Adiaŭo

Adiaŭo

Amir Naor

En la komenco estis la sono.

Malforta, obtuza, ĝuste ĉe la rando de aŭdado. Kvazaŭ de granda distanco ekatingis miajn orelojn la unuaj voĉoj, kiujn tiam mi ne komprenis. Aŭtohupo, bruo de aviadilo, pepado de birdoj, susurado de peniko. Iom post iom la voĉoj fortiĝis kaj fariĝis klaraj kaj distingeblaj.

Poste estis la lumo.

Blindiga kaj brila. Komence mi povis nur distingi neklarajn ombrojn, sed dum la tempo mi lernis koni ĝin. Malrapide formiĝis antaŭ min imagoj. Fenestro. Lampo malkovrita. Seĝo. Nekompleta bildo pendita nerekte sur la muro.

Kaj estas li.

Proksime al mi. Tuŝante-ne-tuŝante min. Neniam li rigardas min komplete, nur unu aŭ alian detalon aparte. Per senfina pacienco li kompletigas ĉiun haron sur mia kapo, ĉiun fadenon kaj faldon de mia ĉemizo. Provas atingi la ĝustan nuancon ĝis li ricevas la celatan rezulton, kiu estas farita je sia kontento . Kaj la mondo fariĝas pli kaj pli klara. Jen mi ekflaras la farbojn, la fortan odoron de kafo, la etajn ŝvitajn gutojn sur lia frunto.

Neniu alia troviĝas en la ĉambro. La tutan tempon ni estas solaj. Li ne atentis ke miaj scivolaj okuloj estas daŭre fiksitaj sur lia vizaĝo. Sur lia profunda koncentriĝo. Sur lia alta frunto. Sur lia neglekta vestaĵo. Sur liaj nudaj piedoj. Sur lia firma mano. Sur liaj okuloj, kiuj havas fajreron kiun mi malsukcesas kompreni. Sur liaj nigraj kaj grandaj pupiloj. Kelkfoje, kiam lia rigardo preterpasas mian vizaĝon, mi vidas min mem speguliĝanta en liaj pupiloj. Figuro de virino.

Li evitas mian rigardon. Li entute ne atentis mian konstantan rektan rigardon. Li estas komplete ensorbita pri sia laboro. Korektas la lumludon en miaj haroj kaj miajn ruĝiĝantajn vangojn. Kiam li pentris la floron kiun mi tenas, lia mano ektremis. Aŭ eble mi imagis tion? Plurfoje li ĉesigis abrupte sian laboron kaj komencis gapi ien malantaŭ mi. Ĉu li memoras ion? Kaj per sama subito li rezignas pri siaj pensoj, revenante al mi kvazaŭ nenio okazus.

Kaj tiam venis la tempo, kiam li ekstaris antaŭ mi, rigardante min la unuan kaj lastan fojon. Rigardis min, kiel tutecon, rekte en miajn okulojn, ne evitis mian rigardon. Mi vidis lian ekscitiĝon. Kvazaŭ eliĝis el li io, kion lia korpo ne povas plu enhavi. Dum momento mi ektimis ke io okazus al li. Li alproksimiĝis al mi. Li estis tiel proksima, ke mi preskaŭ estis devigita fermi miajn okulojn. Li etendis siajn manojn kvazaŭ por brakumi min, kaj nur la maldika, obtuza laka tavolo apartiganta min disde la mondo sukcesis haltigi lin. Kaj per subita decido li retiriĝis kaj diris – kaj tiu estis la unua fojo kiam mi aŭdis lian voĉon – “Tio estas! Nun mi povos forgesi!” Kaj li tiam turnis sin kaj forlasis la ĉambron, sen rigardi malantaŭen.

Kaj mi restis tie. Kaj mi eksciis, ke ĉio kio estis, plu ne estos. Kaj mi eksciis, ke li neniam forgesos. Kaj mi eksciis, ke mi neniam forgesos. Kaj mi eksciis, ke nun kaj eterne mi portos mision.

Kaj mi ne eraris. Multo ŝanĝiĝis ekde tiam. Mi ne estas lia plu. Mi troviĝas nun en muzeo. Estas grandaj diferencoj. Ĉi tie oni jam ne tuŝas min. Male. Se okazas ke iu alproksimiĝas al mi tro multe, aŭ eĉ provas tuŝi min, tuj elstaras gardisto vestita per hela uniformo, kaj memorigas aŭtoritate ne tuŝi la ekspoziciaĵojn. Tio estas. Mi restos samkiel mi estas.

Dum la tuta tago homoj preterpasas min. Ili rigardas min, kaj mi rigardas ilin. Samkiel estas multaj bildoj en la muzeo, tiel estas ankaŭ multaj homoj. Kaj preskaŭ ĉiuj preterpasas min rapide kun gapa rigardo kaj lacaj piedoj, kaj mi ne povas observi ilin bone. Sed ne ĉiuj estas tiaj. Iuj subite haltas antaŭ mi, kvazaŭ iliaj piedoj ne obeis plie. Ili restas antaŭ mi, kvazaŭ ili serĉas respondon en mi por demando kiun mi ne konas. Kaj mi pensas ke io okazas ene de ili, kvazaŭ iu procezo maturiĝanta interne dum longa tempo kulminas, kaj ironte de ĉi tie ili fariĝos aliaj.

Foje alvenas al mi tuta grupo da personoj, gvidata de iu, kiu komencas komprenigi min. Ke mi apartenas al tiu aŭ alia arta stilo, kaj ene al tiu aŭ alia arta fluo, kaj kompreneble estas evidenta la influo de tiu pentristo, kies portreto ni vidis antaŭe. Kaj bonvolu noti komponon kaj simetrion kaj falon de lumo. Komence tio sonis stranga al mi, tiom fora de la realaĵo. Poste mi alkutimiĝis. Kion mi povus fari? Almenaŭ mi lernas multon de ĉi tiuj klarigoj. Mi lernis kiu faris min, kaj ke mi estas lia unua grava bildo, kaj kiel mi nomiĝas en la mondo, kaj kie mi troviĝas. Multaj detaloj.

Foje alvenas iu junulo kaj sidas sur la benko antaŭ mi, tenante kajeron. Rigardas min iom, kaj desegnas ion. Rigardas min iom, kaj forviŝas ion. Kaj mi nur miris, ĉu lia pentraĵo fontas el mi, aŭ eble el li, aŭ eble el liaj instruistoj, aŭ eble el la kajero, aŭ eble el la krajono. Kiu scias?

Estas tiuj, kiuj revenadas denove kaj denove. Mi konas ilin, kaj ili konas min. Kaj ni ambaŭ rigardas unu la alian, kaj vidas tiujn novajn nekonatajn detalojn, neniam viditajn antaŭe.

Estas ankaŭ tiuj vizitantoj, kiuj fieras prezenti siajn konojn publike. Kaj ili diras, ĉiam tro laŭte, siajn opiniojn pri mi. Kaj ili klarigas kion la pentristo intencas diri, kaj kie li sukcesis, kaj kie ne. Kaj mi aŭdas. Ĉu mi havas alternativon? Kaj mi nur tenas pli forte la floron kaj atendas pacience ĝis la fino.

Kaj iun tagon li alvenis. Mi ne konis lin. Li alvenis kun iu kunulino. Kaj mi kutimas ĉiam vidi lin sola. Mi aŭdis kiel ŝiaj klakaj kalkanumoj kaj liaj silentaj paŝoj alproksimiĝis al mi. Iu rekonis lin kaj nomis lin eksplicite. Alie mi certe ne konus lin. Fremda. Neta. Bele vestita. Surhavas ŝuojn. Liaj movoj estis mildaj kaj afablaj. Li rigardis min, sed per alia, nekonata rigardo. Kaj ŝi rigardis min senesprime kaj ridetis al li, rideto kiun mi ne povis kompreni. Ili interflustris ion, kion mi ne aŭdis. Ili aspektis samkiel multaj aliaj homoj. Nur kiam li forpaŝis, mi atentis ke lia irmaniero restis la sama.
Sed kiam lin, iam koninte ĉiun trajton de lia vizaĝo, mi preskaŭ ne rekonis, jen kiam alvenis ŝi, kiun mi neniam vidis, mi rekonis ŝin tuj. Jam kiam ŝi nur eniris la halon, niaj rigardoj tuj renkontiĝis. Ŝi paliĝis, kaj turnis sin rekte al mi kvazaŭ hipnotizata. Ni staris vizaĝ-al-vizaĝe. Ŝi rigardis miajn nigrajn pupilojn, kiuj neniam palpebrumis, kaj mi vidas min mem – ŝin – en ŝiaj okuloj. Kaj subite ĉio malklariĝis. Ĉu estis larmo en ŝiaj okuloj? Aŭ eble en miaj?

Kaj mi eksciis, ke mia misio estis finita. Ekde hodiaŭ mi apartenas al la sopirantoj kaj la hezitantoj, al la fakuloj kaj la lernantoj, al la apatiaj kaj la lacegaj, kaj eĉ al la kvazaŭ-saĝuloj.