Poezio

Barry Friedman

Odo al Viŝilo


Ho, skrapgumo,
Mi sentas min tre bonŝanca havi vin.
Mi povas forviŝi ĉiujn miajn erarojn,
kaj rekomenci de la ekkomenco.
Se mi devus vivi sen vi,
Mia papero baldaŭ pleniĝus per nigraj skribetaĉoj.
Vi konservas mian paperon bela kaj pura,
mian vivon enorda kaj organizita.
Ho, skrapgumo,
Kiel pura kaj solida vi estas.
Mi ne perdos vin ĝis via plej eta peceto estis uzita.

Familia Bildo


Hodiaŭ estas la komenco de nova tago,
Vekiĝante kaj aŭdante la birdojn kanti.
Hodiaŭ estas la komenco de nova semajno,
Brilanta sub la malakra sunlumo.
Hodiaŭ estas la komenco de nova monato,
Movante antaŭen tra la paca venteto.
Hodiaŭ estas la komenco de nova jaro,
Estante ĉirkaŭita de mirindaj homoj.
Ĉiu minuto estas la komenco de io,
La komenco de io, kio povas ŝanĝi vian vivon.

Tiumomente


En printempo mi estis pli malgranda ol nun.
Miaj amikoj kaj mi provis fariĝi pli kaj pli grandaj.
Maljuna paro marŝis kune. En la somero mi fine grandiĝis.
Miaj amikoj kaj mi fariĝis tiel bluaj kiel la oceano.
La malnova paro marŝis kune tre malrapide. En aŭtuno mi iĝis tre tre alloga.
Kelkaj de miaj amikoj iris malproksime.
Mi supozas, ke ili estas je magia vojaĝo.
La malnova paro ne venis. En vintro mi iom post iom sentis min elĉerpita.
Ho, jen venas la maljunulino!
Mi malĝojis vidi ŝian malhelan vizaĝon...
En tiu momento mi falis sur la teron...