Sunfrapo

Sunfrapo

Amir Naor

“Panjo, kie estas la manĝaĵo?”
“Panjo, kie estas la mantuko?”
“Panjo, mi bezonas monon. Mi iras al la strando.”
Li sukcesis manĝi ion, surmeti sian naĝkostumon ankoraŭ ne sekiĝintan de hieraŭ kaj preni monon el la tirkesto en la kuirejo. Antaŭ ol foriri, li malfermis la pordon kaj enŝovis sian kapon en la gepatran dormoĉambron, kie lia patrino siestis.
“Do mi iras, panjo. Ĝis!”
“Kial mi neniam povas ripozi en paco?” Lia patrino murmuris, turniĝante sur la lito. La plafona ventumilo super ŝi ĝemis. “Ĉu vi scias, ke jam tagmezas? Finfine vi vekiĝis? Ĉu vi scias, ke nun estas jam la dua posttagmeze? Kiel vi povas dormi tiom multe, mi ne komprenas.”
“Panjo, vere. Ĉu vi forgesas, ke nun okazas la futbala mondpokalo? Estis tre grava ludo la lastan nokton.”
“Nu, bone. Ĉu vi manĝis ion?”
“Jes, panjo. Mi prizorgis min. Mi iras al la strando.”
“Denove al la strando? Ĉu vi ne estas tedita de tiu strando? Ĉiutage denove? Ĉu vi ne havas ion alian farendan? “
Li nur ridetis. Kion li povas diri al ŝi? Ke eble Ŝiran venos hodiaŭ? Foje ŝi venas kun siaj amikinoj. Kaj li sukcesis paroli kun ŝi kelkfoje preskaŭ sen balbuti. Li opinias, ke eble ŝi ŝatas lin.
“Kaj kio okazos pri via studado? Ĉu vi memoras, ke je la fino de la somero vi havos teston? Kiel vi volas sukcesi, se vi iras ĉiutage al la strando? Kaj tio estas tre danĝera,” lia patrino daŭrigis sen atendi respondon. “Ŝmiru vin bone kontraŭ la suno, kaj restu en la ombro, kaj faru ĉion kion la savisto ordonas kaj trinku multe da akvo.”
Do kiel oni povas amuziĝi, li pensis al si mem. Laŭte li diris, “Bone, panjo. Ĉio bonordas. Kio estas tiom danĝera? Tio estas nur la strando. Kio povas okazi tie? La plej trankvila loko en la tuta mondo.”
Sur la kuireja tablo li rimarkis kokosnukson, kiun lia patro aĉetis iam, sed kiun neniu sukcesis fendi ekde tiam. Lia patro ĉiam havas tiajn strangajn ideojn, kiuj neniam realiĝas. Li enmetis la kokoson en sian saketon. Li alportos ĝin al Liav, kiu fanfaronas ĉiam pri sia ferokapo. Povos esti tre ridige. Li prenis ankaŭ la libron de la testo. Almenaŭ por la konscienco. Eble io penetru sian kapon nur ĉar la libro troviĝas apude.
Li forlasis la domon kaj tuj sentis varmegan ondon batantan lian vizaĝon. Estis varmega, varmega tago. Kvazaŭ la suno forgesis resti limigita al sia ununura punkto kaj nun plenigas la tutan ĉielon. Li apenaŭ povis malfermi siajn okulojn, blindigitajn de la brila lumo. Sed liaj piedoj mem konis la vojon, kaj ĉe la placo li turnis sin al la avenuo direkte al la marbordo.
Alvenante al la promenejo super la strando, li ombris mane siajn okulojn kaj rigardis malsupren. Neniu alvenis ankoraŭ. Nek Ŝiran, nek ŝiaj amikinoj, nek liaj amikoj. Li desupris la ŝtuparon al la strando. Survoje li trovis preskaŭ malplenan bierbotelon kaj kunportis ĝin. Tio valoras iom da mono. Li alvenis malsupren, sinkante en la profundan sablon. Li rapidigis sian paŝadon, sentante la varmegon de la sablo tra siaj sandaloj. Li lokiĝis en la interkonsentita loko, proksime de la luobudo por kuŝseĝoj. Ja li vekiĝis pli frue ol ĉiuj. Lia patrino devus esti fiera pri li, anstataŭ esti kolerema. Li havis malmultan tempon ĝis la aliaj alvenos. Li sternis la bantukon sur la varma sablo kaj kuŝiĝis surdorse Kiel li utiligu la tempon ĝis ili alvenos? Li ĉirkaŭrigardis. Neniu. Kaŝe li elprenis la libron de sia saketo, kaj komencis legi. Sed estis io tre malmola en la saketo sub lia dorso. Li malfermis la saketon kaj elprenis la kokoson. Nun estis multe pli komforte. Li denove provis legi, sed liajn okulojn blindigis la rebrilego de la suno sur la blankaj paĝoj . Li vidis nenion. Tiom da lumo. Li fermis la okulojn, sed ankoraŭ vidis antaŭe malhelan rektangulon ĉirkaŭitan per blanka flagranta kadro.

***
Juna virino tenanta bebon sidiĝis proksime sub kaduka sunŝirmejo. Ŝi komencis organizi sin. Ŝi sternis verdan litkovrilon sur la sablo, kaj ŝmiris sin per sunkremo. Poste ŝi eltiris el sia sako bluan vindotukon.
“Ĉu vi scias, kion mi havas ĉi tie por ni? Novan naĝkostumon! Kaj nun ni surhavos ĝin, kaj ni tre tre amuziĝos!” La bebo ne estis tiel kunlaborema, kaj ŝi metis la vindotukon, kiun ŝi deprenis, en liajn etajn manojn, por okupi lin. Ŝi apenaŭ sukcesis ŝmiri lin kaj surmeti grandan ĉapelon sur lian kapon, kiam li ekkuris per ŝanceliĝantaj etaj paŝoj al la akvo.
“Atendu min, kien vi kuras? Estas tre forta suno!” Ŝi rapidiĝis post li, tenante bluan plastan sitelon enmane.
Sed li kuris kun krioj de ĝojo al la marbordo. Kiam li preterpasis knabon tenantan libron, la vindotuko defalis de liaj manoj al la sablo. Proksime de la marbordo la patrino kaj ŝia bebo sidiĝis kaj komencis konstrui sablokastelon. Ŝi gutigetas de siaj fingroj malsekan sablon, kaj li provas fari la samon, frapante siajn malgrandajn manojn ekscitite, elbuŝigante nekompreneblajn krietojn.
***
La ĉefa savisto staris en sia ligna budo, kun siaj manoj sur la apogilo, inspektante la verdan maron antaŭ si. La maro aspektas tiel trankvila, li opiniis, plata kiel herbejo. Sed tio ne devus iluziigi. Naĝantoj abundas en la akvo, kaj ĉio povas okazi subite. La tuta respondeco kuŝas sur liaj ŝultroj.
Dum li estis pensanta pri tio, unu naĝanto transpasis la linion. Akra fajfo signalis al tiu reveni al sia loko. Li obeis tuj.
Ambaŭflanke la savisto observis siajn du helpantojn, kiuj tenis nigrajn flagojn kaj surhavis nigrajn naĝkostumojn. Ĉio estas en ordo. Li daŭrigis observi sian regnon de supre.

***
La palaco estis jam pli alta ol la bebo. Subite, ondego venis senaverte, inundante ĉion en sia vojo, inkluzive havaĵojn metitajn tro proksime al la marbordo. La ondo detruis la protektmuron ĉirkaŭ la palaco kaj poste inundis la palacon mem. La timanta patrino tuj kaptis ambaŭmane sian bebon, kiu sidis kun sia dorso al la akvo. Trafite de la ondo, la bebo ekploris. Lia patrino prenis lin proksimen al si, terurigita vidi ion fluan sur lia dorso.
“Meduzo!” Ŝi ekkriegis. Sed ŝi apenaŭ estis aŭdebla tra la laŭta bruo ĉirkaŭe. “Meduzo! Faru ion! “
Ŝi levis la bebon alten en la aero per rapida movo, kaj la meduzo forfalis de li. Sed li daŭre ploregis. Ruĝaj brulvundoj aperis sur lia pala dorso. Naĝantoj kolektiĝis ĉirkaŭ ili.
“Lavu lin tuj per dolĉa akvo!” Iu blankhara maljunulo kriis. “Rapide!”
“Ne, neniam uzu dolĉan akvon!” kriis aliflanke virino kun granda ĉapo. “Uzu nur marakvon!” Kaj ŝi komencis verŝi akvon el la ludsitelo sur la dorso de la bebo. La bebo nur pliigis siajn kriojn.
“La akvo ĉi tie estas plena de veneno,” kriegis la patrino. “Doktoro! Ĉu estas kuracisto sur tiu strando? Kiu scias kion fari?”

***
Longhara juna knabino, kun tolsaketo pendanta super ŝia ŝultro, alproksimiĝis al li. Li estis kontenta, ke li sukcesis kaŝi la libron sub sia saketo ĝustatempe.
“Liam!” Ŝi gratulis lin tenervoĉe. “Bonas vidi vin! Ĉu nur ni ambaŭ alvenis ĝis nun?”
“Jes, Ŝiran,” li sukcesis diri, englutante sian salivon. “Venu, sidu ĉi tie. Ni atendu ĝis la aliaj alvenos.”
Ŝi deprenis sian saketon kaj ĉirkaŭrigardis. “Kia tumulto! Kio okazas tie?” Ŝi fingromontris la marbordon. Grupeto da homoj kolektiĝis tie skuante la manojn.
“Estas nenio,” li svingis sian manon nuligante. “Bebo estis pikita de meduzo, aŭ io simila. Ne gravas. Diru, ĉu vi vidis la ludon la lastan nokton? Estis mojosa, ĉu ne?”
“Meduzo?” Ŝi eksaltis supren. “Kia terura bestaĉo! Mi tiel abomenas tiun gelatenan bestaĉon!” Ŝi rimarkis la duone malplenan bierbotelon sur la sablo kaj levis ĝin. “Mi aŭdis iam, ke tio povas mildigi la doloron. Mi alportos tion al ili. Mi tuj revenos.”
Ŝi eksaltis rekte al la marbordo kiel sunbruniĝinta cervino. Li ne povus priskribi ŝin alie. Ŝi kuris pli rapide ne nur ol la aliaj knabinoj de la klaso, sed ankaŭ pli rapide ol ĉiuj knaboj. Sed tuj post sia unua paŝo ŝi tretis sur la kokoson, kiu estis kovrita de sablo. Ŝi stumblis sur ĝi, sukcesis teni sian ekvilibron dum kelkaj paŝoj kaj falis sur la sablon, kie tiu fariĝas malmola. Ŝia dolorkrio estis miksita kun lia propra krio. Li saltis supren kaj ekkuris en ŝia direkto, sentante sin pli vigla kaj vivanta ol iam ajn, kvazaŭ nenio povus haltigi lin. Sed post nur du paŝoj li estis trafita de rakedluda pilko celita rekte al lia brusto, frapfaligante lin malsupren.
“Ĉu vi estas frenezaj?” Li ekstaris kaj kriegis: “Estas homoj ĉi tie!”
Responde li estis trafita tuj de dua potenca pilko. Li falis sur la teron, kaj komencis rampi ĝis li atingis ŝin.
“Ili estas nenormalaj,” li diris kolapsante apud ŝi. “Ĉu vi bonordas?”
“Mi opinias ke mi tordis iomete mian piedon,” ŝi ĝemis dolore, “sed mi sukcesis teni la botelon sen verŝi eĉ unu guton,” ŝi fiere montris la botelon al li. “Nun mi devas pluiri…”
“Ni klopodu ekstari”, li diris. Sed levante sian kapon li estis trafita de malalta fajfanta fadeno de kajto.
Li kliniĝis denove malsupren. La pilktiktako daŭris senĉese. Ŝpruceroj de koto atingis ilin. Bunta kajto kraŝis teren proksime de lia saketo. Li rigardis Ŝiran kuŝantan apud li. Ŝi neniam antaŭe estis tiel proksima al li.
“Ŝiran,” li diris milde, apenaŭ rekonante sian propran voĉon. “Aŭskultu min atente. Mi kuros reen altirante la pafojn al mi. Tuj kiam mi foriras vi devas komenci kuri antaŭen, sendepende de kio okazas al mi. Ne rigardu malantaŭen. Tio estas via ununura ŝanco eliri el ĉi tie sekure.”
“Liam!” Ŝi tenis lian manon, ŝia voĉo rompiĝis. “Vi estas fantasta, kaj vi faras ĉion por mi! Ĉu vi certas, ke ne ekzistas alia rimedo?”
“Fidu min!” li diris memcerte, sentante sin pli bone ol iam ajn. “Mi ekiras!” Li eksaltis antaŭen. Li sukcesis eviti la unuan flugdiskon kaj la duan, sed kajto alveninte kun grandega rapideco el neatendita direkto batis lian kapon. Li kolapsis sur la molan sablon, apud sia saketo. Falante malsupren, li ankoraŭ vidis Ŝiran transiri la danĝeran areon sukcese.

***
Juna paro promenis malrapide sur la sablo. Ŝi deprenis siajn sandalojn kaj nudpiedis. Sur ŝia ŝultro pendis saketo, ornamita de bildo pri malgranda tero rondiranta ĉirkaŭ granda piedpilko.
“Rigardu , Liav,” ŝi diris. “Jen estas Liam. Kio estas tio? Li dormas! Rigardu!” Ŝi kliniĝis malsupren por rigardi atente la libron ĵetitan apud li. “Li legas ian lernolibron! Kia librovermo! Nekredeble!”
Liav driblis per sia dekstra piedo la kokoson en la sablo. Apude estis disĵetitaj vindotuko kaj ŝirita kajto.
“Ĉu vi scias kion ni faru, Ŝiran?” Li proponis, “Ni lasu lin dormi. Studado estas sendube tre laciga. Ni iru al la alia flanko de la strando, por ne ĝeni lin.”
Li saltigis perpiede la kokoson kaj kaptis ĝin permane.
“Ĉu vi scias ke mi povas fendi ĝin per mia kapo?” Li fanfaronis. “Ni povas trinki kune ties sukon. Kion vi opinias, Ŝiran?”
“Ĉu vi vere povas fari tion, Liav?” Ŝi diris alkroĉita al li. “Bonege! Mi aŭdis ke kokosa suko estas tre sana!”
Ili ambaŭ iris kune al la akvo. Ŝia longa hararo flirtis en la vento. Li brakumis ŝin kun unu mano kaj kun la alia ludis per la kokoso. Survoje ili preterpasis dezertan sablokastelon. Li ne povis rezisti sendi lertan piedon, kaj surtretis ĝin per preciza piedbato.