La Sindonema Amiko

Oscar Wilde
Tradukita el la angla de Barry Friedman
Notu: Oscar Wilde intencis, ke ĉi tiu rakonto estu legata al infanoj.

Iun matenon la maljuna Akvorato eligis sian kapon el sia truo. Li havis brilajn bidemajn okulojn kaj rigidajn grizajn barbojn, kaj lia vosto estis kiel longa peco de nigra india-kaŭĉuko. La anasetoj ĉirkaŭnaĝis en la lageto, aspektante same kiel multaj flavaj kanarioj, kaj ilia patrino, kiu estis pura blanka kun veraj ruĝaj kruroj, provis instrui ilin kiel stari surkape en la akvo.

“Vi neniam estos en la plej bona socio krom se vi povas stari sur viaj kapoj,” ŝi daŭre diris al ili; kaj de tempo al tempo ŝi montris al ili, kiel ĝi estas farita. Sed la anasetoj ne atentis ŝin. Ili estis tiel junaj, ke ili tute ne sciis, kia avantaĝo estas esti en la socio.

“Kiaj malobeemaj infanoj!” kriis la maljuna Akvorato; “ili vere meritas esti dronitaj.”

“Ne tio,” respondis la anaso, “ĉiu devas komenci, kaj gepatroj ne povas esti tro paciencaj.”

“Ho! Mi scias nenion pri la sentoj de gepatroj,” diris la Akvorato; “mi ne estas familiano. Fakte, mi neniam estis edziĝinta, kaj mi neniam intencas esti. Amo estas tute bone laŭ sia maniero, sed amikeco estas multe pli alta. Efektive, mi scias pri nenio en la mondo, kio estas aŭ pli nobla aŭ pli rara ol sindonema amikeco.”

“Kaj kia estas via ideo pri la devoj de sindonema amiko?” demandis verda kanabeno, kiu sidis en saliko proksime, kaj aŭdis la konversacion.

“Jes, ĝuste tion mi volas scii,” diris la anaso, kaj ŝi fornaĝis ĝis la fino de la lageto, kaj staris sur sia kapo, por doni bonan ekzemplon al siaj infanoj.

“Kia stulta demando!” kriis la Akvorato. “Mi devus atendi, ke mia sindonema amiko estu sindonema al mi, kompreneble.”

“Kaj kion vi farus kontraŭe?” diris la birdeto, svingante sur arĝenteca ŝprucaĵo, kaj svingante siajn etajn flugilojn.

“Mi ne komprenas vin,” respondis la Akvorato.

“Mi rakontu al vi historion pri la temo,” diris la kanabeno.

“Ĉu la rakonto estas pri mi?” demandis la Akvorato. “Se jes, mi aŭskultos ĝin, ĉar mi ege ŝatas fikcion.”

“Ĝi estas aplikebla al vi,” respondis la kanabeno; kaj li flugis malsupren, kaj surteriĝinte sur la bordon, li rakontis la historion de La Sindonema Amiko.

“Iam,” diris la kanabeno, “estis honesta etulo nomata Hans.”

“Ĉu li estis tre distingita?” demandis la Akvorato.

“Ne,” respondis la kanabeno, “Mi kredas, ke li tute ne estis distingita, escepte pro sia afabla koro, kaj lia amuza ronda bonhumora vizaĝo. Li vivis en eta dometo tute sola, kaj ĉiutage li laboris en sia ĝardeno. En la tuta kamparo ne estis ĝardeno tiel bela kiel la lia. Dolĉa Vilhelmo kreskis tie, kaj Gilly-floroj, kaj Paŝt-monujoj, kaj Belaj Servistinoj de Francio. Estis damaskaj Rozoj, kaj flavaj Rozoj, siringaj Krokusoj, kaj oraj, purpuraj Violoj kaj blankaj Kolombinoj kaj Sinjorinmantelo, Majorano kaj Sovaĝa Bazilio, la Bovino kaj la Flor-de-luco, la Narciso kaj la Kariofilrozoj ekfloris kaj floradis en sia ĝusta ordo dum la monatoj pasis, unu floro prenante la lokon de alia floro, tiel ke ekzistis ĉiam belaj objektoj rigardi, kaj agrablaj odoroj flari.”

“Malgranda Hans havis tre multe da amikoj, sed la plej sindonema amiko el ĉiuj estis granda Hugo la Muelisto. Efektive, tiel sindonema estis la riĉa Muelisto al la malgranda Hans, ke li [Hans] neniam irus apud sia ĝardeno sen klini sin super la muron kaj pluki grandan bukedon, aŭ plenmanon da dolĉaj herboj, aŭ plenigi siajn poŝojn per prunoj kaj ĉerizoj, se estis la fruktosezono.”

“Veraj amikoj devu havi ĉion komunan,” la Muelisto kutimis diri, kaj la malgranda Hans kapjesis kaj ridetis, kaj sentis sin tre fiera pri havi amikon kun tiaj noblaj ideoj.

“Kelkfoje, efektive, la najbaroj opiniis, ke estas strange, ke la riĉa Muelisto neniam donacis al la malgranda Hans ion rekompence, kvankam li havis en sia muelejo stokitajn cent sakojn da faruno, kaj ses laktobovinojn kaj grandan stokon da lanaj ŝafoj; sed Hans neniam zorgis sian kapon pri tiuj aferoj, kaj nenio donis al li pli grandan plezuron ol aŭskulti ĉiujn mirindajn aferojn, kiujn la Muelisto kutimadis diri pri la malegoismo de vera amikeco.”

“Do la eta Hans laboris en sia ĝardeno. Dum la printempo, la somero kaj la aŭtuno li estis tre feliĉa, sed kiam venis la vintro, kaj li ne havis fruktojn aŭ florojn por alporti al la merkato, li multe suferis pro malvarmo kaj malsato, kaj ofte devis iri al lito sen iu ajn vespermanĝo sed nur kelkaj sekigitaj piroj aŭ kelkaj malmolaj nuksoj. En la vintro, ankaŭ, li estis ege soleca, ĉar la Muelisto neniam venis por vidi lin tiam.”

“Ne utilas, ke mi iros vidi la malgrandan Hans dum daŭros la neĝo," kutimis diri la Muelisto al sia edzino, "ĉar kiam homoj havas problemojn, oni lasu ilin solaj, kaj ili ne estu ĝenitaj de vizitantoj. Tio almenaŭ estas mia ideo pri amikeco, kaj mi estas certa, ke mi pravas. Do mi atendos ĝis la printempo venos, kaj poste mi vizitos lin, kaj li povos doni al mi grandan korbon da primoloj, kaj tio igos lin esti tiel feliĉa.”

"Vi certe estas tre pripensema pri aliaj," respondis la Edzino, kiam ŝi sidis en sia komforta fotelo apud la granda pinarbofajro; "Vere tre pripenseme. Estas tre ĝoje aŭdi vin paroli pri amikeco. Mi estas certa, ke la kleriko mem ne povus diri tiajn belajn aferojn kiel vi, kvankam li ja loĝas en trietaĝa domo, kaj alportas oran ringon sur sia etfingro."

"Sed ĉu Ni ne povus inviti la malgrandan Hans ĉi tien?" diris la plej juna filo de la Muelisto. "Se la kompatinda Hans suferas, mi donos al li duonon de mia kaĉo, kaj montros al li miajn blankajn kuniklojn."

"Kia stulta knabo vi estas!" kriis la Muelisto; "Mi vere ne scias, por kio utilas sendi vin al lernejo. Vi ŝajnas nenion lerni. Nu, se la malgranda Hans venus ĉi tien kaj vidus nian varman fajron, kaj nian bonan vespermanĝon, kaj nian grandan barelon da ruĝa vino, eble li enviiĝas, kaj la envio estas plej terura afero, kaj tio difektus ies karakteron. Mi certe ne permesos, ke la karaktero de Hans estu difektita. Mi estas lia plej bona amiko, kaj mi ĉiam gardos lin, kaj zorgos, ke li ne estas kondukata en iajn tentojn. Cetere, se Hans venus ĉi tien, li eble petus, ke mi donu al li farunon kredite, kaj tion mi ne povus fari. Faruno estas unu afero, kaj amikeco estas alia, kaj oni ne konfuzu ilin. Nu, la vortoj estas literumataj malsame, kaj signifas tute malsamajn aferojn. Ĉiuj povas vidi tion."

"Kiel bone vi parolas!" diris la Edzino de la Muelisto, elverŝante al si grandan glason da varma biero; "Vere mi sentas min sufiĉe dormema. Estas same kiel esti en preĝejo."

"Multaj homoj bone agas," respondis la Muelisto; "sed tre malmultaj homoj parolas bone, kio montras, ke paroli estas multe pli malfacila afero el la du, kaj multe pli bela afero ankaŭ;" kaj li severe rigardis trans la tablon sian fileton, kiu tiel hontis pri si, ke li pendis la kapon kaj fariĝis tute skarlata kaj komencis plori en sian teon. Tamen li estis tiel juna, ke oni devas senkulpigi lin.”

“Ĉu tio estas la fino de la rakonto?” demandis la Akvorato.

“Certe ne,” respondis la kanabeno, “tio estas la komenco.”

“Do vi estas tute malantaŭ la epoko,” diris la Akvorato. “Ĉiu bona rakontanto nuntempe komenciĝas per la fino, kaj poste iras ĝis la komenco, kaj finas per la mezo. Tio estas la nova metodo. Pri tio mi aŭdis la alian tagon de kritikisto, kiu ĉirkaŭiris la lageton kun junulo. Li parolis pri la afero tre longe, kaj mi certas, ke li pravis, ĉar li havis bluajn okulvitrojn kaj kalvon, kaj kiam ajn la junulo faris ian rimarkon, li ĉiam respondis "Pu!" Sed nu, daŭrigu vian rakonton. Mi tre ŝatas la Miller-oj. Mi mem havas ĉiajn belajn sentojn, do estas granda simpatio inter ni.”

“Nu,” diris la kanabeno, saltetante jen per unu kruro kaj jen per la alia, “tuj kiam la vintro finiĝos, kaj la primoloj komencis malfermi siajn palflavajn stelojn, la Muelisto diris al sia edzino, ke li malsupreniros kaj vidos la malgrandan Hans.”

"Nu, kian bonan koron vi havas!" kriis lia edzino; "vi ĉiam pensas pri aliaj. Kaj atentu, ke vi kunportu la grandan korbon por la floroj."

Do la Muelisto kunligis la velojn de la ventomuelejo per forta fera ĉeno, kaj malsupreniris la monteton kun la korbo sur la brako.

"Bonan matenon, malgranda Hans," diris la Muelisto.

"Bonan matenon," diris Hans, apogante sin sur sia fosilo, kaj ridetante de orelo ĝis orelo.

"Kaj kiel vi fartis la tutan vintron?" diris la Muelisto. "Bone, vere," kriis Hans, "estas tre bone de vi demandi, ja tre bone. Mi timas, ke mi sufiĉe malfacilis, sed nun venas la printempo, kaj mi estas tute feliĉa, kaj ĉiuj miaj floroj fartas bone."

"Ni ofte parolis pri vi dum vintro, Hans," diris la Muelisto, "kaj ni scivolis kiel vi fartas."

"Tio estis afabla de vi," diris Hans; "Mi duone timis, ke vi forgesis min."

"Hans, mi estas surprizita je vi," diris la Muelisto; "amikeco neniam forgesas. Tio estas la mirinda afero pri ĝi, sed mi timas, ke vi ne komprenas la poezion de vivo. Kiel bele aspektas viaj primoloj, cetere!"

"Ili estas certe tre ĉarmaj," diris Hans, "kaj estas tre bonŝance por mi, ke mi havas tiom. Mi alportos ilin en la merkaton kaj vendos ilin al la filino de la Burgomajstro, kaj reaĉetos mian ĉarumon per la monon."

" Ĉu reaĉetos vian ĉarumon? Vi ne volas diri, ke vi vendis ĝin? Kia tre stulta afero!"

"Nu, la fakto estas," diris Hans, "ke mi estis devigata. Vi vidas, ke la vintro estis tre malbona tempo por mi, kaj mi ja tute ne havis monon por aĉeti panon. Do mi unue vendis la arĝentajn butonojn de mia dimanĉa palto, kaj poste mi vendis mian arĝentan ĉenon, kaj post tio mi vendis mian grandan pipon, kaj finfine mi vendis mian ĉarumon. Sed mi reaĉetos ilin ĉiujn nun."

"Hans," diris la Muelisto, "mi donos al vi mian ĉarumon. Ĝi ne estas tre bona riparita; efektive, unu flanko estas for, kaj estas io malbona ĉe la radradioj; sed malgraŭ tio mi donos ĝi al vi. Mi scias, ke tio estas tre malavara de mi, kaj multaj homoj opinius min ege malsaĝa pro tio, ke mi disiĝas de ĝi, sed mi ne estas kiel la cetero de la mondo. Mi pensas, ke malavareco estas la esenco de amikeco, kaj, krome, mi havas novan ĉarumon por mi. Jes, vi povas trankviligi vian menson, mi donos al vi mian ĉarumon."

"Nu, vere, tio estas malavara de vi," diris la malgranda Hans, kaj lia amuza ronda vizaĝo tute ardis pro plezuro. "Mi povas facile ripari ĝin, ĉar mi havas lignotabulon en la domo."

"Lignotabulo" diris la Muelisto; "Nu, ĝuste tion mi volas por la tegmento de mia grenejo. Estas tre granda truo en ĝi, kaj la maizo tute malsekiĝos, se mi ne plenigos ĝin. Kiel bonŝance, ke vi menciis ĝin! Estas sufiĉe rimarkinde, kiel unu bona ago ĉiam naskas alian. Mi donis al vi mian ĉarumon, kaj nun vi donos al mi vian tabulon. Kompreneble, la ĉarumo valoras multe pli ol la tabulo, sed vera amikeco neniam rimarkas tiajn aferojn. Bonvolu, kunportu ĝin tuj, kaj mi eklaboros ĉe mia grenejo ĝuste hodiaŭ."

"Certe," kriis la malgranda Hans, kaj li kuris en la ŝedo kaj eltiris la tabulon.

“Ĝi ne estas tre granda tabulo,” diris la Muelisto, rigardante ĝin, “kaj mi timas, ke post kiam mi riparis mian grenejtegmenton, nenio restos por vi ripari la ĉarumon; sed, kompreneble, tio ne estas mia kulpo. Kaj nun, ĉar mi donis al vi mian ĉarumon, mi certas, ke vi ŝatus doni al mi kelkajn florojn kontraŭe. Jen la korbo, kaj atentu, ke vi plenigu ĝin tute plena."

"Tute plena?" diris la malgranda Hans, iom malgaje, ĉar vere ĝi estis tre granda korbo, kaj li sciis, ke se li plenigos ĝin, li ne havos florojn por la merkato, kaj li tre deziris rehavi siajn arĝentajn butonojn.

"Nu, vere," respondis la Muelisto, "ĉar mi donis al vi mian ĉarumon, mi ne pensas, ke estas multe peti de vi kelkajn florojn. Eble mi eraras, sed mi pensus, ke amikeco, vera amikeco, estas tute libera de ia egoismo."

"Mia kara amiko, mia plej bona amiko," kriis la malgranda Hans, "vi estas bonvena al ĉiuj floroj en mia ĝardeno. Mi pli multe ŝatus havi vian bonan opinion pri mi ol miajn arĝentajn butonojn, iam ajn;" kaj li kuris kaj plukis ĉiujn siajn belajn primolojn, kaj plenigis la korbon de la Muelisto.

“Adiaŭ, malgranda Hans,” diris la Muelisto, dum li supreniris la monteton kun la tabulo sur la ŝultro kaj la granda korbo en la mano.

"Adiaŭ," diris la malgranda Hans, kaj li komencis fosi tute gaje, li tiom ĝojis pri la ĉarumo.

La sekvan tagon li najlis iom da lonicero kontraŭ la verando, kiam li aŭdis la voĉon de la Muelisto voki lin de la vojo. Do li saltis de la ŝtupetaro, kaj kuris laŭ la ĝardeno, kaj rigardis trans la muron.

Estis la Muelisto kun granda sako da faruno sur la dorso.

"Kara malgranda Hans," diris la Muelisto, "ĉu vi portus ĉi tiun sakon da faruno por mi al la merkato?"

"Ho, mi bedaŭras," diris Hans, "sed mi estas vere tre okupata hodiaŭ. Mi havas ĉiujn miajn grimpoplantojn por najli, kaj ĉiujn miajn florojn por akvumi, kaj mian tutan herbon por ruliĝi."

"Nu, vere," diris la Muelisto, "mi opinias ke, konsiderante ke mi donos al vi mian ĉarumon, estas sufiĉe malamike de vi rifuzi."

"Ho, ne diru tion," kriis la malgranda Hans, "mi ne estus malamike por la tuta mondo;" kaj li kuris interne por sia ĉapo, kaj foriris kun la granda sako sur siaj ŝultroj.

Estis tre varmega tago, kaj la vojo estis polvega, kaj antaŭ ol Hans atingis la sesan mejloŝtonon li estis tiel laca, ke li devis sidiĝi kaj ripozi. Tamen li kuraĝe daŭrigis, kaj fine li atingis la merkaton. Atendinte tie iom da tempo, li vendis la sakon da faruno kontraŭ tre bona prezo, kaj poste li tuj revenis hejmen, ĉar li timis, ke se li haltos tro malfrue, li eble renkontos kelkajn rabistojn survoje.

"Certe estis malfacila tago," diris al si la malgranda Hans dum li enlitiĝis, "sed mi ĝojas, ke mi ne rifuzis la Mueliston, ĉar li estas mia plej bona amiko, kaj, krome, li donos al mi sian ĉarumon."

Frue la morgaŭan matenon la Muelisto venis por preni la monon por sia farunsako, sed la malgranda Hans estis tiel laca, ke li ankoraŭ estis en la lito.

"Ho," diris la Muelisto, "vi estas tre maldiligenta. Vere, konsiderante ke mi donos al vi mian ĉarumon, mi pensas, ke vi laboru pli forte. Senlaboreco estas granda peko, kaj mi certe ne ŝatas iun ajn de miaj amikoj esti maldiligenta aŭ malvigla.Vi devas ne esti ĝenata, ke mi parolas al vi tute klare. Kompreneble mi ne sonĝus fari tion, se mi ne estus via amiko. Sed kio estas bona pri amikeco, se oni ne povas diri ĝuste tion, kion oni volas diri? Iu povas diri ĉarmajn aferojn kaj klopodi plaĉi kaj flati, sed vera amiko ĉiam diras malagrablajn aferojn, kaj ne evitas doni doloron. Efektive, se li estas fakte vera amiko, li preferas ĝin, ĉar li scias, ke tiam li faras bonon."

"Mi tre bedaŭras," diris la malgranda Hans, frotante la okulojn kaj deprenante sian noktan ĉapon, "sed mi estis tiel laca, ke mi pensis, ke mi kuŝus en la lito iom da tempo, kaj aŭskultus la kantadon de la birdoj. Ĉu vi scias, ke mi ĉiam pli bone laboras post kiam mi aŭdas la kantadon de la birdojn?"

"Nu, mi ĝojas pri tio," diris la Muelisto, frapante la dorson de la malgranda Hans, "ĉar mi volas, ke vi supreniru al la muelejo tuj kiam vi estos vestita, kaj riparu mian grenejtegmenton por mi."

La kompatinda eta Hans tre deziris iri labori en sia ĝardeno, ĉar liaj floroj ne estis akvumitaj dum du tagoj, sed li ne ŝatis rifuzi la Mueliston, ĉar li estis por li tiel bona amiko.

"Ĉu vi pensas, ke estus malamike de mi, se mi dirus, ke mi estas okupata?" li demandis per hontema kaj timida voĉo.

"Nu, vere," respondis la Muelisto, "mi opinias, ke ne estas multe peti de vi, konsiderante ke mi donos al vi mian ĉarumon; sed kompreneble se vi rifuzos, mi mem iros kaj faros ĝin."

"Ho! tute ne," kriis la malgranda Hans; kaj li saltis el la lito kaj vestis sin kaj supreniris al la grenejo.

Li laboris tie la tutan tagon, ĝis la sunsubiro, kaj je la sunsubiro la Muelisto venis por vidi kiel li fartas.

"Ĉu vi jam riparis la truon en la tegmento, malgranda Hans?" kriis la Muelisto per gaja voĉo.

"Ĝi estas tute riparita," respondis la malgranda Hans, malsuprenirante la ŝtuparon.

"Ah!" diris la Muelisto, "ne ekzistas laboro tiel rava kiel la laboro, kiun oni faras por aliaj."

"Certe estas granda privilegio aŭdi vin paroli," respondis la malgranda Hans, sidiĝante kaj viŝante la frunton, "tre granda privilegio. Sed mi timas, ke mi neniam havos tiajn belajn ideojn kiel vi havas."

"Ho! ili venos al vi," diris la Muelisto, "sed vi devas fari pli da peno. Nuntempe vi havas nur la sperton de amikeco; iam vi havos ankaŭ la teorion."

"Ĉu vi vere pensas, ke mi havos tion?" demandis la malgranda Hans.

"Mi ne dubas pri tio," respondis la Muelisto; “sed nun, post kiam vi riparis la tegmenton, prefere vi iru hejmen kaj ripozu, ĉar mi volas, ke vi forpelu miajn ŝafojn al la monto morgaŭ.

La kompatinda eta Hans timis ion diri pri tio, kaj frue la morgaŭan matenon la Muelisto venigis siajn ŝafojn al la dometo, kaj Hans ekiris kun ili al la monto. Li bezonis la tutan tagon por iri kaj reveni; kaj kiam li revenis, li estis tiel laca, ke li senprokraste ekdormis en sia seĝo, kaj ne vekiĝis antaŭ ol estis plena taglumo.

"Kian ravan tempon mi havos en mia ĝardeno," li diris, kaj li tuj eklaboris.

Sed iel li neniam povis prizorgi siajn florojn, ĉar lia amiko la Muelisto ĉiam venis kaj forsendis lin por longaj taskoj, aŭ igis lin helpi ĉe la muelejo. La malgranda Hans kelkfoje estis tre afliktita, ĉar li timis, ke liaj floroj pensus, ke li forgesis ilin, sed li konsolis sin per la pripensado, ke la Muelisto estas lia plej bona amiko. "Krome," li kutimis diri, "li donos al mi sian ĉarumon, kaj tio estas ago de pura malavareco."

Do malgranda Han laboradis por la Muelisto, kaj la Muelisto diris ĉiajn belajn aferojn pri amikeco, kiujn Hans skribis en notlibron, kaj kutimis tralegis nokte, ĉar li estis tre bona klerulo.

Nun okazis, ke iun vesperon la eta Hans sidis apud la fajrorando, kiam ĉe la pordo venis laŭta sonoro. Estis tre sovaĝa nokto, kaj la vento blovis kaj muĝis ĉirkaŭ la domo tiel terure, ke komence li pensis, ke ĝi estas nur la ŝtormo. Sed venis dua frapo, kaj poste tria, pli laŭta ol ĉiu el la aliaj.

"Ĝi estas iu kompatinda vojaĝanto," diris al si la malgranda Hans, kaj li kuris al la pordo.

Tie staris la Muelisto kun lanterno en unu mano kaj granda bastono en la alia.

"Kara malgranda Hans," kriis la Muelisto, "mi havas grandan problemon. Mia knabeto falis de ŝtupetaro kaj vundis sin, kaj mi iras al la kuracisto. Sed li loĝas tiel malproksime, kaj ĝi estas tiel malbona nokto, ke ĵus venis en la kapon al mi, ke estus multe pli bone, se vi irus anstataŭ mi. Vi scias, ke mi donos al vi mian ĉarumon, kaj do estas juste, ke vi faru ion por mi kontraŭ tio."

"Certe," kriis la malgranda Hans, "mi opinias, ke la fakto, ke vi venis al mi, estas komplimentegon, kaj mi tuj ekiros. Sed vi devas pruntedoni al mi vian lanternon, ĉar la nokto estas tiel malluma, ke mi timas, ke mi eble falos en la fosaĵon."

"Mi tre bedaŭras," respondis la Muelisto, "sed ĝi estas mia nova lanterno, kaj estus por mi granda perdo se io okazus al ĝi."

"Nu, ne gravas, mi iros sen ĝi," kriis la malgranda Hans, kaj li surmetis sian grandan peltmantelon kaj sian varman skarlatan ĉapon, kaj ligis skarpon ĉirkaŭ sian gorĝon kaj ekiris.

Kia terura ŝtormo ĝi estis! La nokto estis tiel nigra, ke la malgranda Hans apenaŭ povis vidi, kaj la vento estis tiel forta, ke li apenaŭ povis stari. Tamen, li estis tre kuraĝa, kaj post kiam li promenis dum ĉirkaŭ tri horojn, li alvenis al la domo de la kuracisto, kaj frapis la pordon.

“Kiu estas tie?” ”kriis la kuracisto, metante sian kapon el la fenestro de sia dormoĉambro.

"Malgranda Hans, Doktoro."

"Kion vi volas, malgranda Hans?"

"La filo de la Muelisto falis de ŝtuparo, kaj vundis sin, kaj la Muelisto volas, ke vi tuj venu."

"Bone!" diris la Doktoro; kaj li ordonis sian ĉevalon, kaj siajn grandajn botojn, kaj sian lanternon, kaj malsupreniris, kaj forrajdis en la direkto al la domo de la Muelisto, la malgranda Hans piedirante malantaŭ li.

Sed la ŝtormo pli kaj pli malboniĝis, kaj la pluvo torente falis, kaj la malgranda Hans ne povis vidi kien li iras, nek sekvi la ĉevalon. Fine li perdiĝis, kaj forvagis sur la erikejo, kiu estis tre danĝera loko, ĉar ĝi estis plena de profundaj truoj, kaj tie la kompatinda eta Hans dronis. Lia korpo estis trovita la sekvan tagon fare de kelkaj kapropaŝtistoj, flosante en granda lageto da akvo, kaj estis alportita reen de ili al la dometo. Ĉiuj iris al la entombigo de la malgranda Hans, ĉar li estis tiel populara, kaj la Muelisto estis la ĉefa funebranto.

"Ĉar mi estis lia plej bona amiko," diris la Muelisto, "estas ja juste, ke mi havu la plej bonan lokon;" do li marŝis ĉe la kapo de la procesio en longa nigra mantelo, kaj de tempo al tempo li viŝis la okulojn per granda poŝtuko.

“La malgranda Hans certe estas granda perdo por ĉiuj,” diris la Forĝisto, kiam la entombigo finiĝis, kaj ili ĉiuj sidis komforte en la gastejo, trinkante spicitan vinon kaj manĝante dolĉajn kukojn.

"Ĉiuokaze granda perdo por mi," respondis la Muelisto; "Nu, mi estis preta doni al li mian ĉarumon, kaj nun mi vere ne scias, kion fari kun ĝi. Ĝi okupas tro da spaco hejme, kaj ĝi estas en tia malbona riparo, ke mi nenion povis akiri se mi vendus ĝin. Mi certe atentos ne fordoni denove ion. Oni ĉiam suferas pro sindonemo."

"Nu?" diris la Akvorato post longa paŭzo. "Nu, jen la fino," diris la kanabeno.

"Sed kio okazis pri la Muelisto?" demandis la Akvorato. "Ho! Mi vere ne scias," respondis la kanabeno, "kaj mi estas certa, ke estas al mi egale."

"Estas do tute evidente, ke vi ne havas simpation en via naturo," diris la Akvorato.

"Mi timas, ke vi ne tute vidas la moralon de la rakonto," komentis la kanabeno.

"La kion?" kriegis la Akvorato.

"La moralon."

"Ĉu vi volas diri, ke la rakonto havas moralon?"

"Certe," diris la kanabeno.

"Nu, vere," diris la Akvorato, tre kolere, "Mi opinias, ke vi estus devinta diri tion al mi antaŭ ol vi komencis. Se vi estus farinta tion, mi certe ne estus aŭskultinta vin; fakte, mi estus dirinta "Puh," kiel la kritikisto. Tamen mi povas diri ĝin nun;" do li elkriis "Puh" je la supro de sia voĉo, skuis la voston, kaj reiris en sian truon.

"Kaj kiel vi ŝatas la Akvoraton?" demandis la anaso, kiu padelis apuden kelkajn minutojn poste. "Li havas multajn bonajn punktojn, sed miaflanke mi havas la sentojn de patrino, kaj mi neniam povas rigardi konfirmitan fraŭlon sen larmoj venante en miajn okulojn."

"Mi iom timas, ke mi ĉagrenis lin," respondis la kanabeno. "La fakto estas, ke mi diris al li rakonton kun moralo."

"Ho! tio ĉiam estas tre danĝera afero," diris la anaso.

Kaj mi tute konsentas kun ŝi.