Ridado

Honoré Sebuhoro

Mi tro mortas pro ridadoj, mi ne povis helpi min mem por dividi ĉi tiun ŝercon.

En familio estis infano, kiu ne parolis. Sed unu tagon la infano komencis movi siajn lipojn por paroli vorton, ĉiuj venis kurante por aŭdi, kion la infano diros, tiam li nur prononcis “avinon”. La sekvantan tagon oni ĵus anoncis, ke la avino forpasis.
Du tagojn post kiam la infano rekomencas palpi, movante la lipojn, ĉi – foje ĉiuj rigardas kun timo kaj fine li prononcis “onklon”, vespere la onklo mortis.
Poste venis la fatala tago, nokte la infano ripetas la saman stultecon movantan siajn lipojn kaj tie ĉiuj forkuris al la pordo por forkuri, sed antaŭ ol ĉiuj elvenos, li jam diris “paĉjon”.
Vespere la patro timis kaj ne povis dormi. Lia edzino kompatis lin, kaj anoncis, ke la infano ne estas de li.
Unufoje oni vidis edzon, al kiu oni sciigas tian novaĵon salti de ĝojo kaj danki sian edzinon pro trompo. Kaj la sekvantan tagon la ĝardenisto mortis antaŭ la pordo…
La edzo ankoraŭ dancas.
Fine, la mondo komplikas.

KALJO KAJ ĜENNI

KALJO: Ĝenni bonvolu diri al mi la veron?
ĜENNI: Karulo, sed kio okazas?
KALJO: Ĉu vi certas, ke la infanoj estas la miaj…
ĜENNI: kompreneble kara, bedaŭrinde sed kial vi parolas tiel…
KALJO: Hieraŭ nokte mi revenis hejmen kaj mi aŭdis ilin diri “Nia patro kiu estas en la ĉielo…”
Ĝis nun la virino ne ĉesis ridi.