O. Henry

O. HENRY estas pseŭdonimode la Usona aŭtoro William Sydney PORTER (1862-1910).

La fikciaj rakontoj de O. Henry estas konataj por la ironia kaj surpriza finaĵo.

La donaco de magoj
La vojoj, kiujn ni iras
La policisto kaj la himno
Araba nokto ĉe Madison Placo
La Elaĉeto de Ruĝa Ĉefo
Dum la aŭto atendas

 

La donaco de la magoj

Tradukis el la angla Donald J. Harlow

 

Unu dolaro kaj okdek sep cendoj. Jen ĉio. Kaj inter ili sesdek cendoj per unucenderoj. Unucenderoj konservitaj po unu-du per trudado al la spicisto, legomisto kaj buĉisto ĝis la vangoj brulruĝis pro la silenta memkulpigo de avareco, kiun implicis tiel singarda negocado. Tri fojojn Della nombris ilin. Unu dolaro kaj okdek sep cendoj. Kaj la postan tagon venos Kristnasko.

Evidente nenio estis farebla krom fali sur la eluzitan kanapeton kaj hurli. Tion faris Della. Kio instigas la moralan ideon, ke la vivon konsistigas ĝemoj, snufetoj kaj ridetoj, kaj superregas la snufetoj.

Dum la hejmmastrino laŭgrade transiras de la unua stadio al la dua, rigardu la hejmon. Meblita apartamento je 8 dolaroj semajne. Ĝi ne vere defiis priskribantojn, sed taŭgan priskribon povus fari nur kuraĝulo.

En la suba vestiblo troviĝis leterkesto tro malgranda por leteroj, kaj elektra butono per kiu nenia homa fingro povis sonorigi. Al la apartamento apartenis karteto kun la nomo “S-ro James Dillingham Young”.

La “Dillingham” estis konfidita al la vento dum la antaŭa periodo de prospero, kiam oni pagis al ĝia posedanto 30 dolarojn semajne. Tamen nun, kiam la enspezoj ŝrumpis ĝis 20 dolaroj, la literoj en la “Dillingham” serioze pripensis mallongiĝi ĝis modesta kaj senpretenda “D”. Sed kiam ajn s-ro James Dillingham Young venis hejmen kaj atingis sian supran apartamenton, lin nomis “Jim” kaj forte brakumis s-ino James Dillingham Young, kiun vi jam konas kiel Dellan. Kio ja estas entute tre bona.

Della finis plori kaj prizorgis siajn vangojn per la pudrilo. Ŝi staris apud la fenestro kaj malgaje rigardis al griza kato, kiu promenadis sur griza barilo apud griza ĝardeno. Morgaŭ estos la Kristnasko, sed ŝi posedis nur $1,87 por aĉeti donacon por Jim. Dum monatoj ŝi ŝparis ĉiun eblan cendon, ĝis tia rezulto. Dudek dolaroj ĉiusemajne ne pretersufiĉas. Elspezoj estis pli grandaj ol ŝi antaŭkalkulis. Tiel okazas ĉiam. Nur $1,87 por aĉeti donacon por Jim. Ŝia Jim. Multajn feliĉajn horojn ŝi pasigis projektante ion belan por li. Ion fajnan kaj raran kaj valoran — ion kio preskaŭ valoros la honoron esti posedata de Jim.

Staris trumo inter du fenestroj de la ĉambro. Eble vi jam vidis trumon en okdolara apartamento. Tre maldika, tre lerta homo povas, observante sian respeguliĝon laŭ rapida sinsekvo de longaj strioj, havigi al si pli-malpli precizan ideon pri la propra aspekto. Della, kiu sveltis, jam majstris en tiu arto.

Ŝi subite forturnis sin de la fenestro kaj ekstaris antaŭ la spegulo. Ŝiaj okuloj brilis, sed ŝia vizaĝo paliĝis dum nuraj dudek sekundoj. Ŝi rapide malfiksis sian hararon kaj lasis ĝin fali ĝis la plena longeco.

Komprenu, ke ekzistis du posedaĵoj de la gesinjoroj James Dillingham Young pri kiuj ambaŭ ege fieris. Unu estis la ora poŝhorloĝo de Jim, kiu antaŭe apartenis al liaj patro kaj avo. La alia estis la hararo de Della. Se la reĝino de Ŝebao loĝus en la apartamento aliflanke de la aerŝakto, Della iutage lasus sian hararon pendi de la fenestro por sekiĝi, nur por malplivalorigi la juvelojn kaj donacojn de Ŝia Reĝina Moŝto. Se la Reĝo Salamono estus kortisto, kun ĉiuj siaj trezoroj amasigitaj en la kelo, Jim ĉiufoje elprenus sian poŝhorloĝon preterpasante lin, nur por vidi lin elpluki sian barbon pro envio.

Do nun la bela hararo de Della pendis ĉirkaŭ ŝi, ondetante kaj brilante kiel bruna akvofalo. Ĝi atingis ĝis sub la genuoj kaj fariĝis por ŝi preskaŭ vestaĵo. Kaj tiam ŝi rapide kaj maltrankvile religis ĝin. Ŝi hezitis unu minuton kaj staris senmove, dum unu aŭ du larmoj falis sur la malnovan ruĝan tapiŝon.

Ŝi surmetis la malnovan brunan jakon; ŝi surmetis la malnovan brunan ĉapelon. Kun jupo kirliĝanta kaj ankoraŭ kun la brilo en la okuloj, ŝi flirte trapordiĝis kaj iris laŭ la ŝtuparo malsupren al la strato.

Kie ŝi haltis, la elpendaĵo tekstis: “Madame Sofronie. Harvaroj Ĉiaj.” Della kuris supren je unu ŝtuparo kaj ordigis sin, anhelante. Madame, granda, tro pala, frida, tute ne aspektis Sofronie.

“Ĉu vi aĉetos mian hararon?” demandis Della.

“Mi aĉetas hararojn,” diris Madame. “Demetu vian ĉapelon, ni rigardu kiel ĝi aspektas.”

La bruna akvofalo ekondis.

“Dudek dolaroj,” diris Madame, levante la amason per sperta mano.

“Tuj donu ilin al mi,” diris Della.

Ha, preterflirtis la du postaj horoj sur rozkoloraj flugiloj. Nu, forgesu ĉi tiun konfuzan parolfiguron. Ŝi serĉadis en la butikoj la donacon por Jim.

Finfine ŝi trovis ĝin. Certe ĝi estis fabrikita por Jim kaj por neniu alia. Simila troveblis en neniu alia butiko, ŝi ja sciis tion, ĉar ŝi trakribris ĉiun el ili. Ĝi estis platena ĉeneto por poŝhorloĝo, simpla kaj deca, prave deklaranta sian valoron nur per la substanco, sed ne per supraĵe brila ornamo — tiaj devas esti ĉiuj bonaj aĵoj. Ĝi eĉ taŭgis por La Horloĝo. Ekvidinte ĝin, ŝi tuj sciis, ke ĝi devos aparteni al Jim. Ĝi similis lin. Kvieteco kaj valoro — tiu priskribo konvenas por ambaŭ. Dudek unu dolarojn ili prenis de ŝi kontraŭ ĝi, kaj ŝi rapidis hejmen kun la 87 cendoj. Kun tia ĉeno sur la horloĝo, Jim rajtos interesiĝi pri la horo en iu ajn societo. Kvankam bela estis lia horloĝo, li foje ŝtelrigardis ĝin pro la malnova leda rimeno, kiun li uzis anstataŭ ĉenon.

Kiam Della revenis hejmen, ŝia ebriiĝo iomete cedis la lokon al prudento kaj rezonemo. Ŝi eligis siajn buklilojn, fajrigis la gason kaj eklaboris por ripari la damaĝon, kiun faris malavareco lige kun amo. Jen ĉiam taskego, karaj geamikoj — mamuta taskego.

Post kvardek minutoj ŝian kapon dense kovris bukletoj, kiuj mirinde similigis ŝin al lernejano fuĝinta el lernejo. Ŝi rigardis sin en la spegulo longe, zorge kaj kritike.

“Se Jim ne mortigos min,” ŝi diris al si, “antaŭ ol li duan fojon rigardos min, li diros, ke mi aspektas kiel dancistino de Coney-Insulo. Sed kion mi povus fari — ho! kion mi povus fari per unu dolaro kaj okdek sep cendoj?”

Je la sepa horo la kafo estis farita kaj la pato estis sur la fornelo, varma kaj preta por kuiri la kotletojn.

Jim neniam malfruis. Della faldis la ĉeneton en la mano kaj sidis sur la angulo de la tablo apud la pordo, tra kiu li ĉiam envenis. Baldaŭ ŝi aŭdis liajn paŝojn malsupre sur la enira ŝtuparo, kaj por unu momento ŝi paliĝis. Ŝi kutimis fari silentan preĝeton pri la plej simplaj ĉiutagaĵoj, kaj nun ŝi flustris: “Bona Dio, mi petas, igu lin pensi, ke mi ankoraŭ estas beleta.”

La pordo malfermiĝis, kaj Jim enpaŝis kaj refermis ĝin. Li aspektis maldike kaj tre serioze. Povrulo, li havis nur dudek du jarojn — kaj estis ŝarĝita de la familio! Li bezonis novan surtuton, kaj mankis al li gantoj.

Jim haltis en la pordo, nemovebla kiel setero ekflarinta koturnon. Liaj okuloj estis fiksitaj al Della, kaj en ili vidiĝis esprimo, kiun ŝi ne povis kompreni, kaj tio teruris ŝin. Ĝi estis nek kolero, nek surprizo, nek malaprobo, nek hororo, nek iu ajn el la sentoj, kiujn ŝi atendis. Li simple fikse rigardis ŝin kun stranga mieno sur la vizaĝo.

Della deŝoviĝis de la tablo kaj iris al li.

“Kara Jim,” ŝi kriis, “ne rigardu min tiel. Mi detondigis la hararon kaj vendis ĝin ĉar mi ne povus travivi la Kristnaskon, ne doninte al vi donacon. Ĝi rekreskos — tio ne gravos al vi, ĉu? Mi devis fari ĝin. Mia hararo tre rapide kreskas. Diru “Gajan Kristnaskon!”, Jim, kaj ni estu feliĉaj. Vi ne scias, kiel bonan — kiel belan, bonan donacon mi havas por vi.”

“Vi detondigis la hararon?” demandis Jim penege, kvazaŭ li ankoraŭ ne komprenus tiun evidentan fakton eĉ post la plej malfacila mensa laboro.

“Detondigis ĝin, vendis ĝin,” diris Della. “Ĉu vi tamen ne egale amas min? Mi restas mi sen la hararo, ĉu ne?”

Jim scivole ĉirkaŭrigardis la ĉambron.

“Vi diras, ke via hararo estas for?” li diris kun preskaŭ idiota mieno.

“Ne serĉu ĝin,” diris Della. “Ĝi estas vendita — vendita, jam for. Kara, estas la Antaŭkristnaska Vespero. Estu bona al mi, ĉar mi forvendis ĝin pro vi. Eble la haroj sur mia kapo estis kalkuleblaj,” ŝi daŭrigis kun subita serioza dolĉeco, “sed neniu povus kalkuli mian amon al vi. Ĉu mi komencu kuiri la kotletojn, Jim?”

Jim ŝajnis rapide vekiĝi el sia tranco. Li brakumis sian Dellan. Dum dek sekundoj ni rigardu, kun diskreta atentemo, iun negravan objekton en alia direkto. Ok dolaroj en semajno aŭ miliono en jaro — ĉu estas diferenco? Matematikisto aŭ spritulo proponus al vi malĝustan respondon. La magoj alportis valorajn donacojn, sed tiu ne estis inter ili. Tiun malklaran aserton ni lumigos poste.

Jim elprenis pakaĵon el sia surtuta poŝo kaj ĵetis ĝin sur la tablon.

“Ne miskomprenu min, Denjo,” li diris. “Mi ne supozas, ke iu ajn tondado aŭ razado aŭ ŝampuo igus min malpli multe ŝati mian karulinon. Sed se vi malvolvos tiun pakaĵon, vi eble vidos, kial vi komence tiom konfuzis min.”

La blankaj lertaj fingretoj disŝiris la ŝnureton kaj paperon. Kaj jen ekstaza ĝojkrio; kaj poste, ho ve! rapida virineca ŝanĝo al histeriaj larmoj kaj vekrioj, kiuj necesigis la tujan aplikon de ĉiuj konsolaj kapabloj de la mastro de la apartamento.

Ĉar tie kuŝis La Kombiloj — la kombilaro, por flankoj kaj malantaŭo, kiun Della jam delonge adoradis en vitrino ĉe Broadway. Belaj kombiloj, el vera testudŝelo, kun juvelitaj randoj — kun koloro tre taŭga por la bela malaperinta hararo. Ili estis multekostaj kombiloj, ŝi sciis, kaj ŝia koro simple sopiris ilin sen eĉ minimuma espero ekhavi ilin. Kaj nun ili apartenis al ŝi, sed jam malaperis la bukloj, kiujn devus ornami la aspiritaj ornamaĵoj.

Sed ŝi premis ilin al sia brusto kaj finfine povis levi la senbrilajn okulojn kaj rideti kaj diri: “Mia hararo tre rapide kreskas, Jim!”

Kaj tiam Della saltis, kiel brogita kateto, kaj ekkriis, “Ho, ho!”

Jim ankoraŭ ne vidis ŝian belan donacon. Ŝi entuziasme donis ĝin al li sur la manplato. La malbrila valora metalo ŝajnis speguli ŝian brilan kaj ardan animon.

“Ĉu ĝi ne estas bela, Jim? Mi traserĉis la tutan urbon por trovi ĝin. Ekde nun, vi povos kontroli la horon cent fojojn en la tago. Donu al mi vian horloĝon. Mi volas vidi, kiel ili aspektas kune.”

Anstataŭ obei, Jim falis sur la kanapon, apogis la verton sur siaj manoj kaj ridetis.

“Denjo,” li diris, “ni formetu niajn kristnaskajn donacojn kaj kaŝu ilin por iom da tempo. Ĝuste nun ili estas tro bonaj por uzi. Mi vendis la horloĝon por havi monon por aĉeti viajn kombilojn. Kaj nun, bonvolu ekkuiri la kotletojn.”

La magoj, kiel vi scias, estis homoj saĝaj — homoj mirinde saĝaj — kiuj alportis donacojn al la Bebo en la staltrogo. Ili inventis la arton de Kristnaska donacado. Ĉar ili saĝis, iliaj donacoj sendube estis saĝaj, eble rajtigantaj interŝanĝon okaze de koincido. Kaj jen mi lame rakontis al vi la negloran historion de du malsaĝaj gejunuloj en apartamento, kiuj tute nesaĝe oferis unu por la alia la plej gravajn trezorojn de sia hejmo. Sed al la nuntempaj saĝuloj fine estu dirite, ke el ĉiuj donacantoj la plej saĝaj estas tiuj du. El ĉiuj donacantoj kaj ricevantoj tiaj estas la plej saĝaj. Ĉie ili estas la plej saĝaj. Ili estas la magoj.

Notoj

s-ino James Dillingham Young

En la epoko de la novelo, kaj eĉ dum la pliparto de la 20a jarcento, edzinoj en Usono kutime akceptis ne nur la edzan familinomon, sed ankaŭ la edzan personnomon, precipe kiam ĝi estis uzata kun “sinjorino” kaj ĉe formala interkonatiĝo.

Madame … tute ne aspektis Sofronie

La nomo Sofronie kun la titolo “Madame” (mia damo = sinjorino) donas al anglalingvano ideon pri delikateco.

mi aspektas kiel dancistino de Coney-Insulo

En Insulo Coney (Coney Island) apud Nov-Jorko estas multaj amuzejoj; la vorto “dancistino” estas uzita por traduko de “chorus girl”, ĉar temas ne pri ĥoristino, sed pri virino kiu dancas duonnude kaj burleske, inter multaj aliaj, por distri la spektantojn, ĉefe (sed ne nepre, ĉar ne temas pri striptizo) virojn.

La Ondo de Esperanto 2001. №12 (86).


La vojoj, kiujn ni iras

Tradukis Reinhard Fössmeier

DANKO
La tradukinto dankas al la ĵurianoj kaj la organizantoj de la literatura konkurso Liro pro valoraj konsiloj kaj al la konkursano Nicole Else pro kelkaj trafaj esprimoj, kiujn li transprenis el ŝia teksto.

 

Dudek mejlojn okcidente de Tusono la “Sunsubira Ekspreso” haltis ĉe cisterno por preni akvon. Krom la akvokompletigon la lokomotivo de tiu reputacia rapidtrajno ricevis iom da aliaĵoj, ne tre bonaj por ĝi.

Dum la hejtisto malsuprentiris la akvotubon, Robĉjo Tidbalo, “Ŝarko” Dodsono kaj kvaronsanga maskogia indiano nomata Johano Granda Hundo grimpis sur la lokomotivon kaj montris al la maŝinisto tri rondajn aperturojn de artileriaĵoj, kiujn ili portis. Ĉi tiuj aperturoj per siaj kapabloj tiom impresis la maŝiniston, ke li levis ambaŭ manojn per gesto, kia akompanas la elsputaĵon “Nu ordonu”.

Laŭ seka komando de Ŝarko Dodsono, kiu estris la atakan taĉmenton, la maŝinisto grimpis teren kaj malkuplis la lokomotivon kaj la tendron. Poste Johano Granda Hundo, rajde sur la karbo, ĵonglece direktis du pistolojn al la lokomotivisto kaj la hejtisto kaj sugestis al ili forveturigi la lokomotivon je kvindek metroj kaj tie atendi pliajn ordonojn.

Ŝarko Dodsono kaj Robĉjo Tidbalo ne degnis ekspluati ercon tiom malaltgradan kiom la pasaĝeroj, sed celis la riĉan poŝon de la eksprespoŝta vagono. Ili trovis la poŝtiston en la serena kredo, ke la “Sunsubira Ekspreso” transportas nenion pli stimulan kaj danĝeran ol aqua pura. Dum Robĉjo elbatis ĉi tiun penson el lia kapo per la kolbo de sia sespafilo, Ŝarko Dodsono jam garnis la vagonan ŝtalŝrankon per dinamito.

La ŝtalŝranko eksplodis je la melodio de 30.000 dolaroj, ĉiom en oro kaj kontanta mono. La pasaĝeroj sen granda intereso eligis siajn vizaĝojn tra la fenestroj por serĉi la fulmotondran nubon. La konduktoro tiregis la sonoril-ŝnuron, kiu responde cedis sen streĉo kaj rezisto.

Ŝarko Dodsono kaj Robĉjo Tidbalo, kun sia kaptaĵo en fortika tola sako, faletigis sin el la poŝta vagono kaj mallerte en siaj altkalkanumaj botoj kuris al la lokomotivo.

La maŝinisto, mishumure ĉagrena sed prudenta, kurigis la lokomotivon, laŭordone, rapide for de la senmova trajno. Sed antaŭ ke tio efektiviĝis, la ekspres-poŝtisto, rekonscia de la persvado je neŭtraleco fare de Robĉjo Tidbalo, saltis el sia vagono kun vinĉestra fusilo kaj gajnis poenton en la ludo. S-ro Johano Granda Hundo, sidanta sur la tendro, senintence ludis malĝustan karton, imitante pafcelon, kaj la poŝtisto superatutis lin. Kun kuglo ekzakte inter la skapoloj la maskogia kavaliro-fripono ruliĝis teren, tiel pligrandigante la kaptaĵopartojn de siaj kamaradoj je po sesono.

Du mejlojn de la cisterno la maŝinisto estis ordonata halti.

La rabistoj mansvingis defian adiaŭon kaj plonĝis laŭ la kruta deklivo en la densan vepron, kiu laŭis la trakon. Kvin minutoj da trarompiĝo tra malmolfolia densejo portis ilin al maldensa arbaro, kie tri ĉevaloj estis ligitaj al branĉoj pendantaj malsupren. Unu el ili atendis Johanon Granda Hundo, kiu jam neniam rajdos ĉu nokte ĉu tage. Ĉi tiun beston la rabistoj malvestis je selo kaj brido kaj liberigis. Ili eksidis sur la aliaj du, metis la sakon sur selbutonon kaj ekrajdis rapide kaj singarde tra la arbaro kaj supren laŭ pramalnova soleca ravino. Tie la besto portanta Robĉjon Tidbalo glitis sur muska roko kaj rompis antaŭan kruron. Ili trapafis ĝian kapon kaj eksidis por fuĝkonsilio. Ĉar la kurbeca vojo, kiun ili ĝis nun sekvis, provizore sekurigis ilin, la demando pri tempo jam ne estis tiom grava. Multaj mejloj kaj horoj estis inter ili kaj la plej fulma taĉmento, kiu eble sekvis. La ĉevalo de Ŝarko Dodsono, kun ligŝnuro treniĝanta kaj brido pendanta, spiregis kaj dankeme rikoltis de la greso ĉe la ravina akvofluo. Robĉjo Tidbalo malfermis la sakon, eltiris duoblajn manplenojn da netaj monpakaĵoj kaj la ununuran sakon da oro kaj ridklukis kun infana delico.

“Nu, maljuna duferdeka pirato”, li ĝoje vokis Dodsonon, “vi diris ke ni povos fari ĝin – pri financaĵoj vi havas kapon kiu kornobatale venkus ĉion ajn en Arizono.”

“Kion ni faru pri ĉevalo por vi, Robĉjo? Ni ne povas longe atendi ĉi tie. Ili estos sur niaj spuroj antaŭ la matena lumo.”

“Ho, mi opinias, ke tiu ĉevalaĉo via kapablos porti duoble dum iom da tempo”, respondis la sangvina Robĉjo. “Ni aneksos la unuan trovotan beston. Je mil diboĉoj, ni ja faris kaptegon, ĉu ne? Laŭ la etikedoj sur ĉi tiu mono estas 30.000 dolaroj – 15.000 dolaroj por ĉiu!”

“Estas malpli ol mi atendis”, diris Ŝarko Dodsono, milde piedpuŝante la pakaĵetojn per sia botopinto. Kaj tiam li penseme rigardis la ŝvitajn flankojn de sia laca ĉevalo.

“Maljuna Bolivaro estas preskaŭ elĉerpita”, li diris malrapide. “Mi dezirus, ke via brunulo ne estu lezita.”

“Same mi”, diris Robĉjo plenkore, “sed ne eblas ŝanĝi tion. Bolivaro havas fortajn muskolojn; li portos nin du sufiĉe longe por ricevi freŝajn rajdbestojn. Damne, Ŝarko, mi ne povas forgesi kiom kurioze estas, ke orientulo kia vi povas veni ĉi tien kaj doni al ni okcidentuloj lecionegon pri la senesperula negoco. El kiu parto de la oriento vi ja venas?”

“Subŝtato Novjorkio”, diris Ŝarko Dodsono, eksidante sur ŝtonego kaj ekmaĉante branĉeton. “Mi naskiĝis en bieneto en kantono Ulster. Mi forkuris de la hejmo, kiam mi aĝis dek sep. Pura hazardo ke mi trafis okcidenten. Mi marŝadis laŭ vojo kun miaj vestaĵoj en fasko, celante al la urbo Novjorko. Mi havis revon iri tien kaj gajni amasegon da mono. Mi ĉiam sentis, ke mi povus. Iun vesperon mi venis al loko kie la vojo disforkiĝis kaj mi ne sciis kiun branĉon iri. Mi pensadis pri tio dum duona horo, kaj tiam mi iris maldekstren. Tiun nokton mi trafis en la tendaron de sovaĝ-okcidenta spektakla trupo, kiu turneis tra la urbetoj, kaj mi iris okcidenten kun ĝi. Mi ofte demandis min, ĉu mi estus iĝinta alia persono, se mi estus preninta la alian vojbranĉon.”

“Ho, mi supozas, ke vi estus pli-malpli la sama”, diris Robĉjo Tidbalo, gaje filozofe. “Ne estas la vojoj, kiujn ni iras; estas kio estas interne de ni, kio igas nin tiaj, kiaj ni estas.”

Ŝarko Dodsono ekstaris kaj apogis sin al arbo.

“Mi donus multon por ke tiu brunulo via ne estu lezita, Robĉjo”, li rediris, preskaŭ patose.

“Same mi”, konsentis Robĉjo, “li certe estis unuaranga kadavrulo. Sed Bolivaro, li ja elportos nin. Mi supozas, ke prefere ni ekmoviĝu, ĉu ne, Ŝarko? Mi repakos ĉi tiun monaĉon kaj ni ekvoju al pli sekura loko.”

Robĉjo Tidbalo remetis la rabaĵon en la sakon kaj strikte ligis ties buŝon per ŝnuro. Kiam li levis la rigardon, la plej okulfrapa objekto, kiun li vidis, estis la tubo de la 0,45-kalibraĵo, kiun Ŝarko Dodsono direktis al li sen ŝanceliĝo.

“Ĉesu ŝerci”, diris Robĉjo rikane. “Ni devas forbloviĝi.”

“Kvietiĝu”, diris Ŝarko. “Vi nenien forbloviĝos, Robĉjo. Malplaĉegas al mi diri tion, sed nur unu el ni havas ŝancon. Bolivaro, li estas lacega, kaj li ne kapablas porti duoble.”

“Ni estis kompanoj, mi kaj vi, Ŝarko Dodsono, dum tri jaroj”, Robĉjo diris trankvile. “Ni kune riskis niajn vivojn ree kaj ree. Mi ĉiam juste traktis vin, kaj mi opiniis vin viro. Mi aŭdis kelkajn kuriozajn historiojn ke vi mortpafis unu-du homojn en stranga maniero, sed mi neniam kredis. Nu, se vi nur ŝercetas pri mi, Ŝarko, remetu vian pistolon, kaj ni ekiros sur Bolivaron kaj for. Se vi intencas pafi – pafu, nigrakora ido de tarantulo!”

La vizaĝo de Ŝarko Dodsono mienis profundan afliktiĝon. “Vi ne scias kiom malbone mi sentas min”, li suspiris, “ke tiu via brunulo rompis sian kruron, Robĉjo.”

La mieno sur la vizaĝo de Dodsono subite ŝanĝiĝis al malvarma krueleco, miksita kun senkompata avidego. La animo de la viro dum momento montriĝis kvazaŭ malica vizaĝo en la fenestro de bonreputacia domo.

Vere Robĉjo Tidbalo neniam “forbloviĝos” ien ajn. La mortiga 0,45-kalibraĵo de lia falsa amiko knalis kaj plenigis la ravinon per muĝo, kiun la flankoj reĵetis per indigna eĥo. Kaj Bolivaro, senscia komplico, rapide forportis la lastan el la atakintoj de la “Sunsubira Ekspreso”, ne devante “porti duoble”.

Sed dum “Ŝarko” Dodsono forgalopis, la arbaro ŝajnis malaperi el lia vido; la revolvero en lia dekstra mano iĝis la kurba brakapogilo de mahagona seĝo; lia selo estis strange remburita, kaj malfermante la okulojn li vidis siajn piedojn, ne en piedingoj, sed trankvile ripozantajn sur la rando de skribtablo el kvardirekte segita kverka ligno*.

Mi diras al vi, ke Dodsono, de la firmao Dodsono & Dekro, murstrataj makleristoj*, malfermis siajn okulojn. Pibodo, lia fidinda oficisto, staris ĉe lia seĝo, hezitante paroli. Aŭdiĝis konfuza murmuro de radoj malsupre kaj la endormiga zumado de elektra ventumilo.

“Ah-hm! Pibodo”, diris Dodsono palpebrumante. “evidente mi ekdormis. Mi havis ege rimarkindan sonĝon. Kio estas, Pibodo?”

“S-ro Viljamso, mastro, de Traco & Viljamso, atendas ekstere. Li venis por efektivigi la negocon pri X. Y. Z. La merkata situacio malfavore trafis lin, mastro, vi eble memoras.”

“Jes, mi memoras. Je kiom X. Y. Z. hodiaŭ kvotiĝas, Pibodo?”

“Cent okdek kvin, mastro.”

“Do jen lia prezo.”

“Pardonu”, diris Pibodo, sufiĉe nervoze, “ke mi mencias tion, sed mi parolis kun Viljamso. Li estas malnova amiko via, s-ro Dodsono, kaj vi praktike ege influas la kurzon de X. Y. Z. Mi pensis, ke vi eble – tio estas, mi pensis, ke eble vi ne memoras, ke li vendis al vi la akciojn je 98. Se li devos pagi la merkatan prezon, li bezonos ĉiun cendon, kiun li havas, kaj ankaŭ sian domon por liveri la akciojn.”

La mieno sur la vizaĝo de Dodsono subite ŝanĝiĝis al malvarma krueleco, miksita kun senkompata avidego. La animo de la viro dum momento montriĝis kvazaŭ malica vizaĝo en la fenestro de bonreputacia domo.

“Li devos pagi cent okdek kvin”, diris Dodsono. “Bolivaro ne povas porti duoble.”

Notoj:

Tusono

Urbo en la usona subŝtato Arizono. Ĝia loka nomo Tucson estas prononcata [tuson] en la angla kaj [tukson] en la hispana. Anonimulo en februaro 2009 en Vikipedio proponis la esperantigon Tusono. Tra Tusono iras la historie dua “trakontinenta fervojo” inter la atlantika kaj pacifika marbordoj de Usono. Ĝi kompletiĝis en 1881. Jam ekde marto 1880 estis fervoja trafiko inter Tusono kaj Kalifornio.

Maskogio

Ano de amerika indiana popolo, foje nomata krikoj (Creek).

Aqua pura

Pura akvo (lat.). La aŭtoro uzas ĉi tiun latinan esprimon en la angla teksto.

Vinĉestro

La usona firmao Winchester Repeating Arms Company iam estis sukcesega produktanto de rapidŝargaj fusiloj.

orientulo … okcidentulo

Temas pri la oriento kaj la (tiam “sovaĝa”) okcidento de Usono.

kvardirekte segita kverka ligno

Segante arbotrunkon ne al paralelaj tabuloj (unudirekte), sed laŭ kvar direktoj, oni ricevas pli stabilan lignaĵon; ĝi estas vide distingebla laŭ la malgranda larĝo de la jar-ringoj.

Murstrataj makleristoj

Ĉe Murstrato (Wall Street) №11 estas la novjorka akcia borso (New York Stock Exchange).

Pro ĉi tiu traduko Reinhard Fössmeier iĝis laŭreato de Liro-2014 en la branĉo “Traduko el la angla lingvo”.

La Ondo de Esperanto, 2015, №2 (244)


La policisto kaj la himno

Tradukis el la angla Sten Johansson

Pro ĉi tiu traduko Sten Johansson fariĝis laŭreato de Liro-2001.

Sapulo moviĝis maltrankvile sur sia benko en la parko Madison Square. Kiam sovaĝaj anseroj gakas dum nokta flugo, kaj kiam virinoj sen fokofelaj peltoj komencas komplezi al siaj edzoj, kaj kiam Sapulo moviĝas maltrankvile sur sia parka benko, tiam oni scias ke proksimas vintro.

Velkinta folio falis en la sinon de Sapulo. Ĝi estis la karto de Avo Frosto. La Avo bonvolas al la regulaj setlantoj de Madison Square kaj donas honestan averton antaŭ sia ĉiujara alvoko. Ĉe la anguloj de kvar stratoj li transdonas sian vizitkarton al la Vento el Nordo, lakeo en la Bieno de Ĉiuj Liberaj Aeroj, por ke ties loĝantoj estu pretaj.

En sia menso Sapulo ekkonsciis la fakton, ke jam temp’ está por lia transsubstanciĝo en unupersonan Komisionon de Kieloj kaj Kienoj por antaŭzorgi kontraŭ la onta rigoro. Jen kial li moviĝis maltrankvile sur sia benko.

La vintrumaj ambicioj de Sapulo ne estis plej altaj. Ili ne inkluzivis konsiderojn pri Mediteraneaj krozadoj, nek pri narkotaj sudaj aeroj drivantaj super la Napola golfo. Tri monatojn surinsule, jen kion postulis lia animo. Tri monatojn kun garantiita loĝo kaj manĝo kaj samideana kompanio, sekura de Boreo kaj uniformoj, ŝajnis al Sapulo la esenco de aferoj dezirindaj.

De jaroj la gastama insulo de Blackwell estadis lia vintra nesto. Ĉiuvintre, dum liaj Novjorkaj samurbanoj pli bonŝancaj jam aĉetis siajn vojaĝbiletojn al Palm Beach kaj Riviero, Sapulo faris humilajn antaŭaranĝojn de sia ĉiujara heĝiro Insulen. Kaj jen alvenis la tempo. Pasintnokte tri dimanĉaj ĵurnaloj, distribuitaj sub lia jako, ĉirkaŭ liaj piedartikoj kaj sur lia sino, fiaskis forpeli la froston dum li dormis sur sia benko proksime al la ŝprucanta fontano en la antikva parko. Do, la Insulo aperis en la menso de Sapulo kiel miraĝo granda kaj ĝustatempa. Li malestimis zorgojn faratajn en la nomo de kompato al la urbaj bezonantoj. Laŭ la opinio de Sapulo, la Leĝo pli bonas ol la Filantropio. Troviĝis senfina rondo da institucioj, municipaj kaj almozdonaj, al kiuj li povus turni sin por akiri loĝon kaj manĝon kongruajn kun simpla vivo. Sed por homo kun la fiera spirito de Sapulo, al la donacoj de filantropio gluiĝas io kroma. Ĉiu favoro ricevata el la manoj de filantropio pagendas, se ne per mono, tamen per spirita humiligo. Same kiel Cezaro havis sian Bruton, ĉiu bonfara lito postulas sian kotizon el bano, ĉiu pano sian kompenson el privata kaj persona inkvizicio. Jen kial pli bonas gasti ĉe la leĝo, kiu kvankam gvidata per reguloj, tamen ne senbezone ŝovas sian nazon en la privatajn aferojn de ĝentlemano.

Decidinte iri Insulen, Sapulo tuj ekplenumis sian deziron. Troviĝis multaj facilaj manieroj fari tion. La plej plezura estis lukse vespermanĝi en multekosta restoracio, kaj sekve, deklarinte sian malsolventecon, kviete kaj sentumulte esti transdonita al policisto. Kompleza juĝisto faros la ceteron.

Sapulo forlasis sian benkon kaj vagis for el la parko, trans la ebenan maron el asfalto, kie kunfluis la ĉefstrato Broadway kaj la Kvina Avenuo. Li turnis sin supren laŭ Broadway kaj haltis ĉe brilanta kafejo, kie ĉiuvespere kolektiĝas la plej elstaraj produktoj de vinberoj, de silkraŭpoj kaj de la protoplasmo.

Sapulo plene fidis sin mem ekde la plej malsupra veŝtobutono kaj supren. Li estis razita, lia jako estis deca, kaj la puran nigran kravaton prete-noditan li ricevis de misiistino en la Tago de Danko. Se li povus nesuspektite atingi tablon en la restoracio, la sukceso estus lia. La parto de li videbla super la tablo vekus neniun dubon en la kelnera spirito. Rostita platbeka anaso, pensis Sapulo, estus proksimume la ĝusta afero — kun botelo da Chablis, kaj poste kamemberto, taseto da kafo kaj cigaro. Unudolara cigaro sufiĉus. La sumo ne estus tiel alta, ke ĝi kaŭzus ian ekstreman esprimon de venĝo flanke de la kafeja direkcio; kaj tamen la viando satigus kaj feliĉigus lin antaŭ la vojaĝo al lia vintra rifuĝejo.

Sed kiam Sapulo metis piedon trans la restoracian pordon, la rigardo de la ĉefkelnero trafis lian fadenmontran pantalonon kaj la kadukajn ŝuojn. Fortaj kaj viglaj manoj turnis lin reen kaj liveris lin silente kaj haste sur la trotuaron, evitante malnoblan sorton de la minacita anaso.

Sapulo turnis sin for de Broadway. Ŝajne li iros al la aspirata insulo ne laŭ vojo epikura. Necesis elpensi alian manieron eniri Limbon.

Ĉe angulo de la Sesa Avenuo butikfenestro okulfrapis pro elektraj lampoj kaj varoj rafinite prezentitaj malantaŭ glaco. Sapulo prenis pavimŝtonon kaj ĵetis ĝin tra la vitro. De trans la angulo alkuris homoj kun policisto ĉekape. Sapulo staris senmova, kun la manoj enpoŝe, ridetante al la vidaĵo de latunaj butonoj.

“Kie estas la ulo, kiu faris tion?” demandis la policisto kun ekscito.

“Ĉu vi ne imagas, ke eble mi havas rilaton kun tio?” diris Sapulo, ne sen sarkasmo, sed amike, kiel oni salutas bonŝancon.

La menso de la policisto rifuzis akcepti Sapulon eĉ kiel indikon. Homoj kiuj frakasas fenestrojn ne restas por palavri kun la servantoj de l’ leĝo. Ili ekkuras. Je distanco de duona dombloko la policisto vidis viron kurantan por atingi tramon. Kun levita batilo li aliĝis al la persekuto. Kun abomeno en sia koro Sapulo vagis plu, dufoje fiaskinta.

Trans la strato situis restoracio de nealtaj pretendoj. Ĝi kontentigis grandajn apetitojn kaj modestajn monujojn. Ĝiaj porcelano kaj etoso estis densaj, ĝiaj supo kaj tablotuka ŝtofo maldensaj. En tiun lokon Sapulo sendefie prenis siajn perfidajn ŝuojn kaj klaĉeman pantalonon. Ĉe tablo li sidis konsumante bifstekon, krespojn, benjetojn kaj torton. Kaj poste al la kelnero estu rivelita la fakto, ke la manĝinto estis nuda kaj kruda, sen groŝo en poŝo.

“Nun rapidu alvoki policiston”, diris Sapulo. “Kaj ne atendigu ĝentlemanon.”

“Neniu policisto por via parto”, diris la kelnero, kun buterkuka voĉo kaj okulo kiel la ĉerizo de Manhatana koktelo. “Hej, Con!”

Du kelneroj ĵetis Sapulon sur la senkompatan stratpavimon, precize je lia maldekstra orelo. Li stariĝis, artikon post artiko, kiel oni malfaldas ĉarpentistan mezurilon, frotante la polvon de sia vesto. Aresto ŝajnis nur rozkolora revo. La Insulo ŝajnis tre malproksima. Policisto staranta antaŭ butiko je distanco de du pordoj ridis kaj paŝis for laŭ la strato.

Kvin domblokojn Sapulo preterpasis antaŭ ol lia kuraĝo denove permesis al li provi kaptiĝon. Ĉi-foje prezentiĝis oportuno, kiun li malsaĝe al si mem nomis “glataĵo”. Juna virino de modesta kaj plaĉa aspekto staris antaŭ eksponfenestro gapante kun viva interesiĝo al ĝia prezento de razakvujoj kaj inkujoj. Je du metroj de la fenestro grandformata policisto de severa teniĝo apogis sin al hidranto.

Sapulo planis alpreni la rolon de aĉa kaj abomena “donjuano”. La rafinita kaj eleganta aperaĵo de lia viktimo kaj la apudeco de skrupula policisto kuraĝigis lin kredi, ke li baldaŭ sentos la plezuran oficialan ĉirkaŭprenon al sia brako, kiu garantios al li vintran restadon sur la strikta, delikta insul’.

Sapulo streĉis la prete-noditan kravaton de la misiistino, trenis suben siajn ŝrumpemajn manumojn por vidigi ilin, aranĝis sian ĉapelon je konkera klino kaj flankeniĝis kontraŭ la juna virino. Li okulumis ŝin, estis trafita de subitaj tusoj kaj grakoj, ridetis, rikanetis kaj impertinente trairis la senhontan kaj kovardan litanion de “donjuano”. Per duona okulo Sapulo vidis ke la policisto okulfiksas lin. La juna virino moviĝis for je kelkaj paŝoj, kaj denove dediĉis sian absorbitan atenton al la razujoj. Sapulo postsekvis, temerare paŝante apud ŝin, levis sian ĉapelon kaj diris:

“Ha, jen, Bedelia! Ĉu vi ne ŝatus veni ludi sur mia korto?”

La policisto plu rigardis. La atakata juna virino bezonus nur fingrosigni, kaj jen Sapulo praktike survojus al sia insula haveno. Li jam imagis senti la agrablan varmon de policejo. La juna virino alfrontis lin kaj etendante manon kaptis la jakan manikon de Sapulo.

“Certe, Mike”, ŝi gaje diris, “se vi regalos per kruĉo da ŝaŭma. Mi jam pli frue parolus al vi, sed la kaskulo gapis.”

Dum la juna virino alkroĉis sin al li kiel rampanta hedero sur kverko, Sapulo konkerite de morozo paŝis preter la policisto. Ŝajne li estis kondamnita je libero.

Ĉe la sekva angulo li deskuis sian akompanantinon kaj forkuris. Li haltis en la kvartalo, kie oni vespere trovas sur la plej lumaj stratoj la plej leĝerajn korojn, ĵurojn kaj operetojn.

En la vintra aero gaje moviĝis virinoj en peltoj kaj viroj en paltoj. Subite timo kaptis Sapulon, ke ia terura sorĉo faris lin imuna kontraŭ aresto. La penso kunportis iom da paniko, kaj renkontante alian policiston, kiu vagis digne antaŭ splenda teatro, li serĉis kapti la tujan pajleron de “skandala konduto”.

Surtrotuare Sapulo ekblekis ebrian galimation je pinto de sia aspra voĉo. Li dancis, hurlis, deliris kaj alimaniere ŝancelis la firmamenton.

La policisto balancis sian batilon, turnis la dorson al Sapulo kaj rimarkigis al iu civilulo:

“Jen iu el tiuj studentoj el Yale, kiu festenas pro venko super Hartford College. Brua, sed sendanĝera. Ni havas ordonon lasi ilin en paco.”

Nekonsolebla Sapulo ĉesigis sian senfruktan bruadon. Ĉu neniam policisto metos sian manon sur lin? En lia imago la Insulo ŝajnis neatingebla Arkadio. Li butonis sian jakon kontraŭ la malvarmiga vento.

En cigarbutiko li vidis bele vestitan viron ekbruligi cigaron ĉe pendanta fajrilo, lasinte sian silkan ombrelon ĉe la enirejo. Sapulo enpaŝis, kaptis la ombrelon kaj malrapide fordrivis kun ĝi. La viro ĉe la cigar-fajrilo haste postsekvis.

“Mia ombrelo”, li severis.

“Ho, ĉu vere?” Sapulo rikanis, aldonante insulton al sia ŝteleto. “Nu, kial do ne alvoki policon? Mi prenis ĝin. Vian ombrelon! Kial ne alvoki policiston? Jen staras unu ĉe la angulo.”

La ombrela posedanto malrapidigis siajn paŝojn. Same faris Sapulo, kun antaŭsento ke denove la ŝanco kontraŭos lin. La policisto scivole rigardis la duopon.

“Kompreneble”, diris la ombrelulo — “tio estas — nu, vi scias kiel okazas tiuj misoj — mi — se ĝi estas via ombrelo, mi esperas ke vi pardonos min — hodiaŭ matene mi kunportis ĝin de iu restoracio — se vi rekonas ĝin kiel la vian, do — espereble vi —”

“Kompreneble ĝi estas la mia”, furiozis Sapulo.

La eksombrelulo retretis. La policisto rapidis asisti altan blondulinon en festvespera mantelo transiri la straton antaŭ tramo, kiu alproksimiĝis trans du domblokoj.

Sapulo piediris orienten laŭ strato difektita de plibonigoj. La ombrelon li kolere ĵetegis en fosaĵon, murmurante kontraŭ la viroj portantaj kaskojn kaj batilojn. Ŝajne ili rigardis lin reĝo ne erarpova, pro tio ke li volis kaptiĝi de iliaj krifoj.

Finfine Sapulo atingis iun el la avenuoj kondukantaj orienten, kie glimanta lumo kaj pelmelo nur svagis. Li ekiris laŭ ĝi en la direkto al Madison Square, ĉar la hejmenira instinkto travivas, eĉ kiam la hejmo estas parka benko.

Sed ĉe nekutime kvieta angulo Sapulo restis staranta. Jen situis malnova preĝejo, kurioza, malkohera kaj provizita je gabloj. Tra unu viole farbita vitralo ardis malintensa lumo. Sendube la orgenisto tie restadis ĉe la klavaro por perfektiĝi pri himno por la venonta dimanĉo, ĉar eksteren al la oreloj de Sapulo penetris dolĉa muziko, kiu kaptis kaj tenis lin najlita al la volutoj de fera barilo.

Supre staris la luno, brila kaj serena; veturiloj kaj piedirantoj malmultis; paseroj pepis dormeme sub la tegmenta elstaraĵo — dum momento la sceno povus esti korto de kampara preĝejo. Kaj la himno, kiun ludis la orgenisto, cementis Sapulon al la fera barilo, ĉar iam li bone konis ĝin, en la epoko kiam lia vivo inkluzivis aferojn kiel patrinoj, rozoj, ambicioj, amikoj, senmakulaj pensoj kaj kolumoj.

La impresiĝema animstato de Sapulo kune kun la influo de la malnova preĝejo kaŭzis rapidan kaj mirindan ŝanĝiĝon en lia spirito. Kun subita hororo li vidis la abismon en kiun li falis, la sendignajn tagojn, malindajn dezirojn, vanajn esperojn, ruinajn kapablojn kaj pitajn motivojn, el kiuj konsistis lia ekzistado.

Kaj post momento lia koro tremante respondis al lia nova humoro. Tuja kaj forta impulso puŝis lin lukti kontraŭ sia senespera sorto. Li eltiros sin el la marĉo, li refoje faros el si viron, li venkos la malbonon kiu ekposedis lin. Restas tempo; ankoraŭ li estas relative juna; li revivigos siajn iamajn senpaciencajn ambiciojn kaj plenumos ilin sen ŝanceliĝi. Tiuj solenaj sed dolĉaj orgenaj tonoj kaŭzis revolucion en li. Morgaŭ li iros en la tumultan urbocentron por trovi laboron. Iu felimportisto iam proponis al li postenon de kondukisto. Morgaŭ li trovos lin kaj petos pri la posteno. Li estos iu en la mondo. Li estos…

Sapulo sentis manon metatan sur lian brakon. Li rapide rigardis malantaŭen en larĝan vizaĝon de policisto.

“Kion vi faras ĉi tie?” demandis la policano.

“Nenion”, diris Sapulo.

“Do venu kun mi”, ordonis la policisto.

“Tri monatojn sur la Insulo”, diris la juĝisto de la Polica Tribunalo en la sekva mateno.
Notoj

Blackwell’s Island

Insulo kun malliberejo en East River, Novjorko.

Madison Square

Parko en Novjorko.

Manhatana koktelo

Koktelo el viskio, vermuto, ev. amaraĵo, ornamita per ĉerizo.

Pita

Malgrandaĉa, mizera (NPIV, EDK).

Platbeka anaso (Anas platyrhynchos)

Ofta specio de sovaĝa anaso (ORE, EDK).

Setli

Ekloĝi en nova loko (NPIV, EDK).

Splenda

Pompe brila, bele kaj lukse impresanta (NPIV, EDK).

Tago de Danko

Oficiala Usona festotago, la kvara ĵaŭdo de novembro.

La Ondo de Esperanto. 2002. №11 (97).


Araba nokto ĉe Madison Placo

elangligis G. SAVILLE

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/6 paĝoj 221-227

Phillips alportis la vesperan poŝtaĵaron al Sro Carson Chalmers en lia apartamento apud la Madison Placo. Krom la ordinaraj korespandaĵoj troviĝis en ĝi du leteroj kun samspecaj alilandaj poŝtmarkoj.

Unu el la alvenintaj leteroj entenis fotografaĵon de virino. La alia entenis nedifineblan leteron, pri kiu Chalmers longe absorbiĝis. Ĝi estis de alia virino, kaj ĝi kvazaŭ enhavis venenitajn sagetajn dolĉe en mielo trempitajn kaj plumkovritajn per sugestoj, kiuj koncernis la fotografitan virinon.

Tiun leteron Chalmers forŝiris je mil eroj kaj li ekuzis sian altprezan tapiŝon paŝegante sur ĝi tien kaj reen. Tiamaniere agas besto el ĝangalo, post kiam oni enkaĝigis ĝin, kaj sammaniere agas homo, kiam li sentas sin kvazaŭ en la ĝangalo de dubo. lom post iom lia malripoza humorstato estis venkita. La tapiŝo ne estis ensorĉita. Kvin aŭ ses metrojn oni povis paŝi sur ties longeco, sed transporti onin trans la oceanon estis ekster ĝia povo.

Phillips aperis. Neniam li nur eniris — kiel bone oleita feo li ĉiam aperis. “Ĉu vi vespermmanĝos ĉi tie, Sinjoro, aŭ aliloke?” li demandis.

“Ĉi tie”, respondis Chalmers, “kaj post duonhoro.” Malgaje li aŭskultis al la januara blovego, kiu transformis la malplenan straton en eolian trombonon.

“Atendu”, li diris al la malaperanta feo. “Kiam mi transiris la Placon irante hejmen mi ekvidis multajn vicestarantajn homojn tie. Sur io levita staris paroladanta viro. Kial vicestaras tiuj homoj kaj kial estas ili tie?”

“Ili estas senhejmaj homoj, Sinjoro”, respondis Phillips. “La viro, kiu staras sur la kesto penas akiri por ili loĝejon por la nokto. Venas homoj por aŭskulti kaj donas al li monon. Poste li sendas tiom da homoj, por kiom la donacita mono pagas al iu loĝej-domaĉon. Pro tio ili staras kaj ĉiu atendas sian vicon.”

“Venigu unu el tiuj bonuloj ĉi tien, kiam oni estos pretaj suprenporti la manĝon. Li manĝos kun mi.”

“K-k-iun”, komencis Phillips, ekbalbutante la unuan fojon dum sia longjara servado.

“Elektu iun ajn sencele”, respondis Chalmers. “Nur zorgu, ke li estu sufiĉe malebria, nek estu li kulpigota pro ioma grado da pureco. Jen ĉio.”

Ne kutime ludis Carson Chalmers la rolon de kaiifo. Sed ĉi vespere li sentis la malefikecon de konvenaj rimedoj kontraŭ melankolio. Ion voluptan kaj elstaran, ion altegustan kaj “araban” li devas havi por faciligi sian melankolian humoron.

Duonhoron poste, Phillips finis sian deĵoron kiel sklavo de la lampo. La kelneroj el la malsupra restoracio ekbalancis supren la plezurigan manĝon. La manĝotablo pretigita por du personoj ardis gaje en la ardo de rozkolore ombritaj kandeloj. Kaj tiam Phillips, kvazaŭ enkondukante kardinalon — aŭ gardante domrabiston — envenigis la tremantan gaston, kiu estis forkondukita el la vico de la almozuloj.

Kutime, oni nomas tiajn homojn kadukuloj; se oni uzus la komparon ĉi tie, ĝi estus kvazaŭ difino de forlasitaĵo detruita per fajro. Ĉar eĉ ankoraŭ iu flagranta brulo lumigis la drivantan korpon. Liaj manoj kaj vizaĝo estis antaŭnelonge lavitaj — rito, pri kiu Phillips insistis, kiel pri memoraĵo al la difektita deco. En la kandellumo li staris kiel makulo en la bonordaj instalaĵoj de la apartamento. Lia vizaĝo estis malsane blanka, kaj preskaŭ ĝis la okuloj ĝi estis kovrita de stoplo, kun tia nuanco de ruĝa felo, kian havas montrohundoj.

La kombilo de Phillips malsukcesis ordigi la helbrunajn harojn, kiuj jam de longe matiĝis kaj konformiĝis al la konturo de konstante portata ĉapelo. Liaj okuloj plenplenis je artifika defio, kian oni povas vidi ĉe turmentata hundaĉo. La malfreŝa jako estis alten butonumita, kaj nur ĉirkaŭ ses milimetroj da kompensa kolumo montriĝis super ĝi. Lia konduto estis escepte senembarasa, kiam Chalmers ekstaris aliflanke de la ronda manĝotablo.

“Se vi bonvolus fari komplezon al mi”, diris la gastiganto, “mi estos feliĉa ĝui vian kuneston ĉe vespermanĝo.”

“Mia nomo estas Plumer”, diris la gasto el la strato per severa kaj atakema voĉtono. “Se vi sentas kiel mi, vi dezirus ekscii la nomon de persono, kun kiu vi estas manĝonta.”

“Ĵus mi intencis diri”, daŭrigis Chalmers iom rapide, “ke mia estas Chalmers. Ĉu vi sidiĝos alfronte?”

Plumer fleksis la genuojn, por ke Phillips povu submeti la seĝon sub li. Lia mieno montris, ke li jam antaŭe sidadis ĉe servataj manĝotabloj. Phillips surmetis la anĉovojn kaj olivojn.

“Bone!” ekbojis Plumer, “manĝmeto post manĝmeto, ĉu ne? Tre bone, mia gajega reganto de Bagdad. Mi estos via Ŝarazada dum la tuta vojo, ĝis ni atingos la dentpikilojn. Vi estas la unua kalifo, kiun mi renkontis, de kiam ekfrostiĝis, kiu posedas malfalsan orientan guston. Kia feliĉo! Mi estis la kvardektria en la vico. Ĵus kiam mi finis kalkuli, via bonvena sendito alvenis por inviti min al la festo. Mia ŝanco atingi liton hodiaŭ vespere egalis preskaŭ al mia ŝanco fariĝi prezidanto de Usono. Kiamaniere vi deziras aŭskulti al mia malgaja rakonto pri mia vivo, S-ro Al Raŝid — ĉapitron kun ĉiu manĝmeto aŭ ĉu la tuton kun la cigaroj kaj la kafo?”

“Ŝajnas, ke la situacio ne estas nova al vi”, diris Chalmers kun rideto.

“Je la mentonharoj de la profeto, ne!” respondis la gasto, “Nov-Jorko estas tiom plena de ordinaraj Harun-Al-Raŝidoj, kiom Bagdad de puloj. Per ŝargita manĝo celante al mia kapo, oni jam haltigis min dudekfoje por aŭskulti al mia rakonto. Penu trovi personon en Nov-Jorko, kiu senrekompence donus ion al iu ajn! Ili literas la vortojn ‘scivolemo’ kaj ‘almozdonemo’ per la samaj pensliteroj. Multaj donus dek cendojn kaj pagus por ĉop sui kelkaj ludas la rolon de kalifo ĝis la grado de steko, sed ĉiuj el ili eldevigas mian biografion kun la piednotoj, aldono, kaj neeldonitaj fragmentoj. Ho, mi scias kion fari, kiam ajn mi ekvidas ekaperantan nutraĵon en la novmoda Bagdad, sur la subtera fervojo. Per la frunto mi trifoje frapas la trotuaron kaj pretiĝas rakonti interŝanĝe por vespermanĝo.”

“Mi ne postulas vian rakonton”, diris Chalmers, “kaj mi malkaŝe konfesas, ke nur subita kaprico instigis min al invito de iu ajn nekonato por manĝi kun mi. Mi certigas vin, ke vi ne suferos pro mia scivolemo.”

“Ho!” ekkriis la gasto, atakante la supon kun entuziasmo, “mi tute ne malŝatas tion. Mi estas vera orienta gazeto, kun ruĝa tegilo kaj tranĉitaj folioj, kiam ajn la kalifo ekpaŝas alilanden. Fakte, ni, la uloj en la litovico, havas iuspecan sindikatan prezaron por tiaj aferoj. Ĉiam troviĝas iu, kiu deziras ekscii, kio malsuprentiris nin tiel malalten en la monda vivo. Interŝanĝe por manĝeto kaj glaso da biero mi kutime diras al ili, ke drinkado kaŭzis ĝin. Por konservita bovaĵo kun brasiko kaj taso da kafo mi regalas ilin per la rakonto pri malbonkora dommastro, ses monatojn en hospitalo, perdita laboro, ktp. Steko kaj kvaron-dolaro alportas la Wall-stratan tragedion de perdita riĉaĵo kaj laŭgrada malsuprenfalo. Ĉi tio estas la unua tiuspeca regalo kaj mi ne havas rakonton, kiu akordiĝus al ĝi: Tial, S-ro Chalmers, se vi deziras aŭskulti, mi diros al vi la veron. Estos pli malfacile por vi kredi la ĉi veran okazintaĵon, ol iun el la mensogaĵoj.”

Horon poste, la “araba” gasto, kun kontentiga ĝemeto, kuŝiĝis malantaŭen, dum Phillips alportis la kafon kaj cigarojn kaj malplenigis la tablon.

“Ĉu vi iam aŭdis pri Sherard Plumer?” li demandis kun stranga rideto.

“Mi memoras la nomon”, respondis Chalmers. “Li estis pentristo, mi kredas, antaŭ kelkaj jaroj.”

“Kvin jaroj”, diris la gasto. “Poste mi malsuprenfalis kiel peco da plumbo. Mi estas Sherard Plumer! La lastan portreton, kiun mi pentris, mi vendis por $2,000. Post tio, mi ne estus povinta trovi pozanton eĉ por senpaga bildo.”

 

“Kio okazis?” Chalmers ne povis rezisti la demandon.

“Stranga afero” severe respondis Plumer. “Mi mem tion ne tute komprenas. Kelktempe mi rolis kvazaŭ suprenaĝanta korko. Mi estis akceptata de la kulturita klaso, kaj de ĉiu flanko ricevadis mendojn, sed subite, kiam ajn mi finis bildan kaj personoj venis por rigardi ĝin, tuj ili ekflustris kaj strange rigardis unu alian.

“Baldaŭ mi eltrovis, kio ĝenis ilin. Ŝajne mi posedis la lerton enigi en la vizaĝon de portreto la kaŝitan karakteron de la persono. Mi ne scias, kiel mi tion faris; mi pentris, kion mi vidis, sed nun mi scias almenaŭ, ke tio malreliĉigis min. Iuj el miaj pozintoj terure furioziĝis kaj rifuzis akcepti siajn bildojn. Mi pentris bildon de tre bela kaj populara aristokratino. Kiam ĝi estis finita, ŝia edzo rigardis ĝin kun stranga vizaĝesprimo, kaj la proksiman semajnon procesis por eksedziĝo.

“Mi memoras la aferon de eminenta bankiero, kiu mendis portreton ĉe mi. Dum mi elmontris lian bildon en mia laborejo, unu el liaj konatuloj venis por vidi ĝin. ‘Dio benu min!’ li diris, ‘ĉu vere li aspektas tiel?’ Mi respondis al li, ke oni pavas rigardi la portreton fidela similaĵo. ‘Neniam antaŭe mi rimarkis tian esprimon en liaj okuloj’, li diris. ‘Mi pensas, ke mi rapidos malsuprenurben kaj ŝanĝos mian bankokonton.’ Kiam li atingis la bankon, lia konto kaj la sro bankiero jam malaperis.

“Ne daŭris longe, ĝis ili neniigis min. Homaj ne ĝuas tion, se iiiaj sekretaj malnoblecoj estas elmontrataj en bildoj. Ili povas rideti kaj tordi siajn proprajn vizaĝojn por trompi onin, sed ilia bildo ne faras tion. Mi ne plu ricevis mendojn, do mi devis cedi. Dum kelka tempo mi laboris kiel gazeta artisto, kaj poste kiel litografisto, sed tiu laboro kaŭzis al mi similan ĉagrenon. Se mi desegnis de fotografaĵo, tiam mia desegnaĵo elmontris karakterizajn trajtojn, kiujn oni ne povis trovi en la fotografaĵo, sed mi divenas, ke ili troviĝis en la originalo. La klientoj ege plendadis, precipe la virinoj, kaj neniam mi povis teni la okupon. Por konsoli min, mi komencis ripozigi mian lacan kapon sur la brusto de alkoholaĵo. Tial ne daŭris longe, ĝis mi troviĝis en la senpaga lito-vico farante buŝan beletristikon por manĝetoj inter la nutro-bazaroj. Ĉu la verdira priskribo tedas cin, ho kalifo? Mi povas ŝanĝi ĝin al la Wall-strata tragedio, sed tio postulus larmojn, kaj mi timas, ke mi ne povus elpuŝi ilin post tiu ĉi tiel bona vespermanĝo.”

“Ne, ne!” elparolis serioze Chalmers. “Vi multe interesas min. Ĉu ĉiuj viaj portretoj malkaŝis iun malagrablan trajton, aŭ ĉu estis kelkaj, kiuj ne suferis pro la dolorigo kaŭzita pere de via stranga peniko?”

“Kelkaj? Jes” respondis Palmer. “Infanoj, ĝenerale, multaj virinoj, kaj sufiĉa nombro da viroj. Ĉiuj homoj ne estas malbonaj, Sinjoro. Kiam ili estis bonaj, tiam la bildo elmontris tion. Kiel mi diris, mi ne povas klarigi tion, nur la fakton mi povas konstati.”

Sur la skribotablo de Chalmers kuŝis la fotografaĵo el eksterlando, kiun alportis la vespera poŝtaĵo. Dek minutojn poste, li laborigis Plumer super paŝtel-skizo laŭ ĝi.

“Finite”, li ekoscedis. “Bonvoiu pardoni min pro mia malrapideco. Mi interesiĝis pri la laboro. Sed, pro Dio! mi estas laca. Lastanokte mi ne dormis, Sinjoro. Mi pensas ke mi diru bonan nokton, ho komandoro de la fideluloj!”

Chalmers iris ĝis la pordo kun li kaj enŝovis kelkajn monbiletojn en lian manon.

“Ho! Mi prenos ilin”, diris Plumer. “Ĉi tio estas parto de la malsuprenfalo. Dankon. Ankaŭ por la tre bona manĝo. Hodiaŭ nokte mi dormos kvazaŭ sur plumoj kaj sonĝos pri Bagdad. Espereble, frumatene, mi ne trovas, ke mia kunesto estis nur sonĝo. Adiaŭ, plej bona kalifo!”

Chalmers ree paŝis sencele sur la tapiŝo. Sed la rondiro estis tiel malproksima de la tablo, sur kiu kuŝis la paŝtelskizo, kiel la ĉambro permesis. Dufoje, trifoje li penis proksimiĝi al ĝi, sed li malsukcesis. Li povis vidi la grizbrunon kaj la oron kaj la brunon de la koloroj, sed lia timo konstruis ĉirkaŭ ĝi muron, kiu tenis lin malproksime. Li sidiĝis kaj ekpenis trankviliĝi. Subite ii salte leviĝis kaj eksonoris por Phillips.

“Juna sinjoro loĝas en ĉi tiu domo”, li diris, “iu Sinjoro Reineman — ĉu vi scias, kiu apartamento estas lia?”

“Supra etaĝo, fronto, Sinjoro”, respondis Phillips.

“Iru supren kaj petu lin favori min per sia ĉeesto”.

Reineman tuj venis. Chalmers prezentis sin.

“Sinjoro Reineman”, li diris “estas eta paŝtel-skizo sur jena tablo. Mi estus feliĉa, se vi donus al mi vian opinion pri ties merito.”

La juna artisto antaŭeniris al la tablo kaj ekprenis la skizon. Chalmers duonturniĝis, apogante sin sur la posto de seĝo.

“Kiel — vi — trovas ĝin?” li malrapide demandis.

“Kiel desegnaĵo”, diris la artisto, “mi ne povas ĝin sufiĉe laŭdi. Ĝi estas laboro de majstro — maltima, delikata kaj ĝusta. Iome ĝi perpleksas min: jam de multaj jaroj mi ne vidis paŝtel-laboron eĉ duone tiel bonan.”

“La trajtoj, sinjoro — la persono — la originalo — kion vi povas diri pri tio?”

“La trajtoj”, respondis Reineman, “estas trajtoj de unu el la propraj anĝeloj de Dio. Ĉu mi povas demandi de kiu …”

“Mia edzino!” ekkriegis Chalmers, turniĝante kaj saltante al la mirigita artisto. Li ektenegis lian manon kaj ekpistis lin sur la dorson. “Ŝi vojaĝas en Eŭropo. Kunprenu la skizon, sinjoro, kaj pentru vian majstroverkon laŭ ĝi — la prezon? Lasu la decidon pri ĝi al mi!”

Piednotoj

ĉop sui

Ĉina manĝaĵo.

Steko

Bovtranĉo rostita.


La Elaĉeto de Ruĝa Ĉefo

elangligis Donald J. HARLOW

Tio ŝajnis bona afero: sed atendu ĝis mi rakontos. Ni estis Sude, en Alabamo — Vilĉjo Driscoll kaj mi — kiam nin trafis tiu kidnapa ideo. Tio okazis, kiel Vilĉjo poste klarigis, “en momento de mensa aperacio”; sed tion ni ne konstatis ĝis poste.

Tie troviĝis urbo, flane plata, kompreneble kun la nomo Montosupro. Ĝi enhavis loĝantojn el tiel maldanĝera kaj memkontenta kamparana klaso kiel iam ajn amasiĝis ĉirkaŭ Majdanca Fosto.

 

Vilĉjo kaj mi dividis kapitalon pli-malpli sescent-dolaran, kaj ni bezonis ankoraŭ dumil dolarojn por plenumi urbkatastran fraŭdon en Okcidenta Ilinojso. Ni diskutis la aferon sur la antaŭaj ŝtupoj de la hotelo. Filoprotektivemecado, diras ni, fortikas en duonkamparaj komunumoj; tial, kaj alitiale, tie pli sukcesus kidnapa projekto ol en regiono atingebla de ĵurnaloj, kiuj komisias ĵurnalistojn en ordinaraj vestaĵoj por instigi diskutadon pri tiaj aferoj. Ni sciis, ke Montosupro ne povus persekuti nin per io ajn pli forta ol policoj kaj, eble, kelkaj maldiligentaj snufhundoj kaj unu-du plendegoj en la Semajna Farmista Buĝeto. Do, la afero ŝajnis farebla.

Ni elektis kiel nian viktimon la unusolan idon de ĉefa civitano, laŭnome Ebenzer Dorset. La patro estis estiminda kaj avara, amanto de hipotekoj kaj severa, honesta pleniganto de la preĝeja montelero kaj elhejmigisto. La ido estis dekjara knabo, kun bareliefaj lentugoj, kaj haro samkolora kiel la kovrilo de tiu revuo, kiun vi aĉetas en la giĉeto, kiam vi atendas trajnon. Vilĉjo kaj mi taksis, ke Ebenezer rezignos pri elaĉeto de precize dumil dolaroj. Sed atendu, mi rakontos.

Pli-malpli tri kilometrojn for de Montosupro estis monteto, kiun kovris densa cedra arbaro. Sur la malantaŭo de tiu monto troviĝis kaverno. Tie ni konservis provianton.

Iun vesperon post la sunsubiro, ni kaleŝis preter la domo de maljuna Dorset. La ido estis sur la strato, ĵetante ŝtonojn kontraŭ katidon sur la transa barilo.

“Ha, knabeto!” diras Vilĉjo, “ĉu plaĉus al vi ricevi sakon da sukeraĵoj kaj belan veturon?”

La knabo nete trafas Vilĉjon al la okulo per brikopeco.

 

“Tio kostos la maljunulon ankoraŭ kvincent dolarojn,” diras Vilĉjo, transgrimpante la radon.

Tiu knabo baraktis kiel boksurso; sed ni fine enkaleŝigis lin kaj forveturis. Ni portis lin al la kaverno, kaj mi ligis la ĉevalon en la cedra arbaro. Post la sunsubiro mi ŝoforis la kaleŝon al la urbeto, kvin kilometrojn for, kie ni luis ĝin, kaj remarŝis al la monto.

Bill estis bandaĝanta la skrapojn kaj kontuzojn sur siaj trajtoj. Fajro brulis malantaŭ la ŝtonego ĉe la enirejo de la kaverno, kaj la knabo, kun du buteo-plumoj etendiĝantaj el la ruĝa hararo, spetis poton da bolanta kafo. Li etendas al mi bastonon, kiam mi alvenas, kaj diras:

“Ha! damnita palhaŭtulo, ĉu vi do kuraĝas eniri la tendumejon de Ruĝa Ĉefo, teruro de la stepo?”

“Ĉio en ordo nun,” diras Vilĉjo, levante la pantalonon kaj kontrolante kelkajn kontuzojn sur la kruroj. “Ni ludas Indianojn. Ni similigas la vakercirkon de Bubalo Bill al urbodoma diapozitivo-montro pri La Chaŭ- de-Fonds. Mi estas Olda Henĉjo, peltisto, kaptito de Ruĝa Ĉefo, kaj oni senharigos min je la sunleviĝo. Je Geronimo! tiu bubo forte piedbatas.”

Tiu knabo ja ĝuis la tutan aferon. La plezuro bivaki en kaverno forgesigis lin pri tio, ke li mem estas kaptito. Li tuj baptis min Serpentokulo, la Spiono, kaj anoncis, ke, kiam liaj bravuloj revenos de la milito, oni rostos min ĉe fosto je la sunleviĝo.

Tiam ni vespermanĝis; kaj li plenigis sian buŝon de lardo kaj pano kaj saŭco, kaj komencis babili. Li faris dummanĝan paroladon jenecan:

 

“Ĉi tio tre plaĉas al mi. Mi neniam antaŭe bivakis; sed mi iam havis dorlotdidelfon, kaj mi ĵus fariĝis naŭjara. Tre malplaĉas al mi viziti lernejon. Ratoj manĝis dek-ses el la ovoj de la makulita kokino de la onklino de Jaĉjo Talbot. Ĉu estas veraj Indianoj en ĉi tiu arbaro? Leono estas besto. Pli da saŭco! Ĉu la movado de la arboj kreas la venton? Ni havas kvin hundidojn. Henĉjo, kial via nazo tiom ruĝas? Mia patro havas multe da mono. Ĉu la steloj varmas? Mi du fojojn konkeris Eĉjon Walker, sabate. Malplaĉas al mi knabinoj. Oni ne kuraĝu kapti bufojn, nur per ŝnureto. Ĉu bovoj bruas? Kial oranĝoj rondas? Ĉu vi posedas litojn en ĉi tiu groto? Amos Murray havas ses piedfingrojn. Papago povas paroli, sed ne simio kaj ne fiŝo. Kiom necesas por esti dek-du?”

Post ĉiu minutokelko li rememoris, ke li estas danĝera ruĝhaŭtulo, kaj levis sian baston-fusilon kaj piedpintis ĝis la kavernenirejo por gvati por la pioniroj de la malamata palhaŭtulo. Foje li eligis batalhupon, kiu tremigis Oldan Henĉjon la Peltiston. Tiu knabo dekomence teroris al Vilĉjo.

“Ruĝa Ĉefo,” diras mi al la bubo, “ĉu plaĉus al vi hejmeniri?”

“Nu, kial do?” diras li. “Hejme, ne estas plezure. Malplaĉegas al mi viziti lernejon. Plaĉas bivaki. Vi ne hejmenigos min, Serpentokulo, ĉu?”

“Ne tuj,” diras mi. “Ni iom restos en la kaverno.”

“En ordo!” diras li. “Tute bone. En la tuta vivo mi neniam spertis tiom da plezuro.”

Ni enlitiĝis proksimume je la dek-unua. Ni sternis kelkajn larĝajn tukojn kaj metis Ruĝan Ĉefon inter ni. Ni ne timis, ke li fuĝos. Li restigis nin maldormaj dum tri horoj, ekstarante kaj prenante sian armilon kaj kriĉante: “Tss! amik'” al la oreloj de mi kaj Vilĉjo, kiam la supozita kraketo de branĉeto aŭ la susuro de folio rivelis al lia juna imagivo la singardan alproksimiĝon de la banditaro. Mi finfine eniris maltrankvilan dormon, kaj sonĝis, ke mi estas kidnapita kaj katenita al arbo fare de feroca pirato kun ruĝa hararo.

Ĝuste je la tagiĝo min vekis serio da teruraj kriĉoj de Vilĉjo. Tiuj ne estis krioj, aŭ hurloj, aŭ bojoj, aŭ jelpoj, tiaj, kiajn oni atendus de vireca laringo — ili simple estis maldecaj, teruraj, humiligaj kriĉoj, tiaj, kiajn eligas virinoj, kiam ili ekvidas fantomojn aŭ raŭpojn. Estas terura afero, aŭdi fortikan, desperantan dikulon malheroe kriĉi en kaverno je la tagiĝo.

Mi ekstaris por kontroli, pri kio temas. Ruĝa Ĉefo sidis sur la brusto de Vilĉjo, kun unu mano plektita en la hararo de Vilĉjo. En la alia li tenis la akran tranĉilon, per kiu ni dispecigas lardon; kaj li senhezite kaj realisme provis senharigi Vilĉjon, laŭ la puno anoncita la antaŭan vesperon.

Mi forprenis la tranĉilon de la knabo kaj rekuŝigis lin. Sed ekde tiam, la animo de Vilĉjo estis frakasita. Li ekkuŝis siaflanke de la lito, sed li neniam plu dormis dum tiu knabo restis ĉe ni. Mi dormetis, sed kiam la suno leviĝis mi rememoris, ke Ruĝa Ĉefo anoncis, ke mi estos ĉefoste bruligata je la sunleviĝo. Mi nek maltrankvilis nek timis; sed mi eksidis kaj fajrigis mian pipon kaj apogis min ĉe ŝtonego.

“Kial vi tiel frue leviĝas, Sam?” demandis Vilĉjo.

“Mi?” diras mi. “Ho, mi sentas ian doloron en la ŝultron. Mi opiniis, ke sidado kuracos ĝin.”

“Vi mensogas!” diras Vilĉjo. “Vi timas. Vi estis bruligota je la sunleviĝo, kaj vi timis, ke li faros tion. Kaj li nepre farus tion, se li povus trovi alumeton. Terure, ĉu ne, Sam? Ĉu vi supozas, ke iu pagos monon por revenigi tian diablidon?”

 

“Certe,” diras mi. “Tia miskondutanto estas ĝuste la speco, kiun gepatroj amas. Nu, vi kaj la Ĉefo ellitiĝu kaj kuiru la matenmanĝon, dum mi grimpos al la supro kaj gvatos.”

Mi aliris la pinton de la monteto kaj skandis la apudan regionon. Direkte al Montosupro mi atendis vidi la fortikajn kamparanojn de la vilaĝo, armitajn de falĉiloj kaj forkoj, traserĉantajn la kamparon por la fiaj kidnapintoj. Sed mi vidis nur trankvilan pejzaĝon punktitan de unusola viro pluganta helpe de griza mulo. Neniu serĉis la riverfundon; neniuj kurieroj diskuradis, portante informojn pri informomanko al la teruritaj gepatroj. Arbareca etoso de dormemo plenigis tiun parton de la ekstera supraĵo de Alabamo kiu kuŝis sub miaj okuloj. “Eble,” diras mi al mi, “oni ankoraŭ ne rimarkis, ke la lupoj forportis la etan ŝafidon de la gregejo. Dio gardu la lupojn!” diras mi, kaj mi deiris de la monto al la matenmanĝo.

Kiam mi atingis la kavernon, mi trovis Vilĉjon staranta ĉe la flanko, forte anhelante, dum la knabo minacis bati lin per ŝtono duone tiel granda kiel kokoso.

“Li metis braĝan terpomon ĉe mia dorso,” klarigis Vilĉjo, “kaj poste kaĉigis ĝin per sia piedo; kaj mi boksis liajn orelojn. Ĉu vi havas pafilon, Sam?”

Mi forprenis la ŝtonon de la knabo kaj iel repacigis ilin. “Mi venĝos al vi,” diras la knabo al Vilĉjo. “Neniu viro iam ajn batis la Ruĝan Ĉefon sen ricevi punon pro tio. Vi gardu vin!”

Post la manĝo, la knabo elpoŝigas ledaĵon volvitan en ŝnuroj, kaj eliras el la kaverno, malvolvante ĝin.

 

“Kion li nun celas?” diras Vilĉjo, maltrankvile. “Vi ne supozas, ke li fuĝos, ĉu, Sam?”

“Ne timu,” diras mi. “Li ŝajne ne tro sopiras la hejmon. Sed ni devas aranĝi ian planon pri la elaĉeto. Ŝajnas, ke ne okazas multe da ekscitiĝo ĉe Montosupro pro lia malapero; sed eble oni ankoraŭ ne rimarkis, ke li estas for. Liaj gepatroj eble supozas, ke li pasigas la nokton kun Onklino Jane aŭ iu najbaro. Certe oni hodiaŭ rimarkos lian foreston. Ĉinokte ni sendu mesaĝon al la patro, postulante dumil dolarojn por li.”

Ĝuste tiam ni aŭdis tian batalhupon, kian eligis David, senkonsciiginte la ĉampionon Goliato. Estis ŝtonĵetilo, kiun Ruĝa Ĉefo elpoŝigis, kaj li svingis ĝin ĉirkaŭ la kapo.

Mi flankensaltis, kaj aŭdis fortan baton kaj ian suspiron el Vilĉjo, kiel faras ĉevalo kiam oni senseligas ĝin. Ove granda roko estis trafinta Vilĉjon ĝuste malantaŭ la maldekstra orelo. Li entute malrigidiĝis kaj falis sur la fajron trans la pato plena de varma akvo por lavi la manĝilojn. Mi fortrenis lin kaj verŝis malvarman akvon sur lin dum duona horo.

Postiome, Vilĉjo eksidas kaj palpas malantaŭ la orelo kaj diras: “Sam, ĉu vi scias, kiu estas mia plejŝatata Biblia heroo?”

“Ripozu,” diras mi. “Vi baldaŭ rekonsciiĝos.”

“Reĝo Herodo,” diras li. “Vi ne foriros kaj lasos min sola, ĉu, Sam?”

Mi eliris kaj kaptis tiun knabon kaj skuis lin ĝis la lentugoj vibradis.

“Se vi miskondutos,” diras mi, “mi tuj kondukos vin hejmen. Nu, ĉu vi do bone kondutos, ĉu ne?”

“Mi nur ŝercis,” li malafable diris. “Mi ne intencis vundi Oldan Henĉjon. Sed kial li batis min? Mi bonkondutos, Serpentokulo, se vi ne sendos min hejmen, kaj se mi hodiaŭ rajtos roli kiel la Nigra Pioniro.”

“Mi ne konas tiun ludon,” diras mi. “Tion vi kaj s-ro Vilĉjo decidu. Li estos via kunludanto hodiaŭ. Mi provizore foriros por trakti aferojn. Nu, tuj envenu kaj reamikiĝu kun li, kaj pardonpetu pro tio, ke vi vundis lin, aŭ vi tuj hejmeniros.”

Mi igis lin kaj Vilĉjon manpremi, kaj tiam mi kondukis Vilĉjon flanken kaj informis lin, ke mi iros al Popla Bosko, vilaĝeto kvin kilometrojn for de la kaverno, kaj eltrovos tion, kion mi povos pri tio, kiel oni pripensas en Montosupro la kidnapon. Mi ankaŭ intencis koncizan leteron al maljuna Dorset en tiu tago, postulantan la elaĉeton kaj diktantan, kiel oni pagu ĝin.

“Nu, Sam,” diras Vilĉjo, “mi subtenis vin, ne plendante, en tertremoj, incendioj, diluvoj — en pokerludoj, dinamitatencoj, policatakoj, trajnoraboj, kaj ciklonoj. Mi neniam perdis mian kvieton ĝis ni kidnapis tiun dukruran raketidon. Li timigas min. Vi ne tre longe lasos min kun li, ĉu, Sam?”

“Mi revenos en la posttagmezo,” diras mi. “Vi amuzigu la knabon kaj kvietigu lin ĝis mi revenos. Kaj nun ni skribu la leteron al maljuna Dorset.”

Vilĉjo kaj mi prenis paperon kaj krajonon kaj prilaboris la leteron dum Ruĝa Ĉefo, volvita en tuko, promenadis kaj repromenadis, gardante la kavernenirejon. Vilĉjo larmoze petegis min insisti pri mil-kvincent-dolara elaĉeto anstataŭ dumil-dolara. “Mi ne provas,” diras li, “malkonfesi la konatan moran aspekton de la patra amo, sed temas nun pri homoj, kaj tute ne estus home, ke iu pagu dumil dolarojn por tiu dudek-kilograma peco de lentuga leopardo. Mi estas preta veti je mil kvincent dolaroj. La diferencon vi atribuu al mi.”

Do, por trankviligi Vilĉjon, mi cedis, kaj ni kunlaboris je la jena letero:

 

Estimata Ebenezer Dorset:

Ni kaŝis vian filon en loko longe for de Montosupro. Certe nek vi nek la plej lertaj detektivoj povos trovi lin. Absolute, jen la solaj kondiĉoj, je kiuj li estos redonita al vi: Ni postulas mil kvincent dolarojn, biletoj grandvaloraj, por redoni lin; la monon lasu post la hodiaŭa noktomezo ĉe la sama loko kaj en la sama skatolo kun via respondo — mi poste priskribos. Se vi konsentas pri tiuj kondiĉoj, sendu vian skriban respondon per sola kuriero, hodiaŭ nokte je la duono post la oka. Trans Striga Rojo sur la vojo al Popla Bosko, videblas tri grandaj arboj, cent metrojn apartaj, apud la barilo de la tritiko-kampo je la dekstra flanko. Funde de la fosto apud la tria arbo, troveblos malgranda kartona skatolo.

La kuriero metu la respondon en tiun skatolon, kaj tuj revenu al Montosupro.

Se vi provas perfidi, aŭ ne tute obeas nian deklaritan postulon, vi neniam plu vidos vian filon.

Se vi pagos la postulitan sumon, li estos resendita al vi, sekura kaj bonsana, antaŭ paso de tri horoj. Jenaj kondiĉoj estas absolutaj, kaj se vi ne obeos ilin, oni ne plu provos komuniki kun vi.

Du Desperantoj

 

Mi adresis la leteron al Dorset, kaj enpoŝigis ĝin. Kiam mi estis ekironta, la knabo venis al mi, dirante:

“Ve, Serpentokulo, vi diris, ke mi rajtos esti Nigra Pioniro dum vi estos for.”

“Do estu,” diras mi. “S-ro Vilĉjo ludos kun vi. Kia ludo ĝi estas?”

“Mi estas la Nigra Pioniro,” diras Ruĝa Ĉefo, “kaj mi devas rajdi ĝis la fortikaĵo por averti la koloniintojn, ke la Indianoj venos. Tedas min esti Indiano. Mi volas esti Nigra Pioniro.”

“En ordo,” diras mi. “Tio ŝajnas facila ludo. Mi supozas, ke s-ro Vilĉjo helpos al vi trompi la danĝerajn sovaĝulojn.”

“Kion mi faru?” demandas Vilĉjo, suspekteme rigardante la knabon.

“Vi estas la ĉevalo,” diras Nigra Pioniro. “Ekstaru sur viaj manoj kaj genuoj. Kiel mi povos rajdi ĝis la fortikaĵo sen ĉevalo?”

“Instigu lian intereson,” diras mi, “ĝis la trompo sukcesos. Trankviliĝu.”

Bill ekstaras sur kvar piedoj, kaj lia mieno similas tiun de kuniklo kaptita.

“Kiom longe ĝis la fortikaĵo, knabo?” li demandas, iom raŭke.

“Cent kvindek kilometrojn,” diras la Nigra Pioniro. “Kaj vi devos rapidi por atingi ĝin ĝustatempe. He, do!”

 

La Nigra Pioniro eksaltas sur la dorson de Vilĉjo kaj perkalkanume pikas ties flankojn.

“Pro Dio,” diras Vilĉjo, “rapide revenu, Sam, kiel eble plej baldaŭ. Ke ni ne estus postulintaj pli ol mil. Ha, ĉesu piedbati min, aŭ mi ekstaros kaj bone varmigos vin.”

Mi promenis al Popla Bosko kaj sidadis en la poŝtoficejo kaj magazeno, klaĉante kun la lardmaĉantoj, kiuj venis por komerci. Unu barbulo diras, ke li komprenas, ke Montosupro furoras pro tio, ke la filo de Olda Ebenezer Dorset perdiĝis aŭ ŝteliĝis. Nur tion mi volis ekscii. Mi aĉetis fumtabakon, sencele menciis la prezon de nigrapunktaj pizoj, kaŝe enpoŝtigis mian leteron, kaj forvenis. La poŝtestro diris, ke la portanto alvenos post horo por porti la poŝtaĵojn al Montosupro.

Kiam mi reatingis la kavernon, Vilĉjo kaj la knabo ne troveblis. Mi esploradis la ĉirkaŭaĵon de la kaverno, kaj riskis unu-du jodlojn, sed ne venis respondo.

Mi do fajrigis mian pipon kaj eksidis sur muskeca deklivo por atendi aferojn.

Post duona huro mi aŭdis susuradon en la arbustoj, kaj Vilĉjo ŝancele elvenis en la senarbustan loketon antaŭ la kaverno. Malantaŭ li estis la knabo, mallaŭte paŝante kiel pioniro, kun larĝa rikano sur la vizaĝo. Vilĉjo haltis, demetis sian ĉapelon, kaj viŝis al si la vizaĝon per ruĝa mantuko. La knabo haltis eble tri metrojn malantaŭ li.

“Sam,” diras Vilĉjo, “mi supozas, ke vi opinios min renegato, sed tio necesas. Mi estas plenkreskulo kun viraj emoj kaj kutimoj pri memdefendado, sed fine alvenas momento, kiam paneas ĉiuj sistemoj de egoismo kaj supereco. La knabo foriris. Mi sendis lin hejmen. La afero estas nuligita. Antikvatempe,” daŭrigas Vilĉjo, “estis martiroj, kiuj suferis morton por ne devi rezigni pri la precipa korupteco, kiun ili ĝuis. Neniu el ili iam ajn devis toleri tiajn supernaturajn turmentojn, kiajn mi. Mi provis fideli al nia predo-interkonsento; sed mi atingis iun limon.”

“Kio okazis, Vilĉjo?” mi demandas al li.

“Mi estis surrajdata,” diras Vilĉĵo, “trans la 150 kilometrojn al la fortikaĵo, ĝis la preciza centimetro. Tiam, post savo de la koloniintoj, oni donis al mi sekalon. Sablo ne estas manĝebla anstataŭaĵo. Poste, dum horo, mi devas klarigi al li, kial truoj malplenas, kiel ŝoseo povas konduki ambaŭdirekte, kaj kial la herboj verdas. Komprenu, Sam, homo povas nur tiom toleri. Mi kaptas lin je la nuko de la vestaĵoj kaj trenas lin de la monto. Survoje li kontuzas miajn gambojn sub la genuoj ĝis purpureco; kaj oni devos brulkuraci du-tri mordojn sur miaj dikfingro kaj mano.

“Sed li foriris” — daŭrigas Vilĉjo — “foriris hejmen. Mi montris al li la ŝoseon al Montosupro kaj per unu frapo piedbatis lin tri metrojn pli proksimen. Mi bedaŭras, ke ni perdos la elaĉeton; sed oni devis elekti inter tio kaj la frenezulejo por Vilĉjo Driscoll.”

Vilĉjo anheladis kaj spiregis, sed sur lia roza mieno videblis paco kaj kontenteco.

“Vilĉjo,” diras mi, “en via familio ne troviĝas kor-malsano, ĉu?”

“Ne,” diras Vilĉjo, “nur nekuracebla malario kaj akcidentoj. Kial?”

“Eble vi do turnu vin,” diras mi, “kaj rigardu malantaŭ vi.”

Vilĉjo turnas sin kaj ekvidas la knabon, kaj paliĝas kaj eksidas, frap, sur la tero, kaj komencas sencele pluki herbojn kaj branĉetojn. Dum tuta horo mi timis pri lia menso. Kaj tiam mi informis lin, ke mia celo estas tuj efektivigi la tutan aferon, kaj ke ni ricevos la elaĉeton kaj foriros kun ĝi antaŭ la noktomezo se maljuna Dorset konsentos pri nia propono. Vilĉjo do sufiĉe fortikigis sin por doni al la infano ian rideton kaj promeson roli kiel ruso en japana milito kun tiu, tuj kiam li sentos sin pli sana.

Mi havis ideon por kolekti tiun elaĉeton sen danĝero kaptiĝi de kontraŭkomplotoj; tiu ideo taŭgos por profesiaj kidnapistoj. La arbo, sub kiu oni devis lasi respondon — kaj poste la monon — estis proksima al la apudvoja barilo, ĉirkaŭata de grandaj, nudaj kampoj. Se bando da policanoj gvatus por iu, kiu venas por la noto, ili povus delonge vidi lin dum li transiras la kampojn aŭ venas laŭ la vjoj. Sed tute ne! Je la duono post la oka mi jam estis en tiu arbo, tiel bone kaŝita kiel arbobufo, atendante la alvenon de la kuriero.

Ĝustatempe, bubo alrajdas laŭ la vojo sur biciklo, trovas la kartonan skatolon apud la barilo-fosto, enmetas falditan slipon, kaj forpedalas al Montosupro.

Mi atendis horon por konkludi, ke ĉio estas en ordo. Mi deglitis de la arbo, prenis la noton, sekvis la barilon ĝis mi atingis la arbaron, kaj post ankoraŭ duonhoro estis ĉe la kaverno. Mi malfermis la noton, staris apud la lanterno, kaj laŭtlegis ĝin por Vilĉjo. Oni plume skribis ĝin, per tre etaj literoj, kaj ĝia enhavo estis jena:

Du Desperantoj.

Sinjoroj: Mi hodiaŭ ricevis vian perpoŝtan leteron, pri la elaĉeto, kiun vi petas kontraŭ la resendo de mia filo. Mi opinias, ke viaj postuloj estas troaj, kaj mi jene faras kontraŭproponon por vi, kiun, laŭ mia supozo, vi pretos akcepti. Vi venigu Joĉjon al mia hejmo kaj pagu al mi ducent kvindek dolarojn, en kontanta mono, kaj mi konsentas forpreni lin de vi. Prefere vi venu nokte, ĉar la najbaroj supozas lin por ĉiam malaperinta, kaj mi ne povus respondeci pri tio, kion ili farus al tiu homo, kiu revenigus lin. Kun estimo,

Ebenezer Dorset

“Grandaj piratoj de Penzanco,” diras mi; “tiu malĝentila — “

Sed mi rimarkis Vilĉjon, kaj mi hezitis. En liaj okuloj videblis la plej apelacianta rigardo, kiun mi iam ajn vidis sur la vizaĝo de bruto, ĉu muta, ĉu babiliva.

“Sam,” diras li, “kiom do estas ducent kvindek dolaroj? Ni havas la monon. Ankoraŭ unu nokto kun tiu knabo, kaj mi iros al lito en frenezulejo. S-ro Dorset evidente estas entute ĝentlemana, por ne diri malavarega, ke li faris al ni tiel afablan proponon. Vi ne maltrafos la okazon, ĉu?”

“Verdire, Vilĉjo,” diras mi, “tiu eta ŝafido iom jukis ankaŭ miajn nervojn. Ni kondukos lin hejmen, pagos la elaĉeton, kaj eskapos.”

Tiun nokton ni kondukis lin hejmen. Ni konvinkis lin, informante, ke lia patro aĉetis por li arĝentmetalan fusilon kaj du mokasenojn, kaj ke la postan tagon ni kune ĉasos ursojn.

Precize je la noktomezo ni frapis sur la pordo de Ebenezer. En la momento, kiam mi devis elpreni mil kvincent dolarojn el la skatolo sub la arbo, laŭ la originala propono, Vilĉjo elnombris ducent kvindek dolarojn en la manon de Dorset.

Kiam la bubo eksciis, ke ni lasos lin hejme, li komencis hurli kiel karuselorgeno, kaj hirude fiksis sin al la kruro de Vilĉjo. Lia patro laŭgrade forŝiris lin kiel kuracgumon.

“Kiom longe vi povos reteni lin?” demandas Vilĉjo.

“Mi ne estas tiel forta, kiel mi iam estis,” diras maljuna Dorset, “sed mi opinias, ke mi povos promesi al vi dek minutojn.”

“Sufiĉas,” diras Vilĉjo. “Dum dek minutoj mi transiros la Centrajn, Sudajn, kaj Mezokcidentajn Ŝtatojn, kaj stumble alkrurumos la kanadan landlimon.”

Kaj, malgraŭ la senlumeco de la nokto kaj la dikeco de Vilĉjo kaj la lerteco de mia kurado, li jam estis tri kilometrojn for de Montosupro antaŭ ol mi reatingis lian flankon.


Dum la aŭto atendas

Tradukis: Aleks Kerbel

Tuj kiam komenciĝis la vespero, en tiun ĉi trankvilan anguleton de la trankvila eta parko denove venis junulino en griza kostumo. Ŝi eksidis sur la benkon, kaj malfermis libron, ĉar preskaŭ dum duonhoro oni povis legi ĉe taga lumo.

Ni ripetas: ŝi estis en simpla griza kostumo – simpla ĝuste tiugrade, por ke ne tuj videblu senriproĉo de ĝia fasono kaj stilo. Sur ŝian vizaĝon, kiu brilis per trankvila strikta beleco, descendis, de la turbansimila ĉapeleto, nedensa vualo. La junulino venis ĉi tien, en sama tempo, kaj hieraŭ kaj antaŭhieraŭ, kaj estis iu, kiu sciis pri tio.

Juna homo, scianta tion, vagadis proksime, kaj metis oferojn sur altaron de Hazardo, esperante pri ĝia favoro. Lia servemo estis premiita, – la junulino turnis la paĝon, la libro elglitis el ŝiaj manoj, kaj falis, forfluginte de la benko je plenaj du paŝoj.

Perdante nek unu sekundon la juna homo avide ĵetiĝis al la multkolora libreto, kaj prezentis ĝin al la junulino, strikte obeante stilon kiu enradikiĝis en niaj parkoj, kaj estas miksaĵo de galanto kun espero, moderigitaj per estimo al ĉeangula policisto. Per agrabla voĉo li riskis diri malgravan rimarkon koncerne la vetero – kutima enkonduka temo, respondeca pri multaj malfeliĉoj sur la tero, – kaj ŝtoniĝis surloke, atendante sian sorton.

La junulino senhaste pririgardis lian modestan ordeman kostumon kaj la vizaĝon, sur kiu mankis iu specifa esprimeco.

– Vi povas sidi, se vi volas, – diris ŝi per profunda, nerapida kontralto. – Vere, mi eĉ volas ke vi sidu, ĉar estas jam mallume, kaj malfacilas legi. Mi preferas babili.

La sklavo de Hazardo tuj malleviĝis sur la benkon.

– Ĉu estas sciate al vi, – komencis li, uzante parolturnon per kiu parkaj oratoroj kutimas malfermi la mitingon, – ke vi estas plej konsterna junulino kiun mi iam ajn vidis? Hieraŭ mi ne forigis de vi la rigardon. Ĉu vere vi, infaneto, eĉ ne rimarkis ke iu tute stultiĝis pro viaj ravaj okuletoj?

– Ne gravas kio estas vi, – prononcis la junulino per glacia tono, – sed mi petas ne forgesi ke mi estas ĝentlemanino. Mi pardonas al vi vortojn, per kiuj vi ĵus rilatis al mi; misopinio via, sendube, estas tute natura por homo de via rondo. Mi proponis al vi sidi. Se mia propono permesas al vinomi min «infaneto», mi reprenas la proponon.

– Pro Dio, pardonu min, – ekpetegis la juna homo. La memkontenteco, desegnita sur lia vizaĝo, cedis lokon al esprimo de humileco kaj pento. – Mi eraris; ĉu vi komprenas, kutime junulinoj en parko… vi tion certe ne scias, sed…

– Ni lasu la temon. Certe mi scias tion. Pli bone vi rakontu al mi pri homoj, kiuj preteriras nin ĉiu laŭ sia vojo. Kien ili iras? Kial rapidas? Ĉu ili estas feliĉaj?

La juna homo tuj perdis la frivolan aspekton. Li respondis ne tuj, – estis malfacile kompreni kiu, fakte, rolo estas destinita al li.

– Jes, estas tre interese observi ilin, – elbalbutis li, decidinte, fine, ke komprenis humoron de la junulino, – mirinda enigmo de vivo… Iuj iras vespermanĝi, kaj aliaj… hm… en aliajn lokojn. Vere estus interese scii kiel ili vivas.

– Al mi – ne, – diris la junulino. – Mi ne estas tiomgrade scivolema. Mi venas sidi ĉi tien nur por eĉ mallongtempe esti pli proksima al granda pulsanta koro de homaro. Mia vivo pasas tiel malproksime de ĝi, ke mi neniam aŭdas la pulsadon. Diru, ĉu vi konjektas kial mi tiel konversacias kun vi, sinjoro…

– Parkensteker, – sufloris la juna homo, kaj ekrigardis ŝin demande kaj espere.

– Ne, – diris la junulino, suprenante la maldikan fingreton, kaj iom ridete. – Ĝi estas tro bone konata. Estas neniu ebleco malhelpi al ĵurnaloj publikigi kelkajn familinomojn. Kaj eĉ portretojn. Tiu ĉi vualeto kaj ĉapelo de mia ĉambristino faras min «inkognito». Se vi scius kiel rigardas min mia ŝoforo ĉiufoje kiam li opinias ke mi ne rimarkas liajn rigardojn. Mi diru malkaŝe: ekzistas nur kvin aŭ ses familioj, apartenantaj al plej supra tavolo; kaj la mia, pro hazardo de la naskiĝo, eniras tiun ĉi kvanton. Mi diras tion al vi, sinjoro Stekenpot…

– Parkensteker, – modeste korektis la juna homo.

– …sinjoro Parkensteker, ĉar mi volas eĉ unufoje en la vivo konversacii kun homo natura, kun homo ne difektita per tiel homata «alta socia statuso», kaj per la malestima brilo de riĉeco. Aĥ, vi ne kredos kiel mi laciĝis pro mono – eterne mono, mono! Kaj pro tiuj kiuj ĉirkaŭas min: ĉiuj dancas kiel marionetoj, kaj ĉiuj – sammaniere. Mi simple malsanas pro la distroj, briliantoj, elveturoj, pro la diversspeca lukso.

– Sed mi ĉiam estis inklina pensi, – kuraĝis rimarki la juna homo, – ke mono, fakte, ne estas malbono.

– Sufiĉo da rimedoj certe deziratas. Sed kiam ĉe vi estas tiom da milionoj ke… – ŝi finis la frazon per gesto de malespero. – Unutoneco, rutino, – daŭrigis ŝi, – jen kio enigas angoron. Elveturoj, tagmanĝoj, teatroj, baloj, vespermanĝoj; kaj sur ĉio ĉi – orumaĵo de superflua riĉeco. Iam eĉ kraketo de glaciero en mia pokalo kun ĉampano kapablas frenezigi min.

Sinjoro Parkensteker aŭskultis ŝin, ŝajne, kun sincera intereso.

– Al mi ĉiam plaĉis, – diris li, – legi kaj aŭskulti pri vivo de riĉuloj kaj pri alttavola komunumo. Eble mi iomgrade estas snobo, sed mi ŝatas havi pri ĉio precizajn informojn. Ĉe mi enradikiĝis impreso ke ĉampanon oni malvarmigas en boteloj, sed ne metas glacion en pokalojn.

La junulino melodie ekridis, lia rimarko, ŝajne, profundanime amuzis ŝin.– Estu sciate al vi, – klarigis ŝi per indulga tono, – ke ni, homoj de nenifarula tavolo, ofte distriĝas ĝuste per tio ke rompas ekzistantajn tradiciojn. Ĝuste lastatempe ekestis mode meti glacion en ĉampanon. Tiu ĉi ekstravaganco ekestis kutima post festeno en Ŭoldorf, kiun oni okazigis honore al veno de tatara pinco. Sed, post nelonge, tiun ĉi kapricon anstataŭigos iu alia. Antaŭ semajno, dum solenmanĝo ĉe Medison-avenuo, apud ĉiu manĝilaro estis metita verda glacea ganto, kiun oni devis vesti manĝante olivojn.

– Jes, – konfesis la juna homo humile, – tiuj ĉi subtilaĵoj, tiuj ĉi amuzoj de intimaj tavoloj de supera socio restas nekonataj al vasta publiko.

– Iam, – daŭrigis la junulino, akceptante lian profanec-konfeson per eta kapklino, – iam mi pensas ke se mi scipovus ekami, do nur homon el plej suba klaso. Iun salajrulon, sed ne paraziton. Sed postuloj de riĉeco kaj de alta statuso okazos, sendube, pli fortaj ol miaj inklinoj. Nun, ekzemple, min siegas duopo. Unu – duko de germana princlando. Mi suspektas ke ĉe li estas aŭ estis edzino, kiun li venigis al freneziĝo per siaj senbrido kaj krueleco. Alia pretendanto estas angla markizo, tiel afektema kaj prudenta, ke mi, eble, preferos kruelecon de la duko. Sed kio devigas min diri tion al vi, sinjoro Pokensteker?

– Parkensteker, – apenaŭ aŭdeble elbalbutis la juna homo. – Honorvorte, vi eĉ ne povas imagi kiel mi aprezas vian konfidon.

La junulino alrigardis lin per trankvila indiferento, substrekanta diferencon de iliaj statusoj.

– Kio estas via profesio, sinjoro Parkensteker? – demandis ŝi.

– Tre modesta. Sed mi intencas atingi ion. Ĉu vi serioze diris ke vi scipovas ekami homon el plej malalta klaso?

– Jes, certe. Mi diris: «mi povus», sed ne forgesu pri la duko kaj la markizo. Jes, neniu profesio ŝajnus al mi tro malnobla, gravas nur ke la homo mem plaĉu al mi.

– Mi laboras, – deklaris sinjoro Parkensteker, – en unu restoracio.

La junulino ektremetis.

– Sed ne estiel kelnero, ĉu? – demandis ŝi preskaŭ petege. – Jes, ĉiu profesio noblas, sed… persona priservo, ĉu vi komprenas, lakeoj kaj…

– Ne, mi ne estas kelnero. Mi estas kasisto en… – Kontraŭ ili, sur strato paralela al la parko, brilis elektraj literoj de elpendaĵo «Restoracio». – Mi servas estiel kasisto en tiu restoracio.

La junulino ekrigardis la etan horloĝon sur la braceleto de fajna laboro, kaj haste ekstaris. Ŝi enigis la libron en pendantan ĉe la zono elegantan saketon, en kiu apenaŭ estis loko por la libro.

– Kial vi ne laboras nun? – demandis la junulino.

– Hodiaŭ mi laboras en nokta skipo, – diris la juna homo. – En mia dispono estas ankoraŭ tuta horo. Sed tio ne estas nia lasta renkonto, ĉu? Ĉu mi povas esperi?…

– Mi ne scias. Eble. Sed, tamen, povas okazi ke mia kaprico ne ripetiĝos. Mi devas rapidi. Min atendas solenmanĝo, poste loĝio en teatro – denove, ho ve, sama senrompa cirklo. Ĉu vi rimarkis aŭton apud la parko kiam vi iris ĉi tien? Tute blankan.

– Kun ruĝaj radoj? – demandis la juna homo, pripense kuntirante la brovojn.

– Jes, mi ĉiam venas ĉi tien per tiu aŭto. Jakobo atendas min ĉe la enirejo. Li estas certa ke mi pasigas la tempon en vendejo sur aliflanka placo. Ĉu vi imagas malfacilon de vivo, en kiu oni devas trompi eĉ proprajn ŝoforojn? Ĝis revido.

– Sed estas jam tute mallume, – diris sinjoro Parkensteker, – kaj en la parko estas tiom da diversaj kruduloj. Permesu al mi akompani…

– Se vi eĉ iomete konsideras miajn dezirojn, – decide respondis la junulino, – vi restos sur tiu ĉi benko ankoraŭ dek minutoj post kiam mi foriros. Mi tute ne kulpigas vin, sed vi, verŝajne, estas informita pri tio ke sur aŭtoj troviĝas kutime monogramoj de la posedantoj. Ankoraŭfoje ĝis revido.

Rapide kaj digne malproksimiĝis ŝi en mallumon de la aleo.

Ĝis kiam ŝi eliris el la parko, direkte al angulo kie staris la aŭto, la juna homo per la rigardo sekvis ŝian sveltan staturon. Poste, senhezite, li komencis perfide ŝteliri post ŝi, kaŝante sin post arboj kaj arbustoj, ĉiam irante vojon paralelan al tiu de la junulino, eĉ ne por sekundo perdante ŝin el la vido.

Veninte ĝis la angulo la junulino turnis la kapon en direkton de la blanka aŭto, supraĵe alrigardis ĝin, preteriris, kaj komencis transiri la straton. De post fiakro, staranta apud la parko, la juna homo observis ĉiun ŝian movon. Surpaŝinte aliflankan trotuaron, la junulino puŝis pordon de restoracio kun la lumanta elpendaĵo. La restoracio estis unu el tiuj kie ĉio brilas, ĉie estas vitro, ĉio estas farbita blanke, kie oni povas manĝi ĉipe kaj lukse. La junulino trairis la tutan restoracion, malaperis en ĝia profundo, kaj tuj elplonĝis denove, sed jam sen la ĉapelo kaj vualeto.

Apud la enira vitra pordo troviĝis kaso. La rufhara junulino, sidanta tie, decide alrigardis la horloĝon, kaj komencis lasi la tabureton . Junulino en la griza kostumo prenis ŝian lokon.

La juna homo enigis la manojn en la poŝojn, kaj malrapide ekiris reen. Ĉe angulo li stumblis je paperkovrila volumeto, kiu kuŝis sur la tero. Laŭ la multkolora kovrilo li rekonis libron kiun legis la junulino. Li senzorge prenis ĝin, kaj tralegis la titolon. «Novaj fabeloj de Ŝeĥrezado»; nomo de la aŭtoro estis Stivenson. La libro elglitis el manoj de la juna homo, kaj falis en la herbon. Dum minuto li staris hezite. Poste li malfermis pordon de la blanka aŭto, ensidis, apogante sin je la kusenoj, kaj diris al la ŝoforo kvar vortojn:

– En la klubon, Anri.