Homa seĝo

Edogaŭa-Rampo
La Revuo Orienta, Aprilo-Junio, 1928.

Tradukis - Ŝigeo Jumijama

Retajpis - Joe Fumai (pdf)

Ĉiumatene tuj post kiam ŝi postrigardas sian edzon eliri al sia oficejo, — tio estas ĉiam jam je kelkaj minutoj post la deka — Joŝiko sin trovis jam libera kaj kutimadis sin enŝlosi en la kabineton, en eŭropstila konstruaĵo, kiun ŝi disponis por sia uzo kun la edzo. Tie en la ĉambro ŝi nun laboras super longa verko por baldaŭ aperonta speciala somera numero eldonota en la obligita grandeco de gazeto K.

Ŝia famo kiel de belega verkistino superombris, tiel diri, la nomon de ŝia kara edzo — sekretario ĉe la Ministrejo de Eksterlandaj Aferoj. Leteroj de nekonataj adorantoj ĉiutage alvenis al ŝi.

Ankaŭ hodiaŭ, sidiĝinte al la tablo en la kabineto, unue ŝi devis trarigardi leterojn de tiuj nekonatoj antaŭ ol ŝi ekprenis la taskon. Ĉiuj leteroj enhavis ĉiam liniaron da sensencaj kvazaŭ tradiciaj vortoj, sed pro virina delikateco en sia koro, ŝi legis almenaŭ por unu fojo ĉiujn al ŝi adresitajn.

Kiam ŝi legis du leterojn kaj unu poŝtkarton, pli simplaspektajn, jen restis unu koverto tre ampleksa, laŭŝajne enhavanta manuskripton. Pri ĝia alsendo ankoraŭ nenion oni komunikis al ŝi; sed ĝis nun tre ofte okazis ĉe ŝi tia afero. Ankaŭ plejmulto el tiaj estis terure longa kaj enuiga.

Por rigardi almenaŭ la titolon, ŝi tranĉis la koverton kaj elprenis el ĝi faskon da paperoj. Kiel ŝi supozis, ĝi ŝajnis manuskripto. Dio scias kial — sur ĝi troviĝis nek titolo nek subskribo, kaj ĝi komenciĝis per la alvokaj vortoj, “Estimata sinjorino”;

Ĉu ĝi do estas letero? dum pretervole ŝi trakuris per rigardo du-tri liniojn, jam de tie ŝi ekflaris ion eksterordinaran, iel mistere premantan? Ŝia denatura scivoleco ŝin logas en legadon pluen kaj pluen.

Estimata sinjorino; — Afablan pardonon mi kore petas por ĉi tiel senceremonia letero, hazarde sendita de viaparte tute nekonata viro. Ĉi tiaj vortoj supozeble ja forte surprizos vin, sed he, Dio estu kun vi, nun mi volas konfesi antaŭ vi ĉiujn supernature strangajn krimojn, kiujn ĝis nun mi agaĉis.

Dum kelkaj monatoj, mi trenis mian vivon tra tute diabla vojo, kaŝante min mem for de l’ homaj okuloj. Neniu kredeble sur tiu ĉi vasta tero konas miajn kondutojn. Se ne estus okazinta tia afero en la sekvo, kiu scias, ĉu mi povus iam reveni en la homan socion, dum mi spiras? Lastatempe, tamen, en mia kapo sin aperigis ia stranga ŝanĝiĝo, kiu igis min konfesi en kia ajn maniero, pri mia malfeliĉa sorto. Per ĉi tiaj abruptaj vortoj, vi ne povos bone kompreni. Do unue mi petas, ke vi havu la komplezon trarigardi tiun ĉi leteron, malgraŭ ĉiuj malbonoj miapartaj. Se nur havos la favoron, ĉio montriĝos klara antaŭ vi, en kia motivo mi ekestis sub ĉi tia korinklino kaj kiel mi devas speciale aparte peti de vi, tre estimata sinjorino, min aŭskulti. Nu, de kio mi komencu? Estas ja faktoj tiel mistere eksterhomaj, ke per ĉi tia metodo, nome en la formo de letero, uzata en la ordinara homa socio, mi iel pro honto sentas malfacilon en skribado. Sed ne helpas ia hezito; estos pli bone, kuraĝe priskribi la okazintaĵojn laŭvice de la komenco.

Denaske mi estas posedanto de tro malbelaj trajtoj. Estu tiel bona memori ĉi tion klare; ĉar alie ne tolereble al mi estus, — kiam vi bonvolus renkonti min indulgante mian peton impertinentan, — ke vi ekvidas sen ia antaŭscio mian figuron, mian vizaĝon, kiuj, jam dekomence malbelegaj, fariĝis tiel fortimigantaj tra la longa malsaniga vivo.

Kiel senkompate Dio al mi elektis tian abomenindaĵon! Spite tiu malbela aspekto ekstera, en la profundo de la koro kaŝite flamas vere ardanta pasio. Forgesante tiun fakton, ke mi estas nenio alia ol monstrovizaĝulo kaj plie tre malriĉa metiisto, mi sopiradis diversajn dolĉajn, luksajn “sonĝojn” super mia stato. Se mi estus naskiĝinta en pli riĉa hejmo — ; per la brilo de l’ oro eble mi povus amuziĝi en multaj ludoj, kiuj de mi forprenus la ĉagrenon esti tiel fivizaĝa; aŭ se mi estus heredinta pli multe da artista talento, kiel ekzemple per belaj poeziaĵoj, mi povus mem konsoliĝi kontraŭ la malvarmeco de la vivo. Sed ve, mi, malfeliĉa, povis havi neniun benon el la kategorio, ne povis trovi alian vojon ol konduki la vivon tago post tago, perlaboranta kiel filo de metiisto, per la metio donita de la patro.

Mia propra metio konsistas en tio, fari diversajn seĝojn. Ĉar seĝoj de mi faritaj, ĉiam plaĉis al ia ajn pretendema mendanto, la firmao montradis al mi favoran preferon, difinante por mi ĉiam nur la faradon de altvaloraj aferoj. Por tiaj altvaloraj seĝoj oni tre ofte metas tre malfacilan mendon: pri gravuraĵo de dorsapogilo, de brakmetilo, aŭ jen specialan guston: pri la lokigo de kuseno aŭ pri la mezuroj de diversaj partoj, tiel ke la fabrikanto de ili devis sperti multon da penoj ne imageblaj por aliaj personoj. Sed ju pli granda estas la peno, des pli plezura oni sentas sin, kiam oni finis la laboron. Iom afekta oni supozus, ke mi estus; sed mi kredas, ke tio estus la sama ĝojo, kiun sentas artisto, kiu ĵus finis sian majstran verkon.

Kiam unu seĝo estas farita, unue mi mem sidiĝas sur ĝin por provi la sidsenton. Seka ja estas la vivo metiista; sed nur en tiu ĉi momento, ekspruĉas en mi abunde dolĉa fonto da memfiero. Kia altranga nobelo, aŭ kiel bela sinjorino sidiĝos sur ĝi? Kiu estus la mendanto de tiel multekosta seĝo? tiu eble posedus sian komfortan domegon, kie troviĝus multaj luksaj ĉambroj akordaj kun la seĝo. Tie, sur la muro, ornamus certe olepentraĵo de mondfama artisto, kaj de la plafono majeste pendus brilianta kandelabro. La planko estus kovrita per multekosta tapiŝo, kaj sur la tablo antaŭ tiu ĉi seĝo plenflorus eŭropaj floroj, — ha, kiel refreŝigaj estus iliaj koloroj, kiel dolĉa la odoro! Dum mi profundiĝas en tian revaĉon, ial facile mi povas ĝui nedireble agrablan atmosferon en tia sento, kiel se mi mem jam estus la mastro de la grandioza domego, kvankam tio ne daŭras pli ol momenton.

Mia senfrukta fantoma mondo ĉiam pli sin levadis en fiero; — Jen mi, malriĉa, malbonaspekta, simpla metiisto,… mi, en la sonĝo aliformiĝas en dignan junan nobelon, kaj sidas sur karega seĝo, kiun miaj propraj manoj faris. Apud mi, mia anĝela amatino, pri kiu ĉiam mi sonĝas, aŭskultas mian rakonton kun rideto printempa. Kaj plie, mano en mano, mi kaj ŝi, interflustradas dolĉajn amindumajn vortojn.

Mola, viola sonĝo mia, tamen ĉiam baldaŭ estis interrompata aŭ de akraj ŝirvoĉoj de najbaraj mastrinoj, aŭ de histeriaj krioj de malsanaj infanoj en la ĉirkaŭaj domoj. La malbela realeco disvualas ree antaŭ mi tiun kadavron morte grizan. Kaj la pupiloj miaj, alvokitaj al la realeco, renkontas tie la figuron de mi mem, de mi mem — de la Dio malfeliĉe petolfarita. He, kien iris tiu juna nobelo? Kaj tiu belulino, kiu ĵus antaŭe tiel alridetis min?… Kie, mil diabloj, tia kreitaĵo ekzistus? Eĉ malpuraj vartistinetoj, kiuj ludas proksime tute polvokovritaj, estas tro indiferentaj por ĵeti sian rigardon al tia, kia mi estas. Jen sola restas mia seĝo lasita, kiel postesigno de la sonĝo. Kaj okazos baldaŭe, ke oni deportos ankaŭ tiun seĝon, ien, kie estas nekonata, sed tute alia mondo, ol nia!

Tiel mi faradis seĝon post seĝo, — kaj ĉiufoje nur restas tia malpleno, tia disreviĝo en mia koro! Iom post iom tiu malagrabla, abomeninda sento tiel amasiĝis kun la tagoj, ke finfine al mi fariĝis jam plu ne elteneble.

Preferinde estas morti, — serioze mi tiel pensas, — ol daŭrigi ĉi tiam fiverman vivadon! En la laborejo senĉese uzante ĉizilon, fiksante najlojn, aŭ knedante ian lakaĵon forte ekscitodorantan, tion saman mi pensas kaj pensas persiste. “Sed mi haltu, io restas ankoraŭ. Ĉu ne troviĝas alia rimedo, ol sinmortigo, se mi povas min puŝi en tian fortan decidon? Kiel ekzemple…”, kaj miaj pensoj sin ekdirektis al pli kaj pli teruraj.

Ĵus tiam ĉe mi estis menditaj ledokovritaj foteloj, tiel grandaj, kiajn mi ankoraŭ neniam antaŭe traktis. Ĉi tiu seĝo estis por iu certa hotelo, kiun administris kelkaj fremduloj en mia urbo Y. Tian ili ordinare mendus de sia patrolando, se mia firmao ne alnegocius per konvinka rimarkigo, ke en Japanujo ankaŭ troviĝas seĝometiistoj egalaj en la lerteco, kiel alilandaj, ĝis finfine ĝi sukcesis ricevi ilian mendon. Tial mi ankaŭ kun fervoro komencis la laboron, pro kiu mi eĉ ne zorgis pri manĝado kaj dormado, — vere tutanime, forlogite per la tuta koro.

Fine, la seĝoj staris ellaboritaj. Neniam antaŭe mi fariĝis tiel kontenta je mia faraĵo. Tiel sukcese montriĝis ilia fariteco, ke mi mem rigardadis tute ravite.

Laŭkutime mi metis unu el la kvaro de la seĝoj, sur bone sunumatan lignoplankon, kaj min apogis sur ĝin kun malstreĉitaj membroj. Kiel bone ĝi akceptis min! La elasta subteno de la kuseno, ne tro rigida, ne tro mola; la tuŝo sur la ledo, tegita en la natura grizo, intence evitante la tinkturon; la elegante elstaranta dorsapogilo, kiu gracie tenas la dorson per konvena oblikvo, kaj ambaŭflankaj brakmetiloj ĉarme ŝvelantaj kiel vangoj virgulinaj, formantaj delikatan kurbolinion; — ĉiuj ĉi mirinde harmonias inter si, tiel ke ŝajnas, ili simbolas kune, la vorton “komforto” mem.

Profunde en ĝin mi metis mian korpon. Kaj forgesis la ĉirkaŭaĵon en karesado de la rondeglataj brakmetiloj. Jam tiam mia inklinaĉo sin ŝovas antaŭ mi, alportante sennombrajn ĥimerscenojn unu post alia, ĉiuj en blindige belaj per siaj pompaj ĉielarkaj koloroj. Ĉu tion oni nomas iluzio? Ĉar tro klare sin montris antaŭ miaj okuloj tio, pri kio mi kape ekpensas, min timigis la suspekto, ĉu mi nun estis — frenziĝonta.

Intertempe al mi trapasis en la kapo fulmo de treege feliĉa ideo. Ĉu ĝi estas tiu “flustro de Diablo”? Tio, kvazaŭ nokta sonĝo, estis absurde malreala, tranĉe minacanta mian koron. Sed kial tiu timiga io, kiel ondetoj de nimfa ĉarmo, logas mian bruston?

— Ien ajn mi irus, kun vi seĝoj miaj amataj, faritaj sindone per la tuta koro mia! Ho se mi tiel povus! Komence tia infana deziro en mi ekflamiĝis. Sed tamen, dum mi senkonscie promenadis en Utopio de ĥimero, je iu momento tiu simpla sopiro kunligiĝis al la terura ideero, kiu ĉitempe fermentiĝadis en mia kapo. Ho, kiel mi rompis al mi la kapon, ke mi ekintencis sekrete la efektivigon de tia ekstravaganca revaĉo.

Mi rapide dismembrigis unu seĝon el la kvaro, ŝajne la plej bone faritan. Kaj denove mi kunigis la disigitajn partojn, oportune por la plenumado de mia stranga plano.

Ĉar ĝi estis tre granda fotelo, ledo kovris tiun seĝon de l’ sidparto preskaŭ ĝis planko. Ankaŭ la dorsapogilo kaj brakmetiloj estis tre dikaj kaj en ili estis komuna malpleno.

Ĝi estis tiel granda, ke unu homo povas sin meti interne en ĝi, sen timo esti trovata de ekstere. Kompreneble tie estis alfiksitaj fortika lignokadro kaj multaj risortoj, sed mi tre konvene traktis kun ili, por ke mi povu min kaŝi sidante ĝuste laŭ la formo de l’ seĝo, kun genuoj sub sidejo kaj kun la supra parto de mia korpo en la apogilo.

Dank’ al mia propra metio, mi povis elfari tion tre lerte kaj oportune. Kiel ekzemple jen mi restigis ĉe unu parto de l’ ledo nerimarkeblan breĉeton por spiri kaj por aŭdi eksteran sonon; kaj jen por ion provizi mi alfiksis breteton en la apogilo apud la parto, en kiun mi enigos la kapon. Sur tiu ĉi breteto mi metis akvujon kaj soldagajn biskvitojn. Ankaŭ mi preparis grandan kaŭĉukan sakon — certe oni facile povas supozi, por kio ĝin uzi. Mi elpensis ankaŭ kelkajn aliajn punktojn, kaj mi aranĝis tiel, ke mi povu kun nenia maloportuno enestadi tie du-tri tagojn. Nome tiu seĝo ŝanĝiĝis en ĉambreton por unu homo.

Kun ĉemizo sur la korpo, mi min enŝovis en la seĝon, tra la malsupra enirtruo, kiun mi aranĝis. Ja strange tie estis, — mallume, malfacile spiri, kiel se mi estus en tombo. Jes, certe tio devis esti tombo, ĉar apenaŭ mi eniris tien, jam estis tute same, kiel se mi estingiĝus for de la homa mondo, kvazaŭ tuŝite per la sorĉista vergo.

Post ne longe senditoj de la firmao alvenis kun granda ŝarĝveturilo por ricevi la seĝaron. Mia lernanto — nur li kaj mi duope loĝis tie — , ilin akceptas. Pri nenio li scias. Kiam ili surmetis mian seĝon en la veturilon, unu el la portistoj ekkriis: He, terure peza!; — tio kvazaŭ min pikis, sed neniu suspektis, ke mi estas en ĝi, ĉar fotelo mem estas ĝenerale tre peza objekto. Baldaŭ skuojn de la veturilo klake mi eksentis kiel ian subkonscian senton.

En la daŭro de l’ tuta tempo tre maltrankvila mi restis; sed fine, jam post tiu tagmezo, oni metis mian fotelon kiel masivan ŝtonegon, en unu el la ĉambroj de la hotelo. Nur poste mi sciiĝis, ke tio ne estis privata ĉambro, sed tio estis tia, kian oni nomas “lounge” (ripozejo), kie oni atendas, legas ĵurnalojn, fumas, kaj tiel diversaj homoj kutime tre ofte envenas kaj eliras.

Mia unua celo de ĉi tiu stranga akto, kiel vi supozeble jam konjektis, estis ŝtellabori, elirante el la seĝo kaj ĉirkŭuvagante en la hotelo, en okazo kiam oni forestas. Kiu povas eĉ sonĝi, ke homo sin kaŝas interne en la seĝo? Certe stulta afero! Kvazaŭ fantomo iras, mi povus trarabi la ĉambrojn, unu post alia, kaj kiam homoj komencas tumultiĝi, mi jam estas en mia rifuĝejo tute trankvile, nur prezentante al mi ridindan scenon de ilia malsprita serĉado. Vi eble konas paguron — unu speco de krabo, kiu ofte sin trovas sur la marbordo. Ĝi similas al granda araneo. Dum neniu homo estas tie, arogante ĝi rampas tien kaj reen kun grava aspekto de burĝo, kaj se aŭdiĝas homa paŝo, kun fulma rapideco ĝi kuras en la konkon por sin ŝirmi. Elmetante el la konko unu malgracian, haroriĉan antaŭpiedon, tiam ĝi ŝajne spionas la malamikon. Mi estas ĝuste tia paguro. Anstataŭ konko, mi posedis rifuĝejon en la formo de seĝo, kaj ne sur la marbordo, sed en la eleganta hotelo mi senceremonie ĉirkaŭrampadis.

Tiu ĉi malnormala projekto mia, pro sia malnormaleco mem tre bone superruzis ĉiujn la homojn kaj ĝuis kompletan sukceson, tiel ke en la tria tago post mia alveno en la hotelo, mi jam estis plenuminta laboron de abunda sumo. La minacata, tamen tre plezura emocio, kaŭzata en la momento de la ŝtelo; la neesprimebla ĝojo post unu sukceso; kaj tiu tiklanta sento subaŭskulti al bruantaj hotelanoj, kiuj vane krias tuj antaŭ mia nazo, “jen tien la ŝtelisto!” “Ne ĉi tien,…”. Vera komikaĵo! Per kia mirinda ĉarmo ili amuzis min?

Sed bedaŭrinde mi ne havas la tempon por detale priskribi la okazintaĵojn, ĉar mi ektrovis tie alian tute strangan amuzaĵon dek-dudekoble pli plezuran, ol tiu ŝtelludo,… kaj mia konfeso pri la lasta, dekomence estis la ĉefa celo de tiu ĉi letero.

Nu ni reveni iom en mia rakonto ĝis tiam, kiam la seĝo estis metita en la ripozejo de l’ hotelo. Kiam mia seĝo alvenis la hotelon, dum kelkaj minutoj la mastro kaj iuj ceteraj provis laŭvice la sidsenton de la seĝo, sed post ilia foriro tie ekregis premanta silento. Nenio aŭdiĝis. Kredeble neniu estas en la ĉambro; tamen pro timo mi ne povis tuj eliri el la seĝo. Kiu povis kuraĝi tiaokaze, ankoraŭ fremda sub nekonataj cirkonstancoj? Terure longan tempon, — kredeble mia situacio nur sentigis min tiel, — mi senmove atentadis pri la ĉirkaŭo, kun ekstrema streĉo de ĉiuj nervoj en la du oreloj, por ne preterlasi eĉ tre malgrandan sonon.

Tiel pasis iom da tempo, kiam pezaj paŝoj ekaŭdiĝis. Laŭŝajne ili venas de la direkto de la koridoro. Ĝi proksimiĝas, pli kaj pli ĝis kelkaj metroj antaŭ mia seĝo, kie ili ŝanĝiĝas en tre malaltan sonon apenaŭ aŭdeblan, — eble pro la tapiŝo sur la planko. Momenton poste mi aŭdis fortan spiradon de viro. Kvazaŭ ekpikita mi subite streĉiĝas, kiam granda korpo de eŭropano — tiel ŝajnas al mi — sin ĵetas kun bruo sur miajn genuoj kaj balanciĝas. Liaj masivaj sidvangoj apenaŭ kuntuŝiĝas sur miajn femurojn, apartiĝite nur per maldika leda muro, tra kiu mi eĉ sentas lian varmon. Liaj larĝaj ŝultroj apogiĝas ĝuste kontraŭ mia brusto, kaj ambaŭ pezaj manoj metiĝas sur miaj trans la ledo. La viro fumas verŝajne cigaron, — kies odoro vireca kaj gajplena fluas al mi tra la ledoj.

Estimata sinjorino, bonvolu al vi prezenti tiun scenon, vin lokante en mian situacion. Kia stranga vidaĵo! En la mallumo interne de la seĝo, forte kuntirante la membrojn pro troa timo, kaj kun riveroj da ŝvito malvarma sub la brakoj, mi perdis ĉion en la kapo, tute konfuzita.

Poste en la tago, diversaj homoj, unu post alia, sidiĝis sur miajn ambaŭ genuojn, — ĉiuj same ne povante ekvidi ke mi estis sub ili; ke ili sidas sur la femuroj kun cirkulanta sango de homo nomata mi, kiun ili prenas por mola kuseno. La mondo mallibera, mallumega, per ledo ĉirkaŭita. — Kiel ĉarma kaj mistera ĝi estis! La homo, kiun ni kutimis vidi en ordinara mondo, tie ŝajnas esti tute alia animalo. Li konsistas el voĉo, elspiro, odoro, paŝbruo, susuro de vesto, kaj kelke da karnamasoj elastaj kaj dikaj. El nenio alia. Per la tuŝsento ilin mi distingas, anstataŭ per la trajtoj; tra mia haŭto kelkaj porke grasaj sendas senton kiel tion de putrinta fiŝo, dum aliaj donas tion de skeletoj, tion de sekigita melono. Kurbeco de la spino, apartiĝo de la skapolo, longeco de la brakoj, dikeco de la femuroj, grandeco de la kokcigo k.t.p., — koncerne al ĉiuj ĉi tiuj punktoj, mi povas trovi ian diferencon ĉe diversaj individuoj, se ili similas al si reciproke en kresko. Tiele la homoj estas verŝajne identigebla per la tuŝsento krom trajtoj aŭ fingra stampo.

Tiel same oni ankaŭ povus diri pri la aliseksuloj. Ordinare oni primezuras virinon unue per ŝiaj trajtoj, belaj aŭ malbelaj; sed en la seĝa mondo tio kuŝas ekster la demando. Tie povas ja simple ekzisti korpo, voĉo kaj odoro.

Tre estimata sinjorino, vian afablan indulgon mi petas, ĉar mi devas priskribi tiel nude, kio, ho ve, certe vin naŭzos. Kuraĝe dirite, mi ekspertis tiel la unuan amon flaman al la korpo de unu virino — la unua virino kiu sidis sur mia seĝo. Laŭ la voĉo ŝi estis fremdlanda knabino, ankoraŭ tre juna. Tiam ŝi estis sola en la ĉambro, kien ŝi envenis preskaŭ dancante, kaj mallaŭte kantante strangan melodion. Kredeble al ŝi okazis io tre ĝojiga. Apenaŭ ŝi venis ĝis antaŭ mia seĝo, tuj ŝi batĵetis sur min sian karnoplenan, tamen tre delikatan korpon kaj plie, ial ŝi ekridegas subite, saltas ĉiuflanken kiel fiŝoj en reto, gaje batante per la manoj, piedoj.

Preskaŭ por duonhoro ŝi restis sur miaj femuroj, de tempo al tempo kantante, kaj ĉiufoje movante serpentume tiun pezan virinan korpon, — ŝajne harmonie kun la ario.

Ja efektive tio ĉi estis la plej granda okazaĵo por mi, tute ne atendita. Mi ĉiam tiel humiliĝadis antaŭ virino, sankta virino, pli ĝuste terura virino, tiel ke mi neniam povis rekte rigardi en ŝian vizaĝon. Jen vidas, nun mi ĉeestas sola kun nekonata junulino-fremdulino, en sama ĉambro, sur unu sama fotelo, kaj plie, mia korpo kontaktas kun ŝia transe de ledo tiel maldika, ke mi rekte sentas ŝian varmon. Spite de tio, ŝi estas neniom maltrankvila, donas sur min sian tutan korpon kaj liberigita for de l’ aliaj okuloj ŝi sin dorlotadas en plaĉaj pozoj tute hejme. En la seĝo mi povis fari gestojn forte ŝin ĉirkaŭpremi, kisi tra la ledo ŝian belan rondforman nukon. Al mi estis permesite, ke mi cetere povu fari kion ajn mi volas.

Depost ĉi tiu mirinda eltrovo, mi jam ne emis al la unua celo, la ŝtelado, nek al projekto alia, ol rekte min fordoni al tiu ĉi stranga vivo sensacia.

Mi memdemandis: ĉu tie ĉi tiu ĉi mondo en la seĝo ne estas la vera loĝejo por mi? En la luma, brilanta mondo, la malbonaspekta kaj malkuraĝa viro kiel mi, indas nenion krom hontinda, mizera vivo, ĉiam preta humiliĝo. Tamen, transloĝinte en tiun ĉi mondon, se mi nur toleros malvastecon en la seĝo, mi ja senpene povas amikiĝi kun belulinoj, aŭskulti ilin, kaj ankaŭ tuŝi iliajn korpojn, al kiuj en la luma mondo oni ne lasis min eĉ alproksimiĝi, jam ne parolante pri interamikiĝo.

La amo en la seĝo! — tion ĉi certe ne konas tiuj, kiuj ankoraŭ ne spertis la vivadon tie. Nekompreneble estus por tiuj ĉi, kiel magie ebriigan ĉarmon ĝi entenas! Ĝi estas la amo, kiu nur konsistas en palpa, aŭskulta, kaj flara organoj. Ĝi estas la amo de l’ mondo de mallumo, kaj neniel de via reala mondo. Ĉu ne estus ja tio ĉi la volupto en la diabla mondo? Videble, oni neniam povos tro ekzakte prezenti al si, kiaj strangaj kaj groteskaj aferoj sin rajtigas en la realecon ĉe kaŝataj anguloj en tiu ĉi subluna mondo.

Laŭ la unua programo, kompreneble mi intencis tuj forkuri el la hotelo plenuminte mian unuan celon, la ŝteladon; sed tute ravita de la troa ĝojo, mi daŭirigis mian enestadon longe, tiel longe, ke por mi fine la seĝo montriĝis tute kiel konstanta loĝejo, kaj mi jam ne bezonis pensi pri la forkuro.

Kiam ĉiunokte mi eliris la seĝon, mi prenis plenan prizorgon pro neniom kaŭzi sonon, por esti neniel trovita; kaj tial estis nature, ke mi ĉiam povis resti sen danĝero, kvankam eĉ al mi ofte ŝajnis mirinde, ke oni ne rimarkis min tiom longe — en la daŭro de kelkaj monatoj.

Preskaŭ dum la tuta tago mi enestadis en la seĝo, kun kurbigitaj kubutoj kaj fleksitaj genuoj. Mia tuta korpo pro tio kvazaŭ fariĝis paralizita, tiel ke al mi fariĝis neeble rekte stari, kaj fine kiel kriplulo mi devis rampi sur la manoj survoje al la kuirejo, aŭ al la tualetejo. Kia frenezulo mi estis, ke mi ne povis foriri el la mistera mondo de palpa sento, malgraŭ tia korpa suferado!

Dume, interaliaj sin trovis tiuj, kiuj loĝis monaton post monato en la hotelo, kiel en sia propra domo, — ĉar ĝi estis hotelo, ĉiam varianta estis la listo de gastoj. Sekve, iom post iom, mi devis lasi la amatinojn en mia stranga amo cedadi siajn lokojn al aliaj; kaj la multaj amatinoj, miaj misteraj, ĉiuj postlasis sur mia koro siajn apartajn impresojn, ne per la trajtoj ĉe ordinaraj okazoj, sed ĉefe per la formo de l’ korpo.

Iu el ili estis tiel energia kiel ĉevalido, havante bele streĉitan korpon; kaj alia koketa kiel serpento, posedis korpon facile moveblan. Unu estis dika kiel gumpilko, riĉa je elasteco kaj graso; kaj dua tiel fortika kiel greka skulptaĵo, kiu paradis muskolojn plene disvolviĝintajn. Kaj tiel mi trovis en la korpoj de ĉiuj virinoj respektivan amindecon kaj karakterizon.

Dum mi tiel transiradis de virino al virino, mi ankaŭ spertis aliaj kuriozajn okazaĵojn, jen, unu el ili: Foje la ambasadoro de iu eŭropa potenco, okaze metis sian grandan korpon sur min — mi ekkonis lian nomon laŭ subparoloj de japanaj kelneroj. Oni konas lin pli bone kiel mondefaman poeton, ol kiel politikulon; tiom pli al mi estis granda la fiero, ke mi povis konatiĝi kun lia korpo. Post interparolo de dekkelkaj minutoj kun du-tri samlandanoj, li tuj foriris. Tial neniom mi komprenis el liaj fremdaj vortoj, sed kiam liaj karnoj, pli varmaj ol tiuj de ordinarulo, moviĝis en tiu kaj alia maniero laŭ la gestoj nevideplaj por mi, la ondoj de lia korpo kvazaŭ flustris al mi per sia tiklanta tuŝsento. Kiel supernaturan inspiron tiam mi ricevis! Pretervole mi tiam ekimagis al mi mem, kiel rezultus, se nun mi donus al li en la koron, enpikon de akra ponardo tra la ledo de la seĝo. Kompreneble, fatalan vundon tio kaŭzus al li — li jam neniam povos restariĝi. Ne nur en lia patrolando, sed ankaŭ en Japanujo ĉe ŝtatistoj tio donus grandan tumulton! Kian sensacian raporton skribus la ĵurnaloj? Tio venos simple de mia enpiko, kio elvokos la plej grandan efekton super la rilato diplomatia inter ambaŭ nacioj; kaj samtempe sur la vidpunkto de artoj, lia morto devus signifi grandan malprofiton de la tuta mondo. Per unu ĵeto de mia mano, ja mi povus efektivigi tian grandiozan scenon. Vi facile vidas, kiel mi ne povis min helpi por dispeli la atakon de la mistera memfiero en la fantazio.

Jen unu alia sperto, kio al mi okazis kun iu fame konata dancistino el certa eksterlando; kiu hazarde noktis en mia hotelo, kaj nur unu fojon ŝi sidiĝis sur min. Granda kaj forta estis la impreso ankaŭ ĉifoje, same kiel kun la ambasadoro; ŝi al mi donis ritmon de ideala korpa beleco, kian ĝis tiam mi neniam ankoraŭ renkontis. Tiu troa beleco, tute forportis min, sed ia volupta deziro, kaj igis min tiom respekte ŝin adori, kiel se mi estus antaŭ majstra belartaĵo.

Krome, mi havas ankoraŭ multe da diversaj travivaĵoj, kuriozaj, misteraj, aŭ travibrantaj; sed, ĉar mi ne celas en tiu ĉi letero raporti iliajn detalojn, kaj ĉar, ĝi jam tro longiĝis, mi volas rekte rapidi al la grava punkto de la rakonto.

Unu ŝanĝiĝo okazis kun mi, kelkajn monatojn post mia alveno al la hotelo: la posedantoj de la hotelo pro ia kaŭzo decidis foriri al sia patrolando, kaj vendis la hotelon kun ĝia tuta meblaro al iu japana kompanio. La lasta tiam projektis pli profitodonan manieron de administrado, ŝanĝante la antaŭan luksan aranĝon, kaj igis la hotelon multe pli populara. Por aŭkcie forvendi la meblojn, kiuj ne taŭgis por la nova administrado, oni komisiis la aferon al iu granda meblovendejo. Ankaŭ mia seĝo troviĝis sur la listo de la vendotaĵoj.

Kiam mi eksciis tion, en la daŭro de kelka tempo io forrabis de mi ĉiujn fortojn, tiom ke mi ekintencis denove min retiri en la homan mondon okaze de tiu cirkonstanco, kaj reviviĝi sur la nova vivvojo. La ŝtelita mono sumiĝis jam sufiĉe multe; tiam mi povus ne fali en tian mizeran vivon kiel antaŭe, eĉ se mi min estus ŝovinta en la seriozan socion. Sed kiam mi repensis, io luma ankoraŭ restis tie. Unuflanke adiaŭo al la fremdula hotelo devis esti granda malespero por mi, sed tamen ĝi signifis novan esperon. Por diri plue, spite tio, ke mi havis okazoj amikiĝi kun tiel diversaj aliseksuloj daŭre de kelkaj monatoj, kaj kiom ajn ili posedis amindajn korpojn, mi ĉiam sentis min iel nekontentigita; nur tial, ke ĉiuj tiuj kunulinoj ĉiam estis alirasuloj. Ĉu ne estas nature, ke japano amu japaninon, se li deziras akiri veran amon? Iom pli kaj pli, mi emis tiel pensi, kaj ĝuste tiam oni lasis mian seĝon sur la liston de la aŭkcio. Ke mia seĝo estu aĉetita de iu japano, ke li metu ĝin en japana hejmo, iaokaze povos efektiviĝi. Do mia nova espero estis en tio, kaj mi decidis, malgraŭ ĉio iom plue daŭrigi min vivon enseĝan.

Du-tri tagojn mi suferadis tre malfacilan cirkonstancon ĉe la magazeno de l’ meblovendejo. Feliĉe, tamen, tuj kiam oni komencis aŭkcii, unu aĉetis mian seĝon. Pro la bona kvalito de la seĝo, mi kuraĝas diri, ĝi povis, se ne nova, altiri sur sin la okulojn de la homoj.

La aĉetinto estis oficisto, loĝanta en granda urbo, kiu troviĝas proksime de la urbo Y. Survoje al lia domo, kelkajn kilometrojn for de la vendejo, mi estis transportita per ŝarĝa aŭtomobilo, kiu tiel furioze tremegadis ke en la seĝo mi kvazaŭ suferis dolorojn de la agonio. — Venu dekoble pli da doloroj, tamen mi ankoraŭ restus ĝoja, ĉar mia aĉetinto estis japano kiel mi

kore esperadis. La oficisto, mia nova mastro, posedis sufiĉe grandiozan domegon, en kies grandan kabineton oni metis mian seĝon. Pli ofte ol la mastro mem, la bela kaj juna sinjorino de la domo okupis tiun ĉambron; des pli kontenta mi fariĝis. Deposte, ĉirkaŭ unu monato, mi vivis tage-nokte kune kun tiu sinjorino. Escepte de la tempo de manĝo kaj dormo, ŝia eleganta talio ĉiam sin apogadis kontraŭ mi, ĉar tiam la tutan tempon ŝi sin fordonadis al ia verko, en tiu ĉi kabineto.

Estas tute superflue priskribi, kiel akorde mia koro batis kun la ŝia. Ja ŝi estis mia unua japanino,… Ŝi havis tute ensorĉajn karnamasojn. La veran amon nun povis mi eksenti por la unua fojo en tiu ĉi vivo! Kompare al ĝi la multaj spertoj en la hotelo estis preskaŭ sensencaĵoj. Ili ne indas je la nomo de amo. Tion vi klare vidas, — certa mi estas pri tio — ĉar malgraŭ ke neniam antaŭe mi sentis tian deziron, min forte allogis la deziro sciigi tiun sinjorinon pri mia ekzistado. Neeble jam fariĝis por mi silentadi, deteni min nur en amuziĝo miaflanke sola, je la sekreta karesado…

Tio estis mia deziro, ke ŝi siaflanke ankaŭ volu konscii pri mia ekzistado en la fotelo. Mi ĝisiris eĉ pensi, ke mi estu amata ankaŭ de la sinjorino! Jam mi ne povis resti hezitema. Kiel tamen povus mi sendi signon al ŝi? Ĉu mi rekte malkovru antaŭ ŝi, ke homo tie kaŝiĝas? Neniel! Tiaokaze ŝi tuj pro timo nepre alvokos la mastron kaj la servistojn. Ĉio nuliĝos kun mi tiam, kaj pli malbone, mi devus suferi leĝan punon sub abomeninda akuzo.

Tial mi ekpenis almenaŭ allogi ŝian kareson sur mian seĝon. Mi igu la seĝon por ŝi, kiel eble plej komforta. Artisto, kiel ŝi estas, sendube estas dotitaj per multe pli delikataj sentoj, ol ordinaruloj. Se vivon aŭ spiriton ŝi trovus en mia seĝo, kaj se ŝi karesos ĝin ne kiel senvivaĵon, sed kiel unu spiranton, mi estus tiam sufiĉe kontenta.

Ĉiam preta, zorge mi atendis, por akcepti ŝian ĵetiĝon kiel eble plej mole, plej afable. Kiam laca ŝi restis sur mi, mi tre malrapide — kun zorgema singardo kontraŭ ŝia konsciiĝo — movis miajn genuojn por alipozigi ŝian korpon. Kaj kiam ŝi fine ekdormetis, mi servis por ŝi kiel lulilo, per la genuoj tre ete ŝin balancante.

Ĉu tiu prizorgo estis repagata, aŭ ĉu tio sole estis mia halucinacio, ke lastatempe la sinjorino, iamaniere, ekŝajnis al mi, sentas amon al mia seĝo? Suĉinfano alprenota en la sinon patrinan, aŭ knabino kiu estas ĵus sin ĵetonta en la ĉirkaŭbrakon de sia amato, — kun tia dolĉa molkoreco, ŝi profunde sidiĝis sur mian seĝon. Kaj kiel amindumata ŝi ŝajnis, kiam ŝi movas ŝian korpon sur la femuroj miaj?

Tiamaniere, tagon post tago, mia pasia flamo ĉiam pli doloris en la koro, kaj finfine, ho anĝelino, min ekposedis dezirego, kiu certe devus esti ekster mia nuna stato. Tiel — tiel mi pensas en mi, ke, se povus mi nur unu fojon vidi mian amatinon kaj interŝanĝi kelkajn vortojn kun ŝi. Dio forprenu mian vivon — mi volonte adiaŭus al mi mem.

Mia tre estimata sinjorino; mi pensas ke via seĝo jam bone ĉion divenis. Pardonu du, mi petas, mian troan malĝentilon diel kuraĝe eldiri, “tiu, kiun mi tiel per mia tuta koro amegis, estas Vi.” Mi estas tiu kompatinda viraĉo, kiu tiel longe dediĉadis sian amon certe neniam plenumotan al vi, ho sinjorino, depost kiam sinjoro via edzo aĉetis mian seĝon ĉe tiu meblovendejo en la urbo Y.

Sinjorino; jen mia tutkora peto, mia tutviva peto: ĉu vi bonvolus min renkonti nur por unu fojo? Ĉu vi afable alparolus al tiu ĉi soleca viro malbelaspekta, almenaŭ unu vorton da kompato kaj konsolo dekora? Neniom pli, mi deziras de vi. Tro malbela, tro malpuriĝinta estas mi. Savu min, ho anĝelino; igu ke la peto de ĉi tiel malfeliĉa homo estu konsentata!

La lastan nokton mi eliris el via domo por skribi tiun ĉi leteron. Ĉar vizaĝo al vizaĝo fari tian peton al vi, estus tre danĝere por mi,… kaj ankaŭ mi neniel povas kolekti tiom da kuraĝo. Kaj kiam vi estos traleginta tiun ĉi leteron, mi eble pala pro maltrankvilo vagados ĉirkaŭ via domo.

Se kompatema vi, bonanime akceptus mian tiel trudeman petegon, volu surmeti, mi petas, vian poŝtukon sur la dianto en la poto ĉe la fenestro de la kabineto. Per tiu signalo mi povus viziti vin kiel ordinara vizitanto, ĉe la vestiblo de via domego.

Kaj tiu ĉi letero finiĝis en iaj pasiaj vortoj de preĝo. Joŝiko, kiam ŝi legis ĝis ĉirkaŭ duono de la letero, jam tie pro terura antaŭsento, tute paliĝis. Senkonscie ŝi ekstaris, forkuris el la kabineto, de la timiga fotegelo, — al iu ĉambro de japanstila konstruaĵo. Pli bone… ne legi, disŝiri kaj forĵeti la leteron, ŝi pensis tie, sed ve, postlasita parto de la letero naskis en ŝi pli kaj pli da maltrankvil tiel ke ŝi fine venkiĝis kaj daŭrigis la legadon plue, ĉe unu dable de la ĉambro.

Jes, ŝia antaŭa sento estis ĝuste prava. Ĉu do efektive? Ke fremda viro ĉiufoje fimovetis sub mi interne en la seĝo!? Ho, mia dio! Kiel terure!

Frosto ekkuris sub ŝia haŭto; ŝi tremis per la tuta korpo — la stranga tremo longe ne ĉesis. Ŝi staris preskaŭ svenante; tro malbone estas la afero. Kiel fari? Ĉu malkovri la seĝon? Kiel mi povus tion? Minace estas, ĉar tie devas esti postlasitaj aĵoj, abomenaj, naŭzigaj — eĉ se tiu viro forestas.

“Jen letero por vi, sinjorino?”

Surprizite ŝi sin turnis al la voĉo. Tio estis servistino, kiu alportis al ŝi unu leteron, ŝajne ĵus alvenintan.

Senkonscie Joŝiko ĝin akceptis. Nevole ŝi ĵetis la rigardon sur la koverton por malfermi la sigelon. Tiam subite io korfrapis al ŝi, tiel severe, ke la letero falis el ŝiaj manoj. Tie skribiĝis ŝia adreso klarvideble en tiuj samaj literformoj, kiuj staris sur la ĵus legita, terura letero.

Longan tempon ŝi ŝanceliĝis, ĉu ŝi rompu la sigelon aŭ ne; sed finfine ŝi kuraĝis, timeme eklegis la enhavon. La letero estis tre mallonga, sed tamen sur ĝi legiĝis tiaj mirindaj vortoj, kiuj konsternis ŝin ankoraŭfoje. Kiel do?

— Milfoje mi devas peti de vi pardonon pro mia tute abrupta kaj senceremonia letero, kiun mi nun skribas al vi. Mi estas kutima ŝatleganto de viaj ĉiam respektataj verkaĵoj. Tio, kion mi sendis al vi per alia poŝto, estas mia nebona originalaĵo. Al mi estas tre granda honoro, se mi povus vin ĝeni tralegi ĝin kaj ricevi por ĝi vian altan kritikon. Pro ia afero mi poŝtis la manuskripton antaŭ ol mi skribis ĉi tiun leteron. Tial mi pensas, ke vi jam havis la komplezon por legi ĝin. Kiel ĝi al vi plaĉis? Se mia mallerta verketo donus al vi eĉ iometon da intereso, jam granda estus mia ĝojo. De-sur la manuskripto mi intence delasis la titolon, kiu laŭ mia deziro estu “Homa Seĝo”. Bonvole pardonu mian maldececon. Kun elkora peto, mi restas.

Tute Via.

………

Fino