La historio de Nikolao Toldi

Epopeo de Arany János

reverkis Esperante: Vizi László

Invoko:
Fajro de l’ paŝtistoj malproksime lumas,
Mi ĝin tra la stepo pene okulumas,
Same en pasinto mi esplori penas,
Nikolao Toldi fine jam aperas.

Ŝajnas al mi vidi, jen, la grandan korpon,
Jen, kuraĝon bravan, jen, teruran forton,
Nun, se li revenus el subtera tombo,
Agojn liajn homoj pensus okultrompo.

Unua kanto:

Vasta kampo ardas sub la suna varmo,
Kvazaŭ svenas mondo, eĉ insekta svarmo.
Apud grenostakoj, en la freŝa ombro,
Dormas kampservistoj en senmanka nombro.

Por junulo sola gravas nur la tasko,
Ŝarĝas lian ŝultron, jen, grandega masto,
Ĝin sen ia peno li sur ŝultro portas.
Trajtoj infaneskaj, sed la brako fortas.

El la tera polvo sin nebulo levas,
Bravaj kavaliroj el la stepo venas,
Li sopire diras, kun amara sento:
Kial sen mi rajdas brila regimento?

Antaŭ la taĉmento brava ul’ nobela,
Por komandi rajdas sur ĉevalo bela.
“He, povrulo kampa,” li fiere diras
“Al la urbo Buda, kiu vojo gvidas?”

“Ĉu mi estus eble malriĉulo kampa*,
Duone ĉi-kampon tamen posedanta?
Kiu krom mi mastras ĝis nebula foro?”
Tiel Nikolao grumblas en la koro.

Tuj la maston prenas Toldi kaj senvorte,
Al direkto ĝusta ĝin etendas forte.
Kvazaŭ vergon tenus firma ŝtonstatuo,
Li figuron tian formas per staturo.

* Kiel oni povos kompreni el la sekva historio, Nikolao Toldi estis filo de riĉa bienulo.

Nikolao Toldi al la estro plaĉas:
“Kun li lukti vete, kiu, do, kuraĝas?”
Zumas la amaso: “Jen, hontiga sento,
Estas senespera kontraŭ li la venko.”

Kiu riskus vivon, kiu volas morton,
Kontraŭbatali fulmotondran forton?
Kiu volus lukti kun freneza ŝtormo,
Klini sian kapon por eterna dormo?

Rajdis for la grupo, polvon vento portas,
Lin la humiligo en la brusto mordas.
Dum li iras hejmen kun malĝojo revas,
Paŝon post la paŝo, eĉ la grundo tremas.

Marŝo de virbovo estas tiel peza,
La rigardo lia: malhel’ noktomeza.
Kiel apro vunda, spiras li kolera,
Ŝajne eĉ la maston rompos mano fera.

Dua kanto

Kial sur ĉielo ŝvebas fumo griza?
Ĉu la grandan domon brul’ atakis, kriza?
Mortotimas bestoj, pepas, gruntas, blekas,
Harojn de porkido jam la flamoj lekas.

Tamen ne okazas plago aŭ malbono,
Nur festeno estos en la riĉa domo,
Fajro en fajrujo brulas, rostas, fritas,
Bluon de l’ ĉielo ĝia fum’ nigrigas.

Ĉar Georgo venis al la hejmo plaĉa,
Jen, por Nikolao frato, la pli aĝa.
Kvankam li inklinon al la frat’ ne sentas,
Brakojn Nikolao por brakum’ etendas.

Sed brakumon varman tiu nur repuŝas,
Lia fiparolo Nikolaon tuŝas.
“Hejma sentaŭgulo, kvankam nobla gento,
Mankas al vi tamen ajna diligento.”

“Estas vi malzorga, riproĉinda mastro,
La servistoj, viaj: ŝafoj sen la pastro.
Taskon vi plenumi sur la kampo povus,
Tamen vi revenis, ĉar vi frandi volus.”

Venis la respondo: “Funde vin mi konas,
De l’ bieno peli min vi nepre volas
Al la vasta mondo. Bone, do, mi cedos,
Mian heredaĵon kiam mi ricevos.”

“Ĉu ricevi volas ion mia frato?”
Grakas pliaĝulo “Jen, do, vangofrapo!”
Nun Georgon gardas vere bona sorto,
Ĉar sen ĝi lin trafus jam terura morto.

Sed patrin’ sin ĵetas zorge pri Georgo,
Ĉenas Nikolaon la patrina zorgo,
Kiu ne Georgon, Nikolaon savis.
De l’ krimfaro granda tiel li eskapis.

Tiam Nikolao iras ekster domon,
Por sidiĝi flanke kaj ne vidi homon.
Li rigardon tie fiksas al la grundo,
Liaj larmoj falas, falas en abundo.

Tria kanto

Baldaŭ la alia el la domo vidas,
Kie Nikolao mishumore sidas,
Al eskorto sia ruze li aludas:
Kial per ĵetlancoj tie vi ne ludas?

Tiel do elprovu la militan virton:
Nepre lin ne trafu, pelu nur la birdon.
Sed la forta knabo eĉ ne movis korpon,
Ŝajnis malrespekti tute la eskorton.

Tamen kiam lanco lian ŝultron tuŝis,
Tuj kolero lia bruste jam ekmuĝis.
Muelŝton’ terura longe ne muelis,
Ĝin li kaptis mane, kaj subite ĵetis.

Muelŝton’ terura, jen, muelos korpon,
Siblas tra la spaco, kaj mesaĝas morton.
Antaŭ ol falante ĝi la grundon tuŝas,
Iun eskortanon al transmondo puŝas.

Por Georgo venas mikse al la koro
Kaj dolora sento, kaj malica ĝojo.
Ĉar subulon sian li funebre tenas,
Sed por li la leĝo fraton jam katenas.

Fuĝu, Nikolao, per kurego hasta,
Por ekzilon trovi en la mondo vasta!
Al Georgo rajton jam la leĝo donas,
Kiam vin aresti firme li ordonas.

Kvara kanto

Iam, se arbaron vekas pelĉasado,
Fuĝas, jen, ĉasbesto for de akra sago.
Same Nikolao flankas de la vojo,
Vundas lin la dornoj, pelas lin malĝojo.

Parte sekiĝintan marĉon Toldi trovis,
En kanaro nokte sin li kaŝi povis.
Formi liton taŭgis por li kelkaj vestoj,
Dum li dormis laca, hurlis noktaj bestoj.

Frue barko sonĝa ĵetis ankron borde,
Ĉar lin malsatego kuratakis morde.
Post kiam la knabon jam manĝemo vekis,
Dorse la kanaro iom ekkraketis.

Ĉu atakos lupo? Sin ne movas brako,
Pli sovaĝa por li estas lia frato.
Ŝajnis oportune resti plu kuraĝa.
Ĉar lin trovis lia servutulo aĝa.

La maljunan Bencon* sendis la patrino,
Kun nutraĵo riĉa, kun hungara vino.
Se ŝi povus, nepre eĉ la koron sendus,
Eble la timzorgo malpli ŝin turmentus.

Ankaŭ la aĝulo ofte ek-eklarmis,
Por la juna mastro koro lia varmis.
Lin la familio longe nutris, vestis,
Eĉ jam al praavo li fidela estis.

– Min patrino mia longe jam ne vidos,
Kiel sub la neĝo semoj, mi kaŝiĝos. –
Diras Toldi sed li plu parolon gvidas:
– Dum printempo kreskon tuta mondo vidas.

Tiel mi ja faros, lasu for ŝi ploron,
Post iom da tempo, mi atingos gloron.
Ĝis tiam ŝi eble sin preparu, revu,
Ke nur ŝia koro pro la ĝoj’ ne krevu.

Tiel sendis Toldi sian servutulon,
Pentris nur sopiro lia la futuron.
Kara maljunulo, iron li reprenis,
Post lia paŝado kanoj longe tremis.

*Benco – hungara karesnomo de Benedikto estas “Bence”

Kvina kanto

Ankaŭ Nikolao, dum la pensojn plektis,
Iris, sed malsaman vojon li elektis.
Laŭ la decido jam li planon faris,
Kiam liajn paŝojn nesto lupa baris.

Eble la gepatroj lupaj ĉasis ie,
Sed lupidoj ĉiuj tirbojadis tie.
Volis li dorloti – ne timante vundojn –
Kun kompato idojn, kiel hejme hundojn.

(Hundojn ja karesas mastroj laŭ kutimo)
Sed hurlante venis tiam la lupino.
Tamen al la knabo gamboj eĉ ne tremis,
Per fortegaj manoj tuj la beston prenis.

Dum li luktis tie sange en batalo,
Kun la vira besto venis jam fatalo.
Kontraŭ monstroj pluraj kiu homo venkus?
Eĉ se forton dian en la korpo sentus.

Saĝe en danĝero Nikolao agis,
Lupon – jam la viran – per lupino batis.
Lia batalemo pro la vundoj kreskis,
Fine ambaŭ bestoj nur kadavroj estis.

Post batalo longa sidis Toldi laca,
Lia korinklino estis ja malpaca.
Kiel muelilo bruis* lia menso.
“Kion nun mi faru?”- estis lia penso.

Eble frato mortus en mallumo blinda,
Ĉar li pli ol lupoj estas mortiginda.
Ĉesu, Nikolao! For, ideoj kulpaj!
Nokte li ekiris kun kadavroj lupaj.

*kiel muelilo bruis – muelŝtonoj dum muelado eligas monotonan, obtuzan sonon

Sesa kanto

Noktomeze Toldi kvazaŭ jam fantomo
Ŝvebis al la ombro de l’ gepatra domo.
Dume klare vidis: dise en la korto
Dormas dek soldatoj, tiuj de Georgo.

Kvankam laŭregule domon ili gardus,
Tamen kuratakon certe ne rimarkus.
Lancoj ĉe la muro formis belajn grupojn,
Tie li demetis la senvivajn lupojn.

Poste prenis lancojn ne por longa prunto,
Vestojn de l’ dormantoj najlis al la grundo.
Kiam persekuti tiuj jam deziros.
Propraj vestoj tiam ĉiujn ja retiros.

Malfermita pordo nigran ombron formis,
Tie, en la ĉambro nur Georgo dormis*.
Zorge la kadavrojn Nikola’ reprenis,
Ĉambron de Georgo baldaŭ li alvenis.

Ŝtele li aliris kun amara sento
Liton de Georgo zorge en silento.
Liajn du okulojn noktmalhelo regis,
Dum la du kadavrojn ĉe l’ dormanto metis.

“Lupoj en triopo jam komforte nestas,
Vera lupo por mi nur la meza estas.”
Diris Nikolao, kaj la lokon lasis,
Al alia ĉambro li singarde pasis.

Pordon de l’ patrino mole li frapetis,
Por ŝin ne timigi nur singarde vekis.
“Venis al vi filo, kara mia, vidu,
Bonintencon dian ĉiam nepre fidu.”

Jen, patrino kuris al la sino fila,
Ŝia koro estis tute ne trankvila.
“Bojas laŭte hundoj, frato tuj sin vestos,
Kaptos vin soldatoj eble, se vi restos!”

Nikola’ konsciis jam, ke li eraris,
Kiam tiun mokon al la frato faris.
Ĉar la mastron hundoj pace ja toleras,
Sed fetoron lupan ĉiuj tre koleras.

Tamen Nikolaon oni ne arestis,
Domo, la gepatra, baldaŭ jam postrestis.
Deko da soldatoj homon kapti provis,
Sed nur du kadavrojn lupajn ili trovis.

Viroj, kiam bruis kvazaŭ en milito,
Svena la patrino falis al la lito.
Tiam Nikolao malproksime iris,
Nur la kordoloro longe lin retiris.

*Tiutempe la ĉambroj kutime havis pordon rekte al la korto aŭ verando.

Sepa kanto

Kiu ĉaspelata kuras sur la vojo,
Tiun eble helpas Dio per favoro.
Jen, la lunon nuboj kovris de la tero,
Baldaŭ fulmotondra estis la vetero.

Tial la soldatoj – mishumoraj vere –
Ĉiuj en la domo kaŝis sin prefere.
Dum frapadis pluvo, kaj la vento zumis,
Vojon Nikolao longan jam konsumis.

Suno sin trifoje levis kaj mallevis,
Kiam vesperruĝo ĉe tombejo venis.
Laca la fuĝanto post vojaĝo longa,
Volis, do, tranokti en ĝardeno tomba.

Kion nun li vidas? Eble okultrompo.
Ĉu patrino lia ploras apud tombo?
Ne patrino lia, sed patrino tamen,
Ĝuste por la filoj finis preĝon: amen.

Tiam la virino malfeliĉe ploris,
Al fortulo nia koro ekdoloris.
Je demando takta ŝi korŝire plendis,
Fremda kavaliro ŝiajn filojn venkis.

Vaste oni konas liajn aĉajn farojn,
Li nur humiligas pike la hungarojn.
Estas li fortega, eĉ ne havas ŝancon
Homo, kiu levas kontraŭ li la lancon.

En la urbo Buda li hungarojn mokas,
Por duelo ĉiun akre li provokas.
Nun sufiĉe Toldi ĉion jam komprenis,
Ĉesis plu demandi, iron tuj reprenis.

Sen hezito rekte, kiel flugas turto*,
Li rapidis urĝe al la reĝa urbo.
En la urbo Buda tamen li nur miris:
Kion nun li faru? Kien ĵus li iris?

*turto – speco de kolombo

Oka kanto

Dum la juna frato nur piede vagis,
Kontraŭ li la aĝa tre malice agis.
Al la urbo Buda, al la reĝa korto,
Li alvenis rajde kune kun eskorto.

Brakojn ĉe la reĝo al ĉiel’ etendis,
Pri la mortigita eskortano plendis.
“Mia frato murdis – ho, eterna honto –
Poste malaperis en la vasta mondo.”

“Preni lian parton jam mi rajton havas,
El la heredaĵo, sed mi manojn lavas.”
Diris li inside, ĉar li forte fidis,
Ke la reĝon jam li tute mistifikis.

“Ĉar suspektojn aĉajn mi neniel volas,
Jen havaĵon lian al vi mi proponas
Preni, via moŝto – ĉar vi klare vidas –
Donu ĝin al tiu, kiu ĝin meritas.”

“Bone vi ja diris, ke mi klare vidas,
Nepre ĝin ricevos, kiu plej meritas.
Estas evidente – mi ne estas blinda –
Je la heredaĵo vi mem estas inda.”

“Tamen la favoron, ke mi ne pripentu,
Fremdan kavaliron senprokraste venku.
En la urbo Buda li hungarojn mokas,
Por duelo ĉiun akre li provokas.”

Al Georgo pala iĝis la vizaĝo,
Ĉe genuoj tremis en li la kuraĝo.
“Kiel mi jam diris, mi denove diras:
Tiun heredaĵon mem mi ne sopiras.”

Post kiam Georgo al la hejmo iris,
Batis sian frunton, kaj la harojn tiris.
Saŭmis liaj lipoj kaj la vangoj ruĝis,
Antaŭ li servistoj konfuzitaj fuĝis.

Naŭa kanto

En la urbo Buda ombroj sin etendis
Longe, ĉar la suno ĉielrande pendis.
Kien Nikolao nun direktu iron,
Se li volus venki fremdan kavaliron?

Por provizo nutra lin konsolis pomo,
Nur vestaĵo polva estis lia domo.
Por aĉeti glavon restis en la poŝo
Lia nuda pugno, plus nur sola groŝo.

Kial homoj laŭte krias nun tumultaj,
Al direkto mala, eĉ kuregas multaj?
Kaj aliaj haste sin al ombroj tiras,
Meze de la strato jam neniu iras.

Meze de la strato – tial homoj fuĝas –
Furioza besto, jen, virbovo muĝas.
Ĉe buĉej’ proksima, vane oni ligis
Ĝin per dikaj ŝnuroj, ĝi sin liberigis.

Nepre oni devus kapti ĝin kaj ligi,
Sed mortulo kiel povus ĝin haltigi?
Sole Nikolao meze iras vojon,
Flegma li atendas la teruran bovon.

La kolera bruto sian kapon klinas,
Homon per la kornoj piki ĝi inklinas.
Krias, veas, ŝrikas la publiko vasta:
“Jen, la nuna horo estas lia lasta.”

Sed li sen hezito kornojn ĝiajn kaptas,
La senpova bovo, muĝe nur baraktas.
Kiel al bubaĉo panjo kaptas veston,
Tiel Toldi tiras al buĉej’ la beston.

Longe li atendis, sed ne venis danko,
Iu ĵetis al li pecon da viando.
En la urbo mankis bonveniga vorto,
Antaŭ li fermiĝis ĉie, ĉia pordo.

Sen kiraso, glavo, por la vasta mondo
Estas li nur povra, simpla vagabondo.
Sed aperis en li, jen, espero febra,
Venis en la kapon la virin’ funebra.

“Ŝi eĉ eble ĝojos, kaj ŝi certe cedos,
Se mi la armilojn de la filoj petos.”
Al la tomboj reen Toldi tuj rapidis,
Sed en regno morta nur silento sidis.

Tie li lamentis, varmis lia frunto,
Li kun sent’ amara kuŝis sur la grundo,
Siajn pensojn pelis, same kiel kulojn,
Fine elĉerpiĝo fermis la okulojn.

Deka kanto

Kiel nur miraĝon, li esperon vidis,
Lin feino ĝia ruze jam perfidis.
Por li nokta sonĝo pli fidela ŝajnis,
Ĉar en ĝia regno li duelon gajnis.

Dolĉe dormis Toldi ĉe l’ tombeja rando,
Kiam preterrajdis tie vojaĝanto.
Kvankam sonĝo bela lin alloge tentis,
Vekis lin klakado kaj li ekatentis.

Kiam al la polva vojo li rigardis,
Je surprizo lia Bencon li rimarkis.
Saltis li subite al la majunulo,
Tiun ja teruris forte la brakumo.

Kompatinda Benco kelkan tempon tremis,
Ĝis li la aferon tute jam komprenis:
Lia juna mastro estas viva homo,
Ne el sub la tero levis sin fantomo.

Diris la servisto, dum li ĝojon sentis:
“Jen, nutraĵo al vi, ĝin patrino sendis.”
Toldi volis manĝi, poste fari planon,
Por komenco tranĉi por si dikan panon.

Sed la mola pano lin ja ruze trompis,
Ĉar la ŝtalan klingon ĝi abrupte rompis.
Ĉu en mola pano eble ŝtono estas?
Sed pruviĝis: tie ferskatolo nestas.

El la ferskatolo ormoneroj pluvis,
Ilin ĝis la centa Toldi tuj nombrumis.
“Por armiloj vestoj, havas mi jam oron!”
Tiel Toldi hejtis varme la humoron.

Naŭdek naŭ oroj por armiloj estos
Elspezitaj, sed mi per la lasta festos.
Kie drinki? Tien la landvojo gvidis:
Ili marŝis, fine, jen, gastejon vidis.

“Venu, mastro! Brile havas mi humoron,
Donu al mi drinki por ricevi oron!”
Toldi drinkis, kantis, dancis eĉ sen fino,
Vane grumblis Benco: “Vin damaĝos vino!”

Dek-unua kanto

Frumatena suno rozkolore ardis,
Ĉe l’ gastej’ silenta kaŝe enrigardis.
Kapon sur la brakoj dormis nur la mastro,
Longe jam ne estis tie ajna gasto.

Ĉe la bordo verda de l’ rivero granda,
La eskorto reĝa estis ripozanta,
Kavalir’, la fremda, tie fanfaronis:
“Ĉu kuraĝ’ hungara en Danubo dronis?”

Jen, Luiz’ la Granda, tiam la reganto,
Bolis pro la honto de l’ hungara lando.
“Rangon kaj bienon al tiu mi donos,
Kiu la friponon fine venki povos.”

Lian fortan voĉon portis for la vento,
Sed neniu faris provon por la venko.
Kelkaj kavaliroj estis ja kuraĝaj,
Por la morto certa tamen tro junaĝaj.

Tiam kvazaŭ zuma vento de l’ fatalo,
Jen kurrajde venis iu por batalo.
Vekis li sendube miron kaj admiron,
Ĉar neniu konis tiun kavaliron.

Lian kapon kovris lia brila kasko,
Kaŝis la vizaĝon lia fera masko.
Antaŭ la batalo sen eltiri glavon.
Por manprem’ etendis ili sian manon.

Toldi la intecon de l’ fremdulo vidis,
Tiu lian manon rompi tuj deziris.
Per fortega premo Toldi resalutis,
De l’ premita mano ruĝa sango gutis.

Poste kiel kato per la muso ludas,
Toldi la rivalon tiras, premas puŝas.
Tordas liajn membrojn per ekmovoj krudaj,
Eĉ kirason rompas per la manoj nudaj.

La alia sentis la gigantan forton,
Tuj li teruriĝis, ĉar li timis morton.
Falis sur genuojn kaj indulgon petis,
Pri siaj havaĵoj por venkinto cedis.

“Posedaĵojn viajn ja mi ne bezonos,
Al patrin’ de viaj du viktimoj donos.
Kaj mi trudas al vi por kondiĉo tion:
Plu neniam volu vidi Hungarion.”

Diris Toldi, poste honorvorton fidis,
Do la insidulo lian dorson vidis.
Toldi, jen, rimarkis en spegul’ de flako:
Lin minacas dorse fia kuratako.

Kiam la perfidon Nikolao vidis,
Jam la malamikon tuj li senkapigis.
Kapon, la hakitan, sur glavpinto montris,
El gorĝoj hungaraj ĝojkriado tondris.

Dek-dua kanto

Kiam la friponon Nikolao kaptis,
Kaj en liaj manoj tiu jam baraktis,
La hungara reĝo nur nebule vidis.
Ĉe l’ palpebroj liaj larmogutoj sidis,

“Por mi nekonata estas lia forto,
Ĉu vi eble tamen konas lin, Georgo?
Kiu ajn li estas, li meritas oron,
Rangon, eĉ bienon, gloron kaj honoron.”

Kiam kapon levis supren glavopinto,
Tuj la reĝo sendis por la ĵus-venkinto.
Baldaŭ sur genuoj Toldi sin prezentis,
Same li feliĉon, kiel honton sentis.

“Kavalir’ ne estas tamen mia rango,
Estas mi pelata, kulpa mondvaganto.
Pro kolero mia homa viv’ forpasis,
Eĉ mi ne komprenas tion, ke okazis.”

“De l’ majesto reĝa venu la ordono,
Eble puno, eble tamen la pardono.”
Tiel jam la reĝo ĉion ekkomprenis,
La parolon al si tiel saĝe prenis:

“Nikoao Toldi estas via nomo,
El la manoj miaj venu la pardono.
Al vi mi indulgon reĝan nepre donos,
Petu Dion, eble same li pardonos.”

“Laŭ mia devo konas mi la veron,
Ĝis nun mi esploris funde la aferon,
Ĉar servistoj multaj al mi jam rakontis,
Via frato al vi ĉasi, ke ne hontis.”

“Volis li akiri heredaĵon vian,
Ĝuste vi ricevos partojn eĉ la lian.
Aŭdu nun Georgo: mem vi petis reĝon
Por aranĝi juĝon kaj plenumi leĝon!”

“Dankon reĝa moŝto, sed mi kore diras,
Mi pri la havaĵoj tute ne sopiras.
Eĉ la parto mia restu por mi nulo,
Nur en via korto estu mi bravulo.”

“Nur soldato via, simpla eĉ sen rango,
Eĉ se nur la lasta en la tuta lando.
Havas mi sopiron solan, ne alian,
Nur glorigi reĝon kaj la landon mian.”

“Kiel via parto povus esti nulo?
Kiel povus esti Toldi senrangulo?
De la nuna tago (do, memoru tagon)
Por ĉevaloj dekdu* vi ricevos pagon.”

Tiel kavaliro fama li fariĝis,
Poste plu neniam lia fam’ paliĝis.
Pasas gloro tera, novaj homoj kreskas,
Sed legendo lia jam eterna restas.

*Pago por dekdu ĉevaloj – Li ricevis de la reĝo regulan pagon ĉiumonate, kiu sufiĉis por nutri kaj prizorgi dekdu ĉevalojn kune kun konvena personaro, dommastrumado ktp.