Recepto por Bananokrema Torto

Barry Friedman (Usono)

Preparadotiempo:    10 minutoj
Kuirotempo:          3 horoj
Por Kiom da Homoj:    8-10

Ingrediencoj

Keebler-a grahamkrakeno

1 granda Keebler-a grahamkrakena antaŭ-aĉetita krusto

2-3 bananoj, laŭ grandeco

1 skatolo da tujpreta francvanila pudingo

1 skatolo da tujpreta bananokrema pudingo

Keebler-a grahamkrakena krusto

2 da 3/4 tasoj da malvarma lakto

8 unzoj (220 gramoj) da malvarmeta kirlaĵita kremo degelita, dividita je 2 partoj

Direktoj

  1. Tranĉu bananojn kaj tavolu ĉe la fundo kaj flankoj de antaŭ-aĉetita krusto, tute kovrante la fundon.
  2. Kunbatu la lakton kaj ambaŭ skatolojn da pudingoj dum 2 minutoj.
  3. Enfaldu 1 parton (4 unzojn) da kirlaĵita kremo. Atentu, ke vi ne tromiksu.
  4. Verŝu sur pretigitajn bananojn en la krusto. Fridigu dum almenaŭ 3 horoj.
  5. Kronu per la restanta kirlaĵita kremo antaŭ la servado.

La Lasta Paŝo:    Ne forgesu disdoni ĝin al viaj geamikoj!