Anĝela

Anĝela

Amir Naor

Unua hezitema alumeto estis ekbruligita en la mallumo kaj estingiĝis tuj. La dua jam ĵetis longajn ombrojn de flava lumo sur la murojn. La figuro, kiu tenis ĝin, etendis la alumeton al kelkaj direktoj, serĉante ion vane, antaŭ ol la eta flamo atingis la fingrojn kaj estis estingita per subita manmovo. La tria alumeto ekbruligis flamon en la forneto. Blua flagra lumo plenigis la malgrandan ĉambron, postkurante la ombrojn reen en la malfermitajn fendojn de la muroj.
Virino kun sulkiĝinta vizaĝo alproksimiĝis al la angulo de la ĉambro, kie troviĝis malalta lito kovrita de bunta tuko.
“Pablo! Pablo! vekiĝu!” Ŝi metis sian manon sur lian ŝultron. “Teruraĵo okazis! Mi tiom bedaŭras!”
Sed li ne respondis. Ŝia palpanta mano sentis malvarmajn ŝtonojn sur lia korpo.
“Pablo!” Ŝi kriegis kaj komencis forigi la ŝtonojn. “Ĉu vi bonordas? Diru al mi, ke vi bonfartas! Pablo!” Ŝi neniam tiom volis aŭdi lian voĉon, kiu estis raŭka pro multjara fumado.
“Kial vi krias tiom laŭte tiel frumatene?” Li ĝemis dormeme. “Kio okazas? Estas ankoraŭ nokto. La suno ne leviĝis ankoraŭ. Kial vi vekas min je tiu frua horo?”
“Pablo, vi pravas! Mi tiom bedaŭras,” ŝi provis klarigi. “La suno brilis, kaj mi sentis min preskaŭ kiel en nia malnova vilaĝo, kaj mi komencis premi la kvinoon. Eble mi batis tro forte, ĉar subite la tuta planko ekfalis.”
“Kion vi diras, virino?” Li levis sian kapon. “Mi neniam aŭdis tiajn sensencaĵojn.” Subite li premis sian manon al la kapo kaj kuŝiĝis ree sur la lito. “Mi ne scias kion mi ekhavas, Paŭla. Ian subitan vertiĝon. Ŝajnas al mi, ke la plafono estas kurba, kaj la lampo pendas oblikve. “
“Vere la plafono estas kurba, Pablo. Kaj vere la lampo pendas oblikve. Mi opinias, ke tiu ĉi domo ne estas tiel forta.”
Li ekstaris abrupte kaj metis siajn piedojn sur la deklivan plankon.
“Kio okazis ĉi tie?” Li ĉirkaŭrigardis konfuzita. Pecoj de stuko, kiuj falis el la plafono, estis disigitaj ĉirkaŭ la ĉambro. “Vi devus esti pli zorgema, Paŭla.”
“Jes, mi scias,” ŝi diris malespere. “Mi vere tiom pardonpetas. Mi diris al vi, ke mi ne kutimiĝis loĝi ĉi tie en la urbo.”
Li provis enŝalti la lumon, sed sensukcese. Li palpis la vojon al la pordo kaj provis malfermi ĝin, sed tiu estis blokita senmoveble. Longa fendo malfermiĝis laŭlonge de la pordo. Ekster la rompita fenestro kuŝis ruinaĵoj, blokante ian ajn radion de lumo. Li turnis sin al ŝi.
“Paŭla, vi ne kulpas. Mi opinias, ke okazis tertremo. La domo estas tute ruinita.”
“Tertremo?” Ŝi demandis surprizite. “Tio ne estis tertremo. Mi scias, kio tertremo estas. La tero tremas, kaj aĵoj moviĝas. Tio ne okazis ĉi tie.”
“Paŭla, ĉu vi memoras, ke kiam ni alvenis al la urbo, mi sciigis al vi, ke ĉio ĉi tie estas pli granda? Do tia estas tertremo de la urbo. Multe pli granda ol la nia. Sed ne maltrankviliĝu. Lasu min trakti ĉion. Mi eltrovos ian ajn elirejon. Sidu ĉi tie,” li sidigis ŝin tenere surlite.
Li elprenis martelon kaj ĉizilon el ligna skatolo. Unue li provis malfermi la pordon, sed tiu estis fiksita. Li provis skui ĝin, sed vane. Poste li provis elfosi truon en la muro apud la pordo. Vane. Fine li rompis entute la fenestron kaj provis fosi tra la ruinoj ekstere. Ŝi sidis senmove sur la lito kaj nur rigardis lin silente.
Tempo pasis. Fine li revenis kaj sidiĝis apud ŝi.
“Ĉu vi trovis elirejon?” Ŝi demandis espere.
“Ankoraŭ ne. Tiu pordo apogas nun la tutan plafonon, kaj danĝeras movi ĝin. La plafono sinkis ĝuste ĝis via amuleto.”
“Ĝis la Ĉakana, jes,” ŝi diris, kvazaŭ tio estas memevidenta.
“Kion vi celas? Estas nur hazarde.”
“Jes,” ŝi diris denove, kaj li sciis, ke ŝi pensas alimaniere. Tio estis unu el la malmultaj aĵoj, kiujn ŝi portis el la kabano de ilia malnova vilaĝo. Ili prenis preskaŭ nenion. Kelkajn kuirilojn, kalkajn vestaĵojn. Neniu havis pli. Sed ŝi insistis, ke ili alportu la amuleton, kiu estis pendinta sur la pordo de la kabano. Tiu amuleto estis heredita en ŝia familio de generacio al generacio, ekde la epoko de la lastaj inkaaj reĝoj en la deksesa jarcento, Vaskar kaj Ataoalfa. Temas pri truhava kruco, sur kiu estis gravuritaj Kondoro, Pumo kaj Serpento. Li bone konis la signifon de la tri bestoj, sed male al sia edzino, li ne kredis je ilia influo sur la vivo de la homoj. La kondoro fluganta super la Anda Montaro simbolas la homan spiriton. La pumo, kiu estas sovaĝa besto, simbolas la luktadon por vivtenado, kaj la perfida serpento, kaŝita subtere, simbolas la malluman kaj perfidan naturon de la homo. Sed nun oni ne havas tempon por tiaj antikvaj kredoj.
“La ruinoj abundas,” li pludiris. “Ni devas atendi helpon de ekstere. Dume ni devas resti ĉi tie. Ĉu ni havas sufiĉan akvon kaj manĝon?”
“Mi komencis kuiri kvinoon kaj terpomojn.” Ŝi iris al la lavujo kaj malfermis la kranon. Nur malforta flueto de akvo eliris el ĝi.
“Verŝajne la tubo estas damaĝita. Ni devas akumuli akvon. Plenigu ĉiujn potojn, kiujn ni havas.”
Ŝi plenigis du potojn kaj poste sekvis lian ordonon lasi la kranon guti en la lavujon, kaj ĉar la ŝtopilo ne troveblis en la mallumo, ŝi metis anstataŭe duonan tomaton.
Denove ili sidiĝis kune sur la liton.
“Pablo, kial ni venis ĉi tien? En la vilaĝo, se okazus tertremo, nur iom da pajlo falus sur niajn kapojn.”
Li kapneis senpacience.
“Ĉu vi volas havi tiun debaton denove? Kiom da fojoj mi rediris tion al vi. La registaro volas, ke ni vivu pli oportune. Ili volas, ke oni havu akvon en la domo, anstataŭ ol ĉerpi akvon el la rivero. Ne kuiri plu per ligno. Ili pensas pri ni.”
“Ili nur volas nian landon por pumpi la gason el ĝi.”
“Vi estas tiel naiva!” Tio estis malnova argumento inter ili. “Ĉu vi vere kredas, ke la registaro dungas malhonestajn homojn? Vi pensas ĉiam nur pri la plej malbonaj ebloj. Tio estas la diferenco inter ni. Tamen vi devas konfesi, ke ni vivas ĉi tie tre komforte, kun elektro kaj akvo kaj fajro ktp.
“Kie estas la elektro nun? Kaj kie estas la akvo? Se ni havus la saman situacion en nia malnova vilaĝo, mi povus almenaŭ eliri kaj alporti akvon el la rivero.”
“Se ni estus ankoraŭ en la vilaĝo, la kabano ne estus detruita, kaj vi ne devus akumuli akvon,” li diris venkante. “Do mi pravas kiel kutime, ĉu ne?”
“Jes,” ŝi konfesis kiel ĉiam.
“Ni devas peti helpon,” li prenis la telefonon kaj provis alvoki. “Nenio. Nenia linio,” li batis la aparaton kelkfoje senutile.
“Do kiel ni sciigu aliulojn?” Ŝi preskaŭ kriis. “Ni devas informi Gabriel. Rakonti al li, ke ni bonfartas. Alie li tiel maltrankviliĝos.”
Ili rigardis unu la alian. Ili ambaŭ sciis bone, kie li laboras.
“Ĉu li nun deĵoras?” Ŝi demandis mallaŭte.
“Kiam tio okazis? Antaŭ aŭ post la sesa horo matene?”
“Mi ne certas. Jam tagiĝis. Kie oni estas pli sekura, en aŭ ekster la minejo?”
Ili sidis silente. La kandeloj estingiĝis.
“Pablo, ĉu vi maldormas?” Ŝi demandis poste per laŭta voĉo.
“Jes, Paŭla. Mi planas kion fari. Mi havas ideon. Ekbruligu la fajron denove kaj preparu ian manĝaĵon dume. Ĉu ni havas pli da kandeloj? Mi bezonas lumon ĉe la pordo.”
Ŝi lumigis ununuran kandelon kaj komencis kuiri. Li alkroĉiĝis al la pordo kaj aŭskultis kelkajn minutojn, metante sian orelon ĉe diversaj lokoj. Poste li komencis frapi sur la muro per tranĉilo laŭ konstanta ritmo. Li frapetis kaj aŭskultis intermite, ĝis la manĝo estis preta. Ili manĝis silente. Post la manĝo, li eltiris el sia ilaro malnovan biciklan pumpilon.
“La pumpilo de Gabriel!” Ŝi flustris senspire.
“Jes,” li respondis, kaj kaŭrante apud la pordo li ŝovis la pumpilon en la fendon kaj funkciigis ĝin. “Mi pompas nun aeron por ni, ĉu vi vidas?”
La tempo rampis.
“Paŭla?”
“Jes, Pablo. Ĉu vi opinias, ke jam vesperiĝis?”
“Jes, certe. Pasis multe da tempo. Kion vi pensas?”
“Kion mi povas pensi? Nur pri du aferoj. Koncerne la unuan vi ja scias. Kaj la dua estas Gabriel. Li sendube multe zorgas pri ni.”
“Ĉu vi opinias, ke li bonordas?” Li demandis fine.
“Mi ne opinias. Mi scias.” Li aŭdis la surprizon en ŝia voĉo. “Kompreneble li fartas bone. Se io ajn okazus al li, mi sentus tion tuj. Mi sentas, ke li bonfartas, alproksimiĝante konstante al ni.”
Li bone sciis, pri kio ŝi pensas. Pri ilia filineto, kiu ne postvivis la infanaĝajn malsanojn. Ili havis silentan interkonsenton neniam mencii ŝian nomon, ĉar la doloro estis ankoraŭ tro akra.
Inter deĵoro de pumpado kaj klakado, ili sidis kune en la mallumo, kaj interparolis mallaŭte, por konservi fortojn. Ili parolis pri la vilaĝo, kie ili naskiĝis kaj vivis, kaj pri la homoj, kiujn ili konis.
“Tiom multajn jarojn ni vivas kune,” li diris al ŝi foje, ne sciante ĉu tagas aŭ noktas, “ni travivis kune tiom multe. Inundojn de la rivero, kaj malsanojn, kaj malsaton, kaj vi ja scias kion plu. Kaj ĉiam vi troviĝas kun mi. Neniam vi petas ion ajn por vi mem. Mi ne sciis estimi ĉion, kion vi faris. Kaj ne ĉiam mi aŭskultis, kion vi diris. Kaj eble mi senintence eĉ ofendis vin. Mi bedaŭras, Paŭla. Mi vere bedaŭras. Nun mi komprenas. Eble tro malfrue.”
Ŝi ne respondis.
“Paŭla, ĉu vi maldormas?”
“Kion vi diras, Pablo?” Ŝi demandis per dormema voĉo. “Ĉu vi diris ion?”
“Nenion gravan.”
“Kion mi farus sen vi, Pablo? Vi ĉiam scias kion fari. Mi mem ne scipovas decidi. Sen vi mi ne povus postvivi eĉ unu minuton. Precipe en tiu ĉi malluma loko.”
“Kio estas malluma, Paŭla? Mi ne bezonas lumon por vidi vin. Por mi vi ĉiam restos tia, kia mi vidis vin tiam, kiam mi eliris el la akvo, vidante viajn grandajn okulojn brilantaj al mi.”
“Mi memoras tion kvazaŭ tio okazis hieraŭ,” ŝi diris reveme. “Do vi faris tion intence, ĉu ne?”
“Ĉu vi vere memoras?” surpriziĝante li brakumis ŝin. “Kiom ni aĝis tiam?”
Ili endormiĝis apogante unu la alian. Ŝi vidis antaŭ si la larĝan kaj kvietan pejzaĝon de la rivero apud la vilaĝo. Ŝi estas hodiaŭ tiel fiera, ĉar ŝi estis permesita eliri sola kun granda lavkorbo al la rivero, kie la grandaj knaboj saltas de alta krutaĵo en la riveron. Li helpas sian patron kolekti la terpomojn en la kampo. En la fino de la labortago, li kuras kun la knaboj al la rivero, kaj saltas en la akvon. La knaboj konkuras inter si, pri kiu povas teni la spiron subakve pli longe. Kaj neniu povas venki lin, ĉar li scias, kiu atendas lin ekstere. Ŝi tenas sian spiron kune kun li, tuj kiam li malaperas sub la akvo, atendante lin aperi denove, ŝia koro vibranta, ŝia korpo tremanta pro ekscitiĝo kaj manko de aero. Jen li aperas, kaj ĉio, kion ŝi memoras, estas nur kiom kolera estis ŝia patrino, eksciante ke la lavkorbo flosis for kun la fluo, kiam ŝi ne estis atentema.
Subite Pablo ekstaris.
“Kio okazas?” Li flustris. “Aŭskultu!”
Malproksime aŭdiĝis obtuza sono de bojanta hundo. Pablo komencis frapi sur la muro. Tri frapoj, mallonga paŭzo, tri frapoj. Kaj denove. Kaj denove. Ili aŭskultas atente. Ĉu ili imagas? Ne. De granda distanco aŭdiĝis frapetoj ĉe la sama ritmo.
“Ili venas!” Li kriis. “Paŭla, ili venas!”
“Gabriel …” flustris Paŭla.
Iom post iom, je ritmo, kiu ŝajnis al ili daŭri eternon, la frapado proksimiĝis. Laboraj sonoj kaj nekompreneblaj krioj estis aŭdataj pli kaj pli proksime. Subite ĉe la fendo apud la pordo aperis fajfe nigra fleksaĵo.
“Serpento!” Paŭla kriegis horore. “Serpento!” Ŝiaj lipoj flustris preĝon.
“Tio ne estas serpento,” li kvietigis ŝin. “Ĝi estas aera tubo. Rigardu,” li prenis la nigran tubon kaj enspiris aeron el ĝi profunde.
“Ĝi estas serpento!” Paŭla ne cedis, tremante.
“Kelkfoje vi estas tiel obstina! Kiom da fojoj mi jam diris tion al vi. Tio estas tubo, samkiel la gaso-tubo, kiu iras sur niaj landoj.” Li kliniĝis al ŝi metante siajn manojn sur ŝiajn ŝultrojn. “Paŭla, ne ekzistas serpento, kaj neniam ekzistis! Vi devas kompreni. Ni estas savitaj! Ili troviĝas trans la pordo!”
Malklaraj voĉoj alvenis de ekstere. Ili ambaŭ alkroĉiĝis al la muro, provante aŭskulti.
“Kio okazas? Kiun lingvon ili parolas?” Li demandis sin. “Mi ne povas kompreni eĉ unu vorton.”
“Gringoj!” Ŝi diris per terurita voĉo. “Tiuj estas gringoj! Eksterlandanoj ĉiam alportas afliktojn. Tio estas konata. Ni ne eliros vivantaj el ĉi tie!”
“Ho, kio okazia al vi, virino? Kion vi parolas? Ili estas bonaj homoj! Ili venis de malproksime por helpi nin! Post kelkaj minutoj ili savos nin!”
Sed ŝi revenis nestabile, murmurante ion ajn, al la lito.
Aŭdiĝis subita frapo ĉe la pordo, kvazaŭ iu petas permeson por eniri. Kaj poste oni komencis bati sur ĝi laŭ kreskanta ritmo.
“Ne, ne ĉi tie,” Pablo kriis. “La pordo ne estas stabila, ĝi apogas la tutan plafonon! Ne movu ĝin!”
Obtuza voĉo aŭdiĝis en ilia lingvo: “Iru for de la pordo, ni rompos ĝin tuj!”
Paŭla stariĝis ŝanceliĝante el la lito, ŝiaj brakoj etenditaj, ŝiaj okuloj brilantaj. Ŝiaj lipoj murmuris ion, sed estis neeble aŭdi ŝin pro la bruoj ekstere.
Pablo provis krii multfoje, petante ilin atenti, sed lia voĉo estis absorbita en la laboraj bruoj ĉe la alia flanko. Li apogis la pordon per sia tuta korpo, tuŝante per sia ŝultro la Kondoron, Pumon kaj Serpenton.
Sed lia forto ne sufiĉis kontraŭ ili ĉiuj. La pordo falis malsupren kun terura bruo, multe pli forte ol tio, kion oni povus atendi. Ĉar kune kun ĝi kolapsis la tuta plafono, kiu estis apogita de la pordo. Tuta kaj surpriza silento ekestis, se oni malatentas la daŭran aeran fluon el la nigra tubo.