la persekutintoj retiriĝis. Mi ne scias, ĉu pafis ruso aŭ germano, sed ankaŭ mi devis pafi, por savi mian vivon. Tiam mi estis trafita, tamen mi pafis, ĝis mi povis. Milito, milito, abomeninda milito…” li flustris malforte, kaj ĉesis spiri.

Ambaŭ homojn same mi amis. Ili ambaŭ estis miaj amikoj. Amare mi priploris ilin. Poste tie ĉi mi entombigis ilin, unun apud la alia. Ili ambaŭ estis honestaj, bonkoraj, pacamaj homoj. Ankaŭ en la vivo ili povintus esti bonaj amikoj; almenaŭ en la tombo ili kuŝu kune, amike, pace. La fotoj pri ili en komuna kadro pendas sur la muro de mia ĉambro.

De tiam ofte mi pensadas pri tio: kial, kial ili devis morti, kial ili devis murdi unu la alian. Pro la kruela leĝo de la milito; se mi ne murdas, mi estos murdita. Se iu pafas kontraŭ min, ankaŭ mi devas pafi… diris la maljunulo, kaj larmoj brilis en liaj okuloj.

Vi estas junaj, kaj persone travivis la teruraĵon de la milito. Oni diras, ke la vivo estas antaŭ vi; al vi apartenas la estonteco. Mi scias, neniam vi forgesos ĉi tiun belan lokon, kaj la tristan historion, de tiu ĉi loko…

Sed jam estas malfrue, estas tempo por foriri. Inter tiuj du montoj vi trovos la vojon al la vilaĝo, kie vi atingos la vesperan buson.

Silente ni foriris. La vento susuris inter la folioj de la granda kverko. Kaj en niaj oreloj eĥiĝis la voĉoj de la maljunulo: Kial…kial…

9.
La kremdensaĵo

Antaŭ pluraj jaroj en Budapeŝto mi renkontiĝis kun iama gimnazia samklasano. Li estis ne nur samklasano, sed ni loĝis en la sama internulejo. Kun granda ĝojo ni salutis unu la alian, kune promenadis plu, kaj nature rememoris pri la iam kune pasigita tempo.

Ĝuste tiam estis tagmezo, tial ni iris en malgrandan restoracion por manĝi ion. Ni ambaŭ mendis farĉitan brasikon kaj glason da vino.

– Farĉita brasiko; ĝi estas tre bongusta manĝaĵo. En granda, acida brasikfolio estas pakita la farĉaĵo, kiu konsistas el muelita viando; miksita kun rizoj, frititaj cepopecetoj, ovoj, spicoj. La pakitaj buloj estas kuiritaj kune kun acidaj brasikfolio-pecetoj en saŭco, kiun oni faras el la acida suko de la fermentita brasiko, frititaj cepopecetoj, pipro, papriko kaj faruno. Fine, jam en la telero ĝi estas ŝutita per kulero da kremdensaĵo. Eĉ pro ties vido jam oni havas bonan apetiton.Tiu ĉi kremdensaĵo (malbela vorto, ne serĉu en la vortaro, ĝi estas la supra, grasa parto de acida lakto) venigis en mian kapon malnovajn historietojn, kiujn mi rakontis post la manĝo, dum gustumado de la vino.

– Ĉu vi memoras? Tio okazis eble en 1947 aŭ en 1948, kiam ni estis ĉiam malsataj; eĉ iom da pano oni ne rajtis libere aĉeti, nur per kupono. Sed la kuponojn ricevis la internulejo, kie tre modeste oni nutris nin. Poste tamen oni komencis libere vendi la tiel nomatajn “buci”-ojn. Ili estis iom similaj al bulkoj, nur estis malpli grandaj, kaj faritaj el la materialo de bruna pano. Ili estis iom malmolaj, tamen manĝeblaj. Joco, tiu tre ruza samklasano, aĉetis buci-on. La molan enan parton per la fingro li forigis kaj manĝis. Poste en la vendoplaco li petis vendistinon, ke tiun kavaĵon en la bucio ŝi plenigu per kremdensaĵo. La vendistino plenumis la peton, kaj petis la prezon. Tiu estis ne granda sumo, tamen tiutempe niaspecaj junuloj havis eĉ ne tiom. Joco ŝajnigis, ke en la poŝo li serĉadas monon. Nature li ne trovis ĝin, kaj kun kompatinda mieno li diris, ke pardonu sinjorino, la mono certe perdiĝis. La vendistino koleriĝis kaj ekkriadis: “Aĉa fripono! Tuj reenverŝu ĝin en la poton!” Joco pardonpetante obeis, poste forkuris, kaj kun bona apetito li frandis la bucion, kiu estis plensorbita per bongusta kremdensaĵo.

Ni ambaŭ ekridegis, sed tuj venis alia memoro. Kiel mi jam menciis, ni loĝis en internulejo. Tro granda disciplino ne regis tie. Danci ni tre ŝatis, kaj trovis eblecon fari tion ĉiun sabatvesperon. Nur la postnoktmeza reveno estis problemo. La kortan barilon ni povis tragrimpi, sed la pordo de la konstruaĵo estis ŝlosita. Feliĉe ni rimarkis, ke fenestro de la kuirejo estas ne ŝlosebla pro difektiĝo. Do, tra tiu ĉi fenestro ni povis reveni post la fino de la dancado.

Kelkfoje mi jam menciis, ke ĉiam ni estis tre malsataj. Post dancado la malsato nature kreskis. Foje, grimpante en la kuirejon, iu havis ideon; serĉi ian manĝaĵon en la kuirejo. La ideon sekvis ago. Ni komencis serĉadi en la ŝrankoj, sur la bretoj. La rezulto ne forrestis. Ni trovis poteton da kremdensaĵo kaj duonon da pano. Porprinca vespermanĝo! Sen pripenso ni komencis manĝegi. Sed antaŭ la fino iu rimarkigis, ke pro la malapero de la kremdensajo certe estos skandalo. Ni devos fari ion. En la fundo de la poto ankoraŭ restis iom da kremdensaĵo. Iu havis genian ideon: Li serĉis kaj kaptis la katon, ŝmiris al ĝi la piedojn per kremdensaĵo, kaj faris piedspurojn de la kato sur breto, kaj metis apud ilin la poton. – Matene apenaŭ ni povis reteni la ridegon, aŭdante la grumbladon de la kuiristino, ke iu lasis la pordon malfermita, tial la kato povis enveni kaj forvori la kremdensaĵon !

Longe forpasintaj tempoj, malfacilaj, tre mizeraj, tamen plenaj da belaj memoroj. Ja tiutempe ni estis junaj, gajaj, kun la espero pri pli bela estonteco…

10.
Inundoj

Kun granda estimo kaj miro mi spektadas en la televido la heroan, sin oferan laboron de homoj sur la digoj de rivero Tibisko, kion ili faras, por malhelpi, ke el la tutplena fluejo la sovaĝaj, altaj ondoj trarompu eksteren, kaj inundu la proksimajn loĝlokojn, agrokampojn. La homoj laboras tie komune, tieaj kaj alvenintaj fremdaj helpantoj kune. Ŝajnas, ke ilia laboro alportas rezulton; feliĉe ĝis nun sukcesis devigi la grandegan akvoamason resti inter la digoj.

Iam, antaŭ multaj jaroj ankaŭ mi laboris sur la digo de Danubo. Ĝuste mi finis miajn universitatajn studojn, kaj sekvan tagon post la lasta ekzameno tuj mi eklaboris, ĉar monojn mi havis nur tiom, ke ĝi sufiĉis por aĉeti unu trambileton (Tiutempe tre malmultekosta ĝi estis.) por veturi al la antaŭdifinita fabriko.

Danubo faris someran inundon tiam, en la jaro 1954. La fabriko, kie mi eklaboris situis proksime al Danubo. La akvonivelo jam proksimiĝis al la supro de la digo, tial en la fabriko okazis preparoj por malhelpi la enfluon de la akvo. En dimanĉo okazis deĵoro. En la unua tago post mia eklaboro, oni varbis volontulojn, dimanĉe restadi en la fabriko, defendi la proksiman digon, se tio estos bezonata. Kiel entuziasma junulo nature ankaŭ mi aliĝis.

La antaŭtagmezo pasis pace. Ni paroladis, kartludis ktp. Sed posttagmeze telefone venis mesaĝo, ke tuj ĉiu iru al la vestaĵ-megazeno por transprerni gumbotojn, poste rapidi al la digo. En la magazeno oni faris liston pri la nomoj de la transprenantoj, kaj surskribigis kvitancon.

Vere, tra la supro de la digo kelkloke jam komencis traflui akvo, tien ni devis transportadi la sakojn, iom plenigitajn per sablo, kaj per ili ŝtopi la fluejojn. Iu saĝulo elcerbumis, ke per elektroĉaro tiu laboro estus pli rapida, pli facila. Sed li ne pensis pri la granda pezo de la transportilo, kaj pri la profunda koto. Nature la veturilo baldaŭ sinkis. Parto de la grupo provis liberigi la elektroĉaron, aliaj promenadis, rigardadis sur la digo, dume naĝadis en la agrable varmeta akvo. (Post kelkaj jaroj el inter ili fariĝis altrangaj estroj.) Kelkaj el la grupo, inter ili ankaŭ mi trenadis, trenaĉis la sakojn, kaj metis ilin sur la malfortajn lokojn.

Sed la akvonivelo malrapide leviĝis plu, la akvo fluis tra la digo, la homoj unu post la alia malaperadis. Fine mi konstatis ke nur mi unusole luktadas kontraŭ la inundo. Vidinte, ke tiu ĉi afero estas senŝanca, ankaŭ mi reeniris en la fabrikon, al la magazeno, por transdoni la gumbotojn. Tie la estro kolere riproĉis min: La ceteraj jam de longe reendonis la botojn, li devis atendadi ĉi tie nur pro mi! Jen, mia unua renkontiĝo kun la rekompenco pro la honeste farita laboro.

11.
Humuraĵoj en la kuracado

Jenajn eventojn rakontis mia kuracisto-amiko. Kvankam kuracistoj devas konservi la sekretojn, tamen sen mencio de la nomoj eble li ne kulpis kontraŭ la regulo.

Foje li deĵoris en fabrika ambulantorio. Virino akompanis tien belan, junan laboristinon, kies fingro estis grave vundita. Li anestezis ŝian fingron, kaj konvene zorgis pri la vundo. Dume la akompaninta virino rakontis, ke kio okazis.

En la laborejo laboras mezaĝa laborestro, al kiu tre plaĉas Julia, kies fingro estas vundita. Ĉiam li volis proksimiĝi al ŝi, sed li estis honesta, iom malkuraĝa viro. Tial li kaptis ĉiun okazon por fari komplezon al Julia. Nun okazis, ke Julia pikis al si la fingron. Ĝi estis malgrava afero, ŝia fingro apenaŭ sangis. Sed la laborestro rimarkis tion, li portis la keston kun la akcesoraĵoj de la unua helpo. Li desinfektis la vundon kaj profesie bandaĝis ĝin. Li tre ĝuis, ke fine li havis okazon tuŝi, preni la manon de Julia. Kiam la bandaĝo estis preta, la superfluan rubandon li volis for tranĉi per granda tondilo. Sed li estis tre ekscitita, tiel tremis la mano al li, ke anstataŭ la rubandon li entranĉis alian fingron de Julia.

La alia humuraĵo estas eĉ pli ridinda. Foje ambulanco portis en la ambulantorion senkonscian homon, kun rompita brako. La portintoj jene rakontis kio okazis:

Virino petis sian edzon ke li riparu la fridujon, ĝi funkcias ne perfekte. Poste ŝi iris al la laborejo. La edzo restis hejme, ĉar li laboris en alia labortempo. Li provis ripari la fridujon, sed sen sukceso. Tial telefone li vokis muntiston. Post kelkaj horoj li alvenis, kaj eklaboris. Sed la edzo devis foriri al sia laborejo, tial li lasis sola la muntiston, dirante, ke la edzino baldaŭ venos hejmen, kaj pagos.

La muntisto genuiĝinte laboris, klinis sin en la fridujon, nur lia postaĵo restis ekstere. La alveninta virino vidis nur pufan postaĵon, kaj pensante, ke ĝi apartenas al sia edzo, por ŝerci lin, ŝi mane frapis ĝin. La surprizita muntisto tiel rapide levis sian kapon, ke li forte frapis ĝin al la supra parto de la fridujo. Pro la frapo li perdis la konscion. La virino konsterniĝinte konstatis, ke ŝi frapis fremdan viron.

Tamen ŝi restis sobra, tuj ŝi vokis ambulancon, kiu baldaŭ alvenis. La flegistoj metis sur brankardon la senkonscian viron, kaj portis lin malsupren sur la stuparo. Dume la virino rakontis kio okazis. Aŭdinte tion, la flegistoj komencis tom forte ridegi, ke ili faligis la kompatindan viron de sur la brankardo, tiel malbonŝance, ke rompiĝis al li la brako…

12.
Unuflanka konvesacio

Hieraŭ longe mi veturis per rapidvagonaro. Kelkaj homoj silente sidis kun mi en la kupeo, ili aŭ legadis, aŭ meditadis. Dume mi rememoris pri historio kio okazis antaŭ dekkelkaj jaroj.

En Pollando mi veturis per rapidvagonaro longan distancon, kiu daŭris kvar, eble kvin horojn. Dum la forpaso de la unua horo la kunveturanoj descendadis. En la kupeo restis nur mi, kun belega juna virino. Kara leganto, bridu la fantazion, okazis tute alia, ol kion vi nun pensas.

La virino komencis paroli. Nature ŝi parolis polalingve, el kiu mi komprenas nur kelkajn vortojn; bonan tagon, bonan vesperon, dankon, jes (= tak), eble ne pli. Ŝi parolis bele, rapide, per agrabla voĉo. Mi nur rigardis ŝin, ŝajne kun komprenema mieno. Post proksimume dek minuta parolado ŝi eksilentis, kaj rigardis je mi kun demando sur la vizaĝo.

Mi ekridetis je ŝi, kaj diris: Tak

Poste ŝi daŭrigis la rakonton. Pasis denove dek minutoj kaj la afero ripetiĝis.

Denove mi ekridetis je ŝi, kaj dirs: Tak.

Tiu unuflanka konvesacio okazis plurajn horojn.

Post sia signalo mi malsuprenlevis ŝian pezan valizon de sur la breto, portis ĝin al la pordo de la vagono, kaj helpis malsuprenporti ĝin. Ĉe la stacidomo atendis ŝin viro, kaj post danko kaj adiaŭo ili foriris.

Mi veturis plu, jam solece, kaj ĝojis ke mi povis fari ian bonon; ebligi al virino longe, longe paroli sen interrompo, sen kontraŭdiro.