Ŝtormo

Filip van Laenen

Ŝi vekiĝis kaj ellitiĝis. Ŝi dormis bone ĉi tiun nokton, sed ŝi ja ĉiam dormas bone ĉi tie. Pli bone ol hejme. Estas iomete mirinde, sed ŝi havas sian eksplikon pri tio: la tagoj estas iomete pli longaj ĉi tie, kaj tial, ŝi ankaŭ estas iomete pli laca kiam ŝi enlitiĝas.

Irante tra la koridoro ŝi jam flaras la matenmanĝon. Ne estas iu neordinara matenmanĝo, sed iel – kaj ŝi vere ne scias kiel – la kuiristo ĉiam scipovas zorgi ke la matenmanĝo estas tre bonodora kaj bongusta. Aŭ ĉu la matenmanĝo ĉi tie simple odoras kaj gustas pli bone ĉar ŝi dormas pli bone, kaj tial ŝi ankaŭ malsatas pli multe matene?

Ŝia kolego Ĝeraldo jam estas en la manĝejo. Ŝi ne tre ŝatas lin, tamen ankaŭ ne malŝatas lin. Ili simple estas kolegoj. Sed ŝi preferus ke ŝi povus esti ne nur kolegoj, sed ankaŭ amikoj kun ĉiu ĉi tie. Ne estas problemo kun la aliaj kolegoj: ŝi amikas kun ili, kaj ili kun ŝi. Estas nur io pri Ĝeraldo. Ankaŭ la aliaj ne tre ŝatas lin, kaj ne amikas kun li. Feliĉe tio ne ĝenas lin. Aŭ almenaŭ ŝajnas al ili ke tio ne ĝenas lin. Verŝajne li simple estas iomete solema.

Nur Ĝeraldo estas en la manĝejo. Do la aliaj ankoraŭ dormas, aŭ almenaŭ ankoraŭ ne ellitiĝis. Estas domaĝe, ĉar Ĝeraldo ne estas tre parolema, kaj ŝi ŝatas babili iomete dum manĝado. Sed ne gravas.

— Ĉu vi jam aŭdis la novaĵon? demandas Ĝeraldo. Venos nova ŝtormo. Ni devas fiks(ig)i ĉion antaŭ tagmezo.

Nova ŝtormo. Ŝi vere malŝatas la ŝtormojn ĉi tie. Lastfoje la ŝtormo daŭris pli ol tri tagojn, kaj ĝi estis tiel forta ke ili eĉ timis ke ĝi detruos ion. Feliĉe ĝi ne faris tion, sed jam estas sufiĉe terure ke ili ne povis komuniki kun Tero dum tri tagoj.

Ordinare la komunikado kun Tero jam estas sufiĉe malfacila. Radiosignaloj bezonas de 3 ĝis 21 minutoj por travojaĝi la distancon inter Tero kaj Marso, depende de ilia relativa pozicio en la sunsistemo. Tio signifas ke oni nur povas sendi mesaĝojn, ne vere komuniki. En la plej malbona okazo, oni ja devas atendi la respondon pli ol 42 minutojn! Babili kun amikoj aŭ familianoj, aŭ eĉ diskuti ion teĥnikan kun la ĉefa stacio sur Tero simple ne eblas. Sed almenaŭ oni povas komuniki. Dum ŝtormo, eĉ la simpla komunikado ne eblas dum multaj tagoj. Jam okazis unufoje ke la ŝtormo daŭris kelkajn semajnojn, sed feliĉe tiam oni tamen povis komuniki iam kaj tiam dum la ŝtormo.

Ili venis al Marso antaŭ du jaroj. Ili estis la unuaj, kaj ĝis nun la solaj. Ne certas ke ili iam revojaĝos reen al Tero. Ili ne havas la ilojn nun, ĉar ne estis sufiĉe da spaco en ilia raketo. Sed ŝi esperas ke post kelkaj jaroj, venos pliaj al Marso, kaj tiam certe kreskos la ŝancoj por vojaĝi reen al Tero. Se la trafiko inter Marso kaj Tero restos unu direkta, la kolonigado de Marso ne estos vera sukceso por la homaro. Ŝi nur ne scias ĉu ankaŭ ŝi iam povos profiti de tiu vera sukceso – se ŝi iam volos.

Kaj ilia misio jam havis malgrandan malsukceson. Kiam ili forvojaĝis de la Tero, ili estis ok, sed unu kolego, Alberto, forpasis nelonge post kiam ili alvenis al Marso. Li ricevis kanceron, kaj ili ne povis alsendi la ĝustajn medikamentojn al li sufiĉe rapide. Ili eĉ ne provis, ĉar ili sciis ke ne indas.

Ŝi sentis sin tre senpova dum la malsaneco de sia kolego. Ŝi ja estas i.a. la stacia kuracistino, kaj ne povas helpi lin multe kaŭze de la manko de medikamentoj. Feliĉe ŝi povis sendolorigi lin dum la mal sanado. Estis almenaŭ iometo, sed la periodo estis tamen tre frustra por ŝi.

— Ĉu la ŝtormo estos forta? ŝi demandas.

— Fakte jes, pli forta ol la lasta, Ĝeraldo respondas. Kaj ĝi verŝajne daŭros kvar aŭ kvin tagojn.

— Terure, ŝi diras.

Ĝeraldo nur ŝultrumas. Komunikado ne estas lia fako, kaj videblas ke li ankaŭ ne zorgas multe pro nekomunikado. Por ŝi la novaĵo tamen detruetas la komencon de la tago.

Ŝi komencas matenmanĝî. Ĝeraldo legas iun gazeton, kaj ŝi tra rigardas siajn mesaĝojn. Kaj la meteologian raporton, kompreneble.

— Raĥelo, venu! Kie vi estas? iu krias tra la koridoro.

Ŝi kaj Ĝeraldo tuj haltas matenmanĝi. Ne ofte okazas ke iu krias tra la koridoro, do certe gravas. Kaj ŝi povas aŭdi iom da paniko en la voĉo. Ŝi kaj Ĝeraldo hastas en la koridoron.

— Kio okazas? ŝi respondas.

Ili trafas Marion en la koridoro. Ŝi aspektis ŝokita. Certe estas io nebona.

— Estas Ignaco! Li ege malsanas!

Kune ili iras al la ĉambro de Ignaco, kaj eniras. Li aspektas tre pala, kaj tusas. Kaj ĉu li ankaŭ sangas iomete de siaj nazo kaj buŝo?

Ŝi rigardas al Mario. Kaj Mario al ŝi.

— Ĉu ne ankaŭ…? flustras Mario.

Jes, ŝi komprenas kion Mario volas diri, sed ne kuraĝis. Kaj jes, Mario pravas. Estas la samaj simptomoj kiujn havis ilia kolego Alberto en la komenco. Sed kiel eblas? Kaj kial? Ĉu signifas ke Alberto ne nur malbonŝancis?

Ŝi devas rapidege sendi mesaĝon al la bazstacio, antaŭ ol la ŝtormo venos. Eble ŝi eĉ ricevos iun respondon antaŭ la veno de la ŝtormo. Sed ĉu ili povos helpi Ignacon pli bone ol Alberton?