En la ombro de la suno

Frank van Hertrooij
Scivolemo 06 Septembro 2017
Pliaj artikoloj

Mitoj kaj legendoj pri eklipsoj estas abundaj. Povas esti mitologia besto kiu formanĝas la Lunon, aŭ iu Dio kiu ŝtelas la Sunon. Tio estas komprenebla. La Luno kaj la Suno estis personigitaj en multaj kulturoj. Tamen ni nun pli bone komprenas kiel la kosmo funkcias kaj scias ke estas neniu bezono por nevoziĝi pri eklipso. Nun ni simple povas miri la belecon de la kosmo.

Estas du specoj de eklipsoj, nome sunaj kaj lunaj. Ili estas pli malpli same oftaj, kvankam la ŝanco ke oni vidas lunan eklipson en sia vivo estas multe pli granda ol la ŝanco ke oni vidas sunan eklipson. La kialo estas ke la du malsamaj specoj funkcias laŭ malsamaj meĥanismoj. Por kompreni la faktorojn kiuj kaŭzas lunan aŭ sunan eklipson, oni devas unue kompreni la poziciojn de la Luno, Suno kaj Tero. Unue, la Suno estas pli malpli kvarcentfoje pli granda ol la Luno, sed tuthazarde, ĝi ankaŭ estas kvarcentfoje tiom malproksima. Tio signifas ke la Suno kaj la Luno aspektas same grandaj en la ĉielo, do la Luno povas kovri la Sunon entute. Kiam la Luno do estas inter la Suno kaj la Tero, ĝi kovras la Sunon, kaj ĝia ombro kovras parton de la Tero. Ene de tiu ombro, oni povas vidi sunan eklipson. La malo okazas kiam la Tero estas inter la Luno kaj la Suno. Tiam la Luno povas esti tute kovrita de la ombro de la Tero kaj oni povas vidi lunan eklipson sur la Tero.

Daŭras ĉirkaŭ 29 tagojn por la Luno ĉirkaŭiri la Teron, sed oni ne vidas eklipson ĉiumonate. Tio estas pro tio ke la Luno ankaŭ povas preterpasi la Sunon sen kovri ĝin. La orbito de la Luno havas klinangulon, relative al la orbito de la Tero ĉirkaŭ la Suno. Tamen orbito kun klinangulo relative al ebeno ĉiam trairas tiun ebenon en du punktoj, nome la suprenira kaj la malsuprenira nodoj. Povas okazi ke tiuj nodoj estas ekzakte sur la linio inter la Tero kaj la Suno kun unu nodo inter la Tero kaj la Suno kaj la alia malantaŭ ili. Tiam povas okazi suna eklipso kiam la Luno trairas nodon kaj luna eklipso duonan monaton antaŭe aŭ poste, kiam ĝi trairas la alian nodon. Sunaj kaj lunaj eklipsoj do okazas dum “eklipsaj sezonoj” kun du aŭ tri eklipsoj.

Sed se sunaj kaj lunaj eklipsoj okazas en paroj, kial estas tiom multe pli verŝajne ke oni vidas lunan eklipson ol ke oni vidas sunan eklipson? Tio dependas de kiel la eklipso aspektas surtere. La Luno estas malpli granda ol la Tero kaj ĝia ombro nur povas kovri etan parton de la surfaco. En tiu ombro la eklipso estas totala, sed apud ĝi estas sufiĉe granda regiono kie la surfaco estas parte enombrigita. Tamen la Luno taŭgas tute en la ombro de la Tero, kvankam ĝi ja povas havi ruĝan koloron pro la lumo kiu trairas la teran atmosferon. Tio signifas ke ĉie kie oni povas vidi la Lunon, oni povas vidi la plenan eklipson. Tio estas la tuta nokta flanko de la planedo. Alia faktoro estas ke luna eklipso povas daŭri eĉ horon, dum totala suneklipso ne daŭras pli longe ol kelkaj minutoj, ĉar la ombro de la Luno moviĝas pli rapide ol la Luno mem kaj estas malpli granda ol la ombro de la Tero. Tio signifas ke oni povas vidi almenaŭ parton de luna eklipso ankaŭ se intertempe la Luno subiras aŭ leviĝas kaj ke oni havas pli grandan ŝancon ke eventualaj nuboj foriras dum la eklipso. Ankaŭ ne ĉiuj sunaj eklipsoj estas samaj. La orbito de la Luno ne estas perfekta cirklo, sed iom elipsa. Tial la Luno ne ĉiam havas la saman distancon ĝis la Tero. La nodoj en kiu eklipsoj povas okazi malrapide rondiras sub la influo de la Suno kaj foje unu el ili trairas la apogeon, la plej fora parto de la orbito. Tiam la Luno estas tro for dum la eklipso. Ĝi aspektas malpli granda en la firmamento kaj ne povas tute kovri la Sunon. Tiam la Luno kovras nur la mezon, kaj restas ringo videbla. Tion oni nomas “ringa eklipso”. Se oni enkalkulas ĉion, estas du aŭ tri eklipsoj jare kaj ĉiujn tri jarojn, du estas plenaj. La resto estas ringa aŭ parta.

La 21an de aŭgusto okazos plena suna eklipso. La tuta vojo de la plena ombro de la Luno iras tra Usono, sed ankaŭ en aliaj landoj oni povas vidi partan eklipson. La eklipso komenciĝos en la Pacifika Oceano, kie la Suno leviĝos kovrite! Poste la ombro ŝoviĝos al la nordokcidenta parto de la lando. Kaj iros samtempe suden kaj orienten, tra la mezo de la lando, ĝis ĝi atingos la Atlantan Oceanon. Tie ĝi pluiros, ĝis la Luno definitive forŝoviĝos. La kialo ke la ombro moviĝas orienten estas ke ankaŭ la Luno moviĝas en tiun direkton. La Tero turnas sin en la saman direkton, sed ne tiom rapide, kiel la ombro de la Luno, do ĝi ne povas kontraŭlabori. La eklipso daŭras plej longe je la ekstremoj de la vojo de la ombro. En la mezo de la lando, oni estas tuj sub la Suno kaj la Luno, do la ombro estas eta cirklo. Je la flankoj tamen, la ombro estas streĉata de la kurba surfaco de la Tero. Tial la ombro iĝas pli longa kaj tio kaŭzas ke la eklipso daŭras plej longe tie (iom pli ol du minutoj).

Lunaj eklipsoj povas esti belaj, kun misterioza, ruĝa koloro, sed sunaj eklipsoj ĉiam kaptis nin pli intense. Ne nur ilia malofteco igas ilin specialaj, sed ke la Suno malaperas je la mezo de la tago estas tre unika sperto. Tamen ili havis krom estetikan valoron ankaŭ sciencan valoron. La plej bona ekzemplo estas la ĝenerala teorio de relativeco de Albert Einstein. Tiu teorio inter alie priskribas kiel la gravito de grandaj masoj kurbigas spacon. Pro tio ke lumo sekvas tiun kurbitan spacon, oni povas uzi grandan mason kiel lenzon kiu kurbigas la lumon. Por pruvi ke Einstein pravis pri tio, oni volis kompari la ĉielon kun kaj sen la Suno, por vidi ĉu la Suno influis la lumon de la steloj malantaŭ ĝi. Bedaŭrinde la Suno estas multe tro hela por vidi la stelojn dum la tago. Tial oni devis atendi ĝis la sekva plena suna eklipso. Pro tio ke la ĉielo estis malhela dum la tago, oni povis vidi ke la steloj kiuj devis esti malantaŭ la Suno aperis apud ĝi. La Suno do ŝanĝis la direkton de ilia lumo. Suna eklipso ankaŭ estas la nura momento dum kiu oni povas observi la eksteran atmosferon de la Suno, la korono, sen la uzo de sondiloj aŭ koronografo. Ĝi estas tre varma ekstera travolo de la Suno kiun oni vidas kiel ringo ĉirkaŭ la Luno. Eklipsoj de la Luno ne ofertas multe da nova scienco, sed la Grekoj sukcesis mezuri la relativan grandecon de la Luno kaj la Tero per vidi kiel la ombro de la Tero aspektis sur la Luno.

Kvankam sunaj eklipsoj kaŭzitaj de la Luno ja estas plej belaj, la Luno ne estas la nura objekto kiu kovras la Sunon. Ankaŭ la planedoj Merkuro kaj Venuso fojfoje iras trans la Sunon. El ĉiuj planedoj el la sunsistemo nur tiuj du povas kovri la Sunon, pro tio ke iliaj orbitoj ĉirkaŭ la Suno estas malpli grandaj ol tiu de la Tero. Aliaj planedoj do neniam estas inter la Tero kaj la Suno. La planedoj estas multe pli for de la Tero ol la Luno, do ili aspektas sufiĉe malgrandaj. Tial oni vidas ilin nur kiel etaj cirkloj kiuj transiras la surfacon de la Suno. Transiroj de Merkuro okazas ĉirkaŭ dekkvar fojojn dum jarcento, sed pro tio ke la orbito de Venuso estas pli granda, transitoj de tiu planedo estas tre maloftaj kaj ne plu okazos ĉi tiun jarcento. Oni ankaŭ observas transirojn de planedoj ĉirkaŭ aliaj steloj, sed tiuj steloj estas tiom for ke ili aspektas kiel punktoj anstataŭ diskoj. Pro tio oni ne vidas planedo transiri la surfacon de la stelo, sed mezuras periodikan ŝanĝiĝon de la heleco de la stelo. Tio estas unu el la plej ofte uzataj manieroj por detekti la ekziston de ekstersunsistemaj planedoj.

El ĉiuj anguloj de la mondo homoj vojaĝas al Usono por observi la eklipson kiu okazos ĉi-monate kaj sunaj eklipsoj estas inter la plej belaj kosmaj okazaĵoj kiujn oni povas vidi sen teleskopo. Tamen gravas ke oni bone protektas la okulojn per bonkvalitaj eklipsokulvitroj. Hejmaj trukoj kiel rigardi tra malnova KD havas grandan riskon de tralasi tro da radio kaj estas tre danĝeraj. Oniaj okuloj estas tro valoraj por riski tion. Se vi kapablas vojaĝi al la ĝusta loko ĝustatempe kaj faras ĝin sekure, certe provu observi la fenomenon kaj esperu je bona veTero, sed ne hezitu tro longe, ĉar la Luno forŝovas kelkajn centrimetrojn jare kaj estos tro for por kaŭzi suneklipson post ĉirkaŭ miliardo da jaroj!