Poemo al Ediberto

Célio Freitas Martins

Kara Amiko: Mi gapas,
ĉar vi tiom subite malaperis,
kaj viajn forlasis vi amikojn
en malĝojo, konsterno kaj ĉagreno.

Kara Amiko: Mi gapas,
kaj ne povas mi kredi tion vera…
Bedaŭro nin plenigas, kun kortuŝo.
Ĉu premsonĝo aŭ kruela realaĵo?

Jam ne povas plu vi aŭdi nin,
niajn petojn kaj konsilojn senrezultajn,
klopodojn, strebojn, penojn savi vin,
karesojn, kunlaborojn, ĉion ajn.

Jam ne povas plu vi aŭdi nin,
ĉar decidis vi investi en la Nenion.
Sufer´ kaj malespero estis pli fortaj,
kaj la ĝermoj de Nekredo venkbatis…

Viaj ploras amikoj mirigitaj,
ne kapablaj tiun agon kontraŭstari,
Senpovaj antaŭ tiu subita gesto,
Kial ne povus vi atendi iom plu?…

04.MAJO.2019