Jes!… Mi sesdeknaŭis!

Célio Freitas Martins
Bildaranĝis Liette Lêla

(Oficiala parolo al la mondo)

Eĉ mi mem tion ebla ne kredis.
Sed tia estis ekzistenciala determino.
Kun multa ĝojo mi sukcesis.
69, 69, 69. Vivu! Vivu!

La samon deziras mi al ĉiuj:
ĉu amikoj, ĉu malamikoj,
ĉu konatoj aŭ nekonatoj.

Estas gravsignife en niaj vivoj
atingi tiun tiom gratifikan aĝon.
Multaj salutoj ricevitaj,
Multaj dankesprimoj disdonitaj.
69 jaroj da batalado,
suferoj, venkoj, persvado,
69 jaroj da laboro kaj fido.

Restas nur la ĝendemando:
Kaj nun? Ĉu mi naŭdeksesos?

Oni celebru la vivon, la plenvivon,
Serĉante spiritualan kreskon,
Serĉante servi, kunlabori,
Serĉante transdoni, kundividi,
Serĉante pardoni kaj transpasi…

Célio Freitas Martins
25.JAN.2019