Scienco
- • Novaj esploroj pri la Serĉo de Ekstertera Vivo: Eksterplanedoj, NIFOJ kaj SETI (IKU 2023)
Dum tri jardekoj Amri Wandel instruadis astrofizikon kaj astrobiologion al miloj da studentoj kadre de sia kurso en la Universitato de Jerusalemo. En tiu ĉi konciza libreto li aplikas siajn spertojn por klarigi al laika publiko la plej ĝisdatajn observojn kaj esplorojn, inkluzive de siaj propraj, pri serĉado de vivo-signoj en foraj sunsistemoj. Liaj esploroj aperis en prestiĝaj sciencaj revuoj kaj furoras en la amasmedio. Ili temas pri likva akvo sur eksterplanedoj, pri la abundo de eventuala vivo en la kosmo kaj pri la Fermi-Paradokso. Ili rilatas ankaŭ al NIFOj kaj al la pli ol 60-jara Serĉo de EksterTera Inteligenteco (SETI). Inkludas ĝisdatan glosaron.
- • La prelegoj de IKU (Internacia Kongresa Universitato) 2005-2021 ordigitaj laŭteme
- • La homo, kiu komprenis la universan lingvon (Eseo de Amri Wandel, BK 2018 honora mencio)
- • Nigraj truoj kaj gravitaj ondoj - artikolo de Amri Wandel (KAEST 2020)
- • Astrobiologio (La Ondo de E-o, Junio 2017) – Amri Wandel.
- • Teleskopoj – de Galileo ĝis la Spac-teleskopo (IKU 2010) – Amri Wandel.
- • La Lakta Vojo – nia hejmo en la universo (IKU 2005) – Amri Wandel.
- • La inkaa astronomio (IKU 2002) – Amri Wandel.
- • Aŭroro – la nordia lumo (IKU 2013) – Amri Wandel.
- • SETI post 50 jaroj – astrobiologio kaj la serĉado de ekstertera inteligenteco (IKU 2011) – Amri Wandel.
- • Ĉu ni estas solaj? (IKU 1998) – Amri Wandel.
- • En Gustumaĵoj aperas la enkonduko kaj recenzoj de la libro La kosmo kaj ni – Moderna enkonduka kurso pri astronomio kaj astrofiziko, de David Galadi-Enriqes kaj Amri Wandel, honore al la tria eldono.
- • Scivolemo – el la blogo de Frank van Hertrooij, kiu prezentas sciencajn temojn per klara kaj viva maniero.
- • Tri artikoloj pri fiziko (Speciala Teorio de Relativeco, Diferencialaj Ekvacioj, la fiziko de basbalo) - Barry Friedman