Honoré Sebuhoro

Mi nomiĝas Honoré Sebuhoro. Mi naskiĝis en 1974, kaj mi loĝas en Ugando. Mi estas edziĝinta, kun 5 geinfanoj. Miaj gepatroj priokupiĝas pri la agrikulturo. Mi bedaŭras, ke unu el miaj gepatroj jam forpasis. Mia patrino estis atakita per serioza malsano kiu daŭris ses monatojn. Ekde januaro ŝi iĝis malsana kaj ni faris ĉion por ke ŝi estu sana sed vane. La 16-an de Junio 2016 je 11:45 ŝi mortis – ŝi ne plu vivas en tiu ĉi mondo. Komprenu ke la morto estas la homa devizo sur tiu terglobo. Ni ne povas eskapi tiun homan faktoron.
Pri mia propra familio, permesu al mi klarigi al vi: La unua infano estas knabo kiu nomiĝas Prudent kaj naskiĝis en 2003, la dua infano Anne Marie naskiĝis en 2005, la tria infano Nadège naskiĝis en 2007, la kvara infano estas nomita Audace kaj naskiĝis en 2009, la kvina infano estas nomata Petro kaj naskiĝis en 2011. Ĉiuj lernas en diversaj lokaj lernejoj. Mia edzino nomiĝas Anita, naskita en 1984, ŝi priokupiĝas pri tranĉanta kudrado. Hodiaŭ la familio malrapide iĝas Esperantista. Persone mi ne havas laboron, nur ke mi priokupiĝas al la infanoj de Instituto Betanio /NJILI en la loko Remera pri Esperanta kurso ekde 2012 ĝis hodiaŭ. Ni loĝas en Provinco de Norda Kivu, Distrikto Rutshuru, Kvartalo Murambi nun, sed antaŭe ni vivis en Remera kvartalo. Tiu ĉi kurso estas libera ĉar Esperanto estas lingvo, kiu estas neglektita preskaŭ de ĉiuj.
Estis serioza batalo konvinki iujn lokajn intelektulojn pri la kurso de la internacia lingvo Esperanto. Ili diris tiele: Kio estas Esperanto? Kie oni parolas Esperanton? Kiu estas la estonteco de ĉi tiu lingvo? Finfine, tiuj intelektuloj estas konvinkitaj kaj komprenis ke Esperanto estas vigla kaj praktika lingvo en diversaj landoj ĉirkaŭ la mondo.

KIEL MI FARIĜIS ESPERANTISTO?
La komenco estis en 2004, kiam kora amiko nomata Hubert Hakizumwami, interesigis nin pri tiu ĉi lingvo. Bedaŭrinde li ne trovis okazon instrui al mi serioze. Li mem estis Esperantisto, sed tre okupata per la ŝtata servo je la landlimo el nia Bunagana de la apuda lando Ugando kaj DR Kongo. Sekvante je tiu defio, kaj sekve de mia scivolemo por lerni ĝin, mi sentis pli bone demandi al li la notojn de Esperanto-kursoj, programo de 22 kursoj de sinjoro Hubert Ferez. Mi eklaboris legi kaj relegi la diversajn enhavojn en ĉi tiu Silabuso ĉar la enhavo estas tradukita en franca oficiala lingvo. Por mi, mi dirus ke estis praktika lerni la lingvon kiel memlernanto hejme sen instruisto. Kiel mi sciis la francan lingvon, estis por mi iomete facila kompreni ĝin.
Legante revuojn malfacile, mi trovis eldonitan revuon de Universala Esperanto-Asocio, kiu portis la titolon “Israela en Kibuĉo kaj Esperanto floras en Afriko”; Mi trovis adreson de du plej famaj viroj – Hans Bakker el Nederlando kaj Renato Corsetti el Italio. En 2005 li donis al mi la unuan gramatikan libron kun la titolo “Nova racia kurso de Esperanto” kun sondosieroj-bendoj. De tiam, la plej fama instruisto en la sama jaro 2005, eklaboris por klarigi al mi la unuan lecionon ĝis la 22-a leciono akompanita ĉiufoje multoblaj ekzercoj.
Post lernado de tiu kurso, li orientigis min al Afrika Centro Esperantista el Togo, kie mi akiris mian esperantan gradon kun la mencio de 8/10.
Hans Bakker kaj Renato, estis miaj instruistoj, unu el ili Hans Bakker konsilis min krei lokan Esperanto klubon kiu povos enkadri interesitajn junulojn pri tiu lingvo. Estis grandega laboro ĉar lokaj loĝantoj havis malmoligitajn korojn kompreni la vorton «Esperanto». Kiel mi donis al vi klarigojn antaŭe, ĝi estis devo por ni konvinki ilin. Malgraŭ tiu batalo, kiu okazis pro alfronti tiujn intelektulojn de la loko, ili finfine komprenis la ekziston de la lingvo.
En 2006, mi turnis al la Universala Esperanto-Asocio, kiu troviĝas en Nederlando. La administra direktoro Osmo Buller proponis al mi membrokarton en ĉi tiu respektiva asocio. De tiam ĝis nun mi estas individua membro de UEA. Hodiaŭ mi ricevas eldonitan monatan revuon kaj jarlibron.
Post tiu abono-periodo en ĉi tiu asocio, mi kreis klubon nomita “Verda Stelano-Klubo” (vsklubo@gmail.com) en nia orienta provinco Norda Kivu / DRK / Rutshuru Teritorio / Grupo Bukoma / Remera Kvartalo. En ĉi tiu klubo ni komencis kun nia esperanta agado ĉirkau la jaro 2007 kaj ĝis hodiaŭ la klubo estas aktiva kaj alportas kelkajn Esperantistojn en nia loko. La problemo estas ke nia lando DR Kongo malorientigas nin pro manko de dungado. Sekve al tio, multaj emas iri aliloken por serĉi kien labori (Butembo, Kampala Ugando, Kisangani, ktp)
Post ĉi tiu paŝo de la kreo de ĉi tiu klubo, mi ankaŭ volis kunfandi la du internaciajn lingvojn Esperanto kaj angla, ĉar la mondo preferis la anglan. Kun ĉi tiu lernado de angla ni nomis la grupon rekte “E.E.T.C” (Angla kaj Esperanto Training Centre) en Remera / 2009. Post jaro de praktiko de ĉi tiuj du lingvoj, iuj esperantistoj ekzemple la forpasinto Duilio Magnani el Italio, Serio Boschin el Italio kaj forpasinto Sinjoro Hans Bakker el Nederlando provizis min konsilon ne kunfandi du lingvojn samtempe. Tiel, la angla lingvo falis tuje.

KIUN FRUKTON ALPORTIS NIA VERDA STELANO KLUBO?
Ekde la starigo de nia esperanta klubo V.S.K, kreita la 3-an de marto 2009, en nia distrikto Rutshuru, ni produktis kelkajn esperantistajn finalistojn per la laboro kiun mi faris instruigante interesintojn kies nomoj estas: Muhire Joel nuntempe instruas lernejanojn de bazlernejo Njiwa, Prime Nsabimana kiu nuntempe prezidas la Klubon (Kasasa Esperanto-Klubo)/ Adventista Eklezio de la 7a tago/Kasasa loko. Jonathan Ndayishimiye en Bunagana, kie li estas instruisto pri esperanto kurso, Muomba kiu estas gvidanto de Frateca Esperanto-Klubo en Rugarama/Grupo Busanza, S-ro Serge Rusaki kaj Nickson Kasolene instruas orfojn en Solidareco Bona Volo en Goma kies administranto estas Alphonse Waseka, malgranda grupo da orfoj kaj vundeblaj gvidata de Esperantisto Alphonse Waseka, Jozef Ntirikina, Anita Dusabe ankaŭ nuntempe kontrolas malgrandan teamon de virinoj instruante al virinoj pri kudrado-kurso.
Hodiaŭ ŝi instruas ilin kiel enprofundiĝi la tranĉo-kudron kaj ankaŭ praktikas Esperantan lingvon, la virina asocio nomiĝas “V.E.A” (Virina E- Asocio), Jonas Mpfitumukiza, Benjamin Nyarubwa, Innocent Baraka tiu lasta kondukis la malgrandan klubon nomitan Amikeca Esperanto-Klubo/ en Tongo nur ke nuntempe li estis aktuale al iu lernejo de Goma, je tiu manko, ni tuj kunsidos vidi kiel anstataŭi lin per alia volontulo por enkadrigi aliajn sekvajn promociojn. Elie Havugimana, Ŝem Kabanza kiu estas nuntempe en Sud-Afriko kaj gvidas iun Esperantan Asocion. Ankaŭ mi Honoré Sebuhoro, enkadras lernantojn el platformo “Verda Stelano-Klubo (V.S.K) kaj estas instruisto pri Esperanto-kurso en mezlernejo Betanio / Njili ekde 2012-a ĝis hodiaŭ. Se vi volas, ni sendos fotojn de la malnovaj membroj kaj novaj adeptoj de nia aktiva klubo de nia mezo Rutshuru.
Por lernejo Instituto Béthanie (Betanio), estas institucio kiu estis kreita ĉirkaŭ 2011-2012, kiam la ribelo de CNDP kiu okazis norde Kivu specife en du teritorioj de Rutshuru kaj Masisi. Ni provis varbi infanojn, senpage por integrigi ilin en ĉi tiu lernejo. Ĉar la gepatroj ne havis la financajn rimedojn por plenumi la pagon pri lernejarkostoj al la infanoj, la instruistoj donis sin korpe kaj anime, por helpi ilin kun preskaŭ liberaj kursoj.
Ankaŭ mi, estis la sama kazo eĉ instrui studentojn pri senpaga esperanta kurso. Tiu lernejo sufiĉe enhavis sufiĉe da orfoj kaj vundeblaj. En 2014-2015, ni havis 90 orfojn kaj 60 vundeblajn. En 2016-2017, ni havis 80 orfojn kaj vundeblajn, aliaj 30 estas modestaj riĉaj studentoj.Bedaurinde, inter tiuj orfoj du forpasis.
La raporto por la jaro 2017-2018, vi vidos ĝin kiam ni tuj finos la jaron 2017, julie 2018, ĉar ĉi tie ni estas komence de la jaro en DR Kongo ; lerneja studado finiĝos la 2-an de julio de ĉiu jaro (do dek monatoj). Sed, de Septembre 2017 ĝis nun.

NIA ĈEFA CELO KAJ DISTANTA VIZIO
Nia ĉefa celo estas disvastigi nian karan lingvon pri unuiĝo kaj paco tra la tuta orienta de DR Kongo. Ĉar la aŭtoro de tiu ĉi lingvo bone lumigis ke ĉi tiu lingvo volas ke ĉiuj estu kunigitaj, forpelante ĉiujn malbonajn agojn kiel malamo inter homoj de malsamaj popoloj, tributoj, inter-etna tribalismo inter la homoj, la ĵaluzo, milito …
Se ni legas tre bone pri la vivon de la aŭtoro kaj lingvo, vi komprenos ke en Bjalistoko / Pollando vivis kvar grupoj: judoj, germanoj, poloj kaj rusoj. Ĉiu grupo parolis lingvon nekonatan al la aliaj: ankaŭ, kaj malamo regis en la stratoj, bataloj okazis; sango ofte fluis. Zamenhof tre juna, vidis tion kaj promesis krei internacian lingvon por kunigi homojn. Ni esperanto-parolantoj tutmonde havu tiun amikecon kaj nia amo estu fortaj
kiel Ŝtono aŭ Roko. Se ni estus kunigitaj, la malamiko kiu estas diablo neniam havos forton por dividi nin.

KIO INTERESIS MIN ELLERNI TIUN ĈI BONEGAN LINGVON?
Antaŭ ĉio, mi persone ĝuis iĝi amiko de nia kara belsoneca, paca, neŭtra, kaj unueca lingvo pri unuiĝo «ESPERANTO». Verdire, per ĝi ni ĉiuj estas en la sama ideo kaj plumamikas sen malfacile.
Kara amiko, kiam mi aŭdis por la unua fojo pri la vorto Esperanto, kredis ke ĝi signifas hispana. Sed kiam lertuloj en esperanto klarigis ĝian signifon, konkludis ke ĝi estas belsoneca lingvo por mi. Mi komprenis ke unue, esperantisto estas ja persono kiu parolas esperanton.Due, esperantisto estas persono kiu sin sentas en aparteno al la E-komunumo ,kiu sentas ankaŭ la solidarecon kun ties membroj, kaj kiu dividas kun ili diversajn komunajn ideojn.

Ni esperantistoj celas disvastigi Esperanton por pli kaj pli, iom post iom realigi ĝiajn pozitivajn valorojn.
– Propedeŭtiko por lingvo-instruado
– Kontaktoj sendiskriminaciaj
– Kontaktoj inter ordinaraj gehomoj
– Novtipa internacia kulturo
Mi konstatis ke, Esperanto estas ankaŭ logika, liberesprimiva. Tio estas ĝi estas la plej viva el ĉiuj vivantaj…
Konklude, kiam mi persone aŭdis vorton « Esperanto », mi sentis(as) admiron, ĝuon, flugon,inspiron, entuziasmon, ĝojon. Mi ĝuas ne nur la lingvon mem, nek nur la ŝatatan de mi la legadon de Esperantaj libroj, ĝuas ankaŭ la interrilatoj de klubanoj.
Nu, ni kunportu la verdan standardon kiel simbolon de la unuiĝo !
Kiu ajn estu nia aĝo, ni lernu !
Kvankam nekomprenetaj , ni nur antaŭen !
Ni persistu en ĝojoj !
Esperanto enhavas du utilajn vortojn ; jen ili estas karaj amikoj :
Espero kaj anto : ambaŭ nur signifas : « Esperanto », tio estas, tiu kiu esperas en sia vivo. Marŝante kaj servante , kredante kaj semante, ni trankvile esperos kaj venkos. Mi tute esperas, kaj certas ke mi havas bonajn tutmondajn geamikojn pere de tiu ĉi tiu lingvo pri la paco.

Do mia vivo estas(os) kunligita kun Esperanto kaj kun miaj tutmondaj geamikoj. Restu unuigitaj por ke ni imitu la paŝojn de nia kara kompatinda aŭtoro de tiu lingvo Doktoro Lazaro Zamenhof. Tiel kiel mia celo estas kunrilati kaj konatiĝi kun vi per koresponde. Ĉu vi konsentas ankaŭ vi? Se vi apogas miajn esprimojn, bonvolu aliĝi al nia internacia lingvo E-movado, ĝi estas utila lingvo pri egaleca, kaj paca lingvo.

KIU ESTAS LA ĈEFA IDEO POR MEMFARI TRADICIAJN ARTOJN?
Unue nia DR Kongo estas lando kiu spertis periodon de politikaj krizoj ekde 1994 klarigante la alvenon de la ruandaj rifuĝintoj en ĉiuj teritorioj de la orienta parto de nia respubliko. Tiu amasa alveno de ruandaj rifuĝintoj kaŭzis ekonomian krizon, tio estas ne ekzistis laborpostenoj ke homoj povis adapti al la ĉiutaga vivo. Tiu situacio fariĝis malfortika kaj malriĉa en 1996; la unua liberigo en DR Kongo nia distrikto Rutshuru kiu estis la enireja pordo.
Tiu plena je malsekureco kaj negativa malespero tuŝis ĉiujn rimalriĉajn vivkondiĉojn kiel ekonomia, intelekta kaj kultura. En ĉi tio, viroj, virinoj, knabinoj, infanoj, iĝis tre viktimoj. De tiam ĝis hodiaŭ la situacio ne estas bone mi dirus ; ĉar la ekonomio jam falis en bankroton. Ne laborpostenoj, malsekureco tie ĉi estas kaŭzita per negativaj grupoj kiuj vivas en arbaroj. Pro la manko de postenoj en la lando, la junaj senlaboruloj komencis resti en la arbaro kaj prisemataj malordojn kaŭzante troigajn embuskojn survoje, sistemaj tumultrabadoj, apliko de sistema kidnapo kontraŭ la loĝantaro de orienta Kongo. Ĉi tiu kidnapo sistemo nun fariĝis ordinaraĵoj. Malamikoj iĝis riĉuloj pro tiu ĉi sistemo «kidnapo».
Miaflanke, vidante ĉion ĉi, mi ne havis esperon trovi laboron pri kiu povus fari mian decan vivon, tiel kiel mi havis spiriton de la kreado. Tio estas, kiam oni estas intelekta en tiu ĉi mondo kaj ke ne plu estas laborpostenoj, necesas havi ĉi tiun kulturon kaj ankaŭ krei laboron kiu permesos vin por postvivi kun la familio.
Do, mi komencis fari artojn en nia medio kaj ekvendis unu post unu. Malgraŭ tio, la vivo ne ŝanĝas komplete ĉar la tradiciaj artoj ne estas preskaŭ preferitaj de lokuloj. Eble por turistoj venantaj el malsamaj landoj. Sed tio estas malofte trovi ilin en nia respektiva komunumo. Tial mi volis fari ampleksan distribuadon en Esperantujo por vidi ilin klare kaj estos eble interesitaj akiri ekzemplerojn.

Eldonejo de S-ro Honoré SEBUHORO
ESPERANTO-KURSOJ
PO BOX 08 BUNAGANA-KISORO UGANDA.
Retadreso: honsebn@gmail.com

Ne ĉiam enviu la riĉecon de la aliuloj – rakonto
Ridado – anekdoto.