La palacmastrino

Dramatika epizodo en tri aktoj

De: Lea Goldberg

Elhebreigis: Doron Modan

Agantaj personoj:

Miĥael Zand – bibliotekisto el Israellando, ĉirkaŭ 40 jaraĝa
Doktorino Dora Ringel – laborantino de “Alijat ha-no‘ar” (Junulara Enmigrado”), ĉirkaŭ 40 jaraĝa
Zabrodski – gardisto de la palaco, 57 jaraĝa
Lena – 19 jaraĝa

Loko: Antikva palaco en unu el la centreŭropaj landoj

Tempo: Ĉirkaŭ du jarojn post la dua mondmilito (septembro 1947)

Dekoracio – La sama en ĉiuj tri aktoj.

Unua akto
Dua akto
Tria akto

La unua akto okazas inter la 9-a kaj la 10-a vespere, la dua inter la 10-a kaj la 11-a, la tria – inter la 11-a kaj meznokto

AKTO UNUA

Biblioteka salono en la palaco. Libroŝrankoj laŭlonge de la muroj. Antikvaj bildoj kaj murtapiŝoj. Unu fenestro kun pezaj kurtenoj (nun malfermitaj). Du negrandaj tabloj kaj profundaj foteloj. Sofo. Sur unu el la tabloj estas elektra boligilo kaj teo-servico por du. Sur la dua, ĉe la sofo, estas telefono. Bibliotekista ŝtupetaro estas tuj dekstre de la libroŝranko. Antikva kukolhorloĝo pendas  inter la libroŝtrankoj. Pordoj dekstre kaj maldekstre. Vesperas ekstere, pluvas kaj ŝtormas, fojfoje kun fulmoj kaj tondroj. En la Salono staras Zand, Zabrodski kaj Dora. Sur la brako de Dora kuŝas surtuto kaj ŝi tenas mansakon.

Zand
(Indikas al la fenestro) Mi ege bedaŭras, sinjoro Zabrodski, sed ni ne havos elekton. Ni devos uzi vian gastamon ĉi-nokte.

 
Zabrodski
(Rigida) Mi estas nur gardisto en tiu ĉi loko. Mi ne havas instrukciojn tranoktigi fremdulojn ĉi tie.

Zand
Sed kion ni faru?

Zabrodski
Mi konsilus al vi, sinjoro, kontakti telefone la urbon, eble la institucioj kiuj sendis vin bonvolos pripensi la aferon kaj trovi eliron…

Dora
Tiom malfrue!

Zand
Mi provis kontakti jam antaŭe. La telefono estas malligita. Verŝajne okazis paneo pro la ŝtormo. Mi ege petus vin….

Zabrodski
Mi ne havas instrukciojn.

Zand
(agresema) En la instrukcioj de la registaro, kiujn mi enmanigis al vi, estas dirite eksplicite, ke vi devas disponigi al mi la bibliotekon kaj zorgi pri mia komforto. Mi pensis, ke tiu ĉi paragrafo ebligas ankaŭ tranokteblecon kiam nepras. Bonvolu rigardi kio okazas ekstere! Kaj la palaco ja estas vasta.

Zabrodski
La palaco estas muzeo nun. Kaj en muzeo oni ne tranoktas. Kaj krome… vi kunportis gastinon, pri kiu estas dirite nenio en la instrukcioj…

Dora
(Iom ofendita) (heziteme) Vere, Zand, eble ni provu veturi!

Zand
Vi freneziĝis! Rigardu! Ĝis la proksima urbo estas sesdek kilometroj, kaj vi bone konas la staton de la aŭtomobilo… (liaj diroj estas interrompitaj de terura tondro)

Zabrodski
(Ekvidas, ke li ne havas elekton) Mi komprenas, sinjoro, ke estas malfacile ekveturi nun. Sed la palaco estas muzeo… Dormoĉambroj ne estas ĉi tie, kaj kiam homo estas nur oficisto dependanta de permeso, gardisto… – li timas malobei la leĝon… (tondro)

 
Zand
Sed dum tia nokto, mem la leĝo ne devigas forpeli eĉ hundon eksteren.

Zabrodski
Ne diru tion, nuntempe la leĝo povas forsendi homon eĉ en la fajron de la perdiĝo – sen ajna timo.

Zand
Kaj ĉu vi ĉi tie reprezentas la leĝon?

Zabrodski
Dio gardu, ne, mi estas ĝia viktimo.

Zand
Aĥ, ne estas tiom terure! Neniu venos por aresti vin, pro tio, ke vi ne forpelis homojn dumnokte en la ŝtormo. Se vi volas, morgaŭ revenante urben, mi tuj iros al la ministerio kaj klarigos al ili la aferon… Tiel aŭ aliel – ĉi nokte ni ne foriras!… Do?

Zabrodski
(Komprenas ke li ne havas elekton) Do, vi ne bezonas mian konsenton – sed bonvolu ne pensi ke temas pri rigido – ja tiu ĉi palaco plu ne estas aranĝita por homoj, litoj en kiuj eblas dormi, lito-tukoj kaj simile… kaj mi… mi supozus, ke iu hoteleto survoje plikomfortus al la sinjorino.

Dora
(starigas la sakon kaj metas la surtuton sur la apogilo de la fotelo)  Mi, vere, preferus iun vilaĝan hoteleton…

Zabrodski
Ja ĝuste tial mi diris…

Dora
Antikvaj palacoj estas tre belaj… sed ne estas por loĝi.

Zabrodski
Ti…el! (aŭskultas la tondron) Sidiĝu, gesinjoroj!

(Dora sidiĝas, Zand staras)
Zand
(al Dora) Vere, Dora, mi ege bedaŭras… Mi nur volis montri al vi tiun ĉi antikvan palacon… kaj nun mi timas, ke estos peno al vi, kaj nun ni kaŭzas penon al sinjoro Zabrodski…

Zabrodski
Ne, ne gravas. Mi tuj prizorgos ĉion, kio necesas al vi… Ĉu vi volas tuj ekkuŝi kaj ripozi?

Dora
Ekkuŝi! Je la naŭa vespere!

Zabrodski
Jes, jes… estas ankoraŭ frue. Se vi deziras sidi ĉi tie por momento, bonvolu. (Al Zand). Kial vi staras, sinjoro? Bonvolu sidiĝi, nun vi estas miaj gastoj.

(Zand sidiĝas)

 
Dora
Malatenditaj gastoj, misa afero, mi scias.

Zabrodski
Do, mi ekiru kaj prizorgu vian noktan ripozon. Kiam vi volos ekkuŝi, bonvolu voki min, mi estos en mia ĉambro, sube, (al Zand) Vi scias, sinjoro, kie ĝi estas.

Zand
Multan dankon. Pardonon, sinjoro Zabrodski, pro tio ke ni premis vin, sed ni vere ne havis elekton.

Zabrodski
Ne gravas, ne gravas… (Ekiras, haltas ĉe la pordo) Sed eble tamen – vi estas lacaj?

Zand
Ne, Ne! Kaj se vi ne estas laca, sinjoro Zabrodski, kaj se al vi ne malplaĉos sidi unu vesperon kun fremdaj homoj, ni tre ĝojos, se vi restos kun ni ĉi tie.

Zabrodski
Multan dankon. (Iom alproksimiĝas, sed ne sidiĝas)

 
Zand
(al Dora) Jen tiel la vivo skuas nin, ĉu ne? Militoj, ŝtormoj, ŝtormegoj… kaj ĉiam oni kaŭzas penon al iu, nevole. (al Zabrodski) Kial vi ne sidiĝus, sinjoro? (Zabrodski daŭre staras)

(al Dora) Sen scii la homo trarompiĝas al mondo de aliulo, kaj trovas sin mem kaptita en ĝi.  (ĉirkaŭrigardas la salonon) Sed kia belega kaptejo! Mi pretus resti ĉi tie en la biblioteko multajn monatojn… kun tiuj ĉi libroj, kun la bildoj…
Dora
(al Zabrodski) Bonvolu ne timiĝi, sinjoro. Kiam li vidas librojn, li ne kapablas forligiĝi de ili. Sed ni ne ĝenos vin pli ol necese. Mi zorgos pri tio. Morgaŭ frumatene ni ekiros. Mi devas reveni urben frue.

Zabrodski
(nun ĝentile) Ne, male, male, mi esperas, ke al vi estos agrable… Ne kondamnu min pro mia malafableco. Jam de jaroj mi ne gastigis homojn ĉe mi. Homo kiu sole vivas en la arbaro fine iĝas sovaĝulo, kaj forgasas ĉion pri bela konduto.

Zand
Ne, ja ne vi, sed ni devas pardonpeti… Sed kial vi staras?

Zabrodski
(starante) Certe vi estas malsataj kaj soifaj – ĉu vi trinkos teon?

Zand
Koran dankon, sed…

Dora
Teo, nun, en la malvarmo kaj la ŝtormo, verdire, estus bonege! (ŝi leviĝas kaj kliniĝas sur la boligilo) Mi, kiel virino… (levas la kovrilon de la boligilo) Jes, sed akvo…

Zabrodski
Mi tuj alportos…

Dora
Bonvolu, sinjoro, se vi deziras ke ni sentu nin bone, lasu min alporti la akvon, ja tie fine de la koridoro, malantaŭ la malgranda ĉambro (fingromontras al la pordo) estas kaveto kun akvo.

Zabrodski
(kun rankoro kiun li provas subpremi) Mi komprenas, ke la sinjorino sukcesis jam promeneti en ĉiuj anguloj de la palaco…

Dora
(sentas lian tonon) Dum sinjoro Zand laboradis en la biblioteko, mi promenis iomete en la ĉambroj. Mi ne sciis, ke estas malpermesite…

Zabrodski
Ne, Dio gardu, mi ne diris ke estas malpermesite…

Dora
Do, se vi permesas… (prenas la boligilon, sinturnas al la pordo)

Zabrodski
(al Dora) Kaj tamen, sinjorino, eble… (ŝi eliras)

Zand
(post la eliro de Dora). Ne zorgu pri ŝi, sinjoro, ŝi trovos la vojon, ŝia laboro lernigis ŝin elturniĝi en fremdaj lokoj. Sidiĝu, mi petas. (mallonga paŭzo. Zabrodski sidas. Li ne scias kiel komenci la interparolon. Rigardas la librojn). Kia mirinda biblioteko!

 
Zabrodski
Mi tre ĝojas, sinjoro, ke vi trovis tie ĉi kelkajn librojn…Ĉu vi jam sukcesis legeti ĉion?

Zand
Ne, estas tie du pliaj ŝtrankoj (leviĝas) – jen tiuj ĉi – ja, kiam mi venas al tiaj lokoj kaj vidas bibliotekon kiel tiun ĉi, mirindajn bibliotekojn en kiuj la nazioj agis tute brute, pri libroj, kolektitaj ĉi tie dum generacioj…

Zabrodski
Ĝuste kiel vi diras, agis brute…

Zand
(aliras al la libroŝranko) Jen estas la unua eldono de Voltaire – kaj la bindaĵojn ili forŝiris… por kio?

Zabrodski
Monujojn ili preparis el la ledaj bindaĵoj por siaj amaĵistinoj…

Zand
Mi ne povas kviete rigardi tiujn aferojn… miaj manoj pugniĝas.

Zabrodski
Jes, certe, tio forte maltrankviligas vin, sinjoro, vi ja estas bibliotekisto.

Zand
Verdire mi ne estas bibliotekisto.

Zabrodski
Kiel eblas – – – tio estas…?

Zand
Mi estis biliotekisto, antaŭ multaj jaroj…

Zabrodski
Sed en la instrukcioj de la registaro kiu vin sendis ĉi tien…

Zand
Jes, nun mi denove laboras kiel bibliotekisto. (ridas) Mi ne eniris ĉi tien, Dio gardu, sub preteksto! (rimarkas ke Zabrodski maltrankvilas)   Ĉu vi komprenas, sinjoro, en nia lando vi trovos apenaŭ unu homon, kiu okupiĝis dum la jaroj pri unusola profesio. Mi ŝanĝis multegajn… Antaŭe, mi estis bibliotekisto – kaj poste estis bezonataj en nia lando terkultivistoj, do mi iĝis terkultivisto, poste kreskis la infanoj kaj necesis eduki ilin, mi iĝis instruisto, kaj revenis denove al la tero, poste venis la milito – mi ekmilitis, finiĝis la milito, mi revenis al agrikulturo. (montras siajn manojn) Jen, rigardu miajn manojn…

Zabrodski
(ridetas) “La manoj estas la manoj de Esau” –  (Zand rigardas lin) tiel estas skribite en la Biblio, se mi ne eraras.

Zand
Jes, tiel estas skribite.

Zabrodski
Kaj do ĉu nun vi revenis al bibliotekado?

Zand
Por mallonga tempo. Dum la milito mi vundiĝis ne tro severe, kaj fine de la milito mi revenis hejmen, al la kampo…

Zabrodski
Eble tamen, indus ke mi ekiru por montri al la sinjorino kie troviĝas la akvo!

Zand
Ne, kial do? Ŝi trovos!

Zabrodski
Ĉu vi certas?

Zand
Mi diris al vi, ŝi estas alkutimita al fremdaj hejmoj – ŝia laboro estas tia.

Zabrodski
Tiel… ha, pardonon pro tio ke mi interrompis vin… vi diris ke vi vundiĝis en la milito antaŭ vi revenis al via hejmlando…

Zand
Jes, kaj tiu vundo malfermiĝis. Mi portempe ne sukcesos pri fizika laboro, kaj por sidi en resaniĝejo mi ne havas paciencon. Intertempe oni malkovris, ke la nazioj dismetis en via lando librojn forrabitajn el la judaj bibliotekoj en Germanio, mi estis sendita serĉi ilin por transpreni ilin al nia nacia biblioteko en Jerusalemo… ja tio estas belega ferio por mi – kaj samtempe ne totala nenifarado.

Zabrodski
Kaj ĉu tiel vi vojaĝas de palaco al palaco?

Zand
De biblioteko al biblioteko kaj de palaco al palaco, kaj ju pli la loko estas fora el la civiliziacio, des pli multas la surprizoj. Kaj tio stimulas min. Mi ja estas denaska ĉastisto, sinjoro Zabrodski, libroĉasisto.

Zabrodski
)Rigardas la pordon tra kiu eliris Dora). Kaj la sinjorino?

Zand
Ŝi serĉas ĉi tie judajn infanojn kiuj supervivis, saviĝintoj de la milito…

Zabrodski
Tre interese. Kaj kie ŝi serĉas ilin?

Zand
Ĉie – en hejmoj de kamparanoj kiuj kaŝis ilin dum la persekutoj. En foraj vilaĝoj, en monaĥejoj…

Zabrodski
Tre interese… Kaj ĉu vi, sinjoro, helpas ŝin pri ŝiaj serĉadoj?

Zand
Mi? Ne, mi nur hazarde ŝin renkontis en la ĉefurbo. Ni estas geamikoj de nia junaĝo. Ŝi estis lacega pro sia laboro, do mi proponis al ŝi amuziĝi kaj vojaĝi kun mi ĉi tien, por vidi belan palacon.

Zabrodski
(kun rideto) Vi pri tio rakontas tiel, sinjoro, kvazaŭ estas nur ŝi kiu laboras, kaj vi ripozas!

Zand
Mia laboro estas multe pli facila. La libroj sekvas min volonte.

Zabrodski
Ha, ĉu vi celas, ke la infanoj ne sekvas la sinjorinon volonte?

Zand
Tion mi ne diris. Sed estas diversaj kazoj, estas ankaŭ tiuj, kiuj alkutimiĝis intertempe al la vivmaniero kiun la milito trudis al ili…

Zabrodski
Kaj ĉu ili rifuzas sekvi la sinjorinon – al via lando?

Zand
Estas ankaŭ tiaj kazoj, ŝajne…sed mi pensas, ke sekvas ŝin ĉiuj. Ŝi havas unu alianculon, kiun ili ne povas rezisti.

Zabrodski
Ĉu vere? Kiu estas li?

Zand
La sana instinkto en la koro de la infanoj, la vivsenso, la vivo-volo en la koro de tiuj junaj homoj, eĉ post kiam la milito sukcesis detrui duonon de ilia vivo…

Zabrodski
Tre interese… (rigardas la pordon)

Zand
Mi renkontis ŝin ĉi tie, mortlaca. Okazis al ŝi tre malĝojiga okazaĵo en la lasta semajno. Aĥ, tio estas terura laboro! Mi mem dum la milito prizorgis tian junularon… (rimarkas ke Zabrodski ne aŭskultas lin) Sed mi jam enuigis vin per miaj diroj…

Zabrodski
(Konfuze, alrigardante la pordon) Ne, male, male…

Dora
Jen la akvo… pardonu min… Mi unue iris en alian direkton. Mi ne trovis la lumon.

Zabrodski
(leviĝas) Jes, jes, mi kulpas, sinjorino. Mi devus iri. La vojoj en tiu ĉi domo estas al mi konataj eĉ en mallumo.

Dora
(Starigas la boligilon) Sed la manĝilaro ĉi tie estas nur por du… (sidiĝas)

Zabrodski
Sed ja vi estas du, sinjorino. (sidiĝas).

Dora
Ne, ne, sinjoro Zabrodski, ni ne trinkos sen vi…

Zabrodski
Fakte, mi…

Zand
Tute ne, bonvolu.

Zabrodski
Se vi deziras… Sed mi jam delonge ne gastigis ĉe mi. Maljuna, sola homo, for de ajna setlejo, en tiu ĉi domo, kaŝita, kiel oni diras, en praarbaro… Jes, la manĝilaro ĉi tie estas ĉiam por du… nome, kiam oni informas min pri alveno de unu homo. Ja la sinjorino (substrekas la afablecon) estis agrabla surprizo. Kun via permeso, mi iros alporti plian tason.

Zand
Paronu nin pro la peno.

(Zabrodski iras al la dekstra pordo. Kapklinas, estas elironta. Tondro)

Zabrodski
(Murmuras al la tondro, vizaĝo al la fenestro) “Kaj la steloj de l’ ĉielo falis teren, kiel figarbo ĵetas la figojn dum ŝtormo” (eliras)

Dora
Kion li diris?

Zand
Nenion… verson el la Nova Testamento…

Dora
Terure! Ĝis mi trovis la lumon en tiu ĉi labirinto… Ha, damne, Zand… Ĉio-ĉi malekvilibrigas min… mi volas hejmen…

Zand
Vi scias, ke estas neeble nun, Dora, bedaŭrinde. Ne pensu, Dora, pri tiu afero. Vi ne kulpas se la knabo kiun vi prizorgis sinmortigis (ekgrimpas la ŝtupetaron)

 
Dora
Jes, jes… ne kulpas, ne kulpas… mi scias… sed… kien vi grimpas?

Zand
Pardunu min unu momenton, Dora. Mi ankoraŭ ne sukcesis tralegi la librojn, tie supre… (supreniras la ŝtupetaron)

Dora
Vi kaj viaj libroj! En tia ŝtormo… Kaj al vi estas tutegale. Mi ne plu povas. Kaj tiu oldulo, kun siaj versoj el la Nova Testamento.

Zand
(De sur la ŝtupetaro. Ektenas libron, al si) Interese. Tiuj ĉi libroj – preskaŭ ne havas sur si polvon. Iu legas ilin.

Dora
Sed lasu la librojn por unu momento! Mi diras al vi, ĉi tie… eble ni ankoraŭ povas eliri de ĉi tie!

Zand
(De sur la ŝtupetaro) Se mi nur povus fari ion por vi…

Dora
Vere, mi ne scias kion mi havas. Tiu ĉi homo. Mi timas de li, li estas tute – kvazaŭ elirinta el tombo!

Zand
Ne, estas nenio. Ĉiuj gardistoj de palacoj kaj muzeoj estas iomete strangaj… Al mi tamen li plaĉis, klerulo. Kiu scias, kio li estis antaŭe!

Dora
Jes, kiu scias! Kaj ĉu vi rimarkis, kiel li klopodis forŝovi nin de ĉi tie! Kaj ĉi tiu loko ne estas aranĝita por homoj (imitas lin) “litotukoj kaj simile!” Kaj nun li subite havas ĉion: elektran boligilon, kaj akvon kaj tasojn, ĉion!

Zand
(trafoliomas libron) Kio estas, Dora?

Dora
Kaj kia pompa stilo! “Mi ne gastigis ĉe mi” kvazaŭ la palaco estas lia! Se nur eblus eliri de tie ĉi!
Zand
Kaj mi tamen ĝojas pri tio, ke la ŝtormo haltigis nin ĉi tie. Tiuj ĉi du bretoj – mi ankroaŭ iom trarigardos ilin ĉi-nokte. Tio ŝparos al mi duan vojaĝon.

Dora
Sed mi kion faros ĉi tie?

Zand
Vi ekkuŝos kaj ripozos. Ne malutilos al vi.

Dora
Ripozi! En ĉi tiu palaco. (tondro) Vi nenion komprenas!

Zand
(subeniras al ŝi. Zorge) Kio okazis? Kio subite okazis al vi?

Dora
(Ekridas nervoze) Mi ne scias. Mi volas hejmen!

Zand
Sed kiel ni atingos la hejmon nun?

Dora
Ja mi diris ke vi ne komprenas! Hejmen – mi ne celas la hotelon ĉi tie en la ĉefurbo. Mi volas hejmen, vere hejmen al mia hejmo, al nia lando. Al la varmo; al la varmego! Tiu ĉi palaco estas nur unu haltejo en ĉiu ĉi sagao… Mi naskiĝis ĉi tie, mi kreskis ĉi tie,  ĉi tie pasis mia junaĝo. Kaj subite – ĉio ĉi estas nereala: fremda, fremda, fremda! La urboj, la vilaĝoj, la monaĥejoj, ili ne estas realaj por mi plu! Mia hejmo estas – tie en Israellando!

Zand
Ankaŭ mia hejmo estas tie, Dora. Ekzistas momentoj de sopiroj en vojaĝoj, mi scias. (revenas al la libroj)

Dora
Ne, vi ne scias! Ĉar por vi tiu ĉi estas vere fremda lando! Sed por mi – ĉi tie estis antaŭe mia hejmlando! Kaj cetere tiuj infanoj, kiujn mi devas influi ĉiutage forvojaĝi… Kaj jen mi sidas – ene de tiu ĉi mondo… Mi jam tiom volas reveni!

Zand
(sur la ŝtupetaro) Kaj ĉu vi pensas, ke mi ne volas!

Dora
Sed vi revenos!

Zand
Ankaŭ vi revenos.

Dora
Jes, jes! Sed ĉe vi estas alimeniere! (iomete trankviliĝas) Ĉe vi ĉiam estas ĉio en ordo. Vi ĉiam konas vian vojon, ĉiam trovas vian lokon. Vi forveturos en la ĝusta horo, kaj revenos en la ĝusta horo. (denove ekkoleriĝas) Kaj ĉiam vi estos kalma, kaj saĝa, kaj certa… Mi konsideris min praktika homo, mi pensis ke mi scias stari sur ambaŭ piedoj en la realo! Kaj jen – ĉi tiu laceco! Ĉi tiu ŝtormo! Ĉi tiu oldulo. Ne, ne tiel! Mi konas vin jam dudek jarojn kaj ankoraŭ ne vidis vin perdi vian ekvilibron! Tio povas frenezigi ĉiun homon! Mi ne komprenas kiel via edzino povas toleri tion!

Zand
(ridas)  Tio vere kolerigas ŝin. Tio kolerigas ĉiujn virinojn…

Zabrodski
(eniras kun taso, teleroj, biskvitoj)  Bela nokto atendas nin! (Dora stariĝas kaj iras por helpi lin).

Zabrodski
(Rimarkas pri Zand, kiu estas sur la ŝtupetaro)  Ha, sinjoro, ĉu vi daŭre serĉas kaŝitajn trezorojn tie supre?

Dora
Vere, Zand, venu jam! Ni trinku teon!

Zand
(malsupreniras)  Jes, jes… (li prenas ion de Zabrodski, portas ĝin al la tablo. Zand sidas. Dora ekaranĝas la tablon)

Zabrodski
Permesu al mi, sinjorino. (sidiĝas) Unu aferon mi ne scipovas aranĝi por vi. En la apuda ĉambro, ĉi tie (fingromontras al la maldekstra pordo) estas lito, kaj ĉio necesa… Tio estos por la sinjorino. Sed la ceteraj ĉambroj de la palaco konserviĝas kiel muzeo. Volente mi liberigos por vi mian ĉambron, sinjoro, kaj mian liton. Mi esperas ke estos al vi en ordo.

Zand
Ne, mi dankas, mi restu ĉi tie, en la biblioteko. Ja tie ĉi estas sofo, kaj litotukojn mi ne bezonas.

Zabrodski
Dio gardu, ne, tio ne estas komforta dormejo, kaj mi estas alkutimiĝinta al ĉio.

Zand
Ankaŭ mi estas alkutimiĝinta al ĉio, sinjoro Zabrodski. En miaj dummilitaj vojaĝoj, kaj verdire ankaŭ antaŭe, mi jam dormis sur benkoj, sur skatoloj, sur tabloj, sur plankoj.

Zabrodski
Do estos bone, se ĉi nokte vi dormos en lito, kiel decas en tempo de paco, ja onidire, la milito finiĝis intertempe.

Zand
Ne, sinjoro Zabrodski, mi restos ĉi tie…

Zabrodski
Mia ĉambro estas mallarĝa kaj ege modesta, sed tamen ĝi estas dormoĉambro…

Zand
Ne, ni jam kaŭzis al vi sufiĉe da peno ĉiukaze.

Zabrodski
Kiu peno? Kaj vi ja laboris la tutan tagon.

Zand
Jen pro tio, mi ĝojas resti ĉi tie ankaŭ nokte. Mi ne finis mian laboron, kaj ĉi tie, supre, estas ankoraŭ du bretoj kiujn mi ne kontrolis.

Zabrodski
(videblas ke estas grave al li) Mi pensas, ke tie estas nenio: familia arĥivo kiu restis de la posedintoj de la palaco.

Zand
Mi bone konas tiajn aferojn! Tie, kie neniu plu esperas trovi ion ajn, ĝuste tie malkovriĝas kaŝitaj trezoroj. Ne, ne petegu min…

Zabrodski
Sed…

Dora
La teo bolas! (ekverŝas teon en la tason de Zabrodski)

Zabrodski
Multan dankon, sinjorino! (al Zand) Sed ja estas neeble ke iu laboros la tutan nokton!

Zand
Mi laboros iomete, kaj poste mi ekkuŝos kaj ripozos.

Zabrodski
Kiel eblas ripozi ĉi tie dum la ŝtormo – kaj kie vi kuŝos?

Dora
(Verŝas teon. Al si) varma teo nun, estas mirindaĵo! Mi ne povas alkutimiĝi al la klimato ĉi tie. Kaj oni eĉ diras ke estas varma somero ĉi- jare!

Zabrodski
Tiu ĉi sofo estas mallonga. (al Dora kiu donas al li biskviton) Multan dankon. (al Zand) Mallonga estas la sofo!

Dora
(etendas la biskviton al Zand) Prenu bonvole… (al Zabrodski) Ĉe ni, en Israellando, nun, en septembro – estas pli varmege ol iam. Eĉ nokte estas netolereble varme.

Zabrodski
Ĉu vere?

Dora
Kiam mi nur pensas, ke iam mi amis la froston… (trinkas sian teon)

Zabrodski
Do, sinjoro?

Dora
Kaj nun miaj dentoj klakas rememorante la froston… brr!

Zand
(al Zabrodski) Mi ege dankas al vi, sinjoro Zabrodski, sed vere, ne por vi, sed por mi mem mi faras tion: mia animo ligiĝis al tiu ĉi biblioteka salono – ĉi tie, ĉe tiuj mirindaj libroj – kaj ene de ĉiu ĉi beleco, mi pretas dormi eĉ sur la planko!

(Dora denove ĉirkaŭrigardas la palacan salonon, dum Zand parolas; videblas ke liaj diroj ne plaĉas al ŝi. Zabrodski suspiras).

 
Dora
(trinkas de la teo) Sed vi ne trinkas! (Ili ektrinkas) Parenteze, ĉe ni oni neniam trinkis teon. Ni ĉiam trinkadis kafon. Teon oni trinkadis nur en la ‘elita societo’… (aŭskultas la venton) Kaj ĉu tiel vi loĝas ĉi tie?

Zabrodski
Tiel mi loĝas.

Dora
Kaj ĉu vi ne timas?

Zabrodski
Sed kial mi timu?

Dora
Estas for de la civilizacio, kaj la soleco, kaj ĉiuj tiuj malnovegaj aĵoj.

Zabrodski
Malnovegaj!

Dora
Jes, jes, mi scias, en la bona societo oni pensas, ke ju pli la aĵo estas antikva, des pli ĝi estas bela.

Zand
Se tio ĉi estas vere bela!

Dora
(ĉirkaŭrigardas) Tiuj ĉi ĉambregoj.. estas bele, sed ne por loĝi.

Zabrodski
Jes, vi jam diris tion, sinjorino, se mi ne eraras.

Dora
Ĉu?

Zabrodski
Sed homoj loĝadis ĉi tie, vivadis ĉi tie sian vivon, kaj bone vivadis – kaj ilia vivo estis multege pli bela kaj plena ol la vivo de la homoj hodiaŭ, en tiuj modernaj skatoloj…

Zand
Koncerne belecon – jes. Sed koncerne plenecon – indus demandi la homojn mem, tiujn kiuj loĝadis ĉi tie, kaj ne nun, post iom da tempo, sed dum ili vivadis ĉi tie. Kion ni entute scias pri  ili?

Dora
Kaj koncerne la modernajn skatolojn, – ili havas, almenaŭ la avantaĝon, ke ili ne akumulas polvon de multajn generacioj, kaj multaj homoj povas loĝi en ili.

Zabrodski
Jes, tie ĉio estas brila kaj glata kaj elektra! Ĉefe: elektra!

Dora
Jen ankaŭ ĉi tie estas, tamen, nun kaj elektran boligilon, kaj telefonon.

Zabrodski
Sed ĉi tie estas io pli.

Dora
Ekzemple?

Zabrodski
(Klarigas al ŝi kvazaŭ al infano) Ja vidu, sinjorino, al tia antikva palaco mi povas enirigi elektran boligilon kaj telefonon, kaj ĝi toleros tion. Sed provu vi enirigi tiun ĉi murtapiŝon, aŭ tian antikvan libroŝrankon al unu el tiuj ĉi modernaj skatoloj, malaltplafonaj, kaj ĝi ne toleros ilin, absolute neniel! Primokinda ĝi estos, malmuntiĝos! Tiu ĉi nova vivo, konstruita tute laŭ unusola plano, ne povas toleri belecon.

 Zand
Jes, eble ni malgajnis iun senson. Eble ni forgesis ion en la hasto de nia vivo, la antikvaj libroj – kiom belaj ii ests. Eĉ nur la formo de la literoj…

Dora
Mi konas tiu ĉi refrenon! Ĉio estis bona kaj bela antaŭe. Kaj tiuj belaj libroj viaj, kaj la mirindaj manuskriptoj, kiujn ili atingis? Kiom da homoj legis ilin?

Zabrodski
(ironie) Jen, nun multegaj homoj legas librojn!

Dora
Vi celas, kaj la bindaĵoj estas malpuregaj kaj ke la paĝoj estas ĉifitaj kaj ke la literaturo estas malbona! Certe!

Zabrodski
Kaj ĉio estas amase fabrikita. Kaj tiu ĉi literaturo kaj tiuj ĉi domoj!

Dora
Certe, estas tre bele veni al la antikva urbo en Jerusalemo, aŭ al la getto de Prago, kaj admiri la belecon de ĉiuj tiuj antikvaĵoj! Sed provu tiuj homoj de fajna gusto loĝi en tiuj pitoreskaj ruinaĵoj! Provu ili nur por unu semajno – kaj ja homoj tie loĝas! Propraokule mi vidis! Mi mem eniris tiujn lokojn!

Zand
Sed ni ne parolis pri ruinaĵoj, Dora! Ni parolis pri palaco!

Dora
(nun ŝi galopas nehaltigeble) Palacoj kaj ruinaĵoj ĉiam kuŝas unuj apud aliaj! Eble mankas al mi ĉia estetika senso. Eble mi vidis tro da mizero kaj aflikto kaj malriĉeco en tiuj ĉi jaroj, dum mia laboro, sekvante infanojn senhejmajn, forlasitajn, trafitajn de tuberkulozo, de pedika malsano, sed mi malamas tiun malnovajn aĵojn, ĉiun ĉi senutilan cindron!

Zand
Kiel eniras malamo en la bildon?

Dora
Jes! Mi amas sunon, kaj purecon, kaj plej simplan eblecon de sana kaj simpla vivo al homoj! Jes! Al homoj! Kaj pri la cetero estas al mi tutegale se…

Zand
Dora!

Dora
(atentas subite pri tio kaj Zabrodski aŭskultas).

…Ĉi tie, …ĉi tie, vere, estas multaj belaj aferoj. Pardonon. Mi simple terure laciĝis… Mi troigis, kompreneble… Iam ankaŭ mi amis ĉiujn ĉi belajn aĵojn. Eble mi amas ilin ankaŭ nun.

Zand
(al Zabrodski) Laŭ mi ĝi estas unu el la plej belaj palacoj kiujn mi vidis, kaj mi ja ĵus vidis ne malmultajn… Mi ne povas ĉesi rigardi tiun ĉi horloĝon. Ĉu ĝi ne estas franca horloĝo?

Zabrodski
Mi vidas, ke vi estas sciulo pri artaĵoj.

Zand
Ĉar mi rimarkis, ke la horloĝo estas franca?

Zabrodski
Jes; malmultaj rimarkas tion nur laŭ rigardo: Estas similaj al ĝi ĉie en Saksonio.

Zand
(ridas) Mi havas specialan intereson pri antikvaj horloĝoj. Mia patro estis horloĝisto, kaj tiuj kun la kukolo estis mia revo ekde mia infaneco. Ĉu ĝi funkcias?

Zabrodski
Ne, ĝi paneis. (forlogas lin al alia afero) Morgaŭ matene mi povos montri al vi tre belan saksonian horloĝon. Ĝi estas kaŝita en la ŝranko, tie sube… morgaŭ, kiam vi vekiĝos…

Dora
Ne, ne! Mi petis vin, sinjoro Zabrodski, ne montru al li morgaŭ ion ajn. Se li komencos rigardadi horloĝojn kaj librojn ni ne eliros de ĉi tie. Kaj mi pensas ke ankaŭ al vi sufiĉas, ke ni restos ĉi tie la tutan nokton.

Zabrodski
Mi esperas, ke via dormo estos al vi dolĉa, sinjorino.

Dora
Mi ne scias. Ĉu fantomoj ĉi tie ne iradas?

Zabrodski
(serioze) Iradas. En ĉiuj antikvaj palacoj iradas fantomoj!

Dora
Se tiel, mia dormo vere estos al mi dolĉa! Mi sonĝos ĉi nokte pri la anglaj romanoj, kiujn mi legis en mia infaneco. Zand, vi certe neniam legis fantomrakontojn!

Zand
Ne, mi legis vojaĝrakontojkn kaj libroj pri indianoj!

Dora
Do, kion vi scias!

Zand
Mi tute bone bildigas al mi: “Kaj nokte, kiam la horloĝego sonis sur la turo dek du fojojn, kaj ĉiuj palacanoj endormiĝis, aperis la fantomo de la belega palacmastrino”…  Ĉu tiel?

Dora
Ĝuste! Estante dek tri jaraĝa mi timis malfermi la okulojn pro tiuj fantomoj.

Zabrodski
La fantomoj tute ne estas teruraj. La realo estas pli terura. (tondro. Zabrodski leviĝas, aliras la fenestron, faligas la pezan kurtenon kaj murmuras al si🙂 “Kaj estos hajlo kaj fajro kaj sango kune miksitaj kaj brulos triono de la tero”.

Dora
(al Zand) Mi ĉiam memoras la horortremon kiu tenadis min, legante tiujn romanojn. Fantomoj irantaj dumnokte, kaj sekretaj pordoj malfermiĝas, kaj strangolitaj voĉoj suprenvenaj el keloj…

Zand
Klare! Palaco kun fantomoj, certe estu en ĝi ankaŭ kaŝkeloj, kaj labirinto, kaj sekretaj pordoj en la muroj! Mi certas ke ankaŭ ĉi tie estas ĉiuj ĉi aĵoj!

Zabrodski
(ankoraŭ ĉe la fenestro kaj lia vizaĝo ne videblas) Ne, kaŝkeloj kaj sekretaj pordoj ne estas ĉi tie. (turnas reen al kie li estis)

Zand
Bonvolu ne diri tion per tia certeco! Jen en la Walenstein-a palaco oni ĵus antaŭ unu monato malkovris du kaŝpordojn sub la remburo en la ĉambro de la dommastrino!
Dora
(ridas) Du!

Zand
Kredeble necesis foje kaŝi de la edzo ne nur la amanton, sed unu amanton kaŝi de alia amanto! Tion mi nomas vivo! (al Zabrodski) Do, Zabrodski, ne diru “ne estas” antaŭ vi bone kontrolos.

Zabrodski
Mi bone konas tiun ĉi domon.

Zand
Ne diru, ne diru! Kiom da tempo vi servas kiel gardisto de tio ĉi palaco?

Zabrodski
(ironie) Mi servas kiel gardisto de tiu ĉi palaco ekde kiam la privata propraĵo estis naciigita en tiu ĉi lando.

Zand
Do, ne temas pri tiom longa tempo: ĉirkaŭ unu jaro nur, aŭ jaro kaj duono. En tiom mallonga tempo ne eblas koni bone tian palacon.

Zabrodski
Prave, sinjoro.

Zand
(per sprita humoro) Nu, eble ni kontrolu ĉiuj kune jam ĉi-nokte ĉiujn koridorojn, ĉiujn angulojn de la domo – kiu scias… (li leviĝas, Zabrodski faras regan geston, kiu devigas lin sidiĝi)

Zabrodski
Mi ne devas kontroli tiun ĉi palacon. Mi konas ĝin ne ekde kiam mi ĝin gardas. Mi konas ĝin ekde kiam mi vidis la la lumon de la mondo. Mi konas ĝin ekde kiam mi estis en la utero de mia patrino. Mi konas en ĝi ĉiun angulon kaj fendon. Tiu ĉi palaco, sinjoro, apartenis al mi. Al miaj praavoj, kaj al ties praavoj. Ĝi estis mia palaco.

(silento. Zabrodski ekstaras. Komencas kolekti la teo-servicon, starigas ĝin sur la pleton)
Zabrodski
(kviete kaj seke) Se vi permesas, mi iros prapari la liton al la sinjorino. (eliras)

Zand
(dum Zabrodski eliras) Sinjoro Zabrod… (ne sukcesas fini. Zabrodski estas malantaŭ la pordo. Longa silento inter Dora kaj Zand).

Dora
Vere malagrable… Kiu povus scii…

Zand
Terure!

Dora
Mi la tutan tempon ne volis resti ĉi tie…

Zand
Aĥ, kio! Ne pri tio temas!

Dora
Mi diris al vi, ke indas provi forveturi.

Zand
Denove vi kun tiu ĉi refreno – forveturi, forveturi!

Dora
Se ni forveturus, ĉiu ĉi afero ne okazus…

Zand
Mi iros kaj trovos lin…

Dora
Vi ne iru… mi ne volas resti sole! Kaj entute, kio okazis fakte?

Zand
Ĉu vi ne vidis kio okazis?

Dora
Kaj se li estas la mastro de la palaco, ĉu mi ne rajtas diri kion mi pensas?

Zand
Ha, tute ne gravas kion vi diris!

Dora
Do kial vi tiom maltrankviliĝas? Ne estas agrable, bone, sed kial vi subite maltrankviliĝas?

Zand
Pro tio kion mi diris!

Dora
Vi diris nenion nekutiman…

Zand
Ha, Dora, ĉu vi ne komprenas? Antaŭe mi demandas lin: “Kiom da tempo vi servas ĉi tie kiel gardisto?” Poste mi komencas klarigi al li, ĉu vi komprenas, mi klarigas al li, ke en tiom mallonga tempo ne estas eble koni tiun palacon!

Dora
Sed vi ne devus scii, kiu li estas!

Zand
Mi devis senti kiom li amas tiun ĉi lokon – ĉiujn ĉi aferojn. Al mi neniom gravas, ĉu li estas la palacmastro, ne pri tio temas! Tiel oni ne parolas kun homo pri aferoj kiuj estas al li plej karaj.

Dora
Vere, Zand! Kiel vi scias kio estas kara al li? Kion vi scias pri li?

Zand
Tio, kion mi scias, sufiĉas al mi…

Dora
Kaj al mi ne – mi volas antaŭe scii kion faris tiu ĉi homo dum la milito, kiam la nazioj estis ĉi tie…

Zand
(kun fido) Tiu ĉi homo. Ne, ne li.

Dora
Ne estu naiva, Zand. Mi vidis iom da homoj en tiuj tagoj.

Zand
Ankaŭ mi vidis. Kaj mi diras al vi – ne tiu ĉi homo!

Dora
Kaj mi diras al vi: Rigardu ĉi tiun bibliotekon, pri kiu vi okupiĝis la tutan tagon – ĉu la nazioj estis ĉi tie aŭ ne estis?

Zand
Estis…

Dora
Kaj kie estis li?

Zabrodski
(eniras kiam ŝi finas la demandon. Li estas absolute kalma) Mi metis la litotukojn en la ĉambro de la sinjorino. Apud ĝi troviĝas la banĉambro. Tie estas la viŝtukoj. (Dora kaj Zand staras kiam li eniras. Li aliras al la centro de la scenejo kvazaŭ elŝaltonte la lumon. Al Zand) Ĉu mi lumigu al la sinjoro tiujn ĉi bretojn – supre?

Dora
Sinjoro Zabrodski, mi petas pardonon…

Zand
Vere pardonu nin, la stulta ŝerco pri kaŝpordoj…

Dora
Ja ĉio kion ni diris – ni ne intencis – tio ne estis persona disputo…

Zabrodski
Ne pardonpetu, sinjorino, kaj ja kiu persona disputo povas esti ĉi tie!

Zand
Sed se ni ofendis vin, senintence – ja vi komprenu ke tia intenco ĉe ni ne estis, ne povis esti. Se ni ofendis vin…

Zabrodski
Tute ne, sinjoro, min oni plu ne povas ofendi… kaj kial vi ne sidas? Sidiĝu, mi petas… kaj se mi malhelpas…

Dora
Ne, ne, tute ne…

Zabrodski
Bonvolu sidiĝi, sinjorino… (Dora iras, hezite, al sia loko. Zand daŭre staras)

Zand
Min kaptis parolmaniero…

Zabrodski
(rigardas lin, ekridetas) Vi mirigas min, sinjoro! Ja tio estas parolmaniero kiu estas tre kutima nun inter la homoj. Neniu parolis kun mi alimaniere – de jaroj…

Zand
Sed mi petas pardonon… Mi ne volis paroli tiel!

Zabrodski
Jes, Jes… Ja mi vidas kaj sentas. Kutime, kiam homoj venas al tiu ĉi loko – ili parolas kaj mi ne aŭdas. Mi ĉesis aŭskulti al la diroj de la homoj – jam delonge, jam delonge! Kaj se mi ŝanĝis mian kutimon ĉi vespere, sinjoro, estas nur ĉar vi parolis komence per alia lingvaĵo. Mi komencis aŭskulti… Ja tie estas la ĉefa afero… kaj pri la cetero – forgesu ni. Bonvolu, sidiĝi!

Zand
(hezitas) Nur se mi scios porcerte, ke vi al mi pardonis!

Zabrodski
Kaj kio do kaptis vin! Nenio terura okazis inter ni! (por pruvi tion li sidiĝas. Poste sidiĝas ankaŭ Zand. Denove momenton de honta silenta)

Dora
Kaj tio, kion mi diris pri tiu ĉi domo…

Zabrodski
(mansvingas rezigne)  Ha, kaj kiel eblas alimaniere? Kiu ankoraŭ komprenas nuntempe – kion signifas loĝi, vivi (per vasta mangesto al la palaco) en tia domo!

Zand
Jes, nia vivosperto estas alia, sinjoro Zabrodski, nia paseo estas alia… Zabrodski silentas) Unu aferon mi povas imagi al mi: Kion signifas vivi ĉiam kun tiuj ĉi libroj. Ĉu ĉi tie ĉiam staris la biblioteko?

Zabrodski
Jes, ĉiam.

Dora
(ankaŭ ŝi rigardas la bibliotekon) Certe ĝi estas tre antikva?

Zabrodski
Tre.

Zand
Hodiaŭ, kiam mi laboris ĉi tie, la tutan tempon mi pensis: per kia amo estis kolektitaj tiuj ĉi libroj! Eĉ post la faroj de la germanoj, oni ankoraŭ sentas kiel ĉiu generacio aldonis sian kontribuon… per kia ĝusta senso, per kia fajna gusto ili elektis kaj aldonis la plejbonon el la literaturo de ĉiu periodo.

Zabrodski
Jes, tiel estis.

Zand
Kaj antikvaj kaj raraj birdoj estas ĉi tie pli ol en ajna biblioteko kiun mi vidis.

Zabrodski
La onklo de la patro de mia patro – la biŝopo– granda erudiciulo estis, la plej granda parto el la antikvaj libroj estas lia.

Zand
Ha, ĉu tiu estas la klerikulo, kies portreto pendas sube, en la granda salono?

Zabrodski
Ne, tiu ĉi estas la kardinalo Morelli. Kuzo de mia patrino, duonitalo.

Zand
Ha, la kardinalo Morelli? Ĉu tiu kiu verkis la novan komentarion pri la Apokalipso de Johano? Eldonita en Romo – en 1882, se mi ne eraras? Li iel apartenis al la familio de la imperiestro, al mi ŝajnas?

Zabrodski
Ha, vi estas granda sciulo, sinjoro! Jes, li estis la konfesiga pastro de la imperiestrino. Lin mi memoras ankoraŭ. (ridetas nostalgie pri la malnova rememoro) Kiam mi estis ok jaraĝa li prezentis min antaŭ la imperiestrino! Ĉarma virino estis la imperiestrino – Kaj mi ege malplaĉis al ŝi. “Tiu ĉi knabo,  – ŝi diris – havas rifuzantajn okulojn”. Jes, tiel ŝi diris… Tio estis la kardinalo morelli. Kaj jen la biŝopo. (leviĝas, ekprenas miniaturon, kaj montras ĝin al Zand) Li vivis en la dekoka jarcento.

Zand
(rigardas la miniaturon, rigardas Zabrodski – kvazaŭ fiksas en si la similecon inter ili) li similas al vi.

Zabrodski
Jes, tiel oni diras. La biŝopo estis granda Voltaire-ulo, tre libera je siaj opinioj, filozofo kaj naturesploristo…
Dora
(kiu ne rigardis la bildon) Tio estas io kio ĉiam mirigis min – kiel ili povas, tiuj pastroj kaj monaĥoj – unuigi la religion kun scienco kaj esploro!

Zand
(timante ke Dora denove pasigos la interparolon en nedeziratan kanalon) Kaj la antikvaj libroj, estas do liaj?

Zabrodski
Jes. La tuta tiu ĉi parto de la biblioteko. Feliĉe la nazioj ne tuŝis ĝin.

Zand
Ha, tie – la unuaj presaĵoj –

Zabrodski
Jes, li kolektis ilin –

Zand
La pergamenaj bindaĵoj – kaj la duone forviŝitaj literoj –

Zabrodski
La duone forviŝitaj literoj –

Dora
(ankaŭ ŝi enplektiĝas en la tono de la konversacio) La duonviŝitaj literoj! En nia hejmo estis tiaj libroj. Mia patro diris, ke ili estas heredaĵo de la Maharal’… Mi neniam legis ilin. Eĉ mia patro plu ne legis ilin, sed mia avo… mi estis malgranda, mi memoras la blankan birdon de mia avo… kaj ĉiam li klinis super libro… mi ne scias kion li legadis tie. Mi timis aliri al li – ne ĉiam, nur dum li legadis, ĉiam ŝajnis al mi, ke en la domo estas tia silento, kiam li sidadis ĉe tiuj libroj… Iam, mi memoras tion kvazaŭ hodiaŭ: eliris muso kaj ekiris en la ĉambro – kaj mi ege fortimiĝis. Sed mi timis krii, ĉar mia avo legis la libron, kaj estis silento… mi ne scipovis legi, sed mi memoras duonviŝitaj literojn kaj pezajn bindaĵojn…

Zabrodski
Jes, duonviŝitaj literoj kaj pezaj kovriloj… ĝuste! Tiu avo via, sinjorino, kiun vi tiom bone priskribis, sciis kion signifas tia libro. Se li venus ĉi tien, li eble komprenus – pli bone ol ĉiuj profesoroj – pri historio kaj arthistorio… Ĉu ankaŭ vi havis tian avon, sinjoro?

Zand
Mia avo estis malriĉa judo. Horloĝisto, kiel mia patro, sed ankaŭ li havis librojn, kiujn li heredis de siaj prapatroj.

Zabrodski
Jes… Mi konis tiajn maljunajn judojn… (silentas, rigardas la librojn, la salonon) Ne por loĝado! Ja vidu, sinjoro, ankaŭ al vi, al la sankta lando, al Jerusalemo, via urbo, povas veni iu kaj diri: “ĉio ĉi estas belega, sed ne por loĝado! Historio estas arkeologio, pramemoroj… sed ne por loĝado!” Sed vi, la judoj, vi ja diras, ke ne estas lando kiel via lando kiu taŭgas por loĝado, ĝuste pro tio, ke ĝi estas logita al prapatra heredaĵo. Jes. Eble tial mi melfermis ĉi nokte mian buŝon kaj parolis al vi. Mi pensas ke nuntempe la judoj estas la solaj en la mondo, kiuj ankoraŭ kapablas kompreni kio estas tradicio.

Zand
Estas la dua fojo, sinjoro, ke vi mirigas min per via scio pri niaj aferoj.

Zabrodski
Mi ne estas sciulo. Sed mi ĉiam admiris la judan popolon pro tio ke ĝi ne sekvis la vantaĵojn de tiu ĉi mondo kaj ne devojiĝis sekvante ĝiajn ŝanĝojn, sed sian vojon iris. Mi vidis ĉi popolon en ĝia suferego dum la lastaj jaroj, mi vidis.

Dora
Ne vi sole vidis, sinjoro. La tuta mondo vidis. Vidis kaj silentis kaj fingron ne movis.

Zabrodski
La mondo? Kaj kion eblas postuli de tia mondo? Surduloj kaj blinduloj kaj senkoruloj. Kaj mortintoj irantaj inter la vivantoj. Kaj mi komence estis inter la mortintoj. Estas skribite en la apokalipso de Johano: “kaj la lasta, kiu fariĝis senviva, tiu vivis”, estas mi.

Dora
(rigardas al Zand per demanda silento)

Zabrodski
Ne temas pri mistiko. Temas pri malĝojaj faktoj, pri kiuj ni ĉiuj povus atesti… Kio estas la signo de la vivo, sinjorino kaj sinjoro? Ĉu la fakto ke la homo manĝas, trinkas, moviĝas? Tute ne! Kiom da mortintoj iras inter ni sur la tero – dormas nokte kaj leviĝas matene – kaj ili estas mortaj, kaj ne scias ke ili mortis. Mi, almenaŭ scias. La vivo, sinjorino kaj sinjoro, estas ja partopreno en la faroj de tiu ĉi mondo, pro amo, aŭ pro malamo, pro volo en la koro – kaj se tio forestas, ja temas pri morto. Ĉu mi pravas?

Zand
Vi pravas.

Zabrodski
Kaj jen, fine de la unua mondmilito, en la jaro dek ok, komplete finiĝis la vivo kiun mi amis. La imperio ne plu ekzistis, kaj kio ni estas kaj kiu ni estas kun ĉiuj niaj titoloj, kun ĉiuj niaj palacoj, sen tiu imperio, kiu estis kvazaŭ la krono sur nia kapo ekde la komenco de nia ekzisto? Fantomoj, jes, fantomoj! (longe rigardas Doran. Dora ŝrumpas sub lia rigardo kvazaŭ frapita de tremego.) Jes, estis tiuj kiuj eltrovis tuj, sen pasaĝo, vojon al la alia mondo, kies belan daŭrigon ni vidas nuntempe. Mi memoras, venis al mia hejmo iu viro, el la vizitantoj de mia hejmo kaj la hejmo de mia patro – venis al mi kaj diris al mi: “Kiom domaĝas, ke vi ne sukcesis vendi tiun ĉi tapiŝon al Ameriko. Nun ĝia prezo jam ege malaltiĝis!” Tiun ĉi tapiŝon, al Ameriko! Kaj mi pensis ke la homo freneziĝis – sed evidentiĝis, ke laŭ li kaj laŭ liaspeculoj mi estas la frenezulo. Ja malriĉega mi revenis al mia palaco post la milito. Estas signo, ke mi devus vendi ĉiujn tiujn aferojn  – al Ameriko! Aŭ pli bone – al la militspekulantoj kiuj riĉiĝis! Kaj mi – jes – kion povis mi fari en tiu ĉi mondo? Ĝi plu ne havis signifon. Kaj se signifo forestas – forestas la vivo. Do mi mortis. Estis facila morto, laŭ la valoro. En tiu ĉi parto de la mondo oni ankoraŭ ne frapis miaspeculojn, oni respektis nin, iuj eĉ admiris nin. Jes, kaj mi daŭrigis manĝi, trinki, dormi, moviĝi, sed efektive mi estis morta – enterigita en tiu ĉi palaco kiel egipta reĝo balzamita ene de piramido… Sed eĉ la morto en tiu ĉi mondo ne estas eterna – Jes! (silentas)

Zand
(por rompi la silentadon) Ĉar, finfine, homoj kiuj manĝas kaj trinkas, ĉefe tiuj kiuj ne cedis pri sia spirita mondo – tiuj homoj vivas.

Zabrodski
Foje! (al Dora) Jen vi demandis antaŭe, sinjorino, ĉu fantomoj iradas en tiu ĉi palaco. Ja vidas vi unun tian antaŭ vi. Sed mi plu ne estas danĝera. Mi ne estas danĝera!

Dora
(ial sentas sin malkomforte) Mi ne scias… mi ne certas…

Zabrodski
Ke mi estas viva?

Dora
Ne… ne tio…

Zabrodski
(Dora silentas) Ke mi ne estas danĝera?

Dora
(ekkuraĝas) Jes!

Zabrodski
Kaj kiun danĝeron oni povas riski pro maljuna, senrega homo kiel mi?

Dora
(komence ankoraŭ iom konfuziĝinta, poste refortiĝas, kolere) Mi ne scias. Mi tute ne certas pri tio. Sed mi volis demandi… (ŝi eksilentas)

Zabrodski
Sed la sinjorino volis fari demandon.

Dora
Kaj kie estis vi dum ĉiuj tiuj jaroj? Dum tiu ĉi milito?

Zabrodski
(silente kaj seke) Ĉi tie.

Dora
En via piramido?

Zabrodski
Se vi preferas uzi ĝuste tiun ĉi esprimon – mi estis tie ĉi. En la palaco.

Zand
Sed… sed – ja – (indikas la librojn) ĉi tie estis la nazioj.

Zabrodski
Jes, ili estis ĉi tie.

Zand
Sed – kiel povas esti? Se vi estis ĉi tie?

Zabrodski
Mi invitis ilin ĉi tien. Ĉi tie estis la ĉefoficejo de la germanoj la tutan lastan jaron de la milito. Ĝis la liberigo.

Dora
(ekstaras. al Zand) Mi diris al vi! Mi diris al vi!

Zabrodski
(ironie) Ja vi tuj vidis, sinjorino, ke mi estas unu el ili, ĉu ne?

Dora
(kaptas laŭ lia tono, ke io ne estas en ordo) Nuntempe – ĉiu homo estas suspektinda.

Zabrodski
Jes.

Zand
(sentas ke estas kaŝita signifo malantaŭ la aferoj, sed ankoraŭ ne scias kion) Sed vi ĵus diris, sinjoro – ke vi sidadis ĉi tie kun la nazioj dum la milito!

Zabrodski
Mi sidadis kun ili. Mi manĝadis kun ili ĉe sama tablo, aŭdadis ilin sakri, vidadis ilin ĉizeli siajn nomojn sur miaj mebloj… (dum li parolas lin trafas kolerego… Dora ankoraŭ ne kaptas ĝian signifon – sed Zand koemncas kapti la aferon).

 
Dora
Kaj post ĉio vi…

Zabrodski
Kaj post ĉio…

Zand
Ha, Dora, lasu, vere! (al Zabrodski) La ĉefoficejo de la germanoj? En tiu ĉi palaco! La ĉefoficejo, vi diris! Sed, sinjoro – ja… ja estas la plej fama rakonto en la tuta lando! Kia stultulo mi estas! Vere – pardonu, kiel mi ne ligis inter la aferoj tuj! Via nomo kaj la nomo de la palaco…

Zabrodski
Ha, sinjoro, tio jam pasis, Ne indas plu paroli pri tio.

Zand
Ne! Ja estas… do ĉu vi estas tiu? Tiu kiun oni nomis “la grafo”? Sed kiel mi ne ligis inter la aferoj?

Zabrodski
Ja kiel vi povus interligi ilin? Mi miras, ke vi konas la aferon.

Zand
Sed tiu ĉi estas famega afero, kaj ne nur ĉi tie. Mi aŭdis pri tio en Nederlando, dum mi estis en la Brigado… Do ĉu vi estas “la grafo”? Kaj du ĉu vi estis ligita al la rezistorganizaĵo?

Zabrodski
Jes, estis sufiĉe simple. La malamo revivigis min. Komence de la milito, mi pensis, ke mi povos vivi ekster tiuj aferoj, mi pensis ke tio ne tuŝas min.

Dora
Multaj pensis tiel komence.

Zabrodski
Jes. Mi fermiĝis ĉi tie, por foriĝi de la mondo, por vivi kviete la ceteron de mia vivo, for de ĉiuj, for de ĉio. Sed kiam mi vidis ĉi tie, sur la tero de miaj prapatroj, tiujn oficirojn, la nukrazitajn la malĝentilajn, la malklerulojn, la arogantulojn, kiuj profetas pri nova vivo, kiuj faras al si novan religion – novan religion de kanibalismo, novan vivon de sovaĝuloj, novan kulturon de porkistoj! Ĉiam, ĉiam venas la feĉo de la homaro, por kiu la antikva tradicio, la vera kulturo estas super ilia kompreno, kaj ĝuste tiuj profetas pri nova vivo, kiu konstruas alian kulturon, kaj intertempe ili sovaĝas, murdas, seksperfortas kaj kraĉas sur la tapiŝoj.

Zand
Jes. Tiel estis, mi komprenas. Sed kiel okazis la afero mem?

Zabrodski
La palaco estis malplena de homoj, kaŝita en la arbaro. Bela loko por la ĉefoficejo. Mi iĝis ilia konfidulo, kaj iliajn sekretojn mi transdonis al la rezistorganizaĵo kiu kaŝiĝis en tiu ĉi sama arbaro, ne malproksime de ĉi tie. Tiuj stultuloj! Mi rigardis kviete kiamaniere ili drinkas la vinojn el la kelo de mia patro, sovaĝas en mia biblioteko, kaj rampas ene de sia vomaĵo sur tiuj ĉi tapiŝoj… Mi tenis ilin ĉi tie ĝis la lasta momento. Mi transdonis ilin, ĉiujn, unu post la alia, kune kun siajn armilojn kaj planojn…

Zand
Sinjoro, ja estas mirinda faro, sinjoro. Vere, mirinda faro.

Zabrodski
(amare) Kaj dank’ al tiu ĉi faro oni faris al mi lastan gracon post la venko: oni ne forpelis min kiel stratan hundon por morti sub unu el la ĉirkaŭbariloj. Gracon oni faris al mi: oni permesis al mi gardi tiun ĉi palacon – tiun ĉi “muzeo”n kiel ili nomas ĝin. Gardi – por ili!

Dora
(lia amaro trafis ŝin) Kion fari, sinjoro Zabrodski, la reĝimo ŝanĝiĝis post la milito.

Zabrodski
(pli amare) Ŝanĝiĝis, sinjorino, ŝanĝiĝis, ege ŝanĝiĝis. Pro tio kaj pri tio ni militis! Ni savis la kulturon de la homaro, por ke oni faru el ĝi, ne ruinaĵojn, kiel tiuj konspiris, sed necesejojn, kiel tiuj ĉi volas!

Dora
Sed kial vi sentas vin tiom senigita. Finfine en via palaco vi sidas, en via piramido, kiom gravas al vi se vi estas oficiale  posendanto aŭ nur ĝia gardisto? Jes, eble balojn plu ne eblas fari ĉi tie! Sed – se, ni diru, venus ĉi tien infanoj, lernejoj, por promeno kaj tiel ankaŭ ĝuus la belajn aferojn kolektitajn ĉi tie dum generacioj –

Zabrodski
Jes, venas lernejanoj, ili venas. Jes, kaj tute ne malofte. Kaj la instruisto staras kaj montras al ili la “belajn aferojn” kiel vi bonvolis diri, sinjorino, kaj paroladas al ili pri la kruelo kaj neniscieco de tiuj “feŭdestroj”, kiuj loĝadis ĉi tie, ĝis venis ili kaj savis la popolon de ilia mano. La feŭdestroj! Mi, sinjorino, kiel vi vidas, estas unu el la prezentaĵoj de tiu ĉi specio, mi estas nenio ol restaĵo el la “malluma” mezepoko, certe… kaj la tuta vivo, la tuta kulturo kiun ni konstruis tavolon sur tavolo jam generaciojn – ja estis – tiel oni klarigas al tiu nova generacio – nur malĉasteco, ekspluatado de mizeraj kamparanoj, la rajto de la unua nokto… jes. Tiel estis, sinjorino! Ĉu ne?

Dora
Jes, sinjoro! Ankaŭ tio estis!

Zand
Dora!

Dora
Kaj, tiuj kiuj loĝadis ĉi tie, tiuj kiuj konstruis tiun ĉi mirindan “kulturon”, ĉu ili entute havas nocion pri tio kio okazis trans la parkegoj de siaj palacoj? Ili konstruis kulturon! Kaj ne zorgis, ke tiu ĉi kulturo pasu eĉ unu metron trans ilia palaco! Kaj nun ne plaĉas al ili, ke la venantoj ĉi tien ne estas same fajngustaj kiel ili!

Zand
Ne temas pri gusto, Dora!

Dora
Kvazaŭ mi ne scias, ke ne temas pri gusto! Temas pri ĉio, ĉio, ĉio, kio okazadis trans tiu ĉi palaco, dum jarcentoj! Unue homoj tute ne povis eniri ĉi tien! Hundoj gardis tiajn lokojn, por ke fremdulo ne eniru! Kaj nun, kiam estas al ili jam permesite eniri ĉi tien – ne nur al infanoj, sed ankaŭ al ties instruistoj, kaj al mi kaj al vi – subite oni postulas de ili, ke ili kondutu kvazaŭ ili vivus ĉi tie, kaj ne en siaj domaĉoj, sian tutan vivon! Kvazaŭ francaj guvernistinoj edukis ilin! Kaj estas tre bone, ke ili ĉi tien venas fine! Tre bone! Nun ili ekkomprenos kion oni faris al ili, kaj kiamaniere oni devigis ilin vivi, tion ili ekkomprenos! Kaj la kulturo – ĝia horo ja venos iam. Kaj eĉ se post cent jaroj – estas al mi tutegale! Mi pretas atendi, se nur tiuj homoj nun havos kion manĝi! Jes! Kaj se vi sidas ĉi tie, sinjoro, kiel gardisto aŭ kiel la mastro de la palaco – vi vivas ankoraŭ pli bone ol kiel vivis tiuj!  Kaj se la aferoj kiujn ili diras estas dirataj rekte en via vizaĝo – kiel nuntempe – aŭ malantaŭ via dorso kiel antaŭe – estas la sama afero. Kion tio ŝanĝas pri la faktoj mem! Mi ne vidas!

Zabrodski
(seke) Estas multaj aferoj, kiujn vi ne vidas, sinjorino. (ekstaras) Sed mi pensas, ke mi devas iri. (tondro. Ĉiuj aŭskultas) Venis via tempo ripozi. Kioma horo estas?

(Zand rigardas sian horloĝon. Dora rigardas la murhorloĝon).

Zand 
Dudek antaŭ la deka.

(samtempe)

Dora
La deka.

Zabrodski
(panike) La deka?!

Zand
Ne. Mia horloĝo estas akurata. Nun estas dudek antaŭ la deka.

Dora
Ha, mi rigardis tiun ĉi murhorloĝon, kiu ne funkcias.

Zabrodski
Tiel. (mallonga paŭzo) Mi aranĝos vian liton, sinjorino, en la apuda ĉambro. Tie ĉi. (suspiras)

Dora
Ne, ne penu, se la litotukoj estas tie, mi aranĝos ilin mem.

Zabrodski
Kiel vi deziras. (kolektas la teo-sevicon, metas ĝin sur la pleton. Al Zand) Kaj mi tamen petus vin malsupreniri al mia ĉambro.

Zand
Ne, vere. Multan dankon.

Zabrodski
Sed tie estos al vi multe pli komforte. Tie la ŝtormo estas ankaŭ malpli aŭdebla…

Zand
Mi amas la voĉon de la tondro, mi de ĉiam amas la ŝtromon.

Zabrodski
Sed…

Zand
Ne, ne… Mi ne prenos vian liton! Neniel!

Zabrodski
(ŝultrolevas) Do mi forprenos almenaŭ la ŝtupetaron, por ke la salono pli similu al ĉambro…

Zand
Ne, bonvolu. Mi volas ankoraŭ supreniri al la du librobretoj tie dekstre.

Zabrodski
Eble prefere, tamen, ke vi faros tion morgaŭ matene.

Dora
(akre. Preskaŭ malĝentile) Morgaŭ ni ekiros en la aŭroro. Tuj kiam ni povos – ni ekiros.

Zabrodski
(ne atentas pri ŝiaj diroj. Regas sin. Li estas seka kaj afabla) Do: La litotukoj estas jam en la ĉambro de la sinjorino. (kapklinas) Bonan noktan ripozon – se ripozo eblas en tia ŝtormo.

Zand
Bonan nokton. (Zabrodski eliras. Mallonga silento)

Dora
Ĉu vi koleras?

Zand
(silentas).

Dora
Kial vi ne respondas? Kial vi silentas! Ha, vere! Ja mi sentis – vi ja ruĝiĝis en via koro pro mi! Mi ege bedaŭras! Vi alportis ĉi tien gastinon kaj ŝi ne scias kiel konduti kun princoj kaj grafoj!

Zand
(suspiras).

Dora
Kiom al vi gravas, fakte? Morgaŭ matene ni ekiros kaj plu neniam vidos lin. Neniam.

Zand
Jes, ni ekiros – kaj ĉi tie restos maljuna kaj sola homo, kaj li rememoros ĝis sia lasta tago, ke estis nokto kaj li malfermis sian buŝon, eble la solan fojon dum jaroj – por diri homajn aferojn al homoj, kaj ili ofendis lin!

Dora
“Necesejoj”, jen liaj “homaj aferoj”.

Zand
Mi ne devas pruvi al ĉiu ajn mian personan pravecon.

Dora
Kion signifas “via persona praveco”? Dum tiu diras – “ĉiam profetas la feĉo de la homaro pri nova vivo!”

Zand
Li ja parolis pri la nazioj!

Dora
Ne nur pri la nazioj, vi scias tre bone.

Zand
Jes.

Dora
Kaj respondi al li pri tio – signifas, laŭ vi, pruvi mian personan pravecon!

Zand
Jes, ĉar la disputo estas superflua. Ĉar neniu homo sur la tero profitos de ĝi. Ja tiu ĉi homo sopiregas al iam. Estas lia pasinteco, li vivas en ĝi. Li amas ĝin. Bone, lasu lin. Ni jam estas en malsama tempo kaj en malsama loko, kaj jen ĉio.

Dora
Kaj ĉu tial vi funebras ĉe la tombo de tiu ĉi luksa pasinteco?

Zand
Filoj funebras. Mi ne estas filo de grafoj. Mi, kiel vi scias, estas filo de juda horloĝisto.

Dora
Kia intelekto!

Zand
Mi ne ŝercas. Mi parolas tute serioze. Mi estas filo de horloĝisto, kaj mi deziras, plej persone, ke la futuro estu en manoj de la horloĝistoj kaj ties filoj.

Dora
Sed vi mem estas kaptita en tiu ĉi pasinteco.

Zand
Pri la pasinteco, karulino, estas multaj aferoj, kiujn ankaŭ filoj de horloĝistoj devas scii, kaj eĉ ami. Ankaŭ pri la pasinteco de Zabrodski. Kion ni prenu de tiu ĉi pasinteco, decidu ni. Sed disputi kun li pri tio? Mi ne volas, kaj kial? Ĉar li havas la rajton ami kion li amas, kaj malami kion li malamas. Ĉu vi ne komprenas, Dora, ke lia tasko estas eldiri nun la plej sublimajn, plej amarajn, vortojn? Tio ĉi estas lia fino. Estas lia monumento. Kaj ni… ni estas tre multaj – tial ni rajtas esti mezaj homoj kaj fari tute silente niajn taskojn.

Dora
Aĥ, mi ne komprenas ĉi tiun tutan filozofion! Mi timas, tutsimple, timas esti sentimentala pri ĉi tiu tuta sinkanta mondo. Mi estis proksima al ĝi pli ol vi. Kaj mi scias, ke ankoraŭ ne pasis ĝiaj danĝeroj.

Zand
Danĝeroj!

Dora
Jes! Se vi renkontus tagon post tago infanojn kaŝiĝantajn en domoj de fremdaj familioj, en monaĥejoj – se vi nur vidus kiel tiu ĉi “beleco” daŭre tenas ilin per la najloj! Ĉu vi povas imagi kion mi trapasas ĉiun tagon? Eterna milito. La mortintoj kaptis per siaj skeletaj manoj vivajn kaj junajn homojn kaj tiras ilin al la tombofoso!

Zand
Sed la vivantoj ne volas descendi al la tombo!

Dora
Aĥ, al vi facilas paroli! Kun viaj mortaj libroj! Vi pakas ilin, kaj ili sekvas vin. Sed la infanoj… Mi sendus vin volonte fari la teruran laboron kiun mi faras, tiam vi eble parolus alimaniere!

Zand
Jes, Dora, pri kio ni kverelas, fakte?

Dora
Jes, mi estas laca. Iru mi dormi. Bonan nokton. (turnas al la pordo)

Zand
Bonan nokton.

Dora
(ĉe la maldekstra pordo) Kaj se venos ĉi nokte la patro de Hamleto, aŭ la fantomo de la General-en-chef la pra-pra-patro de sinjoro Zabrodski, voku min por helpo. Mi estas ĉi tie, en la apuda ĉambro.

Zand
(ridas) Ha, mi mem elturniĝos kun ili. Iru dormi, Dora, kaj ripozu bone.

Dora
Jes, mi bezonas ripozon.

Zand
(elŝaltas la elektron de la centra lampo, tiel ke flanka lampo lumas nur la dekstran libroŝrankon, kun la apude staranta ŝtupetaro, kaj pli malforta lumo falas sur la centro kun la kukolhorloĝo. Zand fajfas mallaŭte iun melodion, kaj ekgrimpas la ŝtupetaron al la libroj. Sed ŝanĝas sian decidon, malsupreniras, kaj pasigas la ŝtupetaron al la centro, al sub la horloĝo). Kaj nun ni rigardu la antikvan horloĝon! (grimpas la ŝtupetaron, malfermas la horloĝon kaj eligas el ĝi ŝlosilon). Ha, ŝlosilo! (li agordas la horloĝon, la horloĝo eksonas. Poste eliras el ĝi kukolo kaj faras dek kriojn. Samtempe kun la lasta krio malfermiĝas – rapidege kaj nerimarkeble kiamaniere – kaŝpordo en la remburo de la muro. Eliras Lena. Lena estas juna, tre bela knabino, vestita per longa, blanka robo, faras kelkajn paŝojn en la salono. Subite rimarkas pri Zand. Elbuŝigas teruregan krion, kaj kolapsas sur la plankon. Laŭta tondrego).

Kurteno

AKTO DUA

(Daŭrigo de la unua akto: Lena genuas sur la planko,

Zand klinas super ŝi)

Lena
Ne mortigu min, ne mortigu min! – A – A! Ne mortigu min!

Zand
Kion vi parolas? Kiu vi estas? Bonvulu, leviĝu! (volas levi ŝin, ŝi liberiĝas de li)

Lena
Ne tuŝu min! Ne mortigu min! Ne tiru min! Mi iros mem! Granda Dio! Granda Dio! (tondro) Ili bombardas! Jen ili bombardas! Ili venos kaj liberigos min. Se ili venos – se ili venos – mi diros al ili, ke vi ne tuŝis min. Ili faros al vi nenion, mi petos… ne mortigu min!

Zand
Sed, knabino, kion vi parolas! Kiu mortigos vin? (tondro)

Lena
Ili bombardas!

Zand
Kiu bombardas? Ja estas ĝi tondro. Ŝtormo. Aŭskultu! Neniu bombardas. Estas ĝi tondro! (Lena aŭskultas momente malproksimajn tondrojn kaj silentas)

Lena
Mi ne estas judino. Mi… mi estas la palacmastrino. Mi ne estas judino. Vi povas demandi la grafon…

Zand
Sed mi estas judo.

Lena
(levas sian kapon. Rigardas lin) Vi – eble – vere – estas judo. Ĉu vi volas kaŝiĝi? Venu, mi kaŝos vin… mi montros al vi la lokon. La grafo permesos. Li jam kaŝis ĉi tie judojn. Ili ne trovos vin.

Zand
De kiu kaŝiĝi? Mi ne venis por kaŝiĝi ĉi tie. (silento) Mi iros por voki Zabrodski. Atendu, mi tuj revenos.

Lena
Ne voku lin. Li ne kulpas. Li savis min. Kaj nun ili sidas ĉe li sube. Ili murdos vin ambaŭ – ĉiujn nin tri…

Zand
Kiu estas – ili?

Lena
La oficiroj – la generaloj – – la nazioj…

Zand
Aŭskultu, knabino… mi estas bibliotekisto… mi estas el Israellando… neniu malbonfaros al vi. Aŭskultu bone tion kion mi diras al vi: nun ne estas nazioj. Ne estas germanaj generaloj. Mi venis ĉi tien por serĉi judajn librojn… mi… neniu intencas malbonfari al vi… Plu ne estas milito.

Lena
Vi estis sendita al mi – ili sendis vin. Vi estas ilia komplico. Mi scias, estas judoj kiuj servas ilin… Kial vi funkciigis la horloĝon? Kial vi vokis min? Vi scias la sekreton!

Zand
Dio mia! Mi ja diris al vi: La milito finiĝis. Ĝi finiĝis antaŭ multe-multe da tempo. Plu ne estas milito en la mondo. Ni venkis la naziojn. Ĉu vi komprenas kion mi parolas al vi? (ŝi silentas) Ĉu kuracisto prizorgas vin?

Lena
Ĉu vi prenas min por frenezulino? Granda Dio! Ha! Mi ne esetas freneza! Sed li diras… Mi sidas ĉi tie jam tri jarojn… kaj la tutan tempon – milito. Kaj se ili trovos min, ili mortigos min. Ili ekstermas ĉiujn judojn. Mi vidis per miaj okuloj!

Zand
Sed ne estas nazioj ĉi tie… (senhelpa, staras super ŝi, rigardas ŝin, rememoras subite. Elprenas gazeton el la poŝo) Jen (etendas al ŝi la gazeton) Legu: Estas ĝi gazeto de hodiaŭ. Prenu.

Lena
(ne etendas sian manon por preni la gazeton) Mi ne volas. Ne tuŝu min. (ŝi tenas la nigran bendon sur sia kolo) Ĉiukaze vi ne povas turmenti min! Jes, vi ne povas…

Zand
(daŭre etendas al ŝi la gazeton) Ĉu vi scipovas legi? Ĉu vi scias kio estas gazeto? Ĉu legi vi povas?

Lena
Kion vi volas de mi?… Mi povas…

Zand
Ja se vi legas gazetojn, vi devas scii, ke ne estas milito en la mondo…

Lena
Mi ne legas gazetojn. Mi ne legis. Tri jarojn… (singarde ŝi etendas sian manon al la gazeto, kun timo, kvazaŭ la papero brogas).

Zand
Jen. Prenu. Nu, de kio vi timas? Prenu, ĝi estas gazeto de hodiaŭ (vidas ke ŝiaj okuloj rigardas jam la gazeton) Jen! Rigardu: jen la dato.

Lena
(prenas fine la gazeton en la manon) La dato estas ĝusta. Mi notis la daton sur la muro. Tri jarojn, tagon post tago.

Zand
Sur la muro?

Lena
(Ne respondas lin. Komencas legi sidante sur la planko, kvazaŭ homo ĵetanta sin sur io nova kaj terura). Mi ne komprenas… mi ne komprenas tion!

Zand
Ĉi tie ne estas sufiĉe da lumo. Atendu, mi lumigos – estos al vi pli komforte legi.

Lena
(ĉe la sofo) Ne lumigu! Ne lumigu! Ili vidos. Ili neniam tiom multe malproksimiĝas.  Ili povas vidi la lumon en la fendo!

Zand
Sed estas neniu ĉirkaŭe. Ne estas nazioj, ĉu vi komprenas? Estas permesite ŝalti la lumon kaj malfermi ĉiujn fenestrojn…

Lena
Ne ŝaltu la lumon! Ne malfermu la fenestrojn!

Zand
Bone, mi ne ŝaltos. Ĉu vi kapablas legi en tiu ĉi lumo?

Lena
Jes… (sidas sur la sofo, eklegas)…
Zand
(Zand staras kaj rigardas ŝin)

Lena
Ĉu ĝi estas vera gazeto?

Zand
Rigardu min, rigardu kaj vidu – ĉu mi aspektas kiel iu, kiu volas malbonfari al vi?

Lena
(daŭre rigardas la titolojn de la gazeto. Turnas ĝin, legas iom, faligas ĝin teren) Diru, diru, ĉu estas ĝi vera gazeto?

Zand
Estas gazeto, kiun mi ĉi-matene aĉetis surstrate en la ĉefurbo, kaj hiearŭ mi aĉetis tiun gazeotn, kaj antaŭ hieraŭ, kaj antaŭ semajno. Kaj ĉiuj homoj ĉi tie, en tiu ĉi lando aĉetas tiun ĉi gazeton – krom vi, eble…

Lena
(rigardas lin per gapaj okuloj) Tiel! Tiel! Sed li ne diris al mi! Granda Dio, li ne diris al mi! Li ne diris al mi! Li ne diris! (kovras sian vizaĝon per la manoj, sidas frostita).

Zand
(aliras al la maldekstra pordo, malfermas ĝin iomete kaj vokas mallaŭte) Dora! Dora!

Dora
(eniras. Ŝi jam komencis senvestiĝi, kaj nun ŝi rebutonumas sian ĉemizon) Kio okazis? Ŝajnas al mi ke mi aŭdis iun krion?

 
Zand
Venu!

Dora
Kaj mi pensis, ke mi imagas. Estis tondro… kaj miaj nervoj ĉi nokte… sed kio…

Zand
(fingromontras al Lena) Jen. – Vi devas helpi al mi – fari ion ĉi tie.

Dora
Kiu ŝi estas? De kie ŝi venis ĉi tien?

Zand
Kaŝpordo malfermiĝis, ŝajnas al mi, en la muro. Mi ne scias kiu ŝi estas.

Dora
(por bone rigardi Lenan – ŝaltas la plenan lumon)

Lena
A…! Nun ili vidos! Nun ili venos! Vi…

Zand
Sed trankviliĝu, knabino… Vi ne devas plu timi la lumon. (Lena denove kovras sian vizaĝon. Zand flustras ion al Dora, aŭdeblas nur la lastaj vortoj) kaj eble…

Dora
Ŝi estas mense malsana?

Lena
Mi estas mense sana! Nun – mi ne scias…

Zand
Ŝi asertas, ke Zabrodski savis ŝin…

Lena
Li savis min. Jes, li savis min…

Zand
(faras geston de senhelpeco) Parolu vi kun ŝi. Mi iros dume voki Zabrodski – Mi ne volis lasi ŝin sola – nun mi vokos lin, eble li klarigos la aferon.

Lena
Ne! Ne! Ne voku lin! Ne iru al li! Ne, ne!

Zand
Bone, mi ne vokos lin. (li iras flanken).

Dora
(aliras al la sofo. Al Lena) Ĉu vi permesas al mi sidi apud vi? (Lena ne respondas, Dora sidiĝas) Vi estas tiom pala! (silento) Videblas ke vi multan tempon ne estis ekstere, en la suno! Ĉu vi ne eliras eksteren?

Lena
(kapneas)

Dora
Domaĝe! Nun estis tiel belaj tagoj! Ankoraŭ ĉi matene estis suno. Mi ne pensis ke estos ŝtormo.

Lena
Ŝtormo?

Dora
Ĉu vi ne aŭdis la tondrojn? (Lena silentas)

Zand
Ŝi pensis, ke tio estas bombardado.

Dora
Bombardado?! Sed jam pli ol du jaroj ne estas bombardadoj. Ĉu vi pensis ke estas ankoraŭ milito?

Lena
Milito…

Dora
(levas la gazeton de sur la planko) Sed ne estas milito! Nun ne estas milito en la mondo. Ĉu vi legis la gazeton?

Lena
Jes.

Dora
Do, nun, kiam kalmiĝos la ŝtormo ni eliros kune eksteren… vi ne timu, ni eliros kun vi. Morgaŭ matene, estos bela tago, kaj vi vidos ĉion per viaj okuloj. Ĉu? (Lena siletnas)

Dora
Ni venis el Israellando – sinjoro Zand kaj mi – kaj mi renkontis ĉi tie multajn junajn homojn, kiuj daŭre havas en sia koro la timon pro la milito. Sed nun ili plu ne timas. Ili eliras eksteren, kaj iras ĉien, promeni, al la teatro, al la kinejo… ĉi vi komprenas kion mi diras?

Lena
Jes.

Dora
(montras al ŝi la gazeton) Jen, vi vidas: Ĉi tie estas skribite… sed vi jam legis mem. Nu, bone, ni ekkonu unu la alian, mia nomo estas Dora, kio estas via nomo?

Lena
Ĉu ĝi estas vera gazeto? Ĉu nun vere ne estas milito? Ne estas nazioj? Ĉu estas vera gazeto? Diru! Ĉu estas vere?

Dora
Estas vere, karulino. La milito finiĝis jam delonge. Hitler estas ekstermita, la nazioj estas venkitaj. Ja tial ni estas ĉi tie. Li kaj mi. Du judoj. Ja vidas vi: Ni estas liberaj kaj ni ne timas.

Lena
Kaj tio estis gazeto… ĉu estas nun – tiaj gazetoj?

Dora
Jes, sed kiu vi estas?

Lena
Kaj kiuj vi estas? Kial la grafo enirigis vin en la palacon? Kial vi funkciigis la horloĝon? Kial vi vokis min? Kial vi elirigis min? Kial vi funkciigis la horloĝon?

Dora
Kiun horloĝon?

Zand
Kiam vi eliris, mi supreniris ĉi tiun ŝtupetaron por bone rigardi la horloĝon.

Lena
Jes, la horloĝon, tiun horloĝon.

Zand
Mi malfermis ĝin, trovis en ĝi ŝlosilon, agordis ĝin, kaj ĝi sonis…

Lena
Dek fojojn. Estas la signo.

Zand
Kiu signo?

Lena
Signo por mi – por eliri. Signo, ke ne estas ĉi tie nazioj. Ke mi povas eliri.

Zand
(al Dora) Kaj tiam ŝi aperis. Tio estis tiom rapide kaj neatendite, mi ne bone vidis, mi ne kaptis. Sed ŝi estis ĉi tie – subite.

Lena
Ĉar tio estas la signo inter ni.

Dora
Inter kiuj?

Lena
Inter mi kaj la grafo.

Zand
Mi sciis nenion pri tiu ĉi signo. Mi estas filo de horloĝisto kaj amas horloĝojn… mi provis, kaj la kukolo….

Lena
Sed de kie vi venis ĉi tien?

Dora
Ni estas de Israellando. Ambaŭ ni. Ĉu vi scias kie ĝi estas kaj kio ĝi estas?

Lena
Jes.

Dora
(al Zand) Ĉu ŝi estas judino?

Zand
Jes, ja klare…

Dora
Ĉu vi estas de ĉi tie? De la ĉirkaŭaĵo, aŭ de la urbo?

Lena
De la urbo. Estas malproksime… mi pensas ke tio estas ege malproksime…

Dora
Jes, estas malproksime. Kaj ĉu vi venis ĉi tien piede?

Lena
Jes.

Dora
Dum la milito? Ĉu vi fuĝis?

Lena
Jes.

Dora
Kaj ĉu ĉi tie vi trovis rifuĝejon?

Lena
Jes… ĉi tie – rifuĝejon…

Dora
Kaj ĉu vi havas iun? Ĉu iu el via familio vivas ankoraŭ?

Lena
Kial vi demandas min? Demandas kaj demandas, kaj demandas! Mi havas neniun! Neniun!

Dora
Se vi ne volas respondi al mi, ne respondu. Neniu devigos vin. Sed mi pensis, ke vi volas, ke ni helpu al vi.

Lena
Sed kiuj vi estas? Jes, kiuj vi estas? Tion vi ne volas diri al mi!

Dora
Mi treege volas. Jen – tiu ĉi viro – nomiĝas Miĥael Zand. Li estas bibliotekisto kaj estis sendita serĉi ĉi tie librojn – post la milito… (vidas ke tio ne konvikvas Lenan. Al Zand) Montru al ŝi vian ateston, Zand! (Zand hezitas) Jes, jes, montru al ŝi! Kaj ankaŭ la Israellandan pasporton! (Zand transdonas la dokumentojn al Dora. Ŝi donas ilin al Lena). Vi rajtas sidi, kontroli, legi tute kviete. (Lena prenas – rigardas jen la ateston, jen Zandon).

Dora
(al Zand, dum Lena legas) Ĉu ŝi eliris el kaŝpordo, vi diris?

Zand
Jes, ŝajne… el tie! (fingromontras al la tapiŝo. Dora volas aliri, sed tiam Lena redonas al ŝi la dokumentojn, ŝi aliras al ŝi, prenas ilin) Nu, ĉu vi vidis?

Lena
Jes.

Dora
Kaj mia nomo estas Doktoro Ringel. Dora Ringel. Mi laboras en institucio kiu nomiĝas “Alijat Ha-no‘ar”. Vi, kompreneble, ne scias kio tio estas.[1]

Lena
Mi scias… antaŭe… kiam mi estis malgranda… venadis al ni hejmen homoj el Israellando… mia patro estis… li ĉiam estis en tiuj cirkloj….

Dora
Bonege! Mi ne devas do klarigi al vi… Ĉu vi scias, estas tre eble ke mi konis vian patron. Kaj eble ankaŭ vin, kiam vi estis malgranda. Kio estas via familia nomo?

Lena
(silentas).

Dora
(ne ripetas la demandon, snetante ke estas ankoraŭ frue) Kaj ĉu tie ĉi vi estas longan tempon?

Lena
Jes, longan tempon… sed kiel vi venis ĉi tien?

Dora
Vi ja vidis, li serĉas ĉi tie librojn… kaj mi akompanis lin, por vidi la palacon. Kaj ĉar estis ekstere terura ŝtormo, ni restis por dormi ĉi tie. Ĉu nun estas klare al vi?

Lena
Ŝtormo? (aŭskultas) Nun estas silento. Nun ili ne bombardas. Kial ili ĉesis bombardi, kiam vi venis ĉi tien?

Dora
Sed aŭskultu…

Lena
Vi ŝaltis la lumon kaj tio estis la signo, kaj ili ĉesis bombardi…

Zand
Sed, komprenu, knabino, ne estis bombardado. Neniu bombardis ankaŭ antaŭe. Ja nun vi scias, ke plu ne estas bombardoj…

Lena
Jes. Sed kio ĝi estis? Mi aŭdis eksplodvoĉojn.

Zand
Estis ŝtormo. Estis fulmoj kaj tondroj…

Lena
(kvazaŭ al si) Ŝtormo… fulmoj kaj tondroj… kaj la verda ĉevalo kaj morto rajdas sur ĝi… jes (kvazaŭ vekiĝante) Ŝtormo? Ŝtormo – simple, ĉu ekstere estis ŝtormo?

Dora
Jes.

Lena
(aŭskultas) Kaj nun la ŝtormo ĉesis. Kaj ankaŭ la pluvo ĉesis. Ĉesis la pluvo.

Zand
(aŭskultas) Jes.

Lena
Kaj kie estas la grafo?

Zand
Verŝajne sube, en sia ĉambro. Ĉu vi deziras vidi lin?

Dora
Zand!

Lena
Ne! Ne! Ne! Mi ne volas! Ĉu li ne aŭdis la horloĝon?

Zand
Mi ne scias. Mi pensas, ke ne. Estis ŝtormo.

Lena
Sube oni ne aŭdas la sonon… nur kiam oni bone aŭskultas – bone. Li diris al mi.

Dora
Sed kiu vi estas? Kiel vi alvenis ĉi tien?

Lena
Vi venis por pridemandi min… jes, jes, nun mi scias. Vi ne eligos de mi eĉ unu vorton! Vi volas scii pri mi kaj pri la grafo! Sed mi ne rakontos. Mi silentos, vi povas mortigi min. Mi silentos!

Dora
Vi rajtas silenti. Neniu devigos vin paroli, se vi ne volas. Sed vi ja aŭdis ion pri ni. Kaj vi ja scias, vi scias nun ĝuste kiel mi kaj kiel li, ke ne estas plu milito.

Lena
Mi scias nenion. Ja ĉiam eblas falsi gazetojn kaj dokumentojn. Eblas fari ĉion, la nazioj scias ĉion, ili estas la semo de satano.

Zand
La nazioj plu ne ekzistas.

Dora
Nun la ŝtormo kvietiĝis, iru malfermi la fenestron, rigardu eksteren kaj vidu kia silento estas ĉirkaŭe. Ne estas milito.

Lena
Ne malfermu la fenestrojn, estas malpermesite! Estas malpermesite, ili vidos…

Dora
Dio mia, kion ili faris al tiu ĉi knabino, kiu faris tion al ŝi? Ĉu vi ne kredas al ni? Ĉu vi scias kion? Ni malŝaltu la lumon, fermu niajn okulojn, kaj vi povas malaperi ĝuste samkiel vi venis ĉi tien. Ni eĉ ne scios kien vi malaperis.

Zand
Aŭ vi povas iri, foriri de ĉi tie, iri al Grafo Zabrodski kaj rakonti al li ke ni estas ĉi tie. Vi estas tute libera, neniu limigas viajn farojn. Nu, diru kion ni faru, ordonu al ni foriri, kaj ni iros.

Lena
Ne! Ne! Ne foriru, mi timas nun! Nun mi timas sole, sen vi… ankaŭ de la grafo mi timas.

Zand
Bone, se tiel vi volas, ni restos ĉi tie kun vi kaj helpos al vi. Sed ni eĉ ne scias kiu vi estas.

Lena
Mia nomo estas Lena.

Dora
Sed kiel vi venis ĉi tien?

Lena
Kiel mi venis ĉi tien? Ha, mi sciis nenion… mi pensis…

Dora
Ĉu oni torturis vin ĉi tie?

Lena
Torturis? Min? – Ili ne sciis, ke mi estas ĉi tie. Kaj li estis bona al mi, li estis tiom bona al mi! Li faris ĉion… li zorgis ke mi havu belegan vivon… tie, sube, en mia sekreta ĉambro. Nenio mankas al mi. Ĉion li alportas al mi… li – mem… Bonajn manĝaĵojn… komence, kiam mi estis malsata kaj ne povis manĝi kiel ĉiuj, li subenvenadis al mi kaj manĝigadis min per kulereto, kiel bebon… mi estis ankaŭ malsana tiam… kaj poste, li alportis al mi belajn vestaĵojn, ankaŭ librojn mi havis tie sube, mi havas – ankaŭ nun. Nur estas malpermesite malfermi la fenestrojn… jes. Por ke oni ne vidu. Kaj nokte – mi estas ĉi tie la palacmastrino, kaj ĉio, ĉio estas mia… kiam ne estas nazioj ĉi tie.

Dora
Sed jam delonge ne estas nazioj. Jam pli ol du jarojn.

Lena
Ha, jes. Jes…

Dora
Sed kiel vi alvenis ĉi tien?

Lena
Kiam venis la germanoj… tio estas, ili jam estis ĉi tie en la lando – antaŭe. Multan tempon. Sed kiam ili venis al nia hejmo… mi fuĝis. Unue mi kaŝiĝis hejme kaj poste mi fuĝis – mi ne scias kiel. Ili prenis paĉjon kaj panjon – kaj malgrandan Zuskan kaj Paulon – kaj mi fuĝis. Mi kaŝiĝis en la arbaro. Kelkajn tagojn – kaj dum la noktoj – mi iris – mi iris kaj kelkfoje mi kantis…

Zand
Vi kantis?!

Lena
Jes… jes… mallaŭte… ili ne aŭdis… tio ne gravas… Kaj unu nokton, kiam mi plu ne havis forton – kaj mi venis ĉi tien – kaj mi falis ĉi tie… li eliris por akompani la naziojn kiuj loĝis ĉi tie. – Li malamas ilin… li, vere, malamas ilin! Kaj mi estis malsata kaj senforta… li enirigis min – estis risko de vivo por li – sed li enirigis min – li kaŝis min ĉi tie, en tiu ĉi kaŝĉambro – li savis mian vivon kaj donis al mi ĉion… ĉion… kaj li… (silento).

Dora
(per rigida sekeco) Kaj poste – kiam venis la venko – kiam la nazioj estis kaptitaj – ĉu li ne rakontis la vi? (silento.  Al Zand) Kia aĉulego.

Lena
(leviĝas. Per subita kolero) Mi iros! Mi ne volas paroli kun vi! Kiel vi parolas tiel pri la grafo! Kiel vi aŭdacas! Li savis min! Li!

Zand
(haltigas ŝin) Bonvolu, sidiĝi…

Dora
Sed ja komprenu! Li trompis vin.

Lena
Li – amas – min.

Dora
Kaj ĉu vi – lin?

Lena
Mi ne scias.

Dora
Se vi amus lin, li ne havus la bezonon teni vin en timo pro milito kiu ne estas – vi povus resti pro via bona volo, pro via amo, neniu devigus vin lasi lin. Ĉu vi komprenas? (silento)

Kiom vi aĝas?

Lena
Mi havas dek naŭ jarojn… kaj duono…

Dora
Kaj duono! (Ŝi kaj Zand rigardas unu la alian).

Lena
Li ne kulpas… mi diris al li la veron. Jes, jes! Mi diris, ke post kiam la milito finiĝos, mi iros. Eble mi ne devus diri tion – sed mi revis, tiom revis, ke mi povos iradi ekstere, iradi libera ekstere, en la suno, en la aero… iri – kiam la milito finiĝos…

Dora
Do, la milito finiĝis. Vi estas libera. Vi povas iri ĉien ajn, fari ĉion kion vi volas.

Lena
Ne.

Dora
Kial?

Lena
Kiam oni revas – estas io alia. Li diradis, ke la milito neniam finiĝos. Ke unu tagon oni malkovros nin kaj mortigos nin ambaŭ. Li volis ke ni ambaŭ mortu en unu tago, kune. Kaj mi volis vivi. Li diris, ke post la morto venos la kvara reĝeco – la kvara reĝeco! Ĉu vi scias kio tio estas?

Zand
Ĉu vi estas kristanino nun?

Lena
Ne, mi ne estas – la grafo diras, ke ne estas diferenco inter judo kaj kristano. Li diras ke tio ne gravas. Li kredas nur je la kvara reĝeco.

Zand
Sed kio tio estas?

Lena
La kvara reĝeco? (Zand kapjesas) – Tie ne estos vivantoj kaj mortintoj, ne estos junuloj kaj maljunuloj. Tie estos granda amo kaj eterna gloro, kaj la venkinton ne trafos la dua morto… kaj ĉio estos kiel antaŭe, sed iom malsame! Aĥ, mi ne scias… en mia koro mi volis simplan vivon, kiel mi havis iam. Jes, vivon – nur. Sed nun… ĉio estis mensogo. Mi volas nenion.

Dora
Nun vi povos foriri de ĉi tie.

Lena
Kien mi iros? Al kiu? Ili murdis paĉjon kaj panjon kaj la infanojn. Kaj li estas la sola en la tuta mondo kiu amas min. (entuziasme) Li trompis min pro amo. Li vere amas min! Mi sciis, mi sciis, kiam li ankoraŭ ne diris al mi. Mi tiom kompatis lin. Mi unua diris al li ke mi amas lin… mi kulpas… mi volis havi iun. Jes, tiel simple sidi tie en tiu ĉi  kaŝĉambro – kaj la fenstroj estas fermitaj, eĉ ŝtelrigardi eksteren ne eblis, kaj li estis tiom mirinda al mi, kaj kompatinda… kaj ĉio kune… mi ne vidis tiajn homojn… ha, ne tion, mi ne scias, eble mi trompis lin. Jes, certe, mi trompis lin eĉ pli, mi ne diris al li la veron – ne pri la amo – tion mi ne scias – sed pri la alia afero… jes, jes, mi neniam diris al li ke se ni devos morti – mi ne mortos kiel li – mi ne lasos, ke ili turmentos min – mi ne rakontis al li ke mi havas… (subite, tenante sin per la nigra bendo sur sia kolo, ŝi interrompas sin) Ha, kion mi parolas! Kion vi volas de mi? Tio ne gravas!

Dora
Sed kiel vi vivis ĉi tie la tutan tempon?!

Lena
Dum la nokto, kiam ne estis danĝero, li kutimis funkciigi la horloĝon, ĉiam je la deka vespere, kaj mi eliradis al li. Mi tiam estis – la palacmastrino. Ĉio ĉi – estis mia. Kaj li zorgis pri mi kiel pri malgranda filino. Li legis kun mi belajn librojn, kaj lernigis al mi aferojn, kiujn mi ne sukcsis studi en la lernejo. Multe pli belajn ol tiuj, kiujn oni studas en lernejo. Kaj kelkfoje li legis al mi la vizion, pri la fino de la mondo kaj pri la reviviĝo… kaj li sidadis kun mi en la muzika ĉambro… Ĉu vi estis tie?

Zand
Jes.

Lena
Kaj tie li ludadis al mi. Li ludas kiel Dia anĝelo. Li ludas al mi Chopin.

Dora
(malestime) Chopin! Tiel mi imagis!

Lena
Ne, ne! Ne parolu pri li tiel. Li ludas kiel Dia anĝelo… Ha, vi ne scias! Kelkfoje, kiam mi ne timadis… kiam la nazioj iradis por longa tempo… tio estas… nu, jes, kiam li diris, ke la nazioj foriris, ni eĉ dancadis iomete. (al Dora) Ĉu vi dancas valson?

Dora
Do, vi volas resti ĉi tie. Danci valson, esti la palacmastrino dum la noktoj – kaj dum la tagoj – dum la tagoj ankaŭ li ne estas la mastro de la palaco. Oni konfiskis tiun ĉi palacon, naciigis ĝin, nun li, via grafo, estas nur la gardisto de la palaco – indas ke vi sciu tion. Kaj vi volas aŭdi Chopin-on, legi librojn pri la fino de la mondo kaj pri la morto, kaj esti ligita al homo – kiu trompis vin… vivi kun li ĝis li mortos kaj putros. – Kaj tiam kio?

Lena
Mi ne scias. Mi ne volas vivi tiel. Mi entute ne volas plu vivi. Mi volas morti. Kial vi venis ĉi tien? Kiu petis vin?

Dora
Ni venis kaj ni helpos vin eliri de tie ĉi. Vi vojaĝos kun ni al Israellando. Tie ni enkondukos vin al socio de viaj samaĝuloj. Vi vivos, vi laboros, vi estos sana, libera kaj gaja, kiel ĉiuj junuloj.

Lena
Ne.

Zand
Ĉu vi ankoraŭ ne kredas al ni?

Lena
Mi kredas al vi. Sed… Kiel tio helpos? Mi jam… kion mi faros tie kun junuloj? Mi estas malĉasta!

Dora
(rigardas Zandon. Al Lena) Vi scias, ke dum tiu ĉi milito travivis aliaj junulinoj multe pli terurajn aferojn ol tio!

Lena
Mi scias nenion pri aliaj junulinoj. Mi estas malĉasta!

Dora
(al Zand) Nu, kion vi diras?

Zand
(ekridas. Ridas bonkore. Tamen rigardas lin ambaŭ virinoj preskaŭ per timo) Kion fari! Ĉiuj junulinoj kutimas uzi tiajn belajn vortojn. Mia malgranda nevino, kiam ŝi havis kvin jarojn, venis kaj deklaris ĝuste per la sama soleno kiel tiu de Lena nun: “Onklo Miĥa, vi scias, mi nun estas virino kun pasinteco!”

Lena
(ridas)

Zand
Jen, ĉu vi vidas, vi trovos ĉe ni en Israellando alian virinon kun pasinteco. Kaj kredu al mi… (la rido de Lena ŝanĝiĝas en ploron).

Ĉu vi ploras? Bone, ploru iomete. Tio ne malhelpos. (Ŝia ploro iom kalmiĝas). Kaj nun sufiĉas. Vi ploris,  kaj sufiĉas. Donu manon, virino kun pasinteco. Vi ja ne koleras pri mi, ĉu? (li etendas al ŝi manon, kaj ŝi tuŝas lian manon hezite) Ne. ne tiel. Necesas premi forte! Jen tiel. Ja estas bone? Ĉu ne?

Lena
(Ridetas tra la larmoj) Jes.

Dora
(karesas ŝian kapon) Jen… vi ridetas. Estas bele. Kaj nun, kalmiĝu, kalmiĝu, knabino… (parolante tiel, kaj karesante ŝian kapon, ŝi vidas la veluran bendon kiu kondukas al la brusto de Lena, sur kiu pendas io en formo de amuleto).

(Dora tenas panike la amuleton) Kaj kio estas tio?

Lena
Tio… nenio. Tio estas amuleto, kiun donis al mi mia patrino.

Dora
(ne lasante la amuleton) Ne. Vi diru al mi, kio tio estas?

Lena
Lasu! Mi diris al vi: amuleto. Kontraŭ la malbona okulo. Mia patrino donis al mi, kiam mi estis malgranda.

Dora
Vi donu ĝin al mi tuj, ĉu vi aŭdis?! (al Zand) Ĉu vi scias kion ŝi havas tie? – Venenon! Ili kudradis tion en tian amuleton. La plimulto el la judoj kiuj sukcesis akiri venenon. Ne tre saĝe: La nazioj trovis ĝin plejparte tuj, serĉente valoraĵojn. Sed iuj sukcesis gluti – en la plej terura kazo… En tiuj tagoj estis… nu, jes! Sed nun tio ne necesas. Ĉu vi aŭdis?!

Lena
(silentas)

Dora
Vi donu ĝin al mi tuj. Sed tuj vi donu ĝin al mi sen superfluaj paroloj. Ĉu vi aŭdas?

Lena
Dio mia! Kion vi volas de mi? Mi ne donos al vi! Ne donos… Tio estis ĉio kion mi havas. Mia patrino donis, panjo diris, ke eble necesos… tio estis mia sekreto… eĉ la grafo ne sciis. Mi trompis lin. Jes. Jes. Jes! Mi trompis lin…. Mi jam diris al vi! Li ne sciis, ke se venos la nazioj por mortigi nin, mi ne mortos per iliaj manoj kiel li. Mi… mi ne volis ke ili turmentu min… mi ne volis ke ili torturu min. Kaj mi havis savon… nur por mi kaj ne por li… mi ne rakontis al li…. Aĥ, mi ne rakontis – ne nur pro la nazioj – kelkfoje mi pensis, ke mi ne povos toleri plu tiun vivon ĉi tie kaj tiam… aĥ, kion mi rakontas al vi… nun vi venas…

Dora
Sed, komprenu Lena, provu kompreni: Nun tio finiĝis. Nun vi plu ne bezonas, vi tute ne plu bezonas tion.

Lena
(silentas)

Dora
Eble vi…

Zand
(kiu iom malpriksimiĝis, denove proksimiĝas al Lena).

Lena
(genuas) Ne prenu de mi! Ne! Bovolu! Ne prenu!

Dora
Ŝŝŝ… tie oni aŭdos, sube…

Lena
(pli mallaŭte, ŝi kutimas regi sian voĉon en momentoj de timo) Ha, ne prenu, ne prenu, ne prenu!

Zand
(proksimiĝas al ŝi) Lena!

Lena
Mi ne donos! Tio estas mia. Tion panjo donis al mi! Tio estas la lasta afero! La lasta savo…

Zand
Sed Lena…

Lena
Ne, Ne, Ne! Mi ne donos al vi… vi estas forta… vi povas preni. Sed pli bone vi mortigu min…

Zand
Mi nenion prenos de vi perforte. Sed vi mem tronsdonos tion al mi. Memvole. Tuj!

Lena
Mi ne transdonos. Ne! Vi venas kaj prenas ĉion. Mian vivon vi prenas. La grafon, ĉion, kion mi havis… Vi prenas de mi la liberon, ĉu mi volas vivi aŭ morti… vi…

Zand
Sed komprenu… (subite refaras sian decidon) Vi pravas, Lena. (al Dora, kiu aludas al li truki ŝin kaj preni la venenon) ne, lasu… (al Lena) Ni intencis fari bonon al vi, Lena. Sed… kalmiĝu, leviĝu kaj sidiĝu… Neniu prenos de vi ion ajn perforte ekde tiu ĉi tago. Vi estas tute libera. Vi estas libera eĉ morti, se vi elektos la morton. Vivi aŭ morti – kiam ajn vi volos. (volas helpi ŝin leviĝi. Ŝi liberiĝas de li) Ĉu vi ne kredas al mi? Estas ĉi tie neniu truko, Lena. Mi ĵuras al vi je ĉio al mi sankta: Ni de vi nenion prenos, ni ne devigos vin fari ion ne de via propra volo. Mi ĵuras al vi! Nu, leviĝu! (levas ŝin singarde, senforte ŝi lasas lin sidigi ŝin).

Dora
Finfine vi vidos, ke vi mem transdonos al ni la venenon. Ja nun vi volas vivi, vivi kaj ne morti. Vi mem ne scias ankoraŭ kiom vi volas vivi… Sed ja vi volas, ĉu ne?

Lena
Mi ne scias.

Dora
Vi devas voli, voli forte, kaj tiam…

Lena
Tiam kio? Pro kiu mi devas vivi? Mi havas neniun en la mondo. Ne havas. Estis la grafo, sed nun… mi havas neniun ajn en la mondo.

Dora
Pro kio vi estas tiom certa, ke vi havas neniun?

Lena
Mi scias. Mi scias, ke ili prenis paĉjon kaj panjon kaj la infanojn…

Dora
Kaj ĉu tio estis via tuta familio?

Lena
Estis ankaŭ aliaj… Sed kio, certe jam ĉiuj mortis. Mi havas neniun.

Dora
Kio estas via familia nomo, Lena? (Lena silentas)

Mi demandis vin kio estas via familia nomo?

Lena
(trarompas) Ho, mi estas stulta, stulta, stulta! Vi sidas ĉi tie kaj elaŭdas de mi ĉiujn detalojn! Vi volas scii ĉion, la detalojn, ĉies nomojn kaj kiel tio estis, kaj ĉion! Kial mi parolis! Kial mi fidis vin! Viajn mensogojn! Mi scias nun, ke la nazioj sendis vin! Pri mi kaj pri la grafo mi jam rakontis ĉion… Nun nur tio mankas al vi, eble restis iu viva. Ĉu? Ĉu? Ĉu?

Zand
Vi ja mem scias, ke vi nun parolas stultaĵojn. Vi ja vidis la gazeton!

Lena
La gazeto! De kio mi povas scii ĉu via gazeto ne estas falsita?! Kial vi faras ĉi tie ĉion kun mi sen la grafo? Kial mi kredu al vi pli ol mi kredis lin? Mi konas lin jam tri jarojn, li estis bona al mi, li savis min! Li malamas la naziojn! Kaj vi.. kiuj vi estas! Kie estas la grafo? Kie li estas nun? Diru, kial vi silentas?

Zand
Ja mi diris al vi, sube, en sia ĉambro.

Lena
Jes, vi diris! Kaj mi, stultulino, kredis! Sed vi jam transdonis lin al la nazioj! Ili jam torturas lin. Eble ili jam murdis lin??..

Zand
Vi estas libera iri suben kaj vidi mem, ĉu li estas tie.

Lena
(kvazaŭ minacante) Bone, mi malsupreniros al li. Mi malsupreniros kaj vokos lin.

Dora
Bonvolu, vi estas libera fari kion vi volas.

Lena
Tiel vi diras!

Dora
Vi povas konstati. Iru al li kaj voku lin. Kial do vi ne iras? (silento, mallonga atendo. Post granda hezito Lena leviĝas kaj aliras la dekstran pordon. Eliras. Silento).

Zand
Tre bone.

Dora
Kio “tre bone”?

Zand
Estas tre bone ke ŝi decidis ion fari. Tio nepris, vi mem scias!

Dora
Ha, lasu! Iris – al tiu ŝtuparo, kun la veneno! Kio estos, estos! Iru, voku ŝin!

Zand
Mi ne iros. Lasu ŝin fari kion ŝi volas.

Dora
Sed ŝi… kun la veneno…

Zand
Nenio okazos: Ŝi vere jam volas pli vivi ol ŝi scias!

Dora
Ha, tiu ĉi via certeco! Nun ŝi vere vokos lin! Tiun ĉi krimulon!

Zand
Jam – krimulo!

Dora
Sed kio? Ĉu ne krimulo? Aŭ eble estas tiu fajna kulturo kiun vi tiom admiras? Kio? Tiu mirinda tradicio? Tiu sublima pozicio, de nobluloj! Jen vi vidas kiel ili forpasis de la mondo – ne eblas diskuti kun ili plu! Ha!

Zand
Ne eblas diskuti – pri figurativaj aferoj, kaj entute, karulino, vi troigas!

Dora
Kial mi troigas! Kie mi troigas! Ĉu vi ne vidis kion li faris al ŝi, al tiu ĉi knabino? Aĥ! Lastan semajnon mi havis similan historion kun monaĥejestro kaj iu knabo! Sed tie mi ankoraŭ povis kompreni… kiam homoj volas daŭre eduki knabon en la spirito de sia religio… Aŭ familio, kiu adoptis infanojn kaj dume korligiĝis al ili… sed tio!

Zand
Ĉu tion vi ne povas kompreni?

Dora
Mi ne povas kaj mi ne volas!

Zand
Ĉefe, vi ne volas. – Homo, kies tuta mondo ruiniĝis! Homo, kiu luktis kuraĝe kaj sindediĉe pri mondo kiu tute ne estas lia. Kaj jen li trovis en tiu ĉi mondo iun, unu kreaĵon, kiun li povas ami… bone, mi ne pravigas la faron kiun li faris, samkiel mi ne pravigas vian monaĥejestron. Sed lian feblon mi povas kaj volas kompreni. Ĉu vi ne vidas, ke tio ne estas simpla erotika afero, ke tio ne estas nur amo de oldulo al junulino – ke tio estas nur pajlero kiun li tenas en imagita mondo, kiu estas al li plej kara? Ja ŝi – ne simpla knabino estas por li – ŝi ja estas la palacmastrino!

Dora
La palacmastrino! Diablo prenu ĉi tutan filozofion vian! Mi kapablas kaj volas vidi la aferojn nur tiel, kiel ili estas… kaj ili estas tiel, kiel mi vidas ilin, jes! Ha – mi mem plu nenion scias – tio – tio estas io – tio ne estas realo…

Zand
Tio estas realo – ĉar la realo, Dora, havas foje aliajn facetojn, ege malsamajn ol tiuj kiujn ni konas ĉiutage…

Dora
Sed ŝi vokos lin! Ŝi nun vokos lin. Tiun ĉi teruran homon… Kaj la tuta afero rekomenciĝos. Vi povas… sed mi… mi timas de li!

Zand
Sed tiel aŭ aliel ni ne povas eviti la renkonton kun li. Ja ni ĉiuj devos eliri el tiu domo, kaj li havas la ŝlosilojn.

Dora
Necesos eliri alimaniere.

Zand
Ne estas alia maniero.

Dora
Eble estas eliro tra ŝia ĉambro?

Zand
Mi ne pensas, ke li lasis al ŝi aperturon por eliri de ĉi tie!

Dora
Jen! Kaj post tio, vi diras, ke li ne estas krimulo!

Zand
Post tio mi pensas, ke li estas la plej mizera homo, kiun mi renkontis dum ĉiuj tiuj jaroj!

Dora
Ha, tio neniel gravas al mi! Mi volas savi Lenan. Kaj lin mi ne volas vidi… En lia ĉeesto ŝi ne aŭdacos foriri.

Zand
Do, eble necesos lasi ŝin ĉi tie ankoraŭ iom da tempo, ĝis ŝi memvole iros.

Dora
Lasi ŝin ĉi tie? En tiu ĉi domo? Kun la maljunulo? Kun la veneno? Aĥ, kio… (eksilentas kaj aŭskultas) Jen, jen. Jen! Ĉu vi aŭdas?

Zand
Mi aŭdas nenion. Kio kaptis vin?

Dora
Silenton! Li iras!

Zand
Ja ŝi iris por voki lin….

Dora
(sen atenti liajn dirojn) Mi ne povas… jen paŝoj!

Zand
Estas neniuj paŝoj, Dora. Vi aŭdas ĉi nokte nur el via imago.

Dora
El mia imago? Jes. Eble… eble vi pravas. Ja tiu ĉi tuta afero estis dekomence maleblaĵo … Kiel povas esti – junulino eliris en la mezo de la nokto el la muro! Kaj tiu ĉi palaco! Kaj li… mi preskaŭ pretas ĵuri, ke mi nur imagis. Ke ĉio ĉi estas sonĝo… Ke ĉi tie ne estis entute iu ajn krom mi kaj vi… Kia silentego. Ja ĉio ĉi ne eblas. Nur en la sonĝoj estas tiel. En koŝmaroj… Rigardu… Aŭskultu! Ĉu vi vere aŭdas mian voĉon? Ĉu ŝi vere estis ĉi tie?

Zand
Trankviliĝu, Dora, kia misa afero…

Dora
Ne. Ĉu ŝi vere estis ĉi tie?

Zand
Ja ankaŭ mi ŝin vidis…

Dora
Jes, jes, mi scias. Mi estas laca… Kaj ĉio ĉi estas tiom stranga. Ĉu ŝi vere estis ĉi tie? (malfermiĝas la pordo, eniras Lena)

Zand
Jen ŝi.

Dora
(gapas, ankoraŭ kvazaŭ vekiĝas de sonĝo)

Zand
(al Lena) Ĉu vi vokis lin?

Lena
Ne.

Dora
Ĉu li ne estas tie?

Lena
Mi ne scias… mi… mi eliris de tie ĉi, kaj komencis malsupreniri la ŝtuparon. Mi neniam estis sube… ja tie… mi entute ne estis tie… nur en la unua nokto – kiam li venigis min. Mi timas malsupreniri tien. Mi ne povas.

Dora
(refortiĝas, strebas) Eble vi volas, ke mi malsupreniru kun vi? Vi vidos, ke tio tute ne teruras.

Lena
Ne… Ne. Mi ne volas voki lin. Mi staris sur la ŝtuparo. Mi staris kaj pensis. Nun mi scias: Kun vi mi ne timas. Estis stultaĵo, kion mi diris al vi. Mi kredas al vi.

Dora
Jen estas bele, Lena. Ĉu vi volas ion?

Lena
Mi ne scias. Mi volas nenion. Nur parolu kun mi ankoraŭ iomete. Mi ja ne parolis kun homoj tiom da jaroj… Krom kun la grafo. Ĉu vi demandis min antaŭe ion? Ĉu vi ne demandis? Kio tio estas?

Dora
Mi demandis pri via familia nomo, sed se vi ne volas, vi rajtas ne respondi al mi.

Lena
Mia familia nomo estas Brabant.

Zand
Kia stranga nomo!

Dora
Nomo, kiu gravuriĝas en la memoro.

Lena
Memoro! Nun necesas ĉion memori. Restis nenio en la mondo krom nia memoro. Kaj ni – nur monumentoj estas. Tiel diris la grafo… Sed vi ne voku lin!

Dora
(kvazaŭ ne aŭdis tion) Diru al mi, Lena Brabant – mi memoras bone tiun ĉi nomon. Ĉu viaj gepatroj havis juvelbutikon, apud la muzeo?

Lena
Jes! Vi scias tion!

Dora
Mi kreskis ĉi tie. La judoj konis ĉi tie, pli-malpli, unu la alian.

Lena
Kaj poste vi vojaĝis al Israellando.

Dora
Jes.

Lena
(amare) Al vi estis bone, vi saviĝis! Vin oni ne persekutis, ne mortigis, ne torturis – kion entute vi scias pri ni!

(Zand volas respondi al ŝi. Dora silentigas lin per mangesto)

Dora
Ĉu vi havis en la familio virinon kiu nomiĝis Liza Brabant?

Lena
Jes, mia onklino. La pli juna fratino de mia patro.

Dora
Mi studis kun ŝi iam en la lernejo. Antaŭ multaj jaroj. Poste ŝi edziniĝis al kuracisto. Lia nomo estas Ŝerman, ĉu ne?

Lena
Jes, kial vi parolas pri ili? Ili ĉiuj certe jam mortis.

Dora
Ne. Liza restis viva. Ŝi estas ĉe ni. En Israellando. Ŝia edzo kaj mia edzo laboras en la sama hospitalo. Eĉ Zand konas ŝin. Vi ja konas Lizan Ŝerman, Zand!

Zand
Jes.

Lena
(kvazaŭ kalkulas ion) Ĉu vi eble vidos ŝin iam?

Zand
Jes, kiam ni revenos mi vidos ŝin. Kompreneble.

Lena
Do, bonvolu, bonvolu diri al ŝi, ke mi kantis la kanton. Mi kantis kaj tio helpis al mi.

Zand
Kiun kanton?

Lena
Ha, mi parolas tiel kaj vi… Vi ne komprenas kion mi volas… Sed mi povas ĉion klarigi. Mi estas tute sana mense. Estas tiel: Kiam mi estis eta mi timadis la lumon. Do onklino Liza lernigis al mi kanton. Malgrandan infanan kanton. Ŝi diris, ke kiam oni kantas ĝin en mallumo, la timo foriras. Kaj plej bone estas iri kaj kanti irante. Estas simpla infana kanto – tia – vi eble ankaŭ aŭdis ĝin. Jen tiel:

(ŝi komencas iri en la ĉambro kantante, kiel infanoj kantas)

Koko, koko,

Ruĝa kapo,

Laŭte voku,

Suno Venu.

Laŭte voku,

Dio aŭdos,

Mallum’ foriros

Suno venos.

Ĉu vi konas ĉi tiun kanton?

Dora
Jes. Ni kantadis ĝin kiam ni estis malgrandaj.

Lena
Liza lernigis min kanti ĝin. Kaj mi – tiun nokton – kiam mi fuĝis en la arbaron, mi plu ne estis malgranda. Sed tio estis tia terurego! Preĝi mi ne scias… mi kuris sole en la nokto, en la mallumo, estas vere bone ke estis mallumo, ĉar en la lumo ja estas pli facile trovi tiujn kiuj fuĝis… Sed mi timis, kaj de la nazioj, kaj de la mallumo, kaj tiel mi kuris sole en la arbaro kaj kantis mallaŭte: Koko, koko, ruĝa kapo, kaj tio helpis al mi iomete… (al Zand) Se vi vidos onklinon Lizan, diru al ŝi je mia nomo dankon pro tiu ĉi kanto.

Zand
Mi diros.

Dora
Vi mem rakontos al ŝi ĉi tiun tutan rakonton.

Lena
Kiel eblas?

Dora
Ja mi diris al vi, ke Liza estas en Israellando. Vi venos kun mi tien; vi venos al Liza kaj mem rakontos al ŝi ĉion.

Lena
Mi?

Dora
Kompreneble! Mi ja diris al vi…

Lena
(al Zand) Vi diru al ŝi. Aŭ se vi ne volas, ne diru al ŝi. Al mi neniom gravas. Ili savis sin. Ili vivas tie! Kaj mi estis ĉi tie – kaj mi povus morti, esti murdita, kaj al ili estis tutegale.

Dora
Sed de kie vi scias? Eble ŝi serĉis vin? Kiu povus imagi, ke vi restis viva? Ja certe post vanaj serĉoj, ŝi estis certa, ke vi pereis kun ĉiuj viaj familianoj.

Lena
(al Zand) Ĉu ŝi serĉis min? Ĉu ŝi demandis pri mi? Ĉu ŝi faris ion? Diru vi al mi. Vi ĉiam diras la veron. Mi jam vidis!

Zand
Mi ne scias. Mi ne konas ŝin tre bone. Ni ĉiam parolis iomete kaj pri aliaj aferoj.

Lena
Pri aliaj aferoj! Ili eĉ ne serĉis min. Sed ili pravas, ili pravas… Kial serĉi min! La grafo, li scias – li diris, ke ni estas jam mortaj ĉiuokaze. Ke oni ne mortas dufoje. Kaj reviviĝi en mondo de tiuj, kiuj ne mortis eĉ unu fojon – – tion ni plu ne povos!

Dora
Kion li faris al ŝi, ĉi tiu homo! Li estas morta, li mortinto estas. Tiu estas la pura vero. Li apartenas al la mondo de la montintoj. Sed vi, juna knabino, bela, sana – la tuta vivo estas ankoraŭ antaŭ vi. Kiom da fojoj mi vidis homojn, kiuj travivis ne pli malgrandajn teruraĵojn ol tiuj, kiujn vi travivis, kiuj estis malsanaj, rompitaj, vunditaj, kiuj perdis tutan homan aspekton. Kaj indas al vi nur vojaĝi kun mi al Israellando kaj vidi ilin nun. Vidi per kia ĝojo, per kia ĝojpasio ili revenis vivi vivon de homo. Kaj ili vere havis neniun en la mondo. Neniun ili havis – sed en via aĝo tute ne estas malfacile komenci novajn kontaktojn. Se vi nur vidus ilin…

Lena
Eble la aliaj povas – mi – ne. Eble la aliaj ne scias kion mi scias.

Dora
Kion vi scias?

Lena
(subite kvazaŭ en halucino) Mi scias, ke mi estis jam vere morta. Mi scias, ke mi ne havas vojon reen al la vivo. Nur al tiu, kiu fidelis ĝis la morto, estis donata la diademo de la vivo. Mi scias, ke la fizika morto estas nenio ol etapo – la pordego al la kvara reĝeco!

Zand
Denove la kvara reĝeco!

Lena
En la kvara reĝeco ne estos vivantoj kaj mortintoj, ne estos junuloj kaj maljunuloj. Tiu kiu venkis la morton, vivanta venos en la kvaran reĝecon. Kaj la venkinton ne trafos la dua morto…

Dora
Kaj ĉu vi kredas je tio?

Lena
(meditas, kvazaŭ vekiĝante el revo, provas respondi honeste) Mi ne scias, foje jes, foje ne. Kiam mi revis pri la vivo sole, for de la okuloj de la grafo, mi revis pri ĝi alimaniere. Tiam mi ne kredis. Sed kiam ne plu estis espero, kiam mi sciis ke mi mortos, kiam mi sciis ke ĉiukaze – tio estas morto, tiam la grafo donis al mi ĉi tiun revon. Kaj tio estis mia revo. Kaj mi revis ĝin – kiam ne estis espero… Kaj mi kredis… Kial vi venis ĉi tien? Tio estis la lasta revo!

Zand
Sed tiu estis revo en foresto de espero, Lena. Nun vi havas pli ol esperon, vi havas la vivon mem.

Lena
Sed mi amas miajn revojn!

Dora
Kaj ĉu vi pensas, ke vivaj, liberaj homoj, ne havas revojn? Kaj ĉu vi pensas ke en nia mondo – la mia kaj la lia – ne estas revantaj homoj? Ĉu antaŭ ol veni ĉi tien vi ne havis revojn kiujn vi amis?

Lena
Tiam… jes.. tiam ĉio estis alia…

Dora
Ĝuste, kaj nun ĉio estos despli alia… eble ne facila en la komenco, Lena, eble ne tiom simpla, sed… Ĉu vi ankoraŭ rememoras ion pri via vivo antaŭ ol vi venis ĉi tien? Ĉu vi ne diris mem, ke vi volis iri libera ekstere? Ĉu vi memoras kio ĝi estas, kia ĝi estas?

Lena
Mi… pensas… jes… iri ekstere…

Dora
Kaj ja por iri ekstere necesas eliri de ĉi tie. Antaŭ ĉio, eliri de ĉi tie.

Lena
Jes… eliri de ĉi tie.

Dora
Kaj fari ankoraŭ kelkajn tre simplajn aferojn, kiujn ĉiuj faras, kaj vi jam forgesis, kiel oni faras ilin.

Lena
Kion?

Dora
Nu, ekzemple, labori, renkonti homojn – aŭ… jen  – iri en la stratoj de urbo vi ne povos en tiuj ŝuoj kiujn vi portas. Vi estas kutimita al tio, ke oni ĉion alportas al vi, ke oni ĉion al vi donas. – Sed vi devos, ekzemple, morgaŭ, kiam vi eliros de ĉi tie kun mi – eniri en magazenon por aĉeti ŝuojn.

Lena
Sed mi ne havas monon!

Dora
Jen vi vidas! Tio ankaŭ estos unu el la demandoj – poste. Sed portempe ni donos al vi… kaj poste – necesos zorgi ankaŭ pri tio ĉi.

Lena
(rigardas la ŝuojn de Dora) Ĉu oni nun portas – tiajn ŝuojn?

Dora
Jes…

Lena
Ĉu vi aĉetis ilin?

Dora
(ridas) Kompreneble!

Lena
Ĉu simple – vi eniris en la butikon kaj diris: “Donu al mi ŝuojn”, kaj vi elektis?

Dora
Mi vidis antaŭhieraŭ vespere, promenante sur la strato, ĉe la vitrino de la butiko.

Lena
Vespere! Ĉe la vitrino?

Dora
Jes…

Lena
En la vespereo, sur la strato!

Dora
Jes. Kio mirigas vin?

Lena
Ĉu estas lumigitaj vitrinoj? Ĉu estas lumo en la vespero sur la stratoj? Kaj lanternoj? Ĉu estas permesite lumigi?

Dora
Jes, jes, certe!

Lena
Sur la strato oni lumigas… Mi forgesis. Tio estis antaŭlonge… Kaj ĉu tage?

Dora
Kio tage?

Lena
Mi ne vidis sunon… nek lunon… ankaŭ lunon mi ne vidis – ĉiujn tiujn jarojn… nur iomete – en la fenestro… ĉi tie… sed estis fermite.

Dora
Jen – tiom simplaj aferoj! Tiom memkompreneblaj! Kaj vi vidos ilin: sunon, kaj vitrinojn de butikoj, kaj lunon. La lunon vi povas vidi eĉ nun – ĉu ĉi nokto estas luna nokto, Zand?

Zand
Jes.

Dora
Se ni nur malfermos la fenestron…

Lena
Ne… kaj tage – ĉu multaj homoj iras sur la strato?

Dora
Jes, Lena, iras multegaj homoj. Eliras el la domoj, eniras en restoraciojn, simple promenas… Ĉu vi volas iri sur la strato, en la suno?

Lena
Jes, kaj kiam pluvas… (subite) Sed mi ne volas ĉiam vidi ilin! Ne, mi ne volas. Ĉiam – ilin…

Dora
Kiujn?

Lena
Tiujn, kiuj antaŭe estis ĉi tie… Ili konis paĉjon kaj panjon. Ili lasis mortigi ilin. Mi scias, ili iras sur la stratoj, ĉiuj – ankaŭ niaj najbaroj, mi ne volas!

Dora
Sed vi ne vidos ilin, ni forvojaĝos. Ni ne restos en tiu ĉi lando.

Lena
Ha, jes, jes… mi forgesis. (al Zand) Ni vojaĝos for, jes, kaj neniam – Ĉu vi prenos min for de ĉi tie? Ĉu?

Zand
Jes, Lena.

Lena
Kaj la grafo?

Dora
Kio – kaj la grafo?

Lena
Ĉu li sidos ĉi tie? Ĉiam sola? Ĉiam fermita?

Dora
Sed komprenu, Lena! Li ne sidadis ĉi tie fermita ĉiujn tiujn jarojn! Li eliradis eksteren, spiradis aeron, iradis sur la stratoj. Nur al vi li diris, ke estas malpermesite vidi la sunon.

Lena
Tie – mi scias – tie estas multe da lumo kaj suno. Mi volas eliri! Mi tiom volas eliri!

Dora
Do, ja…

Lena
Sed la grafo – li restos ĉi tie.

Dora
Denove la grafo!

Lena
Denove, denove, denove! Vi ne rigardu min tiel! Vi ne scias. (fingromontras al Zand) Li scias… Mi ne scias kial, sed li scias! – Ha, kiam ni sidis fermitaj – kaj morto estis ĉirkaŭe. Morto! Ne, mi ne amas lin – vi ne rigardu min tiel! Eble mi… Estis nur li! Mi volas foriri – sed mi ne povas. Mi ne povas.

Zand
Lena, aŭskultu – mi diros al vi ion – ion – kiu ne havas vortojn. Mi scias, ke al vi estas malfacile. Mi scias, ke vi kompatas la grafon. Kaj vi pravas – mi komprenas. Ankaŭ mi kompatas lin. Ege kompatas. Sed vi devas foriri. Vi komprenas – malbonas al vi resti ĉi tie! Mi ne povas klarigi tion. Sed vi scias, ke vi devas foriri. Vi devas vivi. Vi devas esti libera – sen li. Tio kio estis ĉi tie finiĝis. Ĉu vi komprenas, Lena?

Lena
Jes, jes, mi komprenas. Mi volas – mi volas – al iu alia loko, al iu alia lando, for… kaj ne reveni… neniam…

Dora
Do, vi iras kun ni! Kaj plej bone estos, vere, se ni povos forlasi tiun ĉi lokon tuj. (per aferema tono) Sed tiel vi ne povos iri. Ĉu vi havas iujn vestaĵojn tie en via ĉambro?

Lena
(mekanike – ŝi meditas pri iu alia afero)

Dora
Ĉu vi povas rapide malsupreniri kaj vesti vin?

Lena
(silentas)

Dora
Rapidu, Lena, rapidu kaj vestu vin!

Lena
(per tono havanta neniun heziton) Mi restas ĉi tie.

(siltento. Post paŭzo de silentego, eliras la kukolo el la horloĝo. La dek unua. Tuj poste trarompas Zabrodski en la salonon)

Kurteno

 

AKTO TRIA

(daŭrigo de akto dua: Kiam la kurteno leviĝas videblas Lena kiu tenas sian kapon per la manoj, Zand leviĝas, Dora paŝas al la telefona tablo, Zabrodski eltiras revolveron el sia poŝo kaj turnas ĝin al – ankoraŭ ne eblas scii al kiu li ĝin turnas – Zand saltas al li kaj per rapida bato forprenas la revolveron el liaj manoj, la revolvero falas. Zand metas ĝin en sian poŝon. Samtempe Dora staras tenante la telefonan parolilon kaj provas telefoni).
Zabrodski
(peze spiras) Tiel… Lasu ni la melodramon. La revolvero ne estas ŝargita. Mi forgesis ĝin ŝargi.

(Zand kontrolas la revolveron kaj vidas ke estas la vero. Metas ĝin sur la tablon. Al Dora🙂 Kaj la telefono ne funkcias.

Dora
(kolere kaj minace) Ĝi funkcias. Oni riparis ĝin dume.

Zabrodski
Bone. Vi povos telefoni poste… la policon, mi pensas… se al vi estos necese. Mi ne malhelpos vin.

Dora
(Ĵetas suspektan rigardon sur lin. Zand faras al ŝi geston ke ŝi remetu la parolilon, nevole ŝi tion faras) Ni vidu.

Zabrodski
(sidas senforte. Al Lena) Do, la milito finiĝis, Lena.

Dora
Ĝi finiĝis antaŭ du jaroj.

Zabrodski
La milito finiĝis, Lena. Vi estas libera. Vi povas foriri.

Dora
La milito finiĝas antaŭ pli ol du jaroj. Ŝi povus esti libera jam du jarojn! Sen tio ke…

Zabrodski
Ĉu vi aŭdas, Lena, vi povus esti libera jam du jarojn, kaj pli ol du jarojn, vi povus jam vivi en tiu ĉi paradizo surtera, kiun oni konstruis en ĉiuj landoj de la mondo post la milito. Vi povus vagadi kun rifuĝintaroj, serĉadi laboron, lukti per viaj lastaj fortoj kun la malsato, kun koto, kun malbelo… kaj anstataŭ tio, vi estis kaptita ĉi tie, vi malŝparis viajn plej bonajn vivjarojn kun maljuna homo…

Dora
…kiu trompis vin dum du jaroj.

Zabrodski
(nun li estas preskaŭ mensmalsana) kiu trompis vin dum du jaroj. La aliaj faras tion per pli mallonga tempo. Ili nomiĝas honestaj homoj. Ili venas kun falsaj pretekstoj al domo de homo, rakontas al li historion pri serĉado de libroj, spionas lin, fukciigas la horloĝon kaj trompas du homojn…

Zand
Ni ne spionis vin, ni sciis nenion pri viaj sekretoj. Estis hazardo, ke mi agordis la horloĝon…

Dora
Tuj li diros, ke ni funkciigis ankaŭ la ŝtormon…

Zand
Sinjoro Zabrodski, mi ne scias kion vi travivis, mi ne scias kio igis vin fari kion vi faris – mi klopodas kompreni…

Zabrodski
(malestime) Sinjoro! Ne klopodu! Ni neniam komprenos unu la alian. (al Lena) Do, Lena, vi havas la permeson: Povas vi eĉ helpi ilin liveri min al la polico, helpi ilin per via atestado… Ja sen mi…

Lena
(silentas)

Zand
(kvazaŭ subite ekkomprenante ion) Vi scias tre bone, grafo, ke ŝi ne faros tion. Vi savis ŝian vivon… Nur lasu ŝin pace foriri.

Zabrodski
Ĉu vi aŭdas, kian grandanimon, Lena? Vi povas pace foriri, Lena.

Lena
(silentas)

Dora
Por kiu celo estas ĉiu ĉi parolado? Por kio estas tiuj ĉi trukoj? Ĉu ŝi ne havas okulojn por vidi?

Lena
(silentas)

Zabrodski
Ja vi havas okulojn por vidi… Ja vi vidas tion, kion mi faris al vi! Kial vi silentas? Diru al ili vi, ĉion kion vi havas en via koro pri mi… (tenas sian vizaĝon per la manoj) …Ja se mi rakontos, kiu al mi kredos? Se mi rakontos mian vivhistorion kiel ĝi vere estis – se mi diros, ke mi neniam trompis iun ajn (nun sen rimarki, li turnas sin al Zand), ke mi neniam malĉastigis virinan honoron, ke mi neniam eĉ konsideris provi tenti junulinon, ke mi neniam faris ion ajn malhonestan… jes! Kiu al mi kredos! Kiu kredos al mi, ke vidante tiun ĉi mizeran kreaĵon kuri kaj fali en la arbaro, mi eĉ por unu momento ne pensis pri mi, enirigante ŝin ĉi tien, sur miaj manoj mi tenis ŝin, dum la palaco estis plenplena de armitaj nazioj, kiu kredos, ke en tiuj tagoj mi eĉ ne vidis bone ŝian vizaĝon, pro timo lumigi eĉ en la kaŝĉambro! Kaj kiam mi konservadis ŝin ĉi tie kvazaŭ karan ŝtonon – mi ne sciis kiel ŝi aspektas – ke mi kaj mia koro estis tro okupataj por pensi, ĉu ŝi estas bela aŭ ne, kaj kiu kredos al mi, al olda homo, duonmorta, ke la afero komenciĝis inter ni – kaj ne nur de mia flanko – ne nur de mia flanko…

Lena
(kapjesas. Silento)

Zabrodski
…ke la afero komenciĝis inter ni, dum ili estis ĉi tie en la domo, kaj tio, kio komenciĝis, estis por mi – ĉio, ĉio, ĉio… kaj poste… se mi krimis kontraŭ vi, Lena, mi estos juĝita antaŭ Dio – nur Li juĝos min… (al Zand) Ĉu vi scias kio estas la timo de olda homo perdi ĉion…

Zand
Mi komprenas, grafo… kaj tamen…

Zabrodski
(subite ekrimarkas, ke li parolis al Zand) Ha! (seke) Mi ege bedaŭras. Ĉio ĉi ne estas bonorde. Mi neniam imagis, ke eblos…

Zand
Ke eblos al vi degradigi vin al parolado kun homoj kiel ni pri vi mem?

Zabrodski
Vi diris tion, sinjoro. Jes.

Dora
(leviĝas) Sinjoro Zabrodski, ni ne volas aŭdi nun vian vivhistorion, kaj analizi vian intiman mondon. Kaj al ni neniom gravas kiel vi rilatas al ni, kaj ĉu via parolado al ni estas por vi malhonorige ĉu ne. Al ni neniom gravas, ĉu vi justigos vin ĉu vi ne justigos vin. Ni ne estas tribunalo. Al ni unu afero gravas – nur unu afero: Ke tiu ĉi junulino revenu al normala vivo de junulinoj siaaĝaj, ke ŝi forgesu la teruraĵojn kiujn ŝi trapasis. Vi savis ŝian vivon – sed nun ŝi scias… kaj ŝi devas decidi ĉu elekti liberan, decan vivon, sen timo kaj trompo, ĉu… – ŝi decidos. Kaj nur por tiu celo ni daŭre parolas.

Lena
(silentas)

Zabrodski
(kiu eĉ ne rigardetis Doran dum ŝi parolis. Al Lena) Mi scias, ke vi jam elektis, Lena. Ja vi ĉiam diris al mi, ke vi foriros de mi en la tago, kiam la milito finiĝos. Nu: Por vi ĝi finiĝis ĉi-nokte.

Lena
(silentas)

Zabrodski
Ĉu vi deziras ke mi pardonpetu de vi? Mi ne faros tion. Pardonon kaj indulgon mi petos ĉe alia tribunalo. Kaj kiom koncernas vin – mi bone scias: aŭ vi malbenos min eterne, kaj tiam – la pardonpeto tute ne valoras! Aŭ vi malbenos ilin, post kiam vi vidos tion, kion ili ofertas al vi tie en sia bela kaj libera mondo, en sia deca kaj ĉasta mondo, kun tiu ĉi libero ilia, de sklavoj kiuj ŝajnigas sin reĝoj. Sed nun vi devas iri al tiu ĉi mondo.

Lena
(silentas)

Zand
Ni lasos al vi tempon ĉion enkonsideri, Lena, kaj decidi laŭ via volo.

Dora
Neniu povos teni vin ĉi tie…

(silento)

Lena
Mi restas ĉi tie. (al Zabrodski) Kun vi…

Zabrodski
(aŭdas tion kiel novaĵon de saviĝo, sed tuj leviĝas kaj parolas kvazaŭ li entenas grandan doloron) Ne. Tio finiĝis. Kompletiĝis. Vi ne restos kun mi ĉi tie.

Lena
Mi volas resti.

Dora
Lena, aŭskultu…

Zabrodski
Kion vi faros ĉi tie nun? Kiu vi estos ĉi tie nun? Ĉu vi estos la edzino aŭ la amaĵistino de la gardisto de la palaco? Ĉu vi vendos biletojn al la turistoj, kiuj venos ĉi tien al tiu ĉi muzeo? Ili, tiuj du – detruis ĉion. Estas plu neripareble: Vi ne estas la palacmastrino, ĉar mi ne estas la palacmastro. Tio finiĝis.

Lena
Kial vi torturas min? Ĉiuj vi! (senespera)

Zabrodski
Lena, rigardu, mi volas ke vi komprenu…

Dora
Sinjoro Zabrodski, ni ĉiuj volas ke ŝi komprenu…

Zand
Lena, vi ja…

Zabrodski
Lena, mi volus diri al vi…

Zand
Sinjoro Zabrodski, ja prefere lasu ŝin pensi kaj decidi. Finfine ŝi devas scii kion ŝi faras. Ĉu ne, Lena?

Lena
(ne respondas tuj. Videblas ke ŝi sinkas en iun personan aferon ŝian, kaj ke ene de ŝi profunde, komenciĝas tiu kompleksa laboro de la animaj fortoj, pri kiu neniu el la aliaj partoprenas.)

Dora
(al Zabrodski) Ja dum vi diras al ŝi “iru”, klaras, kaj al ŝi kaj al ni, ke vi volas teni ŝin per ĉiuj viaj fortoj…

Lena
(neatendite) Kaj ĉu per tiu ĉi telefono eblas kontakti la urbon?

(mallonga silento).

Zabrodski
Jes…

Lena
Ĉu eblas paroli kun la homoj?

Zabrodski
Jes…

Lena
Ĉu eblas paroli, ekzemple, kun la ĉefurbo?

Zabrodski
Jes, Lena, sed…

Dora
Ĉu vi deziras telefoni al iu? Venu…

Lena
Ne. (ŝultrolevas) Ne. Kial?

Dora
Kial vi do demandis? Eble vi volas, ke mi telefonu?

Lena
Ne (al Zand) Mi nur volis scii, ĉu eblas. Vere…

(Lena ree sinkas en siajn pensojn, kvazaŭ ne pri ŝi oni nun parolos)

Zabrodski
Mi ne volis devige teni vin, Lena. Mi ne volis trompi vin. Sed mi trompis vin… mi tenis vin devige… mi sciis, ke venos tago, kaj ĉio detruiĝos… Sed tion, kio estis, Lena… mi volis konservi por vi – por ni tiun ĉi mondon, kiun nur vi kaj mi vivadis… kaj tiam mi…

Dora
Sinjoro, sed kial vi malhelpas al ŝi pensi kaj decidi! Vi daŭre okupiĝas nur pri vi mem. Vi eĉ nun ne pensas plu pri ŝi.

Zabrodski
Estis mondo, Lena, kiun nur vi maj mi vivis, nur ni vivis en ĝi…

Lena
(kvazaŭ vekiĝas de sonĝo kaj daŭre sonĝas) Kaj ĉu vi malfermadis la fenestrojn?

Zabrodski
Kiujn fenestrojn?

Lena
Tiun ĉi fenestron – ĉi tie!

Zabrodski
Ĉu tiun ĉi?

Lena
Jes… ĉi tie. Tiun ĉi!

Zabrodski
Mi – foje – dum la tago – jes…

Lena
Kaj nokte?

Zabrodski
Ne – nokte mi ne malfermadis – ĉiujn tiujn jarojn…

Lena
Sed ĉu estas permesate? Ĉu estas permesate? Malfermi la fenestron nokte, ĉu estas permesate?

Zabrodski
Permesate.

Lena
(leviĝas kaj iras kvazaŭ iu tiras ŝin, aliras al la fenestro, flankenŝovas la pezan kurtenon, rigardas eksteren. Poste ŝi revenas kaj elŝaltas la lumon, envenas luna lumo).

 
Dora kaj Zand
(samtempe) Kion vi faras?

Lena
(ne atentas pri ili. Revenas al la fenestro kaj aperte malfermas ĝin. La salono estas inundita de luna lumo. Lena supreniras kaj sidiĝas sur la fenestran sojlon. Ĉiuj moviĝas al ŝi, estas momento de timo ke ŝi faligos sin el la fenestro. Sed ŝi nur eligas sian kapon eksteren kaj elbuŝigas vokon, kvazaŭ vokante iun en la ĝardeno, aŭ ene de granda arbaro. Ili rigardas ŝin konsternitaj. En la luna lumo ŝi estas – vizio. Ŝi rektigas sian sidadon kaj parolas al ili kaj al si:)

Tia luna nokto… Tie – ekstere estas luna nokto. Kaj ne estas milito! Estas permesite krii, aŭskultu! (ree vokas en la ĝardenon) Kiom da jaroj! Kiom da jaroj mi revis, ke estos permesite… bonvolu, venu, kriu ankaŭ vi, parolu laŭte! Estas permesite nun, permesite, ne estas nazioj, neniu venos por mortigi nin… (momente ŝi rigardas sian manon en la luna lumo, movante la fingrojn.) Estas bele! Ne… eble la mortintoj havas tiajn manojn… (denove rigardetas eksteren) Tiu ĉi aero! La ĝardeno estas malseka pro la pluvo. Ĉu vi scias, kiu odoro estas tiu? Estas la odoro de la tero post la pluvo! Mi ne forgesis ĝin… Eble tio estas la sola afero kiun mi ne forgesis… Sed estas tiel, nun! Tio estas odoro… putraj folioj, jes! Kaj fungoj… tio estas odoro de fungoj, jes! Kuri en la ĝardeno – nudpieda… Mi ĉiam revis, ke venos tia momento kaj mi malfermos la fenestron. Ke mi tuŝos la foliojn kaj la branĉojn, kaj la gutoj el la tegmento falos sur mian kapon kaj malsekigos miajn harojn. Jen kiel nun. (pasigas siajn harojn en la manoj, ridas) Estas tiel! Kaj tie estas ĝardeno… kaj… (kantas mallongan muzikan frazon eksteren) Iam, en la printempo, ĉu vi memoras, grafo – ĉu vi memoras? – Mi tiom petis vin – mi tiom volis flari la printempan odoron deekstere – mi petis vin – (subite al Dora kaj Zand, kvazaŭ perceptas ilian ekziston kiel memkompreneblan) Ĉe mi en la ĉambro, tie sube, tie entute ne estas fenestro… mi tiom sopiris – freŝa aero! Mi tre timis… sed mi tiom volegis spiri tiun aeron! Kaj vi tiam elŝaltis la lumon kaj malfermis mallarĝan fendon. Kaj el la ĝardeno envenis la odoro de la nokto… Aĥ, mi pensis ke mi freneziĝas! Tio estis feliĉo. Estis mirinde, grafo, ke vi permesis al mi tiam malfermi la fenestron… (subite kaptas la realon) Sed tio estis ĵus antaŭ kelkaj monatoj! Jam ne estis nazioj, jam ne estis… sed mi jam povus, se mi scius, kuri en ĉi tiu ĝardeno… mi povus ankaŭ tiam malfermi la fenestron, paroli laŭte, krii, krii – kiel ĉi-nokte… mi povus ĉion. Ĉion… sed – granda Dio – kvar monatojn! Du jarojn! Du jarojn kaj duono! – Mi volas aeron, mi volas kuri, iri, iri…mi volas, – Dio mia! (eksilentas, aŭskultas) Silento. Ne estas birdoj en la ĝardeno, post la ŝtormo, aĥ, ja tio estas nokto…

(ŝi saltas el la fenestro. Pasas preter ili rapidege, tre leĝera. Aliras al la murtapiŝo, premas ion, malaperas silente malantaŭ la muro. Aŭdiĝas sono de peza seruro).

Zabrodski
(la unua kiu komprenis tion kio okazis, saltas al la kaŝpordo kaj pugne frapas ĝin)

Dora kaj Zand
(krias) Lena, Lena!

(neniu respondo)

Dora
Lena (neniu respondo) Ŝi  ŝlosis la pordon deinterne.

Zand
Kaj ĉu ne eblas malfermi?

Zabrodski
(nun subite per absoluta kalmo) Ne eblas.

Zand
Ĉu vi ne havas ŝlosilon?

Zabrodski
Ne.

Zand
Mi certas, ke eblas malfermi la pordon, mi certas.

Zabrodski
Ne…

Zand
Iru kaj alportu ŝlosilon, se vi ne havas ĝin ĉe vi; ŝi ja havas venenon, venenon ŝi havas kaŝitan en sia brusto…

Zabrodski
Venenon? Jes…

Zand
Venenon, mi diras al vi, ĉu ni ne komprenas?

Zabrodski
Venenon… mi scias… Dio juĝos inter ni –

Zand
Eble vi ĉesu jam finfine pensi pri vi mem! Donu la ŝlosilon!

Zabrodski
Mi ne havas ŝlosilon, mi diris.

Zand
(tenas lin forte en lia mano) Donu la ŝlosilon, donu ĝin tuj. (premas lian korpon) Tuj, mi diras al vi.

Zabrodski
(ĝemegas pro la doloro kiun Zand kaŭzas al li) Mi ne havas… Tio ne malfermiĝos. Ĉesu!

Zand
(lasas lin) Sed ŝi mortos… Tie, nun ŝi perdos sian vivon!

Zabrodski
La mortintoj ne mortas dufoje, vi ja aŭdis…

Zand
Sensencaĵoj! Kiu scias kion ŝi faras nun tie!

Zabrodski
(sidiĝas en la fotelo) Kiu?

Zand
Ne ŝajnigu vin stulta. Mi diras al vi, ke ŝi havas venenon, tio estas danĝera.

Zabrodski
Pri kiu vi parolas?

Zand
(al Dora) Jen, nun li tute freneziĝis…

Zabrodski
Ne mi tute freneziĝis, sinjoro. Mi demandas vin, pri kiu vi parolas?

Zand
Pri Lena, damne!

Zabrodski
Pri kiu?

Zand
Pri la junulino, kiu ĵus estis ĉi tie, antaŭ duonminuto.

Zabrodski
(kviete) Ĉi tie ne estis iu ajn krom ni tri.

Dora
(la streĉo kaj la laceco venkis ŝin, ŝi nun komencas perdi la senson de la realo) Kiel povas esti – ke ne estis iu ajn?

Zabrodski
Neniu estis ĉi tie. Estas sonĝo kiun vi sonĝis, sinjorino. Aŭ daŭre sonĝas. En tiu ĉi salono estis nur ni. Vi, sinjorino, sinjoro Zand kaj mi. Tri. Neniu alia krom ni estis ĉi tie.

Dora
Sed mi vidis ŝin, mi parolis kun ŝi. Mi tuŝis ŝin. Ŝi estis ĉi tie, ĵus antaŭ unu momento. (rigardas lin per gapaj okuloj) Ŝi ŝajnis tute reala…

Zabrodski
(ekridas) En sonĝo, la sonĝo ŝajnas tute reala. Ŝi ne estis ĉi tie. Vi sonĝis.

Zand
Sed mi ne sonĝis! (aliras la murtapiŝon, rigardas al Zabrodski minace)

Zabrodski
Bonvolu!

Zand
(levas la tapiŝon. Malantaŭ ĝi malkovriĝas blanka, nuda muro, sen io ajn speciale rimarkinda. Li palpas ĝin kaj repalpas. La muro estas nur muro, sen signo de kaŝpordo) Strange!

Zabrodski
Ja, strange. Tre strange, gesinjoroj. Vi atakas min. Parolas pri iu ŝlosilo. Ambaŭ halucinantaj. Ja vidu mem – neniu estis ĉi tie. Neniu estas ĉi tie, ne povas esti.

Dora
Sed ja… estis ĉi tie antaŭ unu momento tiu junulino. Lena. Ŝi ekaperis kiam sonis la horloĝo. La kukolhorloĝo. Ŝi rakontis, ke ŝi estas ĉi tie en la kaŝĉambro… tri jarojn. Ŝi estis… klare, ke ŝi estis, jen – eĉ la fenestro estas malfermita…

Zabrodski
Certe, ja kiam mi eniris mi vidis kiel vi malfermis la fenestron, sinjorino!

Dora
Mi?

Zabrodski
(al Zand) Ĉu vi ne vidis kiel aliris la sinjorino al la fenestro kaj malfermis ĝin? Kaj poste ŝi kriis ion en la ĝardenon.

Dora
Mi?

Zand
Mi vidis kiel Lena aliris la fenestron, kaj melfermis ĝin, kaj kriis, kaj kantis kaj parolis al la nokto. Mi vidis kaj mi aŭdis.

Dora
Ankaŭ mi.

Zabrodski
Jes, jes… Tio estas stranga fenomeno, gesinjoroj. Du homoj kune halucinas la saman halucinon. Tio estas vere strange. Kiam mi eniris ĉi tien aŭdinte la krion de la sinjorino, vi estis ankoraŭ parolintaj al iu. Kaj poste atakis min sinjoro Zand kaj petis iun ŝlosilon… Eble vere fantomoj iradas en tiu ĉi palaco.

Zand
Ne esperu, ke mi kredos tiajn fabelojn.

Zabrodski
Tiajn fabelojn vi ne kredas, sinjoro, sed tion ke junulino povas, aŭdinte voĉon de kukolo eliri el muro sen signo de pordo, vi kredas! Tion ke sidas ĉi tie dum paca tempo kaptita fraŭlino dum tri jaroj, vi kredas. Kaj ĉu tio tute ne estas strange al vi?

Dora
Tio… Zand, kio okazas ĉi tie?

Zabrodski
Ha, kio okazas ĉi tie! Mi ja vidis, sinjorino, kiom laca vi estis ĉi-vespere antaŭ ol ni disiĝis, kaj kian timon kaŭzis al vi tiu ĉi palaco.  Vi estis en stato de ekscito de nervoj jam ekde la komenco de la nokto, kaj mi imagas al mi tute bone, ke ĉiuj teruraĵoj, kiujn vi vidis en via laboro, ĉiuj doloregoj kiujn vi atestis, ĉiuj sortoj de la infanoj kiujn vi trovas ĉi tie… jes, ne estas simple, ĉio ĉi povas akumuliĝi al ia stranga halucino en ŝtorma nokto en tia domo, kiu aldone al ĉio, havas tian mastron, kiu proklamas sin morta… eble mi faris malbonan ŝercon, sinjorino, pardonu al mi…

Zand
Sed mi…

Zabrodski
Kaj vi, sinjoro, verŝajne vi estis certa ĝis tiu ĉi tago, ke vi estas homo kiu vidas nur la realon… vi rememoru, sinjoro, tion kion vi diris al mi komence de la vespero – vi ja vundiĝis dum la milito – vi ne estas tute sana – ĉu vi ne vidis iam en viaj halucinoj, tiaspecan koŝmaron, tio estas – dum la febro, dum la deliro?

Zand
Bonvolu, sinjoro Zabrodski, ne tio estas la tempo por okupiĝi pri nia psikologio.

Zabrodski
Sed pri kio mi povas okupiĝi, dum antaŭ mi staras du homoj kiuj vidas fantomojn kaj demonojn kie ili ne estas?.. Jen la fonto de tiu ĉi fantazio, ja dum nia konversacio ĉe la te-tablo ni parolis pri tio, sinjorino. Vi demandis min, ĉu fantomoj ne iradas ĉi tie. Kaj mi diris, ke ili iradas. Kaj tiam vi informis min, sinjorino – ke vi, kutime tre kuraĝa – vi diris al mi, ke vi ne timas de ili, kaj tiam diris mi, ke la realo…

Dora
Estas pli terura…

Zabrodski
(emfaze) Jes, la realo estas pli terura. Kaj tio kio estis ĉi tie estis sonĝo. Mi ne estas granda sciulo pri psikologio, sed ŝajnas al mi, ke mi legis en iu libro, ke okazas, ke du homoj vidas ĝuste la saman halucinon, se sur ili aplikiĝas ĝuste la samaj impresoj – ne nur sur du, kelkfoje sur amasoj… la hindoj, ekzemple, scias bone, kiel okazas tiaj aferoj. Sed nun trankviliĝu, mi ja estas kun vi… Kaj mi dispelis la malbonajn fantomojn… Ĉiukaze, interese, kiel tio estis, fakte?

Dora
(nun komplete kapitulacias al li) Zand agordis la horloĝon. La horloĝo sonis dek fojojn. Kaj tiam, el la muro eliris Lena…

Zabrodski
Jes, tiel, ekzakte tiel vi rakontis ankaŭ antaŭe. El la muro!

Zand
Ne el la muro. Kiel vi misprezentas la vortojn. Vi scias tre bone: Ŝi eliris el la kaŝĉambro kiu estas sub tiu ĉi tapiŝo.

Zabrodski
Kaŝpordoj ekzistas nur en romanoj por dekkvinjaraj knabinoj… Estas tie neniu kaŝpordo. Vi ja vidis per propraj okuloj.

Zand
Sed ŝi estis tie.

Zabrodski
Ĉu vi volas konstati plian fojon? (stariĝas, aliras la surmuran tapiŝon, levas ĝin) Do! (neniu pordo estas videbla. Zand palpas denove) Tiel! Nur en romanoj okazas tiaj aferoj… En romanoj, en sonĝoj. Ĉu Lena, vi diris, estis ŝia nomo?

Dora
Jes.

Zabrodski
(residiĝas) Lena – bela nomo. Jes… ankaŭ mi sonĝis. (sen rimarki li sinkas en deliron) Lena ŝi nomiĝis. Unu tagon ŝi venis al mi – kaj estis kvazaŭ revenis al mi la tagoj de mia junaĝo… kaj en tiu ĉi palaco estis ĉio kvazaŭ en tiuj tagoj… La noktoj estis – kvazaŭ la ellumo de la luno estis ene de la domo… Plenumiĝis la profetaĵo: Ne estis vivantoj kaj mortintoj, ne estis plu junuloj kaj maljunuloj… la vero estas en la memoroj kiuj iĝis homa estaĵo… vivo ne plu rehavebla iĝis ĉi tie realo… kaj se iu el ni subite mortus – tio estus nur etapo al alia realo, pli intensa… ĉar la realo estis sonĝo. Ni ĉiuj sonĝis.

Zand
(severe) Ni tuj vidu! (ŝaltas la lumon).

(je la elektra lumo ĉio fariĝas tuj pli reala. Zand aliras al la tablo).

Zand
(tre lucida) Kaj nun mi diras al vi, grafo, nun komenciĝas via vera krimo – per tiu afero kiu estas farata tie malantaŭ tiu netrovebla kaŝpordo… Eble ni jam malfruis. Sed eble – Donu tuj la ŝlosilon!

Zabrodski
Mi ne havas ŝlosilon…

Zand
(provas preni la revolveron) Ha, damne! (remetas la revolveron).

 
Dora
(nun ŝi plene vekiĝis) Sed la telefono funkcias! (aliras la telefonon).

Zabrodski
(dum Dora provas sensukcese kontakti la necesan al ŝi numeron) Ĉu vi pensas ke ekzistas pli terura afero ol tiu kiun vi faris al mi? Ĉu vi entute pensas, ke vi timigos min per pistoloj, eĉ se ili estas ŝargitaj? Aŭ la polico? Ĉu vi pensas, ke mi deziras ŝian malbonon? Ja al mi ŝi estas miloble pli kara ol al vi.

Dora
(al la telefono) Halo! Halo! Ne estas respondo, diable! (al Zabrodski) Tion oni ankoraŭ vidos. Halo!

Zabrodski
(al Zand) La vero estas, ke mi ne havas ŝlosilon… kion mi povas fari? Tie fermiĝas tiel, ke nur tiu, kiu sidas interne povas malfermi…

Zand
Kial vi ne diris tion tuj?

Zabrodski
Mi diris, vi ne aŭskultis…

Zand
Sed ŝi havas venenon…

Zabrodski
(ne aŭskultas. Estas ensorbita en si mem. Murmuras) Kaj la venkinton – ne trafos la dua morto…

Dora
(ĉe la telefono) Tio ne helpos vin! Halo! Halo!

(samtempe malfermiĝas la kaŝpordo, kaj ĉar ĝi malfermiĝas malrapide, videblas ke ĝi estas ligita al la libroŝranko. Tio estas, parto de la breto konsistigas la pordon. Eliras Lena vestita de vestaĵoj kiuj estis, verŝajne, sur ŝi, kiam ŝi fuĝis el sia hejmo. Tiel simple vestita, ŝi estas eĉ pli infaneca ol antaŭe, sed la halucina spirito ne plu ŝvebas super ŝi, ŝi estas, simple – junulino iom timigita.)

Lena
Mi ŝanĝis la vestaĵojn… Ja ne eblis iri tiel… (al Dora kaj Zand) Ĉu vi prenos min?

Dora
(pendas la parolilon) Tiel! (per tono je kiu ŝi estas kutimita en sia laboro kun la junularo) Ja kia demando estas tiu!

Lena
Mi ne plu povas… mi deziras – spiri aeron – ekstere.

Dora
Ĉu vi havas ankoraŭ proprajn aĵojn?

Lena
Ne. Mi venis ĉi tien tiel.

Dora
(al Zand) Ĉu vi havas litkovrilon? Ĉu nun, kiam la ŝtormo finiĝis, ne eblos veturi?

Zand
(silentas, rigardas Zabrodski, Lenan – senteblas, ke al li estas plej malfacile adaptiĝi al tiu ĉi lucida tono) Jes… ni povas… se sufiĉos…

Dora
Ni prenos benzinon en la proksima deĵoranta stacio. (al Lena) Mi nur kolektos miajn aĵojn, tie en la ĉambro. (al Zand) Vi… ja viaj libroj estas pakitaj jam sube… (al Lena) Ni tuj ekvojaĝos. Survoje mi klarigos al vi ĉion. (iras al la pordo de sia ĉambro).

Lena
(aliras al Zand. Staras apud li kvazaŭ petanta defendon kaj azilon. Diras kvazaŭ sin ekskuzas) Mi malfermis la fenestron… kaj poste… mi deziras spiri aeron ekstere…

Zand
Jen baldaŭ vi spiros aeron, Lena. Kaj nun… Ĉu vi volas ke mi eliru por momento?

Lena
(panike) Ne, ne!

Zabrodski
(rigardas ŝin) Mi ne haltigos vin. (al Zand kiu faras geston kvazaŭ deziranta eliri) Bonvolu ne, sinjoro. Restu ĉi tie! Al ni ambaŭ – al ŝi kaj al mi – ne estas plu kion diri unu al la alia. Por ni tio finiĝis! Ĉiuj sonĝoj finiĝas kun la vekiĝo. (Lena, sen rigardi lin, moviĝas al li per apenaŭ rimarkebla moviĝo). Ne devas vi etendi al mi manon, mi eĉ ne certas, ĉu mi sentos la tuŝon. Vi estis kaj ne estas plu – mi estis kaj ne estas plu.

Lena
(ĵetas demandan rigardon al Zand. Zand faras kuraĝigan geston. Al Zabrodski, kun peno) Grafo…

Zabrodski
Ne. Ne necesas, Lena. Vi devas foriri tiel. Vi devas forgesi ĉion, se vi volas vivi tie… en ilia mondo.

Zand
(ektenas la manon de Lena) Ŝi vivos tie.

Zabrodski
Verŝajne tio estas la sola mondo kiu estas realo nun. Realo de vekaj homoj, kun malfermitaj okuloj. Vi elektis ĝin, kaj vi devas akcepti vian elekton. La sonĝojn endas forviŝi el la koro.

Lena
(ree petas per rigardo azilon ĉe Zand).

Zand
Finiĝintaj sonĝoj – ilin oni ja ĉiukaze forviŝas el la koro… sed la sonĝoj ne finiĝas kun la vekiĝo. En la mondo de vekaj homoj estas sonĝoj – multaj sonĝoj. Oni sonĝas ilin alimaniere… (vidas ke ŝi rigardas tra la fenestron) Jes – tie en la ĝardeno. Tie estas arboj. Estas pliaj ĝardenoj kaj arboj. Oni povas, ekzemple, eble vi ankoraŭ memoras – oni povas kuŝi sub arbo – kun malfermaj okuloj. Supre estas ĉielo tra la branĉoj… jes… kaj eble vento… tio ne gravas. Oni estas tre laca, kaj oni kuŝas surdorse. La manoj plektitaj sub la verto. Kaj oni sonĝas… tiel… kun malfermaj okuloj… La vekaj homoj… sonĝas revante…

Zabrodski
Tiel ili pensas! Pensas ili tutsimple naive, ke vere ili sonĝas. Granda pekulo mi estas, Lena, mi pekis kontraŭ vi – en mia feblo. Sed veran sonĝon mi donis al vi! La sonĝo estis vero – kaj se ĝi enhavis grenon da mensogo… kiu el ni ne mensogis, Lena?

Lena
(tenas la fadenon de la amuleto kiu estas sur ŝia kolo).

Zabrodski
Ha, ĉu vi ne pensas, ke vi trompis min? Mi sciis. Vi tenis vian morton kun vi la tutan tempon kaj al mi vi ne malkaŝis tion. Sed mi sciis… Mi ne diris al vi, Lena, ĉar ĉiu homo rajtas havi azilon el la alia homo, havi propran rifuĝejon…

Zand
Sed tiu ĉi rifuĝejo – estis la morto!

Zabrodski
La morto. Nu, mi kaj vi, Lena, sciis tiom multe pri la morto, ke tiu ĉi venenero – kiom ĝi valoris ene de tiu ĉi tuta vera morto kiu ĉirkaŭas nin! Ja tion vi lernis ĉi tie. Kaj nun…

Zand
Kaj nun ŝi lernos ion pri la vivo. Ne ĉion – ne ĉion samtempe. La lastajn jarojn ni ĉiuj lernis ne malmulton pri la morto. Ni lernis… jes… ke la morton eblas foje ekkoni en unu momento. Sed por ekkoni la vivon oni devas lerni multon, iom post iom, kaj ne facile – por tio necesas la tuta homa vivo, kaj nur tiam – eble tiam la homo scios ion… sed, (ridetas) tio indas.

Zabrodski
(rigardas ŝin nun, kvazaŭ vidante ŝin la unuan fojon) Jes, Lena, la tutan vivon. Vi estas… tiom… juna, Lena.

Dora
(eniras vestita, kun surtuto kaj sako) Do… ni pretas. Ni iru, Zand. Venu, Lena. Saluton, sinjoro Zabrodski…

Zand
(rigardas, volas etendi manon. Hezitas, Zabrodski ne vidas lin. Li faras etan kapklinon – ŝultrolevas. Foriras)

(ĉiuj tri fortiras. Lena ne rigardas al tio, kion ŝi postlasas malantaŭ si, ŝi penas iri tuj apud Zand, kvazaŭ petanta en li azilon de sia pasinteco. Ili eliras. Post ilia eliro, aliras Zabrodski al la fenestro, faligas la kurtenojn, elŝaltas la flankan lumon, tiel ke lumas nur la malgranda lumo de la komenco de akto dua, sidiĝas en la fotelo, senmove, kvazaŭ li estas unu el la aĵoj kunservitaj ĉi tie en la muzeo. Eliras la kukolo el la horloĝo, vokas dek du fojojn).

Zabrodski
(levas malrapidege sian kapon al la horloĝo) Noktomezo.

Kurteno

[1] En surscenigoj eksterlande aldonu: “Ĝi signifas ‘Junularan Enmigron’”