Peto

Célio Freitas Martins

Ho! Mi volas vivi! Bonvolu permesi!
Mi estas homo en generiĝo,
Mi generas min mem
Interne de vi …

Mi volas esti vi, vi estis mi!
Vi vivas ĉirkaŭ mi,
Kaj mi, interne de vi.

Mi vin tre dankas pro mia ekzisto kaj komforto,
Pro mia ŝirmado kaj nutrado.
Mi ankoraŭ spiros, estas ankoraŭ tre frue,
Mi ankoraŭ piedpaŝos, ludos, parolos …

Argumentos, laboros, servos,
Amos kaj protektos miajn gepatrojn,
Mi ekkonos la mondon, kie estas suno, floroj kaj vento …

Ĉi tie estas tiom malhele… sed tiom korvarme!
Sed mi bone scias, ke baldaŭ mi alihejmiĝos,
Sed mi kreskos, vivos, ekfloros,
Sed mi volas vivi…, bonvolu permesi!

Mi estas semo, semo ekĝermanta,
Mi havos nomon, eble eĉ renomon…
Aŭ eble ne eĉ simplan notarian enskribon?

Sed se forlasi devas mi, ankoraŭ ne alveninta,
tiel estu… tiel estu… tiel estu…
Mi prezentas nur unu lastan deziron:
Mi volas tombon, funebron, nenion plu …

Mi pardonas vin kaj komprenas viajn motivojn,
Mi renaskiĝos en alia utero,
Pledante verve mian rajton vivi…

26.AGO.2018