La unua melodio de La Espero

En la Esperanto-klubo en Tel-Avivo en decembro 2018, ni aŭdis prelegon de Eran Juval pri malnovega (1909) lernolibreto de Esperanto, en la hebrea lingvo,  prilaboro de la Unua Libro de Zamenhof. En la enkonduko de la libreto estis menciita la himno de Esperanto, kaj kiel la komponisto de ties muziko estis menciita ne Félicien Menu de Ménil, sed alia muzikisto: Claes A. Adelsköld.

Li estis la unua, kiu jam en 1891 komponis muzikon al la famega poemo de Zamenhof.

Tiun muzikon, kiel atentigis min Amir Naor, menciis Julio Baghy en sia “La verda koro”  (ĉapitro 7). En tiu libreto, kiu priskribas okazaĵojn en militkaptitejo dum la unua mondmilito, Baghy  rakontas pri tio, ke grupo de esperantistoj aŭskultis diskon kun muziko de la himno, sed ke ili ne konis la muzikon. Tio montras, ke jam dum la unua mondmilito la muziko de Adelsköld estis forgesita.

Laŭ la Enciklopedio de Esperanto (1934), Adelsköld naskiĝis la 7-an de septembro 1824 kiel ido de nobela sveda famiio, kaj mortis la 1-an de oktobro 1907 en Stockholm. Profesie li estis majoro en la voj- kaj akvo-konstrua korpuso. Unua eminentulo favoranta Esperanton en Svedio, per malavara monhelpo al la Upsala klubo por eldoni lernolibron, per simpatia deklaro pri Esperanto, 1896. Laŭ la sveda Vikipedio, li estis ankaŭ inĝeniero kaj politikisto, verkisto, kaj pentristo.

Nia juna amiko, Israel Warszawiak, aŭskultinte la prelegon pri tiu malnova hebrelingva lernolibro de E-o, ekhavis la ideon serĉi tra la Reto plenumon de la origina muziko de la himno, sed post longa serĉado li konstatis, ke tia sonregistro verŝajne ne ekzistas.

Tiam li demandis pri tio al mi, kaj ankaŭ mi serĉadis longe tra la Reto, sed ne trovis iun ajn plenumon de tiu origina melodio. Mi trovis, tamen muziknotojn! Mi deziris fari surprizon al Israel, kaj ĝenerale savi la muzikon de pli ol centjara forgeso. Mi prenis la muziknotojn al la piano, por tuj kanti akompanante min ĉepiane, kaj registri la rezulton. Sed la muziknotoj estis ege malklaraj, kiel vi povas vidi en la foto. Multaj el la muziknotoj ne estis precize legeblaj. Mi devis, do, uzi iom da racio, decidante el kelkaj eblecoj, kiu muziknoto taŭgas la aliajn, pli legeblajn, notojn en la akordo.

Mi tuj konstatis kelkajn aferojn: La muziko estas nobla, ne marĉo-stila, enhavas multajn kurbojn kaj grandajn saltojn de muzikaj intervaloj, kaj tute ne taŭgas por ĥoro, ĉar la melodio estas malfacila por kantado eĉ por unusola kantanto.

Sed estas menciinda pliaĵo: La komponita parto estas nur la unua duono de la unua strofo de la himno. Eblas konstati tion de la duobla linio kiu finas la muziknotojn, antaŭ kiu staras “L. Zamenhof”, kaj la lastaj vortoj en la teksto tuj antaŭ la fina linio estas “Nun de loko flugu ĝi al loko”.

Post ĉirkaŭ unu horo mi deĉifris ĉiujn muziknotojn, kantis kaj akompanis min ĉepiane. La rezulton vi povas aŭskulti ĉi tie:

La originala melodio de La Espero – Claes A. Adelsköld 1891. Ludado kaj kantado Doron Modan

En la mondon venis nova sento,
Tra la mondo iras forta voko;
Per flugiloj de facila vento
Nun de loko flugu ĝi al loko.