Kantata poezio

Tiuj ĉi poeziaĵoj, tradukitaj de A. Naor,  estis komponitaj. Ligiloj por nacilingva kantado estas aldonitaj.
Ĉu vi ŝatus koncerti kaj registri ĝin Esperante?  Kontaktu nin!

Urba vesper’ / Natan Alterman
Video

Tegmentoj rozaj sub subir’
Asfalto blua la spiron tenis
Okuloj inaj triste dir-
as – “nokto, kial vi revenis?”

Lanternaj floroj de la urb’
Floradas per aroma lumo
Printempo de elektra arb’
Atakas ĉien per parfumo

Ni vidas ĝin sen ajna ag’
Nur efemera tio estas
Vespere inter nokt’ kaj tag’
Ĝi flave brilas kaj koketas

Ni vidu inter tag’ kaj nokt’
Pejzaĝojn bluajn kaj senĉesajn
Animoj niaj jam sen fort’
Manĝetu tie herbojn freŝajn

Knabino eta, sving’ de man’
Rideton de ŝi aŭto prenis
Perdita estis io ajn
Neniam tion ni komprenis

Nun solas mi trankvile – jen
Rigardu kiel tre senhonte
La luno banas sin tuj en
La flako ĉe la strato fronte

Malgrandas mia korp’ sub lun’
Sed tiom altas mia kapo
Se mi ekirus ien nun
Danĝero estus de lunfrapo

Subiro super la verand’
Tunelas strato blukolore
Se iu irus ĝis la rand’
Ĉi tien li revenu plore

Tegmentoj rozaj sub subir’
Asfalto blua la spiron tenis
Okuloj inaj triste dir-
as – “nokto, kial vi revenis?”

Decembro / Natan Alterman
Video

Aŭtuna vent’, de mar’ odor’
Oranĝa suk’, kolor’ de or’
Acida dolĉa pluvveter’
El dom’ eltiras al ekster’
Krepuskas ruĝe la vesper’
Enspir’ profunde de aer’
Iradi kaj enspiri plu
La sun’ subiras al la blu’

Ekstaru kaj enspiru, hom’
La pluv’ jam ĉesis, bonarom’.
Rigardu preter tiu ond’
Kiom belegas nia mond’.
Rigardu preter tiu ond’
Kiom belegas nia mond’.

Lanternoj verŝas per sitel’
Malfortan lumon de miel’
Kaj io stranga ĵus sen bru’
Silente premas sur la brust’,
Neniel povas sin elteni,
La koro volas terni terni.
Neniel povas sin elteni,
La koro volas terni terni.

Ekstaru kaj enspiru, hom’…

Decembro, frida, venta blov’
Odor’ de freŝa pom’ kaj pluv’
Vi donas iom da esper’
Al la viktimoj de la somer’
Alvenas certe jam la temp’
Sopiri nun al la printemp’
Alvenas certe jam la temp’
Sopiri nun al la printemp’

Ekstaru kaj enspiru, hom’…

Lulkanto / Natan Alterman
Video

Silentis hal’ kaj urb’ subite
Silentis jam la homamas’
Klarneto sonas intermite
Violonvoĉ’ kaj kontrabas’
Karesas ĉion tre kviete
Silentu, flustra bas’

Ni kuris nur post bagatel’
Sed nun la kapon klinis jene
Kun kron’ sur ĝi aŭ kun sitel’
Ne gravas – ĝi ekdormos fine
Kaj haj-li-lu, kaj haj-lu-li
Kaj haj-lu-ni, haj al ni kune

Dormu suno dormu mar’
Dormu pomo kaj arbar’
Dormu klaŭno dormu vin’
Dormu reĝo kaj reĝin’
“Ĉu tamen pli da kafein’?”
Ne, ne, fin’.

Koler’ kaj ĝenoj kaj admono
Pasioj, revoj, pek’ kaj pun’
Ŝvebadis kiel la balono
“Transpasu tuj – mi dormas nun”
Demandi estas ne bezono
Ne estas ankaŭ oportun’

Varias kantoj laŭ la mod’
Sed la lulkanto vivas ene
Kaŝante sin de nia mond’
Ĝi restas kun ni por eterne
Aŭ dum mallonga period’
Bonvolu lasi nin senĝene

Dormu urbo dormu sun’
Dormu reĝo brilas lun’
Venas klaŭno kaj kostum’
Dormu historivolum’
Malŝaltu lumon, jes, sen lum’
Si – len – tu.

Olivarbo / Natan Alterman

Cent jarojn regis arda somer’.
Venĝlume blindigis ĝi ĉion dum tag’.
Nur olivarbo, mia parenco sur ter’,
Plu eltenis dum tiu luktad’.

Ĝia ĵur’ tiom sanktas! Dum pli ol jarcent’
Ĝiaj branĉoj ne spertis miregojn.
Ho Ter’ – ĝia modest’, kiel la fundament’,
Fendas la koron de viaj ŝtonegoj.

Eble nur pezan larmon, el laca okul’
Donas Di’ ĉiupova al ĝi, mia ter’,
Kliniĝante solece sur sia kalkul’,
Antaŭ via indigna kajer’.

Kiam vi petas morton por via montar’
Kaj por herboj kaj pluv’ plu krias brutar’,
Ĝi stariĝas senmove kaj sole ĉe l’ lim’,
Ja dependas de ĝi via anim’.

Sangumante pro longa subir’ dum vesper’,
Ĝi vin serĉas per milda tuŝad’…
Ĝia trunko kurbiĝas, sulkiĝas, nur per
Via peza amara plorad’.

Kaj kontraŭe eliras la ruĝa varmeg’
Sin detenas, kaj sentas hororon – –
Ne kolapsos la mont’, vivos plu la ŝtoneg’
Dum disŝiras al ĝi eta semo la koron.

Pro ruĝa pomo / Ĥ. N. Bjalik
Video

Ĉu vi scivolas – mi pro kio amis?
Mi amis ŝin pro ruĝa pomo.
Mistera estas la kor’ de homo –
Do kion sorto por mi tenas?
Ĉu ŝi al mi plu apartenas?
Ĉu vi scias – mi pro kio ŝin amis?
Mi amis ŝin pro ruĝa pomo!

Tre belokula knabineto,
Ekloĝis apud la ĝardeno.
Fluetas tie tra baseno
Silenta akvo, sub-subtera,
Kaŝita akvo, vin’ mistera.
Tre belokula knabineto,
Ekloĝis apud la ĝardeno.

Eksplodis tiam eksomere,
Varmega tago oportuna –
Kaj mi kun mia amikino
Eliris ni al la ĝardeno.
Tre belis ŝi, mi estis juna;
Ni ridis al la vento suna,
Varmega tago oportuna.

Ni ridis kune kaj ni flirtis,
La mondon fore ni forgesis.
Ni saltis, kantis kiel beboj,
En nian ĝojon sin enmiksis
La birdoj supre kaj la herboj.
Kanteroj brilaj ĉien flirtis,
La mondon fore ni forgesis.

Birdetoj pepis en la branĉoj,
Desupre kantis par’ dueton
En klara kaj mirinda lingvo.
Fariĝis mia kor’ poeto,
Korp’ mia flosis kiel revo.
Do inter tiuj gajaj voĉoj
Senvorte kantis ni dueton.

Subite ŝi enmane tenis
Tre grandan brilan ruĝan pomon.
Gustumis ŝi ĝin kaj ridete
Ŝi donis al mi la duonon.
Tremante mi malfermis buŝon,
Ŝi staris tie kaj nur tenis
Tre grandan brilan ruĝan pomon.

En la blankeco de la pomo
Rekonis mia dent’ la ŝian,
La nazo flaris la aromon,
Vertiĝon mi pro tio sentis.
Nenion plu mi jam atentis –
Forgesis mi eĉ mian nomon,
Mi amis ŝin pro ruĝa pomo.