Satiraj rakontoj

Sándor Szathmári 

 

Kain kaj Abel

Kain kaj Abel komence vivis en komuna groto. Kune ili iradis por ĉasi. Ili ĉasis multajn antilopojn. El ties tibioj ili faris tranĉilojn, per ĝi ili fratece dividis la viandon, purigis la ledon, ŝmiris ĝin per ostmedolo por ke ĝi faru glata kaj pretigis el ĝi vestaĵojn.

Sed la sinjoro benis iliajn edzinojn kaj tiuj naskis multnombrajn familianojn, do, fine la groto fariĝis malvasta por ili ambaŭ.

Troviĝis proksime ankaŭ alia groto, en kiu vivis la glavdenta tigro kaj endanĝerigis la vivon de ili ambaŭ. Do, ili kune alŝteliĝis, bruligis fajron antaŭ la faŭko de la groto kaj kiam la tigro elsaltis, ĉiuj samtempe komencis ĝin ŝtonĵeti. Krome cent kaj cent ŝtonpintaj ĵetlancoj flugis al la besto kaj fine ili sukcesis ĝin mortigi. Poste en la malplenan groton enloĝiĝis Kain kun siaj familianoj.

Ĉi tiu sukceso instruis ilin, ke pli oportune estos kune ĉasadi ankaŭ estonte. La du familioj, kune agantaj, povis ĉirkaŭstari la aron de hiparionoj, peli ilin sur la monton, kie la timigitaj praĉevaloj unu post la alia saltadis en la abismon. Kain kaj Abel fratece dividis inter si la multan viandon. Poste ili jam povis ataki ankaŭ la mamuton kaj per la grasaĵo de la lanhava kamelo, kiu grasaĵo troviĝis en ĝia ĝibo, ili lumigis la groton. Cetere sur la muroj de la groto ili ĉizis belajn ĉasbildojn per tajlita fajroŝtono.

La vivo fariĝis ĉiutage pli bona, ili benis la nomon de Adonajo kaj la fratecan kunsenton, la pacon, al kiu ili povis danki ĉion ĉi.

Ĉi-tempe okazis, ke la Serpento ekenuis la solecan vivon en la senhoma Paradizo kaj ekiris por serĉi la homojn. Tiel li venis al la groto de Kain.

— Diru al mi Kain, — ĝi komencis, — ĉu vi ne timas pro Abel?

— Kial mi timus pro mia sampatrano?

— Nu, pro tio, ĉar li havas ĉiutage pli da ŝtonpintaj ĵetlancoj. La pintoj de liaj sagoj pretiĝas el la kornaroj de la cervoj kaj ili estas tiom akraj, ke ili trapikas eĉ la haŭtegon de la arbara elefanto. Eĉ vi mem jam vidis!

— Kiel do ĉasfaligi la elefanton, se lia sago ne estas akra?

— Nunu! Bone! — diris la serpento. — Mi nur menciis.

Kaj poste ĝi iris al Abel kaj tie rakontis la samon pri Kain.

Kain kaj Abel tiutage malfacile endormiĝis. Sekvonttage Kain kunvokis siajn familianojn kaj ekparolis al ili jene:

— Miaj familianoj! Nenia afero estas pli malbenita, ol la dispartiiĝo kaj malkonkordo. Inter la homoj devas regi paco kaj kunsento. Tiu, kiu endanĝerigas tiujn, riskas la vivon kaj feliĉon.

— Prave patro! — respondis la familianoj.

— Ĉar imagu nur, — li daŭrigis, — kio okazis, se ni malpaciĝus inter ni. Se ni devas uzi parton de nia laboro, por pretigi lancojn kaj sagojn kontraŭ la alia familio ne povu nin kaŝataki. Se ni ne ĉasadus kune kun la abelanoj, sed ni disiĝus al du partioj, nur ties duonoj povus iri ĉasadi, ĉar la aliaj duonoj devus observi la malamikon. Ĉu ne, tiel ni povus ĉasi malpli multajn antilopojn?

— Ni malsatmortus — respondis unu el la filoj.

— Kaj intertempe ekstermus nin la glavdenta tigro — aldonis la dua.

— Nu — daŭrigis Kain, — mi ricevis bedaŭrindajn informojn pri tio, ke la abelanoj intencas perturbi ĉi tiun kunsentan pacon. Laŭ certaj famoj ili pretigas armilojn kontraŭ ni.

— Domaĝe, — ili respondis. — Ni devas nepre subteni la pacon.

— La saman intencas ankaŭ mi, — jesis Kain. — Tiel decas al pacema familio. Ni neniokaze rompos la pacon, ni eĉ garde observos por malebligi, ke inter ni iu ajn malamikiĝu kontraŭ la abelanoj. Mi tre bedaŭrus, se la abelanoj tamen atakus nin, ĉar tiuokaze ni povus la pacon restarigi nur per armiloj, kiu jam ne estas paco. Sed kiel ajn mi cerbumas, mi ne povas eltrovi alian rimedon. Tiu, kiu volas pacon, vole-nevole devas batvenki tiun, kiu volas interbatadi. Mi estus tre malĝoja, karaj gefiloj.

Pro tio ĉi ili tre ĉagreniĝis same kiel ilia patro. Kelkaj proponis kunveni kun la abelanoj, aranĝi la aferon kaj atingi pacan interkonsenton. Sed aliuloj pridubis la sukceson de tiaspeca intertraktado.

— Ĉar, — ili diris, — se la abelanoj pretigas la armilojn, vere kontraŭ ni, tion ili nepre neos. Ili diros, ke la armiloj pretiĝas kontraŭ la glavdenta tigro. Kaj se ni petus, ke ili ne faru tion, ili pensus, ke ĝuste tial ni petas, ĉar ni mem intencas ilin ataki, do, des pli intense ili prepariĝus por la atako, eĉ se ili ĝis nun ne faris. Plej oportune estas diri nenion pri la afero, sed kaŝe pretigi pli multajn kaj pli akrajn sagojn por sekurigi la pacon de nia popolo.

Pri ĉi tio ili interkonsentis.

Poste iu el la filoj eltrovis, ke, se oni ŝmiras la pinton de la sago per la veneno de la akonito, la sovaĝbesto, trafita per ĝi, rapide mortas eĉ pro la plej malgranda vundo kaj tiu estis taŭga armilo kontraŭ la glavdenta tigro.

Dum la unua momento ĝi vekis grandan ĝojon: kiom multe da felo estos kaj kiom multa oleo por la meĉoj! Sed Kain, per la saĝeco de la maljunuloj tuj komprenis la situacion kaj ties konsekvencojn.

Li ordonis, ke la aferon oni severe devas sekreti. Dum la komunaj ĉasadoj oni ne rajtas uzi la venenon de la akonito por eviti, ke tion ekkonu la abelanoj. Sed en kaŝita angulo de la groto estu poto, plena de tiu ĉi veneno, por ke ili tuj povu preventi ĉiaspecajn ekagojn por rompi la pacon.

La ordonon ĉiuj akceptis aprobe, nur unu filo, Hanok aŭskultis ĝin kapskue:

— Neniel plaĉas al mi ĉi tiu afero, ĉar pli-malpli frue ĝuste el ĉi tiu fariĝos la interbatado.

Nature, la sekreto de la akonitveneno dum mallonga tempo malkaŝiĝis. Abel foje demandis Kainon, kial ili amasigas ĉi tiun danĝeran venenon.

— Bone vi scias, — respondis Kain, — ke en ĉi tiu groto loĝis iam la glavdenta tigro. Neniu scias, kiam revenos ĝia raso.

Abel profunde ĉagreniĝis. Tamen do pravintus la serpento? Kaj tiatempe li nenion kredis al ĝi!

Li kunvokis lian familianaron kaj komunikis lian sperton. Multaj el ili proponis pretigi pli multajn sagojn por la sekureco. Aliuloj timis, ke tio vekos malbonon, ĉar eble la kainanoj miskomprenus, pensante, ke la abelanoj intencas ataki ilin. Precipe Abel mem akcentis, ke ili nepre devas subteni la bonan kontakton kun la gefiloj de sia frato kaj eviti eĉ la ŝajnon de la malboniĝo de la interrilato.

Ĉi tiun opinion ĉiuj akceptis. Ĉiuj sentis fratame al la kainanoj.

Fine ili decidis, ke por certeco, ankaŭ ili plenigas poton per la veneno de la akonito kaj pretigos pli multajn sagojn, sed la afero restu severa sekreto, ĉar la fratecan interrilaton oni nepre devas subteni kaj la tuta armiĝo estas nur, por ke transflanke oni ne povu perturbi la familian konkordon.

Kaj post mallonga tempo Abel havis pli multan armilon, ol Kain.

Kiam Kain eksciis tion ĉi, li certiĝis pri sia malnova timo. La kainanoj kunvenis por interkonsiliĝo kaj konstatis, ke la abelanoj vere klopodas rompi la pacon kaj oni devas timi pro atako. Do, pro tio ili devas ĉesigi la komunajn ĉasadojn por eviti la okazon de intermalamikado. Ekde nun la kainanoj solaj iris al ĉasado, sed nur la duono de la popolo, ĉar la alia duono gardis la groton kaj pretigis armilojn por sekurigi la pacon. Sed ili zorge atentis, ke neniu perturbu la bonan interrilaton.

Jes, tiel okazis. Nature, la predo malmultiĝis, ili distribuis ĝin inter si per pli granda pedantemo kaj al la filoj oni klarigis, ke la malpli abunda distribuo estas severa necesaĵo, ĉar aliokaze endanĝeriĝus la hejma fajrujo kaj la ĉiutaga antilopviando.

Ĉi tion ĉiuj komprenis kaj aprobis, nur Hanok grumblis:

— Mi ja diris, ke iom post iom naskos la aferoj malbonan. Laŭesence same Kain, kiel Abel incitas la familianojn unu kontraŭ la alia. Ambaŭ estas lupoj en homaj haŭtoj, kiuj ne domaĝas buĉigi siajn familianojn por siaj propraj aĉaj interesoj.

Pluraj aprobis la vortojn de Hanok, kaj Kain per dolora koro vidis, ke la forto de liaj filoj malgrandiĝas kontraŭ la ekstera danĝero. Tial li komence milde atentigis Hanokon pri liaj eraroj kaj poste severe punis lin.

La amikoj de Hanok el ĉio ĉi konvinkiĝis nur, ke Kain nepre intencas forbuĉigi sian popolon, ĉar li spasme volas manenteni la potencon.

La samo okazis ĉe Abel: la duono de la familianoj ĉasis, la alia armile gardis la pacon. La malkontentulojn ili punis.

Kain kaj Abel fine konvinkiĝis, ke ili mem vane klopodas vivi en fratece bona rilato al la alia, se tiu alia senĉese pretigas nur armilojn, dume li vid-al-vide atestadas sian fratecan bonintencon, por forturni la atenton pri siaj malamikaj kaŝintencoj. Ili devis per profunda ĉagreno konstati, ke la paco estas savebla nur, se ili neniigos la pacrompantan alian familion. Ili jam eĉ sopiris la eksplodon de la interbatado, ĉar jam ankaŭ interne troviĝas tiuj, kiuj malalte taksas la eksteran danĝeron, kaj por tio malfortigas la familion. Tiuj vekiĝos nur tiam, kiam eĉ ili vidos la danĝeron. Sed ambaŭ amis unu la alian kaj ili povintus interbatali nur pro ekstrema neceso. Kaj ĉi tiun neceson ili jam avide atendis.

Fine ankaŭ tio alvenis. La abelanoj vundis hiparionon, kiu trakuris al la kainanoj. Tiuj mortigis ĝin kaj hejmenportis, pro kio la abelanoj alvenis kaj repostulis la predon. La kainanoj, por defendi sin, pafis kelkajn sagojn al la atakantoj kaj ambaŭ familioj komencis la militon, altruditan de la alia familio.

— Nu, — diris Hanok, — ĉu mi ne diris? Homoj, kiuj neniam pekis unu kontraŭ la alia, nun estas devigataj mortigi sin per la alia grupo kaj kial ĉio ĉi? Nur, por ke ni certigu la sangavidan regadon de niaj patroj. Ni bone konas la rezulton de la batalo: Abel estis mortigita. La venkinta Kain priploris sian fraton, ŝutis cindron sur sian kapon kaj laŭte anoncis al ambaŭ familioj, ke la malpaco estas finita, la pacrompanto jam ne vivas, estonte ili ĉasos kune, ĉiu el la du familioj havos abundan viandon kaj mielon de sovaĝaj abeloj. La malkonkordo finiĝis, la mondo atingis la eternan pacon.

— Sed el la pasinto ni ellernis, — li daŭrigis, — ke la paco estas granda trezoro kaj ni devas ĝin gardi pli bone, ol ĝis nun. Ni ne plu rajtas disiĝi al du grupoj, kaj tiun, kiu ne povas aliĝi al la nova grotreĝimo, ni nepre punos.

— Jen! — diris Hanok. — Mi jam diris, ke ĉio okazas nur por certigi lian tiranecon. Sango, kaj sklav-kateno, ĉi tio estas nia sorto. Paco ja ne povas alveni ĝis ni ne sukcesos rompi ĉi tiun sangan tiranismon.

Pri ĉi tio konsentis liaj amikoj, kiuj nun plimultiĝis, ĉar kun ili konsentis la abelanoj, kiuj sentis sin subjugitaj. Ili publike mallaŭdis la kainanojn, post kio, la kainanoj deklaris, ke la amikoj de Hanok estas pacrompantoj kaj plurajn el ili mortbatis.

Ĉi tio kolerigis la amikojn de Hanok tiel, ke ili foje ŝtelis la poton de la veneno, mortsagadis la tiranon kaj liajn adeptojn.

Hanok do, transprenis la gvidadon. Li kunvokis la popolon kaj anoncis, ke la longa kaj sanga malharmonio ĉesis kaj post tiom da suferoj ekruĝis por la mondo la krepusko de la eterna paco.

— La tiraneco estas frakasita, — li diris. — Per tio ĉesis la kaŭzo, kiu incitis homon kontraŭ homfrato. Fine la homaro alvenis havenon kaj estas savita. La mondo atingis la eternan pacon. Ni jam devas gardadi nur, ke regu nur la reciproka fratamo kaj paco. Por ni troviĝas jam nur unusola malamiko, tiu, kiu volas rompi la fratecan amon. Sed tiujn ni devas tute venki, por eviti, ke la adeptoj de la tiranismo malharmoniigu nian anaron kaj semu malpacon. Tiujn ni devas senpovigi, antaŭ ol ili povus subfosi nian fratan harmonion.

Pri ĉi tio ili konsentis, nur iu malnova amiko de Hanok skuis la kapon:

— Mi konjektas, – li diris, – ke ni esence nur ŝanĝis la tiranon, sed nenio vere modifiĝis. Ĉu ne, ĉi tiu Hanok parolas ankaŭ pri tio, ke ni devas venki iujn kaj senpovigi ilin? Ĝis nun ĉiu nia estro kredis, ke li posedas la panaceon, kiu alportos la eternan pacon. Sed ĉi tiu panaceo estis ĉiam iaspeca venko, kiun ni devas atingi super iu alia. Sed akiri venkon ni povas nur, se antaŭe ni trovas al tio malamikon. Laŭesence la malamikon ni mem kreis, por ke ni povu ĝin venki. Almenaŭ, se ni ekskrapis la ideon de la paco, sub la ekstera selo, ĉiam putriĝis sangaj bataloj. La eterna paco estas naiva ĥimero.

— Kaj ĉu ne troviĝas saviĝo? — ili demandis.

— Ne. La interbatado estas en la homa naturo. Oni devus modifi la homan naturon, por ke la malamo mem ĉesu.

— Kaj kiel vi imagas la solvon?

— Nu, atentu vi: ĉu vi ne ekvidis, ke Hanok kaj liaj intimaj amikoj estas ĉiuj blondaj?

— Vere.

— Nu, ni devas sperti, ke la malamon disvastigas la blonduloj. Do, la brunuloj devas solidari, venki la blondulojn, kaj tio ĉi alportos la eternan pacon. Sed ĝis tiam ĉio estos vanta ĥimero. Ek! brunaj amikoj, ni organizu nin por elbatali la venkon de la frateco, por ke jam fine ĉesu la malbenita spirito de la malpaciĝo!

Sed en tiu tago ankoraŭ neniu konsentis.
(1968)

Perfekta civitano

Gladion la tria, grandmonarko de Bergengocio, sidis sur sia tronseĝo, kiam la kortegano plankenĵetis sin kaj per sia frunto tuŝante la tronŝtupon raportis, ke la plejmoŝta ordono estas plenumata: Majstro zem Fabius estas alvenigita.

— Envenigu lin — diris Gladion, la grandmonarko.

La kortegano ekstaris kaj profunden kliniĝinte dorseniris, malaperante tra la pordo. Post momento enpaŝis Majstro zem Fabius.

Li plankenĵetis sin antaŭ Gladion, per sia frunto li ektuŝis la tronŝtupon.

— Gloro al vi, Gladion la tria, grandmonarko de Bergengocio!

La grandmonarko gracplene ekbalancis sian kapon.

— Mi permesas al vi starante aŭskulti miajn vortojn.

Fabius ekstaris.

— Senfina estas via graco, sinjoro!

— Vi pravas. Ĉar mi ankoraŭ ne senkapigis vin, kvankam vi jam delonge meritis tion. Espereble vi tre bone konas vian kulpon?

— Indulgon al mia kompatinda animo, sinjoro!

— Mi postenigis vin kiel kortegan ĉefmetiiston, ĉar mi konis vin lerta majstro de ĉiuj metioj. Komence vi fakte taŭgis al tiu honorigo. Vi konstruis al mi tronseĝon, en kiun mi ensidis kaj eksonis leona hurlado kaj floroj pluvis el la plafono sur min. Sub la sofon de mia dormsalono vi konstruis klappordon, per kiu mi povis faligi miajn enuintajn amatinojn en profundakvan puton. Vi ĥemiis venenon, pro kiu niaj gastoj nur post hejmeniro senviviĝis. Kaj mi abundigis vin per miaj gracoj. Mi permesis al vi kudrigi violkoloran butonon sur vian ĉapelon, mi rajtigis vin skribi antaŭ vian nomon: “zem”. Mi permesis al vi, ke en kortegaj baloj vi mem forviŝu la polvon de sur la pantofloj de mia filino, princino Magnezia Karamella Lenia. Mi eĉ permesis, ke dum la datrevenoj de mia kronumado post la landjuĝisto tuj vi tuŝu la piedestalon de la statuo de la imperia Ibis-birdo. Ĉu estis tiel, aŭ ne?

— Senfina estas via graco, sinjoro!

— Kaj antaŭ unu jaro mi komisiis vin konstrui al mi la idealan civitanon. La maŝinhomon, en kiu koncentriĝas ĉiuj virtoj de la subulo. Sed mi postulis pretigi ĝin dum unu jaro, se ne, vi senkapiĝos.

— Senfina estas via graco, sinjoro!

— Nu, vi esperigis min dum unu tuta jaro. Sed antaŭ unu monato — diris li per akriĝanta tono —, vi jam petis permeson iri al eksterlanda studvojaĝo por pristudi la tieajn meĥanismojn. Ĉu estis tiel, aŭ ne?

— Tiel estis, sinjoro.

— Tie-e-el? — diris malice Gladion. — Sed vi ne povis min superruzi! Mi jam konjektis, ke vi intencas nur savi vian kapon ĉar la meĥanismo ne pretiĝis. Aŭ eble, ĝi pretiĝis kaj vi intencas ties sekreton vendi al miaj aĉaj malamikoj en Operencio. Do, mi ne lasis vin forfuĝi.

— Kaj mi obeeme restis hejme.

— Jes! — ekridis Gladion. — Nur vi ankoraŭ ekprovis vizitvojaĝi al la operencia internacia foiro. Sed jam tutegala kaj neinteresa. Pasis la jaro kaj mi ne plu atendas, — diris li severe kaj subite ekkriis:

— Ĉu pretiĝis la ideala civitano aŭ ne?

— Jes, sinjoro, ĝi pretiĝis.

Gladion surpriziĝis kaj kun multe pli mola tono, sed ankoraŭ dubeme demandis:

— Ĉu vere…? Kaj kiam mi povas vidi?

— En ĉi tiu momento, sinjoro. La maŝinhomo staras antaŭ via moŝta pordo kaj atendas vian ordonon.

— Enportu ĝin.

— Majesta moŝto, vi mendis idealan civitanon, do ĝi obeas nur al viaj ordonoj. Envoku ĝin vi mem per ĝia nomo.

— Kiel ĝi nomiĝas?

— Ĝia nomo estas: Mizerius.

— Bone — diris Gladion kaj ekkriis — Mizerius, enpaŝu!

La pordo malfermiĝis kaj envenis Mizerius per rigidaj, malrapidaj paŝoj. Ĝi ekstaris antaŭ la trono kaj komencis kliniĝadi, balancante sian trunkon supren-malsupren kaj senĉese knaris.

Gladion rigardis ĝin dum iom da tempo, sed fine demandis:

— Kial ĝi kliniĝadas senfine?

— Ĝia spino estas el la plej delikata kaj plej mola gumrubando.

— Kaj ĉu ĝi ne ŝiriĝos?

— Kontraŭe, ĝi eltenas eĉ la plej grandan ŝarĝigon de vi.

— Ĝi murmuras malagrable. Preskaŭ ĝi ploras.

— Ju pli vi ŝarĝigos ĝin, des pli malmulte ĝi murmuros kaj ploros.

— Ĉu ĝi ne bezonas ŝmiradon?

— Ĝi servas sian monarkon sen ŝmiro. De aliuloj ĝi jam pretendus la ŝmiradon.

— Kaj ĉu ĝi ne povas paroli?

— Ĝi scias, — diris Fabius kaj turniĝante al Mizerius li laŭte silabis: — Ek-pa-ro-lu, Mizerius!

La maŝinhomo tuj ekparolis per kreskanta voĉo:

— Vivu la genia kaj indulga monarko de Bergengocio, kiu venkis sian aĉan antaŭulon kaj gvidas la popolon sur la vojo de la feliĉo!

Gladion plaĉe kapbalancis sed rimarkis:

— Kial ĝia voĉo krakas tiom malbele?

— Ĉi disko jam estas eluzita.

— Sed kial? Vi ja pretigis la maŝinon nur lastatempe!

— Jes, sed la diskon mi aĉetis dum la regado de via malbenita antaŭulo, sed eĉ tiam ĝi estis jam eluzita ĉar ĝi pretiĝis dum la regado de ties antaŭulo, kiun via aĉa kaj kruela antaŭulo ŝtiparmortigis.

— Ĉu vi ne trovis pli novan diskon?

— La disko estas malnova kaj eluzita, sed ĝi estas eksterordinare longdaŭra. Hodiaŭ ĝi estas same uzebla, eĉ pli ĝi taŭgos krome dum kelkaj dinastioj.

— Ĉu ankaŭ mi povas demandi ion de ĝi?

— Nature.

Gladion silabante demandis al Mizerius:

— Ĉu vi estas kapabla eĉ fajreniri je mia ordono?

Mizerius senvorte turniĝis kaj ekiris al la fajroplena kameno. Fabius saltiris al ĝi kaj apenaŭ li sukcesis ĝin reteni.

— Ho, monarka moŝto, — li diris al Gladion — ne deziru tian eĉ en la formo de demando, ĉar ĝi tuj plenumas ĉiun vian deziron.

— Nu bone, — diris Gladion. — Mi demandos alian.

Kaj turniĝante al Mizerius, li demandis:

— Diru, Mizerius, kioma horo estas nun?

Mizerius per la sama, krakanta tono respondis:

— Vivu la genia kaj indulga monarko de Bergengocio, kiu venkis sian aĉan antaŭulon kaj gvidas la popolon sur la vojo de feliĉo.

— Ĉu ĝi denove gramofonas la saman? — demandi kolerete Gladion. — Ĉu ĝi scias nenion alian?

— Ĝi ja scias. Ĝi iradas tien-reen, laboras tute laŭ vi ordono. Vi povas ĝin eĉ enjugi.

— Kaj krome?

— Krome nenion.

— Ĉu ĝi scias nenion kiome?

— Ne forgesu, sinjoro, ke vi mendis idealan civitanon.

— Sed kio kreas en ĝi la vortojn?

— La disko, sinjoro.

— Ĉu ĝi ne povas pensadi?

— Pensadi?! Dio gardu nin!

Gladion cerbumadis kaj post kelkaj momentoj demandis:

— Sed manĝi! Ĉu ĝi ne kapablas manĝi?

— Ĝi ne kutimas manĝi, sinjoro.

— Ĉu ne kutimas manĝi?

— Mi ripetas, sinjoro: vi mendis idealan civitanon.

— Do, ĝi tute ne nutriĝas?

— Ĝi ja nutriĝas, sed nure per papero, sur kiu estas skribaĵo. Tiu estas multe pli ekonomia, ol la pano.

— Vere interesa. Nu, ni ekprovu.

Gladion prenis libron, el kiu li elŝiris folion kaj transdonis ĝin al Fabius:

— Manĝigu ĝin!

— Pardonu sinjoro, sed ĝi enakceptas nur, kion vi mem igas en ĝin.

— Bone, — kaj Gladion turniĝis al Mizerius. — Enakceptu ĉi paperon, Mizerius!

Mizerius transprenis la folion, enbuŝigis kaj englutis lin. Poste ĝi eksonis per monotona voĉo:

— Der Vater ist gut, die Mutter ist auch gut… der Vater ist gut, die Mutter ist auch gut…

Kaj tiel ĝi ripetadis la saman sentencon, ĝis la pacienco de Gladion elĉerpiĝis kaj superkriante la maŝinhomon, li demandis al Fabius:

— Kia difekto okazis en tiu?

— Bonvolu montri la libron, sinjoro.

Gladion transdonis la libron, Fabius enrigardis kaj tuj malkovris la kaŭzon.

— La afero estas komprenebla. Ĉi tiu estas germana gramatiko.

— Sed mi ne volas ĉiam ripetigi la saman tekston!

— Donu al ĝi alian paperon, sinjoro.

— Bone. Jen, tiu skribaĵo. Mizerius, enakceptu ĝin!

Mizerius eksilentis, transprenis la skribaĵon, enbuŝigis, formanĝis kaj samtone ekparolis:

— Senvualigu la perfidulojn!

Kaj Mizerius ripetadis senfine ĉi sentencon, ĝis Gladion jam kolere superkriis ĝin:

— Kia difekto denove?

— Kion vi donis al ĝi, sinjoro?

— La raporton de la policministro.

— Tiam ne primiru, sinjoro.

— Sed mi ne volas, ke ĝi pluparolu! Kion fari por silentigi ĝin?

— Tio estas tre facila: Vi devas piedbati ĝin.

— Ĉu piedbati? Kaj ĉu ne ĉesos funkcii?

— Ju pli vi piedbatos ĝin, des pli fervore ĝi servos a vi.

Gladion dubeme rigardis al Mizerius, sed fine li venis malsupren de la trono, iris malantaŭen al la maŝinhomo kaj tie piedbatis ĝin. Mizerius ekŝanceliĝis kaj terenfalis. Gladion iome ektimiĝis.

— Jen! Ĝi nun falis!

— Ĝi ne falis sinjoro, nur kuŝas. Al ĉiu ĝi ekkuŝas kiu piedbatas ĝin.

Sed Gladion estis ekkaptita de penso. Li nur staris kaj cerbumadis. Fine, post iom da hezito li ekparolis:

— Sed atentu nur! Kiaspeca molaĵo estis tiu…

Fabius ektremis kaj ruĝiĝis.

— Kiu, sinjoro? Kio?

— Sur la dorso de la maŝinhomo. Kiam mi alpiedbatis… do, tie ĝi estis tre mola…

Fabius embarase ekbalbutis:

— Kial…? Nu, do… Kial ĝi estas mola? Ho… Mi plenigis ĝin per mola lano por pliagrabligi al vi la piedbaton.

— Fakte, ĝi estis agrabla…

— Ho, — diris Fabius rapide kaj ĝojante, ke li sukcesis eviti la danĝeran demandon, — kiu nur unufoje piedbatas ĉi perfektan civitanon, tiu ekhavas pasion al tiu majesta amuzo. Ĝuste pro tio mi aplikis la plej molan ledon sur la malantaŭa parto. Dikan ledon mi aplikis nur sur la vizaĝo…

Sed Gladion profunde enpensiĝis kaj mansigne silentigis la majstron.

— Tamen, — li diris graveme. — Iom stranga…

Li aliris la maŝinhomon, ekpalpadis ĝian manon kaj subite ekkriis:

— Ĝi ja estas varma!

Poste li profunden kliniĝis al Mizerius, kiu kuŝis sur la tero, sed tuj li ekstaris kaj per tondra kolero li kriis al Fabius:

— Ĝi ja spiradas! Vi kanajlo, vi trompis min! Ĝi estas vivanta homo!

Fabius genufalis antaŭ Gladion.

— Indulgon al mia povra kapo!

— Vi aĉulo! Vi perfidulo! Kiel vi aŭdacis trompi min, kanajla fripono?!

— Ho, pardonu vi, indulga monarka moŝto! Mi dum unu jaro senĉese konstruis maŝinon post maŝino, mi serĉis, studadis la meĥanismon de la ideala civitano, sed fine mi devis konvinkiĝi, ke ĝi estas absurda kaj mi neniel kapablas plenumi ĉi taskon. Vi postulis neeblaĵon de mi, sinjoro. Neniam, nenispeca maŝino povos tiom multe plenumi! Tiom multe povas plenumi nur la animhava, konscioplena, vivanta homo!
(1956)

La falsa aŭguro

La grandmonarko de Atlia sendis voki sian intimulon Serva, la ĉefon de la kortega konsilio.

— Nun, — li diris, — kiam la popolo de nia lando festas la dekan jaron de nia regado, oni nepre intencas omaĝi al ni donacojn grandiozajn. Sed tion vi scias pli bone ol ni.

— Ho jes. La Templon de la Dankodiro, la Obeliskon kaj vian Statuon.

— Ni dankas, ne daŭrigu. La planojn ni konas bone. Ni vokis vin tial, ĉar ni sentas, ke ankaŭ nia patra koro devas iom rekompenci la popolon por ĝia fideleco kaj donacemo. Ĉu ne?

— Via popolo jam nun fermis vin en sian koron, ho reĝo, filo de la dioj!

— Nu jes, tion ni scias. Sed des pli konvene estus, ke ankaŭ ni donacu ion al la popolo.

— Ĉu vi pensus pri ia speco de monumento aŭ templo, reĝo dio-generita?

— Eh, ne pri tiaĵoj, kiuj kostas multan monon. La popolon jam pli ol sufiĉe ŝarĝas ĝiaj propraj donacoj. Kial ĝin ŝarĝi ankaŭ per la niaj?

— Senlima estas la boneco de via koro, ho diogenerita reĝo!

— Ni pensis pri amnestio al la malliberuloj.

— Kiel do, grandmonarka moŝto! — timiĝis Serva. — Ĉu vi liberigus eĉ vian kuiriston, kiu ŝtelis vian orpokalon?

— Nu, kompreneble, ni ne pensis pri li. Ĝuste tial ni sendis voki vin. Ni volas vin komisii, ke vi priesploru en la ŝtataj malliberejoj, kiu, kial kaj kian punon ricevis. Ni vin komisias priesplori per via saĝo kaj fidelo, kiu povos ricevi amnestion aŭ pun-malpliigon. Sed ni pensas, ke vi jam aŭdis kaj komprenis ĉion. Iru do fari vian taskon.

*

— Nu, nia kara servisto, provoso Patra, donu al mi la liston de la malliberuloj!

Patra alportis la liston kaj genuflekse ĝin transdonis al la ĉefkonsilisto Serva.

— Do ni iru laŭvice. Jen estas: «Brut, rabisto». Liaj kulpoj?

— Li rabmurdis malriĉajn komercistojn dum la foiro.

— Ĉu nur tiaj bagateloj?

— Jes. Sed foje li atakis ankaŭ grandsinjoron Ptalm, nian noblan bonfaranton, luanton de la kortegaj bienoj (nun Patra ree genufleksis kaj tuŝis per sia manplato sian frunton, signante altegan honoron). Sed kiam li eksciis, kiu sidas en la veturilo, li forkuris kiel freneza.

— Jen lia feliĉo. Amnestion al li. Plue. Sekvas Talme. Kion li krimis?

— Li spionadis komisiite de la lando Antissa. Li penetris ŝtele en aristokratajn rondojn, ŝtelakiris militajn sekretojn kaj elliveris ilin al la registaro de Antissa.

— Hm. Pli grava afero. Kiom estas lia puno?

— Dumviva mallibero.

— Ĝi mallongiĝu en du jarojn. La tria estas Rata. Kion li faris?

— Vi eble scios tion, kvankam ni devis tion sekreti. Li estas la falsa aŭguristo.

— Jes, mi memoras pri io… landpereo, drono en Oceano…

— Jes, jes. Pri la murmuroj, kiuj antaŭ du monatoj aŭdiĝis el sub la tero, niaj aŭguristoj deklaris unuanime, ke ili estas dia revelacio: dio Kantra koleras kaj atentigas nian landon, ke li ne toleros plu la impertinentecon de Antissa, li postulas, ke ni ekstermu ĝian popolon. Tial nia grandmonarko ordonis tiam armadon kontraŭ tiu lando.

— Jes, — diris Serva. — Mi scias, eĉ, ke Rata havis ian opinion kontraŭan. Kion li diris?

— Mi ne miras, grandsinjora moŝto, ke vi ne scias tion precize, kvankam vi scias ĉion. Sed estis severa ordono malhelpi la disvastiĝon de la danĝeraj doktrinoj de Rata. Eĉ la plej altrangaj moŝtoj apenaŭ ricevis informon pri tio.

— Kion do li asertis?

— Tion, ke la murmuro ne devenas de la kolero de dio Kantra, sed ĝi estas spontana termurmuro. En la terprofundo estis grotoj; ili enfalis, kaj ties bruon ni aŭdis. Li aŭdacis deklari, ke nia kontinento post du monatoj malaperos en la oceanon. Do ni ne armadu, sed prefere ni interpaciĝu kun Antissa.

— Terura defetismo!

— Sed, feliĉe, niaj altaj instancoj tuj kontraŭagis. Niaj pastroj deklaris liajn doktrinojn herezaj, pruvis el la Sanktaj Libroj, ke nia lando firme staros ĝis la senfino de la tempoj, ĉar tiel ordonis dio Kantra, kaj ke la kolero de la dio murmuris unuavice kontraŭ tiaspecaj herezuloj. Sed poste ili rekonis, ke ĉia deklarado kaj publika diskuto estus nur reklamo por Rata kaj liaj doktrinaĉoj. Oni do lin arestis, liajn skribojn forbruligis, lin mem malliberigis, kaj nuntempe oni jam malliberigas eĉ tiujn, kiuj nur mencias tiujn tezojn abomenindajn. Kaj ĉu vi volus amnestii tiun monstron?

— Ne, ja ne, neniel! — kriis Serva. — Kiel li puniĝas?

— Per dumviva mallibero.

— Ne sufiĉe! Eble li povos liberiĝi kaj plu veneni la animojn, ruinigi la patriotajn kaj religiemajn morojn kaj per tio frakasi la kredon de la homoj je nia futuro! Oni ĵetu lin al la sovaĝbestoj en la areno. Lia morto faros pli pompa la cirkajn ludojn jubileajn!

Ĉi tio okazis en Atlantis, unu monaton antaŭ dia subakviĝo.
(1970)

 

Logos

— Kian opinion vi havas pri nia medio, ho Philologos, filo de Aristomachos?

Philologos ĉirkaŭrigardis en la Forum Romanum. En la fono, antaŭ la Concordia templo, granda amaso staris ĉirkaŭ la rostra. Sur ĝi oratoro laŭtlegis la nomojn de la proskribitoj de Sulla. Amasiĝis ĉiam la samaj tipoj: sovaĝaspektaj feĉuloj kun gorilaj trajtoj, kiuj klopodis ekkapti per la oreloj kelkajn konatajn nomojn, ĉar la proskribitojn kiu ajn rajtis mortigi kaj liajn bienojn ricevis la murdinto.

Philologos kaj Biblophagus sidis ĉe la kontraŭa fino de la placo sur la ŝtuparo de la Basilica Aemilia Paulli kaj videble ne interesis ilin, kiujn la senato deklaris la malamikoj de la respubliko.

— Kion mi povus diri novan al vi, Biblophagos? — li respondis ŝultrolevante. — Tiuj multaj konstruaĵoj tre similas al nia Akropolis. Ĉio estas tre simila al la niaj kaj tamen kiom da diferenco! Ĉar kio estis la ĉefa ornamaĵo de la Akropolis? La statuo de la diino de la saĝo. Kaj nun rigardu tion! — li diris, montrante el la statuo, staranta sur pilastro, apud la ŝtuparo. — Kion vi vidas tie? La lupinon kaj sub ĝia ventro la ĝemelojn, suĉantajn la lakton de sovaĝbesto, por ke jam la fondado de la urbo komenciĝu per fratmurdo.

— Prave vi diris, ho Philologos. Kaj ne forgesu, kiome diferencas ankaŭ la popolo ĉi tie kaj tiu de la Atena agora. Tiu estis popolo, kiu vere kapablis krei la Akropolon. Tiun ĉi kanajlaron kungregigis nun la sangodoro kaj la predavido, dum ni kunvenis sur la agora por ĉirkaŭstari nian majstron, la honorplenan, maljunan Kleistos, por esti riĉigitaj per kelkaj saĝaj frazoj, kiujn ni rapide notis sur niaj vakstabuloj. Kaj ĉu vi memoras, kia ĝojo estis al ni ekvidi la cinikan saĝulon, Hekateonon? Li vagadis la stratojn ĉiam malpure, en ĉifonaj vestoj, konforme al siaj principoj. Ni postkuris lin kaj petis veni al nia rondo, konversacii kelkajn vortojn kun nia majstro, por ke ni povu ĝui la diskuton, kies ĉiu vorto signifis ĝojon al la malsata animo, kiel la festeno de la dioj por sklavo. Kvankam ja ni estis ankaŭ korpe malsataj, konsidere, ke ni dediĉis niajn vivojn ne al akaparo de oro, sed por la filozofio kaj ni estis tre feliĉaj, se ni, elpreninte la ledan saketon el sub nia vestaĵo, trovis en ĝi kelkajn rostitajn fagoglanojn. Sed kial fari zorgojn pro tio, kiam nia animo ĝuis dian festenon! Kiam Kleistos kaj Hekateon diskutis pri la temo, kio estas la virto kaj justo! Kaj se ni, sekvante nian majstron, iris al la teatro, tie ni vidis same nin mem, ĉar la komedio primokis niajn majstrojn, aŭ la korifeojn de la publika vivo. La primokitoj ridis des pli gaje, ju pli trafan satiron ili aŭdis pri si mem. La popolo aplaŭdis same al la aktoroj, kiel al la verkisto kaj al tiuj, pri kiuj ili ridis. Ĉu vi memoras? Okazis, ke iu riĉa bakisto, enviante la famon de la primokitoj, promesis abundan premion al la verkisto, se li foje eĉ lin mem primokos. Sed trafe li ricevis laŭ sia merito! La verkisto figuris lin kapropieda satiruso, kiu venas al la urbo, ekvidas la pilorion, kredas ĝin esti trono kaj suprengrimpas. La amaso ekvidante lin, komencas alĵetadi putriĝintajn bulbojn kaj koton, dum li ĉion ĉi imagas honorigo kaj kiam la provoso volas lin descendigi, li donas al li monon por lasi iome ĝui sian favoritecon.

Ambaŭ ridis.

— Prave vi parolis — diris Biblophagos. — Vere, Perikles estris dum deksep jaroj la urbon, ĉar ĉiu civitano estimis lin. Li ĉiam portis kaskon, ĉar ĝi decis al lia staturo. Kaj, se sur la scenejo aperis aktoro kun korbego, aŭ fela vinujo sur sia kapo kun grandegaj okultruoj, la aŭskultantaro jam ridis plenbuŝe, ĉar ĉiu ekkonis, kiun li volas imiti. Li iris kun aplombegaj paŝoj al la mezo de la scenejo, tie depuŝis la dion Zeŭs de sur la trono kaj li mem eksidis. Transprenis la fulmosagojn de Zeŭs, pikis tiujn al Pallas Athene, elŝiris la lancon el ŝia mano, derompis ĝian oran pinton kaj transdonis al la aktoro, kiu ludis la rolon de Aspasia. Fine Aspasia simple formanĝis la oron. Nu, la kronikistoj notis, ke ĝuste Perikles estis, kiu plejkore ridis la scenon.

— Jes, ĉar li sciis, ke ĉio ĉi estas nur ŝerco, ĉar li neniam klopodis al tiraneco kaj li neniam ŝtelakiris unusolan drakmon de la popolo.

— Ĝuste pro tio. Sed ekprovu nur primoki iun banditestron ĉi tie! Tuj vi estus krucumita, ĉar ne troviĝas akuzo, ekde la rabado, ĝis la patromurdo, aŭ de la vanteco ĝis la plej fia krueleco, kiu ne trafus ilin tute prave. Rimarku firme, Philologos: se iu postulas al si honoron, indan al la senmortaj dioj, tiu faras, ĉar li bone scias sian malindecon kaj senhonoron. Tial estas, ke en la cirko nur la gladiatoroj murdas sovaĝbestojn aŭ unu la alian, dum la muzoj larmas kaj katenite silentas. Sed imagu nur, kia sensacia sceneja figuro povus esti modelita pri tiu verukvizaĝa Sulla! Oni povus priludi, kiel li suĉas la lupinon, kiel li hurlas pro tio lupmaniere kaj ĵetas sin hurle al Grekio por suĉi ĝian sangon.

— Kaj ankaŭ la lakton, ho Biblophagos! Ĉar ne forgesu, ke Sulla tre bone parolas greke. Li eĉ skribas. Memkompreneble siajn proprajn heroaĵojn, ĉar ili havas kapablon nur al tiaj verkaĵoj. Sed eblas, ke eĉ tion li nur verkigas per iu heleno, kiu nun kontraŭ valora mono priskribas, kiel lia mastro elrabis niajn templojn kiel li disrompigis la statuojn kaj kiom glorplene li forbruligis niajn librarojn. Se tiuj ĉi ne suĉus nian lakton ili jam eĉ ne vivus.

— Prave, mia amiko. Mi ankaŭ miras, ke ili ankoraŭ ekzistas. Antaŭ nelonge Marius ekstermadis siajn kontraŭulojn same, kiel nun Sulla. Marius jam estas mortinto kaj nun sekvas lin liaj kunuloj. Sed ĉu eblas ŝtaton vivteni per ĉiama renverso de la saĝo kaj justo? Ĉu vi memoras, kiel difinis Platono la justan vivon?

— Ke ĉiu faru kaj ricevu tion, kio lin koncernas.

— Prave vi diris. Sed se ĉiu akiras tion, kio koncernas aliulojn, kiel finiĝos la procedo? Reciproka rabado kaj ruinigo ĝis la plena pereo. Ĉu vi kredas daŭran regadon al Sulla? Ĉu vi imagas, ke unusola homo povas leviĝi super ĉiu alia kaj povas senbride subpremi ĉiun aliulon? Ne, Philologos, tio ne eblas, ĉar fine murdos lin iu el lia propra kliko. La perforto neniigas sin mem. La balancilon oni povas ekpuŝi, ke ĝi svingiĝas supren, al iu finpunkto, sed klopodas malsupreniĝi al la kvietpunkto. Kaj vane vi provas starigi la kubon sur ĝia rando, ĉar la dioj ordonis, ke ĝi povu stari nur sur la platoj. Nur tia socio staras sur firma bazo, kiun gvidas la menso kaj scio, kiel ofte rakontis al ni nia majstro, laŭ la doktrinoj de Platono. Nek la sangavida kanajlaro de la circus maximus, nek la eĉ pli sangavidaj banditestroj povas, aŭ povos iam ajn gvidi kaj subteni ŝtaton. Ĝuste tial akcentis Platono, ke la ŝtato povas esti regata nur flanke de la saĝuloj, al kiuj estos malpermesite akiri havaĵojn. Ili ne rajtos droni en plezuroj, por ke ne venenigu iliajn korojn la akaparemo, malamo, intrigo, insidemo. Kaj el ili neniu povos leviĝi super siaj kolegoj por eviti la tiranecon kaj la putriĝon de la puraj virtoj. Jes, mia amiko, tia ĉi estas la perfekta ŝtato.

— Kaj tiu ŝtato devas nepre alveni, ĉar ekzisti povas nur afero, kiu estas laŭmensa.

— Prave Philologos. Ĉu vi scias, kiel sanigas la chirobantikaj pastroj la histeriajn virinojn?

— Jes. Per fajfinstrumentoj ili ludas furiozan dancmuzikon kaj igas la malsanulinon dancegi, ĝis ŝi terenfalas kaj profunde endormiĝas.

— Vere. Kaj post la vekiĝo la malsanulino trankviliĝas. Nu, ĉi tie, ĉirkaŭ ni okazas la sama: ĉefbanditoj dancigas la popolon ĝis la plena seniluziiĝo kaj tiam sekvos la saniĝo: la popolo trankviliĝos, eknaŭzos la sangon, rifuzos la pluan inferan spektaklon kaj alvenos la regado de la menso, ĉar alimaniere ne eblas. Tiam la homoj kontentiĝos per freŝa tritikpano, kiun oni altabligas sur agla mato, krome manĝos ili fromaĝon, salan olivberon, bulbon, figon: eble ili altrinkos vinon, dum iliaj lipoj kantos la gloron de la senmortaj dioj kaj poste ili ekkuŝos en betullignaj litoj, sur kuŝejoj, faritaj el mirtaj branĉoj. La akaparemo kaj gloravido neniun incitos kontraŭ lia homfrato, ĉar la saĝo iluminos la cerbojn, ke la virto estas pli utila al ili.

— Ho, jes. Ni, saĝuloj, bone scias, ke troviĝas nur unusola potenco: la menso. Rigardu ĉi tien, ho Biblophagos: ĉi tiu ŝtuparŝtono iome suprenleviĝis ĉar sub ĝi kreskaĵo etendas siajn radikojn. Sed kio donas al ĝi la forton por tio? La menso, la animo! La logos. Prave diris Thales, ke en ĉiu herbeto loĝas dio, ĝia propra dio, kiu igas ĝin kreski. La kruda forto estas nur servisto, dum la reganto estas la logos, la leĝaro de la menso.

— Kaj la perforto devas kliniĝi antaŭ la menso. Ju pli arde furiozas la despota perforto, des pli frue ĝi renversas sin mem kaj helpas surtronigi la menson. En la kortego de Sulla jam nun ĉiuj tremas kaj neniu estas certa pri sia vivo. Kelkuloj provas firmigi siajn poziciojn, ke ili klopodas eĉ superi la ordonojn de Sulla kaj distingiĝi per trofervora murdado. Sed kio estas premio? Ke sekvonttage Sulla sendas lin al la eŝafodo por malebligi konkurencon. Sulla de tempo al tempo ĉirkaŭrigardas en sia rondo, kaj, se iu kapo komencas elstari el inter la ceteraj, tuj li dehakas. Sed la malkonfidon kaj pli-malpli frue troviĝos ŝtelmurdisto, kiu mortpikos lin, por savi sian propran vivon. Eĉ duonjaron mi ne aŭguras al lia regado. Kaj post li sekvos regado de la saĝo.

— Jes. Unusola potenco estas la menso. La logos.

— Jes. La saĝo. La nous. Kaj tiun reprezentas ni, helenaj saĝuloj en ĉi tiu barbara lando. Kredu Philologos, ke la urbo kuŝas jam nun antaŭ niaj piedoj! Sed tamen ni ne surtretos ĝin, nur gvidos laŭ la volo de la virto, dece al saĝa kaj bonintenca reĝo… Ve!

— Ve! — kriis ankaŭ Philologos.

Ambaŭ eksentis fortan piedbaton sur siaj dorsoj. Ektime ili turniĝis, sed jam torentis la mallaŭdo el buŝo de Stultius, la etiopa inspektoro de la sklavoj:

— Fi! Mizeraj, kanajlaj sklavoj! Ĉu vi tie ŝtelados la tempon, kiam mi ordonis al vi, tuj marŝi al la monto Janiculus por paŝti la brutaron? Prave mi asertis al nia mastro, la nobla kaj grandanima Caius Publius Valerius, eĉ unu moneron ne elspezi por tiaj mizeraspektaj sengrasuloj, ĉar ili estas pigraj kiel pediko. Se atendu nur, mizeraj sentaŭguloj, mi regalos vin! Klakos la vipo hodiaŭ sur viaj dorsoj! Ek!

Ambaŭmane li ekkaptis la ferringojn, forĝitajn sur la koloj de la sklavoj, suprentiregis ilin kaj piedbatante, skuadante puŝadis ilin tra la tuta forumo. Atinginte la templon de Saturnus, li denove traktis ilin per piedoj kaj forlasante, irigis ilin al la monto, akcentante, ke ili iru laŭ la plej mallonga vojo, tra la ponto de Probus kaj antaŭ krepusko ili prezentu sin hejme, por ricevi la vipon.

La du sklavoj veante, lamante marŝadis laŭ la Vicus Jugarius. Kaj iliaj veadoj intermiksiĝis kun la stertorado de tiuj kvarmil damnitaj militkaptitoj, kiujn ĝuste tiam buĉadis la legianoj, konforme al la ordono de Sulla.
(1961)

Genezo

Kaj diris Dio: estu lumo. Kaj estiĝis lumo. Kaj Dio vidis, ke ĉi tiel estas bone.

Kaj ekvidis la lumon la Diablo kaj palpebrumis pro la brilo, kaj diris: «Aŭ kio estas ĉi tio? Ĉu vi kontraŭagas min?» Kaj diris per laŭta voĉo: «estu mallumo!»

Kaj estiĝis taglumo kaj nokto je la unua tago.

Duatage Dio disigis la ĉielon de la tero kaj kreis la ĉielvolbon.

Kaj ekkoleris la Diablo en sia koro kaj diris: «estu ĉiebrua tempesto, glaciplena hajlo kaj kirlego de ventoj!»

Kaj estiĝis la ĉielvolbo kun tempesta bruo, kun hajlo kaj kun ventegoj je la dua tago.

Tiam diris Dio: «estu kontinentoj, kiuj donas sekuran grundon, estu sur ili molaj herboj kaj multaj fortaj arboj, kiuj kreskigas dolĉan frukton, kaj estu akvoj, kiuj aspergas kaj fekundigas la sekan teron».

Kaj diris la Diablo: «estu vulkanoj sur la kontinentoj, por ke ili ne fariĝu sekura grundo. Estu inundoj de la akvoj kaj estu naŭzaj vermoj en la dolĉaj fruktoj!»

Kaj daŭris la frida milito inter Dio kaj Diablo je la tria tago.

Diris tiam Dio: «estu akvaj bestoj kaj rampaj bestoj flugadu birdoj super la tero kaj estu ĉiaspecaj bruoj, bovoj, ŝafoj, kokoj kaj kolomboj!»

Sed diris la Diablo: «estu ŝarkoj en la akvoj kaj vipuroj kaj lupoj sur la tero kaj estu ĉiaspecaj nocivaj bakterioj!»

Kaj estiĝis vivo kaj morto je la kvara tago.

Kaj diris Dio: «Ni kreu homon laŭ nia propra modelo kaj simileco kaj li regu la fiŝojn de la maro, la birdojn de la ĉielo kaj la brutojn sur la tuta mondo. Jen, mi donacas al li la grendonan spikon kaj fruktodonan arbon por lia bonfarto, ke lian koron serenigu feliĉo».

Kaj vidis Dio, ke ĉio, kion Li kreis, jen, estas bona kaj taŭga al la celoj.

Sed diris la Diablo: «Ni kreu ŝtatestron kaj militestron. Advokaton, ekzekviston, patrioton kaj flatintriganton laŭ nia propra modelo kaj simileco».

Kaj vidis la Diablo, ke ĉio, kion li kreis, jen, estas malbona kaj taŭga al la celoj.

Sed li diris en sia koro: «tamen mi vane faris mian senlacan paclaboron, se la agreso de la detruema malamiko ĉion nuligas per sia perforta kontraŭago». Kaj diris laŭtvoĉe al la Sinjoro:

— Efektive kial ni devas konkurenci, Dia Moŝto? Ĉu ni ne povus eble kunlabori en paca kunvivo kaj interkonsento?

— Kiel vi opinias la kunlaboron? — demandis la Sinjoro.

— Provu ni eble krei konkorde, tiamaniere, ke mi kaj vi kunlaboras en la kreado laŭ kvindek-procenta kontribuo!

— Nu, estu laŭ via deziro Maldia Moŝto, — respondis la Sinjoro. — Ni kunmetu niajn kapablojn kaj kreu ni ion kune.

Kaj tiam ili distranĉis la homon al du seksoj. Estiĝis viro kaj virino.

Kaj estiĝis amo je la sesa tago por etern-eterne.

Kaj ambaŭ kreintoj vidis, ke ĉi tio kaj ĉi tiel jam estas tre bona kaj malbona kaj tre taŭga kaj je la sepa tago ili ambaŭ ripozis.
(1965)

 

Pythagoras

Thyrene, la Lyda sklavino, surtabligis bonodoran vinon, kiun alportis aŭdacaj Pohokaiaj ŝipistoj el la ĝardenoj de la malproksim-okcidenta Tartessos, de kie jam nur je kelkaj remilsvingoj leviĝas la rokoj de la Hadesa pordego, ĉe kies piedoj ondadas la ŝaŭmoj de la riverego Okeanos, ĉirkaŭfluantaj la Teron. Tie enmergiĝas la vespera Suno.

— Je Heraklo! — klaketis per sia lango la grasa tirano de la urbo Kroton. — Kiu ĉi vinon trinkas, vere emas pensi, ke la fajra ĉaro de Apollon ripoziras vespere ne al la akvo de la Okeanos, sed al la vinkeloj de Tartessos.

Li trinkis kaj turniĝis al la skribisto:

— Ensendu la Samosanon.

— Jes.

Kiam la invitito enpaŝis, la vizaĝoj malheliĝis.

— Estu salutata, ho, Korpulentos, la grandpotenculo, — tiu diris. — Kial vi ordonis al mi alveni?

— Estu salutata ankaŭ vi, ho, Pythagoras, la Samosa. Ni devas pritrakti bedaŭrindajn aferojn. Miaj fieduloj kaj bonamikoj, kiuj sidas ĉi tie, en la konsilantaro, min sciigis pri tio, ke lasttempe vi dissemas erar-doktrinojn en la korojn de la junularo.

— Pri kio temas precize?

— Pri iaspeca triangulo.

— Ho! Ke la kvadrato de la hipotenuzo egalas la sumon de la kvadratoj de la du katetoj?

— Bone vi diris. Ĝuste pri tio.

— Kaj kiu asertas, ke ĝi estas erara?

— Ĉiuj ĉi tie, en la konsilantaro.

La akuzito eltiris vakstabulon el sub sia vesto.

— Atentu nur, ho, Korpulentos, — li diris kaj komencis desegni. — Ĉi tie, en ĉi tiu triangulo mi desegnas vertikalon al la hipotenuzo…

— Vi demonstru al la fakscienculoj, — interrompis la alia. — Ĉi tie estas la magistro de la Akademio, la grandscienhava Krethenes.

— Aŭskultu do, Krethenes, la grandscienhava — diris Pythagoras, alturniĝante.

— Tiu ĉi linio dividas la grandan triangulon al du, proporci-similaj trianguloj. El la proporcio de la flanklinioj sekvas, ke…

— Ne daŭrigu, mia amiko, — respondis interrompe tiu. — Mi bone konas viajn argumentojn.

— Kial do vi tamen asertas ilin eraraj?

— Ĉar eraraj ili estas!

— Sed la dedukto ja pruvas la veron de mia tezo!

— Haltu! — interdiris Korpulentos. — Se vi, Krethenes, konas la situacion, prezentu vian fakopinion.

La magistro ekstaris, malvolvis papiruson, kelkfoje solene ektusis, kaj laŭtlegis:

— La opinio de la Akademio estas jena:

«La tezo de la Samosa Pythagoras pri la rektangula triangulo ĝis nun estis pruvebla nur per geometria metodo; do ĝi estas tute abstrakta penso, kiu ne konformas al la praktika vivo. Liaj trianguloj estas nure imagitaj, liaj kalkuloj estas fremdaj al la ĉi-tieaj metodoj. El liaj doktrinoj montriĝas la influo de la Samosa medio, la proksima persa atmosfero, kiu ĉi tie, en Sud—Italio, neniam povos enradikiĝi, do, kiel artefarita, fremda ideo, ĝi konformas nek al la animo de la Krotona popolo, nek al ties pensmaniero».

— Ĉu ne estus eble, — demandis Korpulentos, — akordigi lian tezon kun la tradicioj de nia popolo?

— La tezo portas sur si la makulon de la persa spirito. Ĝi estas rigida kaj perfortita. Evidentiĝas, ke la Sud-Italiaj rektangulaj trianguloj ne estas enstaligeblaj en unusolan tezon, simile al brutoj. Mi koncedas, ke ĝi eble taŭgus en iomete pli libera formo.

— Kia estus tiu pli libera formo?

— Ekzemple tia: «Troviĝas ankaŭ tiaj rektangulaj trianguloj, kiuj…” ktp.

La akuzito ekridetis kaj interdiris:

— Kiel vi povas postuli, ke mi malkonfesu la veron?

— Vidu, ho Korpulentos, — diris Krethenes, — lia obstineco estas senlima.

— Mi dankas vian opinion, — diris Korpulentos. — Mi petas la ĉefpastron de la templo de Dionysos, la eminentvirtan Hypokriteson, prezenti sian fakopinion.

Hypokrites ekstaris.

— La akuzito fuŝmiksiĝis per siaj erardoktrinoj en la saĝajn ordonojn de Zeŭs kaj Apollon.

— Kiel?

— Unue, ĉar li jam antaŭ longa tempo intencis ekkoni nombrojn, kiuj estas neniam elkalkuleblaj. Eĉ li mem nomis ilin «iracionalaj». Li intencis eldiri la neeldireblan, elkalkuli tion, kion la dioj ordonis kaŝi antaŭ la homaj okuloj. Li volis forŝteli la animon de la nombroj, por ke la kolero de Zeŭs katenu nin al la roko, simile al la ribelema Prometheus. Sed eĉ per tio ne elĉerpiĝis lia aŭdaco. Li asertis, ke la Tero estas globforma! Ĉu vi komprenas, amikoj? Globforma! Simile al putra pomo, kiun vendadas la kamparaninoj de la najbaraj vilaĝoj, apud la Metapontiona urbopordego. Do, la akuzito intencis devojigi la animojn de la junuloj for de la pura altaro de Dionysos kaj puŝi ilin al malhonora infektaĵo.

— Sed kiel? — demandis la akuzito.

— Ho, ne malkonfesu vi, perfida Pythagoras! Bone mi scias, ke viaj disĉiploj jam de monatoj ne vizitas sanktajn orgiojn de Bakkhos, sed ili aŭdace intermiksiĝas en la ordonojn de la dioj per siaj vakstabuloj. Eĉ pri tio mi informiĝis, ke vi intencis aliformi la orbitojn de la steloj per via malbenita tezo, por provoki la koleron de la dioj kontraŭ ni.

— Mi intencis la diajn ordonojn ne aliformi, sed ekkoni, kiam mi kalkulis la orbitojn per mia tezo.

— Povas esti, ke en la Samosa Hera-templo la aŭguroj divenas el la orbitoj de la steloj, sed ni, Krotonanoj, pli bone ekkonas la volon de la dioj el la intestoj de la bovo kaj azeno. Kaj eksciu, ke la sanktajn aŭgurajn ritojn mi jam pastris ĝuste pri via tezo!

— Nu, kaj — alturniĝis scivoleme Korpulentos, — kiel la dioj nin avizis?

— En la intestoj ni trovis luzernon kaj kardon! Povas ĝin atesti ĉiuj piavivaj pastroj de Dionysos!

Murmuro de konsterniĝo eksonis el la ĉeestantaro.

— Indulgon al nia kompatinda urbo! — ekkriis Korpulentos. — Prezentu oferojn al ĉiuj dioj, forturnigu hajlon kaj peston de nia urbo kaj direktigu ilin kontraŭ la malbenita Syrakusai!

— Kaj nun, — li daŭrigis, — rakontu vian opinion, ho Bestiales, mia bravkora strategos!

La strategos ekstarante frapĵetis sian glavon sur la tablon.

— Ĉiam mi admonis vin, ho Korpulentos, la grandpotenculo, — li tondris, — ke danĝere estas doni azilrajton al tiaspecaj vakstabulaj mizeruloj. La malbenita Syrakusai minacas eĉ nian estadon, ĝi forbruligos nian urbon, glavbuĉos niajn infanojn, se ni ne faros la samon pli frue al ili. Kaj ni tamen kapablas toleri, ke oni disputu pri iaspecaj, — mi ne scias, kiaj — anguloj, pri kiuj li eĉ asertas, ke ili estas rektaj, kvankam rekta povas esti nur bravulo, kiu havas rektan kaj bravan koron. Kaj nia urbo havis krom vi nur unu rektakoran filon, tiu estis Milon, la Olympia pugnoĉampiono.

— Mi dankas viajn vortojn, ho Bestiales. Kia estas via opinio, mia brava urbjuĝisto, Brutales?

— Laŭ mia opinio, la Samosa infekto pereigos nian ubron. Ni devas eduki niajn junulojn bravaj hoplitoj kaj ĉarbatalantoj, ekzerci ilin en la lancĵeto, kaj ne estas permeseble renversi la publikan ordon per tiaspecaj erardoktrinoj.

— Kaj kion vi diras al ĉio ĉi, Samosa Pythagoras?

— La pruvon de mia tezo vi ĉiuj spertis per viaj propraj okuloj. Kial vi tamen nomas ĝin erardoktrino?

— Ĉu vi aŭdacas apelacii al okuloj kaj spertoj, se la intestoj de la azeno manifestis la kontraŭon? Aŭ ĉu vi kuraĝas kontraŭdiri al ĉi tiaj eminentaj kaj saĝaj viroj? Sed vidu: mi tamen ne volas vian pereon. Finfine, iam vi tamen ĝuis nian gracon kaj favoron, kiam vi laŭtigis la eternvalidan verecon de la sanktaj Orpheusaj doktrinoj. Sed komprenu fine, ke vi ankaŭ devas fari koncedon pri via tezo.

— Kio ĝi devus esti?

— Vi forlasu almenaŭ unu kateton. El la du katetoj restos ankoraŭ unu por vi.

— Tio dependas ne de mi.

— Kion do! Aŭ ĉu ne vi mem formulis vian tezon? Nu, same vi povas formuli ĝin aliforme.

— Mi nur formulis la tezon, sed ĝin jam entenas la angulo en si mem, do ĝi estas fiksa realaĵo, absoluta vero, kiun mi ne povas ŝanĝi.

— Se ĝi estas realaĵo, la afero estas tiom pli danĝera, ĉar ĝia plaĉaspekta ŝajno estas kapabla ŝanceli niajn honestajn civitanojn en sia kredo al la eternvalidaj diaj ordonoj. Forlasu unu kateton! Pripensu, ke la insulo Khios trifoje alpartiiĝis al la persa reĝo kaj samfoje repartiiĝis al la helena federacio.

— Sed ĝeometriisto devas sekvi nur la leĝojn de la matematiko.

— La civitanoj de la urbo Kroton devas sekvi nur mian leĝon, kaj tiu estas por vi la ekzilo! Foriru!

* * *

Sur la vojo al Metapontion, Pythagorason akompanis nur Eŭristhetos. Jam videbliĝis la fruktoĝardeno de Herakleia, kiam la disĉiplo ekparolis:

— Majstro, iam vi instruis, ke ĉia saĝo manifestiĝas en la sanktaj Orpheusaj doktrinoj. Ho Pythagoras, vi parolis multe pri la titanoj, kiel ili formanĝis Dionysos-on, la plej potencan filon de Zeŭs kaj Persephone. El ili restis nur lia koro, el kiu Zeŭs kreis novan Dionysos-on, la titanojn mortfulmbatis kaj iliajn kadavrajn cindrojn disĵetis al la ventoj. Vi rakontis, ke ĉiu vivanta homo kaj besto ricevis eron el tiu cindro kaj ĝi estas la animo mem, kiu vagadas de individuo al individuo, ĉiam renaskiĝante post la morto en alia formo, laŭ la volo de Hermes, kaj nur per la indulgo de Persephone ĝi povas alveni al la regno de Kronos, al la insulo de Beatuloj. Vi proklamis la malpermeson de la viand- kaj fabmanĝado, vi malpermesis al ni porti lanan vestaĵon. Vi petis nin varbi al vi disĉiplojn, kiujn via plej bona amiko, Hypokrites, inicis laŭ la reguloj de la sanktaj orgioj de Bakkhos adeptoj de la eternvalidaj veraĵoj.

— Tiel okazis.

— Poste vi kune kun Krethenes atakdisputis kontraŭ Hekataios, kiu asertis, ke la pinto de Olympos estas senpopola. La mitojn, kiujn prezentas migrantaj kantistoj en la gymnopaidioj, li deklaris imagitaj kreitaĵoj de revemaj fabelpoetoj, eĉ pli, li kontestis la dian devenon de la persaj reĝoj, asertante, ke iliaj patrinoj per la dia deveno intencas nur kaŝi siajn adultojn. Tiam vi kaj Krethenes defendis la eternvalidajn veraĵojn de la mitoj kaj tradicioj.

— Ĉio ĉi estis tiel.

— Ni bone rememoras eĉ viajn disputojn kun Xenophanes, kiam li primokante viajn Orpheusajn doktrinojn, diris: «Se la bovoj havus manojn kaj povus labori, ili elfarus siajn diojn kun bovaj korpoj». Kaj ĉu ne estis Brutales, kiu tiam plenforte apogis vin por defendi la eternvalidajn veraĵojn de la misteroj?

— Prave vi diris, Eŭristhetos. Kial vi mencias ĉion ĉi?

— Mi ne komprenas, kial ili vin nun tamen ekzilis.

— Ĉar ili havas eminentan menson kaj mi estas azeno.

— Kiel tion kompreni?

— Ili multe kredis al mi, kion ajn mi diris, kaj fine mi imagis, ke ili jam kredos ĉion. Mi fariĝis pli kaj pli aŭdaca.

— Nu kaj?

— Kaj fine mi asertis ankaŭ pri mia geometria tezo, ke ĝi estas eternvalida veraĵo, sed ili tuj malkovris, ke ĝi estas fakta veraĵo — kaj vi vidis la sekvon…

2

Alveninte en Metapontion, ili iris viziti unue Palliason, kiu bone konis ilin ambaŭ, kaj kun kiu ili estis en intima, amika kontakto. Pallias salutis ilin kun ekstrema ĝojo.

— Al kio mi povas danki la feliĉon, ho Samosa Pythagoras?

— La urbo Kroton ekzilis min.

— Terure! Preskaŭ nekredeble. Kaj ĉu ankaŭ vin, amiko mia, Eŭristhetos?

— Mi nur memvole sekvis mian majstron al la ekzilo.

— Sed kiel ĝi okazis?

Pythagoras rakontis la historion de la ekziliĝo, kaj poste li demandis:

— Ĉu vi esperas, ke Metapontion akceptos nin?

— Tutcerte. Sed vi verŝajne malsatas. Nide! — li kriis al la edzino en la kuirejo. — Alportu al niaj gastoj olivojn, panon kaj mielan vinon!

* * *

La sekvan tagon ili vizitis kune kun Pallias la urbjuĝiston. Pythagoras rakontis la okazintaĵojn kaj ripetis sian peton.

— Miaflanke estas nenia malhelpo kontraŭ via ekloĝo ĉi tie, — li respondis post ioma pensado. — Vi nur devas pripensi, ke ni estas en alianco kun Kroton. La damnita urbo Syrakusai minacas nin ambaŭ per milit-agreso, do, ni ne povas fari iun ajn paŝon, kiu povus veki en Kroton la impreson, ke ni amikeme akceptas iun, kiun ili ekzilis.

— Do, eĉ vi forpelos min?

— Neniokaze! Pri tiaspeca afero eĉ ne pensu mia altestimata amiko, la Samosa Pythagoras. Ni nur aranĝos la aferon amikeme. Tiel, ke ĝi estos ankaŭ por vi plej taŭga. Ni sciigos la urbon Kroton, ke vi alvenis ĉi tien kaj deklaris, ke vi eĉ nun alte estimas la magistraton de Kroton, kaj vi retiris vian tezon, pro kio ni akceptas vin, kiel civitanon de nia urbo.

— Ĉu mi devas retiri mian tezon?

— Nature. Nome, tio estas nepra bezonaĵo de la afero…

— Sed kiel eblas retiri iun geometrian tezon? La tezon entenas la rektangula triangulo en si mem, kaj ekzistas sendepende de ni. Ĉu mi proklamas ĝin, ĉu mi retiras ĝin, ĉiel ĝi ekzistas. Kroton postulis retiri nur unu kateton, kaj vi postulas la tuton?

— Se la tezo ekzistos sendepende de ni, tiuokaze vi povas tiom pli facile retiri ĝin, ĉar ĝi restos ĉiuokaze vera.

— Sed kiel mi deklaru, ke la interrilato de la lateroj ne estas tia, se ĝi estas tamen tia? Tiu ĉi retiro estus ne la retiro de iu aserto, sed la aserto de malvera tezo. Aŭ ĉu mi povus deklari, ke sur la ĉielo ne estas suno?

— Nu, tiam vi ne retiros la tezon, ni nur anoncos tion al la Krotonanoj, kaj vi simple nenion diros pri la trianguloj, nur silentos. Kaj vi havos nenian plendindaĵon kontraŭ ni: ni komisios al vi la konstruadon de la templo de Apollon. Vi ricevos loĝdomon, junajn sklavinojn kaj por-eminentulan seĝon en la teatro.

— Mi tre dankas, amiko mia, sed jen: mi povus bonege utiligi mian tezon ankaŭ dum la konstruado.

— Utiligu ĝin laŭplaĉe, nur ne parolu pri tio. Necesas nur, ke neniu eksciu la aferon. Nepre vi devas akcepti, ke ni ne povas perdi la aliancon kun Kroton, ĉar alie la urbo Syrakusai forbruligos nian urbon kaj forbuĉos nin per glavo.

3

Nokte ili forfuĝis el la urbo.

— Mi eĉ nun ne scias, ĉu nia nuna decido estos bonŝanca, ĉu ne, ho Eŭristhetos, – li diris penseme. – Vi persvadis min kaj mi konsentis.

— Certe bonŝanca. Mi estas konvinkita, ke nia afero povas rezultigi nur bonan rezulton. Syrakusai estas la malamiko de Kroton, kaj se Kroton ekzilis vin, Syrakusai nepre tiom pli bonvenigos.

— Sed ambaŭ flankoj kosideros min perfidulo.

— Via grandeco ŝvebas super ĉiaspeca malamikado. Ĉu vi emus esti patrioto en Kroton? Ili estimus vin ĉar ili pensus, ke via koro plenas per malamo kontraŭ aliuloj. Sed via pozicio, ho, Pythagoras, estas super ĉio ĉi, kaj via unusola celo povas esti akceptigi vian tezon per kiu ajn rimedo, ĉar vi donos per tio nur utilon al ili, kaj per tio vi servos kaj helpos ilian vivon, kaj ne memmortigan interbatalon. Ni devas spekti la aferojn de ĉi tie, el la alta pinto de la supereco. De ĉi tie, kie ilia balaaĵkumulo, la interlukto aspektas nur malproksima drinkejfetora malpuraĵo. Ju pli malproksime estas de ili, des pli facile ni povas puriĝi de iliaj malmildaj moraloj, kaj ju pli ni puriĝas de la moralaĉoj, des pli moralaj ni fariĝas laŭesence. Ne, majstro! Ĝuste tiam ni estus satane malbonaj, se vi oferus la veron kaj humiliĝus antaŭ ili, rekonante per tio, ke nia celo estas same la senfrukta malamo. Vi devas nur saĝe eluzi ilian diablan naturon.

* * *

Gelon, la kavaleria armeestro kaj tirano de Syrakusai sidis en tronseĝo. Sed kiam Pythagoras kaj Eŭristhetos envenis, li descendis de sur la podio kaj iris al gastoj. Li profunde riverencis al ili, kaj per la polmo salute tuŝis la frunton.

— Mi jam informiĝis pri via afero, ho Samosa Pythagoras. Vi bezonas diri nenion. Via insultiĝo karakterizas la aĉan urbon Kroton. Ili ekzilis vin, ĉar vi ne apogis ilin en ilia fia komploto kontraŭ nia urbo. Nu ili eble kredas, ke ili povos glavbuĉi nin, bruligi niajn domojn, sklavigi niajn virinojn, sed eraras la friponoj, ĉar la batalhakilo hakos reen, al ilia propra kapo. Estu salutata en nia urbo! Ni donos al vi ĉiun honoron, jam nun vi konsideru vin la ano de la maljunulara konsilantaro. Ni komisios al vi la edukadon de niaj junuloj kaj vi fariĝos la militinĝeniero de nia batalĉara brigado.

— Viaj vortoj ege honorigas min, ho, Gelon, filo de Deinomenes — respondis Pythagoras. — Mi sentas, ke mi estas eĉ malinda por tiu ĉi ega honoro.

— Je Heraklo! Ni mem estos honorigitaj, se vi akceptos nian modestan proponon.

— Mi ŝatus nur, ke vi permesu instrui mian geometrian tezon.

— Mi ne nur permesos, sed devigos niajn civitanojn akcepti ĝin. Eĉ pli, — li diris per iome malica rideto — vidu, kiel alte ni estimas vin: vian tezon… pardonon! Pri kio temas la tezo?

— La sumo de la kvadratoj de la katetoj en la rektangula triangulo…

— Jes! Mi jam scias! Do, mi jam eldonis la ordonon, ke ĉi tiun tezon devas akcepti ĉiuj civitanoj, kaj tiun aĉulon, kiu ne akceptus ĝin, ni konsideros kiel malamikon de la urbo kaj kiel kaŝagitiston de Kroton. Mi sendis miajn policanojn por priaŭskulti la sekretajn interflustradojn de la homoj, kaj tiuj porti tiun al la juĝisto, kiu aŭdacus eĉ nur kapnei aŭdante pri via tezo.

— Vi estas tre favora al mi, sinjoro, sed eble tiu ĉi favoro estas eĉ tro granda. Nome, mian tezon entenas la rektangula triangulo jam en si mem, kaj laŭ mia opinio ne necesas akceptigi ĝin per tiaspecaj perfortaj rimedoj. Se mi desegnos ĝin sur la tabulo, ĉiu homo jepre akceptos ĝian veron.

— Mi neniel dubas pri tio, sed vi bone scias, ke inter civitanoj tamen devas esti iaspeca konsento, disciplino, kaj vi bone scias ankaŭ, ke inter ili ĉiam troviĝas malobemuloj, kiuj klopodas rompi la disciplinon. Mi certas, ke eĉ nun aperos kelkaj kontraŭuloj de via tezo; kaj per tiu metodo ni almenaŭ ekscios, kiuj estas la malamikoj de mia regado. Ĉar pro kia ajn alia kaŭzo kontraŭstarus al mia supera dekreto?

Pythagoras enpensiĝis.

— Eblas. Sed estas eĉ certe, ke ili konsentos mian tezon ne pro geometria konvinkiĝo.

— Nu? Ĉu ne? Kaj tiujn malobeulojn vi neniam konvinkos pri tio, ke ili devas obei al la ŝtatestro. Tial estas necesa la punbastono.

— Mi kredas tamen, ke en tiu okazo la geometia dokumentado estos sufiĉe konvinka, kaj post iom tempo ne troviĝos inter viaj subuloj, kiu kontestus veron de mia tezo. Certe, post iom da tempo eĉ viaj malamikoj akceptos ĝin.

— Ĉu vi kredas, amiko mia?

— Mi eĉ certas.

— Nome, tiaspecajn skrupulojn havis ankaŭ mi.

Pythagoras ne komprenis tiujn vortojn.

— Kial vi nomas skrupula afero tion, se eĉ viaj malamikoj akceptos la tezon, kiun vi mem volas akceptigi?

Nun ekmiris Gelon.

— Mi eĉ ne povas imagi, ho, Pythagoras, ke vi, en kies koro troviĝas tiel granda scio, ne povus kompreni la danĝeron de tio ĉi. Nome, se la ordonitan tezon akceptos ankaŭ miaj malamikoj, kiel mi do ekscios, kiu estas mia amiko kaj de kiu mi devas min gardi? Samtiel okazis la afero pri la infanoj de Niobe.

— Pri la infanoj de Niobe? Kiel tio okazis?

— Mi, interkonsente kun mia hierarkos, manifestis, ke Apollon sagmortigis ne dek kvar infanojn de Niobe, sed dek kvin. Memkompreneble, la ribelema kanajlaro neis. Do, tiujn mi kaptis, kaj ni vendis ilin kiel sklavojn al Khios por la gajno de mia trezorejo. Sed fine jam ĉiuj akceptis, ke pereis dek kvin infanoj de Niobe. Nature, mi ne estas tiel facile mistifikebla, kaj bone sciis, ke inter la konfesantoj kaŝiĝas multaj malamikoj, nur ili malkuraĝas nei la dekkvinon. Tial ni devis levi la infannombron de dek kvin al dek ses. Tiel mi sukcesis elfiltri denove kelkajn renegatojn, sed jam ne multajn. Sed poste ni jam vane levis la nombron al dek sep kaj dek ok, ĉiu maskis sin tiel, kvazaŭ li vere kredus, kvankam mi bone sciis, ke ili nur maskas sin por savi la vivon. Ankaŭ nun mi timis, ke vi pravos: via tezo pli-malpli frue ne plu taŭgos por elfiltri la malamikojn.

— Al tio mi povas respondi nur, ke mia tezo estos ĉiam vera kaj utila.

— Dum iom da tempo. Sed vi ne bezonas timi: mi metos makulon en la kalkulon de la insidemaj maliculoj: se jam ĉiuj akceptis vian tezon, tiam mi etendos ĝian validecon.

— Kiel kompreni tion?

— Per alia dekreto ni sciigos al la popolo, ke via tezo validas ne nur por la rektangulaj trianguloj, sed por ĉiaspecaj trianguloj. Se necesas, eĉ por la kvaranguloj. La ideo estas tiom pli grandioza, ĉar eĉ la aĉa urbo Kroton vidos, kiel alte ni estimas vin, kiun ili tiel fie elpelis. Via persono estas granda trezoro por nia urbo, kaj potenca apogo al nia justa batalo kontraŭ la Krotonanoj.

— Ĉu vi opinias, ho Gelon, filo de Deinomenes, ke mia tezo oportunas por tiaspeca celo?

— Nepre. Nur malgranda parto de nia urbo estas konfidebla. Bone vi scias, ke, kiam nia brava armeo venkis la urbon Kamarina, mi transloĝigis la loĝantaron al Syrakusai, ĉar ili estis lertaj industriistoj, kiuj fabrikis por nia armeo ŝildojn kaj batalveturilojn. Eĉ nian novan palacon konstruis ili. Sed tiaspeca malsataĉa kanajlaro estas ĉiam danĝero por la urbo kaj por la ordo. Do, kiam mi konkeris la urbojn Megara kaj Eŭboia, mi transloĝigis nur la pli bonhavan tavolon de popolo. La ceterajn mi vendigis kiel sklavojn. Kaj ĉu vi pensas, ke mi gajnis per la riĉuloj? Tute ne, sed baldaŭ ili provis okupi mian propran, ŝtatestran tronon. Dum iliaj langoj estis flatemaj, la koroj plenis per perfidemo. Do, vi jam povas kompreni, kiel utila estos por mi via tezo.

4

— Nu, kaj kion vi deziras de ni, Samosa Pythagoras? — demandis Artaphrenes, la Sardesa satrapo de reĝo Dareios. — Kio instigis vin veni al Sardes? Ĉu vi alportis la saluton de la insulo Samos al la reĝo de la reĝoj? Montru unue la donacojn!

— La donacon mi alportis en mia kapo, ho potenca satrapo. Ĝi valoras pli ol oro aŭ juvelŝtono.

— Mi jam aŭdis la famon de via saĝeco, kaj se ĝi estas vere pli valora ol oro kaj juvelŝtono, ni ĝojos pri ĝi. Do, kio estas tio?

— Geometria tezo, kiun mi vane proponis al Kroton, Metapontion kaj Syrakusai. Ĉiuj ili pensadis nur pri tio, kiel ĝi estus uzebla kiel armilo kontraŭ aliuloj, por pliriĉigi sian trezorejon. Ili akceptintus mian tezon nur tiel, se ĝin ili povus utiligi por siaj malbonintencaj interesoj. Eĉ pli: ili volus falsi ĝin kaj modifi ĝian veron al sesenhava mensogo. Mi, malfeliĉa ordinara homo, povus malkonfesi iun tezon, sed ĝi restos la sama, kiel ajn oni klopodas ĝin falsi. Ĝin kreis pli potencaj fortoj ol mi: la geometrio mem.

— Vi komprenas korekte la esencon de la aferoj, saĝa fremdulo. La leĝoj, kiujn kreis pli potencaj granduloj, ol ni, restos ĉiam veraj kaj devigaj.

— Certe mi esperis, ke vi, persoj, ne intencos falsi la leĝojn pro bagatelaj, egoismaj kaŭzoj. Finfine, via superulo, reĝo Dareios estas tiom riĉega…

— Haltu! — kriis Artaphrenes.

Li ekstaris kaj riverencis.

— Vi povas daŭrigi, Samosa Pythagoras, — li diris residante.

— Do, li estas tiom riĉa…

— Kaj potenca. Ne forgesu pri tio, fremdulo.

— Kaj potenca…

— Reĝo de la reĝoj de la Tero! Nur diru la tutan titolaron!

— Reĝo de la reĝoj de la Tero.

— Tiel. Do, kion vi deziras diri?

— Tial via reĝo ne bezonas pliigi sian trezoraron per subpremado de aliaj popoloj …

— Kiel tio estas komprenenda? — demandis Artaphrenes kun suspektema tono. Eŭristhetos savis la tiklan situacion:

— Mia majstro volas nur diri, ke ĉiu reĝo de la Tero obeas al la trono de via reĝo per si mem, spontanee.

— Brave! Nu, daŭrigu!

— Do, mi alportis mian tezon por konigi ĝin, kaj ke viaj scienculoj utiligu ĝin.

Artaphrenes dubeme levis la ŝultrojn.

— Kvankam mi ne scias, kian celon havas la tuto, sed rakontu nur, kion vi alportis.

Pythagoras prenis la vakstabulon kaj komencis desegni, klarigi.

— Do — li diris fine — la sumo de la kvadratoj de la katetoj egalas al la kvadrato de la hipotenuzo.

Artaphrenes longe rigardis la figuron, plurfoje li ripetigis la klarigon kaj fine li demandis:

— Sed se ili tamen ne egalas!?

— Nepre egalas.

— En tiu ĉi figuro, kiun vi desegnis.

— Mia tezo validas por ĉiuj rektangulaj trianguloj.

— Kiel? Ĉu vi eble intencas aserti, ke neniu kapablas desegni tian, kiu ne obeas al via tezo?

— Vere neniu, ho nobla satrapo.

— Kaj… ĉu vi pensas, ke… eble eĉ mi ne?

— Eĉ vi ne, nobla satrapo.

La okuloj de Artaphrenes ekfajris.

— Jes. Tiel. Vi scias nepre pli bone, saĝa fremdulo. Kaj se mia malperfekta intelekto bone komprenas sencon de viaj vortoj, eĉ la dio Ahuramazda ne.

— Eĉ li ne, altestimata satrapo.

— Kaj eĉ la reĝo Dareios, la reĝo de la reĝoj ne povus? — li demandis en minace milda tono. — Vi deziras diri tiel, ĉu ne?

Denove interdiris Eŭristhetos:

— Li nepre povus, ho nobla satrapo. Li estas super ĉiuj potenculoj de la tero kaj ĉielo.

— Silentu vi, servisto! — ordonis kolere Artaphrenes. — Mi volas aŭdi la opinion de via mastro. Do, kiel vi pensas la aferon, ho Pythagoras?

— Li… — komencis balbute, dum Eŭristhetos tiradis lian tunikon — li… nepre kapablus.

Artaphrenes mildiĝis.

— Mi vidas, ke via saĝeco vere estas granda, ho, fremdulo. Do, tial mi permesas, ke vi reiru hejmen en paco, kaj sekvontjare vi povos alporti la donacojn de la Samosanoj. Krom tio, mia skribisto donos al vi argiltabulon, aŭtentikigitan per mia propra parafa premcilindro. Tion vi transdonos al mia tiea guberniestro, tirano Suloson. Espereble vi scias, kial mi komisias al vi tion?

— Mi ne scias, nobla satrapo.

— Tiam mi klarigos al vi: mia reĝo komisiis al la aĉa fripono Histiaios por veni je mia helpo por kapitulacigi la helenajn urbojn en Malgranda Azio. Sed tiu fripono intencis direkti armeon kontraŭ mi. Mi eksciis la komploton, sed kiam mi atakis lin, li rifuĝis al la insulo Khios, por ke li tie daŭrigu la intrigojn kontraŭ mi. Sed la honesta magistrato de Khios elpelis lin, kaj li fuĝis al Mitilene. Li sukcesis elruzi kelkajn ŝipojn per la preteksto, ke li gvidos tiujn kontraŭ mi. Sed memkompreneble li trompis ankaŭ la magistraton de Mitilene, ĉar li nun faras tute ordinaran piratadon en la ĉirkaŭaĵo de Hellespontos. Tial mi ordonas nun al la guberniestro Suloson, ke li preparu militŝiparon kaj portu al mi tiun friponon katenite.

5

— Do, nia grandscienca amiko Pythagoras, ĉi tie sidas la plej saĝaj viroj de Athen, — diris Kleisthenes, la arkhono. — Do, bonvolu rakonti al ni ĉiun vian peton, viajn sciigojn, por ke ni povu riĉigi nian saĝon.

— Antaŭ ĉio vi permesu saluti vin, saĝaj gvidantoj de la urbo de la sciencoj, Athen, — li komencis. — Fine mi estas en la urbo de la sciencoj kaj mi nepre esperas, ke vi komprenos mian sciencan paroladon.

Poste li elprenis la vakstabulon, desegnis, klarigis, kaj fine li deklaris:

— Jen, ĉi tion mi intencis klarigi al vi, ho, saĝaj Athenaj viroj.

Sekvis silento. La aŭskultantaro per senŝanĝe streĉita atento rigardis al li. La silento iom embarasis lin.

— Kio do? — li demandis. — Ĉu vi aldiras nenion, amikoj?

— Ni atendas la finon de via parolado, — diris iu.

— Mi jam finis. Mi volis rakonti nur tion ĉi.

— Kaj kial vi diris tion?

— Por ke vi ekkonu mian tezon.

— Kaj kion fari per ĝi?

— Mi deziras nur, ke vi ekkonu ĝin kaj instruu ĝin al la junuloj.

— Sed kial?

— Por ke ili ankaŭ ekkonu ĝin kiel gravan geometrian tezon kaj uzu ĝin en la kalkulado.

Ekparolis Skeptos, la cinika saĝulo:

— Sed kion vi deziras diri per ĉio ĉi, ho Samosa Pythagoras? Nome, la homa parolo devas havi iaspecan celon, ĉu ne?

— Mi ne komprenas la demandon, mia saĝula amiko.

— Kaj ni ne komprenas viajn celojn. Ĉar ekzemple Thales diris, ke la materialo de la mondo estas baze la akvo. Laŭ Herakleitos la baza materialo estas la fajro, laŭ Anaximenes la aero. Sed el viaj vortoj ne evidentiĝis, kian materion vi preferas al ĉi tiuj? Al kiu materio vi intencas doni la preferon? Eblas, ke vi preferas neniun el ili, kaj vi deziras doni tute aliajn doktrinoj al la scienco… Ĉu vi eble opinias, ke la origino de ĉiuj aferoj estas la kaoso, el kiu laŭ Anaximandros la mondon elformis la kontrastoj? Do, ni ŝatus scii, kio esti via celo, pro kio vi rakontis ĉiujn ĉi ecojn de la triangulo?

— Laŭ mia konjekto, vi erare komprenis miajn vortojn, — respondis Pythagoras. — Ĉio, kion mi rakontis, havas nenion komunan al la pramaterio de la mondo. Ĝi estas nura geometria tezo, kiun mi malkovris dum miaj esploradoj, sendepende de tio, el kiaspeca materio estiĝis la mondo.

— Mi jam komencas kompreni vin. Do, vi sekvas cinikajn doktrinojn, laŭ kiu saĝulo restu super la tuta mondo, moraloj kaj leĝoj, malestimu la devigan perforton, subpremon, same kiel la limigitajn ĝojojn de vivo. Li ne petu ies ajn helpon kaj sekvu nur la puran moralon. Laŭ mia konjekto, vi apartenas al ni.

— Vi eraras, mia amiko. Mia tezo havas nenian interrilaton kun la moralo.

— Tuj mi konjektis! — ekkriis Erotiades, la poeto. — Nia saĝa amiko manifestas, ke ni ne katenu nin per moraloj, reguloj, sed ni vivu por la ĝuoj de la vivo. Do, ni trinku dolĉan vinon el malnova felsaka vinujo, ornamu nian frunton per florkrono, en nia sino ni sidigu flutistan knabinon kaj niaj lipoj kantu la kanton de Eros. Do, vi sekvas la principojn de Hipponax kaj Anakreon?

— Mi ne konas tiujn virojn.

— Ĉu estas vere, ke vi ne konas tiajn grandajn poetojn?

— Ne. Kaj tiaspecajn ĝojojn mi ankoraŭ tute ne ĝuis.

— Kiel? Ĉu eble vin ĉagrenis la poemoj de Simonides, ĉar vi malestimas la homojn? Eble vi konsideras la virinojn, kiel bestojn, simile al ili?

— Mi ripetas: mia tezo havas nenian rilaton al la mondo kaj al la homoj. Ĝi estas nure revolucia deklaro en la geometrio.

— Do, vi estas ribelulo, kiel Alkaios, kiun lia patrio, Lesbos, fine ekzilis.

— Mi volis diri nur, ke la tezo estas tute nova, sendependa de ĉiuspeca filozofio.

— Do, vi sekvas la principojn de Herakleitos — diris Skeptos. — Laŭ kiu ĉiaspeca filozofiado estas mistifikaĵo.

— Ne, mia amiko. Mi ne pensas ankaŭ tion. Mi devas deklari, ke mi sekvis nenian filozofion. Mi nur ekkonis la tezon, sed tiu tezo naskiĝis nek en mi, nek en alia saĝa menso, sed ĝi estas tute sendependa de la homoj kaj de ĉio, ĉar ĝin entenas la rektangula triangulo mem ekde la estiĝo de la mondo.

— Sed tiam vi tamen estas la adepto de Herakleitos, ĉar li mem deklaris, ke la leĝoj de la mondo ekzistis pli frue, ol la homoj kaj la dioj.

— Eble Herakleitos pravas, sed komprenu fine, ke min gvidis nenia filozofio aŭ socia celo.

— Sed tiam malkaŝu fine, kion vi intencas? Finfine la homaj vortoj havas ian celon. Malsaĝeta estas tiu, kiu parolas senbaze.

Kleisthenes frapetadis per sia skribovergeto.

— Mi konjektas, amikoj, ke ni ĉiuj miskomprenas nian amikon Pythagoras. Laŭ mia konjekto ĉi tie temas nur pri ia geometria tezo, kiu havas nenian rilaton al iu ajn filozofio aŭ socia teorio, nek al la pensoj de la poetoj. Mia gasto intencis sole sciigi al ni sian geometrian inventon kaj li petas, ke ni rekonu ĝin, instruu ĝin al la junularo, kiel senkondiĉan verom. Ĉu vi pensis vere tiel, ho Pythagoras?

— Mi estas tre dankema al vi, ho arkhono Kleisthenes, ĉar fine vi tute komprenis min. Vere mi intencis tion kaj nenion alian.

— Kaj mi havas nenion kontraŭ tio, ke ni instruu ĝin. Athen estas la patrio de la libereco. Sed bedaŭrinde vi malakceptas ĝuste tion.

— Kial vi pensas tion, ho Kleisthenes?

— Ĉar vi intencas altrudi vian tezon al niaj civitanoj kiel nekontesteblan dogmon. Kvankam vi devas scii, ke Hipparkhos, la kruela tirano estis iam mortigita de Harmodion, kaj ekde tiam ĉe ni finiĝis ĉia tiranismo. Vane provis Kleomenes, la Sparta reĝo, altrudi al ni la tiranon Isagoras, la popolo forpelis ankaŭ lin kaj transprenis la gvidadon de la publikaj aferoj. Do, via tezo estas iom danĝerhava.

— Ĝi ja havas nenian rilaton al la publikaj aferoj de la Athenaj civitanoj. Ĝi havas nure geometrian esencon.

— Eble vi tiel pensas. Sed, se vi instruos la tezon jam ne kiel privatan opinion, sed kiel iaspecan ordonon, tiam ĝi jam havas ankaŭ politikan esencon. Se nia popolo ekscius, ke vi instruas tian tiranecan dogmon kaj ni donis al vi permeson por tio, tiam ili ekzilus nin per ostracismo. Sed se vi konsentus instrui vian propran opinion kaj vi petus niajn civitanojn mem decidi pri ties akcepto, tiuokaze…

— Pardonu pro la interdiro, ho altestimata arkhono, sed mi povas instrui mian tezon nur laŭ ĝia esenco kaj ties vereco estas super ĉiu diskuto, nure en la racio. Tion oni povas kompreni aŭ ne kompreni. Sed diskuti …

— Tiuokaze bedaŭrinde…

— Pardonu, ke mi ankaŭ interdiros ion, altestimata arkhono, — diris nun Eŭristhetos. — Mia majstro volis nur diri, ke li lasas al libera diskuto la tezon, laŭ la libera instruado kaj libera pensado de Athen. Sed la sobra kompreno de la civitanoj nepre pravigos lin. Ĉu pensis tiel, mia majstro?

— Vi jam scias pli bone, kion kaj kiel mi pensis. Mi lasas al diskuto mian tezon.

— Ĉi tio jam sonas tute alimaniere, — respondis Kleisthenes. — Sed ekzistas ankaŭ alia problemo, eĉ pli grava.

— Nome?

— Vi asertis, ke via tezo validas por ĉiaspecaj rektangulaj trianguloj, kaj plurfoje vi akcentis, ke neniu mortemulo, sed eĉ la senmortaj dioj ne povus desegni tiaspecan triangulon, kiu ne obeus al via tezo.

— Tion mi vere akcentis, sed ĝuste pro tio, ĉar mi sciis, ke en Athen ne estas tiraneco, satrapo aŭ reĝo. Pro tio povas ofendiĝi neniu. Laŭ mia espero, ankaŭ vi ne ofendiĝos, ho, Kleisthenes, se mi deklaras, ke eĉ vi ne povus desegni alispecan triangulon.

— Tute ne. Mi ne taksas min pli valora homo, ol miaj kuncivitanoj. Sed, se mi bone komprenas, vi deklaris per tio ankaŭ tion, ke neniam en la estonteco ni povos desegni alispecan triangulon.

— Vere, estas tiel.

— Nu, ĉi tie kuŝas la malhelpaĵo. Via tezo estas tiom pesimisma, kaj ĝi forprenus la esperon en la futuro. Ĉar pripensu: ekzistas saĝulo, laŭ kiu la bazo de evoluo estas la frotiĝo: ĉio interfrotiĝas kaj kolizias, per kio la partoj de la mondo poluriĝas unu al la alia. Laŭ Herakleitos la evoluon estigas la fajro, ĉar ĝi konsumas la vivon kaj samtempe ĝi naskas alian vivon. Kelkuloj kredas, ke la novaj vivoj kreiĝas el la oceano, se la varmo de la suno forsekigas de ili la akvon. Sed ĉiu el ili kredas, ke en la futuro okazos iaspeca modifiĝo. Sed vi rekte deklaras, ke estos io, kion la homoj neniam povos efektivigi, kion ni neniam povos venki. Do, ekzistas leĝo geometria, tezo, kiu katenos nian vivon eterne.

— Ofte mi diris, ke en la disvastigo de mia tezo min gvidis nenia homa celo. Mi deklaris ĝin, ĉar ĝi estas kaj estos ĉiam ĉi tiel. Ĉar tio estas la vero, el kies ekkono vi havos nur utilon. Sed ĉu vi ekkonos ĝin aŭ ne, restos ĉiam veraĵo. Homo ne povas ĝin modifi.

— Ĝuste tio estas la nodo kaj tial ne rajtas ekko ĝin nia popolo. Nun minacas nin la venĝo de la Sparta reĝo Kleomenes, kaj pro tio ni komencis konstrui longajn murojn ĝis la haveno. Niaj manlaboristoj diligente pretigas glavojn kaj ŝildojn por niaj junuloj, kiel ankaŭ malpezajn ĉarojn. Niaj saĝuloj verkas librojn, edukas la homojn al scienco kaj saĝo, niaj komercistoj kolektas la trezorojn el ĉiu parto de la mondo por plibeligi la urbon, kaj, kiel vi ankaŭ vidis, nun konstruiĝas Akropolis, kies pompa beleco estas jam nun vaste konata. Ĉio ĉi plenigas la korojn de niaj civitanoj per fidemo kaj kredemo al la estonto. Vi devas jam konvinkiĝi, ke ni ne povas permesi la disvastigon de tia pesimisma teorio, kaj mi nepre devas forpreni de vi permeson plu restadi en Athen.

— Vi rajtas decidi, ho arkhono. Mi ne estas civitano de la urbo, kaj vi rajtas min elpeli. Sed eksciu, ke mia tezo restos vera eĉ tiam, kaj ĝi regos en Athen same, kiel en ĉiu parto de la mondo.

— Ĝuste tial niaj civitanoj ne rajtas ekscii ĝin.

6

Laŭ la historio Pythagoras, post la ekzilo el Kroton, fuĝis al Metapontion kaj post mallonga tempo li mortis. Sed la vera historio estas la jena:

Post lia elpeliĝo el Athen, ili vagadis sur la landvojoj.

— Kien ni entute povas nun iri ankoraŭ? — demandis Pythagoras. — Kaj kion ni povas ankoraŭ fari?

— Finfine vi jam devas konvinkiĝi, majstro, ke via metodo neniel rezultigos ion bonan. Vi povis jam sperti, ke la homojn interesas tute aliaj aferoj. Ni devas ŝanĝi la metodon.

— Ĉu vi scias pli utilan manieron?

— Mi provos.

— Kiel?

— Ne estus oportune jam nun malkaŝi miajn celojn, ĉar vi fuŝos eble miajn planojn. Mi petas nur fidemon al mi. Vi spertos bonan rezulton.

Pythagoras cedis. Li konfidis sin tute al la prizorgo Eŭristhetos.

Ili reveturis al Sardes. Eŭristhetos rakontis al Artaphrenes, ke ili transdonis la leteron al la guberniestro Suloson, sed li ne emis sendi ŝipojn kontraŭ Histiaios, dirante, ke la imposto, pagita al la reĝo de la reĝoj, jam elĉerpis lian trezorejon.

Artaphrenes furiozis, sed Eŭristhetos kvietigis lin, rakontante, ke Pythagoras estas la plej eminenta militŝipisto de la mondo. Li gvidis la militŝiparon de Syrakusai, kaj se la persoj donos al li nur tri ŝipojn, li alportos Histiaioson katenita al Artaphrenes.

Pythagoras ĉion jesis, kvankam li sciis nenion pri la planoj de Eŭristhetos.

La ŝipojn ili ricevis. Per tiuj ili remis ĝis Hellespontos kaj tie Eŭristhetos serĉadis, ĝis li sukcesis trovi la ŝipojn de Histiaios. Sed anstataŭ ataki kaj kateni lin, li alianciĝis kun li kaj post tiam ili piratadis kune. Ili elrabis ĉefe feniciajn ŝipojn, sed atakis ankaŭ Athenajn, ĉar ankaŭ en tiuj troviĝis multekostaj varoj.

La negoco viglis dum tri jaroj. Tiam okazis, ke persoj sukcesis venki la unuiĝintan helenan kaj fenician ŝiparon. Poste ili vice rekonkeris la helenajn urbojn en Malgranda Azio.

Kiam ili proksimiĝis al Hellespontos, Eŭristhetos konvinkiĝis, ke alvenis la tempo de nova turniĝo: li veturis al la proksimiĝanta persa ŝiparo, malkaŝis la kaŝlokon de Histiaios, kaj poste la persoj per lia gvidado atakis kaj kaptis lin.

Artaphrenes ekzekutigis lin, kaj riĉe premiis Pythagorason, kiel vere eminentan ŝiparestron.

Pythagoras ekloĝis en Sardes. El la rabita trezoro li konstruigis palacon, sed neniam li povis rezigni pri sopiro, ke li povu disvastigi sian tezon.

Nun fine, ankaŭ tiu lia sopiro realiĝis.

Eŭristhetos montris al Artaphrenes iun argiltabulon, kiun li trovis en la lando de la ciklopoj, sub iu roko. Nome, kiam ili tie vojaĝis, en la montaro iu roko subite ekskuiĝis kaj eksonis mistika voĉo:

— Do, fine vi alvenis, ho saĝa Pythagoras, kiu estas destinita por plenumi la volon de la dioj. Alportu do tiun ĉi tabulon al mia kara filo Artaphrenes.

Kaj la roko subite leviĝis kaj forturniĝis el sia loko. Sub la roko estis videbla la argiltabulo, brilanta en ĉiela lumo.

Artaphrenes legigis la tabulon, sur kiu la dio mem, Ahuramazda sendas mesaĝon al sia filo Artaphrenes, sciigante, ke li elektis la filon por esti posteulo sur la trono de reĝo Dareios, ĉar Artaphrenes estas natura filo de la dio, sed pri tiu afero ankoraŭ neniu sciis inter la mortemuloj. Sed la tronon li povos akiri nur se li, por la honoro de sia patro, skribigos sur la muroj de la temploj la devizon: kvadrato de «a» plus kvadrato de «bo» egalas al kvadrato de «co».

Memkompreneble Artaphrenes tuj plenumis la ordonon de la dia patro, kaj li skribigis la magian frazon ne nur sur la fronto de la persaj preĝejoj, sed konforme al la propono de Eŭristhetos, eĉ sur la preĝejoj de la kapitulacintaj helenaj urboj.

Oni ŝuldas al tiu ĉi afero, ke la tezo de Pythagoras postrestis por la estonto.

Nome, post kelka tempo Artaphrenes — pro la espero je la trono — konspiraciis kontraŭ la reĝo Dareios, kaj en tiun konspiracion enigis, laŭ la konsilo de Eŭristhetos, ĉefe la helenajn urbojn, al kiuj li promesis liberiĝon, se la komploto sukcesos.

Ĉi tiun komploton Eŭristhetos malkaŝis al Dareios, kiu ekzekutigis Artaphreneson, forbruligis kelkajn helenajn urbojn kaj tuj li deskrapigis la epitafojn de la devizo.

La helenoj deskrapis, sed tiom pli ekŝatis la devizon, eĉ pludonis ĝin al la ceteraj helenaj urboj, kaj ĝi baldaŭ fariĝis la devizo en la batalo kontraŭ la persoj. Kiam la unuiĝinta helena armeo ĉe Marathon kun heroa kuraĝo atakis la persojn, la hoplitoj kriis: kvadrato de «a» plus kvadrato de «bo» egalas al kvadrato de «co»! Kaj ili venkis.

Post la venko denove ili surskribis tiun frazon. La samon kriadis la pastroj dum la armilfesto de la junuloj en la insulo Kreta, kaj dum la Atikaj procesioj de Dionysos. La samon kantis la aktoroj en la teatroj kun akompano de sepkordaj muzikiloj kaj flutoj, kaj la samon oni ĉizis sur la statuo de Pythagoras, starigita sur la batalkampo de Marathon.

Ĝi estis tre bela statuo: la frunton de Pythagoras florkronas Nike, dum lia piedo paŝas sur la kadavron de persa soldato.

* * *

Kio okazis al Eŭristhetos?

Li vivtenis sin per piratado. Li elrabadis kaj detruadis ĉefe la helenajn marbordajn urbojn. Sed baldaŭ li ekkomprenis, ke ne estas utile detrui la urbojn kaj forbuĉi la popolon, ĉar el tiuj jam ne venos plua profito. Tial, kiam li okupis la urbon Sigeion, li ne ekstermis la loĝantaron, sed designis super ili kelkajn senmoralajn, kruelajn piratojn kiel guberniestrojn, kiuj de jaro post jaro elpumpis imposton el la popolo, por Eŭristhetos. Poste vice li atakis kaj okupis grandan parton de la insuloj Naxos, Samos kaj Lesbos, la havenon de Rhaikelos, poste li atakis la orminejojn apud la rivero Strumon, kaj ĉiujn ĉi li ŝarĝis per impostoj.

Okazis foje, ke la insuloj Lesbos kaj Samos ne povis liveri la imposton, ĉar iu nekonata konkurenca pirata bando elrabis ilin kaj bruligis la domojn.

Eŭristhetos eksciis, ke ili estis tursenaj piratoj, kiuj loĝis sur la insuloj Lemnos kaj Imbros, do, li atakis ilin, kaj ekstermis ĉiun homon, inkluzive suĉinfanojn, kaj al iliaj insuloj lokigis aliajn, konfideblajn, produktemajn gentojn, kiuj ne malpliigis, sed pliigis la jaran imposton.

Ĉion ĉi li faris jam ne sub sia nomo, sed li prenis al si la bonsonan nomon «Miltiades, la pli juna», kaj kronita per la nimbo de potenca kaj saĝa reĝo, li mortis honorita de la dankemaj Atikaj popoloj, kiuj donis al li la ornaman epiteton: «Miltiades, la eksterminto de la piratoj».
(1957?)

Tria preĝo de Pygmalion

Aŭskultu mian humilan preĝon, ho, senmortaj dioj, ĉar mia koro jam tropleniĝis de doloro kaj nur via saĝeco povas porti al mi trankviliĝon.

Mian doloron ja bone scias vi, ho dioj, kiuj ĉion scias pli precize ol ni, mortemuloj. Mi ja ne diras miajn vortojn al vi por sciigi vin, sed nur tial, ĉar la ploro estas mildigilo de la doloroj. Kaj al kiuj aliuloj mi povus plori, se ne al vi, kiuj ĝis nun tiel atende superŝutis min per viaj gracoj, kiel tre malmultajn homojn sur la tero! Vi faris min reĝo sur insulo Cyprus, eĉ dotis min per talento sur la tereno de la skulptarto kaj nun jam en multaj helenaj urboj, sur la plej belaj placoj kaj en la temploj staras miaj skulptaĵoj.

Dankon al vi!

Sed inter ĉiuj miaj skulptaĵoj, la plej bela estis tio, kion mi pretigis ĉi tie, en nia urbo por la templo de ino Aphrodite. Ĉi tiu estas tiom perfekta kreaĵo, ke mi pasigis tago-post tago mian tempon en la templo kaj terenĵetiĝe mi adoris — la marmoron!

Jes, mi konfesas: mi jam adoris ne diinon Aphrodite, sed la marmoron, kies frideco estis granda kontrasto al ties ĉarmeco: ŝian maldekstran manplaton ŝi tenas facile sur arbotrunko; la dekstran manon ŝi arkas super la kapo. Ŝia kisema buŝo, ŝia dolĉaspekta, serena vizaĝo, la du kumuletoj de ŝiaj mamoj kaj la freneziga konvekseco de la gluteoj min amoregigis. Sed kun pura animo mi povas deklari, ho senmortaj dioj, ke tio, kio min plej forte alkatenis, estis ne la perfekteco de la korpo, sed la animo, la diina, interna belo, kiu radiis de sur ŝia majeste bela vizaĝo.

Mi preĝis al vi, ho dioj, petegante, ke vi vivigu la marmoron kaj mi edzinigos ŝin al mi.

Mia peto dum longa tempo ne plenumiĝis. Vane mi prezentis al vi multekostajn sanktajn oferojn. Mi jam komencis suspekti, ke vi jam ne amas min, aŭ eĉ pli: ke dioj eble eĉ ne ekzistas.

Miajn krimajn pensojn mi poste multfoje pentis, ĉar via saĝo poste dokumentis al mi, kiom stulta kaj malaltkapabla estis mia menso kaj kiom saĝaj estis vi, dioj, kiam vi gardadis, ke la belo mirigu niajn korojn nur kaŝite en ŝtonon, sed ni ne deziru, ke la dioj viviĝu kiel teraj korpoj el la marmoro.

Nome, responde al miaj malperfektaj petegoj vi fine vere vivigis la ŝtonon. Foje, kiam mian varmegan frunton mi premegis al la piedestalo kaj denove mi preĝpetegis, subite mi sentis sur mia ŝultro ektuŝon de mola, varma, virina mano.

Mi suprenrigardis kaj mire mi vidis, ke la statuo viviĝis.

Mi kapturniĝis pro la feliĉo. Ŝi descendis de sur la piedestalo kaj genuiĝis antaŭ mi:

— La senmortaj dioj akceptis vian petegon, ho reĝo! — ŝi diris. — Mi viviĝis, por ke mi estu je via servo.

Milde mi levis, ĉirkaŭbrakis ŝin, kondukis ŝin al mia palaco kaj ordonis al la servistinoj ŝmiri ŝian korpon per multekostaj ŝmiraĵoj kaj vesti ŝin per la plej belaj vestaĵoj. La plej elegantajn ĉambrojn mi malfermigis al ŝi kaj ordonis servistojn por la priservo. Memkompreneble mi edzinigis ŝin al mi.

Mi nomis ŝin Aphrode, por danki ankaŭ per ĉi tiu nomo la gracon de diino Aphrodite.

Dum kelka tempo nenio ĝenis nian feliĉon. En la lito ŝi estis arda amoranto, sed fiere mi ŝin enkondukis ankaŭ en mian societon, kie ĉiujn ravis ŝia beleco kaj saĝeco. Neniam mi imagis edzinon, pli indan al reĝo.

Sed post nelonge, aperis ŝiaj malkonvenaj karaktertrajtoj.

Se en ŝia ĉambro la pordoj, fenestroj estis fermitaj, ŝi plendis, ke mankas la aero. Mi malfermigis la fenestrojn, sed tiam la trablovo malutilis al ŝi.

Do, mi farigis tiaspecan ventoladon, ke la aero envenis varme, tra la plafono. Trablovo ne estiĝis.

Sed tiu solvo malpleje plaĉis al ŝi, ĉar ŝi deziris freskojn sur la plafonon.

Denove mi remasonigis la plafonon kaj pentrigis sur ĝin bildojn per niaj plej eminentaj artistoj. Sed eĉ la bildoj ne plaĉis al ŝi, ĉar tiuj montris la scenon, kiam Zeus per fulmoj mortbatas la titanojn. Ŝi postulis pli mildan scenon.

Mi transpentrigis la plafonon. Nun oni surpentris la naŭ muzojn, sed pri tio ŝi deklaris, ke ĝi estas enuiga, ĉar sur la bildo okazas nenio.

Nun mi jam petis ŝin, ke ŝi mem indiku, kion ŝi deziras. Ŝi responde ekploris kaj riproĉis min, dirante, ke mi estas al ŝi fremda, ĉar se mi harmonius al ŝia karaktero, tiam mi mem devus kompreni la dezirojn de ŝia subtila animo. Ŝi mem ne povas esprimi tiujn dezirojn, sed vera anima kunulo devus tiujn diveni.

— Ĉu mi pentrigu la dion Hephaistos en sia forĝejo? — mi demandis. — Aŭ la dion Pan, kiam li, per sia fajfilo muzikas al la nimfoj?

Ŝi ploregis kaj furioze skuis la kapon:

— Vi ne komprenas min, ĉar vi ne kapablas kompreni.

— Sed kion kompreni, koreto?

— Vi ne komprenas eĉ tion, ĉu kion vi devus kompreni!

— Sed diru vian deziron kaj mi plenumos!

— Se mi scius mian deziron, mi jam dirintus ĝin. Tial vi estas mia amanto, por ke vi mem diru mian deziron!

Tiatempe mi ankoraŭ kredis, ke mi mem estas stultulo, ĉar mi ne povas kompreni ŝian subtilan animon. Sed ĝuste tial mi estis stulta, ĉar tiatempe mi ankoraŭ kredis, ke tera mortemulo povas kompreni la animon de diino, kaj ĉar mi kredis, ke nur el mi mankas tiu ĉi kapablo.

Foje ŝi diris, ke ŝi sentas doloron en sia ventro. Mi vokis mian kuraciston, sed ŝi ne lasis sin priesplori, dirante, ke ŝi bone scias la kaŭzon: la dolorojn kaŭzas la ĉi tieaj vinoj, do, mi akiru al ŝi vinon el la insulo Kios.

Tiuvespere, en la lito ŝi forpuŝis min, dirante, ke malutilas al ŝi antaŭ ol ŝi ricevos la Kiosan vinon.

Se mi volis ien iri kun ŝi, ŝi ne venis pro siaj doloroj. Sed, se ŝi mem volis iri ien, la doloroj ne malhelpis.

La Kiosan vinon ŝi ricevis, trinkis, kaj la rezulto estis, ke la doloroj transiris el la ventro al la brusto!

Sed finfine mia edzino devas esti mia edzino, do, mi postulis la amon. Responde ŝi tiom dolorplene palpadis la bruston, ke mi indulgis ŝin.

Tamen, tiu ĉi mia konduto jam delonge ne estis nura indulgo. Jam delonge mi kapablus ŝin ekbati se min ne retenus la scio, ke ŝin vivigis el marmoro vi mem, senmortaj dioj, do, mi ne volis veki vian malamon kontraŭ mi.

— Ŝi ne amas min, — mi konstatis per kompleta konvinkiĝo. — Ŝi jam neniam fariĝos la mia, do, mi kondutos grandanime: ŝi vivu sian propran vivon. Se mi ne estas por ŝi sufiĉa, elektu amaton. Nepre ŝi pli bone scias la propran inklinon.

*

Kaj ŝi elektis iun — sandalfariston, kiu estis ne nur ne reĝo; ne nur nenion sciis pri la skulptarto, sed li estis ankaŭ mallaborema, pezmoviĝa, stulta homo, cetere tre mildanima, kiu neniam povis esperi, ke lia amatino foje estos viviĝinta diinostatuo. Sed al Aphrode ĝuste tio plaĉis, ke ŝi estis multe pli supera estaĵo, ol li. Ŝi verkis ampoemojn al li (ĉar ŝi estis poetino, eminenta, kiu verkis pli belajn poemojn ol Sappho) kaj en la lito ŝi ravite laŭtlegis la poemojn. Kaj li? Li jam ĉe la dua poemo endormiĝis.

Ne pasis tute du semajnoj kaj Aphrode elĵetis lin. Vi eble pensus, ke ŝi ekkonis, kiome netaŭga estis tiu homo, kiome nekonvena al ŝi. (Sed kion mi diras! Vi, dioj scias tion!) Ŝi elĵetis lin pro tio, ĉar li foje — ternis!

Poste sekvis la ceteraj viroj. Dum kelkaj semajnoj ŝi arde amis ĉiujn. Ŝi desegnis la momentan amaton sur vakstabulo, modlis lian figuron el argilo, ĉar si eminentis en ĉiaspecaj artoj. Iun belan, fortikstaturan sian amaton ŝi skulptis kiel Marsyas-on kun kolombo sur lia etendita fingro.

Kion komunan havas la kolombo al Marsyas? Kial li ne tenis en la mano fajfilon de Pan? Eble vi scias, senmortaj dioj. Vi, kiuj eble scias eĉ la pensojn de sia koro. (Kvankam pri ĉi tio jam ankaŭ mi dubas.) Sed la kompatinda knabo devis longe, senmove stari kun ĉevalvosto, ligita al sia dorso kaj kun kolombo, ligita al sia fingro. Sed la kolombo ek-ektiradis la piedojn, ĝi ne staris senmove, do, ŝi eltordis la kolon de la kolombo, tra ĝia beko kaj kolo ŝi trapikis lignan stangeton, por ke ĝi staru fikse sur la fingro de la modelo.

Kiam la statuo pretiĝis, la kadavron de la kolombo ŝi enterigis sub la plankŝtonojn de la templo kaj tago-post-tago ŝi pilgrimis al ĝi por proplori la kolombon. La kompatindan modelon ŝi akre riproĉis pro tio, ĉar li lasis mortigi la kolombon. Ŝi eknaŭzis lin kaj forpelis. Nature, se li ne lasintus mortigi ĝin, ŝi jam pli frue forpelintus lin.

Inter ŝiaj amatoj troviĝis ankaŭ iu poeto. Tiun ŝi demandis, kiakolora robo konvenus al ŝi. Li diris bluan. Ŝi aĉetis ĝin, surmetis ĝin, sed ĝi ne plaĉis al ŝi kaj el tio ŝi konkludis, ke la poeto ne komprenas ŝian animon. Ŝi turmentis lin, ĝis fine la poeto teruriĝe forkuris.

Kiom da amatoj ŝi havis? Mi ne scias. Sed ĉiuj travivis la saman sorton: ŝia alflatiĝa ĉarmo ĉiujn ravis, kaj se ŝi jam alkatenis ilin, jam eĉ ekenuis. Per kapricoj ŝi ĉiujn turmentegis kaj fine forĵetis, aŭ ili mem fuĝis de ŝi.

*

Kaj fine ŝi revenis al mi!

Jes, li revenis kaj petis, ke mi pardonu, ĉar ŝi konvinkiĝis, ke nur mi estas ŝia sola konvena vivkunulo.

Eĉ dum unu momento mi ne kredis, ke ŝi povis demeti sian naturon, sed mi tamen kredis, ke la trompiĝoj rompis ŝin kaj jam povas bremsi sian kaprican temperamenton.

Vere, ŝi bremsis dum du monatoj. Vespere ŝi sidiĝis apud mian liton kaj delektis min per liuta muziko, akompanante ĝin per sia dolĉa kantvoĉo. Ankaŭ la kantojn komponis ŝi mem. Poste, demetinte la liuton, enŝoviĝis en la liton kaj la lipojn ŝi premis al mia buŝo.

Mi kredis, ke mi alvenis al la plej perfekta feliĉo.

Post du monatoj okazis, ke foje ŝi petis, ke mi starigu la Marsyas-statuon en la templo.

— Marsyas estis mortemulo, — mi respondis, — kiun la dio Apollon mortigis, ĝuste pro tio, ĉar Marsyas provis per sia muziko konkurenci kun la dioj. Ni eĉ provokos la koleron de la senmortaj dioj.

— Sed ni enterigu sub la statuon ankaŭ la modelon de la statuo, kiel sanktan oferon por senkolerigi la diojn.

— Ĉu li jam mortis?

— Ne. Mortigu lin por ke li fariĝu sankta ofero.

Min terurigis ĉi tiu krueleco kaj mi firme deklaris, ke mi ne mortigos lin. Vane ŝi argumentis, ke la kolombo havis la saman sorton, kaj ke ŝi priploros ĉiutage antaŭ la statuo.

Ekde tiam, ŝi fortiriĝis de mia kiso, pretekstante, ke sur la insulo Cyprus estas epidemio. Se mi ektuŝis ŝin, forpuŝis mian manon, dirante, ke mia mano estas malvarma, aŭ, ke ŝia kapo doloras.

Ho, senmortaj dioj! Vi ja scias, kiom multe mi suferis!

*

Kaj jen, tiam mi fine komprenis vian saĝecon, ho dioj! Kiam mi petegis, ke la statuo viviĝu, vi dum longa tempo ne plenumis mian peton, ĉar vi bone sciis, ke diostatuo havas tiajn karaktertrajtojn, kiuj konvenas nur por dioj sur la monto Olympos, sed kiuj estas tute nekonvenaj al teraj mortemuloj kaj tiuj ecoj alportas al ni nur turmentojn.

Tiam mi, per mia stulta kapo ankoraŭ ne povis tion kompreni. Mi postuladis, eĉ akuzis vin, kaj vi, — fine plenumis mian peton, por ke mi per mia propra sperto konvinkiĝu pri tio, kion mia limigita menso ne povis percepti.

Tiatempe, kiam mi jam konvinkiĝis pri la vera situacio, tiam mi preĝis duafoje al vi, ke vi retransformu ŝin al marmoro. Kaj jen, tiun mian peton vi tuj plenumis. La statuo denove staras tie, en la templo, kaj mi ĉiutage vizitas ŝin por adori terenĵetiĝe ĝian Olympos-an belecon kaj la noblan animon, radiantan el ŝia vizaĝo.

Mi devas konfesi, ke mi denove adoras ŝin kaj amegas. Mi ĉirkaŭbrakas la marmoron kaj sentante al malvarmecon de la ŝtono, ofte mi pripentas mian duan preĝon. Min obsedas la tento kaj mi emus frapi mian kapon pro mia stulteco: kial mi redonis ŝin?

Sed ĉi tiu pento daŭras nur momenton. Se mi ekmemoras pri la teruraĵoj de ŝia vivo-tempo, tuj mi komprenas vian saĝecon, ho dioj: nun, ĉi tiel mi ĉirkaŭbrakas la serenecon, la ĉielan, la perfektecon, kiun ni, teranoj povas nur ĉi tiel senti. La perfekteco estas la trajto nure de la ĉielanoj kaj ni, teranoj neniam povos ĝin atingi. Ni sentas ĝin malpuraĵo kaj malvirto.

*

Ho, dioj! Kiom saĝaj vi estas, ke vi tiel konatigis al mi la purecon, la senmankan, subtilan, absolutan belecon, kiu troviĝas nure en la ŝtono. En la ŝtono, kiu ne sentas, kiun infektas nenia malpuraĵo de la animo, kiu do ne turmentas nin.

Sed kial mi diras ĉi tiun mian trian preĝon?

Mi timas, ege timas, ke la beleco de la statuo denove ekbruligos en mi la sopirojn! Mi eble furiozos, pugnos mian kapon kaj preĝos, ke vi redonu ŝin al mi, ŝian karnan-sangan korpon kaj ŝian animon. Se tio vere okazus, ne aŭskultu min, ho dioj, ĉar el mi kriados nur la limigita, stulta homa koro. Alligu min al la masto, kiel la maristoj alligis Odysseus-on ĉe la insulo de la sirenoj kaj ne malligu min, kiel ajn kriados la doloro el mia koro! Ne malligu min!

Gardu min, ho dioj, gardu min! Multe mi suferis, eĉ nun mi suferas, sed ne permesu, ke mi ŝanĝu miajn suferojn al pli turmentaj!

Kaj savu nin, mortemulojn de la diinoj! Restu ili nur sur la monto Olympos. Vi ja povas elteni ilin!
(1969)

 

Superstiĉo

— Illustrissime magister Padre Basilius Valentianus petas enlason.

La konversacio subite silentiĝis. Ĉiuj okuloj turniĝis al ja pordo. Tiun ĉi gaston atendis neniu. Nur la dommastro. Don Pablo Sanchez de Manero, magistro de la filozofiaj kaj retorikaj sciencoj en la universitato, leviĝis kaj rapidis al la pordo. Unu el la gastoj, Padre Don Perez de Carre, la iluminita majstro de la alĥemio, demandis:

— Kiu estas tiu gasto, senjor magistro?

— Ĉu vi ne konas vian eminentan kolegon? — li respondis mire. — Li estas preskaŭ mondkonata alĥemiista Benediktana monaĥo en la Erfurta monaĥejo, nomita pri sankta Petro. Mondfama adepto de la reĝa scienco, de la alĥemio.

Intertempe la pordo denove malfermiĝis kaj enpaŝis la gasto.

— Kiel, majstro? — demandis la dommastro post la reciprokaj salutoj. — Kiel vi venis al ni, en Salamanca? Al kiaspeca feliĉo ni povas danki, ke vi ne evitis mian hejmon? Jam de jaroj ni ne vidis vin.

— Kaj al kio mi povas danki, ke vi nomas mian alvenon feliĉo?

— Majstro! — respondis kun sincera miro la magistro. — Vi estas adepto de la reĝa scienco. Vi posedas ne nur la produktkapablon de la Lapis Philosophorum, sed vi produktis jam eĉ verajn perlojn kaj ceterajn juvelŝtonojn. Vi produktis en viaj retortoj la eliksiron de la eterna juneco. Kaj la vito, aspergita per via Solutio Philosophorum, kreskigas vinberojn jam en majo. Vi posedas sekretojn, konatajn de neniu. Ni ne nur admiras viajn rezultojn, sed ni estas scivolaj, kiel vi sukcesis atingi tiujn?

— Per la forta kristana kredo.

— Ĉu nur per la kredo?

— Memkompreneble. Nome, mi nun venas el Granda, el la estinta maŭra urbo, el kiu pasintjare elpelis la kristana armeo de Liaj Sanktaj Majestoj la lastan maŭran reĝon Boabdil kaj mi vizitis ankaŭ la urbon Cordoba.

— Kaj kial vi vizitis tiujn urbojn? Ĉu por vidi la maŭran arkitekturon? Ĉu vi vidis la palacon Ketal-al-Hamra? Onidire ĝi estas mirinda: sur neverŝajne sveltaj kolonoj ripozas ŝtonpuntaĵo, kvazaŭ ĝi ŝvebus en la aero. Kaj plej multaj primiras la leonkorton kun la puto. Oni diras ke ankaŭ en Cordoba, la iama moskeo estas inda por spekti: ĝia kolonaro similigas ĝin al la antikvaj Egiptaj temploj.

— Jes, vere. Ankaŭ mi vidis ĝin. Sed mi nun vojaĝis tien ne por tiuj vidindaĵoj, sed pro la ordono de Lia Sankta Majesto kaj Ŝia Sankta Majestino mi priesploris la rezultojn de la arabaj alĥemiistoj. Nome, la araboj havis eminentajn alĥemiistojn, kiel la mondkonata Geber. Eĉ la vorto «alhemio» estas araba vorto.

Don Perez de Carre, kiu en la Sankta Casa de las Conchas pasie okupiĝis pri la alĥemio, ekatentis kaj kontraŭdiris:

— Sed la alĥemio estas la scienco de la Sankta Kruco. Jam de multaj jarcentoj la granda scienculo Syncsios ekkonis la esencon de la transmutatio: oni devas ektrovi la ruĝan tinkturon, por ke la Filiusforvaporiĝu kaj la substantia estas tingebla.

— Laŭ miaj studoj, por la Uroboros-serpento ni devas ekhavi dek du ŝlosilojn, per kiuj ni malfermas dek du pordojn. Tra tiuj ni alvenos al la materia prima kaj ni ekhavos la mercurius philosophorum-on. Poste sekvos la Caput Corvi, poste leviĝos el la maroj la Dukapa Leono, la Kuniĝinta Reĝa paro kaj tiu ĉi estas la ŝtono de la filozofoj. Nu, laŭ la granda maŭra alĥemiisto, Geber, la baza materialo de ĉiu metalo estas la Mercurius kaj Sulphuricum. Sendube, ĝi estas signifplena malkovro, sed tamen li fiaskis. Geber ne atingis ŝtonon de la filozofoj.

— Kaj kial?

— Se li posedintus la scion de la ŝtono de la filozofoj, la Sankta Kruco ne povintus venki ilin.

— Sed Padre! Tio estas neebla! La Sankta Kruco nepre devas venki!

— Dixisti. Ĝuste tial estas neeble, ke paganoj povus akiri la reĝan sekreton. Geber ardigis dum semajnoj la Salamandron en la athenora, sed li uzis paganajn sorĉvortojn. Sen la helpo de la Sankta Spirito oni ne povas alveni eĉ al la Caput Corvi. Ĉu vi memoras? En la pasinta jarcento Raimundus Lullius diris la samon: «por ektrovi la ŝtonon de la filozofoj, ni unue devas alveni al la pura kredo». Li estis eminenta alhemiisto kaj tial li havis la epiteton: «doctor illustrissimus». Li faris por la angla reĝo multegan oron por krucmilito, sed la reĝo perfide uzis ĝin por la milito kontraŭ la francoj. Rezulto: la oro transformiĝis al kupro kaj neniu emis akcepti la anglan monon. Eĉ la vera ormono senvaloriĝis kaj la militon li perdis. Tio estis la puno de la Sankta Kruco.

— Kaj ĉu Padre alvenis al la ŝtono de la filozofoj?

— Mi jam alvenintus, sed mankas al tiu la Sal Philosophorum. Tiu ĉi materio ĉe mi ne estas trovebla, pro kio la substantia eĉ nun suferadas sur la marprofundoj kaj ex profundo clamat: «kiu min savos el la akvoj?» Multaj ne aŭdas, aliuloj ne kuraĝas mergiĝi en la marojn por rekonduki la reĝon al sia lando. Sed tiuj, kiuj aŭdas kaj havas kuraĝon por subiĝi, ne kapablas. Ni devas ekkapti la forvaporiĝintan Filiuson, sed mankas la Sal Philosophorum, kiu troveblas nur tre malproksime, trans la montoj kaj akvoj.

— Kaj ni ne scias, kie?

— Mi jam scias: en Ophir.

— Ĉu en Ophir?

— Tie. Ne dubeble: la juda reĝo Salomono posedis sekretan sciencon. Kiel ni povus alimaniere klarigi la devenon de la amasego de lia trezoraro? Kaj de kie li povintus akiri al tio la Sal Philosophorum-on, se ne el la malproksima Hindujo, el Ophir, al kiu lando li sendis ŝipojn en ĉiuj tri jaroj? La historiaj notoj pruvas, ke li tenis la librojn pri la alĥemiista scienco sub sia tronseĝo, sed post lia morto la diabloj forŝtelis ilin. Se mi posedus tion, mi jam posedus ankaŭ la Dukapan Leonon, kiu povas tingi centoblan plumbon al oro kaj mi povintus akiri la venkon por la Sankta Kruco. Sed mi konas ne nur la lokon, sed ankaŭ la objekton, en kiu troviĝas la Sal Philosophorum.

— Do?

— Olympodoros skribis pri iu arbusto en la malproksima Hindujo. Tiu estas la Thaldus-arbusto. Ĝi kreskas renverse: supre ĝi havas la radikon, sed ĝiaj branĉoj kaj fruktoj estas sub la tero. Simile grandaj, kiel la pomoj. Tiu, kiu manĝas ĝin, tuj mortas, sed en hidrarga akvo distileblas el tiu la Sal Philosophorum, sed memkompreneble nur dum konvena stel-konstelacio kaj post la necesaj piaj antaŭprepariĝoj. Sed, nature, por tio ni devus atingi la malproksiman Hindujon, aŭ minimume akiri konfidindajn sciigojn pri tiu lando.

— Nu, — diris la dommastro, — eblas, ke tiuj viaj deziroj baldaŭ plenumiĝos.

—  Ĉu vi pensas pri majstro Christoforo? Mi jam aŭdis, ke vi konas lin.

— Ne nur konas, sed li ĝuste hodiaŭ alvenos ĉi tien.

— Kiom granda feliĉo! Mi intencas paroli ĝuste kun li. Sed mi dubas, ke li sukcesis atingi Hindujon.

— Multaj dubas. Sed Padre Juan Perez de Marchena tre fidas al li.

— Mi ne tute.

— Ankaŭ mi ne. Majstro Christoforo proponis siajn planojn al nia universitato, sed ni konsideris tiujn sonĝbildoj. Antaŭ du jaroj li intencis iri al Francujo kun la planoj. Intertempe li vizitis la monaĥejon La Rabida, kies prioro estas Padre Marchena. Li priaŭskultis la proponon kaj rakontis ĝin al Ŝia Majesta Moŝtino Izabella. Finfine li ricevis ŝipojn kaj laŭdire li atingis Hindujon.

— Nekredeble! Bone mi scias, ke trans la Gadesa pordego post septaga ŝipvojaĝo komenciĝas la loko de Alantis, kiu antaŭ dekmil jaroj submariĝis. Nenia ŝipo povas trairi tiun lokon, ĉar la Hidroj gardas la kadavron de reĝo Atlas, kiu kuŝas en la templo de Poseidon kaj ili subentiras la ŝipojn, en la maron.

— La popolo tamen kredas, ke li alvenis al Hindujo.

— La popolo! — interdiris konsterne Padre Don Perez de Carre, la alĥemiisto. — La opinio de la mosqueteros povas esti grava por la rolludantaj teatristoj en la correal-oj. La historio vere grimacas tiel, la gracioso saltadas tiel, kiel la mosqueteros plaŭdas al ili. Sed ni, la servistoj de Kristo kaj de la sciencoj, devas nin sendependigi de tiaspecaj influoj.

— Mi tute konsentas kun la opinio de Padre, sed prioro Marchena tamen estas la konfesprenanta pastro de Ŝia Majesta Moŝtino, kaj ni ne povas neglekti lian opinion.

— Mi tre ŝatus konatiĝi kun Padre Marchena.

— Tiu via deziro plenumiĝas tre facile, — respondis la dommastro. — Jen, — li diris montrante al sia tria najbaro. — Tie sidas li, kaj apude Don Grazia Hernández, la kuracisto, kiu same helpis kaj protektis la planojn de majstro Christoforo.

Kaj li tuj prezentis magistron Basilius Valentianus al Padre Marchena kaj al la kuracisto Hernández.

Valentianus tuj interesiĝis pri tio, ĉu majstro Christophoro vere atingis Hindujon.

Prioron Marchena iome ofende trafis la demando. Kompreneble, li jam devis aŭdi kelkfoje samajn dubojn, kaj li ĉiam sentis, ke malantaŭ la demando sin kaŝas iom da moko.

— Ne estas dubebla la afero, — li respondis en iome levita tono. — Majstro Christoforo hejmenportis kelkajn fruktojn el Hindujo, kiuj ne kreskas ĉe ni.

— Ĉu vi vidis tiujn, Padre?

— Mi ne, sed Iliaj Majestaj Gemoŝtoj vidis, kaj ni ne rajtas dubi ilian konstaton. Krome, ili vidis kelkajn alportitajn hindujanojn, kies haŭto estas ruĝa, kiaspeca ne troviĝas en la konata mondo.

— Ĉu ruĝa? — demandis vigle Valentianus. — Do, ili devas esti la loĝantoj de Atlantis. Mi ekkonis ilin el la priskribo de Platon.

— Ĉu Padre konas la libron de Platon pri Atlantis?

— Pasie mi legis ĝin. Ĉefe min interesis la templo de Poseidon, al kiu simila konstruaĵo ne troviĝas en la nuna mondo. Ĝi havis unu stadionan longecon, interne estis la statuoj de la dioj el oro. Veturilo, kiun tiras flugilhavaj ĉevaloj, la altaro kaj ŝtuparo estas el juvelŝtonoj.

— Sed Padre! — interdiris la dommastro. — Kiel povus alporti majstro Christoforo Atlantisajn loĝantojn, se Atlantison englutis la maro, naŭmil jarojn antaŭ Solon, kaj krome estas sciate, ke la Hidrojsubentiras la ŝipojn, kiuj tranaĝas la lokon de Atlantis?

— Kiel mi sciu? — diris pensante Valentianus. — Eble kelkaj loĝantoj saviĝis kaj ekloĝis en Hindujo.

Hernández, la kuracisto ekkriis:

— La demando de reverendissime magister Valentianus eklumigis mian koron! Laŭ tio majstro Christoforo vizitis ankaŭ Atlantison!

— Kiel? — demandis konsternite Don Manero.

— Tiel, ke la Hidroj subakvigis la ŝipon, ili kondukis majstron Christoforon al Atlantis, kaj poste reportis lin. Ĉu ne, ni konas okazintaĵojn el la vivo de la sanktuloj, kiam la dia graco ebligis al ili trairi la Ĉiel-landon aŭ la Inferon? Publike estas konate, ke foje Sankta Brandanus legis, ke sub la tero troviĝas alia lando kaj li ne volis tion kredi. La libron li forbruligis kaj pro tio Dio severe punis lin: Jesuo sendis lin al vojaĝo, ĝuste okcidenten, por konvinkiĝi pri la vero. Kaj Sankta Brandanus ekvojaĝis kaj li vidis homojn kun fiŝvostoj, eniris tra la pordo en la Inferon, kie li estis akceptita per la muĝo de metalaj bestoj kaj per gruntado de forkokapaj homoj. Kiam li forlasis la Inferon, vizitis la insulon de la eterna vivo en la Oceano. Post sesjara vagado li revenis kaj pentofare vivis en monaĥejo.

— Eh! — diris Don Manero, — majstro Christoforo ne estas sanktulo kaj ne estas verŝajne, ke iam ajn la Eklezio sanktigos lin.

— Sed ĉu ne eblas, ke normalaj mortemuloj povus viziti la submondon? Aŭ, ĉu vi, illustrissime magister, legis la infervojaĝon de Thespesius? Kaj ni bone scias, ke en la jaro de nia Sinjoro 824 la monaĥo Weltin kaj en 1075 Pater Gauchelin ankaŭ vojaĝis en la Inferoj. Li parolis eĉ kun la Ĉefdiablo Astaroth kaj kun Baalberith, kiu intencis fari federacion kun li. Aŭ, ĉu ne asertas la plej konfidindaj aŭtoritatuloj de la alĥemio, ke profunde sub la tero troviĝas nekonataj landoj, kies popoloj kelkfoje vizitas ankaŭ nin? Jes, la ŝtono de la filozofoj kaj la kuniĝinta Reĝa Paro atendas la saviĝon el la marfundo. Do, kien la Hidro povas libere supren-malsupren naĝi, kial ili ne kunporti la elektitan homon?

— Senjor eklumigis mian koron, — diris Valentianus, — kaj samtempe donis esperon, ke ni ekscios multe de majstro Christoforo pri la mistika Atlantis.

— Kaj eĉ pri la ŝtono de la filozofoj, — aldonis Carre la alĥemiisto.

— Senpacience mi atendas lin por ekscii ion pri templo de Poseidon.

— Ĉi tiu via deziro baldaŭ realiĝos.

— Kial?

— Tial, ĉar ni nun atendas ĝuste majstron Christoforon, kiun nia brava dommastro, magistro Don Manero petis viziti nin kaj konigi la rezultojn de sia vojaĝo. Ĝuste al tiu renkontiĝo alvenis prioro Marchena kaj senjor Hernández, kiuj protektis lin ĉe la kortego kaj kiuj estas konvinkiĝintaj, ke la vojaĝo estis sukcesplena.

— La vojoj de Dio estas mirindaj, ke ĝuste nun mi venis ĉi tien!

— Ho, — diris Don Manero. — Laŭ la opinio de Padre Marchena per tiu ĉi evento alvenis la dua orepoko!

— Kaj ĉu ne? — demandis vigle la prioro. — Pripensu nur, kio estas en la malproksima Hindujo! Sir John Mandeville, la scienca esploristo priskribis en la jaro 1332 de nia Sinjoro sian vojaĝon en la lando de Pastro Johano. Sed li alvenis orienten, kie la magnetaj montoj eltiras ĉiun najlon el la ŝipo, pro kio li devis alveni nur per kaduka boato, per longega kaj malrapidega remado. Sed ĉio, kion li tie vidis, abunde rekompencis lin pro ĉiu suferado. Sur la turpintoj de la palaco de pastro Johano, lumigas la nokton du gigantaj karbunkoloj. La pordegoj estas el eburo, kadritaj per sardonikso. La tabloj estas el smeraldo. Al la trono kondukas sep ŝtupoj: oniksa, kristala, jaspa, ametista, sardoniksa, karneola kaj krizolita. La trono estas el smeraldo kun oraj ornamaĵoj. La kolonoj estas same el oro. Al pastro Johano servas sep reĝoj, sepdek sep princoj kaj tricent sesdek grafoj. Li estas la plej riĉa kaj plej potenca kristana regnestro de la mondo, kiu nun fariĝos la federaciulo de Iliaj Majestaj Gemoŝtoj.

— Kaj tio ĉi kaŭzas, ke en la lando de pastro Johano ne estas malsano. La smeraldo defendas kontraŭ serpentmordo, la karneolo mildigas la sangadon kaj la febron. La diamanto ŝirmas kontraŭ la pesto kaj la hiacinto donas kvietan dormon.

Magistro Don Manero ridetis.

— Nia Padre konigis iome unuflanke la faktojn, — li diris. — Vi ne menciis, ke la lando de Pastro Johano estas ĉirkaŭata de dezerto, kies sablo same ondadas, kiel la maro. Ĝi havas fluson kaj malfluson, fiŝoj naĝadas en ĝi kaj tie vivas la gigantuloj, tridek fute altaj, kiuj ekkaptas la ŝipojn, naĝantajn sur la sablomaro kaj la ŝipistojn ili formanĝas. Kaj krome, la vojaĝantoj devas trairi ankaŭ la Valon de la Diabloj, kie diablokapoj elstaras el la sablo, ili vomas fumon kaj la vojaĝantojn ili mortigas per alrigardo. Ĉu vi ne legis tiujn en la libro de Sir John Mandeville?

— Jes, tiuj ĉi malfacilaĵoj ekzistas, se ni iras orienten, sed ne okcidenten.

— Kial? Kio estas okcidentflanke?

— Kio okcidentflanke? Padre reverendissime, vi, kiel la magistro de la universitato, plej bone konas la mondmapon de Cosmas, la unua kristana geografiisto, kiu montras, ke oriente, trans Hindujo troviĝas granda insulo kun kvar riveroj kaj tiu ĉi estas nenio alia, ol la Paradizo. Do, alveninte de okcidente ni trovas unue la Paradizon, poste Zingapuon, poste Hindujon.

— Supoze, ke li travojaĝis ĉiujn tri insulojn — kontraŭdiris Don Manero. — Sed konate estas, kiom da danĝeraĵoj troviĝas tie por la ŝipoj. Laŭ la bordoj allogas la ŝipistojn la monstro, nomata «Mara Monaĥo», kiu, per sia groteska ludo altiras, ekprenas, poste dronigas kaj formanĝas ilin. Kaj se majstro Christoforo albordiĝintus nek en la Paradizo, nek en Zingapu, tiam la ŝipon truigintus per la kornoj la Miles Maris, aŭ la Skilloj atakintus ilin, aŭ la marserpento kunpremintus la ŝipojn. Kaj supoze, ke li tamen albordiĝis en Hindujo, tiam la rigardo de la Basiliscus mortigintus lin, aŭ la Drako, kiu per la frapo de la vosto povas mortfrapi elefanton, kaj kies elspiro ankaŭ mortigas kaj estigas epidemiojn.

— Ho, jes, — kontraŭdiris la kuracisto, — sed ni ne forgesu, ke tie vivas ankaŭ la Kronhava Serpento, kies rigardo ŝirmas kontraŭ la envulto kaj de la malbonintencaj sovaĝbestoj. Por ties helpo preĝas la adeptoj. Kaj tie vivas la ĉiulingve parolantaj papagoj, kiuj per konsiloj helpas la vojaĝantojn kaj bonkore konversacias kun ili.

— De kie vi konas tiujn, senjor?

— Priskribas ilin ankaŭ Mandeville, sed ankaŭ kuracisto devas okupiĝi pri la bestoj. Ni scias, kiom granda kuracforto kaŝiĝas en la vesperta flugilo, pulvorigita dum la nokto de Sankta Andreo, aŭ kiom efikplena estas la graso de la urso kontraŭ harelfalo. La dekstra okulo de la lupo, saligita kaj pendigita al la kolo, kuracas la febron. La lango de la kameleono ŝirmas kontraŭ la frostiĝo kaj vundiĝo, kaj kiu ĝin uzas, tiu akiras la simpation de la reĝo. Kaj se ni jam parolas pri la drako, vi nepre scias, kiom valora estas la drakolika ŝtono, kiu troviĝas en ĝia kapo. Sed ne konsiderante la bestajn medikamentojn, mi mencias, ke la orportantaj formikoj vivas ankaŭ en Hindujo.

— Ili vivas ankaŭ en Persujo. Laŭ Herodotos, en la persa kortego estas gardataj kelkaj. Laŭ Plinius, en la Eritrea Herakles-templo estas gardataj la antenoj de la orportantaj formikoj. La grandscienca Brunetto Latini jam antaŭ ducent kvindek jaroj priskribis, kiel oni povas forpreni la oron de ili: sur la korpoflankon de iu ĉevalino oni pendigas kesteton, kaj oni elpelas ĝin al la paŝtejo, separite de sia idĉevalo. La formikoj ŝatas la ĉevalojn kaj ili plenigas la kesteton per oro. Do, oni devas nur proksimigi la idon al sia patrino, kaj la ĉevalino, ekaŭdanta ĝian henon, alkuras. Sed homo ne povas proksimiĝi al la formikoj, ĉar tiuj mortigas lin.

— Ĉion ĉi mi bone konas, sed ĉu ni akiris unusolan funton da oro per tiu maniero? Evidente, la formikoj kolektas nur tre malmultan oron.

— Ĉi tio estas vera, illustrissime magister, sed Plinius eĉ skribas, ke la veraj orportantaj formikoj vivas en Hindujo, kie ili estas grandegaj, kiel iu lupo. Ili sendube kolektas multe pli da oro, ol la ceteraj. Vere, ili facile ekflaras la odoron de la homo kaj mortigas lin, sed vintre ili retiriĝas sub la teron kaj tiam estas facile forpreni la oron de ili. Sed ni lasu la formikojn kaj parolu pri la Griffbirdo. Mi scias, illustrissime magister: vi deziras diri, ke la Griffbirdon Aelianus vidis ankaŭ en la persa montaro Baktria, sed ĝia vera patrujo estas tamen Hindujo. Ĉi tiu giganta birdo, kiu povas samtempe suprenlevi du elefantojn, ankaŭ elfosas oron el la rokoj kaj gardas ĝin en sia nesto.

— Aŭ ni menciu la birdon Phoenix — diris la prioro, — kiu havas purpurajn kaj orajn plumojn. Ĝi konstruas por si neston en ĉiuj kvincent jaroj el multekostaj spicoj kaj ĝi forbruligas sin en ĝi por reviviĝi el siaj cindroj.

— Kaj la birdo Phoenix estas la birdo de la alĥemiistoj, tiu de la ŝtono de la filozofoj, — interdiris Don Perez de Carre.

— Kaj de la viv-eliksiro — diris la kuracisto. — Ĝi estas la birdo de la Materia Prima, de la Granda Tinkturo. Se mi posedus tion, mi povus vin ĉiujn eternvivigi. Vi ja nepre scias, ke la granda scienculo, la alĥemiisto Artepius jam uzis ĝin kaj skribis verkon pri ĝi ĝuste en sia 1025 jara aĝo, antaŭ tricent jaroj. Aliflanke ni scias de Arnoldus Villanovus, ke la materialo de la kvintesenco estas orienta safrano, ruĝa rozfolio, radiko de aloo kaj ambro, sed bezonataj estas ankaŭ vakso, roz-oleo, vera perlo, safiro, hiacinto, smeraldo, rubeno, topazo kaj mosko. Nu, ĉiuj ĉi estas troveblaj en la nesto de la Phoenix birdo, sed nur en Hindujo. Ekzistas iu homo, kiu konis la eliksiron de la vivo. Li eĉ nun vivas en Hindujo. Ĉi tiu homo estas Nicolas Flamel, kiu en Parizo faris multegan oron. Li heredigis sian havaĵon por piaj celoj kaj kredigis sin mortinto. Sed en Malgranda Azio iu derviŝo malkaŝis al iu fremdulo, ke li vivas eĉ nun en Hindujo. Tien li migris kaj tie li pasigas sian senfinan vivon en iu monaĥejo en silenta piemo. Sed por returni nin al la medikamentoj, ni ankoraŭ ne parolis pri la ŝtono, kiu troviĝas en la stomako de la bezoar-kapreolo, kiu defendas nin kontraŭ la venenoj, same, kiel la koro de la besto Unicornis. Kaj ĉiuj tiuj aĵoj estas troveblaj plej abunde en Hindujo.

— Kaj ĉu vi pensas, senjor, ke majstro Christoforo ektrovis tiujn?

— Kial ne? — diris la prioro. — Mi jam diris, ke li alportis kuriozajn, nekutimajn kreskaĵojn. Certe li alportis ankaŭ la mandragoran radikon, kiun tie oni eltirigas per hundo, ĉar ĝi ŝrikas tiom laŭtege, ke tiu, kiu eltiras ĝin, tuj mortas. Sed ĝi estas tre valora aĵo, ĉar ĝi faras sian posedanton eterne feliĉa.

— Kaj ĉesigas ankaŭ la sterilecon de la virinoj, — aldonis la kuracisto.

— Mi deziras ĝin ne por kuracistaj celoj, — daŭrigis la prioro, — sed por kvietigi la animojn de la homoj. Laŭ Hermes Trismegistos, kontraŭ la pekema Materio staras la Logos, la Nus. La kredanta animo devas tien alveni per sinspekto kaj per piema preĝo. La radiko de la mandragoro helpos tiun mian klopodon. La smeralda tabulo de Hermes Trismegistos diras: «Disigu la fajron disde la tero, la fajnon disde la malfajno, milde, kun plena komprenemo. Ĝi flugas de la Tero al la Ĉielo kaj denove reen al la Tero. Ĝi ensorbos la forton de la supra kaj malsupra mondoj. Tiamaniere vi posedos ĉiun gloron de la mondo kaj ĉiu mallumo foriĝos de antaŭ vi». Kiom multaj scienculoj klopodis solvi tiun tekston, kaj ili ne povis! Sed kio alia povas esti ĉi tio, ol la Logos mem. «La mallumo foriĝos de antaŭ vi», diras la smeralda tabulo. Kaj ni leviĝos supren, pli supren ol la sferoj, se ni ekkonos la Uroboros-serpenton, la Phoenix-birdon kaj la sekretojn de la submariĝinta Atlantis. Kaj ĉion ĉi alportas al ni majstro Christoforo!

Don Manero ekskuis la ŝultrojn:

— Povos okazi!

— Kial nur «povos»? La universitato kolektis ĉiun konfidindan dokumenton. Ili petis la horoskopon pri majstro Christoforo de Padre Don Carre, kiu plene pruvis, ke la vojaĝo de majstro Christoforo devos esti sukcesplena.

— Ĉu vere? — demandis Valentianus. — Kaj kiel sonas la horoskopo?

— La horoskopo sonas jene: — respondis Padre Carre. — Anareta estas la Suno, Nyleg estas la Marso. Do, lin entuziasmigas grandaj ideoj, li komencas gravajn enterprenojn. La konstelacio de la Anaphora-domo montras, ke li estos vastskale konata persono, fama homo. La konstelacio de la Mesurania-domo montras, ke la entreprenoj estos sukcesplenaj. Sed la influo de la Marso estas malfavora: li estas perfortema homo, kiu, pro la proksimeco de la Uranus, estas eĉ gloravida kaj tromemfida. La unua trigono montras ankaŭ al iu morala manko, devenanta el nepripensiteco.

— Kaj vi opinias ĉi tiun horoskopon favora? — demandis Don Manero, — perfortema, tromemfida, nepripensema! Ĉu vi fidas je tiaspeca homo?

— Mi fidas ne en la homo, sed en la horoskopo, kiu klare diras, ke liaj planoj estos sukcesplenaj. Kaj el tiu vidpunkto estas sensignifa, ĉu li alvenis al tio perforteme, gloravide kaj senpripense, aŭ milde kaj pieme.

Don Manero jam intencis fini la diskuton.

— Nu, ni supozu, ke li tra ĉiuj danĝeroj sukcesis alveni Hindujon. Ni supozu, ke li atingis tion, kion Dio ne permesis ĝis nun al mortemulo. Sed ĉiokaze mi demandas: kiaj fortoj helpis lin en lia vojaĝo? Ĉar tio, kio devenas ne de Dio, devenas el la Satano. Kaj ĉi-okaze majstro Christoforo vendis sian animon al la Satano, do, li uzas satanismon.

— Sed kial li farus tion? Kian profiton li gajnus el tio, kio estas nur por ni profito?

— Eble oficajn avantaĝojn. Eble li intencas esti guberniestro en Hindujo. Mi bone scias, ke en la jaro de nia Sinjoro 550 Theophilus vendis sian animon al la Diablo por similaj profitaĵoj. Kaj la danĝero de la sorĉistoj nuntempe tiom altkreskis, ke Lia Sankta Moŝto antaŭ naŭ jaroj eldonis la buleon Summus desiderantes, kiu ordonas malkovri la malbonintencajn sorĉistojn.

— Tamen mi ne kredas, ke majstro Christoforo povus esti malbonintenca sorĉisto.

— Ĉu ne? Ne forgesu, Padre, la vortojn: «Haeresis est maxima, opera maleficarum non credere». Tio estas: La plej granda herezo estas ne kredi la faraĵojn de la malbonfarantaj sorĉistoj. Bonvolu nur legi la verkon de la sciencplenaj verkistoj Sprenger kaj Institor, la Malleus Maleficarum.

— Ho, mi ne dubas la fipraktikaĵojn de la sorĉistoj, — rapidis sin senkulpigi la prioro, — nur tion, ke majstron Christoforo ne povis helpi Dio en lia vojaĝo. Vere estas, ke ĝi ankoraŭ sukcesis al neniu, sed jen, ankaŭ Padre Carre esperas, ke foje, per helpo de Dio, post la putrefactio la Nigra Korvo transformiĝas al Blanka Kolombo, ekviviĝos la Ruĝa Leono kaj dum la necesaj konstelacioj okazos la defloratio, la reĝa geiĝo de la Reĝa Fianĉo kaj Blanka Lilio, el kiu naskiĝos la homunculus kaj per ties helpo li ektrovos la ŝtonon de la filozofoj. Kaj ĉu ĉi tio estus ankaŭ sorĉado, nur pro tio, ĉar ĝi ankoraŭ ne sukcesis al aliuloj?

— Ho, — diris la alĥemiisto, — mi antaŭ mia laboro ĉiam preĝas al Dio. Sed el kio mi povus scii, ke majstro Christoforo ne vokis la helpon de la Diablo?

— El kio? Ĉu ne ĝuste en nia universitato instruas magistrato Don Manero la sciencon de la pneumatologia occulata et vera, per kies helpo oni povas devigi la Diablon por aperi kaj fari ateston? Bonvolu laŭ tiu ceremonio aperigi la Diablon mem, kaj vi ne prijuĝu jam anticipe. Finfine, ni estas scienculoj kaj ne klaĉemaj maljunulinoj.

La servisto denove aperis en la pordo.

— Majstro Christoforo Colombo petas enlason.

La disputo tuj silentiĝis. Magistro Don Manero rapidis al la pordo kaj ĝentile li enkondukis la gaston.

Ĉiuj leviĝis. La gasto vice salutis ilin, poste Don Manero sidigis lin al la ĉefa loko. La servistoj alportis vinon de Porto kaj la dommastro malplenigis sian glason por la sano de lia gasto.

— Kun bedaŭro mi devas komuniki al vi, — diris Colombo, — ke mi malfruiĝis, ĉar ni devis suferi aksorompon, kaj ni povis alveni nur per alia, dungita kaleŝo.

— Faras nenion, — respondis la dommastro, — ni pasigis la tempon per tre scienca kaj rezultplena diskuto, ĝuste pri la temo de via vojaĝo kaj ni nun atendas vian raporton kun duobla interesiĝo.

La magistro kunfrapis la manojn, la servistoj ĉirkaŭportis manĝaĵojn kaj post la mallonga vespermanĝo ili enportis en pladoj bonodorigitan akvon por lavi la fingrojn. Fine la servistoj kolektis la ostojn el sub la tablo kaj elportis ilin. Poste ili plenigis la glasojn kaj foriris.

Pro la peto de la dommastro, Colombo komencis la raporton.

— Kiel jam ankaŭ vi scias, ni ekiris el la haveno de Palos pasintjare per tri ŝipoj. Sed vin interesas nur la rezultoj, do estus superflue priskribi niajn suferadojn. Mi mencias nur, ke la dekunuan de oktobro nia brava maristo, Rodrigo de Triana el la mastokorbo de Pinta ekvidis la bordojn de Hindujo kaj kriis: «Tero!»

— Ho! — interdiris la prioro. — Nur ne modestadu, majstro. Ĝis via alveno ni priparolis ĉiam pri la malfacilaĵoj, kiujn vi devis trasuferi. Ni estas tre scivolemaj pri tiuj suferoj.

— Se vi deziras, tre volonte mi rakontos. Do, dumvoje ni devis perdi kelkajn niajn bravajn maristojn.

— Kaj kio aŭ kiu mortigis ilin?

— La skorbuto.

La aŭskultantaro trompiĝinte kunrigardis.

— Ĉu la skorbuto?

— Nature. Ĉiu scias, ke ĝi estas marista malsano. Peston ni ne kunportis el Palos, do, ili ne povis malsaniĝi pro tiu.

— Sed la Hidroj! Atlantis! Ĉu vi eĉ unu vorton ne diras pri tiuj, majstro?

— Kion mi povus diri pri Atlantis?

— Ĉu vi ne vojaĝis tie?

— Laŭ mia scio Atlantis submariĝis.

— Ĝuste pro tio — diris nun Valentianus. — Ni scias, ke super Atlantis la Hidroj subakvigas la ŝipojn. Sed feliĉe, senjor-on nun ni vidas en bona sano. Evidente vi sukcesis viziti vive Atlantis-on kaj vi eble povos diri ion pri la templo de Poseidon.

— Niajn ŝipojn neniu subakvigis.

— Do, kien vi vojaĝis?

— Ĉiam okcidenten. Sed Hidron mi ne vidis.

La magistro malice ridetis, kion bone rimarkis la prioro kaj deklaris, ke nenia strangaĵo estas en la afero, finfine neniu scias, kie situas sub la maro Atlantis, do, la vojaĝo de majstro Christoforo estas tiom pli interesa, ĉar li sukcesis eviti ĝin kaj tiamaniere li ektrovis la sendanĝeran vojon. Al tio aldonis al kuracisto, ke eble la Hidroj ĝuste tiam dormis, aŭ la majstron defendis la Dia graco kontraŭ ili.

— Kaj ĉu la Miles Maris ne danĝerigis la ŝipojn? — daŭrigis la prioro.

— Mi ne renkontis ilin.

— La Marserpento? La Skilloj?

— Eĉ ili ne.

— La magnetaj montoj?

— Ĝis la dekunua de oktobro ni vidis nenian teron, sed je la dekdua ni albordiĝis.

— Kaj eĉ sur la bordo ne ĝenis vian vojaĝon la Marmonaĥo, aŭ la Marepiskopo?

— Ne. Per la helpo de Dio ni alvenis la celon de nia vojaĝo sen iu ajn grava danĝero.

— Per la helpo de Dio, aŭ de Leviathan, — diris la magistro.

— Kial «de Leviathan»? — ekkriis la prioro.

— Ĉar li estas la afergvidanto de la maristaj aferoj en la Infero.

La prioro kolere mansvingis:

— Kaj tamen, kiajn bestojn vi trovis tie? — li demandis de Colombo.

— Ni vidis kelkajn belajn, buntplumajn birdojn.

— Ĉu Phoenix? Ĉu Griff?

— Mi ne kredas. Ili estis tre malgrandaj. Plejparte papagoj.

— Ĉu vi konversaciis kun ili?

— Bedaŭrinde, mi ne parolas la papaglingvon.

— Sed la papagoj, kialingve ili parolis?

— Ili kriĉis, kiel la papagoj kutimas.

Sekvis konsternita silento. La alĥemiisto Carre ekdiris:

— Tie, kie majstro albordiĝis, estis evidente la Paradizo. Ĉu vi renkontis tie la Serpenton?

— Serpentojn ni vidis. Eĉ multajn.

La magistro sarkasme diris:

— Eble vi eĉ amikiĝis kun ili, senjor.

— Tute ne, ĉar ili estis grandparte danĝeraj. Ni ekstermis ilin, se eblis.

— Ĉu vi ne renkontis kronhavan serpenton? — demandis Don Carre.

— Ne.

— Sed la orportantajn formikojn vi nepre vidis, ĉar ili estas tiom grandaj, kiel lupoj!

— Formikojn mi vidis, kiuj konstruas grandegajn formikejojn, kiel iu domo kaj tiuj estis tiom fortikaj, ke oni apenaŭ povis ilin rompi per martelo.

— Kaj kion vi trovis en tiuj? — demandis avide Don Carre.

— Formikojn kaj teron.

— Kaj oron?

— Tion ne.

— Kaj en la lando de Pastro Johano vi ne vidis oron?

— Bedaŭrinde, mi ne vidis kristanon.

— Sed tiuokaze kie vi vojaĝis, senjor?

— Mi ripetas: en Hindujo.

— Bone. Ni supozu, ke vi evitis la Paradizon kaj Zingapuon kaj venis rekte al Hindujo. Sed tiam vi nepre devintus alveni al la lando de Pastro Johano. Se vi tie albordiĝis, vi nepre vidis tie Hindujanojn, vestitajn per silko kaj veluro, sur kies manteloj ĉiu butono estas el jaspo, diamanto, safiro kaj sardonikso. Sur iliaj ĉapetoj brilas karneolo kaj turkiso. Ĉu ĉi tiuj ne kondukis vin al la mirinda palaco de Pastro Johano?

— Hindujanojn mi vere renkontis, sed ili estis preskaŭ tute senvestaj.

— Ĉu senvestaj?

— Jes.

— Ĉu vi ne interesiĝis ĉe ili pri la Sal Philosophorum?

— Ne, — ridetis Colombo, — ili estis sovaĝaj homoj, kiuj eĉ la ordinaran salon ne konas kaj eĉ malpli la salon de la filozofoj.

La alĥemiisto kapskuis kaj fine li senkaŝe demandis:

— Kaj tamen vi certas, ke vi vizitis Hindujon?

La kuracisto proteste interdiris:

— Ne decas tiamaniere demandi, Padre. Eble majstro Colombo ne iris sufiĉe enen al la kontinento. Li ŝajne vagadis nur laŭ la bordoj.

— Prave, — respondis Colombo. — Ni ne iris tre interien, por ne vojerari.

— Sed ankaŭ ĉiokaze, — daŭrigis la kuracisto, — kiom da serpentoj vi nepre trovis Unicornis-on. Sciate estas, ke ĉi tiu besto sin nutras nur unufoje dum la jaro, ĝuste je la tago de Sankta Ambrozio, sed tiam ĝi manĝas nur serpentojn.

— Bedaŭrinde, mi ne trovis Unicornis-on.

— Kaj la birdon Phoenix?

— Mi ne vidis ĝin.

— Kaj la birdon Griff?

— Eĉ tiun ne.

Nun la magistro demandis:

— Ĉu vi ne renkontis la Cynocephalos-ojn?

— Kiu estas tiuj?

— La hundkapaj homoj.

— Ne.

— Kaj ĉu vi ne vidis la pigmeojn, kiuj nutras sin per arbofolioj?

— La indiĝenoj estas sufiĉe altstaturaj.

— Ĉu vi ne vidis la homojn, kiuj nutras sin per odoro de la pomo? La popolon de la senkapuloj, aŭ la homojn, kiuj havas la okulojn sur la brusto? Ĉu vi vidis la hermafroditulojn, kiuj fekundigas sin mem?

— Mi ne vidis.

— Bone. Ni parolu pri la vegetaĵoj. Ĉu vi vidis viton?

— Vere. Tion mi vidis.

— Sed tiaspecan, kies folioj estas el oro, sub kiu brilas grajno de smeraldo kaj kies radikoj estas el kristalo?

— La vito estas tie la sama, kiel ĉe ni, nur la vinbero ne estas tiom bona, ĉar ĝi ne estas bone kultivita. La radikojn mi ne vidis. Mi ne eltiris eĉ unu pecon, sed ĝiaj folioj estas tute similaj al la Eŭropaj.

— Kaj ĉu vi vidis la aŭgurantan arbon, kiu dum lunlumaj noktoj laŭte aŭguras la estonton?

— Mi ne vidis.

La magistro nun turnis sin al la gastaro:

— Laŭ mia opinio, senjoroj, — li diris per ironia tono, — per ĉi tio la afero estas jam tute senduba. Pruviĝis, ke majstro Christophoro ne federaciis kun la Diablo.

La ĉeestantoj ridis. Ili jam komprenis la aludon. Colombo iome embarasite demandis:

— Ĉu mi licas ekscii, kion signifas tiuj vortoj?

— La demanditajn aferojn, — diris la magistro, — skribis jam la plej aŭtentikaj scienculoj de Aleksandro la Granda, kiuj akompanis lin al la Hinduja militiro. Sed senjor nenion vidis el tiuj, tiam ĝi pruvas, ke vi ne vizitis Hindujon. Ĝenerale al dommastro ne decas kritiki sian gaston, sed ni nun oficiale ekzamenas vin kaj mi tamen devas deklari, ke laŭ mia opinio vi nenie albordiĝis, nur revenis, kaj — pardonon pro la sincereco, — vi mistifikis Iliajn Reĝajn Moŝtojn.

La vizaĝo de Colombo sangruĝiĝis, sed nur dum momento. Senemocie li respondis:

— Pri mia vojaĝo al ĝis nun ne konataj regionoj atestis tiuj kelkaj Hindujanoj, kiujn mi kunportis. Kaj pruvaĵo estas, ke mi eĉ kunportis tiaspecajn fruktojn, kiuj ĉe ni estas tute ne konataj.

La prioro kaj la kuracisto, kiuj jam seniluziiĝinte aŭskultis la diskuton, nun denove ekatentis lin.

— Kaj por pruvi miajn vortojn, — daŭrigis Colombo, — mi kunportis kelkajn pecojn el tiuj, ĉar mi konjektis vian pridubon.

Li envokis sian serviston, kiu sur plado enportis kelkajn pecojn de terpomoj kaj metis la pladon sur la tablon.

Ĉiuj kolektiĝis, ili rigardadis la terpomojn, la kuracisto eĉ ekmordis ĝin por gustumi. La alĥemiisto ektime ekkriis, ke li tuj elbuŝigu ĝin, sed la averto estis superflua, ĉar li tuj elkraĉis ĝin.

— Sed tio ne estas manĝebla! — diris. — Aŭ, ĉu ĝi havas ian efikon kontraŭ epidemioj, sorĉadoj, envulto aŭ aliaĵoj?

— Nur kontraŭ la malsato. Laŭesence ĝi estas legomo, kiu kreskas sub la tero.

— Sub la tero? — demandis avide Valentianus. — Vi diras, ke ĝi kreskas sub la tero? Eble sub iu arbusto, ĉu ne?

— Jes. Sur ties radikoj.

— Tiuokaze ĝi estas la arbusto Thaldus kaj nenio alia. Espereble mi ektrovos en ĝi la Sal Philosophorum-on. Ĉu vi permesas, ke mi forportu unu pecon? La Suno ĝuste nun venas al la tereno de la Ĝemeloj, por la liquefactio mi jam aranĝis la piajn prepariĝojn. Mi nun ekprovas solvi ĝin en mercuriala akvo.

— Laŭ via plaĉo. Sed ne estas verŝajne, ke vi trovos en ĝi la Sal Philosophorumon, kara Padre. Sed kun ordinara salo kaj kuirite ĝi estas bone manĝebla.

— Ĉu manĝi?

— Jes. Ĝi estas la ĉefa nutraĵo de la Hindujanoj.

— Kaj ili ne tuj mortas, se ili manĝas ĝin?

— Tute ne. Eĉ, ĝi estas eminenta nutraĵo por la malriĉuloj, ĉar ĝi donas abundan frukton, do estas malmultekosta.

— Do, ĝi servas nur por plenigi la stomakon de la mosqueteros. Kaj tamen vi asertas, ke vi alportis ĝin el Hindujo?

— Vere, mi asertas.

Jam ekdiris ankaŭ la prioro:

— Mi devas pardonpeti. Mi rekonas mian eraron. Mi konfesas, ke mi kontaktiĝis kun ĉarlatano. Ni foriru, senjor Hernández!

Ili foriris.

Sekvis frosta silento, poste Colombo leviĝis kaj ankaŭ foriris. La ceteraj postrigardis lin kun malestimo.

— Nur tio estas mirinda, — diris la magistro, — ke troviĝas frenezuloj, kiuj forturniĝas de la vera scienco kaj ili kuras post ĥimerojn kaj ili firme kredas, ke irante okcidenten, oni povas la Teron ĉirkaŭvojaĝi. Kio estas via opinio pri tio, senjor-oj?

— Freneza superstiĉo, — diris la alĥemiisto. — Kaj bedaŭrinde, la malkleruloj, la obskurcerbaj homoj ĉiam altiriĝas pli forte al la mistika mallumo, ol al simpla kaj firma scienco.
(1972?)

La guarbo

Jaguarpiedul, indiano, sidadis antaŭ sia vigvamo kaj observante siajn piedfingrojn pensadis pri tio: kial li ne povas movi la etfingron tiel, kiel la ceterajn fingrojn? Per la dikfingro li ankoraŭ povis fari iome, sed eĉ tion nur malperfekte, ĉar, se li ĝin movis, ankaŭ la ceteraj moviĝis iome.

Jaguarpiedul, la indiano, estis saĝa homo kaj baldaŭ li eltrovis la profundan signifon de la fenomeno: Ĝi nepre signifas la admonon de la Granda Serpentdio, nome, ke la korvotribanoj devas obei al la ordonoj de la grandĉefulo.

Li, Jaguarpiedul, povas nenion fari el propra volo. Respektive, li povas batadi sian edzinon kaj infanojn, ĉar en la familio li estas la dikfingro, sed en la korvo-tribo li jam estas nur etfingro, kaj kiel etfingro li povas moviĝi nur laŭ la dikfingro.

Do, li trankviliĝis. Antaŭtagmeze li estis ankoraŭ maltrankvila, ĉar la ĉefulo malpermesis al li iri al cervin-ĉasado. La cervin-viando estas delikata, kaj Jaguarpiedul havas grandan familion. Sed cervinoj estas malpli multaj ol indianoj en la korvotribo kaj ĉasi al cervinoj rajtas nur kelkuloj, al kiuj la ĉefulo permesas. Eĉ al tiuj nur kontraŭ la kondiĉo, ke ili el la ĉaspredo donas la kontribuan parton al la ŝamano Strigokorul.

Nu jes, Strigokorul meritas ĝin, ĉar li prezentas la oferojn al Serpentdio, por ke la dio pelu pli multajn cervinojn kaj pli multajn vulturtribanajn indianojn al la sagoj de la cervotribanoj.

Dum li tiel cerbumadis, eksusuris la proksimaj arbustoj. Li jam pensis, ke Serpentdio kompatis lin kaj sendis donace al Jaguarpiedul iun cervinon. Aŭ minimume kapreolon. Jes, eĉ la kapreolo estus feliĉo. Eĉ pli bone estus, se Serpentdio kondukus ĝin en la vigvamon de Jaguarpiedul. Tie li mortbatus ĝin kaj la familio manĝus sekrete, kaj ili ne donus la kontribuan parton al Strigokorul. Ne, li ne donus!

Li ĉirkaŭrigardis, kaj jen el la arbustaro ĝuste tiam elpaŝis Strigokorul mem!

Jaguarpiedul ege ekhontis. Ne, tio ne povas esti hazardo! Strigokorul estas en intima rilato kun la dioj. Li nepre eksciis la malbonintencajn pensojn de Jaguarpiedul, kaj tial li aperis persone anstataŭ la kapreolo. Profunda konsciencriproĉo atakis lin.

Li saltleviĝis, la polmon li metis sur la nazon de Strigokorul, poste sur sian nazon, kio estas la signo de la plej alta estimo inter la korvotribanoj.

— Ho, vi altsorĉula moŝto, — li balbutis. — Tute ne kredu ke mi nun pensadis pri tio, ke se iu kapreolo estus veninta anstataŭ vi, tiam mi sekrete formanĝus ĝin, kaj mi ne donus al vi kontribuan parton!

Strigokorul aŭskultis lin kun videbla konsterniĝo, kaj Jaguarpiedul eĉ pli verve akcentis, ke en sia koro tiaspeca aĉa penso neniam naskiĝus.

— Do, vi tamen pensis tion! — ekparolis Strigokorul per riproĉa tono, pro kio Jaguarpiedul senesperiĝe eltiris unu plumon el sia kapornamaĵo kaj ĵetis ĝin antaŭ la piedojn de Strigokorul, kio estis ĉe la korvotribanoj la signo de la humiliĝo kaj pardonpeto. Li eĉ alblovetis ĝin, sed nur sekrete, por ke Strigokorul ne povu lin envulti per sia dipotenca manao.

— Ho, mi malfeliĉulo! — li veadis. — Mi ja povus scii, ke por vi nenio estas sekreto, ĉar vi estas la posedanto de la mirindaj manaoj, kaj ke vi travidas la koron de la kompatinda mizera indiano. Sed sciu, ke mi neniam farus tiaspecan aĉaĵon, eĉ se mi pensus tion. Sed mi jam nenion povis doni al mia kompatinda familio. Al mia plej bela edzino, Vesperthepatul, jam elĉerpiĝis la lakto por la malsato, kaj ŝi ne povas nutri sian infanon. Kaj vi bone scias, ke mi ne rajtis iri por ĉasi cervinojn.

— Ĉio ĉi ne estas alia ol la venĝo de Serpentdio, — respondis Strigokorul. — Ĉar vi pensis pri tiaspecaj aĉaĵoj. Vi devas repacigi Serpentdion, kaj li deprenos la malbenon de sur vi.

Jaguarpiedul malpeziĝis.

— Kaj kiel tio ebliĝos, sciencula Strigokorul?

— Vi devas oferdoni. Kion vi havas ankoraŭ?

— Mi havas ankoraŭ iom da sekigita bizonviando.

Strigokorul eĉ freŝe ne ŝatis la bizonviandon, sed tamen li demandis:

— Kia parto?

— El la dorsa parto de la bizono.

— Des pli ne! Serpentdio eĉ ĝian femuron ne ŝatas. Kaj des pli ne la dorson! Sed vi havas filinon, kiu nomiĝas Lunokulin.

— Ĉu mi eltranĉu ŝian koron kaj portu al vi? — demandis ektime Jaguarpiedul, ĉar ŝi estis lia plej bela filino, por kiu li esperis bonan prezon, kaj nun li pensis, ke li eĉ kontraŭ tuta cervo ne donus al Serpentdio, sed tuj li pentis la penson, ĉar eble Strigokorul eĉ tiun ĉi lian penson eltrovos, do, li tuj kraĉis por defendi sin kontraŭ malic-sorĉaj potencoj.

— Nu, ne! — respondis Strigokorul. — Vi ne devas tiaspecan oferon doni. Sed sendu vi ŝin hodiaŭ vespere en mian vigvamon; se nia ofero plaĉos al la Serpentdio, tiam morgaŭ vi rericevos ne nur vian filinon, sed mi faros vin posedanto de la guarbo, kiu sola entenas ĉiaspecajn manaojn. Ĉar eksciu vi, Jaguarpiedul, ke eĉ mi povas danki mian potencon nur al tiu ĉi arbo!

— Ĉu al la guarbo? Kiaspeca sorĉaĵo estas tiu arbo, ho Strigokorul?

— Tiu estas la arbo de ĉiuj dioj. Ĝi floras nur unufoje dum la vivo. Kaj vi devas nur atendi la floradon. Plantu ĝin en la teron, ĝi elkreskos, kaj vi atendos la floradon.

— Kaj kio okazos, se ĝi florados?

— Tion scias neniu. Ĝuste tial vi devas ĝin atendi, ĉar per la florado la dioj sciigas la posedanton, ke ili turnis siajn favorojn al li. Al mi jam floradis foje mia guarbo. Se tio sama okazos al via guarbo, tiam vi fariĝos same feliĉa kaj potenca kiel mi.

*

Sekvonttage Lunokulin revenis el la vigvamo de Strigokorul kun peco de radiko. Jaguarpiedul enfosis ĝin en la teron. Strigokorul sendis ankaŭ iun plumon, per kio li — laŭ la instruo de Strigokorul — tiris sur la teron tri striojn, kaj trifoje li diris la sorĉvortojn:

«Huepataketl kalkon guamletepl».

Krome li ĉiutage aspergis ĝin per akvo kaj super la akvo antaŭe diris la samajn sorĉvortojn.

Memkompreneble Strigokorul devis ankoraŭ kelkfoje ripeti la oferojn kun Lunokulin, por ke ia gu-radiko elkresku en la tero. La oferoj estis sukcesplenaj, ĉar post tri semajnoj la guarbo vere elŝoviĝis el la tero.

Jaguarpiedul dankeme kaj mire diris la grandan okazon al Strigokorul, sed li, kiu estis intimulo de la dioj, trovis ĉi tion tute memkomprenebla, kiel la rezulton de la precizaj ceremonioj. Li opiniis necesaj ankoraŭ nur kelkajn oferojn por la firmiĝo de la plantaĵo, sed konsideranta la malriĉecon de Jaguarpiedul — li promesis tiujn plenumi kredite.

Ankaŭ tiuj oferadoj okazis, kaj Jaguarpiedul propraokule spertis la potencon de Strigokorul: la guarbo fortiĝis de tago al tago. Kaj Strigokorul post unu monato deklaris, ke jam pluraj oferoj ne estas necesaj: la arbo plu kreskis kaj fortiĝis, kvankam Strigokorul jam faris la oferojn kun alia knabino: kun la filino de Mevbekul, kies totemon li devis plenigi per manao, por ke ĝi defendu lin kontraŭ la sagoj de Panterungul.

Do, la guarbo kreskis kaj kreskis. Ĝi konsistis el skvama trunko. Ĝi havis nek branĉojn, nek foliojn. Sed kiam ĝi jam fariĝis tiom alta, kiel la genuoj de Jaguarpiedul, tiam aperis sur ĝi burĝonoj. Jaguarpiedul dankeme dancis la sanktan dancon ĉirkaŭ ĝi kaj ofte li ripetis: «Huepataketl kalkon guamletepl». Des pli granda estis lia ĝojo, ĉar tiu ĉi jaro estis plena de plagoj. En la arbaro maloftiĝis la sovaĝbestoj. Kaj River-dio eĉ la fiŝojn forigis el la ĉirkaŭaĵo. La fiŝojn, kiujn ili tamen elhokis, ĉiujn ili donis al Strigokorul por la oferoj, kaj li kri-preĝis la kanton de la fiŝoj al la idolo de Riverdio. Krome li iutage stariĝis sur la riverbordo kaj rakontis al la fiŝoj, ke la korvotribanoj altestimas la fiŝojn, kaj la tribanoj neniam forbruligas iliajn ostojn, sed — laŭ la praa rito — ili kolektas kaj aspergante per akvo fosas la ostojn sub la teron.

Bedaŭrinde, ankaŭ tio ne utilis, do Strigokorul ekbatadis la idolon per pikaj kaktaj folioj, sed vane, ĉar la fiŝoj ne revenis.

Eĉ pli, ankaŭ Lunokulin naskis sian infanon tiutempe, sed nur knabinon kaj tio havigis al Jaguarpiedul gravan zorgon: kion li povas fari al la etulino, ĝis li povos ŝin — post longaj jaroj — vendi.

Do, la favoro de la dioj venis en la plej konvena tempo.

Jubile li rakontis al Strigokorul, ke sur la guarbo aperis du burĝonoj. Nenia dubo, burĝonoj! Strigokorul atente aŭskultis lin, videble ankaŭ li mem ĝojis, sed li admonis Jaguarpiedulon pri singardemo, ĉar la guarbo floras nur unufoje dum sia vivo, kaj la rezulto estas certa nur tiam, se la floroj jam elkreskas.

— Kaj kio okazos, se la floroj elkreskos?

— Scias nur la dioj. Ĉiuokaze ĝi signifas grandan ĝojon kaj feliĉon, kion vi devas atendi, ĉar tiu, kiu ne havas guarbon, al tiu ĝi nek povas flori.

Ĉi tion Jaguarpiedul tute komprenis. Li hejmeniris kaj denove rigardis la burĝonojn, el kiuj nun komencis elkreski iaspecaj rigidaj stangetoj.

Post unu semajno klariĝis la situacio: el la burĝonoj ambaŭflanke elkreskis branĉoj. Do, ĉi tiuj ankoraŭ ne estas la floroj.

Depremite li plendis al Strigokorul, sed tiu konsolis lin:

— Pli bone estas tiel, mia amiko. Ĉar se la guarbo jam ekflorus, tiam vi estus jam trans la ĝojo, sed ĉi tiel vi ankoraŭ estas antaŭ la ĝojo, vi ankoraŭ havas esperindaĵojn.

Kaj Jaguarpiedul ekĝojis. Vere, li eĉ ne pensis pri tio! Finfine, kies guarbo jam floris, jam ne povas plu esperi. Sed por li ankoraŭ vivas la certa scio de la venonta feliĉo.

Ekde tiam, se li iris por fiŝkapti, li iris ĝoje, kaj restis ĝoja, eĉ se li nenion kaptis. Al la korvotribanoj li parolis superece, ridetante, kaj se oni demandis la kaŭzon de lia bonhumoro, li diris dubsencajn aludojn pri tio, ke li estas en bona interrilato kun la dioj, kaj tiuj amas lin. Li estis singardema, li ne malkovris la sekreton, por ke neniu intencu ŝteli la guarbon.

En la sama tempo okazis, ke en la azteka ĉefurbo, en Tenoĉtitlan estis finkonstruita la granda templo, sur kies supra teraso estis du pli malgrandaj temploj: unu por Tezkatlipoka, al la nevidebla dio, kiu kreis la mondon, alia al Huicilopoĉtli, al la militdio, al kiu la aztekoj devis prezenti solenan, grandan oferon dum la konsekrada festotago. Pro tio, la aztekoj militiris orienten kaj okupis la teritorion, kie loĝis la korvotribo.

Ĉi tio ankoraŭ ne estus danĝero, ĉar la korvotribo povintus porti siajn vigvamojn pli orienten, sed la celo estis ne la okupado de teritorio, sed la kolektado de ofermaterialo, plaĉa al la dio Huicilopoĉtli. Do, la aztekoj simple kolektis la tutan korvotribon kaj pelis ilin a Tenoĉtitlan.

Kiam la soldatoj ekkaptis Jaguarpiedulon, li petegis ilin, ke ili ne forportu lin, ĝis la guarbo ekfloros.

Nature, iu soldato demandis, kial li intencas atendi la ekfloradon de la guarbo. Jaguarpiedul ekbalbutis, li diris nur, ke la dioj volas tiel, sed videblis, ke liaj konfuzaj vortoj kovras gravajn sekretojn. La soldato ne sciis kion fari, do li venigis Jaguarpiedulon al lia oficiro, Tloaped.

Tloaped ne multe ceremoniis, sed torturigis Jaguarpiedulon, kiu vole-nevole rakontis ĉion. Li eĉ obeis al la ordono montri al ili la guarbon.

Do, Tloaped elfosigis la guarbon kaj metante ĝin en keston, transportigis al Tenoĉtitlan, kie li plantis ĝin en sia propra ĝardeno. Kaj dum la granda festo oni starigis Jaguarpiedulon en tiun grandegan homvicon, kiu malrapide moviĝis antaŭen al la korto de la granda teokaji.

La ceremonio daŭris tutajn du tagojn, ĉar, kvankam la oferpastroj estis ŝanĝataj je ĉiuj du horoj kaj laboris je siaj plenaj fortoj, la multega laboro tamen bezonis tempon. Jaguarpiedul atingis nur duatage, posttagmeze, la pinton de la kvinetaĝa teokaji. Ĉi tie jam ĉio estis glita pro la sango, kiu kovris eĉ la ŝtuparon.

Fine, vespere li alvenis. Kvin pastroj ekkaptis liajn piedojn-manojn-kapon, kuŝigis lin sur la konveksan altarŝtonon, por ke ankaŭ lia brusto konveksiĝu, kaj la ĉefpastro tranĉis ĝin per akra oniksa tranĉilo. Per la mano li eltiris la koron kaj ĵetis al la kumulo de vaporantaj homaj koroj sur la piedestalo de la idolo. Dume la tamburoj sonis, kaj kelkaj pastroj — vestitaj en la haŭtojn de la oferitoj — dancis la sanktan dancon.

Sed Tloaped zorge flegis la guarbon.

Pasis longa tempo. Tloaped jam maljuniĝis, kiam Montezuma, la nova ŝtatestro, lin komisiis por kolekti la imposton en la provinco Kiahuiztlan. Nature, ĉi tiu okupiĝo certigis ankaŭ al li mem grandan enspezon.

Sed la guarbo alportis ne nur ĉi tiun benon. Nome, foje, kiam li estis hejme, en Tenoĉtitlan, venis al lia hejmo la sankta pastro de Vulkandio kaj sciigis lin, ke la dio elektis ĉi-jare ĝuste lian filon.

Do, la filon oni vestis per solena surtuto, ornamita per kolibroplumoj, sur la brusto estis pendigita girlando el konkoj, kaj kun ornama eskorto li estis elportita al la Vulkano. Tie la popolo sin terenĵetis antaŭ li, eksonis la fajfiloj kaj tamburoj, kaj fine, Tloaped solene enpuŝis sian filon en la lafon, kiu bolis en la kratero. Dume la spektantoj mire rigardis lin per honoro kaj iom da envio.

Ekde tiam Tloaped observis la guarbon per eĉ pli granda atento. Ĝi fariĝis nun simila al tribranĉa kandelingo: meze la genualta seka stango, ambaŭflanke elstaris samspecaj branĉoj, kiuj kurbiĝis supren.

Sed foje li observis, ke sur la branĉoj estigis etaj ŝveliĝoj.

Tloaped ekĝojis. Lin nun ne povis ĉagreni, ke unu el liaj edzinoj surdigis pro la vangofrapo, kaj li devis ŝin vendi sur la sklavfoiro, kaj la alia estis pendigita pro adulto, poste ŝian kadavron oni aspergis per sala akvo kaj trenis ĝin tra la urbo. Faras nenion! Li aĉetos alian edzinon, gravas nur, ke la guarbo ekfloras!

Tloaped ĝoje reiris por kolekti la imposton en Kiahuiztlan. Bone li sciis, ke lia feliĉo jam alproksimiĝis.

Kaj vere! Apenaŭ li pasigis tie unu semajnon, kiam venis la famo, ke ĉe la marbordo alvenis la idoj de aero, kaj ili jam svarmas ĉi tie.

Do, fine okazis la longe atendita miraklo. Ĉar Kecalkoatl estis la dio de ĉiuj saĝaj kaj utilaj sciencoj. Iutempe li mem instruis al la aztekoj la metalurgion, la terkulturon kaj la civilizitan ŝtatan vivon. Bedaŭrinde iam, en tre antikvaj tempoj la dioj koleriĝis kontraŭ li kaj ekzilis lin. Sed kiam li forlasis la landon en sia serpentleda ŝipeto, li promesis, ke li ankoraŭ revenos iam kune kun siaj idoj kaj reportos ankaŭ sian feliĉan epokon.

Kaj jen, ili nun alvenis! Ili aspektas tute same, kiel ili estas figuritaj en la templo de dio Kecalkoatl, en Ĉolula: ili havas helan haŭton, nigran hararon kaj barbon, kiu estas tre malofta ĉe la aztekoj. Ho, nur jam veni ili! Tloaped estis konvinkita, ke tio vere realiĝos, ĉar la guarbo jam floras.

Eĉ tiu ĉi lia deziro plenumiĝis: post kelkaj tagoj aperis la diidoj. Tloaped mire vidis, ke sur ilia standardo estas pentrita la kruco, kiu estas same la insigno de dio Kecalkoatl kaj staras skulptite el ŝtono en la sanktejo en Ĉolula.

Ĝoje li rapidis al ili kaj frotis sian bruston, kio estas signo de la plej alta estimo. La diidoj — per la interpreto de iu indiano — demandis lin, kion li volas. Li rakontis, ke li estas la impostkolektisto de Montezuma, kaj ili tuj katenis lin kaj portis en karceron.

Tloaped ne surpriziĝis. La guarbo nepre defendos lin, do tiu ĉi okazaĵo povas esti nur antaŭsigno de la nun venonta granda feliĉo.

Kaj ankaŭ tio ĉi realiĝis.

Nome, nokte enpaŝis al li la ĉefdio, kiun la diidoj nomis Hernando Cortez, kaj la indianoj nomis lin honorplene Malicin.

La ĉefdio solene malligis liajn katenojn.

— Iru vi hejmen, — diris la dio, — kaj transdonu niajn salutojn al via reĝo. Diru, ke ni baldaŭ estos tie, kiel la amikoj de lia popolo, kaj li profitos multe el nia vizito.

Tloaped, la ekstra favorito de la dioj, kuris kun la sciigo al Tenoĉtitlan, al Montezuma, kiu post kelkaj tagoj persone iris al la diidoj. Li akceptis ilin per granda ĝojo, kondukis ilin en la palacon de sia patro, malantaŭ la granda teokaji kaj provizis ilin per ĉiu necesaĵo.

La burĝonoj de la guarbo tagon post tago pli bone kreskis.

La diidoj ofte elvenis el la palaco. Ili vizitis la bestĝardenon, kie la bestoj estis breditaj por la oferceremonioj, ili vizitis la tlatelolk-on, la grandan foiron, kie oni povis aĉeti fiŝojn, legomojn, armilojn, sanktajn maskojn, kuracherbojn kaj librojn.

Sed la diidojn interesis ĉefe la vico de la oraĵistoj, de kie ili forportis plurcentojn da juveloj. La oraĵistoj petis Montezuma-n pagigi la varojn, kaj li mem pagis el propra trezorejo.

Foje pluraj diidoj preteriris antaŭ la domo de Tloaped. Li ĝoje elvenis, iris al ili kaj bonkore invitis ilin en la domon.

La diidoj estis bonkoraj al li, kaj ili enpaŝis. Ilia gvidanto — kiun ili nomis Botallo — demandis lin, kion li deziras. Tloaped frotis sian bruston, poste, por montri sian humilon, transdonis al ili sian plej valoran trezoron; du plumojn, kiujn la ŝamano mem sanktigis per infanasango, kaj du sekigitajn kojot-piedojn, kiujn ankoraŭ lia avo portis ligitajn al la kolo kiel sanktan talismanon, kaj kiu gardis lin kontraŭ la sagoj de la malamiko.

La diido estis tre bonkora kaj rezignis pri ĉio: li petis prefere nur oron.

Do, Tloaped transdonis al li siajn oraĵojn. Li eĉ proponis sian edzinon, sed la diidoj preferis lian dektrijaran filinon.

Tloaped ne spitis. Li estis feliĉa, ke li povas oferi sian filinon al la dio Kecalkoatl. Li kondukis ilin en la altarĉambron, kaj tie la diidoj komencis la oferadon, pro kio la filino baldaŭ mortis, kaj ŝia animo forflugis al la la lando de dio Kecalkoatl, por ke ŝi tie protektu sian patron.

La dommastro deziris nur, ke la diido Botallo persone benu la guarbon, kiu ĝuste nun ekfloradu.

Nature, ĉi tion klarigi estis iom malfacile, kaj kiam li montradis la guarbon kaj pene klarigis al Botallo, tiu komprenis nur, ke sub la guarbo ankoraŭ troviĝas oro. Do, ordonis al Tloaped elfosi la teron.

Tloaped komprenis nur tion, ke li devas elfosi la teron, kaj tiu ĉi ago apartenas nepre al la benada ceremonio. Li nur provis klarigi, ke pro la fosado eble ankaŭ la guarbo pereos.

Nun la diido minace montradis sian muskedon, el kio Tloaped komprenis, ke li tamen devas fosi la teron, aliokaze la diido frapos lin per flamfulmo el la tubo.

Do, li antaŭ ĉio zorgeme transplantis la guarbon al alia loko, kaj nur poste komencis la fosadon.

Li ŝvite fosis, kaj nur post horoj, kiam li ĝisloke staris en la truo, komencis Botallo kredi, ke vere ne troviĝas oro en la tero. Sed tiam kion volis fari tiu barbaro kun seka tigo?

Ili alportis interpretiston, al kiu Tloaped longe eksplikis ĉiun mirindan econ de la guarbo. Li detale montradis al ili ĉiujn burĝonojn, kaj fine li terenĵetis sin antaŭ la diido kaj petegis, por ke li benu la guarbon, kies baldaŭa florado alportos al li la gracon de la dioj.

Botallo multe studadis la okultajn doktrinojn. Li bone konis la kiromantion, kaj li pretigis ankaŭ precizajn horoskopojn. Cortez plurfoje eluzis liajn kapablojn. Foje, en la palaco de la patro de Montezuma ili ektrovis enmurigitan ĉambron. Ili elmurigis ĝin, kaj malantaŭ la muro ekvideblis granda amaso de trezoro.

Tiam estis la tago de Sankta Tomaso, kaj Botallo time admonis siajn kamaradojn, ke tiu estas malfeliĉa tago. Do, ili remurigis la trezorojn, kaj nur kelktage poste, je la tago de Sankta Johano, ili malplenigis la trezorejon.

Nature, la guarbo ege ekscitis lian interesiĝon. Li komprenis, ke la sankta Virgulino mem kondukis lin ĉi tien. Ĝuste lin! Por savi la guarbon el paganaj manoj kaj ĝuste nun, kiam ĝi ekfloras!

Tloaped kuŝis antaŭ li sur la tero.

Per unusola glavosvingo li distranĉis la kapon de Tloaped. La guarbon per granda zorgo li elfosis kaj hejmenportis al la palaco de la hispanoj. Tie li denove plantis la guarbon kaj al ĉiuj siaj kamaradoj li rakontis, kiaspecan mirindan kreskaĵon havigis al li la Sankta Virgulino.

Sed la aztekoj foje komencis ribeladi kontraŭ la hispanoj. Okazis foje, ke en la foiro Tlatelolko kvar hispanoj komencis ensakigi la rabitajn juvelaĵojn kaj la bazaruloj simple mortbatadis ilin. Cortez tuj kaptigis Montezuma-n kaj tenis lin kiel garantiulon, sed la aztekoj konvinkiĝis, ke la blankuloj tamen ne povas esti diidoj, nur simplaj mortemuloj, kiuj estas — laŭ la ekzemplo — mortigeblaj.

Okazis foje, ke je la unua tago de la monato Pokatl, kiu estis granda festo, sur la korto de la granda teokaji dancis solenan dancon ĉirkaŭ mil nobeluloj. La kapitano Alvarez kun sia taĉmento atakis ilin, ĉirkaŭfermis la dancantajn nobelulojn, forprenis de ili la juvelaĵojn kaj eĉ mortigis kelkajn aztekojn.

Sed pro tio jam ribelis la tuta popolo. Vane Cortez ekzekutigis Montezuma-n, tiu ago nur fortigis la koleron de la popolo, kaj la hispanoj devis fuĝi.

Cortez demandis Botallo-n pri la maniero de eskapo, kaj li proponis noktan fuĝon.

Ĉiuj sciis ke li estas magiisto, kaj ke li posedas la guarbon, do, neniu dubis liajn vortojn. La propono estis akceptita.

Kaj Botallo, kune kun sia amiko Miguel, nokte elfosis la guarbon kaj pakis en la selon de sia ĉevalo. Vane instigis lin la kamaradoj, ke li portu ankaŭ oron; ridete li rifuzis la proponon, ĉar la guarbo ja rapide ekfloros, kaj tiam li havos multe pli oron kaj feliĉon.

Dume liaj kamaradoj ensakigis la oron, kaj post mallumiĝo ili ekmarŝis. Sed apenaŭ ili atingis la tlakopan-an digon, kiu kondukas trans la lago, kiam en la granda teokaji eksonis la bataltamburo, la aztekoj ekkaptis armilojn kaj atakis ambaŭflanke la digon per kanuoj. La digo estis plurloke rompita, nur kelkaj hispanoj povis atingi naĝe la transan digon.

Botallo kun Miguel batalis kontraŭ la aztekoj. Sed kiam li vidis, ke ili ne povas eskapi, li mem saltis en la akvon, tenante en sia maldekstra mano la guarbon.

Malantaŭe Miguel ankoraŭ batalis kun la indianoj. Kiam Botallo saltis en la akvon, Miguel sciis, ke Botallon savos la guarbo, sed li mem pereos ĉi tie. Do, ankaŭ li saltis en la akvon, kaj tie per la glavo li detranĉis la maldekstran manon de Botallo. Botallo mergiĝis, sed la guarbo restis sur la surfaco de la akvo, lulante alkroĉiĝintan homan manon.

Miguel ekkaptis la guarbon, kaj li sukcesis naĝi al la transa parto de la digo. Tie li malkroĉis la manon de Botallo kaj kuris kun la restinta parto de la armeo al la vilaĝo Popotla.

Nelonge poste, Cortez kolektis la restintan parton de la armeo kaj el Tekoko, kune kun la federaciaj indianaj triboj, ili atakis kaj okupis la urbon Tenoĉtitlan. Miguel plantis la guarbon sur la supra plataĵo de la granda teokaji, apud la kruco, kiun starigis la hispanoj sur la loko de la iama idolo. La burĝonoj komplete evoluiĝis, kaj tra ili elkreskis pintaj dorsoj.

Do, tio ankoraŭ ne estis la vera florado, sed la fakto ne malĝojigis Miguel-on, ĉar la grava evento nepre venos poste kaj, se la guarbo ĝis nun portis al li tiom multajn feliĉojn, kion ankoraŭ li povas esperi!

Li eĉ ne volis lasi la guarbon apud la kruco, ĉar jam multaj konis ĝiajn eminentajn ecojn, kaj multaj venis por spekti ĝin. Do, li sekrete ĝin denove elfosis kaj portis ĝin al sia ĝardeno, kie li povis ĝin flegi sekure, kaj li allasis nur siajn plej intimajn amikojn.

Pli poste Miguel estis repostenigita al la hispana militŝiparo. Li transportis trezoraĵojn al Hispanujo, sole la guarbon li lasis en la ĝardeno de sia Tenoĉtitlana domo, kaj li ĉiam vizitis ĝin, kiam li estis en Ameriko.

Sed foje, la ŝipon ekkaptis kaj forrabis anglaj piratoj, kaj la ŝipanaron ili ĵetis en la maron.

Do, la guarbon posedis aliuloj, kiuj jam bone konis ĝiajn eminentajn ecojn kaj zorge flegis ĝin, atendante la ekfloradon.

Foje, eksciis tiujn ecojn de la guarbo ankaŭ kavaliro Botturini, kiu tiutempe jam zorgeme kolektis la memoraĵojn de la azteka kulturo: hieroglifajn kotonfoliojn, bildojn, idolstatuojn.

Kiam li informiĝis pri la guarbo, li vizitis la tiaman posedanton sinjoron Alvarez kaj intencis aĉeti ĝin, se li nenipreze volis ĝin vendi.

Alvarez estis iutempe riĉulo. Sed foje li aŭdacis deklari, ke la kanjono de Kolorado estas pli bela ol la valo de la Tajo en Hispanio. Pro tio la juĝistaro kondamnis lin por eltiri lian langon pro majest-ofendo.

Pro tiaspeca operacio oni povas facile morti, do li per la nekonfiskita parto de sia havaĵo subaĉetis la ekzekutiston. Li volis ĉiuokaze resti en vivo. Ne por la vivo mem, sed bone li sciis, ke la guarbo ĝis nun neniam floradis do, nenia dubo, ke la ĉielanoj lasis la floradon al li. Li intencis ĝin ĉiuokaze ĝisvivi.

La ekzekutisto faris vere indulgeme la eltiron de la lango. Li forpinĉis nur malgrandan parton el la pinto de la lango kaj montris al la juĝistaro alian langon, kiun li eltiris je la antaŭa tago el la buŝo de nigrulo, kiun li aĉetis sur la sklavfoiro, koste de la mono de kavaliro Alvarez.

Do, al Alvarez restis nur lia domo, sed foje eĉ tiu forbrulis kaj apenaŭ li povis savi la guarbon, kiuj jam minacis la flamoj.

Nun Alvarez vivis tre malriĉe, do, nenia miraklo, ke li neniokaze volis malhavi la guarbon, la unikan esperon, kiu signifas al li pli belan estonton.

Sed kavaliro Botturini tamen havis feliĉon. Nome en la sama tempo okazis, ke najbare al la urbo Meksiko, en la vilaĝo Guadalupe aperis la Bruna Sankta Virgulino. Ĉiuj vidis ŝin.

En la kapo de Alvarez tuj eklumis: la unua silabo tie la vilaĝo estas: «gu». Tiu de la guarbo! Do, la ĉiela admono estas klara: la apero de la Bruna Sankta Virgulino estas antaŭsigno de la florado de la guarbo. Do, li decidis pilgrimi al Guadalupe, esperante akiri la gracon de la Sankta Virgulino kaj la baldaŭan ekfloradon de la guarbo.

Li vere pilgrimis al Guadalupe, sed dumvoje lin atakis indianoj, kiuj skalpis lin kaj manĝis lian koron. Kaj kiam kavaliro Botturini eksciis la okazaĵon, li tuj komprenis ties signifon: la Ĉielanoj rezervis al li la baldaŭan ekfloradon de la guarbo.

Nokte li sekrete enŝteliĝis en la forlasitan domon, elfosis la guarbon kaj transplantis ĝin en sian propran ĝardenon.

Botturini eĉ verkis grandan libron, en kiu li priskribis siajn malkovraĵojn pri la azteka kulturo. Bedaŭrinde, la libro enhavis plejparte la memoraĵojn de la paganaj tempoj, do, la cenzuro malpermesis ĝian eldonon. Botturini enkarceriĝis. Lian kolektaĵon oni enportis en la oficejon de la vicreĝo, kie la sciencaj franciskanaj pastroj komencis ĝin detale pristudi. Unu ĝian parton ili tuj forbruligis, sed por la guarbo ili indulgis, eĉ transplantis ĝin al la ĝardeno de la monaĥejo, ĉar ĝi estis la sankta arbo de la Bruna Sankta Virgulino de Guadalupe. La abato faris al ĝi la kruc-signon kaj aspergis per konsekrita akvo. Ekde tiam la monaĥoj ĉiutage preĝis al la Bruna Sankta Virgulino por la baldaŭa ekfloriĝo de la guarbo.

Okazis en la 1820-aj jaroj, ke la kreoloj, sub la gvidado de Iturbide ribelis kontraŭ la Hispanlanda reĝimo. La revolucio venkis, Meksikio deklaris sian sendependecon. La gvidanton de la revolucio la popolo kronadis al imperiestro kun la nomo Augusto I, kaj post dek monatoj forpelis lin por krei eĉ pli radikalan respublikon.

Kontraŭ tio la papo Leo X energie protestis, kaj li ordonis al Meksikio obeemon al la hispana reĝo.

Kaj sur la guarbo ĝuste tiam aperis malgrandaj haretoj!

Nenia dubo: la guarbo ekfloras! La piaj franciskanaj monaĥoj dankdiris per senĉesaj preĝoj al la Bruna Sankta Virgulino, kaj iu monaĥo, nomita Arenas, sciigis la miraklon ankaŭ al la klerikaro kaj al kelkaj generaloj, postulante, ke pro la favoraj antaŭsignoj, ili devigu la herezulan registaron al obeemo kontraŭ la hispana reĝo.

La alvokon akceptis la generaloj Arenas, Negrette kaj Echvari, kaj ili eldonis komunan ordonon, kiu senpostenigas ĉiujn gvidantojn. La registaro arestis la ribelantojn. Arenas estis mortpafita, kaj la registaro tuj konfiskis la guarbon, ĉar ili estis konvinkitaj, ke la ribelantoj akiris ĉiun ĝisnunan sukceson per la guarbo, kaj nepre oni devas malhelpi, ke la guarbo ekfloru dum la franciskana posedo.

La monaĥoj estis enŝipigitaj kaj hejmenirigitaj al Hispanio. Sur la oceano okazis, ke ili renkontis alian ŝipon. Tiu transprenis la ŝipistojn, foriris, kaj poste per unusola kanonpafo subakvigis la unuan ŝipon, kune kun la franciskanoj.

Do, la guarbo fariĝis la posedaĵo de registaro. Pli precize: la registaroj heredis unu de la alia. Nome, la senĉesaj revolucioj (du-tri pojare) forbalais la momentan registaron, kreis alian, nur la guarbo staris sendifekte en la ĝardeno de la muzeo. Neniu difektis ĝin, ĉar oni ne kuraĝis. Ĉiu sciis, ke la krimulo neniigus sian propran feliĉon, do, la unua tasko de la venkantaj revolucioj estis la urĝa alproprigo de la guarbo.

Intertempe la haretoj bele elkreskis kaj pruviĝis, ke ankoraŭ ne estas la florado, ili farigis nur simplaj, urtikecaj haretoj, kiuj pikis la manon per fajreca suko. Do, la vera florado ankoraŭ ne alvenis.

Pasis la jaroj. Teksaso disiĝis de Meksikio, kaj Usono enpenetris per armeo. Ili okupis la ĉefurbon, sed la meksikianoj sukcesis kaŝi kaj savi la guarbon. Ĉiuj meksikianoj estis konvinkitaj, ke ĝuste tio estis kaŭzo, ke la usonanoj baldaŭ formarŝis el la lando, Usono pagis dekkvin milionojn de dolaroj por la forprenitaj teritorioj.

Nur en 1863 la guarbo venis en fremdan posedon, kiam la generalo Bazaine enmarŝis la ĉefurbon, kaj lia unua ago estis transpreni la guarbon kaj severe gardi ĝin. Poste li donacis ĝin al la imperiestro Maksimiliano.

Pli poste li pentis tiun ĉi faron, ĉar post nemulta tempo Napoleono III, pro la minaco de Usono devis eltiri la trupojn el Meksikio. Ĉiuj en la franca armeo sciis, ke la kaŭzo de la malsukceso estis tiu misago.

Post la mortpafo de imperiestro Maksimilian venis la moderna kaj klarmensa Juarez, kiu havis indianan devenon, kaj laŭ lia opinio estis maljuste, ke la benoj de la guarbo feliĉigas nur hispanojn. Do, li disdonis pecetojn el ĝia radiko, kaj de tiuj pecetoj elkreskis multaj novaj guarboj, kiujn li pludonis al aliuloj, tiuj denove al aliuloj. Baldaŭ en Meksikio ĉiu loĝanto havis guarbon.

Hodiaŭ jam ne nur la Meksikianoj, sed ĉiuj loĝantoj de la tero posedas unu-unu guarbon. Ĉiuj flegas ĝin kaj per granda espero atendas la estonton, ĉar la guarbo tra longaj jarcentoj neniam floris, do, evidente estas, ke la florado estas jam aktuala en la proksima estonto.

Nur oni neniam forgesu la sorĉvortojn:

«HUEPATAKETL KALKOM GUAMLETEPL».*

La registaroj de kelkaj landoj manifeste deklaris, ke la guarboj de la civitanoj jam floradas kaj etendis benan efikon al ĉiuj civitanoj. Neniu civitano rajtas tion kontesti, ĉar la leĝo pri «Ŝtatcivitana feliĉo» severe punas la krimon de «malcivitaneco».


Notoj:

Azteka popolo: Amerika antikva indiana popolo, kiun subjugigis Cortez. 
Vigvamo: granda azteka piramido kun preĝejoj en la Meksikia urbo Cholula. 
Kiromantio: aŭgurado el la haŭt-linioj de la polmo.

(1970)

Kuracistaj historioj

— Saluton! Ĉu vi jam manĝas vian farunaĵon?

— Saluton! Mi jam frue finis la rekrutigon.

— Kaj kiel sukcesis la rekrutigo? Ĉu okazis io interesa? Per kiom da kripluloj vi riĉigis la armeon?

— Tion mi ne faris, sed troviĝis iu fortega, atleta knabo. Kiel iu antikva statuo de sportisto. Mi tuj deklaris, ke la armeo bezonas ĝuste tiajn atletstaturajn knabojn. Kaj jen, tiam li surprize demandis: «Tiu-okaze, kial vi rekrutigas min?»

— Mi ne komprenas: kial vi rekrutigas lin, se li estas forta kaj sana?

— Ĝuste tion li demandis.

— Sed en tio estas kontraŭdiro!

— Nu, feliĉe, vi ankaŭ rimarkis. Nature, ĝi estas kontraŭdiro.

— Kaj vi ne ridis?

— Tiam ankoraŭ ne. Mi nur rimarkigis, ke ĝuste pro tio mi rekrutigas lin. La patrujo bezonas ĝuste tiajn knabojn, kiuj per fortaj manoj ekstermas la malamikon.

— Kaj li?

— Li respondis, ke, ĉar li estas forta kaj sana, kial do oni portas lin al la buĉejo. Li ankoraŭ povus multe labori por la patrujo. Sed ĉio ĉi estas ankoraŭ nenio: li proponis, ke oni portu al la batalkampo la malsanulojn, al kiuj la vivo estas jam nur sufero kaj ŝarĝo, kaj kiuj estas jam ŝarĝoj ankaŭ por aliuloj.

— Sed tiam vi jam ekridis, ĉu ne?

— Mi ne kuraĝis. Apud mi sidis la subkolonelo kaj du kapitanoj, tie staris amaso de senvestaj rekrutoj. Mi ektimis, ke ankaŭ mi implikiĝos, se mi plu aŭskultos lin. Flustre mi diris, ke li gardu sian langon, ĉar li eble estos arestata, kiel la kvakeroj kaj nazarenoj.

— Ĉu li ne havis cerbomalsanon?

— Ankaŭ mi suspektis tion, sed se li ne estas danĝera malsanulo, la cerbomalsano ne estas motivo por liberigi lin de la militservo. Sur la batalkampo estas bezonataj ne la alta matematiko, nek la helena filozofio, sed tute aliaj aferoj. Mi konis kaŝfrenezulon, kiu havis la manion de militestro: li senĉese skizis militmapojn, sur kiuj li komandis korpusojn. Kaj cetere, li estis unu el niaj plej eminentaj serĝentoj.

— Eble li eĉ ne estis frenezulo! La militestroj faras same.

— Sed serĝento! Kaj, kiel serĝento, li tre taŭgis.

— Nature. Sed same estas certe, ke pacifista frenezulo povas la armeon nur demoralizi.

— Tio jam ne koncernas min. Mi estas kuracisto, ne militjuĝisto. Mi persistas ĉe la kuracista moralo, kiun preskribis al mi la ŝtato. Tiu, kiu korpe taŭgas, taŭgas por militservo kaj fino!

La kelnero alportis la tagmezmanĝon kaj la kuracistoj ekmanĝis.

— Kaj ĉu ne vi spertis ian interesan okazaĵon?

— Mi havis nur unu pacienton, sed mi okupiĝis pri ŝi dum la tuta antaŭtagmezo. Ŝi provis sin mortigi.

— Ĉu per revolvero? Veneno?

— Ŝi estis olda, okdekjaraĝa kancera onjo, kiu venenis sin per morfino.

— Rezulto?

— La rapida stomaklavado savis ŝin.

— Brave!

— Feliĉe oni eksciis jam frue. Ŝi eĉ ne ekdormis tute, kiam ni jam komencis la stomaklavadon. Baldaŭ ŝi rekonsciigis kaj anstataŭ danki ŝi komencis plori kaj plendi, eĉ riproĉi al mi: kial mi ne lasis ŝin morti sen suferoj?

— Por ke oni poste arestu vin, ĉu ne? Tre ĉarme!

— Ankaŭ mi diris al ŝi, sed ŝi diris responde, ke mi plilongigis nur la suferojn al ŝi. Nature, mi komencis ŝin persvadi, ke la vivo estas bela, ŝi povas ankoraŭ resaniĝi; finfine la hodiaŭa scienco jam… kaj tiel plu, kiel kutime.

— Kaj vi ne ridis…

— Vi diris moke, sed la afero estis tre serioza. Mi prefere emis plori. Sed min katenas la kuracista moralo. Ne mi preskribis ĝin. Kaj tiu moralo preskribas, ke la vivon ni devas plejeble plilongigi. Kaj tiu principo tre pravas. Pripensu nur: se ni permesus la sensuferan morton, kiom multaj misfaroj povus okazi! Fortajn, sanajn homojn, kiuj ankoraŭ povus multe labori por la patrujo, oni mortigus, ĉar la malpuraj interesoj de kelkaj friponoj tion dezirus!
(1972)

 

La barbaro

Laŭ la kalendaro estis la dua de aŭgusto, kiam apud la franca vilaĝo Chateau Thierry eksonis la pezaj kanonoj.

Vidalvide, en la tranĉeoj time, alteriĝe kuŝis la germanoj, kies kontakton kun la provizejo fortranĉis la fajrokurteno.

En la amerikaj tranĉeoj la humoro estis multe pli esperplena. La knaboj ĉiuj estis zorge elektitaj junuloj, ĉar la militdevo etendiĝis nur ĝis la tridekajaraĝo kaj eĉ el tiuj estis militigitaj nur la plej bonsanaj. Tiujn al kiuj mankis tri dentoj, oni jam ne soldatigis. Kaj la nutrado estis unuaranga. Ili ne manĝis zorge porciitan fabon, kiel la boŝoj, sed viandon kaj ĉokoladon. Shander, la leŭtenanto, forĵetis la Pals-cigaredon, duone fumitan, ĉar li neniam ŝatis tiun specon, sed hodiaŭ ili ricevis nur tion, kiel ekstran donacon de la fabriko.

— Halo, knaboj, — li diris, — kiu havas pecon da Chesterfield?

Li ricevis, bruligis ĝin kaj daŭrigis la ĉesitan temon:

— Al la kajzero estas jam ĉio finita! Vi jam eĉ ne havas taskon. Ĉi tiu milito estas la milito de la materialo kaj la tekniko. La micheloj jam ne havas materialon kaj ekipaĵon. Ĉe ni la plej malfacilan parton de la atako faras la tankoj, el kiuj la micheloj havas neniom. Vi devas nur kolekti la kadavrojn.

— Domaĝe! — diris serĝento William O’Cay, kiu hodiaŭ estis unuafoje en tranĉeo. — Al mi oni diris, ke ni devas helpi al la poilu-oj kaj la tommy-oj por ekstermi la hunojn. Do, kial oni donis al ni tiun poŝtranĉilon? — li diris kaj montris sian bajoneton.

— Kiel mi aŭdis, vi venis el Teksas. Ĉu ne?

— Jes.

— Tiam mi komprenas la senpaciencon. Sed diru: kiel vi havas irlandan nomon? Vi neniel aspektas irlandano. Via haŭto estas pli bruna, eĉ iome ruĝa, via hararo estas brile nigra, kiel tiu de la indianoj.

— Mia familio jam delonge elmigris en Teksason. Sed mi konjektas, ke mi venis ĉi tien ne por tio, ke oni priesploru la virton de miaj prapatrinoj, sed por ekstermi la hunojn.

— Tiam nur rapidu, old fellow, eble la tankoj lasos ion al vi, sed ne malfruiĝu.

Posttagmeze la artilerio jam bombardis la germanajn tranĉeojn. Je la kvara ĉesiĝis la bombardo, kaj rultondre ekiris la tankoj, kiujn akompanis la hurakrioj el tranĉeoj kaj la jen kia kanto:

Ho, Vilĉjo! Vilĉjo! Ni laboras nun!
Ho, Vilĉjo! Ni vin sigelas per latun’,
Zingibre vin enmetos laŭ Usona pun’
Dum ni finpeklas Kajzeron.

Post duonhoro sekvis la infanteria atako. William O’Cay saltis el unu grenad-kratero en alian, al la germanaj tranĉeoj, el kiuj ankoraŭ pafadis kelkaj vivantaj hunoj. Kiam la amerikanoj proksimis la tranĉeon je dudek metroj, eksonis la trumpetoj, la soldatoj ekstaris kaj per ĉielskua hurlado ili sinĵetis kontraŭ la germanaj tranĉeoj.

La germanoj forĵetis la armilojn kaj per suprenetenditaj brakoj kapitulacis, sed ne estis indulgo. La knaboj estis instruitaj pri germanaj kruelaĵoj, ili aŭdis pri krucumitaj kaptitoj, murditaj sanitaraj kuracistoj kaj ĉefe pri la gvidantino de la Brusela angla hospitalo, Edit Cavell, kiun la hunoj mortpafis, ĉar ŝi kaŝis fuĝintajn francajn militkaptitojn.

Post kelkaj minutoj ne restis vivanta germana soldato en la tranĉeo.

Apud William O’Cay saltis en la tranĉeon Adamson, la kvakero, kiu dum soldatiĝo suferis gravajn konscienc-riproĉojn; ĉu li rajtas mortigi, aŭ ne, sed fine venkis en li la konvinkiĝo, ke tiu, kiu ne mortigas la germanojn, nur helpas la ruinigon de la civilizacio, la murdadon de la senkulpuloj. Do, troviĝas okazoj, kiam eĉ kvakero devas mortigi por malhelpi pli grandan masakradon. Sed nur tiam, se li akcelas per tio la regnon de la kristana amo. Sed la venkitan malamikon li tuj devas reakcepti kiel fraton kaj konverti lin al la vera fratamo.

Vere, Adamson ne malutilis al kapitulacinta germano. Li mortigis nur unusolan malamikan soldaton, kiu levis la bajoneton samcele kontraŭ li. Poste li disrigardis por helpi al la kapitulacintoj, sed jam malfrue. Liaj kamaradoj jam ekstermis ilin. Adamson ĉagreniĝis kaj decidis preĝi por la posttera beatiĝo de la mortintoj. Vere, li povis fari nenion alian.

Nun, li ekvidis serĝenton William O’Cay. Ĝuste nun li distranĉis la mantelon de iu mortinta germano. Poste li faris plurajn tranĉaĵojn sur ties brusto, enŝovis la manon kaj elŝiris ties koron.

La elŝiritan koron li alten tenis, murmuris kelkajn nekompreneblajn vortojn kaj la koron terenĵetis.

Pro la terura spektaklo Adamson rigidiĝis kaj mutiĝis. Dume O’Cay iris al alia kadavro, kaj faris la saman.

— Homo! Kion vi faras?! — ekkriis fine Adamson.

O’Cay ĝuste tiam ŝovis la manon en la bruston de germana kadavro. Tute senĝene li eltiris la koron, suprentenis ĝin, murmuris ion kaj forĵetis.

Adamson alsaltis kaj ekskuis lin:

— Ĉu vi freneziĝis? Kion vi faras?

— Ne koncernas vin. Mi ekstermas la hunojn.

— Sed kial elŝiri la koron de la mortinto?

— Ne koncernas vin. Neniu preskribis, kiel mortigi la hunojn, nur ili mortiĝu. Nu, kaj vi pensas, ke la senkorigita homo povas reviviĝi?

— Sed sancerba homo ne povas fari tion!

— Infanteriisto! Kiaspeca tono estas tio ĉi! Kiel vi kuraĝas tiel paroli kun via serĝento? Mi ordonas al vi, kaj ne vi al mi! Per tiu, kiun mi mortigis, mi faras laŭ mia plaĉo.

La soldata disciplino mutigis la kvakeron, sed pro li teruriĝo forte batadis lia koro.

Dum la tuta tago li estis ŝokita. Preskaŭ li malsaniĝis pro la naŭzo. Vespere li vizitis leŭtenanton Shander.

— Pardonon, sinjoro leŭtenanto, — li diris, — mi devas malobservi la oficialan vojon kaj fari senperan raporton.

— Kaj kial malobservi?

— Bonvolu min priaŭskulti kaj vi ĉion komprenos.

Kaj li rakontis la okazintaĵon.

— Terurega afero! — diris Shander. — Ni priesploros.

Adamson petis krome, ke li estu postenigota en alian taĉmenton por eviti la eblan venĝemon de la serĝento.

— Ne timu. Mi prizorgas por vin ŝirmi kontraŭ la venĝo.

Sekvonttage silentiĝis la fronto. La germanoj komencis la retiriĝon al la rivero Aisne. Por persekuti ilin, oni ordonis aliajn, freŝajn grupojn. Leŭtenanto Shander ordonvenigis serĝenton O’Cay kaj pridemandis lin, ĉu la faro estas vera, aŭ ne.

— Vera, — li respondis sen iu ajn konsciencriproĉo.

— Sed tio estas terura! Kial vi faris? Ĉi tio meritas militjuĝistaran proceson!

— La hunojn mortigis mi mem. Se mi truigintus ilin per bajoneto, neniu riproĉus min. La germanojn mi rajtas trapiki, tranĉadi kiel pasteĉon. Eĉ pli, mi ne nur rajtas, sed devas tion fari. Proceson mi meritus nur, se mi ne pikus kaj tranĉus ilin. Mi mortigis la malamikon kaj eltranĉis lian koron. Kiel mi kulpis?

— Tiel, ke tion povas fari nur sadista frenezulo.

— Kiel, sinjoro leŭtenanto? La malamikon mortigi estas soldata virto, humana devo, sed eltranĉi la koron de la kadavro estas sadismo?

— Mi ne estas scivola pri viaj humanistaj tezoj. Ni ne estas en moralfilozofia enketo, sed en raporto. Respondu al mia demando: kial vi elŝiris la koron de la kadavro?

— Mi respondas. Hieraŭ sinjoro leŭtenanto demandis, kial mi havas irlandan nomon, kvankam mi havas indianan aspekton. Nu, mi havas indianan devenon.

— Mi ne komprenas. Kiel tio koncernas la temon?

— Paciencon, mi petas. Ĝuste tion mi klarigas. Mia prapatrino estis filino de la lasta azteka monarko, Montezuma. Post lia morto ŝi edziniĝis al hispana nobelulo. De ili devenis la Montezuma-Ocay familio, kies idino estis inter aliaj eĉ la edzino de Napoleon III, Eugenia.

— Do, vi havas ne irlandan devenon?

— Ne. Mi estas hispana-indiana hibridulo. Sed, dum la ceteraj familianoj en Hispanio jam perdis siajn indianajn trajtojn, mi eĉ hodiaŭ estas pli ol duona indiano. Nome, unu nepo de Montezuma reiris al Meksikio. Li havis ankoraŭ esperon por elpeli la hispanojn kaj reakiri la tronon de sia avo. Tio, nature, ne sukcesis, li estis enkarcerigita kaj nur pro sia nobela avo li ne estis ekzekutita, nur ekzilita al Teksas, malproksime de Tenoĉtitlan, de la iama azteka ĉefurbo. Ĉi tie li vivis kun iu indianino kaj post lia morto fariĝis tradicio en nia familio, ke ni devas subteni la indianajn kontaktojn. Do, miaj familianoj restis ĉiam indianaj hibriduloj.

— Kaj kiel vi ricevis la irlandsonan nomon O’Cay?

— En 1848 Texas disiĝis de Meksikio, kaj ni veniĝis inter jankiojn, kiuj skribis ĉi tiel mian nomon, ĉai ĝi sonis pli konate. Sed ĉio ĉi ne modifas mian devenon.

— Nu, kaj vi eble volas legitimi vian strangan batal-manieron per via deveno?

— Jes.

— Do, indiano devas elŝiri la koron de la malamiko?

— Iome vi pravas, sed bonvolu min finaŭskulti.

— Sed indiano ne povas civiliziĝi? Laŭ mia scio vi havas universitatan diplomon.

— En la universitata Harvard mi studis la ekonomiajn sciencojn.

— Nu, tie vi neniel lernis tiun, — ni diru ĝentile, — operacion.

— La azteka kulturo komence ege superis la anglan, Tenoĉtitlan havis tricentmil loĝantojn. La pavimitajn stratojn nokte lumigis la brulantaj fajroj sur la tegmento de la tielnomita teokaji-preĝejo. Mil laboristoj okupiĝis por aspergi kaj balai la stratojn. La historio de Londono estas serio de incendioj, ĉar Londono ne havis akvodukton, tiam, kiam Tenoĉtitlan jam estis traretita per akvotuboj.

— Kaj tiaspeca kulturindiano devas elŝiri korojn?

— Ne ĉiuj. Sed Montezuma, mia prapatro, surtroniĝis el la eklezia kasto. Kaj miaj prauloj estis konvinkiĝintaj, ke ili povas danki siajn potencojn kaj kulturon al la militdio Huicilopoĉtli, por kies kulto ili arangis oferon: La pastro tranĉis la bruston de la venkita malamiko per oniksa tranĉilo, elŝiris la koron kaj metis ĝin sur la piedestalon de la altaro. Kaj Montezuma estis pastro. La hispana konkero ĉesigis la homoferojn.

Ili detruis la idolojn de Huicilopoĉtli. Tiam la dio ekmalamis nin kaj perdiĝis ankaŭ la alta civilizacio. El Tenoĉtitlan eĉ ruinoj ne restis. Ties lokon okupis la kristana kulturo. Sur la loko de la iama granda preĝejo nun staras granda ŝtonkruco, meze de la dezerto. La dezerto kaj la kruco inde reprezentas la verkon de la kristanoj.

— Kaj vi opinias, ke vi estas nur tiam kulturhomo, se vi elŝiras korojn? Al vi mankis el la azteka kulturo ĝuste nur tio?

— Mia religia konvinkiĝo estas ke ni atingos la malnovan grandecon de nia popolo nur per tiu ĉi vojo.

— Laŭesence mi ne scias, kiel mi devus paroli kun vi, sed mi provas konversacii tiel, kiel oni kutimas kun sancerbaj homoj. Do, via prapatro estis eble pastro, sed nun vi estas soldato.

— Montezuma estis ankaŭ ano de la militista kasto Kuaĉiktin.

— Min ne interesas. Nun vi estas la soldato de Onklo Sam, vi estis alportita por venki la germanojn kaj ne por buĉista laboro.

— Ĉu mi ne faras, ke mi ekstermatias ilin? Ĉu ne egalas, kiel mi tion faras?

— Mortigu vi ilin, kiel vi povas. Ĝuste tiucele vi estas nun ĉi tie kaj ne por distri nin per aztekaj paradaj spektakloj.

— Laŭ mia scio en Usono estas religia libereco. Dum paco mi ne povis vivi laŭ mia religio, sed nun, kiam la homoj aranĝas homoferojn, eĉ tiuj, kiuj ne volas, kial ĝuste mi ne povas fari? Tiu, kiun mi mem mortigis, estas mia propra viktimo. Ĉu estus pli dece forpreni la monujon, aŭ ringojn, kiel tion faras kelkaj miaj kristanaj kamaradoj?

— Havas nenian sencon diskuti. Mi kredas al vi, ke ĉi tio estas via religia konvinkiĝo, sed mi havas tute alian opinion pri la moralo. Vi nepre devas ĉesigi tiun naŭzan buĉistan laboron. Ĉu komprenite?

— Sinjoro leŭtenanto, mi estas tridekunujaraĝulo. Do, super la aĝlimo. Tamen mi soldatiĝis memvole, por ke mi nun, dum la sole libera tempo povu praktiki la religion de miaj prauloj. Mi ne konas tian paragrafon en la soldata disciplino, kiu malpermesus tion. Do, mi ne ĉesigas la oferojn. Min ne povas kondamni eĉ la militjuĝistaro.

Leŭtenanto Shander ekpensadis. Li emis malĝentile respondi, sed povas okazi, ke la serĝento ne obeos al lia ordono, la afero venos al liaj superuloj, kiuj fine rekonos la pravon de la serĝento kaj li perdos la bonan reputacion. Singardeme li respondis:

— Jen, vi pravas ke mi nun ne povas vin puni, ĉar pri tiaspeca afero ne troviĝas regulo. Sed laŭ mia opinio vi ne rajtas malpurigi la reputacion de la Usona armeo. Mi pritraktos la aferon kun la kompetentuloj. Vi ricevos la konvenan ordonon. Mi finis!

Sed pluraj raportoj ne okazis.

Nome, leŭtenanto Shander jam samtage referis pri la afero al siaj superuloj, kiuj skrapis la kapojn, sed ne povis decidi. La afero iris pli supren, ĝis ia kolonelo. Li devenis el malnova militista familio, lia avo partoprenis en la civila milito en Ameriko. Li enmarŝis al Galveston kun la soldataro de la nordaj ŝtatoj, kaj tuj li sciigis al la loĝantaro, ke la sklavoj liberiĝis kaj tiuj, kiuj hezitas pagi la kontribucion, aŭ incitas kontraŭ la liberiga armeo, tuj estos mortpafataj sen ia ajn proceso.

Nun kiam leŭtenanto Shander rakontis la okazintaĵon, la kolonelo, post kelka pripensado, respondis:

— Mi ne interesas, kiu, kaj kiel distranĉas la germanojn. Li povas eĉ dispecigi ilin al pasteĉo. El la vidpunkto de la armeo min maltrankviligas nur unu afero: dum tiu ĉi bubo tranĉadas la kadavrojn, li povus mortigi eĉ tri aliajn vivantajn germanojn. Do, per la dispecigado li malplenumas siajn patriotajn kaj soldatajn devojn.

— Laŭ la sciigoj li eltranĉis la koron de la kadavro nur tiam, kiam en la tranĉeo ne troviĝis eĉ unusola vivanta germano. Li diris, ke li mem mortigis ilin kaj faros per tiuj laŭ lia propra plaĉo. Nur tiu ĉi estas la krimo.

— Tiam krimo ne ekzistas. La tuta O’Cay afero estas Okay. Ĉu ne? — la kolonelo laŭte ridis sian spritaĵon kaj leŭtenanto Shander servoprete kunridis.

— Well, kamarado, — daŭrigis la kolonelo — kaj metis la manon sur la ŝultron de la leŭtenanto, — vi nur instigu nian aztekon produkti kiel eble multajn oferojn al tiu dio Huclipacli, aŭ, diablo scias kiel nomi la honorindan sanktulon. Diru al li, ke li rajtas eltranĉi la korojn de ĉiu de li mortigita huno. Li eĉ rajtas ĝin rosti, aŭ eĉ manĝi, se li volas. Almenaŭ li havos emon, por ke li servu fervore la stelplenan standardon per brava sinteno kaj brava laboro.

Leŭtenanto Shander pludiris ĉi tion al serĝento ‘Cay, rimarkinte, ke ĉi decido ne samas al lia propra opinio, sed la sinjoro kolonelo estas konata kiel bonkora homo kaj ordono estas ordono, kiun oni ne povas kontraŭfari. Li petis nur, ke la serĝento klopodu danki la permeson per pli granda braveco; des pli, ĉar li servas per tio eĉ sian ofermanion. Dum la tagmezmanĝo serĝento O’Cay aldiris al infanteriisto Adamson:

— Via kaŭzo kontraŭ mi estis pritraktita. Post la tagmezmanĝo venu al mi por raporto!

Adamson teruriĝis. Li ne komprenis, kial lin ne transpostenigis la leŭtenanto post la okazintaĵoj. Momente li pensis, ke estis granda eraro sciigi la okazintaĵojn al la leŭtenanto, sed poste li trankviliĝis. Eble ankaŭ li mem fariĝos martiro de sia religio, kiel multaj aliaj, kiuj en Anglujo estis pendigitaj, kiam la kredantoj ankoraŭ ne elmigris al la tero de la libereco. Kaj finfine kio povas okazi? Se la serĝento estos tre kruela, li povos ankoraŭ peti protekton de la leŭtenanto. Do, li iris al la raporto.

— Vi denuncis min al leŭtenanto Shander, — diris O’Cay.

— Jes, — respondis Adamson, ĉar la kvakeroj neniam mensogas.

— Kaj eĉ se vi punos min, mi tamen opinias, ke…

— Kiu parolas pri puno? Mi diris ankoraŭ nenion.

— Jes.

— Nu, venu kun mi. Mi deziras iome konversacii kun vi. Mi invitas vin por glaso da viskio. Aŭ vi, kvakeroj ne trinkas alkoholaĵojn?

— Mi ne.

— Prave. Eĉ miaj prauloj ne devintus ĝin trinki. Sed bedaŭrinde, rekompence por niaj detruitaj urboj, ni ricevis de la blankuloj alkoholon, gonoreon kaj sifilison.

Adamson ne multe komprenis el tio.

Ili eniris la kantinon, tie O’Cay mendis kakaon kun kuko por ambaŭ.

— Eĉ mi ne trinkas alkoholon, — li diris, — kaj la kakaon mi trinkas pro tradicio. Oni diras, ke la favorata trinkaĵo de Montezuma estis la kakao. Li trinkis tage ok-dek tasojn. Tie lahispanoj ekkonis tiun aĵon kaj ankaŭ ĉi tion donis ni al la blankuloj.

Poste li rakontis ĉion, kion li parolis kun la leŭtenanto.

— Jen, — li diris fine. — Mi nun povus diri, ke vi denuncis min kontraŭjure, neglektinte la oficialan vojon. Kaj mi, kiel serĝento, povus havi eĉ alian metodon, por venĝi vian kristanan fanatismon. Sed mi ne estas kristano, ĉe ni ne estas konata la fanatismo. Ĉe ni neniam estis inkvizicio. Kiam la malgrandnombra soldataro de Cortez envenis, Montezuma kvartirigis ilin en la palacon de sia patro, regalis ilin per ĉiaspeca delikataĵo kaj kiam la hispanoj petis permeson, ke en la palaco ili povu instali kristanan kapelon, Montezuma tuj ordonis al ili eĉ laboristojn.

— Nun mi ne volas mencii la dankon de la kristanoj, nur bonvolu imagi la samon inverse: se la soldataro de Montezuma venintus en Hispanion kaj ili petintus la permeson por instali aztekan kapelon! En la palaco de imperiestro Karlo! Sed mi nun ne sentas venĝemon. Mi ne volas paroli kun vi, kiel serĝento kun infanteriisto, sed kiel kun mia homfrato. Mi volas konvinki vin, ke la ofero estis nepre neniel pli malhumana, ol via milito. Ĉu vi paciencas aŭskulti barbaron?

— Pardonon, sinjoro serĝento, antaŭ ol respondi, mi demandas: ĉu vi permesas, ke ankaŭ mi parolu tute sincere?

— Mi ripetas: mi ne estas kristano. Vi povas diri, kion vi volas. Mi petas nur, ke vi aŭskultu ankaŭ miajn paganajn vortojn.

— Tiam mi devas deklari, ke la homoferoj de la aztekoj estis la plej terura kruelaĵo. Mi diras tion ne nur kiel kvakero, kiu neniokaze rajtas mortigi, kaj ne nur pro tio, ĉar ĝi estas pagana ceremonio, sed ĉar ĝi estis kruelaĵo. Vi amasbuĉadis la senpovajn militkaptitojn kaj ne armitan malamikon.

— Ĉu vi konas la metodon de la ceremonio? La oferon oni kuŝigis sur iu konveksa altara ŝtono el jaspo, por ke lia brusto konveksiĝu. Poste la pastro prenis tranĉilon el onikso. Similan al ĉi tiu — kaj li elpoŝigis oniksan tranĉilon. — Poste li per ĝi trapikis la bruston, ĝuste sub la koro kaj tratranĉis la ĉefan arterion. Per tio la cerbo perdis la sangocirkuladon kaj la ofero tuj perdis la konscion. La pastro elŝiris la koron. La sufero daŭris dum du-tri sekundoj. Ĉu vi kredas nun eĉ nur la centono de viaj oferitoj liberiĝas de la vivo per tiom malmulta sufero?

— Sed la kaptitojn!

— Nature, la kaptitojn! Dum la konsakrado de granda teokaji oni oferis sepdekmil homojn. Sed ne ses milionojn, kiel vi dum ĉi tiu milito!

— Neniu faras volonte, sed ni devas ĝin fari por savi la kulturon de la germana barbarismo.

— Jes. Tiel vi legis en la frontgazeto Stars and Stripes. Mi ne pridiskutas. Nu, ni, aztekoj faris la saman. Sed ni batalis vere por la pli alta kulturo kaj ne nur trumpetis pretekste kaj por inciti niajn soldatojn. Ni devis bridi la barbarajn tribojn, por subteni kaj certigi la pli altgradan aztekan civilizacion, kiu karakterizis nian landon. Nature, la diferenco estis, ke tiu estis vere pli altgrada. Ĉirkaŭ ni vivis sovaĝaj triboj en vigvamoj, kaj ĉe ni agrikulturistoj, metiistoj, artistoj en ornamitaj ŝtondomoj. Sed la germana civilizacio estas neniel pli malaltgrada ol via. La plej multaj Nobel-premiitoj estas germanoj. Niaj religiaj ritoj vere certigis la pli altan kulturon. Sed vi?!

— Ni kvakeroj, ne multe zorgas pri la religiaj formalaĵoj. Ni praktikas la religion laŭ ties pura, humana senso. Ni ne havas ceremoniojn, la tradiciojn mi ne kultivas, nur la homamon: helpi unu la alian dum ĉi tiu tera vivo. Se vi dirus tion, ke vi elŝiris la koron de mortigita malamiko kaj metis ĝin sur la piedestalon de la idolo, tiam mi tute ne estus ŝokita. Tio estus naŭza afero, sed mi, kiel kvakero, neniel kondamnus. La mortinto ne sentas doloron. Sed tion, ke vi dispecigis kadavron, mi neniel povas aprobi.

— Sed vi, en la germana tranĉeo, demandis ĝuste tion, kial mi elŝiras la koron de mortinto. Vi diris, ke sancerba homo ne faras tion.

— Jes, mi pensis tiam, ke vi ne estas sancerba. Nun, kiam vi klarigis al mi, ĝi estas por mi ne krimo, nur naŭza kaj terura afero. Krimo estas nur la mortigo, sed ni ne povas tion malhelpi. La germanoj altrudis al ni. Ni estas senkulpaj krimuloj!

— Mi ne sentas min krimulo.

— Eĉ tiam vi estas krimulo. Ni ĉiuj krimas.

— Vi ne komprenas. Sed prefere ni silentu.

— Kion mi ne komprenas?

— Lasu! Mi ne povas ĉion malkaŝi al vi. Eble post la fino de la milito. Sufiĉas, ke ni nun interkonsentis. Mian strangan kutimon vi nun rajtas rakonti al kiu ajn. Eble estas pli bone, se ili jam scias. Oni ne plu denuncos min.

— Jes. Ni interkonsentis. Sed nur tiurilate, ke mi ne malaprobas viajn oferojn. Sed la antikvan aztekan kaptitulmasakron mi eĉ hodiaŭ konsideras terura krimo.

*

Post kelkaj tagoj la regimento estis pludirektita por persekuti la retiriĝantajn germanojn. La tankoj rompis la kontraŭstaron de la germanoj kaj sekvis la atako. Serĝento O’Cay kondutis sammaniere, kiel apud Chateau Thierry. La diferenco estis nur, ke li nun eltranĉis la korojn de kvin germanaj kadavroj. La ceteraj soldatoj, kiuj jam sciiĝis pri la ofero, interesiĝe rigardis.

*

La suspekto naskiĝis en la korto de iu kamparana domo, kie vespere kaporalo Randol ekdiris al serĝento Smith:

— Kion vi diras pri tiu ĉi stranga soldato? Kiel oni povas aranĝi tian buĉistan laboron?

— Kion diri? La kolonelo decidis: se li mortigis la germanon, li rajtas eltiri la koron, almenaŭ li klopodos bone labori. Kaj vere, li finis nun per kvin germanoj.

— Ĉi tio estus bona. Sed nia kamarado O’Cay ne povis mortigi kvin, maksimume kvar hunojn.

— Kiel vi tion scias?

— Ĉar pri unu mi mem finis. Kiam mi trapafis lin, mi kursekvis alian germanon, kiu provis fuĝi. Kiam mi jam ekstermis ilin, mi revenis, ĉar mi decidis rigardi la laboron de tiu ĉi buĉisto, kaj jen, ĝuste tiam li tranĉadis la mantelon de MIA germano.

— Kiel vi scias, ke li estis la via?

— Ĉar de lia kolo pendis amuleto sur lia mantelo. Ĝi estis hela, brila. Nu, — mi pensis, — se vi kredis, ke ĉi tiu savos vin de la morto, tiam vi eraris, frataĉo, do, mi trapafis la amuleton. Li falis kaj pro certeco mi donis eĉ alian pafon en la frunton. Mi akcentas: ĉi tiu O’Cay estas granda ĉarlatano!

— Povas esti, — respondis serĝento Smith, ĉar ankaŭ al li estis suspektindaj tiuj kvin germanoj kaj ke ĉiuj kvin kuŝis unu apud la alia.

Lian suspekton li rakontis al leŭtenanto Shander. La leŭtenanto fariĝis eĉ pli ŝokita:

— Terure! Do, ĉi tiu bubo estas ne nur kadavro-buĉisto, sed li eĉ ne batalas! Al mi jam dekomence ne plaĉis tiu barbaro, sed vi konas la molan koron de la sinjoro kolonelo.

— Li estas tre humana homo.

— Jes. Li permesas ĉion al la knaboj, por ke ili havu emon por ekstermi la hunojn. Se iu diras: «Mi ventrenpikis unu germanon kaj li neniam pli manĝos kraut-wurst-on», tiu povas esti kiom ajn sendia fripono, la kolonelo ĉion pardonas, kaj kore gratulas al li. Sed pri ĉi tiu afero mi havis ĉiam mian propran opinion, eĉ tiam, kiam mi ankoraŭ kredis, ke O’Cay tranĉadas vivantan germanon kaj nur poste li elprenas la koron. Kion diros nun la sinjoro kolonelo, se li ekscios, ke lia favorito estas eĉ ne soldato, nur buĉisto de kadavroj?

— Kontraŭ la mortinto ni devas senti nur honoron… Ni estas ja homoj kaj ne sovaĝbestoj… Sed espereble ni jam povas eltordi lian kolon.

— Ĉiuokaze ni devas priesplori lian konduton.

— Kaporalo Randol firme asertas…

— Ne sufiĉas. Temas pri gravega krimo. Tio estas jam ne nur malhonorigo de kadavro, sed grava neglekto de la soldataj devoj. Randol povas eble erari, ĉar multaj soldatoj portas amuleton. Ankaŭ mi havas unu pecon ĉe mia kolo kun sankta bildo, sed mi scias mian soldatan devon kaj trapafas nur vivantajn homojn. Do, ni devas lin zorge observi, akiri atestantojn, por ke ni iru al niaj superuloj kun tute pruvita afero.

Ili komisiis kelkajn soldatojn por kontroli la konduton de serĝento O’Cay. Ili estis plene fidindaj homoj kaj inter tiuj estis kaporalo Randol, kiu tuj kontaktiĝis kun Adamson.

— Diru: kiel okazis tiu «ofero», kiun vi raportis iam al leŭtenanto Shander?

Adamson rakontis precize.

— Kaj vi certe scias, ke tiujn du germanojn mortigis O’Cay?

— Mi ne vidis, sed kial vi dubas?

— Ĉar tiu ĉi homo estas ne soldato, sed buĉisto. Tiu ĉi homo ne batalas, nur tranĉadas kadavrojn, kiujn mortigis aliuloj.

Adamson gape miregis.

— Li… li… ne batalas?

— Ne. La suspekto estas, ke li ĝis nun eĉ unusolan germanon ne mortigis, nur li tranĉadis la kadavrojn.

Adamson nun komencis kompreni, kion celis diri serĝento O’Cay, kiam li diris, ke li ne sentas sin krimulo pro hommortigo. Li mem, la kvakero, malobservis la plej sanktan postulaton de sia religio kaj tiu barbara indiano, kies religiajn ritojn eĉ aŭskulti ne decas, estas pli kvakera, ol Adamson, kiajn ajn naŭzajn aferojn li faris.

— Do, la ordono estas, — daŭrigis Randol, — ke ni devas lin priesplori. Memkompreneble ĉi tio estas sekreto. Ne malkaŝu al li.

— Jes.

En la kapo de Adamson kirliĝis la pensoj. Lin eĉ antaŭe turmentis la zorgoj kontraŭ sia konscienco, sed ĝis nun li ankoraŭ povis trankviliĝi, ke lian kulpon trudis la malamiko al li. Sed li nun devas kontroli homon, por pruvi tian krimon, kiu estas por li granda virto. Serĝento O’Cay estas sendube konfuza homo, sed, se ĉi tiu suspekto pravas, tiam li ne estas kulpa. Ne! Li ne akceptos tion!

Sed, se li ne akceptos, tiam akceptos aliuloj, kiuj prijuĝas la aferon ne el kvakera vidpunkto. Se li rifuzas la komision, li mem fariĝos suspektinda.

Do, fine li nenion respondis. Kaporalo Randol kontentiĝis, ke li ordonis al Adamson la spionadon.

La armeo trairis la riveron Aisne kaj plupersekutis la malamikon al la direkto de Laon. Antaŭ Laon la germanoj faris novajn tranĉeojn kaj denove oni devis ilin ataki. La dudekkvincentimetraj francaj kanonoj bombardis dum duontago, poste sekvis, — laŭkutime, — la tankoj kaj fine la atako kontraŭ la jam preskaŭ malplenaj germanaj tranĉeoj. La tankoj simple surtretis la pikdrataron kaj la atakantaj soldatoj jam preskaŭ ne havis taskon.

Apud serĝento O’Cay atakkuris Adamson kaj kelkaj aliaj soldatoj, kiuj spionis lin. Ili ensaltadis la tranĉeon, ĉirkaŭrigardis kaj poste diskuris por persekuti la malamikon.

Post kelkaj minutoj ili revenis. O’Cay jam sekcis la bruston de iu malamika mortinto per oniksa tranĉilo. Proksime staris Adamson, kiu ŝajne restis apud li. Smith saltis al O’Cay, ekkaptis lian brakon kaj kriis:

— Haltu! Vi estas arestita!

— Mi havas permeson! Mia ago neniel koncernas vin!

Pluraj soldatoj alvenis kaj forportis lin.

*

Kiam la kolonelo eksciis la aferon, li furiozis:

— Ĉi tiu bestio! Ĉi tiu fia kadavrovulturo! Do, li eĉ ne batalis! La danĝeran laboron li lasis al la honestaj kamaradoj, kaj li tranĉadis la kadavrojn, anstataŭ la vivantan malamikon! Al militjuĝistaro ĉi tiun friponon! Sed urĝe!

*

Al la procezo estis vokita ankaŭ Adamson.

— Ĉu en la tranĉeo vi estis apud serĝento O’Cay? — demandis la militjuĝisto.

— Mi staris ĝuste apud li.

— Dum kiom da tempo?

— Ekde la salto en la tranĉeon, ĝis lia arestado.

— Tiam respondu: ĉu O’Cay mem mortigis tiun germanon, kies bruston li tranĉadis?

— Jes.

— Ĉu vi vidis?

— Mi vidis.

— Sed la ceteraj atestantoj ĉiuj asertas, ke tiu germano estis jam kadavro, kiam vi ensaltis.

— Ili eraras. La germano alvenis, kiam la ceteraj atestantoj jam diskuris. Sed mi restis tie kaj vidis.

— La atestanto povas ĵuri.

— Mia religio malpermesas la ĵuron.

Poste oni laŭtlegis la raporton de la sekcintaj kuracistoj, ĉar la kadavro estis tuj forportita kaj sekcita. Laŭ la medicina konstataĵo, en la kapo estis trovita grenada splito, kiu tuj mortigis la germanon. Dum tranĉado de la brusto li estis jam mortinta pli ol unu horon.

— Kion vi aldiras, serĝento O’Cay?

— Ĉio estas pruvita kontraŭ mi. Vane mi neus. La atestantoj pravas kaj Adamson eraras. Vere, mi ne mortigis lin. Mi eĉ konfesas, ke mi neniam mortigis homon.

— Ĉu neniun? Laŭ leŭtenanto Shander vi konduti brave dum la unua atako.

— Mi diris tion al li, sed mi mensogis. Neniam mi pafis aŭ pikis vivantan homon. Mi intencis nur praktiki la religion de miaj prauloj.

— Belega religio! Kaj por tio ĉi vi soldatiĝis memvole?

— Jes.

— Do, vi sentis nenian patriotan devon?

— Mi havas nenion komunan kun la interbatado de la kristanoj.

— Mi severe admonas vin: la milito ne estas drinkeja interbatado. Aŭ kiel vi opinias?

— Vere ne drinkeja.

La pledanto proponis la priesploron de la menso de la akuzito, ĉar la krimo estis tiom terura kaj bestiala, ke sancerba homo ne povas ĝin fari. Krome, la akuzito nenion gajnis el tio, ĉar sur la batalkampo lin minacis la samaj danĝeroj, kiel la honeste batalantajn soldatojn. Do, la tranĉado de la kadavroj estis tute sencela ago, el kio li povus gajni nur malutilaĵojn. Eĉ li mem bone sciis tion kaj la sekvaĵoj pruvis la konjekton.

O’Cay protestis kontraŭ la priesploro de sia menso.

— Fortaj, tutsanaj homoj kuratakas unu la alian, por ke ili ne plu restu fortaj kaj sanaj. Kaj neniu proponas priesplori ties mensan sanon. Nature, eblas, ke ankaŭ mi mem estas freneza, sed ĉi tiun, dum la ĝenerala freneziĝo, povus konstati nur iu loĝanto de fremda planedo.

La proponon malakceptis la juĝistaro, sed ili demandis Adamson-on: kiel li kuraĝis aserti, ke la germanon mortigis O’Cay. La medicina raporto pruvis la malon kaj ties pravon akceptis eĉ la akuzito.

— Ĉar serĝento O’Cay ne mortigis homon, — respondis Adamson.

— Kaj tial vi asertis, ke li mortigis?

— Jes.

— Ĉi tion mi ne komprenas.

— Li ne mortigis, sed senkulpan homon mi povis nur tiel savi, se mi ŝajnigas lin kulpa. Bedaŭrinde, mi ne sukcesis.

Nun la prokuroro proponis esplori la menson de Adamson, ĉar lia atestado estas plene konfuza kaj liaj vortoj kontraŭas al la logiko.

Ĉi tiu propono jam estis akceptita.

Krome, Adamson estis akuzita pro falsa atestado.

*

La juĝistaro deklaris, ke la akuzo estas prava. Kiel mildigan fakton ili menciis la memvolan konfeson de la akuzito. Same, ili kalkulis mildiga fakto, ke la akuzito rekonis, ke la milito ne estas drinkeja interbatado. Sed ĉio ĉi ne malpezigas la krimon kaj la verdikto estis mortpuno.

Ĉi tio okazis jam post la germana kapitulaco, do, ili estis proponitaj al senpunigo. Post duonjaro, la ĝenerala amnestio koncernis ankaŭ serĝenton O’Cay.

La direktoro de la karcero manpremis kun li kaj promesigis, ke li neniam plu tranĉados mortintan malamikon, nur vivantan.

Kompatinda Adamson pli malbonsortis. La esploro deklaris lin freneza. Vane li akcentis, ke li faris ĉion per pura kaj sobra kapo, surbaze de siaj principoj. Oni respondis, ke temas ĝuste pri tio kaj li estis enhospitaligita.
(1972)

Honorigo

— Yel Palva! — laŭtlegis la notario.

Palva, vestite nur en kalsono, enpaŝis. Transdonis sian rekrutalvokan leteron. Siajn suprajn vestojn metis sur seĝon.

La kuracisto esplore rigardis la korpon de Palva. Ties okulojn kaŝis per siaj manplatoj, poste li forprenis la manojn, observante la refleksojn.

— Ĉu vi ne estas miopa? — li demandis.

— Tute ne! — protestis Palva. — Mi legas ĉiam sen okulvitroj.

— Ĉu vi legas multe?

— Absolute ne! Mia profesio okupas min per tute aliaj laboroj.

— Mi atentigas vin, ke misinformi la rekrutkomisionon estas komunum-ofenda ago. Hodiaŭ, kiam la friponaj malamikoj de la homaro minacas per finpereo ĉies feliĉon, la patrio bezonas bravajn, batalemajn soldatojn.

Palva ankoraŭ ne estis starigita antaŭ la tubon de la falsometro, do li respondis senemocie.

— Se mi estos honorigata per soldatiĝo, mi plenumos mian ornamplenan honoron per la plej granda entuziasmo, sed tamen mi devas rimarki, ke mi sentas min tute sana.

Nun li estis starigita en la rentgenaparaton. La aparato susuris, la kuracisto atente observadis la ekranon.

— Nu, — li kontraŭĵetis triumfe, — tiu ĉi koro tamen ne estas nomebla tute sana!

— Kio do! — protestis Palva. — Mi loĝas sur la sepa etaĝo kaj mi neniam atendas lifton. Mi laboras en la albuminfabriko numero 112 eĉ hodiaŭ pezan korplaboron.

— Tio estas nur via persona aserto.

La komisionestro interdiris:

— Ni devas ebligi al la kandidato pruvi sian aserton. Ĉu vi havas dokumentojn?

Palva paŝis al siaj vestoj, elpoŝigis kaj transdonis peceton da papero. La komisionestro tralegis, iom meditadis, kaj ekdiris al la kuracisto:

— Ceteraĵo?

— Ne estas ceteraj rimarkindaĵoj.

— Do, li vidiĝas sufiĉe fortika homo. Ne verŝajnas iaspeca malsano. Nu, bonvolu enskribi, — li turniĝis al la notario, — ke li estas korpe netaŭga por militservo. Sekvos la spirita rekrutado!

Palva estis starigita antaŭ tabulon. Vidalvide al li, la tubo de la falsometro, direktita al li.

La profesoro funkciigis la aparaton, la tubo komencis fosforeski.

— Jen la kreto, — diris la profesoro. — Bonvolu skribi la formulon de la rotacia parasfero en kazo de hiperbole rapidiĝaj protonoj.

Palva alpaŝis la tabulon kaj komencis skribi:

rot y =

Poste li ekhaltis.

— Nu? — demandis la profesoro. — Kion vi intencas kun tiu rotacio? Ĉar io rondiras, ĝia formulo ne nepre komenciĝas per «rot». Mi petas, skribu la matriksojn!

— Tiujn mi ne scias.

La signallampo de la falsometro akre ekfulmis, okazigante ĝeneralan ridon.

— Do, vi tre bone scias, — respondis la profesoro. — Jes, antaŭ cent jaroj, ĉirkaŭ 1950, oni ankoraŭ povis mensogi sendanĝere, sed hodiaŭ la aparato jam malkaŝas la mensogulon. Kiom da mensogpocento? — li demandis la aparatiston.

— Naŭdeksep, — li legis el la bendo.

La profesoro paŝis al Palva kaj metis la manon sur lian ŝultron.

— Vi estas spirite taŭga, kara amiko. — La armeo bezonas soldatojn, kiuj ne estas sufiĉe fortaj por la peza laboro de la civila lando, sed kiuj taŭgas al la altaj spiritaj pretendoj de la militado. Vane vi provus eskapi, vi taŭgas. Soldatiĝi estas granda kaj bela honorigo, kiun ni ĉiuj akceptas ĝojplene kaj danke.

Nun li subite ekpensis, ke li eble staras en la radio-kampo de la aparato. Ektime li alrigardis, sed jam malfrue. La lampo ekbrilis.

Rapide li forpaŝis kaj la lampo estingiĝis. La komisionuloj restis ŝajne senemociaj, ili kondutis, kvazaŭ ili nenion estus rimarkintaj. Eĉ Palva ne kuraĝis rideti. Li nur deklaris:

— Se mi estos honorigata per soldatiĝo, mi plenumos mian ornaman devon per la sama ĝojo, kiel vi, profesoro.

La lampo restis senluma.

Nun sekvis mallonga diskuto. La civillanda komisaro ne volis transcedi Palvan.

— Jam nun ni povas plenumi niajn taskojn nur la plej malfacile, — li diris. — La kandidato estas forta homo. Li purigas la bestejojn, portas la sterkon. Tia forta homo devas resti en sia profesio.

La profesoro, aŭdante la vortojn, pleniĝis per envio. Lia unika filo antaŭ unu monato heromortis.

— Malnobla laboro, — li diris per kolertremanta voĉo. — Kaj tia eminenta homo aŭdacis sekreti pri siaj kapabloj, kiam li povus esti honorigata!

La civillanda komisaro denove ekprovis reteni Palvan sed la komisionestro finis:

— Mi fermas la diskuton. La kandidaton ni honorigas per soldatiĝo. Mi petas la notarion enskribi la nomon de Yel Palva en la ornamalbumon de la rajtigitaj al gloro. Li rajtas aniĝi al la grupo «Pacamo».

*

Vespere li rendevuis kun Minda en la parko.

— Nu? — ŝi demandis ekscitite. — Kio okazis, Yel?

— Mi estas honorigita.

Minda senforte falsidiĝis sur la benkon.

— Kaj al kiu grupo vi estis direktita?

— Al la «Pacamo»

— Ne parolu rebuse! Mi jam scias, ke la grupo «Mizerikordo» manipulas per la ALFA-ĵetmaŝinoj, per kiuj ili kripligas la irison de la okuloj, blindigante la malamikajn soldatojn, la grupo «Bonkoreco» direktas la ultrason-maŝinojn por disfaligi la ĉelon de la histoj de la korpo, sed kion signifas «Pacamo»?

— Tiu estas la grupo de la sekvatoroj.

— La satanoj! — ekkriis Minda. — Tiu estas la plej danĝera.

— Nu, jes. Neniu intencas ekstermi la civilularon de la malamiko, ĉar la celo de la milito estas ĝuste konkeri subjugitajn laborantojn. Kaj kiel la ŝtatestroj profitus el tio, se ili jam komence neniigus la vivantan produkt-materialon? Tial estis eltrovita la sekvatoro, por ke ni ekstermu nur la militistan elitaron de la malamiko. La palpatoroj esploras la individuajn ondolongojn de la malamikaj militestroj, poste ni ekirigas la sekvatoran raketon, kiu alvenante disfaligas la ganglionojn ĝuste de la nervaro de la celitulo.

— Sed la malamiko ĝuste pro tio atakas plej forte la sekvatoristojn.

— Tute ne mirinde. Ankaŭ ili scias, ke tiu ĉi estas la plej danĝera militilo kontraŭ la militestroj, kaj ĝi bezonas la plej grandan scion. La nunan militon batalas nur sciencistoj kontraŭ sciencistoj. Sanan, fortan kaj stultan homon oni ne ŝoldatigas.

— Do, ili nun forrabas vin de mi!

— Ankoraŭ necerte. Nun jam ne troviĝas frontoj. La atakoj estas direktataj el la interna lando kontraŭ la interno de la alia lando, eĉ tie nur kontraŭ militistaj celoj por ne disrompi la konkerotajn urbojn, fabrikojn kaj laboristaron. Oni atakas nur la militajn nodaĵojn, kiuj estas dissemitaj en la tuta lando, zorge apartigite de la produktado, kaj vi nepre scias, ke ĝuste apud ni troviĝas unu el la nodaĵoj. Eble mi posteniĝos tie.

— Eble! Eble! — mansvingis dolore Minda. — Kiel tio utilus al mi? Mi jam esperis travivi nian junecon unu apud la alia. En via sesdekjara aĝo oni forportu vin, ĝis tiam ni povus vivi bele.

— Ho, jes. La sesdekjara homo estas korpe malforta, por genero jam apenaŭ taŭga, li ne povas plenumi la civillandan fortostreĉon, sed aliflanke li havas vastajn spertojn, multon li scias. Por sidi, kalkuli, observi la aparatojn, eksperimenti en la laboratorioj li estas tre taŭga, do li estas la plej uzebla materialo por militservo.

Minda senpacience interdiris:

— Ho Yel, Yel, kial vi trompis min?

— Ĉu mi? Ĉu vin? Sed Minda, mia dolĉa Minda!

— Jes, vi! Ĝuste vi! Kiomfoje mi diris al vi, kiam vi amindumis al mi, ke mi deziras nur sanan kaj stultan viron! Ĉu mi ekamu lin kaj ili forrabu lin de mi? Vi ĵuris, ke vi estas stulta kiel kukurbo, kaj mi kredis al vi. Mi ekamis vin, kaj jen — nun alvenis via mortkondamno, kio estas same ankaŭ mia morto. Ho Yel, kial vi trompis min?

Plorsingulte ŝi kliniĝis sur lian ŝultron. Li tenere karesis ŝian kapon.

— Mi ne trompis vin, anĝeleto. Mi certigas vin, ke mi plenforte klopodis en la lernejo por nenion ellerni. Se nur tiu damnita falsometro ne estus eltrovita!

— Ne, Yel, mi jam nenion kredas al vi, — plorsingultis la knabino. — Se vi estus stulta, kial ili povis pruvi, ke vi scias? Ĉar korpe vi estas forta, mi ja scias tion. Preskaŭ vi premrompas min, se vi brakumas.

— Bone vi scias, koreto mia, ke jam en la lernejo ne eblas tute nelerni. Ankaŭ tie estas falsometro. Se mi diras: «Mi lernis, sed mi ne scias», la aparato tuj signalas, la lampo ekbrulas, kaj la profesoro tuj donas la «elkoran apogadon»: duhora dentdoloro en la dento-nerv-enradianta kamero. Ho Minda, kiomfoje mi sidis en tiu! Lastfoje mi ricevis jam triagradan dentdoloron kiel elkoran apogadon, ke mi jam hurlis pro la inferaj turmentoj kaj mi petegis indulgon. Je tiaj okazoj mi decidis, ke mi ĉiam lernos bone, ĉar mi jam ne havis kuraĝon por nelerni.

— Satanaj ekzekutistoj!

— Ne malbenu la profesorojn, ho Minda. Ankaŭ ili raportas antaŭ falsometro al la direktoro, kaj se ili dirus, ke «la nelernintojn mi laŭregule apogis», kvankam ili ne punis la nelernintojn, tiam la falsometro eklumus, kaj vi scias, ke ili estas eĉ pli severe punataj. Kaj la direktoro estas same kontrolata, kiel ĉiu homo sube, supre, kaj pli supre, tute ĝis la Plejamata Ŝtatpatro. Li estas la sola, kiu dependas de neniu, kaj en kies manoj koncentriĝas ĉiu suferigo…

Yel subite eksilentis kaj ektime li ĉirkaŭrigardis, sed Minda furioze interkriis:

— Jes, diru nur la veron! Suferigo! Jes, suferigo! Ĉiam nur suferigo! Ne silentigu min! – ŝi diris, vidante, ke Yel time klopodas ŝian kapon tiri al sia brusto. — Ĉi tie ne estas mikrofono, kaj por mi estas jam tutegale, eĉ, se mi estos portata sur ŝtiparon! Kial ni nomus ankaŭ inter ni la suferigon «elkora apogado» kaj «amika helpo»?

Yel klopodis flankenigi la diskuton.

— Do, post la dentdoloroj mi jam devis iom lerni la lecionojn.

— Do, vi tamen lernis! — diris Minda riproĉe. Denove ŝi ekploris. Yel elprenis poŝtukon el la retikulo de Minda kaj sekigis ŝiajn okulojn.

— Ne ploru, kara! Ĉi tio estas pli dolora sufero por mi, ol ĉiaspeca elkora apogo. Mi ĵuras, ke mi provis ĉion eblan por ke mi lernu sed ne sciu, ke ili ne povu min disigi de vi. Ne nur por via intereso, sed por mia feliĉo. Tiu estas vi mem. Mia feliĉo!

Minda levis sian kapon kaj ekridetis tra la larmoj. Ŝi donis aerfacilan kiseton sur lian okulon.

— Ho, mia eta pseŭdostultulo! Kiel do tamen vi ellernis la lecionojn?

— Mi ĵuras al vi, Minda, — kaj mi bedaŭras, ke nun ni ne ĉehavas falsometron por kredigi miajn vortojn — do mi ĵuras al vi, ke mi provis ĉion eblan ankaŭ post la dentdoloroj. Lernante la lecionojn mi klopodis ĉiam pensi pri vi. Anime mi ĉiam estas kune kun vi, sed dum lecionlerno mi klopodis per ĉiuj miaj nervofibroj kroĉiĝi al vi, por ke mi ne komprenu la legataĵon. Tiamaniere mi povis diri trankvile al la profesoro: «Mi lernis, sed mi ne scias». Pli poste, dum la lecionlernado mi eĉ kalkulis mute, en mia kapo: «Unu-du-tri-kvar-kvin…» Sed tiu ĉi metodo jam estis iom perfortita, kaj dum la raporto la lampo iom ekbriletis. Do, la kalkuladon mi ne daŭrigis. Pensi pri vi ĉiam estas facile kaj tio sufiĉis. Dum la ekzameno mi estis reĵetita kaj mi fariĝis purigisto en la albumin-fabriko. Multaj miaj enviantoj preskaŭ krevis.

— Sed kiel vi tamen sciis dum la rekrutigo?

— Ĉar mi havas damnite malbonan cerbon. Vane mi klopodas nescii, io tamen engluiĝas. Tiun formulon, kiun ili demandis pri la rotacia parasfero, mi legis ĝuste post terura dentdoloro. Tiam mi estis frakasita, mortsuferigita. Mi jam povis pensi pri nenio, mi ne povis jam sufiĉe nelerni, kaj tiel, iamaniere la formulo tamen ŝoviĝis en mian kapon.

— Kaj ili demandis ĝuste tion! Kian fatalon vi havas, mia kompatinda Yel!

— Mi devas konstati, ke miaj kvalitoj iom post iom degeneriĝas. Kiel ajn mi klopodas mallerni, tamen multaj engluiĝas en mian kapon, kaj mi jam ne povas sufiĉe perfekte forgesi. Certe miaj kapabloj malperfektiĝis.

— Kompatinda mia Yel! Kaj depost kiam vi rimarkis tion?

— Antaŭ du jaroj. Kaj depost tiam mi eĉ pli admiras vin anĝeleto, ĉar vi ne havas tiaspecajn malperfektaĵojn. Ho Minda! — li ekkriis, — mi scias, ke vi jam malrespektas min, sed tamen vi ne forpelu min! Mi ne eltenas la vivon sen vi!

La knabino mole sin alpremetis.

— Kiel vi imagas, mia trezoreto? Mi ekamis vin kaj mi ne povas jam vin forlasi.

Post longa silentado Yel ekparolis:

— Se almenaŭ mi estus ĉe la grupo «Humanismo»

— Kio estas tio?

— Tie estas la radiiloj, kiuj ĵetas la stultigajn radiojn al la malamiko. Foje, — kvazaŭ mi farus tute hazarde — mi saltus en la radifaskon. Sed ĝi estas jam severe gardita kaj jam tute ne utila.

— Kial?

— Okazis, ke ankaŭ la maŝinistoj mem ensaltis, por esti eligotaj el la armeo. Fine la ŝtato superruzis ilin kaj planigis tiaspecajn maŝinojn, kiujn eĉ stultaj homoj povas direkti kaj nun ili uzas nur stultulojn. Por tiuj ĉi nenion utilas la ensalto.

— Do, nenia eskapo! Yel, mia kara Yel, almenaŭ ni mortu kune!

— Mi pensadis multe pri tio, mia. Fine do, ĉiu cerbumas pri tio. Sed kiel morti? Vi nenie ricevas rapid-efikan venenon, ja ĉio estas en la manoj de la Plejamata Ŝtatpatro. Kuirgaso jam delonge ne estas. Malrapidaj venenoj valoras nenion, ĉar se vi iutage ne venas en vian laborejon, la personradaro tuj palpserĉas vin, vi estos trovata kaj sanigota. Riveren-salti? La personradaro ankaŭ tie trovos vin kaj vi ja scias, ke oni povas revivigi eĉ la tritagan droninton. La etaĝaj fenestroj jam ne estas malfermeblaj, la ventoladon faras la kondicionatoro kaj la ŝtalvitron de la fenestroj vi ne povas rompi eĉ per sieĝa trabego. La ŝtuparejo estas tiom malvasta, ke vi ne havas spacon por desalti. Pafilo jam delonge ne estas. Ĉu la tranĉilo? Se vi trapikas vian koron mem, vi ricevas motoran korprotezon kaj artefaritan sangon, por ke vi pluvivu kriple, kaj vi rezultigos, ke vi estos soldatigata, kiel kriplulo. Ĉu elektra frapo? Tiu nur svenigas, sed oni revivigas vin, por ke ili poste havigu al vi la plej teruran elkoran apogon pro la krimo de mortdizerto.

Kelkajn minutojn ili ambaŭ profundiĝis en malgajan silenton. Poste Yel daŭrigis:

— Ja estas precize organizita la Gardistaro de la Feliĉa Sano! La popolleĝo de la Vivdevo preskaŭ tute ekstermis la antaŭe disvastiĝintajn mortdizertojn.

Minda ekĝemis.

— Do, estas nenia rifuĝo!

— Sed estos, mia kara! Vi nepre scias la proverbon: «Ili tamen ne povas nin novnaski». Kiom ajn multe ni suferas, tamen ni havas sume nur unusolan vivon, kiu foje tamen finiĝos kaj kiom ajn multe valoras por ili la homo, foje tamen ili perdas lin. Sed almenaŭ dum ni amu unu la alian. Ĉi tiun senton ili neniel povas forrabi.

— Jes, vi pravas. Yel, ni estas esence tre riĉaj, ĉar ni amas. Amu ni unu la alian, Yel, tiom pli, ĉar morgaŭ fariĝos ĝojtago.

Yel dolore demandis:

— Do, morgaŭ mi ne vidos vin?

— Bedaŭrinde, estos ĝojtago en nia laborejo. Ni devos eniri je la sesa matene, labori ĝis la dudeka horo vespere, kaj ni devas plenumi kvardekkvin-pocentan superprodukton. Tiom ni devis oferproponi. Post la dudeka, ĝis la dudektria horo okazos ĝojkunveno, dum kiu mi devas celebri la ceremonion de la Popolfeliĉo, kaj mi estis honorigita por prelegi la laŭdon de la Plejamata Ŝtatpatro. Sed ne ektimu, mi jam verkis la apoteozon, por ke mi nun estu tute via. Venu, trezoreto!

— Ni iru,kara. Sed sekigu viajn okulojn por ne montri larmojn. Kaj hejme vi ne forgesu laŭtediri la formulon: «Egemifeliĉas-ho-plejamata-patromia», ĉar tie jam troviĝas mikrofono kaj telefoto.

Ili ekstaris kaj ekiris tra la «Vivulaliberfeliĉahomsocieto»-strato al ilia komuna litejo.

 

(1963)

 

La fluidumo de la ĉiovido

Pythius, la profesia animvidisto kaj aŭguristo dormis profunde en sia ĉambro. La horloĝo batis la dekduon. Apenaŭ la bim-bamoj forsonis, ekaŭdiĝis veaj ĝemoj, poste striga ululo, fine ĉentintado per kreskanta forto. Majstro Pythius vekiĝis. La ĉambron trasiblis malvarma vento.

— Kio ĉi? — diris severe la majstro. — Kial tiu trablovo? — kaj li subite ekkriis: — Rabisto!

La veĝemoj kaj ĉentintado daŭris. Kaj nun eksonis mistika, tirita voĉo:

— Ho, vi mortemulo! Venis al vi kompatinda, peka animo!

— Ankaŭ mi konjektas, ke vi ne venis bonintence, — diris la majstro, lumigante. — Ho! Vi survestis mian littukon! Tuj demetu kaj forportu vin! Forta, sana homo, ĉu vi ne hontas?

Sed la tomba voĉo plutremadis:

— Mi ne estas rabisto-o-o! Vaganta spirito-o-o mi estas!

— Nur vagu tuj for de ĉi tie, sed sen mia littuko, dum mi ne alarmos la domon!

La vento denove eksiblis. Pythius ĉirkaŭrigardis.

— Kaj kian trablovon vi faris! Sed kiel vi enrampis tra la duetaĝa fenestro?

Pythius nur nun ekvidis, ke la fenestro estas fermita. La pordo same.

— Sed la fenestro… — li balbutis. — Sed tiam ŝajnas, ke vi vere ne estas rabisto…

— Mi ja diris, mortemulo, ke mi estas kompatinda, peka animo. El la transmondo mi venis.

— Do fantomo?

— Tute laŭ viaj vortoj.

— Fine do! — ekspiris Pythius per granda faciliĝo.

— Vi tute timigis min. Mi ja kredis vian rompŝtelisto.

La maltimiĝo malgajigis la fantomon.

— Do, ankaŭ la nuna ne sukcesis! — li diris, jam per ne tombeca, sed despli malgaja tono. — Ĉu tie ĉi jam neniu timas min? Kia malfeliĉa distrikto!

— Kial mi timu? Vi mem asertis, ke vi jam mortis.

— Ĉu vere? — diris la fantomo per surprizita kaj tute ordinara voĉo. — Ĉu la vivantoj faras pli efike la ve-ĝemon kaj ventosiblon?

— Pri la vivantoj nur bonon, aŭ nenion. Cetere ni estas iurilate kolegoj.

— Fakte? Ĉu vi povas eligi kadavrodoron?

— Tiu ne koncernas la aferon. Sed mi estas animvidisto.

— Mi estis komercisto, sed antaŭ 50 jaroj mi bankrotis kaj kapenpafis min.

— Tiam ni estas duoble kolegoj, ĉar ankaŭ mi vivas el la klientoj. Al ili mi divenas la estanton kaj aŭguras la estonton. Mi povus diri, ke mi komercas en la estonto-fako.

— Kaj kiam vi kapenpafos vin?

— Kiel mi sciu?

— Ho! Do, vi ne scias eĉ vian propran estonton? Mi jam estas scivola, kiel vi tamen divenas. Ĉu vi permesas eksidi?

— Bonvolu! — kaj Pythius alŝovis seĝon.

— Dankon, ĝi estas iom malmola. Prefere mi sidos sur tiu lumfasko.

— Ĉu vi venas de malproksime, kolego?

— Nur el la najbaraĵo. Siriuso. Mi ne kutimas ĉi tiel fantomadi, nur anstataŭas. Sed la deĵoro estas tre laciga. Kvar-kvin klientojn viziti ĉiunokte, ululi, sibli, ĉentintigi, kelodorigi… Ah!

— Ĉu mi rajtas servi glaseton de brando?

— Dankon. Mi ne estas alkoholisto. Eble iom da nektaro… aŭ astralfluidumo.

— Bedaŭrinde mi ne havas hejme. Eble morgaŭ mi ekprovos aĉeti.

— Vi ne sukcesos. Tiu ĉi estas spirita nutraĵo.

— Tiam ĉe la ŝtata literatura eldonejo.

— Mi jam diris, ke tiu ĉi estas spirita nutraĵo, do havas nenian komunan al via literaturo.

— Ho jes! Prave. Kaj kiel via negoco funkcias, kara kolego?

La fantomo rezigne mansvingis:

— Pli bone ne paroli pri tio. Sed nur foje mi ekvidu liun friponon!

— Kiun?

— Sveĉjon.

— Pri kiaspeca Sveĉjo vi parolas?

— Pri tiu Swedenborg, kiun mi nur anstataŭas. Li diris al mi, ke li estas elsendita al la Andromeda Nebulo, do, mi bonvolu transpreni lian distrikton por kelkaj minutoj.

— Nu, tio baldaŭ finiĝos.

— Jes. Tiu faras ĉe la homoj sescent jarojn. Sed mi jam scias, kial li elsendigis sin!

— Kial?

— Ĉar tiu ĉi distrikto estas terura. Ĉi tie oni ne povas produkti. La kompatinda laboranta fantomo ĉi tie povas malsatmorti.

— Kial?

— Fi! La kompatinda peka animo venas por distriktvizito. Ĉe la kliento li ululas, siblas, kadavrodoras, ĉentintas, produktas ĉion eblan ĝis mortlaciĝo kaj la rezulto? Nenio! La kliento vekiĝas ekterure, li demandas per malkuraĝa, tremanta voĉo: «kion vi deziras kamarada moŝto?» Post tio mi eligas kelodoron kaj tombvoĉe mi recitativas: «kompatinda, peka spirito venis al vi…» kaj tiam la kliento tuj ekridas: «kial vi teruras min, paĉjo?» Mi ne povas plenumi mian planon. Apenaŭ mi atingis tridek procentojn.

— Kion?

— 30-procentan produkton. Jen nia labortakso. Terurkrio faras kvin poentojn, sveno dek poentojn, har-blankiĝo tridek poentojn, freneziĝo cent poentojn. Kiel mi povus kunlabori dum tri monatoj kvincent poentojn? Sed tiom estas la postulata kvanto. Mia normo. Kaj krome, mi jam devis omaĝe proponi dekprocentan superplenumon por la honoro de la ĉijara fantorakongreso. Sed ne! Tute neeble! Kaj krom ĉiu ĉi malagrablaĵo baldaŭ sekvos la maldungoj kaj mi eble devos plandi de oficejo al oficejo, ĝis fine iu anĝelo dungos min kiel aŭreolpoluriston. Kun mia fakklereco! Do, tiu ĉi laboro fakte ne estas eldorado.

— Ĉu vi ne estas tro pesimista? Ĉu vere ne troviĝus alia ofico por vi?

— Vi estas tro optimisto. Bedaŭrinde, la teraj klientoj ĉiam donas al mi tiaspecajn naivajn konsilojn. Se mi plendas al la kliento, li aŭskultas dum kelkaj minutoj, poste oscedas kaj deklaras: «iru al la infero!» Sed ĉu mi havas hejtistan diplomon? Se mi estus almenaŭ finlerninta la astralkonservatorion, mi nun povus iri al la Sferoj, kie nun oni serĉas muzikistojn.

— Mi tre kompatas vin. Mi volonte helpus.

— Vi? Ĉu vi eble havas kontakton kun la Ministerio de Fantomvizitaj Aferoj?

— Ne. Mi havas kontakton nur kun la terloĝantoj.

— Mi tre kompatas vin. Sed tiam kiel vi volis helpi?

— Mi pensis nur pri via normo. Nome, viajn klientojn mi konas pli bone ol vi.

— Nu, vi jam diras ion realan, — ekinteresiĝis la fantomo. — Rakontu nur!

— Kio estas via distrikto?

— Eŭropo.

— Bone. Nu, sur la tero ekzistas religioj, partioj kaj aliaj movadoj. Ĉiuj fiksis al si la ideojn de iu malnova profeto. Filozofo, aŭ ekonomiisto.

— Jes. Ankaŭ mi scias tion.

— Do, vi vizitas la gvidantojn de la nunaj eklezioj, aŭ aliaj movadoj, vi iras al la politikistoj, ŝtatestroj, kiuj nun predikas la principojn de la iamaj fondintoj.

— La afero fariĝas ĉiam pli interesa. Daŭrigu nur!

— Nu, kaj vi prezentos vin, kiel la spirito de la fondinto.

— Kaj se ili demandos, kion mi volas?

— Tiam vi respondos: «Mi revenis, ĉar mi estis ĝis nun forigita kaj kaŝita kaj, se vi permesas, mi restos ĉi tie, por ke mi iome prosperiĝu en la movado».

— Brave! — ekkriis la fantomo — vi savis min, amiko. Mi forgesis diri: apopleksio ducent poentoj!

— Krome: vi bone scias, ke ni havas statuojn pri niaj granduloj. Do, vi vizitos la skulptistojn, kiel la spirito de la karmemora grandulo kaj deklaras, ke vi intencas iom konversacii pri la arta valoro de via statuo.

— Eĉ pli genia ideo!

— Aŭ vi vizitos la direktoron de la Ŝtata Elita Teatro. Vi prezentos vin kiel la spirito de Shakespeare kaj komunikas, ke vi intencas fari kelkajn intimajn rimarkojn pri la Hamletprezentado.

— Grandioze! Kaj la novaj teatraĵoj?

— Vi vizitos ties verkistojn kaj vin prezentas. Vi diros nur: «Mi estas la spirito». Kaj ne pli.

— Mi ne komprenas.

— Poste vi demandos: «Kial mi ne troviĝas en via dramo?»

— Ah, mi jam komencas kompreni. Kaj se li emos doni al mi rolon en lia verko?

Pythius superece ridetis.

— Tiom aŭdaca verkisto ne troviĝas. Nur li ŝokiĝas.

— Do, dek kvin poentoj. Mi tre dankas. Vi savis min, kolego kaj mi ne estos maldankema.

— Kiel? Ĉu vi havas kontakton kun la teraj ministerioj?

— Ne. Sed vi asertis, ke vi estas animvidisto. Eble mi povos helpi vin. Do, malkaŝu al mi: kiel vi vidas la animojn?

— Ĉu mi malkaŝu? Kaj ĝuste al la konkurenco?

— Ho, mi en tute aliaj regionoj… nenia konkurenco…

— Nu bone. Mi malkaŝos. Do, la kliento en la antaŭĉambro devas dikti sian nomon kaj profesion al la sekretario. Ni supozu por ekzemplo, venas al mi juna virino. Mi tuj legas el ŝia animo, ke ŝi pensas sopire pri iu viro, kiu ŝin traktas malvarme.

— Interese. La komencon mi komprenas, ĉar kial ŝi venus al vi, se ŝi ne revadus pri viro kun sopiro. Sed la malvarmon kiel vi divenas?

— Nenia magiaĵo. Kial ŝi revadus sopire viron, kiu ŝin traktas varme?

— Bravisime! Sed ŝi petas evidente konsilon por varmigi la viron.

— Tiam mi respondas: «Vi gajnos amon de la viro, se vi tute rezignos». Tiam la virino foriras kaj dum kelkaj semajnoj ne postkuras la viron. Se la viro ekĵaluziĝas kaj proksimiĝas al la virino, mi jam pravas. Sed eble la viro tamen ne revenas. Tiam ŝi venas al mi, kaj plendas. Responde mi eksplikas, ke ŝi ankoraŭ ne tute rezignis lin en sia animo. Kaj fakte, se ŝi plendas, tio estas evidenta, ĉu ne? Aŭ se ŝi rezignis, tiam li jam ne venas plendi.

— Kaj se la viro revenus antaŭ ol la virino rezignis lin?

— Tiaspeca viro ne troviĝas.

— Tre interese. Kaj, se venas al vi komercisto, simila al mi?

— Ĉu vi pensas privatan negociston?

— Tiaspecan.

— Nu, ties pensojn ne estas malfacile diveni.

— Vi tute pravas, — diris la fantomo enpensiĝinte, sed Pythius daŭrigis.

— Kaj se venas al mi altranga politikisto…

— Ĉu vere? — demandis la fantomo surprizite. — Kial ilin interesas la venonto, kiun ili mem preparas.

— Tiam ili ne venus al mi. Kaj tio estas mia feliĉo. Iliaj vizitoj garantias al mi la simpation kaj toleremon de la magistratoj.

— Kaj kion vi diras al la politikisto?

— Mi divenas, ke li havas multajn akrajn malamikojn, precipe en sia propra partio.

— Kaj se ili postulas nomojn?

— Tial mi malkaŝas, ke lia plej obstina malamiko estas iu malalta, bruna, okulvitra, kiu iomete lamas per la maldekstra piedo.

— Kio do! Kiel priskribon mi donas, — ridetis Pythius. — Inter la malamikoj de altranga politikisto nepre troviĝas ankaŭ tiaspeca. Ĝis nun ĉiu mia politikisto ekkriis: «Fakte! Mi jam delonge suspektis tiun friponon!»

— Kaj kion vi diras pri iliaj futuroj?

— Nenion.

— Kompreneble. Ĉar vi ne scias.

— Kontraŭe! Ĉar mi bone scias. Kial mi kolerigu ilin?

— Ho, jes. Do al oficialaj instancoj vi tute ne kutimas aŭguri la futuron?

— Kontraŭe! Ĉu vi ne kutimas legi la ĉiutagajn meteorologiajn bultenojn? «kelkloke bela vetero, aliloke malbela». Aŭ: «kelkloke la temperaturo ŝanĝiĝos». Nu, tiujn komunikaĵojn mi mem liveras al la instituto.

— Sed finfine tio estas esence ĉarlatanaĵo. Ĉu vi ankoraŭ ne estis akuzita?

— Ĝis nun ĉiu mia kliento estis tute kontenta. Mi divenis nur verŝajnajn kaj neĉagrenajn aferojn.

— Mirinde, kiom grandajn sukcesojn vi povas akiri per tiom primitivaj metodoj.

— Nu, vi vidas la animojn pli perfekte, ĉu ne?

— Memkompreneble, ĉar ankaŭ mi mem estas animo. Ekzemple mi povas tute precize priskribi vian opinion pri la mondsituacio.

— Pst! … Silentu! Cetere, se vi scias nur tiom multe, kial la memmortigo?

— Vi havas 45 jarojn; edzo. La edzino ferias, dum vi pasigas la tempon kun blondulino. Pardonon, ĉu mi estas tro maldiskreta?

— Nur iom tro laŭta. Sed via kapablo estas vere mirinda!

— Nu, permesu, ke mi rekompence donu al vi iom da astralfluidumo. Ĝi vin kapabligas reale vidi la animojn, ellegi ĉiun penson kaj ekvidi ĉion, kio ie ajn okazas. Por vi ne estos kaŝita penso kaj kaŝita okazaĵo.

— Ĉu vere? Sed tiam vi faras min neimageble riĉa kaj potenca! Mi tre dankas! Ĉu mi alportu glason por la fluidumo?

— Ne necesas. Intertempe mi jam transverŝis ĝin en vian animon. Sed uzu ĝin prudente!

La horloĝo batis unu.

— Ho, jam la unua! — ekkriis la fantomo. — Ĝis kokokrio mi havas du vizitojn!

— Kien vi rapidas? — Mi vizitos literaturhistoriiston, kiel la spirito de Sándor Petőfi.

— Do, vi jam utiligas miajn konsilojn. Bonan sukceson!

— Dankon! Mi tre bedaŭras, ke mi ne povis vin timi.

— Ne gravas. Eble sekvontokaze.

— Bonan nokton!

La fantomo ventsiblis kaj malaperis.

*

Matene la sekretario eniris la laboratorion de majstro Pythius. La muroj estis kovritaj per hieroglifoj, sorĉinsignoj kaj sorĉofrazoj de antikvaj magiistoj. En la ĉambro astrolabo, desur la plafono pendis remburita krokodilo kaj vespertoj. Sur la tablo: magikristalo, egiptaj statuetoj de bestokapaj dioj, skaraboj kaj vastaj kodeksoj, binditaj en hundledon.

— Bonan matenon! — li salutis.

— Bonan matenon! — respondis Pythius. Sed kial vi envenas je la naŭa, anstataŭ la oka?

— Bedaŭrinde, la malbenita vekhorloĝo jam denove ne funkciis.

— Nu, ne moku mia amiko! La vekhorloĝo precize sonoris je la sepa, sed vi pludormis kaj nur post la oka vekiĝis, kiam la poŝtisto jam pugnobatis la pordon por almanigi la registritan leteron.

La sekretario ekpaliĝe gapis.

— Sed… sed majstro… Kiel vi tion scias?

— Kia demando? Ĉu mi ne estas animvidisto? Kial vi gapas, amiko? Ĉu ne vi mem reklamas ĉie, ke antaŭ mi la animo estas malfermita libro, kotopo.

— Nu jes, sed tion nur eksteren… al la publiko, nur tiel…

— Kiel? — kriis la majstro. — Ĉu vi opiniis min ĉarlatano?

— Ho, tute ne, nur… nur…

— Nenia nur! Enkonduku la gesinjorojn, kiuj nun atendas en la antaŭĉambro.

— Pardonon, sed en la antauĉambro estas neniu.

— Ili venis dum nia nuna interparolado.

La sekretario kapturniĝis.

— Sed kiel vi…

— Ne miregu, sed enkonduku ilin. Kaj venonte, vi ne demandu pri profesio. La viro estas librotenisto, la edzino instruistino.

— Nek… nek… nekredeble…

— Ne nekneku amiko, sed iru kaj plenumu vian devon.

La sekretario ŝanceliĝe ekiris, sed eĉ la pordon li mistrafis. Post kelkaj momentoj envenis la klientoj.

Post la reciprokaj salutoj la viro komencis:

— Niaj konatoj proponis al ni viziti la majstron…

— Pri kiu ĉiu laŭde parolas, — interdiris la virino.

— Oni asertas, ĉiu via vorto estas vera vero, — daŭrigis la viro. — Kaj ni ne estos sendankaj, se vi diros kelkajn vortojn pri ni kaj nia sorto.

— Tre volonte, — respondis la majstro. — Pri la honorario vi mem decidos. Se mi nur unu vorton eraras, vi nenion pagas.

— Mirege! — entuziasmiĝis la virino. — Tio estas karakteriza pri la majstro.

— Do, ni povas komenci. Rigardu al miaj okuloj sinjorino… Bone… Do, vi estas orfa. Vi havas du fratojn. Unu estas kuracisto, en Szeged, la alia: elektristo en Bulgario. Ĉi tiu sinjoro estas via edzo.

— Ĉiu vorto pravas! — fanatikis la virino. — Mi eĉ ne povas esprimi, kiel efikas al mi viaj vortoj!

— Vi loĝas en du ĉambroj en la Jókai strato. Unua etaĝo. Via murhorloĝo haltis kaj vi intencas ĝin porti al horloĝisto. Ne necesas. Vi devas nur ekpuŝi la pendolon.

— Dio! Vera dio! — kriis ekstaze la virino.

— Cetere vi naskiĝis en Arad, vi havas 38 jarojn.

— Ĉu… ĉu certe…? Ĉu vi ne eraras majstro?

— Ne! – deklaris superece la majstro. La edzo ekridis.

— Sed Matilda! Antaŭ la majstro kaj mi tute ne bezonas…

— Nu bone, — konsentis hezite la virino. — Sed eble pri alia temo…

— Laŭ via deziro, — kapjesis la majstro. — Vi perdis dekstran ganton.

— Tutprave! Kaj vane mi cerbumas, ne scias, kie.

— Tiam vi venis al bona loko. Mi indikas al vi precize: ĵaŭde vespere vi pendis, sed vi trankviliĝu: la sinjoro zorge gardas ĝin.

Al tiuj vortoj la edzo ekatentis.

— Kiu sinjoro?

— Li loĝas en Pomo-strato. Numero 36. Maldekstre de la ŝtuparo. Tie la sinjorino ĝin perdis.

— Kio do? — konsterniĝis la viro, sed eĉ pli nervoziĝis la virino.

— Absurdaĵo, majstro! Tute absurdaĵo! La eraro ŝoviĝis en viajn pensojn.

— La afero komencas fariĝi interesa, — diris malice la edzo. — Do, Pomostrato 36. Maldekstre.

— Sed tute neeble, Eŭgeno! — histeriis la edzino. – Mi ĵuras al vi, tie estas mia tajlorino… Tute neeble!

— Nur trankviliĝu, Matilda, — daŭrigis jam minace la edzo.

— Alta, bruna viro li estas. Hodiaŭ li vespermanĝos ĉe vi. Li alportos la ganton.

— Ah! — triumfis la viro. — Do, vespere venos koramiko! Nu jen, la ĉarma Karlo! Kaĉjo! La kavalira, eleganta Kaĉjo! Nia familia amikego!

— Sed Eŭgeno kara! Ĉiu lia vorto mensogas! Kaj mi ne emas plu…

— Trankviliĝu nur, Matilda! Hejme ni ĉion aranĝos! — li diris multkonjektigante. — Majstro, bonvolu nur diri, ĉu Kaĉjo, aŭ ne Kaĉjo?

— Eĉ ne unu vorton! Mi malpermesas! — kriis Matilda. — Ĉiu lia vorto estas aĉa mensogo kaj mi ne restos eĉ unu minuton ĉi tie!

— Sed kara Matilda, tiu, kiu havas puran animon, ne forkuras. Tiu ĉi via konduto estas iom stranga kaj nur fortigas la suspekton, ke vi eble tamen povus…

— Ne! Mi ne plu emas! Mi ne toleras tiujn kalumniojn.

Pythius jam enuis kaj volis fini.

— Por mi estas tutegale, — li interdiris. — Tiam eble mi pristudos vian edzon, ĉu ne?

La edzo tuj perdis sian superecon.

— Mi…? Ĉu min?

Kaj Matilda regajnis sian ekvilibron:

— Jes, jes, vin! Nun sekvos vi! Eksidu nur kaj rigardu al la okuloj de la majstro.

— Sed karulino, vi mem diris, ke ĉiu lia vorto estas mensogo.

— Kaj vi tamen scivolis lian opinion. Nu, aŭskultu nur! Se vi kredas al li, tiam vi aŭskultos. Kaj krome, ankaŭ mi estas scivola! — Ŝi aldonis minacvoĉe. — Kiu havas puran animon, tiu…

Eŭgeno jam tute moliĝis.

— Mi ne asertis, ke li diras la veron, nur ke mi estas scivola. Sed via bona eksento certe pravis, ke li mensogas kaj tiuokaze vere ne havas sencon pluparoli kun li.

— Sed vi supozis, ke mi kun Karlo en 36. de Pomo strato…

— Absolute ne! Mi ja scias, ke tie loĝas via tajlorino.

— Nu, fine revenas via prudenta menso, karulo!

— Tiam… Do ni ne plu restu, ĉu ne?

— Sed estimataj gesinjoroj! — interdiris nun la majstro. — Mi ne povas alimaniere fari.

— Sed mi! — tondris la viro. — Mi atentigos la magistratojn pri viaj finegocoj!

— Kaj la honorario?

— Haha! Por la mensogoj? Vi ja ricevos indan rekompencon, nur atendu! Bontag!

Ili forkuris kaj tondre frapfermis la pordon.

Pythius dum kelkaj momentoj senmove rigardis en la aeron.

— Freneziĝo! Vera freneziĝo! — li murmuris kaj sonorigis al la sekretario.

— Via deziro, majstro?

— En la antaŭĉambro sidas fotisto.

La sekretario jam ne konsterniĝis:

— Mirinde. Mi ne demandis profesion.

— Ankaŭ mi ne demandis vian opinion. Ne miradu, sed ensendu lin, ĉar li ĝuste nun ŝtelas viajn cigaredojn.

— E…e…e… mi kuregas.

Li elkuris kaj post momento envenis la fotisto.

— Bonan tagon, majstro!

— Bonan tagon! Do, vi volas scii, kial tiu ruĝharulo peticiis vian loĝejon ĉe la loĝejoficejo?

La neatendita komenco ŝokis la fotiston.

— Sed majstro! — balbutis. — Tio jam estas pli ol magia. Pri tio mi ankoraŭ… al neniu…

— Kial vi miras? Tio estas mia profesio… Do, aŭskultu: tiu ruĝharulo dum la sieĝo de la urbo elrabis juvelistan vendejon kaj la predon li foris en la kelon de forlasita domo… Sed intertempe vi enloĝiĝis kaj okupis ĝuste tiun loĝejon, kiu havas la koncernan kelon, kaj li nun ne povas akiri la juvelojn. Ĉu vi jam komprenas?

— Ho! Ne eklumiĝas al mi! Kaj eksciu majstro, tiu ruĝhara rabistestro, tiu publikmalamiko numero unu, tiu provis min komence subaĉeti. Li proponis al mi grandan sumon, se mi elloĝiĝos. Poste, kiam mi ne akceptis, li komencis ĉantaĝi. Li distrumpetis, ke mi aĉetis la loĝejon el mono, akirita per banditismo: mi senvestigis la stratkantojn en la flankstratoj. Nu, ĉu mi povus toleri tiun kalumniadon?

— Jes, mi scias. Sed ni devas koncedi, ke io prava tamen troviĝas en la vortoj.

— Kiel? — demandis konsternite la fotisto. — Kiel mi komprenu?

Pythius nur nun ekkonis la situacion. Tuj li retiriĝis:

— Mi volis diri nur, ke tiu kalumnio estas vere netolerebla.

— Ho jes! Tute netolerebla. Sed fine nun ĉi tiu bandito venis en mian manon, venkos la justo kaj la pura moralo! Sed diru majstro, — alturniĝis li subite. — Kian valoron havas la juveloj?

— Ĉirkaŭ ducentmil forintojn.

La fotisto saltleviĝis.

— Ducentmil? Ĉu mi bone aŭdis?

— Jes. Tiom.

— Majstro! Kiel mi rekompencu? — li elpoŝigis sian monujon. — Kiom mi havas? Tri, kvar, kvin… ĉu sescent forintoj sufiĉos?

— Ho, mi tute ne meritas tiom…

— Ne unu vorton, majstro! — li interrompis. — Pardonu, ke mi povas nun nur tiom… — kaj li demetis sescent forintojn. — Mi kuregos. Se mi revenos, vi ricevos multe pli…

La majstro sonorigis al la sekretario:

— Via deziro, majstro?

— La fotisto forkuris kaj mi jam ne povis sciigi lin, ke la juveloj jam ne troviĝas en la kelo. Se mi ne sciigas lin, li konsideros min ĉarlatario. Mi donos al vi lian adreson, bonvolu revoki lin por ke mi sciigu, kiu elfosis kaj vendis la juvelojn.

— Ĉu li donis sian adreson al la majstro?

— Kiom multe mi devas ankoraŭ akcenti, ke mi estas animvidisto. Antaŭ mi ne estas sekreto.

— Jes, jes. Nur alkutimiĝi estas iom malfacile. Sed ĉu ni devas tiel rapidi kun la reveko? Se li ne trovos juvelojn, nepre li revenos.

— Sed li ne revenos. Unue li atakdemandos la ruĝharulon, kiam li forŝtelis la juvelojn el la tero. Li citos miajn vortojn kaj nomos la ruĝharulon rabisto. La alia deklaros, ke la tutan historion elpensis nur mi por eltiri 600 forintojn el lia monujo. Tiun respondon la fotisto kredos kaj ili ambaŭ atakos min. Fariĝos granda skandalo kaj finfine, apud la du rabistoj mi estos la sola krimulo, ĉarlatano kaj kalumnianto.

— Mi timas, ĉio ĉi havos malbonan finon.

— Kio?

— Via ĉiovida kapablo. Antaŭe la klientoj ĉiuj laŭdis vin kaj neniu nomis vin ĉarlatano. Sed nun…

— Ne timu. Mi scias ĉion pri ili. Mi antaŭvidos iliajn agojn kontraŭ mi kaj mi ĉiam forigos la danĝeron. Tial vi revoku lin.

— Jes. Mi petas la adreson.

— Tuj. Mi nur intencas kelkajn vortojn diri pri la talismano, kiun vi vendis antaŭ kelkaj minutoj.

— Al la librotenisto?

— Jes, Dum mi konversaciis kun la fotisto. Vi povas sperti, ke mi scias ankaŭ tion.

— Ni ĉiam kutimas vendi talismanojn.

— Tute regule! Sed kiam la librotenisto forkuris, li minacadis ankaŭ al vi, ke li ja aranĝos radikale miajn aferojn ĉe la magistratoj, ĉar mi faras publikdanĝeran funkcion, mi kalumnias honestajn virojn, kotopo.

— Sed tion mi rifuzis.

— Tre bone, vi pledis por mi. Vi akcentis, ke mi ne kalumnias kaj mia ĉiovido nur utilas al la klientoj, ĉar mi povas doni valorajn konsilojn.

— Do, mi kondutis tute lojale, ĉu ne?

— Sed poste li deklaris, ke des pli danĝera homo mi estas kaj oni devas liberigi la socion de mia malutila funkcio. Post tiuj vortoj vi tuj vendis al li talismanon por defendi lin kontraŭ mia magio. Nu, ĉu vi opinias tion ĉi honesta konduto? Jen, vi ruĝiĝis.

— Nome, mi pensis, ke…

— Nome, vi pensis, ke depost nun la dekforintan talismanon vi vendos al miaj ektimintaj klientoj por dudek forintoj, eksplikante, ke miajn sekretojn konas nur vi kaj scias, ke la talismano ŝirmas ankaŭ kontraŭ mia magio. Nu, ĉu vi ne respondas… kara amiko, mi ne envias la dek-forintan gajnon al vi, sed mia sekretario ne rajtas vigligi la suspekton pri magio. Tiun konduton mi ne povas toleri. Ĉu vi ne respondas?

La sekretario nur staris senvorte, tremante kaj kap-malleve. Pythius daŭrigis:

— Kaj nun, en ĉi tiu momento vi time pensas, ke mi eble scias pri la 2000 forintoj. Jes, mi memkompreneble scias.

La sekretario ekterure levis la kapon. Liaj lipoj ekvibris. Pythius daŭrigis:

— Vi ricevis la monon de via amiko por aĉeti el li radioaparaton. Vi aĉetis por mil kvincent kaj diris al li du mil.

El la sekretario nun eksplodis la vortoj:

— Estimata majstro…

— Superflue, — interrompis Pythius. — Vi nun intencas sciigi vian maldungiĝon. Sed tute superflue. Kaj malutile. Mi enspezos abunde per miaj kapabloj kaj ankaŭ vi bone salajros.

— Sed, se ĉiam okazos la sama…

— Nature, ĉiam kaj la sama. Depost kiam mi vidas ion, mi atentos, ke mia sekretario estu mia kunlaboranto sen iu ajn kaŝinteco kaj mia unua devo estas ĉion diri al li. Nu, kial vi ekscitiĝas?

— Unu minuton mi ne restas ĉi tie! — li ekkriis kaj foriris.

*

— Via nomo? — demandis la anĝelo.

— Pardonon, — diris Pythius, — sed…

— Vi nun estas en la ĉielregno de la sinmortigintoj, en la kancelario por nove venintoj. Temas pri formalaĵoj. Via nomo, do?

— Majstro Pythius.

— Profesio?

— Animvidisto.

— Mortospeco?

— Morfino.

— Kaŭzo?

— Iu fantomo donacis al mi astralfluidumon kaj…

— La nomo de la fantomo?

— Nomon li ne diris.

— Sed tiun indikon ni nepre devas enskribi. Vi provizore eniros la spiritaron, sed vi devas tuj serĉi la spiriton, kiu al vi donis la fluidumon.

— Kiel mi trovos lin inter la multaj spiritoj?

— Tre facile. Ni havas nur du bilionojn da spiritoj…

— Du bilionoj?! Kiel mi inter tiom…

— Ne interrompu. Vi devas forte fiksi viajn pensojn al li kaj renkontiĝo efektiviĝos tre rapide. Notarianĝelo, bonvolu akompani la novicon!

La notarianĝelo venis, turniĝis al Pythius. — Kandidato, koncentru viajn pensojn al la serĉitulo!

Pythius fermis la okulojn kaj forte pensis pri la fantomo. Li tuj ekflugis per terura rapideco. Ĉirkaŭ li furiozis ventego, Pythius kapturniĝis.

— Ho, kiom da uragano! Kiaspeca forto tiregas min, kara notarianĝelo?

— Ni flugas per la flugiloj de la penso. Sed vi pensu nur pri la serĉatulo.

— Jes, mi pensegas… Jen! Rigardu!… Tie, tie!… Hola! Kolego! Kolego-o-o!

La vento ĉesis blovi. La fantomo staris vidalvide al Pythius.

— Ho, ĉu vi, kolego? — li demandis surprize. — Ĉu ankaŭ vi faris finon al via vivo? Kial?

— Ĝuste vi demandas tion? Vi, kiu donis al mi tiun damnitan astralfluidon?

— Sed kio okazis?

— Kio? Tio, ke mi vidis ĉion, kion mi ne devis vidi. Ke mi diris ĉiam la veron. Ĉio malkaŝiĝis, kio ne estis destinita por la publiko: amsekretoj, arseniko, trompoj, falsigoj, defraŭdoj, la pasintoj de publike konataj, honestaj viroj, malpuraĵoj malantaŭ la kulisoj, la veraj motivoj de politikaj bombastoj. Ĉu mi devas multe klarigi la rezulton? Mi fariĝis la celpunkto de koncentrita atako. Oni kriakuzis min kalumniisto, venenisto, ribelanto, perfidulo, ĉiaspeca fripono kaj fine mi fariĝis la krimulo pro ĉiu malkaŝiĝinta krimo.

— Interese. Sed se vi vidis ĉion, kial vi ne vidis la persekutajn agojn de viaj malamikoj?

— Mi ja bone vidis.

— Kaj kial vi ne povis forfuĝi?

— Mi faris nenion alian, nur fuĝis kaj fuĝls. Komence mi eĉ rebatis. Se mi ekvidis, ke iu intencas min ruinigi, subfosi mian prestiĝon, ankaŭ mi malkaŝis liajn malpuraĵojn. Mi eĉ vidis la aktojn, la ordonojn por aresti min. Mi sciis, kiu kaj kiel min persekutas kaj mi fuĝis. La landlimojn mi facile trapaŝis, ĉar mi sciis, kie estas la gardistoj. Tiel mi migris de regno al regno, mi jam povis fuĝi nur al unusola regno: al la ĉielregno. Ho, tiu damnita fluidumo! Kiom multe mi atendis, ke vi foje aperos kaj reprenos ĝin! Sed vane!

— Mi tre bedaŭras, sed mi devas rimarki, ke vi mem agis malprudente.

— Kiel tion kompreni?

— Ĉu vi pensas, ke vi estis la sola sur la Tero, kiu posedis la astralfluidumon?

— Kiel? Ĉu eble estis ankaŭ aliuloj, kiuj vidis ĉion laŭ ĝia nuda realo?

— Estis kaj estos.

— Kaĵ kiuj estas tiuj malfeliĉuloj?

— Nu, ne tute malfeliĉuloj. Ili estas plejparte ĝenerale estimataj publikestroj, ŝtatgvidantoj, bankieroj, fabrikposedantoj, industriaj magnatoj, diplomatoj.

— Sed tio estas absurdaĵo! Ĝuste tiuj?

— Ĝuste tiuj. Nur ili uzas la fluidumon racie.

— Racie? Kiel?

— Neniokaze tiel, kiel vi uzis.

— Mi petas vin ne trostreĉi miajn nervojn. Malkaŝu fine, kiel eblas uzi racie tiun kapablon, kiu povas akiri nur malamikojn?

— Vi eraras, kolego. La astralfluidumo malkaŝas al la posedanto la aferojn laŭ ilia nuda realeco kaj kapabligas lin scii, pri kio li devas silenti, respektive, pri kio li devas paroli tiel, kvazaŭ estus ne tiel, sed inverse. Sed vi agis tute kontraŭe, vane mi atentigis vin, ke vi uzu ĝin prudente.
(1962)

 

Liriko

Mi babiladis en antikva, malgranda kafejo kun psikonalizisto, mia amiko, pri lia fako. Mi ne kaŝis mian malalte-taksan opinion pri lia fako.

— Via analizado taŭgas nur al poetinoj, — mi diris — aŭ ĝenerale por histeriulinoj, kiuj perversas, se ili havas okazon elpaki siajn animajn malpuraĵojn. Tion, kion la deco aŭ morala obstaklo malpermesas, ili distrumpetas en poemo al la publiko aŭ konfesas al la psikiatro. Kaj la psikistoj parolas al ili pri «extravert-sexual-libidinalaj kompleksoj», pri latentaj traŭmoj, finfine nur malplenajn bombastajn vortojn. Esence vi vestas la viktimon nur per la friponaĵoj de via propra, bone konata psika memo, kaj vi ne povas imagi, ke alia homo povas havi diferencan anoman strukturon.

— Vi opinias tiel, ĉar vi ankoraŭ ne spertis la sukcesojn de la psikoanalizo. Permesu, ke mi analizu vin.

— Kelkhora konfesigo estus superflua tempoperdo por ni ambaŭ.

— Nur kvaronhoro. Kaj mi ne turmentos vin per konfesigo.

— Malgajno estos ĉiu minuto.

— Vin obsedas antaŭjuĝo, aŭ vi havas vere kaŝindajn animajn traŭmojn.

En mi ondis la indigno. Mi vere ne havas sadismajn instinktojn nek ion alian. Li ne kaptu min.

— Nu, komencu! — mi diris. — Sed nur kvaronhoron!

— Eĉ malpli!

Li donis papereton al mi:

—  Sur tiun ĉi papereton notu viajn pensojn. Sen iu pripenso, nur kiel la flugantaj vortoj venas el via cerbo. Skribu ĉion, kio vekiĝas en via animo. Komencu, mi ne plu parolos.

Li eklegis gazeton.

Mi komencis noti: «flugantaj vortoj». «Ĉio, kio vekiĝas en mia animo». Mi ĉirkaŭrigardis en la multkolora, antikveca volba salono. Antaŭ mi pendis malnova, kupra lustro. En la kafejo viglis la laŭta vivo. Homoj iris — venis. Tabakfumo ŝvebis nebule.

La kelnero alportis la kafporciojn. Mi sukerumis, kirlis singarde la kafon por ne malutili al valora punto sur la tablo, konvena al la antikvema salono. Muŝo flugis zumante kaj ekpuŝis mian frunton. Mi forpelis ĝin.

Mi ĵetis rigardon al la strato. En tiu momento brila nebulo ekkaŝis la sunon. Tramoj bruadis. Subite ekpluvis.

Transflanke ĉifona almozulo apatie tordis la gurdon kaj muzikaĉis: «Ho, plezura, grandioza arbar’!»

Bremso ekgrincis, iu kriis, sed nenia danĝero: la aŭto haltis, nur la ŝoforo blasfemadis: «Damnu vin patrinsufer’!»

Interne maljuna laboristo riparis la hejtotubojn. Nun la kelnero donis al li brandon. Hm. Ĉu ĝi ne malutilos al lia koro?

Apud mi iu ekstaris: «Ni rapidu, ne malfruu!»

Intertempe mi notis la vortojn, kiel ili venis al mia cerbo. Post dek minutoj mi jam ekenuis. Jen venis la kelnero:

— Kelnerŝanĝo, sinjoroj. Mi petas pagi.

Mi pagis kaj transdonis ankaŭ la paperon al la psikisto:

— Nu diru, kia mi estas.

Sur la papero estis jenaj vortoj:

flugantaj vortoj
ĉio kio vekiĝas
en mia animo
lampo
kolonoj, volboj
ŝvebas nebule
bunta svarmo
sub nigra likvaĵo kuŝas la dolĉo
kirlu kaj ĝi supreniĝos
sed lante, singardeme
makuliĝas la punto
kostas multe kaj ne estas via
tra la pordo el-en, el-en
laŭta vivo
zumas, pikas la frunton
brila nebulo
bruas
elektra
pluvo
tordas la gurdon
ĉifona malriĉo
en arbar’ grandioza
ve
grinco
furiozas: patrinsufer’
venenon trinkas
ebria hejtisto, malsana koro
rapidu, ne malfruiĝu!
jam mi enuas
pagi la nigraĵon
mi transdonas
kiu mi estas?

Mi estis tre scivola pri miaj subkonsciaj monstraĵoj, malkaŝitaj de li, sed mi eraris. Li respondis tute simple normale:

— Tiuj vortoj karakterizas homon, kiu nur observadas la objektivajn eksteraĵojn, sed havas nur tre malgrandan internan sentimentan memon. Vi estas volema ĉion scii, sed apenaŭ havas elanimajn sentojn kaj absolute nenian lirikan kapablon. Vi ekvidis la hejtiston, trinkantan brandon, vi kompatis lian koron, el kio videblas ia reala helpemo, humanismo, sed vi tute ne rimarkis tiujn amantajn gekorojn en la angulo, premantajn reciproke la manojn. Vi do ne havas psikajn kompleksojn, sed ankaŭ poeto iĝos vi neniam. Vi estas la tipo de la lirika maltalento.

Mi devis konfesi, ke li pravas.

— Jen la analizo — li diris. Vi povas vidi, ke ĝi ne estas mistifiko. Nature, mi konkludas tute alimaniere el la flirtado de histeriulino.

*

Antaŭ kelkaj tagoj vizitis min konato.

Dum interbabilo li ekprenis paperon, kiu kuŝis sur mia skribotablo, tralegis ĝin kaj demandis:

— Kaj kio estas la titolo?

— Kies titolo?

— De tiu ĉi poemo. Ĝi enhavas tre bonajn eksentojn, kaj ankaŭ la maniero de la interpretado estas tre efike transplantebla. Ĝi donas veran travivaĵon.

Kun surprizo mi vidis mian psikoanalizan paperon. Mi ne kuraĝis malkaŝi la veran situacion, ĉar mi scivolis, kio en ĝi plaĉis al li. Mi demandis, kio en ĝi estas bela.

— La tuta lirika intuicio, radianta el ĝi — li respondis kaj jam komencis deklami: «en mia animo lampo, kolonoj, volboj. Ŝvebas nebulo bunta varmo sub nigra likvaĵo». Kaj tiu ĉi: «pikas la frunton brila nebulo, bruas elektra pluvo». Kiom da dinamiko-altigo estas en la antaŭenĵetita verbo! Kaj en la fino ĉi tiu belega, laca rezigno: «jam mi enuas pagi. La likvaĵojn mi transdonas».

Hezita mi demandis:

— Do, la senco estas klare komprenebla?

— Tute klare. Se mi ne scius, ke vi verkis ĝin, eĉ tiam mi rekonus vin pro tiu ĉi sarkasmeta supereca viv-malestimo. Mi tre ĝojas, ke fine vi eklaboris en tiu ĉi subtila artospeco kaj ne okupiĝas nur pri senspritaj ŝercoj. Tiu ĉi estas nepre publikigenda. Mi donas ĝin al la redaktoro, sed kreu al ĝi titolon.

— Pri titolo mi ne pensis ankoraŭ.

— Kion do! Ĝin mem inspiras la etoso de la poemo. Ekzemple: «Vesperiĝo». Ne, ĝi estas iom banala, sed estu: «Pasis». Ĝi entenas pli da dinamiko. Aŭ eble laŭ vi pli taŭgas «Konfeso»? Eble tiu lasta tamen pli bone konvenas al la pasiva kontemplemo de la poemo. Se vi konsentas, mi pripensos la aferon.

Mi konsentis. Post kelkaj tagoj la poemo aperis kun la titolo: «Ĉe la fino de la vojo». Memkompreneble la konfuzeco de la poemo (aŭ kiel mia poeta amiko esprimis, ĝia «ditiramba intermitado») okazigis du preserarojn: anstataŭ «zumas, pikas» oni kompostis «sunatikas», kaj anstataŭ «patrinsufer’» fariĝis «patrin’ super’».

Sed la kritiko estis tre favora. La recenzoj akcentis la introspektivajn belaĵojn de la poemo, la delikatpatinan vivnegacion, per kio la laca animo skeptike retrospektas kaj dolore serĉas la sencon de la tuta, foriĝinta vivorbito.

— La poeto travivas la pasinton tra la vualo de la melankolia dubo, — li skribis. — Kiel muzikanta horloĝo en lavend-odora, malvarmeta ĉambro en antikva kastelo, tiel sonoras obtuze la pastelaj vortoj: «flugantaj vortoj, ĉio kio vekiĝas». La laŭta vivo nur «sunatikas la frunton», la «buntan svarmon» kovras «nigra likvaĵo, kiu makuliĝas». Kaj ĉio vanas, ĉar la «punto kostas multe kaj ne estas via». El la altaĵo de la troŝarĝita supereco li transdonas al ni tiun revelacie sonantan amaran mondvidon: «tordas la gurdon ĉifona malriĉo en arbar’ grandioza. Vegrinco furiozas, patrin’ supervenenon trinkas». Kia majstra kontrasto! La furiozo de la vivo estas nur vegrinco (kiom majstra estas mem tiu ĉi vorto), mortodanco, al kiu la malriĉo tordas la gurdon, kaj la grandioza arbaro estas nur ĉifona kuliso. Do, nenio havas sencon! «Jam mi enuas pagi la nigraĵon. Mi transdonas!» Pluportu aliuloj, kiuj ankoraŭ esperas! Fine la poeto demandas: «Kiu mi estas?» Jes, li estas la sama, kiel ni ĉiuj, ĉar li tenas antaŭ mi la sangan spegulon: jen, tiu vi estas, tiaj kompleksoj kaj traŭmoj mordadas vian internon, aŭ laŭvorte: «sunatikas la frunton». Kaj ni devas konfesi, ke vere, tiuj laŭtaj sentoj sunatikas nin malantaŭ la frunto, sub la peze ŝvebantaj volboj de la kolonoj.

Al li tre plaĉis la vorto «sunatiki», kiel sprita ĝemel-vorto de «lunatiki», esprimante la kapricon de la sun-luma, reala «laŭta vivo».

*

Poste mi renkontis la kunlaboranton de provinca gazeto. Li petis poemon de mi. Li pretendis nur, ke ĝi estu juneca, plena de espero, radianta optimismo.

Bedaŭrinde li bezonis ĝin tre urĝe, mi donis do la saman manuskripton, nur la titolon mi ŝanĝis je «Juneco». (Eble province oni ne konas mian poemon).

Post ĝia aperigo en provinca gazeto mi povis legi la kritikon:

— Kiom da viglo, kiom impeta vivemo! La glora majesto de la kreema juneco esperplene brilas el tiuj vortoj: «Vekiĝas el mia animo la pompo, kolonoj, volboj, ŝvebas nebula bunta svarmo». La danĝerspitaj kuraĝaj paŝoj de la junularo frapsonas en tiu frazo: «sub nigra likvaĵo kuŝas la dolĉo, kirlu kaj ĝi supreniĝas.« Kelkaj similaj pentrilmovoj sentigas al ni la esperplenon de la vivo, se ni per plena koro ĵetas nin en la karuselon. Ni devas nur atenti, ke ni «ĝuu lante, singardeme», ĉar «la punto kostas multe kaj ne estas via». Nin ne ĉagrenigu la malĝojo, ĉar «supervenenon trinkas ebria hejtisto, malsana koro». Ni nur «rapidu, ne malfruiĝu» Fine la poeto demandas: «Kiu mi estas?» Bela oratora demando, kiu jam enhavas la respondon: «Tiu mi estas, jes, ĝuste, kiel vi ĉiuj, karaj junuloj, plenkreda, vivdezira, karne-sange vera homo».

*

Mi do ankaŭ nun sukcesis, kaj mi konvinkiĝis, ke mi absolute ne bezonis kaprompi por alia poemo.

Baldaŭ poste okazis, ke la kulturgvidanto de granda fabriko petis de mi deklam-taŭgan poemon, kiu devas konformiĝi al la partimovadaj deziroj. Do, mi donis al la poemo la titolon: «Partizanaj herooj».

Post la prezentado gratulis al mi la reportero de la partia fakgazeto:

«Ĝi estis belega. Belege estas, kiel vi pritraktas la konspiran laboron de iama subtera movado. Eble iu povus skribi pri “katakomba vivo”, sed tio ne estus sufiĉe poezia. Kiom pli kolorriĉaj estas viaj skizecaj vortoj, ilustrantaj la memorojn, vekitajn en vi: “Lampo, kolonoj, volboj, ŝvebas nebule”. Kiel majesta ilustrado de la sufoka atmosfero de la partizana vivo, premita subteren! Kaj tuj poste la pulsanta kontrasto de la ĉioriska batalo: “bunta svarmo sub nigra likvaĵo”. Kiel firme reliefiĝas la kredo pri la proletara venko, kiam vi diras: “sube la dolĉo, kirlu kaj ĝi supreniĝos”. Kelkaj fulmantaj vortoj ilustras la iaman mizeran laboristan sorton: “patrin’ supervenenon trinkas, ebria hejtisto, malsana koro”. Sed plej plena de revolucia tensio: “brila nebulo bruas, elektra pluvo tordas la gurdon, ĉifona malriĉo, en arbar’ grandioza vegrinco furiozas”. Kaj ĉu mi devas akcenti la entuziasman etoson de la alarmvortoj: “rapidu, ne malfruiĝu!” “Mi enuas pagi la nigraĵon”. Jen socialista-realista poeto, do tute superflue demandi: “Kiu mi estas?”»

*

Pli poste la poemon oni deklamis en literatura vespero kun la titolo: «Mi sopiras vin!» Sub ties influo iu poetino petis min enskribi propramane la poemon en sian memorlibron, ĉar neniu esprimis pli bele la suferplenan kaj tamen belegan amon en tiuj kelkaj vortoj: «Sub nigra likvaĵo kuŝas la dolĉo, kirlu, kaj ĝi supreniĝos».

— Kaj tiu delikateco, — ŝi daŭrigis, — kiam vi elsongas la softan animan komponenton de la amo: «sed lante, singardeme, makuliĝas la punto, kostas multe kaj ne estas via». Kaj kiam vi priskribas la nevenkeblan sopiron al malfidela, flirtema virino: «tra la pordo el-en, el-en, laŭta vivo sunatikas la frunton: brila nebulo». Kaj poste: «ĉifona malriĉo en arbar’ grandioza: ve, grinco furiozas». Kaj kiam vi fine nomas la neestingeblan, pelantan sopiron ebria hejtisto, kaj vi ekkrias, ke la senespera, malsana koro trinkas supervenenon, tio do estas ĉielmiraklo! Nu, enskribu, majstro, sed aldonu, ke vi dediĉas ĝin al mi.

*

Mia poemo aperis sub aliaj titoloj. Kiam ĝi havis la titolon «Printempo», oni laŭdis ĉi-parton: «vekiĝas en mia animo lampo, kolonoj, volboj. Ŝvebas nebula bunta svarmo».

Oni skribis pri vido «per vere kosmaj proporcioj: giganta katedralo volbanta la ekĝemantan, odorplenan printempan vivon».

Post la apero sub la titolo: «Aŭtuno» oni citis la saman frazon kiel la esprimon de la bunta nebulo de la senĉese falanta foliaro dum la mortmarŝanta somero, kiu animskue projekcias al niaj okuloj la kriptoatmosferon de la haladzoplena aŭtuna ĉielvolbo.

*

Sed mia poemo aperis ankaŭ kun jenaj titoloj:

Sur montopinto — Mi ektrovis vin — Kial vi forlasis min? — Pacbatal’ — Krepuske — Narkoto — Spitemo — Rezigno — Buŝ’ al buŝe — Sur la vojo al la komunismo — Kvankam — Laŭ — Vertebro.

Ĝi rikoltis ĉiam grandan sukceson, kaj ĉiuj ĝiaj frazoj iĝis proverbe popularaj. Oni ekzemple ekkriis: «Vi devas vidi tiun filmon, amiko. Mi povas deklari, ke elektra pluvo tordas la gurdon!» Se iu alia vidis malbonan filmon, li mansvingis malestime: «Ĝi ne valoras la enirpagon. Aĉa. Elektra pluvo tordas la gurdon!»

Sed la plej grandan popularecon akiris tiu frazo: «sub nigra likvaĵo kuŝas la dolĉo. Kirlu, kaj ĝi supreniĝos». Oratoroj salutis la solenitojn per tiuj vortoj. Oni gratulis okaze de naskiĝo, geedziĝo k.c., kondolencis kaj konsolis en malbona sorto, skribis en memorlibrojn kaj ĉizis sur piedestalojn.

*

Aperis la literatura revuo «Sunatiko», establiĝis la literatura rondo: «Junaj Sunatikuloj», kies honorprezidanto estas mi mem. Postmorgaŭ estos solena festo, parte por bankedi mian okdekan naskiĝtagon, parte pro la dua datreveno, de la okazo, kiam mi kreis la novan literaturan furoron, la sunatikismon per mia mondkonata poemo.
(1964)

 

Enciclopeditis

Mi ne scias, ĉu Vi jam aŭdis pri «enciclopeditis»? Eble tiuj, kiuj nun aŭdas ĝin unuafoje, pensas, ke al niaj multaj malsanoj akompaniĝis nova epidemio por turmenti la homaron.

Ne. Enciklopedito estas jam tre malnova malsano. Ĝian esencon povas eble plej bone proksimi la vorto: «litertoksiĝo», kiun kaŭzas precipe la enciklopedioj. La simptomaron de la malsano mi povas plej precize ilustri per mia propra kazo.

*

Mi estas malnova estimanto de la sciencoj. Hieraŭ mi aĉetis tre saĝan fizikan libron. Hejmenveninte mi elprenis el mia aktujo kaj foliumadis ĝin. Mia edzino ekvidis kaj evoluiĝis inter ni jena dialogo:

— Ĉu denove vi alportis libron? Ĉu ĝi estas almenaŭ bona?

— Tre bona kaj interesa.

— Mi jam nun ridas. Mi jam konas viajn «interesaĵojn».

— Nu, ĝi estas signifplena verko. «La polarizado de la lumo».

Ŝi miris.

— Ho! Vere interesa! Ĉu vere, la poloj jam pafas tiom multajn kosmoraketojn al la Luno?

Nun mi ekmiris.

— Ĉu?… Kiel?…

— Nu, por koloniigi la Lunon per poloj oni bezonas multegajn kosmoraketojn.

Mi ne ridetis. (Hejme mi ne kuraĝas), nur klarigadis:

— Polarizi estas alia afero, mia Koro. Ĝi signifas: ebenigi la lumvibradon.

— Kiel gladi la lumon?

— Per reflektiloj.

Ŝi mansvingis:

— Jes. Ĉiuj niaj librobretoj estas plenaj per tiaspecaj prefektilaĵoj.

— Ne prefektilo, mia Koro, sed reflektilo.

— Lasu min! Mi volas diri nur, ke vi plenigas ĉiujn bretojn per tiaspecaj treplektaĵoj, anstataŭ hejmenporti iaspecan valoran libron.

— Kion kompreni sub «valora libro»?

— Tian, kian hieraŭ donis al mi Elza.

— Kaj kia estis tio?

— Ruĝa.

— Ĉu ruĝa? Ĝi vere devas esti tre bela. Kaj la titolon ĉu vi ne malkaŝus?

— Titolo? Mi jam ne memoras, sed en ĝi estas iaspeca «printempo».

— Kiu verkis?

— Ĉu mi sciu? Mi ne kutimas legi la nomon. Kiome mi fariĝus pli saĝa, se mi ekscias, ke ĝin skribis, — ni supozu, — iu Barnabo de Nepomuk? Min interesas la libro mem.

— Kaj ĉu vi jam legis iom el ĝi?

— Nun mi legas la finon.

— Ĉu jam la finon?

— Ankoraŭ la finon.

— Kial «ankoraŭ»?

— Ĉar la komencon mi jam legis hieraŭ. Nun mi legas la finon kaj morgaŭ mi komencos la mezon.

— Hm. Kaj tiel estas pli oportune?

— Nu, kial ne? Kial mi ekscitiĝu pri la problemo, ĉu Kazimiro povos pardoni al Rozalinda, aŭ ne? Mi prefere ellegas la finon kaj posttagmeze ni trankvile povos iri kun Elza por viziti gesinjorojn Halmi.

— Kie ili loĝas?

— Kiel mi sciu?

— Ĉu vi ne scias, kien vi iros?

— Hodiaŭ ne.

— Kiel kompreni «hodiaŭ ne»?

— Hieraŭ nomiĝis «Kokino-strato», sed vi scias, ke nuntempe ĉiutage estas rebaptataj kelkaj stratoj. Mi ne komprenas, kial oni ne povas doni konstantajn nomojn al la stratoj. Tiajn nomojn, kiujn oni neniam devos modifi.

— Pri kiaj nomoj vi pensas?

— Ekzemple: «Nuna ministroprezidanto-strato». Ĉi tiu estus ĉiam aktuala, aŭ: «Feliĉa nuno-placo», aŭ: «Fineniatingis-kajo».

— Kaj kie situas tiu Kokino-strato?

— Vidalvide al la Maŭzoleo de Helenaj Artoj.

— Kial «maŭzoleo»? Muzeo, kara, muzeo!

— Ĉu ĝi estas ankaŭ rebaptita?

— Ne, Koreto. La kolektaĵo de artaĵoj ĉiam estis nomita muzeo, sed vi konfuzas kun la vorto maŭzoleo, kiu estas la nomo de tre malnova tombkonstruaĵo, en kiu kuŝis reĝo, pri kiu ĝi ricevis la nomon.

— Reĝo? Kiu reĝo?

— Kiu?… Nu, tion mi jam forgesis. Eble li nomiĝis Mauzol? Aŭ lia edzino nomiĝis Maŭzola?… Nome, la edzino konstruigis… Tuj mi legos en la enciklopedio…

— Nu, min ne interesas tiu maŭzaĵo. Mi surtabligas la tagmanĝon.

Ŝi iris al la kuirejo kaj mi prenis la enciklopedion.

Nu, ni malfermu la literon mo! Mi legas: «Majoliko», «Makako», «Makart Hans».

— Hm! Li estis interesa homo. Famega pentristo en sia epoko.

El la artikolo mi ekscias, ke li vivis en Vieno, furoris, kiel virtuozo de la pompaj koloroj, sed lia valoro tuj post la morto eklipsiĝis.

Sed ho! Ne tion mi serĉis! Sed kion nu?… Jes! Maŭzoleo!

Mi plufoliumas. Jen, ĉi tie estas: «Makimono». Ej, kiaspeca mono ĝi estas? Aŭ kimono? Mi legas, kaj ekscias, ke ĝi estas japana pentraĵo sur longa silkrubando. Ĉe la fino de la artikolo estas: «vidu: ĉina kaj japana arto».

Sed tio estas en alia volumo. Jen, la volumo «Cemento — Dosiero»! Mi malfermas. «Cerealoj, Cervo, Ciklono, Chamberlain». Ho, li estis angla politikisto, fama pro lia ombrelo. Sed kiom multaj Chamberlain-oj estis! Huston Stewart, Joseph Austen, Neville. Jen, vere li estis Neville!

Sed ni ne disipu la tempon! Kion mi serĉis?… Jes! Ĉina arto!

Mi foliumas.

Kiaspecaj skaraboj estas ĉi tiuj? Ho, «Cimoj». Jen tiu estas longa kiel alumeto kaj tamen ĝi estas cimo! Mi ne sciis. «Ĝian ekstermon vidu sub DDT-pulvoro» — diras la artikolo. Nu, ni vidu la DDT-on!

Kiom stranga maŝino estas ĉi tiu? Subskribite: «Ĉokoladmaŝino». Interese. Similas al la presmaŝino.

Subite mi aŭdas la voĉon de mia edzino.

— Lasu jam kaj veni manĝi!

— Tuj, Koreto. Uni minuton! — mi respondas.

Nur konfuze briletas en mia kapo, ke mi serĉis ion en la enciklopedio por ŝi. Sed kion?… Jen! Mi jam scias! DDT!… Sed tamen ne!

Sed kion do?… Fine mi rememoras: «ĉina arto»!

Sed kial ŝi bezonas la ĉinan arton?… Mi jam scias! Ŝi intencas aĉeti tapiŝon. Verŝajne tial mi intencis serĉi. Sed kial ĝuste ĉinan tapiŝon? Ni serĉu rekte la titolon «Orientaj tapiŝoj»! Sed jam ni neniokaze flankenvojiĝu kaj perdu la tempon!

Per granda animforto mi foliumas al la titolvorto kaj tie mi legas, ke la persan tapiŝarton ni konas ekde la dinastio «Safida» kaj dum la sekvintaj epokoj influis ĝin multaj eksteraj motivaĵoj, venintaj el Ĉinio kaj el Italio. Mi ekkonas la teksmetodon de la turkaj kaj hindaj tapiŝoj.

Do, ni legu la «Hinda arto»-n!

Mi prenas la volumon «Gurdo — Horacio» kaj sub titolo »Ĝardeno» mi ekscias la diferencon inter la geometria kaj natureca ĝardenoj. Menciita estas la ĝardeno en Versailles. Do, mi pluiras al litero vo, sed ĉe titolo «Varti» min ekkaptas la bildo de renesanca lulilo, do, mi trairas al «Renesanco». Memkompreneble mi haltas ĉe «Porcelano», kiu min atentigas pri «Bötger». Mi reiras al bo, sed sub «Dupont» min surprizas, ke tiun nomon havis tridek unu famuloj. La dekoka estis mebloplanisto, do, mi trafoliumas al «Meblo», sed ĉe la urboplano de Melbourne mi haltas kaj prenas la unuan volumon por serĉi Aŭstralion. Ĉe «Apsido» mi fariĝas scivolema pri la astronomio, tamen mi stumblas en la vorto «Argano», ĉe la bildo de altega levmaŝino. Do, mi foliumas al «Ferlatiso».

Intertempe mallumiĝas, mi intencas bruligi lampon, sed kiam mi ekstaras, ekbriletas en mia cerbo, ke mi per iaspeca celo malfermis la enciklopedion. Pale eĉ lumetas, ke mi intencis ion serĉi al mia edzino, sed mi neniel povas memori, kion.

Eh! Ni lasu! Prefere mi ventolas mian kapon. Mi trairas al la alia ĉambro. Mia edzino jam denove estas hejme kaj ŝi diskutas kun Elza pri la prezaltiĝo de la ovoj. Laŭ Elza ĝin kaŭzas, ke la ovo estas sezona artiklo kaj nun la kokinoj ne ovumas. Sed mia edzino kontraŭdiras, kial do ili tamen ovumas por du forintoj?

Sed kiam mi enpaŝas, ŝi rompas la diskuton:

— Nu, vi sentaŭgulo, ĉu vi fine vekiĝis? Mi ne faras apartan surtabligon! Kiu ne venas ĝustatempe, manĝu nur maŭzoleon!

— Hop! Jen! Do: maŭzoleo! Mi rekuras, malfermas la enciklopedion ĉe litero mo. Eĉ mencii superfluas, ke mi ekhaltas ĉe «Medici», poste mi tralegas la militiron de Jeanne d’Arc, trakuras la titolvortojn «Kanari-aj Insuloj». Sed ĉe la vorto «Kukurborabotilo» mi jam forte dormemiĝas.

Kioma horo povas esti?

— Kiel do? Nur la dua? Sed jam estas mallume! Kaj la horloĝo funkcias.

Mi ekscias la teruran realon: dua horo post noktmezo!

Rapide enlitiĝi! Sed kion mi volis serĉi? Lumetas, ke al mia edzino mi intencis ion. Sed kion?

Ne gravas! Morgaŭ mi demandos kaj elserĉos.

Piedpinte mi trapalpadas al la dormoĉambro kaj senvestiĝas. Feliĉe, la stratlampo enĵetas ioman lumeton kaj mi povas eviti, ke mi stumble falu sur ŝin. Eĉ pensi estas terure la rezultojn! Mi eksentas, ke mia kapo turmente doloras kaj eĉ pli kruele mi malsatas. Sed eĉ al la kuirejo mi ne kuraĝas iri. Kion ŝi diros morgaŭ, se ŝi ekvidus, ke mi taŭzaĉis la manĝaĵon, kiam ni ne kunmanĝis. Malsati estas pli tolereble.

Fine mi sukcesas enlitiĝi sen familia katastrofo.

Nu, karaj Gesinjoroj, ĉi tio estas la «enciclopeditis». La kapdoloro kaj akuta malsatsento estas nur akcesoraj simptomoj. Krom ĉi tiu la malsanulo perdas la vidon, aŭdon kaj memorkapablon. Li vidas nur la literojn. Kaj por la infekto sufiĉas la enpenetro de unosola tilolvorto en la cerbon. Tie ĝi tuj komencas multobliĝi per dividiĝo: ĝi naskas du titolvortojn, poste fariĝas kvar, ok, ktp. Laŭ potencprogresio, tute ĝis la kompleta senfortiĝo de la malsanulo.

Ĝi havas unusolan profilaktikan antidoton: ne rigardu en enciklopedion!

Se vi ion ne konas, tio estas ankoraŭ la malpli granda malbono. Sed se vi malfermas la enciklopedion, vi ekscios, kiel ekstermi la kulojn, kioma Henriko aŭ Ludoviko franca reĝo diris, ke «vintre estas malvarme, somere varme», vi ekscios, kiom da semaforoj kaj kiom da barbiroj troviĝas en Meksikio kaj kiom da semaforoj havas unu barbiro. Vi ekkonos la edziĝan ceremonion de la Haŭ-Haŭ negrotribo kaj la matematikan formulon de la hiperbolo. Ĉion vi ekscios, nur sole unu ne: tion, pro kio vi malfermis la enciklopedion.
(1966)

 

Budapeŝta ekzameno

Z: Zamenhof
1: Unua profesoro
2: Dua profesoro
L: Lernanto

Ĉambro, meze iom oblikve staranta tablo, ĉe kies maldekstra flanko staras du seĝoj. Fone, meze pordo. Apud, dekstre, antaŭ la fona muro, seĝoj.

Kiam la kurteno leviĝas, Lernanto tenas en sia mano libron kaj iradas tien-reen. Kelkfoje suprenrigardas al la plafono. Liaj lipoj moviĝas, li provas parkeri. Post kelkaj sekundoj tra la pordo enpaŝas Zamenhof, vestita en la kutima longa, nigra jako, amelitaj manumoj kaj kolumo.

Z: Bonan tagon!

L(leĝere, preskaŭ ne ekvidante lin) Bonan tagon!

Z(postrigardas lin, kiu senŝanĝe iradas tien-reen, neatentante; fine ekparolas) Pardonon… pardonon… Ĉu mi ne ĝenas vin, se mi demandas ion?

L: Bonvolu nur demandi. (ekhaltas) Mi jam ne povas multe lerni. Post kelkaj minutoj komenciĝas la ekzameno. Ĉu ankaŭ vi venis al la ekzameno?

Z: Jes, sed ne por ekzameniĝi. Mi multe aŭdis pri la vigla hungara esperantista literatura vivo. Pri la Budapeŝta Skolo. Pri la gazeto «Literatura Mondo», pri la eminentaj hungaraj verkistoj kaj bonegaj lingvistoj. Mi intencas propraorele aŭdi, kiel la hungaroj kultivas nian lingvon.

L: Mi tamen proponas al vi akiri hungarlandan diplomon.

Z(ridete) Mi pensas, ke mi jam sufiĉe konas la lingvon.

L: Sed la Budapeŝta diplomo havas sur la tuta mondo grandan respekton. El multaj fandoj venas samideanoj ĉi tien por ricevi hungaran diplomon. Ĉu vi scias, ke Hungarlando havas la plej multajn diplomitajn esperantistojn?

Z: Mi gratulas.

L: De kie vi venis?

Z: El tombo.

L: Ĉu el Tombo? Kie situas tiu ubro?

Z: En Polujo.

L: La poloj estas bravaj esperantistoj. Kaj ĉu vi permesas demandi vian nomon?

Z: Ludoviko Lazaro Zamenhof.

L: Zamenhof? Ĝi estas germana nomo, ĉu ne?

Z(surprizite) Ĉu vi ne aŭdis ankoraŭ mian nomon?

L: Mi korespondas kun multaj polaj amikoj, sed ili havas polajn nomojn.

Z: Kaj ĉu vi nun ekzameniĝos? Budapeŝte?

L: Jes. Sed bonvolu diri, kion signifas laŭvorte Zamenhof?

Z: Laŭvorte tradukite: Semkorto.

L: Ĝi sonas multe pli bele. Nia lingvo men estas pli bela, ol ĉiuj nacilingvoj, ne?

Z: Eble vi pravas.

Ekstere la voĉoj de Profesoro 1 kaj Profesoro 2:

«Bonvolu antaŭen… Nur post vi!»

L: Venas la profesoroj! (Lernanto kaj Zamenhof retiriĝas malantaŭen)

1 kaj 2(enpaŝas) Bonan tagon!

L kaj Z: Bonan tagon! (1 kaj 2 sidiĝas apud la tablo, sur la seĝoj)

1: Do, ni komencu la ekzamenon! (paŝas al la tablo) Pardonu samideano, sed vi estas la pli juna. Ĝentileco postulas, ke unue venu la pli aĝa kandidato. (al Zamenhof) Bonvolu veni!

Z: Pardonon, sinjoroj, sed mi ne intencas ekzameniĝi.

1: Ĉu vi jam havas diplomon?

Z: Mi… mi ankoraŭ ne havas.

1: Kaj vi scias nenion el nia lingvo?

Z: Mi ja scias. Mi parolas ĝin.

1: Kiel?

Z: Sufiĉe bone.

1: Tiam des pli ne forlasu la okazon akiri diplomon. Esperantisto sen diplomo valoras nenion! Bonvolu sidiĝi ĉi tien!

Z: Sed mi…

1: Nenio «sed mi»! (ekstaras, iras al Zamenhof, ekkaptas lian jakon, tiras al la tablo) Vi ne konas la valoron de la budapeŝta diplomo. Ĉu vi ne aŭdis pri la bonega reputacio de la Budapeŝta Skolo? Niaj verkistoj havas la plej bonan lingvouzon.

Z: Jes, ĝuste tial mi venis, sed…

1: Kun nia diplomo vi estos ĉie respektata esperantisto. Bonvolu nur sidiĝi. (intertempe senĉese tiras lin kaj premas en la seĝon. Reiras al sia loko kaj sidiĝas. Al Lernanto) Samideano, bonvolu iom atendi, ĉu ne?

L(indigne al Zamenhof) Ekzamenhof! (kolere foriras)

1(prenas grandan paperfolion kaj plumon) Nomo?

Z: Ludoviko Lazaro Semkorto.

1(skribas sur la paperfolion) …korto. Loĝloko?

Z: Tombo.

1(skribas) Tom/bo. Lando?

Z: Polujo.

1(skribas. Emfaze) Po/LI/o.

Z: Ne Polio! Polujo!

1(suprenŝovas la okulvitron) Ĉu VI instruas min, aŭ MI instruas vin?

2(tro afabla kaj aplomba) Ni haltu iome! Polujo estas iom arkaiĝinta vorto. Ĉe ni oni nomas ĝin Polio, aŭ Pol/lan/do. Ĉi lasta estas la plej oficiala kaj Zamenhofa formo.

Z: Mi ne sciis.

2: Ne gravas, karulo. Kontraŭ komencantoj ni ne estas severaj.

1: Naskiĝjaro?

Z: Mi estis naskata je dekkvina decembro en mil okcent kvindek naŭ.

1(konsternite) Ki…el?

Z: En mil okcent kvindek naŭ. Ne miru. Mi estas iom maljuna, sed mi diris, ke mi venis el tombo.

1(frapetadas la tablon per la krajono) Min ne interesas, kiom maljuna vi estas, sed vi diris eĉ aliajn vortojn, tre malkorekte. Vi diris: «Mi estis…» Nu?

Z: Ho jes. Mi estis naskata.

1 kaj 2(konsternite alrigardas unu la alian)

1: Ĉu nas/KATA?

Z: Jes. Tiam komenciĝis mia vivo.

1: Sed ĉu nas/KATA?

Z: Jes. Ne edziĝanta, ne mortanta, sed naskata.

1(manplate kovras siajn orelojn) Ĉu edzi/ĜANTA, mor/TANTA?

Z(embarase) Ne. Naskata. (1 kaj 2 kunrigardas)

2: Ĉi tio jam estas granda eraro, kara. Ĉu via patrino naskis vin dum la tuta jaro?

Z: Mi ne komprenas la demandon.

1: Ĉu vi estas atisto?

Z: Ki…isto?

1: Atisto!

Z: Kio estas tio?

1: La plej kontraŭzamenhofa tendenco. Eksciu, ke viaj vortoj estas tute kontraŭzamenhofaj.

Z: Mi ne sciis.

1: Bedaŭrinde. Zamenhof mem skribis: «Mi estis nas/KITA en mil okcent kvindek naŭ».

Z(ekvigle) Ho, mi jam komprenas! Je la komenco de mia naskiĝjaro mi estis nas/KOTA, dum la jarfino mi estis nas/KITA, sed je la dekkvina de decembro mi estis nas/KATA. Ĉu ne?

1(frapas la tablon) Terure! Se vi estas atisto, vi ne venu Budapeŝton por ekzameniĝi. Tio ĉi estas jam ne eraro, sed krimo!

2(ekkaptas la brakon de 1) Ne tiel laŭte! Eble sinjoro akademiano Stop Bowitz sidas ĉi tie!

1(suprenŝovas la okulvitron, esplore rigardas la spektantaron) Bone. (al Zamenhof) Sed vi ne faru pluajn similajn kontraŭzamenhofajn erarojn.

Z: Mi petas pardonon.

1: Komprenu fine: vi neniam estis «nas/KATA».

Z: Kaj kiel mi tamen estiĝis?

1: Komprenu: ĈI TIE, en Budapeŝto vi ne povis esti nas/KATA.

Z: Mi ne estis naskata en Budapeŝto.

1: Do, eĉ ne estu!

Z: Verŝajne, mi eĉ ne estos. Mi promesas.

1: Nu, ni komencu la ekzamenon. Ni prenu kelkajn gramatikajn demandojn: ĉu infinitivo povas funkcii kiel adjekto?

Z: E…eble.

1: Kial «eble»? Ĉu vi scias, aŭ ne?

Z: Mi ankoraŭ ne pensadis pri tio.

1: Domaĝe. Nu, mi helpas: jes, infinitivo povas funkcii kiel adjekto. Dumaniere. Bonvolu nomi la manierojn! (Zamenhof silentas) Ĝi povas esti rekta aŭ nerekta. Ĉu ne?

Z: Verŝajne.

1: Kial «verŝajne»? Ĉu jes, aŭ ne?

Z: Se vi asertas, tiam nepre.

1: Bonvolu diri, kia estas la nerekta infinitiva adjektivo?

Z(pensante, iome kolere) Eble… eble… kurba infinitiva adjektivo. (1 kaj 2 ŝokite kunrigardas)

1: Terure! Nu, mi diras al vi ekzemplan frazon: «Li faras nenion, krom turmenti min».

Z(ekflagre) Ĝuste la saman mi volis diri!

1: Sed vi ne diris.

Z(ridete) Mi ne kuraĝis.

1: Konfesu, ke vi ne sciis.

Z: Sed mi jam scias. Perfekte.

1: Vi ne diru «perfekte», ĉar perfekto estas tute alia gramatika koncepto. Tio signifas la finitan aspekton de la verbo. Ekzemple: «Mi plenŝtopis mian cerbon per s-s-s…» Nu? Per stu… stu…

Z: Stultaĵoj!

1(frapas la tablon) Studoj! Do, en tiu ĉi frazo «plen» signifas la plenumitecon. Alia ekzemplo: «Mi ellegis la libron». Ĉu vi ankaŭ povus diri perfektan frazon kun alia vorteto, simile al «plen» kaj «el»?

Z: Jes. Ekzemple: «Mi finlegis la libron».

1(ektime) Kion vi diris?

Z: Mi finlegis la libron.

1: St! St! (ĉirkaŭrigardas la spektantaron. Al Zamenhof flustre) Eble sinjoro akademiano Kalocsay povas sidi inter la spektantoj!

Z: Ĉu li estas idisto?

1: Ne. IT/isto!

Z: Ĉu eĉ pli danĝera? (1 mansvinge signas, ke estas pli danĝera) Ĉu nova lingvoprojekto?

1: Tute ne! La plej Zamenhofa tendenco. Zamenhof estis pura itisto.

Z(ŝultrolevante) Mi ne sciis.

1: Ni ne flankiĝu. Diru al mi: kion havas la verboj?

Z: Ili havas radikon kaj finaĵon.

1: Kaj krome? (Zamenhof silentas) La verboj havas dek du tempojn, tri modalojn, tri modojn, kvar voĉojn kaj kvin aspektojn. Ĉu ne?

Z: Nepre.

1: Bonvolu mencii kelkajn voĉojn!

Z(iom pensante) Tenoro, baritono…

1(frapante per la krajono) Ekzistas aktiva, pasiva, faktitiva kaj mediala voĉoj.

Z: Teture!

1: Kial?

Z: Ĉu tiom malfacila lingvo estas Esperanto? Zamenhof intencis krei facilan lingvon.

1: Ni pritraktas la lingvon je scienca nivelo. La Budapeŝta Skolo postulas altan scion. Ni estas rigoraj. Do, ni reiru al la voĉoj. Ekzemple: kion signifas la pasiva voĉo?

Z: Pasivon. Ĉu ne?

1: Ne sufiĉas. Pli precize! (Zamenhof silentas) Do, la pasiva voĉo signifas agon, kiun la subjekto suferas. Menciu ekzemplon pri suferata ago!

Z: Ekzemple: Vi ekzamenas min.

1: Ĉi tiu estas aktiva voĉo.

Z: Sed suferplena.

1: Diru la saman pasive.

Z: Mi estas ekzamenata.

1: Nu fine! Kio estas ĉi tie la ago?

Z: Ekzameni.

1: Kaj kiu suferas?

Z: Mi.

1: Kaj kiu suferigas?

Z(dolore) La Budapeŝta Skolo!

1: Do, mi nun transdonas la rolon al mia kolego. Li faros kelkajn demandojn el la sintakso.

2: Nu, diru sinjoro kandidato, kiel oni povas dividi la verbojn en la frazo?

Z: Mi ankoraŭ ne pensadis pri tio.

2: Al predikataj kaj ne predikataj verboj. Kiel nomiĝas la nepredikata verbo? (Zamenhof silentas) Predikativo! Kia povas esti la predikativo? (Zamenhof silentas) Ĝi povas esti adjektiva kaj substantiva. Ekzemple: «Budapeŝto estas nia kara urbo». Ĉu ne?

Z: Vere kara. Mi konstatis.

2: Do, diru al mi: en vortkunmetoj la ĉefelemento kiel efikas al la flankelemento? Unue per adverbigo. Kaj due? (Zamenhof silentas) Per adjektivigo. Ĉu vi povas diri ekzemplon? (Zamenhof silentas) Nu, ekzemple: «satmanĝi».

Z: «Satmanĝi»? Ĉu en Budapeŝto?

2: Nu, bedaŭrinde, vi eĉ unusolan demandon ne povis respondi. Mi jam ne scias, kion demandi… Bonvolu diri, kion vi entute scias?

Z: Mi povas paroli.

2: Nu, ni ekzamenu. Bonvolu al mi respondi, sed per kompleta frazo; kion mi faras? (per krajono imitas skribadon) Nu… La profesoro..

Z: La profesoro…

1: NU? La profesoro… sss…

Z(subite) Siblas!

1: Nu ne! Kion mi nun faras? (imitas la skribadon) Per mia mano! La profesoro s-s-s…

Z: Svingadas la krajonon!

1: Damne! Kion mi faras? S-s-s…

Z: Streĉas!

1(surprize) Kion mi streĉas?

Z: Miajn nervojn.

1: Do, ni finis la ekzamenon. (al 2) Sinjoro kolego, kiel vi opinias pri la kapablo de sinjoro Semkorto?

2: Li scias nenion.

1: Vere nenion. Do, ni donu al li diplomon, ĉu ne?

2: Memkompreneble.

1(ekstaras, kune kun 2) Nu, kara sinjoro Semkorto, vi ekzameniĝis sukcese kaj nun akceptu nian diplomon. (prenas la grandan paperfolion kaj transdonas)

Z: Ĉu ĝi jam estas preta?

1: Antaŭ dek minutoj mi skribis viajn personajn indikojn sur la diplomon. Vi mem vidis.

Z: Ĉu jam antaŭ la ekzameno?

1: Jes. Ni ne kutimas perdadi la tempon.

Z: Sed mi ne povis respondi al unusola demando kaj vi diris, ke la ekzameno estas rigora.

2: Ĉu por vi ĝi ne estis sufiĉe rigora?

Z: Kaj tamen mi ricevas diplomon?

1: Vi taŭgis por niaj pretendoj. Vi sciis tiom, kiom la ceteraj. Kaj ni devas plenumi nian ĉijaran edukplanon. Ne forgesu, ke ni, hungaroj, havas la plej multajn diplomitajn esperantistojn.

Z: Kaj kio okazus, se mi estus bone respondinta al viaj demandoj?

1(demandeme rigardas al 2, kiu levas la ŝultron, poste iom meditante al Zamenhof) Nu, tiaspeca okazo ankoraŭ ne troviĝis, sed ni verŝajne eĉ tiam donus diplomon.
(1968)