Vespero sur la montar'

Lea Goldberg
Melodio: Miki Gavrielov
Elhebreigis: Amir Naor
Pliaj tradukoj

ערב מול הגלעד

לאה גולדברג
לחן: מיקי גבריאלוב
En 1938 la poetino Lea Goldberg estis invitata prelegi en Kibuco (israela kolektiva komunumo) Afikim. Pro la malfrua horo ŝi tranoktis tie, kaj revenis la sekvan matenon al Tel-Avivo. Kelkaj tagoj poste ŝi publikigis tiun tekston, dediĉitan "Al la infanoj de Afikim". La teksto populariĝis, kaj la kibucanoj estis tre fieraj kaj kantis la vortojn dum festoj kaj aranĝoj. Nur jarojn poste oni atentis ke la teksto povas esti komprenita kiel aluda kritiko pri la komuna edukado de infanoj en multaj Kibucoj tiutempe. La infanoj de la Kibuco tiam vivis kune en infandomo, gvidita de profesiaj vartistinoj, kaj ne kun iliaj gepatroj. La gepatroj renkontis siajn infanojn dufoje ĉiutage, posttagmeze kaj dum la nokta ekdormado, por kelkaj horoj. Tia komuna metodo de edukado malaperis delonge. Nur tiu kanto memorigas tiujn forajn kaj naivajn tagojn.

La branĉoj jam kliniĝis pro
La fruktoj, kiuj pezas tro.
Subiris post la mont' la sun',
Ekdormas la infanoj nun.
האילנות כל כך כבדים,
כופף הפרי את הבדים,
זו השעה המרגיעה,
בה נרדמים הילדים.
Al la val' el la montar'
Ŝafido eta turnis sin,
En farmo ploras la ŝafin' –
Perdiĝis ŝia eta fil'.
אל הבקעה מן הגלעד
טלה שחור ורך ירד,
כבשה פועה בוכה בדיר -
זה בנה הקט אשר אבד.
Ŝafid' revenos al patrin',
Ekdormos li en ŝia sin'
Kaj la ŝafin' nur kisos lin
Tenere ame nomos lin.
ישוב טלה אל חיק האם,
ישכב בדיר וירדם
והכבשה תישק אותו
והיא תקרא אותו בשם.
Sin kaŝas nokt' en la arbar'
Nur plena luno, tra stelar'
Silente venas vidi la
Dormadon de la infanar'.
נסתר הליל בין הבדים
והנביא הגלעדי
יורד דומם אל הבקעה
לחזות בשנת הילדים.
Ŝafid' revenos... ישוב טלה...