Kiel bestoj parolas en Esperanto

Elektu kaj kopiu vorton (per ctrl+c, ekzemple), kaj la traduko tuj aperos, kune kun Esperanta difino. Ŝanĝi la nacian lingvon
abelo
Zumas
aglo
Kriĉas
akcipitro
kriĉas
alaŭdo
trilas
anaso
kvakas
ansero
gakas
apro
grumblas
azeno
iaas
besto
blekas
birdo
pepas, kvivitas
bovino
muĝas
bubalo
muĝas
bufo
kvakas
cervo
muĝas
ĉevalo
henas
cigno
siblas
cikonio
klakas
elefanto
trumpas
falko
kriĉas
fazano
kriĉas
grilo
ĉirpas, grincas
gruo
kriĉas, krakas
hieno
hurlas
hirundo
pepas
hundo
bojas
kamelo
blateras
kapro
mekas
kato
miaŭas, ronronas
kokido
pepas
kokino
klukas, gakras
koko
kokerikas
kolombo
rukulas
korvo
grakas
leono
roras
lupo
hurlas
meleagro
gluglas
merlo
fajfas
mevo
knaras
muso
cincas
muŝo
zumas
najtingalo
kantas, trilas
noktuo
ululas
papago
parolas
pasero
pepas, kvivitas
pavo
kriĉas
perdriko
kakabas
porko
gruntas
rano
kvakas
rinocero
trumpas
ŝafo
beas
ŝakalo
jelpas
serpento
siblas
strigo
ululas
taŭro
muĝas
urso
grumblas
vulpo
jelpas

Kiel la bestoj parolas

Muziko: Mikaelo Povorin
Teksto: Marjorie Boulton

Birdetoj kvivitas, aŭ pepas, aŭ kvikas.
Klukas kokinoj, sed kok’ kokerikas.
Zumas abeloj kaj ĉirpas cikadoj,
Sed hurlas la lupoj dum stepaj vagadoj.

Pro ies alveno, pro amo aŭ ĝojo
La hundo esprimas la sentojn per bojo.
Pro vundo ĝi jelpas, ĝi grumblas minace,
Kaj tiam ĝi montras la dentojn grimace.

Antaŭ jarmiloj kaj same hodiaŭ
La kata protesto aŭ plend’ estas ”miaŭ!”.
Se lertaj karesoj kaj sino tre bonas,
La kat’ malmiaŭas – ĝi ĉarme ronronas.

Vortojn prononcas papago (nur prunte),
Sed porko plej princa parolas nur grunte.
Siblas serpento (kaj klakas krotalo),
Sed henas surkampe la nobla ĉevalo.

Homo perdita blasfemas aŭ veas.
Perdita ŝafido nur staras kaj beas.
Muĝas la reĝa leono afrika,
Sed muĝas pli milde bovino amika.

Azeno iaas, kaj strigo ululas,
Kaj par’ de kolomboj pro amo rukulas.
Aŭ pri la kolomboj – vi eble preferas
La vorton samsencan – pro am’ ili kveras.

Kantas kantbirdoj, kaj fajfas aliaj,
Kriĉas aliaj, sovaĝe laŭtkriaj,
Sed ĉiam anasoj (kaj ranoj) nur kvakas,
Gakas anseroj, kaj korvoj nur grakas.

Sed se el la cerboj forfalis tra truoj
La vortoj precizaj pri krioj kaj bruoj,
Kutime vi pravas, malofte vi pekas,
Se ĝeneraligas kaj diras: “Ĝi blekas.”