Amo ne serĉas, amo trovas

Amo ne serĉas, amo trovas 

Gaja teatraĵo en tri aktoj

Amir Naor

 

  Roluloj:       

Unua Akto

Vespero. Maldekstre salono, dekstre kuirejo. Inter la scenejo kaj la publiko situas maldekstre enirejo al la domo, kelkaj ŝtupoj, kaj simbola enirpordo (nur pordosonorilo videblas). Mezaĝa paro alvenas, je hezitaj paŝoj. Li tenas pakaĵon. Malantaŭe treniĝas junulo, kvazaŭ li ne apartenus al ili.

Klara:     (konsultas noteton) Numero 17, ĝuste kiel ŝi skribis. Rigardu, Pivo, kia domo! Ili estas riĉaj! Kion ni faru?

Pivo:        Kio estas la diferenco? Ankaŭ ni loĝas ĉe numero 17.

Klara:      Sed tamen… Kiel ŝi faris tion al ni, sen averto! Mi ne sukcesis aĉeti taŭgajn vestojn, kaj viziti la friziston, kaj…

Pivo:        Vi aspektas bone, Klara. Kaj ŝi informis nin jam antaŭ du semajnoj pri tiu ĉi okazaĵo. Ĉu tio ne sufiĉas?

Klara:      Jes, sed ŝi ne menciis precizan daton. Kaj hodiaŭ tagmeze ŝi anoncis, ke temas pri ĉi-vespere! Kio estas tiom urĝa?

Pivo:        Eble ŝi volis, ke vi ne pretiĝu vin tro multe. Tre prudente ŝiaflanke. (rigardas sian horloĝon) Sed ni alvenis dek kvin minutojn tro frue. Estas malĝentile eniri nun. Eble ili ankoraŭ ne estas pretaj.

Klara:      Sed vidu ĉi tiun domon! Kaj kion ni faru, se ni devos inviti ilin reciproke? Kion ili pensu pri nia domo? Mi tiom ne volas fuŝi ĉion…

Pivo:        Do ĉu estas serioze inter ŝi kaj ŝia koramiko… kiel li nomiĝas?

Klara:      Vere, vi eĉ ne konas lian nomon. Kia patro vi estas! Lia nomo estas… (provas rememori)… Tia stranga nomo… Verŝajne temas pri serioza afero. Alimaniere ni ne estus invitataj renkonti liajn gepatrojn. Mi tre feliĉas por ŝi. Sed mi tiom ne volas fuŝi ĉion (Ŝi turnas sin kaj rigardas Roson, kiu staras apude, sur la trotuaro). Roso, ĉu vi denove rigardas la stelojn? Ĉu vi estas kun ni, aŭ ne?

Roso:       Panjo, mi ne komprenas kial mi estas ligita al tiu ĉi afero.

Klara:      Via fratino petis ke la tuta familio alvenu, kaj vi estas parto de la familio.

Roso:       Mi preferas stari ĉi tie.

(la centra scenejo. Granda salono. Flanke estas ŝtuparo al la dua etaĝo. Moderna meblaro, metala. Ĉiuj linioj estas rektaj. Ĉio kuŝas propraloke. Forta lumo, de malvarmaj koloroj. Mezaĝa paro interparolas).

Prava:     Ili povas alveni ĉiumomente. Do kial li ne estas hejme? Ĉu oni povas fidi ke li memoras ĉi tiun viziton?

Pompo:    Probable li forgesis. Eble li alvenos hazarde kaj trovos ilin ĉi tie.

Prava:     Vi povas ridi, Pompo, sed li estas tia. Li kapablas lasi nin solaj kun ŝiaj gepatroj.

Pompo:    Ne troigu, Prava. Ni nur renkontiĝas kun ŝiaj gepatroj. Nenio pli. Ni povas pasigi agrablan vesperon kune kaj paroli pri niaj infanoj malantaŭ iliaj dorsoj.

Prava:     Ĉu vi estas serioza? Ni ne vidis ĝis nun lian amikinon, kun tiu stranga nomo… Mi ne kredas ke tio vere okazas! Mi ne sciis ke li havas iun ajn amikinon, kaj subite ili jam kunvenigas la gepatrojn, kvazaŭ ili celas geedziĝi baldaŭ! Kaj mi tuj konatiĝu kun ŝiaj gepatroj, antaŭ ol mi renkontas ŝin mem.

Pompo:    Sed ni devas esti feliĉaj por li. Tio povas esti bone por li.

Prava:     Eble, sed kial li diris al ni nenion? Ni devis scii almenaŭ kiom ŝi scias pri ni, kion li rakontis al ŝi.

Pompo:    Ĉu vi opinias, ke li devas diri ĉion?

Prava:     Mi ne scias. Sed se ni scius kion li diris al ŝi, ni povus scii kiel konduti, kion diri kaj pri kio silenti.

Pompo:    Jes, tio veras. Sed ni spertas pri tio, bedaŭrinde. Ĉu vi scias ion pri ŝiaj gepatroj?

Prava:     Nenion.

Pompo:    Li ne plu estas knabo. Li devas memstari kaj vivi sian propran vivon. (Li aŭskultas atente) Mi aŭdis bruon ekstere. Eble ili jam alvenas.

(ekster la enireja pordo.)

Klara:   Ni devus alporti pli respektindan donacon. Vino estas konsiderata tro simpla.

Pivo:        Vino ĉiam estis, estas kaj estos deca donaco. Kaj se iu dubus pri tio, post unu gluto li forgesus siajn dubojn.

Klara:      Ni devus alporti almenaŭ multekostan vinon. Mi esperas ke ili ne atentos.

(La pordo malfermiĝas subite. Pompo elrigardas.)

Pompo:    Bonvenon!

Pivo:        (embaresite) Saluton, Ni estas la gepatroj de Kribri.

Pompo:    Kiu Kribri? Jes, jes, ni atendas vin! Bonvolu eniri!

Pompo:    Ni ankoraŭ ne konatiĝis. Mi estas Pompo, la patro de Flagri, kaj jen mia edzino Prava.

Pivo:        Tre agrable. Mi estas Pivo, la patro de Kribri, kaj jen mia edzino Klara, kaj nia filo Roso.

(Ĉiuj interpremas manojn, kaj poste daŭre staras embarasitaj).

Pivo:        Por vi! (donas la donacon).

Prava:     (malfermas la pakaĵon kaj ekzamenas atente) Dankon. Sed ni jam havas unu tian.

Pivo:        Bonaĵoj venas ofte duope.

(Prava ne komprenas. Post kelkaj sekundoj ŝi ridas artefarite.)

Pompo:    Bonvolu eniri. (Gvidas ilin al la sofo. Ĉiuj eksidas. Denove ekregas silento).

Prava:     Do ni ĉiuj estas ĉi tie. Eble vi scias kie estas Flagri kaj… kaj…

Pivo:        Kaj Kribri? (mire) Ĉu ili ne estas ĉi tie? Mi pensis ke ili atendas nin ĉi tie.

Prava:     Ili certe tuj alvenos. (plia silento) Certe vi deziras trinki ion. Mi jam alportu ion (Ŝi haste eliras. Ĉiuj rigardas ŝin).

Pompo:    (Li ĉiam parolas tre serioze) Mi pensas ke mia edzino forgesis demandi kion vi deziras trinki. Mi… mi rememorigu al ŝi.

(Ankaŭ li kuras en la kuirejon.)

Prava:     Kie estas tiuj senrespondecaj infanoj? Kial ili ne alvenas? (Ŝi kuras tien kaj reen, farante nenion). Diru al mi, Pompo, kial ni ne preparis ĉion anticipe?

Pompo:    Mi ne imagis ke ili alvenos ĝustatempe. Ĉu ili ne scias, ke ĉiu malfruas nuntempe? La tuta homa socio baziĝas sur tio.

Prava:     Kion ni faru kun ili nun, ĝis la alveno de la infanoj? Pri kio paroli intertempe? Ĉu vi vidis, ke ili venigis sian infanon! Alvoku Aŭroran.

Pompo:    Ili ne estas infanoj, Prava. Kion vi volas, ke ŝi ludu kun li? Vi ja konas ŝin. Ŝi primokus ilin. Iam ĉio estis simpla, kiam la infanoj estis pli junaj. Tiam oni havis pri kio paroli. Paroli pri ili. Sed nun ili kreskis kaj lernis de ni. Ili jam parolas pri ni! Kaj nenio estas pli enuiga ol tio (Li vidas teleron da kuketoj sur la tablo) Mi alportu ĝin al ili.

Prava:     Prefere ne. Vi ĉiam fuŝas ion: aŭ vi mem falas, aŭ io falas sur vin.

 

Pompo:   Vi ĉiam tro subtaksas min. Ne forgesu, ke mi respondecas pri grandega buĝeto en la laboro! Vi eĉ ne imagas la sumojn kiujn ni malgajnis ĉi-jare!

 

(Li levas la teleron per rapida movo, kaj ĉiuj kuketoj falas planken, krom unu en la centro de la telero. Li ne konscias pri tio.)

 

Pompo:    Do mi alvoku Aŭrora ĉi tien. (Li supreniras la ŝtuparon, tenante la teleron.).

(en la salono.)

Pivo:        (finparolas per la poŝtelefono) Kribri diras ke ili survojas.

Klara:      Tre bone. Sed kion ni faru ĝis tiam? Ĉu vi vidas ĉi tiun domon? Tiom granda! Kaj tiom bonorda! Kaj tiom pura! Eĉ se ni ordigus nian hejmon tutan semajnon, ni neniel atingus la duonon de tia ordo.

Pivo:        Eble ili ordigis sian domon honore al ni jam dum du semajnoj?

Klara:      Ne, ĉi tie videblas baza ordo. Oni ne strebas purigi ĉi tie. Oni strebas malpurigi.

Pivo:        Verŝajne unufojon semajne ili ĉiuj kuniĝas, kaj laboregas por malpurigi iomete.

Klara:      Rigardu ĉi tiun grandan televid-ekranon! (montrante al la publiko) Mi neniam vidis tiom grandan ekranon. Granda kiel la tuta mondo!

Pivo:        Ĉu vi pensas ke la novaĵoj sur tia ekrano malsamas? (Li pensas iomete) Eble jes… Malgrandaj problemoj fariĝas pli grandaj problemoj…

(Pompo kaj lia filino Aŭrora, juna virino, eniras.
 Pompo metas la teleron kun la sola kuketo sur la tablon. La gastoj rigardas al li mire.)

Pompo:    Jen Aŭrora, nia filino. Aŭrora – la gepatroj de Kribri.

Aŭrora:   (mire) Gepatroj de kiu?

Pompo:    De Kribri, la amikino de Flagri.

Aŭrora:   La amikino de Flagri? Mi neniam aŭdis pri ŝi. Verŝajne li kaŝas ŝin tre bone. (Ŝi interpremas manojn kun Pivo kaj Klara).

Klara:      Kaj jen nia filo, Roso. (Aŭrora premas lian manon, sen rigardi lin).

Pompo:    Sidiĝu kun ni, Aŭrora. (Ŝi eksidas apud ili. Ĉiuj silentas).

Aŭrora:   Pardonu mian nescion, sed ĉu la juna paro celas alveni?

Pivo:        Jes, ni ĵus parolis kun ili. Ili survojas.

Aŭrora:   Sendube ili alvenos kun tre konvinka klarigo pri tio, kio okazas ĉi tie.

(Neniu respondas. Ekregas malagrabla silento.)

Aŭrora:   (turnas sin al Roso) Vi certe volas vidi nian ĝardenon.

Roso:       (embarasite) Kio? Vidi kion?

Aŭrora:   (ekstaras) Venu, tio estas tie, ekstere. (Ili ambaŭ eliras, kaj malsupreniras el la scenejo, al malgranda ĝardeno, kio troviĝas inter la publiko kaj la scenejo. Tie situas ĝardena tablo kaj du seĝoj. Aŭrora kaj Roso sidiĝas unu vidalvide la alian.)

Aŭrora:   Vi devus danki min, pro tio ke mi savis vin de tie. Mi estis tie dum duonminuto, kaj mi preskaŭ freneziĝis. Kio estas tio?

Roso:       Kunveno de familioj de feliĉa paro, mi supozas.

Aŭrora:   Tre interese… Eble Flagri estas pli ruza ol tia, kia li aspektas.

Roso:       Ĉu li estas via pli aĝa frato?

Aŭrora:   (rigardas lin mire) Dum momento mi timetis, ke temas pri komplimento. Li estas mia pli juna frato. Mia iom problema frato.

Roso:       Ankaŭ mi estas pli aĝa ol Kribri, mia iom konfuzita fratineto. Vi nomiĝas Aŭrora, ĉu ne? Ĉu mi ĝuste memoras?

Aŭrora:   Jes. Mi ne pretendas memori vian nomon. Mi neniam memoras nomojn. Tio estas tute senutila. Ili konstante ŝanĝiĝas. Teruras, kiel ĉiu havas sian propran nomon nuntempe.

Roso:       (rigardas ŝin surprizite. Sed ŝi ne daŭrigas paroli) Elekti nomon restas eble la ununura afero, kie gepatroj ankoraŭ influas siajn infanonjn nuntempe. Poste ĉio iĝas neregebla. Do nur por la protokolo, mia nomo estas Roso. Aŭrora, kion vi faras por vivteni?

Aŭrora:   Mi kreskigas paron de gepatroj.

Roso:       Mi komprenas. Kaj ĉu tiu laboro estas profitodona?

Aŭrora:   Por iuj ĝi estas tuta fiasko. Sed por mi ĝi prosperas.

Roso:       (Li atendas ke ŝi demandu lin similan demandon. Vane.) Ĉu mi ĝuste komprenas, ke vi neniam interesiĝas pri aliaj?

Aŭrora:   Interesiĝas pri kio?

Roso:       (ridetas al si) Bone, mi komprenas ĉion. Kaj kiel, ekzemple, vi sentas vin kiam via frateto tiel surprizas vin?

Aŭrora:   Tio tute ne ĝenas min. Mi volis diri, estas strange. Fakte temas pri teruraĵo. Mi konsideras tion persona fiasko. Li estas pli juna ol mi jam delonge. Ni havas dujaran diferencon, kiun li neniam sukcesis nuligi. Li provis dum jaroj. Kaj post ĉiuj miaj klopodoj, nun li subite provas preterpasi min senhonte. Plue, mi scivolas kial li kaŝis ŝin de mi.

Roso:       (ridetante) Mi havas hipotezon. Eble li timis ke vi traktos ŝin malagrable? Ke vi provos trovi difektojn ĉe ŝi? Eble vi estas tro kritikema?

Aŭrora:   Mi ne estas kritikema. Ekzemple, se mi estus tia, mi kritikus la teruran malkongruecon de la koloroj de viaj vestaĵoj, vian eksmodan hararanĝon kaj mi povus daŭrigi se vi petus. Ĉu vi petas?

Roso:       (rigardas ŝin mirigita) Ne, ne. Ne necesas daŭrigi. Ĉio klaras.

Aŭrora:   Via opinio pri mi estas tute erara. Kaj tio signifas, ke mi faras bonan laboron. Mi ĉiam klopodas esti nebula. Mi trovis, ke tio faras ĉion pli klara.

Roso:       (rigardas ŝin mire, kaj fine demandas) Pardonu min pro la demando, sed ĉu vi primokas min, aŭ ĉu vi ĉiam kondutas tiel?

Aŭrora:   (kliniĝante sian kapon) Ne, tio estas denaska.

Roso:       (simpatie) Mi tre bedaŭras. Mi ne volis ofendi. Simple mi ne estis konscia pri tio. Verdire mi ne volis alveni ĉi tien hodiaŭ. Sed mi devas konfesi, ke vi vekas ian neatenditan intereson. Ĉu via frato havas similan karakteron?

Aŭrora:   Se oni dirus ke mia frato havas karakteron, tio estus tuta kalumnio, kaj mi farus ĉion eblan por protekti lin. Mi ne scias kie mi eraris. Kial li ne havas memfidon. Kvankam favore al li mi devas diri, ke li havas bonajn kialojn por tio.

Roso:       Nun mi komencas kompreni. La karakteraj trajtoj, kiujn vi menciis, tre memorigas al mi pri mia fratino. Mi trovas, ke tio estas interesa koincido. Sed ŝi estas ankaŭ bonkora.

Aŭrora:   (simpatie) Ho… Mi tre bedaŭras aŭdi tion. Tio certe tre malfaciligas ŝian vivon.

Roso:       Sendube. Sed bonas ke ili trovis unu la alian. Eble tio estas la ŝlosilo al feliĉo – trovi kunulon, kiu similas al vi.

Aŭrora:   Jen kial mi neniam trovos kunulon.

Roso:       Kial? Certe ekzistas ie ​​bonaj kaj indaj viroj.

Aŭrora:   Jen la problemo. Ni ja ĵus konsentis, ke la kunulo devas havi similan naturon.

Roso:       Konsentite. Do lasu min revortigi. Certe ekzistas ie ajn viroj arogantaj, tromemfidaj kaj netolereblaj.

Aŭrora:   (kun subita espero) Ĉu vi vere certas pri tio? Kie do ili kaŝas sin? Kial oni ne trovas ilin?

Roso:       Verŝajne ili estas tre modestaj kaj timemaj.

Aŭrora:   Povas esti. Tio estas vera problemo.

Roso:       Aŭrora, bedaŭrinde mi devas malkaŝi la veron pri mi mem. Mi ne volas trompi vin. Bedaŭrinde mi devas konfesi, ke mi estas nek aroganta, nek tromemfida, nek netolerebla.

Aŭrora:   Neniu estas perfekta. Akceptu miajn kondolencojn. Sed kial vi rigardas min tiel?

Roso:       Mi provas decidi ĉu vi estas reala. Ĉu mi povas tuŝi vin (Sen atendi ŝian respondon li kliniĝas al ŝi, movante iom la tablon kiu troviĝas inter ili, kaj etendas sian montrofingron antaŭen. Lia fingro pasas flanke al ŝi, malantaŭ ŝia vizaĝo, tiel la publiko ekhavas la impreson, ke la fingro trairas tra ŝi. Li retiriĝas time.)

Roso:       Kio okazas ĉi tie? Vi ne estas reala!

Aŭrora:   (trankvile) Estas alia ebleco. Oni devas esti preciza. Eble vi ne estas reala.

Roso:       Mi ne scias kion pensi.

(Aŭrora korektas la pozicion de la tablo, kiu estis movita, por ke ĝi estu orta al la seĝoj)

 (Roso removas la tablon al ĝia antaŭa pozicio)

 (Aŭrora rekorektas la pozicion)

Roso:       (rigardas ŝin konfuzite. Bruo alvenas el la domo) Interesas min pri kio ili interparolas tie.

Aŭrora:   Ne maltrankviliĝu. Ofte renkontiĝas homoj, kiuj havas tre malmulton por diri unu al la alia. Do ili diras kaj rediras tion, ĝis neniu povas rimarki ian ajn diferencon.

(endome.)

Pivo:        La aŭtomata rapiduma ŝanĝilo estas la plej sublima ĉefverko de la homaro… Tie esprimiĝas la homa spirito en ĝia plej alta nivelo.

Klara:      Jes, vi pravas… Sed aliflanke ,iam la sezonfinaj vendoj vere okazis en la fino de la sezono. Poste ili moviĝis al la mezo de la sezono, kaj daŭris ĝis la komenco de la sezono… Kaj nun neniu scias, kiam estas la sezono… Mi pridubas, ĉu ankoraŭ ekzistas sezono…

Pompo:    Tio memorigas al mi, ke la nuna sporto estas moderna milito… Anstataŭ batali per armeoj, nun ŝtatoj militas sur sportaj kampoj…

Prava:     Eble pro tio neniu sciigis anticipe, ke la neĝo tiom malvarmas. En la afiŝo ĉio aspektis tiel bela, kaj ĉiuj vizitantoj skias ridantaj sur blanka neĝo… Strangas, ke oni ne skribis, ke oni senĉese falas, kaj la tero estas malmola kaj malvarma, kaj la piedoj kaj nazo kaj oreloj frostas…

(Sur la enirejo ekster la domo juna paro venas kurante kaj haltas abrupte ĉe la pordo).

Kribri:     Flagri, mi tiom timas! Kiel mi eltenu tion?

Flagri:     Sed Kribri, tio estas via ideo! Vi decidis inviti ilin ĉiujn kune!

Kribri:     Jes, mi scias. Sed tio estis antaŭ du semajnoj. Mi ne kredis, ke tio povos efektiviĝi tiel rapide. Aŭ efektiviĝi entute. Kion mi povas diri al ili?

Flagri:     Eble ili ne alvenis? Eble io terura okazis al ili? Pensu pozitive!

Kribri:     Sed kial vi ne haltigis min? Kiel vi permesis al mi antaŭeniri kun tia ridinda ideo?

Flagri:     Kion vi celas? Mi provis haltigi vin per ĉiuj miaj fortoj! Sed vi rifuzis aŭskulti!

Kribri:     Jes, vi pravas… Do almenaŭ ni devas lerni lecionon. Venontfoje ne aŭskultu min. Ĉu vi povas promesi tion?

Flagri:     (suspekteme) Kia venontfojo? Ĉu vi havas pluajn planojn?

Kribri:     Ne, ne. Sed oni devas pretiĝi por tia cirkonstanco. Kion ni faru nun? Mi ne povas eniri…

Flagri:     Bone. Do ekzistas tre simpla solvo. Ili elturniĝu sen nia ĉeesto. Ili elturniĝis sen ni ĝis nun, kaj kiom koncernas min, ili povas daŭrigi fari tion. Mi ja ne volis alveni. (Li komencas piediri reen al la strato).

Kribri:     (Postkurante lin ŝi tiras lin reen al la domo) Kien vi iras? Vi ne povas lasi min sola!

(Endome ĉiuj silentas.)

Pompo:    (ekstaras abrupte) Mi aŭdas iun ĉe la pordo.

Prava:     (laŭte) Mi aŭdas neniun. Krome, ni jam kontribuis antaŭe.

(Pompo malfermas la pordon kaj vidas la paron ekstere, tirante unu la alian)

Pompo:    Saluton! Saluton! Pardonu min, sed ĉu vi envenas aŭ eliras?

(Ili ambaŭ eniras. Ĉiuj ĉeestantoj ekstaras)

Prava:     Finfine! Flagri, ĉu vi volas prezenti vian amikinon al ni?

Flagri:     (kapneas decide) Ne, certe ne.

Kribri:     Mi estas Kribri. Kaj tiuj estas miaj gepatroj, Pivo kaj Klara.

Prava kaj Pompo: (parolas kune) Kaj ni estas la gepatroj de Flagri. Prava kaj Pompo.

(Ĉiuj interpremas manojn. Roso kaj Aŭrora revenas el la ĝardeno).

Aŭrora:   Kio estas tiu bruo? Ĉu oni ne povas pasigi kvietan hejman vesperon? (Ŝi rektigas la kolumon de Flagri)

Prava:     Ili alvenis, Aŭrora! Jen Aŭrora, nia filino. (Ĉiuj interpremas manojn, kaj poste sidiĝas.)

Prava:     Pro via malfruo, ni havis tempon por konatiĝi, kaj nun ni scias ĉion kion oni povas koni, unu pri la alia. Nun estas via vico! Rakontu al ni ĉion. Venu, Flagri, sidiĝu apud ni. Unue – kiel vi renkontiĝis? Estas ĉiam tiel interese aŭdi tion!

(Flagri nevole sidiĝas apud la gepatroj de Kribri, kaj Kribri sidiĝas inter Aŭrora kaj Prava).

Kribri:     Flagri, kiu rakontu tion? Ĉu vi aŭ mi?

Flagri:     (rigardas for) Kion eblas rakonti? Nenion.

Kribri:     Do mi rakontu. Ni renkontiĝis ĉe la universitato dum ekzameno. Ni efektive ne konis unu la alian antaŭe. Tio estis grupo de studentoj kun lernaj malfacilaĵoj. Evidentiĝis, ke okazis eraro en la demandaro, do oni skribis la korektojn sur la tabulo. Mi kutime ne portas okulvitrojn, ĉar ili kaŝas mian vizaĝon. Do mi demandis Flagri ĉu li vidas bone. Kaj li respondis, ke li vidas, sed komprenas nenion. Do mi respondis ke tio sufiĉas al mi pormomente. Do sekve mi kopiis de li la demandojn.

Roso:       (surprizite) Kopii? Dum ekzameno?

Kribri:     Nur la demandojn. Kiu diris ke tio estas malpermesita?

Aŭrora:   Flagri, tre belas viaflanke helpi tiel iun, kiun vi eĉ ne konas.

Flagri:     Mi plendas pri nenio. Mi kopiis de ŝi la respondojn.

Aŭrora:   (surprizite) Kopii? Dum ekzameno?

Flagri:     Pardonu? Kio ne estas en ordo?

Aŭrora:   Tamen, estas strange fanfaroni pri tio…

Flagri:     Kial Kribri rajtas kopii kaj mi ne? Tio estas diskriminacio!

Aŭrora:   Kaj kiuj estis viaj rezultoj en tiu ekzameno?

Flagri:     Tre bonaj, dankon. Ĉiuj miaj demandoj estis ĝustaj.

Kribri:     Pri miaj respondoj, mi ne povas diri la samon.

Klara:      Do kio okazis poste?

Kribri:     Post la ekzameno ni daŭrigis interparoli kaj komparis lernomalfacilaĵojn kaj adaptojn kaj faciligojn. Ekde tiam ni daŭre transdonis taskojn kune. Laŭ la sama metodo. Flagri respondecas pri la demandoj kaj mi pri la respondoj.

Flagri:     Oni ne ŝanĝas venkintan teamon.

Aŭrora:   (ekstaras) Ĉi tiu historio ŝajnas tiom malverŝajna, ke ĝi ŝajnas… vera. Miaflanke ĉio estas en ordo. Mi ne havas pliajn demandojn. Vi vere taŭgas unu al la alia. Do ĉio estas finita, ĉu ne?

Prava:     Kion vi celas, Aŭrora? Ni ankoraŭ ne komencis. Nur nun la afero fariĝas interesa. (Aŭrora residiĝas.) Bonvolu diri al mi, Kribri, kion vi studas?

Kribri:     Klasikajn studojn…

Prava:     Tre interese! Tiom … klasika… jes… klasikaj studoj. Tio tre gravas. (Ŝi pensas iomete) Sed kio tio estas ĝuste?

Kribri:     Pri Grekio, Romo, la antikva mondo…

Prava:     Ĉu ne temas pri aferoj, kiuj okazis jam delonge, kaj oni ne povas ŝanĝi ilin nun? Do kial vi decidis lerni tion?

Kribri:     (timeme) Ĉar … ĉar oni ne povas damaĝi uzante tion …

Aŭrora:   (rezignacie skuante sian kapon ambaŭflanke) Vi estas tiom naiva! Iam vi komprenos, ke oni povas damaĝi uzante ĉion ajn.

Prava:     Ne miskomprenu min. Mi ne diras, ke tio ne gravas. Mi simple ne komprenas, kial ne lerni ion seriozan kaj profundan, kiel alternativan medicinon, sanigajn kristalojn, kaj aliajn tiaĵojn.

Aŭrora:   (embarasite) Vere, panjo, kion vi diras? Tio valoras kiel kupoj!

Prava:     Jes, mi scias, ĝuste tion mi celis. Diru al mi, Kribri, ĉu ekzistas aliaj kiuj studas la samon kiel vi, aŭ vi solas?

Kribri:     (pardonpete) Estas malmultaj…

Aŭrora:   Tre bone. Tiel oni povas sukcesi, sen ĝenaj konkurantoj. Diru al mi, Kribri, ĉu vi lernas latinon?

Prava:     (surprizite) Ĉu tiu lingvo ankoraŭ ekzistas? Mi pensis, ke tiu lingvo estis nuligita jam delonge. Mi ne komprenas – kial lerni lingvon, kiun neniu parolas? Ĝi estas sensenca!

Kribri:     (modeste) Jes, mi lernis latinon iomete.

Aŭrora:   Bonege! Mi ĉiam revis lerni lingvon, kiun neniu konas. Tiel mi havus mian sekretan lingvon. Kutimaj lingvoj estas tro ordinaraj. Tro multaj homoj jam malkovris ilin. Diru al mi ion en la latina!

Kribri:     Bone. Ekzemple (Ŝi pensas iomete) Amor non quaerit, amor reperit

Prava:     (preskaŭ sufokita) Ĉu vi studas tion en la universitato?

Aŭrora:   Tio sonas eĉ pli bone ol mi pensis. Temas pri amo, ĉu ne?

Kribri:     “Amo ne serĉas, amo trovas.”

Aŭrora:   Kvankam mi ne komprenas ties signifon, tiu frazo estas tiel bela ke ĝi devas havi profundan signifon. Mi esperas ke vi lernas ankaŭ filozofion, Kribri, por ke vi povu kompreni tiajn frazojn.

Kribri:     (pardonpete) Ne, mi lernas nur klasikajn studojn.

Prava:     Kaj kion vi celas fari post la diplomiĝo?

Kribri:     (embarasite) Mi havas neniun ideon. Tio estas tiel for…

Aŭrora:   Jes, vi tute pravas. Tio ŝajnas tre for. Sed miaopinie vi devas daŭrigi lerni por akiri ankaŭ duan diplomon. Unua diplomo ne tiom utilas.

Prava:     Vi devas akiri ankaŭ instru-ateston, ĉar ĝi povas altigi la salajron poste.

Aŭrora:   Lasu min pripensi iom… Ne necesas hasti… Jen mi decidis. Poste vi doktoriĝos.

Prava:     La dua diplomo estas ideala tempo por unu aŭ du infanoj.

Aŭrora:   Kaj nepre ŝanĝu vian hararanĝon. Vi bezonas ion pli klasikan, pli helenisman, jes, ĝi konvenus al vi perfekte. Ne, ne danku min.

(Kribri rigardas ilin ŝokita)

Prava:     Mi tiel ĝojas, ke ni havis tiun gravan kaj utilan interparolon. Estas bonege renkonti nuntempe tian junulinon, kiu scias ekzakte kion ŝi volas. La plej multaj junulinoj hodiaŭ scias nenion, aŭ eĉ malpli.

Pivo:        Do kio pri vi, Flagri? Rakontu al mi pri kio vi lernas.

Flagri:     Filmoarto.

Pivo:        Bonege! Ĉu nur pro pura intereso?

Flagri:     Ne, nur ĉar oni registris min.

Pivo:        (Li rememoras, tenante siajn manojn malantaŭ la kapo) Jes, jes, tiaj belaj jaroj… Estante juna kaj sana, la ĝojo de juneco, unuaj amoj…

Flagri:     (surprizite) Do nenio ŝanĝiĝis?

Pivo:        Kio? Kion vi diris?

Flagri:     (mire) Do ankaŭ vi estis juna iam?

Pivo:        Kion vi pensas? Certe.

Flagri:     Do ĉio estas eĉ pli malkuraĝiga. Nenia progreso ekzistas.

Roso:       Flagri, pri kio vi parolas?

Flagri:     Pri la baro inter mi kaj la aliaj. Mi vidas la aliajn, sed mi ne kapablas atingi ilin. Kial mi ĉiam fiaskas? Mi sentas ke troviĝas nevidebla bariero inter mi kaj la mondo.

Roso:       Sed vi ne solas en la mondo. Via familio certe subtenas vin.

Flagri:     Sed kion ili povas fari? Mi nur elrevigas ilin ĉiufoje.

Roso:       Sed krizoj estas nedistingebla parto de la vivo. Vi devas peni, provi denove, trovi alian vojon.

Flagri:     Ne temas pri tiaĵoj. Ĉio kion aliaj homoj faras ŝajnas al mi sensencan. Mi ne volas aliĝi tian sencelan rutinon.

(Roso apogas sin reen, ne sciante kion diri)

Kribri:     Roso, mi volas demandi vin ion.

Roso:       (turnas sin al ŝi) Volonte.

Kribri:     Ne ĉi tie. Kie ni povus paroli sole?

Roso:       (ekstarante) Kompreneble. (al Flagri) Pardonu min. Ni daŭrigu poste.

Flagri:     (ne komprenas) Daŭrigu kion?

Roso:       (kondukante sian fratinon ĝardenen) Venu kun mi.

Kribri:     (timeme) Ĉu ni rajtas eliri ĉi tien?

Roso:       Certe. Ne maltrankviliĝu. Mi alvenis de ĉi tie.

(Ili ambaŭ eliras. Ĉiuj aliaj rigardas la teleron, kun la sola kuketo meze. Klara hezitas, etendante sian brakon kelkfoje, kaj fine levas la kuketon. Sed la kuketo levas la tutan teleron. Klara faligas la kuketon ektimiĝante. Ŝi ĉirkaŭrigardas konfuzite. Ĉiuj turnas siajn kapojn en diversaj direktoj. Silento.)

( Kribri kaj Roso sidiĝas en la ĝardeno. Li sidas sur la sama seĝo, kie sidis Aŭrora antaŭe.)

Roso:       Kion vi volis diri al mi?

Kribri:     Mi ne scias de kie komenci.

Roso:       Eble de la fino. Tio estas la plej mallonga vojo.

Kribri:     Bonvolu esti serioza. Mi ĉiam venas por konsulti vin, ĉu ne?

Roso:       Tio veras, sed mi ne estas aparte utila, se vi devas ĉiam reveni.

Kribri:     Kiun alian mi povus konsulti se ne mian fraton? Kaj mi ankoraŭ ne scias de kie komenci…

Roso:       Ĉu tio rilatas al Flagri?

Kribri:     (mire) Kiel vi divenis?

Roso:       Kribri, nun mi estas serioza. Ĉu vi konas Flagri bone?

Kribri:     Malfacilas diri… Ĝuste tio estas la problemo. Vi scias kiom malfacilas al mi kompreni kion aliaj celas. Mi neniam scias kiam aliaj estas seriozaj kaj kiam ili nur ŝercas.

(Roso ekridas mallaŭte)

Kribri:     Kial? Mi ne ŝercas nun.

Roso:       (serioziĝante tuj) Mi pardonpetas. Mi ne scias, kial mi subite ekhavas bonan humoron. Tio ne povas daŭri plu. Ne atentu min. Daŭrigu, Kribri. Ĉu vi harmonias pli bone kun Flagri ol kun aliaj?

Kribri:     Jes… Kun li mi sentas min komforte. Kvazaŭ li ne mokas min. Kun li mi ne estas ekzamenita konstante.

Roso:       Tio sonas ravege! Do kio estas la problemo?

Kribri:     Mi ankoraŭ ne scias, kion li volas. Li kundividas kun mi nenion. Ni vivas en apartaj paralelaj mondoj. Io mankas.

Roso:       Ĉu li ne ŝajnas, kiel diri, iom stranga, al vi?

Kribri:     Stranga? Neniel. Eble iu ajn apatio… Malfacilas difini precize.

Roso:       Do kial vi kunigis nin ĉiujn ĉi tie hodiaŭ? Ĉu vi scias, ke kutime oni faras tion por anonci pri tuja geedziĝo?

Kribri:     (surprizite) Geedziĝo? Neniel! Tute ne! Pri kio vi parolas?

Roso:       Ĉu vi provis paroli kun li pri ĉio?

Kribri:     Kompreneble mi provis. Sed mi komprenis nenion.

Roso:       Kies ideo estis aranĝi tiun kunvenon? Lia?

Kribri:     (rigardas malsupren) Ne. Li volis nenion.

Roso:       Do de kie ĝi devenis?

Kribri:     Tio… estis… ĉu vi kredus min, Roso, ke tio okazis hazarde?

Roso:       (rigardante ŝin longe) Jes, Kribri, mi kredus vin. Kaj mi admiras vin ĉar ĉiam okazas bonaĵojn al vi hazarde. Por mi ĉio estas male – malgraŭ granda intenco, ĉio fine fuŝiĝas.

Kribri:     Kiajn bonaĵojn? Nenio sukcesis nun. Tial mi venis al vi. Vi ĉiam trovas solvon.

Roso:       Mi estas tre eta fakulo pri tiaj aferoj.

Kribri:     Ne parolu tiel, Roso. Ĉu mi konsultu Panjon kaj Paĉjon?

Roso:       Bone, bone. Mi provu ion alian. Vi devas koni viajn sentojn. Se oni amas, oni ne demandus tian demandon. Se ekzistas ia dubo, do ekzistas nenia dubo .

Kribri:     Kion tio signifas?

Roso:       Se oni ne estas certa centprocente pri sia amo, verŝajne ne temas pri amo.

Kribri:     Tio rememorigas ion al mi. Antaŭe lia fratino parolis kun mi. Ŝi interesiĝis pri tio kion mi studas, kaj ŝi petis min citi frazon en la latina. Mi estis embarasita, ĉar la latina estas tre malfacila por mi, kaj mi komprenas nenion kaj memoras eĉ malpli ol nenio. Mi nur rememoras unu proverbon: Amor ne quaerit, amor reperit.

Roso:       Io pri amo, ĉu ne?

Kribri:     Amo ne serĉas, amo trovas.

Roso:       Belege. Kaj ĉu vi scias, kion tio signifas?

Kribri:     Signifas? Ĉu ĝi devas signifi ion? Mi neniam pensis pri tio.

Roso:       Devas esti signifo…

Kribri:     Roso, kion mi faru nun? Ni progresas nenien!

Roso:       Kribri, mi ne estas magiisto kiu povus aranĝi ĉion. Vi ambaŭ devas krei ion inter vi. Tio estas la esenco de kunvivado. Ĉu vi volas, ke mi parolu kun li?

Kribri:     Ne, kompreneble ne!

Roso:       (penseme) Eble mi parolu kun lia fratino. Eble ŝi povus helpi.

Kribri:     Mi tre dubas. Ŝi estas tiel aroganta. Ĉu vi vidis, kiel ŝi provis rearanĝi mian vivon?

Roso:       Jes, mi vidis tion. Mi ne scias, ĉu ŝi ludas rolon aŭ ŝi vere estas tia. Kaj mi ne certas, kion mi preferas. Sed temas nun pri vi. Kion vi celas fari?

Kribri:     Iam mi pensis, ke ĉio estos simpla… Mi pensis ke la aferoj subite solviĝos per si mem… Kaj nun mi komprenas nenion …

Roso:       Se vi estas perpleksa, eble temas pri vera afero. Oni estimas nur tion, kion oni akiras pene.

Kribri:     Sed tio ne sufiĉas, Roso. Ankaŭ li devas esti perpleksa. Kaj li ŝajnas indiferenta entute. Do tio ne dependas de mi!

Roso:       Vi pravas. Sed mi konfidu al vi sekreton. Ĉar tio dependas de neniu el vi, aŭ de ambaŭ el vi, tio eble estas vera kaj valora. Tio estas kuraĝiga.

Kribri:     Vi tiom helpas min, Roso! Sed tamen li ne pretas kundividi…

Roso:       Tio estas malkuraĝiga.

Kribri:     Sed li ne havas malbonajn intencojn…

Roso:       Tio estas kuraĝiga.

Kribri:     Sed tamen li ne tro zorgas pri mi …

Roso:       Tio estas malkuraĝiga.

Kribri:     Vi ne helpas min, Roso! Venu, ni reiru al ĉiuj. Estas jam malfrue. Eble ili jam foriris kaj forgesis nin. Mi dezirus, ke tio okazu. Ke ĉiuj jam foriris.

 (en la salono)

Prava:     Ili tiom taŭgas unu al la alia! Estis plezuro paroli kun Kribri!

Pivo:        Mi havis tre interesan konversacion kun Flagri.

Prava:     Ŝi scias tiom multe, kaj ankaŭ scipovas lingvojn! Ŝi parolas la latinan denaske! Kaj tre malfacilas lerni tiun lingvon, ĉar ŝi estas la ununura parolanto en la tuta mondo.

Pivo:        Mi kaj Flagri parolis pri… pri… pri kio ni parolis?

Prava:     Kaj ŝi scias ekzakte kion ŝi volas fari dum sia vivo! Ne multaj junulinoj en ŝia aĝo scias!

(Kribri kaj Roso revenas.)

Prava:     Aŭrora, do kion vi diras?

Aŭrora:   Pardonu min?

Prava:     Vi ĉiam havas ion por diri.

Aŭrora:   Vi pravas, kiel kutime.

Roso:       Kelkfoje oni devas silenti. Kelkfoje mankas vortoj. Kelkfoje oni ne havas kion diri. Ĉu tio okazis al vi?

Aŭrora:   (memfide) Neniam. Tio neniam okazis al mi antaŭe, kaj verŝajne neniam okazos.

Roso:       Vi ne scias kiom multe vi maltrafas… Tio okazas al mi ofte …

Aŭrora:   Mi kredas vin.

Pivo:        Jam malfruas.

Klara:      Sed ni havas neniun problemon kun la horo, Pivo, ĉu?

Pompo:    Tiutempe oni jam komencas doni park-manpunojn en nia strato. Ĉu ne, Prava?

Prava:     Kio? Jes… ja…

Pivo:        Do ni jam diris ĉion direblan. ..

Pompo:    (ekstarante tuj) Ĝuste! Nenio plu estas dirinda. Estis tre agrable!

(Ĉiuj ekstaras kaj interpremas manojn)

Roso:       Ĝis, Aŭrora. Estas strange. Iel mi havas antaŭsenton ke ni renkontiĝos baldaŭ.

Aŭrora:   Estas eĉ tre strange, ĉar mi iel havas neniun tian antaŭsenton.

(Pivo, Klara, Kribri kaj Roso eliras la domon)

Kribri:     Do ​​kiel estis? Ĉu vi amuziĝis?

Klara:      Kion vi celas? Ni venis por vi, Kribri. Ni ne venis por amuziĝi!

Pivo:        Mi mem tre impresiĝis pri tiu mirakla kuketo.

Roso:       Mi mem tre ĝuis la viziton. Mi celas veni ĉiufoje.

Klara:      (mire) Ĉiufoje? Tiufoje certe sufiĉas! Kaj vi eĉ ne volis veni ĉi tien! Ne eblas kompreni vin entute …

 (Pompo, Prava, Flagri kaj Aŭrora staras en la salono)

Aŭrora:   (rigardas al la sofo, kaj vidas la poŝtelefonon lasitan tie) La poŝtelefono de…..! Kion li celas? Mi donos al li tian lecionon!

Prava:     (lacege) Tio estis unu el la plej malbonaj vesperoj kiujn mi memoras! Mi neniam renkontis tiajn enuigajn homojn! Ili havis nenion interesan por diri pri ni!

Flagri:     (senkulpige paŝante malantaŭen) Mi ne volis havi tiun kunvenon. Mi diris tion al vi anticipe.

Pompo:    (serioze) Flagri, ni devas paroli.

(Fino de la unua akto)

 

 

Dua akto

(Modesta apartamento. Dekstre kuirejo. Inter la scenejo kaj la publiko situas ŝtuparo, enirpordo, kaj eta balkono, kun tablo kaj du seĝoj. Alvenas al la ŝtuparo Prava, Pompo kaj Aŭrora. Prava tenas florbukedon.

Prava:        (ekrigardas noton en sia mano) Tio devas esti ĉi tie. Apartamento numero 17.

Aŭrora:     Mi ne komprenas kial ni venas ĉi tien. Okazis neniu progreso inter Flagri kaj Kribri. Kaj pasis nur unu semajno ekde tiu terura vizito ĉe ni.

Pompo:      Ili invitis nin, kaj malĝentilas rifuzi.

Aŭrora:     Ĉu ĉi-foje la juna paro celas alveni?

Prava:        Jes. Flagri diris al mi, ke ili jam estas tie.

Aŭrora:     Mi esperas, ke vi pretigis sufiĉajn temojn por konversacio. Mi intencas silenti kiel fiŝo la tutan vesperon.

Prava:        Vere, Aŭrora. Certe ni ĉiuj havos amuzan vesperon! Kaj ili havas tian afablan filon!

Aŭrora:     Kiu bezonas iun afablan? Kiom malmulte vi komprenas!

(Malgranda salono, senorda kaj plenplena. Libroj kuŝas ĉie en neatenditaj lokoj. Nenia linio estas rekta. Varmaj koloroj. Ligna meblaro. Klara, Pivo kaj Roso parolas)

Klara:        (movas aferojn maltrankvile de loko al loko provante ordigi ĉion) Ili jam devas alveni. Jam de tri tagoj ni nur ordigas kaj reordigas.

Pivo:           Ĉio estas tro ordigita. Certe mi trovos nenion dum la venonta monato, ĝis nia kutima kaj amata malordo revenos. Kial ni invitis ilin? Kio mankis en nia vivo?

Roso:          La ĝentileco postulas reciprokan viziton. Ja ekzistas moroj.

Pivo:           Kie vi aŭdis pri tiaj moroj? Certe ne en nia hejmo.

(Pivo tenas teleron da kuketoj. Per la dua mano li levas la supran kuketon, sed kvazaŭ la tutan teleron leviĝas kun ĝi).

Roso:          Paĉjo, ne troigu. Ne primoku ilin.

Pivo:           Mi? Male. Mi nur montras mian altan estimon…

Roso:          Mi aŭdas ilin (iras al la pordo).

(ĉe la ŝtuparo)

Pompo:      Ĉu vi certas, ke floroj taŭgas? Ĉu tio ne estas tro simpla?

Prava:        Ili alportis vinon. Do ni ne povus fari la samon. Do floroj taŭgu.

Pompo:      Sed kial doni bukedon? Tio tro simplas. Ni devus doni florpoton.

Aŭrora:     Ili ne havas ĝardenon ĉi tie.

Pompo:      Trankviliĝu. Gravas nur kiel oni donas la donacon. Lasu tion al mi. Nur rigardu min kaj lernu.

(Pompo prenas la bukedon de Prava. Roso ĝustatempe malfermas la simbolan pordon)

Roso:          Saluton, Aŭrora, Prava kaj Pompo! Bonvolu enveni!

(Ĉiuj interpremas manojn je la pordo. Flagri kaj Kribri aliĝas al la grupo.)

Pompo:      (solene) Kaj tio estas por vi!

(Li donas la florojn al Klara. Ŝi prenas la bukedon, sed li plutenas ĝin firme. Ŝi tiras la bukedon ĝentile, sed li rezistas.)

Aŭrora:     Paĉjo!

(Li liberigas la florojn nevole, kaj Klara prenas ilin embarasite. Li ridetas al sia familio triumfe).

Prava:        (ĉirkaŭrigardas) Mi konscias, ke vi havis mallongan antaŭ-avizon. Do sentu vin komforte kvankam vi ne sukcesis ordigi la domon.

Aŭrora:     Panjo!

(Ĉiuj staras senmove. Prava rigardas al librobretaro kiu atingas la plafonon. Ŝi iras tien kaj provas preni libron.)

Prava:        Mi ne sciis, ke libroj estas tiom dikaj. Krome, libroj estas eksmodaj nuntempe, ĉu ne? Kaj se oni devas havi kelkajn, oni almenaŭ preferu pli maldikajn.

Pivo:           (memfide) Vi ne komprenas. La librojn havas gravan rolon ĉi tie. Ĉu vi ne vidas, ke ili apogas la plafonon?

Prava:        (remetas la libron rapide) Jes, jes, nun mi vidas.

Pivo:           Venu, sidiĝu tie (kondukas ilin en la salonon. Aŭrora ĉirkaŭrigardas nekredeme, etendante siajn manojn por ordigi ĉion, sed cedas tuj, ĉar la tasko estas tro granda).

Aŭrora:     (montras al ĉiuj poŝtelefonon) Ĉu eble tiu ĉi aparato apartenas al iu? Ĝi estis trovita ĉe nia hejmo.

Roso:          Jes, tio estas mia. Dankon, Aŭrora. Tio tre-tre-tre mankis al mi la tutan semajnon.

Aŭrora:     Do nun vi sendube estas tre-tre-tre feliĉa rehavi ĝin.

Roso:          Jes, Aŭrora. Do ni devas festi nun. Vi sendube volas vidi nian ĝardenon.

Aŭrora:     Ĝardenon? Kie?

Roso:          (kondukas ŝin suben el la scenejo, en la balkonon) Jen nia ĝardeno. Nu, eble ne ĝardeno. Pli similas al arkeologiaj trovaĵoj. Tio nomiĝas – tipa balkono. (Li fermas la simbolan pordon malantaŭ si. Ili ambaŭ sidiĝas).

Aŭrora:     (embarasite) Mi pardonpetas pri miaj gepatroj.

Roso:          Kiaj gepatroj? Ili ne gravas nun. Aŭrora, vi ŝuldas al mi klarigon!

Aŭrora:     Ĉu mi ŝuldas al vi klarigon? Vi ŝuldas al mi klarigon! Kio tio estis? Tiom infaneca!

Roso:          Kial tio estas infaneca? Ĉu oni ne rajtas forgesi telefonon? Tio povas okazi al ĉiu.

Aŭrora:     Mi timis dummomente, ke vi provas amindumi min, kaj celas reveni kaj repreni ĝin.

Roso:          Tio estis ĝuste kion mi celis! Kio malbonas pri tio? Laŭ mi tio estis tre sukcesa programo.

Aŭrora:     Kial sukcesa? Ĉu vi scias tion, kio okazis kiam mi alvokis vin? Ĝi sonoris ĉe mi…

Roso:          Vere, Aŭrora. Kiu estas infaneca nun?

Aŭrora:     Bone, bone. Do mi ne provis alvoki, sed mi venigis ĝin al vi. Kutime mi ne donas tiun nivelon de servo.

Roso:          Aŭrora, kial vi detruas ĉion, precipe kiam vi bone komprenis kion mi celis?

Aŭrora:     Mi komprenis ĝuste. Tio estas la problemo. Mi ne ŝatis kion mi komprenis. Ni ne taŭgas. Forgesu pri tio.

Roso:          Kial? Lasu min prezenti al vi mian vidpunkton. Kiam ni renkontiĝis la lastan semajnon, vi interesis min. Mi pensis, ke eble ni taŭgas unu al la alia. Ĉar ni estas tute esceptuloj, ĉiu en sia propra ĉirkaŭaĵo. Kaj mi jam konas min bone. Se mi farus nenion, mi eble povus baldaŭ flegi grandajn imagajn iluziojn, kaj sekve enamiĝi al vi malespere. Tio okazis al mi antaŭe. Do tiutempe mi tre saĝe antaŭagis, provante ekkoni vin pli bone, por eviti tian danĝeron. Nun bonvolu diri al mi, ĉu io malĝustas en mia motivado?

Aŭrora:     Via espero, ke konante min bone vi perdos intereson pri mi estas tre kuraĝiga, mi devas konfesi. Sed mi ankoraŭ havas dubojn. Kio povus okazi, se via plano malsukcesus?

Roso:          Sed kial vi vidas nur la negativan flankon? Probable niaj interrilatoj estas kondamnitaj al fiasko anticipe. La plimulto de la homoj ne toleras unu la alian. Tio estas konata fakto.

Aŭrora:     Mi neniam aŭdis ion tian stultan.

Roso:          Tute sencas laŭ mi, ke iu kiu forgesas sian telefonon neglekte, ankaŭ fojfoje konfuziĝas. Vi devas konsenti pri tio.

Aŭrora:     Ni ne alvenis ĉi tien por diskuti pri mi. Ĉu mi povas aŭdi de vi, kion vi povas diri por via memdefendo? Ĉu vi povas resumi en sesdek sekundoj vian karakteron?

Roso:          Mi timetas, ke vi tute miskomprenas min. Mi ne pretendas havi ian ajn karakteron. Miaopinie homoj kun karaktero estas tre enuigaj. Kaj sesdek sekundoj certe estas multe tro longa tempo.

Aŭrora:     Mi ĝojas aŭdi tion. Tio helpas min decidi.

Roso:          Mi ĝojas, ke mi kapablas helpi vin, Aŭrora. Preparu vin aŭdi malfacilajn parolojn, Aŭrora. Mi ne scias, ĉu via ĝisnuna vivo preparis vin por tio. Mi rakontu al vi la veron, kvankam ĝi estas malfacila. (Li stariĝas, kaj daŭrigas paroli paŝante tien kaj reen en la balkono. Aŭrora aŭskultas seninterese). Mi ĉiam vidas la aferojn kiel ili devus esti, ne kiel ili estas nun. Tio povus ŝajni unuavide kiel beno, sed male – tio estas ebla fonto de frustriĝo. Malfacilas al mi agi laŭ reguloj. Mi emas eltrovi alian vojon, novan, malsaman, brilan, pli bonan. Mi volas fari grandaĵojn. Mi ne povas nei tion. Kaj mi bone scias, ke hodiaŭ pli malfacilas elstari, ĉar oni devas superi ĉiujn atingaĵojn de niaj antaŭuloj. (Dum li parolas Aŭrora komencas mieni – unue interese, poste mire, nekredeme – provante altiri lian atenton, sed vane. Li estas ekscitata, irante de loko al loko, rigardante ŝin sen rimarki ion. Ankaŭ ŝi stariĝas, kaj iras al la balkona rando). Certe neniu atendos min kun malfermitaj brakoj. Male. Kvazaŭ la tuta homa socio strebas bremsi ajnan progreson. Estas konate, ke la plimulto de la pioniroj mortis sen rekono, sen estimo, sen mono.

Aŭrora:     (Apogante sin sur la balustrado, ŝi rigardas reen al li) Mi bedaŭras, ke mi turnas mian dorson al vi. (Sed li atentas nenion kaj daŭrigas paroli).

Roso:          Mi nur volis kundividi kun vi, Aŭrora, kion mi sentas. Eble mi longe parolis. Ĉu jam pasis la sesdek sekundoj, kiujn vi disponigis al mi?

Aŭrora:     (turnas sin al li, rigardante sian horloĝon) Sesdek sekundoj? Pli taŭgas ĉi tie kalendaro. (turniĝas reen al la balustrado) Ĉu vi vidas kiom belas la pejzaĝo? (fingromontras foren) Sen tiuj fortaj lumoj oni povus vidi la stelojn…

Roso:          Pri kio vi parolas? Kiaj steloj? Ĉu vi aŭskultis min?

Aŭrora:     Mi aŭdis vin.

Roso:          (Li atendas vane ke ŝi pluparolu, kaj poste ekparolas) Ĉu vi havas nenion por diri al mi?

Aŭrora:     (turnas sin al li) Jes. Estas io, kion mi ne tute komprenis.

Roso:          Nur unu aferon? Bonege! Kio tio estas?

Aŭrora:     Nur unu. Al kiu estis celita tiu ĉi solena parolado?

Roso:          (perplekse) Kion vi celas? Al vi…

Aŭrora:     Mi efektive opinias, ke tiu ĉi parolado estis celita al vi mem. Sed se tiu estis celita al mi, mi devas danki vin pri la detala mempriskribo, kiu certe ŝparas al mi la penon ekkoni vin pli bone. Mi volas fari nur unu demandon: Ĉu vi kredas, ke tia parolado helpus vin akiri koron de virino?

Roso:          (perplekse) Sed tio estas la vero… por krei veran rilaton oni devas ekkoni unu la alian…

Aŭrora:     Ne estu tiel certa, ke ebla koramikino vidos vin kiel vi mem vidas vin. Ĉu vi ne opinias, ke eble ŝi havos sian propran vidpunkton? (aplaŭdas) Ĉu vi scias kiun noton via parolado ricevas de mi, kiel virino?

Roso:          (nervoze klinante sin al ŝi) Kiun?

Aŭrora:     (krie) Nulon! Kaj ĉu vi scias kial?

Roso:          (retiriĝas kiel pro bato) Nulon? Kial?

Aŭrora:     Ĉar tiu ĉi parolado taŭgas por ricevi stipendion. Tio ne estas la ĝusta maniero paroli al virino.

Roso:          Kial? Ĉu vi scias kiom longe mi preparis ĝin? Ne estis facile por mi senmaskiĝi min antaŭ vi. Kie mi fuŝis?

Aŭrora:     Kutime mi ne estas kulpigita pro troa bonkoreco. Sed tiuokaze, ĉar neniel nenio povas okazi inter ni, mi volonte donu al vi sinceran informon el virina vidpunkto, kiuj eble helpu vin onte. Virinoj serĉas du aferojn en viro. La unua estas ke li estu fidinda, kaj la dua estas ke li sciu surprizi ilin. Jen ĉio.

Roso:          (surprizite) Ĉu vi estas serioza? Ĉu tio estas ĉio? Ĉu virinoj estas tiel supraĵaj kaj similaj?

Aŭrora:     (ne komprenas) Ĉu virinoj estas supraĵaj? Kial? La viroj estas supraĵaj kaj similaj…

Roso:          Tio ne klaras al mi. Tiuj estas kontraŭaj postuloj, ĉu ne? Oni ne povas fidi iun, kiu estas neatendita, provante surprizi tuttempe.

Aŭrora:     (estime) Bone, bone. Vi pravas. Malfacilas trovi kunulon kiu havas ekvilibron inter tiuj kontraŭaj postuloj.

Roso:          Mi povas imagi kio estas fido. Sed kio estas surprizo? Kion virinoj volas? Ĉu temas pri supraĵaj surprizoj, kiel alporti florojn, aŭ malgrandajn donacojn kaj tiaĵojn?

Aŭrora:     (mire) Tio estas surprizo, do kiel oni povus antaŭscii? Tio estas la esenco de surprizo. Ekzistas neniaj reguloj.

Roso:          Mi malŝatas surprizojn. Mi malŝatas surprizajn festojn. Se mi estus virino, mi estus fiaska virino. Tio ŝajnas al mi tiom supraĵa. Do virinoj serĉas fakte ne kunulon, sed… klaŭnon!

Aŭrora:     Vi povas revortigi ĝin tiel, se vi preferas.

Roso:          Do mia tuta longa parolado ne estis efika?

Aŭrora:     Ĝi estis tre intelekta, tre impona, tre longa, kaj tre ne taŭga. Sed tre. Tre.

Roso:          Dankon pro la informo. Venontfoje mi preparu ion decan – malpezan, malprofundan, stultan.

Aŭrora:     Mi ne certas, ke oni povas antaŭprepari sin. Tio devas esti spontana.

Roso:          Spontana? Mi abomenas ĉi tiun vorton. Ĝi kontraŭas ĉion, kion mi kredas. Kial ne plani antaŭe, kaj atingi la celon precize?

Aŭrora:     Ne ĉiam la celo estas konata anticipe. Foje oni trovas la celon nur poste.

Roso:          Tio sonas al mi tro komplika. Kvazaŭ tuta mondo, kiun mi neniam konis, kaŝiĝas tie. Kaj mi havas nenian ideon kiel konduti. Ŝajnas ke ĉio, kion mi povas fari kondukus al neevitebla fiasko.

Aŭrora:     Tio jam estas promesplena komenco. Kelkfoje fiasko estas pli efika ol sukceso. Oni devas scii fiaski. Tio kelkfoje pli gravas ol sukcesi.

Roso:          Kaj kio pri viroj? Eble ankaŭ viroj meritas ion? Ĉu ili ne estas homaj?

Aŭrora:     Mi rajtas paroli nur pri virinoj. Pri viroj demandu vin mem. Kontrolu profunde. Eble vi trovos ion interesan, kvankam mi tre dubas pri tio.

Roso:          Dankon pro ĉiuj informoj, kiujn vi donis al mi, Aŭrora. Sed tamen ŝajnas al mi, ke vi traktas min alimaniere kompare al aliaj. Ĉu ne eblas ajna rilato inter ni, post ĉio?

Aŭrora:     Neniel. Uzante la lingvon de malnovaj romanoj, mi dirus ke vi povas esperi de mi nur pri amikeco.

Roso:          (konsternite) Mi pli preferus esti malamata de vi, ol esti nur via amiko!

Aŭrora:     Do vi estas bonŝanca, ĉar ĉe mi ne ekzistas ajna diferenco inter tiuj du eblecoj.

Roso:          (fervore) Do kion mi devus fari nun, laŭ tiuj romanoj? Alvoki al duelo? Mortigi min?

Aŭrora:     (kriante) Ne!!! (Sed vidante lian surprizon ŝi daŭrigas trankvile) Sekvante la konsilojn kiujn vi ĵus ricevis, vi facile gajnu la koron de iu ino, kiu estu pli taŭga al vi ol mi. Iu kiun vi povu surprizi.

Roso:          Do mi ne povas surprizi vin?

Aŭrora:     (ridante) Vi jam konas min iomete. Ne facilas surprizi min.

Roso:          Mi bedaŭras aŭdi tion, Aŭrora. Mi ĵus lernis kiom gravas la surprizo por virinoj.

Aŭrora:     Do efektive vi lernis ion. Mi ne malŝparis mian tempon. Mi certas, ke iam vi estos feliĉa kun iu virino. Vi meritas tion. Vi havas kion proponi.

Roso:          (malĝoje) Tiuj komplimentoj signifas, ke ni povas esti nur amikoj, ne pli, ĉu?

Aŭrora:     Jes, ĝuste.

Roso:          Mi deziras al vi sukceson, Aŭrora. Mi esperas por vi, ke vi trovos vian seriozan klaŭnon. Ni revenu nun enen. Ni forlasis la aliajn tie tro longe. Mi scivolas kion ili faras tie sole sen ni. Verŝajne ili delonge mortis pro enuo.

(Ili ambaŭ revenas al la salono. Tie regas gaja tumulto.)

Pompo:      (legante malnovan libron) Aŭskultu al tio:

Roso, kvarjara, klarigas kiel ili sukcesis enmeti la litkovrilon en la ŝrankon – Ni puŝis kaj puŝis la litkovrilon kiel urso puŝanta arbaron!

(Ridoj)

Roso:          (kolere) Kio okazas ĉi tie? Ĉu vi montras niajn brilaĵojn al ĉiuj? Kiu donis al vi la permeson?

Pivo:           Roso, ni ne bezonas permeson! Ni skribis tion!

Aŭrora:     (proksimĝante) Kio estas tio?

Roso:          (nuligante) Nenio. Paĝoj kiujn miaj gepatroj skribis kiam Kribri kaj mi estis etuloj. Nur infanaj sensencaĵoj. Nenio pli.

Aŭrora:     Belege! Lasu nin aŭdi!

Roso:          Mi volas emfazi, ke mi estis tiam neplenaĝa, kaj oni elŝiris miajn vortojn el la kunteksto. Mi eble eĉ neniam diris tion. Mi memoras nenion.

Aŭrora:     Finfine vi faras ion bonan, do kial fuŝi? Ni aŭskultas, paĉjo. Bonvolu daŭrigi.

Pompo:      (legas)

Roso klarigas la novan ordon: ĉi hejme ni starigu la regulojn.

Pivo:           Do tiam tio komenciĝis! Ni devus halti ĝin tiam! Tio preventus multajn problemojn!

Roso:          Tio ne plaĉas al mi. Se mi scius tion kio okazos, mi silentus kiel fiŝo dum mia tuta infanaĝo. Mi devus uzi la rajton silenti. Domaĝas, ke mi ne havis tiam advokaton. Mi neniel lernigu al miaj infanoj kiel paroli. Parolo alportas nenion krom ĝenoj.

Pompo:      (legas) Roso al panjo kaj paĉjo: Kiam vi maljuniĝos ni vizitos vin, se vi estos ankoraŭ vivantaj.

Klara:        Hmmm… Tiam ni pensis, ke tio ĉarmas, sed kun la paso de la jaroj aferoj ŝanĝiĝas… Nun ial tio plu ne tiel amuzas…

Aŭrora:     Lasu min plulegi, paĉjo. Mi adaptu ĝin al la nuna tempo.

(Aŭrora legas silente kaj ridetas. Ĉiu rigardas ŝin anticipe.).

Pompo:      Laŭtlegu, Aŭrora. Ni volas aŭdi.

Roso:          Ne, daŭrigu tiel. Tio pli bonas.

Aŭrora:     Pardonon. (eklegas laŭtvoĉe) Roso rakontas al paĉjo, ke la nazo de Pinokjo plilongigas kiam li mensogas.

Paĉjo: Ĉu ankaŭ via nazo plilongigas kiam vi mensogas?

Roso: Ne, ĉar mi ne estas Pinokjo.

Paĉjo: Mi pensis, ke ĉar vi ne mensogas.

Roso: Kelkfoje mi ne diras la veron, ĉar ĝi estas danĝera.

Prava:        Kelkfoje la vero vere estas danĝera…

Pivo:           Do ili estis tre talentaj tiam. Kial ili kreskas?

Pompo:      La lernado kulpas. Ili lernas de gepatroj, de libroj, de amikoj, de la lernejo. Kaj io estas perdita. La ĉarmo malaperas.

Klara:        Sed kiom rapide ili kreskis! Foje mi imagas, ke ili tuj envenu por ludi sur la tapiŝo…

Pivo:           Ne malesperu. Eĉ se ili kreskis kaj la ĉarmo foriris, ĝi revenos per la genepoj. Preparu la tapiŝon. Ĝi ankoraŭ utilos.

(Aŭrora legas trankvile, ridetante foje)

Roso:          Kion vi legas nun?

Aŭrora:     Bonvolu ne ĝeni min. Mi ne certas ĉu vi rajtas aŭdi. Temas pri vi.

Roso:          (senpacience) Vere, Aŭrora, kiu pli rajtas aŭdi ol mi?

Aŭrora:     Kio ĝenas vin? Kial vi embarasiĝas? Tio belas, kaj vi jam konas min sufiĉe bone por scii, ke mi kritiku kiam necesas, kaj ankaŭ kiam nenecesas.

Roso:          Mi ne scias. Miaj gepatroj ŝatas montri ĝin al ĉiuj ajn gastoj, kiujn mi eĉ ne konas. Eble mi eĉ seniluziiĝas, vidante kion okazis al tiu talenta infano.

Aŭrora:     Vi devus aprezi viajn gepatrojn kiuj aŭskultis kaj registris tion. Ne multaj gepatroj farus tiel. Kaj mi certas, ke kiam vi havos infanojn ankaŭ vi registros ĉion.

Roso:          Nur se ili estos talentaj. Alie mi devus inventi ĉion por ili. Ĉu eble vi scias kie oni povas akiri talentajn infanojn? Mi ne ŝatus verki ĉion denove. Unufoje sufiĉas.

Aŭrora:     Tio estas simpla. Vi devas ekzameni ilin antaŭ ol vi akceptas ilin en vian familion. Fakte pli bonas, ke ili alvenu kun verkarkolekto.

Roso:          Anstataŭe oni povas ekzameni sian kunulinon, ĉu ne?

Aŭrora:     Ne. Tiuokaze ŝi ankaŭ volus ekzameni vin. Infanoj havas nenian tian problemon. Ili akceptas vin kiel vi estas.

Roso:          Ŝi povas ekzameni min. Mi ne timas.

Aŭrora:     Vi devus timi. Ĉu vi jam forgesis kion mi diris antaŭe?

Roso:          Vi pravas. Mi forgesis momente.

 (en la kuirejo sidas Kribri kaj Flagri).

Flagri:        Ĉu ankaŭ vi malŝatas aŭdi tiujn rakontojn?

Kribri:       Treege. La mirandaĵoj de mia sukcesa frato Roso. Li estis ĉiam elstara, brila, amata. Kaj li estas pli aĝa ol mi, do ĉiam la instruistoj kiuj konis lin atendis multon de mi, kiel lia fratino, kaj mi ĉiam elrevigis ilin. Sed li ne kulpas. Li estas vere talenta. Sed ne agrablas aŭdi tion denove kaj denove.

Flagri:        Ankaŭ mi havas la saman problemon, jes. Mi scias kiel vi sentas.

Kribri:       Flagri, mi volas paroli kun vi.

Flagri:        Ni parolas nun, ĉu ne?

Kribri:       Paroli pri kio okazas al ni, pri la estonteco.

Flagri:        Kio okazas al ni? Mi tute ne lertas pri tiaj paroloj.

Kribri:       Vi ne povas esti lerta aŭ ne. La demando estas ĉu vi troviĝas ĉi tie.

Flagri:        Kion vi celas diri? Ĉu vi ne vidas min? Kompreneble mi estas ĉi tie.

Kribri:       Mi vidas vin, Flagri, sed mi ne sentas, ke vi troviĝas ĉi tie kun mi. Mi sentas min sola. Mi provas malfermiĝi al vi. Tio tre malfacilas por mi. Kun vi mi sentas min sekura, ne minacata. Sed mi ne sentas la samon viaflanke. Kial vi neniam rigardas en miajn okulojn, Flagri? Kio timigas vin? Flagri, vi kundividas kun mi nenion. Mi certas, ke vi havas pensojn, revojn, esperojn, timojn. Mi scias preskaŭ nenion pri vi…

Flagri:        Mi ne certas ĉu vi volus scii.

Kribri:       Kial? Lasu min decidi. Se vi parolus al mi, ĉio estus pli facile. Foje io, kio aspektis terura, fariĝas tolerebla kiam oni kundividas ĝin kun aliaj. Io ĝenas vin. Se vi dividus tion kun mi, ĉio estus pli facila por ni ambaŭ. Tio estas la esenco de kunvivado.

Flagri:        Kribri, vi estas unika. Mi ne povas imagi iun pli taŭgan por mi. Kaj ĝuste pro tio vi meritas iun pli bonan ol mi. Ne malŝparu vian vivon kun mi.

Kribri:       Pri kio vi parolas, Flagri? Mi komprenas nenion.

Flagri:        Mi ne povas rakonti, Kribri. Mi ne povas!

Kribri:       Sed kial? Kion vi faris? Mi pardonos vin pri ĉio. Mi promesas anticipe. Mi pardonos ĉion…

Flagri:        Ne, Kribri. Tio neeblas. Tio ne estas kion vi pensas. Ne ĉio estas pardonebla.

Kribri:       Kial? Kio ne estas pardonebla? Kio povas esti tiel malbona? Ĉion mi pardonos al vi. Krom murdo, eble…

Flagri:        Sed Kribri, tio estas ĝuste kion mi faris!

Kribri:       Kio? Kion vi diras?

Flagri:        Nu, ĉu vi ne komprenas?

Kribri:       Ne, ne… tute ne…

Flagri:        Ĉu vi ne komprenas? Mi provis mortigi homon!

Kribri:       Kio? Kiel? Kiun vi provis mortigi?

Flagri:        Min mem, Kribri! Min mem!

Kribri:       (rigardas lin senkomprene, kapneante)

Flagri:        (kapjesas konfirmante)

Kribri:       (konsternite) Estas terure, Flagri! Do kial vi ne diris tion al mi antaŭe?

Flagri:        Kiel oni povas rakonti ĝin? Mi neniam rakontis pri tio. Nur mia familio scias…

Kribri:       (brakumante lin) Do nun ankaŭ mi scias. Nun mi povas kompreni…

Flagri:        (liberigas sin de ŝi) Ne kompatu min.

Kribri:       Mi bedaŭras pro mia reago. Mi ne estis preta por tio. Sed ĉiuokaze, finfine mi scias ion veran pri vi…

Flagri:        Jes, sed tio ne estas tiel kuraĝiga, ĉu ne? Kribri, mi ŝatus esti pli simpla, kiel la aliaj. Mi vere ŝatus. Jam kiel infano mi suferis deprimojn. Mi ŝlosis min en mia ĉambro. La familio ne sciis kiel trakti min. Estiĝis streĉita hejmo. Mi preskaŭ freneziĝis entute. Mi neniam havis amikojn. Longa vico de kuracistoj, psikologoj, psikiatroj. Sennombraj traktadoj. Speciala lernejo. Kaj la konstanta seniluziiĝo pri mi mem. Kial mi estas tia. Kvazaŭ ekzistas interne en mi io nerezistebla, pli forta ol mi. Kaj nun mi sentas min pli bone ol iam, dank’ al vi, Kribri. Ĉar vi akceptis min kiel mi estas, sen kompato kaj sen rabato. Sed mia fono ankoraŭ stariĝas inter ni. Mi ne sciis kiel diri ĉion al vi. Efektive mi konis nur unu fakton. Mi sciis, ke kiam mi rakontos al vi – ni devos disiĝi.

Kribri:       Kio? Sed tio ne veras, Flagri! Kune ni povas alfronti ĉion kaj venki! Mi estas kun vi, Flagri!

Flagri:        (malĝoje) Ne. Antaŭe ni estis egalaj. Nun ni estas flegistino kaj paciento.

Kribri:       Pri kio vi parolas, Flagri? Kial cedi anticipe? Tio dependas nur de ni ambau!

Flagri:        Ne. Vi komencas paroli kiel psikologo, kaj mi ne ŝatas tion. Mi havis sufiĉe de tiuj. Tio neniam finiĝas bone. Mi ĉiam kverelas kun ili.

Kribri:       Flagri, vi tute eraras! Kiel mi povas pruvi tion al vi? Vi ne aŭskultas, ĉar fakte vi jam decidis! Sed tio devas esti ankaŭ mia decido! Ne nur la via! Vi pensas nur pri vi mem! (Ŝi eklarmas, kaŝante la vizaĝon per siaj manoj)

Flagri:        (embarasite) Kial vi ploras, Kribri? Kial vi estas malĝoja?! Tio estas mia rolo! (Li alproksimiĝas ŝin, ne sciante kion fari, levante siajn manojn por brakumi ŝin, sed sendecide ne tuŝas ŝin).

Kribri:       (Fine ŝi levas sian kapon kaj viŝas siajn okulojn) Mi fartas bone. Mi pardonpetas. Mi ne scias kio okazis al mi.

Flagri:        Mi bedaŭras. Mi ne volis vundi vin. Mi vere bedaŭras. Mi simple ne povas. Vi demandas al mi ion, kion mi ne povas fari…

Kribri:       Bone. Nenio okazis. Ni revenu al ĉiuj. Mi nur esperas, ke mia patrino ne atentos. (Ŝi provas rideti) Eble ni estas bonŝancaj, kaj ankoraŭ restis kelkajn “brilaĵojn” kiujn ni ne aŭdis.

(Ili revenas al la salono)

Klara:        (zorgeme) Kribri, kio okazis?

Kribri:       (kaŝante siajn okulojn) Ĉio en ordo, panjo. Eble io eniris en mian okulon. Kion vi faras nun? Ĉu jam elĉerpiĝis la brilaĵoj?

Pivo:           Jes, mi tre bedaŭras. Nun novaj estas bezonataj.

Flagri:        Aŭrora, ĉu mi povas demandi al vi ion?

Aŭrora:     Jes, kompreneble.

Flagri:        Ne ĉi tie. Ĉu eblas aliloke?

Aŭrora:     Mi konas taŭgan lokon. Venu kun mi. (Ŝi gvidas lin en la balkonon. Ili sidiĝas.) Kio okazis?

Flagri:        Mi rakontis al Kribri.

Aŭrora:     (zorge) Ĉion?

Flagri:        Jes.

Aŭrora:     Kaj kiel ŝi reagis?

Flagri:        Terure. Nun ŝi volas helpi min…

Aŭrora:     Do kio estas tiel terura? Tre belas ŝiaflanke.

Flagri:        (kolere) Sufiĉas. Mi ne volas helpon. Ĉiu ĉiam helpas min.

Aŭrora:     Do kiun respondon vi ŝatus? Ĉu vi preferus, ke ŝi kolerus kontraŭ vi? Forlasu vin? Ĉu tio estus pli bone?

Flagri:        (embarasite) Mi ne scias… (Li prenas grandan Rubik-Kubon el la tablo, kaj komencas trakti ĝin furioze) Neniam mi sukcesis reordigi tiun teruraĵon. Mi kredas, ke neniu scipovas solvi ĝin. Mi opinias, ke tio estas komploto destinita por subpremi homojn. Ju pli mi ordigas ĝin, des pli ĝi nur fuŝiĝas.

Aŭrora:     Kelkfoje mi ne komprenas vin, Flagri. Ŝi venas al vi kun puraj intencoj. Kio estas pli natura ol provi helpi? Sed anstataŭ akcepti ŝian helpon vi nur ofendiĝas. Kiel ŝi povus atingi vin? Tiom domaĝe.

Flagri:        (remetante la kubon) Kion mi povus fari? Mi ne volas mensogi al ŝi. Mi sentas, ke mia koro estas farita el ŝtono. Mi sentas nenion. Mi estas tia. Kion mi povas fari? Mi havas ŝtonan koron.

Aŭrora:     (kovrante siajn okulojn per siaj manoj, preskaŭ kriante) Ne diru tion, Flagri!

Flagri:        Sed kion mi povas fari? Ĉu oni povas lerni senti, Aŭrora?

Aŭrora:     Oni ne povas lerni tion el lernolibro, sed certe vi sentas ion. Ĉiuj sentas ion. Provu pensi sen terminoj de gajno kaj perdo.

Flagri:        Do kio restas? Sekve mi ne pensu entute.

Aŭrora:     Jen promesplena komenco… Oni ne ĉiam devas pensi tro multe. Aŭskultu ŝin, sen prijuĝi ŝin. Provu vidi ŝian flankon. Provu imiti ŝin.

Flagri:        Tion facilas al vi diri. Ĉu vi scias, ke hodiaŭ ŝi ploris apud mi? Kion mi devus fari tiaokaze? Imiti ŝin? Do ĉu ankaŭ mi devas ekplori? Mi havis nenian ideon pri kion fari kaj kiel konduti. Mi sentis min senpova… perdita…

Aŭrora:     (ekscite) Ĉu ŝi ploris? Vi verŝajne tre gravas al ŝi! Ĉu vi ne komprenas? Tio estas vera! Domagas perdi tion…

Flagri:        Ŝi gravas al mi. Mi zorgas pri ŝi. Sed tio ne povas esti amo. Amo estas certe pli. Aŭrora, kiel oni scias ĉu oni amas?

Aŭrora:     Estas latina proverbo: Amo ne serĉas. Amo trovas.

Flagri:        (pensante iomete) Jes, tio havas sencon. Mi komprenas. Dankon, Aŭrora. Vi tre helpis min, kiel kutime.

Aŭrora:     (kriante) Kia senco? Kion precize vi komprenas?

Flagri:        Kial vi krias? Serĉante ion, oni ĉiam trovas ĝin ĉe la lasta loko, kie oni serĉis. Poste oni simple ne serĉas plu. Do ĉesante serĉi signifas, ke oni trovis tion, kion oni serĉis. Eble amo samas.

Aŭrora:     (malestime) Tio ŝajnas tro simpla. Certe tio ne estas la ĝusta respondo. Tio ne estas respondo. Kiel oni sciu kiam ĉesi serĉi? Tio estas la demando!

Flagri:        Oni ne devas serĉi signifon la tutan tempon. Vi mem diris tion antaŭe.

Aŭrora:     (konfuzite) Ĉu mi diris tion?

Flagri:        Jes, ĉu vi jam forgesis? Ĉio tiom konfuzas. Aŭrora, dankon pro ĉio. Mi estas feliĉa havi vin. Vi scias ĉion.

Aŭrora:     Se vi vere scius kiom malmulte mi scias, vi certe ne venus konsulti min.

Flagri:        Ne estu tiom modesta, Aŭrora.

Aŭrora:     Jam tempas reveni al ĉiuj. Liaj gepatroj provis disrompi la glacion per rakontoj pri siaj infanoj, do mi esperas, ke niaj gepatroj ne imitu ilin kaj rakontu fabelojn pri ni.

 (Flagri kaj Aŭrora revenas al ĉiuj. Subita silento ekregas.)

Aŭrora:     Kio okazas ĉi tie? Kial vi eksilentis subite? Ĉu vi parolis pri ni?

Pompo:      Ni diris nur la veron, Aŭrora. Nur la veron.

Prava:        Ni diris nur bonaĵojn, Aŭrora. Nur bonaĵojn.

Aŭrora:     Estas tubero en la afero! Vero kaj bono ne venas kune. Vi devus eltrovi ion pli konvinkan.

Pompo:      Ni aŭdis hodiaŭ multajn rakontojn pri la pasinteco. Do neniu devas maltrankvilĝi nun pri tio. Sed kio pri la estonteco? Do eble iu ajn havas bonan novaĵon por ni ĉiuj?

(Kribri kaj Flagri ne respondas, rigardante aliflanken)

Prava:        Ne premu. Ĉio estas bone. Estas taŭga tempo por ĉiu evento.

Roso:          (ekstaras decide) Certe! Estas anonco! Ĉu ĉiuj pretas?

(Ĉiuj rigardas lin)

Roso:          Mi scias, ke vi eble estos surprizitaj, sed vi ĉiuj ne vane kunvenis ĉi tie hodiaŭ. Mi havas tre ĝojigan novaĵon por ĉiuj. Aŭrora kaj mi jene volas anonci nian fianĉiĝon! Jes- vi aŭdas bone – Aŭrora kaj mi volas anonci nian fianĉiĝon!

(Ekregas ĝenerala surprizo. Aŭrora haltigas sian enspiron pro mirego.)

 

(Fino de la dua akto)

 

 

Tria akto

(Ankoraŭ ĉe la apartamento de Pivo kaj Klara. Ĉiuj staras frostitaj, samgeste kiel en la fino de la antaŭa akto. Aŭrora, konsternita, kunpremas siajn manojn al sia vizaĝo).

Roso:          Mi rediras. Mi konscias, ke vi estas iomete surprizitaj. Aŭrora kaj mi jene anoncas nian fianĉiĝon!

Aŭrora:     (konsternite) Ĉu vi freneziĝis? Pri kio vi parolas?

Roso:          Mi petas vian pardonon. Aŭrora kaj mi havas malgrandan aferon por solvi. Bonvolu atendi nin ĉi tie. Venu kun mi, Aŭrora. (Li gvidas ŝin en la balkonon, kaj fermas la simbolan pordon).

Aŭrora:     (kriante kolere) Kio okazis al vi? Ĉu vi freneziĝis? Vi ja bone scias, ke nenio ekzistas inter ni, kaj neniam ekzistos! Kiel vi aŭdacas embarasi min tiel? Ĉu vi pensas, ke vi akiros ion per tiu ĉi ŝerco? Forgesu min por ĉiam! Mi neniam pardonos vin pro tiu ĉi aĉaĵo!

Roso:          (Alproksimiĝante al ŝi, li tuŝas ŝin perfingre) Kia miraklo! Aŭrora, vi estas reala! Vi estas farita el karno kaj sango!

Aŭrora:     (retiriĝante de li) Kion vi celas diri?

Roso:          Unuafoje ekde mi ekkonis vin, vi estas homa! Vi koleras! Vi estas furioza! Vi eĉ estis senvorta!

Aŭrora:     (emberasite) Ĉu vere? Mia sekreto estas malkaŝita? Sed nepre vi diru nenion al ĉiuj, ĉu?

Roso:          Miaj lipoj estas sigelitaj.

Aŭrora:     Kaj vi certe komprenas, ke nenio eblas inter ni.

Roso:          Certe. Ni havas nenion komunan. Ne revu pri tio!

Aŭrora:     (ofendita) Kion vi celas diri nun?

Roso:          Vi ja ne kredis, ke mi estis serioza? Ni ne taŭgas entute. Vi mem ja diris tion. Kaj vi neniam eraras, ĉu? Vi povas trankviliĝi, ĉar vi estas tre bonŝanca. Mi estas nek aroganta, nek tro memfida, kaj eĉ nek netolerebla.

Aŭrora:     Vere bonŝance. Dum momenteto mi timis, ke mi estas en danĝero.

Roso:          La danĝero finiĝas! Kaj pri tio, kion mi diris al ĉiuj, ne maltrankviliĝu. Mi klarigu al ĉiuj, ke tio estis ŝerco. Mi prenos la tutan kulpon sur mi.

Aŭrora:     Estas tre afable de vi, Roso.

Roso:          (feliĉe) Gratulojn! Ni havas gajninton! Vi finfine lernis mian nomon!

Aŭrora:     Jes, tio postulis iom da tempo, sed fine mi sukcesis. Sed Roso, estas alta prezo por tiu sukceso. Mi volas rakonti al vi ion pri mi mem. Mi volas, ke vi sciu tion, por ke vi ne havu ontajn intencojn koncerne min.

Roso:          Kion vi intencas, Aŭrora? Ĉu sesdek sekundoj sufiĉos por vi?

Aŭrora:     Eble mi bezonos iom pli, ĉar mi rakontos al vi pri mia familio.

Roso:          (surprizite) Pri via familio? Kion vi povas rakonti pri ili? Mi pensis, ke vi estas okupita nur pri vi mem!

Aŭrora:     La aferoj ne ĉiam estas kiel ili aspektas. Mi iam diris al vi, ke vi tute eraras pri mi. Ĉiu vorto gravas. Mi estis serioza. Mi ĉiam estas serioza.

Roso:          (serioze) Aŭrora, kion vi celas?

Aŭrora:     Preparu vin aŭdi pri malfacilaj aferoj, Roso. Mi ne scias, ĉu via vivo ĝis nun preparis vin por tio. Roso, ni ne estas normala familio. Mi ne scias, ĉu vi sentis tion, kio kuŝas sub la surfaco. Tie kuŝas nesolvita doloro.

Roso:          Flagri?

Aŭrora:     Mi ne scias, ĉu vi sentis ion.

Roso:          Mi parolis al li iomete. Mi sentis ian neklaran triston, aŭ ian strangecon. Sed temas pri problemoj de adoleskantoj, ĉu ne? Ĉiu adoleskanto suferas pro streĉiĝo. Li ne estas escepta.

Aŭrora      Roso, Flagri estas pli profunda, pli kompleksa, ol aliaj. Kiel diri tion… Malfacilas al li persisti kun tio, kio li faras.

Roso:          Kio do? Multaj homoj ne scipovas persisti. Ankaŭ mi fieras pri mia impona malpersistemo.

Aŭrora:     Estas alia afero. Li ne persistas… kun psikologiaj traktadoj…

Roso:          (suspekteme) Psikologiaj traktadoj? Kion vi celas?

Aŭrora:     Roso, Flagri havas… fonon… li provis… sin… mem…

Roso:          (Sen kompreni li kapneis demandante)

Aŭrora:     (kapjesante konfirme)

Roso:          Ĉu vere? Mortigi sin? Mi suspektis nenion. Mi komprenas nenion pri tiaj aferoj, do mi ne scias kion pensi nun kaj kiel reagi.

Aŭrora:     Vi estas bonŝanca. Por ni temas pri ĉiutaga vivmaniero. Tio ĵetas konstantan ombron sur nian vivon. Ĉio cirklas ĉirkaŭ li. Streĉita etoso regas ĉiam. Ekde kiam mi povas memori min. Ĉiam estas problemoj kun li. Ĉiam oni devas elturni lin.

Roso:          Mi pardonpetas anticipe, ĉar mi komprenas nenion pri tiu ĉi kampo. Ĉu li ricevas medikamentojn?

Aŭrora:     Jes. Vi ne devas pardonpeti. Ekzistas mondo de kuracistoj kaj psikologoj kaj psikiatroj, mondo de traktadoj kaj komitatoj, mondo de deprimo kaj memmortigaj pensoj, mondo de piloloj kaj kromefikoj.

Roso:          Mi konsideras min kiel posedanton de observo-kapablo, kaj tamen mi suspektis nenion. Kiel tio influas vin mem, Aŭrora?

Aŭrora:     Influas min? Mi alkutimiĝis. Ni estas tre proksimaj. Li fidas min. Eĉ dum la plej malfacilaj periodoj. Precipe dum tiaj periodoj. Mi akompanas lin, trankviligas lin, memorigas al li preni pilolojn

Roso:          Kaj mi naive kredis, ke vi estas feliĉa familio! Vivi en tiel bela domo, havi talentajn infanojn, do kio plu mankas?

Aŭrora:     Kio mankas?! Mi rigardas vian hejmon. Tiom varman, ĉiuj ridas, ĉio estas simpla, ĉio estas ĝuste kiel aspektas. Ni ĉiam silentas, timante pri tio kio okazas nun. Neniu ridas. Ĉio estas kaŝita sub la tablo, sub la tapiŝo, sub la surfaco, ĉiam sub io. Ni ne scias gastigi. Ni neniam gastigas. Ŝajnas, ke vi havas normalan, feliĉan familion. Tiel belis aŭdi tiujn “brilaĵojn”, kiujn viaj gepatroj kolektis. Al kio utilas silenta, malvarma, senrida, senviva domo? Ĉu vi scias kion signifas por mi vidi vian hejmon – malgrandan , oportunan, senordan – sed vivantan! Hejmo kie homoj vivas! Tio estas la malgranda familia feliĉo, kiun mi nenian havis! Eta Dia lando!

Roso:          Estas terure neniam ridi! Tio ne penseblas! Do mia malgranda kontribuo estas, ke mi mem estas ridinda, ĉu ne? Sed ankaŭ mia familio ne estas perfekta, male al via priskribo. Ankaŭ ni havas problemojn. Kribri, ekzemple. Nenio facilas al ŝi.

Aŭrora:     Jes, sed tio estas ia lerna malfacilaĵo. Oni vivas kun tio kaj alkutimiĝas. Tio estas eĉ laŭmoda nuntempe.

Roso:          Kio vere okazis inter ili? Ŝi parolis kun mi pri sia dilemo kun Flagri. Ke li dividas nenion kun ŝi, pri lia neklarigebla indiferenteco. Mi ne sciis kion diri al ŝi. Sed nun mi komprenas pli multe…

Aŭrora:     Ankaŭ ni estis surprizitaj pro tiu ĉi afero. Lastatempe li fartas pli bone. Via fratino verŝajne influas lin pozitive. Eble pro tio, ke li mem trovis ŝin, sen helpo de aliaj. Bonas ke ili ambaŭ trovis unu la alian. Kiel en la latina proverbo de via fratino. Kio tio estis? Jen – Amo ne serĉas, Amo trovas.

Roso:          Amor ne quaerit, amor reperit.

Aŭrora:     (surprizite) Ĉu vi parolas la latinan hejme?

Roso:          (trankviligante ŝin) Nur kiam ni volas, ke niaj gepatroj ne komprenu.

Aŭrora:     Tio estas bela! Ĉu vi scias kion tio signifas?

Roso:          Ne. Mi pripensis tion, sed vane.

Aŭrora:     Kiel tio eblas? Ni estas du inteligentaj homoj, (rigardante lin) almenaŭ kelkaj el ni, kaj ni ne povas kompreni ion, kio estis dirita de homoj vivantaj antaŭ longe, dum multe malpli kompleksa epoko. Kvazaŭ kaŝiĝas ĉi tie la solvo de ia enigmo, sed mi ne povas deĉifri ĝin. Ŝajne ili estis multe pli inteligentaj ol ni. Kiel tio eblas? Ĉu ni ne estas la kulmino de la homaro?

Roso:          Eble ne… Ni devas esti pli modestaj… Nuntempe nur fakuloj lernas pene la kompleksan gramatikon de la latina. Tiam ĉiu infano babiladis ĝin senpene.

Aŭrora:     Eble pro tio la Romia Imperio kolapsis. La infanoj simple ne sukcesis lerni sian gepatran lingvon…

Roso:          (ridas) Jes, tio eblas…

Aŭrora:     Ĉu vi konas pliajn latinajn proverbojn?

Roso:          Ne. Ĉi tie venis fino al mia latino… Do mi insistas reveni al vi. La pasintan semajnon mi renkontis junulinon, kiu konfuzis min ĝis kapturniĝo. Aroganta, mokanta, ruza. Ne reala. Mi neniam renkontis antaŭe iun similan. Mi ne diras, ke mi enamiĝis, sed preskaŭ. Kaj nun, post ĉio kion mi aŭdis de vi, mi ne scias kiu vi vere estas.

Aŭrora:     Bona demando. Mi vere kondutis strange. Sed eble nun vi povas kompreni. Mi havas nenion por kaŝi. Cinikismo kaj sarkasmo estas defendaj armiloj, ne pli. Mi eĉ ne povus pensi pri ia ajn kontakto kun vi, kiam via fratino kaj mia frato interrilatas. Tial mi faris ĉion eblan por forpeli vin. Nun mi povas konfesi, ke mi estas tre banala kaj tre malprofunda, absorbita en familiaj ĝenoj. La vero estas tre teda kaj griza, bedaŭrinde. Vi certe konscias, ke ia ajn rilato inter ni ne eblas.

Roso:          Tio tute ne klaras al mi. Precipe nun, kiam kvazaŭ magie vi fariĝis reala. Ne subtaksu vian propran valoron.

Aŭrora:     Ne, Roso, tio tute ne eblas. Eble tio eblus en aliaj cirkonstancoj, sed nun estas aliaj problemoj. Aliaj aferoj traktendaj.

Roso:          Sed kial vi pensas nur pri aliaj? Vi tro kutimiĝis prizorgi aliajn.

Aŭrora:     Tio estas ridinda psikologia analizo. Sufiĉe, Roso. Vi tute eraras. Certe jam elĉerpiĝis la sesdek sekundoj kiujn mi disponis.

Roso:          Ankoraŭ ne, ĉar mi ankoraŭ ne komencis kalkuli.

Aŭrora:     Ĉu vi ne timas intermiksiĝi kun la problemoj de mia familio?

Roso:          Mi protestas. Ankaŭ mi alportas multe da nesolvitaj problemoj.Vi mem klarigis kiomagrade mi ne estas ligita kun la realo.

Aŭrora:     Jes, vi vere ne estas trafa trovaĵo. Vi estas tute senutila. Eĉ la latinon vi ne scipovas. Amo ne serĉas, amon trovas… Kio tio estas? Tio ŝajnas nesolvebla.

Roso:          Kelkfoje malgraŭ troa penado oni ne trovas solvon. Kaj alifoje, hazarde, subite ekaperas la solvo.

Aŭrora:     Ĉu vi opinias, ke la romianoj konis la signifon?

Roso:          Ĉu tio gravas? Gravas tio, kion ni komprenas nun. Iam mi havis similan demandon en literatura ekzameno – kion la verkisto celis diri? Kaj mi respondis per kvar vortoj – la verkisto celis nenion. Kaj ĉu vi scias, kiun noton mi ricevis?

Aŭrora:     Kiun?

Roso:          (kriante) Nulon! La saman noton kiun mi ricevis de vi! Verŝajne mi meritis ĝin! Sed tiam mi pravis! Gravas nur tio, kion ni komprenas. Kaj eble ankaŭ kun vi mi pravis!

Aŭrora:     Ŝŝŝŝ. Ili kredus, ke ni kverelas.

Roso:          Ĉu ni ne kverelas? Almenaŭ miaflanke mi provas kvereli. (levas sian voĉon) Bonas kvereli! Tio montras, ke oni zorgas pri la alia!

Aŭrora:     (trankvile) Mi bedaŭras, Roso. Mi ne povas kvereli kun vi. Eble en aliaj cirkonstancoj. Sed ne nun.

                   (en la salono parolas la gepatroj – Prava, Pompo, Klara kaj Pivo)

Klara:        Mi komprenas nenion. Roso kaj Aŭrora! Kiel tio okazis? Ili eĉ ne konas unu la alian! Tio ne eblas.

Pivo:           Kaj kio estas fianĉiĝo? Ĉu ankoraŭ ekzistas tia afero? Ĉu tio ne eksmodis delonge?

Pompo:      Temas pri deklaro de seriozeco pri geedzeco. Io tia.

Pivo:           Do ili estas pli malmodernaj ol ni. Strange. Kie ni eraris? Ĉu oni ankoraŭ povas anstataŭigi ilin? Ĉu la garantio ankoraŭ validas?

Prava:        Ĉio okazis ĉar infanoj hodiaŭ kreskas fronte al ekranoj, forigitaj de la realo. Apenaŭ renkontas aliajn homojn. Kiel ili mastrumu sian vivon tiel? Mi ne povas imagi ilin mastrumi sin sole, trovi bonan laboron, akiri propran apartamenton, propran familion…

Pompo:      Ĉu vi ne troigas? Ĉu ili multe malsamas al ni, kiam ni estis samaĝaj?

Prava:        (memfide) Kiel oni povas kompari? Ni… kaj… ni almenaŭ havis gepatrojn kiuj helpis…

Pompo:      Malfacilas kredi, ke Aŭrora kondutas tiel. Ŝi estas ĉiam tiom serioza. Tia subita decido ne taŭgas al ŝi.

Klara:        Tio sendube ne estas la sama Roso, kiun ni konas. Li kondutas kiel… alia homo…

Pompo:      Kvazaŭ ni ne konas profunde niajn infanojn… elirante tra la pordo ili fariĝas novaj homoj…

Klara:        Eble… Kreskigante infanojn, ni konas ilin ekde la naskiĝo. Ni sekvas la unuajn rideton, paŝon, vorton… Poste ili kreskas kaj evoluas en neimageblajn direktojn. Foje pli bonajn, foje malpli bonajn. Sed ĉiam ni sentas respondecon pri ili, kvazaŭ ili estus ankoraŭ etuloj. Kiam ili ekzameniĝas, ni estas pli streĉitaj ol ili. Kaj se ili malsukcesas, estas kvazaŭ nia fiasko. Tutan nian vivon ni dediĉis en ili. Kaj fine ili konsideras nin kiel afablajn strangulojn, ne pli.

Pivo:           Sed ili devas finfine decidi! Ni kolektiĝis ĉi tie, laŭ mia memoro, por Flagri kaj Kribri. Kaj subite ekaperas Roso kaj Aŭrora kaj preterpasas ilin. Je tiu ritmo ni fine fariĝos parencojn, kvankam ĉi-momente mi ne scias ekzakte kiamaniere.

 (en la kuirejo)

Kribri:       Roso kaj Aŭrora! Kiel eblas? Ili eĉ ne konas unu la alian! Ĉu Aŭrora diris al vi ion?

Flagri:        Ne, tute ne. Ni parolis pri vi kaj mi.

Kribri:       Ankaŭ Roso diris nenion. Fakte li diris, ke li ne komprenas ŝin.

Flagri:        (surprizita) Strange. Ŝi estas la plej klara homo en la mondo.

Kribri:       Ĉu vi opinias, ke ili taŭgas?

Flagri:        Mi ne scias… Mi neniam pensis pri Aŭrora tiel… Ŝi ĉiam apudas por mi, kaj helpas min multe. Mi ne scias kion mi farus sen ŝi. Mi neniam supozis, ke ankaŭ ŝi havas sian propran vivon… sed pensante pri ŝi, ŝi estas eksterordinara. Sed mi ne konas Roson. Mi ne certas ĉu li bonas sufiĉe por ŝi.

Kribri:       Ne zorgu pri li. Li estas sufiĉe bona. Sed ĉu ŝi ne estas iom… aroganta? Tio estis mia unua impreso pri ŝi.

Flagri:        Aroganta? Kial? Vi simple ne konas ŝin.

Kribri:       (surprizite) Ĉu? Mi ne scias. Mi ŝatus, ke ili sukcesu. Se ni malsukcesas, do almenaŭ ili faru pli bone.

Flagri:        Sed tio ne estas nia decido, Kribri.

Kribri:       Do pri kies decido, Flagri?

Flagri:        (gratante sian kapon) Mi ne scias.

Kribri:       Kiel tio eblas? Io devas esti dependa de ni, ĉu ne?

Flagri:        Mi ne scias. Sed vi devas kompreni min. Mi volas, ke vi estu miaflanke, ne kontraŭ mi! Mi ne volas perdi vin!

Kribri:       Ĉu ne klaras al vi, ke mi estas viaflanke?

Flagri:        Sed se vi estus respondeca pri mi, kaj dirus al mi kion fari, tio ne estus kunvivado.

Kribri:       Tio veras, sed kial mi devas esti respondeca pri vi? Ĉu vi alkutimiĝis, ke oni ĉiam estas respondeca pri vi? Ni ambaŭ devas esti respondecaj pri ni ambaŭ. Mi ne povas fari ĉion, kion Aŭrora faras, ĉar mi mem ne ĉiam elturniĝas facile. Kaj kelkfoje ankaŭ mi bezonas helpon. Kune ni traktu ĉion. Mi estas certa, ke kune plifacilos por ni ambaŭ.

Flagri:        Sed tio estas pli komplika, Kribri. Problemoj de deprimo kaj similaĵoj.

Kribri:       Kio estas deprimo? Ĉu tio signifas havi neniajn planojn?

Flagri:        Pli malpli jes… Sed tio ne estas la kutima difino… Sed kion vi trovas en mi? Mi ne komprenas vin…

Kribri:       Mi ne scias… Eble pro tio, ke vi gravas por mi… (Ŝi turnas sian vizaĝon flanken. Flagri alproksimiĝas ŝin. Unuafoje li rigardas ŝin atente.).

Flagri:        (mire) Mi? Sed kial? Vi ja konas min! Kion vi trovas en mi?

Kribri:       (rigardas lin) Vi… Vi vidas bone…

Flagri:        Nu, tio estas vera. Almenaŭ tio.

Kribri:       Mi ne scias, Flagri. Mi sentas min sekura kun vi…

Flagri:        (mire) Kun mi? Vi faras grandan eraron. Vi tute ne scias kiom mi malcertas pri ĉio.

Kribri:       Mi parolis pri mia sento. Ne pri via.

Flagri:        Vi estas la sola, kiu parolas kun mi sen esti pagata por tio, krom miaj familianoj. Eble vi vere estas pli kompleksa ol mi.

Kribri:       Povas esti… Fine vi helpos min pli ol mi helpas vin…

Flagri:        Kribri, mi volas, ke ĉio estu bone al vi, kaj mi ne volas dolorigi vin, sed mi neniam scias, kio estas farenda.

Kribri:       Mi estas samkiel vi, Flagri. Mi pensas, ke ĉiuj homoj ne certas pri tio, kion ili devas fari.

Flagri:        Male. Ĉiuj scias ĉion. Nur mi scias nenion. Ĉiuj scias ĉion.

Kribri:        Ne estu tiel certa.

Flagri:        (li tenas ŝiajn ambaŭ manojn) Kribri, mi sentas ion… Mi ne scias kio tio estas… sed mi sentas ion interne… Ĉu vi opinias, ke tio povas esti danĝera?

Kribri:       Kio ekzakte doloras vin?

Flagri:        Ne doloras. Stranga sento iras tra la korpo. Kio tio estas? Eble mi demandu Aŭroran. (Li turnas sin al la pordo)

Kribri:       (tenas lin) Forgesu nun Aŭroran.

Flagri:        Tio ne estas malsano. Kio tio povas esti? Tio alvenis el nenie. Kvazaŭ fulmo el serena ĉielo. Kie mi trovis ĝin?

Kribri:       (time) Amo ne quaerit… (tremvoĉe) amor reperit?

Flagri:        Amo ne serĉas. Amo trovas. Kribri – trovita. (li metas ŝian manon sur lia koro)

Kribri:       (ne komprenas) Kion vi trovis, Flagri?

Flagri:        Ion mankantan. Kribri, kiel oni diras latine “mi amas vin”?

Kribri:       (embarasite) Mi havas neniun ideon. Ni ankoraŭ ne atingis tiun ŝtupon.

Flagri:        Ni atingis, ni atingis. Efektive mi scias. Tio estas probable io kiel tio. (Ili brakumas kaj kisas unu la alian. ​​Mallumas.)

 (en la salono)

Prava:        Do ĉiuj infanoj malaperis, lasante nin solaj.

Pivo:           Tio devus okazi iun tagon, ĉu ne? Iam ajn ili forlasos nian hejmon

Klara:        Mi timas tiun tagon. Dum tiom da jaroj mi alkutimiĝis al ili. La tuta vivo ĉirkaŭiras ĉirkaŭ ili, prizorgante ilin, parolante nur pri ili.

Pompo:      (nuligante) Ni ĉiam povas esti malkontentaj pri ĉio kion ili faras. Ĝuste por tio oni havas infanojn, ĉu ne?

Pivo:           Ne ekzistas malplena spaco. Oni ĉiam trovas kion fari. Ĉu ni ne vivis iam bone sen ili, antaŭ ol ili naskiĝis? Ĉu ni ne meritas havi tempon por ni finfine, post tiom da jaroj?

 (en la kuirejo)

Kribri:       Flagri, koncerne tion, kion vi diris. Fine vi ne sukcesis mortigi vin, ĉu?

Flagri:        (pardonpete) Ne…

Kribri:       Do tio ​​ne vere gravas.

Flagri:        (kun espero) Ĉu vi certas?

Kribri:       Jes. Mi havis manĝo-malordon. Ĉu tio similas?

Flagri:        (penseme) Eble iomete. Eble tio estas promesplena komenco.

Kribri:       Mi ne komprenas multon pri tiaj aferoj. Mi havas peton al vi. Nur unu peton. Ne surprizu min per tiaj aferoj, deprimoj kaj memmortigoj kaj tiaĵoj. Nur rakontu al mi. Ĉar mi ne amas surprizojn. Tio estas mia ununura peto.

Flagri:        Se vi estus psikologo vi certe bankrotus. En unu frazo vi ŝparas tutan serion da traktadoj.

Kribri:       Iam mi volis studi psikologion. Tio sonas interesa.

Flagri:        (iras for) Ĉu vere? Kaj kio okazis?

Kribri:       Mi ne estis akceptita. Tre altaj notoj estas bezonataj. Oni vere troigas pri la postuloj.

Flagri:        (firme) Oni ne troigas. Tiel decas.

Kribri:       Do kion vi diras pri mia peto?

Flagri:        (tenante ŝiajn manojn) Mi promesas, Kribri. Kvankam vi ne estas psikologo. Sed ĉu ĉiuj surprizoj estas malpermesataj?

Kribri:       Ne, kompreneble ne. Bonaj surprizoj estas bonvenaj.

Flagri:        Kutime nenio bona okazas al mi. Ĉiam estis tiel. Ĉiam novaj aferoj nur alportis problemojn. Ŝanĝoj ĉiam timigis min. Simple mi ne scias kion fari.

Kribri:       Sed eble nun, kiam ni renkontiĝis, niaj du malbonaj sortoj nuligos unu la alian? Ĉu tio povas esti?

Flagri:        Kial ne? Eble tio eblas. Sed estas problemo.

Kribri:       Kiu problemo, Flagri?

Flagri:        Ĉu vi nun prizorgos min, kiel Aŭrora faras? Memorigi min ĉiutage pri kiuj piloloj preni?

Kribri:       (mire) Piloloj? Ĉu vi prenas pilolojn? Ne fidu min. Mi certe konfuzus ĉion. Ĉu estas terure se vi forgesus preni ilin foje, aŭ se vi prenus tro multe?

Flagri:        (ridas) Vi estas mirinda. Nenio ŝajnas nun terura. Do, Kribri, ĉu vi oferos vian vivon por mi?

Kribri:       Ne, Flagri, nepre ne. Kunvivante oni donas ĉion, sed samtempe ricevas ĉion, do ne temas pri ofero.

Flagri:        (penseme) Vi pravas. Mi kelkfoje balbutas senpense.

Kribri:       Ne, tio bonas. Nur tiel mi komprenas vin. Daŭrigu tiel.

Flagri:        Kio, do mi ne devas ŝanĝiĝi?

Kribri:       Neniel. Mi bezonis multan tempon alkutimiĝi al vi kiel vi estas. Mi ne povus alkutimiĝi denove.

 (Sur la balkono Roso provas reordigi Rubik-kubon, rigardante ĝin de diversaj flankoj)

Roso:          Mi iam aŭdis, ke oni povas reordigi tian kubon per dudek movoj. Strangas pensi, ke la solvo kaŝiĝas tie, tiom apude, kaj tamen oni ne povas atingi ĝin.

Aŭrora:     Ŝajne tiu ĉi kubo paneas. Se ĝi estas ankoraŭ garantiita, oni devas anstataŭigi ĝin.

Roso:          Ĉu vi opinias, ke Flagri kaj Kribri povos sukcesi?

Aŭrora:     Sukcesos kion? Reordigi la kubon?

Roso:          Ne, sukcesi kune.

Aŭrora:     Malfacilas scii. Lastatempe li baraktas kun siaj problemoj tute sola. Eble la unuan fojon en sia vivo.

Roso:          Eble li bezonas tion. Eble vi ĉiam tro subtenis lin. Lasu lin provi mem kaj eĉ malsukcesi. Nur tiel li lernos memstari.

Aŭrora:     (kolere) Tute ne! La problemoj estas gravaj kaj realaj. Ne konkludu tro rapide sciante tiom malmulte. Precipe kiam vi parolas pri aliaj, sed mi havas la impreson, ke ĉiu via frazo celas rekte nin.

Roso:          Aŭrora, ne troigu. Kio envenis vian menson? Do jen kion vi opinias pri mi? Kaj rekte al la temo, ĉu mi estas tiel travidebla? Mi tre penas trovi lertan vortigon, kaj denove vi venas kaj detruas ĉion. Montru iom da konsidero, mi petas.

Aŭrora:     Tio ne helpos vin. Tio ne estas taŭga loko, nek taŭga tempo.

Roso:          Vi ankoraŭ povas ŝanĝi vian opinion.

Aŭrora:     Neniel. Kiomfoje mi devas rediri tion al vi?

Roso:          Iel mi sentas, ke iam vi petos min la samon, kaj mi rifuzos.

Aŭrora:     Vi imagas! Neniel! Ĝi ne funkcias tiel. Kiom vi konas min? Vi vidis min unu horon aŭ du. Oni ne povas evoluigi veran senton dum tia mallonga tempo. Emocio estas io pli profunda. Estu serioza.

Roso:          Eble por iu kiu estas tre malprofunda tio eblas? Eble iu tute supraĵa ja povas evoluigi ion dum tiom mallonga tempo?

Aŭrora:     Kaj vi konsideras vin kiel iun tiom malprofunda?

Roso:          (kapjesas entuziasme)

Aŭrora:     Ŝajne vi konas vin. Mi ne povas argumenti. Sed kial vi insistas, Roso? Post ĉio, kion vi jam konas pri mi, vi ja komprenas, ke mi estas tre komplika, ŝarĝita per multaj malavantaĝoj.

Roso:          Bona demando. Ankaŭ mi havas malavantaĝojn. Mi ne estas tiel bona, Aŭrora, kaj ankaŭ vi ne estas tiel bona, sed la aliaj multe pli malbonas.

Aŭrora:     Vi evitas la demandon, Roso. Miaopinie vi ŝatas min pro tio, ke mi estis mistera al vi unue. Sed nun, sciante la veron, mi ne komprenas kion vi trovas en mi. Vi ne konas min. Mi certas, ke se vi konus min, vi forkurus post unu minuto. Mi ne estas kiel mi aspektas. Mi estas terura. (ŝi grumblas kontraŭ li)

Roso:          (ridetante) Mi konsentas, ke la mistero kontribuis, sed ĝi ne sufiĉas. Devas esti io plua. Tamen nun, eĉ la plej grandaj teruraĵoj, kiujn mi malkovris pri vi, ne ŝajnas tiom teruraj. Kaj iel mi sentas, ke la malbonaĵoj kiujn mi malkovros pri vi estonte, estu pli malpli bonaj. Mi havas la impreson, ke eĉ la eraroj kiujn vi faras, ne devenas de malico, nek de stulteco. Por mi tiuj du aferoj sufiĉas. Vi diris, ke du aferojn virinoj serĉas ĉe viroj – esti fidinda kaj surpriza. Do ankaŭ mi serĉas du aferojn ĉe virinoj. Tiujn du.

Aŭrora:     Mi vere estas ofendita. Kiu diris, ke ne temas pri malico? Tiom malmulte vi konas min.

Roso:          Ne, Aŭrora. Tio ne estas vera malico. Eĉ se vi provas, vi ankoraŭ foras.

Aŭrora:     Vere malfacilas liberiĝi de vi. Vi interpretas ĉion favore al mi. Mi trovas tiun konduton skandala. Sufiĉas. Roso, ĉu ne klaras al vi, ke onia kunulo ne troveblas ĉe sia gepatra hejmo? Simple ne okazas tiel. En kiu mondo vi loĝas?

Roso:          Kial ne tie ĉi? Mi pensas, ke tio estas la plej logika loko por trovi ŝin…

Aŭrora:     Vi vere estas senespera. Sufiĉas. Kion vi volas de mi?

Roso:          (ridetante) se vi vidus kion mi vidas, vi farus kion mi faras…

Aŭrora:     Vere! Mi neniam audis tian banalaĵon!

Roso:          (Pensante kion diri, li klinas la kapon ambaŭflanken) Ĉu tio ne estas kontraŭdiro? Ne konvenas al vi, Aŭrora.

Aŭrora:     kontraŭdiro? Kial? Nu, mi promesas, ke tio ne okazu denove. Sed tio ne ŝanĝas la faktojn. Tio estas senutila. Ni estas tro similaj. Kaj ĉar mi malŝatas min mem, mi nepre malŝatu vin. Ĉu vi ne komprenas? Tiel simpla konkludo.

Roso:          (malĝoje) Mi ekkomprenas ion nun. Tiel simple. Se mistero havas rolon, sekve mi havas neniun ŝancon. Mi eraris parolante tro sincere al vi. Nun vi scias tro multe pri mi. Do neniel vi trovos min alloga.

Aŭrora:     (seninterese) Ne bedaŭru tro multe pri tio. Mi diris al vi, ke vi havas nenian ŝancon ĉiuokaze.

Roso:          (ekstaras kolere) Aŭrora, kion vi deziras en la vivo?

Aŭrora:     (mire) Kia demando estas tio? Ĉu oni povas respondi al tio?

Roso:          (kolere) Certe oni povas respondi. Mi pensas, ke ĉiu homo devas scii sian respondon.

Aŭrora:     Mi certas, ke naŭdek naŭ punkto naŭdek naŭ procentoj el la homoj ĉirkaŭirantaj en la mondo havas neniun ideon pri kio vi parolas.

Roso:          Tial ili ankoraŭ estas ĉirkaŭirantaj. Mi ne povas plu elteni, Aŭrora. Kiel vi povas eskapi de ĉio? Vi agas kvazaŭ vi vivas ekster la vivo. Sed mi ne estas plu konvinkita. Vi havas dek sekundojn por formi al vi karakteron kaj respondi mian demandon.

Aŭrora:     Nur dek sekundoj?

Roso:          Nun vi havas nur sep.

Aŭrora:     Mi havas neniun elekton?

Roso:          Ne. Via tempo finiĝas.

Aŭrora:     (kapneas demande)

Roso:          (kapneas decide)

Aŭrora:       Vi parolis pri grandaj ĉielaj aferoj, Roso. Por mi sufiĉus malgranda surtera feliĉo. Simplaj ĉiutagaĵoj. La eta Dia Lando. Iu kiu havas la kapablon vidi belecon, ne grave kian. Mi ne certas ĉu tion vi volis aŭdi.

Roso:          (pensante iomete) Do vi kapablas, se vi volas. Via respondo ĝustas. Via respondo tre bonas. Vi ne volas malmulton. Eble vi volas eĉ pli ol mi. Aŭrora, antaŭ unu horo mi rigardis vin aroganta, ĉiuscia, tre memcerta. Kaj nun mi rigardas vin vundebla, sentema, necerta. Mi ne scias kion okazis ĉi tie. Ĉu vi ŝanĝiĝis? Ĉu mi rigardas vin nun alimaniere? Ĉu eble mi mem ŝanĝiĝis? Mi ne scias. Mi vidas bonaĵojn en vi, Aŭrora, kaj mi vidas ankau malbonaĵojn en vi. Ekzemple, mi opinias, ke vi estas brila. Vi havas tre rapidan pensadon. Mi neniam renkontis iun kiel vi.

Aŭrora:     Bone! Vi jam lernis flati… Kaj kiujn malbonaĵojn vi vidas?

Roso:          (mire) Aŭrora, tiuj estas la malbonaĵoj… Mi estas allogita nur de la malbonaĵoj…

Aŭrora:     Do via situacio ne estas bona, ĉar mi havas multajn de tiuj.

Roso:          Mi scias tion… Sed kion mi povas fari?

Aŭrora:     Vi havas ion farendan. Ĉu vi rememoras? Ni revenu al ĉiuj. Vi havas ion por diri al ili. Vi promesis, ĉu ne?

Roso:          (malĝoje) Jes, mi promesis. Sed ĉu vi estas certa?

Aŭrora:     Mi certas. Roso, mi havas neniujn plendojn al vi. Vi vere estas en ordo. La problemo ne estas vi. La problemo estas mi.

Roso:          (ekstarante) Ne, mi bedaŭras. Sufiĉas. Vi ne povas uzi tiun pretekston. Vi povus uzi ĝin kiam ni disiĝos, sed ne nun. Ekzistas reguloj pri tio. Vi ne povas fari kion ajn vi volas.

Aŭrora:     Bone, bone. Mi revortigu la frazon. Tio ne estas mi, tio estas vi. Ĉu pli bone? Denove, mi havas neniujn plendojn al vi. Vi vere bonas. Sed io mankas.

Roso:          La plej du teruraj vortoj en interrilato estas “Io mankas”. Mi ne povas respondi, ĉar mi ne scias kion efektive mankas.

Aŭrora:     (ridas) Pri kio vi parolas? Kiu interrilato? Ni havas nenian interrilaton.

Roso:          (mire) Ĉu vere? Tio malas. Do io mankas ankaŭ al mi. Mi bedaŭras informi vin, ke ni egalas, Aŭrora.

Aŭrora:     Sufiĉas. (komencas reveni al la salono.) Vi vere estas netolerebla. Ĉu iu jam diris tion al vi?

Roso:          Ne, sed mi ĝojas aŭdi tion. Mi progresas. Nun mi nur devas esti aroganta kaj tromemfida. Mi konas iun, kiu serĉas tiujn trajtojn.

(Ili ambaŭ eniras la salonon. Roso ankoraŭ tenas la rubik-kubon. Ankaŭ Flagri kaj Kribri eniras.)

Aŭrora:     Ni bedaŭras, ke ni forestis tiom longe. Mi esperas, ke vi pasigis agrablan tempon dume.

Pivo:           Ĉu vi forestis? Ne, ni atentis nenion… Do kial vi revenis?

Roso:          Mi volas informi ion al ĉiuj. Mi estis miskomprenita antaŭe. Inter mi kaj Aŭrora ekzistas nenia interrilato. Ĉio, kion mi diris estis… estis parodio pri io estonta. Eble mia humuro ne estas trafa. Kelkfoje eĉ mi mem ne komprenas ĝin.

Pivo:           Domaĝe, ni jam komencis alkutimiĝi al la ideo.

Prava:        (turnas sin al Aŭrora, kiu staras senmove konfuzita) Aŭrora, ĉu vi bonfartas?

Aŭrora:     Mia situacio neniam estis pli bona. Eĉ dum la plej malbonaj tempoj. (eksidante antaŭ Roso, ŝi turnas sin al li) Mi bedaŭras, ke mi turnas al vi mian dorson.

Roso:          (ridetante) Ĉio bonordas, Aŭrora. Neniu floro havas dorson.

Aŭrora:     Ho, mi neniam aŭdis tian banalaĵon. (diras al si mem) Ĉu mi ne ripetas min?

(Kribri prenas la rubik-kubon, rigardante ĝin scivoleme, kvazaŭ ŝi vidus ĝin unuafoje)

Pivo:           Tio ne gravas. Ni ne bezonas ilin. Ni povas renkontiĝi sen ili.

Aŭrora:     (mire) Vi faru kion?

Pompo:      Jes, kial ne? Revenu venontsemajne. Ni provos trovi prizorgadon por la infanoj.

Pivo:           Mi havas pli bonan ideon. Ni interŝanĝu… Interŝanĝu infanojn. Ĉiu paro ricevos dum unu semajno la infanojn de la dua paro!

Prava:        (maltrankvile) Kial vi bezonas tion? Ĉu vi scias, kiom da laboro necesas por zorgi pri Flagri… Kaj Aŭrora?

Klara:        (ridante) Ĉu vi pensas, ke Kribri kaj Roso estas tro bonaj? Neniel!

Pompo:      Post unu semajno ĉiu el la gepatroj estos feliĉa rericevi siajn infanojn…

Pivo:           Eble ĉiu infano lernu aprezi siajn proprajn gepatrojn unuafoje…

Aŭrora:     Kio okazis al vi ĉiuj? Kial vi havas tian bonan humoron? Mi pensas, ke tio estas tre maltrankviliga. Oni ne povas lasi vin solaj.

Roso:          (senespere) Ni kreskigas niajn gepatrojn dum longaj jaroj, kaj investas multe en ili. Ni ne hastas forlasi ilian domon. Ĉion mi faris por ili. Kaj fine vidu kion ni ricevas. Vidu kion ili pensas pri ni. Mi bedaŭras diri, sed gepatroj hodiaŭ ne estas samkiel la iamaj gepatroj. Aŭrora, ni devas fari ion pri ili. La aferoj estas ne plu regeblaj.

Aŭrora:     (rigardas Kribri, senŝeligantan pacience la etikedojn el la rubik-kubo, kaj regluantan ilin laŭ la ĝusta ordo) Ne faru tiel, tio ne decas. Permesu min. Mi montru al vi kiel oni… (ekprenante la kubon, ŝi komencas miksi ĝin).

Kribri:       (ekprenante la kubon ree) Kio malbonas? Mi ordigis ĝin! Vidu kiom tio belas nun!

(Aŭrora revenas al sia sidloko embarasite)

Flagri:        (ekstarante) Ankaŭ mi havas anoncon. (Ĉiuj turnas sin al li) Unue mi bedaŭras aŭdi pri Aŭrora kaj Roso, ĉar mi opinias, ke ili tute taŭgas unu por la alia.

Aŭrora:     (ekstarante kolere) Pri kio vi parolas, Flagri? Tio ne koncernas vin!

Flagri:        Mi esprimis mian propran opinion, Aŭrora. Kio mi diris akcepteblas ankau de Kribri (Kribri levas sian manon aprobe. Aŭrora residiĝis senespere). Mi daŭrigas. Mi lernis hodiaŭ, ke estas tiuj kiuj serĉas. Sed mi ĵus trovis. Mi volas anonci mian fianĉiĝon kun Kribri!

(Ĝenerala surprizo.)

Pivo            Ĉu vi certas? Ĉi tie oni konstante ŝanĝas sian opinion.

Flagri:        (fiere) Ne ni. Ni havos malsaman ritmon. Ni bezonis longan tempon por decidi, kaj ni bezonos egale longan tempon por ŝanĝi nian decidon.

Prava:        (ekstaras kaj brakumas lin) Mi estas tiom feliĉa por vi!

Klara:        (ekstaras kaj brakumas Kribri) Gratulon! Bonŝancon!

(Ambaŭ patroj manpremas kun Flagri kaj Kribri).

(Aŭrora sidas frostita surloke. Flagri fine proksimiĝas al ŝi)

Flagri:        Aŭrora? Kion vi volas diri al mi?

Aŭrora:     (ekstarante ŝi brakumas lin) Flagri, mi tre ĝojas por vi! Vere! Kaj se vi ankoraŭ bezonas min, simple diru.

Flagri:        (brakumante ŝin) Dankon, Aŭrora. Ne maltrankviliĝu. Mi trovis la respondon. Oni scias kiam tio ne dependas nur de ni…

Aŭrora:     (penseme) Ĉu vere? Dankon, Flagri. Mi komprenas kion vi volas diri. (Eksidiĝas en sia loko, meditante, kaj tuj ekstarante.) Mi havas ion por diri al ĉiuj.

(Ĉiuj turnas sin al ŝi)

Aŭrora:     Elkorajn gratulojn al Flagri kaj Kribri! Mi lernis lecionon de ili hodiaŭ. Mi trovis ion hodiaŭ. Ion mankantan. Mi ŝatus anonci mian fianĉiĝon kun Roso!

(Ĝenerala surprizo.)

Pompo:      Vi ne povas ŝanĝi vian opinion ĉiumomente. Tio estas neebla. Ankaŭ ni estas homoj. Do ni ne scias kiam ĝoji kaj kiam malĝoji. Bonvolu sciigi nin, kiam vi atingos finan decidon.

Roso:          Via patro pravas. Ankaŭ mi ne povas ŝanĝi mian opinion konstante. Mi havas principojn.

Aŭrora:     (surprizita) Kio? Kiujn principojn vi havas, ekzemple?

Roso:          Mi oponas al surprizoj, ekzemple. Ĉu vi memoras?

Aŭrora:     (kolere) Vere! Mi devas diri al vi, ke vi estas aroganta kaj tromemfida!

Roso:          Dankon Aŭrora, tio estas plua progreso. Sed ankoraŭ io mankas…

Klara:        Ni subtenas Roson. (Ŝi stariĝas malantaŭ li. Pivo venas kun ŝi).

Aŭrora:     (rigardante siajn gepatrojn) Vi estas kun mi, ĉu ne?

(Prava kaj Pompo stariĝas hezitemaj meze de Roso kaj Aŭrora).

Aŭrora:     (al siaj gepatroj) Kio okazis al vi? Vi ne estas kun mi? Vi estas miaj gepatroj! Vi konas min delonge! Vi konas lin nur de kelkaj tagoj! (ŝi turnas sin al Roso) Kio okazis al vi, Roso? Kion vi volas?

Roso:          Aŭrora, kiel ĉiu viro, mi volas nur unu aferon. Nur unu aferon. Rideton!

(Ĉiuj rigardas Aŭroran. Iom post iom rideto brilas sur ŝia vizaĝo. Ŝi kaj Roso kuras unu al la alia. Brakumante ŝin li svingas ŝin ĉirkaŭe.

Muziko.

La publiko espereble aplaŭdas. Roso kaj Aŭrora rigardas la publikon mire, kvazaŭ ili ĵus konsciis pri ĝi.)

Roso:          La spektaklo finiĝas!

Aŭrora:      Kaj la vivo komenciĝas! (eliras manenmane)