Bukaj-aj esperantistaj frenezetuloj

Barry Friedman

Kolumbuso, Ohio, estas plago, kloako, defalaĵejo de nenieco, kun mortema, senfina, senmensa agrikulturo kaj sporta obsedo. La popolo amas sian uson-futbalon kaj siajn Jozef-Cuervojn kaj BudLajtojn, siajn realecajn spektaklojn, siajn grandekranajn televidilojn, siajn stereofoniajn sistemojn, sian antaŭurbojn kun banalaj komercaj centroj, siajn sportajn aŭtojn, sian Maseratojn, siajn sport-utilecajn veturilojn, siajn promenadojn kun francaj pudeloj, siajn vanilajn latte-ojn ĉe Starbukoj, la malvarman, ventet-plenan, balzaman veteron, kiu enblovas el okcidenta Ontario kaj venas malsupren tra Miĉiganon kaj Detrojton en Ohion, preter la ekzotajn ruinojn de Toledo kaj Klevlando, tra la karn-kaj-terpoman, malgrand-animan sed ĉarman provincismon de kaduka Jongstojno, fola Zajnsvilo, malagrabla Dajtono, cindrogriza Astabulo, kaj bagatela Pataskalo.

Farmistoj, profesoroj, asekur-vendistoj, advokatoj, kuracistoj, senvestiĝistinoj, prostituitinoj, drogaĉ-vendistoj, blankulaj anglo-saksaj protestantanoj, judoj, italoj, irlandanoj, ĝermanoj, karibianoj, somalianoj, niĝerianoj, kaj Atestantoj de La Eternulo ĉiuj popolas ĉi tiun paroleman kaj senordeman ĉefurbon de la bukaj-a ŝtato. La domoj en la universitata regiono, germana vilaĝo, kaj itala vilaĝo   estas lignaj kaj havas la malnov-stilan ĉarmon de tiuj domoj konstruitaj antaŭ la dua mondmilito. Ili havas riĉe poluritan alabastron kaj ŝtonajn kanapojn sur la verandoj kaj velkintajn ŝtofojn sur la seĝoj kaj hamakoj. La ĉielo estas ĉiam brilkolor-griza kaj samtempe malgaj-nigra kaj ŝvebas super la vintra malagrableco dum la monatoj de novembro al majo. Neniam estas ĉesigo de ĉi tiu mallumo; la nuboj baras sunlumon kaj varmon. La ŝoseoj estas ŝtopitaj per aŭtoj veturigitaj per ekscititaj kaj koleraj mez-klasanoj kiuj estas ĉagrenantaj pro la pagado de la fakturoj por siaj ekscese multekostaj domoj en tiuj puraj famili-celitaj lasu-ĝin-al-Kastor-aj,  tut-usonaj antaŭurboj de Ŭortingtono, Poŭelo, Dublino, Malnova Ŭortingtono, kaj Hiliardo. Ili estas la perfektaj lokoj por kreskigi familion, maljuniĝi kun la amita edz(in)o, kolekti soci-sekurecon kaj pension, ludas ravan raŭndon de golfo, plani la feriojn al Eŭropo kaj la Karibio kaj la emeritiĝon en Florido aŭ en Teksasa condominio. Ili estas la idealaj lokoj por hormone-tirataj adoleskantoj agi sur siaj seksaj scivolemoj en malpuraj parkejoj ekstere de la polaris-a kaj tutel-a butikcentroj aŭ la barns-kaj-nobla vendejoj je la 16-strata kaj segilmuelej-strata transirejo. Kolumbuso, Ohio estas glora kaj intelekta rifuĝo ĉe la centro de la Ohiŝtata tereno, kie brilaj kaj kuriozaj kolegiaj studentoj povas ĝisfundlegi la senfinan kvanton de libroj, teatraĵoj, lernolibroj, akademiaj tezoj, kuirlibroj, mapoj, katalogoj, kaj kolorigaj libroj. Ĝi estas loko kie oni povas perdiĝi en la brua varieco sur Haj Strato dum evitante la senhejmajn virojn almozpetantajn por moneroj ekstere de cindrogriza, rompita, fatras-plena McDonalds-o en 18-a Avenuo kaj Haj. La viroj tie ĉiam krias je la naivaj suburbaj universitataj studentoj, “Donacu iom da monero, donacu iom da monero!”

En tia urbo, en kiu stokejoj, fabrikado, uzinoj, aŭtovendado, administrado de privataj kluboj, kaj aliaj similaj financ-ligataj profesioj regas la scenon, intelekta vivo estas malabundaj kaj tre multe dezirata. Homoj bezonas ion por distri sin for de la mizero de burĝaj mez-klasaj kutimoj. Tiam, kiam la kalkuloj, impostoj, kaj aŭtaj asekuroj estas pagitaj, kaj la geinfanoj estas senditaj al luksaj, privataj universitatoj en Ĉikago, Kalifornio, Bostono, Vaŝingtono D.K., Nov-Jorko, aŭ Nov-Ĵerzejo, oni devas havi manieron por amuziĝi preter la spektado de “Observado la Kardaŝianojn” aŭ de la metamorfozo de Bruso Jenero igi belan Kajtlinon Jeneron aŭ de la ŝokema kampanjo por la prezidanteco farita de Donaldo Trumpo en 2016 kiam li deklaris, ke Meksiko sendas ĉiujn siajn problememajn homojn al Usono, t.e. la meksikanoj kiuj estas ebriuloj kaj seksperfortistoj kaj mallaboristoj kiuj senĉese enkasigi monon de la usona registaro. Viro kiu havis tian bezonon estas Glito Aŝermano. Glito estis juda je la patra flanko kaj greka, itala, meksikia, dana, kaj kenja je la patrina flanko. Li estis donita la nomon Glito ĉar tiam, kiam li naskiĝis, la kuracistoj ne povis reteni per siaj manoj lian korpon kiam li eliris de la patrina utero kaj faris sian eniron en ĉi tiun brutan mondon. La kuracistoj deklaris, ke li estas la pli glita bebo, kiun ili iam ajn vidis dum siaj tutaj profesiaj jaroj, kaj tiel lia nomo estis elpensita.

Glito kreskis en la normala, prospera, burĝa ekzisto, kiu estas la usona revo por ĉiuj enmigrintoj kiuj fuĝas al Usono por eskapi malriĉecon, koruptecon, maljustan revenuan malegalecon, neeblan vivkondiĉojn, kaj malbonkvalitan sanzorgon en siaj hejmlandoj. Li havis agrablajn lernejajn dancfestojn, kissesiojn en la malantaŭa sidloko de la Buiko de sia patro, kaj kaŝu-vin-ajn ludojn en la verdaj arbustoj de la enorma suburbana najbaraĵo kun siaj amikoj, kiuj estis infanoj de malsamaj fonoj kun ruĝvangaj vangoj kaj larĝokula, infanaĝa senkulpeco. Lia patro estis en Kolumbuso ekde kiam li diplomiĝis en universitato en la Nordoriento, aŭ Konecticuto aŭ Nov-Ĵerzejo, kaj trovis sin nekapabla atingi enlason en leĝolernejon ĉe Kolumbio aŭ Jalo aŭ Kornelo aŭ Harvardo, kion sia patro deziris ĉar li sciis, ke diplomoj de tiuj supronivelaj hederoligaj lernejoj estis la solaj diplomoj kiuj estas signifoplenaj al la grandaj leĝofirmaoj en Nov-Jorko aŭ Ĉikago aŭ Losanĝelo, kie ĉiuj brilaj junaj leĝolernejaj postdiplomitoj deziras labori por perlabori tiun centmildolaran pojaran salajron kaj atingi la sukceson al kiu la gepatroj puŝas ilin kun la celo ke vivo ne ŝajnus esti malplena, sensignifa, malluma trogo al maljuneco kaj morto. Glito kaj la patro kun ĉagreno akceptis matrikuli ĉe la leĝolernejo ĉe Kapitolo Universitato en urbocentro Kolumbuso ĉe Kvara Avenuo.  Tio estas du blokoj for de Stratoj Alt kaj Brod, ĉirkaŭita de almozuloj kun poliestirenaj tasoj, kiuj petas por la ŝanĝmono esti enfaligita de la senpaciencaj, arogantaj profesiuloj, kiuj laboras en la teknologiaj centroj aŭ en la Nationwid-a asekura kompanio aŭ en la kongresejoj. Estas kolombiaj kolbasaj budoj kaj perfortaj virinoj kun tatuoj kaj malalttranĉitaj roboj. Estas malnovaj flegistinoj atendante por la buso por eliri al la orienta flanko aŭ al la pli malvirtaj kvartaloj kiu konektas kun Alt Strato kiam oni vojaĝas norden al Mallonga Nordo kaj la universitatejo, kie senrimedaj postdiplomaj studentoj, liber-spirituloj, drogaĉvendistoj, kaj kafej-laboristoj vivantaj en malpureco en eta apartamentoj priploras pri la bezonon eskapi al Kalifornio aŭ Arizono sed fakte neniam forrompos for de la kruelega subpremado de la mezokcidenta-stila fermita menso. Patro studis ĉiutage ĉe Kapitolo Universitato interne de tiu ĥaosa ĉirkaŭaĵo de la 1970-aj jaroj.  Tio estis la epoko de Niksono kaj Fordo kaj Kartero, disko, ok-trakiloj, rulsketadaj himnoj, la kantada grupo Reĝino, Ŭatergat-o, la energia krizo, la rompigo de la baroj kun Ĉinio, la alteco de la Malvarma Milito, la Nov-Jorka senkurentiĝo, Filo-de-Sam-o, la juda poŝtoficeja laboristo kiu murdis junulinojn pro la komandoj de demona hundo, Serpico, la filmo “Ĉiuj la Viroj de la Prezidento”, Studio 54, la Dukoj de Hazardo, kaj poliesteraj vestoj.

Nun estas jaro 2015 kaj la mondo estas en katastrofo. Glito estas mezaĝa kaj suferas je grandega krizo kaj hejme kaj profesie. Obamo estas prezidanto kun la sansistemo Obamakaro en plena efiko, eŭropaj nacioj estas sur la rando de kolapso, Grekio kaj Portugalio kaj Irlando estas preskaŭ bankrotaj kaj suferas de amasa senlaboreco, la recesio de 2008 ankoraŭ havas kontinuajn efektojn je la generacio kiu venis el la ĥaoso de la Buŝ-a administrado, la abomenaj militoj en Irako kaj Afganio malplenigas la ekonomion pro troa elspezado je militaj penadoj premplatigi la malbonajn mez-orientajn teroristojn kaj trovi tiujn ĉiam-elusivan amasdetruilojn. Ĉinio estas la kreskanta monda superpotenco. Usono estas sur la deklivo. Ĝia urboj havas naŭzajn dekadencojn kaj amasoj da senesperaj krimo, vandaleco, malordo, kaj rubo, kaj urino svarmas ĉie. En la lando la kondiĉoj estas malagrablaj de Nov-Anglio al la Sudokcidento kaj al la marĉoj de Louisiana kaj al la putriĝa Miamio. Kanado ŝajnas esti ideala loko por junaj usonanoj forkuri dum tiu tempo de kadukiĝo kaj malĝojo. Glito estas spertinta traŭmaton; ĉio, tion li antaŭe kredis kiel infano, ŝajnas iom sencela: la serĉo por mono, belaj virinoj, rapidaj aŭtoj, senhonta, ekstravaganca vojaĝado. Kiam li estis juna viro li estis sovaĝa kaj malretenita. Li ofte iris je neplanitaj veturoj al la Sudo kaj tra Teksaso kaj en Meksikurbo kaj Acapulco, je subitaj flugoj al greka insulo kaj vojaĝoj en Nov-Jorko por vespermanĝi ĉe la restoracio de Sardio kun Brodŭaj-aj produktantoj. Li iradis al senvestiĝejoj ĉe Henderson Vojo kaj en Rejnoldsburgo ekstere de Brajs kaj Livingston Vojo, kie li sendube povis akiri la veran guston de la ohia laborist-klasa idioteco. Li amis tian vivon de nescio; li amis, ke li ne devas legi romanojn, ne devas studi fremdajn kulturojn, ne devas spekti CNN-on aŭ Foks-novaĵojn. Li ignoris Raĥelon Madoŭon kaj Lupon Bliceron kaj Andersonon Cuperon. Tiuj homoj estis idiotoj.

Sed en mezaĝo ĉio ŝanĝas. Sintenoj ŝanĝas kaj la scio de morteco igas ke oni volas esplori pluajn eblojn, malsamajn vivmanierojn, kaj novajn perspektivojn pri tiel, kiel oni devus vivi. Glito komencis studi aliajn kulturojn, li ekstudis hispanan gitaron, filipinan kuirarton, kamboĝajn lingvajn lecionojn, flandran dancadon, kaj finnan kaligrafion. Unu de la malmultaj amikoj de Glito kiu restis en Kolumbuso estis maljunulo nomata Rudiakaniso kiu vivis en la Klintonvila kvartalo for de Haj Strato proksime al la Grajslanda Plazo. Klintonvilo estis ĵazema kaj duon- unika speco de loko tie, kie blankulaj geneedukitoj miksigis sin kun la artaj elegantaj homoj kiuj vivis tie je bizara miksaĵo. Estas japanaj enmigrintoj kiuj starigis siajn bifstekojn restoraciojn apud eminentaj ohi-ŝtataj instruistoj pri jida, aŝkenazi-juda, kaj ĝermana historia studoj. Estas barataj vendejo-posedantoj de la Guĝarato kaj aŭtovendistoj kiuj estas tri generacioj for de kamparanoj en Limo, Ohio aŭ Indiano aŭ Okcidenta Virginio. La kvartalo estis kruda, la trafiko atendis neniam ĝis tiam, kiam la semaforoj ruĝiĝis, kaj la piediranto-vojetoj estis neefikaj. La homoj atendantaj por la buso estis ĉiam koleraj kaj ĉagrenitaj kvazaŭ iliaj vivoj estas perditaj en nenieco. Rudiakaniso vivis kvin blokojn for de tiu kvartalo en malsupromez-klasa, modesta areo de unu-etaĝaj domoj kiuj indikas uson-stilon de pli frua epoko.  Estis grandaj leterkestoj dekstren ĉe la faco de la trotuarrando kaj la domoj estas pentritaj blankaj kaj bluaj kaj verdaj kun krestetoj. Heĝoj de arbustoj ĉirkaŭas la malgrandajn lo  ĝejojn, kio donis al ili realan usonan banalecon kaj normalecon. Vjetnamio-militaj veteranoj estis la najbaroj de Rudiakaniso. Ili estis viroj kiuj spertis tiom traŭmaton pro la rigardado je la pereado de siaj kamaradosoldatoj en la Vjetnama ĝangalo pro atakoj de Napalmo ke ili ne plue povis labori kaj do vivis per malkapablec-transpagoj  el la federala registaro. Flor-infanaj judaj virinoj el Kolorado kaj Kentukio ankaŭ vivis ĉirkaŭ la areo kaj Rudiakaniso estis afabla al ĉiuj. Li estis mallonga, ronda, kalva, kaj feliĉokulita vireto kiu havis fremdan akcenton. Lia patro estis germano de francohugonota deveno kaj lia patrino estis rusa aristokrato de Sankta Petersburgo antaŭ ol la revolucio de 1917 kaj Lenin kaj liaj bolŝevismaj amikoj sturmis la Vintran Palacon kaj ruinigis ĉiun amuzon por ĉiuj. La gepatroj de Rudiakaniso renkontis unu la alian en Latvio dum la 1930aj jaroj tiam, kiam Sovetunio regis. Rudiakaniso naskiĝis en Rigo, tiu granda ĉefurbo ĉe la latva marbordo. Li kreskis parolante la latvan, la germanan, kaj la rusan. La familio transloĝiĝis el Rigo al la Nigrarbaro en Germanio kiam Rudyakanis havis naŭ jarojn. Rudiakaniso kaj lia familio estis feliĉaj homoj en Germanio ĝis la dua mondmilito ekeksplodis kaj Rudiakaniso trovis sin en dramo kaj tragedio. Li estis Hitlerojunulano. Li estis trejnata malami la judojn, malami la francojn, malami la anglojn, kaj malami la polojn. Post la milito Rudiakaniso kaj liaj gepatroj fuĝis el Eŭropo pro la timo, ke baldaŭ tria mondmilito denove eksplodos. Ili vojaĝis ŝipe el Anglio al Bostono. En Bostono ili vojaĝis trajne al Oregono. Rudiakaniso, havante nun nur dek naŭ jarojn, estis tre ekscitata pro tio. Al li la vojaĝo  estis granda aventuro. Por liaj patrino kaj patro, tamen, tio estis teruranta ŝanĝo. Antaŭe iliaj tutaj vivoj pasigis en eleganta Eŭropo. Nun ili estis irantaj vivi en Oregono inter arbaristoj kaj kamparuloj! Surprize en Oregono Rudiakaniso floris. Li diplomiĝis el mezlernejo kaj kolegio kaj poste ricevis postdiploman titolon tie. Tiam la tuta familio transloĝiĝis al Kolumbuso kie Rudiakaniso trovis laboron. Sed al siaj gepatroj, tamen, loĝi en Kolumbuso, Ohio, estis loĝi sur Plutono dum loĝi en Oregono estis nure loĝi sur Jupitero! Estis ŝoke por kleraj geeŭropanoj veni al tia bovinourbo de terkulturistoj kaj malkleraj sportidiotoj. Ekde tiu tempo Rudiakaniso pasigis siajn tutan vivon en Kolumbuso en tiu sama domo. Li neniam geedziĝis kaj neniam eskapis la feran manon de siaj gepatroj ĝis tiam, kiam ili forpasis kaj li fariĝis maljunulo.

Glito vizitus Rudiakanison dum sia libera tempo. La domo de Rudiakaniso ĉiam estis je stato de kompleta malpureco kaj malordo.  Estis libroj, revuoj, ĵurnaloj, dokumentoj, manĝaĵ-kovriloj, kaj ladskatoloj ĉie sur la planko kaj sur la sofoj kaj la seĝoj. Malordo regis komplete. Glito ofte sugestis al Rudiakaniso, ke li dungu servistinon aŭ eĉ edziĝu kun meksika virino por ke ŝi purigu la domon. Rudiakaniso forridis tiujn sugestojn, dirante ke li estas tro maljuna kaj tro rigida por edzeco aŭ dungi hejmhelpistinon. En sia libera tempo, nuntempe preskaŭ ĉiam en izoliteco, Rudiakaniso tradukis malnovajn rusajn poemojn de Puŝkino aŭ  Lermontovo en la anglan. Li legis germanajn romanojn verkitaj de Tomaso Manno kaj Hermano Hesseo kaj Goetheo kaj perdus sin en mondo de fantazio. Unu tagon li subite ekparolis al Glito per sia latva/rusa/germana akĉento, “Vi scias, sen miaj tradukoj kaj miaj romanoj, mi verŝajne pafus min! Ĉiaokaze, ĉu vi volas kekseton?”

Glito estis koncernata. “Kial vi pasigas tiom da tempo sola? Kaj kial tiuj tradukoj estas tiom gravaj por vi? Kiu vere pripensas pri Lermontovo? “

“Nu, mi havas grupojn al kiuj mi vizitadas foje.”

“Kiajn grupojn?”

“Lingvajn grupojn. Estas la franc-lingva klubo, la hispan-lingva klubo, kaj la Esperanto-klubo”.

“Ĉu Esperanto? Kio estas Esperanto?” Glito estis ja konfuzata de tiu vorto.

“Ĝi estas lingvo elpensita de viro en Pollando en 1889. Li esperis ke tiu lingvo fariĝus universala kaj homoj en la tuta mondo do povus paroli unu la alian.”

“Kial vi vizitadas ĉiujn tiujn klubojn?”

“Ĉefe renkonti knabinojn. Je mia aĝo mi ne povas renkonti ilin alimaniere, kaj mi ankoraŭ povas paroli al belaj junaj virinoj kaj eble havas la fantazion, ke ili volus havi rilatojn kun mi.  Eble ili ne scias, ke mankas al mi la povo havi erektiĝon plue.”

“Ĉiam estas viagro.”

“Ho, ne, mi aŭdis rakontojn pri tio, ke ĝi igos, ke oni daŭras tro longe, ekzemple kvin horojn. Tion mi ne volas! Sed venu, venu kun mi hodiaŭ al la Esperanto-klubo. Mi kredas ke vi ĝuos ĝin. “

“Nu, bone. Kial ne? Mi ne perdos ion se mi iros tie kun vi.”

Je tiuj vortoj la mezaĝa, eksvojaĝema viro kun nov-akirita intelekta scivolemo kaj la maljuna Latvo kun deklivo por flirtado kun konfuzitaj junaj virinoj suriris la hidrargokoloran Saturnon de Glito. Tiu mezgranda aŭto, kiu estis fabrikita en 1999 dum la prosperaj jaroj de la registaro de Klintono, estis brila kaj stilema kaj indikas usonan riĉecon kaj lukson kaj la neceson montri al la resto de la mondo, ke Usono estas la numero-unu-a superpotenco.  Ĝi triumfas super ajna alia lando, kiu provas efektivigi Unua-Mondan statuson el la ŝlimo kaj ŝimo de siaj mizeraj estintecoj. Glito kaj Rudiakaniso veturigis sur Indianola Avenuo kie homoj skuis siajn kapojn draste tien kaj reen je la sono el muĝoskatoloj kiuj estis bruegantaj la plej bonan hip-hop-an muzikon de la lastaj dudek jaroj. Glito drame manovris la aŭton en perfortan kunfandon de Aŭtovojo I-71 kaj Indianola Avenuo. Tiu itinero kondukis al la urbocentro kaj la ĉefa biblioteko, vasta kaj tre ampleksa biblioteko kiu estis voĉdonita esti unu de la plej bonaj en Usono de Tajm kaj Neŭsŭik gazetoj. La Esperanto-kunveno estis okazonta en la kvina etaĝo de tiu amasa, titania komplekso. Ĝi situis apud Jeferson Strato kaj Grant Avenuo en kruda parto de la urbocentro sur la orienta flanko de Haj Strato. Oni devas esti zorgema piedirante el la aŭto por iri al la biblioteka enirejo. Bonŝance Glito kaj Rudiakaniso povis parki sube en la subtera garaĝo, kie parkspacoj estis malabundaj kaj kie la biletaj servistoj ĝenerale estis amikemaj afrikaj viroj kiuj ridis je la stultajn ŝercojn, kiujn homoj diris tiam, kiam ili pagis la du-dolaran parkkotizon. “Ho, tio estas komika, jes ja!” Ĉi tio donis al homoj senton de komforto en mondo, kiu povas esti fojfoje malvarma kaj timiga. Rudiakaniso piediris malrapide, uzante bastonon, de la garaĝo en la bibliotekon, kie eklektika kafejo en la vestibla areo estis disponebla servi ilin bongustajn dolĉaĵojn. Rudiakaniso aĉetis ĉokoladokreman nubetpufaĵojn kaj Glito aĉetis salamsandviĉon kaj skatolon de Sinjoro Pibbo, kiu estis malofta plezuro en Ohio. La du viroj sidis sur ferarĝentaj seĝoj, apud baraktanta, socia-dependa familio, kiu estas argumentinta pri fakturoj kaj socialaj asignaĵoj kaj sanproblemoj.

Subite 40-kaj-kelkaj-jara viro kun malrektliniigitaj dentoj, seboŝmirita hararo, hida akneo, pala vizaĝhaŭto, kaj granda biciklokasko sur la kapo alproksimigis Gliton kaj Rudiakanison. Tiu viro havis superenergian mienon; ŝajnis ke li ĵus konsumis pli ol 50 tasojn da kafo unuglutege. Li estis maltrankvile spiritema kaj havis la energion de maljuna infano en la korpo de mezaĝa viro. Ŝajnis ke la infana animo neniam eliris el li. Li komencis paroli laŭte kaj ĥaose al la du viroj. “Hej, pardonu, pardonu, mi estas malfrua ĉar mia busvetura permesilo perdiĝis ĉar vi scias kiel la vivo estas tiam, kiam oni foje simple ne povas trovi busveturan permesilon en la rubejo ĉar rubo amasiĝas en la domo tiam, kiam ne ekzistas homo, kiu purigas la rubejon kaj ĝi simple amasiĝas ĉar aĵoj ĉiam amasiĝas kaj konstruas sin ĉar la mondo funkcias tiel sed mi estas studinta la rusan kaj mi kredas ke mi majstris la rusan kaj mi nun estas flua en la rusa post nur kvin tagoj, nur kvin tagoj, kaj mi scias ĉiujn rusajn vortojn kaj frazojn en la libro, se libro eĉ ekzistas, ha ha ha! Tio estas tiel amuza, ĉar estas neniu libro, neniu rusa libro, Hahaha!  Ĉu vi komprenas tiun ŝercon?!” Glito kaj Rudiakaniso estis iom perturbitaj. Glito estis ankaŭ hororita. Rudiakaniso decidis klarigi. “Glito, tiu estas Davido. Li estas ano de nia Esperanto-grupo.”

Glito flustris diskrete en la orelon de Rudiakaniso, “Ĉu ĉi tiu ulo estas ano de nia grupo? Ĉu li ĵus eliris el psikiatra malsanulejo?”

Rudiakaniso ne komprenis. “Kion?!”

“Mi diris, ĉu li ĵus eskapis el psikiatra hospitalo?”

“Mi ne povas aŭdi vin, mia malnovaj oreloj ne funkcias.”

“Ne gravas.”

Tiu freneza viro en la biciklokasko, Davido, subite sternis grandan politikan mapon de Eŭropo sur la tablon kaj ekkriegis entuziasme pri io.

“Vidu, tio estas mapo de Eŭropo … Eŭropo estas lando sur la alia flanko de la mondo … estas tie multaj francaj vinoj kaj kukaĵoj kaj aliaj aĵoj, en Italio kaj ĉie, kaj ili ŝatas manĝi belgan ĉokoladon en Svislando kaj polan kolbason en Grekio. Ne maltrankviliĝu ĉar mi faris la esploron. Mia plano estas iri perbicikle al ĉiuj landoj en la lando de Eŭropo kaj havi intelektajn konversaciojn kun la homoj en tiuj lokoj per iliaj denaskaj lingvoj. Tio estas la kialo ke nun mi majstris 12 malsamajn eŭropajn lingvojn, inkludante la svahilan. Ĉu vi ne scias ke svahila estas eŭropa lingvo en la lando Eŭropo?! Tio estas medicina scienco! La lingvo de scienco ne povas esti pruvita malĝusta! “

Rudiakaniso flustris nun en la orelon de Glito “Pardonu lin, li vivas en ia felando. Li ne estas normala en la kapo. Li ofte estas en la loka psikiatra malsanulejo.”

Glito replikas, “Mi ne estas surprizita pri tio. Mi miras ke la kuracistoj foje liberigis lin. “

La tri viroj tiam pluiris piediri al la konferenca ĉambro en la ĉefa etaĝo de la biblioteko. Ĝi estis formita per blankaj muregoj kun ornamaj paneloj kaj granda kverka tablo ĉe la centro de la ĉambro. Blanka afiŝego kun algebraj ekvacioj estis je la dekstra flanko. Ĉe la kverka tablo sidis grupo de homoj kun tre serioza kaj strikta aspekto. Unu estis malmola tipo kun manikmankanta leda jako kaj tatuoj ĉie sur la brakoj kaj kolo. Li havis kapon mallonge razitan kaj ŝtalsimilajn okulojn. Oni ne atendus ke tiu tipo de viro ĉeestus intelektan konferencon pri obskura lingvo kiu ne estas grava al la plimulto da homoj en la mondo. Estis tie ankaŭ du edziĝintaj paroj. Unu paro estis juna. Eble ili havas preskaŭ dudekajn jarojn. La viro estis bela kaj magra kun la oft-usona trajto de mallonga bruna hararo kaj muskola torso. La tre bela virino havas flav-brun-verdajn okulojn kaj palan mongolian vizaĝkoloron. La alia paro estis pli maljuna. La viro havis tre grandan abdomenon kaj la virino estis korpulenta kaj antaŭe estis blondulina sed nun ŝi estis grizulino.  Ŝi tamen havis ian eksplodeman vivoforton tiam, kiam ŝi moviĝis. Glito rimarkis ke la du virinoj estas rusaj kaj la du viroj estas usonanaj. Ili estis interretogeedzecoj kiuj estis aranĝitaj per Anastasiadate.com-o aŭ MeetNataliya.com-o. Glito opiniis ke tio estis drola pro tio ke la virinoj ŝajnis havi nenion diri al siaj usonaj edzoj kaj li konis ke la geedzecoj estis aranĝitaj nur por ke la sinjorinoj povus eskapi severan Rusion kaj la rabie koruptan reĝimon de Vladimiro Putino por vivo de libereco en feliĉa Usono. Davido fervore aliris al unu el la rusaj virinoj kaj kriegis, “Privyet! Da! Dosvedanya!” La juna rusa virino estis konfuziĝinta kaj respondis en la angla kun forta akcento, “Kial vi estis diranta saluton kaj ĝis revido al mi en sama frazo?” Davido respondis, “Mi ne faris tion. Mi volis diri saluton kaj gaja.” La rusino tiam diris, “Dosvedanya estas ĝis revido, ne gaja.” Davido insistis al la rusa virino, “Ho, vi evidente ne scipovas la rusan!! Mi parolas la rusan flue!!!!!” “Ho, vere mi ne scipovas la rusan!!??!”, ŝi replikis.  La maljuna rusa virino nun decidis havi iom da amuzo. Ŝi diris agrable al Davido, “Otkuda vy uznali Rossii tak khorosho?” Davido kompreneble ne komprenis tiun frazon. “Hej, ne parolu tiel rapide! Vi estas denaska ruslingva parolantino de tiu kontinento. Mi ne estas tia.” “Mi opinias ke vi mensogis al ni, vi ne scipovas la rusan tiel bone.” “Duh, ja mi regas tiun lingvon! Okej?! Da?! Da?! Ruskie?!” Glito estis penanta ne eksplodi je ridado pro tiu interparolado. La maljuna virino turnis sin al la juna virino kaj diris ruslingve, “Etot chelovek sumasshedshiy absolyutnoye. Net Russkaya zhenshchina nikogda ne vyyti za Negon zamuzh tol’ko, chtoby poluchit ‘zelenuyu kartu.” (Tiu viro estas absoluta freneza. Neniu rusa virino edziĝus lin nur akiri verdkarton.) La pli juna virino respondis, “Nek odna zhenshchina iz lyuboy gonki nikogda ne budet s etim chelovekom.” (Neniu virino de ajna etneco edziĝus tiun ulon.) Davido aŭskultis atente al ilia interparolado kaj diris, “Da! Da! Mi scias, ĉu ne?” La du virinoj tiam turnis sin al li kun malestimo. “Bonvolu, ne ŝajnigu ke vi povas kompreni nin, ĉu bone? Vi ne scipovas la rusan.”

Subite enorma grandega fortulo envenis en la konferencan ĉambron. Li havis preskaŭ sep-futojn, havas 400 funtojn, kaj havis malmolajn trajtojn kaj grandan nazon, strasosimilajn nigrajn okulojn, ridetantan vizaĝon, kaj malzorgan, senatentan, neatentan, neglekteman, preterlaseman perspektivon pri vivo. Li estis viro kiu povas forridi ĉiajn problemojn en la mondo per amikemo kaj agrablemo pri kiuj Glito estis aŭtomate ĵaluza. Tiu giganto surportis Nur-Por-Membran jakon el la jaro 1981 kiu laŭ li estis ankoraŭ je stilo. Rudiakaniso alproksimigis la viregon kaj diris rave, “Eŭgeno, vi fine venis al la konferenco!” Eŭgeno, la kolosulo, respondis per perceptebla ukraina akcento, “Jes, mi venas al Esperantolingva konferenco! Mi venas ĉar mankas al mi alia farindaĵo! La aŭtofabriko ĉe Hondo maldungis min! Kion mi faru kun mia tempo nun?! Mi ne povas trovi alian laboron en Usono! Mi ja reiros Ukrainion iam, kiam ne estos milito tie, sed nuntempe mi atendas ĉi tie en Kolumbuso.”

Glito estis ege scivola pri Eŭgeno. “Via nomo estas Eŭgeno?” “Jes, Eŭgeno Smolenskismirnofo! Tio estas mia nomo! Ĉu vi ŝatas ĝin, Da??!” “Kaj kial vi estas ĉi tie en Kolumbo?” “En Ukrainio, estas nenio! Nichego! Nada, kiel oni diras en Kanado, ej?! Mi havis nenion tie. Mia patro volis ke mi laboru en bieno en malgranda vilaĝo nomata Kolmonsk-Potosk. Mi diris al li, “Ne, mi transloĝiĝos al Usono! Tie mi riĉiĝos! Tie mi veturigos rapidan aŭton! Tie mi edziĝos al belegan usonaninon en vakerĉapelo! Patro diris ke mi malsatiĝos se mi forvojaĝos el Ukrainio! Nu. Ĉu mi estas malsatiĝanta nun?!” “Sed vi estas senlabora nun, ĉu ne?” “Kio estas tio?” “Ekstere de laboro.” “Ĉu mi estas ekstere de la laborejo? Jes!” “Ne, mi volis diri ke vi diris ke vi estas senlaborulo.” “Ho, jes, la stulta Hondo! Ili forpuŝis min el laboro! Manko de laboro! Kaj nun mi ne povas pagi la lupagon. Kaj mi havas filinon kiun mi devas nutri! Ŝi nun havas nur sep jarojn sed baldaŭ ŝi estos preskaŭ virino. Memkompreneble mi bezonas nutri ŝin. Mi ne scias kiel mi faros tion! Tio estas problemego por mi en mia nuna situacio.”  “Kial vi venis al Kolumbuso tiam, kiam vi venis al Usono el Ukrainio? En Usono estas ja multaj urboj.” “Kial al Kolumbuso? Mi ne scias! Mi rigardas mapon de Usono kaj mi vidis Kolumbuson. Mi tiam diras al mi, “Bone, mi iros al tiu loko!” “Sed la plejmulto da enmigrintoj en Usono iras al Nov-Jorko aŭ al Losanĝeleso.” “Mi neniam povos pagi la altegan lupagon en tiuj lokoj. Tio estus tro multe! Kiel diable la homoj tie povas transvivi?” “Sed estus pli multe da laborejoj por vi en pli granda urbo, ĉu ne?” “Ne gravas! Mi vivos per registara mono kiel multaj usonanoj jam vivas!! Tio estas bona afero!!! Usonon Dio Benu!!!!”

Glito vidis ke ĉi tiu rabema, petolema, kaj giganta ukraina rifuĝinto, Eŭgeno,  estis homo kun kiu li ne estas eble konversacii. Mankis kialo daŭrigi la konversacion. Glito volis nun foriri la konferencon. Evidente tiu ĉirkaŭaĵo ne estis taŭga por li. Estis ĉi tie aŭ mense nestabilaj usonanoj aŭ bizaraj enmigrintoj kiujn li vere ne komprenis psikologie aŭ lingve. Lia provo iĝi pli intelektula ne estis sukcesoplena en tiu klopodo. Neatendite Rudiakaniso ekkomencis tusegadi kaj kolapsis al la grundo. Ĉiuj homoj en la ĉambro, Glito, Eŭgeno, Davido, la rusinoj kaj iliaj usonaj edzoj, ekstaris zorgplene. Glito instinkte moviĝis al la korpo de Rudiakaniso sur la planko dum ĝi tordiĝis. Li sputis ŝaŭmon el la buŝo kiu iris sur la granitajn plankon de polurita marmoro. Glito decidis tiam meti Rudiakanison sur siaj ŝultroj kaj porti lin reen al sia auto. Li do transportis lin al lia domo en Klintonvilo kaj atendis la ambulancon kaj la hospitalaj laboristoj tie. Antaŭ ol li forveturis, Glito diris senĝene al la Esperanto-grupo, “Estis ĉarme renkontiĝi kun vi ĉiuj.” Sur la veturiĝo de la urbocentro al Klintonvilo Glito rigardis kun solena timo je la mirindaĵoj de Kolumbuso. Kolumbuso estas malgaja, griza, urba metropolo en la mezo de bienoj kaj maizkampoj kaj nenieco. Kolumbuso estas urbo kiu elsaltas el nenie sed evoluas tanejojn, bierfarejojn, vervan urban centron dum la tago, prosperajn teatrajn scenojn ĉe la Palaco kaj ĉe la Ohio, kaj lokalojn por artista realigo ĉe la Kolumbusa Akademio de Arto kaj Desegno kaj ĉe la Mallonga Norda Galerioj. Ĝi havas la belan ĉarmon de la meza parto de Usono kaj agrablecon kiu miksiĝis kun la neŭroza grandurba atmosfero, la grizon de la ĉielo, la odoraĉojn pro la fumoj leviĝantaj el la Budlita bierofabriko, la gargantuan titanian ŝtalon de la Najŝonŭajd-a asekura konstruaĵo, la esperojn de laboremaj, senprivilegiaj malaltklasuloj sur la grizaj urbobusoj, la belecon de la virinoj piedirante en la  urbocentro en someraj roboj kaj pajlaj ĉapeloj, la ĝojon de kafejoj kaj la feliĉaj grekaj kaj aziaj festivaloj, la ĉarmon de la parkoj (t.e. Ŝiler Parko, Gudal Parko, kaj Franklin Parko), la bruon de ŝoseaj trafikŝtopiĝoj ĉe 270 kaj 71, la preskaŭan senfinecon de landstrato 315 irante tra la tuta urbo kaj en la malproksimajn regionojn de Delaŭaro kaj Pikeringtono, la variecon, la malordon, la senhejmulojn ĉe la angulo de Stratoj Alt kaj Stajt, la riĉulojn, kiuj loĝis en la meblitaj condominioj sur Moŭnd Strato kaj en Germana Vilaĝo, la variojn de kolbasoj, kaj la gloron de John Glenn, kiu estas kaj la kvina homo en kosmo kaj ankaŭ la pli maljuna homo en kosmo. La naskiĝloko de R. L. Stein estas ĉi tie. La komika imago de James Thurber soras el tiuj stratoj. La italoj en Itala Vilaĝo donas al la urbo iom da etna amplekso. La grekoj ĉe Goodal kaj Alt plibonigas la urbon per siaj Zorba-simila pasio por vivo. Tiuj pensoj superŝutis Gliton dum li transportis la malsanan kaj mortantan Rudiakanison reen al la malgranda dometo en la bela usona kvartalo kun la judaj hipioj, la vjetnamiomilitaj veteranoj, la japanrestoraciaj laboristoj, kaj la guĝaratanoj. Glito kuŝigis Rudiakanison sur la sofon kaj ene de kelkaj horoj li glitis en pacan morton. Glito aranĝis la enterigon de Rudiakaniso kaj ordigis liajn financajn aferojn ĉar Rudiakaniso estis sola en vivo ĉar li neniam eskapis la tiranan melankolion de siaj severaj rifuĝintaj gepatroj. Glito envenis por mallonga tempo en novan mondon preter sia komforta zono, sed tiu mondo ne impresis lin. Rudiakaniso estis lia sola vera amiko en tiu mondo fakte, kaj nun li estis for. Glito ploris dum li preparis movi antaŭen for de Rudiakaniso kaj reen al la taskoj de vivo.