Esperanto

Amos Oz

Unu el ok rakontoj el la libro "Inter Amikoj"

Esperantigis Gian Piero Savio kaj Amri Wandel, Eldonis Esperanto-Ligo en Israelo 2015

Laŭ permeso de la aŭtoro ©

Pri Amos Oz, la libro kaj la traduko

ESPERANTO

La najbarino de Marteno Vandenberg, Osnat, eniris antaŭ la vesperiĝo por viziti lin. Enmane ŝi portis pleton kun telero kovrita per alia telero kaj taso kovrita per subtaso. Marteno vivis sola kaj suferis pro malsano de la spirvojoj, kiun li ricevis pro troa fumado. Dum la posttagmezaj horoj li kutimis sidi en sia malgranda balkono, legi ĵurnalon kaj spiri alterne tra masko el oksigenbotelo, ĉar liaj pulmoj ne plu kaptis sufiĉe da aero. Ankaû nokte, dum dormado, fojfoje li spiris per la oksigenaparato. Tamen, li ĉiutage leviĝis je la sesa kaj iris al la kibuca ŝuriparejo kaj laboris tri aŭ kvar horojn, tiom kiom sufiĉis liaj fortoj. Li strikte sekvis siajn principojn kaj kredis, ke ni ĉiuj devas plene dediĉi nin al fizika laboro.

“La laboro”, li diradis, “estas bezono morala kaj ankaŭ spirita.”

“Mi portis por vi iun manĝeton el la komuna manĝejo. Eble vi flankenmetu la ĵurnalon kaj manĝu.”

“Dankon. Mi ne malsatas.”

“Vi devas manĝi. Manĝu almenaŭ la omleton kaj la salaton.” “Eble poste.”

“Poste la omleto malvarmiĝos, kaj la salato perdos sian guston.” “Ankaŭ mi jam malvarmiĝas kaj perdas mian guston. Dankon, Osnat. Vere, vi ja havas neniun devon flegi min.” “Kaj kiu flegos vin?”

Osnat estis la najbarino de Marteno Vandenberg, kaj jam kelkajn monatojn, ekde kiam Boaz ŝin forlasis por ekloĝi kun Ariela Baraŝ, ŝi vivis sola. Ĉiutage antaŭ la vesperiĝo ŝi alportis al Marteno vespermanĝon sur pleto, ĉar la marŝado al la kibuca komuna manĝejo sur la monteto estis por li peniga kaj malfaciligis lian spiradon. Li venis al ni el alia kibuco de nederlandaj enmigrintoj, kiun li forlasis kaŭze de principa diferenco de opinioj: ili permesis al la travivintoj de la Holokaŭsto reteni, en fermita konto, parton de la kompensad-mono el Germanio, dum Marteno, kiu mem estis saviĝinto de la Holokaŭsto, opiniis ke ĉia posedo estas la kaŭzo de ĉiuj pekoj, des pli la mono el Germanio, kiu estas kvazaŭ ofero de mortintoj.

Li estis homo obstina kaj sciema, maldika, lia hararo griza kaj bukla estis dura kiel ferdrato, liaj okuloj malgrandaj, nigraj kaj penetremaj, liaj brovoj densaj, liaj vangoj kaviĝintaj, liaj ŝultroj kurbaj kaj lia spiro laŭte fajfanta pro la malsano de emfizemo. Malgraŭ tiu malsano li kutimis fumi de tempo al tempo duoncigaredon, stertorante, kaj rifuzis cedi. Dum sia juneco en Roterdamo li estis instruisto de la lingvo Esperanto, sed ekde kiam li venis en Israelon, en la jaro 1949, li ne havis okazon uzi tiun mirindan lingvon.

Li intencis malfermi ĉi tie, en nia kibuco Jikhat malgrandan rondon por lerni Esperanton. Li kredis je nuligo de ĉiuj ŝtatoj kaj je tutmonda pacifisma frateco, kiu ekregos post la forstreko de landlimoj inter popoloj. Veninte al nia kibuco li petis lerni la metion de ŝuriparado, kaj tiel li perfekte riparadis niajn ŝuojn kaj ankaŭ mem produktadis ŝuojn kaj sandalojn por la infanoj. Ĉe ni oni nomis lin doktoro ŝuisto. En kibuco Jikhat oni konsideris lin imitenda morala ekzemplo. Plurfoje en la membrokunvenoj de la kibuco Marteno memorigis al ni ĉiuj la celon de tiu tuta entrepreno kaj kiaj estis la originaj idealoj. Samtempe kelkaj konsideris lin strangulo, ĉar dum ĉiuj liaj jaroj ĉe ni, li ne forestis de sia laboro eĉ unu solan tagon. Kiam li malsaniĝis kaj estis devigita kuŝi unu- du tagojn, li malfermis la ŝuriparejon sabate kaj redonis al la komunumo la mankantajn labortagojn. Li opiniis, ke la tuta mondo baldaŭ vekiĝos kaj komplete nuligos la monon, ĉar la mono estas la radiko de ĉiu malbono, eterna fonto de militoj, intrigoj kaj ekspluatado. Li ankaŭ estis vegetarano. Roni Ŝindlin, la ŝercemulo, nomis lin Gandi de kibuco Jikhat. Antaŭ du jaroj, okaze de la festo de Purim, Roni sin kostumis kiel Marteno Vandenberg kaj aperis en la festo envolvita per blanka littuko trenate kaprinon kun ŝildo en Esperanto: "Ankaŭ mi estas homa estaĵo", sur ĝia kolo.

Osnat diris:

"Se vi manĝos, mi restos sidi kun vi iomete. Mi ankaŭ ludos por vi du-tri kantojn, ĝis kiam vi endormiĝos."

"Mi ne malsatas."

"Se vi manĝos almenaŭ duonomleton, mi ludos por vi unu kanton, kaj se vi manĝos duonomleton kaj jogurton, mi ludos por vi du, kaj se vi manĝos ankaŭ salaton kaj panon, vi povos doni al mi ankaŭ malgrandan prelegon."

"Vi povas foriri. Iru. Estas muziko ekstere, estas tie multaj junaj viroj, estas dancoj, iru. Foriru!"

Kaj post momento:

"Bone, enorde. Vi venkis. Konsentite. Mi manĝos iomete. Jen. Rigardu mem, mi manĝas."

Osnat kunportis simplan fluton, el la speco kiun ĉe ni oni disdonas al la lernantoj de la unuaj klasoj kaj dum Marteno manĝis, ŝi ludis por li "Ĉe la bordo de Galilea Maro, estas mirinda palaco" kaj "Oni diradas, ke ekzistas lando".

Marteno manĝis iom da omleto, gustumis iom da jogurto, distordis sian ŝrumpitan vizaĝon, ne tuŝis la salaton kaj la panon, sed permesis al Osnat trinkigi lin per tepida teo el taso, kiun ŝi kunportis el la manĝejo. Privatajn kaldronon kaj tasojn li ne tenis en sia ĉambro, pro principo: la kolektado de objektoj estas la malbeno de la homa socio. Pro sia naturo, la objektoj iom post iom ekregas la animon kaj sklavigas ĝin. Ankaŭ je la familia institucio Marteno ne kredis, ĉar la para vivo de sia esenco starigas superfluan barilon inter la familia ĉelo kaj la socio. Li opiniis, ke la tuta komunumo devas kreskigi ĉiujn infanojn, ne nepre ĝuste iliaj biologiaj gepatroj. Ĉi tie ĉio apartenas al ĉiuj, ni ĉiuj apartenas unu al la alia kaj la infanoj devas esti la infanoj de ni ĉiuj.

La loĝejo de Marteno Vandenberg estis meblita laŭ monaĥa simpleco: lito, tablo, granda kesto kovrita per kurteno, en kiu li pendigis siajn laborvestojn kaj tiujn por la sabato. Aldone estis longa ŝranko kun feraj kruroj por la libroj, inter ili libroj en ses lingvoj, libroj de klerigado kaj esploro, kvar-kvin romanoj en la germana, nederlanda kaj Esperanto, kelkaj libroj de poezio, kelkaj vortaroj kaj ankaŭ biblio ilustrita de Gustav Dorè. Sur la muro pendis bildo de Ludoviko Lazaro Zamenhof, inventinto de la lingvo Esperanto, tiu lingvo, kiun iam parolos ĉiuj loĝantoj de la mondo en ĉiuj kvin kontinentoj, por ke nuliĝu la baroj inter homoj kaj inter popoloj, kiel estis antaŭ la malbeno de la Babela Turo.

Osnat kondukis Marteno al lia lito kaj leĝere karesis lian frunton. Eta lumo restis lumigita apud la lito kaj Osnat malŝaltis la plafonan lampon. Marteno ne kutimis endormiĝi kuŝante sed sidante, liaj dorso kaj ŝultroj apogitaj sur altaj kusenoj por faciligi lian spiradon. Nokton post nokto li sidis tiumaniere en sia lito kaj atendis la dormon. Lia dormo estis mallonga kaj interrompita. Osnat metis la oksigenmaskon sur liajn nazon kaj buŝon kaj tra la masko elstaris blankaj barboharetoj de liaj kavaj vangoj. Ŝi ordigis lian kovrilon kaj demandis, ĉu li bezonis ion plu. Marteno diris:

"Ne, dankon. Vi estas anĝelo."

Kaj poste diris:

"Homo estas laŭnature bonkora kaj grandanima. Nur la sociaj tordaĵoj pelas lin al egoismo kaj krueleco."

Kaj li aldonis:

"Ni ĉiuj devas refariĝi senkulpaj kiel infanoj."

El sia loko apud la pordo Osnat respondis:

"Infanoj estas dorlotitaj, egoismaj kaj kruelaj. Ĝuste kiel ni." Sed, ĉar ili ambaŭ ne havis infanojn kaj ne volis disiĝi malkonkorde, neniu aldonis neniun plian vorton pri tiu malkonsento kaj ili nur reciproke deziris ripozan nokton.

Post ŝia foriro daŭre lumis la eta lumo apud la lito de Marteno.

Li elprenis el sub la kuseno cigaredpakedon, kaj uzante la foriron de Osnat fumis proksimume duoncigaredon, estingis la restaĵon en la cindrujo, poste iomete stertoris kaj remetis la maskon sur sian vizaĝon. Li faris kelkajn rapidajn kaj supraĵajn spirojn tra la oksigenmasko kaj sidante, apogita sur la kusenoj, legis libron de konata itala anarkisto, kiu asertis, ke regpovo kaj obeo al ĝi kontraŭas la homan naturon. Poste li endormetiĝis sidante, kun la travidebla masko kovranta la suban duonon de lia vizaĝo, sed la lumon li ne malŝaltis. Kvankam li kredis ke ŝparo estas morala devo, la mallumo lin terurigis.

Forirante, Osnat kunportis la pleton, sur kiu restis la plejparto de la manĝaĵo. Ŝi lasis ĝin sur la ŝtuparo de la teraso por reporti ĝin al la kibuca kuirejo la morgaŭan frumatenon, survoje al sia laboro en la kibuca lavejo. Poste ŝi iris promeni mallonge laŭ la aleo de cipresoj lumigita per ĝardenaj lampoj. Ekde kiam Boaz forlasis ŝin kaj ekloĝis kun Ariela Baraŝ, Osnat estis tre atentema al la okazintaĵoj ĉirkaŭ si: babilado de preterpasantoj, voĉoj de birdoj kaj hundoj. Komence de la promeno ŝajnis al ŝi ke Marteno estis sufokiĝanta kaj vokis ŝin reveni, sed ŝi tuj komprenis, ke tio estis nur imago, kaj ke eĉ se li vokus, ŝi ne povus lin aŭdi.

Sur benko meze de la cipresa aleo sidis sole avino Slava kun sia larĝa kotona robo kaj sandaloj, tra kiuj estis videblaj ŝiaj piedfingroj torditaj, ruĝaj kaj krudaj.

Ŝi estis vidvino, patrino de falinta soldato, kaj ni timis ŝin kaj nomis ŝin sorĉistino kaj monstro, ĉar ŝi skurĝis ĉiujn kaj foje eĉ kraĉis en la vizaĝon de virino, kiu kolerigis ŝin. Osnat salutis ŝin per "bonan nokton", kaj avino Slava amare kaj mokeme demandis Osnat: "Kial, kio okazis, kio estas tiom bona en tiu ĉi varma kaj humida vespero?"

Reveninte al sia ĉambro Osnat verŝis al si glason da malvarma akvo kun citronsuko kaj demetis siajn sandalojn. Nudpieda ŝi staris apud la malfermita fenestro kaj pensis en sia koro, ke verŝajne la plejmulto da homoj bezonas pli da homa varmo kaj amemo ol tio, kion la aliaj kapablas doni, kaj tiun deficiton inter bezono kaj oferto neniu el la kibucaj komisionoj sukcesos plenumi. La kibuco, ŝi pensis, iomete ŝanĝas la socian ordon sed la homa naturo tute ne ŝanĝiĝas, kaj tiu naturo ne estas facila. Envion, harfendadon, etanimecon oni ne povas nuligi por ĉiam per voĉdonado en la kibucaj instancoj.

Ŝi lavis sian glason kaj demetis ĝin renversita sur la sekigejo, senvestiĝis kaj kuŝiĝis por dormi. Inter ŝia lito kaj tiu de Marteno apartigis nur maldika muro, kaj ŝi sciis, ke se li tusos aŭ stertoros dumnokte, ŝi tuj vekiĝos, surmetos noktorobon kaj kuros por helpi al li. Ŝia dormo estis tre malpeza, ŝiaj oreloj kaptis ĉiun bojon de hundo en la mallumo, ĉiun krion de nokta birdo, ĉiun ventan flustron tra la densaj arbustoj. Sed la nokto trankvile pasis, kaj nur noktaj ventoj blovis tra la supro de la fikusarbo. Abunda roso falis antaŭ la mateniĝo sur la herbejojn, kaj la lunlumo etendiĝis sur ĉio kaj briligis la rosgutojn per brilo de pala arĝento.

Antaŭ la sesa matene la kolomboj vekis Osnat kaj ŝi lavis sin, vestiĝis, frapis je la pordo de Marteno, kontrolis kiel li fartis, prenis la pleton de hieraŭ kaj iris labori en la lavejo. Marteno siaflanke ellitiĝis peze, vestiĝis malrapide, anhelis pro streĉo kiam li kliniĝis por surmeti la ŝuojn, trinkis akvon kaj iris al ŝuriparejo, ŝovante antaŭ si la oksigenbotelon ene de malnova bebĉareto, kiun la sankomisiono asignis al li. Li marŝis malrapide, trenante la piedojn, ĉar li estis senspira, aparte je supreniro. Apud la barako de la elektraĵoj li renkontis Naĥum Aŝerov, la elektriston, kaj la du interparolis mallonge pri politiko kaj la registaro de Ben Gurion. Naĥum diris al Marteno, ke tiu registaro provokas la tutan mondon per revenĝaj militaj atakoj, kaj Marteno respondis, ke ĉiuj registaroj senescepte estas plene superfluaj, kaj ke nia registaro estas duoble superflua, ĉar la judoj jam montris al la mondo, kiel popolo povas travivi kaj eĉ flori dum miloj da jaroj spirite kaj kulture, sen havi iun ajn registaron. Dum la konversacio Marteno ekbruligis duoncigaredon, sed ne enspiris el ĝi pli ol du fojojn antaŭ ol lia gorĝo ekstrangoliĝis. Li estingis la duoncigaredon kaj enpoŝigis la stumpon. Naĥum Aŝerov diris:

"Ne fumu, Marteno. Estas al vi malpermesite fumi." "Malpermesite al ni estas diri al proksimuloj kion ili povas fari aŭ ne povas fari," respondis Marteno, "Ni ĉiuj naskiĝis liberaj, sed ni propramane trudas unu al la alia ĉiuspecajn limigojn."

"Sed ni ja devas zorgi unu pri la alia," malĝoje komentis Naĥum.

Marteno ridetis kun kaviĝintaj lipoj:

“Ĉio en ordo Naĥum. Vi nepre devas riproĉi min, kaj mi nepre devas fumi. Ĉiu faras tion, kion li estas destinita fari. Ĉio estas en ordo."

En la ŝuista barako sidante sur vimena tabureto kaj ĉirkaŭita de akraj odoroj de ledo, lako kaj gluo, Marteno demetis la oksigenbotelon sur apuda kesto kaj tiris la maskon sur sian vizaĝon. Tiel, kun duonvizaĝo kovrita, li tenis en sia pugno la akran ŝuistan tranĉilon kaj akurate fortranĉis maldekstran plandumon el ledfolio, laŭ markoj de krajono kiujn li anticipe faris sur la ledfolio. Boteleto da tepida akvo atendis sur la planko antaŭ li, kaj de tempo al tempo, iom formetinte la maskon, li glutis du-tri glutojn. La laboro, li diris al si, redonas al ni ĉiuj la simplecon kaj purecon de nia frua infanaĝo. Malnova hispana motivo, himno de respublikaj batalantoj dum la hispana civila milito ekaperis kaj flosis en lia menso kaj Marteno kantetis ĝin silente.

Iom post la oka matene eniris Joav Karni, la kibuca sekretario, kaj diris:

"Mi venis ĝeni vin dum kelkaj minutoj. Ni devas paroli.

Marteno diris: "Sidiĝu, knabo!". Poste li demetis la oksigenbotelon de la kesto al la planko ĉe siaj piedoj kaj aldonis:

“Ne estas ĉi tie multe da spaco por sidi. Sidiĝu sur tiu ĉi kesto".

Joav sidiĝis kaj Marteno apologiis, ke li ne havis kafon por oferti.

Joav dankis, dirante ke kafo ne necesas. Marteno konsideris Joav kiel junulon honestan, sindonan kaj modestan, sed kiel ĉiuj junuloj, tute sen ordigita vizio de la mondo. Ili ĉiuj estis bonaj knaboj, opiniis Marteno, ĉiuj honestaj kaj pretaj por ĉiu malfacila laboro, sed neniu el ili estas entuziasma kaj neniu brulas pro interna kolero pri la maljustaĵoj de la socio. Nun, kiam la direktado pasis el la manoj de la pioniraj fondintoj al Joav kaj liaj kunuloj, la kibuco estas destinita iom post iom burĝiĝi. Kaj la inoj estos kompreneble la katalizilo de tiu procezo. Post dudek aŭ tridek jaroj la kibucoj fariĝos nur flegitaj ĝardenkvartaloj kaj iliaj loĝantoj fariĝos dorlotitaj domposedantoj.

Joav diris:"Estas tiele. Lastatempe kelkaj kamaradoj turnis al mi pri vi. Ankaŭ Lea Ŝindlin turnis al mi nome de la sankomisiono. La kuracisto specife diris al ŝi, ke vi nepre devas ĉesi labori en la ŝuriparejo kaj ni ĉiuj konsentas kun li. La aero en tiu ĉi barako estas densa kaj sufokiga kaj la odoroj de la ledo kaj gluo sendube malhelpas al via sano. La tuta kibuco opinias, ke vi jam laboris sufiĉe, Marteno. Nun venis la tempo iom ripozi."

Marteno forprenis la oksigenmaskon, elpoŝigis ĉifitan duon-cigaredon, ekbruligis ĝin per tremanta mano, enspiris fumon kaj eksufokiĝis.

"Kiu laboros en la ŝuo-riparejo? Ĉu eble vi?"

"Sed ni jam trovis provizoran laboriston, kiu anstataŭos vin en la ŝuo-riparejo. Temas pri ŝuisto, novemigrinto el Rumanio, loĝanta en la barakaro por novemigrintoj apud ni. Senlaborulo. El morala vidpunkto, Marteno, sendube estas inde dungi lin por labori ĉe ni kaj tiel provizi iom da vivtenado al tuta familio.”

"Ĉu aldona dungita laboristo? Ĉu aldona najlo en la ĉerko de la principo de propra laboro?"

"Nur ĝis kiam ni trovos inter ni taŭgan kamaradon, kiu anstataŭos vin en tiu ĉi laboro."

Marteno atente ĉifis la cigaredon sur la ŝuista labortablo, forskuis la nigran cindron kaj remetis la stumpon en la poŝon de sia ĉemizo, tusis kaj stertoris, sed ne remetis la oksigenmaskon sur sian vizaĝon. Sur lia vizaĝo kovrita per blankaj barberoj aperis esprimo de pika ironio.

"Kaj kio pri mi?" - li diris duonridetante, "Ĉu finita? Ĉu “kaput”? Ĉu en la rubujon?"

"Vi," - diris Joav kaj apogis sian manon sur la ŝultro de Marteno, "Vi povos veni ĉe mi al la sekretariejo por kunlabori ĉiumatene du-tri horojn kaj iom ordigi dokumentojn. Ni decidis ekkonservi en taŭga ŝranko ĉiujn paperojn de la sekretariejo. Eble ne precize arkivo, sed io simila. Ni diru, kerno de estonta arkivo. Vi sidos tie kaj aranĝos la materialon. For de la sufoka aero de la ŝuriparejo."

Marteno Vandenberg levis el la planko polvoplenan laborŝuon kun malfermita pinto, atenteme metis ĝin sur la ŝuformilon, ŝmiris la internon de la plandumo per densa gluo, kiu eligis akran ebriigan odoron, elektis el la skatolo sur la tablo kelkajn malgrandajn najlojn kaj fiksis la plandumon al la ŝuosupro per kvin-ses mallongaj kaj akurataj martelbatoj.

“Sed kiel eblas subite preni kaj forĵeti personon el lia laboro, kontraŭ lia volo, nur ĉar lia sano febliĝas”, li murmuris mallaŭte kvazaŭ al si mem kaj ne al Joav, “ĉar ĉe ni tia darvinisma krimo tute ne estas pripensebla”.

“Ni simple zorgas pri vi, Marteno. Ni ĉiuj deziras vian bonon. Kaj estas fakte la decido de la kuracisto, ne la nia.”

Al tio Marteno Vandenberg ne reagis. Maldekstre de li estis malgranda kudromaŝino, funkciigita per pedalo, kaj li uzis ĝin por kudri ŝiritan sandalon. Dufoje li kudris la rimenon, plifortigis la kudritan lokon per eta metala nito kaj metis la riparitan sandalon sur la malantaŭan breton. Joav Karni leviĝis de sia sidloko, delikate prenis la oksigenbotelon el la planko kaj remetis ĝin sur la keston, kie li sidis kaj heziteme diris:

“Tio ne estas urĝa afero. Nur bonvolu pensi pri ĝi, Marteno. Ni petegas vin atente konsideri nian proponon, pli ĝuste, nian peton. Rememoru, ke ni ĉiuj ĉi tie nur deziras vian bonon. Kaj arkiva laboro en la sekretariejo, unu aŭ du horojn matene, ankaŭ ja estas laboro. Ne forgesu, ke la kibucaj institucioj havas plenan rajton translokigi membron el unu laboro al alia, laŭ sia bontrovo.”

Elirante, Joav heziteme denove diris:

“Ne hastu doni al mi respondon. Pripensu la aferon unu-du tagojn. Logike.”

Marteno Vandenberg ne pripensis la proponon de Joav kaj ne respondis al li nek post unu-du tagoj, nek post monato. Lia spiro malboniĝis, sed li ne rezignis la duoncigaredojn. Al Osnat, kiu ĉiuvespere portadis al li kovritajn pladon kaj tason el la manĝejo, li diris:

“Homo estas fundamente bonkora, malavara kaj honesta kaj nur la medio koruptas nin.”

Osnat diris:

“Sed kio estas la medio? Entute ankoraŭ homoj.”

Marteno diris:

“Dum la milito mi kaŝis min de la nazioj, Osnat, sed kelkfoje mi havis la okazon rigardi ilin de sufiĉe proksime. Simplaj knaboj, tute ne monstroj, iom infanecaj, bruemaj, ŝercemaj, ili ludis pianon, nutris la katidojn, sed oni lavis al ili la cerbon. Kaj nur pro tia cerbolavado ili faris teruraĵojn, malgraŭ ke ili mem ne estis teruraj homoj, sed nur difektitaj. Koruptaj ideoj difektis ilin.”

Osnat silentis. En sia koro ŝi pensis, ke en la mondo krueleco estas multe pli ofta ol kompato, kaj foje okazas ke kompato mem estas speco de krueleco. Poste ŝi ludis al li per fluto tri aŭ kvar melodiojn, adiaŭis kaj forprenis la pleton, sur kiu estis la vespermanĝo, kiun Marteno apenaŭ tuŝis. Ŝi pripensis, ke krueleco estas profunde enradikiĝinta en ni ĉiuj, kaj ke eĉ en Marteno estas multe da kruelaĵo, almenaŭ kontraŭ si mem. Sed ŝi opiniis, ke ne utilas kontraŭdiri lin, ĉar li kontentas pri sia mondvido kaj ĉar li estis homo, kiu ne faras malbonon al iu ajn kaj verŝajne neniam intence faris malbonon. Osnat sciis, ke Marteno iom post iom estingiĝis. Ŝi parolis kun la kuracisto, kiu diris al ŝi, ke ne estas antaŭvidebla pliboniĝo, kaj kiam la spiro de Marteno pli kaj pli elĉerpiĝos, estos necese enhospitaligi lin. Lea Ŝindler, el la sankomisiono, proponis dediĉi al Osnat kvar horojn semajne el la laborplano, por ke ŝi zorgu pri Marteno, sed ŝi rifuzis dirante, ke ŝi zorgas pri Marteno pro amikeco kaj tute ne necesas kompenso kadre de la laborplano. La vesperaj horoj kune kun la malsana persono, iliaj mallongaj konversacioj, lia dankemo, la vasteco de la mondkonceptoj kaj pensoj, kiujn li etendis antaŭ ŝi, ĉio ĉi estis por ŝi tre valora kaj ŝi ektremis pro la penso, ke tiu ĉi ligo povas ĉesiĝi post malmultaj tagoj.

Unu tagon, Osnat pendigis sur la afiŝtabulo ĉe la manĝeja enirejo anoncon kun la pintigita manskribo de Marteno:

Anonco por interesiĝantoj: ĉiun merkredon inter la sesa kaj la sepa vespere okazos en la membro-klubejo leciono por komencantoj de la lingvo Esperanto sub la gvido de Marteno V. Esperanto estas lingvo nova kaj facila, kies celo estas unuigi la tutan homaron kaj fariĝi almenaŭ dua lingvo por ĉiuj homoj. Temas pri lingvo, kies gramatiko estas simpla kaj logika, sen esceptoj kaj oni povas ekparoli kaj skribi per ĝi post malmulte da lecionoj. Al la interesiĝintoj: bonvolu skribi vian nomon sube de tiu ĉi noto.

Tri homoj skribis sian nomon piedpaĝe: la unua estis Osnat mem, poste Tsvi Provizor, kaj lasta estis la knabo Moŝe Jaŝar el la dekunua klaso de la eduka institucio. La venontan merkredon Marteno Vandenberg trete paŝadis al la membro-klubejo, pusânte antaŭ si la malnovan, grincantan beboĉaron, kie li metis sian oksigenbotelon, por malfermi la Esperanto-lecionojn. Osnat akompanis lin kaj delikate tenis lian brakon, sed li skue liberiĝis el ŝia teno kaj obstine klopodis plueniri propraforte. Li iris trenante la paŝojn, de tempo al tempo haltis dum la ascendo, ĉar li fariĝis senspira, sed li estis decidema kaj atingis la klubejon proksimume dek minutojn antaŭ la fiksita tempo kaj sidiĝis por atendi siajn lernantojn. Ĝis ilia alveno li fumis duoncigaredon. Li inhalis aeron tra sia oksigenmasko, foliumis iomete la vesperajn gazetojn malkovrinte en ili nur sovaĝecon, malbelecon kaj abundan dozon de cerbolavado. Osnat verŝis al li glason da teo el la samovaro kiu troviĝis en angulo de la klubejo kaj Marteno metis dummomente sian dikan kaj sulkitan polmon sur ŝia maldekstra mano. Ŝia mano estis delikata kun longaj fingroj kaj sur ĝi ankoraŭ estis videbla la hela signo de la geedziĝa ringo, kiun ŝi forigis, post kiam Boaz forlasis ŝin. Ŝi liberigis ŝian manon el sub la polmo de Marteno kaj metis ĝin sur la dorson de lia mano. Tiel ili sidis ambaŭ silente dum kelkaj momentoj, ŝiaj fingroj kovrantaj liajn fingrojn, kies ungoj iom bluiĝis pro manko de oksigeno, ĝis kiam malfermiĝis la pordo kaj Tsvi Provizor eniris. Li murmuris bonan vesperon kaj sidiĝis en la angulo apud la radioaparato, lia dorso kurba kaj lia sunbruna, sulkita vizaĝo kliniĝinta super liaj genuoj kaj atendis sen diri ion ajn. Marteno diris al Tsvi kelkajn laŭdajn vortojn pri la kibuca ornama ĝardeno kaj Osnat aldonis:

“Mi aparte ŝatas la vito-pergolojn kaj la fontanon kun ornamaj fiŝoj, kiujn vi konstruis en la placeto de la manĝejo. Vi faris el la kibuco Jikhat lokon agrablan por promeni.”

Tsvi dankis al ambaŭ kaj plue diris, ke bedaŭrinde estas ĉe ni kelkaj junuloj, kiuj por mallongigi sian vojon trairas la ĵus akvumitajn gazonojn kaj tiel ilin difektas. Kiam li finis paroli, eniris la junulo Moŝe Jaŝar kaj ĝentile demandis, ĉu la leciono estas malfermita nur por la kibucanoj, aŭ ankaŭ por la lernantoj de la eduka institucio. Marteno Vandenberg diris:

“Ni havas neniujn limojn kaj limigojn. Principe ni kontraŭas limojn.”

Marteno tusis kaj komencis la lecionon per mallonga klarigo:

“Kiam ĉiuj homoj parolos komunan lingvon, ne plu estos militoj, ĉar la komuna lingvo malebligos miskomprenojn, kaj inter unuopuloj kaj inter popoloj.” Tsvi Provizor rimarkigis, ke la germanoj kaj la germanaj judoj ja parolis la saman ligvon, kaj tio ne malebligis persekuton kaj murdon. Moŝe Jaŝar levis la manon kaj ricevinte de Marteno la parolrajton, atentigis ke ankaŭ Kaino kaj Habelo parolis verŝajne saman lingvon. Marteno demandis lin, kial do li venis lerni Esperanton. Al tio la knabo ne rapidis respondi. Fine li iomete kuraĝiĝis kaj humile murmuris, ke eble lernado de Esperanto helpos al li poste lerni aliajn lingvojn.

Marteno fumis duoncigaredon, stertoris, profunde tusis kaj klarigis, ke en la lingvo Esperanto estas ĉirkaŭ ok mil radikoj, ne pli, kaj el tiuj radikoj fontas ĉiuj necesaj vortoj. La radikoj mem devenas el la greka lingvo kaj el la latinidaj lingvoj. La reguloj de ĝia gramatiko estas ekzakte dekses, sen anomalioj kaj esceptoj.

Fine de la unua leciono, kiu daŭris dudek kvin minutojn, instruis Marteno al siaj aŭskultantoj, kiel prononci en Esperanto la unuan versiklon de Genezo: Je la komenco ("Bereŝit"), Dio kreis la ĉielon kaj la teron ("bara elohim et haŝamaim ve et haarec").

Tsvi Provizor, kiu dum siaj liberaj horoj tradukadis al la hebrea verkojn de la pola verkisto Ivaŝkeviĉ, pripensis iomete kaj rimarkis, ke vere Esperanto ŝajnas facila kaj logika, kaj ke siaopinie ĝi sonas iom simila al la hispana. Moŝe Jaŝar akurate notis ĉion en kajero. Marteno diris, ke malklaraj vortoj ĉie venenas la interhomajn rilatojn kaj do ĝuste klaraj kaj precizaj vortoj povas sanigi tiujn rilatojn, kondiĉe ke ili estu korektaj kaj eldiritaj en lingvo komprenebla al ĉiu. La knabo Moŝe Jaŝar diris nenion, sed enkore pensis, ke la doloro en la mondo naskiĝis ankoraŭ antaŭ la vortoj. Kiam Marteno uzis la esprimon “senkompromise”, Moŝe ekpensis, ke ankaŭ la decido de Marteno fumi fojfoje duoncigaredon kaj ne tutan cigaredon, fakte estis iuspeca kompromiso.

Post la leciono, Osnat akompanis Marteno kun lia ĉareto por la oksigenbotelo, reen al lia domo. Li estis tre laca, lia korpo doloris kaj li estis tiom senspira, ke li decidis rezigni pri la duoncigaredo, kiun li intencis fumi vespere. Apenaŭ li konvinkiĝis manĝi iom da jogurto kaj poste Osnat helpis al li demeti la ŝuojn kaj sidiĝi en lia lito, sin apoganta sur kelkaj kusenoj por atendi eventuale alvenontan dormon. Ŝi ludis al li per sia fluto la melodiojn “Inter la riveroj Tigriso kaj Eŭfrato” kaj “Ridu, ridu por la sonĝoj”. Poste ŝi adiaŭis, prenis kun si la pleton de la vespermanĝo, metis ĝin sur la ŝtuparon de la teraso kaj eliris al sia kutima vespera promeno laŭ la aleo de cipresoj. Nokte ŝi aŭdis la tuson de Marteno trans la maldika dividvando, apartiganta inter sia lito kaj la lia, sed dum ŝi ellitiĝis kaj surmetis ĉambran robon, la tuso ĉesis kaj ne ripetiĝis ĝismatene.

La dua renkontiĝo de la partoprenantoj al la leciono de Esperanto estis prokrastita, ĉar unu tagon antaŭ la planita dato malpliboniĝis la sanstato de Marteno Vandenberg kaj oni per ambulanco transportis lin al hospitalo, kie oni metis lin en oksigeno-tendon en la departemento de intensa prizorgado. Ĉiutage dum la matenaj horoj sidis apud lia lito Lea Ŝindler, komisiita fare de la sankomisiono, kaj dum la posttagmezaj horoj anstataŭis ŝin Osnat.

Dum la plimulta tempo Marteno kuŝis kun fermitaj okuloj. Foje li murmuris ion kaj foje subridis. Liaj okuloj aspektis sinkitaj en la okulkavoj kaj lia dratataspekta hararo estis malorda. Se oni alparolis lin, li kapjesis. Kelkfoje li sukcesis prononci dankvortojn al la kamaradinoj, kiuj deĵoris apud lia lito. Vespere li plendis, ke li ne havis sufiĉe da forto por fokusigi siajn pensojn. Kaj unu fojon, kiam venis du energiaj flegistinoj por ŝanĝi lian piĵamon, subite li subridis kaj diris al ili, ke ankaŭ la morto fakte estas anarkiisto: “La morto ja havas neniun respekton por stato, posedaĵo, aŭtoritato kaj titolo, ni ĉiuj estas por ĝi tute egalaj”. Tiuj vortoj foriris el lia buŝo interrompitaj kaj malklaraj sed Osnat, kiu sidis apud li, komprenis ilin kaj sentis, ke Marteno estas al ŝi tre kara, kaj ke ŝi devas haste trovi la manieron diri tion al li. Tamen ŝi ne trovis taŭgajn vortojn kaj nur tenis liajn varmajn fingrojn inter siaj manoj, kiuj estis malgrandaj kaj malvarmetaj.

Post kvin tagoj liaj pulmoj ĉesis ensorbi la oksigenon, kiun oni enfluigis en ilin kaj li mortis pro sufoko. Osnat, kiu sidis apud li, delikate karesis lian frunton kaj fermis liajn okulojn antaŭ ol eliri al la telefono en la koridoro, por informi la sekretarion Joav Karni. Joav sendis kamioneton kun ŝoforo por revenigi Osnat hejmen kaj la kadavron al la klubejo de la kibuco. Tie, en la klubejo, ene de ĉerko kovrita per nigra tuko, restis la kadavro la tutan nokton kaj la morgaŭan matenon ĝis la horo de entombigo, fiksita al la deka matene. Sur la afiŝtabulo en la manĝejo Joav pendigis malgrandan anoncon, kiun li verkis kaj tajpis unufingre per la skribmaŝino de la sekretariejo:

Nia kamarado Marteno Vandenberg forpasis ĉi-vespere.

La entombigo okazos morgaŭ matene je la deka.

Se iu scias pri parencoj de Marteno bonvolu senprokraste informi Joav.

Neniu parenco troviĝis, kaj nur membroj de la kibuco Jikhat partoprenis en la funebra ceremonio. Estis mateno kun delikata, lazura ĉielo kaj la varmo ne ĝenis la akompanantojn, ĉar el okcidento blovis agrabla vento, kiu refreŝigis la haŭton. La pintoj de la cipresoj ĉirkaŭantaj la tombejon tremetis en tiu vento. En la aero ŝvebis amaso da someraj papilioj kaj kune kun ili aromoj de kamparo kaj fruktoĝardenoj kaj fumodoro el la malproksimo. Kvindek aŭ sesdek gekamaradoj kolektiĝis kaj venis por la entombigo, ĉiu kun siaj laborvestoj, ĉar la funebra ceremonio okazis dum la laborhoroj. La akompanantoj staris ĉirkaŭ la malfermita tombo kaj atendis. La atendo iom plilongiĝis. Religia ceremonio ne okazis, ĉar Marteno lasis al la socia komisiono noton kun peto entombiĝi sen kantoro kaj sen preĝoj.

David Dagan, la edukisto, diris kelkajn frazojn je la nomo de ĉiuj. Li priskribis Marteno Vandenberg kiel koheran idealiston, kiu vivis sian tutan vivon laŭ sia kredo. “Preskaŭ ĝis sia lasta tago,” - diris David Dagan, - “nia kamarado Marteno laboris en la ŝuriparejo kvazaŭ preninte al si simbolan respondecon pri ĉiu treto de nia piedo.”

Poste, je la nomo de la sekretariejo, parolis Joav Karni. Li rimarkigis, ke Marteno estis soleca viro dum sia tuta vivo, travivinto, kiu dum la Holokaŭsto sin kaŝis en Nederlando. “Li vidis propraokule, kiajn abomenaĵojn homoj povas fari, kaj tamen venis al ni plena je fido en la homo kaj en la estonto, kaj plena je ardo de justeco. Iufoje,“ - diris Joav, - “ni surpriziĝis pri lia honesteco kaj fideleco al idealoj. Li estis kaj intelektulo kaj ulo de ĉiutagaj faroj, homo de principoj kaj de laboro senkompromise.” Je la fino de sia parolado, Joav laŭdis nian kamaradinon Osnat, kiu sindone prizorgis Marteno dum lia malsano. Kaj konklude li esprimis la esperon, ke la figuro de nia kamarado Marteno daŭre estu fonto de inspiro por ni ĉiuj.

Post la funebraj paroloj, laŭ peto de Joav, Osnat ludis apud la malfermita tombo la melodion de la kanzono “Ridu, ridu pro la sonĝoj”, kiun Marteno ŝatis. Kelkaj ĉeestantoj akompanis ĝin per mallaŭta murmuro, dum aliaj nur per movo de lipoj.

Tsvi Provizor, Naĥum Aŝerov kaj Roni Ŝindlin, kune kun aliaj kamaradoj prenis la ŝovelilojn kaj verŝis teron sur la kovrilo de la ĉerko. La tero levis polvon kaj la kovrilo de la ĉerko aŭdigis kavan, sekan sonon, kiam la terbuloj trafis ĝin. Roni Ŝindlin preskaŭ stumblis sur la amason da tero kaj David Dagan subtenis lin kaj helpis al li stariĝi. Osnat pripensis la vortojn "senkompromise" uzitajn de Joav Karni por priskribi la mortinton kaj konstatis, ke ŝi malŝatas ilin. Malgraŭ tio estis en ŝi sento de varmeco por ĉiuj ĉeestantoj en la entombigo, varmeco, kies originon ŝi ne konis, sed certis, ke ĝi akompanos ŝin dum ankoraŭ multaj tagoj.

La kovrado de la ĉerko finiĝis kaj post iom da tempo super la nova tombo ŝvebis nubeto da polvo. Roni Ŝindler diris:

“Jen.”

Kaj aldone li diris:

“Domaĝas pri li. Apenaŭ restis tiaspecaj homoj.”

Li kolektis la kvin ŝovelilojn uzitajn por kovri la tombon, ŝarĝis ilin sur malgranda ĉarumo kaj turniĝis foriri. La akompanantoj sekvis lin kaj foriris en grupetoj, ĉiu el ili al sia propra laboro. David Dagan memorigis al Moŝe, ke la venonta leciono komenciĝos post kvaronhoro. Moŝe atendis du-tri minutojn kaj ankaŭ li foriris. Osnat iom restadis tie kaj staris iom da tempo sola apud la tera monteto, aŭskultis la voĉojn de la birdoj kaj la murmuron de malproksima traktoro kaj ŝia koro estis trankvila kvazaŭ ne temis pri entombigo, sed pri bona kaj sensoifiga konversacio. Subite ŝi sentis preman deziron diri du-tri vortojn en Esperanto, sed ŝi ja ne havis tempon lerni ion ajn kaj krome ŝi ne sciis kion diri.



Amos Oz kun Amri Wandel en la Jerusalema Libro-Foiro

Pri Amos Oz, la libro kaj la traduko

Amos Oz estas verŝajne la plej elstara kaj internacie konata nuntempa verkisto de Israelo. Se en la proksimaj jaroj dua israela verkisto ricevos la Nobel-premion pri literaturo (la unua estis Ŝmuel Josef Agnon en 1966), tiu verŝajne estos Oz (de 2007 li plurfoje estis kandidato por la Nobel-premio). Li ricevis i.a. la premion de Israelo kaj la Göthe- kaj Heinrich-premiojn pri literaturo. Liaj verkoj tradukiĝis en 42 lingvojn (tiu-ĉi libreto estas do la 43-a lingvo - la unua traduko de Oz en Esperanton) kaj estas multe aprezataj kaj ŝatataj en la la monda literaturo. Inter liaj 38 libroj plej famiĝis "Mia Mikaelo", "Rakonto de amo kaj mallumo" kaj aliaj. Kiel infano li kreskis en Jerusalemo, kaj poste kiel knabo forlasis por vivi en kibuco. Tio reflektiĝas en lia verkaro: multaj el liaj noveloj temas pri la kibuca vivo kaj pri la vivo en Jerusalemo.

En la libro "Inter amikoj" Oz revenas al la loko kaj tempo kie kreskis lia verkaro: la kibuco en la fino de la kvindekaj jaroj. Per la ok rakontoj en tiu libro li provas rompi la idealisman bildon de la kibuco (simile al aliaj israelaj verkistoj, kiel ekzemple Meir Shalev). La Rakontoj priskribas la ŝanĝiĝon de la kibuca originala idealismo de la pionira epoko, el kiu nuntempe restas nur grupo da homoj, kies frateco kaj reciproka respondeco estas iom post iom malaperantaj.

La ok rakontoj okazas en la fantazia kibuco Jikhat, kaj priskribas kiel la kibuco ne ebligas al diferencaj kaj solecaj individuoj trovi sian lokon en la kibuca socio. Ĉiu el la rakontoj desegnas mirinde delikatajn bildojn de virinoj kaj viroj, kiuj revas kaj suferas en siaj privataj vivoj sub la ombro de giganta kolektiva revo: la kibuca idealo.

La rakontoj temas pri plej diversaj sed homecaj situacioj: patro, kies juna filino ekloĝas kun lia maljuna kibuco-kamarado; virino kiu skribas korŝiran leteron al la virino, por kiu forlasis ŝin ŝia edzo; infano, kiu veturas viziti sian patron en hospitalo por mense elĉerpitaj personoj, kaj maljuniĝanta ĝardenisto kiu portas sur sia dorso la suferon de la tuta mondo.

En la novelo "Esperanto", la morto de Marteno Valenberg, la lasta idealisto, kiu kredas en absoluta komuneco de la homa socio reprezentas la malrapidan sed ne-eviteblan kolapson de la kibuca idealo kaj tradicia socio.

Eble la sento de trankvileco kiun spertas Osnat post la morto de sia maljuna amiko Marteno, sugestas ke Oz fine trovis la respondon por sia serĉado, kaj kiel Osnat, li trovas konsolon en la revolucio en la kibuca socio kaj idealoj. Amos Oz daŭre akompanas nin per sia flua kaj elokventa stilo, kaj ni povas ĝui ĉiun frazon aŭ metaforon, kiun li bonvolas dividi kun ni.

Traduki tian novelon estas aparte peza respondeco, ĉar ĝi postulas ne nur perfektan regon de la fonto- kaj cel-lingvoj, sed ankaŭ bonan konon de la socia kaj kultura fono de tiu epoko kaj medio (la kibuco). Kvankam en la koncerna epoko (fino de la kvindekaj) mi estis juna infano kaj kreskis en la urbo, en la sesdekaj mi ofte gastis kaj eĉ laboris dum la lernejaj somerferioj en la kibuco, al kiu tranlokiĝis mia pli aĝa fratino post sia edziniĝo. Tio helpis al mi sorbi iom de la kibucaj etoso kaj vivstilo, aldone al tio kio oni lernas kaj aŭdas ĉiukaze kreskante en Israelo, kies kulturo estas

forte ligita al la kibuca ideo kaj socio.

Plurfoje dum la tradukado mi longe cerbumis kaj serĉis taŭgan vorton aŭ vortumon, kiu plej akurate transdonu la etoson aŭ la nuancon kiujn celis la aŭtoro. En dekoj da kazoj mi diskutis kaj foje eĉ disputis kun Gian Piero, mia kuntradukanto, pri iuj malofte uzataj Esperanto-vortoj, esprimoj aŭ vortumoj, kaj ni bezonis plurajn iteraciojn ĝis ni fine atingis interkonsenton. Pro tiu granda kunlaboro mi estas profunde dankema. Dankon ankaŭ al Gabi Zeevi, kiu zorgeme provlegis, kaj al mia longtempa germana amikino Maria Merla, kiu instigis min traduki tiun rakonton en Esperanton.

Mia fina kaj plej grava danko iras al la aŭtoro, Amos Oz, kiu ne nur permesis traduki sian novelon en Esperanton, sed ankaŭ afable konsentis renkontiĝi kun mi (vidu la foton sur la dorsa kovrilo) por rakonti sian specialan historion rilate al Esperanto kaj pri la fono malantaŭ la novelo "Esperanto".

Amri Wandel, Jerusalemo, Majo 2015

Esperanto-Ligo en Israelo

www.esperanto.org.il