La ĵaluza suno

Antonio Felix da Silva

Flugas blanka plumo
En la blua ĉielo,
Milda kiel la venteto
Kiam revenas al loĝejo,
Sed la varmega suno
Kiel faris al flugila Ikaro
Bruligis la blankan plumon
Nur por vidi la fumon.