Pensoj el duŝejo

Duŝejo estas specifa loko, kie en onian kapon alvenas surprizaj pensoj – kaj brilaj, kaj strangaj, kaj ridindaj…

Tvitero: https://twitter.com/PensojElDusxejo
https://t.me/PensojElDusxejo

  • Verŝajne, aĉas esti riparisto de klimatiziloj. Vi pasigas la tutan tagon, laborante en ejoj sen klimatizo. Kiam ĉio finfine estas riparita kaj aero malvarmetas, vi foriras
  • Domaĝe, ke oni ne povas simple registri silenton kaj poste sonigi ĝin plenlaŭte per laŭtparolilo por silentigi la tutan ĉambron
  • “Vesperaj novaĵoj” estas kie iu diras “Bonan vesperon” kaj poste detale eksplikas kial la vespero ne estas tia
  • Eble geavoj ŝajnigas ke ili malbone komprenas teĥnologiojn por ke ili havu pretekston pasigi tempon kun ni
  • Ni ne timas esti sola en mallumo. Ni timas ne esti sola en mallumo
  • Antarkto estas insulo kun nur norda bordo
  • Severaj gepatroj edukas plej bonajn mensogulojn
  • Se homo plaĉas kiel personeco, por vi li iĝas bela ankaŭ aspekte. Mi ne scias, kiel tio funkcias, sed tio ja funkcias
  • Se ripeti unu saman vorton pli ol 10 fojojn, tio komencas pensigi: kial ĝi tiel stulte nomiĝas? Ĉu vi rimarkis tion?
  • Iam kreintoj de Vikipedio kolektos la tutan informon pri homaro kaj forflugos reen
  • Estas tiom multe da bildoj de Adamo kaj Eva kun umbilikoj, ke tio ĝenas min
  • Estas 10 specoj da homoj: tiuj kiuj komprenas duuman nombrosistemon… kaj tiuj kiuj ne komprenas
  • Via lito estas ŝarĝilo por vi
  • La atomoj kiuj konsistigas mian korpon ne estas miaj. Simple nun estas mia tempo uzi ilin
  • Se via paraŝuto ne disfaldiĝis dum liberfalo, vi havas reston de via vivo por ripari ĝin
  • Naskiĝo pligrandigas vian riskon de morto ĝis 100 procentoj
  • Araneoj, loĝantaj en hejmo de blinda homo, vere gajnis loterion
  • La plej bona maniero kaŝi la veron estas diri ĝin ŝerce
  • Multaj tiel interesiĝas pri konsciaj sonĝoj, kvazaŭ ĉiuj jam sukcesis pri konscia maldormado
  • Arto estas kiel ni ornamas spacon. Muziko estas kiel ni ornamas tempon
  • Infanaĝe mi ne komprenis, kial plenkreskuloj ne povas solvi simplajn problemojn, vivi pace. Poste mi kreskis kaj komprenis, ke plenkreskuloj ne ekzistas
  • Homoj, kiuj diras ke filmo pli bonas ol libro, verŝajne havas aĉan imagon
  • Ŝajne, multaj homoj kredas ke celo de diskuto estas venko anstataŭ malkovro
  • Feliĉo estas kiel oni vekiĝas kaj satdormiĝas samtempe
  • Esenco de juneco estas trairi de memruinigo al memevoluo
  • La plej malbona eco de singulto estas neceso aŭskulti homojn, kiuj diras pri ilia rimedo kontraŭ singulto
  • Saluton al legantoj! Ĉu vi scias, ke ĉi tiu kanalo havas sinkronan kanalon-ĝemelon en la rusa? Eble tio povus helpi tiujn, kiuj interesiĝas pri la rusa lingvo. Jen ĝi:
  • La vivo estas nur sinsekvo da obstakloj, malhelpantaj vin dormeti
  • Loterio estas imposto por homoj, kiuj malbone komprenas matematikon
  • Verŝajne mi ne iras dormi nur tial, ke ĝis la fino ne povas rezignacii pri tio, ke la tago finiĝis, sed nenio okazis
  • Ni komencu trakti aĝon kiel “nivelon”, ĉar “Mi estas ĉe 80-a nivelo” sonas multe pli mojose ol simple esti maljuna furzulo
  • Tenera kiso malantaŭe sur kolo. Tre tuŝanta kaj intima momento. Kial homoj en metroo tiel freneziĝas pro tio?
  • Esti pesimisto admirindas, ĉar vi ĉiam estas aŭ prava aŭ agrable surprizita
  • Vi juĝas vin unika, ĝis vi necesu elekti uzantnomon
  • Mi ŝatas resti maldorma nokte, ĉar la mondo ŝajne haltas por kelkaj horoj, kaj oni havas neniun devon
  • Mi neniam komprenos, kial vidi unu la alian en subvestoj estas malpermesita, sed vidi unu la alian en bankostumoj enordas
  • Estonta vi rigardas vin rekte nun tra rememoroj
  • Kun pliaĝiĝo deziro plaĉi al homoj iĝas malpli kaj malpli aktuala. Oni pli volas plaĉi al oni mem, sed evidentiĝas ke tio multe pli malfacilas
  • Ĉu vi iam trafis iun odoron, kiu iel elvokas klaran nostalgian rememoron el tempo, eĉ pri kies ekzisto vi forgesis?
  • Ĉiam facilas ekdormi sur sofo, nur se vi efektive ne penas ekdormi sur sofo
  • Vi ne konscias kiom laŭtaj estas kutimaj ĉiutagaj aktivecoj, ĝis vi provas fari ilin la 3a nokte en dormanta domo
  • Verŝajne estas ĉagrene por nudistoj, kiam ili bezonas purigi siajn okulvitrojn
  • Vi konscias ke vi estas maljuna, kiam vi falas kaj neniu ridas
  • 2020a jaro ŝajnas tiel futurisma dum ĝi estas nur 3 jarojn for
  • Mia katino ludas kun sia vosto, kaj mi mortas pro enuo kun aranĝaĵo, kiu donas al mi aliron al senfinaj scioj
  • Estinta mi ĉiam pensas ke estos facile por estonta mi fari ion. Sed estonta mi ĉiam scias ke estus facile se estinta mi faris tion.
  • Aŭtomobilaj hupoj ludu nur notojn C, E kaj G, por ke ĉiu ŝtopiĝo estu belega harmonio
  • Tio ne estas antaŭgeedziĝa seksumo, se vi ne intencas geedziĝi
  • Antaŭ centjaroj esti dika multekostis. Nuntempe resti svelta multekostas.
  • Enlitiĝo sen neceso agordi vekhorloĝon estas unu el la plej kontentigaj sentoj en la vivo
  • “Igi vian ŝatokupon via laboro” – de kreantoj de “Starigi en vekhorloĝon vian ŝatatan kanton”
  • Kiam oni perdas unu ŝuon, oni efektive perdas du ŝuojn
  • Mono ne igos vin feliĉa. Kaj min igos, vi povas ĝiri ĝin al mia karto 😏
  • Rompita horloĝo estas ĝusta dufoje dum tago, kaj funkcianta horloĝo povas esti malĝusta la tutan tagon
  • Ne estas dormo tiel komforta, kiel dormo, kiun vi ne dormu
  • Varma biero kaj malvarma kafo havas la saman temperaturon
  • Se vi ne trinkas alkoholon pro tio ke vi resaniĝis de alkoholismo – oni admiras vin. Se vi ne trinkas kaj neniam trinkis ĝin – vi estas stranga.
  • Vivo estas nur unu longa historio pri kiel vi mortis
  • Se knabino diras vin ke ŝi igis siajn cicojn trapikitaj, la ununura ĝusta respondo estas: “Mi ne kredas vin”
  • Verŝajne, dormo tiel mojosas, ĉar ĝi estas la ununura afero, kiu lasas nin eskapi ĉiean potencon de tempo
  • Via salajro estas koruptaĵo, kiun oni donas al vi por ke vi forgesu viajn revojn
  • Mi neniam vere konscias kiel malbone mi komprenas ion, ĝis mi provas ekspliki tion
  • Medicina scienco estas dediĉita al eliminado de natura selektado por homoj
  • Kiel admirinde tio estas – trovi iun, kiu volas aŭskulti pri ĉio, kio okazas en via kapo!
  • Vivfaciligaĵo:
    labortago pasas pli rapide, se oni laboras
  • Komputilo sufiĉe inteligenta por trapasi teston de Turing estos ankaŭ sufiĉe inteligenta por scii ke ĝi malsukcesu en la testo
  • Antaŭ 15 jaroj interreto estis eskapo el reala mondo. Nuntempe reala mondo estas eskapo el interreto.
  • Ĉiuj diskutas pri privilegio de viro aŭ privilegio de blankulo, sed neniu vere parolas pri privilegio de beleco
  • Se katoj havus flugilojn, ili tute egale kuŝus tuttage
  • Se mia kalkulilo registrus historion, ĝi estus pli ĝena ol historio de mia retumilo
  • Aĉetante vestaĵojn de famaj markoj, oni efektive nur pagas pli por iĝi paŝanta reklamaĵo
  • Vivfaciligaĵo:
    Kiam oni diras min, ke matene mi bedaŭros pri tio, mi dormas ĝis tagmezo
  • Kiam oni penas ekdormi, oni ne povas trovi oportunan pozon. Kiam tempas ellitiĝi, ĉiu pozo estas oportunega. 🛌
  • Kiel infano mi amis zoojn, ĉar mi amis animalojn. Kiel plenkreskulo mi malamas zoojn, ĉar mi amas animalojn.
  • Puno pro honesteco estas tio kio igas nin mensogi
  • Etikedo de kata/hunda manĝaĵo povas diri pri iu ajn gusto – vi ne intencas provi ĝin
  • Domaĝe, kiam sonĝe vi ricevis tion, kion vi pleje deziris, kaj matene trovis vin en via propra lito
  • En epoko de Guglo scii ĝustajn demandojn efektive estas pli grave ol scii respondojn
  • Se vi iras suden sufiĉe longe, vi rezulte iros norden. Sed se vi iras orienten kiel ajn longe, vi neniam iros okcidenten.
  • Guglo estas kvazaŭ mojosa dommastro, kiu permesas vin loĝi sen lupago, sed vi scias, ke kiam vi forestas, ĝi iras en vian ĉambron kaj ĉirkaŭflaras vian kalsoneton
  • Verŝajne la kialo ke ni vekiĝas post ni mortas en sonĝo estas ĉar nia cerbo ne havas scion pri kia vivo estas post morto
  • Rilate al bombfarado aŭ bombŝargado… neniu lernas el siaj eraroj
  • “Mi vendis unu horon de mia vivo por $20” sonas ne tiel mojose kiel “Mi perlaboris $20 por horo”
  • Ni ĉiuj havas nur ĉirkaŭ 2 minutojn de resta vivo, sed ĉiu nia spiro restartigas la horloĝon
  • Hundojn ekhavas tiuj kiuj volas esti amataj. Katojn akiras tiuj kiuj estas pretaj ami mem. Kaj hamstro havas taskon similan al Jesuo – montri al infanoj morton.
  • Kiom ni scias, la Tero posedas la tutan provizon de ĉokolado en Universo
  • Mi rigardas ambaŭdirekten antaŭ transiri unudirektan straton. Jen kiom da fido pri homaro mi havas.
  • Fojfoje mi prenas malnovan videoludon, vere volante ludi ĝin, sed post minutoj ĝi tedas al mi. La kialo estas ke mi ne volas ludi ĝin kiel plenkreska Mi, kion mi volas estas reveni en pasintecon.
  • La plej bona parto de mia tago estas 5 sekundoj post vekiĝo – ĝis mi konscias kiu mi estas kaj kia mia vivo estas
  • Vidi iun, legantan libron, kiun vi ŝatas, efektive estas vidi libron, rekomendantan al vi personon
  • Faristoj de desodoraĵoj devas ĉesi diri homojn, ke iliaj produktoj efikas 48 horojn. Homoj en metroo efektive kredas tion.
  • Ŝajnas, ke elekto de nombroj 1, 2, 3, 4, 5 kaj 6 ne havas ŝancon gajni en loterio. Tamen ili havas la tute saman ŝancon kiel iu ajn alia kompleto de nombroj.
  • Esti studento estas ne nur tre interese, sed ankaŭ ne tre
  • Se vi parolas kun vi mem mense, vi estas meditema, sed se vi faras tion laŭtvoĉe, vi estas freneza
  • Mia semajno precipe estas:
    • Lundo
    • Lundo #2
    • Lundo #3
    • Lundo #4
    • Vendredo
    • Sabato
    • Pre-Lundo
  • Tre multe da homoj iĝas mankantoj ĉe transiro de vortoj al agoj
  • Kiel stopi la adoltiĝo? Tio jam ne estas amuze.
  • Antaŭsigno:
    Se jam tri tagojn vi ne emas labori, do estas merkredo hodiaŭ.
  • Ĉiu tago ne povas esti bona, sed estas io bona en ĉiu tago
  • La respondo eble ne kuŝas sur la fundo de botelo de vino. Sed vi almenaŭ provu. 🍷
  • Verŝajne, morale matura oni iĝas tiam, kiam oni komencas zorgi pri ies zono de komforto krom la onia
  • Ambaŭ respondoj al demando: “Ĉu ni estas solaj en Universo?” estas egale timigaj
  • Kiam vi fordonas vin sen resto, oni komencas rigardi vin kiel malplenaĵo
  • Antaŭe homoj kutimis havi taglibrojn kaj koleregis kiam iu legis ilin. Nuntempe ili metas ĉion interreten kaj freneziĝas kiam homoj ne legas. 🖋
  • Oni refaru aĉajn filmojn anstataŭ la bonajn
  • Kelkaj homoj aĉetas aĵojn, kiujn ili ne bezonas, por impresi homojn, kiujn ili ne ŝatas, per mono, kiun ili ne havas
  • Ĵaŭdo pli bonas ol dimanĉo, ĉar en dimanĉo morgaŭ estos lundo kaj ĵaŭde morgaŭ estos vendredooo 😉
  • [Forwarded from Павeл Долгополов / Pavel
    Verŝajne, Dio, kreinte La Teron, forgesis almenaŭ iafoje rigardi ĝin. Ĉar se Hi rigardus ĝin nun, Hi okazigus La Duan Tutmondan Superakvegon.
  • Mi estis eksterurbe kaj realvive komunikiĝis kun homoj. Ĝenerale tio estis ne malbone, sed mi ne komprenis kiel respondi al kunparolanto per amuza bildo.
  • Mi ne estas frua birdo aŭ nokta strigo… Pli ĝuste mi estas ia speco de konstante elĉerpita kolombo. 😑
  • Knabinon povas ofendi ĉion, eĉ nenion 💁🏼
  • De kiam vi konscias ke vi ne bezonas specialan pretekston por aĉeti torton, la Dua parto de via vivo komenciĝas 🍰
  • Kio, se samseksemo estas defenda rimedo de la Tero kontraŭ troloĝateco de homaro?
  • Donante iun informon, mi ĉiam post ĝi aldonas “ŝajne”. Ĉar se vivo de la homo rompiĝos, mi ne rilatos al tio.
  • Se mi aŭdas aŭtomobilan alarmilon, mi koleriĝas, kaj ne ekzorgas pri ŝtelado de ies aŭto
  • Pensoj El Duŝejo nun estas ankaŭ en Tvitero! 🤘
  • Antaŭsigno:
    Se ĉevalo diras vin, ke vi estas freneza, do tio veras. 🐎
  • Se vi ne hontas almenaŭ iomete pri historio de via lando, vi ne scias historion de via lando
  • Unue ni hastas al plenkreska vivo, kaj poste revas reveni en infanaĝon
  • Dank’al evoluo de bakterioj rilate al nia imuna sistemo, vojaĝo antaŭen en tempo povas mortigi vin, kaj vojaĵo malantaŭen en tempo povas mortigi ĉiujn ☠️
  • Vi aŭdas ĉi tiun frazon per viaj okuloj 👀
  • Mia ŝatata miksita trinkaĵo estas kombini duonpokalon da vino kun alia duonpokalo da vino 🍷
  • Vivo efektive estas sekse kontaĝata malsano kun centelcenta mortokvanto
  • Io ajn, kiu estas pli ol 100 km for de mi, troviĝas pli malproksime de mi ol kosmo 🚀
  • Unu aparta pluvguto neniam sentas respondecon pri superakvo 💧
  • Advokatoj esperas ke oni ekprocesos kontraŭ vi, kuracistoj atendas ke vi malsaniĝos, policanoj esperas ke vi estas krimulo, meĥanikistoj ĝojas kiam vi havas problemojn kun aŭto, kaj nur ŝtelisto deziras prosperon al vi
  • Mi foriras al laborejo.
    Mia hundo: Bonvolu ne foriri. Mi sopiros vin!
    Mia kato: Ekspedu vin for, tamen ne mortu. Mi verŝajne malsatiĝos poste.
  • La plej fortan animdoloron al ni kaŭzas niaj propraj iluzioj, fantazioj kaj revoj 🙄
  • Kial nur mortemuloj diris al mi, ke aĉus vivi eterne?
  • Statistike dirante, averaĝa homo havas malpli ol 2 brakojn
  • La homo havas strangan econ – neglekti tion, kion oni proponas al li, kaj ĉasi tion, pri kio oni rifuzas al li…
  • Trodormi oni konsideras kiel pigreco, sed enlitiĝi frue – ne 🙄
  • Estas 7 miliardoj da versioj de Hodiaŭ
  • Mi ne kontraŭas al tio ke homoj baniĝu en senscieco. Mi nur volus ke ili ne plaŭdu tiel multe. 💦
  • Se vi provos prirabi bankon, vi ne havos problemojn pri elspezoj por manĝo kaj loĝloko dum sekvaj 10 jaroj, sendepende de sukceso de la afero
  • Aŭskulti AC/DC ĉe malalta laŭteco estas samkiel trinki varman bieron 🤘
  • Ĉu vi scias ke sana dormo ne nur plilongigas la vivon, sed ankaŭ mallongigas la labortagon?
  • Kiam mi mensogas, tio ofte okazas pro tio, ke mi ne volas malŝpari tempon por klarigi la veron
  • Ludo “Monopolo” estus multe pli realisma, se ĉiu komencus ludi kun tute diversa kvanto da mono 💰
  • Kiam iu komencas frazon per vortoj “Kun tuta respekto…”, vi scias ke ia nerespekta aĉaĵo sekvos
  • Via praavo antaŭ 150 milionoj da generacioj estis fiŝo 🐠
  • Doloro estas kiam frumatene vi rigardas al horloĝo por ekscii kiom da tempo vi ankoraŭ havas por dormi, kaj vidas ke ĝis signalo de vekhorloĝo restas nur unu minuto ⏰
  • Fojfoje al mi ŝajnas ke mi okupiĝas pri ia sensencaĵo. Sed poste mi rememoras, ke oni pagas al mi salajron pro tio, kaj mi retrankviliĝas.
  • Diable, kiel ja tempo flugas! Infanoj de miaj samklasanoj estas jam preskaŭ miaj samaĝuloj.
  • “Kara, vi estas unu el miliono” sonas multe pli bone ol “Kara, estas nur 8000 homoj sur la planedo, kiuj, mi pensas, povus anstataŭi vin” ♥️
  • Saluton al legantoj! Ĉu vi scias, ke ĉi tiu kanalo havas sinkronan kanalon-ĝemelon en la rusa? Eble tio povus helpi tiujn, kiuj interesiĝas pri la rusa lingvo. Jen ĝi:
  • Ĉiuj demandoj kondukos al aliaj demandoj, sed finfine ili kondukos al demando, por kiu ununura ebla respondo estas: “Nu, ĉar tio simple estas tiel”
  • Libroj estas specialaj, ĉar ili estas kvazaŭ iu parolanta kun vi sen neceso por vi peni subteni la konversacion
  • Infanece mi atendis malpacience kiam mi adoltiĝos, por ke mi povu fari ion ajn kion mi volas. Nun, kiel plenkreskulo, mi volus esti infano denove, por ke mi povu fari ion ajn kion mi volas.
  • Neniu havas pli por diri, ol la virino kiu diras ke ŝi ne volas paroli pri tio
  • Verŝajne, estas multege da muziko, kiun mi ŝatus, sed neniam ekaŭdos
  • Preni konsilojn pri amrilatoj de alloga homo estas kiel preni konsilojn pri financoj de homo, kiu gajnis loterion
  • Kial oni supozas, ke apokalipso de zombioj okazos pro homaj zombioj? Eble bovinaj zombioj estos la minaco al tuta homaro! 🐄
  • Mi scivolas, kiom da fojoj mi preterpasis nekonatojn kaj ili pensis, ke mi estas alloga? ☺️
  • La vivo estas precipe arto de penado morti per kiel eble malrapida maniero
  • Pri matena promenkuro mi pleje ŝatas tion, ke ĝi ne estas en mia vivo. 🏃‍
  • Reklamoj pri testoj de gravedeco ĉiam montras homojn, kiuj estas feliĉaj, ke la testo diras “graveda”. Mi kredas, ke multe pli da homoj estas feliĉaj, kiam ĝi diras “ne graveda”
  • Por mi, kiel introvertulo, plimulto da konversacioj, kiujn mi havas, estas imagaj
  • Vi neniam konscias, kiel multe via korpo moviĝas, ĝis vi havas katon, kuŝantan sur vi
  • Vortoj “Mi malamas vin” ne dolorigas tiel forte kiel vortoj “Mi ne amas vin”
  • Mian enan perfektiston ĉagrenegas, ke turnindikiloj de ĉiuj aŭtoj blinkas kun iom malsamaj intervaloj 🚙
  • Esti en amrilatoj kun solpatrino estas kvazaŭ ludi ies konservitan ludon 🎮
  • La plej lerta mensogulo, kiun vi konas, fakte ne estas la plej lerta mensogulo, kiun vi konas
  • Allogaj flegistinoj verŝajne neniam ricevas ĝustajn mezuraĵojn de pulso de siaj pacientoj
  • Ĉu mi efektive trovis la perditan ŝtrumpeton? Aŭ ĉu mi ĵus perdis la alian?
  • Ni dormas, ĉar al Tersimulilo mankas kalkulpovo por trakti ĉiujn ekzistaĵojn samtempe
  • Por ke oni komencu ŝanĝiĝi, necesas volo, sed ne lundoj
  • Ĉu vi konas tiun senton, kiam vi estas vere malsata, sed nenio ŝajnas bona? Jen kiel deprimo aspektas.
  • 99% da homoj post lavi tutan manĝilaron, turnante sin al fornelo, pensas: “Fek’! Estas ja ankoraŭ la pato!”
  • Kiam vi prokrastas ion, vi efektive diras al estonta Vi: “Fek’ al vi! Faru tion mem.”
  • “Memorigu min pri …” estas simple alia maniero diri: “Se mi forgesos, tio estos ankaŭ via kulpo.”
  • Haroj kaj ungoj estas tute normalaj kaj belaj kiam ili kunas kun via korpo, sed tuj iĝas abomenaj en la sekundo de ilia deigo
  • Aŭtune mi kreskigas la abdomenaj muskoloj per tusado
  • Bedaŭro estas la malseka ŝtrumpeto, kiun vi ricevas de ne forlevi glacieron, falintan sur kuirĉambran plankon antaŭ 15 minutoj
  • Ĉu vi memoras, ke iam io mankas al vi por esti feliĉa? Kaj nun vi havas tion, sed ne havas feliĉon, ĉar la ĉefa problemo en via vivo estas vi mem.
  • Kiam flugrobota teĥnologio iĝos sufiĉe malmultekosta, libermana ombrelo estos ja vera mojosaĵo ☔️
  • Mi povas praktiki ion dum jaroj, sed ne fiaskas transiri en “fuŝan” reĝimon, kiam mi montras tion al homoj
  • Ni estas tiom obsedataj de strebado esti feliĉa, ke malatentas duonon de aferoj, kiuj igus nin feliĉaj
  • Ju pli da interrasa seksumo ni havos, des pli da interrasa seksumo ni havos
  • Ĉiu generacio de lernantaj infanoj havas iomete pli da historio por studi
  • Iam estis ŝtonepoko, bronzepoko kaj ferepoko, do evidente ni estas en plastepoko nun
  • Analogie al pasiva fumado, ekzistas ankaŭ fenomeno de pasiva vivo, tio estas kiam iu alia vivas, kaj vi iel staras apude kaj observas
  • La fina celo de golfo estas ludi kiel eble plej malmulte da golfo 🏌️‍️
  • [Forwarded from Павeл Долгополов / Pavel
    Maljunaĝo venas tiam, kiam oni komencas deziri al vi en naskiĝtago longvivecon anstataŭ sano.
  • Rigardi lipojn, kiujn vi ne povas kisi, estas bagatelo, sed rigardi amuzan bildon dum estas neniu, al kiu vi povus plusendi ĝin – jen vera doloro estas!
  • Nulo ne havas valoron, sed ĝi aldonas valoron al aliaj nombroj
  • Amikiĝi multe pli facilus se estus socie akcepteble simple diri “Ni amiku!” en iu ajn aĝo
  • Ĉu vi jam vidis tion, amikoj?
  • Ni proponu kaj voĉdonu, por ke ne estu kiel ĉi tie: 👇 😊
  • [Forwarded from Pensoj El Duŝejo
    Verŝajne, estas multege da muziko, kiun mi ŝatus, sed neniam ekaŭdos
  • Ĉu ne estas strange, ke por ekdormi oni devas ŝajnigi, ke oni jam dormas? 😑
  • Flirti ebrie similas al aĉeti manĝaĵojn dum vi estas malsata. Vi verŝajne alportos hejmen ion, kion efektive vi ne volas.
  • Se vi volas helpi al komencanto – faru kun li.
    Se vi volas helpi al maljunulo – faru anstataŭ li.
    Se vi volas helpi al majstro – deiru kaj ne malhelpu.
    Kaj se vi volas helpi al stultulo – vi stultas mem.
  • Kio, se mi estas nekredeble talenta pri io, pri kio mi simple neniam provis okupiĝi?
  • Matene plej grave estas ellitiĝi,
    vekiĝi oni povas poste 😑
  • Se satanisto iras inferen, ĉu tio estas kvazaŭ paradizo por li? 😈
  • Eltiri orelaŭskultilon el orelo, ekvidante amikon, estas kvazaŭ nuntempa ekvivalento de leveti ĉapelon
  • Infanaĝe mi neniam pensis pri raso, sekso aŭ religio ĝis lernejo, lernolibroj aŭ homoj menciis ilin
  • Se Tero estus ebena, katoj jam delonge ĉion de sur ĝi depuŝus
  • Nenio tiel plibeligas homon, kiel okhora dormo
  • Kiam mi havis 12 jarojn, mi revis esti 20-jaraĝa. Nun mi havas 30 jarojn, sed la revo restas.
  • Enuiga persono kun monotona voĉo voĉregistru sin mem, parolanta pri sia ĉiutaga vivo, poste vendu la registraĵojn kiel natura dormigaĵo
  • La plej granda miskompreno de homoj kun malalta memtakso estas opinii, ke ĉiuj aliaj havas altan memtakson
  • Nenies praulo iam mortis seninfane
  • Aĉas kiam unu kanto dum 3 minutoj povas memorigi pri ĉio, kion vi penas forgesi dum monatoj
  • Moskitoj estas indigninde preteratentataj kiel minaco dum apokalipso de zombioj
  • Forta volo estas ekvidi sciigon “Miaj mesaĝoj (1)”, malŝalti la komputilon kaj enlitiĝi 💪
  • Unu el la plej bonaj aferoj pri interreto estas ke ĝi donas voĉon al ĉiu. Kaj unu el la plej malbonaj aferoj pri interreto estas ke ĝi al ĉiu donas voĉon.
  • Alta, malhelkolora kaj belfigura. Forta, silentema tipo. Kion virinoj serĉas estas arboj.
  • Se vi estas ebria tagmeze, vi vivas aŭ tre bone, aŭ tre malriĉe
  • En reala vivo homoj, kiuj ne ŝatas vin, kutime silentas, kaj homoj, kiuj ŝatas vin, parolas kun vi.
    En interreto homoj, kiuj ne ŝatas vin, ofte parolas kun vi, kaj homoj, kiuj ŝatas vin, restas silentaj.
  • Por introvertulo “hejma aresto” pli verŝajne sonas kiel privilegio, ol puno
  • Homoj malamas tekstmesaĝi unuaj, ĉar ili pensas ke ili tedos, sed ĉiuj amas ricevi tekstmesaĝojn unuaj
  • Neceson de ĉeesto oni provas per foresto
  • Malplena polica aŭto vojrande estas kvazaŭ ĉifonfiguro por homoj 🚓
  • Ni havas du universalajn lingvojn – matematiko kaj muziko. Unu por priskribi la universon kaj unu por priskribi kion ni sentas rilate al ĝi.
  • Eble hundoj tiel forte amas nin, ĉar ili konscias ke ni estas faritaj el ostoj
  • Tabakaj kompanioj mortigas siajn plej bonajn klientojn, kaj kompanioj, kiuj produktas kondomojn, mortigas siajn estontajn klientojn
  • Hundo, paŝanta laŭ strato sole, aspektas perdita. Kato, paŝanta laŭ strato sole, aspektas kvazaŭ ĝi okupiĝas pri siaj kutimaj aferoj.
  • Incendia trejnado trejnis nin fajfi pri incendia alarmilo
  • Fantoma templimo estas malkvieto, kiun vi sentas, kiam vi ne havas iajn urĝajn templimojn, sed ŝajnas ke vi havas kaj simple forgesis
  • La mondo ne iĝas pli stulta. Simple estas pli facile por stultaj homoj igi iliajn pensojn aŭditaj.
  • Por virinoj estas malutile spekti filmojn pri amo, kaj por viroj malutilas spekti pornaĵojn. Tiuj kaj aliaj komencas kredi ke tio eblas en reala vivo.
  • Homoj dividiĝas en 2 tipojn:
    1. Tiuj, kiuj devas ellitiĝi lunde frumatene.
    2. Feliĉaj.
  • Interreto esence estas adoleskanto nun. Ĝi havas tutan sian potencialon, sed la solaj aferoj, pri kiuj ĝi koncentriĝas, estas aĉeti aĵojn, peni esti populara kaj seksumo.
  • Mi volus ke ĉiu naskiĝus malplaĉa. Kaj nur per plibonigi onian personecon onia vizaĝo formiĝus kaj ŝanĝiĝus en ion belegan.
  • Vi neniam konscias, kiel malorda estas via domo, ĝis iu decidas viziti vin neatendite
  • Konforme al fiziko, ju pli dika vi estas, des pli altira vi estas
  • Vi povas kisi vin mem en spegulo nur sur la lipoj 💋
  • Kondomoj eble estas unu el la plej utilaj inventaĵoj rilate al natura medio. Unu sola kondomo potenciale povas preventi eligon de rubaĵoj en kvanto de la tuta homa vivo.
  • La problemo ne estas ke homoj malkleras. La problemo estas ke ili estas sufiĉe kleraj nur por ke ili kredu tion, kion oni instruis al ili. Kaj ne sufiĉe kleraj por ke ili kritike taksu tion, kion oni instruis al ili.
  • Akĉentoj estas kvazaŭ tiparoj por via voĉo
  • El la vidpunkto de fiŝo, ĝi efektive flugas, sed ne naĝas, ĉar fiŝo ne povas vidi akvon
  • Ni tiel malespere penas esti komprenitaj, ke forgesas esti komprenantaj
  • Unu el la plej grandaj celoj de plenkreskuloj estas perlabori sufiĉe da mono por esti tiel senzorgaj, kiel ili estis infanaĝe
  • Kiel homoj scios, kio estas “horloĝdirekte”, kiam ciferaj horloĝoj tute venkos?
  • Hejmbesta vendejo havu malplenan kaĝon kun etikedo “Ĥameleono” – por vidi, kiel longe homoj staros apud ĝi kaj rigardos
  • Reklamo, kiu aperas meze de videoj, igas min malami la reklamatan varon, sendepende de kio ĝi estas
  • Se Guglo komparus homojn per iliaj retumilaj historioj, tio povus esti la plej mojosa konatiĝa retejo iam ajn
  • Mia maniero flirti estas rigardi la personon, kiu allogas min, kaj esperi ke ŝi estas pli brava ol mi 👀
  • Esti plenkreskulo sufiĉe facilas. Vi simple sentas vin laca tuttempe kaj rakontas al aliaj kiel vi lacas, kaj ili rakontas al vi kiel ili lacas mem.
  • Monereto, maltenita sur teron, sentiĝas pli kiel rubo ol perdita mono
  • [Forwarded from Павeл Долгополов / Pavel
    Interese, kiom da infanoj en Peterburgo naskiĝis pro tio ke “pontoj jam estas malfermitaj, tranoktu ĉe mi”?
  • Mi ne povas kompreni, kiel socie ne akcepteblas iri en kinejon sole. Tio ja estas unu el tiuj aferoj, kie vi ne povas paroli kun iu ajn la tutan tempon. 📽
  • Revo de idioto: ke homoj diru al mi eksplicite, kion ili volas de mi, kiel ili rilatas al mi, kion atendas kaj kiun specon de interrilatoj ni havas
  • Mi scivolas, ĉu mi iam nesciante komencis ĉenon de eventoj, kiuj radikale ŝanĝis ies vivon al bono aŭ malbono
  • Se mi estus transigita en 1800ajn jarojn kun miaj tutaj scioj, mi ne havus ideojn kiel rekrei modernajn teĥnologiojn, neniun de ili
  • Manĝaĵo fakte ne iĝas “malbona”, io simple komencas manĝi ĝin antaŭ vi
  • [Forwarded from Павeл Долгополов / Pavel
    Kio, se kreskaĵoj kreskigas nin, nutrante per oksigeno por tio, ke post nia morto ni iĝu bona humo?
  • Por Haloveno mi estos gejfobiulo-seksisto, ŝajnas sufiĉe timinde 🎃
  • En filmoj matene ĉiuj havas tempon por duŝi sin, matenmanĝi, babili, kvereli…
    Kaj mi tuj post ellitiĝo jam malfruas.
  • Ju pli aĝa mi iĝas, des pli mi konscias, ke vi fakte estas pli ribela se vi ne fumas kaj ne drinkas
  • Koncize pri mi:
    Mi ekdormas kiel mortigito.
    Mi vekiĝas kiel mortigito. 😑
  • Kiel diras nia direktoro:
    Se vin afliktas veno de lundo, laboru sen ripoztagoj.
  • Infanaĝe miaj gepatroj malpermesis al mi legi kuŝante.
    Al miaj gefiloj mi permesas legi eĉ starante sur la kapo, sed ili ne legas tute egale.
  • Estas mirinde, ke ĉiuj tiuj neidentigitaj flugobjektoj ĉesis aperi ĉirkaŭ nun, kiam ni ĉiuj havas bonkvalitajn kameraojn ĉe ni
  • Ĉu tio eblas, ke ni ĉiuj vidas kolorojn malsame, sed povas subkompreni samajn kolorojn, ĉar tio, kion oni nomas ruĝa, estas nur nia percepto de tiu koloro? 🍎
  • Ekhavi propran infanon estu ĝuste tiel malfacile kiel adopti infanon
  • Ni metis horloĝojn en niajn poŝtelefonojn, por ke ne necesu rigardi al brakhorloĝoj.
    Nun ni metas telefonojn en niajn brakhorloĝojn, por ke ne necesu rigardi al niaj poŝtelefonoj. ⌚️
  • Se spekti “Matricon” inverse, eblas vidi, kiel Neo forlasas narkotaĵojn kaj trovas stabilan laboron en oficejo
  • Infanoj ploras multe pro tio ke eĉ malgranda malkomfortaĵo povas esti la plej malbona afero, kiun ili sentis en iliaj vivoj
  • Mi scivolas, ĉu, kun evoluo, pluvaj sonoj kvietigas nin nokte, ĉar estas malpli da ŝancoj ke rabobestoj aperos dum malbonvetero?
  • Per telefono sono moviĝas pli rapide ol rapideco de sono
  • Ni ĉiuj simple mortigas tempon ĝis tempo mortigos nin
  • Maljuneco komenciĝas tiam, kiam pli da mono oni malŝparas por subtenado de sano, ol por detruado de ĝi
  • Devas esti tiel multe neuzitaj fotoj kun noto “antaŭ” – de malsukcesaj provoj de dietoj
  • Kiel do iri dormi vespere, se vi laboris la tutan tagon kaj vi havas senton, ke vi tute ne vivis, kaj jen nokte vi povas iomete vivi?
  • Antaŭdiri finon de la mondo ne profitigas.
    Se vi pravas, vi mortos kaj neniu restos por memori vin aŭ vian malkovraĵon.
    Se vi malpravas, vi estos tute diskreditigita por via tuta resta vivo.
  • Por ĉeesti formalan aranĝon virinoj kun rektaj haroj buklas ilin, kaj virinoj kun buklaj haroj rektigas ilin
  • Tero estas nura afero, kiun mi des pli timas, ju pli malproksime mi iĝas de ĝi
  • Se vi atendas surprizon, sed ricevas nenion, tio estas ja surprizo
  • Plejparto da homoj sentus pli memfida, se ili scius kiel malmulte homoj ĝenerale zorgas pri aliaj
  • Se vi serĉas homojn por restarigi vian fidon pri homaro, pli bone simple faru aferojn por restarigi fidon de aliaj homoj pri homaro
  • Mi bezonas homon, kiu parolos al iuj ajn aliaj homoj por mi, kaj poste diros al mi gravaĵojn. Skribe, kompreneble.
  • Kiam vi estas malsana, vi konscias kiel memkomprenebla vi rigardis la sanon, sed kiam vi resaniĝas denove, vi tuj forgesas pri tio
  • La fora postnoktomeze estas stranga tempo, ĉar tio estas ankoraŭ tro frue por “matenaj” homoj kaj jam tro malfrue por noktuloj
  • Se vi ne povas permesi al vi aĉeti kondomon, vi ne povas permesi al vi ne aĉeti kondomon
  • La plej stulta revo de infanaĝo? Iĝi plenkreskulo.
  • De malgrandaj katoj al plej grandaj pumoj, leopardoj, tigroj kaj leonoj, ĉiuj felisedoj havas la saman funkciantan programaron, nur en malsama aparataro
  • Havi laboron estas perlabori monon, akirigante al aliaj eĉ pli da mono 💰
  • Pesimisto estas bone informita optimisto
  • Se ŝueto de Cindrulino sidis perfekte sur ŝia piedo, do kiel ja ĝi falis?
  • Donante nomon al bebo, vi nevole rememoras ĉiujn homojn, kiujn vi malŝatas
  • Koŝmaroj estas diable strangaj. Via cerbo estas la aŭtoro, spektanto kaj kinejo de terurfilmo, kies scenaro kreiĝas dum vi spektas ĝin. 👾
  • La plej suspektinda aĵo, kiun vi povas kunporti en aeroplanon, estas paraŝuto ✈️
  • Tio havus multe pli da senco, se SEPTembro, OCTobro, NOVembro kaj DECembro estus 7a, 8a, 9a kaj 10a monatoj de jaro
  • Ni neniam vere adoltiĝas, ni nur lernas, kiel konduti publike
  • Zombioj estu nudaj sub la zono. Tiu pezoperdo rezulte de senakvigo kaj putrado kaŭzu ke iliaj pantalonoj falu.
  • Estonteco estas loko, kien estas plej oportune deponi oniaj revoj
  • [Forwarded from Павeл Долгополов / Pavel
    Estus mojose eknomi ian urbon Ĝekiĉ, tiam ĝiaj loĝantoj nomiĝus Ĝekiĉanoj
  • Mia vivo estas tiel multe pli interesa ene de mia kapo!
  • Estus vere bizare, se emociaj dramfilmoj havus eksterekranan ploradon, simile al komedioj kun ilia eksterekrana ridado
  • Senco de la vivo. Kial ĉiuj diras pri ĝi en singularo?
  • Kiam oni parolas pri kiom da homoj pereis de alkoholo, oni forgesas pri kiom da homoj naskiĝis dank’al ĝi
  • Malmulto en la vivo tiel incitas, kiel bona ekzemplo
  • Mi estas en belega formo! Globo ankaŭ estas formo.
  • Publikaj necesejoj havu ludantan muzikon por malpliigi ĝenecon
  • Preteco konfesi, ke vi malpravas, estas unu el plej subtaksitaj personaj trajtoj
  • Vi povas ekzisti sen akvo aŭ manĝo dum via tuta resta vivo
  • Antaŭe mi amis someron, sed poste mi komprenis, ke somero povas esti en iu ajn sezono, se vi havas monon. Nun mi amas monon.
  • Mi ĉiam diras “Matenon” anstataŭ “Bonan matenon”, ĉar se estus bona mateno, mi ankoraŭ estus en mia lito kaj ne parolus kun homoj
  • En milito kuraĝaj knaboj, ne konantaj unu alian, mortigas unu alian, defendante interesojn de homoj, kiuj estas interkonataj, sed ne mortigas unu alian
  • Estas 21a jarcento, kial neniu ĝis nun inventis televidilon kun butono sur la dorsoflanko, premante kiun vi igas teleregilon pepi por pli facile trovi ĝin? 🖥
  • [Forwarded from Павeл Долгополов / Pavel
    Al mi tre plaĉas tia moda junulara movado, kiel dormadi
  • “Tetris” lernigis min, ke eraroj akumuliĝas kaj sukcesoj malaperas
  • “Tio ne estas piramida skemo” estas frazo, preskaŭ ekskluzive uzata de homoj, engaĝitaj en piramidajn skemojn
  • Kiam vi edziĝas al knabino, kiu pensas ke ŝi estas nealloga, vi pasigos reston de via vivo konvinkante ŝin pri la malo, kaj ŝi neniam kredos vin
  • Biero estas mirinda aĵo!
    Ĝi ĉiam plezurigas vin: kaj kiam ĝi eniras en vin, kaj kiam ĝi eliras…
  • [Forwarded from Павeл Долгополов / Pavel
    Se dimanĉe vi ne vekiĝis, sed reviviĝis, tio signifas, ke sabato estis mojosa
  • Se meteologoj diras, ke morgaŭ estos klare, ne iluziiĝu: ili celas ke nun por ili tute ne estas klare, tamen venos morgaŭ – kaj tiam klariĝos, kia vetero estos tiutage 🌤
  • Estas sufiĉe ironie, ke interreto estis kreita por ŝparado de tempo
  • Ni aprobas landojn kiuj atingis sendependecon, festante ilian tagon de sendependeco, sed ni ne subtenas tiujn, kiuj strebas akiri sendependecon
  • Infanoj sur postaj benkoj de aŭtoj povas kaŭzi akcidentojn, kaj akcidentoj sur postaj benkoj de aŭtoj povas kaŭzi infanojn
  • Interreto estas la plej granda malfermita kesto de Pandora
  • Herooj ĉiam savas la mondon en la lasta momento. Kiam mi iĝos maliculo, ĉiuj miaj tempumiloj aktiviĝos, kiam ili atingos 5, sed ne 0.
  • [Forwarded from Павeл Долгополов / Pavel
    Fumado mortigas, rido plilongigas vivon. Do homoj, fumu ĝustajn aĵojn, konservu ekvilibron!
  • Morgaŭaj zorgoj restu por morgaŭa mi
  • Ne priploru preterlasitan ŝancon. Ĝi ne estas la lasta. En via vivo estos ankoraŭ multe da preterlasitaj ŝancoj.
  • Nivelo de baterio de via telefono fine de labortago egalas vian amon al via laboro
  • Homa vivo komencis iĝi malpli pri resti viva kaj pli pri trovi manierojn pasigi tempon ĝis ni mortos
  • Nenio tiel malhelpas vidi, kiel vidpunkto
  • Se vi volas detrui iun ŝatokupon, konverti ĝin en vian laboron
  • Multaj, ne atinginte dezirataĵon, ŝajnigas ke ili deziris atingitaĵon.
  • [Forwarded from Павeл Долгополов / Pavel
    Estas facile kompreni virinon: ŝi estas kvazaŭ malfermita libro. Pri kvantuma fiziko en la Ĉina lingvo. Sed malfermita ja!
  • [Forwarded from Павeл Долгополов / Pavel
    Mi havas ŝatatan laboron, idealajn interrilatojn, komfortan loĝejon, kaj bonege elektitajn trankviligaĵojn.
  • Mi ne ŝatas sonlibrojn. Mia ena voĉo freneziĝas, kiam librojn al mi legas ne ĝi.
  • “Laboro de revo” estas oksimoro. Mia revo estas ne bezoni laboron.
  • Kiam vi vidas duonon de la suno ĉe sunsubiro, iu alia vidas la alian duonon kiel sunleviĝo
  • Estas homoj, kun kiuj vi intervidiĝas unufoje en ĉiu jaro, tamen vi havas tutan interkomprenon kaj nenian ĝenaĵon. Mi ĝis nun ne komprenas, kiel tiu magio funkcias.
  • Ju pli klera vi estas, des malpli realismaj iĝas filmoj
  • Sidplatoj de klozetseĝoj havu pedalojn, por ke oni povu suprenigi ilin sen tuŝi ilin
  • Vivfaciligaĵo:
    Se ne fermi tri suprajn butonojn de bluzo, eblas ne ŝminki la okulojn.
  • Se iu diras: “Pinĉu min, mi verŝajne sonĝas”, vi ne pinĉu ŝin, ĉar se ŝi vekiĝos, vi ĉesos ekzisti
  • La vera libero ne estas fari tion, kion vi volas, sed estas ne fari tion, kion vi ne volas
  • Estas facile dormi nur kvar horojn tagnokte. Malfacile estas ne dormi restajn dudek horojn.
  • Kafejoj kun ŝildo “Ni ne havas WiFi” iam estos afero, kiu allogos homojn
  • Iuj eraroj estas tro mojosaj por fari ilin nur unufoje
  • Knabo povas rifuzi inviton, dirante ke lia koramikino ne permesos lin iri, kaj ĉiuj verŝajne komprenos.
    Sed se knabino rifuzos inviton, dirante ke ŝia koramiko ne permesos ŝin iri, homoj verŝajne maltrankviliĝos.
  • Pardonon, tempas iri por mi.
    Neniu estas hejme.
    Mi ne povas tion maltrafi.
  • Estas tiom multe da bildoj de Adamo kaj Eva kun umbilikoj, ke tio ĝenas min
  • Banko pruntodonos al vi monon nur se vi povas pruvi, ke vi ne bezonas ĝin
  • Mi trovas televidon tre kleriga.
    Ĉiufoje kiam iu ŝaltas ĝin, mi iras en alian ĉambron kaj legas bonan libron.
  • Trakti viajn dungitojn kiel “familio” estas korporacia ekvivalento de diri al prostituitino ke vi amas ŝin
  • Mi scivolas, ĉu homaro unua superkreskos la Teron aŭ la Tero unua superkreskos homaron…
  • [Forwarded from Павeл Долгополов / Pavel
    Mi ankoraŭ atendas, ke mia edzo diros “Mi trompis vin, vere mi estas milionulo, mi simple volis konvinkiĝi, ke vi estas kun mi ne pro mono”
  • Libroj estas nur strangaj objektoj plenaj de senfinaj linioj de kodoj, kiuj igas vin haluciniĝi se vi rigardas ilin sufiĉe longe
  • Homoj pensas, ke ili estos feliĉaj, se ili translokiĝos en alian lokon.
    Sed poste evidentiĝas, ke kie ajn vi irus, vi prenas vin mem kun vi.
  • Malnova muziko sonas pli bone ol nuna muziko pro tio ke veraj aĉaĵoj ne postvivis sian dekjaron
  • Se ŝia mamzono kongruas kun ŝia kalsoneto kiam vi senvestigas ŝin, tiu ne estas vi kiu decidis seksumi
  • La tutan semajnon homoj atendas vendredon.
    La tutan jaron ili atendas someron.
    La tutan vivon ili atendas feliĉon.
  • Estas tiel multe da homoj en la mondo kun la samaj interesoj kaj pensaj procezoj kiel la viaj. Homoj, kun kiuj vi povus facile amikiĝi. Sed vi neniam renkontos ilin en reala vivo.
  • Dormanta infano.
    Tio estas ne nur ĉarme, sed ankaŭ FINFINE.
  • Niaj personecoj efektive estas nur aro da algoritmoj, konstruitaj baze de nia vivsperto
  • Infano estas la plej multekosta aĵo, kiun vi povas akiri senpage
  • Mia edzino ne ŝatas kiam mi prezentas ŝin al homoj kiel “mia ekskoramikino”
  • Kial homoj tiel ege volas trovi inteligentan vivon sur aliaj planedoj? Ni ja apenaŭ povas tuj akcepti ion diferencan de ni…
  • Evidentas, ke ne multe legas tiu, kiu jam plurfoje provas ekparoli kun vi, kiam vi legas libron
  • Mamoj estas kiel la suno. Vi povas rigardadi ilin pli longe, surmetinte sunokulvitrojn
  • La unuaj dek ok jaroj de via vivo estas kvazaŭ senpaga provo, kaj post tio vi devas pagi por ludi plu
  • Prizonoj ricevu monon ne pro homoj kiujn ili tenas, sed pro malalta nivelo de recidivoj kaj alta nivelo de dungiteco inter eksmalliberuloj
  • Matureco estas scii kiam konvenas esti malkonvena
  • Ĉiufoje kiam mi aŭdas mian voĉon registritan, mi volas pardonpeti ĉiujn, kun kiuj mi iam ajn parolis
  • La ideo ne dormi nokte ŝajnas mojosa nur nokte
  • La diferenco inter Revolucio kaj Perfido estas ĉu vi sukcesis aŭ ne
  • Ŝajnas, ke sufiĉe baldaŭ Holivudaj filmoj enhavos jenan afiŝon en sia fino: “Neniu estis perfortita dum farado de ĉi tiu filmo”
  • Plenkreskuloj evitas sakri antaŭ infanoj. Infanoj evitas sakri antaŭ plenkreskuloj.
  • Nur kun pliaĝiĝo vi komprenas, ke ne estas termino “la plej bona amiko”. Estas termino “vera amiko”.
  • Enlitiĝi frue, ne lasi la domon, ne iri al vesperkunveno – infanaĝaj punoj iĝas revoj de plenkreskulo
  • Aĉetante vestaĵojn de famaj markoj, vi efektive nur pagas pli por iĝi paŝanta reklamaĵo 👖👟
  • George Orwell antaŭdiris kameraojn observantajn nin en niaj domoj, sed li ne antaŭvidis, ke ni mem aĉetos kaj instalos ilin
  • Ni vivas en epoko, kiam ni devas pruvi al maŝinoj, ke ni ne estas maŝinoj 🤖
  • Homoj, kiuj argumentas, ke necesas granda kaj pompa edziĝfesto, ĉar tiu okazas nur unufoje en la vivo, evidente ne scias, ke oni antaŭlonge elpensis divorcon 💍
  • Kiam vi estas infano, maldormi malfrue nokte sentigas vin kiel plenkreskulo. Kiam vi estas plenkreskulo, maldormi malfrue nokte sentigas vin kiel infano.
  • “Enlitiĝu, vi sentos vin pli bone morgaŭ” estas homa versio de “Ĉu vi provis malŝalti ĝin kaj ŝalti denove?”
  • Kvanto da homoj, pli maljunaj ol vi, neniam kreskos, sed konstante malkreskas 👴🏻👵
  • Plejparto da homoj havas “tiujn” kantojn en ilia ludlisto, kiujn ili ĉiam preterlasas sed ne forigas
  • Estas malfacile gajni disputon kun saĝa persono, sed estas diable preskaŭ neeble gajni disputon kun stulta persono
  • Infanoj estas kvazaŭ senpaga aplikaĵo kun multege da enaplikaĵaj aĉetoj
    Paroli kun mia panjo estas la samo kiel spekti nepreterlaseblan enludan videon en videoludo, kiun mi jam ludis kelkfoje 🕹
  • Se vi ne estas stelulo, Tvitero por vi estas kvazaŭ parolado kun vi mem en homplena ĉambro
  • Ni ĉiuj havas nur ĉirkaŭ 3 minutojn de resta vivo, sed ĉiu nia spiro restartigas la horloĝon
  • Prokrasti ion estas esperi ke estonta vi ne estas tiel pigra kiel nuna vi
  • [Forwarded from Павeл Долгополов / Pavel
    Ekzistas du specoj de homoj en la mondo:
    1) Kapablaj fari konkludojn sur la bazo de nekompleta informo
  • Klaĉisto estas tiu kiu rakontas al vi pri aliaj.
    Tedulo estas tiu kiu parolas pri si mem.
    Kaj brila kunparolanto estas tiu kiu parolas kun vi ekskluzive pri vi.
  • Verŝajne, aĉas esti riparisto de klimatiziloj. Vi pasigas la tutan tagon, laborante en ejoj sen klimatizo. Kiam ĉio finfine estas riparita kaj aero malvarmetas, vi foriras.
  • Mi vivas pro du kialoj:
    1. Mi naskiĝis.
    2. Mi ankoraŭ ne mortis.
  • Vi konscias ke infanaĝo finiĝis, kiam mi ekdormas sur sofo kaj vekiĝas sur sofo
  • La plej mirinda afero pri estonteco estas tio, ke nian tempon oni nomos “bona malnova tempo”
  • Tio estas problemo, ke scienco igas nin dioj pli frue ol ni ellernis esti homoj
  • [Forwarded from Павeл Долгополов / Pavel
    Tiuj, kiuj demandas min vendrede, kiam mi venas hejmen hodiaŭ, povus jam ekmemori, ke ĉiuvendrede mi venas hejmen dimanĉe!
  • Se vi volas havi feliĉan vivon, vi estu alligita al celo, sed ne al homoj aŭ aĵoj
  • Nesciado de leĝo ne liberigas onin de respondeco. Tamen la sciado nemalofte liberigas.
  • Etikedo de hunda manĝaĵo povas diri pri iu ajn gusto – vi ja ne intencas gustumi ĝin
  • Antaŭ dudek jaroj nia interreto ne povis funkcii sen niaj telefonoj. Nuntempe niaj telefonoj ne povas funkcii sen interreto.
  • Estas du kialoj, pro kiuj ni ne kredas homojn:
    1. Ni ne konas ilin.
    2. Ni konas ilin.
  • Mi tre ŝatas ordon en ĉio, tial mi ĉiam metas tason de kafo sur kafan spuron de antaŭa taso
  • Rilate al bombofarado aŭ bombomalŝargado… neniu lernas el siaj eraroj
  • [Forwarded from Павeл Долгополов / Pavel
    Virinoj ofte ne pensas, kaj poste pensas: kial ili ne pensis, kiam oni necesis pensi?
  • Vivo ne estas mallonga. Ĝi estas efektive la plej longa afero, pri kiu vi iam ajn okupiĝos.
  • Malfortaj venĝas, fortaj pardonas, feliĉaj forgesas
  • Homoj, kiu bezonas okulvitrojn, estas devigitaj pagi krompagon por altdifina versio de la vivo
  • [Forwarded from Павeл Долгополов / Pavel
    Apoteko estas senprincipa ejo, kie oni vendas samtempe ilojn por plilongigo de vivo kaj por prevento de ĝi
  • Se nokte meti brikon sur bruston de katamanto, li la tutan nokton zorgados pri ĝi, kovrados ĝin kaj timados turniĝi 😸
  • Necesas festo alternativa al Pasko, por simetrio. Por ke ĉiuj diru: “Ekzisto de dio ne estis pruvita”, kaj oni respondu al ili: “Tute vere”.
  • Kiel katoj akiris tian amon al fiŝo, se ili tiel timas akvon? 🐟
  • Faristoj de desodoraĵoj devas ĉesi diri homojn, ke iliaj produktoj efikas 48 horojn. Homoj en metroo efektive kredas tion.
  • La fakto, ke homaro uzas vekhorloĝojn, pruvas, ke ni ĉiuj ne ricevas sufiĉe da dormo ⏰
  • Naŭdek procentoj de virina beleco konsistas el vira imago 👱‍
  • Neprofitemo kaj sincereco elvokas simpation, estimon kaj suspekton
  • Se vi decidas ne havi infanojn, vi efektive rompas familian tradicion, kiu daŭris dum jarmiloj
  • Estas strange konscii, ke nokto estas natura stato de la universo, kaj tago estas kaŭzita nur de apuda radianta globo de flamo
  • Jaron post jaro, hejma aresto iĝas iomete malpli severa puno
  • Respondo eble ne kuŝas sur la fundo de botelo de vino. Sed vi almenaŭ provu. 🍷
  • Vi povas ŝpari 100%, restante hejme en Nigra Vendredo
  • Se vin tedis esti mastro en via domo, ekhavi katon
  • Multe da interrilatoj komenciĝas de “Neniam ŝanĝiĝu”, progresas al “Vi devas ŝanĝiĝi” kaj finiĝas kun “Vi ŝanĝiĝis”
  • Ambaŭ respondoj al demando: “Ĉu ni estas solaj en Universo?” estas egale timigaj
  • Ni estas vere bonŝancaj, ke ni palpebrumas sensone 👀
  • Se en infero estos interreto, multaj eĉ ne rimarkos ke ili mortis ⚰️
  • Kelkaj homoj aĉetas aĵojn, kiujn ili ne bezonas, por impresi homojn, kiujn ili ne ŝatas, per mono, kiun ili ne havas
  • Nia cerbo estas la plej malbona radistacio. Ĝi ludas kantojn ripetade la tutan tempon, kaj duono de la vortoj estas malĝustaj.
  • “Ne juĝi libron laŭ ĝia kovrilo” estu modernigita al “Ne juĝi libron laŭ ĝia filmo”
  • Ne indas afliktiĝi pro homoj. Ili ĉiuj mortos.
  • Antaŭsigno:
    Se ĉevalo diras vin, ke vi estas freneza, tio ja veras… 🐎
  • Koŝmaroj estas kvazaŭ senpagaj terurfilmoj, kiujn vi produktas, reĝisoras kaj en kiuj vi mem rolas 👾
  • Eble multaj homoj ne malamus legi tiel forte, se en lernejoj adoleskantoj legus librojn, kiujn ili povus asocii kun si, anstataŭ malmoderna kaj enuiga literaturo
  • Bedaŭrinde, ke ĉiuj, kiuj scias kiel regi ŝtaton, jam laboras kiel taksiistoj aŭ haristoj ✂️
  • Dank’al evoluo de bakterioj rilate al nia imuna sistemo, vojaĝo antaŭen en tempo povas mortigi vin, kaj vojaĵo malantaŭen en tempo povas mortigi ĉiujn ☠️
  • Ni dormas, ĉar al Tersimulilo mankas kalkulpovo por trakti ĉiujn ekzistaĵojn samtempe
  • Mia egoo kredigas min ke mi kapablas fari ion ajn, sed bonŝance mia pigreco haltigas min. Perfekta ekvilibro. 💪
  • Ni vivas en la plej registrita historio en registrita historio 📸
  • Muzikistoj bezonas tatuaĵojn por ke por ili ne estu tento labori en oficejo 🎸
  • La plej bonaj aĵoj en vivo ne estas aĵoj
  • Plejparto da rubo sur stratoj estas de cigaredoj kaj rapidmanĝaĵoj, ĉar homoj kiuj ne zorgas pri sia propra sano neniam zorgos pri sano de la planedo
  • Se vi parolas al homo en lingvo, kiun li komprenas, vortoj iras al lia kapo. Se vi parolas al homo en lia propra lingvo, vortoj iras al lia koro.
  • Vivo efektive estas sekse kontaĝata malsano kun centprocenta mortokvanto
  • Ironie, celo de okulharoj estas teni diversajn aĵojn for de niaj okuloj, tamen kiam mi trovas ion en mia okulo, plej ofte tio estas okulharo 👁
  • Kiam mia unua infano manĝis sablon, mi veturigis lin al urĝejo.
    Kiam mia dua infano manĝis sablon, mi provis forigi ĝin.
    Nun mia tria infano manĝis sablon, kaj mi esperas ke nun li estos sata ĝis vespero.
  • Vi ĉiam vidas vian nazon, sed vi kapablas ignori ĝin
  • Se vi provos prirabi bankon, vi ne havos problemojn pri elspezoj por manĝo kaj loĝloko dum sekvaj 10 jaroj, sendepende de sukceso de la afero
  • Retumi iĝis simila al spekti televidon estintece. Vi nur klakas tra kelkaj kutimaj retejoj, serĉante ion novan tie.
  • Ĉiuokaze kiam mi eliras vendejon, aĉetinte nenion, mi sentas kvazaŭ ĉiu rigardas min kaj atendas signalon de alarmilo.
  • Kiam iu komencas frazon per vortoj “Kun tuta respekto…”, vi scias ke ia nerespekta aĉaĵo sekvos
  • Ne gravas, ĉu vi respondis “jes” aŭ “ne” al demando “ĉu vi estas tikliĝema?” Oni tute egale komencos tikli vin kaj aĉe hihii.
  • La nura parto de via spegulbildo, kiun vi povas leki, estas via lango 👅
  • Doloro estas kiam frumatene vi rigardas al horloĝo por ekscii kiom da tempo vi ankoraŭ havas por dormi, kaj vidas ke restas nur unu minuto ĝis signalo de vekhorloĝo ⏰
  • Neniu iam ajn estis en malplena ĉambro 🚪
  • Ne estas dormo tiel komforta, kiel dormo, kiun vi ne dormu
  • Verŝajne 99% de historio estas plejparte tuta mensogo, se ni ne povas eĉ ricevi nunajn novaĵojn sen antaŭjuĝoj kaj distordoj 📰
  • Tro da naskiĝtagoj mortigos vin
  • Ĉiu lernejo havu tutan kurson pri kiel kontroli faktojn kaj identigi antaŭjuĝojn
  • Homoj estas vivaj estaĵoj, kiuj malpurigas resursojn, kiujn ili bezonas por vivi, ekzemple aero kaj akvo, nur por ke ili povu havi aĵojn, kiujn ili vere ne bezonas.
  • Ĉiufoje kiam vi pensas, ke iu lingvo estas stranga, rememoru, ke la via same strangas, vi simple alkutimiĝis al ĝi
  • Vi konas viajn gepatrojn vian tutan vivon, sed ili nur konas vin dum parto de la iliaj
  • Se niaj genuoj fleksiĝus aliflanken, kiel aspektus seĝo?
  • Fojfoje al mi ŝajnas ke mi okupiĝas pri ia sensencaĵo. Sed poste mi rememoras, ke oni pagas al mi salajron pro tio, kaj mi retrankviliĝas.
  • Se vi estas aspekte alloga, io tiel simpla kiel demandi iu pri ĝusta direkto, povas igi ilian tagon bonega
  • La unua leciono de kurso pri seksa edukado estu pri kiel multe da mono kostas vivteni infanon
    Rerigardante malnovajn aĵojn en ŝranko oni povas trovi multe da bonaĵoj kaj ankaŭ kvinfoje la katon
  • Iu ajn nordlandano scias: kiam neĝas, ĉiam estas varme. Sed provu klarigi tion al sudlandano! ❄️❄️❄️
  • Lerni alian lingvon estas ne nur lerni diferencajn vortojn por la samaj aferoj, sed lerni alian manieron pensi pri aferoj
  • Oni akuzas katojn pri egoismo kaj sinamo. Sed kiel vi kondutus, se vi estus la plej perfektaj vivaj estaĵoj en universo?
  • Tiu sento, kiam vi vekiĝas post diboĉnokto kaj vidas, ke ĉio estas en malordo kaj ruinigo… estas amaso de nelavita manĝilaro… sed la domo ne estas via
  • Inteligenteco estas kiel subvesto. Gravas havi ĝin, sed ne necesas elmontri ĝin.
  • Se problemon oni povas solvi, ne indas maltrankviliĝi pro ĝi. Se ĝin solvi ne eblas, maltrankviliĝi pro ĝi senutilas.
  • Neniu efektive pensas, ke ies aŭto estas ŝtelata, kiam ili aŭdas aŭtomobilan alarmilon
  • Ne multe aferoj estas tiel deprimigaj kiel renkonti malnovan amikon, kiun vi ne vidis dum jaroj, kaj eltrovi ke vi ambaŭ havas nenion komunan plu
  • Ĉiuj demandoj kondukas al aliaj demandoj, sed finfine ili kondukos al demando, por kiu ununura ebla respondo estas: “Nu, ĉar tio simple estas tiel”
  • La mondo estas plena de bonaj homoj. Se vi ne povas trovi tiujn, estu tiu mem.
  • La plej malbona afero pri perdado de viaj okulvitroj estas ke vi ne havas okulvitrojn por helpi vin trovi viajn okulvitrojn
  • Paradokso de interreto: ĝi kunigas homojn kun tiuj, kiuj estas fore, sed disigas kun tiuj, kiuj estas apude
  • Unu el la plej bonaj aferoj pri esti plenkreskulo estas ke vi povas manĝi tutan skatolon de sukeraĵoj kaj neniu povas haltigi vin.
    Unu el la plej malbonaj aferoj pri esti plenkreskulo estas ke vi povas manĝi tutan skatolon de sukeraĵoj kaj neniu povas haltigi vin.
  • Estas tiom strange, ke ĉiu homo havas familion, kunulojn, amikojn, sed li devas efektive la tutan sian tempon pasigi en laborejo kun aliaj homoj, kun kiuj li tute ne intencis kaj ne volis pasigi ĝin
  • [Forwarded from Павeл Долгополов / Pavel
    Trajna veturado donas al homo tutajn eblojn senti sin hejma kato. Vi kuŝas tuttempe, faras nenion. Kaj ekstaras nur por iri necesejen kaj por manĝi. Kaj rigardas birdojn tra fenestro.
  • Mi pensas, ke mi longe ne enlitiĝas nokte pro tio ke mi ne volas ke la tago finiĝu. Ne tial ke hodiaŭ estis bonege, sed tial ke mi ne volas komenci ĉion denove morgaŭ. 🌃
  • Se mono ne donas al vi feliĉon, tio estas ĉar vi ne ĝuste malŝparas ĝin
  • Homoj kun bona vidado neniu ja scios, ke lumoj sur novjara arbo estas pli belaj sen okulvitroj
  • Neniu havas pli por diri, ol virino kiu diras ke ŝi ne volas paroli pri tio
  • Vera amikeco estas kiam silento ne ĝenas, sed plezurigas
  • Ĉe optimistoj realiĝas revoj, ĉe pesimistoj realiĝas teruraĵoj.
    Pensu pri bonaĵoj.
  • Reklamoj pri testoj de gravedeco ĉiam montras homojn, kiuj estas feliĉaj, kiam la testo diras “graveda”. Mi kredas, ke multe pli da homoj estas feliĉaj, kiam ĝi diras “ne graveda”.
  • Post 3 jaroj estos 20-aj jaroj denove
  • Se vampiro enmetus spegulon en unu duonon de okulvitroj, li povus vidi ĉion ĉirkaŭ si samtempe
  • Plenkreskuloj ne sakras ĉe infanoj. Infanoj ne sakras ĉe plenkreskuloj. Amuza ludo de socio pri decaj homoj.
  • Estus mojose, se dormo akumuliĝus. Tiam post ricevi, ekzemple, 30 horojn da seninterrompa dormo, vi povus maldormi sekvajn kelkajn tagojn!
  • Suspekti estas pli malbone ol scii. Realo havas limojn, sed imago ne.
  • Se vi ne havas propran celon en la vivo, vi estas devigita labori ĉe tiu, kiu havas ĝin
  • Kiam homoj parolas pri vojaĝo en pasintecon, ili kutime zorgas pri radikala ŝanĝo de nuneco per fari ion etan. Sed dubinde, ke iu efektive kredas, ke li povas radikale ŝanĝi sian estontecon per fari ion etan hodiaŭ.
  • Mirindaĵoj ja okazas. Mi aŭdis pri unu knabo, kiu foje divenis, pro kio lia knabino ofendiĝis. ‍
  • Vi neniam konscias, kiel multe via korpo moviĝas, ĝis vi havas katon, kuŝantan sur vi
  • Via scio pri personecoj de aliaj homoj estas bazita ekskluzive de via percepto de ili. Vi neniam vere komprenos iun ajn, samkiel ili neniam tute komprenos vin.
  • Decidi ekhavi infanon estas esence decidi ekhavi vere multekostan, konsumantan, tuttempan hobion por almenaŭ 18 jaroj
    La vivo estas precipe arto de penado morti per kiel eble malrapida maniero
  • La plej lerta mensogulo, kiun vi konas, fakte ne estas la plej lerta mensogulo
    Labori estas esence interŝanĝi vivon kontraŭ mono
  • Lernaj kursoj pri historio iĝos pli kaj pli longaj kaj malfacilaj kun tempofluo
  • Iam antaŭe homoj estis dikaj, se ili povis permesi al si bonajn manĝaĵojn. Nuntempe ili estas dikaj, se ili ne povas permesi al si bonajn manĝaĵojn.
  • Infanoj iĝas kapablaj vere helpi iliajn gepatrojn kun hejmmastrumado en ĉirkaŭ la sama aĝo, en kiu ili perdas tutan intereson helpi iliajn gepatrojn kun hejmmastrumado
  • [Forwarded from Павeл Долгополов / Pavel
    Dankon al ĉiuj najbaroj pro fajraĵoj. Kiel bonege, ke vi havas troan monon por mia raviĝo
  • Kiam vi konscias, ke neniu ŝuldas al vi ion ajn en la mondo, vi iĝas multe pli danka pro ĉio, kion vi ricevas
  • Ŝatas mi semajnfinon. Oni povas rapide kaj sen ŝtopiĝoj atingis laborejon…
  • Tenu vin for de negativaj homoj. Ili trovos problemon por iu ajn solvo.
  • Vi povas havi kapablojn por multaj aferoj, sed se vi ne havas kapablon esti motivita, vi neniam scios por kiuj
  • Perfekta mateno estas kiam vi vekiĝis, tiriĝis, ridetis, turniĝis… kaj ekdormis
  • Allogaj flegistinoj verŝajne neniam ricevas ĝustajn mezuraĵojn de pulso de siaj pacientoj
  • Estas 4 stadioj en vivo de viro. Unue vi kredas je Kristnaska Viro, poste vi ne kredas je Kristnaska Viro, poste vi rolas kiel Kristnaska Viro, kaj finfine vi aspektas kial Kristnaska Viro. 🎅
  • Oni diras ke mono ŝanĝas homojn. Sed foresto de mono ŝanĝas ilin des pli.
  • Infanaĝe iri dormi mi prenis kiel puno, nuntempe tio estas mia revo
  • Ĉu mi efektive trovis la perditan ŝtrumpeton? Aŭ ĉu mi ĵus perdis la alian?
  • Homoj diras ke “amo ĉe la unua vido” estas tre romantike, sed “juĝi libron laŭ ĝia kovrilo” estas ial malĝuste
  • Foresto de mensogo meze de sep mortaj pekoj en kristanismo iel igas dubinda la tutan restan koncepton
  • 99% da homoj post lavi tutan manĝilaron, turnante sin al fornelo, pensas: “Fek’! Estas ja ankoraŭ la pato!”
  • Estas vera signo de estimo, kiam iu eltiras ambaŭ orelaŭskultilojn anstataŭ nur unu por paroli kun vi
  • Vi ĉiam estas nur unu decidon for de tute alia vivo
  • La diro “pli bone malfue ol neniam” estas aparte ĝusta kiam temas pri vekiĝo
  • Sukceso estas kvazaŭ gravedeco. Ĉiuj gratulas vin, sed neniu scias kiom da fojoj vi estis fikita por atingi ĝin.
  • Kial ĉiuj planedoj en “Stelaj militoj” havas la saman graviton?
  • Lumigu kandelojn, trinku vinon, manĝu el bela manĝilaro. Ne akumulu senvaloraĵojn, surportu belajn subvestojn. Vivu! Kaj neniam, NENIAM atendu specialan okazon.
  • Bedaŭro estas la malseka ŝtrumpeto, kiun vi ricevas post ne forlevi glacieron, falintan sur kuirĉambran plankon antaŭ 15 minutoj
  • Negoco kun amikoj estas fidinda maniero seniĝi je ambaŭ kaj negoco kaj amikoj
  • Estas absurde, ke tutaj landoj iras al milito nur pro tio, ke kelkaj aĉuloj ne povas konkordi
  • Ju pli da interrasa seksumado ni havos, des malpli da interrasa seksumado ni havos
  • [Forwarded from Павeл Долгополов / Pavel
    Faru tion, pri kio oni vin petas, kaj ĉio bonos. Sed ne ĉe vi
  • Religia disputo estas kiam du manplenoj de kosma polvo decidas, kies fantazioj estas pli realaj
  • Via pasvorto devas enhavi literojn, ciferojn, ennodiĝon, disvolviĝon, kulminon kaj neatenditan finalon ****
  • Ni estas tiom obsedataj pri strebi esti feliĉaj, ke malatentas duonon de aferoj, kiuj igus nin feliĉaj
  • Se malriĉa homo prenadas narkotaĵojn, tio estas abomene.
    Se riĉa homo prenadas narkotaĵojn, tio estas “ekstravaganca vivstilo”.
  • Se reenkarniĝo estas reala, vi verŝajne renaskiĝos kiel aliplanedano en iu malproksima galaksio kun nenia scio pri Tero
  • Iam estis ŝtonepoko, bronzepoko kaj ferepoko, do evidente ni estas en plastepoko nun
  • Glaso estas duone malplena nur se iu nun trinkas el ĝi. Glaso estas duone plena nur se iu plenigas ĝin nun. Tio ĉio efektive dependas de la ago.
  • Ofendiĝi kaj indigni estas kvazaŭ eltrinki venenon, esperante ke ĝi mortigos viajn ofendantojn
  • Analogie al pasiva fumado, ekzistas ankaŭ fenomeno de pasiva vivo, tio estas kiam iu alia vivas, kaj vi kvazaŭ staras apude kaj observas
  • [Forwarded from Павeл Долгополов / Pavel
    Mi ne ŝatas, kiam oni tuŝas min pro nenio. Aŭ ni almenaŭ konatas, aŭ vi estas kato, aŭ ne tuŝu min
  • Fiŝkaptado estas subakva versio de kidnapo de eksterteranoj
  • Homoj diras ke prostituiĝo estas malmorala, ĉar “vi vendas vian korpon por mono”, sed tio estas kiel ĉiuj fizikaj laboroj funkcias
  • Domaĝe, ke estas multege da muziko, kiun mi ŝatus, sed neniam ekaŭdos
  • Flari estas simple spiri kiel kutime kaj pensi pri tio iom pli
  • “Morgaŭ” estos nur post kiam mi dormos, sendepende de kiom da horoj post noktomezo pasis ĝis nun
  • Kio, se mi estas nekredeble talenta pri io, pri kio mi simple neniam provis okupiĝi?
  • Kiel iu kun malbona memorkapablo, mi ĝojus, se mi povus gugli aferojn, kiuj okazis en mia vivo
  • Vekiĝi meze de bona sonĝo estas kvazaŭ ĉesi spekti mojosan filmon, sciante ke vi neniam povos finspekti ĝin
  • Se Tero estus ebena, katoj jam antaŭlonge ĉion de sur ĝi depuŝus
  • Fizikaj ekzercoj povas anstataŭi multon da medikamentoj, sed neniu medikamento en la mondo povas anstataŭi fizikajn ekzercojn 🏃‍
  • Se aparatoj kun Android komencas aŭskulti nur kiam vi diras “Okej Gugl”, kiel do ili scias ke vi diras “Okej Gugl”?
  • La plej granda miskompreno de homoj kun malalta memtakso estas opinii, ke ĉiuj aliaj havas altan memtakson
  • Nenies praulo iam ajn mortis seninfane
  • “Malnova vi” estis efektive pli juna
  • Se vi atendas ion interŝanĝe por esti bonulo, vi ne estas bonulo
  • Moskitoj estas indigninde preteratentataj kiel minaco dum apokalipso de zombioj
  • Amaj “trianguloj” efektive malofte estas trianguloj. Ili pli similas al V.
  • Domaĝe ke mi ne povas aŭdi mian denaskan lingvon per oreloj de neparolanto. Tio estus interesa travivaĵo.
  • Se vi estas ebria tagmeze, vi vivas aŭ tre bone, aŭ tre malriĉe
  • Se kato kapablus sendi al vi respondan tekstmesaĝon, ĝi ne farus tion
  • Longdaŭraj amrilatoj konsistas de du plej bonaj amikoj… kiuj ankaŭ seksumas de tempo al tempo
  • Eble hundoj tiel forte amas nin, ĉar ili konscias ke ni estas faritaj el ostoj
  • Se homoj kapablus flugi kiel birdoj, ni rigardus tion kiel fizika ekzercado kaj neniam farus tion
  • Mi pli fidas homojn, kiuj ŝanĝas ilian opinion pri iu afero kun nova scio, ol tiujn, kiuj asertas ke ili ĉiam sekvas certan konvinkon
  • Tabakaj kompanioj mortigas siajn plej bonajn klientojn, kaj kompanioj, kiuj produktas kondomojn, mortigas siajn estontajn klientojn
  • Interreto verŝajne estos tute alia loko post 30 jaroj, kiam ĉiu maljunulo scios kiel uzi ĝin
  • Memfido estas pensi ke vi kompetentas. Orgojlo estas pensi ke vi kompetentas kaj ĉiuj aliaj ne.
  • Januaro estas lundo de la jaro
  • Introvertuloj ne ekhavas amikojn, ilin adoptas ekstravertuloj
  • Neniu iam ajn trompis min tiel kiel mi mem
  • Kiam homoj mortas, ili kutime estas entombigitaj en kostumoj kaj bonaj vestoj, do apokalipso de zombioj estos tre solena evento
  • Hundo, paŝanta laŭ strato sole, aspektas perdita.
    Kato, paŝanta laŭ strato sole, aspektas kvazaŭ ĝi okupiĝas pri siaj kutimaj aferoj.
  • Se elĵeti el kapo ŝablonon “Kiel ĉio devas esti” kaj ĝui kiel ĉio estas, oni povas hazarde iĝi feliĉa
  • [Forwarded from Павeл Долгополов / Pavel
    Ruzaj kaj insidemaj kuracistoj demandas, kie doloras, kaj poste premas tien
  • Muzikumejo havas novan filmeton!
    En ĉi tiu okazo temas pri versio el “Chiquilla” de la hispana muzikgrupo “Seguridad Social”. Ĝuu!
  • Religio estas kiel peniso.
    Estas normale, kiam vi havas ĝin. Bonas se vi fieras pri ĝi. Sed ne indas elpreni kaj svingi ĝin ĉe homoj. Kaj bonvolu ne provi altrudi ĝin al miaj infanoj.
  • Se prezoj de manĝaĵoj dependus de iliaj kalorioj, multe da homoj estus multe pli sveltaj
  • Malsama versio de vi ekzistas en menso de ĉiu homo kiuj konas vin
  • Tetris lernigis min pri tio ke konformiĝo nur igas vin malaperi
  • Homoj dividiĝas en 2 tipojn:
    1. Tiuj, kiuj devas ellitiĝi lunde frumatene.
    2. Feliĉaj.
  • Efikeco estas saĝa pigreco
  • [Forwarded from Павeл Долгополов / Pavel
    Drinki je sano similas al fiki je virgeco
  • Tradukilo de Guglo similas al persono kiu scias multe da lingvoj, sed ne estas lerta pri iu ajn de ili
  • Vi neniam konscias, kiel malorda estas via domo, ĝis iu decidas viziti vin neatendite
  • Estas 2 tagoj en ĉies vivo, kiuj longas malpli ol 24 horojn: tago de naskiĝo kaj tago de morto
  • Antaŭe oni opiniis ke ju pli malriĉa homo estas des pli multe li televidas. Sed subite evidentiĝis ke, male, ju pli multe homo televidas des pli malriĉa li iĝas.
  • Vi ne konscias kiel malaĉe estas havi bonan sanon ĝis vi malsaniĝas
  • Homoj demandas vin kiel vi perlaboras vivrimedojn, por ke ili povu kalkuli nivelon de estimo doninda al vi
  • Sufiĉe ofte, kiam ŝajnas ke mankas klero al vi, fakte mankas aroganteco
    Kondomoj eble estas unu el la plej utilaj inventaĵoj rilate al natura medio. Unu sola kondomo potenciale povas preventi ellason de rubaĵoj en kvanto de la tuta homa vivo. 🍀
  • Malsanulejoj plenas de homoj kiuj havas la plej bonan tagon de ilia vivo, la plej malbonan tagon de ilia vivo, la unuan tagon de ilia vivo aŭ la lastan tagon de ilia vivo
  • Zono de komforto estas bela loko, sed nenio iam ajn kreskas tie
  • Se vampiro mordos zombion, ĉu la zombio turniĝos en vampiron aŭ la vampiro turniĝos en zombion? 🧛‍♂
  • Vi ne estas malbela, vi simple ne trovas vin laŭ via gusto
  • Vi sentas vin plej bone en via lito ĝuste tiam, kiam vi scias ke vi devas forlasi ĝin 🛌
  • Estas mirinde kaj sufiĉe esperodone, ke ni atingis la punkton kiam vortoj “Ĉu vi scipovas legi?” estas preskaŭ ekskluzive ofendo anstataŭ vera demando
  • Teknike vi estas tiel maljuna kiel la universo, ĉar la materio povas esti nek kreita nek detruita
  • Hejmbesta vendejo havu malplenan kaĝon kun etikedo “Ĥameleono” – por vidi, kiel longe homoj staros apud ĝi kaj rigardos 🦎
  • Supozi ion pri homoj baze de ilia raso, sekso, sekseco ktp estas malbone, sed supozi ion pri homoj baze de monato de ilia naskiĝo estas astrologio
  • Mia maniero flirti estas rigardi personon, kiu allogas min, kaj esperi ke la persono estas pli brava ol mi 👀
  • [Forwarded from Павeл Долгополов / Pavel
    Vi ja neniam konscias, kiom forte via korpo vin amas. Ĝi ĉiam penas lasi vin viva: ĝi spiras dum vi dormas, ĝi haltigas sangofluon… Tempas ekami korpon reciproke
  • En ĉiu filmo pri kiel homoj batalas kontraŭ eksterteranoj, ĉiam la lastaj invadas la Teron. Sed se vi rigardos historion de homaro, reale verŝajne ni estos tiuj kiuj invados ilin.
  • Ĉiu el ni estas geniulo. Sed se vi juĝos fiŝon laŭ ĝia kapablo grimpi sur arbojn, ĝi pasigos tutan sian vivon kredante ke ĝi estas stulta. 🐠
  • Homoj kutime tro malfrue ekkonscias, kiuj minutoj estis la plej feliĉaj en ilia vivo. Aprezu tiujn.
  • Se mi estus transigita 200 jarojn malantaŭen kun miaj tutaj scioj, mi ne havus ideojn pri kiel rekrei modernajn teĥnologiojn, neniun de ili
  • Tio estas tre probable, ke vi vivas la vivon, pri kiu iu alia povas nur revi
  • Se ni forprenos la tutan monon de riĉuloj kaj donos ĝin al malriĉuloj, la unuaj rehavigos ĝin denove post kelkaj jaroj 💰
  • Drinki alkoholaĵojn estas efektive deprunti feliĉon de morgaŭ
  • La ideo ne dormi nokte ŝajnas mojosa nur nokte 🌃
  • Estas mirinde kiel volonte homoj batalas pro religio kaj kiel nevolonte ili vivas laŭ ĝiaj preceptoj ✝️ ☪️
  • Homo eliris el homo ĉar homo eniris en homon
  • Sendepende de tio kion mi faras, mi ĉiam sentas min kiel adoleskanto, kiu ŝajnigas sin plenkreskulo 🧒
  • Depreni bombonon de infano estas fakte respondeca kaj prava afero 🍬 🍭🍫
  • Mi scivolas, ĉu mi iam nesciante komencis ĉenon de eventoj, kiuj radikale ŝanĝis ies vivon al bono aŭ malbono
  • Manĝaĵo fakte ne iĝas “malbona”, io simple komencas manĝi ĝin antaŭ vi 🥘
  • Vi komencas rimarki belon en ordinaraj aĵoj nur kiam vi havas ekzamenon morgaŭ 😏
  • Unu el la plej subtaksataj aferoj, kiujn ni havas nun sed ne havos post 20 jaroj, estas okulatestantoj de la dua mondmilito
  • Mono ne ŝanĝas homojn. Ĝi faras la malon: ĝi montras ilin tiaj, kiaj oni ĉiam estis. 💰
  • En filmoj ĉiuj matene havas tempon por duŝi sin, matenmanĝi, babili, kvereli…
    Kaj mi tuj post ellitiĝo jam malfruas.
  • Vi povas malbezoni spiradon dum vian tutan restan vivon
  • Estas mirinde, ke ĉiuj tiuj neidentigitaj flugobjektoj ĉesis aperi ĝuste nun, kiam ni ĉiuj havas bonkvalitajn kameraojn ĉe ni 🛸
  • Livero de pico similas al ambulanco. Se ili malfruas, ilia liveraĵo venas malvarma. 🍕
  • [Forwarded from Павeл Долгополов / Pavel
    Nenio tiel kolerigas matene, kiel ĉio
  • Ni ŝatas dormi sed malŝatas enlitiĝi. Ni ŝatas maldormi, sed malŝatas vekiĝi.
  • Takteco estas kapablo ĝustatempe ŝajnigi sin blinda, surda kaj fakte malsprita
  • Guglo gratulu vin per artfajraĵo aŭ similaĵo se vi estas la unua persono kiu serĉas iun specifan frazon aŭ terminon 🎆
  • Se spekti “Matricon” inverse, eblas vidi, kiel Neo forlasas narkotaĵojn kaj trovas stabilan laboron en oficejo
    Mia vivo estas kontinua lukto inter ne voli dormi kaj ne voli vekiĝi
  • Ni uzas sekson por vendi ĉion. Ni arestas tiujn kiuj vendas kaj aĉetas realan sekson.
  • Infanoj ploras multe pro tio ke eĉ malgranda malkomfortaĵo povas esti la plej malbona afero kiun ili iam ajn sentis en ilia vivo
  • Se lernejo instruus praktikajn aferojn, ekzemple kiel kalkuli impostojn aŭ ripari rompitan aŭton aŭ defendi sin kontraŭ atakanto, simple aferojn kiuj efektive utilas, lernejo estus multe pli bona
  • Respondo al demando “De kie vi estas?” iĝas ju malpli preciza des pli for vi estas de via hejmo
  • Ĉiutage niaj hundoj vekiĝas kaj scivolas ĉu hodiaŭ estas unu el tiuj du specialaj tagoj, en kiuj homoj restas hejme la tutan tagon kun ili
  • Gepatroj igas iliajn infanojn ellitiĝi frue precipe pro tio ke ili simple malespere volas iom da “seninfana” tempo por si
  • Kiam ĉio estis farita permane, homoj admiris ke maŝinoj povas produkti aĵojn. Nuntempe, kiam ĉio estas produktata maŝine, homoj adoras manfaritajn aĵojn.
  • Ni ĉiuj simple mortigas tempon ĝis tempo mortigos nin
  • Mi aspektas plej senhejma kiam mi estas hejme
  • Kvankam mi uzas mian telefonon multege, mi ne memoras ĉu ĝi iam ajn aperis en miaj sonĝoj
  • Maljuneco komenciĝas tiam, kiam pli da mono oni malŝparas por subtenado de sano, ol por detruado de ĝi
  • Antaŭdiri finon de la mondo ne profitigas.
    Se vi pravas, vi mortos kaj neniu restos por memori vin aŭ vian malkovraĵon.
    Se vi malpravas, vi estos tute diskreditigita por via tuta resta vivo.
  • Se vi atendas surprizon, sed ricevas nenion, tio estas ja surprizo
  • Interreto estas la sola loko, kie maljunulo estas pli pura kaj virga ol infano
  • Nutra informo sur manĝaĵoj enhavu parton por “Kio se mi manĝos la tutan aĵon” 🍟
  • Kiam mi estis infano, mi ne povis fari ion ajn kion mi volis pro miaj gepatroj.
    Nuntempe, kiam mi mem estas patro, mi ne povas fari ion ajn kion mi volas pro miaj infanoj.
  • Pagi por kontaktaj lensoj ĉiumonate estas efektive pagi por monata abono al vidado de vivo altdifine 👁
  • Se knabino ne lamentas ke ŝi estas dika, do ŝi estas dika
  • Se vi serĉas homojn por restarigi vian fidon pri homaro, pli bone simple faru aferojn por restarigi fidon de aliaj homoj pri homaro
  • Vi ne iĝas aŭtomate pli saĝa kun pliaĝiĝo, fojfoje vi simple iĝas pli memfida idioto
  • Se vi havas imagan amikon, vi estas strangulo aŭ frenezulo. Se imagan amikon havas grupo de homoj, tio estas religio.
  • “Vesperaj novaĵoj” estas kiam iu diras “Bonan vesperon” kaj poste detale eksplikas kial la vespero ne estas tia
  • La plej danĝera ludo estas resti viajn okulojn fermitaj post vi malŝaltis vekhorloĝon matene ⏰
  • Iĝi bonfigura aĉas, sed esti bonfigura plezurigas. Esti grasdika aĉas, sed iĝi grasdika plezurigas.
  • Estas multe malpli da homoj, kiuj pretas morti por ideo, ol homoj, kiuj pretas por ĝi mortigi
  • Antarkto estas insulo kiu havas nur nordan bordon
  • [Forwarded from Павeл Долгополов / Pavel
    Por atingi sukceson en vivo, sekvu du regulojn:
    1) Neniam diru ĉion, kion vi scias
    2)
  • Via lito estas plej komforta loko en la mondo post signalo de vekhorloĝo 🛌
  • Ni ĉiuj provis ekvilibrigi lumŝaltilon en la mezo inter “ŝaltita” kaj “malŝaltita”, kiam ni estis infanoj 💡
  • Se homo plaĉas kiel personeco, por vi li aŭ ŝi iĝas bela ankaŭ aspekte. Mi ne scias, kiel tio funkcias, sed tio ja funkcias.
  • Kial mi ofte enlitiĝas tiel malfrue nokte? Ĉar ju pli frue mi enlitiĝos, des pli baldaŭ venos morgaŭ, kaj necesos denove okupiĝi pri aferoj kaj esti adolta kaj respondeca.
  • Imagu, kiel riĉa vi bezonus esti antaŭ 200 jaroj por ke muziko ludu fone por vi dum vi kuiras tagmanĝon
  • Estas tiom multe da bildoj de Adamo kaj Eva kun umbilikoj, ke tio ĝenas min
  • Iam kreintoj de Vikipedio kolektos la tutan informon pri homaro kaj forflugos reen
  • Adoleskantoj trinkas alkoholaĵojn por senti sin kvazaŭ plenkreskuloj. Plenkreskuloj trinkas alkoholaĵojn por senti sin kvazaŭ adoleskantoj denove. 🍷
  • Tio estas sincereco por kio efektive necesas kuraĝo
  • La atomoj, kiuj konsistigas mian korpon, ne estas miaj. Simple nun estas mia vico uzi ilin.
  • Licenco por havi infanojn eble estas pli grava ol stirlicenco
  • Akvo uzas nuban konservejon ☁️
  • Iam ni transiris de poŝaj horloĝoj al brakhorloĝoj, tamen nun ni denove revenis en la tempon kie ni eligas strangajn komplikajn aparatojn el niaj poŝoj por ekscii kioma horo estas ⌚️
  • Se via paraŝuto ne disfaldiĝis dum liberfalo, vi havas tutan vian restan vivon por ripari ĝin
  • Silentemaj taksiistoj estas netakseblaj 🚕
  • Vintraj Olimpikoj estas simple kelkaj diversaj specoj de glitado ⛷
  • Ĉu por tiel multe da homoj pardonpeti malfacilas ĉar tio estis uzata kiel puno, kiam ili estis infanoj?
  • Imagu vivon kaj korpon, kiujn vi povus havi, se vi nur havus iom da disciplino
  • Vi ne konscias, kiom forte vi maĉas, ĝis vi mordas vian langon 👅
  • Araneoj, loĝantaj en hejmo de blinda homo, vere gajnis loterion 🕷
  • La plej bona maniero kaŝi la veron estas diri ĝin ŝerce
  • “Someraj Olimpikoj” kaj “Vintraj Olimpikoj” estas pli ĝuste “Olimpikoj de alta froto” kaj “Olimpikoj de malalta froto”
  • Estu realspektaĵo, kie adeptoj de ebena tero estas defiataj trovi la terrandon
  • Infanaĝe mi ne komprenis, kial plenkreskuloj ne povas solvi simplajn problemojn, vivi pace. Poste mi kreskis kaj komprenis, ke plenkreskuloj ne ekzistas.
  • La tago de Sankta Valentino estas la plej malromaneca tago de la jaro. Fari ion romanecan en la tago, kiam ĝuste tio estas atendata, mortigas la tutan romanecon de la ago.
  • Vi scias ke kanto estas malbona, kiam vi ŝanĝas la radistacion kaj preferas aŭskulti reklamaĵon anstataŭ ĝi.
  • Esenco de juneco estas trairi de memruinigo al memevoluo
  • Estas malnova ŝerco: “Kiel fari statuon de elefanto? Prenu blokon de granito kaj forĉizi ĉion kion ne aspektas kiel elefanto.”
    Sed sammaniere: Kiel havi pli bonan vivon? Komencu forĉizi ĉion kion ne aspektas kiel tio kion vi antaŭvidis. ⛏
  • La vivo estas nur sinsekvo da obstakloj, malhelpantaj vin dormeti
  • Ni komencu trakti aĝon kiel “nivelon”, ĉar “Mi estas ĉe 80-a nivelo” sonas multe pli mojose ol simple esti maljuna furzulo 👴🏻
  • Silenta supermaliculo estus la plej kovarda kanajlo, ĉar ne estus longaj sensencaj paroloj pri liaj/ŝiaj planoj, kiuj ebligus saviĝon de heroo 👺
  • Interreto malfaciligis trompi homojn per absurdaj faktoj.
    Interreto faciligis trompi homojn per absurdaj faktoj.
  • Esti pesimisto admirindas, ĉar vi ĉiam estas aŭ prava aŭ agrable surprizita
  • Se iu kapablas trovi nian perfekte parencan animon, tio estas Guglo. Ĝi verŝajne havas la tutan informon por trovi idealan kongruon por ĉiu de ni.
  • Mi pli sukcesis esti mi mem, kiam mi estis infano
  • Kun pliaĝiĝo deziro plaĉi al homoj iĝas malpli kaj malpli aktuala. Vi pli volas plaĉi al vi mem, sed evidentiĝas ke tio estas multe pli malfacile.
  • Se aĝo instruis ion al mi, do tio estas:
    Tagoj estas longaj, jaroj estas mallongaj.
  • Dank’al scienco kaj medicino estas stultaj homoj, kiuj povas vivi longe kaj reproduktiĝi, tamen samtempe nei sciencon kaj medicinon
  • Ĉu vi iam trafis iun odoron, kiu iel elvokis klaran nostalgian rememoron el tempo, eĉ pri kies ekzisto vi forgesis?
  • Plejmulto da homoj kapablas krei homon. Nur kelkaj homoj kapablas ripari tiun.
  • Fiŝkaptado estas relasanta okupo nur ĉar fiŝo ne kriaĉas infere kiam oni eltiras ĝin el akvo
  • Vi konscias ke vi estas maljuna, kiam vi falas kaj neniu ridas 👵
  • [Forwarded from Павeл Долгополов / Pavel
    Kiel mia semajno pasas:
    Luuuuundo
    Maaaaardo
    Merkreeeedo
    Ĵaaaaaaŭdo
    VendSabDim
  • Adoltiĝi estas kutimiĝi al maldolĉaj gustoj: alkoholo, kafo, konscio ke vi laboru morgaŭ
  • Kio, se kiam vi mortos, vi trovos vin en korpo de eksterterano, tenanta akvopipon, kun aro de eksterteranoj ĉirkaŭ vi, kiuj demandas vin: “Nu, kiel tio estis?”
  • Iam oni diras “Neŭtono turniĝas en sia tombo” kiel respondo al rudimenta fizika eraro. Sed se Neŭtono aŭdus tiun supozon, ke lia kadavro povas movi sen ago de ekstera forto sur ĝin, li turniĝus en sia tombo ⚰️
  • Min fakte ne tiom timigas morto, kiom maltrankviligas tio ke mi tiam ne povos vidi ĉiujn tiujn sciencfikciajn estontajn teĥnologiojn
  • Rompita horloĝo estas ĝusta dufoje dum tago, kaj funkcianta horloĝo povas esti malĝusta la tutan tagon 🕰
  • Sendepende de kiom aĝa mi estas, mi tute egale ĉiam kontrolas ĉiun tirkeston en mia hotelĉambro por vidi ĉu estas io mojosa en ĝi 🗄
  • Respondi al telefonvoko matene kaj per voĉo ŝajnigi, kvazaŭ vi jam antaŭ longe ellitiĝis – tio estas arto
  • Varma biero kaj malvarma kafo havas la saman temperaturon
  • Ne bezoni dormi estus mojosa nur se ĉiuj aliaj daŭre bezonus dormi
  • Instruprogramo de seksa edukado ĉefe konsistu el “kiel multe via vivo povas aĉiĝi se vi ne uzas kontraŭkoncipilojn”
  • Se vi ne trinkas alkoholon pro tio ke vi resaniĝis de alkoholismo – oni admiras vin. Se vi ne trinkas kaj neniam trinkis ĝin – vi estas stranga. 🍷
  • La diferenco inter la 4a matene kaj la 5a matene estas feke malfrue kaj diable frue ⏰
  • Mi scivolas, kiom da fojoj mi preterlasis okazon, kiu povis radikale ŝanĝi mian vivon
  • Ni neniam povas “gajni iom da tempo”, ni nur povas perdi malpli da ĝi
  • Se vekiĝante frumatene vi ne sentas malamon al via laboro, vi estas aŭ feliĉa, aŭ senlabora aŭ kato
  • Insektoj havas la tutan mondon por flugi ĉie, tamen ili ial elektas viziti min tra la fendo en mia fenestro 🦋
  • [Forwarded from Павeл Долгополов / Pavel
    Ĝentileco estas kiam vi bone traktas homojn sendepende de ĉu ili meritas tion
  • Juneco belegas en iu ajn aĝo
  • Valorpapera merkato precipe rekompencas homojn por ŝati ion antaŭ tiu iĝis mojosa
  • Problemo de nia socio estas ke homoj, kiuj estas sufiĉe saĝaj por ke oni aŭskultu ilin, tute ne estas tiuj, kiuj faras plejparton de parolado 👅
  • Vivo estas nur unu vere longa historio pri kiel vi mortis
  • Vekhorloĝoj neniam havas bonajn melodiojn ⏰
  • Guglo ne scias ĉion. Ĝi simple konas aliajn homojn, kiuj scias
  • La mondo ne iĝas pli malbona, simple informoj pri ĝi iĝas pli bonaj
  • Diskonigu esperantaĵojn. Tio ja facilas kaj tre utilas.
  • Dank’al larĝa uzado de gif-dosieroj, ni nuntempe vivas en la ora epoko de silentaj filmoj
  • Retpiratoj en filmoj de Holivudo neniam uzas la muson. Ĉu vi rimarkis? 🐭
  • Via salajro estas koruptaĵo, kiun oni donas al vi por ke vi forgesu viajn revojn
  • Vi scias ke vi aŭskultas iun muzikan ludliston aŭ albumon tre ofte, kiam fine de unu kanto komenco de la alia jam sonas en via kapo
  • Vivfaciligaĵo:
    labortago pasas pli rapide, se oni laboras
  • Antaŭ 15 jaroj interreto estis eskapo el reala mondo. Nuntempe reala mondo estas eskapo el interreto.
  • Ni ĉiuj havas dormodependecon kaj laceco estas simple abstina simptomo
  • 80aj kaj 90aj jaroj ŝajnis du apartaj jardekoj. Jaroj de 2000 ĝis 2018 ŝajnas nur unu.
  • Se katoj havus flugilojn, ili tute egale kuŝus tuttage
  • Sperto estas la plej bona instruisto. Ĝi kostas multe, verdire, tamen eksplikas klarege.
  • Ĉiuj diskutas pri privilegio de viro aŭ privilegio de blankulo, sed ial neniu parolas pri privilegio de beleco
  • Kiel infano mi amis zoojn, ĉar mi amis animalojn. Kiel plenkreskulo mi malamas zoojn, ĉar mi amas animalojn.
  • Amon oni povas facile rekoni laŭ foresto de manipulado, histeriaj atakoj kaj proprigemo. Ĉio alia estas ne amo sed neŭrozo.
  • Infanaĝe vi pensas ke viaj gepatroj kaj aliaj plenkreskuloj scias ĉion. Kiam vi adoltiĝas, vi konscias ke plejparto de plenkreskuloj eĉ ne havas ideon pri kion oni faras.
  • Se vi parolas kun vi mem mense, vi estas meditema, sed se vi faras tion laŭtvoĉe, vi estas freneza
  • Interreto ekpermesis al ĉiu iĝi tiu freneza persono krianta sur strato al neniu
  • Homoj, kiuj legas, ŝajnas malpli amuzaj, ĉar homoj, kiuj ne legas, ne komprenas iliajn ŝercojn
  • Tre multe da homoj iĝas mankantoj ĉe transiro de vortoj al agoj
  • Se Tero estus ebena, ĉu Rando de Tero ne estus la plej populara turista loko? 🗺
  • Vivo travivita farante erarojn estas pli estiminda ol vivo travivita farante nenion
  • Antaŭe homoj kutimis teni taglibrojn kaj koleregis kiam iu legis ilin. Nuntempe ili metas ĉion interreten kaj freneziĝas kiam homoj ne legas. 🖋
  • Kiam ni veturas laŭ vojo, ni vidas multon da aŭtoj, sed ni malofte pensas pri tio ke ja ĉiu persono stiranta ĉiun aŭton havas sian destinitan lokon kaj sian vivon kaj historion, pri kiu ni scias nenion
  • Se dio kreis la sunon en la kvara tago, kiel li povis scii kiam la antaŭaj tagoj pasis?
  • Ni simpligas kaj stultigas nian parolon por beboj en ĝuste tiu tempo kiam iliaj mensoj estas plej kapablaj por lerni lingvojn
    Suna energio estas efektive nuklea energio, sed de sendanĝera distanco
  • Amo estas admirinda. Sed estas pli admirinde se vi havas ion por pagi loĝejon kaj ion por ekveturi al feriejo.
  • Estas libroj, kiujn vi legas kaj pensas ke ili ne rajtas finiĝi kaj forlasi vin
  • Donante iun informon, mi ĉiam post ĝi aldonas “ŝajne”. Ĉar se vivo de la homo rompiĝos, mi ne rilatos al tio.
  • Kiam vi maldormas, via menso estas en la mondo de via korpo. Kiam vi dormas, via korpo estas en la mondo de via menso.
  • Signolingvo estas la malplej parolata lingvo en la mondo
  • Unu aparta pluvguto neniam sentas respondecon pri superakvo 💧
  • Konversacioj, kiujn mi havas kun homoj en mia kapo, estas minimume centfoje pli bonaj ol la samaj konversacioj en reala vivo
  • Malklaraj ideoj ŝajnas pli konvinkaj ol detalaj planoj ĉar estas pli malfacile trovi konkretajn erarojn en ili
  • Mi foriras al laborejo.
    Mia hundo: Bonvolu ne foriri. Mi sopiros vin!
    Mia kato: Ekspedu vin for, tamen ne mortu. Mi verŝajne malsatiĝos poste.
  • Estus mojose se mia vivo havus fonan muzikon, tiel mi tuj konscius kiam io malbona komencus okazi
  • Kiam ajn mi respondas al iu ke mi ne tute aŭdis kion tiu diris, la homo ĉiam ripetas ĝuste tiun parton kiun mi fakte aŭdis
  • Ĉiu ekscitiĝus se ni trovus vivon sur aliaj planedoj, tamen ni montras tre malgrandan estimon al nekalkuleblaj aliaj vivoformoj sur Tero
  • Antaŭe ĉe renkonto oni levetis la ĉapelon, nuntempe oni eltiras el la orelo orelaŭskultilon. En signo de speciala estimo oni eltiras du.
  • Vi neniam koleru pri iu, ke tiu forgesis ion. Estas neeble forgesi ion intence.
  • Ĉiam imagu la nombron da homoj, kiuj ŝatas vian mesaĝon, kolektita en unu ĉambro. Tiel eĉ 20 “ŝatoj” sentiĝos kiel pli multe. 👍
  • Ni vidas pli da stellumo dum tago ol nokte ⭐️
  • Statistike dirante, averaĝa homo havas malpli ol 2 brakojn 🤲
  • Vi povas mezuri kiom intima vi estas kun iu per kiel longe povas daŭri silento inter vi sen iĝi ĝena
  • Nuntempe eventoj de multe da filmoj estas devigitaj okazi en 80aj aŭ 90aj jaroj, ĉar eblo havi saĝtelefonon rompus la tutan historion
  • Trodormi oni konsideras kiel pigreco, sed enlitiĝi frue – ne
  • Dum plejparto de homa historio veturiloj havis econ de aŭtomata preventado de kolizioj kaj povis eĉ veturigi vin hejmen kiam vi estas dormema aŭ ebria. Kaj poste ni seniĝis je la ĉevalo. 🐎
  • Nombro de seksaj partneroj ne gravas, ĉar la vera atingo estas kiam oni deziras vin denove
  • Ĉu vi scias ke sana dormo ne nur plilongigas la vivon, sed ankaŭ mallongigas la labortagon?
  • Fraŭla vesperkunveno estas pli taŭga post divorco ol antaŭ edziĝo 🕺
  • Se ne lerni fizikon en lernejo, tuta via vivo estos plena je mirakloj kaj magio 🔮
  • Diable, kiel ja tempo flugas! Infanoj de miaj samklasanoj jam estas preskaŭ miaj samaĝuloj.
  • Kiam vi legas interesan libron reala vivo iĝas reklama paŭzo
  • Se interparolo iras malglate, provu ŝmiri ĝin per alkoholo
  • Kiam vi prokrastas ion, vi efektive diras al estonta vi:
    “Fek’ al vi! Faru tion mem.”
  • Tiuj homoj, kiuj koleras ke vi ne perfekte flue parolas ilian denaskan lingvon, kutime estas ankaŭ homoj, kiuj parolas nur unu lingvon
  • Se vi spektas filmon kun subtitoloj, estas preskaŭ neeble ne legi ilin, eĉ se vi ilin ne bezonas
  • Se ĉiu ĉesus gladi, ĉifiĝintaj vestaĵoj iĝus kutimaj kaj neniu iam ajn bezonus gladi denove
  • Kiam iu demandas vin, ĉu vi estas tiklosentema, estas nula ŝanco ke vi lasos tiun konversacion netuŝite
  • “Memorigu min pri …” estas simple alia maniero diri: “Se mi forgesos, tio estos ankaŭ via kulpo.”
  • Ĉu venko super si mem estas venko aŭ malvenko? De unu flanko vi ŝajne venkis, tamen de la alia flanko vi ja malvenkis.
  • Ni ĉiuj estus pli feliĉaj se ni kredus tion bonan kion homoj diras pri ni anstataŭ tion malbonan kion ni pensas pri ni mem
  • Flirti ebrie similas al aĉeti manĝaĵojn dum vi estas malsata. Vi verŝajne alportos hejmen ion, kion efektive vi ne volas.
  • Mi restas maldorma malfrue nokte ĉar post la deka horo estas la nura tempo de tago, kiam neniu atendas, ke mi faru ion por iu 🌃
  • Kiam vi troviĝas sur norda aŭ suda poluso, vi povas elekti, en kiu horzono vi volas esti
  • Infanaĝe mi neniam pensis pri rasoj, seksoj aŭ religioj ĝis lernejo, lernolibroj aŭ homoj menciis ilin
  • Maljunuloj ofte sentas sin malestimataj, kiam vi ne lasas ilin malestimi vin 👵
  • Nenio tiel plibeligas homon, kiel okhora dormo
  • Enuiga persono kun monotona voĉo voĉregistru sin mem, parolante pri sia ĉiutaga vivo, poste vendu la registraĵojn kiel natura dormigaĵo 🎙
  • Homoj iom similas al programaro.
    Ni komencas funkcii fuŝaj kaj cimoplenaj, trapasas iompostioman plibonigon, poste ni iĝas utilaj.
    Kun tempopaso kontinuaj ĝisdatigoj ĉesas, kaj ni iĝas pli kaj pli vundeblaj per virusoj kaj malkongruaj kun aktualaj teĥnologioj.
    Fine nin atendas malinstalo. 💾
  • Ni tiel malespere penas esti komprenitaj, ke forgesas esti komprenantaj
  • Pesimisto estas bone informita optimisto
  • “Dormi kiel bebo” efektive estas vekiĝi plorante ĉiukelkhore
    Donante nomon al bebo, vi nevole rememoras ĉiujn homojn, kiujn vi malŝatas
  • La plej suspektinda aĵo, kiun vi povas kunporti en aeroplanon, estas paraŝuto ✈️
  • Iri en kinejon sole oni konsideras kiel strangaĵo, kvankam tio efektive estas ideala okupiĝo por fari sole 📽
  • Satano torturos vin pro malobeo al lia malamiko 😈
  • Estonteco estas loko plej oportuna por deponi tien oniajn revojn
  • Kontroli vian telefonon kiam iu eltiras sian telefonon estas oscedado de nia generacio
  • Via aĝo estas nur nombro de giroj, kiujn vi faris ĉirkaŭ giganta fajroglobo en la centro de la stelsistemo
  • Estus vere bizare, se emociaj dramfilmoj havus eksterekranan ploradon, analogie al eksterekrana ridado en komedioj
  • Kiam oni parolas pri kiom da homoj pereis de alkoholo, oni forgesas pri kiom da homoj naskiĝis dank’ al ĝi
  • Malmulto en la vivo tiel incitas, kiel bona ekzemplo 😏
  • Estas surprizege, kiel rapide ni kapablas tute vekiĝi, kiam ni ekkonscias ke ni preterdormis necesan vekiĝtempon ⏰ 😲
  • Vi povas ekzisti sen akvo aŭ manĝo dum via tuta resta vivo
  • Antaŭe mi amis someron, sed poste mi komprenis, ke somero povas esti en iu ajn sezono, se vi havas monon. Nun mi amas monon.
  • [Forwarded from Павeл Долгополов / Pavel
    Se doni homo ĉion, kion li volas, li ekvolos tion, kion li ne volis
  • Ĉiu leganto de romano havas sian propran diferencan mensan bildon de ĉio kio okazas tie
  • Se diablo punas nur malbonajn homojn, do ĉu li estas efektive bonulo? 😈
  • Vivo estas rimarkinda kaj miriga… se oni ĝin rimarkas kaj miras 😲
  • Nova muzikfilmeto de Muzikumejo – “Ĉe lignofajro” (esperanta versio de fama rusa barda kanto “Как здорово” (“Kiel bonege”) de Oleg Mitjajev):
  • Ĝentileco estas tiel malofta nuntempe, ke oni ofte konfuzas ĝin kun flirtado
  • Estas 21a jarcento, kial neniu ĝis nun inventis televidilon kun butono sur la dorsoflanko, premante kiun oni igas teleregilon pepi por pli facile trovi ĝin? 🖥
  • Se vi rememoras ion, kion vi diris aŭ faris antaŭe, kaj sulkigas la vizaĝon, do vi pliboniĝas kiel persono 😣
  • Biero estas mirinda aĵo!
    Ĝi ĉiam plezurigas vin: kaj kiam ĝi eniras en vin, kaj kiam ĝi eliras…
  • Kreema plenkreskulo estas infano kiu transvivis
  • Se ĉiu, kiun vi renkontas, estas amikema kaj afabla persono, tio verŝajne estas ĉar vi mem estas tia
  • Mansekigilo estas efektive nur maŝino kiu varmigas viajn manojn antaŭ vi viŝas ilin sur la pantalono
  • En la sekva generacio estos amaso da gepatroj komprenantaj, ke ne eblas paŭzigi enretan ludon
  • Vivo esence estas trovi sin ene de korpo kaj personeco, kiujn vi ne elektis, devigita ĉasi feliĉon ĝis vi mortos
  • Infanoj sur postaj benkoj de aŭtoj povas kaŭzi trafikajn okazaĵojn, kaj okazaĵoj sur postaj benkoj de aŭtoj povas kaŭzi infanojn
  • Se ni laborus 4 tagojn ĉiusemajne kaj havus 3-tagajn semajnfinon, kvalito de homa vivo plialtiĝus radikale, kaj tio verŝajne ne influus produktivecon
  • Oscedado estas antaŭsciigo de via korpo pri malalta ŝargonivelo de la baterio 🔋
  • Interreto estas la plej granda malfermita kesto de Pandora
  • Fumado mortigas, rido plilongigas vivon. Do homoj, fumu ĝustajn aĵojn, konservu ekvilibron!
  • Mi havas tre malfacilan vivperiodon nuntempe – la matenon 😑
  • Nenio tiel senmaskigas personon, kiel tio pri kio li aŭ ŝi ridas
  • Nenio tiel malhelpas vidi, kiel vidpunkto
  • Trompkodoj por nuntempaj ludoj estas simple nombro de via kreditkarto 💳
  • Estas vere strange, kiel ŝulaĉoj ĉiam disligas sin, kaj kabloj de orelaŭskultiloj ĉiam kunligas sin
  • Estas facile kompreni virinon – ŝi estas kvazaŭ malfermita libro. Pri kvantuma fiziko. En la ĉina lingvo. Sed malfermita ja! 👱‍
  • Mi ne ŝatas sonlibrojn. Mia ena voĉo freneziĝas, kiam librojn al mi legas ne ĝi.
  • Muzikumejo ĵus publikigis novan muzikfilmeton – “Tri folioj”.
    Tio estas esperantigo de belega hispana popola kanto “Tres hojitas, madre”.
    Vi bedaŭros, se vi preteratentos ĝin. 😍
  • Vi adoltiĝas ne tiam, kiam vi ĉesas kredi je mirakoj, sed kiam vi konscias, ke por ke mirakloj okazu, necesas labori, multe labori
  • Plejparto da ursoj, kiuj renkontis homojn, pensas ke tiuj loĝas sur arboj 🐻
  • Estas historio malantaŭ ĉiu persono. Do ne indas juĝi iun, se vi ne scias lian aŭ ŝian historion.
  • Se vi rompos leĝojn de kriminala kodo, vi trovos vin en malliberejo.
    Se vi rompos leĝojn de dio, vi trovos vin en infero. 👿
    Se vi rompos leĝojn de fiziko, vi trovos vin en Svedio kaj ricevos Nobel-premion. 💰
  • Kial 15 pliaj minutoj de dormo matene donas multe pli da ĝuo ol 15 minutoj de dormo nokte?
  • Ju pli klera vi estas, des malpli realismaj iĝas filmoj
  • Se vi stiradas novan aŭton, vi estas riĉa.
    Se vi stiradas malnovan aŭton, vi estas malriĉa.
    Se vi stiradas supermalnovan aŭton, vi estas superriĉa. 🚘
  • Vi neniam konscias kiel stulte sonas via retnomo ĝis vi estas devigita diri ĝin al iu laŭtvoĉe
  • [Forwarded from Павeл Долгополов / Pavel
    Konscienco estas tio, kio doloras, kiam ĉio resta fartas bonege
  • Karaktera trajto de malsukcesuloj estas plendi pri malracieco, difektoj kaj antaŭjuĝoj de homaro anstataŭ uzi ilin por propra amuziĝo aŭ profito
    Antaŭe mi petis Dion pri biciklo, sed nun mi scias, ke Dio ne funkcias tielmaniere. Do mi ŝtelis biciklon kaj ekpetis pri pekliberigo.
  • Se iu diras: “Pinĉu min, mi verŝajne sonĝas”, vi ne pinĉu ŝin, ĉar se ŝi vekiĝos, vi ĉesos ekzisti
  • Alkoholaĵoj neniam estos la respondo, tamen ili povas helpi vin forgesi la demandon
  • Ŝteli ideojn de unu persono estas plagiato. Ŝteli tiujn de multaj estas esploro.
  • Estas facile dormi nur kvar horojn dum tagnokto. Malfacile estas ne dormi restajn dudek horojn.
  • Infaneco estas igi sin dormeti.
    Plenkreskeco estas igi sin ne dormeti.
  • Lumo propagiĝas pli rapide ol sono. Ĝuste tiel kelkaj homoj ŝajnas helaj ĝis vi ekaŭdas iliajn parolojn.
  • Iuj eraroj estas tro mojosaj por fari ilin nur unufoje
  • La plej valora donaco, kiun vi povas prezenti al iu, estas via tempo, ĉar vi fordonas tion, kion vi neniam povos reakiri
  • Pura konscienco estas signo de forgesemo
  • La plejmulto da homoj, se doni al ili pli da mono, nur pli profunde ŝuldiĝos
  • Mi trovas televidon tre kleriga.
    Ĉiufoje kiam iu ŝaltas televidilon, mi iras en alian ĉambron kaj legas bonan libron.
  • Libro esence estas instrukcio por helpi vin krei filmon ene de via kapo
  • Se vi parolas kun multe da slangaĵoj kaj sakraĵoj en via denaska lingvo, vi ne parolas la lingvon tre bone.
    Se vi parolas kun multe da slangaĵoj kaj sakraĵoj en alia lingvo, vi parolas la lingvon bonege.
  • Homoj pensas, ke ili estos feliĉaj, se ili translokiĝos en alian lokon.
    Sed poste evidentiĝas, ke kie ajn vi irus, vi prenas vin mem kun vi.
  • Sciado estas scii kion diri.
    Saĝeco estas scii ĉu diri tion aŭ ne.
  • La tutan semajnon homoj atendas vendredon.
    La tutan jaron ili atendas someron.
    La tutan vivon ili atendas feliĉon.
  • Dormanta infano.
    Tio estas ne nur ĉarme, sed ankaŭ FINFINE.
  • Vi ne konscias kiel multe da absurdaĵoj diras amaskomunikiloj ĝis ili informas pri io, pri kio vi scias multe aŭ pri kio vi okupiĝas profesie 🔊
  • Se vi vojaĝus unu sekundon en pasintecon ĉe via ekzakta loko en spaco, vi ne starus plu sur la tero
  • Mia edzino ne ŝatas kiam mi prezentas ŝin al homoj kiel “mia ekskoramikino”
  • Estas tiel trankvilige vekiĝi de sonĝo, kie io malbona okazis, kaj ekkonscii, ke vi ne estas devigita havi aferojn kun la sekvoj 😅
  • Ĉiufoje kiam mi aŭdas mian voĉon registritan, mi volas pardonpeti ĉiujn, kun kiuj mi iam ajn parolis
  • La ideo ne dormi nokte ŝajnas mojosa nur nokte
  • Kiu ne ŝatas solecon, tiu ne ŝatas liberon, ĉar nur solece oni povas esti libera
  • La vivo vere preterflugas antaŭ viaj okuloj antaŭ vi mortos, ĉiu sekundo de ĝi, sed kun normala rapideco
  • Se vi ne estas stelulo, viaj mesaĝoj en Tvitero estas kvazaŭ parolado kun vi mem en homplena ĉambro
  • Kio ni efektive estas multe pli gravas por nia feliĉo, ol kion ni havas
  • Klaĉisto estas tiu kiu rakontas al vi pri aliaj.
    Tedulo estas tiu kiu parolas pri si mem.
    Kaj brila kunparolanto estas tiu kiu parolas kun vi ekskluzive pri vi. 👅
  • Ĉiuj interesiĝas kien ni iras post nia morto, sed neniu demandas kie ni estis antaŭ nia naskiĝo
  • Se nevidebla homo vere ekzistus, li estus blinda, ĉar lumo trapasus lian retinon 👁
  • La plej mirinda afero pri estonteco estas tio, ke nian tempon oni nomos “bona malnova tempo”
  • Kiel homoj perceptas sian aspekton influas ilian vivon pli ol ilia reala aspekto 👱‍
  • Vi konscias ke infaneco finiĝis, kiam vi ekdormas sur sofo kaj vekiĝas sur sofo
  • Nesciado de leĝo ne liberigas onin de respondeco. Tamen sciado nemalofte liberigas.
  • Estas amuze, ke infanoj malŝatas dormi kaj manĝi, sed por plenkreskuloj tiuj estas unuj el la ĉefaj plezuroj en la vivo
  • Se nokte meti brikon sur bruston de dormanta katamanto, li la tutan nokton zorgados pri ĝi, kovrados ĝin kaj timados turniĝi 😸
  • Unu el konsiderindaj malhelpoj por evoluo de homaro estas tio, ke homoj aŭskultas ne tiujn kiuj estas pli saĝaj, sed tiujn kiuj parolas pli laŭte ol aliaj
  • Neprofitemo kaj sincereco elvokas simpation, estimon kaj suspekton
  • Introvertuloj ne pretiĝas por vesperkunveno, ili kolektas fortojn por vesperkunveno 🎉
  • La Granda Muro de Ĉinio allogis multe pli da alilandanoj ol ĝi tenis for
  • Se estus pilolo, kiuj kapablus kuraci obstinecon, la homoj, kiuj plej profitus de premi ĝin, neniam farus tion 💊
  • Peni dormi iĝas pli malfacile, kiam vi scias, ke vi devas ekdormi frue por vekiĝi frue morgaŭ
  • Forkuri de viaj problemoj neniam helpas, nur se vi ne estas tro dika 🏃‍♂
  • Grava avantaĝo de lingvolernado estas tio, ke vi povas spekti ĉiuspecajn distrajn sensencaĵojn en alia lingvo, ŝajnigante ke vi ne vane malŝparas la tempon, sed okupiĝas pri memklerigado kaj plibonigas viajn scipovojn
  • Pliaĝiĝo estas kontinua procezo de konsciado kia idioto vi estis antaŭ kelkaj jaroj
  • Se vi decidas ne havi infanojn, vi estas la unua en sinsekvo de prauloj, daŭriganta dum milionoj da jaroj, kiu elektas tion
  • Allogaj homoj verŝajne konsideras la mondon multe pli ĝentila ol ĝi efektive estas
  • Ne retenu tiun, kiu foriras de vi. Alie ne venos tiu, kiu iras al vi.
  • Jaron post jaro, hejma aresto iĝas iomete malpli severa puno
  • Se vin tedis esti mastro en via domo, ekhavi katon
  • Prokrasti ion estas esperi ke estonta vi ne estas tiel pigra kiel nuna vi
  • Alilandanojn, kiuj parolas la anglan ne tre bone, oni kutime konsideras stultaj, kvankam ili havas atingon, kiun plejparto da denaskaj anglaparolantoj ne havas – ili eklernis alian lingvon
  • [Forwarded from Павeл Долгополов / Pavel
    Matena kuro igas vian tagon pli bona, ĉar nenio pli terura kun vi jam ne okazos
  • Araneo-Homo estus tre senefika en kamparo 🕷
  • Diferenco inter ribelo kaj revolucio estas pri kiu el la partioj venkis
  • Se en infero estos interreto, multaj eĉ ne rimarkos ke ili mortis ⚰️
  • Maldormadi malfrue nokte senkiale estas kvazaŭ prokrasti la sekvan tagon
  • Ricevi alian kompleton de dentoj estus multe pli utila en la aĝo de 60 jaroj ol sesaĝe
  • Bedaŭrinde ĉiuj, kiuj scias kiel regi ŝtaton, jam laboras kiel taksiistoj aŭ haristoj ✂️
  • Mi adoras tiujn kvinminutajn enamiĝojn en aŭtobusoj 🚌
  • La plej malbona parto pri esti infano estas ke oni ĉiam diras al vi kion fari. La plej malbona parto pri esti plenkreskulo estas ke oni ne diras al vi kion fari.
  • Fumantoj havas aldonajn paŭzojn de laboro, sed la tempo estas deprenata de iliaj vivoj anstataŭe
  • Ni vivas en la plej registrata historio en registrita historio 📸
  • Sekvi la regulon “vivi hodiaŭ kvazaŭ vi mortos morgaŭ” estas bonega maniero pliigi viajn ŝancojn morti ĝis morgaŭ
  • Muzikistoj bezonas tatuaĵojn por ke por ili ne estu tento labori en oficejo 🎸
  • Normalaj homoj estas simple homoj kiujn vi konas ne sufiĉe bone
  • Esti plenkreskulo signifas esence kaŝi kiel nematura vi efektive estas de aliaj plenkreskuloj kiuj faras la samon
  • Kiam mia unua infano manĝis sablon, mi veturigis lin al urĝejo.
    Kiam mia dua infano manĝis sablon, mi provis forigi ĝin.
    Nun mia tria infano manĝis sablon, kaj mi esperas ke nun li estos sata ĝis vespero.
  • Estas 5 miliardoj da uzantoj de poŝtelefonoj kaj ne estas eĉ unu foto de fantomo ĝis nun 👻
  • Infanoj havas tempon sed malmulte da libero. Plenkreskuloj havas liberon sed malmulte da tempo.
  • Averaĝa homo pensas, ke averaĝa homo estas stulta
  • Ne estas dormo tiel komforta, kiel dormo, kiun vi ne dormu
  • Homa cerbo estas mirinda. Ĝi funkcias tagnokte ekde la tago de via naskiĝo kaj haltas nur kiam oni testas vin aŭ kiam vi parolas al iu alloga.
  • Ŝajnas, ke la plej senrespektaj homoj insistas, ke estimon oni devas meriti, tamen postulas ĝin de aliaj senkondiĉe
  • Verŝajne 99% de historio estas plejparte tuta mensogo, se ni ne povas eĉ ricevi nunajn novaĵojn sen antaŭjuĝoj kaj distordoj 📰
  • Se vi estas aspekte alloga, io tiel simpla kiel demandi iu pri ĝusta direkto, povas igi ilian tagon bonega
  • Post kvina signalo de vekhorloĝo la haroj jam ne estas tiel malpuraj ⏰
  • Antarkto estas kontinento kun la plej alta averaĝa intelekta kvociento 🐧
  • Homoj ŝajne uzas frazon “la vivo estas mallonga” por pravigi agojn, kiuj mallongigos iliajn vivojn
  • La unua leciono de kurso pri seksa edukado estu pri kiel multe da mono kostas vivteni infanon
    Rerigardante malnovajn aĵojn en via ŝranko vi povas trovi multe da bonaĵoj kaj ankaŭ kvinfoje la katon
  • Geavoj volantaj genepojn estas samkiel infanoj petantaj pri hundido. Ili volas ion ĉarman por ludi sed la tutan respondecon havas la gepatroj.
  • Observite, ke katoj miaŭas nur apud homoj. La malo estas ankaŭ vera: homoj miaŭas nur apud katoj.
  • Inteligenteco estas kiel subvesto. Gravas havi ĝin, sed ne necesas elmontri ĝin.
  • Anstataŭ maltrankviliĝi pri stultaj aferoj, kiujn vi faris, memoru, ke neniu juĝas vin, ĉar ĉiuj estas tro okupataj pri juĝi sin mem pro stultaj aferoj
  • Plejparto de ni scias tre malmulte pri niaj geprapraavoj, kio montras kiom rapide ankaŭ ni estos forgesitaj
  • La plej malbona afero pri perdi viajn okulvitrojn estas tio, ke vi ne havas okulvitrojn por helpi vin trovi viajn okulvitrojn
  • Paradokso de interreto: ĝi kunigas homojn kun tiuj, kiuj estas fore, sed disigas kun tiuj, kiuj estas apude
  • Por iuj homoj vi vivas vivon de ilia revo, sed por iu alia vi estas malsukcesulo
  • Tiuj homoj, kiuj estas sufiĉe saĝaj por ŝpari monon post gajni loterion, estas ankaŭ sufiĉe saĝaj por ne aĉeti loteriajn biletojn
  • Unu el la plej bonaj aferoj pri esti plenkreskulo estas ke vi povas manĝi tutan skatolon de sukeraĵoj kaj neniu povas haltigi vin.
    Unu el la plej malbonaj aferoj pri esti plenkreskulo estas ke vi povas manĝi tutan skatolon de sukeraĵoj kaj neniu povas haltigi vin.
  • Mi tre esperas, ke en infero estas aparta kaldrono por mi. Ĉar mi estas introvertulo kaj ne ŝatas sidi kun nekonatoj en unu kaldrono.
  • Malliberejo estas esence preni ĉiujn malbonajn homojn kaj kunigi ilin por iu tempoperiodo. Kiel tio supozeble povas revenigi ilin en socio?
  • Daŭra trajna veturado donas al homo tutajn eblojn senti sin hejma kato. Vi kuŝas tuttempe, faras nenion. Kaj ekstaras nur por iri necesejen kaj por manĝi. Nu, ankaŭ rigardas birdojn tra fenestro.
  • Riĉaj homoj: “Mono ne gravas”.
    Allogaj homoj: “Aspekto ne gravas”
  • Tiom multe da tempo eblus ŝpari, se homoj povus simple diri “Mi ne scias”, ne timante aspekti kiel stultulo
  • Havi telefonon sen tego estas kiel havi koiton sen kondomo – tio sentiĝas bone sed ĉiam riske
  • Nombro 0 estas kvazaŭ portalo el pozitiva mondo al negativa mondo
  • Pigro estas la plej bona el ĉiuj la Sep Mortaj Pekoj, ĉar ĝi detenas vin de fari la aliajn ses
  • Ĉe optimistoj realiĝas revoj, ĉe pesimistoj realiĝas teruraĵoj.
    Pensu pri bonaĵoj.
  • Grasoj estas la plej fidelaj substancoj en la mondo
  • Donu al homo fiŝon.. kaj li scios ekzakte kien iri sekvan fojon kiam li volos fiŝon
  • Se vampiro enmetos spegulon en unu duonon de okulvitroj, li povos vidi ĉion ĉirkaŭ si samtempe
  • La manko de poŝoj sur virinaj pantalonoj estas parto de komploto por vendi pli da monujoj kaj mansaketoj
  • Suspekti estas pli malbone ol scii. Realo havas limojn, sed imago ne.
  • Pli maljunaj generacioj ĉiam plendas pri pli junaj generacioj. Tamen ĝuste ili kulpas pri tio, ke la pli junaj generacioj estas tiaj, kiaj ili estas.
  • La plej proksima aĵo antaŭ vi estas la plej malproksima aĵo malantaŭ vi
  • Labori estas esence interŝanĝi vian vivon kontraŭ mono
  • Vivo ne estas justa. Sed ĝi ne estas justa por ĉiu, kaj tio estas iel justa. 😊
  • Infanoj iĝas kapablaj vere helpi iliajn gepatrojn kun hejmmastrumado en ĉirkaŭ la sama aĝo, en kiu ili perdas tutan intereson helpi iliajn gepatrojn kun hejmmastrumado
  • Se homaro sukcesos transvivi sekvan paron da jarmilionoj, lernaj kursoj pri historio iĝos grandega kapdoloro
  • Vi ne povas ekspliki kiel magio funkcias, ĉar se vi scias kiel ĝi funkcias, tio estas scienco 🔮
  • Diri ke ne ekzistas alia inteligenta vivo en la universo estas samkiel ekĉerpi tason da akvo el okeano kaj diri ke ne estas fiŝoj tie
  • Perfekta mateno estas kiam vi vekiĝis, tiriĝis, ridetis, turniĝis… kaj ekdormis
  • Katoj povas memori ĝis 120 komandojn… tamen ili ne volas
  • Vivo estas malŝpari la unuajn 18 jarojn de via vivo, sciiĝante pri kion vi ŝatas kaj poste pasigi la sekvajn 50+ jarojn apenaŭ havante tempon por fari ion ajn de tio
  • Foresto de mensogo meze de sep mortaj pekoj en kristanismo igas iom dubinda la tutan restan koncepton
  • En la aĝo de 18 vi maltrankviliĝas pri kion oni pensas pri vi.
    Kiam vi aĝas 40 jarojn vi fajfas pri kion oni pensas pri vi.
    Kiam vi havas 60 jarojn vi jam scias, ke tute neniu fakte pensis pri vi.
  • La diro “pli bone malfue ol neniam” estas aparte ĝusta kiam temas pri vekiĝo
  • Religia disputo estas kiam du manplenoj de kosma polvo decidas, kies fantazioj estas pli realaj
  • Homa cerbo similas al komputilo pri kiu ni ne havas rajtojn de administranto. Ni nur havas konton de uzanto kun limigita aliro.
  • Se insektoj subite malaperus de nia planedo, ĉia vivo baldaŭ ĉesus, sed se homaro subite malaperus, ĉiuj restaj vivaj estaĵoj florus.
  • Kion vi fakte scias pri optimismo?
    Mia najbarino, kiam ŝi lavas siajn fenestrajn vitrojn, ĉiam metas en la poŝon ŝlosilojn de sia apartamento. Por la okazo se ŝi elfalos el la fenestro. Kaj ni loĝas en la naŭa etaĝo.
  • Kial viraj duŝĝeloj ĉiam estas markitaj kiel “Sporto”, “Ago” aŭ “Energio”, sed neniam kiel “Scienco”, “Arto” aŭ “Etmodelaj trajnoj”?
  • Anasoj povas naĝi, flugi kaj marŝi sur tero. Ili havas aliron al ĉiuj medioj. Ili estas superaj animaloj.
  • Via pasvorto devas enhavi literojn, ciferojn, ennodiĝon, disvolviĝon, kulminon kaj neatenditan finalon ****
  • Se malriĉa homo prenadas narkotaĵojn, tio estas abomenaĵo.
    Se riĉa homo prenadas narkotaĵojn, tio estas “ekstravaganca vivstilo”.
  • Vi neniam konscias kiel malmulte vi scias pri iu ĝis vi devas aĉeti por tiu naskiĝtagan donacon
  • La plej bona sento en la vivo estas kiam vi komencas detale rakonti pri viaj strangaj interesoj, tamen la homo, kun kiu vi parolas, efektive estas scivoligita kaj ne enuas, kaj estas impresita ke vi scias tiom multe, kaj ne pensas ke vi estas freneza
  • Mi finfine eltrovis kial mi aspektas tiel malbone sur fotoj. Tio estas mia vizaĝo.
  • Ĉiuj pensas ke venos la tempon, sed tempo nur foriras…
  • Maldormi malfrue nokte estas esence starigi pli altan nivelon de komplikeco por la sekva tago
  • Kun ĉiu nova lingvo, kiun vi ekposedas, vi ricevas novan version de interreto
  • Vivo estas nur halucino kaŭzita de oksigeno, ĉar kiam vi ĉesas spiri ĝin, ĉio finiĝas
  • Kiam vi tute ĉesas spekti novaĵojn por sufiĉe longa tempo, la mondo iĝas multe pli bona loko
  • Ama triangulo estas fakte ama V. Se ĝi estus vera triangulo, ili povus simple havi triopaĵon.
  • Dum kiom da tempo necesas kuŝi sur sofo por ke revoj realiĝu?
  • Panrostiloj donas pli bonajn timeksaltojn ol multaj hororfilmoj
  • Nur malmultaj homoj, kiujn turmentas tuso, iras al kuracisto. La plimulto de ili iras en teatron, kinejon aŭ al koncerto.
  • Vi pli probable mortos dum via vojo por aĉeti loterian bileton, ol vi gajnos per tiu loteria bileto
  • Ni estas vere bonŝancaj, ke sono ne vojaĝas tra kosmo, ĉar alie Suno sonus kiel milionoj da atombomboj eksplodantaj ĉiusekunde
  • La gajnaj loteriaj nombroj estas kiel trompkodoj por reala vivo
  • La senco de la vivo estas doni al la vivo sencon
  • Usonanoj diras “Faru aŭ mortu”, kaj rusoj diras “Mortu sed faru”. Por rusoj eĉ morto ne estas estiminda senkulpigo.
  • Iu kanajlo antaŭ miliono jaroj prenis bastonon en la mano. Tiel laboro aperis.
  • Indas provi ĉion en ĉi tiu vivo. Ekzemple, enlitiĝi frue por satdormi kaj vekiĝi gaja kaj vigla.
  • Anstataŭ provi igi Marson loĝebla estus pli facile gardi Teron de iĝi neloĝebla
  • Se reenkarniĝo estas reala, sed ni ne havas rememoroj pri antaŭaj vivoj, do ne gravas ĉu reenkarniĝo estas reala aŭ ne
  • Dormi dum vojaĝo estas la plej proksima afero al teleportado
  • Ĉu vi volas forpreni ĉiujn ludilojn el pafejo? Memoru, ke necesas celi ne ludilojn.
  • Scii ke vi havos libertagon morgaŭ estas pli malstreĉige ol efektive havi libertagon
  • Ĉiuj lingvoj moviĝas sonrapide, signolingvo moviĝas lumrapide
  • La plej malfacila afero en la vivo estas ne malfaciligi la vivon por si
  • Ĉu vi scias, ke fumado estas utila por ĉirkaŭa medio, ĉar ĝi mortigas homojn?
  • Printempo estas la sezono kiam vi ĉiam elektas malĝustan jakon
  • Introvertitoj similas al “neludantaj personoj” en komputilludoj. Ni ne parolas kun vi ĝis vi ekparolos kun ni unue.
  • Ĵurnalismo nuntempe atingis la punkton, kie legantoj estas kritikataj pro ne kontroli faktojn en novaĵartikoloj 🔍
  • Vi ne povus fermi la okulojn se vi estus nevidebla, ĉar viaj palpebroj ankaŭ estus nevideblaj 👀
  • Ĉiu damaĝas sian vivon tiel, kiel tiu ŝatas. Ne malhelpu.
  • Unu jaro iĝas des malpli kaj malpli granda fragmento de via vivo, ju pli vi aĝas. Ĝuste pro tio ŝajnas, ke tempo iras pli kaj pli rapide.
  • Domaĝe, ke oni ne povas simple registri silenton kaj poste sonigi ĝin plenlaŭte per laŭtparolilo por silentigi la tutan ĉambron
  • “Vesperaj novaĵoj” estas kie iu diras “Bonan vesperon” kaj poste detale eksplikas kial la vespero ne estas tia
  • Por ĉiu “mojosa afero” kiu estas moda, devas esti unu persono kiu komencis ĝin rezistante la modon de sia tempo
  • Gajnintoj de loterioj ĉiam forkonsumas iliajn monon ĉar ili estas tiu speco de homoj kiuj faras investojn en loteriojn
  • Estas malsama versio de vi en ĉies menso
  • Se katoj scipovus paroli, ili verŝajne ne farus tion
  • Ĉu vi sentas vin sola? Malŝaltu lumon en via domo kaj spektu timigan filmon. Nun vi ne plu estas sola…
  • La atomoj kiuj konsistigas mian korpon ne estas miaj. Simple nun estas mia tempo uzi ilin
  • Naskiĝo pligrandigas vian riskon de morto ĝis 100 procentoj
  • Okupiĝo pri bagateloj ĉe laborloko disvolvas aŭdadon, atenton kaj flankan vidadon!
  • Homoj estas pli allogaj kiam ili faras tion kion ili ŝatas
  • Infanaĝe mi ne komprenis, kial plenkreskuloj ne povas solvi simplajn problemojn, vivi pace. Poste mi kreskis kaj komprenis, ke plenkreskuloj ne ekzistas.
  • Estas nescienca fakto ke tuta malŝalto de la lumo igas la televidilon pli laŭta
  • Enuo estas privilegio. Ĝi signifas ke viaj ĉefaj bezonoj jam estas prizorgitaj.
  • Esenco de juneco estas trairi de memruinigo al memevoluo
  • Vi povas fari nenion kontraŭ longeco de via vivo, sed vi povas fari ion kontraŭ ĝia larĝeco kaj profundeco