Dua birdo

Natan Zaĥ

Tradukis: Amir Naor

Mi vidis belegan birdon.
La birdo vidis min.
Tian belegan birdon mi ne plu vidos
Ĝis mia vivofin’.

Mi tiam salutis senvorte.
Trapasis min tremo de sun’.
Vortojn diritajn lastnokte
Mi ne plu diros nun.