Amoron farendas duope

Ediberto Bentes Pinna
Esperantigis Célio Freitas Martins
Bildaranĝis Liette Lêla

Hodiaŭ mi mortigas min en mi…
Tiel ĉi mortigas min mi.
Hodiaŭ estingas mi en mi
tiun parton, kiu vivas nur por vi.

Hodiaŭ iomete mortas mi…
iomete freneza fariĝas mi
por baldaŭ morgaŭ gajni pravon
kaj postmorgaŭ venkinte renaskiĝi.

Jam sen vi, sen balastoj, sen ligiloj,
sen emociaj dependecoj.
Hodiaŭ en mi mortas ambaŭ ni,
tial ĉar… unu ne volas esti du.

Solece… ne sufiĉas solece deziri…
Amoron farendas duope.
Kaj la sintenŝanĝojn, tiujokaze,
Oni neniam preterlasu.