La kronikoj de D-ro Hoffman

Barry Friedman

Sofo, leda brakseĝo kaj skribotablo estas sur la scenejo. Ĉiuj aliaj rekvizitoj en la oficejo estas imagaj. Oni nur parolas pri ili kaj ŝajnigas uzi ilin. D-ro Marvin Hoffman, havanta 45 jarojn, kun griza, nete tondetita barbo kaj skot-drapa jako, sidas ĉe sia skribotablo kaj rigardas en diversajn dosierojn. Li estas patosema intelektulo, kiu komprenas la profundon de la homaj kondiĉoj kaj ankaŭ estas superŝutita de ili. Lia klientaro eluzis lin sed lia bezono savi ian homan animon estas daŭra. Li murmuras al si dum traserĉas imagitan stakon da raportoj.

D-ro Hoffman: Kvindek miligramojn da litio… cent miligramojn da prozako… deprimo de dekkelkjaruloj… du-polusa malsano… ne-specifa maltrankvilo… eksa alkoholulo… nekrofilio. (Li haltigas la traserĉadon de la raportoj.) Jesuo, estas en la mondo multaj frenezuloj. Kaj ili ĉiuj amase venas al mi. Ho, ĝojo de ĝojoj, ke mia sorto en la vivo estas havi psikozulojn kaj patrinobseditajn seksajn deviulojn ĉiam en ĝi. (Li daŭrigas la traserĉadon, prenas raporton kaj legas.) “Ellen kaj James Larsson: komunikaj kaj seksaj problemoj.” Ah, mia dio, ne alia geedza paro kun seksa misfunkcio! Kia ĝi estas do? Ĉu ne pli da ekscitiĝo? Ĉu la samaj pozicioj? Ĉu la manko de tempo, energio? Kion ili volas de mi? Kion mi faros por revigligi ilian amoradon? Eble mi konsilos, ke la edzo prenu amorantinon kaj ilia seks-vivo revenos pro la ne-racia ĵaluzeco de la edzino. Aŭ iliaj vivoj estos finitaj per murdo. Per tiu aŭ alia maniero ili estos for de mia listo de pacientoj. (Li legas alian raporton.) “Kronika sendormeco.” Ha, mi vidas, ke ni havas alian vampiron. Eble li prenu dudek pilolojn; tiuj sendus lin al la lito. Kial li ne povas dormi? Laŭ mia sperto, la dormo estas la plej bona parto de la tago, ĉar tiam oni ne konstatas, ke oni devas vivi en ĉi tiu aĉa mondo, kiu ne ĉesas ronĝi homojn kiel hundo. (Li leviĝas el la seĝo kaj senpere alparolas la spektantaron.) Mi petas, ke vi toleru mian cinikismon; ĝi estas kromrezulto de mia longa vivo! Mi estas profesia psikiatro jam de pli ol dudek jaroj. Dudek jarojn! Dum du jardekoj mi aŭskultis plej ridindajn sensencaĵojn de la plej absurdaj homoj. Ĉi tiuj estas homoj, kiuj opinias ke ili havas psikajn problemojn, sed vere ili havas nur tro da mono kaj tro da libera tempo. Efektive ĉiuj havas psikajn problemojn. He, ankaŭ mi! Kaj mi rifuzas serĉi kuracadon. Neniu trairas la vivon sen la disvolvado de ia mensa perturbo. Tio ne estus natura. Se oni vivas sufiĉe ongtempe, io atakos la cerbon. Sed ĉi tiuj homoj, kiuj venas al mia oficejo, opinias, ke ili povas malŝarĝi ĝin per ĝemado kaj pli da ĝemado, kaj finfine ili forpelos siajn demonojn. Tamen ĉi tio ne okazos. La demonoj neniam foriras. La trarompo neniam okazos. (Post paŭzo.) Sed, tio, kion ili ricevas, estas iom da trankviliĝo kaj la falsa opinio, ke ili ja a maniere elkuracigis la mensan malordon. Kaj ili reiras al siaj kutimaj vivoj ekster la terapia ĉambro, kaj ili daŭrigas siajn aktivecojn afable ĝis la venonta semajno, kiam la doloro revenas kaj la pulsado en iliaj koroj pelas ilin al angoro. Kaj mia semajna dozo de falsa espero, kiu inkluzivas bebumadon kaj tro dorlotadon, eŭforiigas ilin denove. Vi vidas do, ke mi donas onan servadon al la socio. Mi malaltigas la mort-procenton, se ĉi tio estas io bona. (Li revenas al la skribotablo kaj rigardas iujn paperojn.) Nu, mi havas hodiaŭ novan pacienton. Li baldaŭ estos ĉi tie. Ni revuu la raporton. (Li legas la paperon.) “Hamleto, Reĝido de Danujo.” (Tre konfuzite li paŭzas.) Kio!? (Li rigardas la paperon denove kaj poste alrigardas la spektantaron.) Mi devas relegi ĉi tion. Nepre estas tajpistina eraro. (Li legas denove.) “Hamleto, Reĝido de Danujo.” (Liaj okuloj larĝiĝas pro malkredo.) Hamleto!! Kio diable okazas? Kio? (Li freneziĝas.) Ni pri pensu. Ni cerbumu pri tio. Ni ellaboru tion sen ekscitiĝemo. Certe ekzistas klarigo. Li venas el la literaturo, ne el la realeco. (Li pripensas longtempe.) Ha! Aĥ! Eble li estas skizofreniulo. Eble li nur estas viro, kiu opinias, ke li estas Hamleto. Memkom preneble, mi estas tiel stulta! Tio estas la evidenta situacio. Kiel mi ne povis kompreni tion? Kiu estas lia problemo? Kio skribiĝis ĉi tie en la papero? (Li denove rigardas la paperon kaj konsternite legas.) “Severa deprimo pro la antaŭnelonga morto de lia patro kaj eta edipa komplekso.” (Li suprenrigardas kaj hezitas.) Ĉi tio ja estas ia lertaĵo. Tio ne estas vera. Mi revas. Mi suferas je halucino. Je Dio, mi estas jam terapiisto tiel longtempe, ke mi frenezegiĝas!! (Li furioze premas la imagitan sonorilon sur la skribotablo.) Sharon! Sharon!

Voĉo de Sharon: Jes?

D-ro Hoffman: Venu ĉi tien – tuj!

Voĉo de Sharon: Kion?

D-ro Hoffman: Mi diris, venu ĉi tien – tuj!

Voĉo de Sharon: Pardonu, sed mi ne povas aŭdi vin bone. La sonorilo rompiĝas kaj via voĉo estas obtuzigita.

D-ro Hoffman: (kriegas en ĝin) Eniru infere ĉi tien nun! Sharon, tridek-kelk-jaraĝa, eniras la ĉambron. Stulta virino, ŝi ĉiam estas fonto de incitiĝo por D-ro Hoffman. (Li furioze turnas sin al ŝi kaj montras al ŝi la paperon. Ŝi poste ridetas.)

Sharon: Jes, D-ro Hoffman?

D-ro Hoffman: Bonvolu klarigi tion al mi? (Li tenas la paperon antaŭ ŝi kaj paŭzas.)

Sharon: Klarigi kion?

D-ro Hoffman: Ĉi tion! (Li daŭrigas teni la paperon antaŭ ŝi. Ŝi naive staras senmove.)

Sharon: Tio estas la pacient-raporto pri via nova paciento.

D-ro Hoffman: Tion mi scias, sed ĉu vi dirus al mi, kio estas skribita en la pacient-raporto?

Sharon: Kion?

D-ro Hoffman: Nur rigardu ĝin.

Sharon: Bone. Ne estu tiel kolera.

D-ro Hoffman: Ho, mi havas multajn kialojn esti kolera.

Sharon: (prenas la paperon kaj legas malrapide) “Hamleto, Reĝido de Danujo.” (ŝi rigardas d-ron Hoffman senmiene.) Nu?

D-ro Hoffman: Ĉu vi ne opinias, ke io estas stranga rilate al tio?

Sharon: Pri kio? Tio estas la nomo de la paciento. “Hamleto”. Kia malordinara nomo. Mi neniam aŭdis tiun nomon antaŭe.

D-ro Hoffman: (fiksrigardas ŝin skeptike) Nu, vi estas la virino, kiu tajpas la pacient-raportojn kaj donas ilin al mi. Mi volas informiĝi precise pri tiu, kiun mi vidos. Ĉu li vere diris, ke lia nomo estas Hamleto, Reĝido de Danujo?

Sharon: Nu, mi ne senpere parolis al la paciento telefone.

D-ro Hoffman: Kiu do planis ĉi tiun kunsidon? Certe temas pri ia ŝerco. Verŝajne iu opinias, ke estus komike sendi Hamleton, la psikologie plej malsimplan individuon de Ŝekspiro, al la oficejo de efektiva terapiisto. Sed, ne estas komike! Estas kruele kaj malnoblige por mi kaj mia profesio.

Sharon: Mankas al mi ia ideo pri kio vi parolas. Mi nur scias, ke viro altelefonis kaj diris, ke lia nevo havas deprimon depost la
morto de sia patro kaj ke li opinias, ke la juna viro tuj bezonas terapion.

D-ro Hoffman: (eĉ pli ŝokita) Ĉu viro telefonis kaj diris, ke la paciento estas ties nevo?

Sharon: Jes.

D-ro Hoffman: Ĉu la viro, kiu telefonis, donis sian nomon?

Sharon: Jes, li diris, ke la nomo estas Klaŭse aŭ Klaŭdo aŭ iel simile. Ĝi ŝajnis esti franca. Oh, kaj ĝi havis “ius”-on aŭ “io”-n ĉe la fino. Aĥ, mi ne povas memori la precizan nomon.

D-ro Hoffman: Ĉu la nomo estis Klaŭdio?

Sharon: Jes, ĝi estis Klaŭdio!

D-ro Hoffman: (al si) Mi ne povas kredi ĉi tion!! (Li turnas sin al ŝi.) Vi estas idiotino! Ĉu vi vere ne komprenas tion, kio okazas ĉi tie?

Sharon: Ne. Ĉu io estas eksterordinara? Ĉu mi alportu al vi tason da kafo por helpi al trankviliĝo?

D-ro Hoffman: Ne. Aŭskultu min, vi malplenkapulino. Estas evidente, ke iu faris al ni neamuzan ŝercon. Li ŝajnigis, ke li estas Klaŭdio de la teatraĵo “Hamleto” de Ŝekspiro. Verŝajne li mem bezonas terapion. Ĉu vi ne komprenas, ke ĉi tio estas petolaĵo?

Sharon: Mi nur faris mian taskon, D-ro Hoffman. Klaŭdio estas nur nomo. Iu povas havi tiun nomon.

D-ro Hoffman: (opinianta, ke la situacio estas komprenita de Sharon) Nu bone. Tiu krizo estas finita. Metu ĉi tiun paperon en la disŝirilon kaj reiru al via laboro. Eble vi relegu la literaturon, kiun vi lernis kiam vi estis en lernejo. Tio helpus vin fari viajn taskojn.

Sharon: Pardonu, D-ro Hoffman. Mi ja informos vin venontfoje, se iu pretendas esti onklo de Hamleto.

D-ro Hoffman: Se vi estus informinta min pri ĉi tio pli frue, ni estus evitintaj ĉi tiun konfuzon. Forlasu ĉi tiun ĉambron. Mi ne povas resti kun vi nun.

Sharon: Jes, D-ro Hoffman. Sed, ĉu mi venigu por vi kafon?

D-ro Hoffman: Ne, mi ne volas ion! Foriru!!

Sharon: Jes, D-ro Hoffman. (Ŝi foriras. D-ro Hoffman estas tre kolera.)

D-ro Hoffman: Kia virino! Kiu povas kredi tion?! Tiu virino neniam informiĝis pri la teatraĵo “Hamleto”! Kaj ŝi havas universitatan diplomon. Je dio!!! (Li eklegas la diversajn dosierojn kiam denove la sonorilo aktiviĝas.)

Voĉo de Sharon: D-ro Hoffman?

D-ro Hoffman: (agitita) Kion vi volas? Mi jam diris al vi ne maltrankviligi min.

Voĉo de Sharon: Via paciento estas ĉi tie.

D-ro Hoffman: (ĉesas la legadon) Kiu? Kiu paciento?

Voĉo de Sharon: Uhh … Sinjoro Hamleto, el Danujo.

D-ro Hoffman: (stariĝas) Kion vi diris?! Aĥ, diable! Mi jam diris al vi, ke ĉi tio estas petolaĵo. Kaj nun la psikopato venas ĉi tien por… (Li kriegas en la sonorilon.) Mi venas renkonti lin. Ne faru ion. Mi mem traktos la aferon. La lumoj nun enfokusigas alian areon de la scenejo. Hamleto, malafabla juna viro, vestita per nigraj, dek ses-jarcentaj, reĝaj vestoj, staras inter sia patrino, Gertrudo, kaj sia onklo, Klaŭdio. Ili estas vestitaj simile. Sharon sidas sur la seĝo kaj laboras sen atenti ilin. D-ro Hoffman aliras la triopon tre hezite.

D-ro Hoffman: Jes? Ĉu mi povas helpi vin?

Klaŭdio: Saluton, mia nomo estas Klaŭdio kaj ĉi tiu estas mia edzino, Gertrudo.

Gertrudo: (skuas la manon de D-ro Hoffman) Estas rave koni vin.

Klaŭdio:
Mi opinias, ke vi povas helpi nin.

D-ro Hoffman: (konsternegita) Ĉu – diable – vi povas unue helpi min per klarigo pri tio, kio okazas ĉi tie?

Klaŭdio:
Pardonu?

D-ro Hoffman: Ĉu vi diris, ke via nomo estas Klaŭdio?

Klaŭdio: Jes.

D-ro Hoffman: Klaŭdio kiu?

Klaŭdio:
Nur Klaŭdio. Mankas al mi dua nomo.

D-ro Hoffman: Kaj kial?

Klaŭdio:
Neniu iam donis al mi duan nomon.

Gertrudo: Ankaŭ ne al mi. Mankas ankaŭ al mi dua nomo.

D-ro Hoffman: Nu, ĉikaze vi ambaŭ nepre bezonas psikiatran ku-racadon.

Klaŭdio: Oh ne, ne ni.

Gertrudo: Ne, ni estas sanaj. Mia filo havas problemon. Pro li ni estas ĉi tie hodiaŭ.

D-ro Hoffman: Ĉi tio estas ofendegaĵo! Ĉu vi ambaŭ estas mal-sanaj? Ĉu vi estas tute perturbitaj?

Klaŭdio:
Kion vi klopodas diri?

D-ro Hoffman: Kion mi klopodas diri? Rigardu vin mem! Vi estas ĉirkaŭparadantaj en ĉi tiuj renesanc-stilaj kostumoj kaj vi asertas, ke vi estas Klaŭdio kaj Gertrudo, kiuj estas protago-nistoj el teatraĵo verkita antaŭ kvarcent jaroj! Ĉu mi kredu tion? Kian trukon vi provas?

Klaŭdio: Mi ne scias, kion vi klopodas diri. Pri mia edzino kaj mi? Pri mia nova edzino kiun mi amas kaj adoras kaj dorlotas abunde.

Gertrudo: Oh, mia kara Klaŭdio, mi ne povas esprimi mian amegon por vi! Ĝi estas senlima kaj mirinda!

Klaŭdio: Ho, mi ne povas reteni min! Venu, rapide kisu min! (Ili kisas unu la alian pasie. D-ro Hoffman furioziĝas kaj apartigas ilin.)

D-ro Hoffman: Hmm, tio sufiĉas!! Mi ne scias, kiuj vi diable estas, sed vi tuj foriros el mia oficejo kaj se vi ne foriros, mi telefonos al la policanoj.

Klaŭdio: Ĉu vi telefonos al la policanoj? Kiaj policanoj? Mi ne komprenas, pri kio vi parolas.

Gertrudo: Ni venis ĉi tien por serĉi helpon, Doktoro, ne esti forordonitaj kvazaŭ ni estus kamparanoj.

Klaŭdio: Ĉu vi bonvole povas helpi nian filon?

Hamleto: (amarvoĉe) Mi ne estas via filo! Ne diru, ke mi estas via filo! Mi neniam povus esti via filo. Ne-ni-am!

Klaŭdio: Ĉu vi vidas ĉi tion, Doktoro? Rimarku, kiom li estas malafabla. Kial li devas paroli tiel? Al sia propra onklo!

D-ro Hoffman: (ne scias kion diri)Nu, bonvolu foriri. Mi ne volas, ke vi homoj estu ĉi tie kaj ĝenu mian klientaron. Iru em-buski alian homon per viaj petolaĵoj. Mi havas efektivajn pacientojn, kiujn mi devas kuraci.

Gertrudo:(ekprenas la doktoron ĉagrene) Sed nia filo havas psi-kan bezonon. Eble li mortigos sin mem!

D-ro Hoffman: Vi ne estas reala! Vi ŝajnas esti fikcia individuo!

Gertrudo: Mi ne estas fikcia! Mi estas Gertrudo, la Reĝino de Danujo. Tiu estas Klaŭdio, la Reĝo de Danujo. Kaj ĉi tiu estas nia filo, Hamleto. Li estas tre melankolia lastatempe. Mi ne scias la kialon kaj mi bezonas vian helpon por determini la kaŭzon de lia malĝojiĝo por ke ni fine povos vivi feliĉe kiel familio.

Hamleto: Je Jesuo, patrino, ĉu vi estas tiel senindika, ke vi ne scias la kaŭzon, kial mi sentas min malfeliĉa. Ĉu vi ne opinias, ke eble la kaŭzo estas la morto de mia patro kaj la posta edziniĝo de mia patrino al mia onklo?! Ĉu vi ne opinias, ke eble tio povus esti katalizilo al ĉio? Huh? Vi malmorala putino!! Kia virino? Ĉu tio estas ia ludo por vi? Vi nur saltas de unu edzo al alia edzo.

Klaŭdio: Juna viro, vi montru respekton al via patrino kaj ne parolu pri ŝi tiamaniere.

Hamleto: Ne diru al mi, kion mi faru. Vi ne estas mia patro. Mankas al vi la rajto dikti al mi ion, vi ŝlima bastardo.

Klaŭdio:
Mi estas via patro nun; ne per sango, sed per titolo kaj spirito kaj vi montru la ĝustan respekton, kiun mi meritas. Ĉu vi komprenas?

Hamleto: Mi komprenas, ke vi estas mensoganta kreteno.

D-ro Hoffman: Haltigu ĉi tion! Vi ĉiuj estu en psikiatria malsanulejo. Mi diros ĉi tion denove: vi ĉiuj ne estas la fikciaj ŝekspiraj individuoj de Klaŭdio, Gertrudo, kaj Hamleto. Kiuj vi estas? Mi ne scias. Verŝajne vi estas iuj malsukcesintaj geaktoroj, kies cerboj ekrompiĝis, kaj ne povas forlasi viajn rolojn. Aŭ vi estas nur frenezuloj. Sed, mi ne konsentas kuraci vin. Foriru do el mia oficejo! (Longa paŭzo)

Gertrudo: Ni foriros, doktoro.

D-ro Hoffman: Bone!

Gertrudo:
Sed kondiĉe ke…

D-ro Hoffman: Ke kio?

Gertrudo: Ke vi kuracu mian filon.

(D-ro Hoffman, Klaŭdio, Gertrudo kaj Hamleto staras senmove.)

(Post duonminuto D-ro Hoffman nervoze turnas sin al la spektantaro.)

D-ro Hoffman: Mi ne scias, kion mi faru! Kiel oni traktas ĉi tian situacion? Kiel oni anticipas ĉi tian situacion? Mankas al mi ideo pri la venonta ago… Ha, ha, mi vivas en la moderna mondo kaj ĉi tiuj homoj ne vivas en la moderna mondo. Mi pruvos ĉi tion al ili. (Li turnas sin al la triopo.) Pardonu min, Sinjoro Klaŭdio?

Klaŭdio:
Jes?

D-ro Hoffman: Dum kiu jaro vi naskiĝis?

Klaŭdio:
Mil kvarcent sesdek kvara.

D-ro Hoffman: Hmm. Kaj kiu jaro estas nun?

Klaŭdio: Mil kvincent naŭa.

D-ro Hoffman: Hmm-mmm. Kaj ĉu vi legis ĵurnalon lastatempe? Aŭ ĉu vi spektis CNN-on lastatempe?

Klaŭdio: Mi ne scias, kion vi volas diri per ĉi tio. Se vi demandas, kiamaniere mi ricevadas la novaĵojn, mesaĝisto raportas ilin al mi ĉiutage.

D-ro Hoffman: Bone. Kaj permesu, ke mi starigas al vi alian demandon. Ĉu vi iam informiĝis pri viro, kiu nomiĝis Sigmund Freud?

Klaŭdio: Ne, Doktoro. Kiu estas ĉi tiu Freud, pri kiu vi parolas? Ĉu li estas unu de la germanaj visigotaj barbaroj? Lia nomo estas tia.

D-ro Hoffman: Sigmund Freud estas la viro, kiu kreis la profesion, en kiu mi laboras kaj ĉi tiu profesio donis al mia vivo, kaj donas al mi nun, novajn nivelojn de konfuzo kaj maltrankviliĝo.

Klaŭdio: Hmm. Mi bedaŭras aŭdi tion. Mi konas konfuzon kaj maltrankviliĝon ĉar mi estas reĝo de lando.

Hamleto: (malice) Jes, la mallaŭleĝa, malmeritplena reganta monarko.

Gertrudo:
Hamleto, ĉesigu tion.

D-ro Hoffman: Kie vi kaj via edzino loĝas, Sinjoro Klaŭdio?

Klaŭdio: Nia loĝejo estas Kastelo Elsinore.

D-ro Hoffman: Ĉu Kastelo Elsinore? Ĉu tio estas sur bulvardo Hollywood?

Klaŭdio: Ne, ĝi estas en Danujo.

D-ro Hoffman: Nu, bone. (Li turnas sin al Gertrudo.) Sinjorino Gertrudo, ĉu eble mi rajtas demandi al vi ion?

Gertrudo: Jes?

D-ro Hoffman: Ĉu vi edziniĝis jam antaŭe aŭ ĉu Klaŭdio estas via unua eniro en la krabroneston?

Gertrudo:
Jes. Mi volas diri, ke mi estis edziniĝinta jam antaŭe. Ankaŭ jam antaŭe mi estis atakita per plena nesto da krabroj.

D-ro Hoffman: Kaj kiu estis via antaŭa edzo?

Hamleto: Viro, kiu estu ŝia nuna edzo.

Klaŭdio:
Tio sufiĉas!

D-ro Hoffman: Ne interrompu, juna viro.

Gertrudo: Mia unua edzo estis la antaŭa Reĝo de Danujo, Hamleto la Plimaljuna.

D-ro Hoffman: Mi vidas.

Klaŭdio: Vi vidas kion?

D-ro Hoffman: Huh?

Klaŭdio: Vi diris “Mi vidas”. Kion vi volas esprimi per ĉi tio? Ĉu io estas ĉi tie, kion oni povas vidi?

D-ro Hoffman: Mi uzas tiun esprimon pro terapeŭtika kutimo.

Klaŭdio: Ah, nu eble vi pligrandigu vian vortprovizon. Gravas esti klera.

D-ro Hoffman: (respondas arogante.)Efektive mi havas diplomon pri psikiatrio de la Universitato de Vieno. Tio estas tre impona, ĉu ne?

Klaŭdio: Tio estas nur meznivela. Mi estas suverena estro de lando. Mi batalis kontraŭ la svedoj, la norvegoj, la francoj kaj la nederlandanoj. Kaj ĉiu el ili estas fia grupo. Ĉi tio estas pli impona.

D-ro Hoffman: (turnis sin al Gertrudo) Mi petas, ke ni ne forlasu la temon. Mi volas scii ion pri via unua edzo.

Hamleto: (kriegas) Li estis nobla, glora viro! Li estis rava, brava, kuraĝa kaj brila. Kaj ĉi tiu serpento ĉi tie… (Li montras per fingro al Klaŭdio.) Ĉi tiu hundaĉo kaj sencerba fiulo ŝtelis lian edzinon kaj lian reĝlandon. (Li turnas sin al sia patrino.) Panjo, kiel vi povas!? Kiel vi povas dormi apud ĉi tiu fiviraĉo? Ĉi tio estas kontraŭnatura!

Gertrudo:
Hamleto, kiam vi estos pli maljuna vi komprenos ĉi tiujn aferojn.

Klaŭdio:
La konfuzo de la junularo neniam estas facila, mia filo.

Hamleto: (kriegas) Mi ne estas via filo!!!

D-ro Hoffman: (preskaŭ hipnotigita) Kara Dio! Vi homoj ja estas la individuoj! Kaj vi estas ja ĉi tie en mia oficejo! Ĉi tio ne povas esti vera… Ĉi tio estas mallogika… Ĉi tio estas vigliganta! Mi volas, ke vi ĉiuj venu nun al mia terapeŭta ĉambro. Bonvolu veni. (Li premas la sonorilon kiel maniulo.) Sharon, mi volas ke vi eliminu miajn aliajn rendevuojn de hodiaŭ.

Voĉo de Sharon: Ĉu mi diru kial?

D-ro Hoffman: Nur faru tion. Mi ne povas pripensi vian demandon nun.

Voĉo de Sharon: Bone.

D-ro Hoffman:(turnas sin al la triopo) Se vi homoj vere estas Hamleto, Gertrudo kaj Klaŭdio, do mia revo kiel terapiisto ja estas efektivigita. Se vi (li montras per fingro al Hamleto) estas “la” Hamleto, la plej komplika, fascina individuo en la tuta literaturo, kaj vi estas mia psikiatria paciento, mi estos la plej renoma psikiatro en la tutmonda historio!

Hamleto: Ĉu mi estas fakte tiel komplika? Eble mi ne havis sufiĉajn koitojn. Eble tio estas la kialo, ke mi estas ankoraŭ tiel anus-faza.

D-ro Hoffman: Vi ne komprenas! Vi tri okupos mian tutan tempon! Kiaj pli bonaj pacientoj estas por psikiatro ol Ŝekspiro. Mi volas diri, la individuoj de Ŝekspiro. Ĉi tio devas signifi ion. Ĉi tio devas esti signalo, ke mia vivo kaj mia laboro estas utilega, eĉ esenca por la mondo. Mi ne estas negravulo. Vi tri venis ĉi tien por provizi al mi celon kaj intencon, por doni al mi energion.

Klaŭdio: Vi estas tre egoisma. Terapiistoj ne estu egoismaj, ĉu?

D-ro Hoffman: Nu, mi aŭskultas la problemojn de aliaj homoj ĉiutage. Mi meritas pensi pri mi mem iufoje. Sed sufiĉas pri mi kaj miaj problemoj. Ni nun parolu pri vi. Ĉu ni planu kutimajn rendevuojn por la juna Hamleto?

Gertrudo:
Oh, tio estus rava!

Klaŭdio:
Jes, tio antaŭmalhelpus multajn kapdolorojn.

D-ro Hoffman: Kion vi opinias, juna viro?

Hamleto: (per malafabla, monotona voĉo) Bone. Mi faros kun vi ian tutan sesion. Mankas al mi aliaj aferoj por fari kun mia tempo. Ĉio, kion mi faris dum mia tuta vivo, estas senutila ĉiukaze.

D-ro Hoffman: (Li parolas al Klaŭdio.) Bonege! Ĉiun lundon je la tria, do, Hamleto venos ĉi tien por unu horo. Kaj unufoje po monato mi volas, ke vi kaj via edzino akompanu lin por ke vi povu vidi lian progreson, se li fakte faros iun progreson.

Hamleto: Kiun progreson? Nenio en la vivo faras progreson. Ĉio nur malkreskas ĝis kadukiĝo kaj morto.

D-ro Hoffman: Nu, tio estas temo, pri kiu eble ni diskutos dum la terapiaj kunsidoj. Preparu vin, juna viro. Mi malŝlosos vian cerbon per intriga maniero. Mi suspektas, ke neniu iam faris al vi tion, kion mi faros al vi.

Hamleto: Mi estas flatata scii, ke mia cerbo estos malŝlosata. Ordinare ĝi pleniĝas per absurdaĵoj.

D-ro Hoffman: Mi ankaŭ preskribos por vi prozakon, se vi kon-sentas.

Klaŭdio: Ĉu prozakon?

Gertrudo: Kio en la mondo estas prozako?

D-ro Hoffman: Oh, nu, ĝi estas medikamento, kiu mildigos la deprimon de Hamleto.

Hamleto: Nenio povas mildigi min, ne eĉ hundido.

D-ro Hoffman: Jes, tio estas alia afero, pri kiu ni diskutos dum la terapiaj kunsidoj.

Klaŭdio: Sed ĉu vi opinias vere, ke Hamleto bezonas medika-menton?

Gertrudo: Jes, ĉu la parol-terapio ne sufiĉas? Ni ne volas, ke lia nervsistemo estu malordigita.

D-ro Hoffman: Oh, prozako neniel afekcias la nervsistemon, almenaŭ ne negative.

Klaŭdio: Nu, ni ne volas, ke li perdos sian kapablon pensi pro-funde. Li estos reĝo de Danujo, vi scias.

Hamleto: Kiel ĉarme, ke vi rememorigas min pri tio, Onklo.

Gertrudo:
Hamleto, li estas nun via patro; ne alparolu lin kiel Onklon!

Hamleto: Ho, mi kapitulacas. (Li rigardas malsupren.)

D-ro Hoffman: Ĉu ni do havas interkonsenton?

Klaŭdio:
Jes.

Gertrudo:
Estas evidente. (Ili manpremas kun la doktoro kaj poste leviĝas.)

D-ro Hoffman: Ni komencu lundon je la tria.

Gertrudo:
Ĉu mia edzo kaj mi povos observi la unuan sesion?

D-ro Hoffman: Ne, ne la unuan sesion. Hamleto kaj mi bezonos tempon por ekkoni unu la alian. Ni volos formi intiman ligilon. Tio komfortigos la terapion. Ĉu vi komprenas?

Klaŭdio: Ĉu intiman ligilon?

D-ro Hoffman: Jes, ni formos intiman, emocian ligilon.

Klaŭdio: Hmm… Mi vidas. Nu, bone, vi estas la profesiulo.

D-ro Hoffman: Jes. Kaj mi opinias, ke mi scias tion, kion mi faru.

Klaŭdio:
Kaj mia edzino kaj mi same opinias. Ni fidos vin, Doktoro. Ni esperas, ke vi povos forigi la turmenton, kiu tiom afekcias lin.

D-ro Hoffman: Mi penos per mia tuta kapablo.

Gertrudo:
Dankon, dankon, Doktoro. Vi ne scias, kiel trankviligita mi nun estas. Kiam mi memoras kiel dolĉa Haĉjo estis tiam, kiam li estis malgranda knabo, kiel milda, kiel adorinda! Nun li aspektas kvazaŭ li havas la diablon interne de si. Mi volas havi mian Haĉjon denove.

Hamleto: Mi neniam plu estos tia, patrino. Vi devas akcepti tion.

D-ro Hoffman: (al Klaŭdio kaj Gertrudo) Ne atentu lin. Vi ambaŭ reiru al la kastelo kaj mi restos ĉi tie kun Hamleto.

Gertrudo:
(preskaŭ ploras) Adiaŭ, filo. Mi esperas, ke ĉi tio helpos vin.

Klaŭdio: Jes, Hamleto, resaniĝu rapide. Vi havos multajn taskojn en la estonteco kaj bezonas akran menson kaj fortan spiriton por tio. Adiaŭ, Doktoro.

(Klaŭdio kaj Gertrudo eliras. Hamleto kaj D-ro Hoffman estas solaj. Post paŭzo Hamleto parolas kviete.)

Hamleto: Mi ne estu ĉi tie. Ĉi tio estas ridinda.

D-ro Hoffman: Kio estas ridinda?

Hamleto: La tuto. Ĉi tiu ideo pri terapio. Mi estas normala.

D-ro Hoffman: Laŭ via dosiero vi ne estas normala.

Hamleto: Nu, kial tio estas grava al vi? Ĉu vi vere okupiĝas pri mi?

D-ro Hoffman: Memkompreneble jes. Mi estas nun via kuracisto. Tio estas mia laboro.

Hamleto: Ah, ha! Ĉu mi ne komprenas? Tio estas via filaboro! Se neniu donus al vi monaĉon kontraŭ ĉi tio, vi komplete forrigardus for de mi kaj dirus ke mi malaperu.

D-ro Hoffman: Tio ne estas vero, Hamleto. Mi profunde volas, ke vi estu feliĉa. Havi puran kaj nedistorditan psikon estas unu el la plej esencaj aferoj por vivi feliĉan vivon.

Hamleto: Ĉu vere?

D-ro Hoffman: Jes, ja jes.

Hamleto: Hmmm. (Paŭzo)

D-ro Hoffman: Nu, ni komencu kun vi. Diru al mi iom pri via vivo.

Hamleto: Kion vi volas scii?

D-ro Hoffman: Mi volas havi multe da informoj. Se ni iros en profundan terapion, mi bezonos scii preskaŭ ĉiun aspekton de via vivo. Kaj vi devas scii, ke ĉi tio ne estos facila. Ĉi tio estos embarasema kaj doloriga, sed ni devas antaŭeniri. Ĉu vi komprenas?

Hamleto: Mi komprenas, ke ĉi tio estas aĉa arlekenaĵo. Sed, mi supozas, ke mi kunlaboros.

D-ro Hoffman: Tio estas pli bona respondo ol “ne”. Nu, pafu.

Hamleto: Ĉu “pafu”? Kion vi volas diri per tio?

D-ro Hoffman: Komencu.

Hamleto: Oh, mi opiniis, ke vi volas, ke mi pafu vin. Mi ne havas kanonon kun mi.

D-ro Hoffman: Mi petas, ke vi ne penu esti komika nun. Tio ne helpos la situacion. Ĉi tiuj sesioj estas tre seriozaj. Se vi penas esti komika, mi ne povos helpi vin.

Hamleto: Tio ne ŝanĝos ion. Vi ne helpos min iel.

D-ro Hoffman: (konsideras ĉi tion) Bone, ni esploru tiun ideon. Kiel vi scias, ke mi ne helpos vin iel? Kial vi supozas tion?

Hamleto: Pro via aspekto! Vi estas pretekstema, narcisisma pseŭdo-intelektulo, kiu opinias ke li havas eksternaturan talenton por terapio, sed vi estas nur alia malgajnanto kiel la ceteraj homoj, kiel mi.

D-ro Hoffman: Ĉu vere? Kaj kiel vi akiris ĉi tiun analizon pri mi?

Hamleto: Ĝi estas evidenta. Via parolmaniero, via vestmaniero, ktp. Vi estas unu de tiuj viroj, kiuj bezonas rememorigi sin konstante pri sia intelekta supereco kompare kun la aliaj, “pli malnoblaj” viroj en ĉi tiu mondo. Vi faras ĉi tion per legado kaj verkado, per la uzado de monduma vortprovizo, kaj per la portado de klasafektula sinteno, kiu diras: “Mi estas brila kaj vi estas malforta.” Efektive, tamen, vi estas nur soleca ŝelo de viro, kiu serĉas senespere realan kontakton al homa patoso, kaj vi opinias, ke vi estas enkaptita per la pozicio, kiun vi kreis por vi en ĉi tiu mondo.

D-ro Hoffman: (ekekscitiĝas) Ohhhhh… Ohhhhhh… Ĉu vi opinias, ke vi estas juna geniulo? Vi arogas al vi scii ĉion pri mi ĉar vi estas en mia oficejo kvin minutojn?

Hamleto: Mi scias sufiĉe. Mi scias, ke vi estas tiel tordiĝinta kiel viaj pacientoj, kiel la tuta mondo.

D-ro Hoffman: Ĉu tio estas kiel vi spektas la mondon, kvazaŭ ĝi estas plena je tordiĝintaj psikozuloj?

Hamleto: Ĉiu spektu ĝin tiel, ĉu ne?

D-ro Hoffman: Ne! Oni ĉiam havu pozitivan perspektivon! Ĉar se oni ne havas tion, kio estas la celo de vivo? Se vi supozas, ke ĉiu estas freneza kaj ne valoras vian atenton, vi estos tre soleca kaj tre malgaja. Ĉu ĉi tia estas la vivo, kiun vi volas por vi? Ĉu ĉi tio vere estas kion vi deziras?

Hamleto: Mi deziras, ke vi ĉesigu la bombardadon per idiotaj demandoj.

D-ro Hoffman: (iras al Hamleto kaj ekprenas lian kolumon) Fiatentu, diable! Vi estas sub mia zorgo nun. Mia tasko estas esplori vian menson por ke vi povu atingi sanan mensstaton per psikanalizo. Se vi ne konsentas kunlabori laŭ matura, plenaĝa
maniero, vi diable forlasu mian oficejon kaj neniam revenu! Iru por vivu vian mizeran vivon kie vi opinias, ke vi estas super la intelekto kaj mensa sano de la aliaj homoj en la mondo. Mi ne havas tempon por via mensludoj kaj via rezisto.

Hamleto: (iom timigata) Mi ne ludis mensludojn kun vi. Mi estas kunlaboranta.

D-ro Hoffman: Vi ne estas kunlaboranta! Vi donas al mi pli da kapdoloroj ol mia helpantino!! (Li rigardas intense en lian vizaĝon.) Nu, ĉu vi kunlaboros kun mi? Aŭ ĉu ni havos senfinan ludon de parolaj dueloj? Respondu al mi!!

Hamleto: Se vi formovos vian vizaĝon for de mia vizaĝo, mi faros ĉion ajn, kion vi volas.

D-ro Hoffman: Bone. (Li sidiĝas trankvile.) Mi ĝojas, ke vi decidis tion. Nun, ĉu vi respondos mian demandon? Ĉu vi informos al mi pri vi?

Hamleto: Nu, bone. (Paŭzo)

D-ro Hoffman: Mi atendas.

Hamleto: Mi bezonas minuton por pripensi tion. La demando estas tre komplika.

D-ro Hoffman: Kial la parolado pri vi mem estas komplika? Tio estu malkomplika.

Hamleto: Nu, al mi tio ne estas malkomplika. Fakte, informu min pri mi.

D-ro Hoffman: Kiel mi povus paroli pri vi? Mi ne konas vin.

Hamleto: Kompreneble, vi konas min.

D-ro Hoffman: Kiel?

Hamleto: Vi jam legis pri mi ofte en viaj libroj pri terapio, ĉu ne? Mi estas certa, ke vi scias ĉion pri mia vivo.

D-ro Hoffman: Hmmm… Tio estas stranga aserto… Vi scias, ke vi vidiĝas en libroj?!

Hamleto: Nepre jes. Mi ne estas sensciulo kiel mia patrino kaj onklo. Kaj mi ankaŭ scias, ke mi ekzistas en du dimensioj: la beletra kaj la reala.

D-ro Hoffman: Ahhh… Ĉi tio estas eksterordinara! Vi scias do, ke vi estas fikcia individuo.

Hamleto: Jes, mi scias tion kaj tio estas parto de la problemo. Mi scias kiu estas mia sorto. Mi scias kiel la historio finiĝas.

D-ro Hoffman: (singarde) Kiu historio?

Hamleto: Mia historio, mia tragedio. Sed mi devas sekvi ĝin.

D-ro Hoffman: Kial? Kial vi devas sekvi ĝin?

Hamleto: Ĉar la publiko postulas ĉi tion.

D-ro Hoffman: Hmmm…. Kial do vi venas al la dua dimensio? Kial vi estas ĉi tie?

Hamleto: Mi bezonas moviĝi inter la du dimensioj por konstante memori la dualismon de la homaro. Ne ekzistas pli bona metodo ol tiu.

D-ro Hoffman: (metas la manojn sur la kapon)Pardonu, sed ĉi tio estas tute mens-skuanta. Kiel vi povas konscii pri via loko en la mondliteraturo? Mi ne komprenas. Mi trafis mensan barieron.

Hamleto: Ankaŭ mi ne komprenas ĝin. Ĝi perpleksigas min kiel ĝi perpleksigas vin.

D-ro Hoffman: Nu, bone. Mi diros tion, kion mi faros. Kiajn ajn psikologiajn problemojn vi havas pro via dualisma rolo kiel homo kaj literatura individuo ne gravas al mi. Mi kuracos vin kiel mi kuracas ajnan pacienton, ĉar mi opinias, ke vi estas aflik-tita per la samaj homaj problemoj kiel aliaj homoj. Ĉi tio estos eksperimento. Se miaj taktikoj efikos sur vin, eble ni povos male-bligi vian tragedion.

Hamleto: Ĉu malebligi mian tragedion? Ĉu vi volas diri, ŝanĝi la finiĝon?

D-ro Hoffman: Jes! Precize! Eble mi povos ŝanĝi vian sorton, Hamleto.

Hamleto: Vi ne povos fari tion. Mia sorto estas neevitebla. Ĉu vi neniam legis iujn klasikajn grekajn teatraĵojn? Ĉio estas skribita en la steloj.

D-ro Hoffman: Mi legis nur la verkon “La Trilogio de Edipo”. Mi ne estas klera pri la greka literaturo.

Hamleto: Ja vi legu ĉi tian verkaron! Ĝi estas tre ilumina. Ĝi montras, ke malgraŭ la tempopaso, la homaro kaj la homa psikologio neniam ŝanĝiĝas. Viroj batalis kontraŭ aliaj viroj por akiri virinojn kaj regnojn antaŭ du mil jaroj kaj ankoraŭ ili faras tion hodiaŭ.

D-ro Hoffman: Kaj ĉu tio rezultigas krizon de malĝojo en vi?

Hamleto: Nu, jes. Se ni neniam ŝanĝiĝos kiel homoj, kial ni daŭru? Ĉu ni ne estas en senfina ciklo de ripetada sensencaĵo? De unu generacio post la alia? Ĉi tio deprimas min!

D-ro Hoffman: Aha!!! Vi do konfesas vian deprimon, finfine.

Hamleto: Tio ne estis konfeso pri deprimo. Tio estis konfeso pri nepersista mensstato, kiun mi havas nun.
D-ro Hoffman: Jen pli da trompparolo, Hamleto. Konfesu, ke vi suferas pro deprimo. Vi ne hontu pri ĉi tio. Vi akceptu ĝin. Multaj homoj suferas pro ĝi.

Hamleto: Ĉu jes? Kaj kiel vi scias tion?

D-ro Hoffman: Mi estas rajtigita terapiisto; mi ja vidis multajn kazojn de ĝi.

Hamleto: Sed ĉu ili reale estis deprimitaj? Aŭ ĉu ili inventis fan-taziojn pri deprimo por plenigi la malplenojn en siaj vantaj vivoj?

D-ro Hoffman: Mi ne scias, eble ambaŭ.

Hamleto: Kaj kiaj estas ĉi tiuj homoj, kiujn vi kuracas?

D-ro Hoffman: Nu, ili estas kutimaj pacientoj. Vi certe scias la specon.

Hamleto: Ne, mi ne scias. Mi loĝas en Danujo dum la dek-sesa jarcento. Ĉi tio estas Usono dum la dudek-unua jarcento.

D-ro Hoffman: Hmmm…. Vi pravas. Mi devas pripensi iom. Hmmm…. Mi havas larĝan paletron da psikozuloj. Ne estas facile enfokusiĝi al specifa speco.

Hamleto: Bonvolu peni.

D-ro Hoffman: Bone…. Mi havas alkoholulojn, tedajn dom-mastrinojn, seks-maniulojn, viktimojn de impotenteco, mal-sekurajn dekkelkjarulojn, streĉitajn poŝtoficejulojn, antaŭajn morfino-maniulojn, ktp. Estas multaj problemuloj, Hamleto. Kaj ili ĉiuj ekscitas min. Mi havas radon kun iliaj nomoj sur ĝi kaj ĉiun tagon mi rulas ĝin por vidi tiujn, kiuj envenos por la sesioj. Estas ekscite scii se mi havos ekzemple alkoholulon aŭ seks-maniulinon.

Hamleto: Vi do ricevis plezuron kuraci seks-maniulinojn, ĉu ne?

D-ro Hoffman: Kion vi volas diri per tia komento?

Hamleto: Vi ja scias tion, kion mi sugestas. Ĉu seks-manio havas ian specialan signifon al vi?

D-ro Hoffman: Ĝi estas mensa malsano kiel la aliaj mensaj malsanoj.

Hamleto: Ĉu ĝi ne estas natura, homa instinkto? Eble ĝi ne estas malsano.

D-ro Hoffman: Ĉu natura?

Hamleto: Memkompreneble ĝi estas natura! La bezono por tre oftaj amorvekaj agadoj ne estu vidita kiel malsano.

D-ro Hoffman: Estas malsano, kiam la paciento masturbas sin meznombre po dudekkvinfoje en tago. Kaj kelkfoje en la oficejo.

Hamleto: Kio? Ĉu vere? Ĉu en la oficejo? Tio estas terura!

D-ro Hoffman: Tio estas mia profesio. Ĉi tion mi vidas ĉiutage.

Hamleto: Nu, krom ĉi tiu negativa flank-aspekto, kio estas tiel malbona pri seks-manio?

D-ro Hoffman: Ĉu estas necese, ke ni diskutu ĉi tion nun? La celo de ĉi tiu sesio estas helpi vin, helpi viajn problemojn.

Hamleto: Nu, eble mi suferas je seks-manio. Eble mi ne povas havi sufiĉe de ĝi. Eble mi ne amoras sufiĉe.

D-ro Hoffman: Hmmm…. Ĉu vi havas…

Hamleto: Ĉu mi havas kion?

D-ro Hoffman: Ĉu vi havas amorantinon?

Hamleto: Ne, tio ne estas ebla. Mi malamas virinojn. Mi malamegas virinojn. Fakte, mi tre malamegas ilin.

D-ro Hoffman: Ahhh…. Ĉi tio estas interesa. Vi tre malamegas virinojn. Kial?

Hamleto: Kial? Mi diros al vi la kialon. Unue, ili ĉiuj estas aerkapulinoj. Ia ajn inteligenta viro interkonsentus pri tio.

D-ro Hoffman: Ĉu aerkapulinoj?

Hamleto: Jes! Ili ĉiuj priparolas nur pri siaj aspektaĉoj. Vi scias: pri la hararo, pri la ŝminko, pri la ŝuoj, k.t.p. Neniu el ili eĉ havas profundan penson en la kapo. Ilia sola celo estas enkapti viron por edziniĝo. Ili uzas siajn mamojn kiel ilojn.

D-ro Hoffman: Ĉu vi konsideras, ke ĉiuj virinoj estas tiaj? Ke ili uzas siajn virinajn korpopartojn por akiri kion ili volas?

Hamleto: Definitive. Ĉi tio estas natura. Al la malbelulinoj mankas ia ŝanco. Pro ĉi tio oni forsendas ilin al monaĥinejoj. Neniu viro volas tuŝi monaĥinon, speciale malbelegan monaĥinon.

D-ro Hoffman: Ohh… Mi komprenas. Vi ŝajnas esti tre sagaca.
Hamleto, mi volas demandi –

Hamleto: Jes?

D-ro Hoffman: Ĉu vi ne opinias, ke ĉi tiu konvinko estas iomete absurda?

Hamleto: Kial ĝi estas absurda? Ĝi ne estas pli absurda ol ĉiuj aliaj kredoj pri vivo.

D-ro Hoffman: Vi diras nun, ke ĉiuj kredoj pri la vivo estas absurdaj? Ne nur viaj kredoj pri virinoj?

Hamleto: La tuto pri la vivo estas absurda. La ekzistencialistoj pravis. Homoj, kiuj ne scias ke la vivo estas absurda kaj havas feliĉajn pensojn, simple ne estas inteligentaj. Kaj iafoje mi envias ilin.

D-ro Hoffman: Vi envias malinteligentajn homojn?

Hamleto: Kiu ne farus? Mankas al ili turmentaj pensoj, kiuj konstante premas en la cerbon. Ĉio, kion ili bezonas, estas plaĉa manĝo kaj agrabla amoro. Kun ĉi tio ili havas kontentigon. Oh, se mia vivo povus esti tiel simpla!

D-ro Hoffman: Kial ĝi ne povus esti tiel simpla?

Hamleto: Nu, nu, nu… Nu, ĉar ĝi ne povas esti!

D-ro Hoffman: Kial ne? Kial vi ne povas akcepti la vivon kia ĝi estas? Kial vi ne povas ĝui ĝin? Kio malebligas tion?

Hamleto: Mi… Mi scias, ke ni ĉiuj mortos en la estonteco. Ni ĉiuj estas peonoj en la kruela ŝerco de la  universo. Ne estas pozitiva flanko kaj ne estas finiĝo. Kaj mi ne povas ĝui la vivon blinde ĉar ĉi tiaj pensoj ĉiam konsumas mian cerbon.

D-ro Hoffman: Sed kial ili estas tie?

Hamleto: (nun kolera) Mi ne scias! Mi ne scias kial ili estas tie! Mi opiniis, ke tio estas via tasko. Vi trovu tion, kio estas misa pri mi.

D-ro Hoffman: Sed parto de la kuracado estas, ke vi mem devas malkovri la kialon. Mi povas gvidi vin, sed vi devas eltrovi ĝin.

Hamleto: Ehh… Ehh… Tiukaze, al fidiablo kun la kuracado! Mi ne bezonas vian kuracadon ĉar ĝi estas tute senutila! Rigardu. Mi havas problemojn. Mi venas al terapiisto. Kaj li petas, ke mi mem solvu la problemojn. Kia ridinda sistemo, ĉu ne?

D-ro Hoffman: (penas esti trankvila) Oni nomas ĝin “mem-konscieco”. Ĝi estas efika ĉar ĝi informas la pacienton, ke tiu venkis la konfliktojn volonte kaj tute per sia mensa forto. Vi aprecos ĝin estonte.

Hamleto: Ho, ho… Mi deziras, ke la estonteco venus nun. Mi ne povas elteni vivi en la nuntempo.

D-ro Hoffman: (ekkriegas) Ankaŭ ne aliaj homoj! Kion ni do faru? Ĉu ni plorsingultu kiel infanoj? Ĉu ni restu hejme kaj lamentu pri la malŝpara karaktero de la vivo, pri kiel ni estas kondamnitaj al tragika sorto? Ĉu ni maltrafu la plezurojn en nia mondo? Mi ne komprenas vin. Se nia tempo en nia mondo estas tiel mallongdaŭra kaj plej kara, kial ni ĉiam pensu pri la trage-dia karaktero de ĝi? Kial ni ne ĝuu ĝin? Vi estas ankoraŭ juna, vi estas inteligenta, vi havas multajn pozitivajn atributojn por doni al la mondo. Detenu vin for de la fiksado pri via privata malfeliĉo kaj ĉirkaŭprenu la ĝojojn de la bela vivo kiam ili estas ĉi tie.

Hamleto: Ne kriegu ordonojn al mi. Tia konduto ne troviĝu en terapeŭta sesio!

D-ro Hoffman: Nun, Hamleto, mi forlasas mian kutimajn tekni-kojn ĉar mi ne scias kiel atingi vin. Kiam ni trafas temon, kiun vi ne ŝatas, vi ofendiĝas kaj paŭtas. Diru al mi, do, tion, kion mi devas fari por malfermi vian menson, por malfermi vian animon?

Hamleto: Vi demandas al mi tro malsimplajn demandojn. Ĉi tio timigas min. Kiel mi reagu?

D-ro Hoffman: Mi ne volas, ke vi timiĝu. Mi volas, ke vi traktu min kiel amikon. Per ĉi tiu metodo ni faros trarompon.

Hamleto: Nia konversacio frenezigas nin.

D-ro Hoffman: Mi ne estas tiu, kiu estas freneza ĉi tie.

Hamleto: Mia terapiisto estas nomanta min freneza!?

D-ro Hoffman: Kial mi ne faru tion? Vi ja estas! Estas evidente. (Paŭzo. Ili ambaŭ havas senesperan frustrosenton.) Rigardu, mi scias vian opinion, ke mi ne komprenas vin. Sed, mi ja kom-prenas vin. Mi komprenas tian homon, kia vi estas kaj tion, kion vi pripensas. Kaj vi devas fidi al mi. Se vi farus tion, mi kondukos vin al mensaj lokoj, kie vi povus iri sen mi. Ĉu vi fidus al mi?

Hamleto: (per raŭka voĉo) Bone. Mi kunlaboros. Demandu al mi ion ajn, kion vi volas scii.

D-ro Hoffman: Ĉu vi estas certa? Ĉu vi ne protestos?

Hamleto: Mi ne protestos. Mi petas, ĉesigu la plorplendadon.

D-ro Hoffman: Nu… Bone. Ni ekprogresas.

Hamleto: Ni nur deflankiĝas laŭ mia opinio.

D-ro Hoffman: Mi decidas tion, ne vi.

Hamleto: Via vantemo estas mirkonsterna.

D-ro Hoffman: Ni ne parolas pri mi, ni parolas pri vi. Jes? Nun, mi volas demandi vian opinion pri via patro.

Hamleto: (tordiĝas sur la seĝo.) Ho Jesuo, ĉu reale ni devas fari ĉi tion?

D-ro Hoffman: Jes, vi promesis al mi.

Hamleto: Mi ne promesis. Ni nur interkonsentis. Estas granda diferenco.

D-ro Hoffman: Vi diris ke vi permesos al mi meti la demandojn. Mia interpreto de tio estas, ke mi povas demandi pri via patro. Ĉu ne?

Hamleto: Ne! Kaj kial vi demandu pri li? Kial li rilatas al ĉi tiu sesio?

D-ro Hoffman: Eh… Ne ŝercu. Li rilatas multe al ĉi tiu sesio. Li estas la kialo, pro kio vi estas ĉi tie. Li kaŭzis vian mornan sintenon al ĉio. Ĉu tio ne estas memevidenta?

Hamleto: Nu, bone. Ŝajnas, ke mi malpravis.

D-ro Hoffman: (al si kviete kaj mallaŭte) Je Dio, Hamleto ne scias ke la patro-morto estas la kaŭzo.

Hamleto: Mi ja scias, damno! Mi ne komprenis, ke ĝi estas ligita al mia severa deprimo. Mi nur sciis, ke ĝi kolerigis kaj konfuzis min.

D-ro Hoffman: Ĉu vere? Ĉu ĝi kolerigis vin?

Hamleto: Kompreneble! Kio vi estas? Ĉu vi estas idioto? Kiu ne ĉagreniĝis pro la morto de la patro je tiel juna aĝo?

D-ro Hoffman: Ahh… Bone… Ni progresas. Vi estas konfesanta, ke la morto de via patro kolerigis vin.

Hamleto: Jesuo, kio vi estas? Ĉu papago? Vi sonas kiel Polonio.

D-ro Hoffman: Mi nur klopodas provi, ke ĉi tio estas vera emocio kaj ne mensogo.

Hamleto: Ĉu mensogo? Kion vi volas diri per “mensogo”? Ĉu vi supozigas, ke mi estas falsema?

D-ro Hoffman: Mi ne scias, mi ne scias! Ĉesigu la malamikecon. Ĉi tio estas terapia sesio, ne pridemanda sesio en milita malliberejo! Nur respondu mian demandon pri la morto de via patro. Ĉu tio estas tiel aĉe nepensebla?

Hamleto: (burleske) Ho Sinjoro mia! Li blasfemis! Li eldiris sakron. Kia malklera viro. Kia besto!

D-ro Hoffman: Hamleto, mi ne toleros ĉi tion. Se vi rifuzas respondi simplan demandon, mi ĝoje montros al vi la pordon kaj invitos vin foriri. Ĉu ĉi tio estas komprenebla al vi?

Hamleto: Jam ni diskutis ĉi tion. Mi scias, ke vi ne elpelos min.

D-ro Hoffman: Kial ne?

Hamleto: Ĉar mi scias, ke vi estas sorĉita de mi. Mi fascinas vin. Vi faros ion ajn por analizi min. Mi nur ŝatas malfaciligi vian laboron.

D-ro Hoffman: Oh, vi ŝatas tion. Vi do estas sadisto. Mi povas nun aldoni alian eron al la listo.

Hamleto: Ĉu mi estas sadisto? Ĉu la tuta mondo ne estas sadista? Ni ĉiuj ricevas plezuron el la suferado de aliuloj.

D-ro Hoffman: Kial? Ĉar ĝi ne okazas al ni?

Hamleto: Precize. Ni sentas nin superaj.

D-ro Hoffman: Tiukaze, ĉu la morto de via patro donas al vi plezuron? (Ĉi tiu demando trafas Hamleton kiel fulmo. Li estas Ŝokita de ĉi tiu penso, saltas el la seĝo kaj ekprenas D-ron Hoffman je la vangoj.)

Hamleto: Neniam diru tion denove!!! Neniam, neniam, neniam eĉ sugestu ion, kio estas malproksime simila al tio! Mi amegis mian patron! Mi amegis lin per ĉiu centimetro de mia animo. Li estis Dio sur la tero. Li estis la plej bona viro, kiu iam vivis. Li estis heroo inter la kanajloj en la mondo. Kaj mi idoligis lin kaj adoris la grundon tie, kie li piediris. Mi ja donis al li amon, ne kiel al mia patrino, kiu estas prostituitino aŭ al mia onklo, kiu estas hirudo. Lia morto neniel donas al mi eron da feliĉo! Ĉu vi komprenas!?

D-ro Hoffman: Finfine! Ĉi tio estas la respondo, kiun mi serĉis. Nun, bonvolu demeti la manojn for de mia vizaĝo. (Hamleto, estante emocie ŝarĝita, reiras al la seĝo.)

Hamleto: Nu, ĉu vi nun estas kontenta? Ĉu vi ricevis tion, kion vi volis el mi?

D-ro Hoffman: Efektive mi estas. Tio estis tre honesta deklaro. Vi konfesis multajn aferojn, kiuj ĝenadas vin.

Hamleto: Kiel kion? (Li viŝas sian nazon.)

D-ro Hoffman: Ke vi opinias, ke vi montris al via patro la plimulton de amo kompare kun via patrino kaj via onklo.

Hamleto: Nu, tio estas vera. Mia patrino estas simple oportunistino.

D-ro Hoffman: Ĉu vi vidas vian patrinon tiel? Kiel nur oportunistinon?

Hamleto: Mi ĵus diris tion. Ĉi tiu taktiko, la ripeto-de-ĉio-kion-mi-diras, ne estas tre utila, Doktoro.

D-ro Hoffman: Ĉu via patrino ne estas pli malsimpla ol tio?

Hamleto: Ŝi estas la plej simpla homo, kiun mi konas. Ŝi nur estas unu plia virino, kiu uzas sian korpon por kapti riĉan viron. La farso daŭras kaj daŭras kaj ŝi estas en tio nur unu plia kontribuantino.

D-ro Hoffman: Ĉu vi opinias, ke ŝi estas malgaja pro la morto de via patro?

Hamleto: Ne, nepre ne! Mi jam diris al vi, ŝi estas senanima, ĝuste kiel mia onklo. Ili estas perfekta paro, unu kun la alia. Kia alia klarigo estus por ekspliki la edziniĝon nur unu monaton post la morto de antaŭa edzo?

D-ro Hoffman: Eble ŝi sentis sin senkunulino kaj pro ĉi tio enfalis en la brakojn de via onklo? Ne estas malofte, ke homoj en afliktostato serĉas amon rapide.

Hamleto: Kaj pri la funebrado por mia patro? Pri la montrado de respekto por li?

D-ro Hoffman: Evidente ŝi kredis, ke unu monato sufiĉas.

Hamleto: Nu, ne sufiĉas. Ne estas sufiĉa tempo. Ne por viro, kiu estis tiel grandioza, eminenta, glora, kaj nobla.

D-ro Hoffman: Hamleto, permesu, ke mi demandas al vi…

Hamleto: Vi ne bezonas permeson por demandi. Nur demandu.

D-ro Hoffman: Nu, bone. Kial vi opinias, ke via patro estis tiel grandioza, eminenta, glora, kaj nobla? Kial vi metas lin sur piedestalon, super la aliaj homoj en la mondo?

Hamleto: Ĉu vi vere estas demandanta al mi ĉi tion? Ĉu vi ne komprenas? Vi estas tiel dikkrania kiel la aliuloj. La viro estis sanktulo!

D-ro Hoffman: Ĉu li estis sanktulo? Sed li mortigis virojn dum bataloj. Ĉu tio estas la ago de sanktulo?

Hamleto: Li estis estro de nacio. Memkompreneble li devis mortigi virojn! Tio estis lia devo.

D-ro Hoffman: Se li estis tiel sanktula, kial li ne uzis ne-perfortan metodon por solvi la konfliktojn?

Hamleto: Huh? Ĉu kun ĉi tiuj hundviroj? Milito estis la sola maniero. Mia patro neniam faris malbonan agon sen bonaj intencoj.

D-ro Hoffman: Hmmm… Oni povas interpreti tian aserton larĝe.

Hamleto: Al mi ne gravas kiel vi interpretas ĝin. La fakto estas, ke mia patro estis vere mirinda viro.

D-ro Hoffman: Eble, sed vi ne donis al mi precizan kialon, kial li estis mirinda. Vi nur diras malprecizajn deklarojn. Ĉu vi povas doni al mi ion pli bonan, ion pli konkretan?

Hamleto: Mi… Mi…. Diable, kion vi volas, ke mi diru? Vi puŝas min en angulon.

D-ro Hoffman: Vi povas diri ion ajn, kion vi volas.

Hamleto: Nu, mi jam diris al vi ion.

D-ro Hoffman: Sed tio ne kontentigis min.

Hamleto: Tio estas al mi indiferenta! Ĉi tiu sesio helpu min, ne vin!

D-ro Hoffman: Hamleto, ne ŝanĝu la temon. Ni parolas pri via patro. Ĉu vi povas rememori ion por pruvi, ke li estis mirinda?

Hamleto: Nu, li neniam, neniam plendis pri mia patrino. Kaj li neniam frapis ŝin. Li tuŝis ŝin nur ame. Li neniam traktis iun malestime aŭ arogante. Li respektis eĉ siajn plej malamitajn malamikojn. Li ĉiam batalis bone kaj estis amikema al ĉio.

D-ro Hoffman: Ho, mi petas, bonvolu haltigi ĉi tiujn paradaĉajn, pretendemajn priskribojn! Vi penas eviti la fakton, ke via patro estis reala, karn-kaj-sanga homo kiel ajna alia homo. Li havis ankaŭ malperfektaĵojn.

Hamleto: Ne!!! Mankis al li malperfektaĵoj! Mankis al li difektoj! Li estis dia!

D-ro Hoffman: Hamleto, neniu estas dia. Ni ĉiuj estas homaj. Al ni mankas perfekteco. Hamleto. Ĉu vi estas filozofo?

D-ro Hoffman: Post certa aĝo ĉiu travivas sufiĉe da sufero kaj tiam filozofiĝas.
Hamleto. Nun vi ludas vortludojn. Ĉiakaze mi rifuzas akcepti la ideon, ke mia patro estis nedia.

D-ro Hoffman: Aha, vi finfine agnoskas ĝin. Kaj ĉar vi ne povas vidi, ke via patro havis difektojn, vi konsideras, ke lia morto estas pli tragika ol normala morto. Ĉi tio konstante afekcias vin kaj akcelas vian deprimon, ĉu ne?

Hamleto: Kion vi volas diri per “pli tragika”?

D-ro Hoffman: Vi konsideras, ke la morto de via patro estis la morto de Dio aŭ la morto de mitologia heroo. Tial, tio estas pli granda ol privata tragedio. Al vi tio estas grandega apokalipsa okazaĵo. Kaj vi estas obsedata, ke supernatura heroo estis forig-ita per la natura evento de homa morto. Ĉi tiu situacio estas por vi kaj malsankta kaj mallogika. En via menso la universo nun estas malordigita.

Hamleto: Kial vi diras ĉi tion?

D-ro Hoffman: Ĉar ĉi tio estas la kerno de via problemo. Se vi povus kompreni, ke via patro estis homa, vi do povus akcepti la reedziniĝon de via patrino. Kaj vi povus vivi je feliĉa stato. En via menso via patro estis pli grandioza ol ĉiuj kaj neniu povis anstataŭi lin.

Hamleto: Nu, tio estas vera. Neniu povas anstataŭi mian patron, speciale ne mia onklo.

D-ro Hoffman: Ehh… Ni parolu nun pri via onklo.

Hamleto: Ne!

D-ro Hoffman: Pardonu?

Hamleto: Mi rifuzas paroli pri li. Ne petu, ke mi faru tion. Ne demandu al mi ion pri li.

D-ro Hoffman: Hamleto, ni devas diskuti ĉi tion. Via onklo es-tas tre grava parto de la dilemo interne de via kapo.

Hamleto: Ne. Li ne rilatas al ĉi tiu afero.

D-ro Hoffman: Mi ne permesos, ke vi evitas la diskutadon pri via onklo.

Hamleto: Nu, nu… vi devas akcepti tion.

D-ro Hoffman: Ne. Mi ne akceptos tion! Nun diru al mi, ĉu vi parolos pri li aŭ ne?!

(Longa paŭzo. Ambaŭ havas streĉitajn vizaĝojn. Nun Hamleto leviĝas el la seĝo.)

Hamleto: (per furioza voĉo.) Mi ne povas kompreni vin. Vi scias ja, ke ĉiuj skribas pri mi kaj diras, ke mi estas freneza. Ili diras, ke mi havas senfinajn komplikaĵojn kaj psikologiajn faktorojn. Sed efektive mi estas normala. Mi estas nur homo, kiu volas korekti la maljuston kontraŭ mia patro. Vi, Doktoro, estas la frenezulo ĉi tie. La fakto, ke vi daŭre ŝovas vian nazon en frem-dan vazon, ke vi konstante klopodas trovi ian solvon al via pro-pra metafizika krizo pri homaro, sed vi fakte trovos nenion es-cepte de senfina frustrado…

D-ro Hoffman: Hamleto, sidiĝu kaj ni daŭrigu…

Hamleto: Ne! Mi ne plu akceptos viajn ordonojn!

D-ro Hoffman: Vi uzas mian tempon nun, Hamleto, kaj vi do respektos tion, kion mi volas fari.

Hamleto: Nenio estas en mia kapo, Doktoro! (Li fingromontras al sia kapo.) Mi estas malplena. Mi estas nululo. Ĉu vi ne povas vidi tion? Mi ne komprenas, kial ĉiuj supozas, ke mi estas kom-plika.

D-ro Hoffman: Tio estas ridinda. Dum la lastaj kvin minutoj mi aŭdis pli da memkontraŭdiraj asertoj ol mi aŭdis dum la prezi-denta debato. Vi diras unu deklaron, sed vi kredas je la tuta malo. Vi opinias, ke via patrino estas putino sed samtempe vi neas la rolon de via onklo, kiu kaŭzis, ke ŝi putiniĝas.

Hamleto: Mi ne estas memkontraŭdira. Mi nur diras la klaran, malkaŝan, kaj simplan veron.

D-ro Hoffman: Hamleto, ĉesigu la mensogadon. Ĉesigu la men-sogojn al mi kaj al vi mem. Vi havas realajn problemojn, kiujn oni ne povas nei.

Hamleto: Vi diras refoje ĉi tion, Doktoro? Kial terapiistoj faras ĉi tian teknikon? Ĉu vi ne laciĝas de la samaj senutilaj artifikoj denove kaj denove?

D-ro Hoffman: Nu, sufiĉe. Nia sesio estas finita. (Li leviĝas kaj trenas Hamleton al la pordo.)

Hamleto: (per tono sarkasma dum la trenado) Sed Doktoro, anko-raŭ restas dek kvin minutoj.

D-ro Hoffman: Jes, dek kvin minutojn da tempo, kiun vi malŝparos. (Li malfermas la pordon.) Mi volas, ke vi foriru. Ne revenu ĝis vi maturiĝas.

Hamleto: Ĉu ĝis mi maturiĝas?

D-ro Hoffman: Jes, revenu tiam, kiam vi havos emocian seksmaturecon kaj vi povos rigardi aferojn per la okuloj de racia plenaĝulo. Ĝis tiam mankas al mi intereso peni kuraci vir-infanon.

Hamleto: Bone, Doktoro. Ĉi tiu vir-infano foriros kaj ludos kun aliaj geinfanoj.

D-ro Hoffman: Se la ludado estos for de mi, mi estos feliĉa. (Longa paŭzo. Hamleto nur staras spiteme en la pordokadro kaj ridetas malice.) Kial vi nur staras tie?

Hamleto: Mi ne scias.

D-ro Hoffman: Oh, mi opiniis, ke vi estus feliĉa iri for de mi.

Hamleto: Ĉu vi vere volas, ke mi iru, Doktoro?

D-ro Hoffman: (traserĉas stakon da imagecaj raportoj) Jes.

Hamleto: Ĉu vi estas certa?

D-ro Hoffman: Jes, mi estas certa.

Hamleto: Fundamente vi ne volas, ke mi foriru, ĉu ne?

D-ro Hoffman: Mi volas ja, ke vi foriru, Hamleto. Mi rezignas. Dum la lasta duonhoro vi ne montris al mi, ke vi
havas deziron atingi psikologian trarompon. Vi paŭtis kaj plendis. Vi havis stultan, idiotan sintenon. Ĉio, kion vi diris, estis tegita per pretendemo. Antaŭe mi opiniis, ke la peno kuraci vin estus bona eksperimento, sed mi malpravis. Nun mi ne vidas kialon daŭrigi la sesiojn. Adiaŭ.