Tutmonda sonoro

Kálmán Kalocsay 

 

ENHAVO

ASIRIAJ-BALIBONIAJ TEKSTOJ
El «Gilgameŝ»
La inferiro de Iŝtar
Dialogo de sinjoro kaj sklavo “
Himnoj Babilonaj (Fragmentoj)”

PRAEGIPTAJ TEKSTOJ
Faraono Ahn-Aton
Himno al la Suno
Mumio antaŭ la juĝa seĝo de Osiris
Admono de skribisto al sia filo
Amaj kantoj el Egiptujo 1-4
Vivenuulo
La maljuno

HEBREAJ TEKSTOJ
Reĝo Salomono
Ŝir Haŝirim – Kanto de l’ Kantoj
Ŝuŝana kaj la olduloj
Babelo
La Psalmo 137
El la “Libro de Predikisto”

MALNOVGREKA LITERATURO
Solon
La trompita popolo
Despotismo

Mimnermos
Lamento
Fragmentoj pri maljuno

Sapfo
Himno al Afrodita

Fragmentoj pri Atthis
Mnasidika
Amkonfeso
Adiaŭo
Fragmentoj el nuptokantoj
Fiero
Adonis
Gongila
Sincere
Ne venis
Plendo
Enlulo
Kanto de teksanta knabino
Alkajos kaj Sapfo
Rifuzo
Post la morto

Alkajos
Fragmentoj de vinkantoj
La ŝipo

Theognis
Admono
Espero
Sentenco

Hirundkanto el Rhodos

Ibykos
Fragmentoj pri la amo 1-2

Anakreon
Mi ne amas
Traka ĉevalido
Fragmentoj pri Eros
Vinkanto
La ŝildo
Pri si mem
Fragmento pri la morto

Simonides
Por la herooj de Thermopylai
Tio sama

Ajskhylos
El «Agamemnono»
El «La Persoj»

Bakhylides
Packanto

Sofokles
El «Antigona»

Eŭripides
El «Medea»
El «Hipolito»
El «Kresfontes»

Aristofanes
El «Lysistrata»

Asklepiades
Du epigramoj

Kallimakhos
La senindulgulino
Komparo pri la amo
Epitafo de ŝipano
Epitafo de noblulo

Leonidas
Pri la drinkulo Eŭbulos

Anyte
Por Manes
Por akrido kaj grilo

Theokritos
Ama interparolo
Grenrikoltistoj
La Sirakuzaninoj aŭ la Festo de Adonis

Bion
Hesperos

Timon
Por la mizantropo Timon

Antipatros Sidonios
Por la eltrovo de la akvomuelilo

Meleagros
Printempo
La glaso rivala
For de mi
La ĵuroj
La envia aŭroro
Heliodora
Epitafo de Heliodora
Epitafo por si mem

Filippos
Por la juna Melite

Lukillios
Kvin epigramoj

Ammianos
Epigramo

Lukianos
Du epigramoj

Rufinos
Tri epigramoj

Anakreoneskoj

Palladas
Kvin epigramoj

Paulos Silentarios
Doris el la riĉaj

Damaskios Filisofos
Por Zosime

Diofanes Myrinajos
Jes, rabisto

Julianos Ajgiptios
Por Demokrito

Parmenion
Por la virgulino Helena

Theodorides
Por ŝiprompulo
Anonimaj epigramoj

ROMIA LITERATURO

Gnaeus Naevius
Epitafo

Quintus Ennius
Epitafo

Titus Maccius Plautus
El «La superglora soldato»
Epitafo de Plaŭtus

Publilius Syrus
Sentencoj

Titus Lucretius Carus
El «La naturo de l’ aĵoj»

Gaius Valerius Catullus
La birdeto de Lesbia
Je la morto de birdeto
Ni vivu kaj nin amu…
Kissoifo
La amo de Catullus
Pri Quintia
Virina amo
Obstino
Plenumiĝo
Ofendoj de Lesbia
Sendankeco
La senindulga
Pruvo
Odi et amo
Amo kaj bonvolo
Al Egnatius
Indigno
Lesbius
Nek-nek
Rezignacio
Al knabino laŭdata
Al Aridus
Granda danko al Allius
Ĉe la tombo de la frato
Al Quintius
Protesto
Kun Sapfo al Lesbia
Justa puno
Adiaŭo al Lesbia
Himno al Diana

Publius Vergilius Maro
Unua eklogo
La laŭdo de la terkulturista vivo
El «Eneado»

Quintus Horatius Flaccus
Beatus ille
Mollis inertia
Al Thaliarchus
Al Leŭkonoe
Al Chloë
Al Barine
Al Postumus
Al Torquatus
Al Lydia
Al Lyce
Al Venus
Exegi monumentum
Al Tibullus
La soldato de Lucullus
La tro sincera sklavo
Al sia libro
El “Arto Poetika”

Albius Tibullus
Kondamno al la milito
Kanto 13
Kanto 14

Sulpicia
Fine venis do…
Mi ne estu

Sextus Propertius
Cynthia en Baiae
Cynthia iras al vilaĝo
Ho, feliĉa mi
Cynthia ŝminkas sin
Aventuro nokta
Malfidela Cynthia
Adiaŭo al Cynthia
Konsolo de Cornelia al Paullus

Publius Ovidius Naso
En la cirko
La enamiĝinta ciklopo
Philemon kaj Baucis
Pygmalion
La festo de Anna Perenna
La poeto pri si mem

Marcus Annaeus Lucanus
El “Pri la civila milito”

Caius Petronius Arbiter
La leĝoj
La nesto
Neĝo kaj fajro
Nuptokanto
La saĝa volupto
La haroj

Marcus Valerius Martialis
Pri sia libro
Al amiko
Epitafo de juna barbiro
Al Lycoris
Al instruisto
Al malavarulo
Drinkeja trompiĝo
Al Theodorus
Pluva rikolto
Al promesemulo
Malrapida barbiro
Al Velox
Riĉiĝo
Aprobo
Al deklaminto
Kondiĉo
Strange
Plendo de edzo
Iom envia

Decimus Junius Juvenalis
La milita gloro
Libero de parolo
Messalina

Publius Papinus Statius
Dormo

Vigilo de Venus (Fragmentoj)

Hejho, viroj

Decimus Magnus Ausonius
Ŝanĝiĝo de Fortuno
Nimfoludo
Epitafo de junedzino

Aurelius Ambrosius
Kreint’ eterna

Aurelius Prudentius Clemens
La martireco de Eŭlalia

Claudius Claudianus
Post la venko

Claudius Rutilius Namatianus
Al Romo
La monak-insulo

Caius Sollius Moderatus Apollinaris Sidonius
Letero
Al Lampridius

Anicius Manlius Severinus Boëthius
La mito de Orpheus

Venantius Honorius Clementianus Fortunatus
Floraj Paskoj

HINDA LITERATURO

El «Rig-Veda»:
El «Himno al Uŝas»
El «Enteriga Himno»

Kalidasa
La printempo

ćINA LITERATURO

El «Ŝi-King»:
Kanzono
La plendo de la gvardio
La laca soldato
Se vi amas min
Oferkanto
Kanto de servutlaboruloj

El la kolekto
«Jo-Fu»:

Soldatkanto

Lao-Ce
El la «Vojo kaj Virto»

Kong-Fu-Ce
Epitafo de militisto

Meng-Ce
El la «Aforismoj»

Mo Ti
El la «Veraĵoj»

Li Taj-Po
Sola dum drinko sub la luno
La kanto de malĝojo
Antaŭ drinko
Nokta penso
Kanto de Ĉiu-Pu
Sola sur King-Ting-monto
Surmonta dialogo

JAPANA LITERATURO

El «Manjooŝuu»:
Takahaŝi no Muŝimaro: Poemo
Hitomaro
Akahito
Okura
Tahito
Jakamoĉi
Huĵiŭara no Hirocugu
Princino Nukata
Anonimaj

El la «Kokinŝuu»:
Curajuki
Micune
Tadamine
Tomonori
Kibino
Narihira
Imperiestrino Niĵoo
Anonimaj

Hajkoj
Baŝoo
Kjorai
Moritake
Kakei
Ĵooŝoo
Kikaku

ARABA KAJ PERSA LITERATUROJ

Abu Ali Ibn Sina
Kvarversoj

Ĝelaleddin Rumi
Gazalo

MODERNAJ LITERATUROJ

La lamento de la maljunulino el Berra

Sordello
Lamento

Germanaj popolkantoj
Mia Vi

Walter von der Vogelweide
La tri aĵoj
Sub la tilio
Ho ve, kien miaj jaroj

Sankta Francisko de Assisi
La kantiko de l’ suno

Dante Alighieri
Sonetoj
Al damo-roko
Infero. Kvina kanto

Cinoda Pistoia
Soneto

Francesco Petrarca
Ne am’? do kio estas
Benataj estu
Ĉe rememor’ pri ŝi
Min levis pens’

Geoffrey Chaucer
La priorino
Kaptiteco

Rutebeuf
La malbonaj amikoj

François Villon
Epitafo

Sankta Teresa de Avila
Ĉiela amo

Luiz Vaz de Camões
El “La Luziadoj”
Soneto

Lorenzo de’ Medici
Kiel bela la junaĝo!

Angelo Poliziano
Knabinoj, mi promenis
Bonvenon, Majo

Raffaello Sanzio
Soneto

Pierre Ronsard
Ni vidu, kara, ĉu la rozo
Al Helena 1-2
Al Maria

Joachim du Bellay
Feliĉa sorto
Feliĉa estas

Bartolomé Lonardo de Argensola
Mensoga belo

Luis de Góngora
Averto

Félix Lope de Vega Carpio
Soneto pri la soneto

Dana popolbalado
Sinjoro Tidmand

Edmund Spenser
Amoretti 1-2

William Shakespeare
Soneto 20, 73, 75, 95, 97, 104, 128, 130, 150

John Milton
Al najtingalo

Janus Pannonius
Por la paco
Al Silvia
Pri papo Paŭlo

Bálint Balassi
In laudem confiniorum
Por vintrinkantoj
Pri la eterna daŭro de sia amo

El la «Kanteletar»
La knabino atendanta
Malsano nekonata
Helka dum paŝtado

Pierre Corneille
El «La Cido»

André-Marie Chénier
La juna Tarentanino

Antoine-Vincent Arnault
La folio

Alphonse de Lamartine
La papilio

Victor Hugo
Post la batalo
Ekstazo
Veni, vidi, vixi
Boazo dormanta

Johann Wolfgang Goethe
Unua perdo
Admono
Proverbe kaj sentence
La kanto de pulo
La sorĉlernanto
La ratkaptisto
Vesperkanto de l’ migranto
Simila
La reĝo en Thule
Mignon
Dornrozeto
Prometheus
Elfreĝo
El «Romaj elegioj»

Friedrich Schiller
Al la ĝojo
La ganto

Heinrich Heine
El miaj larmoj
Pinarbo staras
Mi ploris
En ĉiu nokto
Muta la nokt’
Larm’ sola
En oktobro 1849

August Von Platen-Hallermünde
Tristan

Nikolaus Lenau
Vana neniaĵo
La tri indianoj

Giacomo Leopardi
La senfino
La sabato de l’ vilaĝo
La ermita pasero
Ripozos vi por ĉiam
La kvieto post la tempesto

Giosue Carducci
La bovo
Interparolo kun la arboj
Panteismo
Ĉe la stacidomo en aŭtuna mateno
Fantazio
La kanzono de Legnano

Lorenzo Stecchetti
Gretchen
Al la nuboj

Edmondo de Amicis
La hajlo

Percy Bysshe Shelley
Odo al la okcidenta vento
La indiana serenado

John Keats
La cikado kaj la grilo
La belle Dame sans merci
Somera mateno
La aŭtuno

Aleksandr Sergejeviĉ Puŝkin
Letero de Tatjana al Anjegin
Anĉaro
La diabloj
Sur stratoj de tumulto bruaj
La husaro
Droninto
La eĥo

Mihail Jurjeviĉ Lermontov
La profeto

Mihály Csokonai Vitéz
Al la Espero

Mihály Vörösmarty
Pensoj en la biblioteko
La maljuna cigano

Sándor Petőfi
Vintra mondo
La kvarbova veturilo
Fine de septembro
Ribelis muĝe maro
Eŭropo mutas

János Arany
La kimraj bardoj

Edgar Allan Poe
La sonoriloj
La korvo
Annabel Lee

Alfred Tennyson
Maud
La dezerta domo

Robert Browning
Kanto de Pippa
Renkonto nokta

Théophile Gautier
La arto

Alfred de Musset
La poeto

Gérald de Nerval
Fantazio
Kiuj nin amis

Charles Marie Leconte de Lisle
La koro de Hjalmar
Tagmezo

José-Maria Hérédia
La sklavo
Pri rompita marmoro
La Cydnus
El «La Trofeoj»
Nemeo
Stimfalo
Nesso
La centaŭrino
Ĉevalviroj kaj Herkulo
Fuĝo de centaŭroj

Charles Baudelaire
Epigrafo de kondamnita libro
La Homo kaj la Maro
La albatro
Interrespondoj
Moesta et arrabunda
La balkono
Babilo

Paul Verlaine
Mia intima revo
Virino kaj kato
La blanka luno
La ĉielo bluon spegulas
Aŭtuna kanto
En mia koro ploras
Sentimentala interparolo

Arthur Rimbaud
La dormanto de la valo
La embuskantoj
La ebria ŝipo

Gustavo Adolfo Bécquer
Se balkone viaj kampanoloj
La akvon kisas
Ho Di’, kiel sola
Rumanaj popolkantoj

Vasile Alecsandri
Dojno
Vintro
Ŝafideto

Mihai Eminescu
La stelo
Sopiro
Nokto
Sola sopir’ de l’ sin’

Georghe Coşbuc
Kanto de ŝpinilo

Adam Mickiewicz
Mara silento
Ŝipveturo
Ventego
Odo al la juneco

Jaroslav Vrchlický
El «La melankoliaj serenadoj»
Post pluvo
Ŝtupoj
Iluzio

Ivan Vazov
Amo necesas

Stojan Mihajlovski
Nenio daŭras
Demando de ciferoj

Konstantin Veliĉkov
Soneto

Stilian ĉilingirov
Ni

Nikolaj Rakitin
Ciganoj

Todor Trajanov
Magiisto
En la naskiĝa arbaro

Jordan Kovaĉev
Infanoj de l’ naturo

Rabindranath Tagore
La juna princo
La ĝardenisto kaj la reĝino

Émile Verhaeren
La vento

August Strindberg
Kio do, kiu do?

János Vajda
La kometo
Aŭtuna pejzaĝo
Post dudek jaroj
Soleco

Endre Ady
Neĝmontoj kaj Riviero
Plori, plori, plori
Batalo kun la Grandsinjoro
Rememoro pri nokto somera
Admono al la gardantoj

Herman Gorter
El la «Majo»

Henriette Roland Holst
El la «Rompiĝintaj koloroj»
Malnova estona popolkanto

Marie Under
Puriĝo

Johannes Semper
Improvizacio aŭtuna

Jovan Dučić
Suko

Giovanni Pascoli
La 10. de aŭgusto
Valenteno
La reveno de l’ bestoj
Fenestro lumigita
– Noktmezo
– Nigra kato
– Plue?
– Brueto
– Ploreto
La falinta kverko

Gabriele d’Annunzio
Soneto
Sonĝo de nokto printempa
La semantoj
El «Kanto Nova»
Tagmezo
La vulturo de l’ suno
La kombilo
La neĝo

Francesco Pastonchi
La pano

Ada Negri
Epitafo

Francesco Chiesa
Fajroj de printempo
La sablo
Psalmo
Simpleco

Giuseppe Zoppi
Dolĉa nokto
Mevoj
Pri l’ morto de l’ patrino
La dornfrukto

Valerio Abbondio
Alian fojon
Al la vespero
La pasejo
Perlo-brilo
Magnolia arbo

Vladimir Vladimiroviĉ Majakovskij
Per plena voĉo

Mihály Babits
Fortissimo
Cigano en la mortkondamna ĉelo

Attila József
Ĉe la urborando
Ĉe Danubo

Miklós Radnóti
Sepa eklogo

Gyula Illyés
Domflanke
Sur la boato de Kharono

Sándor Rákos
Heredaĵo
Sovaĝbesto

Luu Trong Lu
Ankoraŭ ŝvelas odoroj

Te Hanh
Sciigo el Suda Vjetnamio


EL «GILGAMEŜ»
I. TABULO

Kiu ĉie vidas ĉion, tutan vaston de la lando,
kiu ĉion lernis, konas kaj komprenis,
kiu vidas tra la homa viv’ kaj ago,
kiu tralumigis la sekretojn kaj misterojn
kaj l’ abismojn de la saĝo,
kiu el la tempo antaŭ la diluvo portis konojn,
kiu malproksiman vojon iris al la plejlontano,
klopodegan longan migron kaj veturon suferplenan,
tiu mem skribigis ĉion, siajn penojn, siajn ŝarĝojn,
sur tabul’ el dura ŝtono.

Gilgameŝ elmasonigis murojn de la urbo Uruk,
de la urbo altamura, pacoĉirkaŭata,
metis fonde fundamenton de Eanna, sankta templo,
fundamenton, kies firmo estas kiel erco.
Sub la templo sankta, kie do Ŝamaŝ loĝas,
estas la grenejo riĉa sub ŝtonplato.
Kaj neniam la gardistoj ĉesas stari sur la muroj,
ili gvatas tage-nokte.
Gilgameŝ, trione homo, dutrione dio,
lin rigardas la urbanoj kun respekto tima,
lin rigardas kun admiro, senkomparan
laŭ la fortŝvel’ kaj belo.
La leonon el la reto li eltiras kaj strangolas mane,
sovaĝtaŭron kuratingas kaj faligas.
Lia voĉo en la urbo estas kiel patrordono.
Gilgameŝ neniam lacas, venas-iras kaj ordonas,
la labor’ neniam ĉesas, unu la alian urĝas,
Uruk devas pleje pompi inter ĉiuj urboj.
Gilgameŝ ne lasas iri filon al la patro,
tage-nokte daŭras la laboroj,
Gilgameŝ, paŝtisto de la pacoĉirkaŭata urbo,
estas forta kaj potenca kaj posedanto de la saĝo,
Gilgameŝ ne lasas iri virgulinon al amanto,
nek filinon de nobelo al heroo ŝia.

Veoj do leviĝas supren al la grandaj dioj,
al la dioj de l’ ĉielo, estroj de la sankta Uruk:
“Ja vi kreis la potencan sovaĝtaŭron,
nian reĝon Gilgameŝ!
Li ne havas al si kompareblan,
la leonon el la reto li eltiras kaj strangolas mane,
por ni estas tro potenca.
Li ne lasas iri filon al la patro,
tage-nokte daŭras la laboroj,
Uruk devas pleje pompi inter ĉiuj urboj,
Gilgameŝ, paŝtisto de la pacoĉirkaŭata urbo
estas forta, estas saĝa, estas por ni tro potenca,
li ne lasas virgulinon iri al amanto,
nek filinon de nobelo al heroo ŝia.”

Tiun veon aŭdis Anu, ĉielestro,
kriis li al la diino Aruru:
“Aruru, vi kreis iam reĝon Gilgameŝ,
nun do kreu tian kiel li.
Poste tiu potenculo foje
iru en la urbon Uruk.
Tiuj du konkuru inter si,
kaj la urbo Uruk havu pacon!”

Kiam tion ĉi Aruru aŭdis,
ŝi en sia koro kreis
eston laŭ la dezir’ de Anu.
Poste ŝi la manojn lavis
kaj argilon knedis kaj surkraĉis ĝin,
kaj el la argilo kaj saliv’ diina
kreis noblan sproson, la heroon Enkidu,
fortan kiel la armeo de l’ milita dio Ninib.

Harkovrita estas lia tuta korpo,
sur la kap’ la haroj ondas virineske
kaj abundas kiel grenoj de Nisaba.
Li nenion scias pri la land’ kaj homoj,
lin survestas felo vila
kiel dion de la kampoj kaj herbejoj Ŝamukan.
Kaj li manĝas kun la gazeloj herbon,
sin regalas kun la bestoj ĉe l’ trinkejo,
kun svarmaĵo de akvoj gajas en sia koro.

Kaj al la ĉasisto, bestretisto
ĉe l’ trinkejo li kontraŭstaris,
unu tagon, duan tagon, trian tagon, ĉe l’ trinkejo.
Lin la ĉasisto vidis, lia vizaĝ’ perpleksis,
li kaj liaj bestoj eniris lian domon.
Li, konfuze, afliktite, kriis,
li en sia koro timis, lia mieno sombris,
tra la koro lamentoj al li tirigis,
li aspektis kiel la migranto
de malproksimaj vojoj.

Buŝon apertis la ĉasisto kaj parolis,
kaj li diris al sia patro:
“Patro, patro, viro venis el la montoj,
kaj ega estas lia forto,
potenca kiele la armeo ĉiela de Anu,
konstante li iras sur la stepo,
konstante li estas kun la bestoj,
konstante li restas ĉe l’ trinkejo,
mi lin timas kaj ne riskas proksimiĝi,
li plenigis kaptokavojn, kiujn fosis mi,
li disŝiris kaptoretojn, kiujn metis mi,
tiel li el miaj manoj
eskapigas ĉiujn kampobestojn,
min malhelpas preni predon.”

Buŝon apertis lia patro kaj parolis,
kaj li diris al la filo:
“Iru al Uruk, al la reganto Gilgameŝ,
granda potenco, granda saĝo,
iru al li, petu helpon.”

Laŭ konsilo patra li ekiris,
iris vojon al la urbo Uruk,
tie li paŝis antaŭ reĝon Gilgameŝ
kaj parolis li kaj diris:
“Min elaŭdu, reĝo majesta, Gilgameŝ,
granda potenco, granda saĝo,
viro venis delontane el la montoj,
ega estas lia forto,
kaj potenca kiele la armeo ĉiela de Anu,
konstante li iras sur la stepo,
konstante li estas kun la bestoj,
konstante li restas ĉe l’ trinkejo,
mi lin timas kaj ne riskas proksimiĝi,
li plenigis kaptokavojn, kiujn fosis mi,
li disŝiris kaptoretojn, kiujn metis mi,
tiel li el miaj manoj
eskapigas ĉiujn kampobestojn,
min malhelpas preni predon.”
Ekparolis al la ĉasisto, diris Gilgameŝ:
“Iru, ĉasisto, elkonduku ampastrinon,
sanktan publikulinon,
kaj kiam al trinkejo venos trinki la bestoj,
ŝi demetu la vestojn, por ke li prenu ŝian maturplenon.
Se li vidos ŝin, li certe aliros.
Fremdaj iĝos al li la bestoj kampe kreskaj.”

Iris do la ĉasisto, prenis kun si la ampastrinon,
sanktan publikulinon,
ili de tie iris, vojon rekte direktis,
Je l’ tria tago ili atingis al tiu kampo,
kaj la ĉasisto kaj ampastrino tie sidiĝis atendi.
Unu tagon, duan tagon ili sidis ĉe l’ trinkejo.
Jen, alvenas trinki la bestoj,
la svarmaĵo de l’ akvoj gaje tumultas,
venas ankaŭ Enkidu,
nobla sproso, la heroo ĉiebukla,
kaj li manĝas kun la gazeloj herbon,
sin regalas kun la bestoj ĉe l’ trinkejo,
kun svarmaĵo de l’ akvoj gajas lia koro.

Vidis lin la ampastrino, viron fortoŝvelan,
potenculon turbulentan meze de kampo.
“Jen li, sankta publikulino, solvu la tukojn mamajn,
kaj malkaŝu la hontindaĵojn,
por ke li prenu vian maturplenon.
Ne hezitu, prenu lian ardon avidan,
se li vidos vin, li certe aliros,
vestojn vaste apertu, kaj sur vin li metiĝos,
lin ekscitu ardi per arto virina,
lia brusto sur vi kuŝiĝos preme,
fremdaj iĝos al li la bestoj kampe kreskaj.”

Pretis tuj la virino solvi la tukojn mamajn,
kaj malkaŝi la hontindaĵojn,
por ke li prenu ŝian maturplenon.
Ne hezitis preni lian ardan avidon,
vestojn vaste apertis, kaj sur ŝin li metiĝis,
ŝi ekscitis ardi per arto virina,
lia brusto sur ŝi kuŝiĝis preme.
ŝin sestage kaj sepnokte konis Enkidu,
dum ses tagoj kaj sep noktoj ilin am’ unuigis.

Kaj satiĝinte per la volupto
li nun turnis la vizaĝon al la bestoj,
sed apenaŭ tiuj lin ekvidis,
tuj la gazeloj kuris for,
kampobestoj retiriĝis time.

Konsternite staras tie Enkidu,
staras mute kiel alligita,
malfortiĝis al li la genuoj,
ĉar la bestoj retiriĝis.

Moderiĝas Enkidu,
for jam lia turbulento,
kaj aŭdas, aŭdas, apertas orelojn.

Li revenas kaj sidiĝas ĉepiede de l’ ampastrino,
li rigardas alvizaĝe la ampastrinon,
kaj dum al li la ampastrin’ parolas,
larĝe apertas la orelojn.

Kaj la sankta publikulino diras al li, Enkidu:
“Enkidu, vi estas forta, estas kiel dio,
kial kun la besta svarmo kampojn kuri vi volas?
venu, mi vin gvidos al la pacoĉirkaŭata Uruk,
al la sankta domo, kie loĝas Anu, loĝas Iŝtar,
kie Gilgameŝ restadas, senkompara laŭ la forto,
kaj kiel la sovaĝtaŭro regas pri l’ popol’ potence.’

Ŝi parolis, ĝis la vortoj iris al li en la koron,
je amiko li sopiris, kiu lian koron konas,
kaj li diras al la ampastrino:
“Bone, ampastrino, gvidu do min al Uruk.
al la sankta templo, kie loĝas Anu, loĝas Iŝtar,
kie Gilgameŝ restadas, senkompara laŭ la forto,
kaj kiel la sovaĝtaŭro regas pri l’ popol’ potence.
Mi mem volas lin defii, lin provoki al batalo,
la potencan, mi, potenca, spitos kaj elvokos lukti!
Mi la sorton ŝanĝos sola,
mi, naskita kampe, mi, la fortoŝvela!
Vidu proprokule, kion tie mi faros!
Ĉion, kio estos, mi jam scias certe!”

Enkidu do kun la ampastrino
iris al Uruk pacoĉirkaŭata.
Tage-nokte solenis tie la homoj gaje,
stratojn ĉie dekoris bunte tapiŝoj belaj,
dancis knabinetoj plene de vivplezuro,
per jubil’ la heroojn ellogante dehejme.

Iris al la sankta templo la virin’ kun Enkidu,
ŝi divenistinon vokis, tiu inicita venis,
kaj parolis al Enkidu jene:
“Vin la dioj longe vivigu, Enkidu!
Montru mi al vi la gajan homon Gilgameŝ,
lin ekvidu kaj alvizaĝe rigardu!
Bela laŭ virbravo, forton havas li,
fortoŝvela estas lia tuta korpo,
pli potenca estas li ol vi,
tage-nokte ne lacas,
ŝanĝu la intencon Enkidu!
Amas reĝon Gilgameŝ la dio ŝamaŝ,
vastan saĝon donis al li dia Triunuo:
Anu, Enlil, Ea.
Antaŭ ol vi venis el la montoj,
sonĝon en Uruk vidis pri vi Gilgameŝ,
vekiĝinte, la sonĝon diris al patrino sia:
“Ho patrino, mi ĉi nokte vidis sonĝon.
Estis tie la astroj de l’ ĉielo
kaj al mi falegis kiel la armeo ĉiela de Anu.
Kaj tio estis kiel unu viro.
Mi lin levi volis, sed tro forta li estis,
mi lin sterni volis, sed eĉ movi ne povis.
L’ urbo tuta staris tie kaj rigardis,
kaj la popolo kolektiĝis ĉirkaŭ li,
kisis al li la manojn kaj la piedojn.
Sed mi stringis lin kiel virinon,
kaj sur lin mi premis min,
kaj lin svingis kaj lin ĵetis al piedoj viaj.
Kaj vi diris nin egalaj,
lin vi nomis mia frat’ kaj via filo.”
Riŝat-Ninlil, ĉiodivena, diras nun al sia filo,
Riŝat-Ninlil, reĝpatrino, diras nun al Gilgameŝ:
“Gilgameŝ, ke estis tie la astroj de l’ ĉielo
kaj falegis al vi kiel la armeo ĉiela de Anu,
kaj tio estis kiel unu viro,
kiun levi vi volis, sed tro forta li estis,
kiun sterni vi volis, sed eĉ movi ne povis,
kiun stringis vi kiel virinon
kaj sur kiun vi surpremis vin,
kiun svingis vi kaj ĵetis al piedoj miaj,
kiun mi deklaris filo,
la signif’ de tio estas jeno:
Venos al ni viro potenca, venos amiksava kunulo,
ega estos lia forto en la lando,
kaj li defios vin batalprovoke,
kaj vi luktos kun vi en arda lukto,
kaj lin svingos kaj lin ĵetos al piedoj miaj,
kaj mi lin akceptos filo kaj via frato,
kaj li estos al vi amiko,
kaj kunul’ kaj kunbatalanto.”
Jen do Enkidu, la sonĝ’ de Gilgameŝ,
kaj jen ĝia solvo.

II. TABULO
LA LUKTO INTER GILGAMEŜ KAJ ENKIDU

Al la foirplaco paŝas el la templo Enkidu,
korpopotence baras stare la vojon,
kolektiĝas tuta Uruk, urbaj amasoj altumultas,
sed ĉe l’ vido mirinda ili retropaŝas,
pro l’ rigardo minaca ili klinas dorson,
kaj ĉe lia piedo ili falas time,
kiel feblaj etuloj.
Gilgameŝ, al dio simile,
estas atendata solene,
pretas jam la kuŝej’ tapiŝa,
sankta lito por l’ unuiĝo
kun Iŝĥara, diin’ de fekundo.
Venas el la palaco Gilgameŝ,
porde baras eniron Enkidu,
ili unu l’ alian kaptas nun
en la pordo de sankta Dom’ Familia,
kaj sur strat’ ili luktas plu,
kaj simile al armeo kuŝas Enkidu
sur la reĝpaŝtisto de la lando.
Sed ĉi tiu alpremiĝas kiel al virino,
transturniĝas kaj jam kuŝas supre,
kaj lin svingas kaj lin ĵetas
al la piedoj de l’ patrino.

Malesperfurioze krias Enkidu,
hirta kaj taŭzita estas la harar’ de la kapo granda,
en la kampo li naskiĝis, li la fortoŝvela,
li stariĝas kaj rigardas la rivalon,
sombra lia vizaĝo, morna lia mieno,
liaj brakoj falas al la koksoj lacaj,
larmoj sidas en la okuloj.

Buŝon apertas Riŝat-Ninlin, reĝpatrino,
ekparolante diras ŝi al Enkidu:
«Ja vi estas mia filo, mi hodiaŭ naskis vin,
la patrin’ mi estas al vi kaj jen estas via frat’!”
Buŝon apertas Enkidu kaj ekparolas
kaj li diras al patrino Riŝat-Ninlin:
“Ho patrin’, mi trovis en batalo fraton!”
Kaj nun al li diras Gilgameŝ:
“Estu mia amiko lukti flanko ĉe flanko!”

III. TABULO
FUĜO KAJ REVENO DE ENKIDU

En la brila reĝa palaco loĝas lukse nun Enkidu,
sed premata al li la koro:
je la step’ li sopiras kaj je la kampobestoj.
Li ne povas resti palace, resti urbe,
kaj li fuĝas kaj forkuras al sovaĝejoj.
Afliktiĝas en sia koro Gilgameŝ,
ĉar la amiko kaj la kunulo Enkidu
fuĝis kaj foriris al sovaĝejoj.
Li kunvokas la oldulojn de la urbo:
BAŭdu min, olduloj de la urbo,
kaj direktu al mi la okulojn!
Afliktita mi estas nun pro Enkidu,
ploras mi pro Enkidu,
kiel ploristin’ mi lamentas!
La batalhakil’ ĉe l’ flanko,
la ĵetlanco en la mano,
kaj la glavo en la zono,
kaj l’ okuloj de la ĝojo,
miaj festaj vestoj, mia fortoŝvelo,
kiom ĉio ĉi valoras?
Levis sin demono super min,
fuŝis al mi ĉian ĝojon,
fuĝis for amiko Enkidu
kaj ekstere vagas inter kampobestoj.
Mi ordonis lin funebri al la popolo tuta
de la urbo pacoĉirkaŭata
mi ordonos lin prilamenti al la popolo,
vei en funebraj vestoj ekŝiritaj, polvumitaj
kaj mi mem malpurajn metos sur min vestojn
kaj survolvos leonfelon kaj tra l’ kamp’ rapidos,
kaj lin serĉos senripoze.”
En la stepo staras Ejikidu,
manoleve preĝas li al Ŝamaŝ:
“Dio Ŝamaŝ, damnu, damnu la ĉasiston pro l’ misago,
neniigu liajn havojn, prenu de li la virforton,
lin demonoj turmentegu, lin serpentoj ĉirkaŭrampu!”
Tio el korpleno lia fontis,
kaj li kriis plej furioze kontraŭ l’ sankta publikulino:
“Ampastrino, templa putino,
mi la sorton al vi difinas,
grandajn damnojn al vi mi diros,
tiuj pezu sur vi eterne:
strato estu via loĝejo,
via domo – ombro de muro,
vundaj, lacaj estu piedoj,
trampoj batu kaj elpuŝitoj,
almozuloj al vi la vangojn!
Min malsato kaj soifego
nun turmentas pro vi, putino,
jen, vi vekis en mi volupton,
kaj tuj scion havi mi volis,
kaj al bestoj fremda mi iĝis!
Ĉar el mia kampo ŝirante
vi min al la urbo venigis,
damna, damna, damna vi estu!”

Aŭdis Ŝamaŝ tuj la parolon el lia buŝo,
kaj krie vokis al li el la ĉielo:
“Enkidu, pantero de la stepo!
Kiai damni do la sanktan publikulinon?
kiu donacis al vi manĝon
ricevatan sole de dioj,
kiu donacis al vi vinon
ricevatan sole de reĝoj,
kiu vin per vasta talaro vestis,
kaj la majestan Gilgameŝ al vi akiris amiko?
Nun via pleja amiko jam estas Gilgameŝ,
vin ripozigas sur kuŝejo de bunta tapiŝo,
sur ripozejo lukse metita vin li kuŝigas
kaj ĉe lia sinstro vi loĝos en trankvila loĝejo,
princoj de la lando kisos al vi la piedojn,
kaj ĉiuj en la urbo Uruk al vi servas.
Sciu, nun funebras pri vi la popolo tuta
de la urbo pacoĉirkaŭata,
li ordonis vin piilamenti al la popolo,
vei en funebraj vestoj ekŝiritaj, polvumitaj,
kaj li mem malpurajn portas korpe vestojn,
sur sin volvis leonfelon kaj tra l’ kamp’ rapidas,
kaj vin serĉas senripoze.”

La parolon de heroo Ŝamaŝ aŭdas Enkidu,
trankviliĝas lia koro kolerega.

Kaj briligas dio Ŝamaŝ la vojpolvon,
tie venas rapidege reĝo Gilgameŝ,
kvazaŭ lumas lia leonfelo.

Enkidu kun la amik’ reiras al la urbo.

VIII. TABULO
LA MORTO DE ENKIDU

Ĉe l’ unua bril’ de tagiĝo Gilgameŝ
iris al la kuŝej’ de amiko sia.
Tiu ĉi kuŝis tie silente,
fluis softe la spiro anima,
fluis softe el lia buŝo.
Lin rigardis Gilgameŝ kaj ploris.
Lin rigardis kaj parolis Gilgameŝ:
“Enkidu, do kie estas via forto,
kie jam via voĉo, amiko mia?
Kiel taŭro sovaĝa estis vi,
forta kiel la leono estis vi,
kaj rapida kiel la gazelo.
Kaj mi vin amis kiel fraton, vin,
super princoj granda mi vin faris, vin,
kaj ĉiu bela virino en Uruk
por vi flamis kaj vin amis, vin.
Kun vi mi iris al la cedrarbaro,
kun vi mi estis tage-nokte,
kun vi mi portis al urbo Uruk
la tranĉitan kapon de Humbabo,.
tiel ke la montaroj zorgpremataj
saviĝintaj jam de ĉi ega plago
ĉiam diros nian nomon bene.
Ni mortbatis komunlukte
la sorĉtaŭron furiozan de l’ ĉielo.

Ĉu do vin tiu monstro trafis murde
per venena haladzo faŭka?
Ĉu al ni la grandaj dioj ne pardonis,
ke nin kaptis kolerego kontraŭ Iŝtar,
kaj ni murdis komunlukte
tiun taŭron alsenditan de l’ ĉielo?”

Kaj li silente sidis tie unu horon
kaj rigide rigardis malproksimen.
Sidis tie silente Gilgameŝ
kaj denove rigardis al Enkidu.
En silento kuŝis Enkidu.
“Enkidu, amiko kaj amato,
amiko de miaj junaj jaroj!
Jen vi kuŝas, vi, panter’ de la stepo,
vi, kapabla je faro plej mirinda,
ĉar ja kune ni iris al la cedrarbaro,
ĉar ja kune ni ĉasis, kune ni murdis
la sorĉtaŭron alsenditan de l’ ĉielo
kaj Humbabon, cedrarbare loĝantan.
Kio estas ĉi profunda dormo,
kio ĉi dorma sveno vin premanta?
Vi aspektas tiel morne nun
kaj plu ne aŭdas miajn vortojn.”

Sed plu l’ okulojn tiu ne levis.
Palpis al li la koron Gilgameŝ,
sed ĝi ne batis, ĝi plu ne batis.
Kaj nun, kiel fianĉinon, per kovrilo,
sian amikon kovris mole Gilgameŝ.
Hurl’ eksonis, kiel de leono,
kiel de l’ leonino lancopikita!
Hurlas sian vean plendon Gilgameŝ,
elŝiregas al si la harojn,
kaj disŝutas ilin en la vento,
kaj deŝiregas de si la vestojn
kaj surmetas vestojn de funebro.

Kaj ses tagojn kaj ses noktojn ploras
Gilgameŝ pri la amiko kaj amato,
kaj nur je l’ sepataga mateniĝo
igas meti la korpon al la tombo.
Je l’ sepa tago enterigas Gilgameŝ
la amikon kaj amaton Enkidu,
kaj forkuras el Uruk,
altamura, pacoĉirkaŭata urbo,
kaj rapidegas al la stepo,
kaj tie renkontiĝas kun ĉasisto
kiu fosas kaptokavon por leonoj.
Kaj la ĉasisto parolas al la reĝo
kaj ĉi-vorte sin, al li turnas:
“Alta estro, reĝo Gilgameŝ,
vi mortigis cedrarbare la arbariston,
kaj Humbabon mem, de la cedra monto la estron,
kaj leonojn en la ravinoj vi mortigis,
kaj la taŭron mem senditan de l’ ĉielo,
kial al vi la vangoj tiel palas,
kial sub aflikt’ la vizaĝo magras,
kial al vi do klinita la statur’,
kial do vi estas kiel pligrimanto
de lontanaj vojoj?
Kial al vi la vangoj estas bruligitaj
de tagmeza sunardo, de pluvo, de vento,
kial vi en paco-ne-trova vago
tra la stepo rapidas tiel morne?”

Gilgameŝ la buŝon apertis
kaj parolis li kaj diris:
“Kiel al mi la vangoj ja ne palus,
kiel al mi ne kliniĝus la statur’,
kiel al mi la koro ne lamentus,
kiel mi ne estus kiel pilgrimanto
de lontanaj vojoj,
kiel mi en paco-ne-trova vago
tra la step’ ne rapidus tiel morna?
La amiko ligita al mi firme,
Enkidu, panter’ de la stepo,
Enkidu, amiko juna, ĉiopovulo,
ĉar ja kune ni iris al la dia monto,
kaj Humbabon venkis sur la monto cedra,
ĉar ja kune ni kaptis, murdis la sorĉtaŭron,
ĉar leonojn en la ravinoj ni mortigis,
Enkidu, amiko mia, Enkidu,
ĵus trafita estis de l’ ĉiuhoma sorto.

Mi ses tagojn kaj ses noktojn ploris,
je la sepa mi igis meti lin en tombon.
Ve, la sorto de l’ amiko premas min,
sur mi la sorto de l’ amiko pezas.
Jen pro kio sur la stepo mi vagas,
jen pro kio tiras min la malproksim’.
La amiko plejamata iĝis polvo,
la amiko plejamata iĝis ter’,
kiel la argilo iĝis Enkidu,
kiel la argilo, kiel flava kot’.
Ĉu mi same do devos sterni min,
ĉu mi devos same kuŝiĝi por ripozo,
kaj neniam plu releviĝi,
ve, neniam, dum eterno de l’ eterno?”

IX. TABULO

Pri l’ amiko Enkidu ploras Gilgameŝ,
pri l’ amiko li ploras plej amare,
kaj rapidegas tra la stepo.
“Ĉu mi mortos ankaŭ mem kaj estos kiel Enkidu?
Granda veo en mia kor’ ekloĝis,
timo de morto trafis min, tial en la stepo mi vagas,
al la potenca Utnapiŝtim, ido de Ubara-Tutu,
kiu akiris vivon eternan,
mi prenas vojon kaj rapidege mi iras.
Montoravinojn mi nokte atingis,
vidante leonojn tie, mi timis,
levante la kapon mi petegis preĝe,
al Nin-Urum, grandsinjorino, reĝino de l’ urbo de vivo,
al ŝi, lumanta inter ĉiuj dioj, iris miaj preĝoj,
ŝi min ŝirmu ankaŭ nun!”

Li do ekiras. Atingas la dumonton Maŝu: inter la du montsuproj kuŝas la ĉielvolbo, inter ili foriras vespere la suno. La pordon de la suno gardas la skorpiohomoj, teruraj gigantoj. Ili, vidante ke Gilgameŝ estas dutrione dio, kaj eksciinte, kien kaj por kio li iras, montras al li timigan, profundegan, tenebran intermonton. Tra ĉi tiu, en plena mallumo, post dekdu duoblaj horoj li venas sub la helan ĉielon, kaj

antaŭ li la park’ de la dioj kuŝis,
la ĝardenon de la dioj li ascendis.
Rubenoj tie la fruktoj estas,
plezure rigardi la berojn,
ŝtono lazura sur arboi aliaj
dezirekscite rigardi ĉi tiujn,
la sablo de maro nura juvelo
abunde pli ol kardo kaj ol dorno
kuŝas nura juvelo.
Sur la ĝarden’ blindige la suno-radioj brilas,
kaj haltis Gilgameŝ en sia iro,
kaj levis okulojn siajn al tiu diĝardeno…

XII. TABULO
LA REAPERIGO DE ENKIDU

Regas Gilgameŝ en urbo Uruk,
reĝas en la urbo pacoĉirkaŭata,
la trankvilon en la kor’ ne trovas,
turnas sin al la Urbgardantino,
turnas sin al la diino Ninŝun:
“Ninŝun, Urbogardantino,
mi renkonti volus mian Enkidu
kiel eblus vidi lian ombron?
Helpu, sankta, mi volas lin demandi,
kia sorto estas al mortintoj.”

Ekparolis urbogardantino Ninŝun
kaj al Gilgameŝ ŝi diris:
“Gilgameŝ, volante iri al Submondo,
al la dom’ de l’ granda dio de mortintoj,
ja ĉemizon puran al vi ne surmetu,
ja vi estu, kiel homo ordinara!
Al vi ne licas fajn-olee ŝmiri vin,
ĉar la odor’ allogos tro da ombroj ŝvebaj,
al vi ne licas porti arkon ĉe la flank’,
ĉar de vi sagtrafitaj ombroj altumultos,
al vi ne licas teni sceptron en la man’,
ĉar ĉiuj ombroj de vi fuĝos time,
al vi ne licas ŝuon porti sur pied’
kaj plej softa devas esti via paŝ’.
Kisi virinon plejamatan gardu vin,
bati virinon neamatan gardu vin,
kisi la idon plejamatan gardu vin,
bati la idon neamatan gardu vin,
aŭ vin kaptos la lamento de la ter’.
La patrino de Nin-azu, Ter-diino,
tie kuŝos, tute nuda, tie kuŝos,
ripozante, rifuzante tie kuŝos,
per la korpo vojon baros.
Al la dezerto granda iras Gilgameŝ,
vojon ekiras al la pordoj de l’ submondo,
al la timige morna mondo de Irkalla.
Jam li direktas siajn paŝojn al loĝejo,
el kie plu la enpaŝinto ne revenos.

Vojon ekiras al Submondo Gilgameŝ.
Ĉu sur sin ĉemizon puran metis li,
ĉu la korpon fajnolee ŝmiris li,
flanke arkon, mane sceptron portis li,
ŝuojn havis, per la paŝoj bruis li,
aŭ virinon plejamatan kisis li,
aŭ virinon neamatan batis li,
aŭ la idon plejamatan kisis li,
aŭ.la idon neamatan batis li?
Jen, lin kaptis la lamento de la ter’.
La patrino de Nin-azu, Ter-diino,
tie kuŝis, tute nuda, tie kuŝis,
ripozante, rifuzante tie kuŝis,
per la korpo vojon baris.

Tie staris, longe staris, vane staris Gilgameŝ,
iris poste, iris sola al Ekur, la dom’ de Enlil:
«Patro Enlil, iun tagon reto kaptis min,
kaptomaŝo sur la teron ĵetis min,
mi funebras pri l’ amiko Enkidu,
kaj diino Ninŝun ploras pri l’ regato Enkidu,
aperigu, la amikon Enkidu,
lin ne Namtar plagis peste, nek malsano jugas korpe,
lin la tero kapte tenas
lin ne ŝiras la provosoj de Nergal la senindulga,
lin la tero kapte tenas,
sur la batalkamp’ de viroj li ne kuŝas inter vundoj,
lin la tero kapte tenas.”

Ne respondis patro Enlil.
Tie staris, longe staris, vane staris Gilgameŝ,
iris poste, iris sola al Lundio, Patro Sin.
“Patro Sin, en iu tago reto kaptis min,
kaptomaŝo teren ĵetis min,
aperigu la amikon Enkidu!
lin ne Namtar plagis peste, ne malsano jugas korpe,
lin la tero kapte tenas,
lin ne ŝiras la provosoj de Nergal la senindulga,
lin la tero kapte tenas,
sur la batalkamp’ de viroj li ne kuŝas inter vundoj,
lin la tero kapte tenas.”
Ne respondis patro Sin.
Tie staris, longe staris, vane staris Gilgameŝ,
poste iris sola al la saĝa dio de l’ profundoj,
iris li al patro Ea:
“Patro Ea, iun tagon reto kaptis min,
kaptomaŝo sur la teron ĵetis min,
aperigu la amikon Enkidu.
Lin ne Namtar plagis peste, nek malsano jugas korpe,
lin la tero kapte tenas,
sur la batalkamp’ de viroj li ne kuŝas inter vundoj,
lin la tero kapte tenas.”
Lin elaŭdis saĝa dio de l’ profundoj Ea,
tuj li diris al Nergal, heroo firma:
“He, Nergal, heroo firma,
tuj malfermu truon en la tero,
elkonduki ombron Enkidu,
por parol’ kun lia frato Gilgameŝ.”

Aŭdis lin Nergal’, heroo firma,
tuj malfermis truon en la tero
elkondukis ombron Enkidu,
tian kiel ventospiro.
Ili staris vidalvide sed distance,
laŭte sonis voĉ’ de Gilgameŝ,
softe tremis voĉ’ de Enkidu:
Buŝon apertis, diris Gilgameŝ:
“Ho parolu do, amiko,
al mi parolu do, amiko,
kaj la leĝon de la tero,
kiun vi okule vidis,
diru al mi diru jam!”

“Ho amiko, mi ne povas,
ĝin mi neniel povas diri,
ĉar se la leĝon de la tero,
kiun mi okule vidis,
mi eldirus al vi nun,
vi sidiĝus por tuttaga ploro.”
“Mi sidiĝu por tuttaga ploro do!”
“Sciu do, ke la amikon,
kiun iam jubilbruste vi alpremis,
vermoj manĝas kiel oldan vestĉifonon.
Sciu, ke mi, amiko via, Enkidu,
kiun iam vi per viaj manoj tuŝis,
mi fariĝis jam argilo,
mi disfalis jam en polvon,
mi fariĝis polvo.”
“Kiu heroe vivis, mortis, ĉu vi vidis tian?”
“Lia patro kaj patrino lian kapon tenas,
super lin virino lia klinas sin.”
“Kiu restis sensepulta, ĉu vi vidis tian?”
“Ties ombro ne ripozas en la tero.”
“Al kiu mankas animflego, al kiu mankas memorkulto,
ĉu vi vidis tian?”
“Manĝo postrestinta pote,
manĝo elĵetita straten
tian nutras.”
“Ĉu ekzistas do feliĉo por mortintoj?”
“Sen korpvesto kaj sen varma vivkareso,
vegetante, vane ŝvebas ombroj vakaj…”


LA INFERIRO DE IŜTAR

Iŝtar, granda tere-ĉiele, volas esti granda en infro,
sube, en la domo tenebra de l’ diino Ereŝkigala,
sube en la mondo timinda de l’ fratino Ereŝkigala.
Al ĉi suba sombra mondo sendas do sopire la koron
la diino sankta Iŝtar, lunidino, grandsinjorino,
al la suba sombra mondo nun la grandsinjorino Iŝtar,
Lunidino, sankta diino, arde deziron sian sendas.

Post prepariĝo por la vojaĝo
pompo diina sur ŝi paradas
el lazura ŝtono kaj oro:
diademo kaj koliero,
raraj ringoj kaj braceletoj,
mamŝildetoj, zono de kokso,
tuko de tulo orteksita,
mane ŝi tenas talismanon,
tabuleton de l’ sep Diaj Leĝoj,
kiun Ea, konanto de koroj,
dio de Saĝo kaj Profundoj,
ebriete de bona biero,
kaj de la gajo ŝin alrigardi
iam al ŝi donacis.

Kaj ŝi jam iras al la Suboj sombraj,
al la tenebra domo de Irkalla,
jam ŝi direktas siajn paŝojn tien,
el kie enpaŝinto ne revenas,
ĉar la eniro estas sen eliro,
vojon ekiras, vojon senreturnan
al la domo de loĝantoj senigitaj de la suno,
kiuj en malluma frosto sidas, lunon ne vidante,
kies pordoj kaj rigliloj estas surŝutitaj polve,
kiuj nutras sin per polvo, kiuj manĝas marĉoŝlimon,
plumvestitaj kiel birdoj.

Iŝtar iras al la Suboj, paŝas al la pordo nigra,
ordonante krias al la pordgardisto:
“He, gardisto, pordon apertu,
pordon apertu por ke mi enpasu!
Se vi la pordon tuj ne apertos,
mi disrompos la ĉarnirojn,
mi frakasos la serurojn,
dispecigos pordon, fostojn!
Kaj mi revekos la mortintojn:
ili vivu, manĝu, nasku,
la vivantojn supernombru!”
La pordist’ la buŝon apertis ekparolante
kaj li kriis al la reĝino Iŝtar:
“Haltu, haltu, grandsinjorino,
lasu min iri kaj raporti al la reĝin’ Ereŝkigala.”
Kaj li eniris kaj raportis:
“Sankta, sombra Ereŝkigala,
jen, fratino via, Iŝtar, venis al la suba mondo,
Iŝtar staras antaŭporde kaj minacas trapenetri.”

Tion ekaŭdis Ereŝkigala
kaj ŝi fariĝis kiel kan’ falĉita,
kiel ekpikita de skorpio,
poste buŝaperte parolis:

“Ho, gardisto de l’ akvoj sombraj,
kio do portis al mi ŝian koron?
Iru, apertu al ŝi la pordojn:
ŝi enpaŝu, sed nudigite,
kaj ŝin fermu, kiel aliajn.
Leĝo validas, Leĝo firmas.”

Iris Namtar, iris al Iŝtar
kaj la pordon al ŝi apertis
kaj ŝin genuflekse salutis:
“Venu, grandsinjorino Iŝtar,
ĝojas al vi la mondo de l’ akvoj sombraj!”

Kaj li pasigis ŝin tra l’ unua pordo,
forprenante la diademon
disde l’ abundaj metallumaj bukloj.
“Pordgardisto, kial preni la diademon?”
“Psit, enpaŝu, jen ordon’ de Ereŝkigala.
Leĝo validas, Leĝo firmas.”

Kaj li pasigis ŝin tra la dua pordo,
forprenante la kolieron
disde la alabastre blanka
bellinia kolo diina.
“Pordgardisto, kial preni la kolieron?”
“Psit, enpaŝu, jen ordon’ de Ereŝkigala.
Leĝo validas, Leĝo firmas.”

Kaj li pasigis ŝin tra la tria pordo,
forprenante la orajn ringojn,
lasis senorname la manojn
kun patrine karesa polmo,
kun pantere akraj ungoj.
“Pordgardisto, kial preni la orajn ringojn?”
“Psit, enpaŝu, jen ordon’ de Ereŝkigala.
Leĝo validas, Leĝo firmas.”

Kaj li pasigis ŝin tra la kvara pordo,
forprenante la braceletojn,
lasis senomame la brakojn,
tiujn brulajn kaj beatigajn,
lasis senorname la krurojn,
tiujn kurajn, flirti facilajn.
“Pordgardisto, kial preni la braceletojn?”
“Psit, enpaŝu, jen ordon’ de Ereŝkigala.
Leĝo validas, Leĝo firmas.”

Kaj li pasigis ŝin tra la kvina pordo,
forprenante la mamŝildetojn.
Dolĉaj diskoj, par’ de lunetoj
disradiis nun defiante
al la nigro de noktoj eternaj.
Namtar mem, klinante la kapon
per admir’ al ili omaĝis.
“Pordgardisto, kial preni la mamŝildetojn?”
“Psit, enpaŝu, jen ordon’ de Ereŝkigala.
Leĝo validas, Leĝo firmas.”

Kaj li pasigis ŝin tra la sesa pordo,
forprenante la sorĉan zonon,
viron veni vokantan zonon
disde balance deloga kokso,
disde dolĉe lulata lumbo,
disde loko de mola musko
pli tenebra ol ombro de nokto,
pli altira ol la vortic’ Eŭfrata.
“Pordgardisto, kial preni la sorĉan zonon?”
“Psit, enpaŝu, jen ordon’ de Ereŝkigala.
Leĝo validas, Leĝo firmas.”

Kaj li pasigis ŝin tra la sepa pordo,
forprenante la tutan tukon,
lastan kovron leĝeretan
de la nobla nudo diina.

Infre inter akvoj sombraj Iŝtar staras naskiĝnuda,
tie lumas kiel lampo ŝia nudo tra l’ tenebroj,
tie lumas Lunidino kiel lun’ en nokt’ eterna,
tie kveras ŝia voĉo:
“Mi priploru nun junuletojn, kiuj falis for neaminte,
mi priploru nun junulinojn, kiuj velkis nebrakumite,
mi priploru virinojn, kiuj el la edza sino desinkis,
mi priploru la edzojn, kiuj de l’ edzina brusto ŝiriĝis,
mi priploru etulojn, kiuj antaŭ ol ekvivi pereis!”
Voĉ’ de Iŝtar resonante rulas sin sub nigra volbo
kaj ekmovas kirle la ombrojn.
Ili en la polvo baraktas, ili en la koto tumultas,
kaj ekvidas brili la lumon de l’ superba nudo diina,
tiras al ŝi la maleolojn kaj brakumas ŝin ĉegenue,
volas kapti al ŝi la manojn, alkroĉiĝi al la piedoj,
kaj sin savi el la tenebroj, ŝancelante la Leĝon firman.

Vidas tion Ereŝkigala kaj ŝi krias ekterurite:
“Namtar, Namtar, plago minacas!
Alkonduku la Anunnakijn,
sep juĝistojn severegajn,
kaj sidigu ilin sur la orajn tronojn
helpo jam urĝe necesas!”

Sidas sur la oraj tronoj sep juĝistoj severegaj,
Tiam krias Ereŝkigala, repreninte kuraĝon sian:
“He, fratino, ĉiela putino,
kial do vin via koro portis al la akvoj sombraj?
Ne sufiĉis supre vivantoj, kun mortintoj kuŝi vi volas?
Vin neniu ĉi tien vokis, nun plu neniam vi foriros.
Leĝo validas, Leĝo firmas!”

Ekkoleras ege Iŝtar, tenas alte la talismanon,
kaj eldiras damnon duran:
“Frakasiĝu la nigra volbo, elsekiĝu la sombraj akvoj,
kaj revekiĝu la mortintoj, ili vivu, manĝu, nasku,
la vivantojn supernombru!”

Tremas tron’ de Ereŝkigala, tremas tronoj de l’ tribunalo,
sed ja sidas senŝancele la sep juĝistoj severegaj,
estas mut’ en buŝo ilia, estas morto en la okuloj,
kaj jen lante sin mallevas, lame sinkas man’ de Iŝtar
kun la talisman-tabuleto febla kontraŭ fat’ infera,
kaj ŝia voĉo senresone mortas sub la sombra volbo.

Buŝon apertas Ereŝkigala kaj ekkriĉas ebrie de ĝojo:
“Venkon sekvu la venĝo!
Iru, Namtar, prenu ĉi tiun,
ĉenu ŝin en la fundo de fundo,
sub la falego de l’ akvoj sombraj!
Plagu l’ okulojn per tenebroj,
plagu la flankojn per doloroj,
plagu la gambojn per pezeco,
plagu la koron per torporo,
plagu al ŝi la tutan korpon,
plagu per akraj sesdek pestoj!”

Iras Namtar, laŭ la komando,
sanktan Iŝtar preni, la svenan,
ĉeni ŝin en la fundo de fundo,
sub la falego de l’ akvoj sombraj,
plagi al ŝi la tutan korpon,
plagi per akraj sesdek pestoj.

Kuŝas Iŝtar funde de fundo,
sub la falego de l’ akvoj sombraj,
inter plago de sesdek pestoj,
supre la taŭr’ ne pariĝas kun la bovino,
nek la azeno kun l’ azenino,
nek edzinon aliras edzo,
nek sklavinon aliras mastro,
nek la publikulinon gasto,

for la virordono kaj la virinsindono,
morto falĉas, nasko nenie,
velko flavas, ĝermo nenie,
ĉar ja Iŝtar, grandsinjorino,
en Submondo, funde de fundo,
sub la falego de l’ akvoj sombraj,
inter plago de sesdek pestoj,
infre kuŝas, supre ne regas.

Sed ĉiovida Ŝamaŝ, dio de Suno pasas,
frato de Iŝtar, Ŝamaŝ ĉiorimarka pasas,
kaj li al Ea iras, al tiu plendas plore:

“Morto falĉas, nasko nenie,
velko flavas, ĝermo nenie,
for la volupto, for la fekundo,
ĉar ja Iŝtar, grandsinjorino,
al Submondo delonge foriris,
de Submondo delonge ne venas.”

Ea, konanto de koroj,
dio de Saĝo kaj Profundoj
maltrankvilis en sia koro
kaj li la diojn altajn
vokis al urĝa interkonsiliĝo.
Kaj ĉiu dio alta
maltrankvilis en sia koro:
“Morto falĉas, nasko nenie,
kiu faros al ni oferojn?
Iŝtar estu savita!”
Ea ĝin aŭdis, Ea meditis en sia koro,
kreis Uddusunamiron, la heroon brilan:

“Uddusunamiro, iru al akvoj sombraj,
la sep pordoj malfermiĝu ĉe via veno,
kaj Ereŝkigala gaju ĉe via veno,
kaj ŝi delasu la sanktan Iŝtar,
jen la decido de l’ altaj dioj!”

Aŭdis tion Ereŝkigala,
kaj la koksojn al si batis, la polekson al si mordis,
kaj ruliĝis kaj ne povis konsoliĝi,
kaj kriegis al la heroldo de dioj:

“For de mi, Uddusunamiro!
vin turmento ŝiru per ungoj,
el sterkejo de l’ urbo ĉerpu la trinkon,
loĝu en la ombro de muro,
sur ŝtonplato sidu mizere,
putru, fetoru kaj diseriĝu,
vin sufoku la propra odoro!”

Sed en furiozo de Ereŝkigala
firme staras Uddusunamiro
la hero’ de vizaĝo brila,
la heroldo de sankta mesaĝo
kun la decido de l’ altaj dioj.

Buŝon apertas Ereŝkigala, ekparolante:
“Iru, Namtar, kaj frapetu sur la palaco de la juĝo,
alkonduku la juĝistojn Anunnakij,
kaj sidigu ilin sur la orajn tronojn.
Iŝtar estu aspergita per la akvo de la vivo,
poste ŝi estu kondukita antaŭ nin!”

Iris Namtar kaj frapetis sur la palaco de la jugo,
alkondukis la juĝistojn Anunnakij,
kaj sidigis ilin sur la orajn tronojn.
Iŝtar estis aspergita per la akvo de la vivo,
poste ŝi estis kondukita antaŭ ilin.
Kaj parolis la juĝistoj Anunnakij
post la aŭdo de sankta mesaĝo
kun la decido de l’ altaj dioj:

“Iru do, Namtar, lasu ŝin iri
al regionoj lumobanataj,
sed je kuniro greg’ da demonoj
persekute kaj suferige
ĝis la ricevo de prez’ elaĉeta,
kaj tio estu alia animo.
Vivo eliris, vivo revenu.
Leĝo validas, Lego firmas.”

Jen la juĝo eldirita. Kaj la eskapanta Iŝtar
iras, iras inter ombroj en la akompan’ de Namtar,
kaj ŝi pasas tra l’ sep pordoj en la akompan’ de Namtar,
kaj al ŝi en ĉiu pordo, kion prenis, donas Namtar:
ĉe l’ unua la tulan tukon
por la nobla nudo diina;
ĉe la dua la zonon sorĉan
por la balance delogaj koksoj,
por la dolĉe lulata lumbo;
ĉe la tria la etajn ŝildojn
por la paro da dolĉaj diskoj,
por la pompa par’ da lunetoj;
ĉe la kvara la braceletojn
por ornamo de ŝiaj brakoj,
tiuj brulaj kaj beatigaj,
por ornamo de ŝiaj kruroj,
tiuj kuraj, flirti facilaj;
ĉe la kvina la orajn ringojn
por ornamo de ŝiaj manoj
kun la fajna longo de fingroj
kun patrine karesa polmo,
kun pantere akraj ungoj;
ĉe la sesa la kolieron
por ornam’ de la kolo bela,
kolo de blanko alabastra,
kolo de adorinda arko;
ĉe la sepa la diademon
por ornamo de ŝia kapo,
kapo de bukloj abunde ondaj,
metallumaj, sparko-eligaj.

Kaj tra la sepa pordo veninte,
iras ŝi en pompo diina
el lazura ŝtono kaj oro,
tenas mane la tabuleton
talismanan, ve, kiu estis
febla kontraŭ fat’ infera.
Iras Iŝtar, grandsinjorino,
iras mondon lumobanatan,
sed kun sceptro ŝin antaŭiras
granda gvida demono,
kaj ĉe ŝia flank’ demonetoj
sin alkroĉas, ŝin suferigas.
Ĉi demonoj nek nutraĵon, nek la freŝan akvon konas,
kaj ne manĝas el faruno salumita,
kaj ne trinkas el fluido de l’ oferoj,
ili rabas la edzinon el la brakoj de la edzo,
ili ŝiras la infanon disde l’ mano de l’ patrino,
ili mordas, ili murdas,
en inferon prenas prede.
Iras Iŝtar, grandsinjorino,
iras Iŝtar, kaj ĉie amoj,
en la amo ĉie demonoj,
en volupto ĉie suferoj.
Iras Iŝtar serĉi savon el la juĝ’ de l’ Anunnakij,
iras serĉi liberiĝon de l’ eskorto de l’ demonoj,
iras serĉi kies vivo estu por ŝi oferita,
kiu estu prez’ elaĉeta.

Tiel infer-eskortate iras Iŝtar urb-al-urbe.
Ĉie dio-protektantoj pro hororo pale tremas,
ŝirmaj dioj ŝanceliĝas, langoj de timego lamas
ĉe la vido de l’ teruraj vizitantoj.
Ĉiuj metas mizeregan veston kaj vizaĝaltere
sternas sin humilege en la polvo.
Kaj la granda gvida demono
al la grego kruda krias:
“For! Ne inda prez’ elaĉeta!”

Tiel infer-eskortate iras Iŝtar al la urbo,
kies dio-protektanto estas delikata Tammuz,
la paŝtisto dia de verdaj vastoj,
dia amanto de Iŝtar.
Atendante la amatinon li sidiĝas sur sia trono
kun la juna korpo lavita purakve
kaj ŝmirita per bonodoraj oleoj
kaj vestita parade,
kun la ringo karneola sur la fingro,
kun la flut’ el ŝtono lazura.

Tuj la granda gvida demono
al la kruda grego krias:
“Jen la inda prez’ elaĉeta!”
Jam la demonoj monstraj
salte sin al li ĵetas,
urĝe lin unge kaptas,
preni lin en inferon prede.

Povra Tammuz petrigarde, verdvizaĝe veas:
“Iŝtar, estu indulgema al la edzo!
Rememoru la ravan tagon nuptan,
kiam Tammuz venis al via domo!
Sur via pordo li frapetis,
milda lakto el lia mano,
laktokrem’ de la flankoj fluis,
kaj vi banis vian korpon belan,
per bonodora oleo vin unktis,
kolon juvelĉene dekoris,
kaj la pordon larĝe apertis,
kaj surbruste kuŝi vi kuris,
lulis nin surlite volupto,
dian paron dolĉe flamantan.
Sankta Iŝtar, savu la edzon!”

Estas muto buŝe de Iŝtar, estas morto en la okuloj.
Tammuz lamentante larme levas brakojn alĉiele:
“Ŝamaŝ, Ŝamaŝ, Dio de Suno,
Frato de l’ edzino vi estas,
kaj mi al vi la fratinedzo,
faru drakomano la manon,
faru al mi drakpied’ la piedon,
min sekurigu kontraŭ grego demona,
ke min ili ne prenu en inferon prede!”

Tammuz veas tute vane, helpo ne venas, helpo ne venas.
La eskorto demona de Iŝtar
trenas lin katenite treman,
ĉi demonoj, kiuj konas nek la nutron, nek la akvon,
kaj ne manĝas el faruno salumita
kaj ne trinkas el fluido de l’ oferoj,
sed envias virinkorpon pro volupto
kaj patrinon pro la beb’ nutrita bone,
forrabadas bofilinojn el la domo de l’ bopatro,
forrabadas bebojn de la brust’ patrina,
ĉi demonoj, murdaj monstroj
portas for la povran Tammuz
suben al la sombra mondo de diin’ Ereŝkigala,
kie eniro estas sen eliro.

Infre inter akvoj sombraj Tammuz staras naskiĝnuda,
kaj la granda gvida demono
buŝon apertante diras al diin’ Ereŝkigala:
“Jen la inda prez’ elaĉeta!”

Infre inter akvoj sombraj Tammuz staras kiel stelo,
lia korpo milde lumas tra l’ tenebroj de l’ Submondo.
Kaj la ombroj spertas spiron de la ventaj vastoj verdaj,
sorĉon de la suna mondo sentas mem Ereŝkigala,
kaj per dolĉa voĉo ŝi diras:
“Tammuz, salutatu ĉe l’ akvoj sombraj,
Tammuz, en Submondo vi trovos tronon,
freŝon flaros el vi la ombroj orfaj,
kaj pli mildos per vi la morta mondo.
He, demonoj, montru honoron al la nobla!
Namtar, gvidu la novan dion al lia seĝo!”

Side sur la dia seĝo tiam Tammuz rejterolas:
“Sankta sombra Ereŝkigala,
bofratino, bona diino,
dankon por la dolĉa saluto,
dankon por la dono de trono,
sed se mi ĉi tie tronos
tio vin ne tre utilos:
vivkolorojn tempo deviŝos,
mia freŝo fariĝos frosto,
mia mildo fariĝos morno,
inter ombroj kiel ombro
mi vegetos orfanime,
lasu min, se eble, reiri
al regionoj lumobanataj!”

Pro la peto kvazaŭ pikon sentas nun Ereŝkigala
kaj per dura voĉo ŝi diras:
“Tammuz, vi, viktimo de Iŝtar,
tamen volus al ä reiri,
al ĉiela putin’ kruela,
kiu de viroj sangon suĉas,
kiu de viroj karnon voras,
kaj ne en trankvilo vera
regi en la paca regno?”
Side sur la dia seĝo Tammuz al ŝi reparolas:
“Amodiino estas Iŝtar,
amo estas ofte sufero,
morto estas muto kaj ombro.
Kaj plu ne temu pri ĉi tio.
Sed mi deziras justan juĝon!
Bofratino, bona diino,
voku do al Nergal,
dio de nokto eterna,
voku al la sep juĝistoj Anunnakij!
Ili venu, diri la veron!”

Sankta sombra Ereŝkigala
vokas al la nigra Nergal, vokas al la Anunnakij.
Venas noktodio Nergal, sep jugistoj severegaj,
juĝi pri la juna Tammuz.
Kaj jen, kio neniam okazis:
daŭra rideto la lipojn levas,
ŝtelas sin en ŝtonajn korojn
dolĉa radio de indulgo.

Side sur la dia sego Tammuz diras:
“Nergal, nigra noktodio,
sep juĝistoj severegaj,
dolĉas al mi rideto via,
dankon por indulga rigardo!
Sed se mi ĉi tie tronos,
tio vin ne tie utilos:
Vibron de la vivo vi ĝuas,
vivkolorojn tempo deviŝos,
mole mia mildo karesas,
tiu mildo fariĝos morno,
flege mia freŝo animas,
tiu freŝo fariĝos frosto
for de la supro sunobanata.
Kaj mi mankas al tiu mondo!
Dum min kaŝos tiu ĉi kavo,
restos retenata la verdo,
kuŝos katenite la ĝermoj.
Aŭdu, aŭdu, Anunnakij,
vei de supre la voĉojn
de la plor’, de la plendo!
Aŭdu, la mondo lamentas!”
Kaj de la supra mondo la sonoj
triste nun tra la pordoj tremas,
vibras kaj korpreme veas,
ploras kaj kortuŝe plendas,
movas animojn kaj mutiĝante
mortas sub la surda volbo:
“Ho ve, Tammuz, tenerkora Tammuz,
nepo de Inazu,
ho ve Tammuz, firmanima Tammuz,
filo de dio Ningizzida,
ho ve, Tammuz, dolĉabuŝa Tammuz,
vi, pastisto dia de verdaj vastoj,
ho ve, Tammuz, dolĉabuŝa Tammuz,
dia amanto de Iŝtar,
kun la korpo karesinda,
kun la ringo karneola sur la fingro,
kun la flut’ el ŝtono lazura,
vi foriris, jam vi foriris
al la tenebra sino tera,
por vi eterne la suno subiris,
vin jam rabis regno de ombroj,
restas retenata la verdo,
kuŝas katenite la ĝermoj,
ve, ve, ve al ĉiu vivanto!
Ni la bruston batu funebre,
tordu la manojn, taŭzu la harojn,
veoj koropreme ŝvelu,
krioj koroŝire kresku,
sieĝante la sombran regnon!”

Side sur la dia seĝo Tammuz diras:
“Sep juĝistoj severegaj,
aŭdu la plendon, aŭdu!
Jen mia pledo!”
Sur siaj tronoj sidas
tribunalo de l’ Anunnakij,
sep juĝistoj severegaj
implikitaj en interkonsiliĝo.
Pasas en hezitado la horoj,
kuras dum diskuto la tagoj,
marŝas sen decid’ la semajnoj,
ŝanĝas lante la lun’ la vizaĝon,
Leĝo validas, Leĝo firmas.

Due la luno ŝvelas, ŝrumpas,
turnon bonan atendas Tammuz,
turnon vane atendas Tammuz,
diktas dure decidi la Leĝo.

Trie la luno ŝvelas, ŝrumpas,
voĉon ŝanĝas jam du juĝistoj,
voĉon ŝanĝas jam tri juĝistoj,
sed ja kvar persisti ne ĉesas,
diktas dure decidi la Leĝo.

Kvare la luno ŝvelas, ŝrumpas,
plilaŭtiĝas supre la plendoj
malkvietigas mortintaron,
veas ombroj vage sen ordo
timas treme Ereŝkigala,
diktas dure decidi la Leĝo.

Kvine la luno ŝvelas, ŝrumpas,
sovaĝiĝas supre la sonoj,
kreskas kaj korŝire krias,
kaj penetrante tra l’ sep pordoj
tordas sin resonante tondre,
preskaŭ krevas volbo de sombro.
Diktas dure decidi la Leĝo.

Sese la luno ŝvelas, ŝrumpas,
tremas tronoj de l’ tribunalo,
ŝiriĝadas ŝlosoj eternaj,
ŝajnas ŝanceliĝi la regno
de l’ timeganta Ereŝkigala,
por si mem apertiĝas la sep pordoj,
Namtar estas forbalaita
de la voĉaj ondoj inundaj,
krias Nergal en paniko:
“Anunnakij, rompu la leĝon!”

Tra l’ tempesto de veoj vokas
anoncanto de l’ Anunnakij:
“Tammuz, Tammuz, Tammuz, atentu!
Leĝon rompas nepra neceso,
Ombro por esti bezonas lumon,
velko por esti bezonas verdon,
morto por esti bezonas vivon,
jen do la saĝ’ de la sep juĝistoj:
Dum ses lunoj loĝu sub la lumo,
dum ses lunoj en la lando sombra,
iru do tra l’ apertaj pordoj,
venu, se vin la juĝo revokas!”

Inter ombroj iras Tammuz naskiĝnuda
kaj li pasas tra l’ sep pordoj larĝe apertaj,
paradveste venas al la ventkaresataj
vastaj lumobanataj kampoj.
Laŭ lia voj’ renoviĝas verdo,
ĝoje komencas kreski la ĝermoj,
vic’ al veoj, plendoj, ploroj
sinforgese, bene jubilas
hom’ kaj besto, la tuta naturo:

Heja, Tammuz, tenerkora Tammuz,
nepo de Inazu,
heja, Tammuz, firmanima Tammuz,
filo de dio Ningizzida,
heja, Tammuz, primavera Tammuz,
prapaŝtisto dia de verdaj vastoj,
heja Tammuz, dolĉabuŝa Tammuz,
dia amanto de Iŝtar,
kun la korpo karesinda,
kun la ringo karneola sur la fingro,
kun la flut’ el ŝtono lazura,
vi revenis, jen vi revenis
el la tenebra sino tera,
vi nin benas per via belo
naskon de renovo donacas!
Venu, viroj kaj virinaroj,
knaboj, kaj knabinetoj, kantu,
ĉiu homo kantu la himnon
de la princo de l’ primavero,
proklamante en procesio
ĝojon sanktan pri lia savo!
Svingu gaje rubandojn buntajn,
dancu al li ridante la dankon,
kantu al li tenere la koron,
brulu oferoj plej bonodoraj,
eĉ la ombroj ĝuu volupte la flaron,
ĝojdiboĉe, jubile salutu
lin, la saviton, ĉiu vivanto,
lin, la savanton, ĉio vivanta!
Sonu, resonu la sankta mesaĝo:
Venis veka tago de Tammuz,
flamas, flamas festo de floroj.


DIALOGO DE SINJORO KAJ SKLAVO

– Sklav’, obeu min!
– Jes, sinjoro, jes.
– Mi virinon volas ami.
– Amu, ho Sinjoro, amu!
Amo estas zorgforges’.
– Sklav’, mi ne volas ami tamen.
– Prave, ho sinjor’, ne amu!
La virino estas kavo,
estas brulvundanta torĉo,
estas akra fera glavo,
kiu tranĉas tra l’ virgorĝo.

– Sklav’, obeu min!
– Jes, sinjoro, jes.
– Tuj alportu akvon kure,
mi, lavinte manojn, pure
volas oferi al diec’.
– Faru, ho sinjoro, faru!
Kiu al sia di’ oferas,
tiu gajos en la koro,
pruntedonojn aglomeras,
repagotajn per favoro.
– Sklav’, mi ne oferos tamen!
– Prave, ho sinjor’, ne faru!
Ne bezonas vi imposti,
vi instruos vian dion,
ke li hunde kuru post vi,
se li volas de vi ion.

– Sklav’, obeu min!
– Jes, sinjoro, jes.
– Mi bonfaros al la lando
en bezono de neces’.
– Prave, ho sinjoro, faru!
Kiu al la land’ bonfaras,
ke li prosperon ĝian gardu,
ties far’ eterne staras
en la urno de dio Marduk.
– Sklav’, mi ne bonfaros tamen!
– Prave, ho sinjor’, ne faru!
Se vi tretas murruinojn,
aŭ en la tombej’ promenas,
vidu tie la kraniojn,
novan aŭ antikve-ŝiman,
kaj vi certe ne divenas,
kiu el ili apartenas
homon justan, homon kriman!

– Sklav’, obeu min!
– Jes, sinjoro, jes.
– Kio do nun estas bona?
Fini tute la aferon,
mian kolon, vian kolon
rompi, droni en riveron,
sklavo, tio estus bona!
– Kiu longas ja sufiĉe
por atingi la ĉielon,
kiu larĝas ja sufiĉe
por plenigi tutan teron?
– Sklav’, mi vian kapon fendos,
vin transmonden antaŭsendos.
– Do postvivu min ne pli,
ho sinjor’, ol tagojn tri!


HIMNOJ BABILONAJ
(Fragmentoj)

1.

Kiam la Sinjor’ koleras      tremas de li la ĉiel’,
kiam Amman furiozas      treme timas lin la ter’,
la potencaj montoj      frakasiĝas antaŭ li.
Antaŭ lia kolerego       antaŭ lia furioz’
antaŭ lia hurla voĉo       antaŭ lia tondra ton’
ĉiuj dioj de l’ ĉielo       kaŝas sin en la ĉiel’,
ĉiuj dioj de la tero       fuĝas al la tera fund’,
kaj la Suno malaperas       sur la fundon de F ĉiel’,
kaj la Luno malaperas       el la firmamenta alt’…

2.

Ve, ĉirkaŭen mi rigardis      kaj neniu kaptis min je mano,
mi ploregis      kaj neniu venis por min helpi.
Mia lamentado sonas      kaj neniu min aŭskultas.
Dolorplena, deprimita      mi ne povas plu rigardi supren.
Mi al mia favorega Dio preĝas      kun petego laŭta,
kaj mi kisas la piedojn de l’ Diino      baraktante tere.
Al la Dio, la konata, nekonata      mi petegas krie:
ho Sinjoro, min rigardu      kaj akceptu petegadon mian…

3.

Serviston vian, ho Sinjor’, ne batu via puno,
jen, li baraktas en la marĉ, ekkaptu lian brakon,
la pekon, kiun faris mi, elŝanĝu do je bono,
la kulpojn, kiujn faris mi, forportu do la vento,
malicojn miajn multajn, ho Sinjoro, de mi prenu,
deprenu kiel veston,
ho Dio, se sepoble sep eĉ estas miaj kulpoj,
pardonu kulpojn miajn!


Faraono Ahn-Aton
HIMNO AL LA SUNO

Se vi aperas, viva Sun’, Sinjoro de la Ĉio,
vi estas nura Bel’ kaj Glor’ kaj Forto kaj Radio,
potenca estas via am’ kaj via brila brulo
al ĉiu via kreitaĵ’ lumigas tra l’ okulo.
Helege brilas via haŭt’, gajiĝas de vi koroj,
inundas ambaŭ landojn vi per amo kaj favoroj.
Belega Reĝ’! Per propra pov’ kreiĝis vi spontane,
kaj ĉio estas dank’ al vi! Kreiĝis viamane
la mond’ kaj ĉio en la mond’: la homoj, bestoj, gregoj,
herbet’ kreskinta el la ter’, arbetoj kaj arbegoj.

Ĉar ili vivas nur, se vi leviĝas, ho Lumŝuta,
vi estas patro kaj patrin’ de l’ kreitaro tuta,
l’ okuloj, se leviĝas vi, turniĝas al vi ĉie,
kaj se la teron vi per lum’ trabrilas flamradie,
per ŝaŭma ĝojo kaj jubil’ pleniĝas ĉiu koro,
ĉar ĉiujn estras sola Vi, vi estas la Sinjoro!
Kaj kiam okcidente vi subiras, ĉesas brili,
jen, kvazaŭ ili estus jam mortintaj, dormas ili,
kovrita nun ilia kap’, ŝtopiĝis naz’ ilia,
ĝis oriente ree vi leviĝas, ho Radia!

Kaj ili turnas sin al vi kun man-etendo preĝa,
ĉar kor’ ilia vivas nur per via belo reĝa,
kaj ili vivas nur, ĉar vi radioŝute brilas,
la tuta tero gajas. Kant’, muziko, ĝoj’ jubilas,
en halo de la Benben-dom’, en templo Aĥn-atona,
en lok’ majesta, kiun vi favoras, ho Viv-dona!

Kaj pura estas via fil’ kaj tion faras sole,
kion, ho viva Aton, vi bontrovas mem favore,
kaj kion via kreitar’ petegas sopirkore.
Mi, via filo, servas vin kaj vian nomon benas,
de via forto kaj potenc’, jen, mia koro plenas,
vi estas Aton, Eternul’; mi – via part’ anima,
palaco via estas la ĉielo malproksima,
ke tie vi en brila glor’ leviĝu kaj ekardu,
kaj al la tuta kreitar’ amante subrigardu.
Vi Ununura estas, sed miliono la amaso
vivanta per vi; brilas vi por tra ilia nazo
enblovi spiron de la viv’. El la radioj diaj
estiĝas ĝerme el la ter’ herbetoj, floroj, ĉiaj,
vi ilin ĉe l’ matenleviĝ’ por freŝa kresk’ instigas,
kaj ilin la ekvido de l’ Vizaĝo ebriigas.
Leviĝas salte el la kuŝ’, ekiras ĉiu besto,
kaj vekiĝinte, ĉiu bird’ ekflugas el la nesto
kaj kun flugil-etenda preĝ’ eldiras sian ŝaton
al vi, ho ĉiokrea Fort’, ho eternviva Aton!


MUMIO ANTAŬ LA JUĜA SEĜO DE OSIRIS

Miajn lipojn ne forlasas spir’ mensoga, falsa blov’.
Justan bruston mi malfermas antaŭ vi por juĝa prov’.
Pigre mi ne nenifaris, fremdan teron ne uzurpis,
nek vidvinon suferigis, nek per ruza trompo kulpis,
sanktan birdon mi ne sagis,
kaj nun antaŭ Juĝistaro sankte-sankta
jen mi staras, mian juĝon atendanta.
Pura estas mi, jes, pura, mano pura, buŝo pura,
pesu do min, savu, savu, savu min,
ho Osiris, vi Perfekta, kaj vi, dioj, kvardek kvin.

Miajn lipojn ne forlasis spir’ mensoga, falsa blov’.
Sanktan fajron mi ne estingis, piis ĉiu mia mov’,
sanktajn birdojn mi ne ĉasis, sanktajn fiŝojn mi ne hokis,
bovojn de bienoj diaj forkonduki ne arogis,
kaj neniam mi malsati lasis mian laboriston,
ne estigis larmon, triston,
mi ne trompis eĉ po fingro por manplato,
mi ne ĵuris false en proces-rilato,
pura estas mi, jes, pura, mano pura, buŝo pura,
pesu do min, savu, savu, savu min,
ho Osiris, vi Perfekta, kaj vi, dioj kvardek kvin.

Miajn lipojn ne forlasas spir’ mensoga, falsa blov’,
mi laboron ne postulis pli ol laŭ la homa pov’,
al kanaloj elfositaj mi la vojon ne forbaris,
al ĝusttempaj kaj gustlokaj fluoj digon mi ne faris,
sklavon antaŭ lia mastro mi malice ne akuzis,
mian povon ne misuzis,
ne senigis mi de lakto suĉinfanon,
de mortinto mi ne ŝtelis for la panon,
pura estas mi, jes, pura, mano pura, buŝo pura,
pesu do min, savu, savu, savu min,
ho Osiris, vi Perfekta, kaj vi, dioj kvardek kvin.


ADMONO DE SKRIBISTO AL SIA FILO

Filo, se prezentas
vivon metiistoj,
ili nur lamentas
per la longaj listoj
de mizeroj, tristoj.
Bone, se vi atentas.

– Mi forĝisto, vivas
antaŭ forna faŭko.
Pro la martelsvingoj
kalas pli la fingroj
ol krokodilhaŭto,
ol krokodilhaŭto.

– Mi, tanisto, stinkajn
felojn prilaboras,
pro la tremp’ kaj viŝo
fingroj pli fetoras
ol putranta fiŝo,
ol putranta fiŝo.

– Mi, sandalfaristo,
penas sen ripozo,
vivas el almozo
vivon, kiu aĉas,
la paseo – ranca,
la futur’ – senŝanca.
Mi mizere maĉas
ledojn por la ŝtopo
de l’ malsata kropo,
de l’ malsata kropo.

– Metalist’ mi estas,
oj, ne pli ripoza
ol kampul’ terfosa.
Eĉ se l’ nokto nigras,
kaj vi kredus, vere
spiras mi libere,
mi ĉe torĉo viglas,
mi ĉe torĉo viglas.

– Ŝtonĉizist’ mi estas.
Lacas mia brako,
ĝis vesper’ mi kaŭras,
ĝis vespero daŭras
inter ŝtonoj duraj
ĉizo, fajlo, hako.
La tendenoj kruraj
de trostreĉo feblas,
venas lamo frua,
spina kaj genua,
kaj ripoz’ ne eblas,
kaj ripoz’ ne eblas.

– Estas mi barbiro,
ne finiĝas, oj, la
dom-al-doma iro,
vago sojtal-sojla.
Kiel flor-al-flore
flugas la abelo,
kuras mi fervore,
sed ne por mielo,
nur por magra pano,
iras vagabondi,
kun vezik’ sur mano,
tondi, ĉiam tondi,
sen horeto paca.
Nur kiam mi, laca,
manĝon subnazigas,
tiam por minuto,
mi sur la kubuto
kapon ripozigas,
kapon ripozigas.

– Mi teksisto estas,
por mi la destino
estas, oj, pli vipa
ol eĉ por virino.
Penas mi en ĝiba,
kaŭra korp-situo:
tie mia koro,
kie la genuo.
Iom da sun-oro
vidas mi nur tiam,
se mi subaĉetas
inspektoron mian.
Se l’ teksaĵ’ ne pretas
ĝis vesper’ laŭ plano,
min anstataŭ pano
trafas puno ŝarĝe,
kuŝas krur’ kaj mano
inter nodoj, kiel
la lotuso marĉe,
la lotuso marĉe.

– Mi, ŝipul’, ĝis Natho
velas for en barko,
tie per pafarko
ĉasas je flamingo,
ĉasas je ansero.
Sed post reatingo
de la hejma tero
mi ne trovu pacon:
antaŭ ol elipiri
la vojaĝan lacon,
devu mi reiri,
devas mi reiri.

– Mi, armilfaristo,
penas sen mezuro,
al fremdland-veturo
min metio gvidas.
Kaj post la reveno,
hejme, en ĝardeno,
mi apenaŭ sidas,
la ripoz’ jam ĉesas.
Iri plu necesas,
iri plu necesas.

– Kurier’ mi estas.
Oj, se mi trans limo
voji min preparas,
tiam mi pro timo
de l’ Aziaj gentoj,
sovaĝbestaj dentoj,
testamenton faras.
Voje ĉio fremdas.
Kio min atendas
en la land’ Egipta?
Hejmi en la domo
mi apenaŭ revas,
venas tuj ordono,
oj, kun kor’ aflikta
mi reiri devas,
mi reiri devas.

– Masonist’ mi estas.
La labor’ min urĝas,
akraj vent-atakoj
ŝiras min kaj skurĝas.
Lacas miaj brakoj,
la okul’ brulumas,
min mem mi konsumas:
mia propra mano
estas mia pano.
Unufoje tage
mi min lavas-viŝas,
post la sunsubiro
honte humiliĝas
por favor-akiro.
Sub la suno flama
rampe mi ascendas,
sur lotus-ornama
kolonkapo pendas,
monat-post-monate,
kiel ĉaspelate,
pasas mi senhalte
skafald-al-skafalde.
Kaj se per la peno
panon gajnas manoj,
iras mi vespere
hejmen kaj kolere
batas la infanojn,
batas la infanojn.

Fil’, vi nun rekonas,
kian sorton donas
la labor’ metia.
Tio vin admonas:
estu skriboscia,
estu skriboscia.


AMAJ KANTOJ EL EGIPTUJO

1.
Ekĉirpas jam hirundo:
“Tagiĝas, kien nun do
vi iros for de l’ dolĉa lok’?”
– Ho birdo, mi ne iras
ankoraŭ, al mi ŝiras
la koron la disiga vok’.
En ŝia ĉambro mi, beata,
troviĝas kun ŝi, la amata.
Ni ambaŭ krie voĉas,
ke mi ne iros for,
kaj ni en amfervor’
la manojn interkroĉas.

2.
Mi kuŝos hejme en la lito
malsane de ĉagren’,
najbaroj venos por vizito,
sed vanos ĉies ven’.
Sed se viziton al mi farus
la amatin’ subite,
ja ĉiuj kuracistoj starus
ĉi tie hontigite,
ĉar ŝi esploron ne bezonas,
malsanon mian bone konas.

3.
Amato, mia kara,
mi diros, kiofara
mi estas nun: mi birdojn ĉasas.
Per uz’ de ruza saĝo,
per gluo kaj per kaĝo
tiuj sin trompi kaj sin kapti lasas.
Alflugas birdoj buntaj
de sur la bordoj Punt-aj,
kaj ĉiu estas mirhe dolĉbalzama.
L’ unua, kiu venas,
la vermon vidas, prenas,
kaptiĝas tuj en la momento sama.
Ho, kiel de parfumoj
de Punt’ odoras plumoj,
kaj ĝiaj ungoj plenas de rezino!
Mi havas la deziron,
malfermi la kaptilon
kun vi, trezor’ de mia kor-inklino.
Tre dolĉas kune preni
kaj en la manoj teni
la birdon odorantan de balzamo,
plej dolĉas sur la tero,
plenplene de tenero
al kampo iri, al amat’, por amo!

4.
La amo de l’ amata estas trans la Nil’,
la akvo ŝin de mi dividas.
Sur la rivera bordo kuŝas krokodil’,
tra l’ akvo mi al ŝi rapidas.
Kuraĝta estas sur la akvo la anim’,
kaj kiel tero sub la pland’ la ondo!
La amo, ŝia amo faras forta min
kaj ŝirmas per magia rondo.


VIVENUULO

Tia nun estas al mi la morto,
kiel laniĝo al homo malsana,
kiel eliri ree post akcidento.
Tia nun estas al mi la morto,
kiel aromo balzama,
kiel sidi sub velo en bona vento.
Tia nun estas al mi la morto,
kiel lotusa odorado,
kiel sidi sur bordoj de l’ ebrio,
tia nun estas al mi la morto,
kiel la pluvofreŝa pado,
kiel post soldatservo hejmeniri:
kun ĝojkrio.
Tia nun estas al mi la morto,
kiel sopiras la kaptita homo,
post multaj, multaj jaroj, al sia
naskodomo.

LA MALJUNO

Venas la maljun’ neevitebla,
venas la maljuna aĝ’ funebra,
venas la senila stato febla.

La maljun’ alportas multan novon,
mallertigas kaj lantigas movon,
oni jam nur dormi havas povon.

La okuloj plu ne havas forton,
la oreloj plu ne aŭdas vorton,
la muskoloj perdis la risorton.

Koro lacas, buŝo ne parolas,
cerbo hieraŭon ne memoras,
ĉiuj ostoj tranĉe vin doloras.

Malboniĝas, kio estis bona,
pasas ĝuo, pasas ĉio kroma,
al la lang’ perdiĝas gust’ aroma.

Nur malbonojn la maljuno faras,
nazo jam ŝtopiĝas kaj ne flaras,
ve, jam ĉu vi sidas, ĉu vi staras,
malbona estas ĉio.


Reĝo Salomono
ŜIR HAŜIRIM – KANTO DE L’ KANTOJ

Ho princino, kiel bele vi dum paŝo la piedojn fleksas,
viaj koksoj estas kiel or-agrafo, kiun arte majstraj manoj teksas.
Via dolĉa umbiliko: kiel bela, ronda tas’ trezora,
kiu ja neniam estas sen olea suko bonodora
Via ventro: grena garbo, ĉirkaŭita de lilioj ĉastaj,
viaj kruroj: sur orfundamentoj du kolonoj alabastraj.
Viaj mamoj: kiel ĉamoj, aŭ ĝemeloj de kapreolino,
sin paŝtantaj inter la lilioj. Sorĉa estas via sino.
Via kolo estas kiel turo konstruita el eburo,
kaj fiera estas via nazo, kiel Libanona turo
rigardanta al Damaskus. Via voĉo estas dolĉe flata,
la tempio sub vualoj estas kiel peco pomgranata.
Viaj dentoj: ĵustonditaj ŝafoj, kiuj ĵus el bano paŝas,
kiuj nur ĝemelojn naskas kaj senfruktan inter si ne kaŝas.
Kiel bluaj fiŝlagetoj de Hesbono estas la okuloj,
bela estas vi, Amata, ĉie bela, tute sen makuloj.
Via kapo, kiel Karmel. Kiel ĉarme vi ĝin povas teni!
Kaj per viaj brilaj bukloj ĉiun reĝon vi kapablus ĉeni.

Mian koron, ho Amata, Sopirata, vundis vi per bruloj,
mian koron vi ekvundis per rigardo sola de l’ okuloj.
Bela estas vi, Amata, nura Bel’, kreita por plezuro.
Kiel la gracia palmo, tiel svelte altas la staturo.
Kiel la daktilo dolĉa estas la mameto duonŝvela,
ho, ascendi tiun palmon por la frukto de l’ daktil’ miela!
Kiel la odor’ de pomo estas la elspir’ de via nazo,
la gingiv’, kiel plej bona vino, ebriigas ĝis ekstazo.
Mi al la Amata apartenas, kaj ŝi min deziras,
mi al la Amata apartenas kaj ŝi min deziras.

Kiel ĝardeneto zorge forbarita, estas mia kara,
kiel sigelita puto, kiel ŝtonbarita font’ arbara,
kiel pompa, pomgranata ĝardeneto, estas mia bela,
plena de cipresoj, nardoj kaj de ĉiaspeca frukt’ miela,
plena de cinamo, nardo, incensarboj, bonodora kano,
plena de multkostaj spicoj, de aloo, mirho, kaj safrano.
Nu amata, venu kun mi, dormu kun mi sur la kamp’ de floroj,
ni rigardu, ĉu ekfloris, ĉu odoras jam la mandragoroj.
Ni rigardu, ĉu ekfloris jam la vito kaj la arb’ granata.
Tie, sub ĉiel’ mi diros mian amon al vi, ho Amata.

Jen, Amata, mandragoroj bonodoras kaj la cedroj zumas,
la maldekstra man’ sub mia kapo, vi per dekstra min brakumas.
Premu min sigele al la kor’, sigele al la brako nuda
ĉar la amo estas forta kiel mort’ kaj kiel tombo, kruda
estas la fervora amo. Flamo ĝia estas flam’ de Dio,
flamo de eterna fajro kaj sufoki povas ĝin nenio,
ne estingas amon multaj akvoj nek inundaj riveregoj,
ĝin ne povas hom’ aĉeti per la domo, nek per ĉiuj gregoj,
premu min sigele al la kor’, sigele al la brako nuda,
ĉar la amo estas forta, kiel mort’ kaj kiel tombo kruda.
Kiel ĝardeneto zorge forbarita, estas mia kara,
kiel sigelita puto, kiel ŝtonbarita font’ arbara,
kiel pompa, pomgranata ĝardeneto, estas mia bela,
plena de cipresarboj, nardoj kaj de ĉiaspeca frukt’ miela,
plena de cinamo, nardo, incensarboj, bonodora kano,
plena de multkostaj spicoj, de aloo, mirho, kaj safrano.
Nu amata, venu kun mi, dormu kun mi sur la kamp’ de floroj,
ni rigardu, ĉu ekfloris, ĉu odoras jam la mandragoroj.
Ni rigardu, ĉu ekfloris jam la vito kaj la arb’ granata.
Tie, sub ĉiel’ mi diros mian amon al vi, ho Amata.

Jen, Amata, mandragoroj bonodoras kaj la cedroj zumas,
la maldekstra man’ sub mia kapo, vi per dekstra min brakumas.
Premu min sigele al la kor’, sigele al la brako nuda
ĉar la amo estas forta kiel mort’ kaj kiel tombo, kruda
estas la fervora amo. Flamo ĝia estas flam’ de Dio,
flamo de eterna fajro kaj sufoki povas ĝin nenio,
ne estingas amon multaj akvoj nek inundaj riveregoj,
ĝin ne povas hom’ aĉeti per la domo, nek per ĉiuj gregoj,
premu min sigele al la kor’, sigele al la brako nuda,
ĉar la amo estas forta, kiel mort’, kaj kiel tombo kruda.


ŜUŜANA KAJ LA OLDULOJ

Kaj estis vir’ en Babilono,
kiun Joakim oni nomis,
kaj edzinigis Hilkias-filinon,
kiun Ŝuŝana oni nomis,
kaj kiu estis bela, diotima.
Gepatroj ŝiaj estis piaj homoj,
edukis la filinon laŭ la legoj de Moseo.

Kaj edz’ Joakim estis ege riĉa,
kaj en proksim’ de lia domo
estis ĝardeno vasta,
kie la judoj sin kolektis ĉiutage,
ĉar antaŭ ili havis li reputacion grandan.

Kaj tiujare du oldulojn
elektis la popol’ kiel juĝistojn,
el spec’ pri kiu diras la Sinjoro:
“El Babilon’ devenas la maljusto,
kaj nome, de l’ juĝist-olduloj, kiujn
regadi la popolon oni vidas,”

Kaj ĉiam tiuj du juĝist-olduloj
restadis ĉirkaŭ l’ Joakima domo,
kaj tien do al ili venis ĉiu
havanta ian ajn proces-aferon.

Kaj ĉiam, se l’ popol’ tagmeze jam disiĝis,
Ŝuŝana iris por promen’ al la ĝardeno edza.
Kaj la olduloj ŝin tagtage vidis tie,
kaj en ilia brust’ vekigis amdeziro.
Kaj ili kun kirlataj sensoj,
rigardon sian klinis por ne vidi la ĉielon
kaj ne memori pri la justa juĝo.
Sopir’ konsumis ilin ambaŭ, sed ĝin
ili sekretis unu al alia,
paroli hontis pri l’ avid’ posedi ŝin adulte,
sed des pli ili serĉis la okazon
ŝin vidi ĉiutage.

Unu el ili diris iun tagon:
“Ni iru hejmen, tempas jam tagmanĝi.”
Nu, ili do ekiris kaj disiĝis,
sed poste, reveninte ĉirkaŭvoje,
renkontis sin en tiu loko ree,
kaj demandinte sin pri ties kaŭzo,
pasion sian ili nun konfesis reciproke.
Tuj poste ili priparolis,
en kiu tempo ili povus ŝin
en la ĝardeno trovi sola.

Dum ili je la taŭga tag’ atendis,
okazis, ke Ŝuŝana laŭkutime
en akompan’ de du knabinoj
en la ĝarden’ aperis kaj deziris bani sin,
ĉar estis granda varmo.

Krom ili estis nur la du olduloj tie,
kiuj sin kaŝis kaj spionis.

Ŝuŝana diris al la du knabinoj:
“Oleon kaj balzamon al mi portu,
kaj fermu la ĝardenan pordon,
ke mi min bani povu.”
Kaj tiuj agis, kiel ŝi parolis,
la ĝardenpordon fermis kaj foriris
tra flanka pord’ alporti la portendajn,
sen scio pri l’ olduloj embuskantaj.

Tuj kiam iris for la du knabinoj,
leviĝis la olduloj el embusko,
rapidis al Ŝuŝana kaj parolis:
“Vidu, fermita nun la ĝardenpordo
kaj do neniu povas nin ekvidi.
Ni ambaŭ por vi ame enflamiĝis,
do cedu al ni kaj vin al ni donu,
se ne, mi metos kontraŭ vi ateston,
ke tie ĉi junulo kun vi estis,
tial vi sendis for la du knabinojn.”

Ŝuŝana eksuspiris kaj respondis:
“Ve, mi de ĉie estas premegata,
ĉar se mi faros, morto havos min,
se mi ne faros, mi ne liberiĝos
el viaj manoj – sed pli bone al mi
ne fari kaj en viajn manojn veni,
ol ke mi kulpu antaŭ la Sinjoro.”

Ŝuŝana post ĉi tio laŭte kriis,
sed kontraŭbruis ankaŭ la olduloj,
malfermi ĝardenpordon unu kuris.
Kaj kiam la servistoj aŭdis
el la ĝarden’ la krion kaj la bruon,
ili alkuris tra la flanka pordo,
por vidi, kio al la sinjorino.
Kaj kiam la oldulojn ili aŭdis,
grandegan honton ili sentis,
ĉar ja neniam ĝis nun pri Ŝuŝana
parolo tia paroliĝis.

Kaj morgaŭtage, kiam la popolo
kunvenis en la Joakim-ĝardeno,
alvenis tien ankaŭ la olduloj,
kaj, plenaj de impulso plej malpia
kontraŭ Ŝuŝana, por ŝin pereigi,
parolis al popol’ kolektiĝinta:
“Tuj sendu voki tien ĉi Ŝuŝanan,
la Hilkias-filinon kaj edzinon de Joakim.”
Kaj oni sendis voki.
Ŝi venis kun gepatroj kaj infanoj kaj parencoj
kaj estis belaspekta kaj de delikata ĉarmo,
la ŝiaj ploris do kaj ĉiuj ŝin konataj.

Kaj la olduloj nun ordonis
forpreni de ŝi la vualojn
(ĉar ŝi vizaĝe estis vualita),
por ĝui ŝiajn ĉarmojn volupteme.
Kaj en la mezo de l’ popolkunveno
la olduloj, leviĝinie, metis
la manon sur la kapon de Ŝuŝana.
Kaj ŝi al la ĉiel’ rigardis plore,
ĉar fidon ŝia kor’ en la Sinjoro havis.

Kaj diris la olduloj:
“En la ĝardeno ni hieraŭ iris solaj,
kaj al la sama lok’ ŝi venis, kun knabinoj,
la pordon de l’ ĝarden’ per tiuj ŝi fermigis
kaj poste ŝi de si forsendis la knabinojn.
Aliris tiam ŝin junulo kaŝiĝinta
kaj flanko ĉe la flank’ kuŝiĝis ili tie.
Ni, retirintaj nin al la ĝarden-angulo,
alrapidegis tuj, vidante ĉi adulton.
La kulpon de la par’ ni vidis tute klare,
sed la junulon ni aresti ne sukcesis,
ĉar li superis nin per sia granda forto,
la ĝardenpordon li malfermis kaj forkuris.
Sed ŝin ni kaptis kaj demandis tre insiste,
kiu la juna vir’, sed ŝi ne volis diri.
Jen do pri ĉio ĉi ni metas nun ateston.”

Kaj la popolo kredis tiujn vortojn
de l’ du juĝist-olduloj de l’ popolo,
kaj ĝi Ŝuŝanan mortkondamnis.
Ŝuŝana laŭte plendis nun kaj diris:
“Ho, Dio, Eternulo,
scianta ĉion antaŭ ol ĝi estas okazinta,
vi scias, ke atestis ili false,
kaj jen, mi devas morti,
kvankam nenion mi el tio faris,
pri kio ili nun min kalumnias
en sia malicego.”

Kaj la Sinjoro aŭdis ŝiajn vortojn.

Kaj kiam oni ŝin kondukis ekzekuti,
spiriton sanktan la Sinjoro vekis
en koro de junul’ nomata Danielo
kaj tiu diris krie:
“Mi estas pura de la sango de l’ virin’!”
Kaj la popolo tuta surpriziĝis
kaj turnis sin al Daniel’ demande:
“Kion vi volas diri per ĉi vortoj?”
Kaj li, starante en ilia mezo,
al ili diris:

“Izraelidoj, tiel stultaj estas vi?
Ĉu do vi juĝas pri filin’ de Izrael’
sen ekzameno kaj sen evidenta pruv’?
Revenu kun mi al la loko de la juĝ’,
ĉar atestaĵon falsan metis tiuj du!”

Kaj la popolo tuta returniĝis,
kaj vokis lin ceteraj maljunuloj:
“Al nia rondo venu kaj sidiĝu,
tag’ metu do en nia kapo lumon,
Ĉar al vi donis la Sinjor’ la dignon de maljuno.”

Kaj Daniel’ parolis:
“Disigu ilin unu de l’ alia tuj,
mi volas ilin eldemandi por esplor’!”
Kaj kiam ili estis disigitaj,
la unun li alvokis kaj parolis:
“Vi, kiu maljuniĝis en malpia viv’,
por viaj kulpoj sekvas nun la venĝa pun’,
por kulpoj, kiujn vi antaŭe faris jam,
ĉar vi la juĝon diris kiel maljustul’,
kiam kondamnis senkulpulojn via buŝ’
kaj vi kulpulojn lasis iri en liber’,
kvankam ja diris Dio, diris la Sinjor’:
Ne juĝu morton al justul’ kaj senkulpul’!
Nu jen, se ĉi virinon vere vidis vi,
kie ŝi intertraktis do, sub kia arb’?”
Kaj tiu diris: “Sub frakseno.”
Kaj Daniel’ parolis:
“Bonege vi mensogis kontraŭ via kap’,
Ĉar la anĝelo de l’ Sinjoro aŭdis jam
ordonon de l’ Sinjoro por frakasi vin.”

Post kiam tiun li forkondukigis,
li sendis voki al li la alian
kaj diris al ĉi tiu:
“La belo vin delogis laŭ la manier’
de l’ kanaanidinoj, ne de l’ juda gent’,
perturbis vian koron fia voluptem’.
Jen kiel izraelidinojn traktis vi,
kiujn devigis cedi al vi la timem’,
sed estis tamen unu izraelidin’,
kiu ribelis kontraŭ via malpiec’.
Nu, diru do, sub kia arbo de l’ ĝarden’
surprizis vi la paron en la intertrakt’?”
Kaj tiu lin respondis: “Sub pomarbo.”
Kaj Daniel’ respondis:
“Bonege la mensogon diris ankaŭ vi,
bonege vi mensogis kontraŭ via kap’,
ĉar sciu, ke jam la anĝelo de l’ Sinjor’
atendas prete kun armilo en la man’
ekstermi vian vivon per ponardopik’.”

Kaj tiam la popolkunven’ jubile laŭdis Dion,
ĉar tiujn, kiuj fidas Lin, Li savas el danĝero.
Kaj poste ĉiuj kontraŭ l’ du olduloj
sin turnis kaj tumultis fari venĝon,
ĉar per ilia propra buŝ’ demonstris Danielo
la falson de ilia atestaĵo.
Kaj oni traktis ilin en la sama maniero,
kun kiu ili siajn homofratojn
al ili por juĝado konfiditajn:
oni mortigis ilin laŭ la leĝoj de Moseo.
Kaj Hilkias kun la edzin’ jubile dankis Dion
kaj kune edz’ Joakim kaj la parencaro tuta,
ĉar ja nenia hontindaĵ’ troviĝis en Ŝuŝana.

De tiam kaj tra ĉiuj tempoj poste
la saĝa Danielo estis en
honoro granda antaŭ la popolo.


BABELO

Kaj unu lingvo estis sur la tuta ter’
kaj unu maniero de parolo.

Kaj ili, ekirinte el la Orient’
ebenon trovis en la lando Ŝinar
kaj tie ili loksidiĝis.

Kaj diris unuj al aliaj: “Venu do,
ni formu brikojn kaj bruligu fajre.”
Kaj estis brik’ al ili kiel ŝtono
kaj estis peĉ’ al ili kiel kalko.

Kaj ili diris: “Venu do,
nun ni konstruu por ni urbon,
kaj turon, kies pint’ atingos la ĉielon,
kaj ni akiru por ni nomon,
por ne disiĝi sur la tuta tersupraĵ’.”

Kaj jen descendis Jahve,
por vidi tiun urbon kaj la turon,
kiujn konstruis la homidoj.

Kaj diris Jahve: “Jen do, unu la popol’,
kaj ili ĉiuj havas unu lingvon,
kaj jen do, kion ili nun komencis,
kaj ili plu ne estos malhelpataj
plenumi ĉion deciditan.
Nu, ni descendu do
kaj ni konfuzu ilian lingvon,
ke unu la alian ne komprenu.”

Kaj Jahve do de tie
disigis ilin sur la tuta tersupraĵ,
kaj ĉesis la konstruo de la urbo.

Kaj tial oni nomas ĝin Babelo,
ĉar tie ja konfuzis Jahve
la lingvon de la tuta ter’,
kaj ĉar de tie Jahve
disigis ilin sur la tuta tersupraĵ’.


LA PSALMO 137

Ĉe la river’ de Babilono
ni sidis kaj amare ploris,
kiam ni tie pri Ciono
kun afliktita kor’ memoris.

Sur la branĉaron de salikoj
la harpojn tie ni pendigis,
ĉar la kaptintoj-malamikoj
por kantsonoro nin instigis.

Ni kantu gaje – tion volis
de ni la krudaj turmentantoj.
“Nu, kantu do – ili parolis –
por ni el la Cionaj kantoj!”

Silentis branĉe harpo penda,
silentis gorĝe kantsonoro.
Kiel ja en la lando fremda
ni kantus kantojn de l’ Sinjoro?

Ho, se pri vi, Jerusalemo,
forgesus mi en la lontano,
min, pro la peka forgesemo,
forgesu mia dekstra mano!

Gluiĝu lango al gingivo,
se iam pri vi mi forgesos,
kaj se vin fonto de la vivo
kaj ĝojo mi rigardi ĉesos!

Sinjor’, memoru pri l’ misago
de Edom! Kriis ties gento
en la Jerusalema tago:
“Detruu ĝin ĝis fundamento!”

Kaj vi, filin’ de Babilono
kiun pereo nepra plagos,
benata, kiu pro l’ malbono
al ni pagata, al vi pagos!

Benata estu, kiu metos
sur vin revenĝe siajn manojn,
kaj kaptos kaj frakase ĵetos
al roko viajn suĉinfanojn!


EL LA «LIBRO DE PREDIKISTO»

Nur vantaĵo ege granda, tion diras la predikisto,
nur vantaĵo ege granda, ĉio nur estas vantegaĵ’.
Kiom multe da utilo povas do la homo akiri
el la multe da laboro pene farata sub la sun’?
Iras for homgeneracio unu kaj alvenas alia,
kaj foriras, kaj dum tio restas plu eterne la ter’.
Jen la sun’ ascende venas, jen la sun’ descende subiras,
kaj al sia lok’ rapidas, kie ree leviĝas ĝi.
Ĝi rapidas al la sudo kaj transire ĝi pasas norden,
vento flugas ronde-ronde kaj revenas al sia gir’.
La riveroj al la maro kuras, sed la maro ne plenos,
kien ajn la fluoj kuras, ili retrovenadas nur.
Kiel penas ĉiuj aĵoj, tion povas diri neniu,
nek okul’ sufiĉus vidi, nek enpreni povus orel’.
Kio estis, estas sama, kio estos; kio okazis,
tiel same ja okazos: nova – nenio sub la sun’.
Jen pri kio oni diras: vidu, ĉi tio estas nova;
de tre longe, tra centĵaroj antaŭ ni ĝi ekzistis jam.
Pri la antaŭaĵoj mankas la memoro; kaj pri la lastaj,
al venontaj same mankos la memor’ de la posteular’…

*

Ĉio povas trafi ĉiun: tute la saman lancon havas
homo justa kaj maljusta, kaj la purul’, la malpurul’,
oferant’, neoferanto, kaj la bonulo, la krimulo,
kaj la homo ĵuradanta, kaj kiu timas de la ĵur’.
Tio tre malica estas en la aĵoj sub la ĉielo,
ke al ĉiu homo estu tute egala lia lanc’:
kaj la koro per malico, per frenezum’ la memo plenas
de l’ homidoj dum la vivo; poste ilin atingu mort’.
Ĉar esperon havas ĉiu al vivantoj apartenanta,
ĉar pli bona estas viva hundo ol mortinta leon’.
Ĉar ja la vivantoj scias, ke ili devas foje morti,
sed la homoj, kiuj mortis, tute nenion scias plu,
tiuj povas jam ricevi tute nenian rekompencon,
tial ke forviŝiĝinta estas jam ilia memor’.
Jam perdiĝis am’ ilia kaj malamo kaj ekscitiĝo,
ili plu ne havas parton el la aferoj sub la sun’.
Nu, sed manĝu vian panon gaje, kaj bonkore la vinon
trinku, ĉar jam viaj agoj estas karaj al la Sinjor’.
Tial ĉiutempe estu pure blankaj sur vi la vestoj,
kaj oleo bonodora ne forestu sur via kap’.
Kaj do vivu vian vivon kun edzino via amata,
kiun amas vi en ĉiu tago de via vanta viv’,
en la tagoj, kiujn Dio al vi donacis sub la suno,
en la tagoj, ĉiuj tagoj de vantega via vanec’.
Ĉar ĉi tio estas, sciu, via parto en via vivo,
kaj en la labor’, per kiu vi laboradas sub la.sun’.
Kion vi kapablas fari, faru, ĉar plu ne estas ago,
nek saĝumo, nek scienco en Ŝeol’, kien iros vi.


 

Solon
LA TROMPITA POPOLO

Via malbravec’ alportis vian plagon, do ne la diojn
akuzadu nun pro via malfeliĉe amara sort’.
Vi la garantiojn cedis, kaj vin al iuj ajn vi lasis
superkreski, jen pro kio nun vi ĝemadas en servut’.
Kvankam per la ruz’ vi ĉiuj unuope superas vulpon,
kune la popolo estas stulta kaj poltrona amas’.
Nur la langon vi rigardas, respektante la buntajn vortojn,
sed neniam iu el vi scii volas, kia la ag’.

 

Solon
DESPOTISMO

El la nuboj falas neĝo kaj furioza hajl’ al tero,
brilas fulmo kaj ektondras la ĉielo laŭ ĝia voj’.
Tiel per la man’ de viro grandpotenca pereas urbo,
la popolo senkonjekte iĝos sklav’ de sia tiran’.

 

Mimnermos LAMENTO

Kiom ja valoras vivi, kio bela sen Afrodita?
Ho, mi mortu, se eksciti min ne kapablas jam de nun
sur la dolĉa amolito la sekreta don’ donacita,
ĉar la viron kaj virinon nur la freŝa floro de jun’
plezurigas ja. Sed kiam oni funebre maljunaĝas,
ve, la brava vir’ fariĝos nur skeleto en aĉa ŝel’,
lian koron jam eterne nur malicegaj zorgoj maĉas,
rigardante supren, li ne ĝojas eĉ pri la suna hel’,
kaj, de l’ knaboj malŝatata, por la virinokuloj aĉas.
Por la maljunaĝ’ nin plagis per tia ŝarĝo la ĉiel’.

 

Mimnermos
FRAGMENTOJ PRI MALJUNO

 

La plej bela vir’ vi povas esti, sed se vi maljuniĝas,
jam eĉ la infanoj propraj vin rigardas nur neniaĵ’

*

Se mi nur la pezan ŝarĝon de l’ kaduko povus eviti,
kaj atingus min la morto en sesdeka mia somer’.


Sapfo
HIMNO AL AFRODITA

Afrodita sur via bunta trono,
mi vin petas, Zeŭsa filin’ ruzplekta,
tristi, ho reĝino, ne lasu min sub
tedo aflikta!

Venu do, se ofte vi elaŭskultis
mian peton per pia preĝ’ invitan,
kaj forlasis por mia help’ la patran
domon oritan!

Vian ĉaron svarm’ de paseroj vigle
flugilfrapaj al nia nigra tero
tiris haste el la ĉiel’ sur rekta
voj’ tra l’ etero.

Tuj vi venis. Kaj de rideto brilis
la vizaĝ’ senmorta, kiam, beata,
vi demandis, kio do ree, kial
voko veata,

kia frenezuma sopir’ min kaptis.
“Kiun ree Peitho en amfervoron
al vi logu nun? Kiu kulpis al vi,
Sapfo, doloron?

Ĉar, de vi fuĝanta, ŝi tuj vin serĉos,
ĉar, puŝanta for la donacojn, donos,
ĉar, vin ne amanta, ŝi malgraŭ volo
ami bezonos.”

Venu ankaŭ nun, liberigu min de
zorg’ amara! Helpu sopirplenume
mian koron! En ĉi batal’ mem luktu
kun mi komune!


Sapfo
FRAGMENTOJ PRI ATTHIS

Jaroj pasis jam, de kiam, Atthis,
mian koron vi unue movis,
sed vi tiam estis infanino,
kaj mi nematura do vin trovis
por la dolĉa am-inklino…
– – – – – – – – – –
Kiel ŝtormo kun impeta salto
kverkojn tordi ĵetas sin el alto,
tiel mian koron tordas Eros…
– – – – – – – – – –
Ree per dezir’ min mordas Eros,
membrorompa kaj nerezistebla,
dolĉ-amara Eros, rampa besto…
– – – – – – – – – –
Mi sopiras, brulas, amofebra…
– – – – – – – – – –
Du animojn mi en mia esto
sentas kaj ne scias kion fari…
– – – – – – – – – –
Atthis, ŝajnas mia voĉ’ ne kari
al vi plu, vi ĝin eĉ trovas teda
kaj jam brulas nur por Andromeda…

Sapfo
MNASIDIKA

Ho Atthis, jam en Sardes loĝas fore
Mnasidika, amata de ni ambaŭ.
Ŝi ofte pensas pri ni rememore.

Kiam ni vivis kune, vin beata
diin’ ŝi nomis, kaj el ĉies kanto
ŝi de la via estis plej ravata.

Kaj ŝi nun inter virinar’ Lidia
brilegas, kiel post la sunsubiro
la lun’ rozfingra, kiu, pli radia,

paligas astrojn ĉirkaŭ si kaj klaro
verŝiĝas el ĝi sur la maron salan,
kaj sur la flororiĉon de l’ kamparo,

kaj bela roso fluas, rozoj floras,
cerefolioj verdas delikataj
kaj meliloto dolĉe bonodoras.

Ŝi ofte iras-venas malkvieta,
pri Atthis pensas, ŝian molan koron
plenigas tristo kaj sopir’ impeta.

Ŝi akre al ni vokas de-lontane
tra l’ mar’. La nokto tion per multopaj
oreloj aŭdas kaj ripetas vane…


Sapfo
AMKONFESO

Plej feliĉa vir’, egalul’ de dioj
al mi ŝajnas, kiu sidiĝi povas
vidalvide al vi kaj aŭdi el pro-
ksimo la dolĉe

freŝan voĉon kaj la magian ridon,
kiu fandas en mia brust’ la koron.
Se nur por moment’ mi vin alrigardas,
tuj sufokiĝas

mia voĉ’, la lango lamiĝas, fajroj
delikataj sub mia haŭto kuras,
mi ne vidas per la okuloj, muĝas
miaj oreloj.

Min inundas ŝvito, la tutan korpon
kaptas al mi tremo, mi verdas pli ol
herbo, kaj kun mank’ apenaŭa ŝajnas
jam, ke mi mortas…


Sapfo
ADIAŬO

Mi vere diras: mortus mi volonte.
Foriris Atthis, mi ŝin ne revidos.
Ŝi multe ploris de mi disiĝonte,

ploregis ŝi ĉe l’ adiaŭparolo:
“Ho Sapfo, kiel akre mi suferas,
mi ja foriras de vi malgraŭ volo.”

Kaj tiam mi respondis al ŝi larme:
“Iru feliĉe kaj pri mi memoru,
vi scias, kiel mi vin amis varme.

Se ne, mi veku en vi la memorojn.
Ĉu povus vi forgesi tiujn dolĉe
tenerajn kune pasigitajn horojn,

kiam florkronon vi por vi kolektis
el rozoj kaj violoj kaj safranoj
kaj apud mi sur vian kapon plektis,

kaj la girlando el miksita multo
da floroj adorindaj ondis al vi
ĉe la fragila kolo, fajna ŝultro,

kaj kun odor’ mistera la parfumoj
de aromaroj reĝaj al vi naĝis
ĉirkaŭ la belaj bukloserpentumoj,

kaj vi langvore sur kuŝejon sinkis,
kaj sterniĝinte apud mi la ardan
soifon vi estingis…


Sapfo
FRAGMENTOJ EL NUPTOKANTOJ

Kiel pomo ruĝe ridas,
alte, alte, arbopinte,
kiun ĝardenist’ ne vidas,
iras for ĝin forgesinte,
aŭ li vidis ĝin, sed vane,
li ĝin ne atingis mane…
– – – – – – – –
Kiel hiacint’ montara,
kiun per piedo dure
tretas la paŝtist’ barbara,
ke l’ petaloj, la purpure
ruĝaj, kiuj brilis pompe,
estas velkigataj rompe…
– – – – – – – –
Vesperstelo, vesperstelo,
ĉion, kion dise ŝutis
la Aŭror’ de fajra helo,
rekondukas via gvid’:
estas kondukataj hejmen
la ŝafido, la kaprid’,
kaj ĉe via ilumino
estas kondukata disde
sia panjo la filino.
– – – – – – –
Ho feliĉa viro,
jen, plenumiĝis
via deziro,
ĉar via jam
la knabineto,
por kiu ardis
en vi la morda
febro de am’.
– – – – – – –
– Virgineco, virgineco, de mi kien vi foriras?
– Al vi neniam mi plu revenos, al vi neniam…

 

Sapfo
FIERO

Mi havas infaneton, ho dolĉulin’ trezora,
talio ŝia fajna kiel la floro ora,
Kieis, belega gem’!
Se oni por ŝi grandan Lidion eĉ proponus,
mi ŝin ja ne fordonus,
mi ŝin ne interŝanĝus por bela Lesbos mem!

Sapfo
ADONIS

– Mortis aminda Adonis, kio farebla do, Kypris?
– Enterigu lin, knabinetoj, ekŝirante sur vi la vestojn.


Sapfo
GONGILA

Gongila, plejeble rapide venu,
montru vin en laktokolora vesto
ĵus sur vin metita! Ha, ĉirkaŭnaĝas
arda deziro

vian belon. Vido de via vesto
jam konfuzas sola la vidantinon.
Ĝojas mi, ĉar al vi riproĉas tion
mem Kytherea…


 

Sapfo
SINCERE

La volupton pleje kaj antaŭ ĉio
amas mi, la brila amoro al mi
apartenas kaj la dezir’ de l’ bono…

 

Sapfo
NE VENIS…

Descenda la Luno kun la
Plejado, jam estas meza
la nokto, pasinta la horo,
do sola mi devas dormi…

 

Sapfo
PLENDO

Eros venis laŭ mia peto
kaj mi diris:
Despoto potenca, mi ege suferas,
je l’ diino beata mi ĵuras:
mi plu ne ĝojas eĉ pri la riĉo
levinta min alten,
morti min ia sopiro logas,
vidi lotusajn bordojn
rosohumidajn…

 

Sapfo
ENLULO

Freŝa vento el super akvoj zume
tra l’ pomarboj parfumaromaj vibras,
kaj descendas tra l’ moviĝantaj frondoj
glite la dormo…

 

Sapfo
KANTO DE TEKSANTA KNABINO

Patrino dolĉa, teksi mi ne povas, min sopiro
je fraŭlo jugis per la gracikorpa Afrodita…

 

Sapfo
ALKAJOS KAJ SAPFO

– Violbukla Sapfo, mielrideta,
sankta, diri al vi mi volus ion,
sed ĝin elparoli ne lasas al mi
sento de honto.

– Se noble belan diri deziras vi,
malbonon ne havante ĉe via lang’,
ne kovrus hont’ okulojn viajn,
kaj vi libere la penson dirus.


 

Sapfo
RIFUZO

Se vi volas, estu amiko mia,
sed pli junan amu. Kuraĝo fuĝis
kun la juno el mia kor’, mi estas
por vi jam olda…

 

Sapfo
POST LA MORTO…

Post la morto vi kuŝos funde de tombo, vin plu neniu gardos
en memoro, deziro vin plu ne vokos, ĉar vi ne plukis rozojn
sur la mont’ Pieria, vin la Hadesa trista palac’ atendas,
senrimarke vi iros for, vi fariĝos ombro tenebra, pasa…

Alkajos
FRAGMENTOJ DE VINKANTOJ

1.
Amiko, kial cedi vin al la trist’,
per kio dotas vin la ĉiama zorg’?
Jen estas panaceo kara:
trinki da vino pokalon plenan…

2.
Kial tardu nia drinko
ĝis vesperatingo?
Ja rapidas tempopaso!
Knab’, en kruĉon bunt-emajlan
verŝu vinon fajran,
venu kun la vasta vazo!
Fil’ de Zeŭs kaj de Semele
nin ja zorgo-pele
benis per la vin’ donace,
ke ĉe vin’ en dolĉa distro
fuĝu de ni tristo,
verŝu al pokal’ senlace!
Miksu ĝuste, trionparte,
verŝu, knabo, salte,
ke atingu nova glaso
la ĝisrande plenan…

3.
Vinon sorbu nia gorĝo,
supre la suntorĉo
ardas, prema la ĉielo,
ĉio, kio tere vivas,
ege nun soifas,
estas laca de anhelo!
Ombron trovas nur la grilo
sub la frondŝirmilo,
kaj, frotante la flugilojn,
gaje, kaj neniam pigre,
ripetante vigle
ŝutas siajn dolĉajn trilojn.
Kaj, dum kampe floras kardo,
nun de ama ardo
la virinoj ekfrenezas,
sed malgrasaj estas viroj,
svenas la deziroj,
ĉar la spin’, la membroj pezas,
cerb’ sekiĝas sub la drasta
fajro Hundo-astra…


 

Alkajos
LA ŜIPO

Eĉ vent-irado plu ne konata, ĉar
tumultas al ni kresto de ondo nun
de ĉiu flanko, kaj ni meze
per nia ŝipo tenebra drivas,

laŭ pov’ luktante kun la sovaĝa ŝtorm’,
la maston lekas ŝaŭmo de akvo jam,
truegojn montras nia olda
velo, la tolo ŝiriĝis tute,

loziĝis ankaŭ l’ ankro…


 

Theognis
ADMONO

Ho amik’, se en feliĉa horo al vi la kor’ jubilas,
ne sidiĝu kun ridanta buŝo apude de plorant’.

 

Theognis
ESPERO

Ĉe la homoj restis sole la Esper’ el gento ĉiela,
la ceteraj jam foriris ĉiom al la alta Olimp’.
For jam la Fidel’ potenca, iris for la Puno severa,
la Graciojn jam, amiko, vane vi serĉas sur la ter’.
Ja eĉ la plej sanktaj ĵuroj inter homoj plu ne validas,
kaj nek pens’ pri senmortuloj vivas en homoj jam, nek tim’.
Jes, la gento de piuloj jam elmortis, kaj honoratas
nek ordono de la leĝo, nek la sanktigita kutim’.
Sed dum vivas vi kaj povas alrigardi la sunolumon,
kroĉu vin al la Espero, firme fidante kroĉu vin,
kaj se vi bruligas dum la preĝo bonodoran oferon,
la komenc’ kaj fino estu ĉiam ofero al Esper’.

 

Theognis
SENTENCO

La plej bela sortfavoro estus esti nenaskiĝinta
kaj neniam vidi lumon de l’ bruligante brila sun’.
Sed se tamen vi naskiĝis, estus bele foriri baldaŭ
tra l’ Hadesa pord’ kaj sub la tero ripozi en profund’.

HIRUNDKANTO EL RHODOS

Venis, venis la hirundo
el la vojo migra,
ĝia brusto estas blanka
kaj la dorso nigra.
Ĝi alportas la serenon,
la veteron varman,
ĝi alportas la printempon,
la sezonon ĉarman.

Mastro, figon kaj fromaĝon
donu al hirundo,
donu al ĝi vinon bonan
el la kela fundo.
La hirundo ja rifuzos
nek la mielsukon,
nek la fabfarunan panon,
nek la dolĉan kukon.

Ĉu ni do foriri devas,
aŭ ni ion jam ricevas?

Se vi donos, ni foriros,
kaj se ne, ni restos,
aŭ ni portos for la pordon
kune kun fenestro,
aŭ la edzineton, kiu
sidas post la pordo;
eta estas ŝi, facila
estos la forporto.

Sed ja donu, se vi donas,
ion grandan, kio bonas.

Hej malfermu, tuj malfermu
por hirundoj petaj,
ja ne estas ni olduloj,
sed infanoj etaj.


IBYKOS
FRAGMENTOJ PRI LA AMO

 

1.
… en printempo la arb’ cidonia
sorbas el akvo de kura rivero,
en ĝardeno de ĉastidilia
virgulinaro ridete la ter’
kreskas en ombro de vito folia.
Por mia amo – nenia ripoza sezono!
Kun kia forto la fulme ataka
norduragano, la traka,
flagre balaas tra l’ regiono,
tiel eterne min akre ŝiregas
Kypris nepripeteble,
kaj bruligante, manie, tenebre,
en mia koro ŝi regas…

2.
Tra l’ cilio sombra denove
Eros fande al mi ridetas,
min ensorĉe, koro-remove,
per magia logo li retas,
min al Kypris prede li ĵetas.
Veni mi sentas lin per tremo de korpo,
kiel de l’ ĉeval’ venklaca, kutima je jugo,
estas jam jungebla la nuko
al la vetveturilo nur uze de forto.


 

Anakreon
MI NE AMAS…

Mi ne amas, kiu dum la drink’, ĉe pokalo plenverŝita,
parolaĉas pri kverelo, pri batal’ graveda je larm’,\
sed ja, kiu dolĉajn donojn de la Muzo kaj Afrodita
miksas, memorante pri la amo plena de gaja ĉarm’.

 

Anakreon
TRAKA ĈEVALIDO

Traka ĉevalido, kial vi suspekte malproksimas,
al mi strabas, de mi fuĝas, ŝajne ne tre min estimas?
Sciu, se la belan kolon mi per brido al vi ŝnurus,
sur vi la vetkur-kolonon mi lertege ĉirkaŭkurus.
Nun vi lude kapriolas sur la freŝa herb’ kampara,
ej, rajdanto firme sida, tio al vi mankas, kara…

Anakreon
FRAGMENTOJ PRI EROS

La voluptan dion Eros
ĉe la haroj festonitan
mi deziras nun prikanti.
Li tiranas en ĉielo,
li la tutan teron juĝas…
*
Furioza frenezumo
la Erosa ludo kuba…
*
Forĝiste Eros min la ardiĝintan
bategis per martelo
kaj trempis min en la riveron vintran…
*
Mi ree saltas de l’ rokpinto
Leŭkata en grizbuklan maron,
denove amebriiĝinto…
*
Eros vidas, ke l’ mentono
grizas al mi de blankaj viloj,
kaj forflugas la fripono
per brilegantaj orflugiloj…
*
Purpurpilkon alĵetis vi,
ree, Eros, orhara knab’,\
kun belŝua knabino mi
devus ludi kaj ŝerci.

Sed, fiera Lesbianin’,
mokrigarde ŝi ridas pri
mia griza hararo kaj
serĉas amon pli junan.


 

Anakreon
VINKANTO

Nu, ni do ekdrinku, tamen
ni ne puŝu kriojn, kiel
la sovaĝa skito drinkas!
Amuziĝu dolĉe, miksu
ni la vinon kun la kanto…

 

Anakreon
LA ŜILDO

For mi la ŝildon ĵetis
ĉe l’ rivereto lirla,
kaj mi kukole fuĝis
el la batal’ homkirla…

 

Anakreon
PRI SI MEM

Junular’ pro mia voĉo
ja min ege devas ami:
mi kapablas kanti dolĉe,
mi kapablas diri dolĉon…”

 

Anakreon
FRAGMENTO PRI LA MORTO

La harar’ jam al mi grizas ĉe la verto kaj tempioj,
de mi fuĝis jam junaĝo, kaviĝintaj jam la dentoj,
jam apenaŭ al mi restas iom el la dolĉa vivo.
Tion ofte mi priploras hororante de l’ Tartaros.
Abomena lando Hades! Amarege iri infren!
Tre facile ĝin atingi, plu ne ebla la reveno…

 

Simonides
POR LA HEROOJ DE THERMOPYLAI

 

Iam en ĉi tiu loko kontraŭ la tricent miriadoj
luktis en Peloponezo la armeo de miloj kvar.

 

Simonides
TIO SAMA

 

Fremda vojirant’, anoncu al Lakedemona popolo:
jen ni kuŝas, obeintaj al la parolo de l’ patruj’.

Ajskhylos
EL «AGAMEMNONO»

(Okazas en Argos, antaŭ la palaco de la Atreidoj. Agamemnono venke revenas el la Troja milito hejmen.)

AGAMEMNONO
La hejmon mi enpaŝas nun, fajrejon mian praan,
kaj sendas vortojn de dankem’ unue al la dioj,
kiuj, portinte iam for, min rekondukis hejmen.
Nur, kiu akompanis min, la Venko plu fidelu!
KLYTAIMNESTRA (veninte el la reĝa palaco)
Ho civitanoj de la urb’, olduloj respektataj,
jen, mi ne hontas antaŭ vi konfesi, kiel firme
al mia edzo mia kor’ fidelas; tiel, fine,
pudoron oni perdas do! Aŭskultu, kiom multe
da turmentego havis mi – ĝin ne laŭ fam’ mi konas –
dum tiu ĉi en malproksim’ sub Ilion’ batalis.
Jam sole tio, ke l’ edzin’, ŝirita disde l’ edzo,
solece sidas en la hejm’, sentiĝas amarega,
kiam l’ orelojn tiom da sciigoj sombraj trafas:
apenaŭ venis ja sendit’, tuj sekvas jam alia
kun famo eĉ multege pli timiga por la domo.
Se mia edzo estus jam murdita tiomfoje,
kiom da fojoj ties fam’ alvenis, pli multnombre
li havus truojn sur la korp’ ol la fiŝkapta reto,
kaj se lin tiomfoje mort’ faligus, kiel famis,
li, kiel nova Geryion trikorpa, povus diri,
ke teran ŝelon havis li trioblan, kaj suferis
apartan morton ĉiu el la trio de ĉi korpoj.
Tiel skuiĝis mia kor’ pro la teruraj famoj,
ke maŝon ĉirkaŭ mia kol’ mi plektis jam kaj tiun
malligi de mi sole kun perforto oni povis.
(Al Agamemnono)
Jen kial nun ĉe mia flank’ ne staras, kiel decus,
la füo, la garantiaĵ’ de nia ama ligo,
Oresto. Kaj ne devas vi pro tio iel miri:
fidela amik’ de nia dom’ el Phokis lin edukas…
– – – – – – – – – – – – – – –
Tiel sekiĝis al mi jam la laciĝantaj fontoj
de larmoj, ke ne restis plu eĉ unu sola guto.
La lumon perdis miaj du okuloj, fermiĝantaj
malfrue, ĉar mi gvatis pri la tarda fajrosigno
inter lament’ eterna, kaj eĉ se mi ekdormetis,
min jam eĉ la zumanta kul’ per la brueto softa
tuj vekis, tiom ĉirkaŭ vi mi sonĝis da minacaj
danĝeroj, jam pli multajn eĉ ol la minutoj dormaj.
Nun, tolerinte kiel hund’ fidela de la domo,
per kia nom’ la edzon mi salutu tristforgese?
Lin nomi firma domgardant’ aŭ nia ankro mare,
kolon’ domtena, sola fil’ de patro grizsiĝinta,
terpeco aperanta al ŝipul’ neesperate,
radio brila de la sun’ ekluma post tempesto,
por soifbrula pilgrimant’ fontakvo refreŝiga,
aŭ ĉio, kio en la plag’ donacas bonon, savon?
Jen kiel indas la salut’ al mia edzo glora,
pro tio ne akuzu min envie! Tro sufiĉe
ni jam suferis! Ho anim’ tre kara, nun descendu
de la batala ĉaro, sed, ho reĝ’, la Trojo-tretajn
piedojn al vi tie ĉi terpolvo ne ektuŝu!
Knabinoj, kie tardas vi? Ĉu do mi ne ordonis,
ke estu trabrodita per tapiŝoj lia vojo?
Tuj al li kovru do purpur’ la padon de la plandoj!
Tiel akceptu rajte lin la dom’ neesperata.
Ceteron per viglema zorg’, se helpos mia dio,
mi prenos laŭ la rajto kaj laŭ la konveno deca.
AGAMEMNONO
Idin’ de Leda, gardantin’ zorgema de la hejmo,
konforma estis ĉi parol’ al mia forestado,
tiom ĝi estis longa, sed la laŭdo pri mi, por ke
ĝi estu ĝusta, devas ja deveni de aliaj.
Vi mem do ne dorlotu min kiel virinpersonon,
per tiaj vortoj de humil’ ne volu min saluti,
falinte al la tera polv’ en manier’ barbara.
Nek mia vojo pro l’ purpur’ fariĝu enviata,
honor’ de tia pompo ja konvenas nur al dioj.
Piedojn miajn meti do sur tiujn ĉi broditajn
tapiŝojn kiel risku mi sentime, mortemulo?
Honoru kiel homon min, ne kiel ian dion,
sonoros ankaŭ sen la pomp’ de la piedtapiŝoj
la famo pri mi. Kaj donac’ plej alta de l’ ĉielo
ja estas la prudenta mens’. Feliĉas, laŭ mi, tiu,
kiu travivas en beat’ kvieta sian vivon.
Jen kion, por animtrankvil’, konfesas mi kaj faras.
KLYTAIMNESTRA
Sed opinion mian do ne kontraŭdiru tiel!
AGAMEMNONO
Eksciu, ke ne ŝanĝos mi ĉi opinion mian.
KLYTAIMNESTRA
Ĉu vi promeson ĵuris do, aŭ vin la timo regas?
AGAMEMNONO
Pripense, pli ol iu ajn alia, mi decidis.
KLYTAIMNESTRA
Kion Priamo farus post triumfo tia, diru!
AGAMEMNONO
Mi kredas, sur purpurtapiŝ’ orgojle li paŝadus.
KLYTAIMNESTRA
Do ne aŭskultu ankaŭ vi pri malaprob’ de l’ homoj.
AGAMEMNONO
Potencon grandan havas voĉ’ de la popolo, kredu!
KLYTAIMNESTRA
La hom’ sen ia enviul’ eĉ ne meritas tian.
AGAMEMNONO
Ne estas dece al virin’ sopiri je batalo.
KLYTAIMNESTRA
Esti venkita decas al la triumfant’ feliĉa.
AGAMEMNONO
Por vi ĉi tio estas venk’ tiele dezirata?
KLYTAIMNESTRA
Ho cedu, per memvola ced’ vi havos la triumfon!
AGAMEMNONO
Se tiel vi deziras, nu, oni mallaĉu miajn
sandalojn, ĉi fidelajn du servistojn de l’ piedoj.
(Servistino mallaĉas liajn sandalojn.)
Ho nur okulo el ĉiel’ envie ne rigardu,
se mi al ĉi purpurtapiŝ’ surmetos la piedon.
Sur la pompante luksa vic’ de l’ riĉaj, multekostaj
tapiŝoj treti la anim’ treege al mi tremas.
Pri tio ĉi sufiĉe jam.
(Li descendas, surmontras Kassandran)
Kaj ĉi knabinon fremdan
akceptu kun bonvola kor’. Rigardas ankaŭ Dio
favore el ĉiela tron’ al la regantoj mildaj.
Ŝi estas elektita flor’ el multe da trezoroj,
ŝi venis kun mi kiel gajn’, donaco de l’ milito.
Sed nun mi iras jam, ĉar min persvadis viaj vortoj,
al la palac’ tretante per piedoj la purpuron.
(Lante li iras ale al la palaco sur la tapiŝoj.
Kassandra restas sur la ĉaro, profunde enpensiĝinte.)

KLYTAIMNESTRA
Lontanaj maroj – kiu do elĉerpi tiujn povus? –
nutradas sukon de purpur’, la orvaloran, ĉiam
sin novigantan re kaj re, ornamon de la vestoj.
Per dia graco, bona edz’, ni havas aĉetpovon,
ĝis nun neniam nia dom’ ekvidis la mizeron.
Purpurtapiŝojn, kiom ajn, mi estus oferinta,
se la aŭguroj tion ĉi de mi dezirus iam,
por elaĉeto de la sav’ de via kara vivo…
– – – – – – – – – – – – – –
Ho Zeŭs, ho vi perfekta Zeŭs! Plenumu mian preĝon
kaj bone zorgu, kion vi plenumi al mi devas!
(Ŝi foriras post Agamemnonon.)
KASSANDRA
Ho ve, jen kia fajro, ve, la flam’ al mi kuregas,
ho ve, Lykia Apollon, ho ve jam, ve jam al mi!
Ĉi dupieda leonin’, dum ŝia nobla masklo
forestis, federiĝis kun virlupo, kaj mortigos
min kompatindan; kiel se balzamon ŝi preparus,
al la sekreta sorĉtizan’ ŝi miksos mian sangon,
kaj fanfaronas dum akrig’ de glavo por la edzo,
ke kontraŭ li pro mia ven’ ŝi faros venĝon sange.
Kial do porti ĉion ĉi plu kiel ridindaĵojn?
Kial do vi, bastono, kaj vi, harruband’ aŭgura?
Kial? Mi neniigos vin nun antaŭ ol mi mortos,
pereu do, kaj poste vin mi sekvos mem peree.
Aliajn feliĉigu jam de nun malbeno via!
(Ŝi forĵetas sian pastrinan bastonon kaj kronon,
kaj deŝiras de si ankaŭ la pastrinan veston.)

Ja estas Apollono mem, li mem, kiu senigas
min de ĉi vest’ aŭgura, li, vidinta tiomfoje,
kiel en tiu ĉi ornam’ amikoj, malamikoj
kiel frenezan mokis min, konsentaj en ĉi unu.
Kaj mi toleri devis, ke, simile sorĉistinon
vojvagan, oni nomis min almozulin’ malsata.
Kaj nun l’ aŭgura dio min, aŭguristinon igas
perei, kaj, por morta fat’, li portis min ĉi tien.
Anstataŭ l’ patra altaro min atendas buĉobenko,
por ke ĝin pentru la purpur’ de mia svarma sango.
Sed tamen mi ne mortos ja de l’ dioj forgesite!
Alvenos aliulo kaj revenĝon pro mi faros,
li pagos, patrinmortigant’, por morto de la patro,
li venos kiel vagabond’ patrujperdinta hejmen,
por ke per li kulminu vic’ de l’ damnaj agoj gentaj;
lin vokos la petega voĉ’ de la mortinta patro.
Sed kial mi suspiru plu kaj kial mi lamentu?
Mi, kiu vidis, kiel urb’ de Trojo foje falis
en polvon for, kaj kiel nun la venĝo de la dioj
per plag’ la detruintojn kaj venkintojn same trafas?
Min vokas fat’, mi iras jam, mi estas preta morti.
Ĉi tion sankte granda ĵur’ de dioj ja ordonis.
Kiel la pordon de Hades’ salutas mi ĉi pordon,
kaj mi deziras sole, ke la hako bone trafu,
kaj, dum en la facila mort’ forfluos mia sango,
okuloj miaj sen barakt’ fermiĝu en kvieto.
(Lante ŝi ekiras al la pordo de la palaco.)
ĤORESTRO
Ho malfeliĉa povrulin’, sed rara saĝulino,
tiriĝis longe via dir’! Sed se vi tiom scias
la propran sorton, kial do aŭdace al altaro
vi kuras kiel oferbov’ pelata de la dioj?
KASSANDRA
Nenie sav’, amikoj, do por kio mi malfruu?
ĤORESTRO
Karega estas ĉe la lim’ de l’ vivo eĉ minuto.
KASSANDRA
Hor’ batis. Tie ĉi la fuĝ’ valoras jam neniom.
ĤORESTRO
Vian fatalon via kor’ kuraĝa mem elvokas.
KASSANDRA
Trankvilanime morti, jen konsol’ de mortemulo.
ĤORESTRO
Konsolon tian ne person’ feliĉa aŭdas, certe.
KASSANDRA
Ho ve, ve, mia patro, ve, ve, viaj idoj noblaj!
(Ŝi paŝas ale al la palaca pordo,
sed subite sin returnas timiginte.)

ĤORESTRO
Ha kio? Kia timo vin do tiel reŝancelas?
KASSANDRA
Ho ve, ve!
ĤORESTRO
Kial ĉi veoj? Kio do teruris vian koron?
KASSANDRA
Odor’ de vaporanta sang’ haladzas el ĉi muroj!
ĤORESTRO
Odoras jam la oferaĵ’ de la altaro doma.
KASSANDRA
Vaporo putra, kvazaŭ ĝi leviĝus el la tombo!
ĤORESTRO
Vi pravas, ĉi palaco ne balzamon siran spiras.
KASSANDRA
Mi iras jam, ploregi mi interne povos same
pri mi kaj pri Agamemnon’. La viv’ al mi sufiĉas.
Ho bonaj homoj!
Plu kiel timigita bird’ lamenti mi ne volas;
sed miaj atestantoj vi mem estu, se mi mortos,
se pro mi, pro virino jam pereos la virino,
kaj se en polvon pro la vir’ la edz’ de l’ monstro falos:
ĉi tion de vi petas mi por adiaŭ-donaco.
ĤORESTRO
Vin, povra kompategas mi pro l’ sorto didonita!
KASSANDRA
Nur solan vorton en la viv’ ankoraŭ nun mi havas,
pli ĝuste kanton de funebr’! Al vi, al via lasta
radio, Helios mi nun petegas: kiuj venĝos,
tiuj repagu tiam al murdintoj miaj same,
pro mi, pro la sklavino, nun viktim’ malmultekosta!
Ho homa viv’! Jen pelas for radion de feliĉo
eĉ unu ombro, kaj se trist’ nebulas la vivbildon,
facile tion viŝas for malsekigita spongo.
Ĉi tiu sort’ eĉ estas pli amara ol la morto.
(Ŝi enpaŝas tra la pordo de la palaco.)
ĤORO
La koro de homo neniam
fariĝas sate feliĉa.
El palac’ kiel ajn riĉega kaj enviegata
neniu sendas for la feliĉon.
“Ne venu ĉi tien” – kiu do dirus?
Jen, al li la ĉielo detrui ja donis
la murojn de Priamo,
kaj nun li revenis, respektata de Zeŭs,
sed ho, se puniĝos li pro la sango praa,
kaj se l’ mortinto denove pretendos
pro l’ morto la morton por la revenĝo,
kiu do diros fanfaronante,
ke sen tristo li vivas?
AGAMEMNONO (el la palaco)
Ho ve, la bat’, la murda bat’, ĝi trafis min mortige!
ĤORESTRO
Aŭdu, kiu kriis do pri ricevita murda bat’?
AGAMEMNONO
Ho ve, denove ve al mi, min ree trafis bato!
ĤORESTRO
El la ve’ de l’ reĝ’ mi vidas: plenumita jam la far’,
ni do interkonsiliĝu, kiel ĝuste agi nun?
DUA OLDULO
Jen mi prezentas al vi do ĉi opinion mian:
al la palac’ rapide ni kolektu la popolon!
TRIA OLDULO
Pli bone estos, kredas mi, penetri tuj internen,
murdinton kun la sanga glav’ ĉe l’ freŝa faro kapti.
KVARA OLDULO
Ĉi tiun opinion mi dividas! Mi aprobas,
ke tiel agu ni, ĉar plu heziti ni ne rajtas.
KVINA OLDULO
Jes, estas evidente, ĉar jam ĉiuj signoj montras,
ke tio ĉi nur la prelud’ estas de l’ despoteco.
SESA OLDULO
Ĉar ni nur malfruadas, dum laŭ ili tre malglore
heziti, kaj ilia man’ ververe ne ripozas!
SEPA OLDULO
Mi hezitadas ja, kaj mi konsili ne kapablas.
Se ni preparas nin por ag’, antaŭe ni pesadu!
OKA OLDULO
Pri tio mi insistas mem; cetere nia vorto
ja tiun, kiu mortis jam, plu vivi ne revekos.
NAŬA OLDULO
Ĉu tiel do ni kroĉas nin poltrone al la vivo,
ke al malpurigantoj de l’ palac’ ni submetiĝos?
DEKA OLDULO
Ni ne toleru! Morti ja centoble pli valoras!
Pli dolĉa estas eĉ la mort’ ol la despot-arbitro.
DEKUNUA OLDULO
Sed ĉu ni havas certon, ĉu ni povas certe scii
el tiu vekriado, ke la reĝo vere mortis?
DEKDUA OLDULO
Dum la nescio de la far’ ne estas kaŭz’ koleri;
ne estas ja egale, ĉu ni scias aŭ suspektas.
ĤORESTRO
Ĉiu motiv’ instigas nin alpreni ĉi prijuĝon,
ni pririgardu, kio do la Atreidon trafis.
(La ĥoro ekiras al la palaco. Nun malfermiĝas
la pordo kaj vidiĝas la palac-interno. Agamemnono
kuŝas mortinta en arĝenta bankuvo, kovrite per purpura tuko.
Proksime al li kuŝas la kadavro de Kassandra. Apude
staras Klytaimnestra kun sangogutanta hakilo en la mano.)

KLYTAIMNESTRA
Parolon mian, kiun ĵus sufloris mia stato,
nun jam sen ia hontoruĝ’ malkaŝe mi dementas.
Kiel alia eblus ja amikon nian falsan
aŭ malamikon reti per la maŝoj de l’ pereo,
tiele ke eskapi li ne povu plu el ili.
Finfine venis, eĉ se tre malfrue, la triumfo
plenplena de l’ revenĝo jam delonge projektata.
Lin frakasinte, tie ĉi mi staras nun, venkinta!
Kaj tion jene faris mi – ja mi ne malkonfesos –
longegan tukon mi al li surĵetis, kiel reton,
riĉege faldumitan kaj pereoportan veston.
Forkuri li ne povis, nek defendi sin kapablis.
Dufoje mi ekbatis lin, dufoje li ekveis,
kaj falis teren. Kiam li jam kuŝis sterniĝinte
ankoraŭ la aldonon mi krommetis: trian baton,
kiele dankon al Hades’, la reĝo de l’ mortintoj.
Li falis, tiel kun stertor’ elspiris la animon,
kaj la ekfluo de la sang’, dum ĝi ekŝprucis supren,
aspergis per la gutoj min de sia sombra roso.
Kaj tiel mi ĝojegis nun, kiel ĝermanta grajno
de la semaĵo ĝojas pri l’ tepida pluvobeno.
Nun do? olduloj de Argos, se plaĉas al vi, ĝoju,
ke tio ĉi okazis. Mi jubile ĝin anoncas.
Kaj se oferi trinkon por mortinto estas dece,
ĝi estas rajta nun, ho jes, eĉ ege kaj tro raĵta!
Kalikon de malbeno li plenigis per malbonoj
por ni, sed tamen ĝin li mem eltrinkis ĝis la fundo.
ĤORESTRO
Ni miras,. kiel via lang’ parolas temerare
kun tiel fanfarona voĉ’ super la edz’ mortinta.
KLYTAIMNESTRA
Kiel virinon stultan, vi timigus min, sed tion,
kion vi vidas jene, mi neŝanceleble jesas,
egale al mi, ĉu vi ĝin laŭdadas aŭ riproĉas!
Jen kuŝas li, Agamemnon’, iama edzo mia,
mortinte, kaj jen estas far’ de mia dekstra mano,
juĝisto justa! La afer’ ĉi-maniere statas.
ĤORO
Kia veneno, ho virino,
al vi la sangon ensorbiĝe saturis?
Ĉu la ter’ ĝin kreis aŭ l’ oceano,
ke vi furiozas tiel?
Vin trafos damno de ĉiuj!
Forpuŝos, ekzilos vin la popolo,
vin tiel oni malamos!
KLYTAIMNESTRA
Laŭ tio ĉi, min via juĝ’ ekzilas. Kaj vi diras,
ke min malbenos la popol’, malamos min la urbo,
sed eĉ per unu vorto ne riproĉas vi ĉi viron,
ĉi tiun, kiu, kvazaŭ li nur buĉus ŝafideton
el siaj kampoj riĉaj de bellanaj ŝafogregoj,
filinon sian propran, ho, plej dolĉan idineton
de mia kor’ oferis, por ke l’ ŝtormo kvietiĝu.
Kial ne lin ekzilis vi, por inde al li pagi
pro lia terurega far’? Ĉu tiel severege
vi juĝas nur pri mia ag’? Jen kion do mi diras:
vi vane minacadas min, neniel mi timiĝos,
armilon prenu, venku min, mi tiam submetiĝos.
Sed se alie tion ĉi destinas la ĉielo,
ja povas via olda kap’ ellerni pli da saĝo!
ĤORO
Kia fiero kaj orgojlo
el vi parolas? Elverŝinte ĉi sangon,
ĉu vi kredas do kun mens’ furioza,
ke ĝia makulo estos
ornamo sur via frunto?
Vin, malŝategan kaj senamikan
ja plagos bat’ pro ĉi bato!
KLYTAIMNESTRA
Nu do, aŭskultu tiun ĉi plej sanktan mian ĵuron
per Dike, kiu venĝis pro l’ filino, kaj per Ate
kaj Erynis, por kiuj ĵus ĉi tiun mi morthakis:
la timo en ĉi domon ne enmetos la piedojn,
dum fajron tie sur fajruj’ Aigisthos ekscitadas,
kaj li inklinon, kiel nun, koregan havas al mi.
Li estas al mi forta ŝild’, por teni min kuraĝa.
Jen kuŝas li, malpurigint’ de mia sankta rajto,
jen kuŝas la amanto de l’ Ĥryseisoj Ilionaj!
Jen ankaŭ la milita pred’, la profetin-knabino,
kiu ripozis apud li ankoraŭ ŝipferdeke
kiel fidela kompanin’. Salajron sian ili
ricevis! Li mem tiel, kaj la amatino kara
de lia koro kantis ĵus lamenton sian cigne,
kaj ŝi defalis apud lin. Kaj jen do, kio portis
al mi la dolĉan spicon de l’ plezuro de la venĝo…

Ajskhylos
EL «LA PERSOJ»

En Susa, la persa ĉefurbo, Atossa, vidvino de Dareios kaj patrino de Xerxes, kun la maljunuloj de la urbo, angore atendas informojn pri sia filo militiranta kontraŭ la helenoj.

ATOSSA
Kie en la mondo kuŝas do Ateno laŭ la fam’?
ĤORO DE MALJUNULOJ
Fore, kie la sun-dio ekripozas je vesper’.
ATOSSA
Tiun urbon volis tamen prede havi mia fil’?
ĤORO DE MALJUNULOJ
Jes, ĉar tiam tutan Hellas ja posedus nia reĝ’.
ATOSSA
Pri arme’ tiel potenca do disponas tiu urb’?
ĤORO
Fakte, nin per pluraj batoj ĉi armeo plagis jam.
ATOSSA
Ĉu trezorojn ili eble gardas do en sia dom’?
ĤORO
Trezor-vejnojn kaŝas tero: riĉajn fontojn de arĝent’.
ATOSSA
Ĉu ilia mano streĉas arkon kontraŭ malamik’?
ĤORO
Ne! Per lanc’ kaj ŝildo luktas korp-al-korpe ĉi popol’.
ATOSSA
Kiu estras batalvicojn? Kia do ilia reĝ’?
ĤORO
Reĝo mankas. Nekonata al ĉi gento la servut’.
ATOSSA
Sed do kiel ĝi rezistas kontraŭ malamika sturm’?
ĤORO
Tiel ke l’ armeon gloran de Dareios rompis ĝi.
ATOSSA
Ĉiun vorton mi horore aŭdas kiel reĝpatrin’.
ĤORO
Ĉion ja, mi kredas, baldaŭ vi precize aŭdos jam.
Tie kure venas viro, el lontan’ videble pers’,
ni certiĝos tuj, ĉu bona aŭ malbona la mesaĝ’.
HEROLDO
Ho, ĉiu urbo de Azio aŭdu nun!
Ho, persa tero, kien fluis la trezor’
de ĉie, neniigis ĉion unu bat’:
Persujo perdis siajn plejbravulojn, ve…

Bakhylides
PACKANTO

La Paco semas ĉion bonan, belan
ĉi-tere: oron, mielan
kantfloron sur la lipoj;
de l’ fajro blondan flagron sur la ŝtipoj,
ke brulu ofere la femur’
de bov’ kaj lana ŝafido sur
belegaj ŝtonoj altaraj;
kaj tempon al knaboj karaj
muzikon lerni, dancpaŝojn.
Sur bronztenilo dura
de ŝildo terura
la araneo teksas retomaŝojn;
la fero masakra:
lancpinto, glavo duakra
de rust’ konsuma ruĝas;
la kuprogorĝa
trumpeto plu ne muĝas;
la korosorĉa
Sonĝo, mielo de l’ anim’, ne fuĝas
for de niaj pupiloj.
Festenoj ĉie, jubiloj!
Kaj flirtas dolĉe la kantoj
de geamantoj.

Sofokles
EL «ANTIGONA»
ĤORO PRI LA HOMO

Estas multo mirinda, sed
nenio ja ol la hom’ pli mirindas,
ĉar li tra la maro
grizbukla navigas
en ŝtormo de sudo
sur ondoj abismaj,
kaj Gean mem ne cedantan al altaj dioj,
ŝin la neelĉerpeblan, eternan,
jar-al-jare per sia soko ŝanceliĝanta,
ĉevale tirata, molestas.

El gento facila de birdoj
predon por si akiras,
sovaĝan bestopopolon,
el maro salakva la rasojn
per sterno de retoj kaptas
la homo sagaca. Ruze la bestojn
de valo kaj altoj al si subigis,
al la ĉevalo de kolo harara,
al la taŭro tenaca de montoj
la jugon nuke li metis.

Kaj la parolon kaj la penson
kun vento rivalan kaj la leĝaron
li lernas, urbregulantan.
Sur rok’ neloĝebla veteron
de frosto, de pluv’ suferiga
li lertas eviti, kaj senhelpa ne restas
pri ajno futura, nur de la morto
li fuĝi ne povas, sed por
malsano fatala li kreas
kuracorimedon…

KREONO KAJ ANTIGONA

ANTIGONA
Funebron teni por la frat’ ne povas esti honte.
KREONO
Ĉu, kiu kontraŭstaris lin, ne estis same frato?
ANTIGONA
Jes, mia frato laŭ la sang’, sampatra, sampatrina.
KREONO
Kial vi estas kontraŭ li nun do senpietata?
ANTIGONA
Pri tio la mortinto mem ne povus min akuzi.
KREONO
Sed se vi same pri l’ bonul’ kaj pri l’ kulpul’ funebras?
ANTIGONA
Ja mia frato estis la mortinto kaj ne sklavo!
KREONO
Patrujon ŝirmis tiu ĉi, detrui venis tiu!
ANTIGONA
La mort’ por ĉiuj metas jam la tute samajn leĝojn.
KREONO
Ĉu tiel same trakti la bonulon kaj krimulon?
ANTIGONA
Sed kiu scias do, ĉu li ne estos pura transe?
KREONO
La malamik’ eĉ post la mort’ ne estos plu amiko.
ANTIGONA
Ne por malamo, sed por am’ mi estas naskiĝinta.
KREONO
Nu, iru nur post ilin do kaj amu ilin sube,
ja, dum mi vivos, tie ĉi virino ne komandos!

ADIAŬO DE ANTIGONA

Min vidu, loĝantoj de la tero gepatra,
ekiri la lastan vojon,
rigardi laste la flamojn
de l’ suno blanke lumanta!
Mi ĝin plu ne vidos! Min la Morto,
la ĉiopaciga trenos jam
al bord’ Aĥerona, vivantan,
min, kiu ne povis havi la parton
el festo Himena, kaj al kiu himnojn
ĉe nupta soleno ĥoro ne kantis.
Nun Aĥerono min edzinigos.

Ho urbo, ho vi feliĉa
loĝantaro de l’ urbo,
ho fonto de Dirke, ho sanktaj
bone fortikigitaj muroj ‘
de Thebe, mi, malgraŭ ĉio,
vin prenas nun por atesto:
jen, sub kia leĝo do sen plor’ de amataj
mi iras al la tombkarcer’
de sepultejo eksterordinara!
Ve, malfeliĉega,
nek ĉe la homoj, nek ĉe la ombroj
mi hejmas, nek ĉe l’ vivaj, nek ĉe l’ mortaj!

Ho tombo, nuptoĉambro, ho loĝejo poretema
fosita sub la tero, jen, mi nun ekiras vojon
al miaj karaj, kiujn jam plejparte Persefona
akceptis al si inter la fantomojn de l’ mortintoj.
La lasta en la vico kaj plejpleje malfeliĉa,
mi do descendas antaŭ ol plenumi vivdestinon.
Sed forirante tamen ja mi flegas la esperon,
ke kara estos mi al vi, vizaĝo de la frato.
Vin ĉiujn ja, post via mort’, mi lavis propramane,
ornamis dece por sepult’, kaj verŝis al la tombo
trinkaĵon por ofero, sed, ho Polyneikes, ĉar mi
deziris enterigi vin, jen kio nun min trafas…
………………Kreon’ rigardas tion kulpo,
ho mia frato, kaj min mem aŭdaca krimulino,
kaj nun ĉe miaj manoj min li kaptas kaj fortrenas,
kaj mi ne konos nupton, amliton, mi ne havos
el viv’ geedza parton, infanojn mi ne nutros,
sed izolita disde la amataj, malfeliĉa,
vivante mi jam iras al kuŝejo de mortintoj…


Eŭripides
EL «MEDEA»

Medea estas filino de Aietes, reĝo de Kolĥis. En Kolĥis gardas drako la orlanon, kiun akiri ordonis al Jasono lia malica onklo Pelias. Gvidate de Jasono, herooj navigas por tiu entrepreno sur la ŝipo Argo (argomaŭtoj).
En Kolĥis Medea morte enamiĝas al Jasono, helpas lin akiri la orlanon, malgraŭ la volo de sia patro, fuĝas kun Jasono kaj savas lin de la persekuto de la patro per la ofero de sia propra frateto.
Veninte al Korinthos, Jasono svatiĝas pri Kreŭsa, filino de la tiea reĝo Kreono. La forlasita Medea, suferante tian maldankon, lamentas al la virinoj de Korinthos:

MEDEA:
Sur min neatendite nun falegis ĉi malbono,
kaj mian koron rompis ĝi, plu mi ne emas vivi,
jes, morti mi sopiras jam, ho vi, virinoj karaj!
Ĉar kiu estis ĉio por mi, nur nun mi scias, kiom:
el ĉiuj viroj mia edz’ fariĝis plej; malbona.
El ĉiuj estoj sur la ter’ vivantaj kaj pensantaj,
nur ni, virinoj havas ja la plej malbonan sorton.
La edzon devas ni por ni aĉeti por trezoroj,
kaj kiel estron de la korp’ akcepti lin. La ŝanco
nur estas, kian gajnos ni, ĉu bonan aŭ malbonan.
Ĉar misfamiĝas la virin’, se l’ edzon ŝi forlasas,
kaj sian svatiĝanton ŝi ne povas ne akcepti.
Veninte inter leĝojn kaj kutimojn tute novajn,
divenistinoj esti ni bezonas, ĉar ni hejme
neniam lernis, kiel do la litkunulon trakti.
Se ni atingis kun klopod’ fervora, ke la edzo
alkutimiĝis bone, kaj ne nur sub trudo trenas
la jugon – enviinda viv’! Se ne – prefere morti!
La vir’, se hejme la restad’ fariĝas al li teda,
eliras aliloken por dissolvi la korzorgojn,
li havas kien turni sin, amikojn kaj kompanojn,
sed ni ne rajtas al estaĵ’ alia eĉ rigardi.
Kaj oni diras pri ni eĉ, ke ni sekure vivas,
ĉar ni restadas en la hejm’, dum ili luktas lance.
Sed estas tre malĝusta pens’: prefere ja trifoje
malantaŭ ŝildo stari ol nur unufoje naski!
Sed ne koncernas same min kaj vin ĉi tiuj vortoj.
Vi havas hejmon tie ĉi kaj la gepatran domon,
jen estas al vi la porviv’ kaj viaj geamatoj,
dum mi senhejme kaj en sol’ suferas de l’ orgojlo
de l’ edzo, mi, ŝtelita for de sur barbara tero.
Patrino, frato kaj parenc’ ne estas, ke ĉe ili
dum la rifuĝo el la plag’ mi havus certan rodon.
Nur tiom petas mi de vi, nur tion al mi faru,
ke vi, se trovus mi por venĝ’ la vojon aŭ rimedon,
ke inde pagu mia edz’ por ĉi turment’ (kaj ankaŭ
la fianĉin’, kaj kiu ŝin edzine al li donas),
silentu! Plenas la virin’, per timo alifoje,
batalon kaj armilojn eĉ rigardi ne kuraĝas,
sed kiam trafas la ofend’ ŝian geedzan liton,
plu ŝia sangsoifa kor’ nenion konsideras!

Eŭripides
EL «HIPOLITO»

Fedra, edzino de Tezeo, reĝo de Trezeno, enamiĝis al sia stiffilo Hipolito, granda ĉasisto kaj virinmalŝatanto. Tiu amo estas la venĝo de Afrodita kontraŭ Hipolito, ĉar tiu ĉi ne omaĝas al ŝi. Konsumita de sia pasio, Fedra tamen ne volas ĝin konfesi kaj silente mortadas. En la sekvanta sceno ŝi fine malkaŝas sian pasion antaŭ sia fidela Nutristino.

Fedra eliras el la palaco helpata de la Nutristino kaj de sklavinoj. Ĉi tiuj sternas por li ripozliton.

FEDRA (al la sklavinoj)
Levetu min, rektigu al mi la kapon,
ho, kiel feble la membroj falas.
Sklavinoj, prenu ĉi manojn blankajn.
(Al la nutristino)
Sur mia frunto ĉi tiu bendo pezas,
formetu ĝin. Disfaldu al mi la buklojn.
NUTRISTINO
Kuraĝon, kara, vin ne ĵetadu
tiel nervoze!
Elportos vi pli facile la suferon
kun trankvileco kaj energio nobla.
Suferi ja estas homa leĝo.
FEDRA
Aĥ!
Se nur ĉe rosa fonto mi povus
trinkaĵon ĉerpi el ondo pura,
kaj sterni min en la mola herbo
sub nigraj poploj por ripozado!
NUTRISTINO
Infano, kion diri vi volas?
Kial deziri la fontan fluon,
dum tute apude ĉe l’ palaco
jen estas trinki rojo de monto?
FEDRA (stariĝante)
Al montoj gvidu min! Al la arbaroj
mi iru tuj inter pinoj, kie pelas
ĉashunda ĥordo la predon,
makzele ŝirante la cervinojn buntajn.
Pro l’ Dioj! Urĝi la hundojn krie
kaj ĵeti la lancon Tesalian
preter mia blonda hararo
tenante mane la ĉasponardon!
NUTRISTINO
Sed kial vi, infan’, tiel ekscitiĝas,
kaj kial zorgas vi pri la ĉar’, virino?
Publike ĉi tion ne diskriu,
ne ĵetu parolojn de frenez’ diktitajn!
FEDRA
Ho Artemis’, kiu estras maran Limnon
kaj ties hufe-batatajn hipodromojn,
do kial en via lando mi ne estas
por dresi sovaĝajn ĉevalidojn?
NUTRISTINO
Aĥ, jen frenezaĵo nova!
Al montoj iri ĵus vi deziris,
kaj ĉasi la cervojn, nun vin jam altiras
marlima plaĝo kaj ĉevalidoj!
Ne estas ja facile diveni,
kiu el la dioj skuas sur vi la bridojn
kaj vin, infan’, delirigas!
FEDRA
Ho, kion, malfeliĉa virino, mi faris,
kien mi do de la rekta saĝo deviis?
Freneza, mi estas sub la plago de dio!
Ho ve, ho ve, mi mizera!
Patrinjo, kaŝu denove mian kapon,
ruĝiĝi mi devas, tiel parolinte.
Min kaŝu! L’ okuloj ploras ŝire
kaj vidas sole la honton akompanantan.
Rektigi la menson ja doloras,
frenezi ja estas pek’ – preferinde
en senkonscio plena perei morte!
NUTRISTINO
Do mi vin kaŝos, sed kiam al mi mem
la morto la kaŝon donos jam?
Instruis al mi multe la longa vivo,
jes, nur mezuratajn amikecojn
devus interligi la mortemuloj
kaj ne ĝisiri la kernon de l’ animo,
sed havi korinklinon nur, kiu estas
streĉebla, malnodebla facile.
Ĉar kiel peze la koron ŝarĝas,
se unu sin suferigas por du,
jen kiel por ŝi mi afliktiĝas!
Laŭdire la tro rigidaj vivprincipoj
pli multe da tristo donas ol da gajiĝo,
al la troeco ĉi-kaŭze mi preferas
neniom troan. Kaj la saĝuloj aprobos.
ĤORO (alproksimiĝante)
Maljunulino, nutristin’ fidela de l’ reĝino,
ni vidas tiun tristan kaj malfeliĉegan Fedran
sed ne komprenas, kia do malsano ŝin turmentas.
Ni volus tion aŭdi nun el via propra buŝo.
NUTRISTINO
Sed mi nenion scias mem. Respondi ŝi ne volas.
ĤORO
Kaj pri la kaŭzo de l’ sufer’ vi ankaŭ do ne scias?
NUTRISTINO
Estas la samo: ĉiam kaj pri ĉio ŝi silentas.
ĤORO
Kiel ŝi elĉerpiĝis kaj aspektas elĉerpita.
NUTRISTINO
Ne miru, de du tagoj jam eĉ iom ŝi ne manĝis.
ĤORO
Ĉu iel ŝi deliras do aŭ volas vere morti?
NUTRISTINO
Jes, morti ja! Ŝi fastas por rifuĝi el la vivo.
ĤORO
Mirige nur, ke ŝia edz’ trankvile lasas tion!
NUTRISTINO
Ŝi kaŝas la suferon kaj malsanon sian neas.
ĤORO
Nenion eĉ suspektas li, vidante ĉi vizaĝon?
NUTRISTINO
Li ne alestas, iris for al landoj malproksimaj.
– – – – – – – – – – – – – – –
NUTRISTINO (al Fedra)
Filinjo kara, kiel ĵus parolis ni ĉi tie,
tion forgesu ambaŭ ni, nun estu gaja ree!
La brovon ne kuntiru plu kun tia sombro, lasu
liberan fluon al la pens’. Mi mem klopodas ankaŭ
devigi mian langon, ke pli dece ĝi parolu.
Se ne direblas la malsan’ vin tiel konsumanta,
jen estas ĉi virina rond’ kaj ili al vi helpos.
Se, male, al la viroj ĝin anonci oni povas,
permesu do, ke ni pri ĝi sciigu kuracistojn.
Respondu! Kial do ĉi mut’? Parolu jam, infanjo!
Korektu, se eraron vi en miaj vortoj trovas,
kaj jesu al la ĝusta dir’, sed kio ajn vin plagas,
eldiru, alrigardu jam, ĉi muto nin turmentas!
Aĥ, ni virinoj ĉiuj, jen, suferas kun ŝi kune,
sed estas tie, kie ni antaŭe estis. Ankaŭ
tiam ŝi ne aŭskultis nin, kaj ankaŭ nun ne cedas.
Pripensu tamen – eĉ se vi al miaj vortoj estos
pli ribelanta ol la mar’ – mortante vi perfidos
la filojn, kiuj perdos for la heredaĵon patran,
ĉar tiu reĝa Rajdantin’, estrin’ de l’ Amazonoj
regonton naskis; tiu ĉi superos viajn idojn,
bastardo de plej alta streb’! Vi ja tre bone konas
lin, Hipoliton?
FEDRA
Ve al mi!
NUTRISTINO
Ĉi nom’ vin trafis kore?
FEDRA
Ho panjo, vi mortigas min! Pro l’ dioj, mi petegas,
kompatu! De nun antaŭ mi silentu pri ĉi viro!
NUTRISTINO
Nu, vidu, vi komprenas min, kaj tamen vi ne volas
pri viaj filoj zorgi kaj la vivon al vi savi.
FEDRA
La filojn zorgas mi kun tim’. Min ŝtorm’ alia trenas.
NUTRISTINO
Filin’, la manojn havas vi, ĉu ne, de sango puraj?
FEDRA
La manoj estas puraj, sed la koro malpuriĝis.
NUTRISTINO
Ĉu eble pro malica far’ de iu malamiko?
FEDRA
Amiko pereigas min senkulpan kaj senkulpe.
NUTRISTINO
Ĉu eble iel el hazard’ ofendis vin Tezeo?
FEDRA
Neniam estu, ke al li mi faru malutilon.
NUTRISTINO
Sed kia teruraĵo do vin pelas al la morto?
FEDRA
Ho lasu min kulpiĝi nur… Vin tio ne koncernas.
NUTRISTINO
Mi vin ne lasos for! Kun vi mi restos, dum mi povos!
FEDRA
Eĥ kio, ĉu perforte vin al mia man’ vi kroĉas?
NUTRISTINO
Kaj al genuoj viaj. Plu mi ne delasos ilin.
FEDRA
Ve al vi, se vi, povrulin’, ekscios la malbonon!
NUTRISTINO
Kia malbono trafus min pli akre ol vin perdi?
FEDRA
Vi perdos min tre certe, sed la afero min honoros.
NUTRISTINO
Kaj vi eĉ malgraŭ mia pet’ sekretas ĉi honoron?
FEDRA
Nur gvidu vojo al honor’ el tiaj hontindaĵoj!
NUTRISTINO
Pli bona estos tiu bon’, se vi ĝin al mi diros.
FEDRA
Pro l’ dioj, iru fine for! Delasu mian manon!
NUTRISTINO
Ne, ne, dum vi el ĉi favor’ ne donos mian parton!
FEDRA
Jen ĝi por via pia man’: respekte mi vin pensas.
NUTRISTINO
Mi povas eksilenti jam, al vi nun la parolo.
FEDRA
Ho kian amon vi, patrin’ plorinda, trasuferis?
NUTRISTINO
Ĉu ŝian amon al la taŭr’, infanjo, aŭ do kion?
FEDRA
Kaj vi, fratino, povrulin’, edzino de Dionizo!
NUTRISTINO
Infanjo, kion havas vi? Ĉu l’ viajn vi insultas?
FEDRA
Kaj tria malbonsortulin’, jen mi, la pereanta!
NUTRISTINO
Mi konsterniĝas; kion do intencas ĉi parolo?
FEDRA
De tiuj tempoj, ne de nun, devenas mia plago.
NUTRISTINO
Pli klara al mi ĉio ĉi ne faris la aferon.
FEDRA
Ho ve!
Kial vi ne eldiras mem, kion mi devas diri?
NUTRISTINO
Ĉu estas mi divenistin’? Mi en mallum’ ne vidas.
FEDRA
Kio ĝi estas, kion am’ la homoj nomas, diru.
NUTRISTINO
Io plej dolĉa, minjo, kaj samtempe plej amara.
FEDRA
Mi estos gustuminta nur amaron el ĉi tio.
NUTRISTINO
Kiel, infan’, ĉu amas vi? Kaj kiun el la homidoj?
FEDRA
Homido, aŭ ne, tiun … jes … kiun la Amazono…
NUTRISTINO
Ĉu eble Hipoliton do?
FEDRA
Vi mem, ne mi lin nomis.
NUTRISTINO
Ha, kion diris vi, infan’? Vi murdis min per tio!
Virinoj, mi ne vivos plu, por la netolereblan
toleri. Ho, malbena tag’! Malbenon al la lumo!
Mi ĵetos min, frakasos min, de l’ vivo liberigos
min per la mort’. Adiaŭ jam! Finiĝis por mi ĉio!
ĉar, kvankam malgraŭvole, nun la saĝo tamen brulas
de tia kulpa amfrenez’! Ne dio estas Kypris,
sed ja, se eble, io eĉ pli granda ol diaĵo!
Jen, ŝi detruis tiun ĉi kaj min kaj mian domon!

La nutristino rekonsciiĝinte el la konsterna surprizo, entreprenas la peradon inter Fedra kaj ŝia stiffilo, sed Hipolito malestime rifuzas la amon de sia stifpatrino. Fedra mortigas sin, sed postlasas leteron al Tezeo kaj en tiu ŝi akuzas Hipoliton kiel deloginton. Tezeo turnas sin al sia dia patro Poseidono kaj malbenas sian filon; la dio sendas el la maro sovaĝaĵn ĉevalojn kaj ĉi tiuj disŝiras Hipoliton. Kiam la sciigo pri lia morto alvenas, Artemis klarigas al Tezeo, ke la pereon de Fedra kaj Hipolito kaŭzis la kolero de Afrodita, kaj la junulo estas inda je tio, ke en lia morto lian memoron kronu plena honoro.

 


Eŭripides
EL «KRESFONTES»
ĤORO DE MALJUNULOJ

Paco, kaŝanta en via sin’ profunda
riĉon de trezoro abunda,
ho plej bela Diino, min arda
korsopiro tiregas al vi, troe tarda,
kaj tre mi timas, ke min superŝutos
per la mizero de zorgoj jam l’ obskura
aĝo de oldo, antaŭ ol salutos
min via tempo belega de plezuroj,
krono de viaj festoj kun ĉie-rega
danco je ritmo de kantomezuroj.
L’ urbon eniru, Diin’ favorega!
Savu la domojn de l’ malamata plago milita,
de l’ kverelad’ frenezuma, ĝojanta je fer’ akrigita!

Aristofanes
EL «LYSISTRATA»
PARTO 1

(Strato en Atheno. En la fono vidiĝas la Akropolo.)

LYSISTRATA
Se oni ilin al la festo de Afrodita,
de Bakĥo, aŭ de Genioj aŭ de Pan alvokus,
pro l’ mantamburoj oni ne trovus por si lokon.
Sed nun – eĉ unu sola virino ne ĉeestas,
krom nur – jen venas, jes, mia najbarino.
Saluton, Kalonika!
KALONIKA
Kaj al vi Lysistrata!
Pro kio vi bolas de koler’? Ne paŭtu, filnjo,
ne suprentiru tiel en arko viajn brovojn.
LYSISTRATA
Koler’ min mordas vere, vi bona Kalonika,
kaj mi pro vi rankoras ege, virinpersonoj,
ke jen do, dum la sekso de viroj nin rigardas
tre ruzaj…
KALONIKA
Kaj ni ja estas tiaj, per la dioj!
LYSISTRATA
Nun, kiam al kunven’ ili estas alvokitaj,
al konsiliĝ’ pri afero ja ne bagatela,
ili ne venas, dormas…
KALONIKA
Karulin’, ili venos,
sed malfacile al la virino formoviĝi:
la unu ja devas ĉirkaŭ sia edz’ klopodi,
l’ alia veki la servistinon, aŭ l’ infanon
dormigi aŭ manĝigi aŭ per bano purigi…
LYSISTRATA
Aferon pli signifan ol tio ili havus.
KALONIKA
Sed kion? Kia aĵo do estas, Lysistrata,
por kio nin, virinojn urĝe vi nun kunvokas?
Kaj kiel granda?
LYSISTRATA
Granda.
KALONIKA
Kaj ĉu ne ankaŭ dika?
LYSISTRATA
Jes, dika.
KALONIKA
Kiel do ni ne altumultas kure?
LYSISTRATA
Ej, ne pri tio temas (tiel ili ja venus
tuj), sed mi fine inter multe da maldormado
kaj post longega pesad’ sukcesis ion baki.
KALONIKA
Ne granda aĵ’, se ĝi havis lokon pestelere.
LYSISTRATA
Tiel ne granda, ke nun ĝuste de ni, virinoj,
dependas la pluvivo de Helenujo tuta.
KALONIKA
De ni, nu, tiam ĝin tre febla tenilo tenas.
LYSISTRATA
Dependas nur de ni, ĉu nia urbo saviĝos,
aŭ ni pereos tute, kaj l’ insulo Pelopsa…
KALONIKA
Nu do, per dio, jam ni pereu ĉiuj kune!
LYSISTRATA (daŭrigante)
perei ne devu, nek la tuta Beotio.
KALONIKA
Ho, ne la tuta, esceptiĝu la angilfiŝoj!
LYSISTRATA
Ĉar pro Athen’ mi ne malvarmigus al mi
la buŝon (pri mi eĉ ne supozu tion),
sed ja, se la virinoj tie ĉi kolektiĝos
el la Beota lando kaj el Peloponezo,
kaj ĉiuj ni – komune ni savos la patrujon.
KALONIKA
Ej, diru, kion povus fari virino saĝan
aŭ gloran, kiu sole sidas ornamiĝinte
per floroj, en veluro, kun farbita vizaĝo,
portante kimbran jupon, sur la piedoj ŝuojn?
LYSISTRATA
Jen estas ĝuste, kio la savon al ni donos:
la flava luksa robo, la ŝuoj kaj la ŝminko,
la bonodora ŝmiro kaj diafanaj vestoj.
KALONIKA
Sed kiel do?
LYSISTRATA
Tiele, ke viro kontraŭ viro
neniam plu ekkaptos per la pugno la lancon.
KALONIKA
Velure mi vestos min!
LYSISTRATA
Nek ŝildon oni prenos…
KALONIKA
Mi kimbran jupon aĉetos…
LYSISTRATA
…nek eltiros glavon.
KALONIKA
Mi jam kudrigos al mi la ŝuojn!
LYSISTRATA
Jen do, vidu,
ĉu ne ĉeesti devus jam la virinoj, ĉiuj?
KALONIKA
Per dio, fluge jam ili devus veni longe!
LYSISTRATA
Ĉu vi ne scias pri la Athenan’, ke li ĉion
pli tarde fari emas ol estus bezonate?
Sed jen, neniu ĉeestas, nek de l’ Mara Bordo,
nek de Salamis…
KALONIKA
Jam de tagiĝo ili estas
en selo, aŭ, pli ĝustadire, en la boatoj.
– – – – – – – – – – – – – – – –
LYSISTRATA
Sed tamen, kelkaj venas jam tie, alrigardu,
kaj ankaŭ tie ja venas grupo, hej ho, hej ho!
– – – – – – – – – – – – – – – –
MYRHINA
Ĉu eble la lastaj ni jam estas, Lysistrata?
Parolu do, ne mutadu!
LYSISTRATA
Mi ne povas laŭdi,
ke nun Myrhina venas en ĉi granda afero!
MYRHINA
En la mallum’ mi ne povis trovi mian zonon.
Sed ekparolu, se urĝe – ni jam estas multaj.
LYSISTRATA
Ne, tamen ne nun. Ni ankoraŭ iom atendu,
ĝis la Peloponezaninoj kaj Beotinoj
alvenos ankaŭ.
KALONIKA
Vere, vi saĝe diras tion,
ja vidu, ankaŭ Lampito tie venas jam.
LYSISTRATA
Saluton al vi Lampito, Lakonino kara,
ho, kiel bela vi estas, de aspekto brila!
Kaj kiel ŝvelas via forto: vi povus brake
sufoki taŭron!
LAMPITO
Jas, par deo, ĉar ni jo ĉeam
gimnastekas, ka l’ kalkano lo pugon batas.
LYSISTRATA
Kaj kiel rondajn umojn ĉi-antaŭe vi havas!
LAMPITO
Ma, vi min palpas teel, keel boŭvon ofejran.
LYSISTRATA
Nu, kaj de kie estas tiu ĉi junedzino?
LAMPITO
El Beoteo ŝi vejnis ankaŭ en deputejco.
LYSISTRATA
Nu, kara Beotin’, ĉe vi estas bone grasaj
la plugopartoj.
KALONIKA
Jes, per dio kaj ili estas
sarkitaj, eĉ perfekte, ĝis ege fajna glato.
Kaj kiu ĉi personin’ alia?
LAMPITO
Ha, bonspejca,
kvankam Korinta.
LYSISTRATA
Mi kredas, tiaj ili ĉiuj.
LAMPITO
Kaj keu doŭ amasegis alkune ĉi virenan
armejon?
LYSISTRATA
Mi mem.
LAMPITO
Deru doŭ, keo da ni estas
dezero vea?
LYSISTRATA
Tuj, karulin’, mi diros ĉion.
MYRHINA
Jam ekparolu, kion kun ni vi havas gravan!
LYSISTRATA
Nu, tuj mi diros, sed mi demandon etan metos
ankoraŭ.
MYRHINA
Metu ion ajn, kio al vi plaĉas.
LYSISTRATA
Ne tre gajigas vin, ĉu ne, ke iradas diste
en la milito la patro de infanoj viaj?
Ĉar ĉiam estas for ĉies edzo, mi ja scias.
KALONIKA
Ho, kvin monatojn jam la edzo de mi, plorinda,
gardadas pri Eŭkrato en regiono traka.
MYRHINA
La mia pasigis sep monatojn jam en Pilos.
LAMPITO
Lo mea, se foŭje el mileto li revejnas,
tuj flugas for denoŭve ehhaptante la ŝildon.
LYSISTRATA
Kaj al ni jam eĉ unu putinido ne restas,
kaj mi, de kiam al ni Miletos malfidelas,
ne vidis ja tiklilon por ni helpe faritan
el ledo, eĉ nur en la longo de ok coletoj.
Ĉu vi do volas, se rimedon por vi mi trovos,
jam meti fine finon al ĉiu militado?
MYRHINA
Jes ja, kaj tre, kaj eĉ se mi antaŭtukon mian
demeti devus kaj fordrinki por tiu celo!
KALONIKA
Kaj ankaŭ mi, jes, eĉ se min oni tuj disfendus,
kaj foirplace min oni vendus kiel bramon.
LAMPITO
Kaj ankaŭ mi, kaj aĉ se mi dejvus al Tajgetos
surgrimpi, par ka da tee mi pri l’ paco gvatu.
LYSISTRATA
Mi do eldiros! Sekretenda ne estas tio.
Ja devas ni, virinoj, por ke ni edzojn niajn
devigu fari la pacon, nun rezigni tute
por kelka tempo…
MYRHINA
Sed pri kio?
LYSISTRATA
Ĉu vi konsentas?
MYRHINA
Jes, nepre, eĉ se ni devos morti!
LYSISTRATA
Tiel do
ni devas nepre rezigni de nun – pri la viroj.
Nu, kial vin vi deturnas? Kien do vi kuras?
Kaj kial vi kun kurba lipo la kapon skuas?
Kial paliĝis vi kaj verŝas treme la larmojn?
Ĉu vi konsentas aŭ ne? Kial do vi hezitas?
MYRHINA
Mi ne konsentas! Daŭru plu la milit’ prefere!
KALONIKA
Nek mi, per dio; nur plu la batalado daŭru!
LYSISTRATA
Ha jen, ĉu ĝuste vi diras tion, bramo! Ĵus nun
vi ne domaĝis, eĉ se vin oni tuj disfendos.
KALONIKA
Prefere ion ajn; se necese, mi ensaltos
prefere eĉ la fajron, ol pri tio rezigni,
ĉar tio ne estas egalebla, Lysistrata!
LYSISTRATA
Kaj vi?
MYRHINA
Mi mem ankaŭ volus salti en la fajron.
LYSISTRATA
Ho, tiel do lascivas ĉiuj el nia sekso?
Ne vane, vere, ke oni verkas tragediojn
pri ni, ĉar ni nenioj aliaj estas, fakte,
ol nuraj amilingoj. Sed, karulino mia,
vi, Lakonin’, asistu kaj subtenu do min.
Ni tiel savos la aferon.
LAMPITO
Oj, ne facele,
par deo, dormi al la vireno teel soŭla,
sed estu teel, ĉar jo la paco ankaŭ boŭnas.
LYSISTRATA
Virin’, vi estas kara, la sola el ĉi ĉiuj!
MYRHINA
Kaj se – min savu dio – ini tion sur min prenus
kaj iel ajn persistus, ĉu do per tio la paco
helpiĝus akcelate?
LYSISTRATA
Nu jes, kaj eĉ tre multe!
Ĉar vidu, se tie sidus ni, farbitaj pimpe,
kaj antaŭ ili pasus en diafana vesto,
senkrinigitaj bone, duone nudakorpaj,
kaj nia edz’ brakumi dezirus nin avide,
kaj ni obstine al li neniel proksimiĝus,
tre baldaŭ ili la pacon farus ja, mi scias!
LAMPITO
Jas, ankaŭ Menelaos, ekvidinte la mamojn
de l’ belulen’ Helejna, la glavon tuj forĵejtis.
MYRHINA
Sed kio, se nin neglektos poste nia edzo?
LYSISTRATA
Ekzercu vin iom, esti sekse aŭtarkia!
MYRHINA
Ej, kato prenu la imitaĉajn surogatojn!
Kaj kio estu, se ili nin perforte trenos
en dormoĉambron?
LYSISTRATA
Kaptu, firme tenu la foston!
MYRHINA
Kaj se nin ili draŝe batas?
LYSISTRATA
Cedu nevole,
ne estas ja volupto al ili, se perforta.
Lamentu, veu. Vi vidos, ke tre baldaŭ
la trudo ĉesos, ĉar da volupt’ la viro
neniom havas, se l’ virino ne ĝuas kune.
MYRHINA (al Lampito)
Se al vi ĉi tio plaĉas, bone, ni konsentos.
LAMPITO
Sed se ni neajn edzojn poŭvos aĉ decidegi,
ka ili paceĝu en sincejra, justa paco,
jo keu kaj keo inklinegos la Asanan
amason da plebaĉo, ka ĝi ne frenezumu?
LYSISTRATA
Konfidu tion al ni, la edzojn ni persvados.
LAMPITO
Nej, dum pri ŝep’ ili fantazeas, kaj dum kuŝas
en sea kaŝa loŭko lo maro do trezoro!
LYSISTRATA
Per bona plano jam ankaŭ tion ni aranĝos,
la Akropolon ni konkeros nepre hodiaŭ,
ĉar jam la maljunulinoj estas elsenditaj,
ke dum ĉi tie ni kunvenas, ili okupu
la Akropolon sub preteksto de oferdono.
LAMPITO
Bonejge eltroveta! Se nur sukcejsus teo!
LYSISTRATA
Nu, kara Lampito, nun do konspire ni ĵuru!
Ĉu ne, kun ĵuro nerompebla ni ĵuros kune?
LAMPITO
Nur deru doŭ lo ĵurformulon kaj ni jeĵuros.
LYSISTRATA
Tre guste. – Kie la arkistino? He, do kien
vi rigardadas? Metu la ŝildon dorsalsube,
kaj al mi donu viandotranĉon!
MYRHINA
Lysistrata,
sed kiel do vi volas nin ĵurigi?
LYSISTRATA
Kiele?
“Sur ŝildo, buĉante ŝafon” – diras ja Esĥilo,
mi jam ne scias, kie.
MYRHINA
Neniel, Lysistrata,
nin ne ĵurigu je ŝildo, se vi volas pacon!
LYSISTRATA
Je kio do?
MYRHINA
Se ricevus ni de ie blankan
ĉevalon, tiun nun ni buĉus kiel oferon.
LYSISTRATA
Pro kio blankan?
MYRHINA
Sed kiele ni do jeĵuru?
LYSISTRATA
Se vi deziras, bone, mi diros al vi tion:
ni dorsalsube kuŝigos grandan brunan tason,
kaj, vin-felsakon oferbuĉante, ni jeĵuros,
ke al tiu taso akvon ja ne ni enverŝos!
LAMPITO
Ho dolĉuleno, ĝi estos grandioŭza ĵuro!
LYSISTRATA
Elportu jam iu do la tason kaj felsakon!
MYRHINA
Ho vi, virinoj-animnjoj, kiel bela vazo!
Jam pugne teni ĝin estas nura-pura ĝojo!
LYSISTRATA
Demetu ĝin nun, kaptu l’ orelojn de la boko!
Ho, sinjorino Pejtho, kaj vi, oferkaliko,
akceptu favore la oferon de l’ virinoj!
MYRHINA
Ho, belkolora la sango kaj elgluglas bele!
LAMPITO
Kaj, je Kastoŭr’, la aroŭmo estas dolĉe kara!
LYSISTRATA
Kaj nun, virinoj, lasu oferi min antaŭe!
(Ŝi volas trinki.)
MTRHINA
Ja ne oferos vi, se l’ sorto ne trafos tiel!
LYSISTRATA
Do tenu, Lampito, kaj ĉiuj vi, la kalikon,
kaj poste unu ripetu ĉiesnome, kion
mi diros, kaj ĉiu ĝin konfirmu per la ĵuro.
“Neniu viro tere, nek edzo, nek amato…”
MYRHINA
Neniu viro tere, nek edzo, nek amato…
LYSISTRATA
“de nun aliri rajtos nin rigidige.” Diru!
MYRHINA
De nun aliri rajtos nin rigidiĝe. Ve, ve!
Fleksiĝos sub mi genuoj miaj, Lysistrata!
LYSISTRATA
“Virino nevirata en mia hejm’ mi estos.”
MYRHINA
Virino nevirata en mia hejm’ mi estos.
LYSISTRATA
“Vestinte min plej bele kaj paradante pimpe.”
MYRHINA
Vestinte min plej bele kaj paradante pimpe.
LYSISTRATA
“Nur por ke mia edzo min arde ekdeziru.”
MYRHINA
Nur por ke mia edzo min arde ekdeziru.
LYSISTRATA
“Neniam mi memvole al lia logo cedos.”
MYRHINA
Neniam mi memvole al lia logo cedos.
LYSISTRATA
“Se min, malobean, li perforte superfortos…”
MYRHINA
Se min, malobean, li perforte superfortos…
LYSISTRATA
“Mi kuŝos malkonvene, ne faros kontraŭpuŝojn…”
MYRHINA
Mi kuŝos malkonvene, ne faros kontraŭpuŝojn…
LYSISTRATA
“Nek alplafone mi altenlevos miajn ŝuojn…”
MYRHINA
Nek alplafone mi altenlevos miajn ŝuojn…
LYSISTRATA
“Nek leonino mi estos sur fromaĝtranĉilo.”
MYRHINA
Nek leonino mi estos sur fromaĝtranĉilo.
LYSISTRATA
“Tenante min al ĉi ĵur’, mi trinku vinon puran.”
MYRHINA
Tenante min al ĉi ĵur’, mi trinku vinon puran.
LYSISTRATA
“Se mi ĝin rompos, la kalik’ pleniĝu per akvo.”
MYRHINA
Se mi ĝin rompos, la kalik’ pleniĝu per akvo!
LYSISTRATA
Ĉu tion ĉi vi jeĵuras ĉiuj?
VIRINOJ
Per Zeŭs, ĉiuj!
LYSISTRATA
Do mi elverŝu ofere!
MYRHINA
Sed, kompanjo, lasu
ja iom ankaŭ al ni, trinki je amikeco!
(Bruo cirkaŭ la Akropolo.)
LAMPITO
Hoŭ, kea hurlo!
LYSISTRATA
Mi diris, vidu, jen do tio!
Virinoj niaj okupis jam la Akropolon
Athenan! Nun, vi, Lampito, al hejmo ekiru
kaj faru vian aferon en Lakedemono,
lasinte ĉi tie la ceterajn kompaninojn.
(Lampito iras for.)
Kaj ni eniru kaj interne helpu la grandan
riglilon ŝovi, por ke la pordo fermu firme.
MYRHINA
Ĉu poste ne venos – kion do vi opinias –
la edzoj sturmatake?
LYSISTRATA
Ĉu tio ĉi min ĝenus?
Minaco, fajro, fero nenia povas fari,
ke antaŭ ili malfermiĝu la pordo, antaŭ
ol ili niajn punktojn akceptante rekonos!
KALONIKA
Ja ne, per Afrodita! Ja tial oni nomas
nin nevenkeblaj kaj tre malicaj estospecoj!
(Ĉiuj foriras.)
– – – – – – – – – – – – – – – –
– – – – – – – – – – – – – – – –

La viroj, reprezentataj de la ĥoro de maljunuloj, sieĝas la Akropolon, okupitan de la virinoj; tie ja estas ankaŭ la trezorejo, enhavanta la monon necesan por militado. Ili volas ekbruligi la pordegon, sed por ties defendo trupiĝas la virinoj kun akvositeloj. La du ĥoroj, tiu de la virinoj kaĵ de la maljunuloj, disputas, draste skoldante unu la alian. La virinoĵ surverŝas per akvo ankaŭ la virojn. Venas konsilisto kun skitaj trabantoj-arkpafistoj. Li traktas la virinojn per malsataj vortoj, kaj poste…

KONSILISTO (al la trabantoj)
Kial vi gapas buŝmalferme, vi sentaŭguloj?
Ĉu sur drinkej’ vi tenas eterne la okulojn?
Ĉu tuj vi sub Akropolpordegon jam ne streĉos
la levostangon?
LYSISTRATA (elpaŝas)
Ne klopodu per iloj streĉaj.
Rigardu, mi mem elvenas, do por kio stango?
Ne stango necesas tie ĉi, sed mens’ kaj saĝo.
KONSILISTO
Ĉu vere, malbonulino? Kie la arkisto?
Tuj kaptu ĉi tiun kaj la manojn ligu dorse.
LYSISTRATA
Per Artemis, se eĉ nur fingre ĉi gento sklava
min tuŝi kuraĝos, al li estos granda ve!
KONSILISTO
Ĉu vi timiĝis, he? Ĉu vi ŝin ne kaptas kokse?
Kaj vi alia! Ĉu vi el ŝi ne ligas nodon?
STRATYLLIS
Huj, per Athena! Se vi kuraĝos ŝin per mano
eĉ tuŝi, mi eltretos al vi la tripojn tuj!
KONSILISTO
Ha, ŝi eltretos! Kie la arkisto alia?
Antaŭe ligu do ĉi tiun, kiu bojaĉas!
LYSISTRATA
Huj, per Hekata! Se eĉ per fingropinto
vi tuŝos ĉi virinon, tuj vi petegos kupon!
KONSILISTO
Ej, kio do? Kaj kie la arkisto? Ĉi tiun
ekkaptu! Mi instruos vin kiel elkuradi!
STRATYLLIS
Per Artemis, se vi al ŝi sole proksimiĝos,
mi tuj elŝiros al vi la ve-mizerajn harojn!
KONSILISTO
Ho ve, la arkpafisto denove forrifuĝis.
Kaj tamen! Nin de virinoj veni ja neniam
ni lasos! He, antaŭen, kun mi mem, ĉiuj, ek jam!
En vico batala, skitoj!
LYSISTRATA
Per Kastoro, baldaŭ
vi vidos, kiajn kvar brigadojn ene mi havas
armitajn bone, el virinoj plej batalemaj!
KONSILISTO
Arkisto, tordu tuj aldorse al ŝi la manojn!
LYSISTRATA
Virin-kamaradoj, hej, rapide elinterne!
vi grajnofoirovolegomovendistinoj,
vi bulbolaktofarunopanovendistinoj,
ek nun, frakasi, ŝiri, draŝi, tranĉi kaj ungi
kaj humiligi ilin, flankenmeti vizaĝon!
(Interluktado. La trabantoj retiriĝas.)
KONSILISTO
Aj, bele okazis do al miaj arkpafistoj!
LYSISTRATA
Ĉu estis via opinio, ke kontraŭ sklavaj
virinoj vi komandis ilin, aŭ ĉu vi kredas,
ke galon la virino ne havas?
KONSILISTO
Dioj! eĉ tro!
LYSISTRATA
– – – – – – – – – – – – – – – –
– – – – – – – – – – – – – – – –
Ni toleris ĝis nun viromilitojn, tempojn grave suferajn,
virinmaniere, modeste, kiel ajn nur agadi vi degnis;
vi ne lasis diri eĉ silabeton pri l’ malplaĉaj aferoj,
kvankam ni ja suspektadis, eĉ aŭdis ofte el nia ĉambro,
kiam inter vi pri afero grava ne ĝustis la diskuto,
ni poste demandis vin ridetante, kvankam korodolore,
“Do kion ĵus pri la pac’ vi decidis en la popolkunveno?
Kaj kion sur la kolon’ vi skribos?” – “Afero ne via, silentu!”
la edzo rediras, kaj mi silentis.
UNU VIRINO
Mi eĉ spite parolus!
KONSILISTO
Kaj ricevintus vi, se vi klaĉus!
LYSISTRATA
Sed mi silente eniris.
Kaj poste eĉ pli fatalan konsiliĝe decidi ni aŭdis,
kaj diris: “Edzeto kara, kiel vi ĉi-stulte ideis?”
Kaj kurbarigarde rediris li: “Se vi tekse ne sidos,
doloros al vi la kapo, eĉ tre! Militi – afero de viro.”
KONSILISTO
Per Zeŭs, li parolis bone!
LYSISTRATA
Kial bone, vi, vaz’ de malico?
Se, dum malsaĝe vi konsiliĝadis, vin plisaĝigi ne licis?
Sed kiam aperte, strate-vojete ni jam de vi aŭdis jenon:
“Tutlande ne estas homo! Ne estas jam, per Zeŭs, tia viro!”
Ni tiam en kunveno decidis savi komune la landon,
jes ni, virinaro per unu kor’ kaj buŝ’. Aŭ – kion atendi?
Se sekve vi bone atentos, dum ni la bonon diras, volas,
kaj nun vi silentos, kiel ni antaŭe, ni vin trahelpos.
KONSILISTO
Ĉu do vi nin? Terurege! Ne estas eble toleri!
LYSISTRATA
Silentu!
KONSILISTO
Ĉu silentu mi do pro vi, malbonulino, al kiu estas
la kapo envolvita vuale? Mi mortus ja prefere!
LYSISTRATA
Se nur tio estas por vi la plago,
jen al vi vualo, ligu ĝin al vi
al la griziĝinta kapo,
kaj prenu ĉi etan korbon,
kaj poste, zonante vin, kombadu la lanon
ĉe manĝetado de faboj!
Militi – afer’ de virinoj!
ĤORO DE VIRINOJ
Leviĝu, virinoj, el apud la siteloj!
la virin-kamaradojn tuj kiom eble ni helpu!
Ĉar dum l’ ekzisto de mondo neniam danci mi lacos,
kaj langvor’ la genuojn al mi ne kaptos.
Kaj preta je ĉio kun ili mi estas! Al ili la forto,
la nobla pasio, la virto, la aŭdacemo heroa,
kaj la gracieco, la amo de lando gepatra!
Sed ho, vi juvela vartistino kaj urtikherb’ de l’ avinjoj,
al atak’ furioze, sen kompat’! Al ŝipo la vento favoras!
LYSISTRATA
Nur dolĉevolupta Eros kaj Afrodita, devena de Kypros,
donacu al nia brusto la sorĉon, al nia koks’ la magion,
kaj dume la virojn regu la plej furioze volupta rigido,
ja en Helenio tuta jam oni nomos nin Lysimaĥe!
– – – – – – – – – – – – – – – –

Sekvas ankoraŭ disputo. Lysistrata, kiu antaŭ nelonge venkis la trabantojn per sia virinarmeo, montriĝas ne malpli lerta kiel langbatalanto. La akto finiĝas per la kverelado de la ĥoro de maljunuloj kaj ĥoro de virinoj.

PARTO 2

(La virinoj tre malbone eltenas sian amstrikon. Lysistrata devas kuraĝigi lamentulinojn, admoni dizertemulinojn.)

LYSISTRATA
Virinoj miaj bonaj, ĉesu lamenti tiel!
Vi tre deziras edzon, sed ĉu vi opinias,
ke ili nin ne sopiras? Scias mi, ke estas
turmenta la nokt’ al ili. Do toleru, karaj
kompanjoj, kaj suferu dum iom da tempdaŭro,
ĉar aŭguraĵon havas ni, ke nia la venko,
se sen ribelad’ eltenos ni. Jen l’ aŭguraĵo.
ĤORO DE VIRINOJ
Jam diru, kiel tekstas ĝi.
LYSISTRATA
Atentu do bone!
“Sed se la hirundo-trupo, rifuĝinte for de l’ upupoj,
kaŝiĝante unuloke, sin de l’ seksvolupto detenas,
ĉesos plagoj, kaj la alte tondra Zeŭs tiun almalsupre
metos, kiu estis supre…”
ĤORO DE VIRINOJ
Do ni estos suprekuŝantaj?
LYSISTRATA
“Male, se interkverele flugos for la hirundoj el la
sankta templo, tiam estos evidente, ke en la mondo
ne ekzistas birdo, kiu ilin en lascivo superus.”
ĤORO DE VIRINOJ
Zeŭs tiel helpu, la aŭguraĵo estas klara,
ni ne senkuraĝiĝu per ĉiuj altaj dioj!
Sed ni eniru kaj toleru, ja estus turpe,
ho miaj karaj, malobei la aŭguraĵon!
– – – – – – – – – – – – –
– – – – – – – – – – – – –

PARTO 3

LYSISTRATA (venas el la Akropolo)
Hej ho, hej ho, virinoj! Venu, venu rapide!
Antaŭen!
UNUA VIRINO
Kio do? Diru, kial vi kriadas?
LYSISTRATA
Rigardu, viro venas tie, vir’ frenezuma,
obsedis nin voluptfurioz’ de Afrodita.
“Ho vi, reĝin’ de Kypros, Paphos kaj de Kythere,
plu iru rekte la vojon, kiun vi ekpasis!”
UNUA VIRINO
Do kiu estas, kie?
LYSISTRATA
Ĉe la templo de Ceres.
UNUA VIRINO
Per Zeŭs! Li staras tie. Kiu li povas esti?
LYSISTRATA
Observu lin tre atente, ĉu do iu el vi
lin konas?
MYRHINA
Ho, per Jeŭs, mi lin ege bone konas,
li estas mia propra edzo Kinesias!
LYSISTRATA
Do estas via tasko, ke lin vi surrostile
turnadu, rostu tuj, anseron el li farante,
kaj amu kaj ne amu, kaj ĉion al li donu
krom unu nur, pri kio la nokta glaso scias.
MYRHINA
Ne zorgu, okazos tiel!
LYSISTRATA
Ankaŭ mi mem estos
kun vi! Lin rosti, baki kaj frenezigi tute
mi donos al vi helpon. Nun vi foriru, ĉiuj!
(La virinoj foriras.)
KINÉSIAS (venas; lian fileton portas servisto)
Ve al mia povra kapo, kvazaŭ radumate
streĉiĝas al mi jam ĉiumembre la muskoloj.
LYSISTRATA
He, kiu vi estas ĉe la gardlinio?
KINÉSIAS
Mi.
LYSISTRATA
Sed viro?
KINÉSIAS
Jes ja!
LYSISTRATA
He, tuj vin forportu de tie!
KINÉSIAS
Kaj kiu vi mem, ke min vi forkomandas?
LYSISTRATA
Gardo.
KINÉSIAS
Myrhinan voku por mi, do, se vi konas dion!
LYSISTRATA
Mi ŝin alvokos por vi, sed kiu do vi estas?
KINÉSIAS
La edzo mem, Kinesias, kun sia amilo.
LYSISTRATA
Bonvenon, al vi, karulo, via nomo estas
nek nekutima jam, nek fremda en nia rondo;
ĝin portas via virino ĉiam en la buŝo,
ĉar tuj ŝi diras post ricevo de pom’ aŭ ovo:
“Ĝin havu edzo Kinésias!”
KINÉSIAS
Ho, grandaj dioj!
LYSISTRATA
Jes, jes ja, per Afrodita! Kaj se pri la edzoj
ektemas, via virin’ tuj krias interrompe:
“Neniaĵo! Kinésias – jen nur la viro!”
KINÉSIAS
Do iru jam kaj voku ŝin!
LYSISTRATA
Ĉu vi donos ion?
KINÉSIAS
Per Zeŭs, jes ĉion, kion nur de mi vi deziras.
Ĉi tion havas mi, kaj ĝin mi la tutan donos.
LYSISTRATA
Nu do, mi iras kaj ŝin vokos.
KINÉSIAS
Sed rapidege,
ĉar ekde l’ tempo, kiam el la hejmo ŝi fuĝis,
neniom da plezuro mi havas el la vivo.
En mian domon jam enpaŝi mi timas, tiel
malplena kaj dezerta ĝi estas. La nutraĵon
seneme mi manĝas, ĉar amumi mi sopiras.
MYRHINA (el la Akropolo)
Mi amas lin, mi amas ja, sed jen, li ne volas
ke mi lin amu. Kaj pro tio ne voku min do!
KINÉSIAS
Mirhinjo, mia dolĉa, kion tie vi faras?
Ho venu do, descendu de tie!
MYRHINA
Ne, per Zeŭs!
KINÉSIAS
Myrhina, ĉu ne venas vi, se mi mem vin vokas?
MYRHINA
Ne! Kial voki min, se vi min ja ne bezonas?
KINÉSIAS
Mi vin ne bezonas? Preskaŭ mi rabias por vi!
MYRHINA
Mi iras for.
KINÉSIAS
Ne faru do tion. Elaŭskultu
almenaŭ la fileton. He vi, voku la panjon!
INFANO
Patrinjo, panjo, panjo!
KINÉSIAS
Virin’, kio al vi? Ne kompatas vi la filon
de sep tagoj nek banatan, nek suĉigitan?
MYRHINA
Mi lin kompatas ja, sed pri l’ povrulo la patro
neniom zorgas.
KINÉSIAS
Venu, kara, al la etulo!
MYRHINA
Ho kor’ patrina! Mi devas iri, kion fari?
(Ŝi retiriĝas)
KINÉSIAS
Pli juna kaj pli ravanta ŝajnas ĉi virino
al mi ol Jam, ho, volupte eĉ alrigardi!
Kaj kiel paŭtas ŝi kaj traktas min fierege;
jen ĝuste, kio min pereigas per deziro!
MYRHINA (malsupre)
Ho dolĉa eta filo de patro tre malbona,
alvenu, ke vin, karega, kisu via panjo!
KINÉSIAS
Kial vi faris tion, malbonulin’? Vi sekvas
la voĉon de virinoj aliaj, kaj afliktas
min kaj vi same sopiras mem…
(Li volas ŝin brakumi)
MYRHINA
Ej, min ne tuŝu!
KINÉSIAS
Ĉu l’ domon, kiun tie hejme ni havas kune,
perei vi lasus do?
MYRHINA
Nu, iom mi bedaŭras.
KINÉSIAS
Ĉu iom? Ke kokino fadenon vian ŝiras
kaj disportadas?
MYRHINA
Ĝin per dio, mi ne bedaŭras.
KINÉSIAS
Kaj kiel longe vi jam la feston Afroditan
kun mi ne faris? Ĉu vi do ne revenos al mi?
MYRHINA
Ja ne, per Zeŭs, se la pacon vi ne reakiros,
kaj al la milito vi ne faros fine finon!
KINÉSIAS
Nu, tiel estos, se tre necese.
MYRHINA
Tiam ankaŭ
mi iros hejmen, se tre necese. Ĵur’ nun ligas.
KINÉSIAS
Se jam nun vi kuŝiĝus kun mi nur iomete!
MYRHINA
Ne! Kvankam mi ne diras ja, ke vin mi ne amas.
KINÉSIAS
Ĉu vi min amas? Kial do ne kuŝiĝi, Myrnjo?
MYRHINA
Ho, turpa homo! Ĉu antaŭ nia infaneto?
KINÉSIAS
Ja ne, per dio! (al la servisto) Manes, portu lin al la hejmo!
Nu jen, la fileto nun jam estas forigita!
Ĉu tamen vi ne kuŝiĝos?
MYRHINA
Kie oni farus
tiaĵon, stultulet’?
KINÉSIAS
La groto de Pan tre taŭgos.
MYRHINA
Kaj kiel al la Akropol’ mi revenos pura?
KINÉSIAS
Vi bele baniĝos en font-rojo de l’ Klepsidro.
MYRHINA
Mi, povrulino, ĵuris; ĉu mi rompu la ĵuron?
KINÉSIAS
Ĝi ŝarĝu la kapon nur al mi; ne havu zorgojn!
MYRHINA
Nu do, du litojn mi alportos.
KINÉSIAS
Ho, ne penadu!
Surtere same bone!
MYRHINA
Per Apolon’, neniel!
Sur ter’ ne kuŝos vi, eĉ se malbona vi estas!
KINÉSIAS
Tre amas min ĉi virino, estas evidente!
MYRHINA (re venas kun tendara lito)
Nu, jam kuŝiĝu, kaj mi demetos miajn vestojn.
Sed, fulmotondro! Kie do la suba litaĵo?
KINÉSIAS
Ej kio? Ne necesa!
MYRHINA
Per Artemis! Ja kiel
vi kuŝus sur la rimenoj?
KINÉSIAS
Donu al mi kison!
MYRHINA
Nu, jen do! (per finto ŝi trompas lin, forkuras)
KINÉSIAS
Ej, ej, venu jam rapide, revenu!
MYRHINA (revenas)
Jen la litaĵo suba! Kuŝiĝu, mi malvestos
min. – Sed, per pesto, jen, vi ne havas ja kusenon!
KINÉSIAS
Mi ne bezonas tian!
MYRHINA
Sed mi bezonas nepre (for).
KINÉSIAS
Aj, aj, jen estas fasto de l’ malsata Heraklo!
MYRHINA (revenas)
Stariĝu, saltleviĝu!
KINÉSIAS
Mi havas nun jam ĉion.
MYRHINA
Ĉu vere ĉion?
KINÉSIAS
Jam nur venu, vi dolĉulinjo!
MYRHINA
La zonon mi malligas jam, sed ja pri l’ afero
de l’ paco ne forgesu! Ne trompu min, mi diras!
KINÉSIAS
Ho ne, aŭ tuj mi pereu!
MYRHINA
Ha, lankovro mankas!
KINÉSIAS
Per Zeŭs, eĉ ne necesa, sole tio alia!
MYRHINA
Ne timu, vi havos ankaŭ tion. Tuj mi reos (for).
KINÉSIAS
Mortigas min ĉi virin’ per siaj pajlosakoj!
MYRHINA (revenas)
Starigu reankoraŭ!
KINÉSIAS
Tio ĉi ja stariĝis!
MYRHINA
Vi volas unkt-oleon?
KINÉSIAS
Ja ne, per Apolono!
MYRHINA
Je mia fid’, vi ĝin ricevos, vole-nevole (for).
KINÉSIAS
Ho patro Zeŭs; se nur tio tuta elverŝiĝus!
MYRHINA (revenas)
Nu jen, etendu la brakon kaj vin ŝmiru per ĝi!
KINÉSIAS
Ŝmiraĵ’ ne bona, per Apolon’, ne nuptodora,
ĝi estas ja pretigita el absinta herbo.
MYRHINA
Ho mi, mallerta! Mi portis ja Rhodosan al vi!
KINÉSIAS
Tre bona ĝi estas, dolĉulin’!
MYRHINA
Ne klaĉu! (For.)
KINÉSIAS
Ve, ke ne krevis, kiu l’ unua ĝin kuiris!
MYRHINA (revenas)
Jen estas al vi ĉi ujo.
KINÉSIAS
Mi jam havas unun,
ho diodonita, plu nenion al mi portu,
sed jam kuŝiĝu!
MYRHINA
Senprokraste, per Artemis!
nun mi ankoraŭ nur mallaĉos al mi la ŝuojn.
Sed poste, amiĉjo, por la pac’ vi devas doni
la voĉon, ĉu vi aŭdas?
KINÉSIAS
Bone, mi ja pripensos.
(Myrhina forkuras)
Mortigis min ĉi virin’, pereigis tute,
kaj senfeliginte min, ŝi subite fuĝas…
Ve, kio jam al mi okazos, kaj kiu helpos?
Min trompis el ili la pleje belega!
Nun kiel jam suĉigi ĉi tiun?
Kie do la amumparigisto
vartistinon por ĝi luanta?
ĤORO DE MALJUNULOJ
Mizerul’, terurega la plago,
kiu vin sopirigas, mistifikitan!
Tre mi vin kompatas, oj, oj!
Ĉar ĝin kia ren’ elteni ja povus,
ho, kaj kia koro kaj kia lumbo.
ingveno, kojono, amilo,
ĉi streĉon ĝis mateniĝo
elporti kapablus?
KINÉSIAS
Ho Zeŭs, ĉi spasmo de murda rigido!
ĤORO DE MALJUNULOJ
Jen, vidu ŝi kaŭzis al vi ĉi tion,
virin’ abomena kaj malaminda!
KINÉSIAS
Per Zeŭs, ja ne, sed la karega, la rava!
ĤORO DE MALJUNULOJ
Ĉu ŝi rava? Do kiel?
Ja malica, malica! Zeŭs, ho Zeŭs!
Se nur via vent’ uragana
ciklone ŝin ekskuegante,
kiele la fojnoamason,
ŝin portus aeren al alto,
kaj ree deĵetuŝ teren,
ke subite ŝi al ĉi tiu
enfalu rekte la sinon!

PARTOJ 4-7

Lampito, hejmenirinte al Sparto, faras tie la taskon al ŝi konfiditan: ĉiu Spartanino “forpuŝas de la litrando la edzon.” Tion anoncas sendito ilia, veninta al Atheno. Sekvas tuta delegitaro el Sparto: en burleskaj scenoj la ammalsato de la viroj montriĝas kun la plej fiziologia obsceno. Lysistrata alvokas la Paciĝon, por ke ĉi tiu konkordigu la virojn de la du civitoj. Ŝi mem alparolas ilin:

LYSISTRATA
Mi estas sole virino, sed mi havas menson,
kaj ankaŭ per si mem ne feblas al mi la kapo,
sed krome mi aŭdis multe de la patro kaj de l’
olduloj kaj ne kreskis kiel kampe la kardo.
Unue, nun mi vin ambaŭ riproĉante skoldas,
kaj juste! ĉar vi, parencaj laŭ la sango, kiuj
el unu akvobasen’ aspergas la altaron
en Olimpio, Pytho kaj ĉe la Thermopiloj
(kaj kiom eĉ pli mi povus diri, se necesus)
jen, kiam la barbaro minacas, vi armee
nun reciproke vin ekstermadas kaj la urbojn
helenajn. Jen la parto unua de l’ parolo.

(Ŝi memorigas ambaŭ partojn pri la gravaj helpoj, kiujn iam ili donis unu al la alia.)

Kaj kiuj estis unuj al la aliaj tiel
bonfaraj, kial nun vi batalas, kial fine
vi jam ne faras finon al la mizer’ komuna?
Kial vi jam ne paciĝas? Kio vin malhelpas?

(Sekvas ankoraŭ marĉandado, sed la ege dura plago venkas ĉiujn aliajn konsiderojn. Ili estas pretaj repacigi.)

LYSISTRATA
Tre bone! Nun do lave vin repurigu,
kaj ni, virinoj, en la Akropolo regalos
vin poste per tio, kio estas en la korbo.
Vi tie ĵuron metos unuj al la aliaj,
kaj poste brakoplekte kun la edzino iros
jam ĉiu hejmen.
ATHENANO
Jes, ni iru jam, rapidege!
LAKONA SENDITO
Nin gvidu, kien al vi plaĉas.
ATHENANO
Urĝe, nur urĝe!
(Ĉiuj foriras.)
– – – – – – – – – – – – –
– – – – – – – – – – – – –
UNU ATHENANO (venas el Akropolo)
Festeno belega! Mi neniam vidis tian!
Ja tiel kore karaj estis eĉ la Lakonoj,
kaj ĉe l’ pokal’ ni mem estis tiel ege
ĤORO DE MALJUNULOJ
Tre ĝuste! Ĉar ni sobre apenaŭ havas menson.
Jes, vere, se konsilon mian Athen’ akceptus,
en stat’ ebria ĝi sendus delegitojn siajn,
se nome nun al Sparto ni iras tute sobre,
ni serĉas nur, kie eblas fari implikaĵojn,
kaj kiel eĉ ne ekaŭdi, kion ili diras,
kaj kiel subkonjekti, kion ili ne diris,
kaj ni raportas alion ol la realaĵo.
Sed nune ni amas ĉion, eĉ se iu blekus
anstataŭ serenado la plej orelofendan
batalan kanton, lin ni aplaŭdus kun plezuro
kaj ankaŭ lin ni jeĵurus kun falsita juro.
LYSISTRATA
Nu do, nun kiam reordiĝis ĉio, Lakonoj,
konduku tiujn ĉi virinojn al via hejmo,
kaj vi Athenaj, tiujn! Staru la edzo apud
edzino kaj edzin’ apud edzo. Nun, ĝojante
pri l’ bona sorto, ni dancu jam por niaj dioj,
kaj pekon fari de nun ni gardu nin tre zorge.
ĤORO DE ATHENANOJ
Nu, gvidu la ĥoron, voku Harisojn,
alvoku, ke helpu nin Artemis,
alvoku favoran, horogvidantan, Apolonon kaj Dionizon,
kies okuloj en aro Menada brulas en ebrieco,
kaj Zeŭson flagre flamantan, kun la ĉiela
edzino majesta,
kaj ĉiun el la dioj, atestaj kaj plu neniam
forgesaj pri l’ federiĝo jubila,
donacita al ni de Kypris!
Alalaj’, ie’, pacon, saltu do alten,
kiel ĉe festo triumfa!
Ie’, evoe’, evoe’, evoe’!
LYSISTRATA
Lakono, nun vi komencu novan post ĉi nova!
ĤORO DE LAKONOJ
– – – – – – – – – – – – –
Haj, kapreolede, rapedapiejde
eksaltu, batu lo takton mane,
kaj ĉi dienon, ŝin, la potencan,
triumfan, gloŭru lo kanto.

 

Asklepiades
DU EPIGRAMOJ

1.
Dolĉe al la soifanto trinki en somero neĝakvon,
dolĉe al ŝipan’ postvintre vidi la astrojn de l’ printemp’.
Sed plej dolĉe, kiam kaŝas kune litkovril’ geamantojn,
kaj la sorĉan Kypris bene gloras la brakumanta par’.

2.
Branĉon Didyme derompis, kaj min kune, ĉar mi, vidante
tian belon, disfandiĝas, kiel en la fajro la vaks’.
Nigra estas ŝi, sed kio? Tia la karbo, kaj ĝi tamen,
ekbrulinte, tiel same helas, kiel roza kalik’.


 

Kallimakhos
AL SENINDULGULINO

 

Tiel dormu, Konopion, kiel nun min kuŝi vi lasas
tie ĉi sur la malvarma sojlo de via buduar’,
tiel dormu, senindulga, kiel vi la amanton lulas,
eĉ en sonĝo ne renkontu indulgeman animon, ĉar
min kompatas la najbaroj, sed eĉ sonĝe vi ne kompatas.
Vi memoros tion foje, kiam grizos via harar’.

 

Kallimakhos
KOMPARO PRI LA AMO

Vidu, la ĉasisto, dum li pelas tra l’ kamparo leporon,
aŭ avide sekvas spuron de la kapreola pied’,
vadas en la neĝ’ kaj akvo gaje kurante, sed se oni
dirus al li: “Jen ĝi, prenu!” – li forturnus sin de la pred’.
Tia estas mia amo, persekutas ĝi la fuĝantan,
sed facile akireblan ĝuon evitas ĝi sub ted’.

 

Kallimakhos
EPITAFO DE ŜIPANO

Kiu estis vi, ŝipano? Fremda ŝipano en la sablon
vin enfosis, kaj li ploris ĉe l’ plenum’ de la pia dev’.
Sian sorton li funebris, ĉar li ja ankaŭ maltrankvila
marvojanto estas, kiel la uragano kaj la mev’.

 

Kallimakhos
EPITAFO DE NOBLULO

En ĉi tomb’ la sanktan dormon Dikonid’ Saon el Akanto
dormas: ne eldiru morton, dum vi parolas pri noblul’.

 

Leonidas
PRI LA DRINKULO EŬBULOS

Pri Eŭbulos, la tre saĝa, ekmemoru, preterirantoj,
kaj ni drinku: la komuna rodo estos por ni Hades’.

 

Anyte
POR MANES

Manes kuŝas en ĉi tombo, dum la vivo li estis sklavo,
nun Darion li egalas laŭ la potenco kaj la hav’.

 

Anyte
POR AKRIDO KAJ GRILO

La akridon surkampare trilan kaj la kverkoloĝantan
grilon kune enterigis en ĉi tiu tombo Myro.
La knabin’ abunde verŝis virgajn larmojn, ĉar de ŝi rabis
la duoblan ludileton tiu senindulga Hades’.

Theokritos
AMA INTERPAROLO

KNABINO:
Rabis for Helenan saĝan tia sama bovist’, Pariso.
DANPHNIS:
Aŭ, pli ĝuste, la boviston kaptis, lin kisante, Helena.
KNABINO:
Ej, faŭnet’, ne fanfaronu, oni diras vanto la kison.
DANPHNIS:
Tamen, en la vantaj kisoj estas tia dolĉa volupto.
KNABINO:
Sed mi lavos mian buŝon, vian kison el ĝi mi kraĉos.
DANPHNIS:
Ĉu vi lavos vian buŝon? Donu ĝin, ke ĝin mi rekisu!
KNABINO:
Al vi decas bovinetojn kisi, ne knabineton virgan.
DANPHNIS:
Nur ne fanfaronu! Fuĝas, kiel sonĝo, for la junaĝo.
KNABINO:
Senmatura ja la bero, sendisvolva la rozburĝono.
DANPHNIS:
Venu sub la olivarbojn, dolĉan vorton al vi mi flustros.
KNABINO:
Mi ne iras; antaŭ tagoj same min dolĉvorte vi logis.
DANPHNIS:
Venu kun mi sub la ulmojn, aŭdi mian ŝalmosonoron!
KNABINO:
Nur vin mem amuzu per ĝi, al mi tia lament’ ne plaĉas.
DANPHNIS:
Ve, de venĝ’ de Afrodita timu ankaŭ vi, knabineto!
KNABINO:
Kio al mi Afrodita? Artemis’ min gardu, sufiĉos.
DANPHNIS:
Ne parolu tiel, ĉar ja fortan reton al vi ŝi ĵetos.
KNABINO:
Nu, ŝi ĵetu, se ŝi volas! Artemis’ min garde defendos.
DANPHNIS:
Ne rifuĝos vi de Eros! Virgulino lin ne evitas!
KNABINO:
Mi evitos lin, je Pano: Portu vi mem la pezan jugon.
DANPHNIS:
Nu, mi timas, ke amanton pli malbonan ol mi vi havos.
KNABINO:
Multaj min jam amindumis, sed min ravi neniu povis.
DANPHNIS:
Post ĉi multaj, jen, mi sola venas peti por via amo.
KNABINO:
Kion fari, mia kara? Amo estas nura sufero.
DANPHNIS:
Ho, nek tristo, nek doloro estas am’, sed danca jubilo!
KNABINO:
Oni diras ja, ke timas sian edzon ĉiu virino.
DANPHNIS:
Male, oni diras ĉiam: “Kion do la virinoj timus?”
KNABINO:
Ho, mi timas de l’ akuŝo, de l’ dolora sag’ de Eleŭtho.
DANPHNIS:
Artemis’, diino via, faciligos al vi la naskon.
KNABINO:
Timas mi, ke per la nasko belon de la korpo mi perdos.
DANPHNIS:
Vi filetojn ĉarmajn naskos, novan brilon havos en ili.
KNABINO:
Ĉu fianĉdonacon decan donos vi, se al vi mi jesos?
DANPHNIS:
Mian gregon, miajn boskojn kaj paŝtejojn tute vi havos.
KNABINO:
Ĵuru, ke vi min post nupto ne forlasos, al vi cedantan!
DANPHNIS:
Ne, je Pano, ne, kaj eĉ se vi mem volus min de vi peli.
KNABINO:
Ĉu vi faros al mi liton, faros domon bele baritan?
DANPHNIS:
Jes, mi faros nuptoliton, belan gregon gaje mi paŝtos.
KNABINO:
Kion al la olda patro, kian vorton al li mi diros?
DANPHNIS:
Vin li laŭdos pro la nupto, sciiĝinte pri mia nomo.
KNABINO:
Diru do la nomon – kiel dolĉa eĉ la nom’ iafoje!
DANPHNIS:
Daphnis estas mi, Lykidas kaj Nomaja gepatroj miaj.
KNABINO:
Gento nobla, sed la mia al ĝi ne estas malsupera.
DANPHNIS:
Jes, mi scias: via patro estas la tre riĉa Menalkas.
KNABINO:
Montru al mi vian boskon, kie la domon vi konstruos.
DANPHNIS:
Vidu, tie, kie floras jam la belegaj cipresarboj.
KNABINO:
Maĉu herbon do, kapretoj; kampon de l’ bovist’ mi rigardos.
DANPHNIS:
Bele paŝtu vin, bovinoj, dum mi montros al ŝi la boskon.
KNABINO:
Kion faras vi, faŭneto, kial min ĉe l’ brusto vi tuŝas?
DANPHNIS:
Viajn pomojn tiel freŝe rondiĝantajn palpe mi ĝuas.
KNABINO:
Ve, je Pano, mi torporas! Prenu for de tie la manon!
DANPHNIS:
Estu brava, dolĉulino! Kial timi min tiel ege?
KNABINO:
Ho, vi sternas min en foso, mia bela vesto kotiĝos!
DANPHNIS:
Jen, mi molan lanan felon sternos tere sub via peplo.
KNABINO:
Vi malligas mian zonon, ve, ve, kial ĝin vi forigas?
DANPHNIS:
Por unua oferaĵo ĝin mi donos al Afrodita.
KNABINO:
Gardu vin, senhonta! Oni nin surprizos! Voĉoj aŭdiĝas!
DANPHNIS:
Inter si pri nia nupto zume babilas la cipresoj.
KNABINO:
En ĉifonojn vi disŝiris mian robon, nuda mi restas!
DANPHNIS:
Robon multe pli valoran al vi mi donos interŝanĝe.
KNABINO:
Ĉion ajn vi min promesas, eĉ salgrajnon poste ne donos.
DANPHNIS:
Ho, se nur mi povus doni mian vivon, mian animon!
KNABINO:
Min, ho Artemis’, ne punu, ĉar mi al vi malfideliĝis.
DANPHNIS:
Bovon mi al Afrodita donos kaj bovidon al Eros.
KNABINO:
Virgulin’, ĉi tien venis, kaj virino jam iros hejmen.
DANPHNIS:
Jes, virino, infannutra patrinet’, plu ne knabineto.
Tiel la du geĝojantoj, tie tenerajn neniaĵojn
interŝanĝis kolombume, dum la ŝtela nupto okazis.
Ŝi stariĝis kaj silente iris paŝti la kaprogrenon,
mallevinte la okulojn sed ĝojante en sia koro,
kaj li post bovaro sia iris, dolĉe sata je nupto.

Theokritos
GRENRIKOLTISTOJ

MILON:
He, laborkunul’ Bukaios, kio do nun al vi, parolu!
Meti rektan falĉopaŝon, kiel iam, nun vi ne povas,
nek kun la falĉist-najbaro kune pasi. Vi postrestadas,
kiel el la greg’ la ŝafo, kiun vundis dorno piede.
Kio estos ĝis vespero al vi, kaj eĉ jam ĝis tagmezo,
se, apenaŭ komencinte, jam vi ne falĉas vian parton?
BUKAIOS:
Milon, dura kiel ŝtono, ĝis malfrua nokto vi falĉus,
ĉu neniam vi sopiris je l’ kunesto kun iu fora?
MILON:
Ne! Sopir’ je malproksima – kial tio por laboristo?
BUKAIOS:
Ĉu neniam vin turmentis maldormem’ pro sopiro ama?
MILON:
Tute ne! Malbone estas, se gustumas hundo la lardon.
BUKAIOS:
Sed mi, ho Milon, mi amas jam de ĉirkaŭ dekunu tagoj.
MILON:
El barel’ vi ĉerpas dolĉon kaj mi ne havas eĉ aceton.
BUKAIOS:
Tial antaŭ mia pordo restis sen sarkad’ la semaĵo.
MILON:
Diru, kiu ŝin edukis do por via plag’?
BUKAIOS:
Polybotes.
Li ĉe Hippokion ŝalmis antaŭ tagoj por laboristoj.
MILON:
Dio trafas la kulpulon. Jen vi havas, kio necesis,
la akridon, kiu al vi nokte ĉirpas en la kanaro.
BUKAIOS:
Ho, vi mokas pri mi. Tamen, blindas ne nur Pluto, sed ankaŭ
la facilanima Eros. Ĉesu do tiel fanfaroni.
MILON:
Mi neniam fanfaronas. Kaj vi, flankenmetu la serpon,
diru al mi ĉarman kanton pri l’ knabin’. Pli facilos tiel
la laboro, kaj, sendube, jam malnova poet’ vi estas.
BUKAIOS:
Muzoj Pieriaj, kantu kun mi la knabineton sveltan,
ĉar ja ĉion, kion tuŝas vi, diinoj, vi plibeligas.
Bombyka plej kara, ĉiu diras vin knabino Siria,
magran kaj sunbrunigitan, sed por mi ja mielkoloran!
Jen, malhela la violo, malhelbunta la hiacinto,
tamen ilin plej volonte en florkronon oni kolektas.
Al cerefolio kuras kapro kaj post kapro la lupo,
la plugilon sekvas gruo, por vi, kara, mi frenezumas.
Se vi havus tian riĉon, kiel Krezo laŭ onidiro,
orstatuon de ni ambaŭ mi prezentus al Afrodita.
Starus vi kun ŝalmo kaj kun roz’ aŭ pomo en via mano,
kaj luksveste mi, kun nova paro da ŝuoj surpiede.
Bombyka plej kara, estas marmorfris’ piedetoj viaj,
via voĉo tiel mola, mankas vorto por via movo.
MILON:
Vere, jen, min tute kirlis Kukos per sia bela kanto,
kiel bone li mezuris penson, vortojn kaj melodion!
Ho ve, mia barbo! Kial al mi vi senutile kreskis!
Sed orelu pri ĉi tiu kanto de dio Lityerses!

Ho Demeter multe-frukta, inulte-spika, per via beno
kresku bele la semaĵo kaj la rikolto estu riĉa!

Garbligantoj, vigle ligu la grenfaskojn, por ke neniu
diru: “He vi, sentaŭguloj, disperdiĝas via salajro!”

Stakoj al nordvent’ rigardu kaj la tranĉofin’ de tigoj
al zefiro okcidenta; tiel grasos grajno de greno.

Homoj, se vi grenon draŝas, dormi ĉe l’ tagmez/o evitu,
tiam ja plej bele flugas for de la tig’ la grenventaĵo.

Tuj komencu grenrikolti, kiam la alaŭdeto vekiĝas,
ĉesu, kiam ĝi ekdormas, brulon sunan bone toleru!

Knaboj, jen, feliĉe vivas nur la ranoj: ili ne zorgas,
kiu donos trinki, ili mem ja havas akvon abunde.

Kiel decas, vi, avara inspektor’, kuiru la lenton,
kaj ne tranĉu vian manon dispecigante eĉ kuminon!

Jen do, kiel devas kanti sur la kampo la klopodantoj,
kaj, Bukaios, vi prefere diru vian amon avidan
al patrino via, kiam lite ŝi kuŝas frumatene.


Theokritos
LA SIRAKUZANINOJ aŭ LA FESTO DE ADONIS

GORGO:
Ĉu ĉi tie Praksinoa?

PRAKSINOA:
Jes, jes, Gorgo kara. Vi tardis;
mire, ke eĉ nun vi venis. He, Eŭnoa, donu do seĝon,
metu ankaŭ kuseneton.

GORGO:
Estas jam tre bone.

PRAKSINOA:
Sidiĝu.

GORGO:
Mankas al mi spir’! Kun granda peno mi min transsavis al vi,
Praksinoa! Kiel multe da kvadrigoj! Kiaj amasoj!
Ĉe ŝuoj militistaj, viroj en mantelo de rajdo!
Tiu voj’ ne havis finon. Malproksime al mi vi loĝas!

PRAKSINOA:
Tiu frenezul’ pri tio kulpas. Li ĉe l’ fin’ de la mondo
luis truon, ne loĝejon, por ke nur najbare ne loĝu
vi kaj mi – enviulo aĉa, ĉiam preta ĉikani!

GORGO:
Ne parolu tiel, kara, pri la edz’ Dinono! Ĉeestas
via eta filo; vidu, kiel al vi jam li atentas!
Trankviliĝu, dolĉuleto, ne pri la paĉjo ŝi parolis!

PRAKSINOA:
Ha, komprenas la bubeto, je l’ Diino!

GORGO:
Bona la paĉjo.

PRAKSINOA:
Paĉjo antaŭ du-tri tagoj (oni kutime diras ĉiam
antaŭ du-tri tagoj) iris ŝminkon kaj salpetron aĉeti
en bazaro, kaj alportis salon – napo de dektri ulnoj!

GORGO:
Ne alie ankaŭ mia Diokleides monpereiga.
Por sep draĥmoj hundoharojn, franĝojn el tornistro kaduka,
kvin lanpecojn li alportis – nura aĉo, peno ĉe peno!
Sed jam la agrafan robon kaj mantelon prenu rapide,
kaj ni iru al palaco de Ptolemeo brile riĉa
por la vido de Adonis. La reĝino aranĝos ion
grandiozan, oni diras.

PRAKSINOA:
Ĉe l’ granduloj granda ja ĉio!

GORGO:
Kiu iros kaj ĝin vidos, ĝin rakontos al nevidintoj.
Sed jam estas tempo iri.

PRAKSINOA:
Por nenifaraj – ĉiam festo.
He, Eŭnoa, la teksaĵon metu for de la ĉambromezo,
pigrulino vi! La katoj amasu mol-dormete ripozi!
Movu vin! Rapide akvon! Antaŭ ĉio la akvon donu!
Tiu portu sapon! Verŝu, plu kaj plu! Mallerta! Ne tiom!
ĝi elŝprucas! Malfeliĉa! Mia tuniko malsekiĝis!
Nu, sufiĉe. Dank’ al dioj, fine mi estas jam lavita.
Kie la ŝlosilo de la granda kesto? Donu ĝin al mi!

GORGO:
Praksinoa, ĉi riĉfalda rob’ agrafa sur vi bonege
sidas vere! Diru, kiom al vi do kostis ĝia ŝtofo?

PRAKSINOA:
Min ne memorigu, Gorgo! du mna-jn ĝia prezo superis,
pur-arĝentojn! Por kudrigo mian animon mi elspiris.

GORGO:
Sed pri ĝi laŭ via volo vi sukcesis.

PRAKSINOA:
Vi tre afablas.
Donu al mi la mantelon, kaj la ĉapelon metu dece!
Vin filet’, mi ne kunportos. Venos monstro, ĉevalo mordas.
Ploru, kiom vi deziras, vin ja ne kripliĝi mi naskis.
Ni ekiru do. Frigia, prenu l’ etulon, ludu kun li.
Kaj la hundon voku domen, ŝlose fermu ta kortopordon!
Dioj, kia homamaso! Kie tra l’ terura tumulto
ni transiru? Formikaro, nenombrebla, nek mezurebla!
Ho vi, Ptolemeo, faris vere multe da belaj aĵoj
post ol inter senmortulojn venis via patro! Nenia
misfarulo nun flankumas ĉe l’ pasant’ kun ruzo egipta,
dum antaŭe sin amuzis ĝue ĉi friponaĉoj vulpaj,
ĉiuj el la sama speco, misŝerculoj spiri ne indaj!
Kien do ni, kara Gorgo, trafis! Jen la milit-ĉevaloj
de la reĝo! Hom’, kompaton! min do ne frakasu, karulo!
Kiel furioze prancas tiu ruĝa ĉeval’! Eŭnoa,
hunda riskulin’! vin gardu! tuj ĝi ja murdos la rajdanton!
Kia feliĉego, ke mi lasis hejme la infaneton!

GORGO:
Trankviliĝu, Praksinoa, jen, nin ili jam preteriris
kaj reprenas sian lokon.

PRAKSINOA:
Ha, la spiro al mi revenis!
La ĉevalon kaj serpenton fridan pleje mi timas jam de
infanaĝo. Ni rapidu! Grandaj amasoj altumultas.

GORGO:
Ĉu al palac’, panjeto?

MALJUNULINO:
Jes, filinjoj.

GORGO:
Kaj, ĉu facila
la eniro?

MALJUNULINO:
La Aĥajoj post provadoj eniris Trojon,
belaj infanetoj. Ĉion oni atingas nur post provoj.

GORGO:
Jen, la oldulin’ eldiris orakolon kaj malaperis.

PRAKSINOA:
La virinoj scias ĉion, eĉ, kiel iam nuptis Heran
Zeŭs.

GORGO:
Rigardu, Praksinoa! kiaj amasoj ĉe l’ pordegoj!

PRAKSINOA:
Terurege! Gorgo, donu al mi la manon, kaj, Eŭnoa,
tenu tiun de Eŭtyĥis, firme, por ke vi ne perdiĝu!
Ni eniru ĉiuj kune! He, Eŭnoa, ne restu post ni!
Ve al mi mizera! Gorgo! Oni al mi jam la vualon
ŝiris en du pecojn! Homo! Je la nom’ de Zeŭs, se vi volas
por vi benon de ĉielo, la mantelon al mi domaĝu!

FREMDULO:
Kulp’ ne mia, sed mi gardos.

PRAKSINOA:
Kiaj amasoj, premiĝantaj
kiel porkoj!

FREMDULO:
Trankviliĝu jam, virino, jen ni sekuraj.

PRAKSINOA:
Kaj vi estu mem sekura, nun kaj eterne, kara homo,
kiu tiel nin protektis, hom’ bonega de koro brava!
Sufokiĝos nia Eŭnoa! Puŝu vin, poltrona! … Bonege!
“Ĉiom ene” – kiel diras la plukanto de junedzino.

GORGO:
Venu, Praksinoa, vidu! Tiu ŝtofo de bunta brodo!
kiel fajna kaj delica! Ŝajnas laboraĵo de dioj!

PRAKSINOA:
Granda Athena! Kie estas la brodistoj ĝin pretigintaj,
kie la pentristoj, kiuj skizis tiel arte la formojn?
Kia vero en la pozoj, kia vero en la moviĝoj!
Ne brodaĵoj ili estas, ili spiras – lerta la homo!
Kaj jen li, la admirinda, sur arĝenta lito kuŝante,
kun la lanuget’ unua subtempie, jen li, Adonis,
la trifoje tre amata, eĉ amata trans Aĥerono!
ALIA FREMDULO:
Ĉu vi Ĉesos, malfeliĉaj, sen paŭzeto babili kiel
turdoj? Ĉiujn ja konsumas via larĝabuŝa parolo!

GORGO:
Ma, de kie do ĉi homo? Kio al li, eĉ se ni klaĉas?
He, komandu aĉetitajn sklavojn! Al Sirakuzaninoj
vi ordonus? Sciu krome, ke ni el Korintho devenas,
kiel mem Belorofono. Ni parolas Peloponeze!
Licas ja, mi opinias, al dorinoj dore babili!

PRAKSINOA:
Ne naskiĝis, je l’ Diino, kiu estrus nin! Sufiĉegas
unu mastro! kaj vi por mi estas nul’! ne batu la venton!

GORGO:
Jam silentu, Praksinoa, tuj ekkantos nun pri Adonis
la filino de tre dokta kantistino el Argos, kiu
pasintjare la premion gajnis ĉe l’ konkurs’ elegia.
Ŝi sonoros bele, estas certe. Faras jam la adoron.

KANTISTINO:
Ho estrin’, al kiu karas Golgos, Idalia kaj Eriks,
region’ de montoj krutaj, Afrodit’ ludanta kun oro,
jen Adonis! Lin kondukis de l’ eterna flu’ Aĥerona
post dekdu monatoj supren ree la molpiedaj Horaj,
la plej lantaj el senmortaj, karaj Horaj kaj dezirataj,
ĉar venantaj al la homoj ĉiam kun portata donaco
Ho Dionidino Kypris, dank’ al vi senmortuliniĝis,
laŭ la kredo de la homoj, mortemulino Berenika,
ĉar vi en la sinon verŝis al ŝi la dian ambrozion.
Kaj por vin, ho multanoma, multatempla diino, danki,
la filin’ de Berenika, Arsinoa, kiu similas
al Helena, varte donos nun al Adonis ĉion dolĉan.

Jen al li da fruktoj, kiom en aŭtuno la branĉoj portas,
jen al li ĝardenoj freŝaj alportitaj en arĝentkorboj,
jen parfumoj de Sirio en amforoj or-alabastraj,
jen frandaĵoj kiujn knedis sur tabulo ronda virinoj,
kunmiksinte la farunon blankan kun la suko de floroj,
kaj kun la mielo dolĉa, kun la oleo akvoklara:
ĉio en figur’ fluganta aŭ rampanta jen estas al li.
Verdaj frond-ombreloj, kiuj pezas de freŝigaj anizoj,
alkliniĝas, kaj jen ŝvebas inter ili Erosoj etaj,
kiel se najtingalidoj junaj, dezirante sur arboj
provi siajn flugiletojn, pasas flirte de branĉ’ al branĉo.

Ho la oro, la ebono, ho el blanka ebur’ la agloj,
kiuj portis al Kronido Zeŭs la junulon-pokaliston,
la purpuraj, suplaj, pli ol dormo molaj kovrotapiŝoj!
La loĝanto de Miletos diros al paŝtisto de Samos:
“Jen, sterniĝas nia lano por litaĵ’ de l’ bela Adonis!”
lin jam nun posedas Kypris, ŝin Adonis la rozobraka;
dekokjara la fianĉo estas, eble ja deknaŭjara:
lia kiso ne piketas per la lanugo sur la lipoj.

Nun plezure do posedu Kypris sian junan amanton!
Lin ni portu, ĉiuj kune, ĉe tagiĝ’, en horo de roso,
eksterurben, al la ondoj, kiuj borde la ŝaŭmon ĵetas,
kaj kun displektitaj haroj, ĝiskalkane falintaj roboj,
nudiginte nian bruston, kantojn, eksonorigu laŭtajn!
Iras vi, Adonis, kara, jen sur ter’, jen trans Aĥerono,
sola el la duondioj, laŭ la diro. Ja faris tion
nek Agamemnon, nek Ajaks, la heroo akrakolera,
nek Hektor, la pleje aĝa el dudek idoj de Hekuba,
kaj nek Patrokles, nek Pyrrhos, reveninta el Iliono,
nek, vivantaj antaŭ ili, la Lapithoj, Deŭkaliidoj,
Peleidoj, nek Pelasgoj, la iamaj mastroj en Argos.

Nin favoru, kara Adonis, kaj nin venontjare gajigu!
Ĉar vi venis nun, Adonis, kaj ni vin amos revenintan.

GORGO:
Praksinoa, jen ulino eĉ pli lerta ol mi imagis!
Ho feliĉo: scii tiom, kaj feliĉego: kanti dolĉe!
Sed min tempo urĝas hejmen. Mankas manĝo al Diokleides,
kaj li estas hom’ vinagra; ne proksimu, se li malsatas!
Ĉion bonan, kara Adonis, kaj vi revidu nin feliĉaj!


Bion
HESPEROS

Hesperos, vi torĉo ora
de la granda Afrodita,
Hesperos, juvel’ trezora,
en noktbluo gemo rida,
ol la Luno ja pli pala,
sed unua el stel-miloj,
ho, saluton al vi, kara,
lumu voje per la briloj!
Al paŝtisto mi rapidas

por festeni en komuno,
kaj la Lunon mi ne vidas,
estas ĝuste nova luno.
Ja ne iras mi porŝtele,
nek prirabi vojirantojn,
mi nur amas. Estas bele,
se vi helpas la fidele
amligitajn sopirantojn.


 

Timon
POR LA MIZANTROPO TIMON

Jen mi kuŝas, elŝirinte mian mizeregan animon,
mian nomon ne demandu, for, kaj krevu, protokanajlo!

 

Antipatros Sidonios
POR LA ELTROVO DE LA AKVOMUELILO

Vi, muelsklavinoj, povas dolĉe dormi sur la kuŝejo,
vane volas kok’ matena vin jam alarmi per kriad’,
ĉar laboron vian donis al nimfaro la dia Deo;
jen kiel facile tiuj saltas nun tra muela rad’,
tiel ke l’ skuataj aksoj, radoradioj dum turniĝo
turnas kun si ankaŭ l’ ŝtonon por la dispistad’ de la gren’
Gaje vivu ni, ĝojante pri l’ donaco de granda riĉo,
kiun la diino donas al ni jam sen ŝarĝo de pen’!

Meleagros
PRINTEMPO

Vintro de venta veter’ malaperis el altoj eteraj,
florportanta sezon’ purpure jam al ni ridetas.
Per helverda gazon’ sin kronas Tero dezerta,
kaj per freŝa frond’ renoviĝe la bosko paradas.
De l’ herbnutra Eos donaciĝas ros’ delikata,
trinkas ride la kamp’, sin apertas ride la rozoj.
Ŝalmo de paŝtistet’ montflanke gajege sonoras,
ĝojas jam kaprist’ je la karaj, grizaj idetoj.
Ŝipoj ekiras jam tra la ondoj bele fluantaj,
ŝvelas veloj per la favora spir’ de Zefiro.
Al Dioniz’ vinber-donacanta ĥorante jubilon
per riĉbera heder’ oni kovras feste la harojn.
Ekfervoras por sia majstra labor’ la abeloj,
svarmas en l’ abeluj’, el vakso farante rapide
ĉelojn por la trezor’ de la bela, freŝa mielo.
Kantas jam birdar’ ĉiarasa kun ega jubilo:
supre de maro la mev’, ĉe la tegmentrand’ la hirundoj
boske la najtingal’, ĉe la bordo rivera la cigno.
Sed se ĝojegas arb’ je folioj, Tero paradas,
ŝalmas paŝtistet’, belhara kaprid’ kapriolas,
naĝas mare la ŝip’, Dioniz’ ĥordance solenas,
gaje sonoras bird’, preparadas abelo mielon,
en primaver’ dolĉega ĉu mem la poeto ne kantus?

 

Meleagros
LA GLASO RIVALA

Gajas glaso. Zenofilan ĵus ĉe l’ buŝo dolĉe babila
ĝi ektuŝis, tion al mi diras ĝi kun ĝoja aplomb’.
Glas’ feliĉa! Ho, se nur ŝi premus al mi la lipojn sur la
lipojn kaj animon mian trinkus el mi sen interromp’!

 

Meleagros
FOR DE MI

Ĉion scias mi, ĵurrompe malfidela lascivulino,
vin perfidas mirha suko, kiu gutas el la harar’,
vin perfidas la vizaĝo nedorminta, ombraj okuloj,
kaj florkrono sur la kapo kun la enplektita ruband’.
Ĵus distaŭzis man’ senbrida tiel hirtaj al vi la buklojn,
la piedoj ŝanceliĝas pro l’ senmikse suĉita vin’.
For de mi, publikulino! Vin reatendas kordsonoro
de l’ orgio kaj tintiloj brue batataj. For de mi!

 

Meleagros
LA ĴUROJ

Sankta nokto kaj lampeto, ĝis nun ni neniun alian
konfidencis krom vi ambaŭ pri l’ ripetata amoĵur’.
Ĵuris mi pri fideleco, ĵuris ŝi, ke min ŝi neniam
lasos for dum sia vivo, kaj vi atestas ĉion ĉi.
Sed ŝi diras jam, ke naĝas for la ĵuroj en riverakvo,
kaj vi ŝin jam vidas en la sin’ de aliaj, ho lampet’.

 

Meleagros
LA ENVIA AŬRORO

Ho Aŭroro am-malama, nun do vi tardas, dum ĉe Demo
aliulo sin varmigas sub delikata litkovril’!
Kiam mi la sveltan brakis, vi alvenis kun rapidemo,
kaj min kun plezur’ malica arkpafadis per via bril’.

 

Meleagros
HELIODORA

Flaĉas pli al mi, je Eros, kion Héliodora softe
en orelojn miajn flustras, ol la Apolla liro mem.

*

En korfundon mian metis la belvoĉan Heliodoran
Eros mem, por ke ŝi estu la anim’ de mia anim’.

*

Jam ekvelkas la florkrono sur la kap’ de Heliodora,
sed ŝi mem ja pompas kiel florokrono de florokron’.

*

Diras mi, ke en parolo la belvoĉa Heliodora
povas certe venki eĉ la tri Graciojn per graciec’.


 

Meleagros
EPITAFO DE HELIODORA

Jen, al viaj cindroj larmojn mi oferas, Heliodora,
mian havon ununuran post via drono en Hades’.
Larmojn amaregajn verŝas al via tombo, mi, dolora,
signon de fidela amo kaj de dolĉa amokares’.
Ve, mi, Meleagros, plendas pri via morto, kara, kara,
sed Hades’ ja ne indulgas, vana jam estas mia plor’.
Kie jam la dezirinda burĝoneto? La mort’ barbara
rompis ĝin. En polvon falis, eĉ ne ekflorinte, la flor’.
Vin mi, Tero, ĉionutra, petas, sur la genuojn fala:
ŝin, ploratan, ho Patrino, lulu milde sur via kor’.

 

Meleagros
EPITAFO POR SI MEM

Ho migrant’, mallaŭte paŝu: tie ĉi inter piaj patroj
kuŝas olda Meleagros milde sur la lulanta sin’
de l’ ripoz’ eterna. Muzoj kaj la Amo dolĉe-amara
kaj Kharisoj sanktfavoraj dum lia vivo amis lin.
Tyros vartis lin fidele, en Gadara li iĝis viro,
kaj en la insulo ĉarma Kos lin atingis la maljun’.
Se vi estas siriano, diru “Selom!”, kaj se fenico
diru “Aŭdonis!”, kaj greko, unu “Khajre!” vi diru nun.

 

Filippos
POR LA JUNA MELITE

Oldulino Niko metas al la tomb’ de virga Melite
florokronon. Ĉu vi trovas justa ĉi tion, ho Hades’?

 

Lukillios
KVIN EPIGRAMOJ

 

1.
La pentrist’ Eutykhos generis dudekon da filoj.
Sed similecon eĉ en filoj ne kreis ja li.

2.
Manĝas vi rapidege, sed kankre vi kuras al celo.
Manĝu do per la pied’, kuru do per via buŝ’.

3.
Avarulo Hermon sonĝis, ke li monon ie disipis,
vekiĝinte, en ĉagreno sia li tuj pendigis sin.

4.
Antiokhos foje vidis la matracon de Lysimakhos,
kaj neniam la matracon do Lysimakhos vidis plu.

5.
Oni diras, ke la harojn, ho Nikilla, vi farbas nigraj,
sed ne vere: ilin nigraj vi aĉetis en la butik’.


 

Ammianos
EPIGRAMO

Vin la ter’ facile kovru, ho kompatindulo Nearkhos,
ke facile el la tombo povu vin eltiri la hund’.

 

Lukianos
DU EPIGRAMOJ

1.
La stultulon pikis puloj, kaj li, estinginte la lampon,
krias: “He, vi malbenitaj, min de nun vi ne vidos plu.”

2.
Por feliĉa homo estas kurta la vivo eĉ plej longa,
por la missortul’ senlime longa estas eĉ unu nokt’.


Rufinos
TRI EPIGRAMOJ

1.
Pri l’ beleco fieregas Rhodope. Se ŝin mi salutas,
tion ŝi akceptas fride, kun orgojle severa brov’,
kaj eĉ, se girlandon floran mi pendigas sur ŝia pordo,
ilin en koler’ fiera ŝi dispremas per la pied’.
Ho vi, faltoj, vi moroza maljunaĝo, venu rapide,
hastu, eble la obstinan fine vi fleksos cedi jam.

2.
Vi, Melite, havas manojn de Athena, Hera-okulojn,
mamojn de la sorĉa Kypris kaj maleolojn de Thetis.
Ja feliĉa, kiu vidas, kaj trioble, kiu vin aŭdas,
duondio, kiu kisas, dio, kiu posedas vin!

3.
Dio estas vi, ho Eros, se per sago vi pafas paron,
sed se vi nur unu solan sagas, dio ne estas vi.


ANAKREONESKOJ
1.

Pri Kadmos kaj Atridoj
mi volis kant-sonori,
sed nur pri Eros kantis
la lir’ en mia mano.
Aliajn prenis kordojn,
eĉ liron nun mi ŝanĝis
kaj volis kanti penojn
heraklajn, sed pri Eros
la liro sonis ree.
Adiaŭ do, herooj,
ĉar nun pri Eros kantas
la lir’ en mia mano.

2.

Ho, se spegul’ mi estus,
ke vi min ĉiam petus,
se mi fariĝus vesto,
ke vi min portus ĉiam,
ho, se mi estus akvo,
ke mi vin povus bani,
se mi oleo estus,
por kovri vin parfume,
korsaĵo ĉirkaŭ l’ brusto,
kolier’ sur via kolo,
aŭ estus mi nur via
sandal’, ke vi min tretus!

3.

De la natur’ ricevis
la taŭro akrajn kornojn,
ĉevalo fortajn hufojn,
lepor’ rapidan kuron.
Leon’ teruran buŝon,
la fiŝo lertan naĝon,
la bird’ facilan flugon,
la viro menson. Restis
nenio por virino.
Nu, kiel do ĝi helpas?
Anstataŭ lanc’ kaj ŝildo
ĝi dotas ŝin per belo.
Jen, fajron, feron venkas
la virinet’, se ĉarma.

4.

Hirundo eta, kara,
vi ĉiujare venas,
somere faras neston,
sed vintre vi forflugas
al Memfis kaj al Nilo,
sed Eros faras neston
en mia kor’ senĉese.
Lanuga jam la unu,
en ov’ la dua ido,
la tria ĝuste elrampas.
Kaj ĉirpas la idetoj
senĉese, buŝaperte,
pli granda Erosido
nutradas la pli etan,
la elkreskintaj kovas
tuj ree pluajn idojn.
Ho ve, jam kiel helpi!
Erosojn multe multajn
elpeli mi ne povas!

5.

Ni, kvankam oldaj, venkas
la junulojn en la drinko,
se oni devas danci,
ni dancos ja! Ni rolos
silenon, portos kiel
bastonon la felsakon!
Por kio al ni tirso?
Se iu batalemas,
pro ni – li ja batalu!
Hej, knabo, glason al ni
kun vino mielgusta,
regalu, ke mi drinku!
Ni, kvankam oldaj, venkos
la junulojn en la drinko!

6.

Ĉikanas min knabinoj:
Anakreon, vi oldas,
rigardu, en spegulon,
elfalis viaj haroj
kaj kalvas via frunto.
Nu, ĉu mi havas harojn,
ĉu ili jam elfalis,
egale, sed mi scias,
ke des pli ja konvenas
al la oldul’ plezuri
pri l’ viv’, ju pli proksima
li estas al la tombo.

7.

Abelet’ sur rozo sidis,
ĝin Eros ne rimarkis,
kaj jen, vundite, sentas
pikilon en la fingro.
Kurante kaj flugante,
al ĉarme dolĉa Kypris,
li veas pri l’ maneto:
“Ve, panjo, mi pereas,
min pikis la flugila
serpento, kiun nomas
abelo la kampuloj.”
Respondas la patrino:
“Se pik’ abela tiel
doloras, kia estas
dolor’ de l’ povra, kiun
vi vundas, eta Eros?”

8.

Junulinoj kaj junuloj,
pleninginte korhojn, portas
la berarojn nigrajn ŝultre,
ilin en la kuvon ŝutas,
kie tiujn tretas viroj.
Liberiĝas most’ el beroj.
Oni benas rikoltante,
jubilante Dionizon,
se barele ŝaŭmi dolĉe
oni vidas novan vinon.
Se ĝin olda homo trinkas,
li pied-ŝancele dancos,
skuadante buklojn grizajn.
Sed en ebriet’ junulo
spionadas virgulinon,
kaj aliros piedfingre.
kie ŝin la sonĝo sternis
kuŝigante sur branĉlito.
Brakumante la sveltkorpan,
li por amo ŝin ekscitos,
ke jam antaŭ nuptonokto
ŝi cedema al li estu,
se la vortoj ne efikas,
li la spitan superfortos.
Dioniz’ la junan jene
je volupt’ mallica logas.

9.

Vi feliĉa estas, grilo!
Kiel eta reĝ’ vi tronas
foliare, kaj ebrie
de la eta ros’, vi kantas.
Ĉio estas ja la via,
kion en la kamp’ vi vidas
donacitan de l’ Sezonoj.
Amiketo de kampuloj,
vi neniam ilin nocas;
tial amas vin la homoj,
vi, somerheroldo dolĉa.
Ja vin amas mem la Muzoj,
ja vin amas ankaŭ Foibos,
per arĝenta voĉ’ vin dotis.
Vi, terido senĉagrena,
saĝulet’ kantema, dolĉa,
ne havanta karnon, sangon,
ja egalas preskaŭ diojn.


Palladas
KVIN EPIGRAMOJ
1.

Multo estas inter randoj de l’ kaliko kaj de la lipoj.

2.

Ĉiu ajn virin’ amaras, sole du horojn dolĉajn donas:
en la nokto de la nupto, en la tago de sia mort’.

3.

Kiel Niobe kaj Daphne rolis Memphis en la teatro,
estis ligna kiel Daphne, ŝtona kiel mem Niobe.

4.

Eros estas via filo, Afrodita via edzino,
ne mirinde do, Hefajsto, ke vi lamas per la pied’.

5.

Kiun per virin’ malbela plagis lia malfeliĉ’,
vane ekbruligas lampon, nur tenebron vidas li.


 

Paulos Silentarios
DORIS EL LA RIĈAJ…

Doris el la riĉaj bukloj ŝiris unu haron el oro:
per ĝi, kiel al kaptito, al mi la manojn ligis ŝi.
Mi komence nur ridegis, ĉar mi pensis, ke tre facile
el la lig’ de l’ ĉarma Doris eskapigi mi povas min.
Sed kiam mi ne kapablis rompi ĝin, mi komencis ĝemi,
kiel iu katenita per fortika ĉeno de fer’.
Eĉ nun, priplorinde povra, sur ĉi tiu haro mi pendas;
per ĝi tien ĉi kaj tien tiras min la kapriculin’.

 

Damaskios Filosofos
POR ZOSIME

Zosime nur korpe sklavis dum sia vivo sur la tero,
nun, mortinta, ankaŭ korpe jam plezuras li pri liber’.

 

Diofanes Myrinajos
JES, RABISTO…

Jes, rabisto, jen inda nom’ de Eros:
nokte nin li atakas kaj nudigas.

 

Julianos Ajgiptios
POR DEMOKRITO

Ho Pluton’, akceptu, kara, Demokriton, por ke jam en la
trista greg’ de vi regata estu fine unu ridant’.

 

Parmenion
POR LA VIRGULINO HELENA

Jen mi, tombo de Helena virga. Post sia frat’ ŝi mortis,
la patrino do funebras per duobla verŝo de larm’.
Afliktita estas ĉiu svatiĝanto: neniu povis
havi ŝin, ĉies esperon rompis do egale la mort’.

 

Theodorides
POR ŜIPROMPULO

Tomb’ de ŝiprompul’ mi estas, sed navigu, ja ankaŭ kiam
ni pereis, la ceteraj ŝipoj mare veturis plu!

 

ANONIMAJ EPIGRAMOJ

Kiu vir’ jam estis edzo, kaj edziĝi ree deziras,
estas ŝiprompulo, kiu ree ekiras al la mar’.

2.
Konon’ duulna kaj kvarulna la edzin’.
Se l’ plandoj kuŝas samaloke en la lit’,
ĝis kie do atingas lipoj de Konon’?

3.
Ho, se mi roz’ purpura fariĝus, ke vi, deŝirinte,
metus min inter la du neĝomontetojn de l’ brust’.


 

Gnaeus Naevius
EPITAFO

Se senmortaj mortemajn priplori povus plende,
plorus Kamenoj diaj pri l’ poeto Naevius.
De kiam trezorejo de l’ transa mond’ lin tenas,
forgesis Romo paroladi latinlingve.

 

Quintus Ennius
EPITAFO

Jen, rigardu, civitanoj, oldan Ennius en statuo,
kiu pentris grandajn farojn de la patroj en sia verk’.
Ne omaĝu al mi larmojn, nek pri mi kun plendo funebra
ploru! Kial? Fluge per la voĉo de viroj vivos mi.

Titus Maccius Plautus
EL «LA SUPERGLORA SOLDATO»

ROLANTOJ:

  • PYRGOPOLINICES
  • ARTOGROTUS

PYRGOPOLINICES:
He, zorgu, ke mia ŝildo estu pli brileganta
ol la radioj de la plej ŝvitiganta suno,
kaj se ĝin en la batalo korpo-ĉe-korpa mi uzos,
ĝia lum’ estingu l’ okulo-lumon de l’ malamikoj.
Kaj ankaŭ mian glavon mem konsoli mi volas,
ke ĝi ne lamentu, nek jam senkuraĝiĝu anime,
ĉar, kompatinda, ĝi longe ferias jam ĉe mi,
dum ja farĉaĵon fari ĝi volus el malamikoj!
Sed kie Artogrotus?
ARTOGROTUS:
Jen, ĉe la flank’ de la viro
fortega kaj feliĉega, reĝa laŭ staturo,
heroa, kia Mars’ ne kuraĝas nomi sin,
nek al vi sin kompari laŭ la virto kuraĝa!
PYRGOPOUNICES:
Ĉu ne lin mi savis en la Kurbakukurba kampo,
dum Bumbatapro Glorosaturmasakrestido,
la nepo de Neptun’ militestre ĉefkomandis?
ARTOGROTUS:
Ho jes, mi memoras lin! Tiu orarmita viro,
kies legiojn per la spiro vi tuj disblovis,
kiel la vent’ la foliojn aŭ la tegmentpajlon.
PYRGOPOUNICES:
Eh, neniaĵo!
ARTOGROTUS:
Nenio, jes ja, se nur mi povus
rakonti l’ aliajn, kiujn… (tute ne faris vi.
Se iam homon pli mensogsaturitan kaj
pli vante fanfaronantan iu vidis jam,
ja min tiu havu, sklave mi tuj transdonos min!
Se nur ĉe li damne ne gustus bone l’ olivkompoto.)
PYRGOPOUNICES:
He, kievijam?
ARTOGROTUS:
Jen! Kaj l’ elefanto en Hindujo!
Per nura pugno al ĝi la brakon rompis vi.
PYRGOPOUNICES:
Ĉu brakon?
ARTOGROTUS:
Ho, la femuron diri mi volis, jes.
PYRGOPOLINICES:
Kaj nur tre mole mi batis.
APTOGROTUS:
Certe, se vian forton
vi uzus, via brako la haŭton, ventron rompus.
kaj transen tra la buŝ’ elefanta ĝi dirus.
PYRGOPOLINICES:
Nilasu.
ARTOGROTUS:
Certe, jes. Kial al mi rakontus vi?
Pri ĉiu via heroaĵo mi scias bone.
(Plago, plaĉu nun pro la ventro! Orelu, oreloj,
ke tiel al mi bonan bulon havu la buŝo,
konfirmi mi devas ĉion ajn de li mensogatan.)
PYRGOPOLINICES:
Nun, kion diri?
ARTOGROTUS:
Hem, hem, ĝin mi divenis jam.
Jen fakto, ĝin mi memoras.
PYRGOPOLINICES:
Kion do?
ARTOGROTUS:
Ion ajn.
PYRGOPOLINICES:
Ĉu havas do vi?
ARTOGROTUS:
Tabulon? Jen ĝi kaj ankaŭ stilo.
PYRGOPOLINICES:
Travidas lerte mian animon via animo.
ARTOGROTUS:
Ja decas al mi koni kutimojn viajn kaj
plej zorge tuj eĉ priflari, kion vi deziras.
PYRGOPOLINICES:
Nu, kion do vi memoras?
ARTOGROTUS:
En Cilicio cent
kaj kvindek, krome en Skitolatronio cent,
kaj tridek sardoj plus sesdek makedonoj, jen –
tiom da homoj vi mortigis en unu tago!
PYRGOPOLINICES:
Do, kiom sume ĉi tiuj homoj?
ARTOGROTUS:
Nu, sep miloj.
PYRGOPOLINICES:
Jes ja, precize! Bonega estas la kalkulo!
ARTOGROTUS:
Kaj ĉio sen ia skribo! Mi tamen ĝin rememoras.
PYRGOPOUNICES:
Bonega memoro, je Pollux!
ARTOGROTUS:
(Helpas bona bulo.)
PYRGOPOLINICES:
Dum tiel plue vi faros, manĝo al vi ne mankos,
ĉe mia tablo vi ĉiam havos por vi lokon.
ARTOGROTUS:
Nu, kaj en Kappadocio, kie per unu frapo
vi murdus kvindek, se nur via glav’ ne malakrus.
PYRGOPOLINICES:
Planduloj povraj ili estis, restu vivantaj.
ARTOGROTUS:
Ĉu mi diru, kion scias jam ĉiu homo:
Pyrgopolinices estas unika sur la tero,
nesuperebla en ag’, en belo kaj en kuraĝo!
Ĉiuj virinoj adoras vin kaj ne malprave,
vin, tiel belan! Jen, hieraŭ ili tiradis
min je l’ mantelo…
PYRGOPOLINICES:
Kaj kion ili diris do?
ARTOGROTUS:
Demandoj svarmis. Unu demandis: “Ĉu li ne
Aĥilo estas mem?” Mi rediris: “Lia frato”.
“Ho, je Kastoro – l’ alia diris – kia belulo,
kaj kiel nobla! Vidu la buklojn – vera ravaĵo!
Feliĉaj, kiuj povas en lia lito kuŝiĝi!”
PYRGOPOLINICES:
Ĉu vere?
ARTOGROTUS:
Jes, ili petegis ambaŭ, ke hodiaŭ
en triumfmarŝo mi tie ĉi vin preterkonduku,
PYRGOPOUNICES:
Ho, kiel ĝene esti tia belulo!
ARTOGROTUS:
Nu, certe.
Min ili molestas pete, petege kaj postule,
ke vin mi al ili lasu vidi kaj prezentu.
Eĉ por komisioj viaj tempo ne restas al mi.
PYRGOPOLINICES:
Nu, estas tempo, ke al la forumo mi iru jam,
kaj ke tiujn latronojn, kiujn sur la tabelo de varbo
hieraŭ mi kunskribis, nun mi salajru tie.
Ĉar reĝo Seleŭko tre insiste ja petis min
pri varbo kaj kunskribo de bando da solduloj.
La tutan tagon do mi dediĉos al lia servo.
ARTOGROTUS:
Do, ni ekiru jam.
PYRGOPOUNICES:
(en la malplena scenejo)
Satelitoj, sekvu min!


 

Titus Maccius Plautus
EPITAFO DE PLAŬTUS

 

Nun, de kiam Plaŭtus mortis, plore funebras Komedio,
dezertiĝis la scenejo, kaj la Rid’, la Ludo, la Ŝerco,
versmezuroj senmezure multaj verŝas kune la larmojn.

Publilius Syrus
SENTENCOJ

Amanto estas torĉ’: lin skuu, li flagros pli.
Apenaŭ fortas dioj kontraŭ feliĉul’.
Bonŝancon oni emas kredi sia brav’.
Envenos fine ofte preterira plag’.
Gladiatoro sin konsilas en la aren’.
Ja havas sian ombron ankaŭ unu har’.
Komenco mankis al ĉesinta amikec’.
Konsolo de ĉiuj estas la komuna dron’.
Kamelo volinta kornojn restis sen orel’.
Korvundon elkuracas sole la vundint’.
La forĝistidoj ne timiĝas de fajrer’.
Malamas la maljuston la faranto mem.
Malsaĝas la amanto, ne amas la saĝul’.
Mildmare ĉiu povas esti direktilist’.
Ne estas sama, se la saman faras du.
Ne grumblu pri Neptuno la rea ŝiprompul’.
Nescio preferindas al la misa lern’.
Nur per sia morto faras bonon avarul’,
Pikilon kaŝas la mielo de la flat’.
Profito ne eblas sen alies malprofit’.
Rifuzo afabla estas jam duona don’.
Riveroj grandaj transsalteblas ĉe la font’.
Sentomba kadavro estas la sendoma hom’.
Silento – jen la saĝo de la malsaĝul’.
Stulteco estas ofte parto de feliĉ’.
Sub masko ridas la ploranta heredant’.
Turpulo ĉe l’ simio estas plejbelul’.
Valoras ĉaron parolema vojkunul’.
Venkinte sin mem venki – jen duobla venk’.
Vizaĝo bela estas muta rekomend’.

Titus Lucretius Carus
EL «LA NATURO DE L’ AĴOĴ»

INVOKO AL VENUS

Eneid-patrin’, plezuro de la homoj kaj de la dioj,
ĉionutra sankta Venus sub la ĉiele vibraj signoj,
kiu maron ŝipoportan, kiu kampojn fruktogenerajn
plenplenigas per vivsvarmo, ĉar ja ĉiu raso vivanta
per vi koncipiĝas, vidi, naskiĝinte la suno-lumon,
ho, Diino, de vi fuĝas vento, fuĝas nubo ĉiela,
kaj ĉe via veno al vi mildajn florojn sub la piedojn
sternas la artlerta tero, marspegulo vin alridetas,
paciĝinte la ĉielo brilas per radioj inundaj,
ĉar ja? kiam sin ekmontras la printempa vizaĝ’ de l’ jaro,
kaj zefiro fekundiga freŝas jam kun flugo libera,
tuj la birdoj de l’ aero vin anoncas, vian aliron
signas, ho Diin’, kun koro, kiun via forto batigas,
Ankaŭ la sovaĝaj brutoj vagas tra l’ paŝtejo serena,
naĝas tra l’ rapidaj fluoj, tiel sekvas vin, de sopira
sorĉo ekkaptitaj, tien, kien ilin gvidi vi volas;
sume: tra la maroj, montoj, kureganta flu’ de riveroj,
foliar-portantaj domoj de l’ birdaro, verdo de kampoj,
ĉies bruston vi ekbatas per la vek’ de amo belega,
por ke ĉiuj sian rason plimultigu per sopirardo.
Ĉar la ordon de l’ Naturo sole via mano direktas,
kaj nenio ja kreiĝas en la brilaj mondregionoj
sen vi, kaj nenio povas esti bela kaj plezuriga,
vin mi volas peti, helpu al mi fari ĉi tiujn versojn,
kie la naturon de la aĵoj mi prikanti deziras
por la kara Memmiido, kiun, ho Diino, vi volis
fari mem pli kaj pli glora, eminenta ĉiuafere.
Tiom pli al miaj versoj do donacu ĉarmon eternan.
Faru por ni, ke l’ metio sovaĝega de l’ militado
sur la mar’ kaj ĉiuj teroj dume jam kvietiĝu dorma,
ja vi sola povas doti per trankvila paco la homojn.
Ĉar la sovaĝegan arton de l’ milito Marso direktas,
estro super ĉiuj armoj, kiu ofte en via sino
sinke sternas sin, venkita de l’ eterna vundo de l’ amo.
kaj rigardas al vi supren dum ripozig’ de l’ kolo svelta,
kaj sopire sur vi paŝtas la okulojn larĝe apertajn,
dum sur viaj lipoj pendas ia aniirT de l’ dorse kuŝanta.
Ho Diino, kiam tiun, kun via sankta korp’ kuŝantan,
vi brakumas, petu do lin per la buŝo dolĉaparola,
fondi tiel pacon dolĉan, glora, por la gento de Romo.
Ĉar en ĉi tempestaj tempoj de l’ patrujo, nek al mi eblas
verki kun animtrankvilo, nek al mia brilekonata
Memmiido sin fortiri el agad’ por ŝtataj aferoj…

EPIKURO PRI LA RELIGIO

Kiam la homvivo ŝajnis kuŝi sur la ter’ abomene,
ĉar ĝi estis subpremita per la pezo de l’ religio,
ostentanta sian kapon el la ĉielaj regionoj,
timiganta mortemulojn per vizaĝo plej hororiga,
greka homo la unua riskis kontraŭlevi okulojn
mortemulajn kaj l’ unua kontraŭ ĝi eklukti kuraĝis.
Lin nek per la flam’ de l’ dioj, nek per fulmo kaj minacanta
tondro la ĉiel’ repremis, eĉ pli akre al li agitis
bravan virton de l’ animo, por ke serurojn strikte fermajn
de la pordoj de l’ Naturo li l’ unua deziru rompi.
Venkis fine lia vigla forto anima: li sukcesis
malproksime post si lasi la flamantajn mondbarierojn,
kaj la senmezuran ĉion li travagis mense-anime.
Li, venkint’, al ni raportis, kio povas, kio ne povas
eknaskiĝi, kaj, finfine, kia leĝo fikse difinas
la eblaĵojn limigitajn kaj la finon por ĉiu aĵo.
Tiel do la religio kuŝas nun jam sub la piedoj
frakasite, kaj ĉi venko al la ĉiel’ nin egaligas.
Sed mi timas ĉi-koncerne, ke vi eble nun opinias
iniciĝi elementojn de malpia scio kaj iri
vojon kriman. Tute male! Ĝuste ja mem la religio
estis ofte la patrino de malpiaj, krimaj aferoj.
Jen, Aŭlide, la altaron de l’ virgin’ Trivia makulis
abomene per la sango de la povra Iphianassa
elektitaj popolestroj de la grekoj, kremo de viroj.
Kiam la ruband’ metita ĉirkaŭ l’ virgulina hararo
estis al ŝi traondinta ambaŭflanke sur la vizaĝo,
kaj ŝi antaŭ la altaro stari la tristan patron vidis,
kaj la pastrojn, kiuj provis kaŝi de antaŭ ŝi la feron,
kaj la homojn, kiuj verŝis larmojn pri l’ viktimo vidata:
kun genuoj fleksiĝintaj, en timego muta ŝi falis.
Kaj la kompatindulinon helpi tiuhore ne povis,
ke ŝi donis la unua al la reĝo la nomon patro,
ĉar ŝin viroj sur la brakojn levis, kaj, tremegantan, portis
al altaro, ne por tio, ke post rito sankte solena
akompanu ŝin festantoj kun Himena kanto jubila,
sed ke ŝi, horore ĉasta, ĝuste ĉe l’ aĝo ammatura,
falu, trista oferaĵo, mortigate de sia patro, –
ke feliĉe kaj favore povu ekveturi la ŝipoj.
Tiom da malbonoj povis do inspiri la religio…
Iam ajn eĉ vi mem volos, venkiĝinte de l’ terurantaj
diroj de la aŭguristoj, for de ni turni vin rifuĝe.
Ĉar ja vere, ili povas al vi fabeli tiel multajn
sonĝojn, kiuj la racian vivdirekton tordi kapablas
kaj ĉiujn feliĉojn viajn embarasi per ega timo.
Kaj eĉ rajte; ĉar se l’ homoj povus vidi la certan finon
de l’ mizeroj kaj klopodoj, ili per argumentoj povus
spiti al la religio kaj la minac’ de l’ aŭguristoj,
sed nun por rezisto estas nek eblaĵo nek argumento,
tial ke ni devas timi post la morto eternajn punojn.
Nesciate estas, nome, kia la natur’ de l’ animo,
ĉu ĝi do naskiĝas kun ni? Ĉe l’ naskiĝo nin ĝi penetras?
Kaj pereas kune kun ni, elŝirite per nia morto,
aŭ descendas al la vasta kaj tenebra marĉo de Orko,
aŭ en la diversajn bestojn ĝi eniras dio-decide?
Jene Ennius, la nia, kantis, kiu l’ unua portis
de la ĉarma Helikono kronon el foliar’ eterna,
menciata kiel glore brila inter gentoj italaj.
Tamen, ke ekzistas krome iaj Aĥeron-regionoj,
ankaŭ ion tian kantas Ennius en senmortaj versoj,
sed al tiu lok’ ne venos nia korp’, nek nia animo,
sole la mirinde pala spektra imago de ĉi tiuj.
De ĉi lok’ al li la ombro de Homer’, floranta eterne,
venis, kiel li asertas, kaj verŝante amarajn larmojn,
la naturon de la aĵoj li malkovris per sia diro.
Tial, dum ni devas bone lerni la ordon de l’ superaj
aĵoj: kia do principo por la sun’ kaj luno la vojon
fiksas, kaj per kia forto estas ĉio ajn regulata
sur la tero, ni precipe devas tiam serĉi sagace,
kia aperaĵ’ teruras al ni la menson, renkontata
dum viglado, en malsana stato aŭ sub kovro de dormo.
Tiel ke ni kredas, ke ni vidas antaŭ ni, ke ni aŭdas
tiun, kiun morto prenis, kies ostoj tere kaŝiĝas.

Restas nun orelaparte la sagacan animon, Gaius,
fortiritan el la zorgoj, doni jam al la vera scio,
ke l’ donacon, kiun por vi kun fervor’ fidela mi majstris,
antaŭ ol vi ĝin komprenus, kun malŝato vi ne forĵetu.
Ĉar pri la plej altaj leĝoj de l’ ĉielo kaj de la dioj
mi nun traktos, ekkantante pri l’ elementoj de la aĵoj.
Jen el kiuj la naturo kreas, nutras, kreski vivigas.
ĉion, kaj en kiujn ĉion pereantan ree ĝi solvas.
Ni esprimas ilin sence per “materio” kaj per “korpoj
generantaj”, kaj kutimas nomi ilin alie ankaŭ
“semoj de la aĵoj”, krome oni diras “korpoj unuaj”,
ĉar el ili ĉia aĵo unuavice originas.

Mi ne trompas min per tio, ke afero facila estos
la klarigo de l’ nebula instruaĵ’ de la saĝaj grekoj.
Ne! Precipe, ĉar por multo vortojn novajn uzi mi devos
pro malriĉ’ de nia lingvo kaj pro noveco de la temo.
Sed ja tamen, viaj virtoj kaj la esperata delico
de la dolĉa amikeco nun por ĉia ajn klopodado
min persvadas, kaj instigas maldormadi serenajn noktojn
kaj serĉegi, kiavorte kaj per kia kanto mi povus
do finfine antaŭmeti al via menso klaran lumon,
dank’ al kiu la sekretojn vi per vid’ profunde penetru.
Do la timon de l’ animo kaj la tenebrojn jam forpelu
nun ne la radioj sunaj, nek la brile lumantaj sagoj
de la tago, sed l’ aspekto kaj la racio de l’ naturo.
Kaj en tio por ni estas la unua, la ĉefa leĝo,
ke neniam io ĝermas di-decide el la nenio.
Kompreneble ĉiuj homoj estas de timego jugitaj,
ĉar ja multon ili vidas okaziĝi tere-ĉiele,
kies kaŭzojn per la menso ili nun klarigi ne povas,
ili opinias do, ke tion faris dia potenco,
dum sciante, ke nenio povas iam el la nenio
ekkreiĝi, ni pli ĝuste vidos nian vojon irotan,
vidos ni, el kio povas do kreiĝi tio, ĉi tio,
kiel ĉio ajn fariĝas sen la laboro de la dioj.
Ĉar se io povus ĝermi el la nenio, ja naskiĝus
ĉia spec’ el aĵo ajna, kaj ne necesus eĉ la semoj.
El la mar’ devenus homoj, el la ter’ originus rasoj
skvamoportaj, kaj eruptus birdoj el la alto ĉiela;
bovo-gregoj kaj aliaj brutoj, ĉia besto sovaĝa,
de naskiĝo nekonata, svarmus en dezerto, sur agroj,
kaj ne restus tiaj samaj eĉ la fruktoj sur sia arbo,
sed ŝanĝiĝus varieme: ĉion ajn ĉio donus frukte.
Fakte, se ne havus ĉio por si la korpojn generantajn,
kiel estus difinita la patrino de l’ aĵoj tamen?
Sed ĉar ĉiu aĵ’ naskiĝas nepre el difinitaj semoj,
do el tie ĝi elĝermas kaj en luman mondon eliras,
kie por ĝi materioj kaj unuaj korpoj enestas.
Kaj pro tio do ne povas el ĉio ajn naskiĝi ĉio,
ĉar en ĉiu spec’ de aĵoj nestas la sekreta kapablo…

FORMO ŜANĜIĜAS, MATERIO PERSISTAS

Fine ja pereas pluvoj, kien ilin Etero-patro
ĵetis el la alt’ malsupren, en la sino de Ter-Patrino.
Sed elĝermas orrikoltoj, verdas foliaro de l’ arboj,
kaj ĉi tiuj mem kreskadas, ŝarĝas sin per pezo de fruktoj,
kaj per tio, siavice, nutras sin nia gento kaj la
bestoj, kaj ni per infanoj flori la gajajn urbojn vidas,
kaj la gajaj birdoj kantas ĉie la boskojn frondoportajn;
kaj per tio brutoj, lacaj de l’ paŝtejo grasa la gajajn
korpojn ripozigas, kaj la brile blanka suko de lakto
gutas el streĉataj mamoj; kaj per tio la novaj idoj
per la feblaj membroj ludas sur tenera herbo petole,
dum la pura lakt’ al ili turnas ebriige la kapon.
Jen, nenio do pereas funde, kiel ajn tio ŝajnas,
la natur’ refaras unun el la alia, kaj ne povas
io ajn ricevi vivon, se ne dank’ al alies morto.

LA ALVOKIĜO DE LA POETO

Nun klopodu jam rekoni kaj pli klare aŭdi la sekvajn.
Mi ne trompas min: obskura estas tio ĉi, sed per akra
tirso batis mian koron la espero granda de gloro,
kaj samtempe vekis al mi en la brusto la dolĉan amon
al la Muzoj. Tial do mi, instigate de menso freŝa,
vagas nun tra la senvojaj, antaŭ mi neniam iritaj
vojoj de l’ Pieridinoj; dolĉas atingi virgajn fontojn
kaj el ili ĉerpi; dolĉas por mi deŝiri novajn florojn,
kaj de tie pompan kronon plekti por la kapo, de kie
la tempiojn de neniu zorgis iam flore la Muzoj,
ĉar, unue, pri aferoj grandaj instruante, mi volas
savi la animon el la premaj nodoj de l’ religio,
poste, obskursencajn aĵojn en klarege lumantaj versoj
kantas mi kaj trasorbigas per la Muza ĉarmo la tuton.
Tamen tio ne montriĝos senigita je senc’ racia,
sed, kiel se kuracantoj volas doni al eta knabo
la absinton aĉa-gustan, kaj antaŭe ili la randojn
de la taso ĉirkaŭŝmiras per miel’ kaj suko sukera,
tiel ke la sensuspekta knabo, erarigita tute
ĝis la lipoj, unuglute trinkas la fluidon amaran
de l’ absinto, kaj ne sentas, ke per tio lin oni trompis,
eĉ kontraŭe, li reprenas siajn fortojn kaj resaniĝas,
tiel same nun mi faras: ĉar plejofte ja ĉi scienco
ŝajnas de malbona gusto al neadeptigitoj, kaj ĝi
retropuŝas profanulojn, volis mi per dolĉe-parola
Pieria kanto por vi antaŭmeti la tutan temon,
kaj ĝin kvazaŭ mildgustigi per la dolĉa Muza mielo,
ke mi tiamaniere povu eble vian animon
teni per ĉi tiuj versoj, ĝis perceptos vi la leĝaron
tutan de l’ natur’, sur kiu la struktur’ de l’ mondo baziĝas..

LA SENSENCA TIMO DE MORTO

… Do la morto por ni estas nulo, kaj nin tute ne povas
eĉ koncerni, ĉar mortema estas la natur’ de l’ animo.
Kaj se ni, nur naskiĝontaj, tute ne afliktiĝis tiam,
kiam la punikaj trupoj venis por batalo de ĉie,
kiam ĉiuj, ekskuitaj de l’ panika militkonfuzo,
hororante tremis sub la alta vizaĝo de l’ ĉielo,
kaj al ili estis dube, kiu el la du imperioj
regos ĉiujn mortemulojn kiel mastro tere kaj akve,
tiel, kiam ni ne estos, post separiĝ’ de nia korpo
kaj anim’, el kiuj estas ni fanditaj en unu eston,
kompreneble, jam nenio povos, ĉar ni ne estos tiam,
nin entute plu atingi, nek ekmovi al ni la sentojn,
eĉ se tero kun la maro, maro kun la ĉiel’ miksiĝus.
Kaj eĉ se ankoraŭ sentus la substanco kaj la kapablo
de l’ anim’, post ol ĝi estis elŝirita el nia korpo,
tio tamen estus por ni nura nul’, ĉar ni el animo
kaj el korpo kunmetite konsistiĝis en unu eston.
Kaj se nian materion post la mort’ la tempo kolektus,
kaj ĝin remetus en la saman staton, kia ĝi estas nune,
ankaŭ tio por ni, tamen, estus jam sen ia valoro,
ĉar interrompita estus nia memor’ pri l’ antaŭaĵoj…


 

Gaius Valerius Catullus
LA BIRDETO DE LESBIA

Birdeto, vi plezur’ de l’ amatino,
kiun ŝi lude tenas en la sino,
al kiu ŝi por pinĉ’ la fingrojn metas,
kaj kies akra pik’ ŝin incitetas,
dum mia korsopir’ de brilo klara
sin distras per ĉi ludo al ŝi kara,
mi kredas, ŝi en sia brulo flagra
konsolon serĉas por doloro akra.
Ho, se mi povus, kiel ŝi, por distro
ludeti kun vi por kurac’ de l’ tristo!

 

Gaius Valerius Catullus
JE LA MORTO DE BIRDETO

Venusoj kaj Kupidoj, verŝu larmojn
kaj ĉiuj homoj de teneraj ĉarmoj!
Birdet’ de mia adorata mortis,
birdeto ŝia favorata mortis.
Ŝi ĝin, pli ol l’ okulojn gardis ame,
ĉar ĝi, la dolĉa, la mastrinon same
obeis, kiel panjon la filino,
eĉ ne formovis sin el ŝia sino,
saltetis tien, tien ĉi petole,
al sia sinjorin’ pepetis sole.
Ĝi tien iras jam sur voj’ tenebra,
de kie la reven’ ne estas ebla.
Malbenon al vi, mallumaĵ’ kruela
de Orcus, devorant’ de ĉio bela,
birdeton tiel karan vi forportis!
Birdeto povra, ve fatal’, vi mortis!
Vi kaŭzis nun, ke ŝvele de larmruloj
al mia kara ruĝas la okuloj.

 

Gaius Valerius Catullus
NI VIVU KAJ NIN AMU…

Ni vivu kaj nin amu reciproke,
Lesbia, kaj la klaĉon, grumblan bolon
de oldaj severuloj spitu moke;
ĉio ĉi ne valoras eĉ obolon.
La sun’ falinta estos reascenda,
sed post esting’ de nia kurta lumo
eterna dormo estas ja dormenda!
Mil kisojn do ni ŝanĝu en brakumo
plus cent, kaj mil, kaj ree ĝis la centa,
denove mil kaj cent, ĝis pri la sumo
post multaj miloj ni jam en kalkuloj
mem konfuziĝos, ĝin ne povos scii,
nek scii povu iuj maliculoj
la nombron de la kisoj kaj envii!

 

Gaius Valerius Catullus
KISSOIFO

Kiom da viaj kisoj do, Lesbia,
demandas vi – satigus min, tro multa?
Ho, kiom da sableroj en Libia
dezerto, inter la Jupitro-kulta
orakolej’ kaj sankta lok’ sepulta
de l’ praa Battus en Cyrene ardas,
kie silfidoj kreskas flavombrelaj,
aŭ kiel multe da okuloj stelaj
en la silenta nokto alrigardas
sekretajn parojn dum la amoj ŝtelaj,
tiom da kisoj kun vi kisi trovus
la frenezul’ Catullus sate multa,
kiujn nek nombri scivolulo stulta,
nek lang’ malica jam missorĉi povus.

 

Gaius Valerius Catullus
LA AMO DE CATULLUS

Ja neniu damo povas diri, ke kun am’ pli vera
viro amas ŝin ol mi vin, Lesbiet’, asertas mi,
nek en iu lig’ federa estis iam tia fera
fideleco, kian, kara, miaparte spertas vi.

 

Gaius Valerius Catullus
PRI QUINTIA

Quintian multaj trovas bela.
Nu, ŝia haŭto estas hela,
staturo rekta sveltas alte,
ĉion konfesas mi aparte,
sed belon de la tut’ kontestas:
nenia ĉarmo en ŝi estas,
en ŝia granda korpo blanka
eĉ grajn’ da salo estas manka.

Lesbia tute-tuta ravas,
ĉar rabis ŝi kaj sola havas
de ĉiuj belulinoj armon,
voluptodonan Venus-ĉarmon.


 

Gaius Valerius Catullus
VIRINA AMO

Diras mia amatino, ke neniun ami ŝi volas
krom mi, eĉ se mem Jupitro petus ŝin pri la amkonsent’,
diras ŝi, sed se virino al amant’ sopira parolas,
skribu ĝin sur vent’ facila aŭ sur kureganta torent’.

Gaius Valerius Catullus
OBSTINO

Povrul’ Catullus, sobru jam trankvile,
rigardu la perditan jam perdita!
Ho, gajaj tagoj lumis al vi brile,
dum gvidis vin la amatino sprita,
amata pli ol iu ajn tutmonde.

Pri multaj ŝercoj ridis vi jubile,
kion vi volis, volis ŝi volonte,
ho, belaj tagoj lumis al vi brile.
Ŝi jam ne volas, nek vi, stulta, volu!
ŝi fuĝas, ne postkuru, nek mizere
lamentu, sed la kor’ al vi malmolu,
Catullus, kaj obstinu, firmu fere!

Adiaŭ, kara, vin Catullus dura
nek serĉos, nek per peto jam molestos,
sed vin doloros, kulpa, ke vin brula
ampet’ ne vokos nokte. Kia restos
al vi la vivo? Kiu vin aliros,
kiun vi amos, kiu vin rigardos
belega, kies propra vi vin diros,
kiun vi kisos, kies lipoj ardos
de via mord’, Lesbia, amatino?
Sed vi, Catullus, duru en obstino!


Gaius Valerius Catullus
PLENUMIĜO

Se la deziro plenumiĝas
al sopiranto senespera,
ties animo ja feliĉas!

Jen, tia sama ĝoj’, pli kara
ol oro nun por mi eklumis,
Lesbia, ĉar al mi, amara
kaj senespera, vi plenumis
deziron, vi plenumis al mi
deziron: al Catullus danka
sponte revenis vi, lin ĉarmi.
Ho, tag’ de signo brile blanka!

Nun kies vivo pli agrablas,
kiu pli dolĉan, dezirindan
feliĉon diri eĉ kapablas?


 

Gaius Valerius Catullus
OFENDOJ DE LESBIA

Lesbia antaŭ sia edzo
ofendis min per lang’ insulta,
kaj nun kun granda kontenteco
pri tio ĝojas tiu stulta.

Vi, mul’, malsaĝas! Se silente
ŝi tenus sin, ŝi estus sana,
sed ĉar ŝi tiel turbulente
min draŝis kun mien’ rikana,

ŝi min memoras, eĉ, afero
pli grava, bolas de l’ kolero,
kiu en ŝia kor’ sovaĝas.
Jen do, ŝi brulas, do ŝi klaĉas.


 

Gaius Valerius Catullus
SENDANKECO

Ke vi per bonfaro movas
por bonvolo ies koron,
ĉesu kredi! Vi ne povas
havi dankon kaj favoron.
Ve, ne havas ja valoron
la bonfar’, nek rekompencon,
sed nur tedas kaj ignoron
fruktas, eĉ malbon-intencon.

Jen, ĝi tion al mi portas,
ĉar neniu pli kruele
kaj venene nun min mordas,
ol al kiu mi fidele
estis, serva kaj bonvola,
la amiko unu sola.


 

Gaius Valerius Catullus
LA SENINDULGA

Ĉu leonino de montar’ Libia,
aŭ Skylla, kiu sur postaĵ’ bojegas,
vin naskis tiel monstra kaj rabia,
ke malestime vi aŭskulti negas
la voĉon de la petegant’ fervora
en la mizer’ ekstrema, ho ferkora?

 

Gaius Valerius Catullus
PRUVO

Per senlaca lang’ Lesbia nun pri mi sakre kaj insulte
klaĉas: tamen, mi pereu, se ŝi min ne amegas plu.
Kaj la pruvo? Mi mem estas. Ŝin mi ja damnas same multe,
malgraŭ tio, mi pereu, se mi ŝin ne amegas plu.

 

Gaius Valerius Catullus
ODI ET AMO

Mi malamas kaj mi amas.
Kial? Vi demandas min.
Mi ne scias, mi nur sentas
kaj turmento fandas min.

 

Gaius Valerius Catullus
AMO KAJ BONVOLO

Vi, Lesbia, diris iam: vin la deziro pelas nure
al Catullus, eĉ jupitron mem vi ne tenus en prefer’.
Kiel vin mi amis tiam, amis vin ne nur amkunule,
sed kiel la patro filon aŭ la bofilon, kun tener’.
Nun mi konas vin, kaj kvankam eĉ pli konsumiĝe mi brulas,
trovas en vi multe malpli da valoro kaj pli da feĉ’.
Kiel do? – vi miras. Vidu, tiaj ofendoj ja stimulas
la amanton ame ardi, sed bonvoli ne, male eĉ.

Gaius Valerius Catullus
AL EGNATIUS

Kompanoj en fidomo de voluptadoj,
proksima al la dom’ de l’ ĉapaj du fratoj,
ĉu kredas vi, ke nur vi havas pumpilon,
al ĉĈiu dam’ vi rajtas fari amspilon,
cetere – ĉiu viro estas nur boko?
Vi cent kaj ducent sidas en ĉi kulploko,
ĉu kredas vi, ke kraĉi mi ne kuraĝas
al buŝ’ de l’ ducent, kiuj tie kaŭraĉas?
Ne kredu! Mi, por montri viajn malpiojn,
sur tuta domo skribos fronte skorpiojn.
Ĉar mia kara fuĝis al mi de l’ sino,
amata pli ol iu ajn amatino,
por kiu ja batalojn multajn mi skermis,
kaj inter vi, nobeloj riĉaj, sin sternis.
Vi ĉiuj amas ŝin, kaj, honte, eĉ ratoj,
duoblaj nuloj, virputinoj de stratoj,
precipe vi, el longharuloj ĉefdando,
vi, fil’ de multlepora Keltiberlando,
Egnatius kun barbharoj ombraj, tre glataj,
kun dentoj blankaj, per urino striglataj.

 

Gaius Valerius Catullus
INDIGNO

Amiko! Jen, Lesbia, tiu sama
Lesbia, kiu min el koro flama
pli amis ol min mem, kaj ol mi ŝatas
Ĉiujn amikojn kaj apartenulojn,
nun ĉe krucvojoj kaj strataĉ-anguloj
sub bravaj Remus-nepoj ekkuŝadas.

 

Gaius Valerius Catullus
LESBIUS

Bela Lesbius! Pri l’ belo
famas li,
kaj Lesbia, tiun belan
amas pli,
ol, Catullus, vin kun via
tuta gent’,
sed, Catullus, vin kun via
tuta gent’
vendu ĉi belul’, se iam
ajn ĝis tri
kisojn de konantoj liaj
gajnis li!

 


 

Gaius Valerius Catullus
NEK-NEK

Mia koro tien sinkis el via kulpo jam, Lesbia,
kaj ĝi tiel jam sin perdis en sia arda fervoreg’,
ke ĝi nek bonvoli al vi, eĉ se vi estus la plej pia,
nek vin ami ĉesi povas, spite de ĉiu via pek’.

Gaius Valerius Catullus
REZIGNACIO

Se la homon plezurigas rememori pri la faritaj
bonaj agoj, kaj sin kredi homo de pio kaj honest’,
scii: li nek sanktan fidon rompis, nek per ĵuroj insidaj
por la homojn trompi, vokis la ĉielulojn por atest’,
tiam por vivdaŭro longa, ho Catullus, al vi ja kovos
multajn tiajn plezursentojn tiu ĉi malbonega am’,
jes, ĉar kion bonan diri, fari la hom’ al homo povas,
tio de vi kaj dirita kaj farita ja estas jam.
Ĉio ĉi, ho ve, pereit’ en sendanka kor’ kiel vano:
kial do vi vin turmentas plu per ĉi frenezega brul’,
kiai vi ne firm-anime ŝiras vin el via malsano,
kial vi ne, malgraŭ dioj, ĉesas resti jam mizerul’?
Malfacile estas ĵeti longan amon for tre rapide,
malfacile, vere, tamen tuj nun agu, ĉar urĝas tro!
Jen solsola savo, ĝin vi devas almiliti decide,
ĉu vi povas aŭ ne povas, ĉiel faru ĉi tion do!
Dioj, se vi kompatemas, kaj se vi iun jam sekure
eĉ sur sojlo de la morto savis per via helpa ag’,
vidu mian mizeregon, kaj nun min, se mi vivis pure,
jam eltiru el ĉi pesto, el ĉi fataldanĝera plag’!
Ve, mi sentas jam tra l’ membroj rampi la torporigan lamon,
kaj ĝi al mi la vivĝojon el la animo pelis for,
mi neniel ŝin jam petas reciproki al mi la amon,
nek la neeblaĵon, ke ŝi konu la honton kun pudor’,
vivi volas mi, ĉesigi abomenindan ĉi malsanon,
dioj, donu al mi tion pro la pie honesta kor’!

 

Gaius Valerius Catullus
AL ARIDUS

Aridus povra, kia do manio
vin en ĉi miajn akrajn jambojn pelas?
Ĉu mise de vi alvokita dio
kverelon turpan inter ni akcelas?
Ĉu vi sur la pleb-langon veni celas?
Kion vi volas? ĉiel ajn nur famon?
Vi famos! Longe! Pune, ĉar vi ŝtelas
ekdezirinte ami mian amon.

Gaius Valerius Catullus
GRANDA DANKO AL ALLIUS

Mi ne prisilentu, Muzoj, kiel min, kaj en kia plago,
iam Allius subtenis per sia plej amika help’,
por ke tra l’ jarcentoj kuraj lia tiele nobla ago
en la blinda nokt’ ne dronu per ĉioforgesiga temp’,
diros mi, kaj ĝin al miloj vi transdonu per via vorto,
kaj en lia maljunaĝo ĝin pli fabelu ĉi libret’,
lia famo disvastiĝu pli-kaj-plie post lia morto,
kaj neniam araneo ĝin surkovru per sia ret’.
Kiel min Nemez’ duobla plagis per dolorego kria,
scias vi, kaj kiel mordis en tiu tempo min turment’,
tiel mi ardegis, kiel roko de monto Trinakria,
kaj ĉe Ojta Termopilo fontoj de l’ varmega torent’,
el okuloj miaj tristaj larmo ja verŝis sin senhalte,
malsekiĝis l’ afliktitaj vangoj per tiu pluvofal’,
ho, sed kiel la brilanta eta river’, fontanta alte,
kiu inter ŝtonoj muskaj saltas ekire al la val’,
kaj plaŭdante kuras plue, glitas sur la kruta deklivo,
fine sian vojon prenas inter densa popola greg’,
refreŝigas lace ŝvitan vojpiedanton, dum sen vivo
fendetigas la kamparo, jam bruligita de l’ varmeg’,
aŭ kiel en ŝtorma nokto al la maristoj en velŝipo
ĵetiĝantaj venas milda spiro de vento, kiam ĵus
ili al Castor kaj Pollux vokis per peteganta lipo,
tian saman helpon donis al mi la kara Allius.
Li al forbarita kampo rompis por mi larĝe la vojon,
kaj li dotis min per domo, dotis min per dom-sinjorin’,
por ke mi kun ŝi plezure ĝuu tie la aman ĝojon.
Molpiede mia blanka diineto aliris min,
sur la sojlon poluritan metis en sandal’ frapadanta
sian plandon bruegantan, haltis en am-atenda poz’;
tiel same venis iam, flagre de flam’ la amardanta
Laodameja al la edza domo de Protesilaos,
dom’ matŝance konstruita, ĉar per sankta sang’ ne pacigis
oferbestoj sur altaro tiam estrojn de la l’ Ĉielalt’!
Rhamna Virgulin’! Nenion tian fari mi blind-erare
ekdeziru, kiu vekas la protestojn de l’ Ĉielalt’.
Kiel la altar’ soifas je la sango, la sankt-ofera
lernis Laodameja per la perdo de l’ adorata vir’,
Ĉar la kolon de l’ Junedzo ĉenis lia brako tenera
nur dum unu aŭ du vintroj, por ke ŝi, arda de sopir’,
satiginte tra la longaj noktoj sian amo-soifon,
povu vivi sen la edzo, dormi en la senedza lit’,
sciis Parcoj, ke ne longe vivos jam la viro la vivon,
se la murojn Ilionajn li aliros por la milit’.
Ĉar la princojn de l’ argivoj en tiu tempo kun defio
kontraŭ si mem ekincitis Trojo per la Helena-rab’,
Trojo fata! Tomb’ komuna de Eŭropo kaj de Azio,
sepultejo de tiom da viroj kaj da virto, da brav’.
Ankaŭ mian povran fraton Trojo ja kovris per la humo,
ho ve, mia kompatinda frato rabita disde mi,
frat’ mizera! Forrabiĝis via serena okullumo,
mian tutan domon kun vi unu sepultis triste mi,
ĉiuj miaj vivoĝojoj kun vi defalis pereinte,
kiujn vi per dolĉa amo nutris dum via vivodaŭr’.
Ne ĉe l’ familiaj tomboj nun vi ripozas, kaj ne inter
cindroj de parencoj viaj, sed vin en lontan’, ho bedaŭr’,
en la tristan tombon Trojo turpa, Troj’ malamata tiris,
kaj vin tenas en la fremda grundo de malproksima ter’.
Tien, laŭ la dir’, de ĉie junaj grekoj iam ekiris,
hejman fajron forlasinte, ekbatali per akra fer’,
por ke Paris tie pace, en trankvilo de lit’ nupteja,
ĝui plu ne povu ĝojon pri l’ rabita adultulin’.
Tie ja perdiĝis al vi, ho belega Laodameja,
via edz’, pli kara al vi ol la vivo kaj la anim’.
Ho, de kia alta supro de la amo la ard’ vin plene
absorbanta vin depuŝis al plej kruta ravin-profund’;
tia, laŭ la dir’ de l’ grekoj, forkondukas apud Kyllene
akvojn de abunda marĉo por la sekigo de la grund’.
Ĝin kuraĝis foje fosi pseŭdofil’ de Amfitriono,
kiu tiam ĉerpis ĉize tie medolon de la mont’,
kiam kontraŭ birdomonstroj de Stimfalo, laŭ la ordono
de aĉul’, kun certaj sagoj lukti li iris, triumfont’,
por ke unu plia dio pasu tra la ĉiela pordo,
kaj por ke jam pli longtempe Hebe ne restu virgulin’.
Lin per sia am’ ŝi jugis, spite de nevenkebla forto,
per la amo pli profunda ol profundas tiu ravin’.
Ĉar ja nek la maljunulo estas tiel ege feliĉa,
se la solfilino tardan nepon nutras per sia mam’,
kiu estas heredonto de l’ prapatra havaĵo riĉa,
kies nomo staras sur la testamenta tabulo jam,
kiu la malindan ĝojon de l’ parenco mokinda prenas,
kaj jam pelas la vulturon for de super la griza vert’,
nek ĝojegas tiom blanka virkolomb’, kiam al li venas
la ineto, kiu multe pli, amardas, laŭ la asert’,
ne ĉesante kisojn mordi, kisojn al si ŝiradi beke,
ol virino de freneze multpretenda ama dezir’,
ĉiuj ĉi jubilas, tamen, Hebe, jubilis vi pli ege,
kiam vi vin geedziĝe ligis kun via blonda vir’.

Kun egala, aŭ apenaŭ malpli granda amo-avido
venis al mi mia kara kaj sin ĵetis al mia kor’,
ĉirkaŭflirtis ŝin jen tie kaj jen tie ĉi mem Kupido
brile blanka, en tuniko hela, de safrana kolor’.
Nu, kaj se Catullus, sola, por ŝi nesufiĉa eĉ estas,
preter ŝiaj raraj trompoj jam mi rigardos en silent’,
mi ne tedu ŝin per tio, ke malsaĝe mi ŝin molestas:
ofte eĉ diino Juno, la estrin’ de la dia gent’,
scias kulpojn edzajn, kiujn la multvola Jupitro faras,
tamen, kun toler’ estingas en si la flagron de l’ koler’.
Sed ne decas, se la diojn al la teruloj ni komparas,
nu, forestu malaminda rolo de la patra sever’.

Tamen, nun ŝin ne la dekstra mano de ŝia patro gvidis
al la asir-parfumite bonodoranta nuptodom’,
kun donac’ sekreta en la muta nokto ŝi alrapidis,
ĝoj’ rabita disde l’ edzo estis nun ŝia dolĉa don’,
do sufiĉe, eĉ se por mi tiu tag’ unusola ridis,
estu ĝi notita signe per brilegante blanka ŝton’.

Nur ĉi versojn al vi doni, Allius, el dankema brusto
povas mi por multa servo, por la amike helpa far’,
vian nomon bone gardu, kaj ĝin ŝirmu de aĉa rusto
tiu ĉi kaj tiu jaro kaj ĉiu posta jar’ post jar’.
Ĉion bonan, kion Themis al antikva piula gento
donis iam, donu al vi, kaj tre inde ŝi dotos vin,
gaju vi kaj via vivo, plene de plej feliĉa sento,
kaj la dom’ kie mi ludis kune kun mia sinjorin’,
gaju Anser, kiu estis ekde komenc’ al mi bonfara,
kaj elplanis tion, kio rave fariĝis efektiv’,
gaju, longe antaŭ ĉiuj, al mi eĉ ol mi mem pli kara,
mia Lumo, dum ŝi vivas, dolĉa estas al mi la viv’.


 

Gaius Valerius Catullus
ĈE LA TOMBO DE LA FRATO

Jen, mi tra popoloj multaj, marojn multajn transveturinte,
venis al ĉi trista loko, frato, de via enterig’,
por ke mi transdonu al vi miajn lastajn morto-donacojn,
kaj mi viajn cindrojn mutajn alparolu, se vane eĉ,
ĉar ja la kruela sorto prenis vin de mi senindulge,
ho ve, kompatinda frato, maljustege rabita for!
Tamen, tiun ĉi donacon, laŭ antikva moro de patroj
alportitan, kiun jen mi metas al via trista tomb’,
ho, akceptu; ĝin priversis miaj frataj larmoj amaraj.
Kaj nun, frato, por eterne, ve, salut’ kaj adiaŭ jam.

 

Gaius Valerius Catullus
AL QUINTIUS

Quintius, se vi depostulus,
kiel pagotajn al vi ŝulde,
la du okulojn de Catullus,
aŭ ion karan eĉ pli multe,
ne dirus mi, ke mi protestas,
sed ne forprenu senindulge
nun tion, kio por li estas
pli kara ol la okulparo,
pli kara ol plejpleja karo.

 

Gaius Valerius Catullus
PROTESTO

Ĉu vi kredas, ke mi povis
do paroli insultvorte
pri ŝi, mia Viv’, pli kara
al mi, ol la okulpar’?
Mi ne povis. Se mi povus,
mi ŝin ja ne amus morte.
Sed vi faris ĉion monstran,
vi, kaj Tappo, la barbar’.

Gaius Valerius Catullus
KUN SAPFO AL LESBIA

Tiu ŝajnas al mi egali diojn,
kaj superi eĉ, se ne kulpe diri,
kiu sidi kun vi kaj aŭde, vide
povas admiri

vin, dolĉridan. Ve, de mi ĉiujn sensojn
rabas tio: jam ĉe l’ unua tuŝo
de l’ rigard’, Lesbia, la vortoj mankas
al mia buŝo,

lamas mia lang’, tra la korpo kuras
vibretanta flam’, de si mem l’ oreloj
surde tintas, kaj la okulojn kovras
nokto-ĝemeloj.

Pigro estas por vi, Catullus, plago,
pigro ekzaltegi vin inklinigis,
pigro reĝojn kaj feliĉegajn urbojn
jam ruinigis.


 

Gaius Valerius Catullus
JUSTA PUNO

Ho, se merite odor’ virkapra el iu fetoris,
kaj se jam akris en ost’ juste la pigra podagr’,
jen la mirinda afer’: ĉi du pestojn kune akiris
via rivalo. Li nun amas en via amej’,
sed, brakumante en lit’, ili ambaŭ morte suferas,
jes, de fetor’ la virin’ kaj de podagro li mem.

Gaius Valerius Catullus
ADIAŬO AL LESBIA

Furius, Aurelius, iri pretaj
kun mi eĉ sur voj’, kiu Indojn traas,
kie bordojn, muĝe kun eĥ’, Easta
ondo balaas,

aŭ al Hirkanuj’, Arabio mola,
aŭ al Skitoj, aŭ kie Partoj fapas,;
aŭ al tiu mar’, kiu de l’ sepopa
Nil’ ĉie flavas,

aŭ trans alta Alp’ vi kunirus, vidi
de Cezaro granda la gloran spuron,
gallan Rejnon kaj de sovaĝaj britoj
foran insulon,

ha vi, pretaj kun mi toleri ĉion,
kiel ajn pri ni la ĉiel’ disponas,
portu vortojn al mia kara, kiuj
bone ne sonas:

Kun la band’ lasciva ŝi vivu gaje,
ĝuu do samtempe la ĉirkaŭprenon
de tricent! sen am’ eĉ al unu, rompu
ĉies ingvenon!

Amon de mi plu ne atendu, ĉar ĝi
mortis ŝiakulpe, kiel vojranda
floro per la tuŝ’ de la ferplugilo
preteriranta!


Gaius Valerius Catullus
HIMNO AL DIANA

Al Diana fidelo nin
ligas, ĉasta geknaba rond’,
nun Dianan adore ni
ĉastaj, kantu, geknaboj.

Latonia, vi granda ĝerm’
de plejgranda Jupitro, vin
naskis via patrino sub
arb’ oliva ĉe Delos,

ke estrino vi estu de
ĉiu monto, de verda bosk’,
densarbare kaŝita val’,
murmuranta rivero.

Helpas vi en akuŝdolor’,
ho Lucina, ĉe vojkruciĝ’
vin Trivia potenca, vin
luman Luna ni nomas.

Jarmezure vi, ho Diin’,
marŝas sur la monata voj’,
dom’ modesta de kamparan’
plenas per vi de fruktoj.

Kiu ajn via nomo vin
plaĉas, estu glorata, kaj
prakutime, de Romulus
benu riĉe la genton.


Publius Vergilius Maro
UNUA EKLOGO

MELIBOEUS:
Tityrus, kuŝante sub la vasta branĉotendo de fago,
vi vokadas la arbaran Muzon per via eta ŝalmo,
kaj ni lasas for la limojn de l’ patrujo, la agrojn dolĉajn.
De l’ patruj’ ni fuĝas, kaj vi, Tityrus, ripoze sub ombro,
instruadas la arbarojn eĥi la belan Amaryllis.
TITYRUS:
Ĉu trankvilon donis al mi, ho Meliboeus, unu dio;
ĉar li por mi ĉiam estos dio, kaj el mia ŝafejo
ofte sur altaro lia sangos febla ŝafid’ ofere.
Dank’ al li nun miaj bovoj vagas, kiel vidi vi povas,
dank’ al li nun mi laŭplaĉe ludas sur mia kampa kano.
MELIBOEUS:
Ne envias mi, nur miras tion, ĉar kie ajn mi iras,
perpleksiĝis ĉiuj kampoj. Ankaŭ mi dolore la kaprojn
pelas, eĉ ĉi tiun, kiu paŝi apenaŭ jam kapablas,
ĉar ŝi naskis ĵus ĝemelojn inter densaj avelarbetoj,
la esperon de la grego, ve, sur la gruzo ŝi lasis.
Ofte al ni tian plagon, se nur nia mens’ ne malakrus,
antaŭdiris, mi memoras, kverko trabatita de fulmo.
Tamen, Tityrus, jam diru, kiu estas do tiu dio?
TITYRUS:
L’ urbon, kiun oni diras Romo, ho Meliboeus, kredis
mi, stultulo, nur simila al la niaj, al kiuj ofte
ni, paŝtistoj, iras, vendi tie la feblajn ŝafidetojn.
Kaj sciante, ke l’ hundino kaj kaprino similas siajn
etajn idojn, tiun grandan same ni komparis al etaj.
Sed ja ties kap’ elstaras tiel alte el inter urboj,
kiel el la viburnaro tere rampa la cipresarbo!
MELIBCEUS:
Nu, kaj kia granda kaŭzo estis do, ke vi vidu Romon?
TITYRUS:
La libero, kiu tarde tamen fine min alrigardis,
kiam mia barbo falas ĉe l’ tondado jam griziĝinte.
ĉi min alrigardis tamen, nun, post longa tempo ĝi venis,
kiam Amaryllis havas min kaj lasis for Galatea.
Ĉar ja, mi konfesas al vi, dum Galatea min katenis,
nek esperon je libero havis, nek pri ŝparo mi zorgis.
Kvankam multaj oferbestoj el ŝafejo mia eliris,
multe da fromaĝoj grasaj manĝis for sendanke la urboj,
ĉiam sen moner’ valora en la mano mi venis hejmen.
MELIBCEUS:
Min mirigis, Amaryllis, kial tiel triste vi vokas
viajn diojn, kaj por kiu fruktojn pensi sur arb’ vi lasis.
Jen do, Tityrus forestis, jen, vin, Tityrus alvokadis
pinoj, vin la riveretoj, vin la arbetaĵoj atendis.
TITYRUS:
Kion estus mi farinta? Nek liberiĝi el servuto,
nek ĉeeston de la dioj vidi mi povus aliloke.
Tie mi lin, junan, vidis, ho Meliboeus lin, por kiu
de nun jam altaro mia jare po dekdu tagojn fumos.
Ja li donis la unua la respondon al mi, petanta:
Paŝtu viajn brutojn, knaboj, kiel iam, bredu la bovojn.
MELIBOEUS:
Ho feliĉa maljunulo, restas al vi do via kampo,
kaj sufiĉe granda por vi, kvankam ĉie la rokoj nudas,
kaj sur la paŝtej’ tiriĝas marĉo ŝlima, plena de junkoj.
Sed gravedajn brutojn herbo nekutima ne malsanigas,
nek el la najbaraj gregoj infektaĵo minacas ilin.
Vi, feliĉa maljunulo, tie ĉi inter la konataj
riveretoj, sanktaj fontoj, havos refreŝiĝon en ombro,
tie ĉi, kiel ĝisnune, la najbara heĝo salika,
vizitata de florpaŝta svarmo de l’ Hyblajaj abeloj,
ofte al vi dolĉe trudos dormon per facila susuro,
tie ĉi al ventoj kantas branĉtondisto sur alta roko,
dume la kolomboj de vi prizorgataj kveri ne ĉesas,
nek la turtoj ame ĝemi sur la alta arbo de ulmo.
TITYRUS:
Ja pli frue sur la maro paŝtos sin la rapidaj cervoj,
kaj la akvoj metos al la mara bordo la nudajn fiŝojn,
ja pli frue en ekzilo, elŝanĝinte vage la hejmojn,
la germanoj el la Tigro trinkos, parthoj el la Araris,
ol ke el la koro al mi forviŝiĝus lia vizaĝo.
MELIBOEUS:
Sed jam ni, aliaj, iros al Afriko arde soifa,
aŭ al la skita ter’ aŭ al la rapidflua Kreta Oaxes,
aŭ pli disten, al la britoj, de la tuta mond’ izolitaj.
Ĉu la limojn de l’ patrujo post longega tempo mi vidos,
kaj la pajle konstruitan supron de l’ malriĉa kabano,
ĝojos iam pri la spikoj, ekvidinte bienon mian?
Miajn terojn kultivitajn havos nun soldato sovaĝa!
Al barbaro la semaĵoj! Tien per diskordo ni venis,
ni mizeraj civitanoj! Jen kial agron ni kultivis!
Plantu do nun vito-vicojn, Meliboeus, greftu pirarbojn!
Iru jam, feliĉa iam, mia grego, iru, vi kaproj!
Jam de nun mi vin, kuŝante en la groto verda de musko,
malproksime sur la vepra rokokruto pendi ne vidos,
plu kantetojn mi ne kantos, nek, paŝtate de mi, kapretoj,
vi jam manĝos la citizon floran kaj salikon amaran.
TITYRUS:
Tamen, tie ĉi vi povos en ĉi nokto kun mi ripozi
sub la verdaj arbobranĉoj: por vi mi havas pomojn dolĉajn
kaj kaŝtanojn bone molajn, jen, kazeo estas abunde.
Vidu, fumas malproksime tegmentsupro de kampodomoj,
kaj de l’ altaj montoj falas jam plilongiĝinte la ombroj.

Publius Vergilius Maro
LA LAŬDO DE LA TERKULTISTA VIVO

Ho, fortunaj, se nur ili scius mem pri sia feliĉo,
la terkulturistoj, kiuj, malproksime de armilbruo,
ĝuas la facilan nutron, de l’ afabla ter’ donacatan.
Ili ne en altaj domoj loĝas, kien ĉiumatene
vomas enirej’ fiera egan ondon de l’ salutantoj,
nek varie ornamitajn pordovolbojn ili gapadas,
nek vestaĵojn orbroditajn aŭ Ephyriajn bronz-artaĵojn,
kaj ilian blankan lanon suko asira ne misfarbas,
nek olivoleo per la uz’ de cinamo koruptiĝas,
sed ja la trankvil’ sekura, kaj la viv’ ne konanta trompon,
riĉa je diversaj donoj, kaj sur vasta grundo la paco,
grotoj, gaje gluglaj fontoj, fea valo freŝa de ombroj,
muĝa bleko de la bovoj kaj la dolĉa dormo sub arbo
ne forestas, la arbaro estas plena de ĉasobestoj,
jen, kontenta je malmulto, junularo labor-eltena,
sanktaj lokoj, sanktaj patroj; certe, forlasinte la teron,
siajn lastajn postesignojn lasis inter ili la Justo.
Min akceptu en favoron antaŭ ĉio la dolĉaj Muzoj,
kiujn mi per kult’ honoras, korbatite de amo granda,
ili montru al mi vojojn de l’ ĉielo kaj de la astroj,
kaŭzon de la suneklipsoj, de l’ ŝanĝiĝo de lun-vizaĝo,
kaj, de kie la tertremo, per kia forto ŝvelas maro
trarompante digojn, kial ĝi denove retrotiriĝas,
kial tiel do rapidas droni la sun’ en Oceano
vintre, aŭ per kio estas retenataj longe la noktoj.
Sed se ĉi natursekretojn mi ne povas scie penetri,
ĉar malhelpas min, ke frida estas en mia kor’ la sango,
plaĉu al mi la kamparoj kaj riveretoj val-akvumaj,
mi arbarojn, fontojn amu, senglorulo. Ho, kie kampoj
kaj Spercheos, kaj dancejo Bakĥa de virgulinoj Spartaj,
Tajgetos! Ho, kiu do min al la friska valo de Haemus
portos kaj min ŝirmos tie per grandega ombro de arboj?
Ho, feliĉa, kiu vidas klare la kaŭzon de l’ aferoj,
kaj sub la piedojn ĵetas ĉian timon, kaj la fatalon
senindulgan, eĉ la muĝon de l’ glutema flu’ Aĥerona.
Kaj fortuna estas ankaŭ, kiu la kampajn diojn konas,
Panon kaj Silvanon oldan kaj fratinaron de la nimfoj.
lin nek la popola trudo fleksas, nek purpuro de reĝoj,
nek diskordo, kiu fratojn malfidelajn akre agitas,
nek la dakaj trupoj, kiuj de l’ ribela Danub’ descendas,
nek la zorgoj de la Itato, nek pereo de regnoj, kaj lin
ne afliktas mizerulo, nek riĉulo lin enviigas.
Kiajn fruktojn al li branĉoj, kiom al li sponte la tero
bonvolema donas, tiom por si li prenas, ne vidante
feran leĝon, frenezumon de forumo, ŝuldotabulojn.
Multaj tranĉas blindajn akvojn per remilo, kuras en armojn,
aŭ penetri strebas al la korto kaj la sojlo de reĝoj;
tiu, urbon kaj fajrujojn povrajn detruante, deziras
trinki el pokalo gema, en purpura lito ripozi,
tiu ĉi kolektas riĉon, gardas enfosinte la oron;
unu gapas oratorojn buŝmalferme, dua avide
en teatro la aplaŭdojn de la plebo kaj de la patroj
por si ĉasas; multaj ĝojas pri verŝita sango de fratoj,
aŭ, la hejmon, dolĉan sojlon je ekzil’ ŝanĝante, ekiras
serĉi por si patrolandon sub alia suno kuŝantan.
La terkulturisto tranĉas per plugilo kurba la kampon,
per laboro jara nutras la patrujon kaj la nepetojn,
ankaŭ sian bovogregon kaj la meritajn bovinetojn.
Li klopodas senripoze: jen per fruktoj abundas jaro,
jen per nasko de brutidoj, jen per grenaj garbo-amasoj,
ŝarĝas per kreskaĵ’ la sulkojn, plenplenigas la grenarejojn.
Venas vintro: Sycionajn berojn rompas olepremilo,
la porkar’ revenas glane grasa, la arbaro donacas
arbutberojn; plej variajn fruktojn la aŭtuno liveras;
alte, sur sunlumaj rokoj maturiĝas milde la uvo.
Kaj lin ame ĉirkaŭprenas dume la dolĉaj infanetoj,
lia ĉasta domo gardas la pudoron: mam’ de bovinoj
donas lakton; grasiĝinte per la abunda herbo, luktas
inter si la kapridetoj, kunpuŝadante sian kornon.
Li solenas festotagojn, en la herbo sin kuŝiginte
ĉirkaŭ fajro, kie kronas flore kunuloj mikso-vazon,
verŝofere li alvokas Bakĥon, kaj pendigas al ulmo
la premion por paŝtistoj lancoĵetantaj en konkuro;
la harditaj korpoj estas nudaj ĉe l’ kampara palestro.
Tian vivon iam vivis la malnova gento Sabina,
tian Remus kaj la frato; kaj tiel Etrurio kreskis
forta, jes ja, kaj kreiĝis Rom’ belega, urbo de l’ urboj,
sola ĝi sep fortikaĵojn ĉirkaŭfermis per sia muro.
Antaŭ ol la rega sceptro estis ĉe Jupitro, kaj antaŭ
ol la kulpa gent’ festenis per la buŝo de bovinetoj,
tian vivon iam vivis sur la ter’ la ora Saturno.
Kaj ankoraŭ ne aŭdiĝis muĝa blov’ de militaj kornoj,
nek la tinto de la glavoj, sur amboso forĝe batataj.

Publius Vergilius Maro
EL «ENEADO»
KVARA KANTO

Amplendo de Dido al Anna

Sed jam la reĝin’ delonge, de ĉagreno grava lezite,
nutras vundon en la brusto, konsumate de brul’ sekreta.
ŝia pens’ revenas ĉiam al la granda brav’ de la viro,
granda glor’ de lia gento. Lia bild’ kaj voĉo ne lasas,
fiksiĝinte en la koro, milde ripozi ŝiajn membrojn.
Kiam la Aŭror’ prilumis jam per Feba torĉo la teron
kaj humidan ombron noktan pelis for de l’ volbo ĉiela,
ŝi, malsana, al fratino kunsentema jene parolis:
“Franjo Anna! Kiaj sonĝoj min teruras, angorigintan!
Kia gast’ neordinara elŝipiĝis sur nia bordo,
kia digno de l’ aspekto, kia forto de man’ kaj armoj!
Mi eĉ kredas – kaj ne vane – ke li estas ido de dioj,
ĉar spiritojn degenerajn tim’ perfidas. Ho, kia sorto
pelis lin tra l’ mondo! Kiajn li rakontis al ni batalojn!
Se ne estus mi jam firme decidinta en la animo,
ke la jugon de l’ edzeco plu de neniu mi akceptos,
kiam min la am’ unua per la morto de l’ edzo trompis,
se min jam la nupta festo kaj geedza lito ne naŭzus,
kun ĉi viro unusola mi kapablus fari la pekon.
Anna, mi konfesas al vi, post ol mia frato makulis
la Penatojn per la murdo de l’ mizera edzo Siĥeo,
nur ĉi tiu miajn sensojn vekis kaj la decidon firman
ekŝancelis. Ree spurojn de l’ malnova flamo mi sentas.
Sed prefere sin malfermu sub mi abismo en la tero,
aŭ la Patro Ĉiopova fulme deĵetu min al ombroj,
al la palaj ombroj en la nokto eterna de Erebo,
antaŭ ol mi, ho Pudoro! lezos vin per rompo de ĵuroj!
Kiu al si la unua ligis min, tiu, forpasinte,
kun si portis mian amon; en la tombo li ĝin retenu!”
Post ĉi vortoj ŝian sinon malsekigis pluvo de larmoj.

Amkuraĝigo de Anna

Anna diris: “Ho fratino, de mi amata pli ol lumo,
ĉu vi volas – tiel juna – tristi en konstanta soleco,
kaj nek koni dolĉajn idojn, nek plezurojn ĝui de Venus?
Ĉu pri tio zorgus cindroj kaj la animoj de l’ mortintoj?
Estu do, ke pro l’ funebro vin ne akiris foje viroj
el Libio, nek el Tiro, ke vi rifuzis al Iarbas
kaj aliaj pluraj princoj el Afriko la triumfriĉa.
Tamen, ĉu vi vere volas kontraŭstari karan amoron?
Ĉu vi ne memoras tion, meze de kies land’ vi hejmas?
Vidu, jen Getulaj urboj, gent’ nesuperebla milite;
nin Numidoj la senbridaj kaj malamika Sirto premas;
jen dezerto soifanta kaj la larĝe-vaste rabanta
gent’ Barcea! Ĉu paroli pri la militdanĝer’ el Tiro
kaj pri l’ frato minacanta?
Certe pro l’ inklin’ de dioj kaj pro favoro de Junona
en la vent’ la Trojaj ŝipoj trovis vojon al nia bordo!
Kian urbon, kian regnon vi, fratino, kreski ja vidos
kun ĉi viro! Se l’ armiloj Teŭkraj aliĝos al la niaj,
kiel la Fenica gloro tiam povas levi sin alten!
Nun pri graco petu diojn, kaj donante oferojn sanktajn,
vin dediĉu al gastamo, serĉu kialojn por reteno:
ke sur mar’ furias vintro… ke Oriono pluve regas…
ke la ŝipoj difektitaj… ke la vetero malfavoras…”
ŝi la koron ame brulan pliflamigis per ĉi parolo,
al dubanta mens’ esperon donis kaj la pudoron rompis.

La amsopirado de Dido

De nun ili, vizitante templojn, ĉe-altare la pacon
serĉas, elektitajn ŝafojn igas mortigadi ofere
por la leĝodona Ceres, Febo kaj generanto Bakĥo,
sed precipe por Junona, kiu favoras al edziĝoj.
Bela Dido mem, la pladon per la dekstra mano tenante,
verŝas oferaĵon inter kornojn de blankfela bovino,
aŭ ŝi paŝas al altaroj grasaj vidalvide de dioj,
ĉiutage ŝi oferas, kaj, sekcante la bestobrustojn,
enrigardas kaj konsultas internaĵojn ekvaporantajn.
Ve, aŭgur-nesciaj mensoj! Kiom al deliranto votoj,
kiom al li temploj helpas!? En la mola medolo dume
nestas flamo kaj silente vivas en la brusto la vundo.
La mizera Dido brulas kaj tra l’ tuta urb’ delirante
vagas tien-reen, kiel sage pafita cervineto,
kiun, nesingardan, pafis en arbar’ de Kreto de-fore
la paltisto per fluganta fera pikilo, nesciante
pri la trafo, kaj ĝi kuras tra l’ densaĵoj kaj tra ravinoj
Dikte-montaj, kun la murda sago sidanta en la flanko.
Nun Eneon ŝi tragvidas sur la muregoj bastionaj,
montras la Fenicajn riĉojn kaj la urbon prete finitan;
ŝi komencas klarigadi, sed ekmutas meze de vorto.
Nun, ĉe l’ vesperiĝ’ de l’ tago, ŝi festenon rean aranĝas,
kaj – freneza – ĉiam ree aŭdi ŝi petas pri la plagoj
Trojaj, dum ŝi ree pendas sur la buŝo de l’ parolanto.
Poste, post disiĝ’ ilia, kiam paliĝinte la lumon
kaŝas Luno kaj jam songi logas subirante la astroj,
ŝi tra l’ vaka Hom’ ĝemadas, sur la kusenoj forlasitaj
ŝi kuŝiĝas, kaj lin – foran – ŝi imagas vidi kaj aŭdi.
Aŭ ŝi brakas Askanion, ekzaltate per simileco
al la patro, kaj ŝi provas trompi la amon senmezuran.
Ne plu kreskas la nepretaj turoj, nek la junuloj provas
glavojn, nek laboras homoj pri l’ haven’ kaj sturmosekuraj
bastionoj: ĉie ĉesis la klopodo pri la enormaj
muro-turoj kaj maŝinoj altaj, ĝis la ĉiel’ atingaj.

Junona kaj Venus

Junona, por teni Eneon malproksime de Italio, proponas al Venus federiĝon, ke ili geedzigu Didon kaj Eneon. Pri ŝia projekto, ke nome dum ĉasado de la paro ŝi estigos tempeston, per tio devigante ilin eniri en groton, Venus kapjesas kaj ridetas.

La ĉaso

Jam Aŭrora, vekiĝinte, el la Oceano leviĝis.
Junular’ elita iris tra la pordoj tuj ĉe tagiĝo
kun kaptilo, ret’ maldensa, larĝa-fera lanco de ĉaso,
kaj rajdantoj Masiliaj kun hundar’ flarserĉa kuregis.
La reĝinon, kiu tardas en la ĉambro, sojle atendas
la ĉefhomoj de l’ Fenicoj. La ĉeval’ sub punca kaj ora
selo mordas ŝaŭman bridon kaj jam senpacience baŭmas.
Jen, finfine ŝi aperas meze de akompano granda.
Vestas ŝin mantel’ Sidona kun bordero de bunta brodo,
al ŝi ora la sagujo, ora reto la harojn ligas,
kaj purpuran ŝian veston suprentenas ora fibulo.
Venas ankaŭ sekvantaro Friga kaj la gaja Iulo,
kaj aliĝas vojkunule, la plej bela el ili ĉiuj,
mem Eneo, sian trupon kunigante kun la ceteraj.
– – – – – – – – – – – – – – – – –
La ĉasistoj la montaltojn kaj senvojan denson atingis.
Jen, sovaĝaj kaproj saltas, forpeliĝinte de l’ rokvertoj,
laŭ deklivoj en la valon, kaj de l’ alia flanko cervoj
kuras tra apertaj kampoj, kaj ilia grego galope,
kaj levante densan polvon, fuĝas, forlasante la montojn.
Kaj la knabo Askanio ĝoje ĉevalon sian pelas
tra la valoj, kaj jen tiujn, jen la aliajn preterrajdas,
kaj preĝpetas, ke li vidu inter brutoj inertaj apron
ŝaŭmosputan, aŭ descendi de la monto leonon flavan.

La groto

Dume kun obtuza tondro malsereniĝas la ĉielo,
kaj tujsekve granda pluvo alverŝiĝas, plena de hajlo.
Ĉiuflanken la eskorto Tira kaj junularo Troja
kun Iulo Dardanido, nepo de Venus, time serĉas
rifuĝejon tra la kampoj. De sur montoj akvo torentas.
Dido kaj la Troja duko tiun saman groton eniras.
Nun kaj prapatrino Tero kaj la svatodiin’ Junona
donis signon. Brilzigzagis fulmoj kaj la eter’ atestis
nupton, kaj sur pleja supro de la monto nimfoj ululis.
Tiu tag’ estis prakaŭzo de la morio kaj de la plagoj,
ĉar jam Dido zorgas nek pri l’ deca formo, nek pri la famo,
nek rigardas tiun amon ŝtele kaŝinda, sed ĝin nomas
geedzeco kaj per tiu nomo ŝi maskas sian kulpon.

Fama

Tuj trairi la Libiajn grandajn urbojn Fama komencas,
Fama, kiun plag’ alia ne superas en rapideco.
Ŝi, kun moviĝem’ ekscesa, ĉie novan forton akiras,
eta ĉe l’ komenc’ kaj tima, baldaŭ sin etendas en alton,
kaj, marŝante tere, tenas inter nuboj kaŝe la kapon.
Terpatrino, laŭ la diroj, kontraŭ dioj ekkolerinte,
ŝin akuŝis je fratino lasta de Encelad’ kaj Ceo
kun piedoj rapidegaj kaj flugiloj vigle-agitaj.
Ŝi, monstrego hida, havas, kiom sur la korpo da plumoj,
tiom da okuloj gvataj sube de ĉiu, kaj – mirinde –
tiom da babilaj buŝoj, langoj, oreloj streĉaŭskultaj.
Dum la nokto ŝi flugadas meze de tero kaj ĉielo
susurante, kaj por dolĉa dormo ne fermas la okulojn.
Dum la tago ŝi spione sidas sur la verto de domo,
aŭ sur altaj urboturoj, timigante la urbojn grandajn,
same ĉu ŝi mensogaĉojn klaĉas aŭ veraĵon anoncas.
Per diversaj onidiroj ankaŭ nun la popolojn ĝoje
ŝi saturis kaj diskriis same la faktojn kaj malfaktojn:
ke Eneo, origina el la sang’ Iliona, venis,
kaj ke al ĉi viro degnas edziniĝi al bela Dido,
ke dum tuta longa vintro ili ĝuas nur la voluptojn,
neglektante siajn regnojn en katen’ de turpa pasio.
Tion ĉie en hombuŝojn la malbela diino semas.
Poste tuj trakuron sian klinas ŝi al reĝo Iarbas,
kaj per diroj ekflamigas por kolero lian animon.
– – – – – – – – – – – – – – – –
Tiu, pro l’ amara klaĉo ekbrulinte ĝis furiozo,
oni diras, ĉe l’ altaro, meze de dioj plej majestaj,
manoleve al Jupitro jene parolis kun preĝpeto:
“Ho Jupitro ĉiopova, al kiu nun la Maŭra gento
ĉe festen’ sur buntaj sofoj oferverŝon Bakĥan omaĝas,
ĉu vi vidas do ĉi tion? Ĉu vin, Patro fulmoĵetanta,
nur senkaŭze do ni timas, kaj nur blindaj fajroj animojn
do teruras en la nuboj, tondrojn almiksante vanegajn?
Jen, virin’ vaganta, kiu fondis en regiono nia
etan urbon kontraŭ pago kaj al kiu mi donis kampon
por plugad’ kaj lokon loĝi, al mi rifuzas edziniĝi,
kaj Eneon jam akceptas kiel estron en sia regno.
Kaj nun tiu ĉi Pariso, kun eskorto de duonviroj,
kiuj portas Meonian ĉapon kaj de unkto gutantajn
barbon kaj hararon, ĝuas sian predon, dum la donacojn
ni al via templo portas, vane levante vian gloron.”

Jupitro intervenas

Dum Iarbas tiel preĝis, randon de l’ altaro tenante,
aŭdis lin la Ĉiopova kaj l’ okulojn al la palaco
turnis kaj al la amparo malzorganta la bonan famon.
Tiam jene li parolis al Merkur’ kaj lin komisiis:
“Iru, agu tuj, ho filo, voku zefirojn kaj flugile
hastu al la duk’ Dardana, kiu en Kartago Fenica
restas, ignorante l’ urbojn, kiujn donas al li la Fato.
Portu tuj per vent’ rapida al li mesaĝe ĉi ordonon:
ja patrino lia bela al mi ne tian lin promesis
kaj ne tial jam dufoje li saviĝis el armoj grekaj,
sed por regi Italion, batalbruan kaj gravedantan
imperion, kaj generi el la nobla sango Teŭkra
genton, kiu foje tenos sub sia reg’ la tutan mondon.
– – – – – – – – – – – – – – – – –
Li navigu, jen resumo! Mian volon al li heroldu!”
Eldirite. Kaj Merkuro, preta obei la ordonon
de la patro, al si ligis sur la piedojn orsandalojn,
kiuj lin flugile portas jen super akvoj de la maro,
kaj jen super kontinentoj fulmrapide. Poste la vergon
li ekkaptis; per ĉi tiu li el Orko vokas animojn
palajn, aŭ al Tartaro trista li sendas la aliajn,
donas kaj reprenas sonĝojn kaj el morto revekas homojn.
– – – – – – – – – – – – – – – – –
Inter tero kaj ĉielo do tiamaniere flugis
kaj la ventojn tranĉis ale al la sabla Libia bordo,
alvenante de l’ patrina avo, la naskito de Maja.
Kiam liaj flugilhavaj plandoj tuŝis jam la kabanojn,
tuj ekvidis li Eneon konstruiganta fortikaĵon
kaj fondanta domojn. Flava jaspo sur lia glavo stelis,
de sur liaj ŝultroj pendis vest’ brileganta de purpuro
Tira; per ĉi tiuj dotis lin donace la riĉa Dido
kaj mem brokis la teksaĵon per delikata orfadeno.
Tuj Merkuro lin atakis: “Do vi la fundamentojn metas
de Kartago alta, faras belan urbon, sklav’ de virino,
ve, kaj vi forgesas tute vian aferon vian regnon!
La reganto de la dioj mem de l’ klara Olimpo sendis
min, li mem, per kies gesto tero kaj ĉielo moviĝas.
Li ordonis porti al vi rapidvente la jenan diron:
Kian landon aŭ esperon en la land’ Libia vi kovas
tempoperde? Se la glor’ de l’ propraj agoj vin ne animas,
nek vi volas plu klopodi por akir’ de l’ propra honoro,
vidu Askanion kreskan, vian heredonton Iulon,
kiu je l’ Itala lando kaj la Romana imperio
havas rajton!” Parolinte tion ĉi la dio Cilena
el la mortemula vido meze de diro malaperis
kaj en la aer’ subtila dissolviĝis for de l’ okuloj.

Eneo obeas rezignante pri Dido

Sed Eneo, lin vidante, kun horore hirta hararo,
ekster si kaj mute staris; el lia gorĝ’ ne venis vorto.
Fuĝi kaj ĉi dolĉajn terojn tuj forlasi li volas arde,
konsternite de l’ averto kaj ordon’ tiela de dioj.
Kion fari, ve? Ĉu iru li al la reĝin’ kolerega,
alparoli ŝin aŭdacu? Kie komenci sian diron?
La animon subiteman jen ĉi tio, jen tio tiras
dividante diversflanken, turnas-tordas ĉiudirekte.
Poste el la embarasoj li la jenan eliron trovas:
li Mnesteon kaj Sergeston vokas kun la forta Seresto,
ke l’ ŝiparon ili faru preta, ke sur bord’ la kunuloj
kaj ĉe man’ la armoj estu, sed kaŝata restu la kaŭzo
de ĉi ŝanĝoj. Li, persone, dum la bona Dido nenion
scias, nek konjekton havas, ke la granda amo ŝiriĝas,
provos ŝin viziti, trovi por parolo la taŭgan tempon
kaj la taktan manieron. La kunuloj tuj lin obeas,
ĉiuj gaje, kaj plenumas ĉion laŭ la estra komando.

La riproĉoj de Dido

Tamen Dido tiun ruzon – kiu povus trompi amantan? –
antaŭsentis kaj acidiĝis jam eĉ pri l’ intenc’ de veturo,
singardeme ĉiotima. Al ŝi, ekscitita, l’ ekipon
de l’ ŝipar’ kaj vojpreparojn tiu fia Fama denuncis.
Ŝi tra l’ urb’ racioperde, arde, kolerdiboĉe kuras,
kiel bakĥanin’ vekita por ekscito per iloj sanktaj,
kiam ŝi, aŭdante Bakĥon, stimuliĝas por triajara
fest’ orgia kaj per krioj vokas nokte sombran Kithajron.
Fine per la jenaj vortoj ŝi riproĉas Eneon sponte:
“Vi esperis, perfidulo, ke vi povos kaŝi tielan
kulpon kaj nerimarkeble forŝteliĝi el mia lando?
Vin ne tenas mia amo, nek la mano foje donita,
nek mi, Dido mem, finonta per kruela morto la vivon?
Ja eĉ dum sezono vintra vi klopodas lanĉi la ŝipojn,
ilin super marabismoj peli spite de nordaj ventoj,
vi kruela? Se ne fremdan landon kaj nekonatajn domojn
nun vi serĉus, sed ankoraŭ starus urb’ antikva de Trojo,
ĉu do naĝi eĉ al Trojo sur la ŝtorma mar’ vi kuraĝus?
Min vi fuĝas? Ho, per miaj larmoj kaj via dekstra mano
(ĉar ja mi, plej kompatinda, al mi mem plu nenion lasis),
kaj per nia nuptohoro, komencita vivo geedza,
kaj se mi meritis de vi ion, aŭ se vi trovis en mi
ion karan – ekkompatu mian hejmon jam ruiniĝan –
se ankoraŭ eblas peti – petas mi, forlasu ĉi penson!
Pro vi la Libiaj gentoj kaj pro vi reĝoj de l’ Nomadoj
min malamas, pro vi Tiros ekkoleris, pro vi pereis
la pudor’ en mi kaj mia famo iama, kiu tuŝis
eĉ la stelojn… Nun al kiu min, mortantan, lasi vi volas,
mia gasto? Ĉar nur tia nomo el edzo al mi restis.
Ĉu atendi, ke la frato Pygmalion al mi la murojn
ruinigos, aŭ kaptitan min fortrenos kun si Iarbas?
– Se almenaŭ al mi restus de vi generit’ rekonita
antaŭ via fuĝo, se en mia palaco ludus knabo
Eneeto, kiu al mi tamen vin memorigus trajte,
tiam mi ne sentus min mem tiel enkaptita kaj orfa…”

La ekskuzoj de Eneo

Eldirite. Eĉ l’ okulojn, sekve de admono Jupitra,
li ne movis, kaj subpremis kore doloron, senŝancela.
Fine li mallonge diris: “Kiom ajn vi, reĝino, scias
elnombradi per parolo, mi neniam al vi meritojn
neos, nek min iam tedos rememori vin, ho Elisa,
dum mi tenos la konscion kaj ĉi korpon animo regos.
Pri l’ afero sole kelkon: mi ne volis kaŝi foriron
ŝtele – tion ne imagu – nek pretendis kun vi geedzan
interligon, nek por tia amfederiĝo mi alvenis.
– – – – – – – – – – – – – – – –
Kiam ajn la teron nokto tegas per la humidaj ombroj,
kiam ajn eklumas ardaj astroj, min Anĥiso, la patro,
readmonas sonĝfantome kaj kolerimpete minacas.
Kaj jen filo Askanio, kies kara kapo seniĝas
de la Hesperia regno kaj de la sorta land’ maljuste.
Kaj nun eĉ heroldo dia, kiun mem Jupitro delegis
(ĵuras mi je niaj kapoj), al mi mesaĝon rapidvente
portis. Mi la dion vidis propraokule ĉe l’ taglumo,
li eniris inter murojn, mi lin aŭdis propraorele.
Ĉesu fine dolorigi min kaj vin jam per la lamentoj.
Ja ne sponte mi veturos Italion…”

La amara indigno de Dido

Kaj dum tiel li parolis, ŝi lin gvatas longe deflanke,
la okulojn tien-reen rulas kaj lin mute mezuras
per rigardo, ĝis ŝi fine puŝas el si ardemocie:
“Ho ne naskis vin virino kaj ne generis vin Dardano,
vi perfida! Sed Kaŭkazo, hirta de duraj rokopintoj,
kaj tigrinoj Hirkaniaj donis al vi suĉi la mamojn!
Ĉar pro kio maski sentojn? Kion pli fatalan atendi?
Ĝemis li pro mia ploro? Movis li nur foje okulojn?
Verŝis larmojn kortuŝite? Aŭ indulgis min, la amantan?
Kion el ĉi ĉio pleje damni? Nek la granda Junona,
nek Saturna Patro povas vidi tion egalanime!
Plu nenion eblas fidi…! Lin, mizerulon post ŝiprompo,
mi akceptis, kaj – freneza – donis al li duonan regon,
el la drono liajn ŝipojn kaj de l’ mort’ la kunulojn savis.
Ve, mi brulas furioze! – – – – – – – – – – –
– – – – – – – – – -Nun sendita eĉ de Jupitro
tra l’ aer’ ordonojn portas, timigantajn, dia heroldo!
Jen, sendube, zorg’ de dioj! Ĉi kvietajn tiaj aferoj
movas! Nu, nek vin mi tenos, nek la asertojn mi refutos.
Iru, celu Italion, serĉu la regnon tra l’ tempestoj!
Sed se l’ sanktaj dioj havas forton, meze de rifoj trafos
la revenĝo vin, mi kredas! Kaj vi ofte la nomon Dido
vokos tiam. Kun nigregaj flamoj vin defore mi sekvos,
kaj se frida mort’ malligos mian animon for de l’ membroj,
mi vin hantos ĉie, ĉie! Spertas vi, malnobla, la punon!
Tion aŭdos mi submonde, ties famo tien atingos.”
Post ĉi vortoj afliktite ŝi la parolon rompas kaj tuj
fuĝas for, retiriĝante, kaj de l’ okuloj malaperas,
dum li staras kaj pro timo multe hezitas, multe volas
diri. Ŝin la servistinoj prenas, kolapsintan, apogas,
prenas al marmora ĉambro kaj sur ŝia lito demetas.
Kaj la pia vir’ Eneo ja mildigi al ŝi sopiras
konsolvorte la doloron kaj faciligi la suferojn,
tre ĝemante kaj de l’ granda am’ en animo ekscitite,
sed li, laŭ ordon’ de dioj, paŝas al la ŝipar’ obee.

La vojpreparoj de la Teŭkroj

Jen la Teŭkroj eklaboris! For de la bord’ la altajn ŝipojn
puŝas en la maran akvon – jam gudrite la kiloj naĝas –
kaj remilojn, eĉ kun frondoj, krudajn mastojn, fuĝosopire
ili portas el l’ arbaro. – – – – – – – – – – –

La malespero de Dido

Kion, afi, vi sentis, Dido, dum vi devis vidi ĉi tion?
Kiel vi ĝemadis, dum vi de sur la kastelo rigardis
la svarmadon sur la vasta bordo kaj per okuloj sekvis,
kiel sin la mara bruo miksas kun ties akraj krioj.
Kien do vi povas peli, amo blinda, la homan koron!
Ree ŝi eklarmi, ree per petegoj provi peliĝas,
kaj submeti humiliĝe al la am’ la animfieron,
ke nenio neprovita restu kaj ŝi ne mortu vane.
“Vi mem vidas, Anna, kiel la marbordo tumulte bruas.
Jam de ĉie ili venis, jam la veloj venton atendas,
kaj la poŭpojn la ŝipanoj ĝoje dekoris per festonoj.
Se mi povus antaŭsenti, ke min trafos tia doloro,
mi, fratino, eĉ elteni povus ĝin. – Nur laste ĉi-foje
Anna, servu min, plorindan, ĉar nur vin tiu perfidulo
ŝatis, ja eĉ sekretaĵojn li al vi konfidi kutimis.
Iru, franjo, kaj petege diru al la fiera gasto:
Ne mi en Aŭlido ĵuris kun la Danaoj pereigi,
la Trojanojn, nek la ŝipojn kontraŭ Troja urbo mi sendis,
nek la cindrojn de Anĥiso, lia patro, mi eltombigis,
kial do li ne enlasas petojn en la orelojn durajn?
Kial hastas? Li per lasta don’ min amantan kaj mizeran
dotu: ĝis vetur’ facila, ĝis favoraj ventoj atendu!
Mi pri l’ geedzec’ iama, de li perfidita, ne petas,
nek, ke li rezignu regnon kaj la Latinan landon belan,
nur pri tempo plimildigi kaj kvietigi la pasion,
ĝis instruos min, venkitan, mia sort’ elporti la plagon.
Pri ĉi lasta grac’ (fratinon, ve, kompatu, Anna) mi petas.
Se li donos ĝin, multoble per mia morto mi repagos!”

La pia Eneo restas firma

Tiel li petegas, tiajn portas la fratino lamentojn
al li kaj denove portas, tamen lin la plora ĝemado
ne ŝancelas, nek li movi lasas per la parol’ la koron.
Fat’ obstaklas; dio fermis al li l’ afablajn du orelojn.
Kiel se potencan kverkon kun multjara trunko la nordaj
Alpaj ventoj jen de tiu, jen de alia flanko skuas
interlukte; sonas knaroj kaj la folioj deŝirite
de sur branĉoj sur la tero sternas sin en amaso alta;
sed la kverko firme sidas en la rok’ kaj kiom al alto
levas sian verton, tiom sendas sub la ter’ la radikojn;
same per senĉesaj petoj jen de tie jen de ĉi tie
atakate, la heroo sentas kore doloron grandan,
sed la mens’ ne ŝanceliĝas, senefike la larmoj fluas.

Dido malesperas

Tiam do la malfeliĉa Dido, terurita de Fato,
volas morti; ŝin jam tedas al la ĉiela sfer’ rigardi.
Kaj, por eĉ pli la intencon fari kaj estingi la vivon,
ŝi sur la altar’ incensa vidis, dum ŝi metis oferojn,
ke – terure eĉ rakonti – ŝia trinkoferaĵ’ nigriĝas,
kaj la alversita vino iĝas nura sang’ abomena.
Al neniu ŝi malkaŝis, eĉ nek al Anna, ĉi aferojn.
Staris ankaŭ kapeleto el marmoro en la palaco,
kie ŝi per pia kulto al la edz’ unua omaĝis
per neĝblankaj lanrubandoj kaj per verda frondo solena.
Al ŝi ŝajnis, ke de tie sonas vortoj, voĉo de l’ edzo
ŝin vokanta, kiam nokto sternis sur la ter’ la vualojn,
kaj ke ofte sur tegmento strigo sidanta en soleco
ululadas tristan kanton, kun lamento longe tirata.
Krome multaj antaŭdiroj de l’ divenistoj ŝin avertas
timigante ŝin terure. Sonĝe persekutas Eneo
ŝin, frenezan; ŝi nur ĉiam sola kaj orfa sin mem vidas
kaj sen akompano ajna, sur senfina vojo vagante,
ŝi Fenicojn siajn serĉas tra la tuta dezerta lando.
– – – – – – – – – – – – – – – – –
Do, post kiam de l’ Furioj obsedite, dolorvenkite,
ŝi jam decidiĝis morti kaj la tempon kaj manieron
fiksis, al la trista Anna – per la vizaĝo subkaŝante
la intencon kaj per frunto fidon ŝajnigante – ŝi diris:
“Fratineto, min gratulu! Ĉar jen fine mi trovis vojon,
kiu lin al mi redonos, aŭ absolvos min de la amo.
Ĉe la Oceana bordo, kie la suno enlitiĝas,
estas Etiopa limo: tie giganta Atlas turnas
sur la ŝultroj la ĉielon kun la dekor’ de l’ ardaj astroj.
Oni rekomendis al mi tie el la Masila gento
sorĉistinon, kiu gardis en la templo de Hesperidoj
sanktajn branĉojn de la arboj, nutron al la Drako donante
el fluida mielaĵo kaj el dormiganta papavo.
Ŝi promesas: per sorĉkantoj zorgojn el kies ajn animo
peli for aŭ al aliaj trudi suferojn en la koron,
en river’ haltigi akvon, retroturni la firmamenton
kaj alvoki noktfantomojn; vi eĉ spertos muĝi la teron
sub piedoj kaj karpenojn al la val’ descendi de montoj.
Per la dioj, fratineto, per vi, per via kara kapo
ĵuras mi ke l’ magiaĵojn nur nevolonte mi aplikas.
Konstruigu nun ŝtiparon en interna palaco kaŝe,
altan, kaj surmetu armojn, kiujn en la ĉambro la viro,
malpiulo, lasis pendi, kun lia vest’ kaj la nuptlito
kiu igis min perei. Dezirinde, ke l’ memoraĵoj
pri l’ perfida ekstermiĝu, ankaŭ la pastrino sugestas.”
Anna tamen ne supozas, ke l’ fratino per tia nova
rito volas memmortigon maski, nek ke ŝia pasio
tiel grandas, kaj ne timas plion ol post mort’ de Siĥeo.
Tial ŝi plenumas ĉion.
Poste, kiam la ŝtiparo en la palaca kort’ jam staris,
el piceoj kaj el kverkoj alta amas’ da sekaj ŝtipoj,
Dido venas kaj la lokon per tre funebraj frond-festonoj
kronas kaj la vestojn lokas, kaj la tie lasitan glavon
sur la lit’, kaj lian bildon, ne senscia pri l’ futuraĵoj.
– – – – – – – – – – – – – – – – –

La nokta barakto de Dido

Estis nokto kaj agrablan dormon ĝuis tere la homoj
lacaj; la arbaroj kaj la sovaĝaj maroj kuŝis
en kvieto, dum vojmeze turnis sin la ĉielaj astroj
kaj silentis ĉie kampoj, brutoj, multekoloraj birdoj,
kaj la loĝantar’ de l’ larĝaj lagoj kaj kiuj en la veproj
vivas, ĉiuj ekripozis dormi en la silenta nokto.
Sed ja ne la malfeliĉa Dido: al ŝi ne solvas sonĝoj
la ĉagrenon, nek per brusto, nek per okuloj ŝi ricevas
noktripozon, ŝia tristo kreskas, jen la renaskiĝanta
am’ torturas ŝin, jen febre ŝin boligas ŝia kolero.
Kaj ŝi jenon do nun turnas en sia koro plej insiste:
“Kiel agi? Ĉu l’ iamajn svatiĝantojn provi denove,
primokinde? Ĉu edziĝon peti petege de l’ Nomadoj,
kiujn preni por fianĉo tiomfoje jam mi rifuzis?
Ĉu kun ŝipoj Ilionaj iri, obee al arbitro
Teŭkra? Ĉu ne, mia helpo iam tre utilis al ili,
kaj memor’ ilia danke fiksis la bonfaron iaman?
Kiu, fakte, min allasus, eĉ se mi irus, kaj akceptus
min sur la fieraj ŝipoj, seninvitan? Ĉu vi ne konas,
povra, Laomedonidan perfidemon, ĝin vi ne sentis?
Kion do? Ĉu sola sekvi fuĝe la gajan ŝipanaron,
aŭ kun mia tuta gento kolektita per ĉiuj armoj
ilin peli do? Kaj, kiujn el Sidon’ mi apenaŭ ŝiris,
mi resendu maren, velojn al la ventoj doni komandu?
Kial la hezit’? Forigu, laŭ merit’, la doloron glave!
Ho fratin’, per miaj larmoj kormovita, min, frenezuman,
vi unua ŝarĝis plage, al malamik’ elliverante.
Manke de geedza lito al mi ne eblis ja sen kulpo
vivi sovaĝbeste sola kaj ne tiel endoloriĝi.
Mi la ĵuron pri fidelo al Siĥea cindro ne tenis.”
El la brusto de l’ reĝino elrompiĝis tia lamento.

Eneo, laŭ dia urĝo, forveturas fuĝe

Sur la alta poŭp’ Eneo, certa jam pri la forveturo,
ĝuas dormon, pretiginte la aferojn ĝustmaniere.
Nun aperis al li sonĝe la figuro de dio ree,
tiu sama laŭ aspekto, por videble ree averti.
Ĉiel al Merkur’ simila estis li laŭ voĉo, vizaĝo
kaj laŭ la orflavaj haroj kaj la belegaj membroj junaj.
“Diinido! ĉu en tia stato vi povas do ekdormi,
ne vidante, kiel staras ĉirkaŭ vi danĝeroj apudaj,
stulta, vi ne aŭdas, kiel zumas la zefiro favora?
Ŝi insidon kaj teruran krimon turnas en sia brusto,
morti pretan, ŝin skuadas ŝtormaj ondoj de l’ kolerego,
ĉu vi do ne fuĝas haste, dum rifuĝi vi havas eblon?
Ja vi vidos ŝiptaŭzitan maron, vidos lumi sovaĝajn
torĉojn kaj la tutan maran bordon bruli de flamoj flagraj,
se Aŭrora vin retrovos sur ĉi tiu ter’, hezitantan.
Agu, ek! Prokraston rompu! Ŝanĝiĝinta kaj variema
la virin’!” Li post ĉi diro, miksis sin al nigro de nokto.
Nun Eneo, de l’ subitaj ombroj ekterurite, tiris
sian korpon el la dormo kaj la kunulojn urĝis peni:
“Hej, vekiĝu, viroj, haste! Sur remila benko sidiĝu!
Velojn solvu, rapidege! Dio, el la eter’ sendite,
venis ree kaj instigis ekrapidigi nian kuron,
tranĉi la torditajn ŝnurojn! Sankta dio, vin ni obeos,
kiu ajn vi estas! Vian ordonaĵon ĝoje ni faros!
Estu kun ni kaj afable helpu kaj ĉiele favorajn
donu astrojn!” – li parolis, glavon el la ingo tirante,
fulmobrilan, kaj per nuda klingo la tenoŝnurojn tranĉis.
Saman ardon havas ĉiuj, tiras, puŝas, kure rapidas.
Forlasitaj jam la bordoj, sub la ŝipar’ kaŝiĝas maro.
Streĉalkline ili knedas ondojn, vipas ŝaŭmi la akvon.

Dido vidas la fuĝon

Kaj Aŭrora jam forlasis la safranokoloran liton
de Tithono kaj disŝutis novan lumon sur horizonto.
Kiam la reĝin’ gvatanta vidis blanki l’ unuan lumon
kaj la ŝipojn forveturi per linia vico de veloj,
kaj malplenajn bordojn sensis kaj la havenon sen remisto,
tri-kvarfoje ŝi ekbatis per la mano la belan bruston
kaj la blondajn harojn ŝiris: “Per Jupitro – ŝi diris – tamen
fuĝas for la alkurinto kaj pri regno mia li mokas?
Kaj ne kaptas do armilojn tuj mia tuta urb’ lin peli?
Kaj aliaj miajn ŝipojn el la rodo ne puŝas akven?
Haste! Prenu fajron, portu lancojn, pele movu remilojn!
Kion diras mi? Aŭ kie do mi estas? Ĉu freneziĝe
mi deliras, malfeliĉa! Nun vin malpiaĵ’ emocias?
Kial do ne, kiam sceptron donis vi? Jen mano fidinda:
viro, kiu, oni diras, portas kun si Penatojn patrajn,
kiu sur la ŝultrojn prenis sian aĝe kadukan patron!
Ĉu ne povis mi lin rabi, dispecigi la korpon kaj ĝin
ĵeti akven? Nek per glavo la kunulojn kaj mem lulon
murdi kaj sur patran tablon meti la filon kiel manĝon?”


Quintus Horatius Flaccus
BEATUS ILLE

Feliĉa, kiu, fore de la publika vivo,
simile al praava gento,
la patran bieneton per propraj bovoj plugas,
sen ia zorgo pri procento,
nek de l’ kolera maro hororas, nek, soldaton,
trumpeto kruda lin ekscitas,
tumulton de Forumo kaj la orgojlan sojlon
de potenculoj li evitas,
sed aŭ la sveltajn vergojn de vinarbet-fianĉo
li geedzigas kun poplegoj,
aŭ rigardadas, kiel en vala fundo vagas
paŝtiĝe blekaj bruto-gregoj,
kaj sovaĝkreskajn branĉojn per serpo detranĉante,
li greftas pli utiligeblajn,
aŭ en amforojn metas mielon elpremotan,
aŭ tondas siajn ŝafojn feblajn,
aŭ se l’ Aŭtun’ elŝovas kampare siajn buklojn
per molaj fruktoj ornamitajn,
kiel li ĝojas, pirojn greftitajn kolektante,
kaj la purpurajn berojn vitajn,
kiujn li al Priapo oferos, kaj al paĉjo
Silvano, kampa lim-patrono!
Ho, estas ĝue, kuŝi jen sub maljuna kverko,
jen sur altira kamp-gazono,
dum inter bordoj altaj fluadas rivereto,
kaj birdo en la bosko plendas,
la fontoj kaj la fluoj per dolĉa flustro dormon
facilan sur palpebrojn sendas.
Kaj kiam de l* tondranta Jupitro venas vintro
kun neĝo kaj kun vento akra,
aŭ furiozajn aprojn helpe de hunda hordo
li pelas al kaptil’ obstakla,
aŭ sur facila stango streĉante raran reton,
manĝeman turdon li insidas,
leporon timan, maŝe kaptitan gruon migran
kiel premion gajan vidas.
Ej, kiu ne forgesus do tiel pri la amo,
pri ĝiaj vundoj, ĝiaj retoj,
se estas eĉ hontema edzino, kiu zorgas
pri l’ dom’, pri l’ dolĉaj infanetoj;
Sabina aŭ Apula virin’ sunbrunigita,
konvena al la vir’ tenaca,
ŝi sur fajrujo sankta sekbranĉe metas fajron
por hejmenven’ de l’ edzo laca,
ferminte grasajn brutojn en stal’ plektita, melkas
la ŝvelajn mamojn de bovino,
manĝaĵon, kiu monon ne kostas, ŝi surmetas,
kun kruĉo da ĉi-jara vino.
Min ne allogas ostro Lukrina, nek rombfiŝo,
nek roza fiŝ’ de granda raro,
kiujn la vintro-ŝtorme muĝantaj ondoj ĵetas
el orient’ al nia maro.
Al mi numid’ Afrika ne venas en la ventron,
nek jona urogal’ delektas
min pli ol olivberoj, kiujn de l’ plej fekunda
branĉar’ de l’ arbo mi kolektas,
aŭ la okzal’ kamp-ama, aŭ malvo – por la peza
stomako sorĉmedikamentoj –
aŭ ŝafidet’ buĉita por festoj de Termino,
kaprid’ savita el lup-dentoj.
Plezure estas vidi dum ĉi festenoj, kiel
piedas hejmen la ŝafaroj,
rigardi, kiel trenas plugilon renversitan
kun laca kolo bovo-paroj,
kaj kiel la domsklavoj, popol’ de riĉa hejmo,
ripozas ĉirkaŭ brilaj Laroj.
Kaj tiel parolante, akaparist’ Alfio,
ŝajnanta preskaŭ jam kampulo,
reprenas monatmeze la monojn, por en sekva
monat’ reprunti je uzuro.

Quintus Horatius Flaccus
MOLLIS INERTIA

Kial la inerto mola tiel, ĝis la fundo anima,
forgeson verŝis do en min,
kvazaŭ estus mi trinkinta per soifega gorĝo ducent
pokalojn el la Lethe-dorm’?
Glora Maecenas, min ofte vi mortigas per ĉi demando.
Malhelpas dio, dio ja,
ke la jambojn komencitajn, la promesitan poemaron
kunrulu mi en plena pret’.
Ĉar mi ardas, kiel iam ardis por Samosa Bathyllos
Anakreono el Teos,
kiu per la kava liro sian amon ofte lamentis
laŭ improviza versmezur’.
Vi mem, povra, ardas, tamen, se pli bele la flam’ ne flagris
el l’ okupita Ilion’,
benu sorton! Min turmentas Phryne, libertulino, kiun
ne kontentigas unu vir’.

Quintus Horatius Flaccus
AL THALIARCHUS

Rigardu, staras blanke sub alta neĝ’
Soracte. Klinas sin pro la peza ŝarĝ’
la arboj pene, kaj rigidas
akvo rivera per akra frosto.

Forpelu fridon, ĵetu abunde al
la fajro lignon, pli malavare la
kvarjaran vinon, Thaliarchus,
verŝu nun el la Sabina kruĉo.

Ceteron dioj zorgu! Se ili jam
pacigis ventojn kun la batala mar’
luktantajn, nek cipreso estas
plu agitata, nek olda ulmo.

Pri morgaŭaĵoj scii ne volu, kaj
la tagojn, kiujn donos afabla Sort’,
rigardu gajno! Nek ĥordancojn,
knabo, evitu, nek amojn dolĉajn,

dum foras griza aĝo moroza; kaj
vi floras. Nun la Kampon aliru, kaj
la placojn, flustri en fiksita
horo de nokto tenerajn vortojn.

Nun ĉarmas vin la rido petola de
knabin’ angule ludkaŝiĝinta, kaj
garantiaĵ’ rabita for de
brako, de ŝajne rezista fingro.


Quintus Horatius Flaccus
AL LEŬKONOE

Ne serĉu ja (tabuas ties kono),
kian futuron donis senmortuloj
al mi, al vi. Ne provu do kalkulojn
divenajn de l’ magia Babilono,

Leŭkonoe’. Ja eble, laŭ dispono
de Jovo ni travivos vintrojn plurajn,
aŭ – nur ĉi lastan, kies vent’ murmurajn
mar-ondojn rompas sur la rif’ el ŝtono.

Pli bone nur toleri la destinon,
kiel ajn estos. Saĝu, filtru vinon,
kaj la esperon longan tondu kurta.

Dum ni parolas, kuras temp’ envia!
Pluku la tagon, kun la plej malmulta
kredemo, ke l’ morgaŭo estos via.


Quintus Horatius Flaccus
AL CHLOË

Chloë, vi rifuĝas, kiel kuras
la kapreolido kun ektimo
sur kruto de monto al patrino
angora, se branĉoj eksusuras.

Ĉar al ĝi se inter moviĝemaj
folioj eĉ eta vento blovas,
aŭ verda lacert’ arbuston movas,
la kor’, la genuoj iĝas tremaj.

Sed vin mi, kiel leon’ terura
aŭ tigro, ne volas ja frakasi,
ho volu la panjon jam forlasi,
kaj sekvu do viron, am-matura!


Quintus Horatius Flaccus
AL BARINE

Barine, se vin pro la ĵurorompoj
foje trafus pun’, se nur al vi, kulpa,
eknigriĝus dent’, se vi iĝus unu-
fingre pli turpa,

mi vin kredus, sed se vi per perfid’ la
kapon ŝarĝas, post ĉiu malbonfaro
vi pli belas por la mizer’ komuna
de l’ junularo.

Eĉ utilas vin, se vi false vokas
cindrojn de l’ patrin’, la ĉielojn purajn
kun la astroj fride silentaj, diojn
morto-sekurajn.

Ridas Venus mem, la naivaj nimfoj,
kaj sovaĝa Amor’ pri ĉi tio ridas,
dum sur sanga ŝton’ li eterne ardan
sagon akrigas.

Por vi kreskas jam ĉiu juna knabo:
novaj sklavoj. Kaj la nenovaj lace
trenas jugon de l’ sinjorin’ malpia,
eĉ se minace.

Timas vin patrin’ kaj aĝul’ avara
pro la fil’, ĵusvirgaj edzinoj tremas,
ke l’ junedzon via ravanta sfero
longe katenas.


Quintus Horatius Flaccus
AL POSTUMUS

Ve, fuĝe pasas for de ni, Postumus,
la jaroj, kaj fervora pieco ne
prokrastos faltojn kaj maljunon,
nek iu nekompatigeblan morton.

Eĉ tricentbova taga ofero ne
efikos al Plutono, la senplorul’,
de kiu Geryon trikorpa
kaj Tityon ĉe la tristaj ondoj

tenatas bride; al tiu akvo ja
ni, kiujn vartas nutrodonanta ter’,
ekŝipos ĉiuj, ĉu potenca
reĝo, ĉu kamplaborul’ senhava.

De l’ sanga Marso kaj de la ondoromp’
de l’ mar’ kolera vane rifuĝi do,
kaj vane en aŭtuno kontraŭ
vento nociva la korpon ŝirmi,

ni iros tien, kie la nigra flu’
Cocytus pigras kaj Danaida gent’
misfama, Sisyphus damnita
sub la suferoj eternaj penas.

Disiĝos vi de domo, bieno kaj
edzino ĉarma; el viaj arboj eĉ,
nur la cipresoj malamataj,
mastro nelonga, vin akompanos.

Pli rajta, trinkos el via Caecubum
sepŝlos-gardata jam via heredant’,
pavimon pentros vin’ superba,
inda je tablo de pontifikoj.


Quintus Horatius Flaccus
AL TORQUATUS

Fuĝas neĝoj kaj revenas al la kampo la herbo freŝa,
al la bosko la frondharar’,
ŝanĝas sin la tervizaĝo kaj malkreske ĉe bordoj siaj
preterfluas jam la river’,
nun Gracia kun la nimfoj, kun la du fratinoj aliaj
danci nude kuraĝas jam.
Senmortecon ne esperu – jar’ admonas, kaj de vi belan
tagon haste rabanta hor’.
Frido cedas al Zefiroj, la printempo al la somero,
kaj tiu baldaŭ mortos mem,
se l’ aŭtuno pomoporta ŝutos fruktojn, poste aliros
vintro kun la pigra nebul’.
Sed riparas la difektojn de l’ ĉiel’ la rapidaj lunoj,
dum, se ni falis al la lok’,
kie Aeneas la patro, Tullus riĉa kaj Ancus loĝas,
polvo kaj ombro estos ni.
Kiu scias, ĉu aldonos novan tagon al hodiaŭoj
por vi la dioj de l’ ĉiel’?
Tiom savos vi el manoj avidegaj de l’ heredantoj
kiom plaĉe vi ĝuos mem.
Se vi foje falos morte kaj decidos jam pri vi Minos
per sia akre brila juĝ’,
ho Torquatus, vin jam povos nek nobelec’, nek elokvento
revivigi, nek la piec’,
ĉar ne povas Hippoliton ĉastan liberigi Diana
el la tenebroj de l’ submond’,
nek de sia tre amata Pirithous Lethe-katenojn
rompi kapablas Theseus.

Quintus Horatius Flaccus
AL LYDIA

      – Ho, dum al vi mi estas kara,
kaj ne brak’ de alia juna amant’ plektiĝis
ĉirkaŭ vin ĉe la kolo klara,
ol la reĝo de persoj mi pli beate riĉis.

– Dum nur por mi vi ame flamis,
kaj Chloën al amanta Lydia ne preferis,
mi kun nomo lumanta famis,
Rhean Silvian en la brila renom’ superis.

– Nun Chloë min aminde retas,
pri la citro, la dolĉaj kantomezuroj sperta,
kaj sentime mi morti pretas,
nur ke l’ viv’ de l’ animo kara fariĝu certa.

– Mi en fajro komuna brulas
kun greklanda junulo, kun Calais la svelta,
kaj dufoje mi morton kuras,
nur ke l’ viv’ de la kara knabo fariĝu certa.

– Kio do, se denove ligus
Venus nin sub iama jugo de fera forto,
mi al blonda Chloë abdikus,
larĝaperte atendus, Lydia, vin la pordo?

– Kvankam li pli ol astro belas,
kaj flirtama vi estas kaj pli kolere bola,
ol la mar’, se ĝi ŝaŭme ŝvelas,
vivi, morti mi kun vi volas, amato sola!


Quintus Horatius Flaccus
AL LYCE

Mian preĝon ekaŭdis, Lyce, la dioj! Ili
aŭdis fine la preĝon, Lyce! Vi oldas, tamen
volas bela vidiĝi,
senpudore vi ludas kaj

drinkas, kaj plu molestas pigran Amoron per la
trema kanto. Sed en la ĉarma vizaĝ’ de Hia,
la floranta, la kordojn
pinĉi lerta, li sidas jam.

Kun malŝato li flugas trans sekiĝantajn kverkojn,
fuĝas for de vi, ĉar jam al vi la dentoj flavas,
turpas falte la vangoj
kaj surkape jam estas neĝ’.

Nek purpura tuniko Kosa reportos al vi,
nek juvelo la tagojn foje pasintajn: ilin
en jarlibro severa
fermis for la fuĝema temp’.

Kie, ve, via ĉarmo, kie koloro, kie
via plaĉa moviĝo, kie do tio, tio
inspirinta la amon,
fremdiginta min al mi mem,

post Cinara feliĉan? Kie la fama, rave
alloganta figuro? Sed ja nelongan aĝon
al Cinara la sorto
donis; al vi donacis ĝi

longan, kaj vi similas al frugileg’ maljuna,
ke junuloj amardaj povu rigardi, Lyce,
ne sen multa ridego
torĉon cindre falantan dis.


Quintus Horatius Flaccus
AL VENUS

Mi la knabinojn venkis en arda lukt’,
kaj ne sen gloro skermis en ambatal’,
nur pendu sur ĉi mur’ la glavo
kaj la milit-emerita liro,

sur muro gardostara ĉe sinstra flank’
de l’ mara Venus. Tie ripozu la
streĉilo, torĉo, ark’, minacaj
en la sieĝo de pordoj spitaj.

Ho vi, reĝin’ de Cipro beata kaj
de Memfis netuŝata de traka reĝ’.
Diin’, per sankta vipo pinĉu
do unufoje Chloën arogan.


Quintus Horatius Flaccus
EXEGI MONUMENTUM

Ol bronz’ pli daŭre staras jam mia monumento,
supera laŭ la alto al pinto piramida,
ĝin nek mordemaj pluvoj, nek akra norda vento
nek jaroj nenombreblaj, jarcento post jarcento,
detruos jam: ĝi spitos al tempo-pas’ rapida.

Ja mi ne mortos tuta: la tomba fund’ ne kaŝos
mian pli bonan parton. La famo aŭreola
de mia nomo kreskos, dum pontifiko paŝos
kun virgulin’ silenta al monto Kapitola.

Min oni diros, kie sovaĝe muĝas ŝaŭmo
Aŭfida, kaj en valoj senakvaj, kie Daŭno
regadis kampulgentojn, ĉar mi, humildevena,

kiel unua metis laŭ kanto-art’ helena
italajn versojn. Inde al ĉi merito, zonu
vin per fiero nobla, kaj al mi plaĉe kronu
per laŭrfolioj Delfaj la kapon, Melpomena!


Quintus Horatius Flaccus
AL TIBULLUS

Mia Albius, indulga prijuĝanto de miaj versoj,
kion nun vi povas fari en la regiono Pedana?
Ĉu vi skribas tie ion, venki de Cassius la verkojn,
aŭ silente tra l’ arbaroj sano-donaj vi promenadas,
nur kun tiaj zorgoj, kiuj indas al saĝulo honesta?
Vi neniam estis korpo sen animo, al vi la dioj
donis belan formon, riĉon kaj la arton ĝui la vivon.
Kiom pli deziri povas vartistino fidela al la
dolĉa edukato, kiu estas saĝa, kapablas diri
siajn sentojn, havas famon, ŝatatecon, sanon abunde,
delikatan, riĉan tablon kaj ne malsufiĉe da mono?
Inter la esper’ kaj zorgoj kaj la timoj kaj la koleroj,
tiel vidu ĉiun tagon, kiel laste al vi lumantan,
ja plej kara estas horo, kiu neesperate venas.
Min mem grasa kaj kun haŭto roze brila de bona flego,
se vi volas ridi, vidu, porkon el la greg’ Epikura.

Quintus Horatius Flaccus
LA SOLDATO DE LUCULLUS

 

Militisto de Lucullus multan monon prede kolektis,
sed, dum nokt’, ronkante lace, perdis ĝis la lasta monero.
Nun li, ege kolerante al si kaj al la malamikoj,
laŭ la dir’ forpelis trupojn el la fortikaĵo de reĝo,
kiu pleje firmigita estis kaj plenplena de riĉo.
Kiam, brilan per ĉi faro, lin honore oni dekoris,
eĉ ducent mil sesterciojn krome li donace ricevis.
Post nelonga tempo volis la pretoro, ke bastionon,
mi ne scias kiun, oni prenu, kaj instigi komencis
lin per vortoj, kiuj povus igi brava malkuraĝulon:
“Iru, kien virto vokas, iru, brava, helpe de dioj,
gajni la premion grandan de l’ merito! Ej, ĉu vi staras?”
Sed li, ruze kaj kampare krude, kia li estis, diris:
“Iru, kien vi deziras, kiu ne havas zonon plenan!”

Quintus Horatius Flaccus
LA TRO SINCERA SKLAVO

DAVUS:
Mi, servist’, aŭskultas longe kaj tre dezirus ion diri,
sed, sinjor’, mi timas.
HORATIUS:
Davus?
DAVUS:
Jes, mi, via sklavo fidela,
brava tiom, ke vi taksu min vivinda…
HORATIUS:
Ek! La liberon
de Decembro, kiel volis la prapatroj, uzu! Parolu!
DAVUS:
Ĝuas kulpojn kaj konstante pekas unu parto de homoj,
ŝanceliĝas part’ alia, jen pri la bono aspirante,
jen servante la malbonon. Ofte videbla estis Priscus
kun tri ringoj, sed malplena havis poste la manon sinstran;
vivis ege malkonstante, preskaŭ hore li ŝanĝis vestojn,
el palacoj grandaj tien kasis sin subite, de kie
respekteble eĉ braveta libertul’ elveni ne povus;
lascivul’ li estis Rome kaj filozofe li preferis
vivi en Athen’. Vortumnoj (kiom nur ili estas) damne
plagis lin ĉe lia nasko. Kaj Volenarius dandaĉa!
Ĉar artikoj liaj, juste, kriplas de podagro, li dungis
salajratan ulon, kiu levu la kubon kaj ĝin ĵetu
anstataŭe en la glason. Kaj ju pli konstante li pekas,
des pli milde li mizeras. Tute ne al tiu simile,
kiu jen per streĉa brido jen per loza sin suferigas.
HORATIUS:
Ĉu ne diros vi hodiaŭ, kiun ĉi kotaĵo aludas,
pendiginda bubo?
DAVUS:
Vin mem.
HORATIUS:
Kial, malbonulo?
DAVUS:
Vi laŭdas
la feliĉon kaj la morojn de l’ antikva gento. Se tamen
iu dio vin subite portus reen, vi tre rifuzus,
aŭ ĉar vi ne sentas ĝusta, kion tia vi diskriadas,
aŭ ĉar vi la ĝustan firme ne defendas, sole hezitas,
tute vane dezirante tiri la plandojn el la koto.
Pri l’ kampar’ vi revas Rome, en kampar’ vi ĝis astroj gloras
l’ urbon foran, ventkapulo! Al festeno ne invitate,
la legomon pacan hejme vi tre laŭdas, kvazaŭ vin ien
nur per ĉenoj eblus treni, vi vin diras ĝoja, feliĉa,
ke drinkadi vi ne devas. Sed se gasti vin alordonas
Maecenas malfruvespere post la tempo de l’ eklumigo:
“Ĉu neniu do oleon donas, pigraj? He, ĉu vi estas
surdaj?” – vi kun ega bruo tiel buŝas jam galopante.
Mulvius kaj la ceteraj parazitoj al vi deziras
tiam disirante tiajn, kiujn mi prefere ne diros.
Oni povas pri mi diri, mi konfesas, ke, frivolulon,
min kondukas la stomako; ĉe rostaĵodoro mi levas
mian nazon, stulta, pigra kaj, se vi volas, nura ventro.
Sed vi estas kiel mi mem, jes ja, eĉ eble pli sentaŭga,
tamen kiel hom’ pli bona, skoldas min kaj vortoparade
kaŝas viajn proprajn pekojn? Kio do, se vi vin rekonus
eĉ pli stulta ol min, kiun vi por kvindek draĥmoj aĉetis?
Ne timigu mornmiene, bridu l’ manon kaj furiozon,
dum l’ instruon de l’ pordisto de Crispinus al vi mi diros.
Vin edzino fremda ravas, min allogas publikulino,
kiu el ni pekas, diru, pli krucuminde? Kiam arde
la natur’ min ekbruligas, nude sub la luma lucerno
iu ajnulin’ toleros mian amon, eĉ eble ĝue,
kaj delasos min, – mi estos nek misfama, nek iel zorga,
ke pli riĉa aŭ pli bela viro vizitos tien poste.
Sed ĉu, kiam la insignojn kaj kavaliran ringon kaj la
romajn vestojn forĵetinte, sklavkostuma juĝist’, vi iras
aĉe, kun kapuĉkaŝata parfumita kap’ vi ne estas,
kio vi ŝajnigas vin mem? – Dum vi eniras zorgpremate,
jen de ardo seksa tremas al vi la ostoj, jen de timo.
Ĉu ne estas do egale, ĵuri sindevige je fajro,
vergofasko, glavomorto, aŭ en turpa kesto, kaŝite
de la servistin’ komplica je la kulpo de l’ sinjorino,
tuŝi kapon per genuoj? Ĉu ne havas do pri vi ambaŭ
l’ edzo de la kulpulino ege justan juĝopotencon?
Kaj pri l’ delogint’ pli justan. La virino ja nek la vestojn
al si ŝanĝis, nek la lokon kaj ŝi ne pekis tiel alte,
ĉar si havis pro vi timon, ne kredante al la amanto.
Vole vi sub forkon iras kaj al via mastro rabia
vi translasas ĉion vian: vivon, kun la korp’ la honoron!
Vi eskapis: nun, mi kredas, saĝe vi timos kaj vin gardos.
Sed vi strebas ree timi, ĉiam ree riski la vivon.
Ho vi, vi, plurfoja sklavo! Kiu besto do, se ĝi fuĝis
ĉenrompinte, en katenojn stulte reiras? “Mi ne estas
adultisto” – vi protestas. Nek mi mem ŝtelisto: la vazojn
el arĝento mi prudente preteriras. Sed se ne estus
la danĝero, tuj elsaltus bridoŝire la misnaturo:
Ĉu vi al mi mastro? kiun tiel multe da aĵoj, homoj
regas per ordon’, pli pitan? kiun jam la verg’ liberiga,
tri-kvarfoje ŝultrobata, de l’ mizera tim’ ne senigos?
Kaj aldonu ion kroman, ne malgravan. Nome, se iu
servas sklavon, tiu estas vicosklavo laŭ via moro,
aŭ kunul’ de sklavo. Kio al vi mi estas? Vi ordonas
min, sed ĉu ne, vi mizera, servas aliajn? Kaj vin oni
movas tien-reen, kiel per la fadenoj lignopupon.
Kiu estas do libera? La saĝul’, kiu sin mem estras
kaj ne timas de malriĉo, nek de katenoj, nek de l’ morto,
scias la dezirojn spiti, scias malestimi dekorojn,
forta kaj en si mem tuta, ronda, glata ĉe l’ eksteraĵo,
ke nenio alkroĉiĝe lin malhelpi kapablas, kaj se
lin atakas misfortuno, tuj ĝi lamiĝas. Ĉu do ia
vi rekonas vin el tiuj? Jen, la virino de vi petas
kvin talantojn, vin turmentas, pelas vin’ de la pord’, alverŝas
vin per frida akvo, poste vokas ree. La kolon tiru
el ĉi turpa jug’ libere! Diru: mi estas jam libera!
Ne libera! La severa mastro urĝas vian animon,
kaj vin, lacan, akre spronas, pelas sur nevolatan vojon.
Aŭ se bildojn de Paŭsias tiel gapas vi frenezume,
ĉu vi malpli pekas ol mi, kiam genustreĉe mi miras
luktojn de Pacideianus, Fulvus, Rutuba, sur afiŝoj
desegnitajn per minio kaj per karbo tiele, kvazaŭ
fakte viroj armilmovaj luktus, batus, evitus baton.
Ho, sed Davus? Tagŝtelisto! Kaj pri vi oni povas aŭdi,
ke vi estas fajna, sperta artojuĝisto de l’ antikvaj.
Nul mi estas, se allogas min la kuk’ vaporanta, sed vi
la plej luksajn manĝojn indas per la grandaj virt’ kaj animo.
Ire danĝere al mi estas kontentigi la ventron: kial?
Ĉar la dorso tion pentos. Kial pli senpune vi ĝuas
do frandaĵojn tiajn, kiuj kostas ne malmulte da sumo?
Kompreneble, amariĝas senmezure voritaj nutroj,
la kadukiĝintaj kruroj porti rifuzas korpon kulpan.
Ĉu do la servisto pekas, se li nokte por uvoj ŝanĝas
la striglilon? Kaj se iu pro frandem’ la bienon vendas,
ĉu nenion tio havas sklavan? Kaj aldonu, ke vi eĉ
horon resti kun vi sola ne kapablas, nek la ripozon
ĝuste uzi kaj evitas vin mem kiel vaga fuĝinto,
klopodante jen per vino, jen per dormo peli la zorgon,
vane, ĉar vin, fuĝan, preme sekvas tiu sombra kunulo.
HORATIUS:
Kie al mi ŝton’?
DAVUS:
Por kio ĝi necesus?
HORATIUS:
Kie pafarko?
DAVUS:
Aŭ frenezas tiu ĉi aŭ versojn faras.
HORATIUS:
Tuj malaperu,
aŭ vi kiel naŭa sklavo penos sur la Sabinaj kampoj.

Quintus Horatius Flaccus
AL SIA LIBRO

Mia libro, vi deziras, ke vin vidu forum’ kaj borso,
do, frotite brila, staru en Sosia montrofenestro.
Vi malamas la serurojn, karajn al pudorul’ sigelojn,
ĝemas vi, ke vin malmultaj vidas, je publik’ vi sopiras,
kaj vin sentas nevartata. Iru, kien iri vi volas,
sed reveni vi ne povos poste. “Kion, povra, mi faris,
kion volis mi?” – vi diros, kiam ofendita vi estos,
kiam, strikte kunvolvitan, vin formetos libro-amanto.
Kara estos vi al Romo, ĝis forpasos via noveco,
kaj komencos vi ĉifiĝi, malpuriĝi de multaj manoj,
aŭ en silent’ vi paŝtos nur la tineojn senkulturajn,
aŭ vi venos enpakite en Afrikon aŭ Iberion.
Ridos tiam la poeto – admonanto neaŭskultita –
kiu inter rokoj ŝove helpis obstinkapan azenon,
kolerante kial tiom servi li penas malgraŭvolan.
Kaj jen kio al vi restas: en ekstrem’ de l’ regno vin uzos
febla maljunul’, instrui alfabeton al etaj buboj.
Nu se la vetero freŝa turnos al vi orelojn plurajn,
diru, ke mi, fil’ de patro liberiĝinta, en modesta
stato, paron de flugiloj ol la nest’ pli grandaj etendis.
Kiom el deven’ vi prenas, tiom donu tuj al la virtoj:
al l’ unuaj de la urbo hejme kaj en milit’ mi plaĉis.
Diru, ke mi malaltkorpa, frue griza, sunon amanta
estis, kaj subitkolera, sed facile repacigebla.
Kaj se eble iu ankaŭ mian aĝon al vi demandos,
sciu li, ke mi kvaroble vivis jam dekunu Decembrojn,
kiam Lollius, konsulo, kun Lepidus sin kolegigis.

Quintus Horatius Flaccus
EL «ARTO POETIKA»

Se al homa kapo kolon de ĉevalo volus aligi
la pentristo, kaj la membrojn, kiujn li de ĉie kolektis,
kovri per diversaj plumoj, tiel ke en fiŝ’ abomena
turpe la virin’ finiĝus, supre aspektanta belege
ĉu, lasite tion vidi, ridon vi retenus amikoj?
Al ĉi bildo ja similas tiu libro, kredu, Pisonoj,
kie la imagoj, kiel sonĝ’ delira de malsanulo,
estas elkovitaj tiel, ke nek kapo, nek la piedo
konformiĝas ĝustfigure. “Al la poetoj kaj pentristoj
ĉion ajn kuraĝe riski ĉiam estis justa licenco.”
Scias ni, kaj ĉi permeson reciproke ni petas-donas.
Sed ne, ke la krudo iru kune kun la sereno, nek ke
la serpento kun la birdo, tigro kun ŝafido pariĝu.

*

La plejmulton de l’ poetoj, patro kaj al li indaj filoj,
trompas ŝajno de la bono: tre koncizi oni klopodas,
kaj obskura oni estos; oni volas esti facila,
kaj la forto, fajro mankos; grandiozo la cel’, kaj ŝvelos
la bombasto; tro timante ŝtormon, sur la ter’ oni rampas;
oni verkon unuecan volas variigi mirinde,
kaj delfenon inter arboj oni pentras, apron en ondoj.
Evitado de eraroj naskas pekon manke de arto.

*

Demokrito kredis ke la arta zorgo mizera estas
neniaĵo ĉe l’ genio kaj forfermis de l’ Helikono
la poetojn sanajn; tial granda parto ne flegas ungojn,
nek la barbon, retiriĝas en kaŝlokojn, banon evitas.
Tiel ja naskiĝas certe nomo kaj valor’ de poeto,
se neniam sian hirtan kaj nesanigeblan kapon oni
konfidencas al barbiro. Ho, mi malsaĝulo mizera,
kiu mian galon zorge ĉiam en printemp’ kuracigas!
Male ja pli bonajn versojn ol mi, neniu skribus! Tamen,
estus prezo troa. Sekve, kiel ŝton’ akriga mi servas,
kiu mem ne povas tranĉi, sed ja faras akra la feron.
Jen ofic’ kaj servo mia: mem ne verki, sed instruadi,
kiel oni naskas verkojn, kio poeton nutras, formas,
kio decas kaj maldecas, kio virto, kio eraro.

*

La poet’ verkante volas aŭ utili aŭ plezurigi,
aŭ samtempe diri gajon kaj profiteblon por la vivo.
Kion ajn konsilu tamen, faru kurte: diro rapida
koncipiĝas en la mensoj kaj en ili enradikiĝas,
ĉion superfluan verŝas for la anim’ troplenigita.
Kion por plezur’ vi verkas, ne tro forestu de la vero,
kaj ke ĉion ajn ni kredu, ne postulu fabelo via.
La maljunaj aŭskultantoj ne konsentos sen moralaĵo,
kaj malplaĉas la poemoj sombraj al kavaliroj junaj:
ĉiun punkton gajnas, kiu al la dolĉo miksas utilon.


Albius Tibullus
KONDAMNO AL LA MILITO

Kiu la terurajn glavojn kiel unua do eltrovis?
Kia kruelul’ sovaĝa, vere fera li estis ja!
Tiam estis komencitaj la hommurdo kaj la bataloj,
kaj pli kurta malfermiĝis vojo por la terura mort’.
Aŭ li, povra, eĉ ne kulpas? Nur ni turnis por nia plago,
kion kontraŭ la sovaĝaj bestoj al ni donacis li?
Kulpas ja la multekosta oro: ĉar milito ne estis,
kiam ĉe l’ festenoj oni trinkis nur el ligna pokal’.
Nek redut’, nek fortikaĵo estis; inter sia ŝafaro
la paŝtisto endormiĝi povis en kvieta sekur’.
Ho, en tiuj tempoj vivi! Nek armilojn koni, la hidajn,
nek kun kor’ tremanta aŭdi blekon el la milita korn’!
Nun mi al batal’ treniĝas, kaj malamiko eble ie
sian lancon jam preparas por ĝin ĵeti al mia flank’.
Gardu min, prapatraj Laroj, kiuj edukis min patrone,
kiam ĉe piedoj viaj kiel knabo kuradis mi.
Kaj ne hontu, ke vi estas nur el ŝtip’ malnova faritaj,
tiel same vi ja loĝis en la hejmo de l’ olda av’.
Tiam oni sin pli firme tenis al sia vorto, kiam
malriĉkulte ligna dio staris en la simpla domet’.
Li kontentis, se vinberojn iu portis al li ofere,
aŭ el grenospikoj plektis kronon por lia sankta kap’,
kaj, kies deziro estis plenumita, tiu oferis
kukon, post li filineto venis kun la pura miel’.
Ho forpelu de ni, Laroj, sagojn siblajn en la aero,
mi oferos la plej dikan porkon el mia porkostal’.
Tiel mi vin volas plaĉi: hom’ alia fortu en armoj,
sternu eĉ la malamikajn estrojn kun favoro de Mars’,
poste al mi, dum mi trinkas, li rakontu pri l’ heroaĵoj,
kaj per vino la tendarojn sur la tablo li pentru do.
Kia frenezum’: akceli mornan morton per la milito,
ĝi proksimas ja, kaj venas ŝtele per silenta pied’.
Nek tritik-, nek vin-rikolto estas sube, sed la aroga
hund’ Cerbero, kaj la turpa navigisto de l’ akvo Styx,
tie kun la kontuzitaj vangoj kaj bruligitaj haroj
palaj trupoj tumultante iras al la tenebra marĉ’.
Kiom pli laŭdinda estas, kiu, en maljun’ nenifara,
sin okupas pri la lertaj nepoj en modesta domet’,
li mem paŝtas siajn ŝafojn, lia fil’ la ŝafidojn gardas,
kaj, laculon, lin per varma bano atendas la edzin’.
Tiel al mi estu, kronu mian kapon blanka hararo,
kaj pri la malnovaj tempoj fabeladu mi, maljunul’.
Dume kampojn loĝu Paco. La blankbrila Paco unue
sub la kurbajn jugojn jungis bovojn por la plua labor’,\
Paco flegis vinberujojn, kaŝis dolĉan sukon en uvon,
ke en kruĉon vinon puran verŝu la patro al la fil’,
dum la pac’ pioĉo agas kaj plugilo; la ilojn tristajn
de l’ milito dura kovras rusto en malluma angul’.
El la sankta bosko hejmen kamparan’ ebrie veturas,
la edzinon kaj infanojn kun si portas sur sia ĉar’.
Sed batal’ de Venus ardas: jen, kun distaŭzita hararo,
la knabino konkerita post la rompo de ĉambropord’.
Ploras ŝi pri l’ kontuzita vango, sed ankaŭ la venkinto
ploras, ke li tion povis fari per furioza man’.
Sed Amoro, la lasciva, la kverelon eĉ ekscitadas
kaj sidiĝas malrapide meze de l’ koleranta par’.
Ho, el ŝtono kaj el fero estas, kiu sian amatan
batas; tiu ja la diojn infrenŝiras el ĉiel’.
Ja sufiĉu sur la korpo la leĝeran veston aperti,
ja sufiĉu la dissolvo milda de ŝia har-ornam’,
ja sufiĉu por larmado movi ŝin: kvaroble feliĉa,
pro kies impeto falas larm’ de tenera knabinet’.
Sed la vir’ de krudaj manoj, tiu la ŝildon kaj la klabon
portu, kaj de l’ milda Venus tiu tenu sin en lontan’.
Do alvenu, bena Paco, spikojn en la mano tenante,
kaj el la purblanka sino por ni abunde fluu frukt’.

Albius Tibullus
KANTO 13

Min de via lito logi jam neniu virino povas,
dekomence nerompebla estas nia ama feder’.
Nur vi sola al mi plaĉas; krom vi jam por miaj okuloj
ne ekzistas belulino en la tuta urbo de Rom’.
Ho, se eblus, ke vi sole por mi unu vidiĝus bela,
kaj malplaĉus al aliaj! Tio estus por mi sekur’.
Mi ne estu enviata, admirado pleba forestu!
La saĝulo sian ĝojon kaŝe ĝuas en sia sin\
Do mi en arbar’ sekreta povus vivi kun vi feliĉe,
kie sur la voj’ ankoraŭ ne paŝadis homa pied’.
Ĉar kvieto inter zorgoj, lumo en la nokto tenebra,
kompanio en solecaj lokoj por mi vi estas ja.
Nun, se al Tibullo sendus amikinon eĉ la ĉielo,
vane ŝi sendita estus, vane aperus Venus mem.
Tion ĉi mi ĵuras al vi je la sankta nomo de Juno,
kiu antaŭ ĉiuj estas por mi la plej granda diin’.

Kion faras mi, freneza? Ve, mi la garantiojn perdis,
ve, mi stulte ĵuris; estas malkaŝita nun mia tim’.
Nun vi iĝis forta, nun vi eĉ pli kuraĝe min bruligos,
tian plagon al mi, povra, portis do mia klaĉa lang’.
Mi jam faros, kion ajn vi volas; via sklavo mi restos,
kaj neniam mi eskapos el sub reg’ de la sinjorin’.
Sed ĉenite mi sidiĝos al la sankta altaro de Venus,
ŝi la maljustulon punas kaj favoras al petegant’.


 

Albius Tibullus
KANTO 14

 

Famo diras, ke tre ofte pekas korpe mia amata,
nun mi vere jam deziras, ke surdiĝu mia orel’.
Tiuj ŝiaj kulpoj estas ne sen mia granda doloro.
Kial min turmenti, povran. Fam’ molesta, silentu jam!

 

Sulpicia
FINE VENIS DO…

Fine venis do la amo, kiun kaŝi for de la mondo
ŝajnus al mi pli hontinda, ol ĝin diri al ĉiu ajn.
Citerea, kortuŝite de l’ preĝpeto de miaj kantoj,
la amaton alkondukis kaj demetis en mia sin’.
Venus tenis la promeson! Pri feliĉo mia parolu,
kiu eble sian propran ne sukcesis havi ankor’!
Mi nenion plu konfidos al la vaksaj skribotabuloj,
ke neniu legi povu tion antaŭ la amat’.
Dolĉe al mi estas peki, tede mieni hipokrite,
mi indulon amas, inda, diru tion vaste la fam’!

 

Sulpicia
MI NE ESTU…

 

Mi ne estu, mia Lumo, al vi jam tiel arda zorgo,
mi vidiĝu tia sama, kiel antaŭ kelke da temp’.
Se mi iam ajn mispaŝon faris dum la junaĝo stulte,
ja plejpleje, mi konfesas, mordas min pro tio la pent’,
ke hieraŭ en la nokto vin, amato, sola mi lasis,
ĉar la fajron en mi brulan kaŝi mi volis antaŭ vi.

Sextus Propertius
CYNTHIA EN BAIAE

Nun, dum tie vi restadas, Cynthia, en banlok’ de Baiae,
kie vojo de Heraklo kuŝas sur la bordo de mar’,
kaj jen pri milformaj ondoj de l’ Protea regno vi miras,
jen, ĉe l’ fama promontoro de Misen’, pri la marspegul’,
ĉu vi pensas min ankoraŭ? Ho, ĉu la noktojn vi memoras?
ĉu do en animo via restis loko por mia am’,
aŭ jam mi ne scias kiu fremda viro per ard’ mensoga
eble el amkantoj miaj, Cynthia, vin ŝiregis for?
Mi preferus ja, se vin nun helpe de paro de remiloj
sur la akvo de Lukrina lago portus eta boat’,
aŭ sub kaŝ’ de fora golfo, en la milda akvo de Teuthras,
tranĉus vi facilajn ondojn naĝe per alternanta brak’,
ol ke l’ tempon vi pasigas per aŭskulto de flataj flustroj
mole ripozante en la sablo sur eleganta plaĝ’.
Ja kutime, ke sen gardo la knabino falema stumblas,
kaj, perfida, pri l’ komunaj ĵuroj ŝi ne memoras plu.
Senriproĉa estas via famo, bone mi tion scias,
tamen, ĉi-koncerne timas eĉ de eta ombro la am’.
Min pardonu do, se al vi mia letero per ĉi vestoj
kaŭzis iom da aflikto: en tio kulpas mia tim’.
Ĉar al mi pli kara ol vi eĉ patrino mia ne estas,
kaj sen vi ne estus al mi plu dezirinda mia viv’.
Nur vi estas mia hejmo, nur vi sola gepatroj miaj,
vi en ĉiuj tempoj estas, Cynthia, mia tuta ĝoj’.
Se mi venas tristmiene aŭ serene al la amikoj,
je l’ demando: “Kio do?” mi diras: “Cynthia, jen la kaŭz’.”
Do nur kiel eble baldaŭ lasu for la koruptan Baiae,
amon de tre multaj rompis jam tiu plaĝo per disiĝ’,
tiu plaĝo malamika al la honoro de l’ knabinoj.
Ha, pereu, Baiae-akvoj, krima lok’, murdanto de am’!

Sextus Propertius
CYNTHIA IRAS AL VILAĜO

Kvankam malgajigas min, ke vi forlasas, Cynthia, Romon,
tamen, kore mi deziras, vivu vi sola en vilaĝ’.
En provinco pura mankas fraŭlo korupta, kiu provus
vin per komplimentoj, tentus per promes’ kaj ruza delog’.
Bru’ kverela sub fenestro tie neniam vin alarmos,
vian dormon ne forpelos krioj de lasciva vokad’.
Vi solece la solecajn montopintojn tie rigardos,
kaj la etan havon, etan kampon de l’ malriĉa popol’.
Tie cirko kaj teatro ne ekscitos en vi dezirojn,
nek multfoje ripetata kulpa festo de templa nokt’.
Vi rigardos, kiel paŝas lante kun plugilo la bovoj,
kiel ĉe la branĉotondo falas freŝa frondo de vit’.
Kelkafoje vi incenson portos ŝtele en la kapelon,
kaj kapridon vi oferos, ĝin bruligante sur l’ altar’.
Vi kuraĝe povos danci eĉ senveste la sanktajn dancojn,
ĉar neniam tien venas fremda homo, viro el urb’.
Mi, ĉasante kapreolon, preĝos pri l’ favor’ de Diana,
kun ŝi federiĝos; Venus estos rifuzata de mi.
La kornaron de la predo vote mi metos sur abion,
kaj la viglajn ĉasohundojn mi instigos per mia fajf’.
Tamen, mi trankvilon lasos al leon’ potenca, la apron
de dentegoj furiozaj malproksime evitos mi.
Pri kuraĝo mi ne volus fanfaroni, sufiĉe estos
embuskadi je leporo eta kaj arkpafi je bird’,
kie ĉarma flu’ Clitumnus kure susuras inter arboj,
kaj la puran blankan trunkon lavas trempe la pia bov’.
Ho, etinjo mia, kiam via korpo je vir’ sopiras,
ĝisatendu, mi alvenos ĉe l’ ascendo de l’ aŭrorstel’.
Ĉar vin por mi ne kompensas la arbar’ senlima, silenta,
nek la lirle inter muskaj rokoj forrapidanta flu’.
Miaj lipoj vian nomon, Cynthia, Cinjo, diras ĉiam,
vin neniu tuŝu, kara, ĝis mi estos ree ĉe vi.

Sextus Propertius
HO, FELIĈA MI

Ho, feliĉa mi! Ho nokto por mi brile serena! Ho vi
lito, kiun faris tiel feliĉega mia delic’!
Kiel multe ni babilis ĉe la lampa lumo sidante,
kiel multe ni batalis post estingo de tiu lum’!
Ĉar ŝi luktis kun mi, kvankam jam nudiĝis al ŝi la mamoj,
kaj prokraston kelkatempan trudis la fermita tunik’.
Sed ŝi mem okulojn miajn dorme pezajn per sia buŝo
malfermadis kaj parolis: “Ej, pigrulo, ĉu dormas vi?”
Kiel ni la brakojn ŝanĝis por variaĵoj de brakumoj,
kiel longe miaj kisoj tardis glue sur ŝia buŝ’!

Sed ne ĝuste, se donacojn de Venus’ la blindo difektas.
Se ne scius vi: l’ okuloj estas kondukistoj en am’.
Nude al si enamigis, laŭ la dir’, Helena Parison,
kiam antaŭ lin ŝi paŝis el la Menelaosa lit’.
La fratinon de Apollo nude Endymion ensorĉis,
oni diras, kaj li kuŝis kun la tute nuda diin’.
Tial, se obstinanime antaŭ mi vestite vi kuŝos,
miajn manojn de nun spertos via disŝirita tunik’.
Jes ja, kaj se vi provokos min eĉ por pli granda kolero,
vi al la patrino plende montros vundon sur via brak’.
Vi ne havas mamojn velkajn, ke vi timu de amoludoj,
kiel la virino, kiu hontas pro la spuro de nask’.

Dum la sort’ al ni permesas, plenu per am’ okuloj niaj,
nokto longa vin atingos, plu ne revenos via tag’.
Se vi volus nur, ke nin du en kunplekto tenu kateno,
kaj neniam povu ties firman ligon solvi la temp’.
La ekzemplo por vi estu la kolomboj ame ligitaj:
virkolomb’ kaj lia ino, jen perfekta geedza par’.
Estas stulta, kiu serĉas de l’ freneza amo la finon,
ĉar mezuron ja ne konas am’, se ĝi estas vera am’.
Al kampul’ pli frue donus trompe la tero falsajn fruktojn,’
kaj pli baldaŭ ja ĉevalojn nigrajn pelus supre la Sun’,
kaj pli frue sin returnus al ia font’ la fluo rivera,
tiel ke la fiŝoj restus en la elsekiĝinta ŝlim’,
ol min al virin’ alia povus ama dolor’ altiri.
ŝia estos mi vivante, ŝia mi restos post la mort’.
Ho, se ŝi ankoraŭ volus tiajn noktojn al mi donaci!
Tiam al mi longa vivo estus eĉ unu jaro jam.
Sed senmorta mi fariĝus, se ŝi multe da tiaj donus:
Ĉiu ajn diiĝi povas per tia unusola nokt’.
Se nur ĉiuj homoj tiel sian vivon vivi dezirus,
kaj pli ol de vin’ ebrie kuŝi en arda membroplekt’!
Tiam nek kruelaj glavoj estus, nek milita galero,
nek elĵetus niajn ostojn ondo de mar’ ĉe Actium.
Nek triumfojn siajn tristajn elluktinte, la laca Romo
festus tiel multafoje kun funebre disa harar’.
Certe, nin merite povos iam laŭdi la posteuloj,
ĉar neniun el la dioj ja ofendis nia pokal’.
Kaj vi, dum vi povas, kara, pluku la fruktojn de la vivo,
eĉ doninte ĉiujn kisojn, nur nesufiĉe donis vi.

Jen, kiel vi vidas fali la velkintajn florpetaletojn,
kiuj, ĉien disŝutitaj, naĝas sur la akvo de vaz’,
tiel estas al ni, kiuj spiras ĝue nun, geamantoj,
eble morgaŭ metos finon al nia sorto jam la temp’.


Sextus Propertius
CYNTHIA ŜMINKAS SIN

Ho, ĉu vere, ke l’ Britanon ŝminkvizaĝan nun vi imitas,
kaj la harojn vi transfarbas al vi per ora koloril’?
Ĉiun veran formon fiksis la naturo, kaj la Romanaj
vangoj, kiujn Belgaj farboj kaŝas, estas hida vidaĵ’.
Ĉar per bluo ŝmiris siajn vangojn iu virino,
ĉu do efektive estus gusta jam la blua kolor’?
Eĉ en tombo turmentiĝu la knabino, kiu unue
ŝmiris fremdan koloraĵon malprudente al la harar’.
Tre malmulte ja necesas, kara, ke vin mi vidu bela,
nur kaj sole tio, ke vi venu ofte viziti min.
Fratojn, ĉu ne, vi ne havas sur la tero, nek infanetojn,
do mi sola por vi estu via frato kaj via fil’.
Kuŝu nokte en la propra lit’, gardanto via ĝi estu,
al festen’ frivol-lasciva florkronite ne miksu vin.
Ve, ne volu do, ke al la multaj klaĉoj kredi mi devu,
sur la ter’ kaj sur la akvo flugas fulmrapide la fam’.

Sextus Propertius
AVENTURO NOKTA

Dum, ho mia Lum’, hieraŭ nokte mi post drinko vagadis,
kaj neniu el servistoj min kondukis per sia man’,
jen, renkonte – mi ne scias kiom multe da buboj – venis
trupo da etuloj (ilin nombri ia tim’ malhelpis min).
Etajn torĉojn tenis unuj, sagon portis kun si l’ aliaj,
kaj mi vidis, ke preparas por mi katenon unu part’.
Tute nudaj ili estis. Unu, plej kruela el ili,
“kaptu tiun ĉi – parolis – bone jam vi rekonas lin,
jen li, konfidita al ni de kolera sia virino!”
Tion diris li, kaj estis jam sur mia kolo la nod’.
Tiu ĉi ordonis peli min al stratomez’, kaj alia
kriis: “Li pereu, kiu eĉ ne rigardas dioj nin!
L’ amatino vin, senindan, jam de tutaj horoj atendas,
kaj vi – mi ne scias kiujn serĉas fore, vi sentaŭgul’!
Kiam ŝi de la purpura noktokufeto la ligaĵojn
solvas, kiam la okulojn malĝojigitajn movas ŝi,
vin alspiras bonodoroj ne el plant’ araba faritaj,
sed ja, kiujn propramane faris por si Amoro mem.
Nu, indulgu lin jam fratoj, li promesas firmi en amo,
kaj, rigardu, ni alvenis al tiu ordonita dom’.”
Redonante la mantelon, ili jene mizerikordis:
“Iru do nun, kaj ellernu resti nokte en via hejm’!”

Sextus Propertius
MALFIDELA CYNTHIA

Ĉu do vere, ke pri vi jam klaĉas, Cynthia, tuta Romo,
aj ke tro konata estas via lascivulina viv’?
Tion ĉi do mi meritis, perfidulin’? Vi min turmentas,
sed ankoraŭ blovos ankaŭ por mi akvilono de venĝ’.
El la multaj falsulinoj tamen unun trovi mi povos,
kiu volos, ke ŝin fame diskonigu mia poem’,
kaj min per kapricoj krudaj ne insultos, sed pri vi mokos.
Ve, malfrue vi lamentos, antaŭlonge amata vi.
Nun freŝega la kolero, nun do estas tempo disiĝi,
se l’ ĉagreno jam forpasas, kredu, revenos via am’.
Tiel nek Egeaj ondoj per la norda vent’ aliiĝas,
nek la nigra nub’ disiĝas per la svaga vento de sud’,
kiel, per vortet’, facile ŝanĝas sin koleraj amantoj,
dum vi povas, el maljusta jugo tiru la kolon do!
Sen dolor’ ne estos tio: en l’ unua nokt’ vi suferos;
sed al tolerulo estas malpli peza la amĉagren’.
Kaj nun, je la sanktaj leĝoj de la dia reĝin’ Junona,
mia vivo, noci vin mem per ĉi baraktoj ĉesu jam.
Ne nur la virbovo vundas per la kurba korn’ malamikon,
sed al la atak’ rebatas puŝe eĉ ofendita ŝaf’,
tamen, mi al vi ne ŝiros de l’ perfida korpo la vestojn,
nek la forfermitajn pordojn trafrakasos mia koler’,
nek plektitajn harojn viajn mi tiregos en furiozo,
nek per la poleksoj duraj vin ekvundi mi riskos, ne!
Per bataloj tiel turpaj venĝu sin la rustikulo,
kies kap’ neniam estis ornamita per la heder’.
Mi do skribos, sed ja tion ne forviŝos via vivaĝo:
Cynthia – tre bela korpo, Cynthia – tre magra honor’.
Kredu, kiel ajn ignora estas vi pri la fam-murmuro,
tamen per ĉi tiuj versoj, Cynthia ekpaliĝos vi.

Sextus Propertius
ADIAŬO AL CYNTHIA

Vin, virino, trompas via troa fid’ je via beleco:
ke l’ orgojlo tiel en vi flamas, kaŭzis mia sopir’.
Mia malprudenta sento komplimentojn al vi disipis,
nun pro tiuj versoj al mi brulas honto sur la vizaĝ’.
Kantis mi, ke via korpo estas mikso de mil ĉarmaĵoj
sensekscitaj; ĉion montris duoblige al mi la am’.
Kantis mi pri l’ freŝa ruĝo de aŭroro sur via haŭto,
kaj ĝi estis nura ŝminko, falsa flor’ farita per art’.
Kion nek konsil’ amika murdis en mia kor’, nek olda
fingro de divenistino Thessalia kuracis for,
mi, ŝiprompa naviganto de l’ Egea maro, libere
kaj memvole nun konfesas, tion pente bedaŭras mi.
Mian korpon elsekigis Venus en arda, flava forno
kaj sovaĝe la ligitajn manojn tordis retro ĉe dors’.
Tamen, mia ŝipo kuris florkronite al la haveno,
multajn rifojn ĝi evitis, lulas sin ĉe la ankroŝnur’.
El la sveno de mortiga granda ŝtormo mi reviviĝas,
kaj la vundoj larĝapertaj fine al mi cikatras jam.
Frida menso! se vi estas dio, jam nur por vi mi vivas,
ĉar Jupitro staras surde, sen aŭskulto de peta preĝ’.

*  *  *</h4)
Kiom da klaĉantoj stultaj akrigadis sur mi la langon,
kaj ĉe cent festenoj frandaj ĉiu ridegis nur pri mi.
Vin, virino, mi kvin jarojn servis kiel sklav’ obeema,
brustoŝire vi lamentos pri fidela via amant’.
Larmoj min ne logas, mi jam konas, ellerninte, ĉi finton,
trompi volas vi plorante, Cynthia, trompi volas vi.
Mi mem plorus, sed forpelas via vort’ malica la triston,
ke eĉ belan morton vi ne lasu al nia amrilat’.
Jam adiaŭ pordo, kiun pugne neniam mi bategis,
kaj vi sojlo, kiu ploras jam pro mia trista parol’.
Vin la pez’ de l’ sekretitaj jaroj turmentadu, virino,
kaj zigzagu multaj faltoj turpe sur la bela vizaĝ’!
Se horore vi rigardos en spegulo via la faltojn,
kaj la grizajn kaj maldensajn harojn ŝiri dezirus vi,
kaj toleri la malŝatan mokon de l’ orgojlo vi devos,
vin pro viaj nunaj agoj boros tiam amara pent’.
Per koleraj miaj vortoj tion al vi la fat’ aŭguras:
pri l’ pasem’ de viaj ĉarmoj en vi ne ĉesu la angor’!


Sextus Propertius
KONSOLO DE CORNELIA AL PAULLUS

Mian tombon, kara Paullus, ĉesu sieĝi jam per larmoj,
malfermiĝas ja la nigra pordo per nenia peteg’.
Se l’ mortintoj en la ordon de l’ submondo foje eniris,
kun nepripeteblo ŝtala estas jam barita la voj’.
Eĉ ne aŭdos vian peton Dio de l’ tenebra palaco,
viajn larmojn nur ensorbos, estu certa, la surda bord’.
Preĝoj movas diojn. Kie la barkisto prenas obolon,
tie jam la ombrajn tombojn fermas firme la pala pord’
Tiel kantas tristaj kornoj, kiam, al ni enŝteliĝinte,
el la lito nian kapon trenas for la sepulta torĉ’.

*  *  *

Al vi nun amĝermojn niajn, la infanojn mi rekomendas,
eĉ en miaj cindroj vivas tiu ĉi bruliganta zorg’.
Anstataŭ la patrinon, patro. La tutan klopodadon
pri la miaj jam vi devas sur la ŝultroj porti de nun.
Se al la plorantoj kison donas vi, kromdonu la mian,
nia tuta dom’ komencas nun fariĝi jam via ŝarĝ’.
Kiel ajn vin la doloro ŝiros, dum ne ĉeestos ili,
kiam ili venos, trompu ilin per la seka vizaĝ’.
Pro mi turmentiĝi, Paullus, ja sufiĉu al vi la noktoj,
kaj la dorm’, en kiu ofte ŝajnos al vi revidi min,
kaj ke, dum vi en sekreto al statuo mia parolos,
jen kaj jen vi diros vorton en la atendo de respond’.
Tamen, se kuŝejo mia kun la tempo malfavoriĝos,
kaj se iam stifpatrino sidos garde sur mia lit’,
la edzinon de la patro, idoj, laŭdu, kore toleru,
tiam al deziroj viaj, bonvoligita, cedos ŝi.
Ne tre laŭdu min: la dua, komparata al la unua,
en sinceraj viaj vortoj sentos ofendon kontraŭ si.
Aŭ, se l’ patro restus firma en memoro al ombro mia,
se li tenus miajn cindrojn en tiel alta konsider’,
lernu jam nun antaŭsenti la maljunon al li venontan,
ke por la senedzinulo manku neniel la prizorg’.
Kiom de mi forpreniĝis, tiom pli vi havu da jaroj,
per naskitoj miaj Paullus trovu la plaĉon en maljun’.
Bone fartu li. Neniam mi, patrino, funebron portis,
mia tuta infanaro venas do al mia sepult’.
Mi, dirinte ĉion, finas. Priplorantoj, staru ateste,
kiam mian viv-trezoron prenas al si la kara hum’
Al la virtoj malfermiĝas la ĉiel’. Ke al mi la ostojn
portu akvoj honorataj, tion inde meritu mi.


Publius Ovidius Naso
EN LA CIRKO

Sidas mi, pri la ĉevaloj noblaj ne tre interesate,
sed deziras ja, ke tiu venku, je kiu vetis vi.
Por paroli kun vi kaj por sidi ĉe via flank’ mi venis,
kaj ke bone vi sciiĝu, ke vi min dronigis en am’.
Vi rigardas la vetkuron kaj mi vin – ni rigardas ambaŭ,
kio plaĉas nin, ni ambaŭ paŝtas okulojn niajn do.
Sed jen, kiun vi favoras – ho ĉevalpelisto feliĉa! –
tiun ĉi do nun koncernas via tuta zorga atent’.
Ho, se nur ĝi min koncernus! Per la ĉevaloj delasitaj
disde l’ starto mi ekirus kuri kun sovaĝa elan’!
Kaj mi jen allasus bridojn, jen per vipo la dorsojn batus,
kaj ĉe l’ turnoj per interna rado la randon frotus mi.
Sed se vin dum la galopo alrigardi mi vidus, tuj mi
tardus kaj el miaj manoj glitus ellasite la brid’.
Preskaŭ ja pereis Pelops per la lanco de reĝ’ de Pisa,
dum al la vizaĝ’ de l’ bela Hippodamia gapis li,
sed li venkis, evidente per la favoro de l’ knabino,
do ni gajnu venkon, ĉiu per la favor’ de sia dam’!
Kial do vi vin fortiras? Vane! La loko nin devigas
ke ni sidu strikte, tio estas avantaĝo de cirk’.
Sed vi, kiu ajn vi estas, dekstre, domaĝu la knabinon,
per la tuŝ’ de via flanko krude vi embarasas ŝin,
kaj vi ankaŭ, kiu sidas post ni, retiru vian kruron,
se vi konas honton, ĉesu premi la dorson per genu\
Sed lasiĝis tro malsupren via peplo, ĝi tuŝas teron,
ĝin relevu, aŭ ĝin eble mi mem tenos per mia man’.
Enviega vesto, kiu kaŝas for la belegajn krurojn
ĝi tro bone faras sian taskon – enviega la vest’!
Tiaj estis ja la kruroj de l’ rapidega Atalanta,
kiujn teni en la manoj deziregis Milanion,
tiaj oni pentras krurojn de l’ robsuprenfalda Diana,
dum la sovaĝbestojn fortajn ĉase ŝi pelas, forta pli.
Mi, eĉ ne vidinte ilin, ardas, kio por ili estos?
vi en flamojn verŝos flamojn, akvinundon al ocean’.
Mi konjektos jam per ili, kiel ravos min la cetero,
kiu kaŝas sin kovrata bone de l’ delikata vest’.
Ĉu vi, tamen, ne deziras, ke mi vin ventumu facile,
mia mano farus tion per la enira tabulet’.
Aŭ, ĉu mia ardo estas de l’ animo, ne de l’ aero,
kaj kaptita de l’ virina amo brulas al vi la brust’?
Dum parolas ni, al via blanka vesto ŝutiĝis polvo,
he, sordida polvo, iru for de la neĝe brila korp’!
Sed jen la solena marŝo! Eksilentu, langoj, animoj,
estas tempo por aplaŭdo, jen la ora solena marŝ’!
La flugiletendan Venkon oni portas unualoke,
venu, ho diin’, kaj al mi faru do, ke venku la am’!
Nu, aplaŭdu al Neptuno, kiuj multe fidas al ondoj,
mi nenion havas kun vi, maro, tenas min mia ter’.
La soldat’ aplaŭdu Marson – malamataj al ni la armoj,
paco plaĉas al ni, kaj la am’ gajnita meze de pac’.
Aŭguristojn helpu Febo kaj ĉasistojn helpu Diana,
la artistoj al Minerva turnu la manojn por aplaŭd’
antaŭ Ceres, dolĉa Bakĥo levu sin agrokultivistoj,
plaĉu Pollux al pugnanto, Castor al amanto de rajd’,
ni al vi, alloga Venus, kaj al via arke potenca
fil’ aplaŭdas, signu jeson, por intenco mia, diin’,
kaj instigu l’ amatinon novan, ke ŝi lasu sin ami;
ŝi kapjesis, eĉ por dua signo la manon movis jam!
Kion la diin’ promesis, vi promesu mem, mi petegas,
kaj vi, Venus min pardonu, estos eĉ pli granda diin’,
ĵuras mi je l’ atestantoj kaj je l’ marŝ’ solena de dioj,
ke al mi en ĉiuj tempoj estos nur vi la korestrin’.
Sed la kruroj al vi pendas; eble vi povus do, se plaĉas,
meti viajn piedpintojn inter kradon por ripozig’.
Pasis la spektaklo granda, en l’ areno malpleniĝinta
de l’ startej’ kvadrigĉevalojn la pretor’ ekirigas jam.
Vidas mi, por kiu premas vi la pugnon, estu li venka,
jen, deziron vian scii ŝajnas eĉ la ĉevaloj mem.
Ve al mi, en kia larĝa rondo vi faris nun la turnon!
Kion faras vi? La ĉaro plej proksima devancas vin!
Malfeliĉa, la esperojn belajn de l’ knabino vi perdos,
per la sinstra mano forte tiru la bridon, petas mi!
Aĥ, malindan ni favoris… sed la spektantaro revokas!
Ĝi de ĉie donas signojn per impeta svingo de tog’.
Jes, revokas, sed ke l’ togoj ne distaŭzu al vi la harojn,
vi ja povas vian kapon kline ŝirmi en mia sin’.
Jen la nova starto, ree jam la barier’ sin apertas,
kaj ekflugas delasite ree bunta ĉevala svarm’.
Nun almenaŭ eminentu, flugu tra la spaco libera,
ho, plenumu la deziron kaj al mi kaj al mia dam’!
La dezir’ de l’ amatino plenumiĝis, jen mia vico!
Gajnis li la palmon, restas akirenda por mi la palm’.
Ŝi ekridis kaj promesis eĉ, per klarparolaj okuloj.
Nun sufiĉe, la ceteron donu jam en alia lok’!

Publius Ovidius Naso
LA ENAMIĜINTA CIKLOPO

… Ho, kun kia granda potenco
regas vi, multgraca Venus! Jes, la kruelul’ teruranta
la arbarojn mem, li, kiun vojaĝanto neniam vidis
sendamaĝe, li, defia al la grandaj dioj Olimpaj,
sentas, kio estas amo, kaj de arda sopir’ kaptite
brulas, tute forgesinte pri l’ brutaro kaj pri la grotoj,
kaj jam esti belvizaĝa, kaj jam plaĉi – jen lia zorgo.
Jes, jam kombas Polyphemos per rastil’ la rigidajn harojn
kaj klopodas jam per serpo tondi al si la hirtan barbon
kaj rigardas la vizaĝon krudan en akvo, ordas trajtojn.
La murdemo, la sovaĝo kaj la ega sangosoifo
ĉesis; venas kaj foriras tute sekure jam la ŝipoj.En la maron etendiĝas monto havanta pintan supron,
ambaŭ flankojn ĉirkaŭfluas al ĝi la ondoj de la akvoj.
La ciklop’ sovaĝa, tien ascendinte, sidiĝis meze,
lin postsekvis negvidate grego de lanoportaj brutoj.
Post ol li la pinotrunkon, kiun por bastono li uzis,
metis antaŭ la piedojn, taŭgan por faro de mastoj,
li elprenis sian ŝalmon, kiun formis cento da kanoj.
Tiam lian pastoralon aŭdis fajfi ĉie la montoj,
aŭdis ĝin la ondoj. Kaj mi, kiu en la sino de mia
Acis, sub la kaŝ’ de roko, tie sidis, ĉerpis orele
liajn vortojn el lontano al mi diritajn, kaj mi notis:”Galatea pli blankbrila ol neĝblanka frondo ligustra,
pli floranta ol la kampoj, pli gracia ol alno svelta,
kaj pli klara ol kristalo, pli frenezeta ol kaprido,
kaj pli glata ol la konkon la konstanta fluso poluras,
kaj pli dezirinda ol la vintra suno, somera ombro,
kaj pli nobla ol la fruktoj, ol platano de alta kresko,
pli brilanta ol glacio kaj pli dolĉa ol uv’ matura,
milda pli ol plumoj cignaj aŭ la lakto post koagulo,
kaj pli bela – se nur vi ne fuĝus – ol akvumita horto,
Galatea, pli senbrida ol la ne subjugitaj gunoj,
kaj pli dura ol grandaĝa kverko, kaj pli trompa ol ondoj,
pli sensenta ol la blanka vito aŭ la vergo salika,
pli fiera ol la pavo, pli bruliganta ol la fajro,
pli acerba ol la triblo kaj pli moroza ol ursido
kaj pli surda ol la akvoj kaj pli sovaĝa ol la hidro
surtretita – kaj, precipe, ĉar jen kio min suferigas,
pli fuĝanta, ne nur ol la cervo antaŭ bojo de hundoj,
sed ja, ankaŭ ol la vento, ol la fluga spir’ de l’ aero!
Ho, se vi rekonus, kiom nocas al vi ĉi fuĝo kaj vi
mem kondamnus la prokraston, mem klopodus ligi vin al mi!
Estas al mi montoparto kaj el roko natura grotoj,
kie nek la somermezan ardon de la sun’ oni sentas,
nek la vintron; estas fruktoj riĉe pezantaj sur la branĉoj,
estas, sur la vitoj altaj, uvoj similantaj al oro
kaj purpuraj; per ĉi tiuj kaj per tiuj vin mi regalos.
Kaj la molajn fragojn, kiuj kreskis en ombro de arbaroj
kaj kornelojn aŭtuntempajn per la propra man’ vi kolektos,
ankaŭ prunojn, kaj ne sole verdakolorajn, nigrasukajn,
sed ja ankaŭ noblarasajn, al la freŝa vakso similajn;
kaj ĉi tie nek kaŝtanoj mankos al vi, nek arbutberoj,
edzineto-kunulinjo, sole vin ĉiuj arboj servos!
Jen, ĉi tuta greg’ – la mia! Multaj ankaŭ vale vagadas,
multajn kaŝas la arbaroj, multajn stale la grotoj gardas.
Estas ankaŭ idoj etaj: en ŝafej’ tepida ŝafidoj;
estas, en brutej’ alia, kapridetoj egale junaj.
Kiel ajn vi min demandus, mi ne povus diri la nombron;
nur la malriĉul’ kalkulu siajn brutojn! Kaj se neniom
vi min kredus, veni, vidu propraokule, kiel ili,
per disstaraj de mamŝvelo kruroj apenaŭ povas marŝi.Ĉiam estas blanka lakto: trinki la unu parto servas,
per koagulilo likva rigidiĝas parto alia.
Tie ĉi vi povos ankaŭ ĝui facilajn plezuretojn,
ĉarmos vin donacoj simplaj: boko, damao kaj leporoj
kaj kolomba par’ kaj nesto deprenita el arbosupro.
Kaj mi trovis du ĝemelojn, kiuj povus kun vi ludadi,
inter si similajn – ilin vi distingi apenaŭ povas –
du ursidojn densharaĵajn sur la supro de mont’ mi trovis
kaj tuj diris: “Mi ĉi tiujn donos al mia sinjorino!”
Ho, el la bluanta maro jam elmetu la kapon brilan,
ho, jam venu, Galatea, ne malŝatu donacojn miajn!
Mi min konas ja: mi vidis ĵus en la spegulantaj akvoj
mian bildon, kaj, vidate, al mi plaĉis mia figuro.
Alrigardu, kiel granda estas mi! La korp’ de Jupitro
en ĉielo ne pli grandas, ĉar vi kutimas ja rakonti,
ke regadas mi ne scias kia Jupitro. Multaj haroj
vepras sur la sombraj vangoj, ombras al mi boske la ŝultrojn.
Kaj se ĉi densegaj krinoj sur la korpo al mi honoras,
ne rigardu tion turpa! Turpas ja senfronde la arboj,
turpas la ĉeval’, se l’ kolon al ĝi blonda harar’ ne kovras,
birdojn tegas la plumaro, ŝafojn lan’ ilia dekoras,
al la viro decas barbo kaj surkorpe la hirtaj krinoj.
Unu al mi la okulo fruntomeze, sed estas ega,
kiel ŝild’ giganta. Kio? Ĉu la granda suno ne vidas
ĉion surĉiele, tamen havas nur orbiton unikan!
Kaj aldonu eĉ, ke mia patro regas en akvoj viaj,
mi do farus lin bopatro al vi! Min kompatu, elaŭdu
ĉi petegojn plej fervorajn! Al vi sola mi min submetas.
Mi defias al Jupitro, al ĉiel’, al fulmo penetra,
vin Nereidino time mi adoras …”

Publius Ovidius Naso
PHILEMON KAJ BAUCIS

                  Kverko kaj apude tilio
staras inter Frigaj montoj, ĉirkaŭate de mur’ malalta.
Ne lontane estas marĉo, iam ter’ loĝebla de homoj,
nun vizitas ĝiajn ondojn svarmo da mergoj kaj fulikoj.
Tien en figur’ mortema venis foje Jupitro kun la
fil’ Merkuro, kiu metis for de si la flugilajn ŝuojn.
Al mil domoj ili iris, lokon por ripozo petante,
sed mil domoj la riglilon fermis, tamen unu modesta,
eta dom’ akceptis ilin, pajle-kane tegita. Tie
pia oldulino Baucis kaj Philemon, edzo samaĝa,
iam ligis sin geedze en la junaĝo, tie poste
ili maljuniĝis kune, kaj serene, ne sekretante
portis la malriĉon, tiel malpezigante ties ŝarĝon.
Kiuj estas estroj, kiuj la servistoj tie, ne serĉu,
ili du – la tuta domo, same obeaj kaj komandaj.Kiam la ĉielloĝantoj la humilan sojlon atingis,
kaj eniris tra l’ malalta pordo, ekklininte la kapon,
la oldulo petis ilin sur metita benko sidiĝi,
kiun kovris per teksaĵo knida la servopreta Baucis.
Kaj ŝi la tepidan cindron forbalainte, tuj la fajron
hieraŭan revivigas, kaj ĝin nutras per foliaĵo
kaj arbkrustoj, kaj instigas flami per oldulina spiro.
Poste lignon, sekajn branĉojn el la subtegmento ŝi portas,
kaj ĉi tiujn, dishakinte, lokas sube de kaldroneto.
Tiam la legomojn, kiujn en ĝarden’ la edzo kolektis,
ŝi purigas de l’ folioj. Dume la vir’ per forko prenas
fumaĵitan porkospinon de sur fluga trabo, kaj, el la
longe konservata dorso parton detranĉinte, li ĵetas
ĝin en la varmegan akvon, por ke la bolo ĝin moligu.Intertempe per parolo pasas tre rapide la horoj.
Kaj kusenon molan ili improvizas el river-algoj
por ĝin meti en la liton kadre-piede saliklignan,
nun kovratan per teksaĵo, kiun ili kutimis uzi
nur en festa tempo, tamen, nur malkara kaj olda estis
ankaŭ tiu tuko, inda al la kanapo el saliko.Do kuŝiĝis la du dioj. Refaldinte manikojn, treme
metas la oldinjo tablon, sed la tria pied’ ne ĝustis,
egaligis ĝin tegolo. Tiun subŝovinte, ŝi frotis
la ne plu oblikvan platon per freŝverdaj mentofolioj.
Surmetiĝas dukoloraj beroj de la ĉasta Minerva,
kaj korneloj aŭtuntempaj en subaĵo de vinbersuko,
kaj rafano, endivio kaj fromaĝo freŝa kaj ovoj,
kiujn oni sur ardaĵo cindriĝanta facile turnis,
ĉio ĉi en argilpladoj. Poste, ĉizita el metalo
same nobla, la vinmiksa vazo, kaj el ligno de fago
la pokaloj, kies kavo estis brila de vakso blonda.
Postnelonge jam alvenis de l’ fajrujo la manĝoj varmaj,
vinoj estis alportataj, de ne granda paseo, kaj jam
baldaŭ, alflankite, cedis sian lokon al la deserto.
Estis tie nuksoj, estis mikso de figoj kaj daktiloj
faltaj, kaj, en vastaj korboj, estis tie pomoj odoraj,
estis uvoj, kiujn oni de purpura vito kolektis.
Meze estis la mielo klara. Kaj estis super ĉio
la afablo de l’ vizaĝoj kaj la em’ fervora de dono.Intertempe ili vidas, ke l’ miksvazo jam elĉerpita
repleniĝas, kaj ke kreskas per si mem en ĝi nova vino.
Konsternitaj de l’ miraklo, ili timiĝas, kaj levinte
siajn manojn preĝas Baucis, preĝas la timida Philemon,
kaj pardonon ili petas pro l’ manĝaĵoj improvizitaj.
La anseron solan, kiu estis gardo de l’ eta domo,
tiam ia gemastroj volis al la dioj-gastoj oferi.
Ĉi rapidflugila ilin, lantajn pro la aĝo, lacigas,
eskapante kvazaŭ lude, kaj ĝi fine rifuĝon serĉas
ĉe la dioj mem. Mortigi ĝin ne lasante, la Ĉielaj
diras nun: “Ni estas dioj. Kaj merititaj punoj trafos
la malpian najbararon, sed doniĝas al vi sekuro
kontraŭ tiu granda plago, nur forlasu la hejmon tuj, kaj
akompanu niajn paŝojn kaj al alto de montoj venu
kune kun ni.” Ili ambaŭ nun obeis kaj sinapoge
sur bastono klopodadis sur deklivo longa paŝadi.

Tiom diste de la supro, kiom sago pafita flugas,
ili la okulojn turnis retro, kaj ili vidis sube,
ke en marĉo dronis ĉio, sole domo ilia restis.
Kaj dum ili tie miris kaj pri l’ fato de siaj ploris,
la maljuna kabaneto de l’ du gemastroj ŝanĝis sin en
templon, kaj, jen, anstataŭis tegmentforkon vic’ de kolonoj,
kaj la pajlo iĝis fiava, la tegmento vidiĝis ora,
kaj cizel’ ornamas pordojn kaj marmoro la teron kovras.
Diris tiam kun afabla buŝo la ido de Saturno:
“Diru, justa maljunulo, kaj virino inda je l’ edzo
justa, kion vi deziras?” Post mallonga parol’ kun Baucis,
la komunan opinion jene Philemon manifestis:
“Esti pastroj kaj sanktejon vian gardi – ĉi tio estu
al ni ebla. Kaj, ĉar multajn jarojn en konkordo ni vivis,
nin forportu tiu sama horo, nek mi vidu la tombon
de edzino mia, nek ŝi devu min iam enterigi.”
Ĉi deziro plenumiĝis. Kaj kiam, aĝo-lacaj, ili
staris antaŭ l’ sanktaj ŝtupoj, kaj parolis okaze pri la
histori’ de l’ loko – vidas Baucis, ke frondiĝi komencas
edz’ Philemon, kaj ĉi tiu vidis same ŝin ekfrondiĝi.
Kaj, dum kreskas branĉoj ankaŭ survizaĝe, ili, dum eblas,
vortojn inter si ŝanĝadas, kaj samtempe “adiaŭ, kara!”
ili diras, kaj samtempe buŝon ilian kovras krusto.
Ĝis la nuna tempo montras la popolo tie loĝanta
la geedzan paron en la form’ de la du najbaraj arboj.


Publius Ovidius Naso
PYGMALION

Ĉar Pygmalion indigne vidis, kiel plene de pekoj
vivas la virinoj, kiom da difektoj al ili metis
la naturo en la koron, li ne volis preni edzinon,
kaj sur la soleca lito longe li vivis senedzine.
Dume li per majstra mano ĉizis neĝkoloran eburon,
kaj ĝin admirinde formis tia, kia virin’ ankoraŭ
ne naskiĝis, kaj li por ŝi ame ekardis. La figuro
Ŝajnas virga belulino vera; kredus vi, ke ĝi vivas,
kaj ĝi movus sin, se tio ĝin ne ĝenetus, tiel bone
l’ artefaritecon kaŝas majstra art’. Admire rigardas
la skulptisto sian verkon, lin korfunde sopir’ konsumas,
ĉu do osto aŭ homkorpo? Kaj li kredas jam, ke ne osto.
Kisojn donas li kaj sentas eĉ ricevi, ĝin alparolas,
fingre tuŝas kaj la korpon vere viva li opinias,
timas ĝin brakumi, por ne premi haŭte makulon bluan,
dorlotadas ĝin, kaj – kio karas al knabino donace –
portas li ŝtonetojn, konkojn, venas al ĝi kun etaj birdoj,
kun lilioj kaj kun bunte belkolora buked’ el floroj.
Portas li farbitajn pilkojn kaj de arbo falintajn larmojn
de l’ Heliidinoj, kaj ĝin pompe vestas, lukse juvelas.
Brilaj ringoj sur la fingroj, koliero sur ĝia kolo,
pendas perloj Ĉe l’ oreloj, kovras silka ruband’ la bruston.
ĉio al ĝi decas, kaj ĝi ankaŭ nude ne malpli ĉarmas.
Poste sur purpurfarbitan littapiŝon ĝin li kuŝigas.
nomas ĝin vivkunulino, por ĝia svelta kolo, kvazaŭ
tiu sentus ĝin, li faras belan molan plumkuseneton.
Sur insulo Cyprus venis la solena tago de Venus.
La neĝkolaj bovidetoj falis sub hakilo kun ore
koloritaj kornoj, ŝvebis incensfumo, kaj tiam antaŭ
la altaro li stariĝis, kaj la oferon prezentante,
diris kun timem’: “Se, dioj, ĉion ajn vi kapablas doni,
donu do edzine” – Ĉar li “ĉi statuon” diri ne riskis,
jene petis li – “knabinon, kiu similas ĉi statuon”.
Kion tiu preĝ’ deziras, kaj, por signo de ŝia plaĉo,
tuj la flam’, trifoje brile ekflagrante, frapis al alto.
Tuj post hejmenven’ li iris al la lito komuna, vidi
la statuon de l’ amata. Ekkuŝinte ĉe ties flanko,
kisojn al ĝi donas, sentas ĝin varmiĝi, ree li kisas,
tuŝas ĝin ĉe l’ brusto, jen, la dura ebur’ sub liaj fingroj
moliĝadas, kiel sub la varmo de sun’ la vakso, kiu
prepariĝas sur la monto de Hymettos, kaj, de la mano
modliĝante, en mil formoj iĝas utila dum la uzo.
Dum li miras, ne sciante, Ĉu li ĝoju jam aŭ trompiĝas,
ĉiam ree li ĝin palpas, dorlotante kun amo granda,
kaj ĝin sentas korpo viva: sango ja pulsas en la vejnoj.
Tiam fine preĝas dankon la kuraĝa viro de Paphos
fervorkore al la dolĉa Venus, poste la lipojn premas
sur la knabinlipojn verajn, kaj la virgulino la varmajn
kisojn sentas, ekruĝiĝas, time al la lumo apertas
la okulojn, kaj ekvidas la ĉielon kaj la amanton.
La diin’ kun sia beno mem ĉe tiu nupto ĉeestas,
kaj, kiam la luno-korno iĝis ronda la naŭan fojon,
jen naskiĝis Paphos, kies nomon nun l’ insulo posedas.

Publius Ovidius Naso
LA FESTO DE ANNA PERENNA

Monatmeze gaja festo estas tag’ de Anna Perenna,
ho Tibero, almigrinto, preskaŭ tute sur via bord’
venas la popol’ amase, en la verda herbo disiĝas,
trinkas vinon, kuŝiĝinte tere ĉiuj, gee po par’.
Granda parto subĉiele, kelkaj sub la tendo metita,
kelkaj plektas kabaneton por si el foliara branĉ’,
pluraj fiksas tere kanojn manke de pli firma kolono,
kaj la demetitajn togojn supre etendas por tegment’.
Sun’ kaj vino tre varmigas. Ĉiu trinkas tie da glasoj
tiom, kiom da vivjaroj li deziras havi ankor’.
Estas viro, kiu trinkas por Nestora aĝo sufiĉan,
kaj virin’ por kiu aĝo de Sibilla ne estus tro.
Gaje sonas kantoj, kiujn oni aŭdis en la teatro,
kaj la vortojn akompanas per viglega gesto la man’.
Forŝovinte glasojn, oni dancas ĝoje la simplajn dancojn,
kun hararo hirta saltas buntvestite la knabinar’.
Kaj spektaklo granda estas paro hejmen-ŝanceliĝanta,
feliĉegaj ilin diras ĉiu homo ĉe renkontiĝ’.
Ĵus mi vidis tian paron – tion estas inde rakonti –
oldulin’ ebria plektis brakon al olda ebriul’.
Kiu estas ĉi diino? Multa onidir’ pri ŝi vagas,
kaj neniun el ĉi klaĉoj mi preteros per prisilent’.Iam la popol’, ankoraŭ ne ŝirmata de l’ tribunuloj,
rifuĝante sin retiris al la supro de Sankta Mont’.
Kion ĝi por nutro havis, ĝi konsumis tie po iom,
elĉerpiĝis tute jam la kara, la vivonutra pan’.
El suburba lok’ Bovillae venis fine helpo al ili,
tie loĝis certa Anna, laborema maljunulin’.
Ŝi la povra, ligas al la griza kapo facilan tukon,
kaj la krudan flano-paston knedas per tremetanta man’.
Frumatene ŝi eliras al la popol’, kaj ĝin, ankoraŭ
varman, tie ŝi disdonas. Danka estas al ŝi la pleb’,
post la repaciĝo gardas ŝian faron etern-memore.
Ĉar neniu tie krom ŝi donis manĝi al la popol’.
Ĉu mi diru, kial kantas petolaĵojn la knabinaro?
Ĉar nedecaj kantoj multaj fontas ja el üia buŝ’.
Anna apenaŭ diiniĝis, Marso iris al ŝi vizite,
tiriĝinte kun ŝi flanken, al ŝi jene parolis li:
“Kunas via fest’ kaj mia, via temp’ kaj mia monato,
mi atingi povus per vi la sopiron de la anim’.
Mi la estro de bataloj por l’ estrin’ de bataloj flamas,
mian koron jam delonge mordas tiu ĉi ama vund’.
Helpu do min, ke Minerva reciproku al mi la amon,
tia tasko tre konvenas al vi, kara oldulinet’.”
Li ŝin petas. Sed ŝi lerte lin priruzas mistifikante,
nutras en li la esperon, sed la aferon tiras nur.
Urĝas ŝin la dio. Fine ŝi respondas: “Ĉio en ordo.
Mi petegis, ĝis Minerva cedis fine al la peteg’.”
La amanto al ŝi kredas, sin preparadas por la nupto,
enŝteliĝas al li Anna sub la vual’ de fianĉin’.
Marso volas jam ŝin fajre kisi…kaj li rekonas Annan,
pro l’ trompiĝo brule ruĝas de kolero lia vizaĝ’.
Pri l’ amant’ superruzita ridas, ridas Anna Perenna,
kaj ja pri nenio ĝojis tiom ankoraŭ Venus mem.
Jen de kie petolkantoj, praaj ŝercoj do originas.
Anna ĝojas nur pri tio, ke prosperis al ŝi la fint’.

Publius Ovidius Naso
LA POETO PRI SI MEM

Kiu estis mi, poeto ŝercludema de am’ tenera,
kiun nun vi legas, por ke sciu vi, aŭdu, postepok’.
Sulmo mia naskotero, riĉa je riveretoj freŝaj;
ĝi je naŭmil paŝoj estas malproksima de l’ urbo Rom’.
Tie mi ekvidis lumon, kaj, ke la tempon vi eksciu,
tiam, kiam du konsuloj kune falis en la batal’.
Ne unua id’ mi estas: mi kreiĝis post mia frato,
kiu en naskiĝ’ antaŭis min precize per unu jar’.
Tiu sama aŭrorstelo lumis por naskiĝ’ de ni ambaŭ,
kaj per par’ de kukoj estis solenata la sama tag’.
Ni de frue edukiĝis bone: per la zorgo gepatra
ni vizitis lerne majstrojn famekonatajn en la urb’.
Ekde verda aĝ’ la frato strebis lerni elokventecon,
kreiĝinta por parolaj luktoj de l’ multvorta forum’,
sed min mem, jam kiel knabon, ravis voĉ’ de ĉielsekretoj,
pli kaj pli sub sian regon min altiris ŝtele la Muz’.
Ofte diris mia patro: pri vantaĵoj vi klopodadas,
eĉ Homero mem nenian riĉon lasis post sia mort’.
Min efikis liaj vortoj, kaj, Helikonon forlasinte,
mi de tiam provis skribi nur en senmezura parol’,
sed ja sponte al mi venis en ligita formo la kanto,
kion ajn mi provis skribi, ĉio per si mem iĝis vers’.
Dume per silentaj paŝoj preterpasis tempo rapida,
kaj jam mi kaj mia frato vestis nin per togo de vir’.
Tamen, kvankam la purpuron larĝbordere ni portis ŝultre,
nia okupiĝo estis nur tia sama ankaŭ plu.
La vivjaroj de la frato nombris jam duoble la dekon,
kiam mortis li, kaj preskaŭ min pereigis tiu perd’.
Mi akiris la unuajn de l’ junaĝo honoroficojn,
kaj la membro de l’ trivira kolegio fariĝis mi.
Sekvus la Kurio. Mia tag-bordero nun iĝis streta,
ĉar ĉi tiu tasko estis jam pli granda ol mia fort’.
Nek la korpo, nek la menso estis taŭga por ĉi laboro,
zorgoporta ambicio estis malproksima de mi.
Kaj la Muzoj Aoniaj min persvadis serĉi ripozon
en trankvilo, kiun ĉiam pleje mi amis laŭ inklin’.
La poetojn tiutempajn respekteme, varme mi ŝatis,
se poet’ ĉeestas, tiam dio ĉeestas, kredis mi.
Ofte ja pri siaj birdoj, pri l’ serpentoj murde venenaj,
kaj pri la sanigaj herboj legis al mi olda Macer.
Ofte ankaŭ siajn “fajrojn” Propertius al mi recitis
kiu estis alligita al mi kun kamarada sent’.
Ponticus hero-kantanta, moke jamba poeto Bassus
estis la amindaj membroj de ĉi tiu amika rond’.
Kaj Horatius belritma la orelojn al ni katenis,
dum li kreis Aŭsoniajn kantojn sur sia arta lir’.
Vergilion mi nur vidis, kaj la fat’ amara ne lasis
tempon, ke mi al Tibullus min alligu kiel amik’.
Li, sekvanto via, Gallus, kaj Propertius estis lia,
kaj la kvara tiutempe estis en tiu vic’ mi mem.
Ĉi pli aĝajn mi respektis, kiel ankaŭ min la junuloj,
post nelonge jam fariĝis famekonata mia Muz’.
Kiam kantojn de junaĝo al popol’ unue mi legis,
unu- aŭ dufoje estis nur tondita al mi la barb’.
Tutan Romon movis tiam mia talento per la kantoj,
inspiritaj de Corinna, kiu ne estis vera nom’.
Multe skribis mi, sed kion senvalora mi opiniis,
tion poste mi transdonis al la korektivo de fajr’.
Mi cindrigis ankaŭ plurajn plaĉajn en l’ ekzilon ironte,
kolerege pri la kantoj kaj pri mia poet-inklin’.
Por la sagoj de Kupido estis mola kaj nerezista
mia kor’ emociebla eĉ per plej facila motiv’.
Kvankam tia do mi estis, flam’ malgranda min ekbruligis,
tamen mia nom’ ne estis malpurigita per misfam’.
Preskaŭ knabo, mi ricevis malkonvenan al mi edzinon,
kaj post ne tre longa tempo sekvis jam mia eksedziĝ’.
Poste havis mi alian; kvankam senriproĉa virino
estis ŝi, ne povis longe daŭri nia geedza viv’.
Ĝis malfruaj miaj jaroj vivis kun mi la tria, kiu
restis la edzin’ fidela de l’ ekzile punita edz’.
La filino min avigis en sia juna aĝ’ dufoje,
ŝi dufoje edziniĝis, tiel naski filetojn du.
Plenumiĝis jam de mia patro la fato; naŭ jarkvinoj
plus aliaj naŭ jarkvinoj estis lia daŭro de viv’.
Mi samtiel lin priploris, kiel priplorinta li estus
min, mortintan. La patrinon baldaŭ mi metis al la tomb’.
Ho, feliĉaj ili ambaŭ, enterigitaj ĝustatempe,
antaŭ tiu tago, kiam trafis min pereige la pun’.
Kaj mi mem feliĉa! ĉar mi ne dum viv’ ilia fariĝis
mizerulo, kaj neniom ili suferas jam pro mi.
Sed se el mortintoj io, kaj ne sole la nomo restas,
kaj se l’ febla ombro povas flugi for el ŝtipara flam’,
kaj se vin, gepatraj ombroj, mia famo sube atingas,
kaj aferon mian’ oni traktas en la Stiksa forum’,
mi vin petas, sciu mian kazon (vin ja trompi ne licas):
la ekzil-ordonon kaŭzis mispaŝo nur mia, ne kulp’.
Tiom al mortintoj. Nun min ree mi turnas al vi, koroj
bonvolemaj, scivolantaj pri l’ eventoj en mia viv’.
Post forpaso de l’ plej bonaj jaroj venis al mi la aĝo,
kiu al malnovaj bukloj miksas blankon en la harar’,
kaj kiam post mia nasko gajnis jam la branĉon olivan
je la deka foj’ en Pisa triumfinte la vetrajdist’,
al la Tomianoj, kiuj loĝas borde de mar’ Eŭina,
min ekzilis la kolero de la indignita cezar’.
De tre multaj jam konata estas mia vivruiniĝo,
pri l’ afer’ do nenecesa estas nun mia atestaĵ’.
Kion diri pri l’ servistoj perfidemaj, falsaj amikoj?
Tio estis peze prema por mi, ne malpli ol l’ ekzil’.
Sed malinde, se l’ animo cedas al la malica sorto,
repreninte siajn fortojn, nevenkite ĝi staris do.
Mi forgesis, ke la vivon en kviet’ komforta mi vivis,
kaj komencis per armiloj nekutimaj lukti la man’.
Tiom da danĝeroj sur la mar’ kaj tero min ja minacis,
kiom steloj estas de la norda ĝis la suda polus’.
Post vagabondado multa fine mi venis al la gento
de l’ sarmatoj saguj-portaj sur la Geta bordo de mar’.
Tie, kvankam ĉirkaŭsonas min najbara bruo de armoj,
mian triston, kiom eble, mi mildigas per mia lir’.
Kaj eĉ se neniu estas, kies oreloj min aŭskultus,
tamen ja la tagoj pasas, estas do trompata la temp’.
Do, ke mi ankoraŭ vivas, elportante la durajn penojn,
kaj ke l’ tedo de l’ amara vivo ne pelis min al mort’,
tion, Muz’, al vi mi dankas, ĉar konsolon al mi vi donis,
kvietigon al la zorgoj kaj sanigilon portis vi.
Ho vi, gvid’ kaj akompano, forkondukas min de Danubo
kaj asignas al mi lokon en la mezo de Helikon’,
kaj vi, kio raras, donis al mi dum mia vivo nomon
brilan, kian nur kutimas doni la famo post la mort’.
Kaj l’ Envio, mistraktanta samtempulojn, al mi neniun
verkon mordis per la akra kaj maljuste rigora dent’.
Tiel, kvankam naskis grandajn tiu ĉi jarcento poetojn,
al ĝenio mia estis do ne malbonvola la fam’.
Multajn super min mi metis, sed ne pli malgranda ol ili
oni taksas min, kaj pleje nun mi legiĝas en la mond’.
Do, se estas io vera en la aŭguraĵ’ de poetoj,
kiam min la morto prenos, ter’, la via ne estos mi.
Ĉu favoro via donis, ĉu mi per la kantoj akiris
tiun famon, ĉiel rajte vin mi dankas, dolĉa legant’!

Marcus Annaeus Lucanus
EL «PRI LA CIVILA MILITO»

LA TERUROJ DE LA CIVILA MILITO

Nobelar’ pereas kun la plebo, vaste la glavo vagas,
kaj nenies brusto estas indulgata de fero murda.
Sango stagnas en la temploj, kaj de masakroj estas glita
la pavimo sanghumida. Aĝo griza neniun savas.
Multaj mortas por pliigi nombron, kaj de trunk’ nekonata
prenas detranĉitan kapon la venkinto de sanga mano,
ĉar li hontus malplenmane iri. Sav-espero jam estas
sola: meti treman kison sur la manon sangmakulitan.
Pereas nun la pekuloj,
sed pro tio, ke jam povis resti vivaj nur la pekuloj.
Liberiĝis la malamo, kaj la kolero galopegas
disŝirinte leĝo-bridojn. Ne doniĝas ĉio al unu,
ĉiu por si murdas-rabas dank’ al la ordon’ unufoja
de l’ venkinto. Hidan feron puŝas tra la korp’ de sinjoro
ties sklavoj, kaj de patra sango humidas la naskitoj
interdisputantaj, kiu havu la kapon detranĉitan
de la generinto. Frato por premio la fraton murdas.
Oni fuĝas al la tomboj, miksas sin kun enterigitoj
la vivantoj, sovaĝbestaj grotoj striktas por la popolo.
Kapojn de la ĉefoj stange tra l’ tremanta Urb’ oni portas
aglomeras sur forumo: oni venu rekoni ilin,
ĉiun, kie ĝi kuŝadas…
Nun la flor’ de Hesperio falas, la unika Latina
junularo, kaj la parkojn de l’ mizera Romo makulas.
Inter densa multo popola
kaj sensange palaj trupoj masakrataj apenaŭ povas
la venkinto movi manon kaj la mortigitoj apenaŭ
povas fali: la viktimoj sinkas ŝanceliĝe, sed ilin
granda korptavol’ surpezas, kaj la kadavroj faras parton
de l’ masakro: vivajn korpojn premas morte la pezaj trunkoj.

LA MARSILIA ARBARO

Estis bosko, ekde praa tempo neniam perfortita,
per la densaj branĉplektaĵoj obskuriganta la aeron,
kaj per siaj fridaj ombroj forpelanta la sunradiojn.
Nek kamparaj Faŭnoj, nek Silvanoj boske regantaj
estis tie, sed sanktejo por barbara kulto de dioj
kun altaroj konstruitaj por la plej teruraj oferoj,
ĉar konsekre ĉiun arbon malsekigis sango de homo.
Kaj se kredi al malnovo mireganta okultajn aĵojn,
eĉ la birdoj timis resti sur la branĉoj en tiu bosko,
ne ripozis sovaĝbestoj en la denso, nek eĉ la vento
blovis tra la foliaroj, nek de tenebraj nuboj batis
tien fulmo; ĉiu arbo, kun la frondoj vent-ne-tuŝataj,
havis en si la hororon. Tie verŝis akvon abunde
nigraj fontoj kaj de dioj staris tristaj ligno-idoloj.
Ili jam per kuŝ’ neglekta, per la palo de arbo putra
konsternegis; ĉielulojn figuritaj familiare
oni ne timegas tiom, multe pli da terur’ inspiras
la nekono de timataj superuloj. Famo rakontas,
ke kavernoj kavaj ofte muĝis pro l’ tremego de tero,
ke surtere sterniĝintaj taksusarboj ree leviĝis,
ke brilege fulmis fajro la arbaron ne bruliganta,
ke la arbojn ĉirkaŭfermis la grandega korpo de drakoj.
Tiun lokon la popoloj por intima kult’ ne vizitis,
sed translasis al la dioj. Kiam Febo zenite vojis,
aŭ Ĉiele nigris nokto, eĉ la pastro tien eniri
ne kuraĝis: la demonon de l’ densaĵ’ ekvidi li timis.
Tiun ĉi arbaron fere disfaligi Cezar’ ordonis,
ĉar ĝi staris, dense densa, indulgita de l’ militado
ĝistiama, inter montoj, kiuj estis jam nudigitaj.
Sed la fortaj manoj tremis, kaj, de l’ respektinda majesto
de la lok’ emociite, ĉiu kredis, ke l’ hakilego
disde l’ atakita arbo sin returnos al lia membro.
Tiun ĉi torporon grandan de l’ kohort’ vidante, Cezaro
nun aŭdacis la unua kapti duakran feron, kaj ĝin
eksvingante, li ekhakis kverkon altan ĝis la ĉielo,
kaj, merginte sian klingon en la arbo batita, diris:
“Ke neniu plu hezitu el vi faligi la arbaron,
kredu, ke mi mem per tio sakrilegiis!” Nun la trupo
ŝajnis ne liberigita je l’ angor’, sed en si pesanta
inter puno de la dioj kaj la kolero de Cezaro.
Sternas sin surtere ulmoj, defalegas kverko nodoza,
sinkas alnoj, kiuj amas akvojn kaj la Dodonaj boskoj,
kaj cipresoj atestantaj pri ne triviala funebro.
Demetinta la foliojn, frondomanka, unuafoje
nun tralasas la taglumon, kaj, senigita je l’ arboj, perdas
denson la falanta bosko. Tion ekvidinte lamentis
la popol’ de l’ Galloj, sed la junular’, gardata de muroj,
kriis fide: Kiu kredas do, ke li senpune ofendos
la ĉielon? La Fortuno ofte ja servas la krimulojn,
kaj la dioj tiom povas ekkoleri je l’ mizeruloj…

CEZARO KAJ AMYKLAS

Jam la tendaro silentis,
kun la tria horo venis jam la dua ŝanĝo de gardo.
Nun Cezar’, kun nervaj paŝoj tra la vasta silent’ preparas,
kion sklav’ apenaŭ riskus: ĉiujn post si lasinte volas
akompane sur fortunon sian. Post ol el inter tendoj
li elpaŝis, transsaltante membrojn de l’ vigilantoj dormaj,
kaj silente priplendante, ke li povas trompi ĉi tiujn,
li laŭiris la marbordon kurban, kaj tie sur la ondoj
traŝiritaj de rifrokoj trovis barkon ŝnure ligitan.
Ties mastron kaj remiston tenis ne lontane de tie
dom’ trankvila; ĝi ne estis konstruita el ia ligno,
sed teksita el malplena kano kaj el junko de marĉo,
kaj al ĝi la nudan flankon ŝirmis renversita boato.
Ĝian pordon per la mano skuis du-trifoje Cezaro,
tiel ke l’ tegmento tremis. De sur mola lito el algoj
levis sin Amyklas. “Kia ŝiprompulo do, li demandis,
petas pri azil’? Aŭ kiu do esperas sortodevige
helpon en kabano mia?” Post ĉi parolo, retirante
fajroŝnuron el la alta, jam tepida cindro-amaso,
vivan fajron el fajrero febla li metas. Lin ne ĝenas
la milito. Scias li, ke ne troviĝas en kabanaĉoj
predo por la armeanoj Ho, sekura stato de vivoj
povraj! Ho modestaj nestoj! Ho donaco de dioj ne tre
estimata! Kiaj temploj, kia murego fortikaĵa
estus do kapabla tiel resti sen tremego panika,
kiam man’ Cezara frapas porde?…

POST LA FARSALA BATALO

Neniam tra vultureg’ la ĉielon
tegis, nek aeron batis tiel granda nombro da plumoj.
La arbaroj sendis ĉiuj siajn birdojn, kaj ĉiuloke
de la sangumitaj arboj pluvis sang’ aŭ suko de putro,
kaj la membrojn el la lacaj ungoj lasis fali la birdoj.
Tiel do ne skeletiĝis la popolo tuta, sed en la
ventron de la sovaĝbestoj venis dismembrite; ĉi tiuj,
sataj jam viscerojn maĉi, nek medolojn sorbi avidaj,
gustumadis la artikojn. Hide kuŝis tie la granda
parto de l’ Latinaj trupoj. Ilin la pluvego, la suno
kaj la tempoj dispolvige miksis al la ter’ Emathia…

LA GLORO DE LA POETO

Ho laboro sankte granda de l’ poeto! Vi rabas ĉion
for de l’ fato kaj donacas al mortemaj gentoj eternon!
Ho Cezar’, ĉi sanktan gloron per envio via ne tuŝu,
ĉar se ion ajn promesi licas al la Latinaj Muzoj,
tiel longe ja, dum daŭros la honor’ de l’ Smyrna poeto,
min kaj vin la posteulo| legos! Kaj nia Pharsalia
vivos, kaj nenia tempo nin malutilos per tenebroj.


 

Caius Petronius Arbiter
LA LEĜOJ

 

Kion povas fari leĝoj, kie sole la mono regnas,
kaj por la malriĉo venki estas tute nenia ŝanc’?
Nun jam eĉ la cinikuloj portas kun si la monsaketon
kaj la veron ĉiufoje vendas por tintanta moner’.
Do la justo mem nenio estas krom publika komerco,
la juĝisto donas degne la aprobon pri la negoc’.

 

Caius Petronius Arbiter
LA NESTO

 

En la kasko de soldato faris neston par’ de kolomboj.
Jen vidiĝas, kiel Venus estas amatino de Mars’.

 

Caius Petronius Arbiter
NEĜO KAJ FAJRO

Min alĵetis per brilanta neĝo Julia kaj mi kredis,
ke en neĝo mankas fajro, sed ja estis fajro la neĝ’.
Kio ol la neg’ pli fridas? Tamen, el via man’ sendite,
mian bruston ekbruligi povis nun tiu neĝa bul’.
Kie do trovebla estas lok’ sekura de am-insido,
se kaŝiĝas fajro en la akvo solida per la frost’?
Julia, vi sola povas jam estingi en mi ĉi flamojn,
ne per neĝo aŭ glacio, sed nur per tia sama brul’.

 

Caius Petronius Arbiter
NUPTOKANTO

Iru, agu, gejunuloj, ŝvitu en la amo abunde,
kaj fariĝu unu esto! Per suspira kver’ la kolombojn,
per la brakoj la hederojn, per la kiso la konkojn venku!
Ludu do! Sed ne estingu dum maldormo via la lampojn:
ili nokte ĉion vidas, morgaŭ pri nenio memoros.

 

Caius Petronius Arbiter
LA SAĜA VOLUPTO

Turpas ama volupto kaj mallongas.
Venus ĉe plenumiĝ’ subita naŭzas.
Tial do ne, kiel seksardaj brutoj,
blinde, haste ni nin ĵetegu en ĝin,
ĉar la flamo pereas, amo svenas.
Sed finfine, solentrakvile, jene,
nun ni kuŝu apude inter kisoj.
Tiel laco ne sekvos nek trosato,
estis ĝuo kaj estas kaj plu estos,
ne ĉesanta, eterne komenciĝos.

 

Caius Petronius Arbiter
LA HAROJ

Kiuj estis ornamaĵo de l’ vizaĝo, la haroj falis,
jam de l’ trista vintro estas forprenita la maja frond’.
La tempioj nudigitaj pri ombraĵo sia lamentas,
post la triv’ de l’ tigoj ridas sur draŝejo la nuda kamp’.
Ho, trompemo de la dioj! Kion por la ĝojo de vivo
vi unue donis, tion nun vi rabas unue for.
Brilis, povra, vi kun buklar’ pli bela
ol Apollo kaj ol Apoll-fratino,
nun, pli glata jam ol la bronz’, aŭ ronda
fungo-kapo, la pluvkreita, jen, vi
timas jam belulinojn, fuĝas ridojn.

 

Marcus Valerius Martialis
PRI SIA LIBRO

 

Estas bona, mezkvalita kaj ankoraŭ pli da nebona
en ĉi libro. Ne alie statas ĉiu verko, legant’.

 

Marcus Valerius Martialis
AL AMIKO

Mia kara Decianus, mi ne sanu, se dum la tutaj
tagoj, dum la tutaj noktoj kun vi esti ne volus mi.
Sed loĝejoj niaj estas en distanco de dumil paŝoj,
kaj ĝi faras kvarmil paŝojn kune kun la revena voj’.
Ofte vi ne estas hejme, kaj se jes, tion ofte al mi
negas, ke mi vin ne ĝenu en labor’ aŭ en la ripoz’.
Nu do, por ke mi vin vidu, mi ne pigras iri du milojn,
sed, por ke mi vin ne vidu, iri mi pigras milojn kvar.

 

Marcus Valerius Martialis
EPITAFO DE JUNA BARBIRO

En ĉi tiu tombo kuŝas, forrabite en la bubaĝo,
Pantagathus, trista zorgo kaj dolor’ de sia sinjor’.
Li la buklojn vagabondajn sciis apenaŭ eĉ tuŝante
tondi kaj redoni noblon al la kapo de turpa hirt’.
Kiel ajn facile milda, Ter’, vi estos, kaj tia estu,
pli facila vi ne povos esti ol lia arta man’.

 

Marcus Valerius Martialis
AL LYCORIS

De neniu damo estis iam superata, Lycoris,
de neniu damo estas superata nun Glycera.
Kia estis vi, ŝi estas, kia ŝi, vi ne povos esti,
kion, jen, la tempoj faras! Vin volinta, mi volas ŝin.

 

Marcus Valerius Martialis
AL INSTRUISTO

Indulgu la etulojn, majstro lerneja,
ke aŭdi vin tumulte venu bukluloj,
kaj ĥor’ ĉe tablo delikata vin amu,
kaj ke nek stenografon nek matematon
pli granda rondo ol vin krone ĉirkaŭu.
De flam’ Leona blanke ardas la tagoj,
Julio fajra brule bakas rikolton.
La skurĝ’ plektita el teruraj rimenoj,
de kia Marsyas suferis la draŝon,
kaj trista sceptro pedagoga, la vergo,
ripozu dorme ĝis la mez’ de Oktobro.
Somere knaboj estas doktaj, se sanaj.

 

Marcus Valerius Martialis
AL MALAVARULO

Prunte dudek sesterciojn mi bezonis, kaj mi petegis;
tiu sum’ por la donanto estus nur malgrava moner’,
ĉar li estas ege riĉa (krome eĉ malnova amiko),
por la mono jam apenaŭ trovas lokon en sia kest’.
Nu, li diris: “Advokato iĝu kaj vi akiros riĉon.”
Kara Caius, mi ne petis pri konsilo, sed pri la mon’.

 

Marcus Valerius Martialis
DRINKEJA TROMPIĜO

Min trompegis la fripona mastro en drinkej’ de Ravenna:
mi kun akvo petis vinon, li per pura regalis min.

 

Marcus Valerius Martialis
AL THEODORUS

Vi vane petas, ĝenas min sen paŭzo,
mi ne donacas al vi miajn librojn.
Vi miras, Theodorus? Jen la kaŭzo:
ke vi ne donu al mi viajn librojn.

 

Marcus Valerius Martialis
PLUVA RIKOLTO

Pluvas daŭre, pluvas dense dum la rikolto. Drinkejmastro,
eĉ se volus vi, ne venos pura vin’ al via barel’.

 

Marcus Valerius Martialis
AL PROMESEMULO

Ĉion vi promesas, Gallus, tradrinkante la tutan nokton,
kaj matene vi nenion donas. Drinku matene do.

 

Marcus Valerius Martialis
MALRAPIDA BARBIRO

Eutrapelus, la barbiro, estas ege lanta razanto,
skrapas-fajlas min dum horoj, senhaŭtigas min po detal’.
Kaj dum unu mian vangon glite-glate nuda li faras,
sur alia mia vango jam elkreskas ree la barb’.

 

Marcus Valerius Martialis
AL VELOX

Velox, vi lamentas pri la longo de mia epigramo.
Nu, vi mem nenian verkas, sekve la via kurtas pli.

 

Marcus Valerius Martialis
RIĈIĜO

Se malriĉas vi, eterne vi malriĉos, Aemilianus,
riĉo estas nun donata al neniu krom la riĉul’.

 

Marcus Valerius Martialis
APROBO

Vi al Priscus edziniĝus, Paulla? Vere, vi estas saĝa.
Priscus pri tio protestas? Ankaŭ al li ne mankas mens’.

 

Marcus Valerius Martialis
AL DEKLAMINTO

Fidentinus, mia estis la poem’ de vi deklamita.
Nun jam estas via, tiel false vi deklamis ĝin.

 

Marcus Valerius Martialis
KONDIĈO

Ve, min volas edze Paulla, riĉa kaj aĉa oldulino.
Mi konsentus eble, tamen nur se ŝi oldus multe pli.

 

Marcus Valerius Martialis
STRANGE

Tiu edzo kaj edzino estas malbonegaj egale,
kaj sin tamen ne komprenas – vere mirinda la afer’.

 

Marcus Valerius Martialis
PLENDO DE EDZO

Fabianus plendas: Kiom da virinoj Lycrois amis,
ĉiuj mortis. Kial li ne amas mian edzinon do?

 

Marcus Valerius Martialis
IOM ENVIA

 

Mi diras en humoro fanfarona:
mia amata estas dolĉa, bona,
kaj blanka kiel cigno kaj senmanka,
argente, neĝe kaj lilie blanka.
Procillus aŭdas tion kun kortranĉo
kaj tuj pendigas sin sur arbobranĉo.Mi diras poste, el kaprico nura:
mia amata estas nokt-obskura,
nigrega kiel korvo, peĉo, fulgo,
kaj ve, ŝi min turmentas sen indulgo.
Procillus aŭdas tion kun plezuro
kaj sin detranĉas de l’ pendiga inuro.

Decimus Junius Juvenalis
LA MILITA GLORO

Vesto-predoj de milito, leda kiraso sur trofea
arbotrunko, viziero penda sur frakasita kasko,
ĉaro manka je timono, de trirem’ venkita la poŭpo,
kaj kaptito trista sur la triumfarko – jen estas tio,
kion la plejbono homa oni kredas, kion akiri
Roma, greka kaj barbara konkeranto ekiris kreste,
entreprenis egajn penojn kaj danĝerojn kuri hazardis.
Tiom oni pli soifas je la famo ol je la virto.
Kiu ja brakumus ame virton manke de rekompenco?
Tamen iam la patrujon pereigis tiu ĉi vanta
gloro de malmultaj kaj la sopireg’ je honortitoloj,
afiŝotaj brile sur la cindrogarda ŝtonotabulo,
kiun povas fendi aĉa trunko de sterila figarbo.
Pesu bone Hanibalon: kiom do li da funtoj pezos,
ĉi estrego? Jen por kiu etis eĉ Afriko batata
de la maŭra oceano kaj sinetenda ĝis la varma
Nilo kaj ĝis etiopa gento kaj altaj elefantoj!
Li konkeris Hispanion, li transsaltis la Pireneojn,
la natur’ obstakle metis al li la Alpojn kaj la neĝojn,
li malfermis barajn rokojn, fendis per aceto la monton.
Li jam tenis Italion, tamen plu trans tio avidis.
“Far’ nenia – li parolis – ĝis mi punik-armee rompos
Romajn murojn kaj la flagon fiksos en la mez’ de Suburo.”
Kia vizaĝgrando! Kia digna paĝo de historio,
kiam elefant’ Getula portis estron unuokulan!
Nu, kaj kio do la fino? Gloro, ho! Venkita li estis,
en ekzilon kapantaŭe kuris, kaj tie li, la granda
kaj mirinda protektato, sidis ĉe l’ palac-enirejo,
ĝis la reĝ’ de Bitinio degnos turni al li l’ okulojn…
Iru, frenezul’, kaj kuru tra l’ kruela vojo de l’ Alpoj,
ke vi plaĉu al la buboj, kaj ke deklamaĵ’ vi fariĝu!

Decimus Junius Juvenalis
LIBERO DE PAROLO

– Ne superos ja per kulpoj kriman nunon eĉ la futuro,
por la idoj degeneraj niaj pekoj, niaj avidoj
estos la ekzemplo! Venis al kulmin’ la malico! Ŝvelu
en ventblovo, mia velo! Ĉu sufiĉe da fort’ mi havos
por la tasko, vi demandas, kaj de kie preni mi povos
la sinceron simplan de la antaŭuloj, por ke mi diru,
kion diktas ard’ interna? Eh, pri kiu skribi mi timus
eĉ laŭnome? Ĉu min ĝenas, se koleras Mucius al mi?
– Jes, sed Tigellinus! Risku lin riproĉi, kaj via peĉa
korpo brulos sur paliso, kiel torĉo ĝi lumos flagre,
aŭ trenate tiros sangan sulkon en la aren’ de l’ cirko.
Ej, do kiu tri parencojn siajn per daturo venenis,
tiu el portil’ kusena fanfarone nin alrigardu?
Se vi renkontiĝos, premu bone la fingron sur la lipojn,
ĉar la denuncisto staras tie kaj al vi montras: JEN LI.
Aeneas kaj Turnus estu por batalo kunvenigitaj,
kaj ne ĝenas sag’ en flanko de Achilles, nek se Herakles
vokas al Hylas, falinta en la akvon post sia kruĉo.
Sed se Lucilius sturmas per la plum’ kiel akra-glave,
ekruĝigas ĉiuj kulpaj, rigidiĝas koro ilia,
kaj pro l’ krimoj sekretataj ŝvitas ĉies korpo abunde.
Tial larmoj kaj kolero. Bone konsideru ĉi tion,
antaŭ ol trumpet’ alarmos. Batalkampe tarda la pento.
– Nu, mi provos, kion oni povas skribi do pri la homoj,
kiuj jam laŭ voj’ Latina kaj Flaminia dormas longe.

Decimus Junius Juvenalis
MESSALINA

Kial zorgi pri l’ privata domo, kiun Eppia tenis?
Vidu la rivalon de la dioj, kaj pri Claudius aŭdu
ties honton! Kiam vidis la edzino, ke l’ edzo dormas,
preferante aĉan maton al sia lito Palatina,
sub la nokta ĉap’ eliris tiu meretrico majesta,
de ne pli ol unu sola servistino akompanate,
kaj, kaŝante siajn nigrajn harojn per helflava kapuĉo,
tra l’ ĉifona pordkovrilo al la lupanar’ ŝi eniris,
al malplena ĉel’, la sia; tie, kun nudigitaj mamoj,
montris vende al klientoj, sub la falsa nom’ de Lysisca,
ventron de patrino via, ho Britannicus admirinda!
L’ enirantojn akceptante flate, postulante la monon,
la atakon de tre multaj ŝi ensorbis, dorse kuŝanta.
Poste, kiam dormi sendis jam la mastro virinojn siajn,
malvolonte ŝi foriris; laste, kiom eble, la ĉelon
fermis ŝi, ankoraŭ arda, kun ingven’ streĉita rigide,
ŝi, de l’ viroj lacigite, sed ne satigite, foriris
kun vizaĝo plumbopale turpa, nigra de fum’, kaj portis
al kanap’ cezaredzina la odoron de l’ lupanaro.

Publius Papinius Statius
DORMO

Kian kulpon do mi faris, juna kaj plej afabla dio,
ke mi el donacoj viaj, Dormo, nenian parton havas?
Jen, silentas ĉiu bruto, ĉiu birdo, besto sovaĝa,
kaj, klininte sian supron, ĉie ŝajnas dormi la arboj,
la river’ senbrida ĉesis muĝi, kaj de ŝaŭmo ne hirtas
marspegulo, sin sur plaĝon apogante ripozas ondoj.
Jam la sepa Sun’ min vidis kun senfermaj tristaj okuloj,
tiomfoje jam de Paphos kaj de Oeta la lampoj vidis
tia min kaj tiomfoje preter mia lamento pasis
la Aŭror’ kompate per la frosta vipo min aspergante.
Kiel do kapabli tion? Eĉ se mi havus mil okulojn,
kiom damna Argus tenis en posten’ ĉiam alternante,
ĉar neniam li maldorma estis kun sia tuta korpo.
Ve, nun do, se dum la longa nokto, vin, brakumante kun ardo
de amanta junulino, iu volus for de si peli,
venu al mi; mi ne petas, ke vi kiel al pli feliĉaj,
per la tuta flugilparo larĝe kovru okulojn miajn,
jam per la ekstrema pinto de vergeto via sufiĉos
tuŝi min, aŭ por momento halti en la marŝo facila.

VIGILO DE VENUS
Fragmentoj

Morgaŭ amu, ne aminte; morgaŭ amu, aminte jam!
Jen printempo, tempo kanti! En printemp’ naskiĝis mond’,
en printemp’ konkordas koroj, en printempo nuptas bird’,
kaj la bosko jam disvolvas harojn per la nupta pluv’.
Morgaŭ la Amligantino inter ombroj de arbar’
plektos jam florantajn laŭbojn el la vergoj de la mirt’,
morgaŭ sian leĝon Venus diros de l’ sublima tron’.Morgaŭ amu, ne aminte; morgaŭ amu, aminte jam!Tiatempe el ĉiela sango kaj el ŝaŭmoglob’
inter la popolo blua kaj ĉevaloj de la mar’
kreis akvoj la ondantan Venus el la nupta ond’.Morgaŭ amu, ne aminte; morgaŭ amu, aminte jam!Nun ŝi mem komandas nimfojn iri al la mirta bosk’,
lia filo akompanas ilin, sed ĉu kredi do,
ke Amoro libertempas, se ne mankas al li sag’?
Iru, nimfoj, ark’ ripozas, libertempas nun Amor’,
al li estas ordonite, iri nuda, sen armil’,
vundi vin nek per la arko, nek per sago, nek per torĉ’.
Tamen, nimfoj, gardu vin, ĉar bela estas ja Amor’,
kaj armita estas tute, eĉ se nuda, tiu bub’.

Morgaŭ amu, ne aminte; morgaŭ amu, aminte jam!

La diin’ ordonis, ke el floroj staru ŝia tron’,
kie ŝi mem legodonos, kun Gracioj ĉirkaŭ si.
Hybla, apertu ĉiujn florojn, kiom donis la sezon’,
Hybla, robu vin floroj, kiom sur la Etna flank’,
Tie estos nimfoj kampaj kaj la nimfoj de l’ arbar’,
tie, kiom loĝas ĉie, monte, boske kaj ĉe font’,
ĉiujn birdojn la patrino sendis sidi ĉe la fil’,
kaj ordonis: ja ne kredu, eĉ se nuda, al Amor’.

Morgaŭ amu, ne aminte; morgaŭ amu, aminte-jam!

Morgaŭ estis, ke unue ligis nuptojn la Eter’,
kaj ke l’ jaron kreis Patro per la primavera pluv’,
nupta ondo fluis en la mutan sinon de l’ edzin’,
por ke ĝerm’ de ĉiuj estoj kresku plu je granda korp’.

Morgaŭ amu, ne aminte; morgaŭ amu, aminte jam!

De volupt’ fekundas kampoj kaj Venuson sentas nun,
oni diras, ke Amoro mem naskiĝis en kampar’.
Vidu, tie sub genistoj jam la taŭroj sternis sin,
tute certoj pri l’ firmeco de la nupta federiĝ’.
Sub la ombroj kun virŝafo paŝtas sin la bea greg’,
laŭ ordon’ de Venus kantas senripoza birda ĥor’,
raŭka vok’ de parolemaj cignoj eĥas sur la lag’,
kaj el sub la popla ombro ĝin respondas Filomer,
ŝajnas diri emocion aman la muzika gorĝ’,
ne lamenti pri l* fratino pro l* barbara amperfort’.
Kantas ŝi, mi mutas. Kiam venos mia primaver’?
Kiam do mi jam silenti ĉesos kiel la hirund’?
Mi per muto perdis Muzon, Febo ne rigardas min,
tiel ja Amyclas sin mem pereigis per silent’.

Morgaŭ amu, ne aminte; morgaŭ amu, aminte jam!


HEJHO, VIROJ…

Hejho, viroj, rekrianta eho sonoru nian hejho!
Jen, la estro de la vasta maro kun vizaĝo serena
sternis la ondaron paca, trankviligante jam la ŝtormon,
bridiĝinte ekripozas ĵetiĝantaj akvo-amasoj.Hejho, viroj, rekrianta eĥo sonoru nian hejho!
Sub remfrapoj de egala fortostreĉo tremu la ŝipo!
Nun la maro kaj ĉielo en konkordo rideta helpas
kuri kun ŝvelanta velo laŭ la blova movo de ventoj.Hejho, viroj, rekrianta eho sonoru nian hejho!
Tranĉu akvon nia pruo kun delfena salto rivale,
eĉ se sub la muskolstreĉo plendas ĝeme la ŝipoflankoj,
kuru nia barko, kuru, grizan sulkon post si tirante!Hejho, viroj, rekrianta eho sonoru nian hejho!
Muĝa ĥoro de l’ mar-dio vagas mare, ni tamen: hejho!
Ekürate de l’ remiloj ŝaŭmas maro, ni tamen: hejho!
De l’ bordrokoj kun persista voĉo resonu tamen hejho!

 

Decimus Magnus Ausonius
ŜANĜIĜO DE FORTUNO

Iu, kun la Ŝnur’ ĉe l’ kolo, iris ün pendigi, sed oron
trovis, kaj la ŝnuron lasis tie sur la loko de l’ or’.
La alia, ne trovinte la trezoron tie lasitan,
ligis sian kolon pendi per la tie kuŝanta ŝnur’.

 

Decimus Magnus Ausonius
NIMFOLUDO

… kaj nun la petolaj nimfoj lude plonĝas en ondojn, kaj la
faŭnon mergas en la akvon, eskapante el inter la
krudaj manoj de l’ naĝanto, kiu kredas kapti la membrojn
facilglitajn, sed anstataŭ korpo li trafas nur je ŝaŭm’.

 

Decimus Magnus Ausonius
EPITAFO DE JUNEDZINO

Por ne esti senigita de prizorg’ de l’ amanta edzo,
sub ĉi monument’ najbara al litĉambro vi kuŝas nun.
Kie estis via nupto, tie la trista tombo kuŝas,
kaj vi ŝajnas pli nuptanta ol enterigita virin’.

Aurelius Ambrosius
KREINT’ ETERNA…

Kreint’ eterna de la mond’,
la tagon-nokton regas vi
kaj donas tempon al la temp’
por savi nin de trista ted’.Matenkriisto sonas jam,
viglanto de la noktprofund’,
ĝi, por vojantoj nokta lum’,
dividas nokton disde nokt’.De ĝi vekinte, Lucifer’
ĉieltenebrojn solvas jam,
kaj per ĝi la krimula band’
foriras de l’ nociva voj’.Reprenas fortojn maristar’,
mildiĝas ondoj de la mar’,
sin lavas pura de erar’
la Eklezia roko mem.Kuraĝe ni leviĝu do,
kuŝantojn vekas koka kant’,
dormemajn revigligas kaj
negantojn venkas per refut’.

Per ĝi revenas la esper’,
rehavas sanon malsanul’,
kuŝiĝas la rabista glav’.
relevas la falintojn fid’.

Jesu’, ni stumblas. gvidu nin,
kaj nin korektu per rigard’,
se vi rigardas, falas pek’,
absolvas niajn kulpojn plor’.

En niaj pensoj brilu, Lum’!
Deskuu dormon de l’ anim’,
l’ unua voĉo diru vin,
kaj al vi psalmu nia buŝ’!


Aurelius Prudentius Clemens
LA MARTIRECO DE EŬLALIA

Senresponde la martirino
skoldas. kraĉas al la okuloj
de l’ tirano kaj la idolojn
ŝi disĵetas kaj la farunon
de l’ ofero piede tretas.Venas tuj du ekzekutistoj,
ŝiras al ŝi talion junkan,
kaj tra l’ virga flanko la ferajn
ungojn batas tranĉe ĝis osto;
Eŭlalia la markojn nombras.”Jen, vi skribos sur mi, Sinjoro;
kiel ĝue legi ĉi signojn,
notojn de trofe’ via, Kristo!
Via sankta nomo diriĝas
per purpuro de salta sango.”Ŝi senplore kaj ne ĝemante
kantas gaje, neŝanceleble,
en l’ anim’ dolore ne hidas,
per la juna sang’ de la membroj
haŭton lavas fonto tepida.La torturo lasta ne estis
la kruela ŝiro de vundoj
ĝis ripkorbo, nek erp’ de haŭto,
sed torĉflamo sur ambaŭ flanko.
kaj sur ventro al ŝi furiis.

Fluis dense harar’ odora,
envolvante al ŝi la ŝultrojn,
por ke ŝia ĉasta pudoro
kaj honoro virga kaŝataj
estu per buklar’ de la kapo.

Flam’ kraketa vizaĝen flugas,
per harar’ nutrate la kapon
kaptas, ĝin superante pinte,
la virgin’, volante rapide
morti, trinkas buŝe la fajron.

Nun neĝblanka kolombo, ŝajne
el la buŝ’ de la martirino
elfluginte, ŝvebas al astroj:
la spirito de Eŭlalia,
lakta, senmakula, rapida.

Kol’ fleksiĝas animforire,
sur ŝtiparo la fajro mortas,
la senviva korpo paciĝis,
spir’ triumfe jubila birde
flugis al la ĉielaj temploj,

Vidis mem la ekzekutisto
flugi el ŝia buŝ’ la birdon,
mire, konsternite li saltas,
fuĝe kuri de sia faro,
la liktor’ mem time rifuĝas.

Jen, la frosta vintro faligas
neĝon kaj la forumon kovras,
kaj al Eŭlalia la membrojn,
kuŝajn sub la ĉiel’ glacia
linmantele ĝi ŝajnas vesti.


Claudius Claudianus
POST LA VENKO

Fumas bastion’ rompite kaj duone ruinaj turoj,
la preditaj veturiloj kreskas je montet’, plenigante
la profundan valon, kuŝas la kadavroj sange batataj,
svarmas ombroj de mortintoj inter la perpleksa funebro.
Ne lontane la venkinto, gaja pri l’ batalo finita,
sidas sur gazono verda, apogante al arbotrunko
sian dorson. La ĝojanta tero sinjoron sian kronas,
kaj la herboj ekstariĝas plialtigi kuŝejon lian.
En la tuta korp’ li ŝvitas, lia brusto rapide spiras,
el sub lia kask’ radias kun serena brilo la vangoj.
Kuŝiginte en la morton la Gelonojn, post la masakro,
tiel sur la Geta Haemus la terura Marso ripozis.
Jam Bellona prenas predojn kaj de polvo purigas varmajn
pro l’ batal’ ĉevalojn. Kaj, por estrosigno, lanco giganta
estas starigita, vibre rebrilanta en akvo Hebra.

Claudius Rutilius Namatianus
AL ROMO

Kiom mi, kaj kiomoble, povas diri beata tiun,
kiu indis je naskiĝo sur ĉi tiu feliĉa ter’,
kaj al kiu – nobla ido de l’ pranobelaro de Romo –
la denaska glor’ pliiĝas per la honoro de la Urb’!
Elaŭskultu min, reĝino granda de via bela mondo,
akirinta por vi rangon inter astroj eteraj, Rom’,
elaŭskultu min, patrino de la homoj kaj de la dioj,
ni en viaj temploj estas nelontane de l’ ĉielalt’!
Vin mi kantas, kaj vin ĉiam, dum permesos sorto, mi kantos.
ĉar neniu sana povas vin ne gardi en la memor’.
Ja pli baldaŭ kovros nigro de forgeso krima la sunon,
ol el mia koro estus forpasinta via honor’.
Ĉar prodigas vi donacojn al la sunradioj egalajn
sur vastego ĉirkaŭata de l’ ondado de l’ Ocean’.
Vian marŝon ne lantigis la ardanta sablo Libia,
nek la Ursa Stel’, annita per glacio, repelis vin.
Kiom la natur’ vivanta sin etendas ĝis la polusoj,
tiom estas trairebla por braveco via la ter’.
Vi patrujon unusolan faris el la diversaj gentoj,
subigitoj havis gajnon per rekono de via reg’,
dum vi al venkitoj viajn leĝojn partopreni ofertis,
kio estis mond’ antaŭe, tio per vi fariĝis Urb’.
Ho diino, vin laŭdegas romian’ ĉiel ajn lontana,
kaj sub via paca jugo iras en perfekta liber’.
L’ astroj observantaj ĉion dum la eterna moviĝado,
pli belegan imperion ol vi neniam vidis ja!
Metu la kapkronajn laŭrojn! Glora verdo de l’ antikvuloj
zonu ree, Rom’, la buklojn sur via sanktigita vert’!
De la tur-kronita kasko disradiu ordiademoj, .
kaj el si eternajn fajrojn ŝutu via ŝildo el or’!
Kiel torĉo renversita novajn fortojn al si reprenas,
el la dekadenc’ pli klare al la ĉielo levu vin!
Por jarcentoj romianaj donu la leĝojn triumfantajn,
kaj vi sola ne timiĝu de l’ fatala Parca boben’,
ĉar neniaj limoj batas al vi la tempon de l’ futuroj,
dum la tero staros kaj dum restos astroj sur la ĉiel’.
Vin plifortikigas, kio pereigas regnon alian,
ordo de la renaskiĝo estas pligrandiĝi de plag’!

Claudius Rutilius Namatianus
LA MONAK-INSULO

La insulo Capraria jam de l’ alta maro emerĝis.
Plena de lumfuĝaj viroj sternas sin dezerte ĉi lok’.
Tiuj homoj sin mem nomas per greklingva vorto monakoj,
ĉar ja ili volas vivi en soleco, sen atestant’.
Ili timas sortfavorojn, timrespektas malfeliĉaĵojn,
kaj memvole mizeriĝas por sin savi de l’ mizeriĝ’.
Ho la renversitaj cerboj! Kia stulta rabio estas
timi de l’ malbon’ kaj dume esti sen toler’ pri la bon’.
Ĉu per ĉi turmentoj ilin punas ia bagno de fato,
aŭ en la visceroj tristaj ŝvelas al ili nigra gal’?Civitano estis iam tiu viva enterigit’,
nia estis Ji, junulo, ol siaj eminentaj avoj
nek laŭ havoj malsupera, nek pli malalta laŭ edziĝ’.
Kaj, pelata de furioj, forlasinte la homojn, terojn,
li al ĉi kaŝejo turpa sin ekzilis, trokredemul’.
Pensas la povrul’, ke l’ dioj paŝtas sin sur malpuregaĵoj,
kaj li pli rigoras al si ol la ofendita ĉiel’.
Ĉu pli aĉis, mi demandas, grego ensorĉita de Circe?
Ŝanĝis sin la korpoj tie, kaj la animoj tie ĉi.

Caius Sollius Moderatus Apollinaris Sidonius
LETERO

Kial, eĉ se mi sanas, vi postulas,
ke mi kun petolem’ pri Venus kantu
ĉirkaŭate de hordoj longhararaj,
elportante la vortojn germanlingvajn,
kaj laŭdante morozvizaĝe, kion
kantas ia satega burgundaĉo
glatiganta la harojn rancbutere?
Ĉu mi diru, la versoj kial mutas?
Konfuzite de la barbaraj citroj,
mia Muzo rifuzas sespiedi,
ĉar ŝi sep-pied-altajn mastrojn vidas.
Ho, feliĉas okuloj kaj oreloj
al vi kaj tre feliĉas via nazo,
kontraŭ kiu fetoron ajlan-bulban
frumatene ne ruktas dek drinkuloj.
Bone al vi, ke kvazaŭ av’ aŭ edzo
vartistina, ne estas vi serĉata
jam tagiĝe de tiom da gigantoj,
ke la reĝkuirej’ por ili striktus.
Sed jam Muzo silentas kaj min bridas,
ke l’ dekunusilaban kurtan ŝercon
ne rigardu satiro iuj kelkaj.

Caius Sollius Moderatus Apollinaris Sidonius
AL LAMPRIDIUS

Ĉu pri Cirrha, helenaj Muz-fratinoj,
dokta fonto de monto Helikona,
kiun hufe ĉeval’ flugila fendis,
min nun loge vi tentas fari kantojn?
Kial verki vi vokas min, ke, kvazaŭ
forpreninte la instrumentojn Delfajn
de la dio de Delos, disponante,
kiel nova Apollo, pri liuto,
tripiedo, sagujo, ark’, mi laŭre
kaj hedere zonitajn buklojn skuu?
Kampojn rericevinta Tityrus, vi
vagas ombre de mirtoj kaj platanoj,
batas lude liuton, kaj la plektro
kaj la buŝo sonoras mirmuzikon,
korde, voĉe, mezure konkordantan.
Sed mi tie ĉi du monatojn stagnas,
kaj la estro min unufoje vidis,
ĉar li povas apenaŭ ripozeti,
tuta mondo ja lin respondi petas.
Tie ĉi bluokulajn saksojn sur la
firma grundo mi vidas paŝi time,
kun hararo, de kiu ne kontentis
la tranĉilo detondi la vert-buklojn,
sed trans rando de haroj ĝi plu mordis,
kaj, ĝishaŭte razante, ĝi forprenis
de l’ kranio, vizaĝon longigante.
Jen vi, olda Sicamber! tonsurita
post venkiĝo, vi lasas kreski al vi
sur la nuk’ veterana novajn harojn.
Verdvizaĝa Herul’ ĉi tie vagas,
alveninta de ocean’ fabela,
samkolore kun algoj de profundoj.
Kaj burgundo de seppieda alto
ofte kun genuflekso petas pacon.
Ostrogoto, fidante je l’ patronoj,
traktas krude la hunojn najbarlandajn,
tributante al ili, nun orgojlas.
Vin Eŭrik’, la Romano mem pri ŝirmo
kontraŭ plago de hordoj skitaj petas,
kiujn ŝtormo de nordo portas kun si.
Via mano necesas, ke defendu
la potenca Garono la Tiberon
feblan helpe de Marso adoptita…

Anicius Manlius Severinus Boëthius
LA MITO DE ORPHEUS

Feliĉul’, kiu povas vidi
de la Bono la klaran fonton,
feliĉul’ kiu povas rompi
de la ter’ la katenon pezan.Jen la Trakapoeto plendis
pri la morto de Eurydice.
Kiam lia lamenta kanto
boskojn kuri, facilmoviĝajn
ondojn halti devigis, kiam
sentimiĝe la cervo kuŝis
ĉe l’ leono sovaĝa flanke,
kaj leporo ne timis vidon
de la kant-pacigita hundo,
kiam, flagre de febra ardo
en la fundo de sia brusto,
ĉion jam li subigis al si,
sed mildigi ne povis sin mem,
plende pri l’ severegaj dioj
li inferan eniris domon.
Tie sur la sonoraj kordoj
li plej dolĉe modulis kantojn,
kiujn el la miraklaj fontoj
de l’ patrino-diin’ li ĉerpis,
kiujn al li funebro diktis
kaj la amo funebronaska.
Li, kortuŝi Hadeson, ploras,
pri indulg’ petegante dolĉa-
preĝe al la Sinjor’ de l’ ombroj.
Mirfrapite de kanto sorĉa,
la pordisto trikorpa mutas.
Kiuj morne teruras kulpajn
ombrojn, Venĝo-diinoj triste
kaj de larmo humide staras.
Jen, la kapon al Ixion jam
ĉesas rado rapida ruli,
malgraŭ longa soif’ la damna
Tantalus ne avidas akvojn,
nek vulturo, la kant-ravita,
ungas al Tityus hepaton.
Fine: “Via la venko – diris
mildiĝinte Juĝist’ de l’ ombroj –
akompane l’ edzinon havu
per la kanto elaĉetitan.
Sed kondiĉe de tio leĝas:
ĝis forlaso de lim’ Tartara
rerigardi ne licas al vi.”
Doni al la amantoj leĝon!
Leĝ’ plej granda de l’ am’ – la amo!
Ve, ĉe l’ lim’ de l’ eterna nokto
Orpheus sian Eurydicen
vidis, per tio perdis, murdis.
Ĉi fabelo parolas al vi,
kiuj al la supera lumo
volas gvidi animon vian:
kiuj triste en antron blindan
de Tartaro l’ okulojn turnis,
la plejbonon akirprenitan
perdis per rerigardo al ĝi.

Venantius Honorius Clementianus Fortunatus
FLORAJ PASKOJ

Malfermiĝas lante-lante stelaj okuloj de la floroj,
per pupiloj koloritaj al ni ridetas jam la herb’,
el la semoj demetitaj salte kreskas lakta rikolto
kaj promesas al kampulo venki mizeron de malsat’.
Sian ĝojon el la trunko pritranĉita la cepo ploras,
kaj, de kie venos vino, donas akvon el si la vit’.
Tiel elmontriĝas danko de la mondo renaskiĝanta,
ke returne ĉiuj donoj venas nun al sia sinjor’.
Ĉar, por festi, ke triumfis Kristo pri Tartaro tenebra,
verdas boske nun la frondo, floras nun kampare la herb’.
Kiu, subpreminte leĝojn de l’ infero, trans super astroj
iris, Dion laŭdas rite lumo, ĉielo, kampoj, mar’.
Kiu estis krucumita, Dio jen pri la mondo regnas,
kaj al la Kreinto preĝas la kreitaĵoj kun ador’.
Vin arbaro per la frondoj kaj kamparo per greno aplaŭdas,
al vi diras dankon vito per la silenta foliar’,
al vi per sonor’ de birdoj nun la verda vepro resonas;
inter ili mi pri amo kantas, plej humila paser’.

EL «RIG-VEDA»
EL «HIMNO AL UŜAS»

Jen leviĝas la Aŭroro kun radioj helaj,
blanke brila kiel ondoj de la akvo klara!
Ĉion bone trairebla, bone atingebla,
faras la diino bona, bena, malavara.Feliĉporte vi aperas, malproksimen brilas,
per radioj lumegantaj tra l’ ĉielo flamas,
en majesta pompo, rave, ho diin’ Aŭroro,
vian bruston vi apertas, lukse vin ornamas.Sur brilante ruĝaj taŭroj venas la diino
malproksimen penetranta kaj serene rida,
kaj forpelas la tenebrojn kiel arkpafanto,
kiel malamikon ĉara batalant’ rapida.

 

Ĉiuj vojoj en la montoj per vi estas bone traireblaj,
vi de l’ propra lumo lumas kaj tra l’ akvoj pasas en senvento,
ho diino, kiu iras larĝajn vojojn, Noktfilin’ majesta,
portu al ni donojn riĉajn, por ke nutron havu la homgento!

EL «ENTERIGA HIMNO»

Jam revenu al la Ter-patrino,
al la vaste sinetenda bona tero;
kiel lano, tiel mola junulino estas ŝi por donacanto malavara,
ŝi vin gardu de la sino de l’ pereo!Ter’, volbiĝu, lin ne prenu peze,
bonu al li, lin akceptu, donu al li lokon;
kiel la patrino sian infaneton,
tiel kovru lin, ho Tero!Ter’, volbiĝu kaj fortike staru!
Mil kolonoj vin apogu!
Kaj ĉi tiu domo al li gutu per butero,
tie ĉi azil’ eterna por li estu!Mi por vi la teron nun apogas,
demetante ĉi terbulon, min ne trafu plago pro ĉi tio.
La prauloj ĉi kolonon por vi tenu,
tie ĉi pretigu Jama por vi hejmon!

Kalidasa
LA PRINTEMPO

Li venas. Lia sag’ – la mango-spros’ velura,
la kordo – abelsvarmo kaj flirta florgirland’.
Gajege la Printemp’, arkisto aventura,
soifajn korojn venkas, marŝante tra la land’.Florar’ sur arboj, labirint’ sur marĉo,
virinoj nun de arda am’ frenezas,
la vento ŝvebas kun parfumo-ŝarĝo,
aŭror’, vespero de plezuroj pezas.Al lagoj lulaj, kiujn gamas jadoj,
al lunlum-brila virinet-persono,
al arboj ŝarĝaj de flormiriadoj
la sorĉon kio donas? Frusezono!Sur knabinbrusto ornamil’ santala,
betel-odor, lasciva en la spiro,
sur lulbaraktaj koksoj ring’ metala
la viron frapas per plezursopiro.El nuraj sovaĝplantoj ruĝa zono
ĉe l’ ronda kaj molfleksa lumb’ serpentas,
kaj sub la fajna ombro de festono
safran’ la valon intermaman pentras.

Freŝiga karnikaro ĉe l’ oreloj,
en nigraj haroj la aŝok-purpuro,
jasmeno brila sur la kapjuveloj,
por ŝi kaj por amant’ estas plezuro.

La spuro de facila peniktiro
virinvizaĝe – kiel lotusfloro;
ĝin en sovaĝo de plezurdeliro
delavos ŝvito dum la ama horo.

Per tula tuko, ŝaŭma ŝal’ vestite,
la belaj brulas de ekscit’ senĉesa,
al ili eĉ kun la amanto lite
ne kvietiĝas la pasi’ ekscesa.

Senkorpa gaja Forto tage-nokte
konsumas kaj paligas kaj torturas
kaj igas ĝemi kaj oscedi ofte
virinon, se l’ amato vojveturas.

La vangoj palas, la rigardo brulas,
langvoras korpo kaj streĉiĝas mamo
kaj molas koksoj, tie vi figuras
mil-unu-forme, ho potenc’ de amo!

Volupt’ langvora pezas sur la sino,
en ombro brova la rigard’ ekdormas,
la voĉmuzikon obtuzigas vino,
tiel virinojn la sopir’ transformas.

Sukon de balzamarbo kaj safrano
deziras belulino sangpelata,
santalon, moskon miksas ŝia mano,
la bruston pentras roza-aromata.

La homo, kiun vundis amo-sago,
jam la mantelon pezan sentas troa,
lian leĝeran veston arb’ de lako
ruĝigis, trasorbigis suk’ aloa.

De mango-suk’ ebrie, virkukolo
la inon ĉirkaŭgiras, blindekscita;
virvespo zume sur lotuskorolo
amludas longe kun vespin’ trovita.

Ruĝfaske freŝaj burĝonetoj sprosas,
la branĉojn klinas pezo foliara,
se inter florornamoj vento krozas,
ne malkonfesu la sopiron, kara!

 

Densbranĉe, ruĝe ĝis radikoj, ardas
la aŝokarbo kiel la koralo;
se virgulin’ en solo ĝin rigardas,
ŝi tristas, sen kompreno pri l’ kialo.Ĉirkaŭ atimukta floro la flata vento zumas,
ĝin sur tigo delikata dorlotas per kareso,
papilioj ĝin alflirtas kaj ĉirkaŭamindumas,
atakante sopirŝtorme kontraŭ l’ hom’ de soleco.Amarant’ – miraklo freŝa! al ĝi la pompo-plenon
la rigardo de l’ lontana amatino alpruntas,
ĉiun, kiu ĝin rigardas, ligas am’ en katenon,
lian koron la mil-saga primavero ekvundas.La orgojla koralarbo flagras flamo-simile;
kimŝuk-arbon la florpezo jam klinas, preskaŭ rompas;
tuj ĉe l’ veno de l’ printempo la ter’ ekfloras brile,
kiel se knabin’ en flirta, ruĝa vestaĵo pompas.Kiel ne ekflamus fola, impeta, juna koro
ĉe la vido de l’ kimŝukaj floroj, kiuj brulante
ruĝas, kiel bek’ papaga? Kial do gaja ĥoro
de la najtingaloj trilas per mil voĉoj dolĉkante?

La koketaj najtingaloj frivole, klaĉe vokas,
ke ebrias la oreloj, la menso, koro, vejnoj,
la edzinojn kaj knabinojn multajn ili delogas,
virto kaj pudor’ pereas el familiaj hejmoj.

Sur branĉar’ luliĝe ŝaŭmas viva petalkaskado,
en arbaraj densoj laŭta kukolido aklamas,
ĉion paŝtas, ĉion vartas varma ventospirado,
tuj post la degel’ de l’ neĝo nia ĝojo ekflamas.

En sorĉbrilo logas bosko jasmene ornamita,
kiel lipe de amanto floras rideto flata,
ĝi narkotas eĉ la fortan koron de l’ vir’ ermita,
kiom pli de l’ monda gento, la pasiopelata!

Ora zono sur talio, bruston perloj juvelas,
mola pro la amebrio sterniĝas korpo svelta.
Kiel la virin’ en gaja Mahdu-monato belas!
Sorĉi helpas abelzumo, birdaro trilkoncerta.

Monte la arbaro fronda per freŝaj floroj ĉarmas,
sur la oldaj arboj pompas birdaj armeoj dense,
sur la gruzaj ebenaĵoj abeloj zume svarmas.
Ho, vidante tion, oni jubilas kore-mense!

Ruĝe floras mango-arbo; se ĝin vidas junulo,
okulferme pro ebrio ploras li, svene febla,
en la manojn kaŝas vangojn, veas en animbrulo,
suspirante je l’ amata knabin’ neatingebla.

Kokil-kanto, petalsvarmoj en lumo, ventbalzamo,
abelzumo: ĉio estas en la koron pafita
sago de sur sonoranta kordo de l’ ark’ de l’amo,
kaj post la arkisto flagras la sopiro avida.

Apudvoje mango-arbon vento «luli ne ĉesas,
kaj kun ora sino falas pluv’ de vivantaj floroj,
la migranto sian lacon kaj lipsekon forgesas,
la langvorajn gambojn marŝi svingas printemp-fervoroj.

La printempo per potenco de kukolkanto regas
la parolon dolĉe flustran de brulaj gefianĉoj,
la ridetojn, kie neĝo kaj jasmeno brilegas
sur la dentoj dum brakumo en ombro de la branĉoj.

Per vizaĝo petalvejna, fiere pintaj mamoj,
per ornamoj sorĉopovaj, nigr-ardaĵaj okuloj,
per okulradioj revaj, soifrigardaj flamoj
belulinoj rabas eĉ la koron de la sanktuloj.

Lip-arketoj bonodoras mielon, sonĝe dolĉaj,
la okuloj tien-reen flirtas, loge koketas,
floroj pompas sur la bukloj, luliĝas koksoj sorĉaj,
ĉu ne tiel junulinoj ĉiuprintempe retas?

Floroj pafas en la venton la impetajn parfumojn,
virkukoloj neĉesante kantas vokojn ekscitajn,
nuboj de mil abelsvarmoj sonigas siajn zumojn,
eĉ virginoj sobre prudaj paŝas sur vojojn glitajn.

En la multaj noktoj lunaj, vibre arĝeniradiaj,
vent’ susuras, burd’ zigzagas, la najtingal’ kanzonas;
dolĉa kaj tre peza estas trinko de l’ noktoj diaj,
ĉio dank’ al tiu, kies arkon floroj festonas.

 

Sur la lipoj aŝok-mielo, surflora abelzumo lia kant’,
el jasmeno la dentoj, kaj la vizaĝo: lotusfloro sur la font’,
lia spiro la boska vento, li estas Ĉe l’ ĝojfesto la Gvidant’,
ho Printempo korol-malferma, donacu feston, dum ekzistas mond’!

 

KANZONO

 

Falinte kuŝas morta cervo,
ĝin tute kovras blanka herbo.
Knabino la printempon sentas,
ĉasisto vokas, ŝin atendas.Arbaro densa, branĉo-torda.
Jen, senarbeje cervo morta
sub blankaj herboj, apud pado,
la knabineto kiel jado.Silente, lante,
ne tuŝu mian tukon,
ne boju mia hundo…

 

LA PLENDO DE LA GVARDIO

Ni, ŝtupoj kaj kolonoj de l’ Filo de l’ Ĉielo,
disfluis en nenion kiel la ondoŝvelo,
vi .nian ruĝan sangon fluigis for sen celo,
militestro!Jen agloj ni kaj strigoj de l’ imperiestro glora,
l’ edzin’ kaj idoj blekas pro la mizer’ angora,
elpuŝas niajn ostojn plugil’ en lando fora,
militestro!Okuloj viaj havas timige duran brilon,
patrino havas penojn, sed ne por si utilon,
kiu patrino havas ankoraŭ unu filon,
militestro?

 

LA LACA SOLDATO

Knabino kalva, planto senfolia
ĉe l’ vojo staras. Kaj mi preterpasas.
Kaj tiel staras ĉiuj. Kap’ ĉe kapo
kaj vico apud vic’ amasas.Kion mi scias jam pri l’ akvoj sanktaj,
kaj pri l’ vilaĝa vespermanĝo paca?
Per mil tranĉiloj estas mi pikita,
kaj de la multaj mortoj laca.Infanokuloj kiel ora pluvo.
Kaj tas’ da vino en ilia mano.
Mi volus kuŝi dorme sub la arboj
kaj plu ne esti armeano.

 

SE VI AMAS MIN…

 

Sinjoro, se vi amas min, jup-leve
mi vados tra la Ĉen-rivero.
Se vi ne amas min, ĉu do vi kredas,
ke mi ne trovos viron laŭ prefero?
Hej, la junaĝo estas frenezumo.Sinjoro, se vi amas min, jup-leve
mi vados tra la Vej-rivero.
Se ne, nu kio do? Ĉu do vi kredas,
ke sola vir’ vi estas sur la tero?
Hej, la junaĝo estas frenezumo.

 

OFERKANTO

Jar’ abunda: riĉa riz’
kaj milio multa ĝis
superfluo da proviz’!
Plenas la tenejoj, siloj
po dekmiloj, po centmiloj!
Ni oferu kun jubiloj
fortan sukon de rizvino
al prapatro, prapatrino!
Cent ceremonioj ritaj
estu laŭ la ord’ faritaj!
Venas beno, ben’ sen fino!

 

KANTO DE SERVUTLABORULOJ

Supre ŝiras la ĉielon
muĝa flug’ sovaĝansera,
ŝtonoporte al dezerto
penas homa trup’ mizera,
hejme ploras la infanoj,
la edzino malespera.Al la lag’ la birdoj flugas,
ekripozi jam bezonas,
ne ripozas homoj povraj,
ili murojn mil masonas,
trudlaboron fiksas leĝo,
kaj kabanon kiu donas?Forflugante, la anseroj
krias triste tra nebuloj,
la laboron trudan metas
saĝa skribo kaj reguloj,
senrespekta via plendo,
tial batas vin stultuloj.

 

SOLDATKANTO

En la sud’ batali,
en la nordo fali,
sur la kamp’ senenterige
korvojn manĝregali.
Mi vin vokas, korvoj!
Vi nin ŝiri povos,
niaj filoj sur la vasta
stepo nin ne trovos,
nian putran polvon
vento jam disblovos.
La abismo muĝas,
marĉo bolas ronke,
la ĉevaloj, jam senmastraj,
vagas, henas longe.
Ni konstruus domon,
kial suden iri,
ne rikoltos ni, la nutron
kiel do akiri?
Mi laborus per falĉilo,
mi kaj mia filo,
sed ni glavon prenos,
ni matene ekatakos,
ni vespere ne revenos…

Lao-Ce
EL LA «VOJO KAJ VIRTO»

Malgranda estu la lando,
malmulta la popolo,
kaj estu, ke eĉ se estus
metioj kaj laboriloj,
ĉi tiujn oni ne uzu,
kaj estu, ke la popolo
ĝis fino de sia vivo
ne iru malproksimen.
Kaj eĉ se estus ŝipoj
kaj veturiloj multaj,
per tiuj oni ne voju,
kaj eĉ se estus ŝildoj,
kirasoj, bataliloj,
ne estu ekzercadoj.
Anstataŭ skribo ree
la homoj ligu nodojn.
La manĝo por ili dolĉu,
la vestoj estu belaj,
trankvilaj la loĝejoj,
delektaj la kutimoj.
Kaj eĉ se oni povus
rigardi trans la limon
de la najbara lando,
kaj ĝisaŭdiĝus voĉo
de kokoj kaj de hundoj,
ja mortu la popolo
en maljunaĝo paca,
neniam transirinte.

Kong-Fu-Ce
EPITAFO DE MILITISTO

 

El sub la neĝo floras la fruaj anemonoj,
kun sia koro ludas infano kaj ekploras;
por ni, loĝantaj ĉe la font-rando de la tero,
sunveno, sunsubiro nun jam egalvaloras.Kaj ĉiam ree fontas torento el la rokoj,
kaj ĉiam ree Luno virinojn ami logas,
l’ aŭtun’ eterne rulas siajn melonojn orajn,
kaj grilo-ĉirp’ eterne el inter herboj vokas.Ĉevalon sian multaj per brido firme gvidis,
pri mil bataloj estas blovita for la famo;
kio el heroaĵoj do restas? Tomb’ kaduka.
Sur ĝi misherbo kreskas ruĝante kiel flamo.

Meng-Ce
EL LA «AFORISMOJ»

      Tri ĝojojn havas la saĝulo,
regad’ ne estas inter ili.L’ unua ĝojo estas,
se la gepatroj vivas,
se l’ fratoj ne oficas.
La dua ĝojo estas
rigardi alĉiele
sen la ruĝiĝ’ de frunto,
rigardi al okuloj
de homoj sen hontiĝo.
La tria ĝojo estas
en l’ imperio trovi
valorajn, bravajn virojn
kaj tiujn povi instrui.Tri ĝojojn havas la saĝulo,
regad’ ne estas inter ili.*   *Malsatas la popolo,
ĉar ĝiaj superuloj
tro multe da tribute
prenita greno manĝas,
jen kial do malsatas la popolo.

Estas tre malfacile
regadi la popolon
ĉar al la superuloj
la ago apartenas,
jen kial estas do tre malfacile
regadi la popolon.

Akceptas la popolo
facile sian morton,
ĉar tiuj serĉas por si
la grason de la vivo,
jen kial do akceptas la popolo
facile sian morton.

Kaj kiu sian vivon
malŝatas, pli saĝas,
ol kiu ŝatas ĝin.


Mo Ti
El la «Veraĵoj»

Ankaŭ la binduloj nomas
feron blanka, harojn nigraj,
de l’ vidantoj ĉi-koncerne
ili do ne diferencas.
Sed se oni apudmetas
ion blankan, ion nigran,
kaj blindul’ elekti devas,
ja li ne rekonas ilin.
Tial diras mi: ne konas
la blindulo blankon, nigron,
kaj dependas la afero
ne de l’ nomo, sed de l’ manko
de kapablo de distingo.Ankaŭ la saĝuloj nunaj
paroladas pri la bono,
tiel ke eĉ la sanktuloj
grandaj de l’ malnovaj tempoj
ne kapablus pli perfekte.
Sed se bono kaj malbono
estus unu ĉe alia,
kaj saĝuloj niaj devas
inter tiuj du elekti,
ili ne rekonas tiujn.
Tial diras mi: ne scias
ĉi saĝuloj, kio bona,
kaj dependas la afero
ne de l’ nomo, sed de l’ manko
de kapablo de distingo.

Li Taj-Po
SOLA DUM DRINKO SUB LA LUNO

Ĉe plena vinpokal’, en jasmenlaŭb’ agrabla
mi sidas sola nun, sen drinka kompanio.
Invitas Lunon mi kun glasolev’ afabla,
kaj mia ombro: jen la tria por la Trio.
Sed drinki mia Lun’ ne estas ja kapabla,
la ombr’ imitas min, sed glutas el nenio:
do trinkas mi por tri kun soifego sabla.
printempo! Jen la temp’ de ĝuo kaj ebrio!Kaj dum mi kantas, jen, la Luno dire haltas
kaj dum mi dancas, jen, la Ombro same saltas,
tiel, ĝis ebriiĝ’, ni distros nin kaj ĝuos,
disiĝos poste ni kaj dormos en ebrio
kaj drone en la dorm’ konsentos ni pri tio:
ni sur la Lakta Voj’ eterne rendevuos.

Li Taj-Po
LA KANTO DE MALĜOJO

Mastro, vinon havas vi, sed verŝi ne bezonas.
Min aŭskultu nun: la kanto de malĝojo sonas.
Se l’ malĝojo venas, rid’ kaj kanto svenas,
en la vasta mond’ neniu mian koron konas.
Jen la malĝoj’, ho ve!
Jen la malĝoj’, ho ve!Vastaj, ventraj vinpokaloj al vi apartenas,
mi senvelkan, sveltan liron lule ludan tenas,
vin’ kaj lir’, vi scias, ĉarme harmonias,
ol la oro pli valoras, se l’ pokaloj plenas.
Jen la malĝoj’, ho ve!
Jen la malĝoj’, ho ve!La ĉielo kaj la tero daŭras ja sen fino,
sed ĉu longe ĝojos ni pri oro, jado, vino?
Longa la jarcento, pasas kvazaŭ vento,
kaj naskiĝ’ kaj morto estas nepra homdestino.
Jen la malĝoj’, ho ve!
Jen la malĝoj’, ho ve!La simio sola sidas sur la tombo vala,
kaj ĝemante plendas pri la plena luno pala,
jen la temp’, amikoj, vinon al kalikoj!
Drinku, drinku unuglute ĝis la fund’ pokala!
Jen la malĝoj’, ho ve!
Jen la malĝoj’, ho ve!

Li Taj-Po
ANTAŬ DRINKO

Jen – Rivero Flava fluas el ĉielo al la maro,
entorentas kaj neniam sin returnas al la ter’,
jen – spegulo nia brila plendas pri la blanka haro,
silke nigris ĝi matene, neĝe blankas je vesper’.
Oni vivas, oni devas do la vivon ĝui tute,
verŝu, svingu la pokalon al la Luno drinksalute,
donis la ĉiel’ talenton, ĝi ne batos eble venton,
kaj la mon’ revenos eble, kiun mi disĵetis ŝute.
Ŝafon rostu, bovon buĉu, maĉu, manĝu, drinku, suĉu,
lasu, ke mi trinku tricent vinpokalojn avidglute!
Ĉen-Fu-Ĉi, Dan-Ĉiu,
drinku kaj ĝojkriu,
drinku ne ĉesante!
Kaj orelojn donu al mi kaj min aŭdu vinon psalmi,
vin amuzi kante!
Sonorilo, voĉ’ tambura, riĉa rizo, jen nenio!
Mi eterne volas drinki kaj ebrii sen konscio!
Kial saĝon oni ĉasas? Scio, gloro, ĉio pasas,
kaj senmortas nur Li-Taj-Po, se li drinkis ĝis ebrio!

 

Li Taj-Po
NOKTA PENSO

 

Antaŭ lito blanke brila luno floras,
super tero kvazaŭ prujno blankkoloras.
Kapolevo: brilan lunon mi rigardas,
kapoklino: naskvilaĝon mi memoras.

 

Li Taj-Po
KANTO DE ĈIU-PU

Tridekmil futojn longa estas blanka har’,
ĉar same longe la ĉagren’ sin trenas,
ne scias mi: de kie en spegula klar’
ĉi tiu prujno de aŭtun’ devenas.

 

Li Taj-Po
SOLA SUR KING-TING-MONTO

Birdar’ forflugis alten kun flugila sving’,
foriris sola nub’ de l’ ĉielbluo.
Interrigardas mi kaj monto de King-Ting.
Senfrate solas ni, sed sen enuo.

 

Li Taj-Po
SURMONTA DIALOGO

Vi miris: Kial loĝi sur la verda mont’?
Mi ridas liberloke, sen respondo.
Persikofloroj dance naĝas sur la ond’
for de la homoj, al alia mondo.

Takahaŝi No Muŝimaro
POEMO

Verkita ĉe l’ ekvido de l’
tombo de l’ Virgino de Unai
De l’ delikata
ekkresko okajara,
ĝis siajn harojn
ŝi bantis en du ligojn,
eĉ de najbaroj
ne lasis sin rigardi
la virgulin’ el
Unai en Aŝinoja:
fermiĝis, kvazaŭ
larveto en kokono.
Ja multaj viroj
pro tio ĉagreniĝis,
rigardon Sian
avide penis kapti,
kaj tiel svarmis
sinsekve la svatantoj,
ke ili kvazaŭ
barile ŝin ĉirkaŭis.
Kaj estis viro
kiu nomiĝis Ĉinu,
kaj estis viro
alia el Unai,
por Ŝi strebantaj
kaj konkurantaj vete.
Kaj kiam ambaŭ
harditan glavon kaptis
kaj ŝiramlignan
pafarkon en la manon,
kaj kun sagujo
surdorse, ili staris
ekkverelante,
vizaĝo al vizaĝo,
decidiĝinte
sin ĵeti eĉ en akvon,
salti eĉ fajron
por la knabin’ amata:
jen, nia kara
al la patrino diris:
“Ho, se mi vidas,
ke por mi, pli malgrava,
ol bagatela,
malkara braceleto,
ĉi bravaj viroj
kverelas, eble murdos
sin reciproke,
ja kiel mi esperu,
ke la amatan
junulon iam povos
mi havi edzo,
eĉ se mi restos viva?
Do la amaton
submonde mi atendu!”
Kaj nokte, kiam
pro la sopir’ sekreta
(sekreta kiel
la forkaŝita marĉo)
ŝi mortis vee:
aperis ŝia morto
en sonĝ’ al Ĉinu,
kaj tiu baldaŭ sekvis
postsignojn ŝiajn.
La postrestinta
junulo el Unai
malesperege
rigardis al ĉielo,
kriis kaj hurlis,
piedbatadis teron,
grincigis dentojn,
delire furiozis,
kaj por ne resti
malantaŭ la kunulo,
li ĉirkaŭzonis
sin per la eta glavo
ĉiam portata,
kaj li ekiris vojon
por ĉie serĉi
ŝin, kie la volvplanto
tokoro-dzura kreskas.
Nun kolektiĝis
parencoj. Kaj ke estu
tombmonumento
tie tra longa vic’ de
generacioj,
kaj ke la posteuloj
ĝis malproksimaj
generacioj plue
kaj plue povu
rakonti pri l’ knabino,
starigis ili
tombeton ŝian meze,
kaj je du flankoj
la tombojn de l’ du viroj.Aŭdinte tion
ho ve, mi eklamentis,
kaj ploris, kvazaŭ
mi havus mem funebron,
kvankam mi ŝin ne konis.Se dum la iro,
se dum la ven’ mi vidas
la verdan tombon
de l’ Unai-knabino:
mi veojn vane bridas.Salik’ la branĉojn
al unu flanko klinis
sur ŝia tombo.
Videble do, ke ame
al Ĉinu ŝi inklinis.

 

HITOMARO

 

1.
Tiriĝas longe
kiel la plumo vosta
de la fazano
la nokto al kuŝanto
de lit’ solece frosta.2.
Sur bord’ krepuska
kuŝas nebul’ envia,
kaŝas la ŝipon,
korfrape atendatan,
ĉar venas kara mia.

 

AKAHITO

 

1.
Se multajn tagojn
sur mont’ paradus flore
la Ĉerizarboj,
ĉu ilin ankaŭ tiam
ni amus tiel kore?2.
Al la prunarboj
mi gvidis la Trezoron,
por florojn montri.
Nun neĝas – mi ne povas
distingi neĝon, floron.

 

OKURA

 

Mizera, honta
estas la mond’ kaj restas,
sed mi, domaĝe,
ne povas fuĝi fluge,
ĉar birdo mi ne estas.

 

TAHITO

Se tere ĉiam
mi sanos gaje, ĝue,
ĉu en transmondo
mi iĝos verm’, aŭ birdo,
min ne koncernas plue.

 

JAKAMOĈI

 

Por floraj floroj
la velko ja baldaŭas.
Sed nevideblaj
surmontaj junkradikoj
ja longe, longe daŭras.

 

HUĴIŬARA DE HIROCUGU

En ĉiu floro
de ĉi branĉet’ florara
estas kaŝita
centobla ama vorto,
ĝin ne malŝatu, kara!

 

PRINCINO NUKATA

Sinjor’, dum vin mi
atendis kun sopiro,
bambukurtenon
de l’ ĉambro false movis
aŭtuna ventospiro.

 

ANONIMAJ

 

1.
Ho pluvo, pluvo,
ne frapu plu sovaĝe.
Se la ruĝbrilaj
folioj monte falus,
ja estus tre domaĝe.2.
La karan, kiun
mi sur kuŝejo preta
atendas ĝoje,
kiel en altmontaro
ĉasist’ embuskas
la apron kurbavoje,
mia hundeto kara,
lin ne ataku boje.Se la amata
tra l’ densa junkbarilo
al mi penetros,
al homoj ne perfidu,
atentu pri l’ konsilo!

 

CURAJUKI

 

1.
Ho, mi ne scias,
kiel Ŝanĝiĝis koroj,
sed jen, odoras,
samkiel antaŭ longe,
la hejm-vilaĝaj floroj.2.
Kiel miloble
la buntaj iloroj floras
en kamp’ aŭtuna
tiel miloble koron
la amĉagreno boras.

 

MICUNE

 

1.
Vi, kiu migris
en montojn mondenue,
se inter montoj
vin same trafos tedo,
kien vi fuĝos plue?2.
Florŝire manojn
mi nun blindkapte movos.
Asteron blankan
lub trompt prujn’ unua
mi eble trafi povos.

 

TADAMINE

 

1.
Ho, se mi iĝus
lunlumo! La amata
knabino fine
kunsente min rigardus,
nun – estas senkompata.2.
Kiel en fluo
peliĝas akva lento
sen fundradikoj,
jen tiel mi peliĝas
sen halt’ en amtorento.3.
Disiĝe de ŝi,
sen kor’ sur matenĉielo
frostis la luno.
Nenio pli ĉagrenas
nun min, ol krepuskhelo.

 

TOMONORI

 

1.
Ho, najtingalo,
zefiron florparfuman
mi al vi sendas,
ke ĝi al ni vin gvidu,
delonge ni atendas!2.
Mi Sao-borde
ŝin atendante iras,
jen, kri’ en vento!
La mev’, simile al mi,
je amatin’ sopiras.
3.La ĉerizarbo
floradis, Sin balancis
june kaj nigre
la haroj, dum mi dancis.La ĉerizarbo
floradis. Flor’ ĉeriza
junfreŝe brilis,
la haro iĝis griza.La ĉerizarbo
nun ree june floras.
Ĉiele june
ridetas flor’, La haroj
blankas. Min pensoj boras.

 

KIBINO

Printemp’ malsana
mortis, nur la prunflora
parfum’ miela
sur silkmanik’ postrestis,
jam kiel sonĝ’ langvora.

 

NARIHIRA

Dum ir’ matena
pro l’ ros’ aŭtunarbara
manik’ malsekis,
sed multe pli dum nokto
pro larmoj pri la Kara.

 

IMPERIESTRINO NIĴOO

Printempo venis,
degelas neĝ’ en valo,
baldaŭ degelos
nun ankaŭ frostaj larmoj
de l’ nokta najtingalo.

ANONIMAJ

 

1.
Salikan trunkon
malkaŝas ventospiro.
La krurojn sveltajn,
ho kara, vent’ malkaŝis
vestblove en sopiro.2.
Mi ŝiris florojn.
Mia manik’ odoras.
Jen, najtingalo
odorlogate kantas:
ĝi kredas: arbo floras.3.
Ho, ami tiun
kiu ne volas senti,
estas pli vane,
ol sur la fuĝan fluon
de l’ akvo nombrojn pentri.4.
Se oni povus
la korojn interŝanĝi,
li spertus, kiel
akre la koron povas
la amrifuzo tranĉi.5.
Ho, kiu donis
al am’ la nomon amo?
Pli simple estus
ĝin nomi mort’, ĉar ami
kaj morti estas samo.

6.
Sendorma nokto.
Sur mont’ kukolo krias.
Ho, fora birdo!
Ĉu same am’ vin ŝiras,
ke dormi vi ne scias?

7.
Min igis ombro
jam la sopiro febra.
Se nur la karan
mi povus sekvi ombre!
Sed tio, ve, ne ebla.


 

BASOO

 

1.
Jen, – krio mola!
Ĉu estis voĉ’ de l’ Luno?
Ne! Voĉ’ kukola.2.
Kampoj herbhavaj!
Sonĝloko de multnombraj
herooj bravaj.3.
Taban’ ludetas
sur’ floro. Ĝin ne manĝu,
paser’, mi petas.4.
Lag’ forlasita,
kaj muta. Plaŭd’, ensaltis
rano subita.

 

KJORAI

Kia malpravo!
Florvidi oni iras
kun longa glavo!

 

MORITAKE

Ĉu florfolio
post fal’ revenis branĉen?
Ne! – papilio.

 

KAKEI

Ĉu l’ aŭtunvento
dutagan Lunon blovis
de l’ firmamento?

 

ĴOOŜOO

Serĉas por nutro
la pego, inter floroj,
arbon kun putro.

 

KIKAKU

Flava makulo
en ĵus falinta neĝo.
Ho – la aĉulo!

 

Abu Ali Ibn Sina
KVARVERSOJ

 

De l’ nigra kot’ profunda ĝis alta ĉielrondo
mi solvis ĉiun nodon enigman de la mondo,
de ĉiu tromp’ kaj ruzo mi trovis la ŝlosilon,
la Morto restis sola demando sen respondo.

*   *   *

De l’ pia azen-grego vin kaŝu per nebulo,
la ĉefan Orelulon respektu kun skrupulo,
vin tiam oni ŝatos. Sed sen oreloj longaj
inter azenoj multaj vi estos herezulo.

*   *   *

Jam mia kor’ la bonon kaj la malbonon scias,
kaj ĝin per lumo miloj da sunoj traradias.
Sed kie estas el ĝi ankoraŭ la Perfekto?
Ĝi jam atingis ĉion, de l’ celo ĝi devias.


 

Ĝelaleddin Rumi
GAZALO

 

Hor’ beata: sidi kune en admiro, Vi kaj Mi,
en du korpoj unu animo kaj sopiro, Vi kaj Mi!
En la ĝardeneto sorĉa ni la eternecon sorbos
en florbosko bunta, inter birdotrilo, Vi kaj Mi.
En la ĝardeneto sorĉa – supre stelokuloj sparkas
du nubetoj enfermitaj en lunbrilo, Vi kaj Mi.
Ni priridas la envie pepan gregon da papagoj,
eĉ ne aŭdas, kion diras ĉi babilo, Vi kaj Mi.
Ho magio! En silenta angulet’ lulanta lante
ŝvebi tra lontanaj maroj en deliro, Vi kaj Mi!
Krevas ŝel’ de nia korpo, en senkorpa rev-ekzalto
dissolviĝas en la spaco unu spiro: Vi kaj Mi.

LA LAMENTO DE LA MALJUNULINO EL BERRA

La maljunulino el Berra … havis sep junaĝojn unu post la alia; ĉiu viro kun kiu ŝi vivis, mortis maljuna; ŝiaj nepoj kaj pranepoj iĝis triboj kaj popoloj … Fine ŝin atingis la maljunaĝa feblo kaj tiam ŝi kantis jene:

Jam refalis mia vivo kiel tajd’ malflusas,
amarigis min maljuno.
Kiom ja valoras, se mi veas?
Al la junaj la fortuno.Jen mi, la virin’ el Berra.
Kiel bele min mi iam vestis!
Nun mi falis tien, ke apenaŭ
eĉ ĉemiz’ ĉifona restis.Monon okulumas
kaj ne viron la virino nuna,
sed la viron amis ni, virinoj,
kiam mi ankoraŭ estis juna.Jen, artikoj miaj, vidu,
nuraj ostoj jam, skeletas krake;
ĉu vi kredas, ĉu ne, ili
reĝojn tenis ĉirkaŭbrake.Ankaŭ nun jubilas virgulinoj
en la Maja tago amherolda,
ve, pli bone plori jam amare
al mi, sorĉistino olda.

Al mi jam nek amrenkonto,
nek ŝafid’ buĉita nuptregale,
cindre grizas la harar’ taŭzita,
inda jam nur kaŝi sin vuale.

Mi ne ploras,
ke jam griza la vualo frunta,
ja sufiĉe dum festenoj
kovris mian kapon tuko bunta.

Sur la ter’ de Feimhen reĝoŝtonoj,
apud Breghan seĝ’ de Ronan kuŝas,
nun – kadukaj, sinkaj tomboj,
super ili uragano muĝas.

Sur murmura mar’ la vento
vintrovenon siblas ondoskue,
la alvenon de Mugh-filo Fermuid
ja mi ne atendas plue.

Kion ili faras, ve, sciate,
jam senfine remas surboate
ĉe la Almha-rod’ en marĉo morna;
frida dom’ ilia domo dorma.

Ve kaj ve!
Mi nur tiom povas diri.
Sub la sun’ mi sidas por ne frosti,
por fortenon per la varm’ akiri.

Sidis mi en la somer’ kaj juno,
for jam ili, for jam la aŭtuno,
vintro premas ĉiun homon,
frapis porde, venis mian domon.

Ve kaj ve!
Falas ankaŭ kverka glano.
Post la festoj kandelbrilaj
sidas mi en preĝodom’ sen flamo.

Iam mi kun reĝoj trinkis
el mielbiero kaj el vino,
nun selakton trinkas mi, konvenan
al falthaŭta sorĉistino.

Tajdo flusas,
kaj malflusas en kvieton.
Kiomfoje ĝi min frapis kaj brakumis!
Al mi ĝi ne kaŝas jam sekreton.

Tajdo flusas,
ne atingas min en Ĉi kabano.
Nokto ĉiujn amkunulojn glutis,
pezas jam sur ili eterna mano.

Malproksimaj mar-insuloj!
Viajn bordojn batas ondoruloj.
Post malflus’ la fluso, vane,
ne revenos al mi, ja ne!

Ve, plu ne troviĝas eĉ makulo,
kie povus paŝti sin okulo!
Tajdo flusas,
vane, ĝi jam ĝis mi ne alŝprucas.


Sordello
LAMENTO

Pri Blacatz mi lamentu per simpla vers-sonor’,
tristkore, ĉar motivon mi havas por la plor’:
perdiĝis al mi bona patrono kaj amiko
kaj kun ll tiel multe da noblo kaj valor’.
En tia morta plago neniam espereblas
kompens’ alie, ol ke de tiu ĉi sinjor’
la bravan koron prenu kaj manĝu la baronoj,
kaj ĉi senkoraj havu sufiĉe do da kor’.

L’ unua ĝin bezonas manĝi, laŭ mia kred’,
l’ Imperiestro Roma, por fari al si pred’
Milanon, kies buĝoj rigardas lin venkita,
restinta, malgraŭ siaj germanoj, sen hered’.
Kaj la francreĝo manĝu, por gajni Kastilion,
Ĉar pro malsaĝ’ perdiĝis al li ties posed’.
Sed se al lia panjo ne plaĉas, li ne manĝu,
nenion ja li faras krom kun patrin-konced’.

Ke l’ angla reĝo manĝu, estu je mia plaĉ’,
tiam li, malkuraĝa, ne estos sen kuraĝ’
rehavi landon, kiun, por lia malhonoro
francreĝo prenis, kiu lin scias pigrulaĉ’.
Kaj el ĝi por du manĝu la reĝ’ de Kastilio,
dulanda, sed ne brava por unu landhavaĵ’,
sed li sekrete manĝu, ke la patrin’ ne sciu,
lin male de ŝi trafos bastona dorsodraŝ’.

Poste mi opinias, ke estas kor-manĝont’
la reĝo Aragona, por savi sin de hont’
Marsejla kaj Milava; alie la honoron
retrovi li kapablos ja el nenia font’.
Kaj al la reĝ’ Navara la kor’ doniĝu manĝi,
kiu pli grafo estas ol reĝ’ laŭ la rakont’;
domaĝe, ke grand-digna altigas Dio homon
kun malaltiga manko de koro sur la kont’.

Kaj multe el ĝi devas manĝi Tuluza Graf’,
pensante pri iama kaj nuna sia hav’,
ĉar se per kor’ alia li ne regajnos perdojn
tiuj ja ne revenos per proprakora brav’,
Kaj devas manĝi Grafo Provenca, memorante,
ke senheredigito estas sen ia grav’,
kaj se li sin multpene defendas kaj subtenas,
li manĝu pro l’ ŝarĝegoj de l’ lukt’ por sia prav’.

Ĉar mi parolas veron, baronoj min malbenas.
Kiom min ili zorgas, tiom min ili ĝenas.

Bela Konsola, estu nur vi al mi kompata.
Kiu min ne amikas, de mi ‘stas disdegnata.

 


Germanaj popolkantoj

MIA VI

Mia vi,
via mi,
certu pri
tio ĉi.
Mi vin korfunde
fermis, profunde,
ŝlosil’ perdiĝis post la ferm’,
vi restos tie por etern’.

Venu, venu

Venu, venu, dolĉulinet’
en ĉi kanto pulsas pet’
en ĝi por mi pulsas pet’;
venu do, dolĉulinet’.Rozkolora, rava buŝ’,
vartu min per varma tuŝ’,
vartu min per varma tuŝ’,
rozkolora, rava buŝ’,

Floret silva

Floret silva undique,
mi pro l’ amato ploras, ve,
verdas ĉie la arbaro,
kaj forrajdis mia karo,
ho ve, li estas fore,
kiu min amos kore?

Walter von der Vogelweide
LA TRI AĴOJ

Sur ŝton’ mi ripozetis,
la krurojn kruce metis,
kubuton lokis en la sin’,
sur mia man’ apogis sin
unu vango kaj mentono.
Meditis mi, dum drono
en timo, pri la viv’ kaj mond’.
Sed ve, ne venis ja respond’:
tri aĵojn kiel havi,
por ĉiujn tri elsavi.
Honest’ kaj Riĉ’: jen du el Tri,
batalas ofte inter si.
La tria: plaĉi al Dio,
plej grava el la Trio.
Ho, ilin havi en unu ŝrank’!
Sed estas ve, eterna mank’:
loĝi en sama koro
Honesto, Di-adoro
kaj monda Riĉ’ ne povas ja,
malhelpojn 6ie trovas ja.
Perfido retojn metas,
perforto Ĉion tretas,
mort-vundaj estas Pac’ kaj Ver’.
La Tri ne havos Ŝirmon, dum
ĉi Du malsanas sur la ter’.

Walter von der Vogelweide
SUB LA TILIO

Sub la tilio
la lokon, kie
mi sidis kun la kortrezor’:
vi trovos per tio,
ke estas tie
rompitaj nun la herb’, la flor’.
ĉe l’ arbaro, en la val’,
tralala hej!
Dolĉe kantis najtingal’.Mi alrapidis
tra l’ kamp’ junia,
li jam atendis tie min,
akcepte alridis;
lin vidi: kia
feliĉo, ho Ĉielvirin’!
Ĉu li kisis? Horon! Pli!
Tralala hej!
Eĉ nun brulas buŝ’ al mi.Ni metis lerte
el fasko flora
kuŝejon kun ŝercema ĝoj’.
Rigardos ĝin certe
kun rid’ elkora,
kiu trairos sur la voj’:
vidos sur la flor-kanap’,
tralala hej!
Kie kuŝis mia kap’.Se scius iu,
ke li ĉerestis
longe, mi svenus pro l’ hontem’.
Neniu ja sciu,
kion ni estis
farantaj, krom li, kaj mi mem,
kaj krom eta kantbirdet’.
Tralala hej!
Ĝi silentos pri l’ sekret’.

Walter von der Vogelweide
HO VE, KIEN MIAJ JAROJ…

      Ho ve, kien miaj jaroj malaperis do!
Ĉu mi sonĝis mian vivon, aŭ ĝi veris do?
Ĉu, kion mi rigardis io, estis io?
Do dormis mi kaj mem ne sciis mi pri tio.
Kaj nun mi vekiĝis kaj estas nekonata,
kio konata estis al mi, kvazaŭ mano plata.Land’ kaj homoj, kiuj vidis min dum infanpaŝoj,
jam fariĝis al mi fremdaj, kvazaŭ mensogaĵoj.
Iamaj ludkunuloj jen, lacas jam pro l’ jaroj,
plugitaj estas kampoj, hakitaj la arbaroj,
kaj nur la akvoj fluas same, kiel foje,
la malfeliĉon kreski vidas mi malĝoje.
Kiuj min bone konis, apenaŭ min salutas,
la mondo la ĉagrenojn plenmane al mi ŝutas.
Se mi memoras pri ĝojaj tagoj, sortoflato,
ili malaperis, kiel en la mar’ ŝtonbato,
por ĉiam plu: ho ve!
Ho ve, kiel mizeras eĉ la gento juna,
kiu ne multe zorgis ĝis la tempo nuna.
Nur zorgojn nun ĝi konas, ve, kial ĉi mizer’?
Vi trovas jam gajulojn nenie sur la ter\
Jam ĉesigas la zorg’ eĉ dancon, kanton,
kristan’ neniam vidis ja tiel vean bandon.
Rigardu virinkufojn: kiaj ili estas?
Fieraj kavaliroj sin kampule vestas.
El Romo la malmildaj leteroj al ni venas,
funebri permesate, sed ĝojojn oni prenas.
Ĉagrenas tio min profunde – ni vivis tiel ĝoje –
ke mian ridon ŝanĝu en ploron mi nunfoje.
Eĉ sovaĝbirdojn kortuŝas ĉi lamento.
Ne miru do pri ĉi rezigna sento.
Sed kion diras mi, stultulo, kolerkrie?
Ĉi tie ĝojĉasante, ni ĝin ja perdos tie
por ĉiam plu: ho ve!
Ve, venenita estas ĉia dolĉa belo.
Mi vidas amaran galon ŝvebi meze de l’ mielo.
La mond’ ekstere ruĝas, blankas, verdas brile,
sed ĝi inteme estas nigra mort-simile.
Sed vin konsolu, se vin delogis ĝia tento,
ke eĉ la grandan kulpon absolvas eta pento.
Pripensu, kavaliroj, jen estas via tasko,
vi iras kun forta ŝildo, kaj kun brilanta kasko,
kaj kun kiras’ fortika, kun glavo konsekrita,
volu Dio, ke mi estu venk-merita!
Mi volus, malriĉul’, tre riĉan perlaboron,
ne bienon de l’ sinjoroj mi pensas, nek la oron,
pri tiu kron’ eterna volus mi fieri,
kiun soldulo povas per sia lanc’ konkeri.
La karan marvojaĝon mi volus fari pie,
prikanti ĝin jubile, kaj kanti jam ĉi tie
neniam plu: ho ve!

Sankta Francisko de Assisi
LA KANTIKO DE L’ SUNO

Ho, plejalta, ĉiopova, bona Sinjoro,
sole via estas ĉiu laŭdo, beno, glor’, honoro,
sole al vi mem, Plejalta, vi similas,
kaj neniu homo indas eĉ mencii vian nomon.Laŭdatu, ho Sinjoro; kun ĉiu kreitaĵo via,
kaj speciale majstro frato Suno,
ĉar estas ĝi tre bela kaj radia,
kaj tagon kreas kaj trabrilas ĝin per granda lumo,
kaj estas la simbol’ de via majesteco dia.Laŭdatu, ho Sinjoro, per franjo Lun’ kaj ĉiu stelo,
kiujn vi formis tiel karaj, brilegaj, belaj sur ĉielo.Laŭdatu, ho Sinjoro, per frato vento,
per aero, ĉia vetero, nubo, hela firmamento,
per kiuj vivon donas vi al ĉiu kreita gento.Laŭdatu, ho Sinjoro, per akvo: franjo bona,
humila, ĉasta, pura, kara, utila, servodona.

Laŭdatu, ho Sinjoro, per frato fajro,
kiun Vi faris nokte lumo-porta,
kaj estas ĝi bela kaj ludema kaj potenca kaj forta.

Laŭdatu, ho Sinjoro, per nia franjo Terpatrino,
kiu nin nutras kaj guvemas,
kaj antaŭ nin diversajn fruktojn, kolorajn florojn, herbojn sternas.

Laŭdatu, ho Sinjoro, per tiuj, kiuj pro via am’ pardonos,
kaj malsanojn kaj ofendojn suferos,
beataj, kiuj pace ilin toleros,
ĉar ilin, ho Plejalta, vi poreterne kronos.

Laŭdatu, ho Sinjoro, per nia fratin’: la korpa Morto,
kiun neniu viva homo ja eviti povas,
ve al tiuj, kiujn morto en mortaj kulpoj trafos,
beataj, kiuj en via sankta vol’ ripozon trovas,
ĉar ili sin de l’ dua morto savos.

Laŭdu kaj benu la Sinjoron kaj danku Lin jubile,
kaj servu al Li ĉiam plej humile.


Dante Alighieri
SONETOJ

Aspektas tiel digna kaj ĝentila
ŝi, mia Dam’, se iun ŝi salutas,
ke ĉiu lango tremas kaj ekmutas,
l’ okuloj klinas sin en tim’ humila.Aŭdante laŭdojn, iras ŝi, trankvile,
humilvestita tute. Ŝi kondutas
tiel, ke ŝajnas: la ĉielo ŝutas
al tero ravon por miraklo brila.Tiel ŝi ĉarmas ĉiun alrigarde,
al kor’ donante dolĉon tra okuloj,
ke tion scias sole, kiu provas.Kaj ŝajnas, ke tra ŝia buŝ’ sin movas
tenera spiro plena de ambruloj,
diranta al l’ anim’: Suspiru arde.

*   *   *

Pri am’ parolas ĉiu mia penso,
sed tiel strange ili sin implikas:
deziri ĝian regon unu indikas,
l’ alia dubas eĉ pri ĝia senco.

Alia esperigas pri imenso
de dolĉo, kaj alia min plorigas,
jen tio tamen, kio ilin ligas:
korprema tim’ kaj indulgpet-intenco.

Do mi ne scias, kian vojon preni;
mi dirus vorton, sed ne scias, kian.
Ho, ĉi senhelpa, amerara vago!

Agordi ilin povus sola ago:
mi devus peti malamikon mian,
la Damon de Indulgo, min subteni.

*   *   *

Meditaj pilgrimantoj, vin retiras
eble al forestantoj pens’ memora.
Ĉu venas vi de gento tiel fora,
kiel aspekto via al ni diras,

ke vi ne ploras, dum vi lante iras
enpense mezon de la urb’ dolora,
kiel person’ senscia aŭ ignora
pri l’ granda plago, kiu ĝin nun ŝiras?

Ho, se vi haltus kaj aŭskulti emus,
min ja certigas mia malfeliĉe
ĝemanta kor’: vi plore irus for.

Perdita estas ĝia Beatrice,
kaj la parolo, kiu pri ĝi temus,
devus devigi ĉiun por ekplor’.


Dante Alighieri
AL DAMO-ROKO

Mia parolo estu tiel aspra,
kiel en sia ag’ ĉi roko bela,
pli kaj pli senŝancela
en sia duro kaj naturo kruda.
Jen, ŝi sin vestas per kiraso jaspa,
kaj, por ke cedu ĉi fiera,
ne estas sago fera,
kiu ŝin trafus je la haŭto nuda.
Sed ja ŝi batas, kaj nek ŝirmo buda,
nek fuĝo helpas: ŝiaj batoj mortaj
vin, kvazaŭ flugiiportaj,
atingas, ĉiun ŝildon povas fendi.
Mi kontraŭ ŝi ne povas min defendi.
– – – – – – – – – – – –
– – – – – – – – – – – –
– – – – – – – – – – – –
Se nur al ĉi kruela krevus ame
la koro, kiel pro ŝi mia sino!
Ne frostus mia spino
pro l’ mort’, per kiu ŝia bel’ min serpas,
kaj kiun, en la sun’ kaj ombro same
donas ĉi raba, murda krimulino.
Ve, kial en ravino
bolvarma, kiel mi, ŝi mem ne jelpas?
Ja tiam tuj mi krius: “Mi vin helpas!”
Kaj ŝiajn harojn, kiujn, min konsumi
Amoro igis lumi
ore kaj krispe, kaptus mi fervore
kaj ĝue, kaj ŝin tio plaĉus kore.Se l’ belajn buklojn, kies plekto brila
kreiĝis por min vipi ĝis torporo,
mi kaptus, ho, de horo
matena, ilin tagojn kaj vesperojn
mi premus, ne indulga, nek ĝentila,
sed kiel urs’ en sia ŝerchumoro!Se skurĝas min Amoro,
miloble mi revenĝus la suferojn,
l’ okulojn, kiuj ŝutas la fajrerojn,
pro kiuj mia koro flamas arde,
mi fiksus finnrigarde,
ke mi privenĝu ŝian fuĝan pason.
Kaj al ŝi mi per amo donus pacon.Kanzono, iru rekte al la damo,
kiu min vundis, kaj de mi forsiras,
kion mi plej sopiras.
Flugigu al ŝi sagon en la koron,
ke mi de l’ venĝo havu dolĉan gloron!

Dante Alighieri
INFERO
KVINA KANTO

Nun en la duan rondon ni descendis,

ĝi malpli grandan lokon ĉirkaŭbaras,
sed tie des pli da dolor’ veplendis.

Terure kaj dentgrince Minos staras

ĉe la enir’ kaj kulpojn ekzamenas
kaj per vost-volvo regas, juĝon faras.

Ĉar se animo misnaskita venas

kaj ĉiujn kulpojn antaŭ li recitas,
li, kiu l’ kulpojn konas kaj komprenas,

pri l’ lok’ infera pese primeditas,

kaj faras vosto-ringojn, tiel multe,
kioman infer-gradon ĝi meritas.

Senĉese venas la popol’ tumulte,

por juĝ’ la kulpojn portas ĉia gento,
rakontas, aŭdas, iras plor-singulte.

“Vi alveninta Domon de l’ Tunnento!”

– alkrias Minos, kiam min li vidas,
lasante la oficon por momento –

“kiel eniros vi, kaj kiun fidas?

Ne trompu vin la larĝo de la pordo!”
Sed diras al li nun, kiu min gvidas:

“Kial vi bruas? Li, laŭ fata ordo

pluiros! Jen la volo tie, kie
la volo estas pov’. Demandojn for do!”

Eksonis nun doloraj voĉoj krie.

Ni venis lokon, kie orkestro tuta
de veoj, ĝemoj batis min furie.

Jen estis lok’ de ĉiuj lumoj muta.

ĉi muĝis, kiel mar’ dum furioza
batal’ kun vento malamike bruta.

Infera vent’, eterne senripoza,

spiritojn multajn tie ŝire trenis,
flugige, bate, en turnado kroza.

Kiam al la ruino ili venis,

kun ploro kaj veado kaj lamento
la Dian Forton ili ekblasfemis.

Eksciis nun mi, ke per ĉi turmento

damniĝas, kiuj pekis per la karno,
submetis saĝon al libida sento.

Kaj kiel sturnoj, tempe de malvarmo,

en granda, plena grup’ sin fluge tiras,
tiel en vent’ la misspirita svarm

malsupren, supren, al kaj re flugiras,

sciante, ke ne nur ripozon tie,
sed eĉ mildiĝon vane ĝi sopiras.

Kaj kiel gruoj iras, kaj molkrie

linion longan fluge el si ligas,
ĉi ombroj tiel veas letargie,

dum la tempesta vent’ ilin flugigas.

Mi diris: “Majstro! Tiu nigra vento
kian popolon tiel vip-instigas?”

Respondis li: “La estro de l’ taĉmento,

pri kiu nun scivolas via voĉo,
estis regino de multnombra gento.

ŝi dronis en volupto kaj diboĉo,

leĝigis: licas kio plaĉon vekas,
ke ne malhelpu ŝin mem la riproĉo.

Jes: Semiramis; pri ŝi oni legas,

ke ŝi heredis post la edzo Nino
la teron, kie la sultan’ nun regas.

Pro am’ bruligis sin tiu virino,

al ostoj de Siĥeo malfidele.
Jen Kleopatra. kun lasciva sino.”

Helena venis, pro kiu kverele

popoloj sangis, kaj la granda Aĥilo:
ĉar amo venkis fine lin kruele.

Pariso kaj Tristan’ kaj poste milo

da ombroj, manmontritaj, kiuj fate
pro amo devis morti per armilo.

Dum tie flugis, de l’ Doktor’ nomate,

herooj, belulinoj inter ili,
mi konfuziĝis, larmis mi kompate,

kaj diris: “Majstro, volus mi babili

kun la du ombroj, kiuj flugas pare
kaj al la vento ŝajnas pli facili.”

Kaj li: “Atendu, ĝis ili najbare

flugos, kaj petu ilin je l’ amforto
ilin portanta: ili restos stare.”

Kiam alvenis ili per vent-porto,

mi kriis: “Ho, animoj turmentataj!
se Iu lasas, venu do por vorto.”

Kaj kiel la kolomboj am-malsataj

al dolĉa nesto flugas en rapido,
aerfrapante per flugiloj bataj,

simile ilin, el la grup’ de Dido

altiris al ni tra l’ aer’ terura
la voĉ’ kompata, kvazaŭ forta brido.

“Ho, korp-anim’, bonvola, kara, pura!

veninta en ĉi nigron ĵus de l’ Tero,
kiun per sango pentris ni purpura,

se tio plaĉus Reĝon de l’ Etero,

ni preĝus pacon por vi, kiu sentas
kompaton kontraŭ ni en ĉi mizero.

Ĉu aŭdi, aŭ paroli vi pretendas?

Ni aŭdos, aŭ parolos, laŭordone,
dum la ventego, kiel nun, silentas.

Nin oni naskis tiuregione,

kie la Po la maron jam eniras,
por havi pacon, kun kunuloj, drone.

Am’, kiu korojn flate rab-akiras,

lin pelis al mi, al ĉi korp’ gracia,
murdita tiel, ke l’ memor’ min ŝiras.

Am’, por amatoj forta trud’ magia,

min pelis al li, kaj kun tia forto,
ke jen, eĉ nun ne ĉesis brulo ĝia.

Amo nin puŝis al komuna morto,

murdinton nian nun Kain’ invitas.”
Jen ili plendis vorton post la vorto.

Dum la dolora par’ tiel recitas,

la frunton klinis mi kaj kline tenis,
ĝis Majstro diris: “Kion vi meditas?”

Kaj mi responde la parolon prenis:

“Ve, al ĉi voj’ dolora ilin kiom
da dolĉaj pensoj kaj deziroj trenis!”

Nun, turne al ŝi, diris mi ĉi tion:

“Francesca, ho, pri viaj dolorŝiroj
ĝislarme sentas mi melankolion.

Sed, en la temp’ de l’ dolĉaj ĝemospiroj,

ho diru, kiel logis vin Amoro
ekkoni duban vojon de l’ deziroj?”

Kaj ŝi: “Ne estas pli granda doloro,

ol rememori pri feliĉ’ en prema
mizero; scias ĝin via Doktoro.

Sed se vi estas tiel scivolema

pri l’ amoĝermo, estos mi simila
al iu, jen parola, jen ekĝema.

Ni, solaj, iun tagon legis pri la

kreskanta am’ de Lancelot’. Suspektis
nenion ni en la duop’ trankvila.

Rigardon ni multfoje interplektis

dum lego, kun vizaĝo paligita,
sed jen la punkto, kiu nin infektis:

kiam ni legis pri l’ ridet’ ekscita

de l’ kisdezir’, pri ĝia dolĉa vibro,
li, por eterne jam al mi ligita,

buŝkisis min kun trem’ en ĉiu fibro.

Galeotto igis libro kaj aŭtoro,
ĉi-tage ni ne legis plu de l’ libro.”

Dum ŝi parolis, la kunul’ kun ploro

lamentis tiel, ke mi tute palis,
kaj sentis kvazaŭ morton ĉirkaŭ l’ koro;

kaj kvazaŭ morta korp’, mi terenfalis.


Cino da Pistoia
SONETO

Min naŭzas ĉio altiranta rave
aliajn homojn. Tedas min la inondo.
Do kio plaĉas min? Jen la respondo:
se homo homon suferigas sklave.Min plaĉas homvizaĝ’ vundita glave,
min plaĉas ŝip’ dronanta sub la ondo,
min plaĉus dua Nero, kaj la honto
de l’ belaj damoj turpiĝintaj fave.Malŝatas mi plezuron kaj serenon,
min plaĉas sole vidi gravajn tristojn
tuttage plaĉe sekvas mi kretenon.Min plaĉas havi la plej aĉajn distrojn,
kaj murdi ĉiujn, kiujn mi strangolas
en pens’ fiera, kie morto bolas.

Francesco Petrarca
NE AM’? DO KIO ESTAS…

Ne am’? do kio estas mia sento?
Aŭ estas am’? Je Dio, do kiela?
Se ĝi sin trudis, ĉu ne plend’ sencela?
Se misa, kial dolĉas ĉi turmento?Se mi ĝin volis, kial la lamento?
Se ĝi sin trudis, ĉu ne plend’ sencela?
Kiel vi, viva mort’, plezur’ muela,
ja regas min sen mia prikonsento?Aŭ, kun konsent’, vi min malprave ŝiras!
Jene tra malaj ventoj, ŝtorma maro,
en boatet’ sen direktil’ mi remas,tiel senscia, plena de eraro,
ke mem ne scias, kion mi deziras;
kaj vintre ardas, en somer’ frosttremas.

Francesco Petrarca
BENATAJ ESTU…

Benataj estu tag’, monato, jaro,
sezon’ de l’ tempo kaj moment’ de l’ horo,
la bela land’ kaj lok’, kie la koro
ligiĝis per la rava okul-paro.Benataj la unua dolĉ-amaro,
ke min alĉenis per katen’ Amoro,
la sag’ min atinginta por traboro,
la fine min trafinta doloraro.Benataj estu: ĉiu voĉo kria,
per kiu mi ŝin vokis, amĉagrena,
la ĝemoj, larmoj, la sopir’ ebria.Benata estu ĉiu paĝo, plena
de ŝia glor’ kaj laŭd’; kaj penso mia,
krom ŝi ja al neniu apartena.

Francesco Petrarca
ĈE REMEMOR’ PRI ŜI…

Ĉe rememor’ pri ŝi, jam ĉiel-glora,
mildrigarda, kun klino de l’ orhela
kapet’, kaj pri l’ modesta kaj anĝela
voĉ’ al mi tiel dolĉa kaj dolora:tre miras mi, ke vivas mi ankoraŭ.
Ja mi ne vivus, se ŝi – ĉu pli bela
aŭ digna, restu dube – savakcela
ne venus al mi en la hor’ aŭrora.Ho, la sinteno ĉasta, dolĉa, pia!
Kiel atente ŝi aŭdas plu kaj plu
rakonton longan de ĉagreno mia.Kaj kiam ŝin forpelas matenfru’,
ŝi al ĉiel’ sin turnas, ja voj-scia,
malseka je l’ okul’, je l’ vangoj du.

Francesco Petrarca
MIN LEVIS PENS…

Min levis pens’, kaj kiun mi sur tero
jam vane serĉas, en ĉielo tria
mi ŝin revidis, kaj en belo plia
ŝi brilis, sed kun malpli da fiero.Ŝi min manpremis, diris: “En ĉi sfero
vi estos, se l’ dezir’ ne iluzia,
kun mi, ŝarĝinta vin per lukto tia,
fininta mian tagon sen vespero.Hom-mens’ beaton mian ne komprenas,
nur mankas vi, kaj mia sube-resta,
tiom de vi amata bela ŝelo.”Ve, ŝi jam mutas, for la manon prenas.
Je l’ diro ĉasta, pia kaj modesta
apenaŭ mi ne restis en ĉielo.

Geoffrey Chaucer
LA PRIORINO

Kaj estis mona&ino, priorino,
afable kaj honteme ridetanta,
ŝia plej granda task’: la Leĝo Sankta,
kaj madame Eglantine: nomo ŝia,
tre bele kantis ŝi ĉe l’ servo dia,
tre melodie, tute nazo-sone,
kaj france ŝi parolis flue, bone,
laŭ la lernej’ de Stratford apud Bowe,
sed francan laŭ Parizo – ĝin ne tro.Tre lerte ĉe la manĝoj ŝi kondutis,
de l’ lipoj eĉ paneron ne forŝutis,
nek siajn fingrojn en la saŭcon ŝovis,
la manĝon levi, teni, bone povis,
ke eĉ gutet’ ne falis al la brusto,
la takton kulti estis ŝia gusto.
Ŝi visis sian lipon tiel pura,
ke sur la glas’ ne restis ero nura
da graso, se ŝi trinkis laŭ bontrovo.El plad’ ŝi prenis kun gracia movo.
Ŝi estis, certe, gaja kaj afabla,
laŭ la aspekt’, aminda kaj agrabla.
Ŝi multe penis, vivi laŭ la korta
konduto, esti digna, diskretvorta,
kaj inda je respekto kaj honoro.
Kaj por paroli nun pri ŝia koro:
ŝi estis tiel pia kaj kompata,ke ŝi ekploris, eĉ se mus’ kaptata
en la kaptilo sangis, aŭ, eĉ, mortis.
Hundetojn havis ŝi, al ili portis
rostaĵon, lakton, molon de la pano,
kaj ploris ŝi, se iu pro malsano
formortis, aŭ veis pro skurĝbat’
ŝi estis nura koro kaj kompat’.La kufo: zorge falda, puraspekta,
l’ okuloj: grizaj, nazo estis rekta,
la buŝ’ malgranda, ruĝa, mole flata,
kaj ŝia frunto estis delikata,
kaj preskaŭ spanon alta, jes, je ĵuro,
ĉar certe, ne malaltis la staturo.

Per tre beteta robo ŝi sin vestis,
kaj sur la brako rozario estis,
korala, kun brilverda juvelŝtono,
kaj sure pendis ora medaliono,
sur ĝi gravur’: komence krona A,
kaj poste: Amor vincit omnia.


 

Geoffrey Chaucer
KAPTITECO

Okuloj viaj batos min per morto,

neelteneblas tia bel’ radia,
vundbatas min je l’ kor’ sopirebria.
Kaj min sanigos sole via vorto,
se l’ freŝan vundon tuŝos vort’ magia.

Okuloj viaj batos min per morto,
neelteneblas tia bel’ radia,

je mia vort’: vi estas mia sorto,
de l’ viv’ kaj morto la reĝino dia,
ĉar morto pruvos pri fidelo mia.

Okuloj viaj batos min per morto,
neelteneblas tia bel’ radia,
vundbatas min je l’ kor’ sopirebria.

 


Rutebeuf
LA MALBONAJ AMIKOJ

Malbono sola ja ne venas.
Okazi devis, do nun jenas
ĉio ĉi tio.
Kaj la amika kompanio,
al mi kun tia simpatio
kaj tiom kara?

Mi vidas: estas ĝi tro rara.

Ĉu eb le pro semad’ erara:
jen plena manko!
Mistraktis ili min sen danko,
dum Dio min de ĉiu flanko
atak-malbenis:
al mia dom’ neniu venis,
mi kredas: ilin vento prenis.
La am’ do mortas.
Amikojn tiajn vent’ forportas.
Ĉe mia pord’ la vento fortas:
forportis ilin.


François Villon
EPITAFO

en formo de balado, kiun verkis

VILLON

por si kaj siaj kunuloj atendante kun ili pendigon sian

Homfratoj, kiuj vivos plu sur tero,
ne havu krudajn korojn kontraŭ ni,
ja, se vi nin kompatos pro l’ mizero,
vi trovos mem indulgon antaŭ Di’.
Jen kvin, aŭ ses, ni pendas tie ĉi,
kiun tro nutris ni, la karn’ malpia,
jam konsumiĝas en putrado fia,
kaj ni, la ostoj, iĝos cindro, polvo.
Ne moku nin kun rido ironia,
sed petu por ni Dion pri absolvo.Ho fratoj, ne malŝatu kun fiero
ĉi krion, kvankam juste estas ni
ekzekutitaj. Scias vi pri l’ vero,
ke ne distingas ĉiun saĝa pi’.
Ho preĝu do kun kora emocf
al sankta Fil’ de virgulin’ Maria:
ne velku por ni lia graco dia,
ne brulu ni sub la infera volbo.
Ni mortis jam, do for insulto ĉia,
sed petu por ni Dion pri absolvo.Nin lavas kaj lesivas pluv-vetero,.
nigrigas kaj ŝrumpigas sun-radi’,
kaj manĝas bird’ el nia okul-bero,
el brov’ kaj barb’ elŝiras pli kaj pli,
sen halt’ momenta svingas la furi’
de l’ vento nin, laŭ sia plaĉ’ varia,
jen al ĉi flank’, jen al la flank’ alia.
fingringe nin bek-truis pigo, korvo,
vin gardu do de kunfrateco nia,
sed petu por ni Dion pri absolvo.

Dediĉo

Princo Jesuo, mondregant’ radia,
nin ŝirmu, savu de l’ Satan’ rabia,
ne ligu plu nin al li ŝuld’ sen solvo,
kaj homoj, ĉesu rido, moko kria,
sed petu por ni Dion pri absolvo.


Sankta Teresa de Avila
ĈIELA AMO

Al Vi, ho Dio, ame min ne ĉenas
viaj promesoj pri l’ ĉiel’ plezura,
via infero, ĝia pun’ tortura
min de ofendo via ne retenas.Vi mem min ĉenas. Dio! Min ĉagrenas
sur kruc’ vin vidi inter mok’ malpura,
via vundita korpo, la terura
angor’ de via mort’ min amkatenas.Min ĉenas via am’ kun forto tia,
ke mi eĉ sen ĉiel* vin amus flame,
kaj timus vin eĉ sen infero via.Sen rekompenc’ mi vin sopiras ame,
eĉ sen espero de espero ĉia
kiel mi amas, mi vin amus same.

Luiz Vaz de Camões
EL LA «LUZIADOJ»
III. KANTO

118.

Post ol Affonso, kun triumfhonoro,
revenis al la Lusitana tero,
por ĝui pacon kun la sama gloro,
kiel li venkis en milit-danĝero:
jen kazo trista, inda je l’ Memoro
elfosadanta homojn el sub tero,
okazis al virin’, kiu, post fino
mizera, iĝis, post la mort’ – reĝino.

119.

Ho, vera amo, kies fort’ malmola
la korojn jugas per potenc’ senbrida,
ja ŝian morton nur vi kaŭzis, sola,
kvazaŭ ŝi estus malamik’ perfida. _
Sovaĝa! oni diras: via bola
soif’ per larm’ ne estas mildigita,
sed volas vi krueli kaj tirani,
altarojn viajn per homsango bani.

120.

Vi, bela Ignez, ĝuis idilie
la dolĉajn fruktojn de l’ junec’ miela,
en dolĉnaiva rev’, kiun envie
ne lasas daŭri la Fortun’ ŝancela.
Sur ĝemaj bordoj de l’ Mondego, kie
akvumis kampojn l’ okulparo bela,
diradis vi al monto, herbo, floro
la nomon, gravuritan en la koro.

121.

Respondis tie vin sopiroj kriaj,
kiuj en kor’ de via princ’ amasis,
kaj ĉiam portis al okuloj liaj
vin, post ol viaj belaj lin forlasis,
nokte en sonĝoj trompe iluziaj,
tage en pensoj, kiuj fuĝe pasis,
ĝis fine ĉiu penso, vido lia
estis memor’ pri l’ ĝojo idilia.

122.

Li kun princinoj, ĉia bela damo
la proponitan nupton malakceptis,
ĉar ĉion vi malŝatas, vera amo,
se vin rigardo dolĉa ĉirkaŭplektis.
Vidante filon en ĉi stranga flamo
la saĝa patro aĝa, ĉar respektis
li pleb-murmuron, kaj kapric-obstinon
de l’ filo, ke ne volas li edzinon:

123.

Decidis morton de Ignez, por savo
de l’ filo, kiun ĉenis ŝi anime,
kredante: fajron de ĉi ama ravo
estingi povas nur la sango krime.
Ho, kia furioz’! ke nobla glavo,
kiu detruis povon de l’ sentime
luktanta Maŭro, estis direktata
nun kontraŭ milda damo delikata.

124.

Ŝin trenis la kruela band’ sensenta
al reĝo, kiu ŝin jam ekkompatis.
sed la popolo per falsargumenta
parol’ je ŝia murdo lin persvadis.
Kaj ŝi, kun koro trista kaj lamenta
pri l’ princ’ kaj filoj, kiuj plorĝemadis
kaj kiujn lasos ŝi en orfa sorto,
kio ŝin ŝiris pli ol propra morto.

125.

Levinte al kristal-lazur’ ĉiela
l’ okulojn, kiujn lavis larm’ ĉagrene,
(l’ okulojn, ĉar la manojn ja kruela
ministro al ŝi ligis jam katene)
kaj rigardante kun doloro ŝvela
la filojn, kiujn vartis ŝi zorgplene,
kies orfeco ŝin nun tiel ŝiris,
ŝi al kruela av’ ilia diris:

126.

Se eĉ rabbestojn, kiuj sangavidas
denaske, per natura maniero,
kaj rabbirdegojn, kiuj flugrapidas
pensante nur pri rabo el aero,
jam ĉiam oni kortuŝite vidas
kompati pri l’ infanoj kun tenero,
kiel kolomboj pri l’ patrin’ de Nino,
pri l’ Rom-konstruaj fratoj la lupino;

127.

Do, vi, ja hom’ aspekte kaj laŭkore,
(se home estas murdi junulinon
senfortan, ĉar pri ties kor’ fervore
ŝi gardas, kiu venkis ŝian sinon),
indulgu ĉi infanojn, ke horore
ne vidu ili mian sangan finon.
Vin i l i movu al kompat’, se do vi
per senkulpeco vin ne lasas movi.

128.

Kaj, se venkinte super Maŭra multo,
vi sciis semi morton fajre, glave,
nun sciu vivon doni kun indulgo
al mi, senpeka por ĝin perdi prave.
Sed se vi puni juĝas pri senkulpo,
ekzilu min mizere kaj sensave
al ard’ Libia, aŭ al frosto Skita,
vivi eterne inter larm’ verŝita.

129

Ekzilu min al lok’ kruelrabia,
inter leonojn, tigrojn – eble trovos
mi tie senton de kompato pia,
kiun en homoj trovi mi ne povos.
Tie, kun am’, sindon’ abnegacia
al li, pro kiu mortos mi, mi provos
rekrei liajn bildojn, jen videblajn,
konsoli la patrinmalĝojojn febrajn.

130/div>
Pardoni volis ŝin la reĝ’ kompata,
tiel kortuŝe ŝia peto sonis,
sed pleb’ obstina, kaj la sorto fata
(ĉar ĝi destinis tion) ne pardonis.
Jam glavojn de ŝtalklingo delikata
eltiris, kiuj krimon virto nomis.
Ho, kontraŭ dam’, kruelaj koroj ŝtonaj,
ĉu estis vi pri bravo fanfaronaj?

131/div>
Kiel al bela, juna Poliksena,
konsolo lasta de l’ patrino aĝa,
por venĝi pri Akĥil’, la krudmiena
Pyrrhus atakis per la fer’ sovaĝa,
sed ŝi, fiksinte per okul’ serena
(kiel ŝafid’ pacema, mildvizaĝa)
la panjon, jam frenezan pro l’ mizero,
rezigne donis sin al sang-ofero:

132.

Tiel al Ignez murdistar’ barbara
en alabastra brust’, kiun ornamis
perfekta ŝvel’, al tiu kiel kara,
kiu reĝino poste ŝin proklamis,
la glavojn kaj sur ŝia plormalklara
okulparo la blankajn florojn banis,
venĝem-rapidaj, furioze blindaj,
pri sia posta puno ne pensintaj.

133.

Ho, suno, certe kovris vi vuale
de tiuj monstroj* tiam viajn brilojn,
kiel de l’ monstra tablo, dum regale
el man’ Atreus manĝis siajn filojn
Thyestes. Vastaj valoj, el la pale
frostanta lip’ vi aŭdis lastajn dirojn,
la nomon Pedro, kiun ŝi krietis,
tra malproksimoj eĥe vi ripetis.

134.

Kiel al lekanteto bela, pura,
kiun deŝiras, por tro frua fino
la sinjorin’ per man’ volupt-plezura,
por en girlando porti ĝin ĉe l’ sino,
mortas parfumo kaj kolor’ velura:
samtiel mortas pala junulino.
Velkas vangrozoj kaj la blanko ĉarma
kiun vivigis roze vivo varma.

135.

Longtempe larme pri la mort’ amara
la nimfoj de Mondego rememoris,
eternmemore je fonteto klara
ŝanĝis la larmojn, kiujn ili ploris,
kaj baptis ĝin, per nom’ ĝisnune stara,
“Amo de Ignez” (ĉar ĝi tie floris),
jen kiel freŝe ĝi la florojn lavas,
ĉar akve larmojn, nome Amon havas.


Luiz Vaz de Camões
SONETO

Birdeto milda kaj senzorge luda
per bekVordigas siajn plumojn side,
nemezuritan verson trilas ride,
kantante dolĉe sur branĉeto nuda.De l’ voj’ alŝtelas sin ĉasisto kruda
senbrue, streĉatente kaj inside,
ekcelas sage, donas ĝin rapide
al Stiksa lag’, al nest’ eterne muta.Tiel la koro, en liber’ vivinta,
(kvankam ĝi longe destinita estis)
vundiĝis nun el loko ŝajn-sekura.Ĉar jen, embuskis min sagisto blinda,
por preni min, kiu senzorge nestis
en kaŝ’ de via okulparo pura.

Lorenzo de Medici
KIEL BELA LA JUNAĜO!…

Kiel bela la junaĝo,
kiu fuĝos de ni plue,
Kiu volas, gaju ĝue!
pri l’ morgaŭ’ ne certas saĝo.Vidu, Bakĥo kaj Ariadna,
belaj, sin amantaj flame,
ĉar la trompa temp’ tirana
fuĝas, ĉiam kunas ame.
Nimfoj kaj ceteraj, same
vigle gajas plu kaj plue;
kiu volas, gaju ĝue,
pri l’ morgaŭ’ ne certas saĝo.Kaj la gajaj satiretoj,
nimf-amantoj, jen, senĝene
en la grotoj, arbaretoj
embuskadas centpostene,
aŭ, de Bakĥa varmo plene
faras feston plu kaj plue;
kiu volas, gaju ĝue,
pri l’ morgaŭ’ ne certas saĝo.Tiuj nimfoj ja ne plendas
pri la ruzaj am-stimuloj,
kontraŭ Amo sin defendas
nur kruduloj, sendankuloj.
Miksiginte, en plezuroj
ili festas plu kaj plue;
kiu volas, gaju ĝue,
pri l’ morgaŭ’ ne certas saĝo.Kaj jen, sur azeno sia,
bela ŝarĝ’ Sileno venas,
olda, gaja kaj ebria,
li de gras’ kaj jaroj plenas,
ja rekt-stari vane penas,
sed jubilas plu kaj plue;
kiu volas, gaju ĝue,
pri l’ morgaŭ’ ne certas saĝo.

Sekvas Midas: ŝanĝ’ al oro
tuj post lia tuŝ’ eventas.
Kiom taŭgas la trezoro,
se la hom’ ja ne kontentas?
Kaj ĉu dolĉon oni sentas
soifante plu kaj plue?
kiu volas, gaju ĝue,
pri l’ morgaŭ’ ne certas saĝo.

Orelstreĉu bone ĉiu!
Paŝton sur morgaŭ’ forlasu,
nun ni, aĝaj, junaj kriu,
inoj, viroj, ĝojon ĉasu,
ĉiu trista pens’ forpasu,
kaj ni festu, plu kaj plue,
kiu volas, gaju ĝue,
pri l’ morgaŭ’ ne certas saĝo.

Junaj damoj kaj amantoj,
vivu Bakĥo kaj Amoro,
kaj muziko, dancoj, kantoj!
Ardu de dolĉec’ la koro.
Nek laciĝo, nek doloro!
Kiel estas, estu plue,
kiu volas, gaju ĝue,
pri l’ morgaŭ’ ne certas saĝo.

Kiel bela la junaĝo,
kiu fuĝos de ni plue…


Angelo Poliziano
KNABINOJ, MI PROMENIS…

Knabinoj, mi promenis je mateno

de meza Maj’ en freŝa florĝardeno.

Violoj kaj lilioj ĉiuflanke
en verda herb’ kun nova brilkoloro
paradis blue, flave, ruĝe, blanke.
Tuj mi kolektis el la belo flora
ornamon por hararo blonde ora,
ke l’ plenajn buklojn kovru floroĉeno.

Knabinoj, mi promenis je mateno

de meza Maj’ en freŝa florĝardeno.

La man’ jam plenis, sed kion mi vidis!
Jen rozoj tie blankis kaj purpuris!
Plenigi mian sinon mi rapidis.
Kia parfumo sorĉa min saturis!
Neniam tiel mia kor’ plezuris,
ĝin ravis la volupto de Edeno.

Knabinoj mi promenis je mateno

de meza Maj’ en freŝa florĝardeno.

Ho, tiuj rozoj, estas nedireble,
kiel belegaj estis, kiel ĉarmaj!
Unu ĵus sin disvolvis, dua feble
svenemis, pluraj pompis purpurkarnaj.
Amoro diris: “El ĉi dorne armaj
deŝiru la plej belan tuj sen ĝeno.”

Knabinoj, mi promenis je mateno

de meza Maj’ en freŝa florĝardeno.

Kiam la rozo ĵus ĉiun petalon
disfaldis en la pompo plej impona,
knabinoj, ne atendu ĝian palon,
ĝin pluku, plektu por girland’ festona,
deŝiru do por la ornamo krona
la rozon freŝe en la pleja pleno.

Knabinoj, mi promenis je mateno

de meza Maj’ en freŝa florĝardeno.

 


Angelo Poliziano
BONVENON, MAJO

Bonvenon, Majo,
sovaĝa flag’ de gajo!Salut’, printempo ĉarma,
volanta, ke ni amu,
ke por surkampe svarma
knabina rondo fiamu
junuloj kaj ornamu
ilin per flor’ de Majo.Ho venu, freŝa frondo
nin ombros sur arbustoj,
fraŭlinoj en fraŭlrondo
ne timas de amflustroj,
ja birdaj, bestaj brustoj
amardas nun en Majo.Vi juna, kiu riĉas
de bel’, ne estu pruda,
la herb’ ja renoviĝas,
sed ne la ag’ amluda,
neniu estu kruda
al la amant’ en Majo.Ekdancu inter kantoj,
kiu en ĉi rond’ plezuras!
Knabinoj, jen amantoj
lancrompi por vi kuras,
se iu al ili duras,
ŝin senflorigos Majo.

Sin kavaliroj armis,
ke amon ili ĉasu,
se ilin vi amĉarmis,
nun do kapitulacu,
trabori koron lasu,
senlukte venku Majo.

Kaj kiu koron rabas,
la sian donu prete,
sed kiu flugilfrapas?
Amanĝelet’, por – vete
kun knabinar’ – timete
honoron meti al Majo.

Amor’ jam venas ride,
lilio, roz’ lin kronas
vin, belaj, serĉas fide,
lin festu, mi admonas.
Kiu l’ unua donas
al li florojn de Majo?

Ho dio-pilgrimanto,
bonvenon, nin komandu,
ke harojn de l’ amanto
knabinoj roz-girlandu,
ke etajn, grandajn fandu
la ama brul’ de Majo!


Raffaello Sanzio
SONETO

En reton vi min logis, am’, ho am’,
per la okuloj, kies bril’ doloras,
per vangoj neĝaj, kie rozoj floras,
per dolĉaj moroj, nobla vort-ornam’.Mi flamas. Tion ne estingas jam
river’, nek mar’. Sed plende mi ne ploras,
ĉar ĉi volupta ardo ja valoras,
ke min konsumos la pasia flam’.Ho estis dolĉa jugo, dolĉa ĉen’:
neĝblankaj viaj brakoj ĉirkaŭ l’ kolo.
Vi rompis ĝin, kaj kaptis min kor-sven’.Pri la cetero ĉesu la parolo,
ĉar dum la cito murdus min ĉagren’.
Nur mute do mi pensas vin en solo.

Pierre Ronsard
NI VIDU, KARA, ĈU LA ROZO…

Ni vidu, kara, ĉu la rozo,
malferminta post nokt-ripozo
la robon al la sunradi’,
eĉ nun, vespere, havas brilan
purpuran robon kaj similan
koloron, kian vange vi?Ho ve, amata, ĝi ekpalis.
Post temp’ mallonga, jen, defalis
belaĵoj ĝiaj al la ter’.
Ho ve, Naturo kruelkora!
Do ne plu daŭras vivo flora,
ol de mateno ĝis vesper’!Amata, kredu al la saĝo:
dum freŝe floras via aĝo
en sia brila, juna nov’,
ho, ĝuu ĉiun junan horon:
alspiros vin kiel ĉi floron,
maljuno, per velkiga blov’.

Pierre Ronsard
AL HELENA

1.
Kiam vi tre maljunos, kaj ĉe la lum’ kandela
vi apud fajro ŝpinos kaj solvos la fadenon,
kantante miajn versojn, vi mire diros jenon:
Ronsard min gloris iam, kiam mi estis bela.Ne estas servistino, kiun post dir’ tiela,
eĉ se ŝi duondorme ripozas tagan penon,
ne vekus mia nomo, kaj ŝi ne dirus benon
al via nom’: senmorta per mia laŭd’ fidela.Mi estos jam sub tero; fantom’ senoste flirta,
trankvile mi ripozos sub densa ombro mirta,
kaj vi: maljunulino, kaŭranta ĉe l’ fajruj’,bedaŭros amon mian, malŝaton vian plende.
Ho, kredu do min: vivu, je l’ morgaŭ neatende,
rikoltu vivo-rozojn, jam nun, hodiaŭ, tuj!
2.
“Neniu miru -, diris la bonaj maljunuloj,
vidante kiel iras sur Troja mur’ Helena -,
ke pro beleco tia, nin trafis plago jena,
valoras ĉian plagon rigard’ el ĉi okuloj.Sed ĉu inciti Marson? Prefere: laŭ postuloj
de ŝia edzo, sendi ŝin al la voj’ revena,
ol vidi niajn kampojn de sango tiel plena,
havenon okupita, atakon kontraŭ muroj.”

Ho, ja ne decas, patroj kun trema forto aĝa,
junulojn miskonsile reteni kaj malhardi,
sed devas junaj, aĝaj, en kuna vol’ kuraĝa,

por ŝi la vivon, havon kaj urbon prihazardi,
Menelas estis saĝa, Pariso same saĝa,
l’ unu ŝin postuli, kaj la alia gardi.


Pierre Ronsard
AL MARIA

Maria, do leviĝu, vi estas ja pigrima.
Jam la alaŭdo gaja en alto trile /sonis,
kaj sur la dornarbusto dolĉvoĉe/jam kanzonis
la najtingal’, kun sia lamento amĉagrena.Do supren! por rigardi pri l’ herbo perloplena,
kaj pri l’ rozujo bela, kiun burĝonoj kronis,
kaj pri T diantoj karaj, al kiuj akvon donis
hieraŭ, vesperhore, manet’ tiel zorgema.Ja diris vi vespere, kaj eĉ, kun ĵur’ promesa,
ke ĉi matene ol mi Vekiĝos vi pli frue,
sed tenas sonĝ’ aŭrora, la junulin-karesa,okulojn viajn ombrajn sub dolĉa dormo plue.
Mi tial kisas ilin kaj belan cicon, jene,
centfoje, ke vi lernu leviĝi frumatene.

Joachim du Bellay
FELIĈA SORTO

Feliĉa sorto, kiel Ulisses multvojaĝa,
aŭ kiel konkerinto de la ŝaflano ora,
reveni fine hejmen, kaj dum vivresto glora
inter parencoj vivi pli sperta, kaj pli saĝa.Ve, kiam fumon vian, kameno hejmvilaĝa,
mi vidos gaje fumi, en kiu tempo fora
mi vidos vin, dometo, kaj korto, pli valora
al mi ol tuta reĝa provinco riĉpejzaĝa?Pli plaĉas al mi nia prapatra domo paca,
ol de palacoj Romaj la frunto plej aŭdaca,
pli ol marmoro dura l’ ardezo fajne blua,pli mia Loire galla, ol la Tiber’ latina,
pli mia Liré eta, ol Monto Palatina,
pli ol marvento sala, la dolĉa mild’ Anĵua.

Joachim du Bellay
FELIĈA ESTAS

Feliĉa estas kiu dum sia viv’ nur vidas
al si similajn homojn, kaj kiu sen envio,
sen tim’, sen hipokrito, sen vanta ambicio;
modestan havon pace mastrumas, reĝe gvidas.Mizera zorg’ akiri plimulton ne eksidas
tirane super lia libera opinio,
eĉ la dezir’ plej granda – deziro sen pasio –
trans propran heredaĵon strebadi ne avidas.Li ne miksiĝas en la aferojn de alia,
nur de li mem dependas ĉiu espero lia,
li estas sia mastro, patrono, reĝ’ kaj korto.Ne manĝas sian panon en fremdaj land’ kaj domo,
nek kuras en danĝeron por iu fremda homo,
kaj riĉon, pli ol sian, ne volas de la sorto.

Bartolome Leonardo Argensola
MENSOGA BELO

Ho, Don Juan, jen, time mi konfesas:
Elvira neĝe brilas, roze floras,
sed de proksime: ĉio ĉi valoras
nur tiom, kiom ŝi por ĝi elspezas.Konfesu tamen, se vi bone pesas,
ke ŝi mensogi belon tiel povas,
ke pura ĉarmo kontraŭ ŝi ne trovas
armilojn, ĝiaj argumentoj ĉesas.Ne miru, do, se – estu laŭ destino! –
Pereon iros mi pro l’ falsulino
ĉu mem ne trompas la Natura pompo?Jen rave kovras nin la blu’ ĉiela,
kaj nek ĉiel’ nek bluo. Ĉio bela,
domaĝe, estas ja ne ver’, nur trompo.

Luis de Góngora
AVERTO

Se dolĉaj lipoj per sopir’ vin batas
por sorbi fluidajn perlojn, ĉu envia
vi estus eĉ je la kaliko dia,
per kiu Zeŭson Ganimedo flatas?Ne tuŝu ĝin, se vi la vivon ŝatas!
Ja celas en kalik’ de lip’ magia
amoro vin, per venensago sia,
serpent’ embuska en la flor’ kaŝatas.Ne trompu vin langvora roz-odor’
petaloj, kiuj perle falas for
de l’ arda silk’ de ŝia brust’ balzama.Ne roz-ĝarden’! Tantalaj pomoj nur
vin logas, kaj forlasos vin per kur’:
veneno iĝos la mielo ama.

Felix Lope de Vega Carpio
SONETO PRI L’ SONETO

Soneton de mi Violanta petis.
Neniam tiel premis min dilemo.
Laŭ dir’, ĝi estas dekkvarversa skemo.
Jen – serĉe-serĉe mi tri versojn metis.Ke mi ne trovos rimojn, mi timetis,
sed marŝas dua Kvaro de l’ poemo!
Alveni ĝis la Trioj: jen problemo,
post tio mi la zorgojn jam forĵetis.L’ unuan Trion marŝas mi, konjekte,
ke mi eniris ĝin dekstrapiede,
ĉar per ĉi vers’ mi finos ĝin korekte!La dua jam! Mi kredas ke komplete
mi verkis dektri versojn, laŭprojekte.
Kalkulu nun: ĉu dekkvar? Estas prete!

Sinjoro Tidmand
DANA POPOLBALADO

De l’ frumatena sunbrilo vekite,
sinjoro Tidmand sin vestas ĉe-lite,
li al si surmetas ĉemizon plej belan,
allasas la sonderanoj.Li al si surmetis ĉemizon plej belan,
verdsilkan kazakon lukse-nobelan,
kunlaĉis la botojn el felo kaprida,
allasas la sonderanoj.Kunlaĉis la botojn el felo kaprida,
kaj ilin li garnis per sprono orita,
al Ting’ de Sonder li rajdis poste,
allasas la sonderanoj.Al Ting’ de Sonder li rajdis poste:
liberaj kampuloj lin servu imposte
per sep buŝeloj por ĉiu plug-soko,
allasas la sonderanoj.Per sep buŝeloj por ĉiu plugsoko,
po porko el kvar por la glana paŝtloko.
Sed tiam leviĝis la maljunulo,
allasas la sonderanoj.

Sed tiam leviĝis Ja maljunulo:
neniu cedos al tiu postulo,
kaj antaŭ ol pagi, jen mia diro,
allasas la sonderanoj.

Kaj antaŭ ol pagi, jen mia diro:
kunrestu en la Ting’ ĉiu viro,
kampuloj, vin fermu en ringo masiva,
allasas la sonderanoj.

Kampuloj, vin fermu en ringo masiva,
sinjoro Tidmand ne iru for viva!
La maljunulo unua, jen, batis.
Allasas la sonderanoj.

La maljunulo unua, jen, batis,
sinjoron Tidmand li teren batis,
sinjoro Tidmand en sango nun kuŝas,
allasas la sonderanoj.

Sinjoro Tidmand en sango nun kuŝas,
libere en humon la soko sin puŝas,
iradas la glanan arbaron la porkoj,
allasas la sonderanoj.


Edmund Spenser
AMORETTI
1.
Kiel la ŝip’, velanta maron vastan,
kiun kondukas stelo al la cel’,
se ŝtormo kovras la gvidanton astran,
erare vagas laŭ la venta pel’,
tiel mi. Brilis al mi hela stel’,
direktis min, nun nub’ ĝin kovras plene.
Kaj mi vagadas time en malhel’,
kaj sin danĝeroj kaŝas ĉirkaŭprene.
Sed fidas mi: se l’ ŝtormo pasos svene,
mia Helica, vivostelo gvida,
rebrilos, alrigardos min serene,
forpelos nubojn ŝia brilo rida.

Dume, mi vagos, zorga, erarvoja,
en trist’ sekreta, enpensiĝ’ malĝoja.

2.
Mi en la sablon skribis nomon ŝian,
sed ondoj venis kaj forlavis ĝin,
pri ŝia nom’ mi metis skribon plian,
sed tajdo venis kaj forrabis ĝin.
“Vantul’, – ŝi diris – aĵon kun destin’
de mort’ vi eternigi vane penos,
mi mem similos ja al ĉi ruin’,
kaj mia nomo iam same svenos.”
“Ne! – diris mi – vulgarajn aĵojn prenos
la mort’ en ŝlim’, sed vivos vi perfame.
Eterne viajn virtojn versoj tenos,
la gloran nomon skribos ĉiel-orname,
kaj eĉ se ĉion mort’ estingas blove,
ĉi amo tie vivos, ĉiam nove.”


William Shakespeare
SONETOJ

20.
Vin la Naturo pentris virinvanga,
ho sinjor-sinjorin’ de mia flamo,
kun kor’ virina, tamen pli mildsanga,
sen la ŝanĝem’ virina kaj flirtamo.
L’ okuloj brilas, sed sen falsaj ruloj,
orumas ĉion, kie trapromenas,
per virstatur’ konkera vir-okulojn
vi ŝtelas, virinkorojn sorĉkatenas.
Vin volis krei la Natur’ komence
virin’, sed ŝi ekamis vin dumfare.
Kaj ŝi aldonis ion, rabintence,
kio sopiron mian mokas bare.

Sed, se ŝi volis, ke vi damojn ravu,
ili la ĝuon, mi la amon havu!

73.
Vi vidas en mi tempon de la jaro,
kiam velkflava, aŭ jam senfolia
skuiĝas en la vento la branĉaro,
ĥorej’ ruina, iam birdaria.
Vi vidas en mi tagon, kiu palas
post sunsubiro en la okcidento,
pli kaj pli nigra nokto sur ĝin falas:
duona mort’, sigel’ de tombsilento.
Vi vidas fajron, kiu agonie
sub la cindrar’ de sia juno dronis,
elspiras ĝi sur mortolito, kie
ĝin konsumadas, kio nutron donis,

ho, vidu min, kaj kreskos via am’
al tiu, kiu baldaŭ pasos jam.

75.
Vi estas al mi, kiel nutr’ al korpo,
aŭ dolĉaspica pluvo al terbulo,
kaj tia lukt’ min tenas en absorbo
por vi, kiel pri l’ riĉ’ la avarulo
fierplezuras, sed de tim’ suferas,
ke l’ ŝtela tempo rabos lian riĉon.
Jen esti kun vi sola mi preferas,
jen, ke la mondo vidu ĉi feliĉon.
Jen vidfestenas mi, se vin mi vidas,
jen por rigard’ mi mortas de malsato,
plezuron mi nek havas, nek avidas,
krom kion donis, donos vi, amato.

Jen en mizer’, jen en festen-ebrio,
manĝegas ĉion mi, aŭ mankas ĉio.

95.
Eĉ honton kiel faras vi dolĉdona,
se, kiel ruĝan rozon rust’, la belon
makulas ĝi de via nom’ burĝona,
kiel vi fermas kulpojn en mielon!
La lang’ klaĉanta pri vi por disaŭdo
komentas vian vivon ja obscene,
sed eĉ mallaŭdi povas nur kun laŭdo,
nomante vin, misdiron kronas bene.
Kiel vi estas hejmo ideala
por kulpoj, kiuj loĝi vin elektas!
Ĉar la makulojn kaŝas Bel’ vuala,
ĉio videbla ĉarme belaspektas.

Tre granda rajt’! Sed, kara, estu garda,
breĉiĝas per misuz’ eĉ kling’ plej harda.

97.
Ve, kia vintro estis, dum mi migris
for de vi, ho plezur’ de l’ jaro kura!
Kiel mi frostis, miaj tagoj nigris,
decembro estis ĉie, kalva, dura.
Kaj tiu tempo estis ja somero!
L’ aŭtun’ lasciva riĉgravede portis
naskŝarĝon majan, kiel la utero
vidvina, kies fruktiginto mortis.
Sed ĉi abunda pompo ŝajnis nure
senpatra frukt’, esper’ de orf-gefiloj,
vin la somer’ atendas riĉplezure,
vi estas for, do mutas birdotriloj,

aŭ, eĉ se sonas, triste nur lamentas,
folioj palas, vintron antaŭsentas.

104.
Por mi, amat’, ne maljuniĝos vi.
Ĉar kia mi ekvidis vin unue,
vi same belas. Frostaj vintroj tri
de l’ bosko rabis tri somerojn skue.
El tri printempoj faris tempo-rul’
aŭtunon flavan, la april’ balzama
trifoje iĝis jam junia brul’,
sed restis via juna freŝ’ la sama.
Ve, sed la bel’, kiel horloĝmontrilo,
sen halt’ momenta ŝtele sin forŝovas,
la dolĉaj trajtoj, ŝajne en trankvilo,
ja pasas, kaj la vid’ min trompi povas.

Gentaĉoj sekvaj, aŭdu pri l’ kruelo,
vi eĉ ne ĝermis, mortis jam la Belo.

128.
Mia Muzik’! se vi muzikon ludas,
kaj kordsonoron per fingretoj dolĉaj
al la feliĉa ligno milde trudas,
kaj vibras sonoj, al mi orelsorĉaj,
ho, kiel ofte mi pri l’ klavoj etaj
envias, kiuj vin mankisi saltas,
dum miaj povraj lipoj, rikoltpretaj,
apud la lign’ aŭdaca honte haltas,
volonte ili ŝanĝus staton sian
kun dancaj klavoj, kiujn dolĉa tuŝo
karesas, donacante benon plian
al morta ligno, ol al viva buŝo.

Se tiel ravas vi ĉi etajn ŝtipojn,
al ili donu fingrojn, al mi lipojn.

130.
Okuloj ŝiaj sunon ne egalas,
koral’ ol ŝia buŝ’ pli ruĝe ravas,
se neĝo blankas: ŝia brusto palas,
se drat’ la har’: ŝi nigrajn dratojn havas.
Mi vidis rozojn, blankan kaj purpuran,
sur ŝiaj vangoj tia roz’ ne floras,
parfumoj havas spiron pli plezuran,
ol spir’ de mia sinjorin’ odoras.
Mi scias, eĉ amante voĉon ŝian,
ke la muziko sonas pli dolĉkante,
diinon paŝi vidis mi neniam,
sed sur la teron paŝas ŝi marŝante,

tamen, mi ĵuras, estas ŝi pli rara,
ol kiujn gloras laŭd’ mensogkompara.

150.
De kia Pov’ vi havas povon tian,
ke per malfort’ vi mian koron regas,
kaj mi rifuzas pravan vidon mian,
kaj ĵuras, ke la suno ne brilegas?
Malbonoj en vi kial tiel ĉarmas,
ke eĉ la plejan feĉon de faraĵoj
per tia fort’ kaj artrutin’ vi garnas,
ke virtoj iĝos por mi la mispaŝoj?
Kie vi lernis, ke vi min amĉenas,
ju pli mi vidas, aŭdas malamkaŭzon?
Mi amas, kion multaj abomenas,
kun multaj do ne sentu al mi naŭzon!

Ke via senindec’ min ame ligas:
je via amo min eĉ pli indigas.

 


John Milton
AL NAJTINGALO

Ho najtingal’, en arbetaĵ’, sub floroj
trilanta, dum en mut’ la boskoj dronas,
per freŝa fid’ vi aman koron zonas,
dum Majon danci gvidas gajaj Horoj.Enlulas tagon viaj trilsonoroj.
Vin aŭdi, antaŭ ol kukol’ eksonas,
signas am-venkon! Ho, se al vi donas
Jupitro ĉi am-povon super koroj,nun, antaŭ ol eksonos en branĉeto
la Fata Bird’ kun misaŭgura kri’,
ho, kantu! Tro malfruis vi je l’ petode jar’ al jar’, Kaj kial? Sen raci’:
ĉu Muz’, ĉu Am’ vin nomas kunuleto,
ja ilin ambaŭ servas, sekvas mi.

 

Janus Pannonius
POR LA PACO

 

Dio, ho, vi granda estro en la ĉielo trans la steloj,

milde alrigardu nian turpan teron, kie milit’

frenezega pereigas pacon, kaj kie Mars’ kuregas

tintigante glavon. Siro! Ekstermiĝas are la viv’!

Ho, ĉi teron benu, Patro: al popol’ trankvilo necesas,

doloregas batalvundoj kaj tiele trista la mort’!

 


 

Janus Pannonius
AL SILVIA

 

Vi infanon de mi havos, diras vi, min persekutante.

Ej, Silvia eta, strange ja malpravas tiu akuz’.

Diru, ĉu vi plendos inter dornoj abundaj trairante:

“Sangas mia kruro, ve, kaj kulpas ĝuste ĉi tiu dorn’.”

 


 

Janus Pannonius
PRI PAPO PAŬLO

 

Filnjon, Paŭlo, vi havas kaj trezorojn,

kiom rare ĉe pontifik’ troviĝis.

Sankta Patro – ĉi nomo ne konvenas.

Vi, pli ĝuste, beata patro estas.

 


Bálint Balassi
LAUDEM CONFINIORUM

Hej, bravuloj, kio sub ĉiel’ de Dio pli belas ol la limoj?
Se l’ printempo floras: birdoj eksonoras, bluas la malproksimoj,
kampoj bonodoras, ĉielo roson ploras, ke plezuras animoj.

Malamik’ se venas, koroj bravaj plenas de la batalsopiro,
kaj ja, eĉ krom tio, el nura pasio, estas brava turniro,
kie rajdas, bravas, lance luktas, trafas, frunte sangas la viro.

Sub standardoj sangaj kun lancoj rubandaj jen, bravuloj rajdadas,
antaŭ l’ trup’, sentime, kampojn malproksime esplorante invadas,
per seloj panteraj, per kaskoj fajreraj, per kaskplumoj paradas.

Arabaj ĉevaloj je l’ trumpetsignaloj sub ili dance saltas,
kiam ekmatenas, unu ekpostenas, ceteraj dormi haltas,
pro la ĝismatenaj bataladoj penaj ili ja lace fartas.

Por la nom’ belfama, por honor’ ornama ili ĉion fordonas,
je l’ homeco vera, je l’ kuraĝ’ fiera per ekzemplo admonas,
tra l’ kampoj armile flugas falksimile, sabras, ĉevalojn spronas.

Se la malamiko venas, por lancpiko ili ĝoje ekiras,
en malbona ŝanco de l’ batala danco sin senvoke retiras,
kaj persekutate sin returnas bate, ruzan venkon akiras.

Por ili kamparo estas kaj arbaro la promena palaco,
vojembuskoj valaj, lokoj krudbatalaj: la lernej’ de sagaco,
ili amuzitaj estas per militaj soifo, fasto, laco.

Pri la klingoj glavaj ĝojas viroj bravaj en luktoj kaprikoltaj,
en lokoj batalaj kuŝas multaj palaj vundaj viroj kaj mortaj,
post sangaj atakoj estas korvstomakoj la ĉerk’ de viroj fortaj.

Ho, karaj, junaĝaj, laŭdindaj, kuraĝaj, landlimaj armeanoj,
kies nomo glora estas grandhonora antaŭ ĉiuj teranoj,
kiel arbon frukte: per feliĉ’ dumlukte vin benu Diaj manoj.


Bálint Balassi
POR VINTRINKANTOJ

Ho benata temp’ de Pentekosto bela,
sanon donacanta pura blu’ ĉiela,
por vojirantoj lacaj freŝa vent’ miela.

Vi malfermas rozojn por la bonodoro,
najtingalan gorĝon mutan por sonoro,
kaj vi la arbojn vestas per velura floro.

Por vi floras boskoj kaj violoj bluaj,
por vi puras putoj, akvoj rapidfluaj,
nur en vi la ĉevaloj gajas, piedbruaj.

Ĉar al korp’ ilia donas vi post laco
belan grason per la rosa herbdonaco,
donas vi novan forton flugi tra la spaco.

Kaj eĉ la landlimaj bravaj batalantoj
disvagante sur la bonodoraj kampoj
gaje pasigas tempon, distras sin per kantoj.

Ili jen surherbe la ĉevalon vartas,
jen kun kamarado drinkas, gaje fartas,
jen la armilon bravan flegas, zorge hardas.

Mem la ter’ noviĝas nun, pli freŝe spiras,
la ĉielan helon nuboj ne drapiras,
ĉiu kreita besto vivi nun ekiras.

Tiel belan tempon donis al ni Dio,
lian sanktan nomon gloru ni kun pio,
kune ni festu, drinku, en ĝojharmonio.


Bálint Balassi
PRI LA ETERNA DAŬRO DE SIA AMO

La domoj kastelaj plej fortaj kaj belaj, urboj iam disfalos,
saneco, feliĉo, trezoro kaj riĉo je nenio egalos,
per tempo primoloj, lilioj, violoj, rozoj velke ekpalos.

Potenco, honesto, kaj reĝa majesto post temppaso pereas,
la monton je polvo, la polvon je monto longa tempo transkreas;
honoro plej bela, beleco anĝela tempkruelon obeas.

Dispolvos montaro, sekiĝos la maro, ĉio – nur efemero.
Nigriĝos ĉielo, perdiĝos sunhelo, kadukiĝos la tero.
Sur mamortabulo viŝiĝos gravuro, ĉio iĝos polvero.

Malmolo moliĝas, envio foriĝas, la malam’ disnebulas,
ĉar ĉie, en ĉio, la mano de Dio ŝanĝon, finon regulas.
Nur en mi la amo, infera ĉi flamo, ne ĉesas, brule brulas.

Senŝanĝon, senfinon, senĉeson, senlimon de la amo mi plendas,
trankvilon per mia amata Julia mi mirakle atendas,
ĉi versojn suferajn, samkiel ceterajn mi dediĉe al-alsendas.


El la «Kanteletar»
LA KNABINO ATENDANTA

La amat’ se venus foje,
ho, se pasus li alvoje,
lian venon mi divenus,
mi eksentus, se li venus
eĉ en mejla malproksimo,
eĉ du mejlojn trans la limo.
Mi alflugus nub-simile,
ol kort-fumo pli facile,
ol fajrer’ pli flugrapide,
kiel flagra flam’, avide.
Kaj mi haltus nur apude,
buŝ-ĉe-buŝe, kiso-trude.
Mi la manon preme prenus,
eĉ serpenton se ĝi tenus,
kisojn al la buŝ’ mi ŝutus,
eĉ venenon se ĝi gutus,
mi sur liajn ŝultrojn falus,
eĉ se l’ Morto tie palus,
kuŝus mi ĉe lia flanko,
eĉ se el ĝi fluus sango.

El la «Kanteletar»
MALSANO NEKONATA

Vivis knab’ en land’ Estona,
kaptis lin malsan’ malbona.
Ne konstatas tiun homo,
nekonata eĉ la nomo.
Kie li kuŝus en kvieto
malsanulo kompatinda?
“Ĉu vi povus ĉambre kuŝi?
Bele sur la benk’ ripozi?”
“Nek mi povus ĉambre kuŝi,
nek sur nia benk’ ripozi,
min la gaj’ de l’ mastro ĝenas,
bru’ servista min ĉagrenas.”

Vivis knab’ en land’ Estona,
kaptis lin malsan’ malbona,
ne konstatas tiun homo,
ne konata eĉ la nomo.
Kie li kuŝus en kvieto,
malsanulo kompatinda?
“Ĉu en mez’ de mar’ vi kuŝus,
ĉu ripozus vi sur rifo?”
“Pacon mi ĉe l’ lagoj trovus.
Ĉe l’ Estona mar’ ne povus
kuŝi mi pro l’ mevo mara,
pro l’ kriado fiŝbirdara.”

Estis knab’ en land’ Estona,
kaptis lin malsan’ malbona.
Kie li kuŝus en kvieto,
malsanulo kompatinda?
“Ĉu vi kuŝus en Submondo,
en la ĉambroj de l’ Mortejo?”
“Tien portu min por kuŝi,
min por luli mole metu
al Morteja ĉambr’ interna,
al Submonda dom’ eterna,
tie mi kuŝus en kvieto,
malsanulo kompatinda,
en eterna lit’ silenta,
sur la kapkusen’ pragenta.”


El la «Kanteletar»
HELKA DUM PAŜTADO

Brile bela, hela Helka,
idinet’ de Kalevala,
iam, en la infanaĝo,
la bovaron pelis paŝti.
Gardis ŝi en bosk’ arbusta
bovidetojn kaj bovinojn.
Jen, Teruro sendis ursojn,
la diablo lupojn logis,
kies dentoj diskarnadis
bovidetojn kaj bovinojn.

Brile bela, hela Helka,
idinet’ de Kalevala,
hejmeniris plende, plore,
dum la vojo ve-dirante.
Ŝia patro en fenestro,
panjo en la pord’ demandas:

“Kara filnjo, kial plendo?
Vangojn larmoj kial lavas?”
“Kara panjo, tial plendo:
mi bovaron pelis pasti,
gardis mi en bosk’ arbusta
bovidetojn kaj bovinojn
sed Teruro sendis ursojn,
la diablo lupojn logis,
kies dentoj diskarnadis
bovidetojn kaj bovinojn.”

Nun parolas panjo pete:
“Ĉarma filnjo, ĉesu ploro,
ĉar Teruro sendis ursojn
la diablo lupojn logis,
kies dentoj diskamadis
bovidetojn kaj bovidojn.
Sed vi povos pluve plori,
infanet’, se iros iam
lup’ en nian grandan korton,
urso tra la pordo propra,
porti for vin, kara filnjo.
Lup’ en formo de fianĉo,
urso sub la masko svata.”


Pierre Corneille
EL LA «CIDO»

UNUA AKTO
UNUA SCENO

ĤIMENA
Elvira, ĉu vi al mi raportis tre sincere?
Ĉu vi nenion kaŝas el la parol’ de l’ patro?
ELVIRA
Eĉ nun ravita estas ja ĉiu mia sento,
Rodrigon li estimas, samkiel vi lin amas,
kaj, se animon lian mi legas senerare,
li baldaŭ vin ordonos respondi lian amon.
ĤIMENA
Ripetu do, mi petas, rediru duan fojon,
kial vi kredas, ke li aprobas mian amon?
Sciigu ree, kian esperon do mi formu,
ne eble tro aŭskulti rakonton tiel ravan,
vi al amfajro niá ne povas tro promesi
la dolĉan liberecon: sin klare montri tage.
Kion li diris al vi pri la intrig’ sekreta,
kiun ĉe vi Don Sanĉo kaj Don Rodrig’ aranĝas?
Ĉu vi ne tro vidigis, kiela malegalo
inter ĉi du amantoj min klinas unuflanken?
ELVIRA
Ne, mi vin pentris tiel, ke vi, indiferenta,
nenies amesperon ŝveligas, nek detruas,
vidante nek tro dolĉe, nek tro severe ilin,
edzon elekti patran ordonon vi atendas.
Tiu respekt’ lin ravis, la buŝo kaj vizaĝo
pri tio donis al mi tuj nedubeblan pruvon.
Kaj ĉar mi devas al vi ankoraŭ ĝin reciti,
jen kion li pri ili, kaj pri vi haste diris:
“Ŝi aĝas laŭ la devo; sin ili ambaŭ indas,
kreitaj de fidela, bravega, nobla sango,
junaj, sed oni legas en la okuloj klare
la admirindan virton de la prauloj bravaj,
precipe Don Rodrigo ne havas vizaĝtrajton
ne plene konvenantan al bildo de noblulo.
Devenas li el tiel herooriĉa gento,
ke tie oni vere naskiĝas inter laŭroj.
La brav’ de lia patro, iame sensimila,
dum lia forto daŭris, admiron vekis ĉie,
sur la frunt’ la faltoj gravuris liajn agojn,
dirante eĉ nun, kio li estis siatempe.
La fil’ promesas, kion mi vidis de la patro,
mia filin’ ja povas lin ami kaj min plaĉi.”
Al reĝ-konsil’ li iris, do ties hor’ urĝanta
distranĉis ĉi parolon, apenaŭ komencitan,
sed jam ĉi kelkaj vortoj kredigas, ke la patro
inter la du amantoj ne multe ŝanceliĝas.
Por sia fil’ la Reĝo elektos guverniston,
kaj sole lin atendas ĉi grado de honoro,
senduba la elekto, kaj lia rara bravo
certege devas timi nenies konkuradon.
Ĉar liaj heroaĵoj lin faras senegala,
en ĉi esper’ plej prava li estos sen rivalo.
Kaj nun, ĉar Don Rodrigo persvadis sian patron
proponi la aferon je l’ fino de l’ konsilo,
nun juĝu mem, ĉu bone elektis li la tempon,
ĉu ne tuj plenumiĝos deziroj viaj ĉiuj.
ĤIMENA
Kaj tamen, ŝajne, mia animo konfuzita
rifuzas tiun ĝojon, kaj sub ĝi nun premiĝas,
momento povas ŝanĝi l’ aspekton de la sorto,
kaj en feliĉo granda mi timas grandan plagon.
ELVIRA
Vi vidos, ke ĉi timo feliĉe estas trompa.
ĤIMENA
Kiel ajn ĝi okazos, ni iru, ĝin atendi.

DUA SCENO

REĜIDINO
Paĝi’, en mia nomo avizu al Helena,
ke iom ŝi malfruas hodiaŭ min viziti,
kaj mia amikeco pri ĉi malfruo plendas.
LEONORA
Estrin’, deziro sama vin urĝas ĉiun tagon,
kaj vin, interparole, mi ĉiutage vidas
demandi, kian punkton alvenis ŝia amo?
REĜIDINO
Ne estas sen motivo; mi preskaŭ ŝin devigis
akcepti sagojn, kiuj nun vundas ŝian koron.
Ŝi amas Don Rodrigon, kaj lin de mi akiris,
kaj nur per mi Rodrigo malŝaton ŝian venkis.
Do, ĉar de l’ geamantoj mi ligis mem la ĉenojn,
min devas interesi, ĉu pen’ ilia ĉesis?
LEONORA
Estrino, sed, dum ili sukcesas tiel bone,
jen, montras vi ĉagrenon, kreskantan ĝis ekstremo,
ĉu l’ amo, kiu ilin plenigas per jubilo,
profunda tristo estas por via granda koro?
Ĉu l’ intereso, kiu okupas vin pri ili,
vin igas malfeliĉa, dum ili feliĉegas?
Sed eble mi tro riskas, kaj iĝas tro scivola?
REĜIDINO
Duobliĝas mia tristo, restante en sekreto,
ho, aŭdu, aŭdu fine, kiele mi batalis,
kiajn atakojn spitas ankoraŭ mia virto.
La am’ estas tirano, neniun indulganta.
Ĉi junan kavaliron, amanton donacatan
mi amas.
LEONORA

Vi lin amas!

REĜIDINO
Ho, tuŝu mian koron!
Kiel la nom’ de ĝia venkinto ĝin konfuzas,
kiel ĝi lin rekonas!
LEONORA

Pardonu min, Estrino,

se mi senrespektiĝas ĉi flamon mallaŭdante.
Princino granda povus pri si forgesi tiel,
ke simplan kavaliron ŝi lasus en la koron!
La Reĝo kion dirus! Kastiljo kion dirus,
ĉu vi ne plu memoras, kies filin’ vi estas?
REĜIDINO
Mi ĝin memoras tiel, ke verŝus mian sangon
mi antaŭ ol malnoble senindi mian rangon.
Mi povus ja respondi, ke en animoj noblaj
nur la merito rajtas generi amofiamojn,
kaj se pasio mia intencus sin ekskuzi,
ĝin povus ja pravigi eĉ mil ekzemploj famaj.
Sed ilin mi ne sekvos tra la danĝer’ de digno,
mi havas multan amon, sed eĉ pli multan volon.
Mi diras al mi ĉiam, ke min filinon reĝan,
neniu ajn alia ja indas, krom monarko.
Vidante, ke ne povas sin mia kor’ defendi,
mi mem fordonis, kiun mi preni ne aŭdacis,
en liajn brakojn metis anstataŭ mi Ĥimenan,
estigis fajrojn fremdajn por forestingi mian.
Ne miru do, ke mia animo turmentita
sen pacienc’ atendas ilian geedziĝon.
Vi vidas, ke dependas trankvil’ mia de tio.
l’ esper’ vivigas amon kaj ĝi kun ĝi pereas:
ĝi, fajro, estingiĝas, se mankas la nutraĵo.
Kaj malgraŭ la rigoro de l’ trista aventuro
se havos jam Ĥimena Rodrigon, kiel edzon,
mia espero mortos, do mia kor’ saniĝos.
Sed dume mi suferas turmenton nekredeblan,
ĝis la edziĝ’ Rodrigon mi trovas tro aminda.
Mi penas por lin perdi kaj perdas lin bedaŭre,
jen, kio kaŭzas mian sekretan malplezuron.
Mi vidas kun ĉagreno, ke min la am’ devigas
pro iu ĝemi, kiun fiere mi subtaksas.
Mi sentas mian menson duparte dividita,
dum firmas mia volo, ardegas mia koro,
fatala nupto! ĝin mi timegas kaj sopiras,
nur neperfektan ĝojon mi povas do esperi,
kaj miaj am’ kaj digno valoras ambaŭ tiom,
ke, ĉu la nupt’ okazos, ĉu ne, mi same mortos.
LEONORA
Estrin’, mi post ĉi tio nenion povas diri,
krom, ke mi kun vi ĝemas pri kordoloroj viaj,
se mi ĵus vin mallaŭdis, do nun mi vin kompatas,
sed ĉar en tiel dolĉa kaj akra korsufero
batalas via virto kun ĝiaj ĉarm’ kaj forto,
repuŝas la atakon, reĵetas ĝian logon:
trankvilon ĝi redonos al via mens’ necerta.
De ĝi esperu ĉion kaj de l’ helpema tempo,
esperu de l* ĉielo, ĝi estas ja pli justa
ol lasi vian virton sub tiel longa premo.
REĜIDINO
Mia esper’ plej dolĉa – forperdi la esperon.
PAĜIO
Laŭ la ordon’ Ĥimena alvenas vin viziti.
REĜIDINO
Iru kun ŝi paroli en nia galerio.
LEONORA
Ĉu volas vi ĉi tie restadi en revado?
REĜIDINO
Ne mi deziras sole, eĉ malgraŭ la ĉagreno,
vizaĝon kvietigi iome pli libere.
Mi sekvos vin.

Ho, Dio, de kiu mi atendas

la savon, limu fine ĉi tiun korsuferon,
firmigu la trankvilon, firmigu mian dignon,
feliĉon mian serĉas mi en feliĉo fremda,
por tri egale gravas ĉi tiu geedziĝo,
do ĝin plirapidigu, aŭ hardu mian koron,
ĉar ja geedze ligi ĉi tiujn du amantojn,
jen: rompi miajn tenojn kaj fini la turmentojn.
Sed mi jam tro malfruas, mi iru al Ĥimena,
ŝi per konversacio mildigos la aflikton.

TRIA SCENO

LA GRAFO
Do fine vi min venkis, kaj la favor’ de l’ reĝo
altigas vin ĝis rango de mi meritita,
vin faras guvernisto de la Kastilja princo.
DON DIEGO
Ĉi honoraĵ’ donita al mia familio
primontras lian juston kaj bone pruvas tion,
ke la iamajn servojn li scias rekompenci.
LA GRAFO
Kiel ajn grandu reĝoj, nur nin similas ili,
erari same povas, kiel aliaj homoj,
kaj ĉi elekto pruvos al ĉiuj korteganoj,
ke ili mise scias la nunajn servojn pagi.
DON DIEGO
Ne pli jam pri l’ elekto, vin tiom iritanta,
favor’, ĝin faris eble ne malpli, ol merito,
sed oni ja respektu la absolutan povon,
ne plu ekzamenante la volon de la reĝo.
Al la honoro, kiun li donis, donu duan,
per sankta nod’ ni ligu la domojn reciproke,
vi havas solfilinon, kaj mi nur solan filon,
ilia nupto faros ja nin pli ol amikoj.
Ni nin honoru tiel, akceptu lin bofilo.
LA GRAFO
Partiojn pli altrangajn li devas ja pretendi,
kaj la brilego nova de via alta devo
ŝveligos lian koron per fierec’ pli vanta.
Plenumu ĝin, Sinjoro, guvernu do la princon,
montrante, kiel devas li regi la provincon,
tremigi la popolojn sub sia leĝo ĉie,
inspiri bonajn ame kaj la malbonajn time,
aldonu al ĉi virtoj la virtojn militestrajn,
montrante, kiel devas li hardi sin al penoj
fariĝi senegala en la meti’ de Marso,
pasigi tutajn tagojn kaj noktojn surĉevale,
ripozi tutarmita, sieĝi urbomurojn,
kaj sole al si ŝuldi la gajnon de batalo.
Instruu per ekzemploj, eduku lin perfekta,
per faktoj klarigante tuj viajn lecionojn.
DON DIEGO
Por lerni el ekzemploj li, spite de l’ envio,
ellegi devos sole vivhistorion mian.
Tie en longa vico de gloraj militfaroj,
li vidos, kiel devas li jugi la naciojn,
ataki fortikaĵon, komandi la anneon,
kaj sur heroaj agoj konstrui sian famon.
LA GRAFO
L’ ekzemploj vivaj havas ja pli potencan povon,
princo ne bone lernas el libro sian devon,
kaj kion faris sume ĉi tiuj multaj jaroj,
kion ja ne egalus eĉ sola mia tago?
Vi estis iam brava, kaj mi nun estas tia,
ĉi brak’ estas plej firma subteno de l’ reĝlando,
ĉi glav’ se brilas, tremas Granad’ kaj Aragono;
kaj mia nomo servas rempare por Kastiljo,
sen mi vi baldaŭ devus sub fremdaj leĝoj vivi,
kaj viaj malamikoj fariĝus viaj reĝoj.
Jen, ĉiu tag’ kaj horo, por levi mian gloron,
al laŭroj metas laŭrojn kaj al triumf’ triumfon,
ĉe mia flank’ la princo ja povus en bataloj
elprovi sian bravon, en ombro de ĉi brakoj,
kaj lernus li la venkon min rigardante venki,
kaj por respondi sian tre grandan karakteron,
li vidus…
DON DIEGO

Vi, mi scias, la reĝon servas bone,

mi vidis vin batali kaj sub mi mem komandi,
kiam la aĝ’ glacion en miajn nervojn verŝis,
min prave anstataŭis valoro via rara.
Finfine, ke mi ŝparu parolojn superfluajn,
hodiaŭ vi ja estas, kio mi estis iam.
Vi povas tamen vidi, ke en ĉi konkurado,
la reĝ’ inter ni metis ioman diferencon.
LA GRAFO
Jes, kion mi meritis, vi kontraŭ mi akiris.
DONDIEGO
Kiu ĝin de vi prenis, meritis ĝin pli bone.
LA GRAFO
Kiu pli bone uzas, nur tiu ĝin pli indas.
DONDIEGO
Nu, esti rifuzita, ne pruvas tion, certe.
LA GRAFO
Vi ĝin intrige gajnis, maljuna kortegano.
DONDIEGO
La bril’ de miaj agoj tutsole min protektis.
LA GRAFO
Pli prave: vian aĝon honoris nur la reĝo.
DONDIEGO
La reĝ’ farante tion, mezuris nur la bravon.
LA GRAFO
Kaj tial ĉi honoro ŝuldatis sole al mi.
DONDIEGO
Kiu ĝin ne akiris, ĝin tiu ne meritis.
LA GRAFO
Mi ne meritis? Mi?
DON DIEGO

Vi!

LA GRAFO

Jen, via senhonteco,

aĝul’, aŭdaca, havu la indan rekompencon.
(Li vangofrapas lin.)
DON DIEGO
Finu, post ĉi insulto forprenu mian vivon,
l’ unua, kiu frunton de mia ras’ ruĝigis.
LA GRAFO
Kion vi pensas fari kun tia malforteco?
DONDIEGO
Ho dio, min forlasas la eluzita forto!
LA GRAFO
Mi havas vian glavon. Sed iĝus «i tro vanta,
se ĉi trofeo honta plu ŝarĝus mian manon.
Adiaŭ. Al la princo, spitante al envio,
legigu, por instruo, vivhistorion vian.
Ĉi tiu justa puno de via vort’ aroga
ĝin tre konvene kronos per eta omamaĵo.

KVARA SCENO

LA GRAFO
Furiozo, malespero, maljuno malamika!
Ĉu mi do vivis tiom nur por ĉi malhonoro?
Kaj ĉu mi do griziĝis en la militaj penoj
por vidi unu tagon ke velkas laŭroj tiaj?
Ĉi brako, kiun mire respektas Hispanujo,
ĉi brako, tiomfoje savinta jam la regnon,
oftege firmiginta la tronon de la reĝo
ĉu nun partion mian perfidas nenifare?
Ho rememor’ kruela de mia glor’ pasinta!
Laboron tiomtagan forviŝas unu tago!
Nova ofic’ fatala por mia feliĉeco!
Alta kulmin’ de kiu honoro mia falas!
Ĉu vidu mi, ke l’ Grafo triumfas vian brilon?
Kaj mi senvenĝe mortas, aŭ vivas en la honto?
Grafo, nun vi fariĝu la princa guvernisto,
ĉi alta rang’ ne decas al homo senhonora,
via orgojl’ ĵaluza per ĉi insulto grava
malgraŭ elekto reĝa jam igis min malinda.
Kaj ho, vi, glora ilo de miaj heroaĵoj,
mia timinda glavo, sed en ĉi ofendego
servinta nur parade, kaj ne por min defendi,
iru jam kaj forlasu la lastan el la homoj,
transiru, por min venĝi, en pli kapablajn manojn!

KVINA SCENO

DON DIEGO
Rodrigo, ĉu vi havas kuraĝon?
RODRIGO
Patro, ĉiu
krom vi, tuj spertus tion!
DON DIEGO
Agrabla ekkolero!
Inda venĝemo, tiel dolĉega por doloro!
Mi en ĉi nobla bolo rekonas mian rason,
mia junec’ revivas en ĉi subita ardo.
Ho, venu, fil’ kaj sango, riparu mian honton,
venu min venĝi!
RODRIGO

Kial?

DON DIEGO

Pro insulteg’ kruela.

Kiu nun al ni ambaŭ mortfrapas la honoron.
Pro vangofrap’. Jam perdus la senhontul’ la vivon,
sed mia aĝo trompis deziron mian noblan.
La glavon, kiun ne plu eltenas miaj brakoj,
al viaj mi konfidas por venĝi kaj por puni.
For! Kontraŭ arogulo elprovu vian bravon:
la sango sola povas ofendon tian lavi.
Mortu aŭ murdu! Krome, por vin ne mistifiki,
mi kontraŭ vir’ timinda instigas vin batali,
mi vidis lin, kovritan de sango kaj de polvo,
tra la armeo tuta teruron porti ĉien.
Per lia brav’ mi vidis cent skadrojn disrompiĝi.
kaj, por finfine diri ankoraŭ ion plian,
li estas…
RODRIGO

Diru, diru!

DON DIEGO

La patro de Ĥimena.

RODRIGO
La patro…
DON DIEGO

Ne respondu, mi konas vian amon;

sed sen honor’ vivante oni ne indas vivon.
Pli kara ofendinto, l’ ofendo des pli granda!
Nun pri l’ insult’ vi scias, en \ja man’ la venĝo,
nenion pli mi diras, min venĝu kaj vin venĝu,
vin montru inda filo de patro, kia mi.
Premita de mizeroj truditaj de la fato
mi iras plori. Iru, kuregu, flugu, venĝu!

SESA SCENO

RODRIGO

Vundita ĝis la fundo brusta,

de neantaŭvidita kaj murda sortobato,
jen mi, venĝont’ mizera de plendafero justa,
objekto malfeliĉa de plej malprava fato.
Sen mov’ mi rigidiĝas kaj la anim’ senforta
cedas al ĉi frapo morta.
Amrekompencon baldaŭ mi esperis,
ho ĉielo, sort’ ĉagrena,
insulton mia patro nun suferis,
kaj lin ofendis patro de Ĥimena.

Turmentoj mordas mian sinon,

kontraŭ honoro mia nun amo mia penas,
mi devas venĝi patron kaj perdi amatinon,
dum tio movas koron, ĉi tio brakon tenas,
ho, trista trudelekto: perfidi mian flamon,
aŭ forpenu mian famon,
jen, la mizer’ senfina ambaŭflanke,
ho ĉielo! Sort’ ĉagrena!
Ĉu la insulton lasi do pun-manke,
ĉu puni do la patron de Ĥimena?

Patr’, amatino, amo kaj honoro,

nobla kaj kruda servo, kaj tiranec’ aminda,
plezuroj miaj mortos, aŭ velkos mia gloro,
tie la malfeliĉo, ĉi tie viv’ malinda.
Esper’ kruela, kara de l’ koro devkonscia,
sed samtempe ampasia!
Ho, pleja malamik’ de mia koro,
glavo, kaŭz’ de l’ sort’ ĉagrena,
ĉu mi ricevis vin por venĝ’ pri l’ gloro,
ricevis vin por perdo de Ĥimena?

Prefere pasi malapere!

Samkiel patron, ŝuldas mi mian amatinon,
se venĝas mi, ŝi sentos malame kaj kolere.
Se ne2 mi tiros/al mi ja ŝian malestimon.
Jen, aŭ mi malfidelos esperon plej ĉielan,
aŭ malindos mian belan.
Sufero kreskas, se mi volas ĝin kuraci,
ĉio – pli kaj pli ĉagrena.
Ho, kor’, se l’ vivon devas mi donaci,
mi mortu sen ofendo de Ĥimena.

Sen ia kontentigo morti!

Serĉante tombon, kiu mortigos mian gloron,
tra Hispanujo lasi pri mi la famon porti,
ke mi de mia domo ne ŝirmis la honoron,
respekti amon, kies ruin’ ne estas duba
al mia pens’ inkuba,
mi ne aŭskultu logan penson tian,
ĝi igas nur ĉagrena,
ni iru, brak’, kaj savu gloron mian,
ĉar nepras ja la perdo de Ĥimena.

Jes, mia mens’ min trompis plene.

La devo, pli ol al ŝi, al patro min ordonas,
ĉu mortos mi batale, ĉu mortos mi ĉagrene,
samkian mi ricevis, mi puran sangon donas.
Mi jam akuzas min mem pro kulpa sendecido,
al la venĝo, en rapido!
Nun mi, hontante tiom da hezito,
ne estu plu ĉagrena,
ĉar mia patro estas ofendito,
eĉ se ofendis patro de Ĥimena.


André-Marie Chénier
LA JUNA TARENTANINO

Ho, ploru, alcionoj, ho sanktaj birdoj, vi,
de Tetis tre amataj, ho ploru kun vekri’.
Jam vivis, juna Myrto, Tarentanino bela,
al Kamarinaj bordoj ŝin portis ŝipo vela,
himeno, flutosonoj kaj dolĉe milda kant’
ŝin estis kondukantaj al sojlo de l’ amant’.
Gardate de ŝlosilo, en cedroligna kesto
fermita estis robo por ŝia nupta festo,
kaj oro, por ornamo de ŝia braka par’,
parfumoj preparitaj por ŝia blonda har’.
Sed dum ĉe l’ antaŭkilo ŝi sola miras stelojn,
la vento, tro impeta kaj plenblovanta velojn,
ŝin puŝas. Terurite, sen vid’ de l’ ŝipanar’,
ŝi falas, ŝi ekkrias, ŝi estas en la mar’.
Jen ŝi, en onda sino, Tarentanin’ gracia,
ruliĝas sub la ondoj belega korpo ŝia.
Kaj larme nun mem Tetis ŝin por sekura sav’
de mordaj monstroj kaŝis en iu roka kav’.
Kaj belaj Nereidinoj, laŭ ŝia ordon-voko
nun ŝin karese levis el la malseka loko,
kaj ŝovis al la bordo, kaj en ĉi tomba sin’,
ĉe l’ promontor’ Zefira demetis mole ŝin.
Kaj nimfojn, kunulinojn, alvokas ili krie,
de boskoj, de montaroj, de fontoj kaj de ĉie,
kaj ĉiuj kun brustbatoj funebras longe ŝin,
kaj veojn ĉirkaŭ l’ ĉerko ripetas sen la fin’:
ve, al amato via portita vi ne estis,
nek la himena robo korpeton vian vestis,
nek brilis sur la brakoj juvela ĉen’ el or’,
nek fluis sur la kapo parfuma bonodor’.

Antoine-Vincent Arnault
LA FOLIO

Ho, folio kompatinda,
de la tig’ jam defalinta,
kien? – Mi ne scias mem.
Falis kverk’, mia subteno,
per ventega detruem’.
Per kaprica blov’ kaj treno
la zefir’ aŭ vent’ batala
de nun pelos min ĝis sveno
de arbaro al ebeno,
de montar’ al kampo vala,
iros mi, laŭ venta veno,
sen lamento, tim’, bedaŭro,
mi jam iros, kien ĉio,
kien iras roz-folio
kaj folio de la laŭro.

 

Alphonse de Lamartine
LA PAPILIO

 

Naskiĝi kun printempo kaj morti kun la rozo,
zefir-flugile naĝi en la ĉiel-velur’,
sur sin’ de virgaj floroj sin luli por ripozo,
ebrie de parfumoj, de lumo, de lazur’,
forskui flugil-polvon, ankoraŭ june, brile,
kaj flugi for al volboj eternaj spir-simile,
jen por la papilio la ensorĉita sort’.
Tut-same la deziro: ne haltas eĉ momente,
kaj ektuŝinte ĉion, ĝi fine nekontente
reflugas por volupto al la ĉiela pord’.

Victor Hugo
POST LA BATALO

La patro, ĉi heroo kun rido tiel flata,
sekvate de husaro, ol ĉiuj pli ŝatata
de li pro l’ granda bravo kaj pro l’ statur’ giganta,
estis post la batalo, vespere, trarajdanta
sur kamp’ kadavroplena, sur kiu nokt’ ekkuŝis.
L’ orelojn en la ombro malforta bru’ ektuŝis.
Hispano de l* venkita armeo rampis tie
sur flanko de la vojo, sangante, agonie,
stertore, ĝeme, pale, jam pli ol duonmorte.
“Kompaton! Trinki, trinki!” – ekkriis li malforte.
Al la husar’ fidela kortuŝe nun etendis
la patro rumbotelon, kiu ĉe l’ selo pendis,
kaj diris: “Donu trinki al ĉi vundit’ mizera!”
Subite, ĝuste dum la husaro, jam surtera,
sin super lin alklinis, la homo, spec’ de Maŭro,
pistolon sian kaptis kaj celis li en kaŭro
al frunto de la patro, kriante: “En inferon!”
Proksime fajfis kuglo, ke la ĉapel’ sur teron
defalis, la ĉevalo ekstumble sin retiris.
“Nu, donu al li tamen por trinki” – patro diris.

Victor Hugo
EKSTAZO

 

Mi staris ĉe la maro en nokto riĉe stela,
sennuba la ĉielo, la mar’ estis senvela,
trans la realan mondon perdigis la rigard’.
Kaj montoj kaj arbaroj kaj ĉio tra l’ Naturo
jen, ŝajnis nun konfuze demandi per murmuro
al mara ond’, al astra ard’.

Kaj ĉiu ora stelo, sennombraj stellegioj,
altvoĉe kaj basvoĉe kaj per mil harmonioj
respondis ekklinante la kronojn el radi\
La bluaj ondoj, kiujn ne regas, bridas estro,
respondis dum ekklino de sia ŝaŭmo-kresto:
jen la Sinjor’, Sinjoro Di’!


Victor Hugo
VENI, VEDI, VIXI

Mi vivas ja sufiĉe, ĉar, inter kordoloroj
marŝante, brakon, kiu min helpus, mi ne vidas,
ĉar al la infanetoj mi jam apenaŭ ridas,
ĉar mi plu ĝojigata ne estas de la floroj;

ĉar en printemp’, se Dio al la Natur’ prezentas
feston, min ne gajigas ĉi amo superbela;
ĉar venis hor’, en kiu la hom’ de l’ tago hela
rifuĝas, ve, kaj ĉie sekretan triston sentas;

ĉar la esper’ serena forlasis min venkiĝe;
ĉar, ho filino mia, inter parfumo roza
aspiras mi la ombron de via lok’ ripoza,
ĉar mia koro mortis – mi vivis ja sufiĉe.

Mi ne rifuzis mian homtaskon sur la tero.
Ĉu mia sulk’? Jen estas. Ĉu mia garb’? Jen tie.
Mi vivis ridetanta, mildkora ĉiam plie,
stare, sed kliniĝanta al bordoj de l’ mistero.

Mi faris mian eblon: servis, sen dorm’ fervoris,
kaj miajn penojn ofte oni kun malrespekto
priridis. Mi miregis esti malam-objekto,
dum multe mi suferis kaj multe mi laboris.

En nia tera bagno, sen ŝanc’ flugilmalferma,
mi, ne plendante, sange, falante sur la manojn,
morne kaj elĉerpite, sub mok’ de hom-bagnanoj,
ĉeneron mian portis de la katen’ eterna.

Nun jam, rigardon mian nur duonmalferminte,
mi eĉ ne returniĝas je l’ vok’ de mia nomo;
mi plenas de stuporo kaj zorgoj, kiel homo,
kiu leviĝas antaŭ tagiĝo, ne dorminte.

Kaj mi plu eĉ ne degnas en mia sombra pigro
respondi buŝon nocan de l’ homoj de envio.
La pordojn de la nokto malfermu por mi, Dio,
ke ilin mi transpasu perdiĝi en la nigro!


Victor Hugo
BOAZO DORMANTA

Boazo sin kuŝigis, lacega de la penoj.
En la draŝej’ tuttage li laborante staris,
poste, en lok’ kutima li liton por si faris;
nun dormis ĉe l’ buŝeloj, plenplenaj jam de grenoj.

Ĉi homo havis kampojn de greno- kaj hordeo;
kvankam li estis riĉa, li estis just-anima;
en lia muelilo l’ akvo ne estis ŝlima,
ne havis li inferon en fajro de l’ forĝejo.

Al riveret’ aprila l’ arĝenta barb’ similis.
Avaro aŭ malamo sur lia garb’ ne stampis.
Kaj kiam spikumanta malriĉulin’ trakampis,
“lasu faladi spikojn intence” – li konsilis.

For de malrektaj vojoj ĉi homo marŝis, pure,
vestita per sincera honesto, linoj blankaj.
Gren-sakoj liaj ĉiam, por homoj ĉio-mankaj,
kvazaŭ publikaj fontoj, fluadis senmezure.

Boaz’ estis parenco fidela, mastro bona.
Li estis malavara, sed ankaŭ ŝparon gardis.
Prefere ol junulon virinoj lin rigardis,
ĉar juno estas bela, sed la maljun’, impona!

Al fonto origina revenas maljunulo:
li iras de l’ ŝanĝemaj al la eternaj tagoj;
en la okuloj junaj vidiĝas fiamaj sagoj,
sed lumon oni vidas en maljunul-okulo.

*

Boaz’, inter la siaj, dormadis do, senmova,
ĉe stakoj de garbaro, kiuj similis rubojn.
En kuŝ’ la rikoltistoj faris malhelajn grupojn.
Kaj tio ĉi okazis en tempo tre malnova.

Juĝist’ en Izraelo estis la ĉef’ popola;
la ter’ sur kiu vagis la homoj, tendloĝantoj,
timante la vidatajn plandspurojn de gigantoj.
Ankoraŭ de l’ diluvo estis humide mola.

*

Kiel Jakob’ dormadis kaj dormadis Judita,
Boazo okulferme sur foliaĵo kuŝis.
Kaj jen, la ĉiel-pordoj super li sin dispuŝis
kaj super lia kapo descendis sonĝ’ subita.

Jen lia sonĝ’: li vidis, ke al li de l’ ingveno
elkreskas ĝisĉiele kverk-arbo, kiu portas
homrason, ascendantan kiel longega ĉeno;
kaj sube kantas reĝo kaj supre dio mortas.

Boazo al si flustris per sia voĉ’ anima:
“Ho kiel mi ja povus generi tian aron?
Ja, mi jam superpasis mian okdekan jaron,
kaj filon mi ne havas; l’ edzin’, jam malproksima.

Ŝi, kun kiu mi dormis, ho Di-Sinjoro Forta,
delonge mian liton forlasis por la via,
tute miksitaj estas ni unu al alia:
ŝi estas duonviva, mi estas duonmorta.

Kiel generi genton? Neebla la espero.
Ke al mi povu idoj elĝermi de l’ ingvenoj!
Por la junulo estas triumfaj la matenoj.
De l’ nokt’ la tag’ eliras kiel de venk-konkero;

aĝulo – tremas kiel betul’ en vintra blovo.
Mi estas vidva, sola, min kovras nokta ombro.
Ho Dio, mi jam klinas l’ animon al la tombo,
kiel al akvo frunton la soifanta bovo.”

Tiel Boaz’ parolis en sonĝo kaj ekstazo,
l’ okulojn sonĝnebulajn turnis al Di’ ne-krede;
la cedro ne eksentas rozon ĉe sia bazo.
Li same ne eksentis virinon ĉe-piede.

Ĉar dum li tie sonĝis, jen Ruth, moabidino,
apud piedoj liaj, nudbrusta, sin etendis
kaj ian nekonatan radion ŝi atendis,
se de l’ vekiĝo venos subita ilumino.

Ne sciis li, ke tie ŝi kuŝas sen vualo,
kaj Ruth nenion sciis pri voloj la ĉielaj.
Parfumo freŝa flugis el tufoj asfodelaj,
la flustroj de la nokto ekflirtis sur Galgalo.

La ombro estis nupta, solena, alte rava,
sen dub’ anĝeloj flugis sekrete tra la vento,
ĉar oni vidis pasi tra l’ nokto, por momento.
ion bluantan, kiu aspektis flugil-hava.

Spirado de Boazo zumetis, sin miksinte
al surda bru’ surmuska de l’ rivereta kuro;
estis monato, kiam ekmildas la naturo,
kaj la montetoj havas liliojn jam surpinte.

Ŝi revis kaj li dormis; kaj nigris la gazonoj,
mallaŭte vibrosonis sonorileto grega.
De l’ firmamento falis ia bonec’ grandega.
Trankvila hor’: nun iras por trinki la leonoj.

Kuŝis en Jerimadeth, en Ur ĉio en mut’.
La astroj flamis sur la profunda firmamento,
lun-arko fajna, klara brilis en okcidento
inter ĉi nokto-floroj; kaj sin demandis Ruth,

sen mov’, duonrigarde el sub kovril’ mantela:
“Kia Di-rikoltanto de la somer’ eterna
faligis dum foriro, neĝlekte man-malferma,
tiun falĉilon oran al tiu kampo stela?”


Johann Wolfgang Goethe
UNUA PERDO

 

Kiu al mi jam redonas
tiujn belajn, dolĉajn tagojn,
kaj reportas, nur por horo,
tempon de l’ unua am’?

Nutras vundon mi de l’ koro,
plendas, en funebro dronas
pri l’ feliĉ’ perdita jam.

Kiu al mi jam redonas
tempon de l’ unua am’?…


 

Johann Wolfgang Goethe
ADMONO

 

Kion do la hom’ pretendu?
Ĉu li en trankvil’ sin tenu,
kaj sur io kroĉe pendu?
Ĉu li pelu sin kaj penu?
Ĉu masoni do loĝlokon?
Vivi nur sub tendo ŝirma?
Ĉu konfidi sin sur rokon?
Tremas ja eĉ rok’ plej firma.
Unu tion, dua malon.
Ĉiu serĉu kion fari,
ĉiu serĉu kie stari.
Kaj starant’ – evitu falon.

Johann Wolfgang Goethe
PROVERBE KAJ SENTENCE

La “Nia Patro” – bela preĝo pia.
Ĝi helpas en mizer’ kaj misdestin’.
Tamen, se iu preĝus “Patro Nia”,
je l’ nom’ de Dio, lasu preĝi lin.

*

Ja pli facile estas kronon plekti,
ol kapon indan por la kron’ elekti.

*

Ne estus pli da korĉagren’,
ol esti sola en Eden’.

*

Mil muŝojn mi vespere murdis pene,
kaj tamen unu vekis min matene.

*

La homo ege pigra, sibarita,
se flugus al buŝ’ kolomb’ bakita,
fiere kaj indigne ekprotestus,
se ĝi ne lerte distranĉita estus.

*

Vestu bele stangon ajnan,
havos vi fraŭlinjon ŝajnan.

*

“Vi ne efikas, ĉio stagne staras.”
Trankvilu per rekono:
en marĉo ne faras
ringojn la ŝtono.

*

Mi la amason ne malŝatas,
ĝi al mi plaĉas, se ĝi batas.
Ĝi estas tiam respektinda, vere,
sed juĝi ĝi sukcesas tre mizere.

*

Pro kio al ni Dio tiom karas?
Ĉar li neniam nian vojon baras.

*

“Ekkonu vin!” Sed – kion mi ricevos?
Se mi ekkonos min, mi fuĝi devos.

Jes, kvazaŭ mi al maskobalo venus,
kaj mian maskon oni tuj deprenus.

Ekkoni la aliajn – tion provu,
por ke vi ilin flati, aŭ piki povu.

*

Tuj decidas li pri l’ ago,
jen la brava hom’ sen dub’,
li sin ĵetas al la lago,
por rifuĝi de la pluv’.

*

La stultulaĉon
la sortfavor’ ne savas.
Se pluvas kaĉon,
kuleron li ne havas.

*

Naskiĝus certe edukitaj idoj,
se la gepatroj estus edukitoj.

*

Kial vi vin de ni forbaras,
ignoras nian opinion?
Ne por vin plaĉi mi verkojn faras,
sed ke vi lernu ion.

*

La amikoj

Ho, ne lamentu pro la plagoj,
ja post la plej malbonaj tagoj
la vivon oni ree gaje ĝuas.

Hiobo

Parolo via ŝajnas moko.
Se jam fritita la ezoko,
kiom ĝin helpas, ke l’ rivero fluas?

*

Min ne malplaĉas la amaso.
Sed se ĝin kaptas embaraso,
ĝi vokas tuj, por bridi la Satanon,
friponon kaj tiranon.

*

Se pekis vi, ne sentu tro malĝojon.
Eraro montras al la am’ la vojon.
Se vi en via propra peko dronas,
volonte la aliajn vi pardonas.

*

“Vi pensas pri l’ senmorta viv’,
Sed ĉu vi povus ĝin motivi?”
Jes, certe. Jen la ĉefmotiv’:
sen ĝi la hom’ ne povus vivi.

*

Akceptu tiel mian vivlinion,
kiel mi gvidas, zigzagmaniere.
Aliaj ja eldormas la ebrion,
la mia – staras surpapere.

*

“Diru, ĉu vi eĉ ne respondas
al tiuj, kiuj vin atakis?”
Diru, ĉu do vi volus paŝi
sur lokon kien oni…

*

Ni

Freneza bub’,\ konfesu nun sen kaŝ’,
vin oni trafis ĉe l’ erara paŝ’.

Li

Jes, sed mi ĝin riparis, sciu!

Ni

Kaj kiel?

Li

Laŭ manier’ de ĉiu.

 

Ni

Sed kiel do vi tion faris?

Li

Per nova peko mi eraris.
Pro ĝi la homoj tiel ĝojfrenezis,
ke la malnovan ili tuj forgesis.

*

Bone, se en silent’ vi pure nestas,
sen zorgo pri l’ tempestaj krioj.
Ju pli vi sentas, ke vi homo estas,
des pli similas vi al dioj.

*

Adoru fajron dum cent jaroj – poste
enfalu: ĝi vin manĝos haŭte-oste.

*

La pura rimo – jen plezur’,
sed pli valoras pura penso,
plej nobla don’ de l’ homa menso,
ol ĉiu rima pur’.

*

“De l’ majstroj ĉiam mi min forfermis.
Imiti estus al mi honto.
Jes, ĉion de mi mem mi lernis!”
Nu, ĝi aspektas laŭ la fonto.

*

De l’ patro estas la statur’,
serioza vivsistemo,
de l’ panjo: gajo de l’ natur’,
kaj ĝoja fabelemo.
Flamis la av’ por dama bel’:
tio min ofte pikas.
Avinon ravis or’, juvel’:
tra l’ membroj ĝi ja tikas.
Se l’ elementoj do sen dub’
en miks’ ne divideblas,
l’ original’ de l’ tuta bub’
en kio do videblas?

*

Sciencon, arton posedante
oni havas religion.
Sed tiujn du ne posedante
oni havu religion.

*

La ĉarmaj jurtaj kapoj estas
ja ĉiuj el la sama ras’.
Min kiel sian majstron festas,
sed iras laŭ la propra naz’.

*

Se l’ virinoj amas kaj malamas,
tio pompas, prave ni aklamas.
Sed se ili juĝas kaj rezonas,
tio ofte tre mirige sonas.

*

Havaĵ’ perdita – iom perdita.
Vi devas ekpensi,
per nova kompensi.
Honor’ perdita – multo perdita,
per glor’ tuj kompensi,
kaj devos la homoj alie pri vi pensi.
Kuraĝ’ perdita – ĉio perdita.
Prefere esti nenaskita.


Johann Wolfgang Goethe
LA KANTO DE PULO

Vivadis reĝo foje
kaj granda pulo ĉe li,
li amis ĝin korĝoje,
eĉ propran filon ne pli.
Tajloron voki li sendis,
tiu venis laŭ ordon’,
Ĉi moŝton vestu – li mendis –
per jako kaj pantalon’.

En silko kaj velur’ ĝi
paradis, grandsinjor’,
rubandoj pompis sur ĝi
kaj kruco por dekor’.
Ministro li fariĝis,
surbruste – granda stel’,
parencoj liaj riĉis
en rango de nobel’.

Sinjorojn, damojn kortajn
turmentis ili sen fin’,
suferis pikojn fortajn
reĝino kaj ĉambristin’.
Sen grato la jukon, brulon
toleri estis dev’.
Ni pinĉas la pikan pulon
kaj premas ĝis la krev’!


Johann Wolfgang Goethe
LA SORĈLERNANTO

La sorĉmajstro aĝa fine
iris for el hejmo sia!
La spiritojn nun rutine
regos mi per vort’ magia.
Lernis mi la vortojn,
artojn de la Sci’,
nun per spiritfortoj
mem miraklos mi.

Iru, venu,
plue, plue,
ke dikflue
kaj laŭcele
akvoj fluu, kaj ke plenu
la banujo abundŝvele!

Balail’ maljuna, venu!
Vestu vin, jen la ĉifonoj!
Longe servis vi, nun penu
min obei, laŭ ordonoj!
Kapo kresku sure,
sube kruroj du,
kun sitelo kure
marŝu al la flu’!

Iru, venu,
plue, plue,
ke dikflue
kaj laŭcele
akvoj fluu, kaj ke plenu
la banujo abundŝvele!

Jen, al bord’ ĝi kuras salte!
La river’ jam atingita!
Venas ĝi kaj plu senhalte
kuras post la verŝ’ subita!
Duan fojon venas
ŝvelas la banuj’!
Hu, la vazoj plenas,
eĉ tro plenos tuj.

Ĉesu kuro!
Superflua
estas plua
akvoporto!
Ha, sed kio?! Ve, teruro!
Mi forgesis ja pri l’ Vorto!

Ho, pri l’ vorto sorĉopova:
ke ĝi estu kiel iam.
Jen ĝi ree! Ke l’ malnova
balailo estus vi jam!
Sed ĝi portas plue,
verŝas ĝi sen fin’!
Ve, cent fluoj brue
ĵetas sin sur min.

Tion ĉi mi
ne eltenos,
mi ĝin ĉenos!
Ve, perfido!
Mi komencas treme timi!
Kiaj vangoj, kia rido!

Ido de l’ infera gento!
Dronu do la dom’ sufoke?
Super sojloj, jen, torento
jam kuregas ĉiuloke!
Balail’, fripono!
Surda por la pet’!
Nulo krom bastono!
Estu jam kviet’!

Ĉu eĉ spite
ĝi ne haltos?
Mi alsaltos,
ĝin atakos!
Aĉa ligno, vin subite
en du partojn mi dishakos!

Jen ĝi venas, ree portas!
Hu, mi ĵetas min atake!
He, koboldo, nun vi mortas!
L’ akra klingo trafas krake!
Ha, bonega trafo!
Tranĉis ĝi en mez’!
Ho, esper’ de l’ savo!
Spiras mi sen pez’!

Ve, terure!
Ambaŭ partoj
post eksaltoj
servi pretas,
kaj jam kuras rapidkrure.
Altpotencoj! Vin mi petas!

Kia kuro! Per malseko
ŝtupoj dronas, ĉambroj plenas!
Abomena inundego!
Helpon, Majstro! Jen – li venas!
Estro! Eksufokis
min danĝero, ve!
Mi spiritojn vokis
kiel peli re?

Balailo!
Al angulo!
Ĉio: nulo!
Spirit-fortoj!
Vin alvoku por utilo
nur la Majstro per sorĉvortoj!


Johann Wolfgang Goethe
LA RATKAPTISTO

Jen mi, konata vagkantisto
kaj multvojaĝa ratkaptisto.
Ĉi tiu urb’ de granda fam’
min bezonegas nepre jam.
Kiom ajn ratoj en la keloj,
kaj estu krome eĉ musteloj:
purigos ja la urbon mi,
min devos sekvi ĉiuj ĉi.

Estas la gaja vagkantisto
kelkfoje eĉ infankaptisto.
Eĉ plej sovaĝan dresas li
per orfabela melodi\
Kaj kiel ajn la knabo spitas,
knabino kiel ajn hezitas,
la kordsonor’ de mia lir’
devigos ĉiujn je postir’.

Estas la lerta vagkantisto
okaze eĉ knabinkaptisto,
neniam lasis urbon for
sen rabo de virina kor’.
Kaj eĉ knabino la plej kruda,
kaj eĉ virino la plej pruda,
per sorĉaj kordoj, kanta rav’,
fariĝos mia ama sklav’.


 

Johann Wolfgang Goethe
VESPERKANTO DE L’ MIGRANTO

 

Ho vi, ĉiela sfer’,
kiu for la penojn prenas,
en duoblaj zorg’, mizer’,
kun konsol’ duobla venas:
jen, post pen’ min premas laco.
Kial plu plezur’, dolor’?
Dolĉa Paco,
venu, venu al la kor’!

 

Johann Wolfgang Goethe
SIMILA

 

Super pintoj pendas
silent’.
Vi apenaŭ sentas
spiron de vent’
sur arbfoli’.
L’ arbar’ ne resonas jam trilon.
Baldaŭ – trankvilon! –
kuŝos ankaŭ vi.

Johann Wolfgang Goethe
LA REĜO EN THULE

En Thule reĝo tronis,
fidela ĝis la fin’.
Mortante al li donis
orpokalon amatin’.

Pli karan li ne havis,
dum ĉiu festregal’
l’ okulojn larmoj lavis
post eltrinko de l’ pokal’.

Kaj kiam li rekonis,
ke venas vivo-fin’,
kastelojn li disdonis,
kaj ĉion, sed ne ĝin.

Kaj estis reĝa festo
kun kavalira ar’
en alta, praa nesto:
en la fortikaĵ’ ĉe l’ mar’.

La reĝ’ ekstaris, trinkis
li laste, ĝis la fund’,
drinkul’ maljuna, svingis
la pokalon al profund’.

Li fali, fali vidis
kaj droni ĝin en la flu’.
L’ okuloj ekrigidis.
Li neniam trinkis plu.


Johann Wolfgang Goethe
MIGNON

La landon, kie floras la citronoj,
oranĝoj oraj ardas en branĉkronoj,
de l’ ĉielbluo blovas milda vent’,
laŭr’ alte staras, mirto en silent’,
ĉu konas vi?

Al ĝi, al ĝi

kun vi, amat’, min tiras nostalgi’.

La grandan domon kun tegment’ kolona,
kun brila halo, luksa pomp’ salona,
dum marmorbildoj staras, gapas min:
kia ofend’ vin trafis, povrulin’?
Ĉu konas vi?

Al ĝi, al ĝi,

kun vi, patron’, min tiras nostalgi’.

Nubvojan monton, kie en nebulo
la vojon serĉas la grimpanta mulo,
la grotojn loĝas praa drako-gent’,
tra l’ rok’ falinta muĝas la torent’,
ĉu konas vi?

Al ĝi, al ĝi,

ho patro, vojon montras nostalgi’.


Johann Wolfgang Goethe
DORNROZETO

Vidis knab’: jen, juna flor’!
Rozujet’ kampara!
Bela, kiel la aŭror’!
Li alkuris ĝoje por
vidi, kiel kara!
Rozo, rozo, ruĝa roz’,
rozujet’ kampara.

Diris knab’: mi volas vin,
rozujet’ kampara.
Diris roz’: mi boras vin,
ĉiam vi memoras min,
pro l’ dolor’ amara.
Rozo, rozo, ruĝa roz’,
rozujet’ kampara.

Knabo rozon ŝiris do
de l’ rozuj’ kampara,
ĝi, defende, pikis tro!
Sed ne helpis ve kaj ho
kontraŭ vol’ barbara.
Rozo, rozo, ruĝa roz’,
rozujet’ kampara.


Johann Wolfgang Goethe
PROMETHEUS

Ĉielon vian kovru, Zeus,
per nubvapor’,
kaj, kiel knab’ hakanta
kapojn de kardoj,
ekzercu vin je kverkoj kaj montpintoj.
Ŝanceli ja ne povas
vi mian teron,
kaj la kabanon, kiun ne vi faris,
fajrujon mian,
pri kies brulo
vi min envias.

Sub la sun’ mi ne konas
pli mizerajn ol vi, dioj.
Sub zorgoj nutras vi
per ofertributoj
kaj preĝo-spiroj
vian majeston,
kaj vi malsatus, se ne estus
infanoj, almozuloj,
stultuloj esperplenaj.

Kiam mi estis
infan’ naiva kaj senscia,
turnis mi okulojn erarajn
al suno, kvazaŭ supre estus
orel’ por aŭdi mian plendon,
kaj kor’ kiel mia,
indulgi pri la zorgpremito.

Kiu helpis min
kontraŭ senbrido de l’ titanoj,
kiu savis de l’ morto min,
kaj de l’ sklavec’?
Ĉu ne vi mem plenumis ĉion,
sankte arda kor’?
Kaj ardis june, pie,
trompite, vi eĉ dankon
al la dormanto tie supre!

Estimi vin? Pro kio?
Ĉu vi mildigis jam dolorojn
de angorantoj,
ĉu vi haltigis jam la larmojn
de zorgŝarĝitoj?
Ĉu do ne forĝis el mi viron
la ĉiopova Tempo,
kaj la eterna Fato,
miaj estroj kaj viaj?

Jen sidas mi, formas homojn
laŭ propra bildo,
genton al mi similan:
por suferi kaj plori,
por plezuri kaj por ĝoji
kaj por vin ignori,
kiel mi!


Johann Wolfgang Goethe
ELFREĜO

Kiu rajdas tra l’ nokt’ kaj vent’ sub nub’?
Ĝi estas patro kun sia bub’,
li premas filon per brak’ al sin’
kaj firme, varme li tenas lin.

Filet’, vi kial vin kaŝas kun trem’?
Patret’, ja venas elfreĝo mem!
Elfreĝ’ kun krono, trenat’ post li! –
Filet’, ĝi estas nebul-stri’.

“Ho venu do, infan’, kun mi!
Tre belajn ludojn ludos nun ni.
Sur bordo brilas la bunta flor’,
mia panjo havas vestojn el or’.”

Patret’, ĉu vi aŭdas, elfreĝo sen ĉes’
min vokas, logas per flustra promes’. –
Fileto, restu do en kviet’,
tra l’ velkaj branĉoj zumas ventet’.

“Ho, ĉarma knabo, do venu jam,
la filinoj vartos ja vin kun am’.
La filinoj nokte en ringo de danc’
vin lulos per kanto kaj danc’ kaj balanc’.”

Patret’, ĉu vi aŭdas, jen ŝvebas kun vok’
elfreĝidinoj en nigra lok’, –
Filet’, filet’, mi vidas sen dub’:
maljunaj salikoj grizas en grup’.

“Mi amas vin, ho bela figur’, kun sopir’,
se mem vi ne venos, do prenu vin ŝir’.”
Patret’, ho patret’, nun li tuŝas min, ve!
Elfreĝ’ min kaptas, doloras tre!

La patro ekspronas kun frosto en spin’,
kaj premas la filon ĝemantan al sin’,
li pene venas al hejmkort’,
surbrake kuŝis la fil’ en mort’.


Johann Wolfgang Goethe
EL «ROMAJ ELEGIOJ»

Al malproksima Brituj’ mi ne sekvus Cezaron! Prefere

trenus min Florus kun si al ĉiu stratkuirej’.

Ĉar ja pli naŭzas min la funebraj nebuloj de l’ nordo,

ol ĉiu pula popol’ vigle svarmanta en sud’.

Kaj eĉ pli bele de nun mi salutas vin, kara drinkejo,

aŭ, osteria, laŭ vort’ lerte uzata en Rom’,

ĉar vi ĵus montris al mi la Amatan, sekvatan de l’ onklo

ofte trompata de ŝi por mia kaj ŝia bon’.

En samlanda grupet’ mi sidadis ĉi tie ĉe tablo,

ŝi, apud sia patrin’, transe serĉadis pri lok’,

benkon ŝovadis ŝi plu, kaj ŝi sciis lerte aranĝi,

ke l’ profilet’ kaj la nuk’ montris sin tute al mi.

Laŭta ŝi estis, pli ol Romaninoj kutimas, enverŝis,

dume rigardis ŝi min, do ŝi maltrafis pri l’ glas’.

Fluis tra l’ tablo la vin’ kaj per sia ĉarma fingreto

cirklojn malsekajn ŝi nun tiris tra l’ lignotabul’.

Plektis ŝi al mia nom’ sian nomon. Ke ŝian fingreton

glutis mi per la rigard’, tion rimarkis ja ŝi.

Tiris ŝi kun rapidec’ nun la signon de l’ Kvino Romana.

Sekvis antaŭe streket’. Tuj, kiam vidis mi jam,

tiris ŝi rondon post rond’ por forviŝi literojn, ciferojn,

sed jam en mia rigard’ stampis sin pompe la Kvar’!

Muta mi restis en sid’ kaj mi mordis la lipojn ĝis vundo.

Parte el ruz’ kaj plezur’, parte el brula dezir’.

Ho, kiel longe ĝis nokt’! kaj eĉ plu! kvar horojn atendi!

Kaj vi malfruas, ho sun’, ĝuas vi vidon de Rom’.

Pli grandiozan, ho sun’, ja neniam vi vidis kaj vidos,

kiel promesis en rav’ via ĉefpastro, Horac’.

Tamen, hodiaŭ ne plu ja restadu kaj de l’ sep montetoj

turnu sin via rigard’ kun pli volonta rapid’.

Ho, pro favor’ al poet’ mallongigu la horojn superbajn.

Kiujn avide, en rav’ ĝuas pentrista rigard’.

Arde, rapide ankor’ ekrigardu pri l’ altaj fasadoj,

pri obelisko, kupol’, ĉiu kolono de l’ Urb’.

Poste, jam dronu en mar’, por morgaŭ matene revidi,

kion jarcentoj al vi donis por dia plezur’:

tiujn humidajn de kan’ longege kovritajn du bordojn,

montojn kun milda dekliv’, nigrajn de arb’ kaj arbust’.

Vidis vi en la komenc’ nur kelkajn kabanojn, sed foje

ĉion vivigis popol’: svarma, feliĉa rabgent’,

ĉion al tiu ĉi lok’ ĝi kuntrenis poste; apenaŭ

restis cetere la mond’ inda je via rigard’.

Vidis vi mondon en ĝerm’ kaj vi vidis ĝin poste ruinan,

ĝermis re el la ruin’ preskaŭ pli grande ĉi mond’.

Por ke mi, en via bril’, ĝin longe ankoraŭ rigardu,

ŝpinu ja saĝe la Parc’ longe sur mia faden’.

Ho, sed alvenas ĝi jam: tiu bela, fiksita horeto,

rav’! ĉu mi aŭdas jam ĝin? Ne, sed mi aŭdas jam tri!

Karaj Muzoj, do vi ree trompis la longon de l’ tempo,

kiu disigas nun min de kara knabin’.

Muzoj, adiaŭ, mi jam rapidegas, sen tim’ vin ofendi,

eĉ vi, fieraj, sen dub’ cedas al rang’ de Amor’!

 


Friedrich Schiller
AL LA ĜOJO

Ĝoj’! Fajrero belradia!
Elizea di-filin’!
Fajrebrie ni al via
templo iras, preĝi vin.
Ĉesu, de vi sorĉligate
de l’ rigora mod’ la ŝir’,
ĉiuj homoj sentas frate,
se vi ŝirmas per flugil’!

Ĥoro:

Jen brakumo al milmiloj,
jen ĉi kis’ al tuta mond’!
Fratoj! super stela rond’
loĝas patro por ni, filoj!

Se la granda ĵet’ bontrafis
kaj amikon gajnis vi,
se virina am’ vin ravis:
vin enmiksu kun ĝojkri’!
Jes, se eĉ nur unu koro
estas via en la mond’!
Kaj se ne, – do vin kun ploro
ŝtelu for el nia rond’!

Ĥoro:

Ĉiu sub la ĉielo glata
donu sin al simpati’,
al la steloj gvidas ĝi,
kie tronas Nekonata.

Ĉiu sur la brust’ Natura
suĉas sukon de la Goj’,
kor’ malbona, koro pura
sekvas ŝin laŭ roza voj’.
Ŝi vinberojn, kisojn donas
kaj amikon sen pridub’,
en volupt’ la vermo dronas,
vidas Dion la kerub’.

Ĥoro:

Ĉu genuas vi, milmiloj?
Vi Kreinton sentas, mond’?
Serĉu super stela rond’,
loĝas Li trans astro-briloj!

En eterno de l’ Naturo
ĝojo estas la risort’.
En la mondhorloĝ’ por kuro
radojn pelas ŝia fort’.
Ŝi el ĝermoj logas berojn,
sunojn regas ŝia gvid’,
ŝi tra l’ spaco rulas sferojn
trans la astronoma vid’.

Ĥoro:

Kiel sur la pompaj vojoj
sunoj sur la firmament’,
gaje marŝu, frata gent’.
kiel venki la herooj!

Esploriston ŝi alridas
el la fajrspegul’ de l’ Ver’.
sur krutaĵ’ de l’ Virto gvidas
ŝi la homon de toler’,
sur Kred-Monto sunobrila
flirtas ŝia flag’ el or’,
ŝin tra l’ fendo ĉerk-kovrila
vidas ni en anĝel-ĥor’.

Ĥoro:

Ho toleron, paciencon,
fratoj, por pli bona mond’!
Donos super stela rond’
granda Dio rekompencon!

Ĉu pripagi diojn? Vanto!
Ĉu simili? Bela pen’!
Venu ĝoji kun ĝojanto
la mizero, la ĉagren’.
Venĝ’? Kolero? En forgeson!
Jen pardon’ al malamik’!
Liaj larmoj havu ĉeson,
lin ne boru pentopik’.

Ĥoro:

En ŝuldlibroj plu nenio!
Mondon regu harmoni’!
Fratoj! Kiel juĝis vi,
tiel juĝos pri vi Dio!

Ĝojo ŝaŭmas en pokaloj,
en orsango de l’ vinber’,
mildon trinkas kanibaloj,
heroecon malesper’.
Se rondiras la botelo,
fratoj, saltu el la sid’,
ŝprucu ŝaŭmo al ĉielo:
jen ĉi glas’, por Bon-Spirit’!

Ĥoro:

Himnas Lin abismo stela,
serafar’ kun glora cit’.
Jen ĉi glas’ por Bon-Spirit’,
supre, trans la tend’ ĉiela!

En suferoj: firma forto,
al senhelpaj: ŝirma brust’,
eternec’ al ĵura vorto,
eĉ al malamiko: just’.
Virfiero kontraŭ tronoj,
kvankam sangon kostu spit’,
al merito estu kronoj,
kaj pereo al insid’!

Ĥoro:

Fermu vin en sankta rondo,
ĵuru do kun glaso-lev’,
pri l’ fidelo al la Dev’,
je l’ Reganto de l’ Stel-Mondo!


Friedrich Schiller
LA GANTO

Ĉe sia ĝarden’ sovaĝbesta
atendis je l’ lukto, la festa,
Francisko, reĝ’ de l’ land’.
Ĉirkaŭe granduloj de l’ Krono
kaj ringe sur alta balkono
sinjorinoj en bela girland’.

Nun signon per fingro li faras,
kaj kaĝo malferme ekknaras,
kaj venas leono el kaŝ’,
kun peza paŝ’,
ĉirkaŭrigardas tute
mute,
kun longaj oscedoj,
kaj streĉo de piedoj,
kapharojn svingas skue,
sin sternas enue.

Kaj la reĝo signas due…
Jen: malfermita
la dua pordo kaĝa
kaj kun salto subita
el kaĝo elĵetas
sin tigro sovaĝa,
je l’ ekvid’ de l’ leono
kun hurla sono.

Ĝi faras vost-svinge
teruran frapon ringe
kaj langon elmetas.
Al la leon’ proksime
rondiras ĝi time,
kolere ternas,
kaj murmure sternas
sin flanke, tie.

Kaj la reĝo signas trie.
Kaj nun tra faŭko duobla la dom’
du leopardojn elĵetas per vom’.
Tuj ili kuraĝe batali pretas,
sur tigron sin ĵetas.
Refrapas ĝi per koleraj ungbatoj.
Kaj la leono ekblekas,
sin levas. Nun silent’ ekregas.
En ringo, arda pro l’
murdosoifa vol’.
Kuŝas nun la teruraj katoj.

Kaj falas de la altano
nun ganto el bela mano,
inter la tigron kaj leonon
en mezo-zonon.

Kaj al kavaliro Delorges parolas
fraŭlin’ Kunigunda mokante:
“Sinjoro, se am’ via vere bolas,
kiel vi ĵuradis konstante,
nu, reportu la ganton do!”
Kaj salte descendas la hero’
firmpaŝe al la terura ringo,
kaj el la proksim’
de l’ monstroj sen tim’
li levas la ganton per aŭdaca fingro.

Vidas sen spiroj kaj kun admiroj
ĝin nobelinoj kaj kavaliroj.
Li portas la ganton kun paŝo kvieta.
Kaj tondras el buŝoj la laŭdo glore,
sed kun karesa rigard’ rideta,
– en ĝi brilas promeso ampreta –
lin Kunigunda akceptas plej kore.
Kaj la ganton alvange li al ŝi ĵetas:
“Sinjorino, la dankon mi ne petas!”
Kaj forlasis li ŝin samhore.


 

Heinrich Heine
EL MIAJ LARMOJ…

 

El miaj larmoj svarme
burĝonas floro post flor’
kaj miaj suspiroj iĝas
najtingalara ĥor’.

Jen, se vi min amas, kara,
la floroj por amregal’,
kaj trilu sub via fenestro
la kanto de najtingal’.


 

Heinrich Heine
PINARBO STARAS…

 

Pinarbo staras norde
sur kalva mont’ en sol’.
Ĝi dormas; glacio, neĝo
ĝin kovras per tomba tol’.

Kaj ĝi pri palmo sonĝas,
kiu en suda land’,
sola, funebra, mutas
sur arda altroka rand’.


Heinrich Heine
MI PLORIS…

 

Mi ploris dum la dormo,
mi sonĝis: vi kuŝas sub ter’.
Vekiĝis mi, fluis ankoraŭ
de l’ vangoj larm’ de sufer’.

Mi ploris dum la dormo,
mi sonĝis: vi lasis min for.
Vekiĝis mi, kaj mi ploris
plu kun maldolĉa plor’.

Mi ploris dum la dormo,
mi sonĝis: vi amas min plu.
Vekiĝis mi kaj ne ĉesas
torenti la larmoflu’.


Heinrich Heine
EN ĈIU NOKTO…

 

En ĉiu nokto mi sonĝas vin,
kaj min vi salutas kore,
al viaj piedoj dolĉaj min
alĵetas mi laŭtplore.

Rigardas vi kun trista inklin’,
ŝancelas la kapon mute,
al viaj okuloj ŝtelas sin
la larmoj perlogute.

Vi vorton alflustras en sekret’,
cipresan bukedon vi donas.
Vekiĝas mi – jen, for la buked’,
en forgeso la vorto dronas.


Heinrich Heine
MUTA LA NOKT…

 

Muta la nokt’, la stratoj ne bruas.
Ĉi-dome loĝis mia trezor’.
Ankoraŭ same la dom’ situas,
delonge de l’ urbo ŝi estas jam for.

Sed homo jen staras kaj alten gapas
mantorde pro dolorkonsum’.
Ho, tiu vizaĝ’! Min teruro frapas –
min mem ja montras al mi la lunlum’

Ho duoblulo, vi pala kunulo,
pro kio do similas vi
la amon, sub kies torturo
mi noktojn ĝemis tie ĉi?


Heinrich Heine
LARM’ SOLA…

Larm’ sola, kion ĝi volas?
Min ĝenas per vidnebul’.
El la malnovaj tempoj
ĝi restis en mia okul’.

Ŝi havis multbrilajn fratinojn,
disfluis ili en vent’,
disfluis ili en nokto
kun la ĝojo kaj la turment’.

Nebule disfluis ankaŭ
la steloj de blua seren’,
ridintaj en mian koron
la ĝojon kun la ĉagren’.

Ve, kiel vanta spiro,
disfluis mem la am’.
Malnova, sola larmo,
disfluu vi ankaŭ jam.


Heinrich Heine
EN OKTOBRO 1849

Kvietas jam la uragano,
kaj hejme ĉio retrankvilos,
nun Germanuj’, infano granda,
pri la kristnaska arbo rejubilos.

Ni familion ludos nun do –
ĉio pli alta: infer-tento –
revenas jam la pachirundo
kaj neston ekkonstruas sub tegmento.

Serene en milda lunobrilo
river’ kaj bosko kuŝas pace,
Nur foje knalas – ĉu pafilo?
Amikon eble oni pafis ĉase.

Eble kun la armilo mane
kaptiĝis la junul’ ventkapa.
Ne ĉiu saĝas tiel sane,
kiele Flaccus, brave kur-eskapa.

Knaladas. Ĉu artfajra pompo
do sparkas, Goethe-fest-herolda?
Aŭ Sontag levas sin el tombo
raketfestate, la birdino olda?

Kaj jen Franz Liszt, en sana stato,
ne kuŝas li de sang’ ruĝante;
ja lin nek ruso, nek kroato
mortigis en batalo Hungarlande.

Libero perdis lastan ŝancon,
kaj multaj falis for en sango,
sed ni senvunda vidas Franz-on,
kaj lia glavo rustas en la ŝranko.

Franz vivas! Poste, jam grizhara,
al nepoj diros li, la avo,
miraĵojn pri la lukt’ hungara:
“Jen, kiel mi batalis per la glavo!”

Ĉe l’ aŭdo de la vort’ hungaro
striktiĝas sur mi veŝt’ germana,
kaj kvazaŭ muĝas en mi maro,
salutas min trumpetsonor’ elana!

Delonge forsoninta aĝa
heroa kanto el animprofundoj
resonas, fera kant’ sovaĝa:
la kanto pri l’ pere’ de l’ Nibelungoj.

Sort’ sama de heroaj homoj
kaj samaj la legendoj mitaj,
ŝanĝitaj estas nur la nomoj,
sed samaj ĉi “herooj glormeritaj”.

Kaj sama fino katastrofa:
se l’ flagoj eĉ fiere ŝvebas,
la bravaj, laŭ kutim’ malnova,
subiĝi al potenc’ pli forta devas.

Kaj la leon’ en ĉi batalo
eĉ kun la urso sin federis.
Sed vin konsolu en la falo,
Magyar, ke pli da honto ni suferis.

Vin viaj malamikoj tute
honeste sternis sur la grundo:
sed sur nin metis jugon brute
nur lupo, porko kaj triviala hundo.

Boj’, hurlo, grunt’… apenaŭ eble,
l’ odoron de l’ venkint’ elporti…
Sed ĉit! poet’ – vi velkas febre,
ĝi nocas vin: pli saĝus ne ekvorti!


August von Platen-Hallermünde
TRISTAN

Kiu la Belon fiksis jam okule,
tiu al Mort’ jam donis sin anime,
por ĉiu tera servo sentaŭgule,
li tamen tremos antaŭ Morto time,
kiu la Belon fiksis jam okule.

Eterne daŭros por li amsufero,
ĉar nur stultul’ esperas, ke li povas
al ĉi instinkt’ sufiĉi sur la tero,
kiun la sag’ de Belo trafe trovas,
eterne daŭros por li amsufero.

Ah, li dezirus, kiel font’, forseki,
el ĉiu vent’ venenon suĉi brule,
el ĉiu flor’ la morton enspiregi,
kiu la Belon fiksis jam okule,
ah, li dezirus, kiel font’, forseki.


Nikolaus Lenau
VANA NENIAĴO

Kion mi vidas: vana neniaĵo.
La viv’: – tro ofta diro – vago vanta,
ĉaspel’ sovaĝa, al- kaj rekuranta.
Kaj forton perdas ni je ĉiu paŝo.
Se ni la lastan teran celon trovus
ankoraŭ kiel freŝaj knaboj, ĝoje,
kiel ekkuris ni unuafoje,
ni je la ludo ja eĉ ridi povus.
Sed Forto trenas nin de hor’ al hor’.
kiel la kruĉon, ĉe la ŝtono puta
fenditan, kies suko gutas for
sur teron, laŭ la ir’ tra l’ vojo tuta.
Malplena nun; al lip’ ĝin kiu metas?
Ĝin al aliaj ruboj oni ĵetas.

Nikolaus Lenau
LA TRI INDIANOJ

Furioza uragan’ hurlanta
splitas trunkon eĉ de kverk’ giganta,
superkrias Niagaran bruon,
per flamvergoj ĝi la ondojn skurĝas.
Por rapido furioza urĝas,
en abismon pelas ŝaŭman fluon.

Borde staras indiana trio,
aŭskultante pri la ondo-krio,
pri l’ arbaraj ĝemoj agoniaj.
L’ unu: maljunul’ kun grizaj haroj,
rekta, kvazaŭ spite al la jaroj,
dua, tria: fortaj filoj liaj.

La rigardo de l’ grizulo migras
nun de fil’ al filo kaj pli nigras
ol la nuboj sur ĉiel’ funebra,
kaj ĝi fulmojn pli sovaĝajn sendas
ol la tondro, kiu nubojn fendas.
Krias li kun kor’ ribele febra:

“Damnon al la Blankaj! Al ondruloj,
kiujn ili uzis, almozuloj,
algrimpintaj niajn bordojn trompe!
Al la vent’ favora dum ŝipvenoj!
Sur la rifojn falu cent malbenoj,
kiuj ne detruis ilin rompe!”

Ŝip’ post ŝipo, kvazaŭ venensage
flugas mare, trafas tagposttage
niajn bordojn por pereon porti,
jam nenio restis pro l’ rabgento
krom, en koro, mortmalama sento,
venu, filoj, ni preferu morti!

Finis li kaj barkon per ŝnurtranĉo
liberigas li de salikbranĉo,
ili remas al la mez’ de l’ fluo,
nun, remilojn ĵetas el boato
kaj brakplekte, patro, frat’ kaj frato
mortokanton kantas tra l’ ondbruo.

Tondroj krakas akre, bat’ post bato,
fulmoj flagras ĉirkaŭ l’ mortboato,
ĉirkaŭflugas mevoj kun ĝojvokoj,
kaj la viroj, kante, firmdecide
al falego flugas sagrapide,
en abismon falas de la rokoj.


Giacomo Leopardi
LA SENFINO

Mi ĉiam amis ĉi solecan monton,
kaj ĉi barilon, kiu tiel larĝe
la horizonton fermas de l’ rigardo.
Sed dum mi sidas kaj rigardas, transe
senlimajn spacojn kaj transtere grandan
silenton kaj kvieton profundegan
imagas mi kaj mia koro preskaŭ
ekfrostotremas. Kaj dum muĝas vento
tra l’ branĉoj, mi komparas ĝian voĉon
al ĉi silent’ senlima kaj ekpensas
pri la Eterno, pri l’ epokoj mortaj
kaj pri la nuna, viva, laŭta. Dronas
mia animo en ĉi senlimeco
kaj estas dolĉe en ĉi mar’ ŝiprompi.

Giacomo Leopardi
LA SABATO DE L’ VILAĜO

La junulino el la kampoj venas
ĉe la subir’ de l’ suno
kun herbofasko; en la man’ ŝi tenas
bukedon el rozetoj kaj violoj,
per kiuj, laŭ la moroj,
ŝi morgaŭ, je l’ festtago,
ornamos sin ĉebruste kaj surhare.
Sidadas surŝtupare
maljunulin’, kun najbarinoj, ŝpine,
kontraŭe de l’ subir’ de l’ tago kura.
Rakontas ŝi pri siaj bonaj tempoj,
kiam ŝi sin por festa tag’ ornamis,
kaj sana, facilkrura,
vespere dancis kun kunuloj siaj:
kunuloj en la aĝo plej plezura.
L’ aer’ jam iĝas bruna,
rebluas la ĉielo, ombroj falas
de montoj kaj tegmentoj
ĉe l’ ĵusveninta blanka lumo luna.
Kaj sonoril’ anoncas
la feston alvenontan;
ĉe tiu son’ la koron
jen, kvazaŭ lulas paco.
Kaj grup’ de knaboj krie
saltadas sur la placo,
de tie ĉi al tie,
kun gaja bruo, ĝoje.
Dum iras al la sobra tablo hejmen
pioĉisto kaj dumvoje
fajfante pensas je l’ ripoza tago.

Post kiam ĉesis ĉiu lumo doma,

kaj ĉia bruo kroma,
jen, sonas sego kaj martelsonoro:
la lignaĵisto viglas
en la butik’ fermita, ĉe lampeto,
rapidas en laboro,
por ĝin pretigi antaŭ la aŭroro.

El la sep tagoj jen la plej feliĉa:

ĝojplena, esper-riĉa.
Jam morgaŭ ted’, ĉagrenoj
alvenos kun la horoj; ĉiu turnos
la pensojn ree al kutimaj penoj.

Ludema knabo! Via

floranta aĝo nuna
similas tian tagon ĝojoplenan,
kaj klaran kaj serenan,
post si kun via vivofesto suna.
Ho, ĝuu ĝin, knabeto! Brilas rave
ĉi stato gaja, ĉi sezon’ radia.
Pli mi ne diras; sed se festo via
malfruos: tio vin ne tuŝu grave.


Giacomo Leopardi
LA ERMITA PASERO

De sur la supro de l’ maljuna turo,
paser’ ermita, iras vi sur kampojn
kaj, ĝis la tago mortas, jen vi trilas,
muziko via vagas tra la valo.
Printemp’ ĉirkaŭe brilas
en la aer’, jubilas tra l’ kamparo,
kortuŝas per la ĉarmo idilia.
La gregoj beas, la bovaroj blekas,
l’ aliaj birdoj fluge faras vete
mil gajajn turnojn en ĉiel’ serena,
por festi ĝojon pri l’ sezon’ radia.
Rigardas vi, medita, sindetena,
sen flugo, sen kunulo,
evitas ŝercojn, ĝojojn vi ne ĉasas,
vi kantas: tiel pasas
flortemp’ de l’ jaro, kaj de vivo via.

Ve, kiel al ĉi tio

similas mia vivo! Rid’, amuzo,
de la printemp’, ĉi dolĉa familio,
kaj frato de la ĝoj’: la amo,
kiun aĝulo ĝeme resopiras:
mi ilin ne deziras.
Jes, ĉion ĉi, mi mem ne scias kial,
rifuĝas mi evite,
kaj vivas mi ermite
kaj fremde en naskloko,
ĝis vivprintempo mia malaperas.

Ĉi tiun tagon, kiu jam vesperas,

kutimas festi mia eta urbo.
Jen, sonorilo sonas tra l’ lazuro
fertuboj tondras kaj de biendomo
al biendomo eĥas la murmuro.
Kaj sin jam feste vestis
la junularo tuta,
forlasis domojn, svarmas ĝi surstrate,
plezuras rigardante, rigardate.
Kaj en soleco muta
mi iras nun ĉi foran kampo-vojon
kaj ĉiun gajon, ĝojon
prokrastas mi por poste;!kaj tra l’ brila
aero mi admiras
la sunon, kiu trans la foraj montoj
post jena tago hela
falante dronas jam kaj kvazaŭ diras,
ke same svenos la juneco bela.

Soleca birdo! Se jam vesperiĝos

la viv’ al vi donita de la steloj,
vi certe ne bedaŭros
kutimojn viajn; ĉio ĉi ja estas
ĉe vi natur-devena.
Sed se tra l’ abomena
sojlo de l’ maljuneco
mi devos paŝi jam neeviteble,
por ĉiu kor’ jam mutos ĉi okuloj,
malplenos jam la mond’ por ili, sekvos
jam ĉiu tag’ pli preme kaj funebre:
ho, kiaj do mi trovos
ĉi jarojn, ĉi solemon kaj min mem?
Mi pentos, min ne povos
konsoli, tamen – resopiros febre.


Giacomo Leopardi
RIPOZOS VI POR ĈIAM

Ripozos vi por ĉiam,
ho laca kor’. La lasta trompa revo,
kiun eterna kredis vi, nun ĉesis.
Ĝi ĉesis. Nek deziron, nek esperon
vi havas plu je dolĉa iluzio.
Tre longe vi jam batis,
ripozu nun eterne,
nenio ja valoras viajn batojn,
la Ter’ ne indas je sopiraj ĝemoj.
Nur tedo kaj amaro: jen la vivo.
Nur marĉo: jen la mondo.
Do eksilentu fine.
Lastfoje malesperu nun. La Fato
nur morton donis al ni. Abomenu
vin mem kaj la Naturon, ĉi malbelan
potencon, kiu kaŝe tronas por
ĉies pereo. Abomenu la
senfinan neniecon de la Ĉio.

Giacomo Leopardi
LA KVIETO POST LA TEMPESTO

Forpasis la tempesto.
La birdoj faras feston; la kokino
revenas sur la vojon,
ripeti siajn versojn. La sereno
el okcident’ trarompas al montaro.
La kampoj senombriĝas,
tra val’ ekbrilas la river’ en klaro.
Gajiĝas ĉiu kor’, de ĉie venas
bruado; la kutiman
laboron hom’ reprenas.
La metiist’, kun laboraĵ’ en mano
el dom’ eliras kante
por ekrigardi pri l’ ĉiel’ humida,
kaj virinet’ rapida
elvenas, ekĉerpante
akvon de l’ pluvo nova.
Vendisto de legomo
iras de dom’ al domo
kaj vokojn ekripetas.
Kaj jen, la sun’ revenas kaj ridetas
sur villojn kaj montetojn. Jam apertas
la famili’ balkonon kaj terason;
de la landvojo oni aŭdas fore
sonoriletojn; veturilo knaras:
haltinta pasaĝer’ daŭrigas pason.

Gajiĝas ĉiu koro.
Kiam pli dolĉas ĝoje
la viv’ ol tiafoje?
Kiam al la laboro
la hom’ kun pli da amo sin removas,
daŭrigas, novan provas?
kaj malpli rememoras la ĉagrenon?
Sed ja aflikto naskis ĉi serenon,
ĉi vantan ĝojon: frukton
de l’ tim’ pasinta, kiam treme timis
eĉ tiu de la morto,
kiun la vivo tedas,
kaj kiam en turmento
froste, pale, sen vorto
ŝvitis la homoj treme, en atendo
de la atak’ ekscesa
de fulmoj, nub’ kaj vento.

Ho vi, natur’ kompleza!
Jen via dono nura,
jen la plezur’ donata
al mortemuloj. Ĉeso de doloroj:
jen nia sent’ plezura.

Ĉagrenojn ŝutas vi plenmane; sponte
venas doloro, kaj la ĝojo eta,
kiun kelkfoje la doloro naskas
mirakle, estas ega gajn’, Homgento,
kara al eternuloj! Kun feliĉo
vi post la liberiĝo
el la dolor’ ekspiras, -kaj beatas,
se l’ mort’ vin tute savas de l’ turmento.


Giosuè Carducci
LA BOVO

Vin, pia bov’, mi amas. El vi sento
de paco fluas, kaj de fort’ impona.
Solene gardas, kvazaŭ monumento,
vi sur libera kampo fruktodona.

Sub jug’ vi kiel sekvas en kontento
l’ ageman homon kun grav’ monotona!
Tolere turnas al li en silento
l’ okulojn pacajn post la bat’ admona.

Tra l’ naz’ humida, nigra, vastatrua
la spiro fumas; kvazaŭ himno pia
la muĝ’ perdiĝas en aer’ serena;

en via milda, grava, verdeblua
okul’ spegulas sin la granda, dia
kvieto de la verda kamp’ ebena.


Giosuè Carducci
INTERPAROLO KUN LA ARBOJ

Vin, kverk’ medita, kiu rokojn solajn,
kaj kampojn tristajn ombras, mi ne amas:
per milda branĉo fruntojn frenez-bolajn
de urbdetruaj monstroj vi ornamas.

Nek vin, senfrukta laŭro, mi preferas.
Mensogas vi; kun verdoj fremdaromaj
en la printemp’ mizera vi fieras,
kaj sur kalvaĵo de cezaroj romaj.

Vin, vit’ mi amas: ridas sur terbuloj
brunaj la beroj, maturiĝas saĝa
vivo-forges’ per via or’ diafana.

Sed pleje vin, abi’! Per kvar tabuloj
estos fermitaj de vi ĉi sovaĝa
pensotumulto, ĉi deziro vana.


Giosuè Carducci
PANTEISMO

Mi ĝin nek al vi, ho viglantaj steloj,
nek al vi diris, ĉiovida sun’.
Jes, ŝia nomo: flor’ de ĉiuj beloj,
tra l’ muta brusto eĥis nur ĝis nun.

Kaj tamen stel’ al stelo donas dire
sekreton mian dum la nokto bruna,
min ridas suno, kiam ĝi, subire,
parolas kun la blanka lumo luna.

Al ĉiu flor’ ĝin diras ĉiu arbeto
sur ombra mont’ kaj milda kamp-eben’,
eĉ birdoj kantas fluge: “Nu, poeto,
vin kaptis fine dolĉa am-katen’!”

Mi ĝin ne diris: kaj kun bruoj diaj
ĉi nomon tamen ter’, ĉiel’ proklamas,
kaj tra la spir’ de floroj akaciaj
la granda Ĉio flustras: “Ŝi vin amas.”


Giosuè Carducci
ĈE LA STACIDOMO EN AŬTUNA MATENO

Lumfontoj sekvas unu l’ alian en
pasado pigra post tiu arbovic’.
De l’ branĉoj, kiuj pluvon gutas,
falas oscede la lum’ en koron.

Lamentas akre fajfo penetra de l’
haltanta trajno. Plumbokolora la
ĉielo. Ĉirkaŭ ni fantomas
frua mateno de fin’ aŭtuna.

Ho, kien kuras mute, tumulte kaj
vagonojn nigrajn eksieĝante ĉi
popol’? Al kiaj nekonataj
penoj amaraj, esperoj vanaj?

Bileton, Lidja, reve vi cedas al
truilo seka de l’ vagonargvidist’,
cediĝas al la fluga tempo
bela memoro, momentoj dolĉaj.

Laŭlonge de la nigra vagona vic’
gardistoj iras nigrakapuĉe nun
simile ombrojn, kun martelo
fera kaj ansa lumilo. Tintas

batita fera bremso funebre, kun
resono longa. Funde de la anim’
respondas eĥo de dolora
tedo simila je plorsingulto?

Frapfermo de l’ pordeto kupea nin
insulti ŝajnas, kaj kiel akra mok’
impresas vorto ekiriga.
Brute la pluvo la vitrojn batas.

Kaj nun, konscie pri sia ŝtal-anim’
sin skuas snufe, terne la monstro kaj
malfermas larĝe flam-okulojn,
moke je spac’ tra la grizo fajfas.

Ĝi iras, naŭza monstro, kurante jam
terure, skue kun mia amo, ve,
jam dronas en mallum’ vizaĝo
blanka, vualo adiaŭ-signa.

Ho dolĉa anĝelvizaĝo de roza pal’,
ho pacradiaj stelaj okuloj, vi,
ho riĉbuklare ombrumita
frunto, vi ĉasta, ravanta, brila!

La viv’ jubilis varme ja en l’ aer’,
somer’ jubilis dum via alridet’,
la juna suno de Junio
per sia lumo delice kisis

en reflektiĝoj per la kaŝtanharar’
la vangojn mildajn, kaj, kiel aŭreol’
ol sun’ pli bela, miaj revoj
ĉirkaŭ la rava figuro ŝvebis.

En pluv’ mi iras jam tra nebulo, por
perdiĝi en ĝi, kaj kiel ebriul’
mi ŝanceliĝas kaj demandas:
ĉu mi ne estas imag’ fantoma?

Ho, kia frida, flava foliofal’
senĉese, mute, peze nun en l’ anim’.
Mi kredas: en la tuta mondo
estas eterne novembro sole.

Ol la konscio nun preferindu ĉi
krepuskaj ombroj kaj ĉi nebula stat’.
Ho, droni, droni en ĉi tiu
surda doloro eterne daŭra!


Giosuè Carducci
FANTAZIO

Vi parolas: la voĉ’ per sia dolĉa rav’
min dronigas en rev’, al ĝi cedante jen
flugas mia anim’ al kares-onda mar’,
fremdajn bordojn preteras ĝi.

Ŝipas mi en la lum’ de l’ subiranta sun’,
kiu ridas tra la blua soleco, dum
flugas blanka birdar’ tra la ĉiel’ kaj mar’,
verde pasas insula vic’.

Kaj sur pintoj de rok’ temploj brilegas en
puraj flamoj de la roza vesper-krepusk’.
La cipresoj de l’ bord’ flustras mistere kaj
flirtas densa odor’ de mirt’.

En la sala aer’ vagas ĉi mirt-odor’,
! mole miksas sin al kanto de ŝipanar’.
Ŝipo venis al bord’ kaj ĝi kviete la
ruĝajn velojn mallevas jam.

Venas de l’ Akropol’ longa virina trup’,
blankajn peplojn ĝi, jen, portas surkorpe kaj
florokronon sur kap’, laŭron en mano, kaj
kantas kun etendita brak’.

En la ter’ de patruj’ lancon fiksante, jen
saltas nun al la bord’ brile armita vir’.
Venis el la batal’ eble Alkeo mem
al virginoj Lesbiaj re.


Giosuè Carducci
LA KANZONO DE LEGNANO

Staras cezaro Frederik’ en Como.
Kaj jen, sendit’ enrajdas al Milano
tra l’ Nova Pord’ kun delasitaj bridoj.
“Popol’ Milana” petas li pasante,
“min gvidu al Gherardo, al urbestro.”
L’ urbestro estis meze de la placo,
kaj la sendit’, el selo kliniĝinte,
diris mallongajn vortojn kaj forspronis.
Gherardo, la urbestro signofaris,
trombonoj sonis por la parlamento.

Trombonoj sonis por la parlamento.
Nek la palaco grandpilastra estis
ankoraŭ refarita; nek tribuno,
nek tur’ ekzistis, nek en turosupro
la sonoril’: do inter nigraj ruboj
verdantaj de dornaĵo inter lignaj
malaltaj domoj, en la plac’ mallonga,
la milananoj faris parlamenton
sub maja sun’. De l’ pordoj kaj fenestroj
rigardis la virinoj kaj infanoj.

“Milana sinjorar’ – l’ urbestro diras, –
germanojn portas la printempo flora,
kiel kutime, Paskas la manĝuloj
en sia grot’, descendos poste valon.
Tra Engadin’ du ekskomunikitaj
ĉefepiskopoj gvidas la armeon.
La blonda cezarin’ al sia Siro
portas fidelan koron, novajn trupojn.
Como fortulojn sekvas, Ligon rompis.”
Ekkrias la popol’: “Eksterm’ al Como!”

“Ho milananoj, fratoj, mia gento,
ĉu vi memoras” diras nun Guissano,
“Kalendon Martan? La urbestroj pale
rajdis al Lodi, kaj kun nuda glavo
en mano ili ĵuris je l’ obeo.
Tricent ni rajdis la sekvintan tagon,
kaj al piedoj liaj kise metis
niajn belegajn tridek ses standardojn.
Majstro Guitelm oferis la ŝlosilojn
de l’ malsata Milano. Kaj – nenio.”

“Ĉu vi memoras?” diras plu Giussano,
“pri l’ sesa tag’? Li volis ĉe l’ piedoj
la trupojn, la popolon, la insignojn.
Tra la tri pordoj venis la loĝantoj,
l’ Urbĉaro venis, batalpreta, poste
granda amaso da popol’ kun krucoj
en mano. Antaŭ li nun la trombonoj
de la Urbĉaro dissonoris laste.
Antaŭ li la standardo de l’ Urbĉaro
estis klinita. Li la randojn tuŝis.”

“Milana sinjorar’ – l’ urbestro diras,
kolektis trupojn Frederik’ en Como,
ĝin movas por kuniĝi kun markizo
de Monferrat’ kaj la Pavianoj. Kion
vi volas, milananoj, ĉu atendi,
rigardi de la nova dig’ armite,
aŭ sendi delegitojn, aŭ defii
per lanc’ kaj glav’ la Ruĝbarbulon kampe?”
“Per lanc’ kaj glav’!” la parlamento tondras,
“per lanc’ kaj glav’ la Ruĝbarbulon kampe!”

Elpaŝas nun Alberto di Giussano.
Per ŝultroj alte li superas ĉiujn
kolektiĝintajn ĉirkaŭ la urbestro.
Per granda pov’ de sia korp’ li turas
meze de l’ parlament’; li en la mano
havas la kaskon; liaj brunaj haroj
inundas larĝan kolon, vastajn ŝultrojn.
Frapas la sun’ vizaĝon klaran, dignan;
de l’ bukloj, de l’ okuloj refajreras.
La voĉo estas kiel maja tondro.

“Ĉu vi memoras?” diras plu Giussano:
“Vestitaj en la sako de la pento,
kaj kun piedoj nudaj, ŝnur’ ĉe l’ kolo,
ŝutinte cindron al la kap’, en koto
ni ekgenuis, levis niajn brakojn,
kaj petis pri mizerikordo. Ĉiuj
sinjoroj, kavaliroj, ĉirkaŭante
lin, larmis. Li, starante rekte apud
la imperia ŝildo, nin observis
mute per sia diamant-rigardo.”

“Ĉu vi memoras?” diras plu Giussano,
“ke ni, hontante la sekvintan tagon,
de l’ voj’ rimarkis la imperiestrinon
tra l’ krad’ rigardi nin. Kaj tra la krado
alĵetis ni la krucojn, alkriante:
– Ho vi, imperiestrino bela, blonda!
Fidela! Pia! Glor’ de niaj damoj! –
ŝi retiriĝis. Li al ni ordonis
detrui pordojn, murojn de l’ du ringoj,
ke li kun batalpreta trup’ trapaŝu.”

“Ĉu vi memoras?” diras plu Giussano,
“naŭ tagojn ni atendis. Kaj foriris
ĉefepiskop’ kaj grafoj kaj juĝistoj.
Je l’ deka venis la ekzil’: – For, fiaj
kun la edzinoj, filoj kaj havaĵoj:
ok tagojn donas al vi l’ imperiestro. –
Kaj hurle kuris ni al Sant Ambrogio,
mankroĉis nin al tomboj kaj altaroj.
For de l’ preĝej’, kun filoj kaj edzinoj
nin ili pelis kiel hundojn favajn.”
“Ĉu vi memoras?” diras plu Giussano,
“pri la dimanĉo trista de olivoj?
Ve, Pasion’ de Krist’ kaj de Milano!
Unu post unu ĉe l’ kvar Sanktaj Korpoj
falegi vidis ni la tricent turojn
de l’ bastion’, kaj fine, tra la polva
ruin’ aperis al ni la rompitaj,
dispecigitaj, stumpigitaj domoj:
vidiĝis en tombej’ skeletoj. Sube
ardis la ostoj de mortintoj niaj.”

Post ĉi parol’, Alberto di Giussano
okulojn siajn kovris ambaŭmane,
kaj ploris: en la mez’ de l’ parlamento
li ploris kaj lamentis kiel knabo.
Kaj tiam tra la tuta parlamento
trakuris kvazaŭ sovaĝbesta hurlo.
De l’ pordoj kaj fenestroj la virinoj
taŭzitaj, palaj, brakojn etendante,
okulstreĉante al la parlamento,
ekmuĝis: “Huj! Mortigu l’ Ruĝbarbulon!”

“Nu jen! Do bone!”, diras nun Giussano,
“mi ne plu ploros! Venos nia tago,
ho milananoj, kaj ni devas venki!
l’ okulojn mi sekigas; rigardante
vin, bela sun’ de Dio, jen mi ĵuras:
mortintoj niaj morgaŭ nokte havos
novaĵon dolĉan en Purgatorio:
kaj ja per mi!” Sed la popolo diras:
“Pli ĝuste per la imperianoj.” Ride
la sun’ subiris post la Resegone.


Lorenzo Stecchetti
GRETCHEN

Jen, preĝejporde, abomeno pesta,
sorĉistinaĉo, ŝajne el infero,
kun fiaj signoj de la vivo besta.
Sed tra la densaj sulkoj de l’ megero

kelkfoje tamen brilas belo resta.
Ŝi vendas sanktajn bildojn en mizero.
Mi pridemandis, kaj kun voĉ’ modesta
respondis ŝi: “Jen la fatala vero:

Mi estas Gretchen, vendis mian ĉarmon,
malpurajn kisojn vendis mi milfoje,
post Faŭst en ĉiu tempo, ĉiu lando.

Sed hospital’ putrigis mian karnon.
Mi – vendas sanktajn bildojn apudvoje,
por ke kvar soldojn havu mi por brando.”


Lorenzo Stecchetti
AL LA NUBOJ

Ho, blankaj nuboj, sur ĉiel’ radia
ŝvebantaj, kiel lana flok’ en vento!
Kial min premas ĉi angora sento,
dum vin rigardas mia fil’ senscia?

Dezir’ min kaptas sub lazuro dia,
l’ okulojn tiras ĝi al firmamento.
Mistera sfinks’! Mi petas pri l’ prezento
de l’ Estonteco kaj de sorto mia!

Sed ne, filet’, ne venos ja respondo.
Ne diros blankaj nuboj la Misteron.
Ĝin scias nek ni, nek Sinjor’ de l’ Mondo.

Cindriĝos mi, metite sub la teron,
kaj arĝentiĝos via riĉa blondo,
kaj, ho filet’, ne scios ni la Veron.


Edmondo de Amicis
LA HAJLO

En pura blank’ ĝi krake sin subĵetas,
batas sur grundo, sur arbtrunkoj, branĉoj,
bruas laŭ griza voj’ per akraj tranĉoj,
frapas, transkapas, rulas sin, saltetas,

tegmentojn vipas, defluilojn skuas,
semaĵojn verdajn forbalaas dure,
resaltas de l’ terasoj kaj surmure
splitiĝas, vazojn, vitrojn rompas, truas,

amasas ĉie, blanke ĉion tegas,
sed lante cedas la koler’ kaj bruo:
ĝi tra l’ batita laca aero strekas.

Nun ree, eĉ pli krude ĝi senbridas,
kaj poste – muto. Super la detruo
perfide la ĉielo pura ridas.


Percy Bysshe Shelley
ODO AL LA OKCIDENTA VENTO

Sovaĝa okcidenta vent’, vi spiro de aŭtuno,
foliojn mortajn pelas vi, estante nevidebla,
kaj kiel kuras de sorĉist’ fantomoj, jen, en bruno

kaj ruĝ’ kaj flavo fuĝas for ĉi tiu ftizofebra,
pestinfektita multa mult’. Ho vento, kies ĉaro
nun al ilia vintra lit’ malluma kaj funebra

flugilajn semojn portas jam, ke, kiel en tombaro
la korpoj, ili kuŝu en la subo fride, svene,
ĝis via printemp-fratinet’ lazura per fanfaro

la dorman teron vekos, kaj plenigos ĉion bene
(pelante paŝti gregojn de burĝonoj sub la blu’)
per viva odoro kaj kolor’ surmonte, surebene:

Spirito de sovaĝa fort’, vi, ĉiemova flu’,
detrua kaj konserva pov’, min aŭdu, aŭdu plu!

Vi, kies fluo en la tren’, dum la ĉiel’ sin tordas,
kiel foli-falaĵojn, ĵus ŝiritajn el branĉaroj
de la ĉiel’ kaj ocean’: la lozajn nubojn portas,

anĝelojn de la pluvo kaj de l’ fulmo: sur la klaroj
de via blua ondsupraĵ’ aera sin etendas,
kiel sur kapo de Menad’ sovaĝe flirtaj haroj,

kaj jam eĉ de la horizont’, sur kies rando pendas
malklaro morna, trenas sin ĝis pleja alt’ zenita
la bukloj de l’ proksima ŝtorm’. Vi plorokante plendas

funebron pri l’ mortanta jar’, pri l’ jaro enfermita
de l’ nokto: vasta sepultej’, en kies kript-obskur’
aglomeriĝas fortoj de vaporo kunpremita,

ĝis el solida atmosfer’, el inter tomba mur’,
la nigra pluvo, fajro, hajl’ trarompos. Aŭdu nur!

Ho vi, per kies puŝo el somera dorm’ vekiĝas
la blua Mediterane’, kuŝanta en la lulo
de siaj ondoj el kristal’, dum ĝiaj sonĝoj riĉas,

en la trankvila Baja golf’, apud pumik-insulo,
je grandaj oldaj turoj kaj palacoj, vibretantaj
en pli intense brila tag’ de la ondar-spegulo,

kaj tute de lazura mosk’, lazura flor’ girlandaj,
pli dolĉe, ol ke eblus ĝin pripentri. Vi, titana,
laŭ kies vojo fendas sin abrupte la Atlantaj

akvonivelaj fortoj en abismo uragana,
kaj sube la mar-floroj kaj la ŝlimaj arboj, sur
kies branĉar’ kadukas la foliaro oceana,

konante vian voĉon, tuj griziĝas de terur’
kaj tremas kaj nudigas sin. Min aŭdu, aŭdu nur!

Ho, esti morta foliet’, ke vi min kun vi trenus,
ho, esti facilŝveba nub’, por flugi kun vi aere,
ond’, kiu eĉ sub via pov’ gemante, partoprenus

en la impuls’ de via fort’, eĉ se malpli libere,
ol vi, ho neregebla! Se mi estus samanima,
kia en mia knaba aĝ’, kaj estus mi, fiere,

via vaganta kamarad’ en la ĉiel’ senlima,
kiam apenaŭ ŝajnis ja nur fantazio vanta
atingi vin en ĉiel-kur’; ne vokus vin deprima

petego, kia tiu ĉi, en la mizero granda.
Min kiel ondon, nubon aŭ folion, levu fluge,
mi falis sur la dornojn de la viv’. Jen mi, sanganta.

La peza ŝarĝ’ de l’ horoj min katenas, klinas nuke,
kiu orgojlis, kiel vi, facile kaj senjuge.

Faru, ke, kiel la arbar’, mi estu via liro,
eĉ se mi same estos de folioj miaj nuda.
La pov’ de via harmoni’ tumulta, per inspiro,

instigos ja nin ambaŭ por muzik’ aŭtun-preluda,
eĉ triste dolĉa. Estu do, spirito de renverso,
spirito mia! Estu: mi! ho vi, impete kruda!

Ĉi mortajn pensojn pelu for tra l’ tuta universo,
kiel foliojn velkajn, por akcel’ de nasko nova,
ekskuu kaj disŝutu, sub ensorĉ’ de mia verso,

kiel fajrerojn, cindron el ne-estingiĝi-pova
fajrujo, miajn vortojn al la tuta homa gento,
per miaj lipoj estu do profeto-voĉe blova

trumpet-sonoro al la ter’ nevekiĝinta! Vento!
Ĉe vintra ven’, ĉu povas tre postlongi la Printempo?


Percy Bysshe Shelley
LA INDIANA SERENADO

Mi vekiĝis el la dorm’
el la dolĉa sonĝ’ pri vi,
dum ĝemetis flustra vent’,
hele brilis stelradi’,
flugis for la sonĝ’ pri vi,
kaj spirit’ en piedoj min
senkonscie gvidis sub
vian ĉambron, amatin’.

Sur la surda, nigra flu’,
svenas for la venta vag’,
ŝvebas for papav-odor’,
kvazaŭ sorĉa sonĝ-imag’,
la plend’ de najtingal’
mortas sur ĝia kor’,
kiel devus mi
sur la via, ho Trezor’.

Ah, levu min el herb’!
Ho, mort’! Ho, sven’! Ho, paf’!
Al palpebroj, al la lip’
pluvu ama kiso-fal’.
La vangoj frostas, blankas, ve!
Martelas kor’ en flam’,
ho, premu ĝin al via kor’,
kaj krevos ĝi de l’ am’.


John Keats
LA CIKADO KAJ LA GRILO

Neniam mortas poezi’ de l’ Tero.
Se l’ birdoj svenas pro l’ ard-suna bril’,
kaj serĉas freŝan ombron, sonas tril’
en ĵusfalĉitaj kampoj tra l’ aero:

cikado. En la pompo de l’ somero
ĝi estras. Ĝi ja ne rezignas pri l’
amuz’. Kaj – lace pro l’ ŝerckantoj mil
ĝi ekripozas plaĉe sub herbero.

Neniam ĉesas Tera poezi’.
Vesperon vintran, kiam frost’ glacia
silenton forĝas, ŝprucas tril-fontet’

ĉe l’ forno: gril’. En varmo pli kaj pli.
Kaj ŝajnas ĝi en rev’ duonkonscia
cikada kant’, sur herba kamp-montet’.


John Keats
LA BELLE DAME SANS MERCI

Ho, kio al vi, povra knab’?
Jen solas, palas vi en vag’,
ne kantas birdoj, velkas la
kanoj sur lag’.

Ho, kio al vi, povra knab’,
malgrasa, trista je l’ mien’?
Rikolto pretas, plenas la
sciur-magazen’.

Lili’ sur via frunto, kun
la ros’ de febro, de angor’,
sur via vang’ la pala roz’:
velkinta flor’

En kamp’ knabinon vidis mi,
feinon ravan: longa har’,
facila krur’, sovaĝa flam’
en okulpar’.

Al sel’ mi prenis amble ŝin,
nenion krom ŝi vidis mi,
kaj ŝi kliniĝis al mi kun
fe-melodi’.

Mi ŝin ornamis per florkron’,
odora zon’, florbracelet’,
rigardis ŝi amŝajne, kun
dolĉa ĝemet’.

Regalis ŝi per ros-mana’,
dolĉa radik’, sovaĝmiel’,
fremdlingve, certe flustris ŝi
pri am-fidel’.

ŝi gvidis min al elfa grot’,
rigardis min kun kora ĝem’,
la flamokulojn fermis mi
per kiso-prem’.

Kaj ni ekdormis sur la musk’.
Mi sonĝis, ve, en mia viv’
nun laste sonĝis mi sur la
frosta dekliv’.

Mi vidis reĝojn, princojn kaj
soldatojn kun mortpala flav’,
kun kri’: “La belle Dame sans merci
tenas vin sklav’.”

Terur-averte gapis min
malsataj buŝoj tra l’ krepusk’.
Vekiĝis mi, jen, sur dekliv’
sur frosta musk’.

Jen kial do restadas mi
en pala kaj soleca vag’,
dum mutas birdoj, velkas la
kanoj sur lag’.


 

John Keats
SOMERA MATENO

Mi piedpinte staris sur monteto.
L’ aero freŝis, plenis la kvieto,
ke l’ ĉarmaj branĉoj, kiuj kun fiero
modesta klinis arke al la tero
delikatpintajn tigojn rarfoliajn,
ne perdis stelajn diademojn siajn
ploritajn de l’ aŭroro; kiel lano
de ĵustondita greg’ post freŝa bano,
la nuboj pure blankis, dolĉe tiris
sin tra la bluaj ĉielkampoj; iris
bruet’ senbrua tra l’ folioj treme:
ĝin la Silento naskis sopirĝeme.
Sed eĉ plej eta movo ne ektuŝis
la ombrojn, kiuj tra l’ verdaĵoj kuŝis.

John Keats
LA AŬTUNO

Temp’ de nebuloj kaj de matura frukto-pleno,
intima amik’ de l’ suno kreskiga! Vi, kompanoj,
konspiras, kiel ŝarĝi per riĉa frukto-beno
la vitojn ĉirkaŭ l’ rando de la tegment’ el kanoj,
kurbigi per pom-pezo la muskajn arbojn famajn,
plenigi ĝis plejmezo la fruktojn per maturo,
ŝveligi la kukurbojn, remburi avelŝelojn
per dolĉa kerno, kaj pli, kaj ĉiam pli tra l’ ruro
kreskigi tardajn florojn por la abeloj svarmaj,
ĝis ili kredas: jam plu ne ĉesos tagoj varmaj,
ĉar ĝis trans rando ŝtopis Somer’ iliajn ĉelojn.

Kiu ne vidis ofte vin inter riĉo pleja?
Kiu ajn foje serĉas ekstere, vin retrovas
sidanta senzorgeme sur sojlo gren-teneja;
mildleve viajn harojn la kribra vento blovas.
Aŭ vi en sulk’, tranĉita de vi, en dormon svenas
pro la odor’ papava, kaj lasas en trankvilo
la sekvan serpo-tranĉon da herb’ kun ties floroj,
aŭ, kiel rikoltisto, vi firme rekta tenas
vian ŝarĝitan kapon dum riveret-trairo,
aŭ paciencrigarde ĉe la pomvin-premilo
pri ties lastaj gutoj vi gvatas hor’ post horoj.

Kie jam estas kantoj de la Printempo, kie?
Ne zorgu ilin, ankaŭ vi havas ja muzikojn,
dum palas tago softa sub nuboj agonie
kaj roznuance pentras la stoplojn de tritikoj,
jen, triste ĥoro zuma de etaj kuToj veas
inter river-salikoj, en sink’ aŭ supren-treno,
laŭ mort’ aŭ reviviĝo de la facila vento,
kaj de l’ montetoj laŭte la grasaj ŝafoj beas;
la griloj kantas, kaj kun soprana kantileno
kaj rubekolo fajfas en bienet-ĝardeno,
kaj en ĉieloj ĉirpas hirundoj po taĉmento.


Aleksandr Sergejeviĉ Puŝkin
LETERO DE TATJANA AL ANJEGIN

Mi skribas al vi – kio plia?
Ĉu vortoj diri povas pli?
Mi scias: nun per ironia
malŝat’ min puni rajtas vi.
Sed vi, se havas vi pri mia
mizer’ eĉ guton da kompat’,
min ne forlasos en ĉi stat’.
Komence volis mi silenti,
kredu, neniam el ĉi font’
ekscius vi pri mia hont’,
se povus mi esperon senti,
ke mi vin vidos – iam ajn,
eĉ se nur tagon dum semajn’
por aŭdi vin, kaj je respondo
okazon havi, kaj – dum tag’
kaj nokto – revi en imag’
pri vi ĝis nova ekrenkonto.
Sed homojn ja evitas vi,
vin tedas la vilaĝ’, laŭfame,
kaj ni … ni vivas senorname,
kvankam vin ĝoje vidas ni.

Ho, kial vi vizitis? Tie,
en kaŝo de l’ vilaĝsilent’
mi vivus, kaj, pri vi nescie,
mi ja ne scius pri l’ turment’.
Paciĝus en la kor’ la vent’,
kaj (kiu scias?) eble min
edzine prenus viro ia,
mi iĝus fine virta, pia
edzin’ fidela kaj patrin’.

Alia edz’? Ho ne, neniam
ĉi koron havos aliul’.
Destinis Dio mem pri mi jam,
mi estas via, via nur!
Viv’ mia estis garantio,
ke trovos ni renkonte nin,
ja sendis al mi vin mem Dio,
ke ŝirmu vi gardonte min.
Mi jam el sonĝoj pri vi sciis,
vi, nekonate, ravis min,
per sorĉrigardo trafis min,
la voĉ’ delonge melodiis
en mia kor’ … Ne sonĝebri’!
Mi vin tuj, en alven-momento,
rekonis, kaj kun trema sento
ekbrule diris: Ah, jen li!
Ĉu ne, vi flustris al mi mole,
inspire, en vespera hor’,
dum almozadis mi konsole,
aŭ preĝis, de turmentoj bole,
por havi pacon en la kor’?

Ĉu ne, vi, ho vizio kara,
alflugis tiam en malklara
krepuska lumo de l’ vesper’,
kaj vin al mi, sur la kusenon
klininte, verŝis vi serenon
per amaj vortoj de l’ esper’?
Do kiu estas vi? Ĉu gvida
anĝelo? aŭ tentant’ insida?
Ho, miajn dubojn prenu for!
Ĉio ĉi – eble iluzia
trompaĵo de naiva kor’,
kaj estas jam destin’ alia.
Egale! Nun mi metas min
en viajn manojn, vi disponas,
mi petegante petas vin,
kaj antaŭ vi en larmoj dronas,
imagu ja, ke vivas mi
en sol’, neniu min komprenas,
kaj mia intelekto svenas,
perei mute devas mi.

Ho venu, per rigardo nun
reveku en mi la esperon,
aŭ rompu stultan korĥimeron,
por – ho ve – meritita pun’.

Mi finis. Honto min obsedas,
tralegi ne kuraĝas mi.
Sed mi honoron vian kredas:
jen mia ŝirm’ kaj garanti’.


Aleksandr Sergejeviĉ Puŝkin
ANĈARO

En la dezert’ sterile nuda,
el grund’ bakita de sunardo
anĉar’ elĝermis, staras muta;
ne kreskas en proksim’ eĉ kardo.

Ĝin naskis la soifa tero
en furiozo mond-malbena,
kaj per veneno de kolero
saturis ĉiun fibron plena.

Venen’ filtriĝas tra la krusto
en la tagmeza varmo suna,
ĉe l’ vento de vesperkrepusko
koaglas je rezino bruna.

Proksimon ĝian bird’ evitas
kaj timas tigro. Se la sibla
venteg’ la branĉojn ekagitas,
tuj plu ĝi flugas, venen-kribra.

Kaj se la nuboj de l’ ĉielo
pluverojn sur anĉaron ŝutas,
de la folioj kaj de l’ ŝelo
venene tiuj teren gutas.

Hom’ homon tamen por aliro
komandis per rigard’ rigora,
fidele iris tiu viro,
revenis kun la suk’ horora.

En sako, krom rezin’ fatala,
velkintan branĉon la sendito
alportis kun vizaĝo pala,
kovrata de malvarma ŝvito.

Li falis tie tuj en sveno
pro elĉerpiĝ’ de l’ lasta forto.
Ĉe l’ trono de la suvereno
la sklavon tiel trafis morto.

Ordonis ĉiujn sagojn suki
la princo per venen’ anĉara,
per arkoj tiel sendis flugi
la morton al popol’ najbara.


Aleksandr Sergejeviĉ Puŝkin
LA DIABLOJ

Nuboj kuras, nuboj ŝvelas,
la lunserpo migras kaŝe,
densajn flokojn vento pelas,
neĝo lumas nur kelkpaŝe.
Tranĉas virgan neĝon sledo
tintetante: tin-tin-tin.
Sur senvoja voj’ obsedo
de angoro premas nin.

“Plue, he!” – “Sinjor’, ne eble!
Lacas la ĉeval’ pro streĉo.
Mi ne vidas: surpalpebre
tranĉas vento, tranĉas neĝo.
Vento kreskas, neĝo flugas,
vojo mankas en nebul’,
malicege miskondukas
nin diablo-petolul’!

Ĝi malfermas buŝon aĉan,
nin alkraĉas, sible sputa,
la ĉevalon timsovaĝan
puŝas al la kavo kruta.
Jen, ĝi kreskas, vojmontrile
staras, ĝiras dum minut’,
ekfajreras fulmobrile,
solvas sin en neĝoŝut’.”

Nuboj kuras, nuboj ŝvelas,
la lunserpo migras kaŝe,
densajn flokojn vento pelas,
neĝo lumas nur kelkpaŝe.
Stop! Ni haltis. Tint’ ne sonas.
Ni ne vojos plu sen dub’.
Kio tie nin spionas?
Arbotrunk’? Aŭ eble lup’?

Neĝo ŝtormas, vento batas,
la ĉevaloj ronkas time.
Jen – ĝi ree tie gvatas
ardokule, tre proksime.
La ĉevaloj jam kuregas,
viglas tinto: tin-tin-tin.
Ho, la gnomoj svarme gregas
tie, sur monteta spin’!

Hidaj gnomoj, greg’ centforma
en la svaga lumo luna
turnas sin en svarmo morna
kiel foliaĵ’ aŭtuna.
Blekas kun frenez’ obstina
vean kanton tiu hord’,
ĉu por nupto sorĉistina,
aŭ pro morto de kobold’?

Nuboj kuras, nuboj ŝvelas,
la lunserpo migras kaŝe,
densajn flokojn vento pelas,
neĝo lumas nur kelkpaŝe.
La diabloj en taĉmentoj
flugas supren – kia ĥor’!
Hurloj, kriĉoj kaj lamentoj
tranĉas fendon en la kor’.


Aleksandr Sergejeviĉ Puŝkin
SUR STRATOJ DE TUMULTO BRUAJ…

Sur stratoj de tumulto bruaj
aŭ en la homoplena templo
aŭ ĉe junuloj gaje ĝuaj
mi ofte dronas en kontemplo.

Minutoj flugas – mi konstatas.
Jam multaj kuŝas sube, sciu!
Etern’ proksimas, horo batas
jen por ĉi tiu, jen por tiu.

Kaj ĉe solstara kverk’ majesta
mi diras al ĝi eksuspire:
vi vidis mian avon kreska,
kaj vi transvivos min simile.

Al beb’ mi flustras dum kareso:
adiaŭ, prenu mian lokon!
Mi pasas jam al vivoĉeso,
vi – en floradon, vivallogon.

Kaj mi, je ĉiu datreveno
kaj jaroturno, en imago
klopodas trafi per diveno
daton de mia mortotago.

Ho, kie min la fato trafos?
Sur voj’, sur maro, en batalo?
Aŭ mi, mortinte, tombon havos
ĉi tie, en najbara valo?

Al la mortinto ja ne grave,
kie li putros senanime,
sed tamen min allogas rave
ripozi tiam hejmproksime.

Ĉe l’ tombo ludu kun plezuro
la vivo juntemperamenta,
sur ĝin radiu de l’ naturo
la bel’ etern-indiferenta.


Aleksandr Sergejeviĉ Puŝkin
LA HUSARO

Ĉevalon striglis li kolere
kaj grumblis li kun gala moko:
“Min la diablo portis, vere,
al tiu ĉi damnita loko!

Kiel en turka batalado,
ni tiel aĉe stati devas.
Ĉiam nur supo en la plado,
pri vino – ni jam eĉ ne revas.

Malbona mastro kaj malbona
mastrino per rigardoj pikas,
nek bona vort’, nek skurĝ’ admona
virinon tie ĉi saĝigas.

Hej, urbo Kiev! Kia lando!
En ĉiu domo bonaj vinoj,
per si en buŝon falis frando,
kaj kiaj tie la virinoj!

Vi sub okula sorĉ’, je Dio,
por ili ne domaĝus morti.
Malbona estas, hm, nur tio…”
– Nu, kio? Volu do raporti! –

Li fiere tordis la lipharojn:
“Do, vi ne estas ja stupviro,
sed, fraĉjo, mi – mi spertis farojn,
pro kiuj vin frapegos miro.”

Orelu nun. La garnizona
restado estis ĉe la Dnepro.
Mastrinis min vidvino bona
(la edzon murdis ia febro).

Jam baldaŭ bone ni rilatis;
dorlotis min Marusja bela.
Se mi kelkfoje ŝin trabatis,
toleris ŝi sen vort’ ribela.

Kiam mi estis tre ebria,
ŝi enlitigis min kaj flegis.
Mi palpebrumis: “Perlo mia”.
Neniam ŝi kverele blekis.

Ni tiel vivis en agrablo
kaj vivus longe, sed konfuzis
min io, eble la diablo,
kaj mi subite ekĵaluzis.

Kial la baptanin’ sin ŝtelas
el lito en la nokt’ malfrua?
Ŝi, juna sango, kien celas?
Ĉu al petolo rendevua?

Mi pensis, kaj observis vigle,
kaj iunokte ne ekdormis.
Ekstere nokto kusis nigre,
kaj ĉirkaŭ l’ domo vento ŝtormis.

Mi vidis: ŝi moviĝas lite,
trapalpe mian dormon provas,
el lit’ al forno pasas glite,
el arda karbo fajron blovas,

kaj ekbruligas kandeleton,
angulon iras piedpinte,
poste, de tie boteleton
kaj balailon elpreninte,

nudigas sin la dolĉa pupo,
ektrinkas, de l’ botelo klukas
tri glutoj – kaj tra l’ kamentubo
sur balailo ŝi forflugas.

Do, sorĉistin’ vi estas, kara?
Mi pensis, kaj de l’ lit’ min puŝis.
Ni vidu! Jen – la sorĉofara
botel’ en la angulo kuŝis.

Mi flaris ĝin – fi, ĝi fetoris.
Mi verŝis el ĝi al la planko.
Miraklo! Hip hop! Forkamforis
la forna fork’ kaj forna stango.

Sur benko, tie kato sidis,
mi ĝin aspergis per la sorĉo.
Ĝi ternis. Huŝ! Ĝi postrapidis
la forkon tuj tra l’ forna gorĝo.

Mi nun aspergis per la feĉo
ĉi tien, tien, dise, blinde.
Jen: poto, tablo, benko, seĝo
tuj malaperis forfluginte.

Diablon! Kuraĝul’ ne cedas!
Husar’, gustumu ĉi mielon!
Mi glutis ĉiom. Ĉu vi kredas,
ĉu ne – mi flugis en ĉielon.

Mi flugas, kien – mem ne scias,
mi tranĉe sagas tra l’ aero,
al stel’ renkonta “dekstren!” krias,
pum! fine falas al la tero.

Jen monto. Ĉirkaŭ kaseroloj
amaso ludas, ege kriĉas
inter voluptaj fipetoloj.
Kun rano dance jud’ pariĝas.

Mi kraĉas, preta por ekklaĉo…
Alflirtas jen Marusja krie:
“He! Hejmen! Oni vin, bubaĉo,
formanĝos tuj! For de ĉi tie!”

“Ĉu min timigi? Hejmen? Bone!
Sed kiavoje?” “Jen, eksidu
sur forna stango! Rajdu do, ne
gapadu, malbenit’, rapidu!”

“Husar’ sur forna stang’? Absurdo!
Ĉu tiel do vi min estimas?
Vi freneziĝis, mia turto!
La senhaŭtigon vi ne timas?

Ĉevalon!” “Jen ĝi, idioto!”
Kaj vere ja, ĉevalo bela
aperis nun en fajra troto:
ĉeval’ danckrura kaj silkfela.

“Mi do tuj husarmaniere,
hip hop, sur ĝian dorson saltis.
Brid’ mankis. Manku! Traaere
ni flugis kaj – ĉe l’ forno haltis,

En sama stat’ mi ĉion vidis.
Forestis la ĉeval’; rajdpoze,
firmtene mi mem kruce sidis
sur – benko. Ĉu ne kurioze?”

Li fiere tordis la lipharojn:
“Nu, vi ne estas ja stupviro,
sed, fraĉjo, mi – mi spertis farojn,
pro kiuj vin frapegos miro.”


Aleksandr Sergejeviĉ Puŝkin
DRONINTO

Kure venis infanetoj,
vokas patron el la dom’:
“Paĉjo, niajn fiŝo-retojn
trafis ia morta hom’!”
“Vi mensogas, diablidoj,”
li regrumblas kun murmur’.
“Vi, bubaĉoj-malbenitoj,
pri malbono klaĉas nur.”

“Oni sendos policanon,
venos longa juĝ-afer’,
ha, mastrino, – la kaftanon!
Iros mi al la river’.
Kie estas la viktimo? ‘
Jen ĝi, paĉjo, laŭ la vort’!”
Kuŝas sur la ret’ en ŝlimo
la kadavro ĉe la bord’.

Monstre kuŝis korpo blua,
disŝvelinta ĝis ekstrem’.
Ĉu do homo viv-enua
finis peke pri si mem?
Ĉu fiŝiston ond’ forportis,
dronis ebriega dand’,
aŭ de man’ rabista mortis
ne-singarda komercant’?

Solvi nia hom’ ne penas,
ŝtele, treme de terur’
la kadavron akven trenas,
ĝin kaptinte ĉe la krur’,
kaj de l’ bordo ĝin senbrue
li forpuŝas per remil’,
ke ĝi naĝe serĉu plue
krucon en tombej-azil’.

La kadavron ondoj lulas,
kvazaŭ naĝus viva hom’,
laste ĝin la hom’ okulas,
kaj reiras al la dom’.
“Hejmen, vi, hundid-taĉmento!
Kaj nun saĝu via kap’!
Kringojn havu por silento,
klaĉon punos vergo-frap’!”

Nokte muĝis uragano,
brue ondis la river’,
en la hejm’ de l’ vilaĝano
brulis lasta lum-ligner’.
Panjo, idoj jam en dormo,
kuŝas sur la dormo-bret’
la domestro … Jen, tra l’ ŝtormo
sonas frap’ sur fenestret’.

“Kiu do?” “He, mastr’, azilon!”
“Ĉu vin trafis akcident’,
aŭ Satan’ vin, Kain-filon,
pelas tra la nokta vent’?
Nuraj penoj! Nokta gasto,
kaj nek lit’, nek lumo-flam’!”
La fenestron la dommastro
levas grumble, sen gastam’.

Dum la luno nubojn truas,
jen, li vidas … fi! nudul’!
De la barbo akvo fluas,
vitre strabas la okul’.
Pendas brakoj ĉe la flankoj
de l’ terure ŝvela korp’,
sur ĝi svarme rampas kankroj
por regali sin per sorb’.

Ĉe l’ rekon’ de l’ gasto nuda
vitron fermis li kun krak’.
“Krevu, vi, satan’, altruda!”
Flustris li kun dentoklak’.
Ĝis maten’ lin timo skuis,
pensoj saltis en malord’.
kaj tutnokte frapoj bruis
ĉe fenestro kaj ĉe pord’.

Kuras famo pri la plago,
ke ĉe l’ malfeliĉa hom’
jar’ post jar’, en sama tago,
hantas nokte la fantom’.
De l’ mateno vent’ impetas,
nokte muĝas ĝia fort’,
kaj la morta gast’ frapetas
ĉe fenestro kaj ĉe pord’.

(trad. Kun A. Lavrov)

 


Aleksandr Sergejeviĉ Puŝkin
LA EĤO

Se fulmotondro, voĉ’ fanfara,
besthurlo en la dens’ arbara,
sur knabinlipoj kanto klara
al vi atingas,
vian respondan vorton, kara,
tuj vi resvingas.

Se la ĉielon tondro fendas,
se ŝtormo blekas, rokoj plendas,
se ŝalmo trilas, vi resendas
ĝin per ripeto.
Respondon vane vi atendas.
Kaj la poeto? …


Mihail Jurjeviĉ Lermontov
LA PROFETO

De kiam al mi la Juĝist’ Eterna
donacis la profetan povoscion,
mi legas, kvazaŭ en volum’ malferma,
en hom-okuloj pekon kaj malpion.

Doktrinojn purajn arde mi trumpetis
pri l’ homaramo kaj pri l’ alta Vero,
sed ĉiuj proksimuloj min surĵetis
per ŝtonoj, furioze de kolero.

Kaj cindron ŝutis mi al.mia verto,
la urbojn lasis for per kuraj paŝoj,
mi malriĉege vivas en dezerto,
min, kiel birdojn, nutras di-donaĵoj.

Laŭ la ordono sankta de l’ Ĉieloj
obeas min estaĵoj teraj tie,
amike priaŭskultas min la steloj
ludantaj supre gaje, helradie.

Sed kiam, senrimarke al okuloj,
urbstratojn bruajn mi trairi volas,
min montras egoistaj maljunuloj
mokante al infanoj, kaj parolas:

Atentu! Jen por vi ekzemplo bona!
Ne vivis li kuri ni en harmonio,
asertis li, stultulo fanfarona,
ke ja el lia buŝ’ parolas Dio.

Infanoj karaj, lin rigardu bone!
Jen, kiel pala, trista kaj malsata!
Malgrasan korpon kovras li ĉifone,
de ĉiuj decaj homoj malŝatata!


Mihály Csokonai Vitéz
AL LA ESPERO

Ĉielmiraĝ’, ludanta
kun la fil’ de l’ Ter’:
ho, vi, blinda, vanta
ŝajna di’: Esper’!
Kiun kreas plore
ni en la danĝer’,
kredas klinhonore
esti gard-anĝel’:
kial venas vi glat-buŝe
kun sennuba rid’,
kial ĉarmas vi flat-tuŝe
min per duba fid’?
Ĉesu! Vi posedis,
vi instigis min,
vi, dum mi vin kredis,
mistifikis min.

Plantis narcis-garbojn

vi en mia kort’,
per fontet’ la arbojn
savis vi de mort’,
vi printempon ŝutis:
florojn mil al mi,
ĝoj’ ĉiela gutis
spice, pli kaj pli,
pensoj en la freŝa fruo,
kiel la abel’,
flugis per la venta fluo
al la roz-miel’.
En feliĉo brila
jam ne mankis pli,
ol la kor’ de Lilla,
kaj ĝin donis Di’.

Sed ve, jen, ne verdas

miaj arboj plu,
rozoj freŝon perdas,
sekas fonto-flu’,
mia helo Maja
iĝis vintra nub’,
viv’ antaŭa, gaja,
iĝis cindra rub’.
Ho, nur Lilla-n vi plu donus,
nur ŝin, ŝin en sol’,
en lamentoj nun ne dronus
kanto sen konsol’.
En brakum’ konsolojn
trovi scius mi,
kaj la perlokronojn
ne envius mi.

For, Espero flata,

for jam, trompistin’,
ja, ĉi krudo fata
enterigos min.
Mi ne plu aspiras,
la anim’, pro l’ lac’,
je l’ ĉiel’ sopiras,
korp’ je l’ tomba pac’.
Por mi jam la kamp’ ne floras,
ne odoras nun,
bosko trile ne sonoras,
nokten dronas sun’.
Sorĉaj sonoj trilaj,
bunta fantazi’,
gaj’, esperoj, Lilla-j,
adiaŭas mi.


Mihály Vörösmarty
PENSOJ EN BIBLIOTEKO

Kien vi paŝas, sciencul’, pripensu,
sur forĵetitaj de l’ homar’ ĉifonoj,
kun skrib’, malhela, kiel vintra nokto,
jen antaŭ vi la moralaĵ’ terura:
“Dum milionoj por mizer’ naskiĝas,
kelkmiloj havus sur la ter’ ĉielon,
se kun anĝela sento, dia saĝo
vivtagojn siajn ili uzi povus.”

Kial ĉi balaaĵ’? Ke ni sur ĝi

paŝtiĝu ŝafe? Kaj, trosate de
scienco vanta, ni malŝparu tagon,
tagon de Dio, vivon de nacio?

Kial ĉi ruboj? Laŭ odor’ rekonas

sur ili mi la kulpojn de l’ besthomo.
Jen virt’, skribita sur ĉi paĝ’, sed iam
ĝi estis vesto de rabist’. Kaj tie?
Feliĉaj tagoj de la senkulpeco
sur rob’ de virgulino deŝirita,
aŭ sur negliĝo de malĉasta ino.
Jen leĝo – sur volumaj paĝoj, kiuj
blanklavis sin el vesto de tiranoj,
juĝistoj falsaj, ribeluloj sangaj.
Sekretoj de maŝinoj kaj kalkuloj:
sed tiuj, kiuj uzis for la veston,
por ke ĝi iĝu ĉi beleta libro,
ekster kalkulo restis: turniĝantaj
senfine, en mizer’ hurlanta, sur
ciklonpelita rad’ de Iksion’.
Revas saĝul’ sur lit’ de frenezulo;
astronomi’ mezuras mondojn sur
ĉifonoj de almozulino blinda:
la lum’ kaj blind’ sur sama aĉa paĝo.
Fariĝis libro el la vest’ de l’ sklavoj
kaj poltronuloj kaj nun ĝi rakontas
pri libereco kaj heroaj tempoj.
Fidelo, amikec’ fabelas sur
vestaĵoj de malnoblaj renegatoj.
Mensogoj abomenaj ĉie, ĉie!
Kondamnas la literojn deskribitajn
la morta masko de l’ folio pala.

Ĉifon’ de landoj! Vi librar’ vin nomas.

Sed kie libro, gvidi nin al celo?
Kie feliĉ’ de l’ part’ pli granda? Ĉu
progresis do la mondo per la libroj?
Jes, por ke – ju pli gloriĝadas gentoj,
skori’ ilia nur des pli bestiĝu,
kaj furioza brust’ de ĉifonulo
ĝemspiru peston por la regno glora.
Sed, ĉu ni do detruu, kion faris
jarmiloj ĉe l’ sunlumo de l’ spirito?
La verkojn de l’ saĝuloj kaj poetoj,
kaj ĉion, kion el la oraj minoj
de l’ spert’ elfosis por ni jam la Tempo?
Animoj brilaj sin disŝiris; viglis
ĉe la ruinoj brulaj de la koro
por doni al homfratoj erarantaj,
batitaj, forton, vojon kaj konsolon:
herooj de l’ merit’ ne rekonata,
kiujn – post mort’ ilia, kiam tio
neniom kostis – fine ekadoris
kun findankemo la malica mondo,
martiroj de ideoj popolsavaj,
ĉu ili, kun ĉi ĉifonbrokantistoj,
kaj tedaj kapoj kaj putrintaj koroj,
kaj instruantoj de pasioj misaj,
ĉu ili do – bonuloj pro misuloj –
forbrulu kune sur ŝtiparo sama?

Ho ne! ĉi diroj estis nur doloro.

Ke pen’ de tiom da animoj bravaj
kaj mensoj brilaj savi do ne povis
de malaltiĝ’ la filojn de la koto!
Ke nia ter’ apenaŭ povas montri
angulon, oazeton en dezerto,
kie la nom’ plej alta estas: homo,
kie la praaj rajtoj de la kreo
kunherediĝas kun la homo-nom’,
escepte, se iu naskiĝas nigra,
tiun rigardas ĉi gloruloj bruto,
portreton Dian per rimen’ vipante.
Kaj tamen, – tamen peni devas ni.
Spirito nova volas jam tralukti,
direkto nova rompas tra l’ animoj;
en krudajn gentojn inokuli sentojn
pli purajn kaj ideojn pli fruktemajn.
Ke ili fine sin animbrakumu
kaj regu la justeco kaj la amo.
Kampul’ eĉ plej malalta, en kaban’,
kun fido povu diri: mi ne solas,
mi havas fratojn, multajn milionojn,
defendas ilin mi, kaj ili min,
sort’, mi ne timas, kion ajn vi volas.

Jen kial devas ni ne perdi fidon.

Ni formikdiligente metu, kion
la cerbo kreas en inspiraj horoj,
kaj post kolekt’ de l’ ŝtonoj ni konstruu
Babelan turon de l’ epok’ pli nova,
ĝis ĝi leviĝos ĝis la alt’ de l’ steloj.
Kaj se rigardos ni tra l’ pord’ ĉiela
kaj ŝtelaŭskultos la anĝelmuzikon
kaj ĉiu gut’ de nia tera sango
ekardos en la flam’ de di-plezuroj:
dismigru ni laŭ la antikvaj gentoj,
rekomencante lerni kaj toleri.

Jen do la sort’? Nenie estas fin’?

Ne! Kaj ne estos, ĝis la tero mortos
kaj ĝis ŝtoniĝos ĝiaj filoj vivaj.
Kial ni estas en la mondo? Lukti
kaj nutri la sopirojn de l’ animo.
Ni estas homoj, ter- kaj ĉiel-filoj,
nia anim’: flugilo alĉiela.
Kaj ĉu anstataŭ rompi vojon alten
enuas ni, kaj kiel aĉa birdo
ni vivas suĉadante marĉoŝlimon?
Kial ni estas en la mondo? Lukti
por la plejnoblo laŭ kapablo nia.
Jen antaŭ ni la sorto de nacio.
Se ni ĝin levis el la dron’ profunda,
kaj ĉe la pura lum’ de l’ lukt’ spirita
ĝin metis tiel alten, kiel eble:
falonte al la polv’ de l’ antaŭuloj
ni povos diri: dankon al vi, viv’!
Estis amuzo bona, virlabor’!


Mihály Vörösmarty
LA MALJUNA CIGANO

Ludu, pagon trinkis vi, cigano!
Krurpendado vana havu finon!
Kial zorgi apud akvo – pano,
en rigidan vazon verŝu vinon.
Viv’ ĉi-monda ĉiam tia estis:
jen ĝi frostis, jen ĝi flame festis.
Ludu, eble baldaŭ mutos ton’,
l’ arĉ’ taŭzita iĝos jam baston’,
vin’ en glaso kaj ĉagren’ en koro.
Ludu do, ne ĝenu vin doloro.

Akvoturne via sang’ ekbolu,
tremu via cerb’ en la kranio,
kometflame brulu la okuloj,
sonu kordoj, kvazaŭ ventokrio,
krude, kiel hajlobat’ subita:
gren’ de l’ homoj estas detruita.
Ludu, eble baldaŭ mutos ton’,
l’ arĉ’ taŭzita iĝos jam baston’.
Vin’ en glaso kaj ĉagren’ en koro.
Ludu do, ne ĝenu vin doloro.

Lernu kanton de l’ tempesto muĝa,
kiu veas, ĝemas, hurle bruas,
viv-sufokas, murdas beston, homon,
arbojn, ŝipojn ŝiras kaj detruas.
Jen, militas granda mondo nia,
en Sanktlando tremas tombo Dia.
Ludu, eble baldaŭ mutos ton’,
l’ arĉ’ taŭzita iĝos jam baston’.
Vin’ en glaso kaj ĉagren’ en koro.
Ludu do, ne ĝenu vin doloro.

Kiu ĝemas surde, sufokvoĉe,
hurlas en ĉi kur’ sovaĝkolera,
frapas pugne sur la firmamento,
ploras, kiel muelil’ infera?
Mens’ freneza? Anĝelfal’? Korkrevoj?
Trup’ venkita, aŭ ĥimeraj revoj?
Ludu, eble baldaŭ mutos ton’,
l’ arĉ’ taŭzita iĝos jam baston’.
Vin’ en glaso kaj ĉagren’ en koro.
Ludu do, ne ĝenu vin doloro.

Kvazaŭ ni reaŭdas en dezerto
ribelanton kun sovaĝaj vortoj.
Bastonfrapon sur la frata verto,
tomboplendon de l’ unuaj orfoj,
per flugiloj muĝi la vulturon,
la senmortan Promete-torturon.
Ludu, eble baldaŭ mutos ton’,
l’ arĉ’ taŭzita iĝos jam baston’.
Vin’ en glaso kaj ĉagren’ en koro.
Ludu do, ne ĝenu vin doloro.

Stelo blinda, ĉi mizera tero
turnu sin en sia suk’ amara,
kaj de krimoj, malpuraĵ’, ĥimeroj
ĝi puriĝu en tempest’ barbara.
La arkeo venu sur la ondo:
bark’ de Noah, kun la nova mondo.
Ludu, eble baldaŭ mutos ton’,
l’ arĉ’ taŭzita iĝos jam baston’.
Vin’ en glaso kaj ĉagren’ en koro.
Ludu do, ne ĝenu vin doloro.

Ludu! Tamen, ne! Ripozu kordoj!
Estos iam fest’ en mondovaloj,
se laciĝis la tempest-kolero,
la kverel’ elsangis en bataloj,
tiam sonu ardaj melodioj,
entuziasme, por plezur’ de dioj,
arĉon tiam kaptu via man’,
sereniĝu nuba frunt’, cigan’!
De ĝojvino plenu via koro,
ludu, vin ne ĝenu monddoloro!


Sándor Petőfi
VINTRA MONDO

Iu mortigis sin, pro tio
aĉiĝis tiel la vetero,
fajfegas vento, dancas antaŭ
barbirbutikoj la telero.
Kie nun estas la feliĉo?
En ĉambr’ afabla, varma niĉo.

Taglaboristo kun edzino
brullignajn ŝtipojn hakas, segas,
dum la infan’ en kruda vindo
kun la ventego vetkriegas.
Kie nun estas la feliĉo?
En ĉambr’ afabla, varma niĉo.

Grandpaŝe tien ĉi kaj tien
soldato marŝas sur posteno,
kaj li nombradas siajn paŝojn,
kion ja fari en ĉagreno?
Kie nun estas la feliĉo?
En ĉambr’ afabla, varma niĉo.

Migras en eluzita vesto
la potflikisto longakrura,
pro l’ frosto fluas liaj larmoj,
la naz’ estas kapsik’ matura.
Kie nun estas la feliĉo?
En ĉambr’ afabla, varma niĉo.

Kaj de vilaĝo al vilaĝo
aktor’ migranta vojaĝadas,
li ja ne havas veston varman,
sed malgraŭ tio tre malsatas.
Kie nun estas la feliĉo?
En ĉambr’ afabla, varma niĉo.

Kaj la cigan’? Sub tend’ ĉifona
li dentoklakas mizerstate.
La vento frapas kaj eniras,
kvankam ne sonas: “permesate”.
Kie nun estas la feliĉo?
En ĉambr’ afabla, varma niĉo.

Iu mortigis sin, pro tio
aĉiĝis tiel la vetero,
fajfegas vento, dancas antaŭ
barbirbutikoj la telero.
Kie nun estas la feliĉo?
En ĉambr’ afabla, varma niĉo.


Sándor Petőfi
LA KVARBOVA VETURILO

Okazis, ne en Peŝt, ja tie ne
okazas io tiel romantika,
okazis, ke sidigis sin sur ĉar’
la gesinjoroj de grupet’ amika.
Sur ĉaro, jes, kaj eĉ sur ĉaro bova:
la jungo estis du bov-paroj. Nu,
sur la landvojo, kun la veturilo,
tiuj kvar bovoj paŝis lante plu.

La nokto helis. La palvanga lun’
iradis tra ŝiraĵoj de nubaro,
kiel malĝoja damo, kiu pri
la tomb’ de l’ edzo serĉas en tombaro.
Negoca vent’, parfumon aĉetante
de l’ floroj, vagis sub la stela blu’.
Sur la landvojo, kun la veturilo,
tiuj kvar bovoj paŝis lante plu.

Ĉe l’ societo estis ankaŭ mi,
kaj ĝuste al Elinjo mi najbaris.
Ceteraj anoj de la kompani’
interparolis, kantis, ŝercojn faris.
Mi revis, kaj mi diris al Elinjo:
“Ĉu ne elekti stelon por ni du?”
Sur la landvojo, kun la veturilo,
tiuj kvar bovoj paŝis lante plu.

“Ĉu ne elekti stelon por ni du?”
mi diris al Elinjo enreviĝe.
“Nin al la dolĉo de ĉi tiu hor’
la stelo rekondukos memorriĉe,
se nin disigos iam la destino.”
Kaj stelon ni elektis por ni du.
Sur la landvojo, kun la veturilo,
tiuj kvar bovoj paŝis lante plu.


Sándor Petőfi
FINE DE SEPTEMBRO

Jen floras ankoraŭ la kampo de valo,
kaj verdas ankoraŭ la poplo ĉe font’,
sed jam tie, vidu, sub vintra vualo,
sub neĝo kaŝiĝas la supro de mont’.
Jen, en mia koro sub flama radio
de l’ suno paradas printempo de jun’,
sed griza jam igis ĉe mia tempio
la nigra hararo: ĝin prujnis aŭtun’.

La floro defalas, la viv’ de ni kuras…
Ho, al mia sino, edzin’, mia am’!
Ĉu eble vi, kiun nun bruste mi lulas,
vin morgaŭ ne ĵetos al tomb’ mia jam?
Ho diru, se morto min antaŭ vi prenos,
ĉu min do vi gardos en larma memor’,
aŭ am’ de junulo vin foje katenos,
ke ĵetu vi nomon mian de vi for?

Se l’ vidvovualon de l’ frunt’ vi deŝiros,
pendigu ĝin al mi sur tomba kolon’
je flago tenebra. Mi por ĝi eliros
noktmeze, ĝin porti al mortregion’,
por viŝ’ de vizaĝo humida de ploro
pri via facile forgesa anim’.
por vindo de vundo dolora de koro
eĉ tiam amanta, eĉ tie, sen lim’.


Sándor Petőfi
RIBELIS MUĜE MARO…

Ribelis muĝe maro,
la maro de l’ popol’!
Timiĝas ter’, ĉielo
pro la terura ŝvelo
de ĝia ŝaŭma bol’.

Ĉu ĉi muzik’, ĉi danco
vin frapas per konfuz’?
Jen la ĝis nun senscia
nun povas lerni, kia
estas popol-amuz’.

La mar’ skuiĝas, hurlas,
kaj kun fendita rip’
kaj kun ŝirita velo,
senmaste, al infero
subdronas ŝip’ post ŝip’.

Furiozu, ho diluvo,
furiozu en liber’,
montru profundajn subojn
kaj ĵetu sur la nubojn
la ŝaŭmon de koler’!

Surskribu por eterna
atesto kaj instru’:
supre la ŝip’ situas,
la akvo sube fluas,
sed estras ja la flu’!


Sándor Petőfi
EŬROPO MUTAS…

Eŭropo mutas, ree mutas:
revolucioj malaperis.
Honto! ĝi kvietiĝis kaj la
liberon por si ne konkeris.

Jen, la hungaron sola, sola
lasis popoloj de malbravo:
sur ĉiuj manoj ĉeno, sole
en la hungaraj brilas glavo.

Ĉu do ni devas malesperi,
timiĝi, droni en deprimon?
Ne, ho patrujo: ĝuste tio
relevu al vi la animon!

Jen, nin animu, ke ni estas
nun en la mond’ la lasta meĉo
brulanta, dum l’ aliaj dormas
en nokto nigra kiel peĉo.

Se tra l’ senlimo de la nokto
ne brilus nia lum’ salute,
en la ĉielo oni kredus,
ke l’ tero malaperis tute.

Rigardu nin, Liber’, agnosku
en ni popolon vian veran:
l’ aliaj eĉ ne riskas larmojn,
kaj sangon donas ni oferan!

Ĉu, ke vi benu nin merite,
necesas do pli da postuloj?
En temp’ de malfidel’ ni restis
la lastaj, solaj fideluloj.


János Arany
LA KIMRAJ BARDOJ

Edvard’, la reĝ’, la angla reĝ’
sur blanka rajdĉeval’
parolas: “mi rigardu pri
valor’ de l’ kimra val’.

Ĉu fiŝriver’, fekunda ter’
sin trovas en la land’?
Ĉu sterkis ĝin ribela sang’
de l’ patriota band’?

Kaj ĉu la pleb’, la pia pleb’,
prosperas laŭ la trud’
de mia vol’: pli juge ol
la ŝarĝotrena brut’?”

“Majesta! Vere en la kron’
plej bela diamant’:
je fiŝriver’, fekunda ter’
abundas tiu land’.

Kaj ho, la pleb’, la pia pleb’,
prosperas tie, Sir’,
kabanoj, jen, en tomba sven’
silentas, sen ĝemspir’.”

Edvard, la reĝ’, la angla reĝ’
plu iras sur ĉeval’.
Kaj laŭ la ir’ sen laŭta spir’
silentas kimra val’.

Li haltis en Montgomery
je la subir’ de sun’.
La lordo de Montgomery
regalas reĝon nun.

Jen fiŝ’, viand’, alloga frand’:
okul- kaj lang-incit’.
Servista kort’ en svarma port’:
lacigas nura vid’.

Jen kion nur en la insul’
produktas kamp’, arbar’,
kaj kia vin’ nur trovas sin
en mondo trans la mar’.

“Sinjoroj! ĉu vi sen ektrink’
silentas sur la seĝ’?
Sinjoroj! Fi! Wales-hundoj vi,
ne vivu do la reĝ’?

Ho, fiŝ’, viand’, agrabla frand’,
plezur’ por vid’,\ por gust’
jen estas ja, sed nestas la
diabl’ en ĉiu brust’.

Sinjoroj! Fi! Wales-hundoj vi,
ne vivu do Edvard’?
Kie la kant’ pri mia far’?
Alvenu kimra bard’!”

Interrigardas sinjorar’,
gastar’ el kimra ter’.
Sur ĉiu vango, kvazaŭ tim’,
ekpalas la koler’.

En buŝ’ la dir’, en brust’ la spir’,
en gorĝo haltas vort’,
kolombo blanka: griza bard’
aperas ĉe la pord’.

“Jen, reĝ’, la kant’ pri via far’!”
Li diras sen salut’.
Glavsonorad’, mortstertorad’
eksonas sur liut’.

“Glavsonorad’, mortstertorad’,
la sun’ en sanga lag’,
allogas lupojn sangodor’.
Jen, reĝo, via ag’.

Falĉitaj miloj de l’ popol’
en garbojn falis for.
Postserĉas plore postvivant’.
Jen, reĝo, via glor’!”

“For al ŝtipar’! tro kruda kant’!”
Ordonas reĝ’ Edvard’.
“Pli molan kanton volas ni!”
Envenas juna bard’.

“Vent’ de vesper’ el kimra ter’,
el golfo de Milford
plenplenas de vidvina ve’,
orfula plendovort’!

Ne nasku sklavon, virgulin’!
Patrin’! ne nutru mam’!”
Mansignas reĝ’. Atingis li
l’ antaŭan ĉe la flam’.

Sed nun kun spit’, sen reĝa cit’
alvenas tria vir’.
Memakuzant’ per sia kant’.
Kaj sonas lia lir’:

“Bravul’ batale falis for…
Do aŭdu, reĝ’ Edvard’.
Por glori vin, en tuta land’
ne estas kimra bard’.

Sur liro ploras la memor’…
Do aŭdu, reĝ’ Edvard’!
Malbenon muĝos al vi kant’
de ĉiu kimra bard’.”

“Mi vidos ja!” Ordonon reĝ’
teruran donas nun:
“Por ĉiu spita kimra bard’
ŝtiparo estu pun’!”

Disrajdis lia servistar’
tra monto kaj tra val’.
Jen estis en Montgomery
la sanga reĝregal’.

Edvard’ la reĝ’, la angla reĝ’
galopas sur ĉeval’.
En fajra ond’ la horizont’
de l’ tuta kimra val’.

Kaj kvincent mortis sur ŝtipar’
kaj kantis ĉiu bard’.
Sed eĉ ne unu diris ja,
ke: vivu reĝ’ Edvard’.

“Ha, kio, ĉu muzik’, aŭ bru’
sur stratoj de London’?
Mem pendos Lordmajoro, se
min ĝenos ia son’!”

Nenia bru’. Ne zumas plu
la muŝflugilo eĉ,
parolo estas memkondamn’:
ne povas dormi reĝ’.

“Ha, venu ŝalm’, tambur’, muzik’,
trumpetoj, kornsignal’!
Malbenon muĝas en orel’
la kimra festregal’.”

Sed tra l’ muziko, kornsignal’,
tambur’, trumpet’, fajfil’
jen kvincent kantas laŭte plu
la kanton de martir’.


Edgar Allan Poe
LA SONORILOJ

Aŭdu, sleda sonoril’!

Arĝent-tril’!

Ho, pri kia gaja mondo melodias ĉi babil’!

Tinte, tinte, tinte trilas

tra l’ glacia nokt-obskur’!

Dum la steloj al ĝi brilas
okulume kaj jubilas

supre en kristal-plezur’;

takte, takte, takte plu,
kiel en runa ritmo-flu’,

ondas tiu tintetado el la trila, brila blank’

de l’ arĝenta lang’, lang’, lang’,

lang’, lang’, lang’,

el la pinta, tikle tinta arĝent-lang’.

Aŭdu, nupta sonoril’!

Ora tril’!

Kian mondon de feliĉo harmonias ĉi jubil’!

Kiel ĝi tra l’ nokt’ balzama
zumas per plezur’ aklama!

Kian fluidan oron rulas
pur-game nun.

Kia likva lid’ rukulas

al la turdo kiu aŭskultas kaj okulas

al la Lun’!

El sonora son-girland’

kia eŭfonio vasta verŝas sin kun varma skand’

ĝis trans rand’
al la land’

de l’ Futur’ de kora fand’
kaj de ravo, kies grand’
svinge sendas, ringe etendas

ondojn el la ora lang’,

el la lang’, lang’, lang’, lang’,

lang’, lang’, lang’,

en la triloj kaj jubiloj de l’ or-lang’.

Jen, alarm-anonca lang’,

bronza lang’!

Kian teruraĵon al ni diras tiu son-lavang’!

Tra l’rel’ de l’ nokt’ horora
hurlas per terur’ trabora,

por parol’ tro hidas ĝi,
eblas sole kri’, kri’, kri’,

de sovaĝ’,

en indulg-petegoj, kiuj al la murda fajr’ ekzaltas,
en frenezaj preĝoj, kiuj al la surda fajr’ ekzaltas,

dum ĝi altas, kaj pli altas,
kun dezir’ damnita saltas
ŝvebe, strebe, plej decide,
– nun, se iam! Nun, senbride
supren ĝis la pala lun-vizaĝ’!
Ho, la fera lang’, lang’, lang’!
Muĝas en ĉi son-lavang’

malesper’!

Kiel klakas, krakas, plendas,
per hororo kia fendas
tra la brue bata brusto de l’ aer’!

Oni klare elorelas
laŭ l’ akcento
de l’ lamento

ĉu malkreskas plag’ aŭ ŝvelas!
Scias la oreloj dank’

al la grado
de l’ hurlado

sinkon, ŝvelon de l’ flam-lang’,

per la sinko aŭ resvingo de l’ horora son-lavang’

de la lang’,

de la bronza lang’, lang’, lang’,

lang’, lang’, lang’,

per la ondoj de la tondroj de l’ bronz-lang’.

Aŭdu, jen severa lang’,

fera lang’!

Kia mondo de soleno en la monotona skand’!

En la nokt-silent’ l’ animo
kiel frostas de la timo

ĉe l’ melankoli’ minaca de l’ tontrem’,

ĉar ja ĉiu voĉ’ elflua
el la rusta faŭk’ ekbrua

estas ĝem’.

Kaj la gento, ha, la gento,
kiu sub la tur-tegmento

ĝis ekstrem’

pelas tonon, tonon, tonon
por la morna rekviem’,
sentas glora ruli ŝtonon
sur hom-koron por disprem’:

nek virin’, nek vir-statura,
kaj nek best-, nek hom-natura:

gnoma hord’!

Reĝ’ ilia – la herold’!
Tiras li per truda tord’!

Kruda tord’

peanon el la fera lang’,
gaje ŝvelas lia flank’
kun la pean’ de l’ fera lang’,
hurle dancas sur la plank’,
takte, takte, takte plu,
kiel en runa ritmo-flu’,
laŭ la peano de la lang’

fera lang’;

takte, takte, takte plu,
kiel en runa ritmo-flu’
laŭ profunda ĝem’ de l’ lang’
de la lang’, lang’, lang’,
laŭ korvunda trem’ de l’ lang’
takte, takte, takte plu,
kun rikana vang’, vang’, vang’,
kiel en runa ritmo-flu’
laŭ tumulta sving’ de l’ lang’
de la lang’, lang’, lang’;
laŭ singulta sink’ de l’ lang’,

de la lang’, lang’, lang’, lang’,

lang’, lang’, lang’,

de l’ plorplenda kaj korfenda fera lang’.


Edgar Allan Poe
LA KORVO

Foje, en la hor’ noktmeza pri volumo stranga, peza
de scienc’ forgesiĝinta mi meditis kun enu’.
Preskaŭ dorme, jam klinkape, jen, ekaŭdis mi, ke frape,
sur la ĉambropordo skrape, skrape sonas eta bru’.
“Vizitanto”, mi murmuris, “sin anoncas per ĉi bru’,
certe, jes, nenio plu.”

Ah, memoro tro preciza! Regis ia decembro griza,
fantomombrojn flam’ mortkriza ĵetis jam tra l’ fornotru’.
Mi sopiris je l’ mateno, lege fuĝis de l’ ĉagreno
pri ŝi, fea fenomeno supre trans ĉiela blu’,
kiun anĝelar’ Lenora nomas trans ĉiela blu’,
tere – ne nomata plu.

Min la trista, silksusura flustro de l’ kurten’ purpura
skurĝis nun ĝis plej fantasta, ne sentita animsku’.
Por ke l’ koro pli kviete batu, diris mi ripete:
“Vizitanto enirpete frapas ĉe la ŝlosiltru’,
nur malfrua vizitanto frapas ĉe la ŝlosiltru’,
certe, jes, nenio plu.”

Repreninte miajn fortojn, post hezit’ mi riskis vortojn:
“Ho, sinjor’ aŭ sinjorino, min pardonu pro l’ malfru’,
sed la dormo min katenis, kaj vi tiel kase venis,
tiel mallaŭtpaŝe venis, kun tiel necerta bru’,
ke mi dubis”. Kaj la pordon mi malfermis vaste. “Nu?”
Nigra nokt’, – nenio plu.

Gapis mi al nokt’ senlima, kaj mi havis, duba, tima,
revojn, kiajn ne riskis revi mortema individu’.
Sed silent’ senrompa tronis, signon la mallum’ ne donis,
nur la vort’ Lenora sonis, flustre sonis, fojojn du,
mi ĝin flustris, kaj la eĥo ĝin reflustris, fojojn du,
tio nur, nenio plu.

En la ĉambron mi reiris, brule la anim’ deliris,
kaj jen, ree, nun pli laŭte, sonis la pretera bru’.
“Certe io en la strato bruas sur fenestra lato,
tuj mi vidos, kia bato estas ĉi mistera bru’.
Kor’! Trankvilon! Mi esploros kaŭzon de l’ mistera bru’,
vento nur, nenio plu.”

Mi la ŝutrojn suprentrenis, kaj jen, flirte enpromenis
granda Korvo el la sanktaj tagoj de la Tempa Fru’,
sen kapklino dum enveno kaj sen halto kaj sen ĝeno,
kun tre moŝta lordmieno ĝi enflugis al statu’,
super mian ĉambropordon flugis al Pallas-statu’,
sidis jam, nenio plu.

Kvankam en humor’ malbona, ridis mi je l’ bird’ ebona,
je l’ majesta, grav-impona sintenad’ kaj korpkonstru’:
“He, eĉ kun ŝirita kresto certe ne sentaŭga besto.
Korv’! Portita per tempesto de la bord’ de l’ Nokta Flu’,
diru vian sinjornomon ĉe l’ Plutona Nokta Flu’!”
Grakis ĝi: “Neniam plu.”

Ĝin la rusta bird’ eldiris tiel klare, ke mi miris,
kvankam ne tro multan sencon havis ĝia klaĉa bru’,
sed asertas mi decide, ke neniam vidalvide
al vivul’ sin montris side tia birdo sur statu’,
tia bird’, aŭ best’ sovaĝa, super pordo, sur statu’.
Kun la nom’: Neniam Plu.

Nun la Korvo sidis mute, kvazaŭ en ĉi vortojn tute
enversinte la animon, sidis sur la brust-statu’,
diri pluon eĉ ne provis, nek eĉ unu plumon movis,
ĝis mi pene diri povis: “De mi iris ĉiam plu
amikar’, esperoj, morgaŭ iros ankaŭ ĝi jam plu…”
Grakis ĝi: “Neniam plu.”

Nun min vere frapis miro pro l’ trafeco de l’ rediro.
“Eh, sen dub’, jen estas ĝia tuta stoko kaj instru’!”
Certe havis hom’ ĝin mastre, kiun Fato malbonastre
persekutis, ĝis li laste kantis jam ĉi vortojn du,
post mortkantoj pri l’ Espero lace veajn vortojn du
de l’ refren’: “Neniam plu.”

Sed devigis min la vido de la bird’ eĉ nun je rido.
Mi fotelon rulis kontraŭ pordo, birdo kaj statu’,
sur velurkusenoj, side, mi min fiksis vid-al-vide,
“Kion volas,” mi medite pensis, Bird’ el Tempa Fru’,
fata, kruda, kurioza Korvo el la Tempa Fru’
per ĉi grak’: “Neniam plu.”

Mi meditis kaj konjektis, al la bird’ jam ne direktis
vortojn, sed ĝiskore boris brulaj birdokuloj du.
Kaj la kapon mi dum penoj de meditoj kaj divenoj
klinis al velurkusenoj sub lampluma flava flu’,
al velur’ viola, kiun, sub lampluma flava flu’,
premos ŝi – neniam plu.

Nun – parfumon, nevidate, incensujo ŝutis flate,
la tapiŝon danc’ serafa tiklis, tintis trila bru’.
“Jen” mi kriis, “la Sinjoro sendis ĝin per anĝel-ĥoro,
jen nepenthe! Del’ memoro vin nun savos ties ĝu’
Trinku do! Al vi Lenoran forgesigos ties ĝu’!”
Grakis Korv’: “Neniam plu!”

“Birdo kun profetkapablo! Bird’!” mi kriis, “aŭ diablo!
Ĉu l’ Tentanto, ĉu tempesto sendis vin por kordetnj’,
eĉ ŝirite ne fleksebla! En missorĉa dom’ funebra, ;
kie la Hororo febra hejmas, diru, diru, ĉu
estas en Gilead’ balzamo? Pasos mia viv-enu’?”
Grakis Korv’: “Neniam plu!”

“Birdo kun profetkapablo! Bird’!” mi kriis, “aŭ diablo!
Saman havas ni ĉielon, saman Dion, diru, ĉu
mi, ŝarĝita de ĉagreno, renkontiĝos en Edeno
kun ŝi: fea fenomeno supre, trans ĉiela blu’,
kiun anĝelar’ Lenora nomas trans ĉiela blu’?”
Grakis Korv’: “Neniam plu!”

“Diru ĝin adiaŭkante!” kriis mi, saltleviĝante.
“Bird’ aŭ monstro! En tempeston flugu, al Plutona Flu’!
Eĉ plumet’ ne restu, signe: kion vi mensogis nigre,
restu mi en sol’, rezigne, portu vin for de l’ statu’,
bekon for el mia koro, korpon for de la statu’!”
Grakis Korv’: “Neniam plu!”

Kaj la Korvo nur rigide restas side, restas side,
sidas eĉ nun superporde, sur pala Pallas-statu’,
en okuloj kun aspekto de demono dum sonĝ-plekto…
Planke, kun fantom-efekto, ondas nigra ombroflu’,
kaj animo mia el ĉi nigre onda ombroflu’
levos sin – neniam plu.


Edgar Allan Poe
ANNABEL LEE

Antaŭ longe, jam longe, en la reĝland’
apud maro, tie ĉi,
knabinet’ ĉe ni vivis (vi konis ŝin
laŭ la nom’: Annabel Lee),
nur ĉi penso vivigis ŝin: ami min
kaj esti amata de mi.

Mi estis infan’, ŝi estis infan’
apud maro, tie ĉi,
sed ni amis kun am’ pli profunda ol am\
mi, kaj mia Annabel Lee,
eĉ serafoj flugilaj el nuboj nin
rigardis kun envi’.

Jen kaŭzo, ke antaŭ longa temp’
apud maro, tie ĉi,
ekventis el nub’, malvarmumis
mia bela Annabel Lee,
parencoj ŝiaj altaj venis
kaj ŝin portis for de mi,
en tombon kuŝigante ŝin
apud maro, tie ĉi.

L’ anĝeloj, ja malpli feliĉaj ĉiele,
nin rigardis kun envi’,
ho jes, jen la kaŭzo (ja ĉiu ĝin scias
apud maro, tie ĉi),
ke la vento alvenis dum nokto el nub’
kun porto de morto al Annabel Lee.

Sed am’ nia estis pli forta ol am’
de homoj pli aĝaj ol ni,
de multaj pli saĝaj ol ni,
kaj nek la anĝeloj en alta ĉiel’
nek demonoj de l’ marimperi’
malligos, disigos ĉi koron de l’ koro
de la bela Annabel Lee.

Ĉar sonĝporte sin levas la Lun’ kaj mi revas
pri la bela Annabel Lee,
kaj se levas sin stelo, mi revas pri l’ helo
okula de Annabel Lee,
tiel dum la nokthoro mi kuŝas ĉe l’ koro
de Ŝi: mia viv’, fianĉino, trezoro,
en la eta tombar’, tie ĉi,
en la tomb’ apud mar’, tie ĉi.


Alfred Tennyson
MAUD

Birdoj vespere tra l’
parko en ĥoro
vokis: Maud, Maud, Maud,
vokis kun ploro.

Kie Maud’? Ja kun mi!
Kun mi, boskvoje!
Ŝiris liliojn kaj
plektis ŝi ĝoje.

Birdoj en branĉoj ŝin
vokis kun krioj:
kie Maud? Jen, jen, jen,
inter lilioj!

Kisis mi, lasis ŝi.
Vang’ infanpura,
nur deksesjara, sed
svelta, altstatura.

Krius fiere mi
pro l’ ĝojo ŝvela:
mia la kor’ de Maud!
Graco ĉiela!

Iris ŝi freŝe kun
paŝo balanca,
herboj freŝiĝis post
ir’ facildanca.

Birdoj en parko ja
plore vokadis:
kie Maud, Maud, Maud,
iu pri ŝi svatis.

Henas ĉevalo kaj
gratas ĉe l’ pordo,
ne vin elektis ŝi,
iru for, lordo!


Alfred Tennyson
LA DEZERTA DOMO

Viv’ kaj Penso jam forpasis
brakoplekte.
Pordon kaj fenestrojn lasis
malfermitaj, tre neglekte.

Kaj interne nokto nigras,
en fenestroj lum’ ne viglas,
dormas pord’, ne bruas ĝi jam,
kiel ofte ĝi sonis iam!

Pordon, ŝutrojn fermu rigle,
aŭ ni tra l’ fenestroj vidas
nudan mankon, kiu sidas
en la dom’ dezerta nigre.

For! Ĉi tie sin ne levos
gajo kaj ĝojiga tril’.
Dom’ kreiĝis el argil’,
ĝi al ter’ refali devos.

For! ĉar Viv’ kaj Pens’ pereis
el ĉi dom’ funebra,
sed en glora urbo por eknesti,
en urbego fora, kreis
domon kun mason’ nedetruebla.
Ve, ne povis kun ni resti!


 

Robert Browning
KANTO DE PIPPA

 

Printempa estas jaro,
matena estas tag’,
maten’ – je l’ sepa horo,
rozperla estas mont’.
L’ alaŭd’ sur flugilparo,
sur dorno la limak’,
en sia ĉiel’ la Sinjoro,
ĉio orda en la mond’.

 

Robert Browning
RENKONTO NOKTA

 

La griza mar’, la longa bordo bruna,
duonluno flava, granda, en malalt’,
ondetoj, kiuj fajre, en ringformo,
saltetas, timvekite el la dormo,
kaj rodon venas mi kun puŝa halt’,
kaj bremsas barkon en la ŝlimo duna.

Mejlo sur varma bord’ en marodoro, ;
tri kampojn tranĉas ĝis la farm’ la voj’,
frapet’ fenestre, akra ekkraketo,
ekŝpruca bluo de la alumeto,
mallaŭta voĉo, tra ektim’ kaj ĝoj’,
kaj fine – frapas koro sur la koro!


Theophile Gautier
LA ARTO

Jes ja, la verk’ pli belas,
se l’ ŝtofo pri l’ labor’
ribelas:
verso, oniks’, marmor’.

Falsa malhelp’ forestu!
Sed por rekt-marŝa uz’
survestu
kotomojn striktajn, Muz’!

Se l’ ritmo plate pasas:
fi! – ŝu’ de troa grand’!
Ĝin lasas
kaj prenas ĉiu pland’.

Skulptist’! for la molfleksa
argil’, cedanta al prem’
poleksa,
dum la spirit-flugem’!

Luktu kun ŝton’ Karrara,
Parosa: gardos dur’
pri rara
pureco de l’ kontur’.

Bronz’ Sirakuza decas,
kie per firma ark’
impresas
fiera-ĉarma mark*.

Per mano delikata
sekvu en la tavol’
agata
profilon de Apoll’.

Pentrist’! Ne akvarelu!
La farbon por rezist’
akcelu
en forn’ de emajlist’.

Faru sirenojn bluajn,
kun vostoj volve en fon’
trafluaj:
la monstrojn de blazon’.

Sub aŭreol-trilobon
Virginon kun Jesuet’:
la globon
kun krucifiks-siluet’.

Forpasas ĉio. Staras
nur art’ eterne plu.
Urb’ falas;
transvivas ĝin statu*.

Kaj la medal’ plugfere
fosita el kampar’
severe
atestas pri cezar’.

La dioj mem formortas.
Sed suverena vers’
pli fortas
ol ĉia bronz’ kaj erc’.

Skulptu, fajlu, cizelu;
ke l’ rev’, ĉi fluga flok’,
sigelu
sin en rezista blok’!


 

Afred de Musset
LA POETO

 

Ĉiun memoron ĉasi, la penson fikse ĉeni;
sur bela akso ora ĝin balancante teni
malcerta, malkvieta; senmova spite tion;
kaj eternigi eble momentan iluzion;
la veron, belon ami kun serĉ’ de harmonio,
en sia kor’ aŭskulti la eĥon de genio,
kaj kanti, ridi, plori, sencele, laŭ hazardo,
el rido, vorto, ĝemo, sopiro kaj rigardo
fari valoran verkon, plenan de tim’ kaj ĉarmo,
fari perlon el larmo:
ĉi sube de l’ poeto jen estas la pasio,
jen liaj hav’ kaj vivo, jen lia ambicio.

Gérald de Nerval
FANTAZIO

 

Ekzistas kanto: ĝin ne donus for mi
por Mozart, Weber, ĉio Rossinia,
maljuna kant’, sopire nostalgia,
havanta kaŝajn ĉarmojn sole por mi.

Ĉar ĉiam, se min ĝia aŭdo ravas,
mi ducent jarojn sentas min pli juna,
sub Luiz’ Dektria estas temp’… kaj flavas
verda monteta pro l’ subiro suna.

Kaj ŝtonangula brik-kastel’ fiera
rigardas min kun vitroj ruĝkoloraj
en granda parko. Banas flu’ rivera
piedojn ĝiajn inter herboj floraj.

Kaj sinjorin’ blondhara, nigr-okula
sur la balkon’ en vest’ malnova floras,
kiun en viv’ alia, kaj nebula
mi konis jam… kaj kiun mi memoras.


Gérald de Nerval
KIUJ NIN AMIS…

 

Kiuj nin amis, kie
jam estas? Sub la ter’.
Ili feliĉas plie
jam en pli bela sfer’.

Inter anĝelaj svarmoj
en ĉielblu’ radia
kantadas laŭdajn psalmojn
al la Patrino Dia.

Ho, pala fianĉino,
virgin’ en freŝa flor’,
ĵetita amantino
velkinta de dolor’!

L’ Etern’ el vi mistere
ridetis tra l’ pupiloj.
Ho, torĉoj, cindraj tere,
ĉiele verŝu brilojn!


Charles Marie Leconte de Lisle
LA KORO DE HJALMAR

Vent’ frosta, klara nokto, sur neĝo ruĝmakuloj.
Mil bravaj viroj kuŝas sentombe tie ĉi.
Sen mov’. La man’ sur glavo. Rigidaj la okuloj.
Kaj supre: nigraj korvoj kun ĝoje kraka kri’.

La frosta luno versas de fore palajn flamojn.
Hjalmar leviĝas inter kadavroj el la sango,
sur sian glavostumpon apogas ambaŭ manojn,
batal-purpuro fluas el lia vunda flanko.

– He, ĉu inter mil fortaj kaj ĝojaj knaboj restis
ankoraŭ iomete da $pir’ en iu brusto?
Matene vi ja ridis, per kant’ plenvoĉa festis,
kiel la merloj en la densaĵo de arbusto.

– Silento. Mia kasko rompiĝis: havas truon
kiraso; kaj la najlojn saltigis hakilego,
l’ okuloj sangas. Fortan mi aŭdas murmur-bruon,
similan al la hurlo de mar’, aŭ lupo-bleko.

– He, hommanĝanto brava, he, korvo kara, venu!
Malfermu mian bruston per via beko fera!
Ja morgaŭ vi retrovos nin ĝuste tiaj! Prenu
la koron, portu varme al la filin’ Ilmera.

La jarloj en Upsala sorbante bonan bieron
tintigas la orkrucojn kaj kantas nun en ĥoro.
Vagul’ de stepoj, flugu ventvoje tiun teron,
fianĉinon mian serĉu kun la enbeka koro.

Ŝin supre en la turo, la kornikvizitata,
vi trovos, blanke palan, kun longa nigra haro.
orele pendas ringo arĝenta, delikata,
ol belvesperaj steloj pli brilas okul-paro.

– Herold’ malhela! diru al ŝi mian adoron,
kaj donu mian koron. Rekonos ŝi ekvive
ĉi ruĝan kaj solidan, ne palan, treman koron,
kaj la filin’ Ilmera salutos vin alride.

– Mi mortas. Tra cent vundoj forflugos la animo.
For mia temp’. La sangon, he, lupoj, trinku nun.
Libere, june, ride, kaj sen makul’, sen timo,
foriras mi, por sidi ĉe l’ Dioj, en la sun’.


Charles Marie Leconte de Lisle
TAGMEZO

Tagmez’, la somer-reĝo, la kampojn nun invadas,
en arĝentfluoj falas el alto bluemajla.
Silent’. Senspira brulas l’ aero kaj flamadas,
la tero svene dormas en sia robo fajra.

L’ eben’ estas senlima, la kamp’ estas senombra,
kaj sekas jam la fonto, kie la gregoj trinkis;
lontane la arbaro, kun sia rando sombra,
senmove en ripozon de peza dormo sinkis.

Nur grandaj spikoj plenaj, kiel orita maro,
ruliĝas dormo-spite plu al la malproksimo.
Ili, de l’ sankta tero ĉi paca infanaro,
el la pokal’ de l’ suno trinkas per sorb’ sen timo.

Kelkfoje, kiel ĝemo el la anim’ brulanta,
al tiuj pezaj spikoj interflustrantaj ondo
vekiĝas el la sino, majesta ondo lanta,
kaj ĝi foriras morti ĉe l’ polva horizonto.

Proksime blankaj bovoj, inter la herb’ ripozaj,
sur la kolhaŭtaj faldoj kun granda pigro bavas,
kaj sekvas per okuloj langvoraj kaj grandiozaj
l’ internan sonĝon, kiu neniam finon havas.

Hom’, se kun koro plena de galo aŭ plezuro
tagmeze sur la kampoj radiaj vi ekvojas,
fuĝu! La sun’ konsumas, malplenas la naturo,
nenio tie vivas, nenio tristas, ĝojas.

Sed se pri rid’ kaj ploro vi jam seniluzias,
soifas nur forgeson de l’ mondo svarme febra,
se vi jam nek pardoni, nek damnojn diri scias,
nur strebas je la lasta volupto, la tenebra,

venu! La suno al vi parolos grandajn aĵojn,
senfine absorbiĝu en flamfuriozo ĝia,
poste al aĉaj urboj returnu viajn paŝojn,
sepfoje kor-trempinte en la Nenio dia.


Jose-Maria Héredia
LA SKLAVO

Jen, nuda, naŭzmalpura, nutrita nun plej aĉe,
mi, sklavo, sed – surkorpe ja signas rest’ fiera
en bellinia golfo naskiĝis mi, libera,
kie miela Hybla montbluojn banas plaĉe.

Ve, for jam la feliĉa insul’! ho, se vojaĝe
al Sirakuz’, abeloj, al montdekliv’ vinbera
vi venos, laŭ la cigna flugvojo primavera,
gast’ kara, serĉu, kiun mi amis ĉi pejzaĝe.

Ĉu vidos mi l’ okulojn malhelviole purajn,
la ridon de la hejma ĉiel’, kies lazurajn
brilegojn triumfarko de nigra brov’ reĵetas?

Kompatu min kaj iru por serĉ’ de Klearista,
kaj diru, por ŝin vidi ankoraŭ mi vegetas.
Vi certe ŝin rekonos: ŝi estas ĉiam trista.


Jose-Maria Héredia
PRI ROMPITA MARMORO

Musk’ fermis ĝiajn mornajn okulojn, bonanime
ĉar en la bosk’ senkulta ĝi vane serĉus pian
virginon, kiu verŝus lakton kaj vinon sian
sur la belnoman teron, kiun ĝi markas lime.

Heder’, lupol’, viburno, kovrantaj ĝin intime,
ne scias, envolvante ĉi ruinaĵon dian,
ĉu Faŭn’, Silvano, Hermes, aŭ Pan’ ĝi estis iam:
sur ruba frunto tordas la verdajn kornojn ŝpine.

Sed la radi’ oblikva per siaj briloj flataj
du orajn orbojn metas al ĝiaj vangoj plataj,
sovaĝvinbero ridas, kiele lipo ruĝa,

kaj per la bril’ facila, ventflustra melodio,
folioj, vaga ombro kaj per la suno fuĝa,
el la marmor’ ruina jen, iĝis viva Dio.


Jose-Maria Héredia
LA CYDNUS

Sub la lazur’ triumfa, je l’ suno flagre brila,
triremo el arĝento blankigas nigran fluon,
sur sulkoj postlasante kun incensspir’ la bruon
de silksusuro tikla kaj flutosono trila.

Sur antaŭkil’ fajrera, apud la ret’ angila,
ekster la baldakeno, por vidi pli, trans pruon
sin klinas Kleopatra en pompan vesperbluon,
ŝajnante pred-embuska birdego orflugila.

Jen Tars’. Ŝin militisto atendas, malarmita.
Lagida bruna, streĉas ŝi tra l’ aer’ ĉarmita
la ambrajn brakojn, rozajn pro la reflekt’ purpura.

Ne vidas ŝi, ke post ŝi, por antaŭdir’ de sorto,
deŝiras rozpetalojn sur akvo trist-obskura
la du infanoj diaj: Deziro kaj la Morto.


Jose-Maria Héredia
NEMEO

De kiam la Venkanto en l’ arbarego muska
ekĉasis grundesplore laŭ la timiga spuro,
perfidis la mortlukton nur sola blekmurmuro.
Silentas ĉio. Dronis en nub’ la sun’ krepuska.

Fuĝante al Tirinto tra kampoj aŭ arbusta
densej’, paŝtisto trema sin turnas en la kuro,
kaj vidas per okuloj larĝegaj de teruro,
ke staras arbarrande la Best’ en halt’ embuska.

Ekkrias. La Nemean Teruron li ja vidis,
l’ armitan faŭkon, kiu el sanga ĉiel’ rigidis,
la fulmajn dentojn kaj la hararon dise dornan;

ĉar l’ ombro grandigita de l’ vesperruĝo brula
faras, sub la flirtanta horora fel’ Herkula,
kun hom’ miksante beston, heroon monstroforman.


Jose-Maria Héredia
STIMFALO

Kaj antaŭ li, milope, sin ĉie birdoj ĵetis
de l’ loko, kie venis nun la hero’ marĉborde,
kaj flugis, kiel bruska ventega pas’, senorde,
al lag’ funebra, kies ondaro jen plaŭdetis.

Aliaj, pli basfluge, krozvojojn nigrajn retis,
la frunton, de Omfala kisitan, tuŝis horde:
sed la triumfan sagon havante jam surkorde,
l’ Arkist’ superba tiam tra l’ kanoj paŝon metis.

Kaj nun, de l’ terurita nubaĵ’, per lia kribro
horora pluv’ ekpluvis kun kriĉo kaj kun siblo,
kiun la pafoj boris per fulme murdaj truoj.

Ĝis fine Sun’ ekvidis tra tiuj nuboj plumaj,
kie pro lia arko briladis breĉoj lumaj,
Herkulon sangan ridi al la ĉielaj bluoj.


Jose-Maria Héredia
NESSO

Tra l’ tempoj, dum mi vivis je l’ fratoj tutsimila,
pri sort’ alia same sen tim’ kaj sen deziro,
la Tesaliajn montojn mi estris en vagiro,
en la torentoj freŝaj mi banis min, ruĝvila.

Mi kreskis, granda, bela, libera kaj sunbrila.
Nur foje, dum aeron sorbegis mia spiro,
l’ akra odor’ de l’ inaj ĉevaloj de Epiro
faris mian kuradon aŭ sonĝon maltrankvila.

Sed ek ke mi l’ Edzinon triumfan povis vidi
en brakoj de l’ Arkisto Stimfala rave ridi,
deziro harstariga min pelas per veneno.

Ĉar unu Dio – falu malben’ sur lian nomon! –
miksis al mi, eri sango febranta de l’ ingveno,
seksardon virĉevalan kun am’ reganta homon.


Jose-Maria Héredia
LA CENTAŬRINO

Travagis iam boskojn, torentojn, rokojn, valojn
centaŭra ras’ fiera en svarmo nenombrebla;
la sun’ kun ombro ludis sur haŭto ame febra,
ili en niajn blondajn miksis la nigrajn harojn.

Somer’ jam vane floras. Ja solaj, la herbarojn
ni tretas jam. Dezertas la grot’ kun denso vepra;
fojfoje en noktvarmo mi eĉ ektremas, febla,
aŭdante voki hene de fore virĉevalojn.

Ĉar tiu tag-al-tage malpliiĝinta grupo
de la miraklaj idoj naskitaj de la Nubo
nin lasas, kaj hominon peladas kun amspleno.

Eĉ am’ ilia brute degradas nian sinon;
la kri’, el ni ŝirita de ili, estas heno,
dezir’ ilia premas en ni nur ĉevalinon.


Jose-Maria Héredia
ĈEVALVIROJ KAJ HERKULO

La nupta svarm’ sin ĵetis al festaj tabl-okupoj:
centaŭroj, batalantoj ebriaj, ardaj, belaj;
miksiĝis karn’ heroa, en torĉobriloj helaj,
al la ardruĝaj feloj de l’ filoj de la Nuboj.

Ridoj, tumulto… Krio! … Sub la purpur’ en ruboj
l’ Edzin’ malhonorata sur nigra brust’ anhela
baraktas; bronzoj tintas de hufbatad’ martela;
la tablo renversiĝas inter kirliĝaj grupoj.

Sed vir’, ĉe kiu nanas grandulo plej impona,
sin levas. Sur la verto faltiĝas naz’ leona
inter la stariĝantaj orharoj. Jen Herkulo.

Kaj jam de unu fino de la festa ĉambrego
ĝis fin’ alia, tiu blekanta monstra grego
bridiĝas de l’ kolera teruro de l’ okulo.


Jose-Maria Héredia
FUĜO DE CENTAŬROJ

Ebria de ribelo kaj murdo, l’ eskadrono
fuĝis al monto kruta, al ŝirma grotsekreto,
de tim’ ĵetite, sentis la morton jam en preto
kaj flaris en la nokto odoron de leono;

kuris tra veproj, fendoj, torentoj, rokoŝtono,
lacerton, hidron hufis en nebridebla treto –
kaj sur ĉiel’ altiĝis jam fore la silueto
de Ossa, de Olimpo kaj nigra Peliono.

Jen, unu forkuranto de l’ kruda hordo haltas,
kun bruska baŭm’ sin turnas, rigardas – kaj eksaltas,
per sola sving’ sin kroĉas al frata grego trema,

vidinte, ke de l’ Luno blindige, plene brula
longiĝas jam post ili, fortimigil’ ekstrema,
la hororaĵ’ giganta de ombro la Herkula.


Charles Baudelaire
EPIGRAFO DE KONDAMNITA LIBRO

Hom’ paca, bona, idilia,
naiva, sobra, ĵetu el mano
ĉi libron de saturniano
orgia kaj melankolia.

Sen longa stud’ seminaria
ĉe l’ ruza profesor’ Satano
vi ne komprenus pli ol infano,
aŭ min rigardus histeria.

Sed se l’ okuloj scias droni
sen vertiĝ’ en abismo bola,
legu, por ami min kaj koni;

Anim’ sufera kaj scivola,
serĉanta por vi la Edenon,
kompatu min! … Se ne, malbenon!


Charles Baudelaire
LA HOMO KAJ LA MARO

Libera homo, al vi eterne estos kara
la mar’. Ĝi vin spegulas. L’ animon kun plezuro
rigardas vi en ĝia senfina ondo-rulo;
via spirit’ ne estas abismo malpli amara.

Vi plonĝas en la sinon de l’ spegulbildo plaĉe;
vi ĝin brakumas brake, okule. Via koro
sin savas kelkafoje de l’ propra ve-rumoro
per tiu bru’ plendanta senbride kaj sovaĝe.

Vi ambaŭ estas same tenebraj kaj diskretaj.
Homo! Vin kiu sondis ĝis la abisma fundo?
Mar’! Kiu konas riĉojn intimajn de l’ profundo?
Ja tre ĵaluze gardas vi ambaŭ pri l’ sekretoj.

Kaj tamen, dum centjaroj sennombraj, vi per batoj
kruelaj interluktas kun senkompata forto,
ĉar tre amataj estas de vi la murd’ kaj morto,
eternaj batalantoj, vi senindulgaj fratoj!


Charles Baudelaire
LA ALBATRO

Kelkfoje, por amuzo, ŝipanoj kapt-akiras
albatrojn, ĉi grandegajn ventbirdojn de la mar’,
kiuj, indiferentaj vojaĝkunuloj, iras
post ŝip’ glitanta super amara abismar’.

Apenaŭ ili estas metitaj ŝipoplanke,
ĉi reĝoj de l’ lazuro, mallerte kaj kun ĝen’,
grandajn flugilojn blankajn jen trenas ambaŭflanke,
kiel remilojn pezajn, kun kompatinda pen’.

Ĉi vojaĝant’ flugila inerte nun hezitas.
Ĵus nura bel’, kaj nune: malbel’ komika jam.
Jen, iu ĝian bekon per kurba pip’ incitas,
alia ĝin, fluginton, imitas dum la lam’.

Similas la poeto al tiu princ’ de l’ nuboj,
kiu la ŝtormon ĝuas, kaj ridas je l’ pafant’,
kaj kiun, tere, sube, ĉe mokrideg’ de buboj,
malhelpas iri ĝiaj flugiloj de gigant’.


Charles Baudelaire
INTERRESPONDOJ

Naturo estas templo; kelkfoje en ĝi mistike
kaj kun parol’ konfuza kolonoj vivaj vibras.
Arbaron da simboloj la hom’ tie tramigras,
kiuj lin rigardadas intime kaj amike.

Kiel la longaj ehoj, kiuj de fore ondas
fandite en tenebra kaj profundega kuno
vasta kiel la nokto kaj vasta kiel lumo,
koloroj kaj odoroj kaj sonoj sin respondas.

Estas parfumoj fortaj kiel karnoj infanaj,
dolĉaj kiel hobojoj, verdaj kiel pejzaĝoj,
– estas aliaj, riĉaj, triumfaj kaj satanaj,

havantaj la disvaston de la senfinaj aĵoj,
kiel la ambroj, moskoj, benzooj kaj incensoj,
kantantaj la ebrion de la spirit’ kaj sensoj.


Charles Baudelaire
MOESTA ET ERRABUNDA

Diru, ĉu ne fortiras la koro vin, Agata,
el nigra oceano de l’ urbo aĉe ŝlima,
al ocean’ alia, de*briloj radiata,
profunda, klara, blua, kiel virgec’ anima?
Diru, ĉu ne fortiras la koro vin, Agata?

Nin mar’, la vasta maro konsolu pri l’ ĉagreno!
Kia demono dotis ĉi raŭkan kantistinon
akompanatan de la muĝanta vent-orgeno
per pov’ sublima roli lulantan vartistinon?
Nin mar’, la vasta maro konsolu pri l’ ĉagreno!

Ho portu min, vagono! flugigu, vel’ fregata:
For, for! Ĉi tie estas la kot’ el niaj ploroj!
– Ĉu ne, la trista koro ofte al vi, Agata,
diras: for de rimorsoj, de krimoj, de doloroj
forportu min, vagono, flugigu, vel’ fregata!

Ho paradiz’ parfuma, jen. kiel vi jam foras,
kun nura am’ kaj ĝojo sub la ĉiel’ lazura,
kie ĉio amata la amon ja valoras,
kie la koro dronas en la volupto pura!
Ho paradiz’ parfuma, jen, kiel vi jam foras!


Charles Baudelaire
LA BALKONO

Patrin’ de rememoroj, estrin’ de kor-estrinoj,
plezuro mia tuta! Vi, tuta mia devo!
La ravon de l* vesperoj, de l’ kisoj, de l’ alklinoj,
la dolĉon de l’ fajrujo resorĉos vi en revo,
patrin’ de rememoroj, estrin’ de kor-estrinoj!

Ho, la vesperoj lumaj de karbo arde-brula,
kaj tiuj surbalkone sub rozvaporoj feaj!
Ho via koro bona! Ho sino dolĉe lula!
Diriĝis ofte aĵoj eterne senpereaj
en la vesperoj lumaj de karbo arde-brula.

Kiel la sunoj ravas en la vesperoj varmaj!
Kiel la spac’ profundas! Kiel potencas koro!
Mi, kliniĝinte al vi, reĝino de la ĉarmaj,
kredis enspiri aromon de via sang-odoro.
Kiel la sunoj ravas en la vesperoj varmaj!

La nokto jam densiĝis simile al kurteno,
pupiloj viaj tamen albrilis, divenataj;
mi trinkis vian spiron. Ho dolĉo! Ho veneno!
Piedoj viaj dormis en miaj manoj frataj.
La nokto jam densiĝis simile al kurteno.

Mi scias ja revoki minutojn plej feliĉajn;
paseo mia kaŭras en via sino sorĉa.
Ĉar kie serĉi viajn langvorajn belojn riĉajn,
se ne en korpo kara, en koro via dolĉa?
Mi scias ja revoki minutojn plej feliĉajn!

Ĉu l’ ĵuroj, la parfumoj, la kisoj plu sen fino
revivos en l’ abismo tabua al la sondoj,
kiel rejunigite la sunoj el mar-sino
sin levas, laviĝinte en plej profundaj ondoj?
– Ho ĵuroj! Ho parfumoj! Ho kisoj plu sen fino!


Charles Baudelaire
BABILO

Aŭtuna ĉiel’ vi estas, helroza kaj serena!
Min maro de malĝojo inundas en l’ anim’
kaj lasas, refluinte, sur mia lipo splena
la mordan rememoron de la amara ŝlim’.

– La mano vane glitas sur mia svena sino;
Vi trovos sole vundon ŝiritan, amikin’:
ĝin ŝiris ungoj, dentoj sovaĝaj de l’ virino.
Ne serĉu mian koron, la bestoj voris ĝin.

La brust’ estis palaco; ĝin hord’ infektis, kruda;
oni kverelas, murdas, orgias tie ĉi!
– Parfumo ĉirkaŭnaĝas ĉe via gorĝo nuda! …

Ho Belo, kruda plago de l’ koroj, volas vi!
Per viaj flam-okuloj brilantaj kiel festoj
cindrigu la ŝiraĵojn lasitajn de la bestoj!


Paul Verlaine
MIA INTIMA REVO

En sonĝ’ penetra, stranga tre ofte al mi venas
virino nekonata, de mi amata, ama,
alia ĉiufoje, kaj tamen ĉiam sama,
virin’, kiu min amas, kaj kiu min komprenas.

Ŝi min komprenas plene, ĉi diafana koro,
ve, sole por ŝi ĉesis problem’ esti fatala,
jes, nur por ŝi; la ŝviton de mia frunto pala
ŝi povas refreŝigi, nur ŝi, per sia ploro.

Ĉu bruna, blonda, ruĝa si estas? Mi ne konas.
La nomo – mi memoras – sonore, dolĉe sonas,
kiel la nom’ de l’ karaj, kiujn la viv’ ekzilis.

Rigardo ŝia estis rigardo de statu’,
kaj ŝia trankvilflua kaj grava voĉ’ similis
al karaj voĉoj, mutaj, kaj ne sonantaj plu.


Paul Verlaine
VIRINO KAJ KATO

Jen, virinet’ kaj kat’, ludantaj.
Ho, miron vekas ĉi afer’:
la blanka man’, piedoj blankaj
en ombrojn dronis de l’ vesper’.

Ho, krimulino, jen, kaŝataj
sub nigra ganto, en trankvil’,
la murdaj ungoj, la agataj,
pli brilaj, tranĉaj, ol razil’.

Retiras, dum sukera flato
la akrajn ungojn ankaŭ l’ kato,
sed viglas la diabl-insid’.

Tra l’ ĉambro, kie ĵus sonore
ŝi trilis per aera rid’,
kvar punktoj brilas nun fosfore.


Paul Verlaine
LA BLANKA LUNO

Profund-spegule
brilas laget’,
jen sur ĝi, lule,
saliksiluet’,
kaj venta ploro…
Revu, jen horo!

Tra l’ bosko brila?
la blanka lun’,
voĉetoj trilas
surbranĉe nun
sub tend’ folia…
Ho, kara mia!

Karese, ĉaste,
kviet-silent’
jen, falas vaste
de l’ firmament’,
kun brilo stela…
Ho, hor’ ĉiela!


Paul Verlaine
LA ĈIELO BLUON SPEGULAS…

Super domo, ĉiel serena
bluon spegulas,
super domo, sur arb’ serena
branĉoj sin lulas.

Sonoril’ tra ĉielo jena
dolĉe sonoras,
kaj birdeto sur arbo jena
plendon elploras.

Dio, Dio, la viv’ – jen, kia
simpla kvieto.
L’ urba bruo – nur melodia
milda muĝeto.

Kion faris vi, hom’ kun via
ploro konstanta,
kion faris vi, hom’, el via
juno floranta?


Paul Verlaine
AŬTUNA KANTO

La velksezon’
per violon’
ĝemo-sona
vundas ĉe l’ kor’
min per langvor’
monotona.

Sufoke nun
kaj pale, dum
tintoj horaj,
memoras mi
kaj ploras pri
tagoj foraj.

Mi vagas, jen
zigzagas en
vento forta,
kun svena fal’,
simile al
branĉo morta.


Paul Verlaine
EN MIA KORO PLORAS…

En mia koro ploras,
samkiel pluvas urbe,
ĉagreno kia boras,
ĉi koron, kiu ploras?

Dolĉbrua pluvo-fluo
sur ter’ kaj sur tegmentoj!
Por koro en enuo,
ho, kanta pluvofluo!

Jen plor’ sen ia kaŭzo.
Ĉar ja, min tromp’ ne trafis.
Ho, naŭz’ en kor’ sen paŭzo!
Funebro nur sen kaŭzo!

Plej premas ĉi turmento:
ne scii, kial havas
sen amo, malamsento,
mi tiom da turmento?


Paul Verlaine
SENTIMENTALA INTERPAROLO

En park’ maljuna, frosta kaj silenta
du ombroj pasis antaŭ temp’ momenta.

La lipoj: molaj, la okuloj: mortaj.
En vent’ perdiĝas vortoj la malfortaj.

En park’ maljuna, frosta kaj senhoma,
pasinton sian vokis par’ fantoma.

– Ĉu vi memoras la ekstazajn horojn?
– Kial pretendas vi de mi memorojn?

– Batas la kor’ je mia nom’ resone?
Ĉu min en sonĝ’ vi vidas ĉiam? – Ho, ne.

– Ah, belaj tagoj! dum feliĉon festi
la buŝo tuŝis buŝon! – Povas esti.

– Ah, sub lazuro la esper’ giganta!
Venkita, fuĝis ĝi al ĉiel’ nigranta.

Kaj ili marŝis sur herbaĵo mola,
iliajn vortojn aŭdis nokto sola.


Arthur Rimbaud
LA DORMANTO DE LA VALO

Jen tru’ en verdo, kie kantadas flu’ rivera,
kaj al herbar’ freneze ĉifonojn kroĉas ĝi
arĝentajn, kaj la suno, de la montar’ fiera,
brilegas: eta valo, ŝaŭmanta de radi’.

Soldato, buŝmalferma, nudkapa juna bubo,
banante sian nukon en freŝa, blua kres’,
jen dormas, sterniĝinte sur herboj, sub la nubo,
en verda lito, pale, dum pluvas lum’ sen ĉes’.

En junko la piedoj, li dormas. Kaj kiele
infan’ malsana, ride, jen sonĝas li miele,
natur’, lin lulu varme: li frostas sub la Blu’.

Nazlobojn liajn ne plu vibrigas florodoro,
li dormas, sub la suno, la mano sur la koro,
trankvile. Dekstraflanke jen ruĝaj truoj du.


Arthur Rimbaud
LA EMBUSKANTOJ

Nigre en neĝo kaj nebulo,
ĉe l’ granda, luma kel-okulo,
kun dorso-klin’,

gapante, ke l’ bakisto faras
la blondan panon pezan, staras
infanoj kvin.

Vidante, blankaj brakoj knedas
la grizan paston, turnas, ĵetas
tra l’ hela tru’,

aŭdante, bona pan’ susuras,
bakisto ride kantmurmuras
kun grasa ĝu’,

jen ili kaŭras nun, senmove,
ĉe l’ luko, kiu varmas blove
kiel la sin’,

kaj dum la pan’, por nokt’ regala
farita, kiel bulk’ ovala,
ekmontras sin,

kaj tie, sub la trabo fuma
ekkantas pana krust’ parfuma
kaj grila son’,

kaj vivon spiras truo varma,
l’ animojn kaptas ravo ĉarma
sub la ĉifon’,

eksentas bonan vivon, povraj
Jesuoj, etaj, prujno-kovraj;
kaj plu, kaj plu

la etajn rozajn nazojn premas
al krad’, kaj zumajn vortojn ĝemas
tra l’ krada tru’,

freneze, ili preĝojn teksas,
al lum’ de l’ ĉiel* malferma fleksas
sin laŭ la pov’

tiel, ke l’ pantalonoj krevas
kaj la ĉemizojn flirti levas
la vintra blov’.


Arthur Rimbaud
LA EBRIA ŜIPO

Kiam tra l’ senpasiaj Riveroj mi descendis,
mi ne plu sentis gvidon de l’ ŝiptrenistoj ŝvitaj:
por kriaj Ruĝhaŭtuloj paf-cele ili pendis,
najlitaj nude al la palisoj buntfarbitaj.

Mi estis jam senzorga pri ĉiaj ŝipanaroj,
kaj ĉu min ŝarĝas angla koton’ aŭ belga greno,
kiam pri l’ ŝiptrenistoj finiĝis ĉi skandaloj,
min la Riveroj lasis descendi plu sen ĝeno..

Kaj pasintvintre, inter furioza plaŭdo-bruo
de l’ tajdo, mi, pli surda ol cerbo de etuloj,
ekkuris! Ne subiĝis al tohu-Va-bohuo
pli triumfanta eĉ la forkrevaj Duoninsuloj.

Min ŝtormo benis bapte por miaj mar-pilgrimoj.
Dek noktojn, kiel korko, mi sur la ond-alternoj,
nomataj la eternaj rulantoj de viktimoj,
dancis, sen zorg’ pri stulta okulo de lanternoj.

Pli dolĉe ol al infanoj acerba karno poma,
la verda ond’ penetris tra mia pina flanko,
de bluaj vin-makuloj kaj de malpuro voma
min lavis dum forŝiro de l’ direktil’ kaj ankro.

De tiam mi baniĝas en la Poemo Mara,
lakteska, kaj de miloj da astroj surverŝita,
manĝanta lazur-verdojn, kie, flosaĵo pala,
ravata, foje-foje sinkas dronant’ medita.

Kie, pentrante bluojn subite, en deliroj
kaj lantaj ritmoj sub la ruĝflavo de l’ sunflamo,
pli fortaj ol likvoro, vastaj ol niaj liroj,
fermentas bole ruĝoj amaraj de la amo!

Mi scias la fulm-krevajn ĉielojn, kaj la trombojn,
ondrompojn kaj marfluojn, mi la vesperon scias,.
l’ Aŭroron suprenŝveban kiel svarm’ de kolomboj,
kaj vidis ofte, kion la homo nur vizias:

malaltan sunon, sangan de misteraĵ-hororoj,
lumigi per violaj longaj koaglo-fibroj
ondojn similajn al tre antikvaj dram-aktoroj,
rulantajn malproksimen la ĵaluziajn vibrojn.

Mi revis verdan nokton kun brilblindigaj neĝoj,
kiam al mar-okuloj sin levas kisoj lantaj,
cirkulas sukoj sorĉaj kaj sur la ondaj eĝoj
vekiĝas flave-blue la fosforeskoj kantaj.

Mi sekvis dum monatoj hulon, al histeriaj
bovoj similan, kiu sturmadis al la rifoj,
sed pensis, ke la lumaj piedoj Sankt-Mariaj
al mar’ anhela nazon repuŝos for de l’ klifoj.

Mi trafis, ĉu vi scias? nekredeblajn Floridojn,
kiuj al floroj miksas okulojn de homhaŭtaj
panteroj. Ĉiel-arkojn streĉitajn, kiel birdoj
sub maraj horizontoj por iaj gregoj glaŭkaj.

Kaj vidis mi fermenti grandegajn marĉojn: nasojn,
kie sub junkoj korpo de Levjatan’ putradas,
meze de ventsilentoj falegajn akvo-masojn,
kaj malproksimojn, kiuj abismojn alkaskadas.

Glaciejojn, arĝent-sunon, perl-ondon, ĉiel-glimojn
karb-ardajn! Hidajn rubojn en golfoj brunkoloraj,
kie serpentoj egaj sub mord’ de monstraj cimoj
defalas de la arboj stumpaj kaj nigr-odoraj!

Mi volus al infanoj montri tiujn trezorojn
de blua ond’: orfiŝojn, kaj fiŝojn kiuj trilis,
jen mian senrodecon luladis ŝaŭmo-floroj,
jen nedireble dolĉaj ventspiroj min flugilis.

Ofte, martiro lapa de l’ arktoj kaj de l’ zonoj,
la mar’, kies singulto la rulon igis ĝua,
alsendis ombroflorojn kun flavbuŝaj burĝonoj,
kaj jen mi haltis kiel virino surgenua.

Preskaŭ insul’, skuante malpurojn sur la plankoj,
kaj la kverelojn kriajn de birdoj blond-okulaj,
jen flosis mi, dum inter kadukaj miaj flankoj
dronintoj sinkis dormi al lokoj pli obskuraj.

Sed, ŝipo, perdiĝinta en golfaj haroj densaj,
svingita ĝis senbirda eter’ per ŝtorm’ furia,
kiun nek Monitoroj, nek la velŝipoj Hansaj
elhokus jam por ĝia skeleto akv-ebria;

libera kaj fumanta, kun ŝarĝ’ da viol-nebuloj,
truinta tra l’ ruĝanta ĉiel’ kiel tra muro,
portanta por deserto al bonaj versfaruloj
likenon de la suno kaj mukon de lazuro;

kurinta de elektraj lunetoj makulate,
tabul’ freneza, kiun en nigra svarm’ eskortis
ĉevaloj maraj, kiam julioj bastonbate
el ĉieloj ultramaraj funelojn ardajn tordis;

de kvindek mejloj treme aŭdinta la seksfebrajn
ĝemojn de Behemotoj, kaj la Maelstrom-tordadojn,
mi, malvolvant’ eterna de bluoj nemoveblaj,
bedaŭras la Eŭropon de ŝimaj balustradoj.

Astro-arĥipelagojn mi vidis, kaj insulojn
kun delirantaj ĉieloj, apertaj al navigo.
Ĉu en ĉi senfundaj noktoj vi kiel ekziluloj
dormas, mil-mil orbirdoj, futura Refreŝigo?

Nu jes, mi multe ploris. Afliktaj la tagiĝoj,
kaj ĉiu lun’: kruela, kaj ĉiu sun’: amara.
Min akra am’ ŝveligis per ebrio-vertiĝoj,
ho krevu, mia kilo! Min glutu, fundo mara!

Se akvo en Eŭropo ankoraŭ min allogas,
nur nigra, frida flako, kien, kun kor’ malgaja,
en la krepusk’ balzama infan’ kaŭranta lokas
ŝipon fragilan kiel papilieto maja.

Ne eblas plu, banite, ho mar’, de viaj ardoj,
tratranĉi la postsulkon de l’ ŝipoj de kotonoj.
Nek pasi tra l’ orgojlo de flagoj kaj standardoj,
nek floti sub hororaj okuloj de pontonoj.


Gustavo Adolfo Bécquer
SE BALKONE VIAJ KAMPANOLOJ…

Se balkone viaj kampanoloj
flustras treme,
kaj vi kredas: vento ilin lulas
kareseme,
sciu: mi kaŝiĝas inter ili
sopirĝeme.

Se postdorse aŭdas vi konfuzan
bruon krian,
kaj vi kredas: nekonato krias
nomon vian,
sciu: mi vin el angul’ malluma
vokas tiam.

Se noktmeze via kor’ timfrapas
nebrideble,
kaj de ies arda spir’ la lipoj
brulas febre,
sciu: apud vi mi kuŝas tiam
nevideble.


 

Gustavo Adolfo Bécquer
LA AKVON KISAS…

 

La akvon kisas milde-ĝema vento,
dum ondojn ĝi puntige ludbalancas,
la nubon kisas sun’ en okcidento
kaj ĝin per oro kaj purpur’ nuancas,
sur brula ŝtip’ la glita flamserpento
por kiso al alia flamo dancas,
eĉ la salik’ kliniĝas proprapeze,
redonas kison al river’ karese.

Gustavo Adolfo Bécquer
HO DI’ KIEL SOLA…

L’ okulojn senfermajn
al ŝi oni fermis,
littolon sur ŝia
vizaĝ’ oni sternis,
kaj ĉiuj, silente
aŭ plore, ĝemspire,
la ĉambron malĝojan
forlasis forire.

La lum’, kiu tere
en vazo flagretis.
La ombron de l’ lito
sur muron alĵetis,
kaj inter ĉi ombro
vidiĝis sur muro
en akra desegno
la korpa konturo.

Vekiĝis la tago.
Je l’ lum’ matenfrua
vekiĝis el dormo
popolo milbrua,
mallum’ kaj mistero
kontrastis plenforte
kun lumo kaj vivo…
Mi pensis senforte:
ho Di’ kiel sola
oni restas postmorte

Kaj ŝin oni ŝultre
al templo ekspedis,
kaj en la kapelo
la ĉerkon demetis,
ĉirkaŭis la palajn
restaĵojn la briloj
de flavaj kandeloj
kaj nigraj drapiroj.

L’ animsonorilo
forsonis. Al fino
de preĝo alvenis
maljuna avino.
ŝi iris tra l’ navo,
la pordoj postknaris,
kaj ree dezerta
la templo nun staris.

Pendolo horloĝa
la tempon mezuris.
dormemaj kandeloj
krakete susuris,

ho tiel malĝoje,
timige, kortorde
renkontis sin ĉio…
Mi pensis senforte:
ho Di’, kiel sola
oni restas postmorte.

Ferlango de l’ turo
lamentis metale,
adiaŭsalutis
ŝin sentimentale,
parencoj, amikoj
en nigra ĉagreno
ŝin sekvis en trupo
al tomba ĝardeno.

Por lasta, malvasta
kaj frosta azilo
la niĉon malluman
jam faris fosilo,
ŝin oni demetis,
kaj kovris terŝute,
kaj ĉiuj forlasis
adiaŭsalute.

Pioĉon tombisto
surŝultren alĵetis
kaj dum la foriro
tradente kantetis.
Eknoktis. Ekregis
silento tombkorte.
Dronante sub ombroj
mi pensis senforte,
ho Di’ kiel sola
oni restas postmorte.

En noktoj longegaj
de vintro glacia,
dum skuas fenestrojn
la vento vekria,
kaj frapas la vitrojn
la pluvo krudbate,
pri l’ povra knabino
mi pensas kompate.

Ĉar tie ja falas
la pluv’ eternflue,
la vento de vintro
atakas ŝin brue,
dum kuŝo rigida
en kav’ humidmura,
la ostoj glacias
pro l’ frosto terura.

Dispolvos la polvo,
transflugos animo?
Aŭ ĉio nur koto,
putraĵo kaj ŝlimo?
Ne scias, nek povas
mi diri pervorte,
sed sentas mi naŭzon,
funebron plenforte,
ĉar trista kaj sola
oni restas postmorte.


RUMANAJ POPOLKANTOJ
I.

Kiu scias, kaj divenas,
ke la am’ de kie venas,
kiu scias, kiu konas,
ĝi el kio ekburĝonas?

El la lipo ruĝe flama,
el la kolo perl-ornama,
el dorlotaj vortoj, petoj,
dolĉaj, rondaj brustmontetoj.

II.

Ho turteto senkonsola,
kompatinda, ve al ĝi,
restis sola, tute sola,
kompatinda, ve al ĝi.
Flugas tra l’ dezert’ senkante,
pli mortinte, ol vivante,
plendas ĝi dum vivo sia,
ne pariĝas kun alia.
Ĝi tra verda bosk’ rapidas
kaj ĝin ŝajne eĉ ne vidas,
flugas ĝis la falo svena,
sen ripoz’ sur branĉ’ serena.
Se ĝi fine tamen haltas,
nur sur sekan branĉon saltas,
aŭ sur nudan rokon iras,
trinki, manĝi ne deziras.
Se ĝi klaran akvon vidas,
ĝin diskirlas, forrapidas,
se ĉasisto venas voje,
kontraŭflugas ĝi malĝoje.


Vasile Alecsandri
DOJNO

Dojno, dojno, dolĉa kanto,
rave haltas la aŭdanto.
Dojno, fajron spiras vi,
ĉene min altiras vi.
Vent’ printempa freŝe iras,
mi ekstere dojnon diras,
eĥas en ĝi flora val’,
eĥas en ĝi najtingal’,
en la neĝo vintro vadas,
hejme dojnon mi kantadas,

min konsolas ĝia zum’
tage kaj en noktmallum’.
Branĉoj verde ekfolias:
mi heroan dojnon krias,
velke flavas vala vojo:
jen la dojno de malĝojo.
Dojno, kanto, dolĉa dir’,
dojno, ĝemo kaj sopir’,
dojno, dolĉa melodi’,
kun vi vivas, mortas mi.


Vasile Alecsandri
VINTRO

La rigora vintro tordas en aero neĝonubojn,
en ĉielo amasigas longajn, migrajn nubotrupojn,
flugas flokoj, kiel svarmo papilia, en aer’
per glaciofloroj kovras brilajn ŝultrojn de la ter’.

Neĝas tage, neĝas nokte, neĝas, neĝas frumatene,
per kiras’ arĝenta vestas ŝin la kara lando plene,
ronda, pala sun’ rigardas el la nuboj al pejzaĝ’,
kiel el pasintaj jaroj dolĉa sonĝo de junaĝ’.

Ĉie, ĉie, malproksime, blankas kampo, blankas monto,
poplovico blankfantome dronas ĉe la horizonto,
step’ etendas sin sen vojo, sen postsigno de hompaŝ’,
la vilaĝoj ŝajnas droni sub la blanka fumvolvaĵ’.

Nun la neĝonuboj fuĝas, kaj la neĝofalo ĉesas,
neĝomaron ama suno trabrilegas kaj karesas,
jen, subite sled’ facila pasas sur la vala voj’,
la sonoriletoj eĥas tra l’ aer’ kun trila ĝoj’.


Vasile Alecsandri
ŜAFIDETO

Sub montar’ neĝplena,
en la pord’ Edena,
vidu venas voje,
vale vagas ĝoje
tri ŝafaroj kunaj,
de tri viroj junaj:
unu: moldovan’,
dua: transilvan’,
tria: vranĉean’.
Aŭdu: vir’ kun viro
flustras en konspiro:
se la nokto venos,
ili vivon prenos
de l’ ŝafist’ moldova
riĉe pleje pova,
kaj akiros povon
por aĉeti bovon,
kaj ĉevalojn saĝajn,
hundojn grandkuraĝajn.

“Ŝafidet’ plej kara,
ronda, blondahara,
vi tri tagojn kuŝas,
veajn blekojn puŝas,
herbojn ne ektuŝas.”
“Kara mastro! Gvidu
gregon kaj rapidu
al Zavojo nigra.
Tie grego migra
freŝan herbon maĉos,
al vi ombro plaĉos.
Mastro kaj sinjoro!
Bojas kun doloro
via hund’ fidela,
via hund’ plej bela,
ĉar se l’ nokto venos,
vivon de vi prenos
tiu transilvan’,
tiu vranĉean’.”

“Ŝafidet’ longhara,
kara, sorĉofara,
se surkampa morto
estos mia sorto,
diru al vranĉean’
kaj al transilvan’
ili en proksim’
enterigu min,
inter ŝafoj mi
kuŝu tie ĉi,
krome ilin petu:
kun mi ili metu
ŝalmon fagan por
dolĉa amsonor’,
ŝalmon ostan por
kanto de dolor’;
se la vent’ sin movos,
ĝi tra ili blovos,

kaj la greg’ tumulte
pri mi ploros multe
sange, plorsingulte.
Sed en greg’ neniu
pri la murdo sciu,
diru min feliĉa
pro edziĝo riĉa
al knabino ranga,
rava, reĝosanga,
ke al nupto stelo
falis el ĉielo,
gastoj de festeno
estis pin’, frakseno,
popoj: montopintoj,
kaj la muzikintoj:
kantobirdoj mil,
torĉoj: stelo-bril’.

Sed se vin renkonte
iros, alvenonte,
panjo griza, migre,
en funebro nigre,
kaj ŝi ĉirkaŭire,
larme kaj ĝemspire
ĉiujn petos, dire:
Kiu konis foje,
kiu vidis voje
paŝtisteton mian,
karan, beltalian.
lia freŝa vang’:
laktokrema blank’
lia lipohar’:
kiel gren-spikar’,
lia nigra har’,
korva flugilpar’,
lia okulpar’:
framboj de kampar’.”

Ŝafidet’ amata!
Estu nun kompata!
Ne malkaŝu vorte,
ke mi kuŝas morte.
Diru min feliĉa
pro edziĝo riĉa
al knabino ranga,
rava, reĝosanga,
sed ne diru, ĉarma,
al patrino larma,
ke al nupto stelo
falis el ĉielo,
gastoj de festeno
estis pin’, frakseno,
popoj: montopintoj,
kaj la muzikintoj
estis birdoj mil,
torĉoj: stelo-bril’.


Mihai Eminescu
LA STELO

Ho, longa estas voj’, de ni
ĝis tiu stelobrilo,
ĝis nin atingas la radi’,
forpasas jaromilo.

Jam eble en senfina Blu’
delonge mortis brulo,
sed la radio tamen plu
briladas al okulo.

Pri l’ morta stelo la radi’
ankoraŭ plu atestas.
Ĝi estis, ne albrilis ĝi,
vidata, ĝi ne estas.

Sopiro same. Se ĝi jam
en nokt’ forbrulis tute,
la lum’ de l’ estingita am’
plu sekvas nin salute.


Mihai Eminescu
SOPIRO

Venu al la font’ arbara,
kiu vibras sur sablaĵo
kies fluon kliniĝinte
ŝirmas la branĉar’ per kaŝo.

Alrapidu brak-etende,
ĵetu vin al mia sin’,
la vualo, reĵetate,
de l’ vizaĝo levu sin.

Sidos vi en mia sino,
solaj, solaj, vi kaj mi,
al harar’ en dolĉa tremo
falos floroj de tili’.

Blanka frunt’ sub haroj brilaj
klinu sin al mia brako,
al la raba buŝo donu
dolĉajn lipojn por atako.

Sonĝos ni feliĉan sonĝon,
lulos nin en rava sento
kanto de soleca fonto,
kanto de karesa vento.

En arbara harmonio
dormu zorgoj kaj doloro,
kaj desupre, de l’ tilio,
falu sur nin flor’ post floro.


Mihai Eminescu
NOKTO

Nokto. Milde kaj ruĝblue en la forn’ la fajro brulas,
el angul’ ĝin rigardante sur kanap’ min sternas mi,
la animo endormiĝas, la palpebrojn fermas mi,
estingiĝis lum’ en domo, sorĉa sonĝ’ min mole lulas.

Nun vi tra l’ mallumo venas, alridetas min proksime,
blanka, kiel neĝa vintro, dolĉa, kiel printemp-tag’.
Sidu en la sino, kara, ĉirkaŭringu min per brak’,
kaj rigardu miajn palajn vangojn ame kaj intime.

Per balzamaj, blankaj brakoj, rondaj brakoj, vi min kole
ĉenas, kaj sur mia brusto via kapo kuŝas nun,
poste vi la blankan manon levas, kaj ĝi tuŝas nun
sonĝe mian tristan frunton, harojn forkaresas mole.

Mian frunton en trankvilon lulas la kareso flata,
min kredante dorma, ruze, kisas vi per arda tuŝ’
min sur la okuloj fermaj, sur la frunto, sur la buŝ’,
kaj vi ridas, kiel sonĝo ridas en anim’ ravata.

Ho, karesu, dum la frunto estas glata kaj serena,
ho, karesu, dum vi junas, kiel suno de aŭror’,
dum vi puras, kiel roso, dum vi dolĉas, kiel flor’,
dum ĉi frunt’ ne estas falta, kaj ĉi kor’ ne maljun-svena.


Mihai Eminescu
SOLA SOPIR’ DE L’ SIN’

Sola sopir’ de l’ sin’,
ke en kvieto granda
la morto trafu min
en loko maro-randa,
mi sonĝu en trankvil’
proksime al arbaro
kaj super vasta maro
ridetu blua bril’.
Ne volas mi standardon,
nek estu luksa ĉerk’,
el juna branĉ’ de kverk’
pretigu nur brankardon.

Neniu ploru pro la
mortinto ĉe la kav’,
l’ aŭtun’ susuru sola
en sia velka flav’.
Dum fala riveret’
enmiksos sian zumon,
la luno verŝu lumon
tra l’ densa branĉo-ret’.
Tintil-sonoron sendu
per freŝa vent’ la greg’,
min sankta tilieg’
branĉtreme supertendu.

Ne estos senhejmulo
mi ekde tiu hor’,
mi dronos en la lulo
de dolĉa rememor’.
Steletoj de vesper’
amikoj miaj karaj
tra l’ ombroj foliaraj
alridos per fajrer’.
Mar-kanto krudmalmola
ekĝemos de pasi’,
sed polvo estos mi
en mia tomb’ izola.


Georghe Coşuc
KANTO DE ŜPINILO

Mi zumis foje kanton
en dormoĉambra sol’,
mi zumis foje kanton,
sen scio kaj sen vol’,
ŝpinil’ pri tio kulpas,
dum rule glitis ĝi,
al mi ĝi antaŭkantis,
kaj ĝin imitis mi.

De tiam malgraŭvole
min sekvas ĉi sonor’,
mi tute vane penas
ĝin peli el memor’.
Ĝin kantas mi dum vojo,
ĝin kantas mi dum ŝpin’.
Ve, se mi scius, kial?
Se mi komprenus ĝin!

Ĉe l’ vespermanĝo fluas
larmero post larmer’,
pro larm’ ne eble manĝi,
kaj mankas min aer’.
Kun arda kap’ mi devas
elkuri al la vent’
kaj mankovrante vangojn
ekkanti kun lament’.

Ĉe l’ muelil’ mi staris
kaj rulis sin la rad’,
kaj vortojn kompreneblajn
ĝi kantis dum turnad’:
ĝi al mi antaŭkantis,
kaj postkantetis mi,
muelist’ min postrigardis
kaj krucon metis li.

Al riveret’ mi portis
ĉi kanton de amar’
por ĝin en val’ enfosi –
sed popla foliar’
ekkantis, ĉiuj poploj
vekantis en la vent’,
kaj mi denove devis
ekkanti kun lament’.

Mi iris en la kampon,
sed plorojn trovis nur.
Ho, kiaj ploraj kantoj!
Nun fuĝis mi en kur’
al bosko, ĉar en mondo
plej taŭgas, ĝi por ĝem’.
Ah, ĉie plor’! Kaj oni
min miras pro l’ plorem’!

Ŝpinil’ pri tio kulpas:
ruliĝas ĝi dum ŝpin’
kaj dume kantas kanton,
kaj ĝi instruis min.
Ve, malrapide pasas
la viv’ sen kora ĝoj’ –
ho, pasus ĝi rapide,
aŭ haltus ĝi en voj’!

Jes, haltus ĝi en vojo,
aŭ lokon, por sen lim’
ridplori, mi jam trovus!
Ĉar min retenas tim’ –
koleras patro, panjo
riproĉojn diras jam,
okulojn miajn tuta
vilaĝo miras jam.

Ho, nokte, sole nokte
mi sentas min sen pez’,
kusenon mi alpremas,
kaj kvazaŭ en frenez’
mi ploras, en kusenon
la kapon boras mi,
kaj ploras, dum ne vidas
patrin’, ke ploras mi.


Adam Mickiewicz
MARA SILENTO

Apenaŭ tuŝas vento ŝipflagon karesblove,
klar-brila akvo spiras mildbruste kaj trankvile,
kiel la fianĉino feliĉa, ĝi, simile,
vekiĝas por ĝemspiri, ekdormas tuj denove.

Kiel standardo laca post la batal’, senmove
sur nuda masto dormas la vel’; la ŝip’ facile,
kaj kvazaŭ ĉenfiksite balancas sin lulile.
Ŝipan’ ripozas, ridas la pasaĝer’ gajbrove.

Ho maro! Inter viaj estaĵoj gajaj estas
polipo, kiu dormas surfunde, se tempestas,
sed dum silent’ sin movas, viktimojn ĉirkaŭbrakas.

Ho pens’! En vi la hidro de la memoroj nestas.
Ĝi dormas, dum missorto, pasiaj fulmoj hakas,
sed se la kor’ trankvilas, ĝi unge ĝin atakas.


Adam Mickiewicz
ŜIPVETURO

Ekmuĝas mar’, flugsvarmas la marfantomoj ride, –
hej, knaboj, al laboro! Ŝipan’ ekgrimpas, pendas
en nevidebla reto, kaj kiel ŝtelatendas
retvibron araneo, li streĉas sin rigide.

Vent’, vent’! La ŝip’ indignas. Eskapas ĝi senbride,
subsaltas en ŝaŭmkirlon, la nukon lev-etendas,
tretinte ondojn, flugas, per frunt’ la nubojn fendas,
flugiloj ĝiaj ŝvelas en ventoblov’ avide.

Mia spirit’ kun. masto flugdancas tra l’ ŝaŭmbolo,
kaj mia fantazio, kiel la veloj ŝvelas,
kun ŝipanar’ jubila kunkrias mi sen volo.

Al ŝipo-brust’ mi falas manleve, ho, ĝin pelas
nun kvazaŭ mia koro por pli rapida flirto!
Nun konas mi la sorĉan facilon: esti birdo!


Adam Mickiewicz
VENTEGO

Ŝiriĝis vel’, rompiĝis la direktil’. Tempesto!
Ekveas timo. Ĝemas pumpilo misaŭgura,
ŝiriĝis el la manoj la lasta stumpo ŝnura,
sangruĝa sun’ subiras, kun ĝi: espera resto.

Venteg’ triumfe hurlas, kaj sur la ondo-kresto,
etaĝe leviĝanta el marĥaos’ terura,
ekiris al la ŝipo la mort’, kiel al mura
ruino la soldato kun sturm-ataka gesto.

Jen, iuj svenas, iuj mantorde ĝemas vorton,
aŭ adiaŭbrakume sin tenas mortangore
aŭ preĝas antaŭ morto, por peli for la morton.

Flanksidas pasaĝero, kaj pensas li dolore:
feliĉa, kiu preĝas, kaj kiu perdas forton,
kaj kiu havas iun por adiaŭi plore.


Adam Mickiewicz
ODO AL LA JUNECO

Sen kor’, sen spirit’ – jen skeleto-homoj!
Junec’! al mi donu flugilojn
ekflugi super senvivajn mondvalojn,
al paradiza sfer’ de revoj, kie
miraklojn kreas entuziasmo die,
de l’ novaĵo ekskuas florpetalojn,
kaj per espero kovras orajn imagbrilojn.

Kiun la maljuno ombras,
tiu, kun klin’ de sulka frunto sia
rigardu mondhorizonton tia,
kia ĝin al li laca vido montras.

Juneco! Ekflugu sen baro!
Kaj supre, ŝvebe, sunrigarde,
ĝisfunde penetru arde
la amasojn de la homaro!

Rigardu suben! Sub eterna nebulrivero
regiono dronas en marĉ’ de apatio:

Jen la Tero!

Rigardu! Sur putra akvonivelo
ia amfibio naĝas en ŝelo:
sia propra ŝip’, velanto, direktil’ kaj ĉio,
kaj rabante pli etan amfibion ĉase
jen sin levas, jen al profund’ sin movas,
nek ĝi al ond’, nek ond’ al ĝi gluiĝi povas,
kaj nun sur rok’ vezike ĝi krevas, memfrakase,
pri ĝia viv’ neniu sciis, neniu pri l’ morto:

Jen egoista sorto.

Juneco, al vi dolĉas vivnektaro
nur se vi ĝin dividas kun aliaj,
ravas la korojn ĝojoj diaj,
se ilin ligas ora fadenaro!

Kune, amikaro juna!
Feliĉo komuna, jen celo komuna,
fortaj per unio, saĝaj per fervoro,
kune, amikaro juna!
Feliĉa, kiu mortas vetbatale,
kaj al kastel’ de l’ gloro
per propra korpo donas ŝtupon fale.
Kune, amikaro juna! …
La vojo ja krutu, glitglatu,
perfort’ kaj malfort’ eniron ja fermu:
perforton perfort’ rebatu,
kaj venki malforton fruaĝe ni lernu.
Kiu hakis hidrokapon, kiel infano,
tiu junule venkos ja Kentaŭrojn,
viktimojn elŝiregos de l’ Satano,
ĉielen iros por konkeri laŭrojn!

Penetru, kien vid’ ne trafas,
rompu, kion ne rompis mens-atakoj!
Juneco! vi aglan flugon havas,
kaj kiel fulmo estas viaj brakoj!

Hej, ŝultron al ŝultro! Ĉenon plektu,
zone terglobon per ĝi kunligu,
pensojn al unu fokus’ koncentrigu,
animojn al unu fokus’ kolektu!
Terbulo! Antaŭen! Krevu! mond-trabaroj!1
Sur novajn vojojn ni puŝos vin nune,
ĝis vi, deskuinte ŝiman kruston june
memoros pri viaj verdaj jaroj!

Kaj kiel en nokta ĥaosimperio
taŭzita de l’ elementkvereloj,
per sola potenca “ekestu” de Dio
ekstaris firm-akse la mondo,
muĝis ventoj, fluis ondo,
lumis ĉiele la steloj,
tiel homaron nun surda nokt’ regadas,
l’ elementoj de l’ volo luktas pene,
sed jen ekflamas amfajro dia,
la mondo de l’ spirit’ el la ĥaos’ elvadas,
juneco koncipos ĝin en sino sia,
kaj amikeco ĝin kroĉos eternĉene!

Sensenta glacio de tero
kaj lum-sufokaj antaŭjuĝoj krevas,
saluton! aŭroro de l’ Libero!
Post vi la suno de la Sav’ sin levas!


Jaroslav Vrchlický
EL «LA MELANKOLIAJ SERENADOJ»

I.

Kion virino povas, donacis vi, trezoro,
liliojn de l’ animo kaj rozojn de koro.

Liliojn blankajn, kun la molpolva or-ornamo,
purpurajn rozojn kun la elflagra hela flamo.

Liliojn blankajn, pure kaj mildodore revajn,
parfumojn purpurrozajn, sorĉvibre animlevajn.

Liliojn blankajn, kiuj per hel’ serena ĉarmas,
purpuran rozon, tiel malĝojan, se ĝi larmas.

En miaj kantoj, vidu, ĉi floroj ekunuis,
mortintaj la lilioj, en ilin sango fluis.

En miaj kantoj vidas mi flori rozojn blankajn,
nur en la vesperruĝo de la feliĉ’ ardantajn.

II.

Pli tristan kiu konas,
ol kiam suno dronas,
kaj fora son’ de fluto
en nostalgi’ forsonas?

El la arboj venas,
el mallum’ orgenas
voĉ’ sekreta: Junaj revoj,
ve, ke ili svenas.

Ĝemo, tim’, sopiro,
milda sonĝdeliro,
kvazaŭ vangojn kaj okulojn
tuŝus ama spiro.

Aŭdu, kanoj ĝeme,
mole, sindoneme
vibras, kiel brusta volbo
sub la kisoj, treme.

Ond’ sopirdolora!
Ho, ĉi ŝvel’ odora
ŝajnas ŝpruci el kaliko
de la nokto flora.

Pli tristan kiu konas,
ol kiam suno dronas,
kaj fora son’ de fluto
en nostalgi’ forsonas?


 

Jaroslav Vrchlický
POST PLUVO

Trarompas jam la Bluo! Diamante
la boskaj branĉoj riĉas,
torento ŝaŭmverŝiĝas
en kur’ freneza, ride, klaĉe, kante.
La akvoj, ĉu vi aŭdas,
de l’ rokoj eĥe plaŭdas.
Ho ŝajnas, ke starante
en akvoj Pan mem, pri petol’ forgese,
al kap’ kaj dors’ senĉese,
fontane
fluigas akvojn nun kaj ĝojfreneze,
ravite klakas mane.

Jaroslav Vrchlický
ŜTUPOJ

La unuj al palaco paŝas,
marmoraj. Ilin balustradoj
ĉirkaŭas kaj tapiŝo kaŝas.

La duaj volve sin direktas,
el sabloŝton’, al burĝa domo,
kaj simple, sen ornam’ aspektas.

La triaj: aĉaj, eluzitaj,
senfine krutaj, neireblaj.
La muroj: de malseko ŝvitaj.

Sed ŝtupojn kiajn ajn mi pasas,
min unu penso, ĉiam sama
kaptas kaj koron ne delasas:

Ke ja tra ĉiuj, kun bedaŭro,
lamento kaj amaraj larmoj,
ne sekiĝantaj dum vivdaŭro,

tra ĉiuj, ĉu tapiŝon tenas,
aŭ nudas ili nur mizere:
malsupren oni ĉerkojn trenas.


Jaroslav Vrchlický
ILUZIO

La ĉambro plenis. Dum ĝin trarapidis
mia rigard’, knabinon mi ekvidis.
Ŝi turnis sin al notoj ĉe l’ pian’,
apogis kapon reve en la man’.
Nur riĉajn buklojn vidis mi, kaj trude
ili min logis: ŝin imagi tute:
ovalon mildan de l’ infan-vizaĝ’
ĉe l’ lumo de l’ unua revmiraĝ’,
lip-fragojn ĉastajn, kun la freŝ’ purpura,
la frunton, kie fluis paco pura,
kiel la luna lumo sur marmor’ –
kaj plue revis mi pri ŝia kor’,
pri la sopir’ de l’ maturiĝaj jaroj –
ĉion ĉi legis mi de ŝiaj haroj.
Jam preskaŭ pentre mi prezentis ŝin,
sed jen, subite tim’ turmentis min,
ke ĉi sonĝita tuta mond’ etera
disfalos, kaj nun, kun rigard’ surtera
mi fuĝis, kun la bild’ en mia sin’.
Ho, iluzioj, antaŭ kiam vin
la viv’ frakasas, kial ni ne mortas,
kaj vian helan brilon kun ni portas?
Jen, kun inspiro via sur la frunt’
la kruĉon suĉas ni ĝis teda fund’:

Ivan Vazov
AMO NECESAS

Tre honorindaj estas: la indigno,
pri ĉiu hom’ la severjuĝa voĉ’,
vortvipoj flamaj kun kolera digno
pri mankoj, kulpoj, malvirtaĵ’, diboĉ’.

Kaj bone estas: vipi la jarcenton,
pri l’ kulpa mondo esti akuzist’,
insultojn galajn ĵeti sur homgenton,
ripetadatajn ekde l’ mondekzist’.

Sed jen plibono, tamen frato mia,
ol la kolero nobla kaj furor’,
ĝi estas amo: heroaĵo dia,
tre malfacila nun, sed granda glor’.

Ĉar ami estas scii pekpardoni,
kaj scii: estas granda pov’ en ni,
ĉar ami estas: kun kuraĝ’ rekoni:
ni pekas, kiel ĉiuj, se ne pli.

Kaj kredi: venkos Dio lumosage
en kompatinda homa korprofund’,
ne vorte lukti kun Malbon’, sed age,
balzame veni, ne kun vip’ al vund’.

Juĝvortojn ĉiu, eĉ krimulo trovas,
la mond’, jen, plenas de malama bru’.
Amo necesas al ni, nur ĝi povas
ekteni sanktan krucon de Jesu’.


Stojan Mihajlovski
NENIO DAŬRAS…

Nenio daŭras! Ĉiu hor’ forprenas de ni ion.
Vivjaroj niaj estas nur pasema ar’ fantoma.
Eĉ por moment’ ne haltas ni dum marŝ’ en la Nenion.
Eterna estas nur la ĉen’ de la spirito homa.

Sennoma tristo: senti ke la Tempo kiel flugas,
igante nigra memoraĵ’ eĉ aĵon plej radian.
Ekstazon kaj bonvolon ĝi dispremas kaj subjugas,
kaj antaŭ ĝi senpove ni mallevas frunton nian.

Nenio daŭras! Vortoj du. Jen rekantaĵ’ kruela,
kiel ĉe l’ infankadavret’ patrina plorlamento.
En vana lukt’, senfrukta pen’, en heroaĵ’ sencela

T anim’ nudiĝas, kiel branĉ’ en furioza vento.
Nedetruebla estas nur mond-detruad’ muela.
De gent’ al gento la mortem’ – jen sola testamento.


Stojan Mihajlovski
DEMANDO DE CIFEROJ

“Emin’ kaptita!” – tra Stambul’ subite kuras famo…
Pri la rabisto spita nun eĉ la sultan’ scivolis.
Kaj kondukite al palac’. Emin’ al la sultano
alproksimiĝis sen ektim’, kaj jene li parolis.

“Egale estas ambaŭ ni laŭ kruelec’ – sultanoj.
Al mia nom’, al via nom’ la glor’ sin same gluas.
Je fortikaĵoj ĉasas vi, kaj mi – je karavanoj,
kaj domojn mi kaj regnojn vi, sed ambaŭ ni detruas.

Ni ambaŭ ja vivtenas nin per luktoj, militiroj,
nur sola iras mi, kaj vi kun trupoj kaj veziroj.
Demando de ciferoj: jen la diferenco tuta.

Se milojn da kanonoj kaj pafiloj mi disponus,
sendube, ke mi, kiel vi, sur seĝ’ kalifa tronus…
Nun, se vi volas, sendu min al loko ekzekuta!”


Konstantin Veliĉkov
SONETO

Mi estas fil’ mizera de l’ jarcento,
pro l’ senkredeco ankaŭ mi suferas,
vidante krucon, ĝin sen ia sento,
kiel malgravan signon mi preteras.

Sed se rigardon tra l’ preĝej’ mi ĵetas,
kaj homojn vidas mi kun grizaj haroj,
patrinojn, kiuj eble konsol-petas
pri l’ filoj, kiuj kuŝas en tombaroj,

rigardas Kriston mi kun kora pio,
mi sentas, ke al sankta lok’ mi venas,
el brust’ leviĝas ĝema plendo-krio.

Kaj en la kor’ silente mi malbenas
la saĝajn homojn, kies granda scio
malkaŝis al mi, ke l’ ĉiel’ malplenas.


Stilian Ĉilingirov
NI

Jen ni: tagoj nevivitaj,
kaj eterna vivekzist’,
ekkantitaj kantoj mitaj,
kaj la voj’ kaj la gvidist’.

En ni krucas sin mizero
kun Futur’ sub hela sun’,
kaŝe, sub ĥaos’, mistero
estas ni. Kaj nokt’. Kaj lum’.

Kaj ne estingebla flamo,
frost’ eterna kaj glaci’,
sankta amo kaj malamo,
estas ni senmorta kri’.

Kaj komenc’ kaj fin’ ni estas,
Mort’, Eterno estas ni,
ĉiel’, infero en ni nestas,
vera voj’ kaj tromp-devi’.

Kaj ni estas ĝoj’ kaj belo,
kaj mizer’ kaj laŭta ve’,
pomp’ de l’ juna fortoŝvelo,
leĝo de la Dia kre’.

Jen en ni, sen fin’, sen baroj
la kaprica mond-torent’,
en ni: vivo de miljaroj,
kaj ni estas – nur moment’.


Nikolaj Rakitin
CIGANOJ

Ripoz’ konsola post la voj’ longpena:
tendaro riverborde dissemita.
Trankvil’ feliĉa sub tegment’ stelplena
de l’ nokto de fajraĵoj ornamita.

Jen veturil’ post veturil’, vicorde.
La ĉevalaĉoj mute kapbalancas.
Nomadoj – dormas. Blanka fum’ sintorde
el bruletantaj fajroj volvedancas.

Sendorme, iu sidas riverborde
kaj violonas; klare, mildakorde
plenigas la trankvilon la respondo:

sopiro de misteraj revoj irilas
al dormaj tendoj pri mirinda mondo
kie ĉieloj nekonataj brilas.


Todor Trajanov
MAGIISTO

Konstruoj blankaj fore en krepuskbluo dronas.
Kaj fremdas mi al ĉio, al ĉiu templo, dom’.
Malbonojn mi forgesis, plezurojn plu ne konas,
sed kara al mi ĉio, eĉ lasta la atom’.

Sed la objektoj mutas, neniam min konfidis
pri sia dua senco, mistera kaŝ-vizaĝ’.
Mi okulstreĉis kaj nur ŝlositajn pordojn vidis,
la fortikaĵon rompis nek psalmoj, nek kuraĝ’.

Tutpova magiisto, rebril’ fatamorgana
de l’ noktomez’: – mi iras: profet’ de stelofaloj.
Miraĝojn lumajn vekas mi en la kor’ malsana.

Sed ofte haltas mi sur fora tomb’ matene,
el ĉiuj – plej malriĉa. Kaj pie al petaloj
de mia roz’ unua kolektas mi ĉagrene.


Todor Trajanov
EN LA NASKIĜA ARBARO

Ekdormas la aŭtuna arbaro en trankvilo.
La senfoliajn pintojn klintenas ĝi senmove.
Kaj ili kvazaŭ flustras nun inter si kun miro:
espero Maja kial ne vekas nin denove?

La nigraj horizontoj dormemas letargie.
Ĉe krutaj rokobordoj malhela akvo plaŭdas.
Malhelaj branĉoj kurbas super abismo tie,
jam bruon de venontaj glacioj ili aŭdas.

Folioj lastaj tremas en velko flave bruna
kaj falas: dorme ploras la arbareg’ maljuna.
Kaj nimfo perdiĝinta, jam en beleco lasta,

palpebrojn mallevinte, timeme tie venas
kaj ĉe l’ malforta brako trovitan orfon tenas:
unuan sian revon de Maj-mateno ĉasta.


Jordan Kovaĉev
INFANOJ DE L’ NATURO

Sur freŝa bordo, kie en ludbatoj
disfalas perle brilaj ondo-miloj,
kaj roso-spire al la verdaj platoj
verŝiĝas ili kun la suno-briloj,

jen venas, kantas laŭ inspira verso
kun brust’ el kiu ŝprucas voĉ’ miela,
l’ infanoj bonaj de la Universo,
verŝanta Pacon al la koro hela.

Sukŝvela, mola herb’ al ili metas
la vojon. Floro apud flor’ laŭire,
kaj rivereto ŝaŭme zumkantetas,
ilian vojon refreŝigas spire.

La Teron ili faris bed’ ĝardena.
Kun ĉio paco en jarcent’ ilia.
Tra flora val’, sur vojo ombroplena,
vojaĝas cervo kun la homo pia.

En denso birdo nekonata donas
la koron al la frato-hom’ en kanto,
kaj ruĝan frukton arbo mem proponas
invite al la paca vojaĝanto.

En ĝoj’ komuna ĉiu floro treme
ekbrilas per la roso brilianta,
subtilan psalmon flustras mildhonteme
la branĉoj de la bosko ripozanta.

Kaj bela psalmo de l’ estonta gento,
tra l’ kamp’ senfina eĥas solenĝoje.
Ĝin, himnon sanktan la flugil’ de vento
al la Senlimo portas lumovoje.

Ĉar kor’ ilia estas sen malhelo,
ilian bruston tentoj ne ekfendas,f
al homa fil’ fidela, el ĉielo,
la dolĉa Patro koran benon sendas.


Rabindranath Tagore
LA JUNA PRINCO

Ho patrin’, la juna princo iros preter ni solene.
Kiel povu mi atenti pri laboro ĉi matene?

Montru al mi harojn miajn kiel ligi, kiel plekti,
ho patrino, diru al mi, kiun veston do elekti?

Vi rigardas mire, panjo? Scias mi, ke li ne sendos
eĉ rigardon al fenestro, kie je li mi atendos.

Post momento li forpasos, iros vojon senrevenan,
nur la flut’ el malproksimo sendos al mi ĝemon svenan.

Sed la juna princo iros preter nia dom’ solene,
tial prenos mi la veston plej ornaman ĉi matene.

Ho patrin’, la juna princo iris preter ni kun brilo,
leviĝanta suno brilis de sur lia veturilo.

Kaj vualon mi forŝovis, ŝire mi de l’ kol’ malligis
ruben-ĉenon mian, kaj sur lian vojon ĝin faligis.

Vi rigardas mire, panjo? Scias mi: li ĝin ne levis,
restis sanga gut’ sur vojo, kie ĝi sub rado krevis.

Kaj neniu ja konjektas, kaj neniu ja eksciu,
kio estis la donaco, kaj de kiu, kaj por kiu.

Sed la juna princo iris preter nia dom’ ĉi fojon,
kaj juvelon de la brusto ĵetis mi sur lian vojon.


Rabindranath Tagore
LA ĜARDENISTO KAJ LA REĜINO

SERVISTO:
Indulgu min, serviston, ho reĝin’!
REĜINO:
De mia festo venis ĵus la fin’.
Servistoj miaj ĉiuj iris for.
Kion vi volas je malfrua hor’.
SERVISTO:
Se la ceterajn, ĉiujn vi forsendis,
jen mia temp’. La vicon mi atendis.
Kaj mi demandas: kian servon doni?
Serviston lastan volu do disponi.
REĜINO:
Ĉu vi esperas post malfrua veno? …
SERVISTO:
Gardisto via esti en ĝardeno.
REĜINO:
Ĉu do perdiĝis tute saĝo via?
SERVISTO:
Jen, mi rezignas pri labor’ alia.
Mi glavon, lancon en la polvon ;ĵetas.
Reĝino! Min ne sendu, mi vin petas,
al reĝaj kortoj en la malproksimon,
nek kun armeo sendu min trans limon
por almilita, glora entrepreno.
Mi estu nur gardisto de l’ ĝardeno.
REĜINO:
Kaj kio estos tiam viaj devoj?
SERVISTO:
Servisto estos mi de viaj revoj.
Mi flegos la vojeton en ĝardeno,
iratan de vi dum maten-promeno,
sur kiu laŭde vin laŭ via ir’
salutos floroj, svenaj pro l’ sopir’.
Per balancil’ mi lulos vin laŭvole,
dum saptaparna branĉ’ vin ombros mole,
kaj arĝentbrilo luna, fruvesperon,
kisados vian puntan vest-borderon,
zorgeme verŝos mi vespere ĉiam
oleon freŝan en lampeton vian,
kiu ĉe l’ lito nokte treme flamos,
skabelon vian per zorgema mano,
per sukoj de santalo kaj safrano,
per desegnaĵoj miraj mi ornamos.
REĜINO:
Vi certe volas rekompencojn. Kiajn?
SERVISTO:
En mano teni manojn la graciajn,
kiuj similas al lotus-burĝonoj,
ornami ame manartikojn viajn
per bonodora ĉeno de festonoj,
per suk’ aŝoka pentri ruĝkolora
la haŭton de subtila via plando,
la polvon lavi for per kis’ adora
restintan sur la piedeta rando.
REĜINO:
Servisto, plenumiĝu via pet’.
Estu gardisto de la ĝardenet’.

Emile Verhaeren
LA VENTO

Tra l’ vastaj, vastaj stepoj kun lament’
ekkornas vintra vent’ Novembron,
tra l’ vastaj stepoj kun lament’
veas la vent’,
delire ŝiras siajn membrojn,
urbojn laŭ ir’ per peza spir’
vipas la vent’,
la vento kornas nun Novembron.

Sur putoj farmaj
la ferseruro kaj puli’
grincas.
Sur putoj farmaj
bruas seruro kaj puli’
kun grinca kri’.

Portas laŭ bord’ en raba rul’
foliojn mortajn de betul’
la vent’ sovaĝa de Novembro.
La vent’ en branĉoj mordas
birdnestojn, kruelul’,
kaj raspas ĝi sur fer’,
lavangon vintran volve tordas
rabie sur maljuna ter’,
rabie, la vent’,
la vent’ sovaĝa de Novembro.

En la plorindaj staloj blindaj
sur fenestret’ flikita
sub hak’ de atak’ skuiĝas kun klak’
papero, vitro splita.
– La vent’ sovaĝa de Novembro!
Sur monto, kiu brunas bistre,
de sube supren, aertranĉe,
de supre suben fulmoŝanĝe,
muelilo falĉas fataliste,
muelilo nigra falĉas venton,
la venton,
sovaĝan venton de Novembro.

Kadukaj domoj, kaŭra grupo
ĉirkaŭ la preĝejtur’ maljuna,
ekŝanceliĝas en la subo,
ŝirmej’ maljuna kaj tegment’
klakas en vent’,
en vent’ sovaĝa de Novembro.
Tombejaj krucoj, ĉi inkubaj
brakoj de la mortintoj subaj,
kiel flugilo granda el aer’,
frapiĝas al la ter’,

La vent’ sovaĝa de Novembro,
la vent’,
ĉu vi renkontis kun la vent’
ĉe l’ tricentvoja voj-kunkuro,
ĉu vi rekontis kun la vent’
de la detruo kaj teruro,
ĉu vi ĝin vidis ĉi vespere,
dum ĵetis Lunon ĝi altere,
kaj ne povante fari pli,
vilaĝoj vermboritaj kun vekri’
blekadis kvazaŭ besto
sub la tempesto?

Tra l’ vastaj stepoj kun lament’
hurlas la vent’,
la vento kornas nun Novembron.


August Strindberg
KIO DO? KIU DO?

Kio do? Kiu do?
Jen en mortemaj vualoj blankaj
Hor’ de linioharmonioj,
sonoradanta subvuale.
Miniatura mondo,
portret’ de nia granda kosmo.
Rigardu parabolon de ĉi kokso,
potencan, kiel la kometa vojo
al nekonataj, revkonjektaj spacoj…
Nun ĝi turniĝas kaj tuj la linioj
kunfluas en duonon de elipso
– la Ter’ turniĝas tiel ĉirkaŭ l’ Suno –
kaj montras sin figur’ ovala,
el kies fokuspunkto la radioj
de ŝia sin’ diskuras.
Jen inter ŝultroj kaj ingvenoj
la heksagram’, la sankta,
Orion’ majesta de la stelomondo.
La umbilik’ similas al la zono,
kiun tratranĉas ĉielekvatoro,
ripozas ĝi en sfera triangulo,
malsupre, sub konveksaj arkoj tri:
kupolo sur tegmento templa,
sur sankta templo de la patrineco.
Kaj jen la trunk’: sunkrona, lunfalĉila,
kun implikaĵ’ de kurboj delikataj;
duonsferoj de l’ du mamoj: jen la Ter’:
stelnubo de l’ genuoj: la laktvojo,
la svelta ark’ de l’ kruroj
similas al streĉita kord’ pafarka.
La piedoj belvolbaj,
la ŝultroj rondetaj,
la brakoj ŝvelformaj
ŝiriĝis el ĉi sama sfero ĉiuj;
simfonio el harmoni’ de l’ sferoj.
De l’ sfer’ devenas ĉiuj; de l’ konuso,
de l’ lumkonus’, versita de la Suno!
Tiel vi, ho virin’, el lum’ ĉiela
kreiĝis en la Kreo,
laŭ propra bildo de l’ Kreint’,
el pecoj de la Universo.
Kaj tial vi estas ĉio!
Ĉiodona
sen kiu estas mi malplena spac’!
Sed, ho ĉielfilin’, el tero,
el ĉiuj landoj de l’ Naturo
kreiĝis la polvdomo fajna, kiun
animo via loĝas.
L’ oreloj estas konkoj kaj helikoj,
la mielkavetaj lipoj estas floroj,
la buŝo estas poro de kreskaĵoj.
La kurb’ de l’ orelloboj,
kiel sarmentoj de melon’ kaj vito;
la dentoj perlamotaj,
kiel la fiŝoskvamoj;
Okuloj viaj estas
juveloj, zafirbluaj, oniksnigraj,
aŭ eble brunaj, kiel la agat’,
ilia garno estas blankblueta
ovŝelo de kolombo,
ilian ripozliton
standardoj nigraj de ardeaj
plumoj borderas!
Kiel kompari viajn harojn?
Ho, jen kolharoj de sovaĝĉevalo,
aŭ bisso de l’ purpura konk’,
plej fajna musko de la blua mar’.
Ĉu mola kampgazon’,
ĉu tufa pampo-herb’?
Ĉu ĝin silkvermo teksis tiel fajna
por mola papilia nest’?
Ĉu araneo ŝpinis sorĉfadene
por reto de ormuŝoj?
Kiam Urano fosis la prateron,
kaj Terpatrino Gea ŝpinis,
tiam kreiĝis viaj haroj
por la vual’ de l’ fianĉin’ unua,
kaj por monvesto de l’ infano.
Per ili vi sekigis viajn larmojn,
en ilin kasis vian honton,
kiam vi, forlasinte la Edenon,
ekpaŝis sur la dorna voj’ de l’ mondo.
En ombro de ilia freŝa bosko
vi ripozigis la okulojn lacajn,
se nokte falis la kudril’ el mano
kaj vian forton la infan’ malsana
konsumis, eltrinkinte blankan sangon
el alabastra tas’ de viaj mamoj.
Ripozis ankaŭ mi
sub ombro de ĉi bukloj, ve, ho ve! –
en panja sino, sur edzina brust’ …
Jen estis ili helaj kaj facilaj,
burĝonoj freŝaj de betul’ printempa,
jen nigris ili, nigris pli ol cipreso,
kaj kiel vip’ plektita el serpentoj
okule frapis min;
jen teksis sin je kruda harĉemizo,
kiun mi devis porti
se mi malsatis!
Ho, dolĉa vipo!

János Vajda
LA KOMETO

Kometo supre; la trenaĵo brila
ĝis horizont’ balaas de l’ zenito.
Jen, laŭ la dir’, la Granda, la rekt-ira.
Ne plu returnos sin ĝia orbito.

Tra l’ brilaj svarmoj de la stelomondo
kun la Senfin’ vetkuras ĝia vojo.
Ne volas, povas turni sin en rondo,
kuras eterne sen kunul’, sen ĝojo.

Plezuru iuj pri l’ koketaj steloj,
la lunon ŝanĝan iuj ŝatu pli,
majesta Niobe’ de la ĉieloj,
funebro flagra, vin honoras mi!

Ho bild’ de mia damna vivdestino,
radi-penik’, pentril’ de mia fato!
Kien ajn iras vi tra l’ mondsenfino,
ĉie malĝoja, fremda izolato.


János Vajda
AŬTUNA PEJZAĜO

Jen nuboj sin pelas sur la firmamento,
stangherboj zumsvingas sin ĉe la river’,
kapskuas montpinte la fag’ kun lamento:
ke ree forpasis ĝojplena somer’!
Jam svarmas la korvoj, kornikoj kun bruo,
frostetas en dorna arbust’ la paruo,
tra l’ velko ĝardena ploregas vent-krio:
forvelkas la rozo, defalas folio.

Forvelkas la rozo, defalas foli’!
Por tia vivcelo naskiĝis do ni?
Ne plu! jen la fino de la kariero!
Aŭ sin nur transvestas la hom’ sur la tero?
Ĉu l’ morto eternas, aŭ vivo ĉi tie?
Komenco kaj fino ĉu estas, kaj kie?
Do kio la sonĝo kaj kie la vero,
ĉi tie, aŭ transe, trans lim’ de mistero?

La nuboj sin pelas sur la firmamento,
l’ arbaro silentas, sen birdoj, sen trilo,
sovaĝcikorio ekvagas per vento,
plorante lamentas vilaĝsonorilo.
Naskiĝas, pereas minuto kaj jaro,
kaj ombro sur kampo, kaj ŝaŭmo sur maro,
tombtolon ŝiradas la vento kun krio:
forvelkas la rozo, defalas folio.

Forvelkas la rozo, defalas foli’!
Ĉu vane esperas kaj kredas do ni?
Ĉu estas konsolo nenia, nenia
pri nova printempo trans foso glacia?
Jen dronas mortinto en tombo sinsterne
kaj bruas terbuloj: eterne, eterne.
Sur tombon sin ĵetas amat’-fidelulo,
nenion, neniam redonas terbulo.

La nuboj sin pelas sur la firmamento,
subiras la suno. Revenas ŝafgrup’,
formortas la reva tintil’ en silento,
ekflugas vesperto, ekkrias la gut’.
La tombon plorega patrino brakumas,
– nun steloj ekardas, la luno eklumas,
kaj flustras la vento ĉe l’ kruco de Dio:
ekfloras la rozo, ekverdos folio.


János Vajda
POST DUDEK JAROJ

Kiel sur Montblanc la glacio
spitanta al la sun’, al vent’,
jam mia koro sen pasio,
sen brul’ ripozas en silent’.

Jen ventbrilaj stel-legioj
koketas supre sur ĉiel’,
min superŝutas per radioj:
mi restas frosta sen degel’.

Kelkfoje tamen, dum mallumo,
en revoj de duona dorm’,
sur fea lag’ de l’ fora juno
aperas via cigna form’.

Kaj mia kor’ nun ekfajreras,
simile al la Monto kun
eterna neĝo, se aperas
la transe leviĝanta sun’.


János Vajda
SOLECO

Se pri la penoj kaj doloroj temas,
kaj amasiĝas ĝemo kaj lamento,
pri la doloro propra ĉiu ĝemas,
ke en la mond’ plej ŝiras ĉi turmento.

Aŭskultas mi la multan plendparolon,
sed mian plendon – mi primutas ĝin,
mi serĉas solon, la senfinan solon,
nur tie, tie mi elŝutas ĝin.

En la arbar’ plej densa kaj plej nigra,
kie ekdormas vent’ sur arbfolio,
kaj kvazaŭ haltas vivo, tempo migra,
mi surgenue flustras: “Mia Dio,

ĉu en la mond’ ne estas do perfekto!
En kreo mankas senriproĉa peco.
Se ĉio f i n a kriplas pro difekto,
perfekta estas do la s e n f i n e c o?

Vi supre, sur la ora nubo tronas,
vi kreas, ŝanĝas, murdas per komando,
baraktas aĉe, kiujn vi ordonas,
ĉu do kontentas vi, la Ordonanto?”

Malhel’ mistera sur ĉiel’ eksidis,
trakuris ombro sur la firmamento,
kaj kvazaŭ froste, morte ekrigidis
l’ aer’ senmova; premis la silento.

Kaj jen, nun kvazaŭ ekparolis Dio,
kaj sonis granda kaj profunda ĝem’:
“Al mi similas en la mond’ nenio:
mi estas ĉiam sola, en mi mem.”


Endre Ady
NEĜMONTOJ KAJ RIVIERO

Neĝbuklojn niajn glaciĉapaj
uraganidoj taŭzas bube,
printempo sub ni ridas, palmoj,
alooj, kaktoj floras sube.

En Alpoj estas ni la Limoj.
Nin ventfriponoj moke vipas,
kaj sube sanktan brilon suno,
frenezan bluon mar’ disipas.

Fier-turmente ni la kapon
en la ĉielojn frostajn boras,
dum ĉe l’ piedoj dand-sinjoroj,
parfumaj damoj ridsonoras.

Ni ŝirmas ilin, ni, la Limoj,
ĉi grandaj korpoj frostrigidaj,
gardante, ke por ili estu
printempaj horoj gaje-ridaj.

Ja mortus, se ni falus foje,
tiu printemp’, de l’ subo stranda,
ja mortus palmo kaj rideto
sur delikata lipo danda.

Se ni ekzemplon donus grandan
tondre, terure kaj sovaĝe
montkamaradoj, kio estus,
se ni vizitus ĉi-pejzaĝe?


Endre Ady
PLORI, PLORI, PLORI

Atendi en la nokto dekdu-bata
je ĉerko, lante alportata.

Demandon pri l’ mortint’ ne meti,
al sekvantaro sonoreti.

Sub tend’ arĝenta, nigra tolo
balanci krucon sen konsolo.

En nigro, peza arĝentumo
sufoke spiri pro l’ torĉfumo.

Kun krakaj ombroj batalante
obtuzan psalmon ĝemi kante.

Aŭskulti je l’ orgen’ muĝtrema,
tombsonorilo profundĝema.

Paŝi tra tombaj kavoj glutaj
kun nigra pastro, knaboj mutaj.

Rigardi kaŝe, ŝtele, time
mortinton fremdan, trem-anime.

Frosti sub Luno superstiĉa,
spiregi en incenso riĉa.

Brust-bati pri l’ Paseo brue
sub sorĉ’ fatala, surgenue.

Konfesi ĉion. Kaj kulp-cite,
sur ĉerkon fali kor-rompite.

Testamenton teruran aŭtori
kaj plori, plori, plori, plori.


Endre Ady
BATALO KUN LA GRANDSINJORO

Min murdos, sciis mi, min murdos
la porko-kapa Grandsinjor’
Rigide sidis kaj rikane,
sur or’ li sidis, sur la or’
Mi sentis, jen decida hor’

Mi lian naŭzan porko-kapon
karesis. Tremis li en ĝu’.
“Ekkonu min.” Mi flustris. Truis
mi kapon mian. Tra la tru’
li vidis cerbon, ridis plu.

(Ĉu min aventurist’ sovaĝa
li kredas?) Falis mi al ter’.
Sur bord’ de l’ muĝa viv’ ni estis,
ni, solaj. Ruĝas jam vesper’.
“Necesas oro, ormoner’.”

“Ne eble al mi plu atendi,
ja povas murdi min moment’.
Por vojo, por plezur’ min vokas
misteraj vokoj, sorĉa tent’.
kaj povas murdi min moment’.”

“Haregoj ŝirmas vian koron.
En mi abscesas pusa ŝir’.
Kaj tamen mia kor’ benatas,
la Viv’ ĝin mordis, la Sopir’.
Necesas oro. Urĝas ir’.”

“Je mia jaĥt’ la mar’ atendas.
Kaj tendoj mil atendas min.
Fremda balzamo, fremda suno,
nova knabino, fremda vin’,
atendas ĉiuj min, ja min.”

“Galopas al mi ĉiu Novo,
spiregas en mi vivotut’,
ĥaoso sankta: miaj sonĝoj,
kaj viaj sonĝoj: surda mut’,
do krevu brust’ por oro-ŝut’.”

Vesper’ jam nigris, trista, blinda.
Mi ĝemis. Per la ondo-zum’
senĉese venis logaj vokoj:
jen ni. Ĉu estas mono-sum’?
Susuris, flustris ondo-zum’.

Kaj ni ekluktis. Tremis bordo.
En lia karn’ per ungoŝir’
mi gratis, taŭzis. Vane. Vane.
Li ridis. Tintis oroj mil.
Ne eblas ir’, ne eblas ir’!

Vesperoj pasis, mil vesperoj.
Sang’ mia falas flue for.
De fore oni vokas, logas,
kaj ni nur luktas kun rigor’:
mi kaj pork-kapa Grandsinjor’.


Endre Ady
REMEMORO PRI NOKTO SOMERA

Tamburis ĉefanĝel’ kolera
al Ter’ alarmon furioze,
junuloj frenezumis ame,
kaj estis svarma falo stela,
kaj virgokufoj,falis same.
Unika,
unika estis ĉi nokt’ somera.
Ekbrulis nia abelej’,
piedrompis ĉevalid’ plej bela,
vivis mortint’ en mia sonĝ’,
perdiĝis nia hund’ fidela,
kaj nia muta servistin’
ekkantis, jen, per voĉo kvera:
unika,
unika estis ĉi nokt’ somera.
Friponoj fierfanfaronis,
rabis eĉ rabist’ delikata,
kaj kaŝis sin la homo vera:
unika,
unika estis ĉi nokt’ somera.
Ni sciis ja: la hom’ falemas,
estas tre ŝulda pri la amo,
tamen, tre strangis nun ĉi turno
de l’ nuna, fora mondo tera.
Neniam la pun’ pli moka estis,
neniam la hom’ pli nanmizera,
ol dum ĉi tiu somernokto:
unika,
unika estis ĉi nokt’ somera.
Terur’ sin klinis sur animojn
kun malicega ĝoj’ infera,
obsedis ĉiun fat’ mistera
de ĉiu antaŭulo lia.
Al fest’ terura, sangebria
ebrie iris nun la Penso,
servist’ fiera de la Homo,
kaj nun, jen, kripla kaj mizera:
unika,
unika estis ĉi nokt’ somera.
Ho kredis tiam krede mi,
ke ia neglektita Di’
revivos, portos min en morton.
Kaj jen, ĝis nun mi vivas, tia,
kia min faris tiu nokt’ magia
kaj Di-atende mi memoras,
memoras tiun mond-dronigan,
teruregan somernokton:
unika,
unika estis ĉi nokt’ somera.

Endre Ady
ADMONO AL LA GARDANTOJ

Gardantoj, gardu sur posteno.
La noktoj estas steloŝutaj,
Lampiroj vibraj en ĝardeno,
memoroj pri someroj foraj,
somer’ Florenca; kaj en ĉeno,
memoroj pri l’ aŭtuna Lido,
pri l’ karaj balaj balaaĵoj
en la vapora ĉambro de l’
adiaŭbalo, je mateno.
Kaj ĉiuj beloj, vivoj, kantoj,
eterne vivaj mortaj horoj,
ĉiuj mortintoj kaj vivantoj,
kaj malproksima rid’ de koroj,
vin petas orfe, en ĉagreno:
gardantoj, gardu sur posteno.

Gardantoj, gardu sur posteno.
La Vivo vivas, vivi volas,
ne tial ĝi per beloj multaj
nin benis ke tra ili vadu
ĉi diablaĵoj sange-stultaj.
Dolore estas esti homo,
teruras bestheroaj diroj.
Stelŝutaj noktoj kaj lampiroj
tamen ne lasas nin forgesi
pri l’ Fid’, ŝpinita en la Belon.
Gardantoj, gardu sur posteno.


Herman Gorter
EL LA «MAJO»

Printempo nova kaj sonoro nova!
Ĉi kanto sonu kiel fajf’ plenblova,
aŭdita ofte ĉe l’ somersun-falo
en eta urb’ malnova, laŭ kanalo.
La dom’ mallumis, sed la strat’ senbrua
kolektis la krepuskon. Bril’ malfrua
restis ĉiele. Blanka orbrilado
falis fenestren super la fasado.
Nun kantis bubo, kiel tub’ orgena,
skuiĝis sonoj en maturo plena,
kiel ĉerizoj junaj, se l’ zefiro
ekvagas boske, por promena iro.
Tra pontoj, akvobordoj malrapide
li iris vage, kaj li junbirdide
fajfadis ĉie, sen konscio vera
pri l’ propra ĝojo pro l’ ripoz’ vespera.
Pri ĝi laculoj ĉe l’ vespera tablo
aŭskultis kiel pri malnova fablo,
ridete; kaj fenestroferma mano
hezitis nun, dum fajfis la infano.

Henriette Roland Holst
EL LA «ROMPIGINTAJ KOLOROJ»

Ofte mi vidis naturon,
kiel beston, jam pretan por salto,
profundspire ekstari,
kaj ekverdi kun erupta ekzalto,
verŝante tra l’ mondo floradon.
Esper’ tiam streĉis la kordon
en mi, kaj mi ŝajnis pokaJo
plenigita ĝis trans sian bordon,
tiel mi ĝojis kaj pensis: Ho morgaŭ
la kialon ekscios mi tute!
Sed la morgaŭ venis, iris,
kun manoj malplenaj, mute,
kaj al nova tag’ kaj al ĝia frukt’
ĝi postlasis min, sopirkatenan.
Tiel forrevis mi junon, memame,
brakumante aeron malplenan
kaj maturiĝis al pli plenaj jaroj…
– – – – – – – – – –
Mi sidis en rara silento
somera; la vento ne bruis,
kviet’ estis tiel perfekta
ke ĉiu kreaĵo ĝin ĝuis;
l’ insuloj de l’ ĉielmaro
senmove sin tenis,
kaj ŝajnis aŭdiĝi io,
kion hom’ neniam komprenis.

Tiam sentis mi en mi ekŝiron
kaj ke sin liberigus io;
kiel best’ en angulo ĝemas
de malsato kaj de glacio,
tiel ĝemis ĝi funde, funde
en mi, tre fore de l’ sun’:
plej sola en mondo, neniam
homvizaĝon vidinte ĝis nun.
Ĝi estis anim’ de l’ animo,
mia plej interna sentfluo,
senscia pri ĝoj’ de batalo,
vivinta tre fore de l’ bruo
kaj fore de l’ konscio.
Al mi ŝajnis, ke vage mi iris
de post jaroj, ekstere de l’ vivo,
kaj ĝin enrigarde sopiris.
Ĉi senton mi ne plu perdis.
Kaj kvazaŭ mi, mizera,
ĉiam refoje gapus tra fenestro
al lum’ interna, blanka kaj tenera.
Iam, sur sojlo kabana, en suno
vespera virinon mi vidis,
ŝi ludis kun sia infano
kaj ĝin kuraĝige alridis
– ĉar pene ĝi provis marŝi –
ŝi vokis kaj ridis ĝue,
poste malfermis la brakojn
kaj ĝin ekkaptis, surgenue.
Jes ja, mi vidis la ligon,
la dolĉan malfermon de l’ koro,
ho, kvazaŭ floro, rozeto burĝonus
odore … kaj en la nokthoro
mi sentis maneton surbruste
kaj buŝeton, suĉantan el mi,
infan’ mia! mi havis vin sonĝe,
sed vi fuĝis ĉe l’ matenradi’.
Mi aŭdis la merlojn kanti,
en griza, malvarma lumo,
kaj miris, ke povas mi porti
la tagon kun ĝia ŝargumo.
Strange kiel peze pendas
super la tag’ la fum’ de sonĝo …


MALNOVA ESTONA POPOLKANTO

Ve, ni veraj vendituloj,
senigitaj servutuloj,
kruelsortaj kaj sensavaj,
sub la prem’ de servoj sklavaj.
Nokte ni staras, -tag’ nin streĉas,
vipobat’ la haŭton breĉas,
sangon suĉas sort’ mizera,
plursemajna pun’ karcera.
Premas manojn peza ĉeno,
pulsas fingroj pro la peno,
sangvezikoj sur la manoj,
vundaj kaloj sur kalkanoj.
Helpe de nokt’ ni herbon serpas,
fojnon forki luno helpas,
vilagmeze viglas heloj,
vibra lum’ de vakskandeloj.

Marie Under
PURIĜO

Jete mi jenon-tion forigas,
voj’ pli facilos tiel postnune,
vivfajrujon de rub’ mi purigas,
kvazaŭ pli june.

Ĉion transŝultren ŝute kaj ŝute
ĵetas mi kun okul’ fermita.
Mi ne domaĝas! For ĉion tute!
Kial ja gardi pri ĉio splita?

Ĉion transŝultren! Plue kaj plue!
Kelko kvazaŭ alkreske sin ligas.
Ĉion memoro gardas ja glue.
Kaj mi nun kvazaŭ min senhaŭtigas.

Kiel amasas aĉaĵoj ĉiaj!
Kiel rubej’ la pasint’ kreskegas.
Unun enhavas nur tagoj miaj,
kvazaŭ infanon nur ĝin mi flegas.

Spaco nun! Freŝo nun! .eble – glacia.
Kvazaŭ ripozo. Vasteco. Aero.
For milkapeco kapturne varia.
Do – ĉu fiero?

Golfo de revoj – nur medikamenta
pika solvaĵo jam por la pupilo.
Plenas de steloj intertegmenta
spac’. Mi rigardas … Venu trankvilo.

Ĵete mi jenon-tion forigis,
voj’ pli facilos tiel postnune.
Vivfajrujon de rub’ mi purigis
kvazaŭ pli june.


Johannes Semper
IMPROVIZACIO AŬTUNA

Nun ĉio – tiel orde, kune jam:
folioj falaj, bruna branĉornam’,
papavo elflorinta, tranĉa ramp’
de la plugil’ sur lede dura kamp’
kaj kun blasfem’ plugita sulk’ de ter’,
kaj supre rula nubo-aglomer’.
Ho, ĉi aŭtuno tiel homogenas!
Eĉ la limak’ sur fung’ tion komprenas.
Draŝiloj bruas kaj jam en la nuboj
alhejmas triangulaj gruotrupoj.

Nun enrigardu vin mem. Vidu ŝtele
la kunirantan ombron, berojn ŝvele
maturajn, pesu la grenujan riĉon,
kaj kantu poste vian aŭtuniĝon,
post vivduon’ pasinta, maljuniĝon.
Maturas temp’, por fari la bilancon.

Ne!

Mi volas ja eĉ nun printempan dancon,
mi volas semi spiton, disonancon,
dum floras flokso nun,
en folifalo de l’ aŭtun’
rezinoplene volas mi burĝoni!
Dum multaj emas en la prozfarsaĵo droni,
mi nun agordu vin, printemp-fajfilo;
kiel cejan’ en grenoj, sen utilo,
kiel or-rafanistroj, kiuj nin provokas
en mez’ de lin’!
Aŭtun’! Se min
vi vokas
prikanti de l’ ĉiel-lazur’ la finon,
odoran, sukan linon,
disfalan mian sinon:
fiera mia pozo
estas la malkonsent’!
Min ne konsolas en vi la ripozo,
ankoraŭJogas la piedojn mont-ascend’!
Jen, mia nuborand’
ja plenas je printempa fulmotondro!
Mi – antaŭ kil’ ŝaŭmstria ondo,
mi – turnovent’! Dum flagruband’
nun lace kaj malstreĉe pendas,
ventego iĝi mi pretendas.
En harmonio, digestad’ malvigla,
en mezo de komfort’ kaj sven’,
ĵetiĝu el mi, kiel peĉo nigra
kaj lafo – la malben’!
Ne! Por malvigli, kiel vi, aŭtun’,
mi ja ne taŭgas! Volas mi
elpasi, min ne povu jugi
rubrika letargi’!
Jen, voko vibras en mi nun:
ek! Kontraŭ ventoj flugi!
Ŝipgvidi kun printempa ten’
por senti min – en pen’!


Jovan Dučić
SUKO

 

En la larĝa ombro de l’ palmventumilo
kuŝas bela Naksis. Super Nil’ tagmezas.
Hirundaroj ĉirpas. En la arda brilo
tra l’ aero silko flugas kaj karesas.

Nil’ antikva, verda, laca, sufokspira,
pasas for malvigle. Fajran polvon lulas
super urb’ malnova la tagmez’ trankvila.
Pro l’ pasi’ volupta, juna, ĉio brulas.

Dum tagmez’ pasia de l’ somero mita
Naksis duonnuda nun pri Izos revas.
Foje tuŝas branĉojn ŝi, volupt-ekscita:
jen, tra l’ tuta bosko ruĝaj floroj krevas.


Giovanni Pascoli
LA 10. DE AŬGUSTO

Sankta Laŭrento estis, mi ĝin sciis,
ĉar tra l’ aer’ trankvila stel’ post stelo
ekardis, falis; ĉar fajrere striis
tiele granda ploro tra l’ ĉielo.

Hirundo reen al tegmento venis.
Murdita: inter dornojn ĝi defalis.
En sia beko ĝi insekton tenis,
por manĝ’ per kiu idojn ĝi regalis.

Jen, kvazaŭ krucumita, ĝi etendas
ĉi tiun vermon al ĉielo fora.
Kaj ĝia nest’ en ombro ĝin atendas
kun ĉirpo pli kaj pli mallaŭte plora.

Al sia nesto hom’ sur vojo estis.
Murdita: “Mi pardonas”, li lastvortis.
Kaj krio en okul’ senferma restis …
Donace du pupetojn li alportis.

Kaj tie, en la forlasita domo,
oni atendas, vane lin atendas.
Senmove, mirkonsterne tiu homo
la pupojn al la fora ĉiel’ etendas.

Kaj vi, Ĉiel’, el alt’ serena de la
senmortaj mondoj, de senfina fono,
ho, nun inundas per plorado stela
ĉi atometon ombran de l’ Malbono.


Giovanni Pascoli
VALENTENO

Ho! Valenteno, vi vin nove vestis,

kiel printempa branĉ’ de domarbusto!

Nur piedetoj dornprovitaj restis

ankoraŭ nun en sia propra krusto:

en ŝuoj, kiujn panjo al vi faris,

kaj kiujn vi de l’ naskotag’ ne ŝanĝis,

ne kostajn eĉ groŝeton; sed ja karis

la ŝtofo, kiun ŝi al vi altranĉis.

Ĝi karis; ŝi senigis devigate

tiun ŝparujon tintan; ĝi nun, muta,

malplenas; kaj ja kantis plurmonate

por ĝin plenigi, la birdkorto tuta.

Ve, en januar’, ĉar salikflam’ malforte

varmigis vin, vi tremis ja de frostoj!

kaj la kokinoj kluke kantis korte:

“kaptu, kokkuko, jen kokkuk’ por kostoj.”

Poste, kokinoj mutis, venis Marto,

kaj restis vi, ho kampulid’ mizera,

tiele, plumvestita en mezparto,

sed nudpieda, kiel birdo vera.

Kiel birdet’ veninta de la maro,

saltanta tra la heĝoj, kaj senscia,

ke krom bekado, amo kaj kantado

ekzistas ia ajn feliĉ’ alia.

 


Giovanni Pascoli
LA REVENO DE L’ BESTOJ

Ne krakas plu tondil’ sur poplarbo,

nek plu respondon eĥo resendas.
Sur dekliv’, ŝarĝite de garbo
da branĉoj, kaŝe, homo ascendas.

En malproksim’, martela ekfrapo

de lignaĵist’ resonis … jam fino.
Nun sonas sole krio de knabo:
«Kolombo! Burĝono! Blankino!»

Ĉe lia kolo pendas herbaro

en korb’ maldensa el salikbranĉo.
La bestoj, ĉe herbbenko, heĝbaro,
haltadas por branĉmordo, herbmanĝo.

Vidante super domoj jam ĉie

lazuran ŝvebon de fumĉifono,
ilin per serp’ minacas li, krie:
“Blankino! Kolombo! Burĝono!”

Kaj jen alia serpo blankluma

super Pania: flor’ de l’ sereno,
en la aero dolĉa, parfuma
de fojn-odor’, langvora ĝis sveno.

Ĉi serpo inter steloj plu vagas

tra la silento kvazaŭ de tombo.
De l’ tero nur la knabo feruadas:
«Burĝono! Blankino! Kolombo!(

 


Giovanni Pascoli
Fenestro lumigita: NOKTMEZO

Ok … naŭ … ankoraŭ unu. Lanta kuro
de l’ hor’ … kaj plua, plua … Hundo bojas.
Guf-kri’ en mi ne scias kiu turo.

Noktmez’. Forpase sonas sur la vojo
duobla bru’ de paŝoj. Ie fore
rulbruas veturil’, per unu fojo

haltas. Ŝlosita ĉio kaj senforma,
senviva, senkolora. Sola brilo
estas en mezo de la urbo dorma,
unu fenestro, kvazaŭ hompupilo
aperta. Homo, en la lumigita
ĉambreto, kio vin ne lasas dormi?
Olda dolor’? Espero june spita?


 

Giovanni Pascoli
Fenestro lumigita: NIGRA KATO

 

Vi serĉas Veron. Via pens’ similas
senfinan maron; en la mar’ senfina
troviĝas konko; en la konko brilas

perl’, via perl’. Aĝulo, neĝa boska
pejzaĝo, kiun la siroko frapas,
ŝajnas la frunt’. Vin nigra kato, frosta
vizaĝ’ de sfinkso, verdokule gapas.


 

Giovanni Pascoli
Fenestro lumigita: PLUE?

 

Eble vidvino bona … Dum ŝi metas
la stebojn kaj la kudrojn, la fileto
alvenas kaj ŝin pri fabelo petas.

Rakontas ŝi. Li aŭdas, ĉegenue,
pri Muso, Mago. Ĉe kudrad’ mallaŭte
li flustras je la lasta foj’: Kaj plue?

Kaj plue? Ĉiam novaj butontruoj.
La Mus’ jam mortis, for la Mag’ sen spuro.
La filo dormas inter la genuoj
sur la skabelo, ĉe l’ kudril-susuro.


 

Giovanni Pascoli
Fenestro lumigita: BRUETO

 

Knabino … Via mano sur papero
kraketa flugrapidas; halte baŭmas.
L’ okuloj serĉas vorton en aero.

La vorton donas nun al vi la muta
lampet’ eksusurante; via plumo
reprenas vojon kun kraket’ akuta.

Psit! Eta bru’ … vi al la lipoj prenas
la plumon, ekatentas, piedmova …
Kio? Nur lignoverm’ … la pordo tremas.
Dormu, patrin’, vin sonĝu … edzino nova.


 

Giovanni Pascoli
Fenestro lumigita: PLORETO

 

Ho panjo, blanka sur la blanka lito,
vi dormas nun; de kie surmiene
tiu dolor’ kontenta, laca rido?

Vi dormas kaj ĉirkaŭas vin arĝento
sur kapkusen’ langvora. L’ aĵoj movas
sonoriletojn etajn de l’ silento.

Kaj ĉie blanka mut’. Ĉu estas sun’ do
komenc’ de rito? Fino sen ripeto?
En la silento ĉasta de la punto
parolas la mistero en ploreto.


 

Giovanni Pascoli
LA FALINTA KVERKO

 

Kie ĝi ombris, kuŝas jam mortanta
la kverk’, ne luktos plu kun blov’ ciklona.
Kaj oni diras: Jen, ĝi estis granda.

Ĉi tie, tie, de l’ branĉaro krona
la etaj nestoj de l’ printempo pendas.
Kaj oni diras: Jen, ĝi estis bona.

Kaj ĉiu laŭdas, segas, tranĉas, fendas,
vespere grandan faskon porti povas.
Lamento en aer’ … silvio plendas:
ĝi serĉas sian neston kaj ne trovas.


Gabriele d’Annunzio
SONETO

Tra l’ ter’ benata, kie sur laboro
de homoj floris paco kaj konkordo,
delonge ni rajdadis jam sen vorto.
Sonis nur lante tinta hufsonoro.

Poste, en grava sankto de la horo,
leviĝis kant’, subite, laŭ la bordo
de l’ Mar’. La suno falis al la morto,
sed ĉi subiro ŝajnis nur aŭroro.

Jes, fluis el la komuniĝ’ intima
de ĉiuj aĵoj kun la Tag’, senfine,
mi mem ne scias kia sento flata

de dolĉo kaj forges’. Ĉie kapkline
staris montetoj kaj, de lum’ ne sata
ankoraŭ, rebrilegis Mar’ senlima.


Gabriele d’Annunzio
SONĜO DE NOKTO PRINTEMPA

Kun orienta pompo vi descendas
sur lumaj ŝtupoj; virinaro migra
vin sekvas kaj tra la ŝtuparo nigra
via neĝblanka bril’ la nokton fendas.

Preĝante al la Tero vi etendas
la brakojn, kaj, je via gesto signa,
la buŝoj de la virinaro vigla
psalmon de nova primaver’ dissendas.

La kapoj ondas laŭ la ritmo lante,
tra l’ vasta spac’ la pia kant’ solena
en forajn altojn spiras kun sopiro.

La granda son’ nun svenas formortante.
L’ ebon-ŝtuparo longa, plene plena
de l’ virinaro, vibras kvazaŭ liro.


Gabriele d’Annunzio
LA SEMANTOJ

Fortikaj knaboj iras sur plugtero
kaj mildvizaĝajn bovojn ili gvidas.
Vapore post ili la spur’ humidas,
kie apertas ĝin por sem’ la fero.

Poste, larĝgeste, viroj postrapidas
ŝutante semojn; levas kun fidelo
l’ olduloj bonaj preĝojn al ĉielo,
laŭ Dia plaĉ’ pri riĉaj fruktoj fidas.

Kaj kvazaŭ pia homa danko laŭda
honoras nun la teron; en modesta
sunlumo, vesperiĝe, streĉas neĝan

tempion la montar’; per kant’ mallaŭta
ekzumas homoj, kaj en movo gesta
majeston ili havas pastre-preĝan.


Gabriele d’Annunzio
EL «KANTO NOVA»

La akvoj dormas en la junia nokt’
plenluna. Rekte en la haveno nun
elstaras mastoj, kiel palaj
fantaziaĵoj en alpneĝ-brilo.

Per la nordvento muta navigas plu
la flokaj nuboj; pace-serene la
sonĝsvarmoj migras. Ĉu vi sentas,
Lalla, la dian odoron maran?

Ho, aŭdu, naskas nun la vekita ond’
murmuron longan; kantflugileto en
ventflirto frapas. Dancas en ĉi
nokto sirenoj en ardo luna,

dancadas, Lalla, kante: “Ho, juna gent’,
en kies varma vejno, vivanta kor’
jubilas la juni’ parfuma,
paca la maro, la nokto belas,

do amu!” Perdas sin tra silento jam
la blankaj nuboj, pace-serene la
sonĝsvarmoj migras; ĉu vi sentas,
Lalla, la dian odoron maran?

Jugitaj de am’, de plezuro
popol’ de vivantoj ekdormis,
ho serp’ el arĝent’, kia sonĝo-rikolto
al bril’ via milda ondumas de l’ ter’.

Ho serpo de l’ luno sinkanta,
brilanta sur akvoj dezertaj,
ho serp’ el arĝent’, kia sonĝo-rikolto
al bril’ via milda ondumas de l’ ter’.

Suspiroj mallongaj de frondoj,
de floroj, de ondoj, el bosko
elspiras al maro; nek kanto nek krio
nek sono nun iras tra l’ vasta silent’.


Gabriele d’Annunzio
TAGMEZO

Tagmez’. La vojo longe etendas sin
antaŭen, rekte, blanke de arda bril’,
ĉeflanke poploj bruligitaj,
herbo nenie sur ega flavo.

Nenia voĉo en la sufoka varm’
inerta; flagras nun kiel incendi’
l’ aero. Muto. Pendas lango
al la ĉevaloj irantaj lace.

Sed homoj staras kurbe ja sur la kamp’,
sangŝvitaj, lasas baki la kapon al
la brul’ de l’ senkompata suno,
mankas al ili guteto akva,

peceto pana. En tiu arda hum’
enprofundigas trupo de malesper’
la feron; okulestingiĝe
ili rigardas al si, ne plendas.

Ja persekutas kvazaŭ malica di’
ĉi malbenitojn de la vivo-sufer’
eterna; nukokline al la
sulko de ter’, ili eĉ ne plendas.

Tagmezo, hor’ de manĝo abunda, de
dolĉmolaj sonĝoj. Ili puŝadas la
brilantan feron. Ho, pioĉu,
filoj, pioĉu, ripoz’ ne estas.

Pioĉu, filoj, mizerikordo ne
ekzistas ja, pioĉu, dum al furi’
de l’ tifo spitas viaj brakoj.
Filoj, pioĉu, ripoz’ ne estas.


Gabriele d’Annunzio
LA VULTURO DE L’ SUNO

Kelkfoje, dum medito aŭ revo-ŝpino,
se flagras kiel flam’ l’ aero sala,
se bruas tra l’ silent’ pinfrukto fala,
sur arbo surde siblas la rezino,

se marĉflutist’ muzikas en la ŝlimo,
zumas sovaĝaven’ en vasto vala,
subite mian koron, vi, fatala,
rabkaptas, igas predon el l’ animo,

ho Glor’, vulturo de la sun’, ho Glor’!
Vi sur min saltas, tranĉas min ungŝire,
ĝis arda klifo, kie mi azilas.

Fruntleve vidas mi kun kor-dolor’
tra l’ ruĝo de l’ palpebroj fermaj, mire,
ke jen de mia sang’ la mondo brilas.


 

Gabriele d’Annunzio
LA KOMBILO

 

Kiam estingiĝis fajroj de la sun’ sur monto Mario,

nubotrupo malrapide venis de l’ Palatina mont’.

Ventospiro ilin milde prenas, trenas al okcidento,

kie vico de cipresoj akras per la pinto al alt’.

La cipresoj nigraj tiam mordas per la pinto la nubojn,

kvazaŭ tra kombilo longa fluus harobukloj el or’.

 


Gabriele Dannunzio
LA NEĜO

Falas la neĝ’ al la patrino Tero
trankvile. Kaj ricevas ĝian blankon
la Tero, kiu juste nun ripozas,
naskinte al la hom’ abundajn fruktojn.

Bovisto vidas sur la ŝvitaj kampoj
la neĝon brili, dum li altabliĝas;
el lia kor’ espero kaj el kruĉo
ridetas nun al li la juna vino.

Ho falu pace, neĝ’; defendu ĝermojn,
radikojn, kiuj donos multajn herbojn
al gregoj poste kaj al hom’ la panon.

Ho falu pace, ke ĉe l’ tempnoviĝo,
de vi nutrataj, tra l’ eben’ vekita,
ekkuru kiel greg’ obeemaj. fluoj.


Francesco Pastonchi
LA PANO

Pan’, vin humilaj rompas ĉiutage
jam gajaj, se al ili vi ne mankas.
Ho, kia rekompenc’ ol vi pli sanktas,
se varme venas vi el forn’ postbake.

Vi same blondas sur tabul’ modesta,
kaj ĉe-orvazoj, ĉar en vi kuniĝas
ja ĉia riĉ’; eĉ se plej pompe riĉas
la tablo, ĝi ne hontas vin, krudvesta.

Filo de l’ sun’, radion vi donacas
al ĉiu dom’; sur frunt’ de laboristo,
gajninta vin honeste, vi rebrilas.

Sed plej vi lumas, kiam voje lacas
la almozulo kaj el la tornistro
ĉe rando de fonteto vin eltiras.


Ada Negri
EPITAFO

 

Karla estis mi, serena blondulin’ kun okuloj helaj,
kaj mi mortis tridekjara. Iom haltu, virin’ pasarita.
Ĉu la Tero tiel frue forlasita ankoraŭ floras?
Ĉu ankoraŭ la grenspikoj ondas en la brilo de suno?
Kiam vivis mi, la suno, tuta la suno estis mia,
sunaj estis haroj, rido, kanto de mia juna koro,
miaj du knabetoj fortaj, kiujn naskis am’ mia juna.

Sed filinon mi sopiris, knabineton. Tia ŝi estu,
kia mi mem estis inter brakoj amantaj de l’ patrino.
“Ho – mi preĝis – filineton, knabineton, donu, Sinjoro!”
Vintre, je maten’ ŝi venis. Kun fermita okul’. Sen ploro.
Min forportis. Mi ne scias, kiel okazis, sed mi restis
sangomanka. Kaj nun kion faras sen mi la du knabetoj?

Kuŝas mi kun la filino, kies okulojn, voĉon mi ne
vidis, aŭdis. Mi ŝin volis: ŝia mi estas. Ŝi karesas
min ŝtonmane; mi ŝin premas al mia ŝtona koro. Ĉiam.


Francesco Chiesa
FAJROJ DE PRINTEMPO

Ho, kraketantaj kun gaj’ kamprande kaj montopiede

nun, en ĉi tempo arĝenta, fajroj vi de la printempo!

Aĵoj mortaj kaj senutilaj forbrulas: folioj,

kiuj neniam povas verdi plu; ŝeloj malplenaj;

veproj jam sen dorn’, pendantaj sur ĉerizujo

tute en floroj; salikoj, kiuj jam lacas plu ligi…

En la profunda ardaĵ’ la ŝtonetoj kurte, kolere

pafas; rompita momente, ruĝas la flam’ pli sovaĝe,

pala tordaĵo de fum’ ĉielblue el vasta kamparo

inter la brilaj arbaroj, en la aero kvieta

flugas; kaj svarm’ post svarm’ de noktbirdoj brunaj… En akra

bona odoro jen cindro kaj violetoj miksiĝas.

Spir’ de violoj el sub la malseka sterkhumo sin levas;

ĝerme la kapojn tenerajn boras el ter’ la narcisoj.

Verde en flava herbar’ sin movas la nova herbeto.

Estas la primoletoj oraj okuloj… safranaj.

Aĵoj tristaj for! Ĉiu dom’ al fervora laboro

siajn knabinojn elsendas, armajn per longaj rastiloj.

Siajn tempiojn per tuk’ helruĝa zonante, la gajaj

purigantinoj kombilojn hastajn tiradas tra l’ hirtaj

haroj, tra l’ foliar’ nigranta, dornŝeloj, stoplaĵoj.

Super rastbruo ekŝvebas nova ilia kanteto.

Kaj mia … – Iru, foli’ maljuna, jam jar’ via pasis.

Sekvos nova. La branĉoj brilajn burĝonojn elmetas.

Sonas kant’. La amas’ bolzume plu kreskas. Tordiĝas

el ĝi la fumo bluante. Roze svingiĝas la flamo.

 


Francesco Chiesa
LA SABLO

Ho dolĉe la manon enpremi en vin,

dolĉe enmergi ĝin, sablo, vi
mola! amikino de la ripoz’,
asistantino de sonĝoj!

Palete serena nun la aer’,

varma la sun’ kiel homa spir’,
mildaj la voĉoj aŭdataj, kaj
dolĉe restadi en solo.

Sidante sur bordo, mi sekvas la

akvon brunverdan, irantan plu
lante, tre lante, orante sin
sub la nubetoj el oro.

Ho! iro facila! Kaj fera leĝ’

volas vin … Kaj ke pasadu plu
mute ĉi nuboj sur la ĉiel’,
plene de voĉoj ĉi akvo.

Bela akvo, do kion parolas vi?

Ĉion vi zumas por mia plaĉ’…
Leĝo sen dub’ … Kaj ke el la man’
glitu fluide la sablo.

Kaj ke en la sablo, trans lasta lim’

de la ekstremo de malgrandec’
dure kaj tranĉe persistu plu
la origina siliko.

Sed, aĵ’ nepalpebla, ho dolĉe vin

teni! kaj lasi, ke en silent’
viaj maldikaj fluetoj nun
kuru tra inter la fingrojn.

Kaj ĉi kontinua trankvila kur’

estas la temp’. Kaj la laca man’,
polvo labila ja estas la
sablohorloĝo terura.

 


Francesco Chiesa
PSALMO

Nokto. Benata la nokt’, sendita de vi, ho Sinjoro

al la homgent’, ke vidiĝu tiom kaj tiom da steloj.

Estas benata la vest’ de funebro sternita sur mondo,

por ke estiĝu sopiroj por ĝia vesto la blanka.

Estas benata la pluv’ defalanta. Ĝi palas kaj tristas,

sed rekondukas la homojn al la dolĉeco de l’ hejmo.

En ĉielarko kaj fulm’ finiĝadas la pluvo malklara,

plenos riveroj per akvo ne plu malklara jam morgaŭ.

Estas benata, Sinjor’, via vintro, venanta de l’ krutaj

montoj, por ŝiri la lastajn flavajn foliojn de l’ bosko;

por ke ripozu en la mort’ jam la aĵoj mortaj kaj povu

tristo nenia malhelpi naskon de aĵoj pli novaj.

Estas benata la voj’ tra dezertoj kaj rokoj. Migranto

tiel kun plia rapido venas al sia vojcelo.

Estas benata l’ malsat’, bongustiga por pano malmola,

Estas benataj la larmoj, estas benata l’ malsano,

tiel dolĉa je l’ tag’ de saniĝo; benata la paco,

kiun reamas la homoj, kiam finiĝas milito.

Estas benata la mort’, kiu lasas libera al pli junaj

kaj pli valoraj venantoj vojon malglatan de l’ mondo.

 


Francesco Chiesa
SIMPLECO

Simplec’: unua vol’, sincera emo
de l’ marta kamp’; unua fajna tinto
de l’ akvo liberiĝa; branĉopinto
tilia, burĝonanta kun ektremo …

Herbo ĉe mia sojl’ el tero venas,
ne timas premon de pied’ detrua;
april’ sin vestas per veter’ klarblua…
Iom septembro jam, kaj jen ĝi svenas.

Simple ŝanĝiĝas Temp’, sin mem kovrante
per ombro, kiu kreskas, ke ekbrunu
de ĝi la jam mortanta herb’… Simpleco:

gajo de knab’ senscia, trankvileco
de l’ hom’ lasanta ĉiutage unu
sian vantaĵon fali for vojrande.


 

Giuseppe Zoppi
DOLĈA NOKTO

 

Ho dolĉa nokt’, enamiĝinta luno!
parol’ de fontoj, susuret’ de branĉoj.
De nest’ al nest’ frapetoj, voko-ŝanĝoj.
Ho dolĉa nokto sub aera lumo.

Mi miras nur, ke vi forestas tamen,
kaj ne emerĝas, per aper’ subita,
ridete, en ĉi ensorĉo mirfrapita,
kaj ventoj, akvoj vin alvokas vane.


 

Giuseppe Zoppi
MEVOJ

 

Halti, lacega, meze de la ponto
de l’ fremda urb’, demandi per okuloj
al la river’, transsalti al la krio
kaj raspa flugo de la blankaj mevoj.

Ĝoj’ de flugiloj inter domoj pezaj!
Miro de ondoj, mir’ de horizontoj.
Susur’ de spacoj kaj trapas’ de ventoj.
Descendis teren la ĉiel’ vortice.


Giuseppe Zoppi
PRI L’ MORTO DE L’ PATRINO

Kiel vi, korfrapante
de amo, min enlulis,
patrin’, al dorm’ unua,
ho lasu, en ĉi horo
de plor’, ke por la lasta
dormo per miaj manoj mi vin metu.

Nur fratoj nun, la filoj
de l’ sang’ komuna, helpu,
amantaj; krome mia
dolĉa edzin’ per movoj
facilaj kaj teneraj
la apertitan ĉerkon florornamu.

Post via edz’ kaj idoj
nenion sur la tero
vi havis ja pli karajn
ol florojn … Do violoj
kaj ĉi primoloj freŝaj
eskortu vin por la vojaĝo lasta.

Kaj dormu nun, serena,
tra l’ lasta nokto en ĉi
dometo al vi sankta,
de kiam, ridetante
kaj fide, sub virgina
vualo vi transpaŝis ĝian sojlon.

Dormu la grandan dormon
meze de ni, plektinte
la vaksajn manojn, kvazaŭ
por pardonpet’, ke vi ne
povas etendi plu ilin
mildige al ni en dolor’ amara.

Fermiĝis via buŝo
la dolĉa kaj severa,
kiu egale sciis
zumi lulkantojn piajn,
kaj Dion laŭdi, dirojn
mirindajn de saĝec’ al ni donaci.

Fermiĝis jam por ĉiam
l’ okuloj, ne vidintaj
malbonojn de la mondo,
nur kampoverdojn, purajn
neĝojn, brilantajn akvojn,
kaj, trans montar’, lazurojn altajn, sunajn.

Dormu … Kun ni vin gardas,
pli viva ol vivantoj,
kiu iam vin kondukis
edzino, kaj jam inter
steloj kaj ĉielarkoj
al nupt’ eterna, dorm’ alia vokas.


Giuseppe Zoppi
LA DORNFRUKTO

Aŭgustan tagon, kiam al la mano
jam falis la unua frukto pruna,
dornfrukton vidis mi en brilo suna,
acerban, sur la arbo de kaŝtano.

Novembre mi revenis, kaj ne vane,
ĉar ankaŭ ĝi, kun la folio bruna
falis, kaj en lulilo oportuna
proponis sian kernon, brile, sane.

Ho frat’, similu kernon ĉi singardan.
Vin ofte kovru per armvest’ sekura,
preferu vivi en la alt’ ermita.

Por stulta hom-amas’ estu dornita,
sed nutru en vi, kun dolĉec’ obskura,
trezoron vian intiman kaj tardan.


Valerio Abbondio
ALIAN FOJON…

Alian fojon, vi, animo, vidis,
ĉielojn brili, kampojn reverdiĝi,
kaj sentis vin facila, plena kune,
kiel la branĉ’ proksima al florado:
alian fojon, eble fojon lastan.
Pro tio, eble, ŝajnis trans direblo
la ĉiel-lazur’ kaj tiel dolĉis zumo
de l’ akvoj kaj vi revis ĉiuokule
ridi la mondon. Kio al vi ŝajnis
brilego pleja, jen, eĉ pli viviĝas
en antaŭsent’ de l’ ombro timiganta:
ho vi, animo mia izolita,
al kiu ne sufiĉas la atendo
de ia aprilo dia kaj eterna
por ne priplori tiun ĉi floradon,
velkadon de l’ beleco sub la luno.

 

Valerio Abbondio
AL LA VESPERO

 

Se la maten’ senkulpa ne konsolas
l’ animon, kiu vidas sin nigran
mizeron, vi, el bruoj kaj el fumoj
de l’ muta, blua tago emerĝante,
Vesper’, purecon, pacon vian donu.
Ĉiam pli alte super mondo bruna
mia rigard’ vin kaptas, sin arĝentas,
kaj iĝas ĉiel’ eĉ mia kor’ profunda.

 

Valerio Abbondio
LA PASEJO

 

Trans kamp’, deklivoj kaj serenaj akvoj
en lanta kurb’ kliniĝas kaj sin levas
al horizont’, bluverde, mont’, el kiu
ankoraŭ plu altas kampanilo bruna;
poste, la klar’ senfina. Ho Sinjoro,
en hor’ konata nur de vi ĉi-same
brilegu al mi la pasej’ plej alta.

 

Valerio Abbondio
PERLO-BRILO

 

La lasta roza spiro sur montdorso
ekstrema, jen, disiĝis, sed plu gardas
la granda blanka alp’ la perlo-brilon
kaj molajn ombrojn kaj liniojn mildajn.
Sed, post momento, kiel ĝi ŝanĝiĝas!
Ekfrostas tiu ĝia lum’ intima,
longiĝas ombroj; sub la ĉielo frida
rigidas ĝi, sublima, en la morto.

 

Valerio Abbondio
MAGNOLIA ARBO

 

Dum ĉirkaŭ vi la plantoj en florado
brilegis kiel nuboj de la ĝojo,
el malhelverda dorm’ vi ne vekiĝis.
Sed se l’ unua ard’ bruligas rozojn,
malfermas vi en brila kaj dens-ombra
foliar’ burĝonOjn blankajn kaj solecajn,
kaj igas pensi pri parfuma nokto,
kiu de dolĉaj grandaj steloj pulsas.

Vladimir Vladimiroviĉ Majakovskij
PER PLENA VOĈO

Estimataj

kamaradoj posteuloj!

Fosante

tra l’ nuntemp’,

en ties ŝtoniĝinta sterko,

kaj de niaj tagoj

esplorante la nebulojn,

vi

eble demandos

eĉ pri mi kaj mia verko.

Kaj eble

je l’ demandosvarmo per jena ekspliko

respondos al vi

scienculo erudita:

“Vivis iam

poeto de l’ akvoboligo

kaj malamik’ de l’ akvo neboligita.”
Profesor’!

for la okulbiciklojn!

Pri ĉi tem’:

pri mi

kaj mia epoko

parolos mi mem.

Min, akvoportiston, purigiston de kanaloj
la revolucio

mobilizis kuntrenata.

Mi iris en la fronton

de bataloj

el la ĝarden’

de l’ Poezio, damo delikata.

Mi ĝuis ĉarman ĝardeneton
de damoj

amoj

florornainoj.

“Mi plaĉe plantis belan bedon,
akvumos ĝin per propraj manoj.”
Tiu ĉi el kuvo verŝas

versojn al la koroj velkaj,

tiu grake

ilin bravas el la buŝo,

korkrevaj Mitrejka-j, mirt-revaj Kudrejka-j,
diablo scias

sencon de ĉi fuŝo.

Mola kordo mandolina
monotone tedas, jen:
tara-tina, tara-tina,
tenn –
Ne granda glor’, ke inter tiaj rozoj
elstaru mia statuo, kiel kulis’
de placoj, kie sputas tuberkulozo,
vagas putinoj, apaĉoj

kaj sifilis’.

Ankaŭ min

la agitprop’

jam ĝenis dent-agace,

mi mem ja

por vi verkus romancojn ŝmace,

pli ĉarmas tio

kaj donas pli da kontanto,

sed mi

bridis

min mem

kaj frakase

tretis la gorĝon

de mia propra kanto.

Aŭskultu,

kamaradoj posteuloj!

La agitisto,

la ĉefelkriisto rolas!

Mi sufokas

la poezi-rukulojn,

transgalopas

lirikajn volum-akumulojn,

mi, vivanto

kun vivantoj parolas.

Mi venos al via

lontana

komunista klaro

ne kiel trubadur’

de Jeseninaj kantetoj,

miaj versoj transflugos

super jarcent-montaro,

kaj super kap’

de registaroj kaj poetoj.

Miaj versoj alvenos,

sed ne en tia manier’,

kiel sago

ĉe lirika ĉas’ de amo,

nek kiel

al numismato trafas trivita moner’,

nek kiel

allumas astroj de mortinta flamo.

Miaj versoj

trabreĉos

la jar-amason

kun lukto

kaj aperos

krude

masive,

kompakte,

kiel en niajn tagojn

akvodukto eniris

konstruita

de Romaj sklavoj

laborbarakte.

En poemoj

entombitaj sub libro-kurganoj

vi trovos hazarde

strofo-feraĵojn pikajn,

vi

admire-estime

ilin palpos per la manoj,

kiel armilojn

malnovajn sed timigajn.

Orelojn vortflati

– ne miaj kutimoj,

nek knabinet-orelojn

per frivolaj esprimoj

sub la harplektoj longaj

ruĝigi per honto.

Parade staradas

l’ armeo de miaj rimoj,

mi preteriras

antaŭ l’ revua fronto.

Muskolŝvele vigle

vicas versotrupoj,

pretaj por morto

aŭ senmortaj aŭreoloj,

streĉege la poemoj

etendas kanontubojn

de celo-trafaj

titoloj.

Avidas

plejamata armil-speco

sturmante

elprovi venkoŝancojn,

atendas

kavalerio de spriteco

levante

la akrajn ritmo-lancojn.

Kaj ĉi tutan

armeon armitan ĝisdente,

batalintan

dudek jarojn sen cedo

ĝis la lasta linio

mi donas prezente

al vi,

proletoj de l’ planedo.

La malamiko

de la klas’ labora

estas ankaŭ mia

malamik’ kaj malamat’,

ordonis nin

iri

al sub flago ruĝkolora

jaroj de trudlaboro,

tagoj de malsat’.

Kiel hejme

ni malfermas

ĵaluzion,

tiel ni malfermis

de Marx

ĉiun volumon,

sed eĉ sen lego

ni bonege sciis tion,

kien iri,

kian ni ŝuldas plenumon.

Dialektikon

ni lernis ne el Hegel,

militfajro

ĝin en niajn versojn ŝutis,

kiam

sub kugloj

la burĝojn ni pelis ege,

kiel nin

alitempe

ili persekutis.

Nu,

geniulojn

eskortu gloro vanta,

kiel vidvino plora ĉe marŝo de funebro,
mortu, versoj miaj,

kiel soldat’ sturmanta,

sennome, kiel dronis

la niaj en tenebro.

Mi fajfas

pri la bronzo plur-kvintala,

de marmoro

min ne kaptas paroksismo,

pri l’ gloro

ni kvitos ja

per marĉando lojala,

estu por ni

komuna monumento ŝtala

la batale

konstruita

socialismo!

Posteuloj,

se la fukon vortaran vi traserĉos,

el Lethe

al surfaco

tiaj vortoj emerĝos:

“prostituo”

“tuberkulozo”

“blokado”

Por vi,

gaja gento

de sana paradizo,

poeto

forlekis

la mukon de ftizo,

per astra lango de plakato.
Pro vostokresko de jaroj

mi aspektas jam simile

al mirindaj

fajrospiraj fabeldrakoj,

kamarado Vivo,

antaŭen

rapidire,

rapidire

en jarkvino

tra resto de tagoj!

Por mi mem

rublojn

mi ne staplis vers-mercere,

nek havas hejme

meblojn de arta ĉizo,

kaj mi bezonas,

mi diras sincere,

nenion krom

freŝlavita tolĉemizo.

Aperinte

ĉe CKK

de l’ futur’ de pura brilo,

super bando

de versfara, akapara gent’,

mi altlevos

por bolŝevik-legitimilo

miajn librojn

klaspartiajn

ĉiujn cent.

 


Mihály Babits
FORTISSIMO

Koleras Dio, furiozas,
aŭ li nur dormas supre mute,
ĉu dormas, aŭ jam mortis tute –
he, homoj kiu vekos lin?
Patrinoj ploru do pli laŭte,
kiun kanonoj ne alarmas,
ĉu vekus tiun plor’ malforta?
Kaj ne per larmoj ploru jam,
nur teren falas larmo-flu’,
per voĉoj ploru al ĉiel’,
ploru kun senindulga bru’:
ne tiel dolĉe, kiel fonto,
kaj ne muzike, kiel pluv’,
ne kiel iam Niobe’:
senborde, kiel la inundo,
ploregu, kiel la rulbrua
lavang’, ploregu nur glacion,
ploregu fajron, kiel lafo.
La karaj filoj falas for
en sang’ sur neĝon, hor’ post hor’.
Nenion lasu dormi nun
mutantan, misan, malkuraĝan,
ĉu estas inde timi plu?
ĉu estas inde vivi plu?
Kial silentas via gorĝo?
Ho, iru plori al la placoj,
kaj ŝriku en preĝej’! Virinoj
de sovaĝuloj, vin sovaĝaj
preĝu en preĝo freneziga,
freneza!

Kaj se vanaj estas

preĝo kaj ploro, ni ankoraŭ
blasfemi scias, viroj! Nun
ni kredas jam je blasfemind’
dormanta Sortpotenc’ en Alto.
Al lia dorm’ ni ĵetu brue
frapantan hajlon de blasfemoj!
Se li mankas, kial estas li?
Se li estas, kial mankas li?
Lin neu, eble li vekiĝos!
Ni ŝiru, batu lin per vortoj,
kiel dommastron kiu dormas
en brula dom’ – la surdan Dion.

Ho! Surda! Surda! –

– Kiel bone

nun esti surda, kiel Dio!
Surdas la Ter’, ne sentas dorse
l’ arme-plandbruon humiligan.
Ho, bone estus surde ĝermi
kiel florbulbo sub la ter’:
en ter’, en Dio surdas ĉio,
nur homo elŝiriĝis el
la surda Dio, por teruroj,
li elkoviĝis verme, esti
la verm’ de Dio, por jukanta
svarmad’, dolori, ĉar – ja ĉio,
krom surda Di’, estas doloro,
ĝis ĝi en Dion remortiĝos.


Mihály Babits
CIGANO EN MORTKONDAMNA ĈELO

Tiel naskiĝis iam la vers’ sub fingro mia,
kiel skarab’ flugila, kirasa, bril-artika
kreiĝis eble per la mano Dia.

Tiel naskiĝis poste ĝi sur mia lip’,
kiel la trumpetkrio, la trumpetkrio
sur lipo de soldatoj, krusta pro la soif’.

Sed nun jam venas mallaŭte, disflue kaj timeme,
kiel en kavoj de okuloj ombroringaj
ekbrilas la larmo treme.

Ne por mi mem mi ploras: jen frataro miliona
plejparte tiel mizera, aĥ, mizera,
eĉ el sonĝ’ ili ne konas, kio bona.

Kabanon ili ĉarpentus arbare, sed lignoj – tabuo!
ili ĝojas, se urbe, en granda dom’ skatola,
ili havas malluman skatolon je luo.

Kaj ĝojas – se ĉio rompiĝis, ne eblas plu toler’ –
ke eblas jen, trapaŝi kortbalkonan kradon,
altiras ĉiun la Patrin’, la Ter’.

Malĝoja mond’! terurite muzikas vers-sonor’,
kiel cigan’ en mortkondamna ĉelo.
Huŝ, brilaj, flugbataj, zumantaj skaraboj, huŝ for!.

Se ĝi ne povas veki mortintojn, kial la trumpetkrio?
Nur la larmo, la larmo, la larmo falas,
sen demando: ĉu utile por io?


Attila József
ĈE LA URBORANDO

Ĉe la urborando, kie nun mi vivas,
se la krepusko descendas,
per molaj flugiloj, kiel etaj vespertoj,
la fulgo flirte flugpendas,
kaj ĝi dure kaj dike, simile al guano,
sur ĉio eksedimentas.

La animon same ĉi epok’ sursidas,
kaj kiel sur la tegmenton
el lado breĉita nur vane alsendas
la pluvoj pezan torenton,
la tristo ne povas de l’ koro forlavi
ŝtoniĝintan sedimenton.

Ĉu sango ĝin lavos? Jen kiaj ni estas:
gent’ nova, nova armeo,
malsame la haroj gluiĝas al kapo,
malsamas nia ideo,
malsamas prononco. Ne dio, nek menso,
sed karbo, fero, oleo,

la materio reala nin kreis,
verŝinte nin al la fundo
de fandformiloj de hida socio,
sovaĝajn, ardajn, ke nun do
ni firme tenu nin por la homaro
sur la eterna grundo.

Jen kiel post pastroj, soldatoj kaj burĝoj
nun iĝis ni la fidelaj
leĝplenumantoj; kaj tial la senco
de ĉiu homverko per ŝvelaj
sonoroj en ni zumegas kiel
akordoj violonĉelaj.

Neekstermeblajn ja tiel multege,
kiel nin, de post la apero
de l’ sunsistemo, oni ne ekstermis
sur la grandpasea tero,
vizitis la hejmojn malsato, armilo,
bigoteco kaj ĥolero.

Humiligita en tia grado
neniam estis venkonto,
kiel vi ofendis nin sub la steloj
per humiliga honto:
Al ter’ ni rigardis. Al ni apertiĝis
ties grandsekreta fonto.

Jen kiel la kara estaĵ’, la maŝino
eksovaĝis ĝis rabio:
fragilaj vilaĝoj frakasiĝas kiel
sur flak’ la febla glacio,
ĉieltondras, mortero de urboj defalas,
se ĝi saltas por funkcio.

Kiu – ĉu l’ bienulo – la hundon sovaĝan
de ŝafisto deadmonas?
Kun ni ja infanis, kun ni ja plenkreskis
la maŝin’. Ni ĝin disponas,
obeeman beston. Nu, ĝin kvietigu,
ĝian nomon ja ni konas.

Ni vidas jam: baldaŭ vi ĉiuj vin ĵetos
sur la genuojn treme,
kaj al ĝi, kiu estas por vi nur posedo,
ekpreĝos vi nur pieme,
sed sole al tiu ĝi estas sindona,
kiu ĝin nutradis meme.

Jen ni, infanoj de la materio!
Suspekteme ni nin kuntenas,
Nian koron levu! Ja, kiu ĝin levos,
al tiu ĝi apartenas.
Tiele forta ja povas esti,
nur kiu per ni plenas.

La koron supren, ek, super uzinojn!
Tian grandan, fulgan koron
nur spertis, kiu sunon vidis droni
en ties fuman vaporon,
kaj kiu de l’ ŝaktaj profundoj de l’ tero
jam aŭdis pulsosonoron.

Hej supren, supren! Sur ter’ dividita
pro nia spiro ŝancela
jam jelpas, vertiĝas la lataj bariloj,
kiel en ventego anhela.
Plu blovu, alblovu! Kaj supren la koron!
Ĝi fumu en alto ĉiela!

Ĝis nia belega kapablo: la ordo
klariĝos en ilumino,
per kiu konscios la homintelekto
pri l’ finohava senfino,
pri fortoj produktaj en mondo ekstera,
kaj pri l’ instinktoj en sino.

Ĉe la rando de l’ urbo, la poet’, la parenco,
per tiu ĉi kant’ kriegas,
kaj rigardas, ke l’ fulgo falanta, falanta
plu mole kaj grase gregas,
kaj dure kaj dike, simile al guano,
sedimente ĉion tegas.

Lia vort’ kiel vitro rompita tintadas,
sed (inĝenier’ de magio
de l’ mondo donita) li jam enrigardas
futuron de luma konscio,
kaj li en si kreas, kiel vi ekstere,
la mondon de harmonio.


Attila József
ĈE DANUBO
I.

Mi sidis sur plej suba ŝton’ de l’ bordo,
rigardis, kiel melonŝelo naĝas,
apenaŭ aŭdis, drone en mia sorto,
ke, dum profund’ silentas, supro klaĉas.
Danubo estis, kvazaŭ elfluanta
el mia kor’, malklara, saĝa, granda.

Kiel muskoloj, se la hom’ laboras,
brikfare, fajle, fose aŭ martele,
ŝajnis ke tiel pranci nun fervoras
ĉiu ondmovo streĉe kaj malŝvele,
kaj, kiel panjo, ĝi fabelas lula,
malpuron de la urbo lavas pura.

Ekgutis pluv’, sed, kvazaŭ ĉi klopodo
ĝin tedus – estas ja egale – haltis,
sed, kiel hom’ pri longa pluv’ el groto
gvatadas, la pejzaĝon mi rigardis.
Kaj pluvis flegme la eterna-fala
paseo, iam bunta, nun jam pala.

Fluis Danub’. Kaj kiel al patrino
fekunda kaj pensanta pri alio
la infaneto ludas en la sino,
alridis ondoj en lüd-idilio,
samtempe ili ŝajnis, en sinrompoj,
kadukiĝinte erifalantaj tomboj.

II.

Mi estas jene: kion en minuto
mi vidas, mi rigardas tion de centmil jaroj.
Moment’ – kaj preta jam la tempo-tuto,
kaj ĝin kun mi rigardas centmil praulaj paroj.
Mi vidas, kion ili vidpreteris,
ĉar ili rastris, murdis, brakumis, laŭ neceso,

kaj vidas, kiuj dismaterieris,
kion mi mem ne vidas, se urĝas min konfeso.
Ni scias pri ni, kiel ĝoj’ kaj ploro,
al mi pase’, al ili nuntempo apartenas,
ni versas – mi memoras; dum memoro
mi ilin sentas, ili krajonon mian tenas.

III.

Panjo kumena, patr’ estis sikulo
duonrumana, eble tute tia,
el panja buŝo dolĉis la manĝbulo,
el patra buŝ’ la ver’ estis radia..
Ĉe mia mov’ – jen ili en brakumo;
kelkfoje min pro tio trist’ alspiras:
jen la forpas’. Jen mia naskohumo.
“Vidu, se ni ne estos!” – ili diras.

Ho, diras ja, ĉar ili estas mi jam,
jen, malgraŭ feblo, mia fortoŝvelo;
mi scias, ke ol mult’ mi estas pli jam,
ĉiu praulo, mi, ĝis la praĉelo,
praulo, kiu plimultiĝon ĝuas,
mi iĝas patro kaj patrin’ feliĉe,
kaj ankaŭ patro-panjo mem disduas:
mi tiel iĝas Unu plimultiĝe.

La mondo, kio estis, estas – jen mi,
la multaj gentoj inter si militaj,
la patruj-konkerantoj venkas en mi,
turmentas min sufero de l’ venkintaj.
Dózsa, Werbőczi, ²pád’, Zalán’ tumultas,
rumanoj, slavoj, turkoj kaj tataroj
en koro, kiu al paseo ŝuldas
futuron mildan, nunaj ni, hungaroj.

Laboron al mi! Por batal’ sufiĉas
konfesi pri la tempoj la ĝisnunaj.
Paseo, nuno kaj futur’ kuniĝas
en ondoj de Danub’ interbrakumaj.
Praulajn luktojn solvas nun intime
en pacon la memoro remigranta.
Niajn aferojn kunajn ordi fine,
jen nia tasko, kaj eĉ ne malgranda.


Miklós Radnóti
SEPA EKLOGO

Vidu, vesperiĝas, kaj la dornodrat-bordera, sovaĝa
kverkbaril’ kaj la barakoj ŝvebas alsorbite de ombroj.
Kadron de la kaptiteco la rigardo lanta delasas,
nur la menso, nur la menso scias pri l’ streĉiĝ’ de la drato.
Vidu, kara, tiel ankaŭ nia fantazi’ liberiĝas:
nian korpon, la rompitan, Sonĝ’, la bela liberiganto
solvas, kaj ekiras hejmen la kaptul-tendar’ tiatempe,
kalvtonditaj kaj ĉifonaj malliberuloj ronke flugas
de l’ Serbuja blinda supro al pejzaĝo hejme kaŝiĝa.
Ho, pejzaĝ’ kaŝiĝa hejme! Ĉu ekzistas do tiu hejmo?
Ĝin ne trafis bomb’? Ĝi estas , kiel ĉe la servoeniro?
Kaj ĉu kiu dekstre ĝemas sinstre kuŝas, foje rehejmos?
Ĉu do estas hejmo, kie ankaŭ l’ heksametro konatas?

Skribas mi sen supersignoj, verson sub la verso mi metas
elpalpante en mallumo, tiel same kiel mi vivas,
duonblinde kiel raŭpo sur paper’ geometradante.
Poŝlampeton, libron, ĉion prenis gardistar’ de la Lager,
poŝt’ ne venas, kaj descendas nur nebul’ al nia barako.

Inter vermoj kaj misfamoj vivas tie ĉi en la montoj
franco, pol’, italo laŭta, serb’ hereza, judo revema,
en dispeca febra korpo tamen unu vivo viviĝas
atendante bonan famon kaj de virino belan vorton
kaj liberan homan sorton, atendante la finon, kiu
en tenebroj densaj drone sinkas, atendante miraidojn.

Sur la plank’ mi inter vermoj kuŝas, best’ kaptita. La puloj
sieĝantaj resturmadas, sed la muŝarmeo ripozas.
Noktas, do per tag’ pli kurtas ree la mallibero, vidu,
kaj per tag’ pli kurtas vivo. Dormas la tendaro. La luno
ĝin prilumas kaj la dratoj restreĉiĝas en ĝia lumo
kaj vidiĝas trafenestre, ke armite la gardist-ombroj
sur la mur’ projekciite paŝas inter nokt-voĉetoj.

Dormas la tendar’. La sonĝoj, vidu, kara, susure flugas,
sur la strikta lok’ eksnufas transturnante sin revekito,
kaj jam dormas, brilvizaĝe. Sola mi sidas en maldormo,
duonfumitan cigaredon sentas en mia buŝ’ anstataŭ
via kiso kaj ne venas al mi la dormo pacodona,
ĉar nek vivi ja, nek morti jam mi scias sen vi, amata.


Gyula Illyés
DOMFLANKE

Domflanke mi, sidante alsubtegmentan ŝtupon,
tiaĵojn aŭdas: “Venu, tomato, en la supon!
Mi tranĉas vin, jen, kruce, duone post duone,
tiele! Kaj nun saltu, en la poton! Bone!”
La avinet’ babilas, momenton ne silentas,
pensante, en la solo, ke ŝin neniu atentas,
kaj eĉ se jes, ŝi, dum ŝi paŝete iras-venas,
kun ĉio ektuŝata konversacion tenas.
“He, fajro, ne petolu, ne fumu, restu en loko,
ne pinĉu mian manon kiel kolera koko!
Da salo nun manplenon! Nu, kie vi, saluj’?
Sekbranĉojn mi alportos de l’ suba korto tuj.
Terpomo, ni vin plukos, ne timu malvarmumon!
Vi, branĉ’, ne volas veni el la amas’ en lumon?”
Kaj inter persikarboj ŝi iras plu babile,
kliniĝas al ŝi brile
la branĉoj, ŝin alflustras, milde karesi pretaj,
ĝojlarmoj fluas ĉie de sur folioj etaj.
La vespersunon nuboj levas al altaj vastoj
en fumo de incenso kiel hostion pastroj.

Dio, laŭdire kaŝa en herbo, akv’, arbido,
kiel en la amanta knabin’ la dolĉa rido,
vi, kiu pli malfermis al viaj mil sekretoj
l’ orelojn de l’ avinjo ol tiujn de l’ poetoj,
nun al mi, surde, blinde, stumble sur vojo kurba
al vi titubadanta en nia mondo turba,
faru, ke kiel ŝi, mi orelu viajn vortojn,
kaj kiel ŝi, kuraĝe respondi havu fortojn.
Jen, la vesperkrepusko nun kiel besto ega
jam super min kliniĝas, frisklange ŝultroleka.
Vidu, sub morusarboj de l’ kort’ el sep teleroj
da supo flugas blanke ĉielen la oferoj.
Jen fideluloj, kiuj, gardante kun rideto
viajn kaŝitajn vortojn, ŝvelas de varma kredo.
Ho, kiel tiun lastan hebrean vespermanĝon,
de l’ famili’ provita, benu la vespermanĝon.
Kiu en grenojn, arbojn la sangon transfluigis,
kaj “manĝu do” instigis,
lasu ĉi pacajn vortojn al mi nun enkuleri,
kaj kiel tiuj Dekdu, de via flam’ fajreri.

En la riveroj venas al ni la nokto bistra,
folioj flirtetadas de ĝia fluo friska.
Mi iros morgaŭ vojon. Lasu, ke mi dumire
iru kun herbo, arbo, akvo interbabile
kaj kun la simpla plebo, kies mi estas ido,
kaj kiuj antaŭ l’ moŝto balbutas eĉ per vido,
tiel senhelpas ili. Kaŝiĝas vort’ ilia.
Mi lernu, kion diri ĉi gent’ estas senscia.
Kion demandas trajtoj konvulsiantaj mute,
demandojn mi, apertajn, respondi povu tute,
kaj miaj vortoj sonu, kiel avino-buŝe,
pli kaj pli kuraĝvoĉe kaj pure kaj kortuŝe,
kaj ne zorgante tion, ĉu oni ridas prie.
Ankoraŭ nekutima la kora ton’ ĉi tie.
Kiel okuloj puraj de beboj, kiuj petas,
la lumoj de la steloj silentaj jen ploretas
pri ni, disvolviĝante en nokt’ anstataŭ floroj,
ke ili dotu nin per esperoj kaj konsoloj.
Kaj sur brasikfolioj la roso-guto-briloj
rigardas kiel blue demandaj okul-miloj.
Jen mi, vojpreta, sentas, ke mi ĉi-nokte staras
en lumo de rigardo, kiu fascine klaras;
sub palpebrumoj ploraj-ridetaj, loge-voke,
prepariĝantaj vortoj sin spronas reciproke
en mi, ke min kuraĝe ili je mano prenu
kaj en la mond’ konfuza, balbuta kun si trenu.
Mi, kiu el la flanko de tere kaŭra dom’ do
stariĝas, el varmega profundo de la mondo,
nun time disrigardas, kortrema kaj ekscita,
konjekti mi kuraĝas: mi estas elektita.

En la lunlumo branĉoj kliniĝas ambaŭflanke,
sur mian vojon nigrajn bukedojn alĵetante.

Mi la terpomarbetojn trairas, side dormajn,
singarde, por ne treti iliajn nestojn varmajn.
Mi iras sen adiaŭ. Ili, min rimarkinte,
per voĉo kokideta ekplorus arĝenttinte.


Gyula Illyés
SUR LA BOATO DE KHARONO

Ne tiam kun ni startas la barko de Kharono,
kiam l’ okuloj frost-rigidas.
Ni, transirantoj mornaj, apert-okule, longe
jam sur la fata akvo glitas.

Jam antaŭ jaroj pelas nin la envia sorto
luliĝi sur boato, naĝa
laŭ long’ de ĝuste tiel ravante bela bordo,
kvankam sur voj’ ne tre laŭplaĉa.

Sur ĝuste tiel ravaj Canale kaj lagunoj,
kiel ĉe nuptvojaĝ’, delekte;
ja ĉio estas sama, ĉielo, voj’ pejzaĝo,
nur, ke retrodirekte.

Ja ĉio tiel ravas, kaj eĉ – sekrete – estas
pli rava, kiel ĝi forpasas,
iel simile, kiel la melodio, tial
ke l’ violonon ĝi forlasas.

Sub niaj arboj inter amikoj ni sidadas
kaj ridas dum diskut’ plezura,
kaj jen, ekbalanciĝas kun ni (kaj sole kun ni)
la bark’ eksteren ekvetura.

Saĝul’, kiu eĉ dum ĉi plezurvojaĝ’ ridetas,
aŭ, eĉ larmante, larmas danke,
ke tiom da piazza kaj tiajn Casa d’Oro
li vidis, eĉ se revid-manke.


Sándor Rákos
HEREDAĴO

filo la mondo mi transdonas ĝin
kun ĝiaj montoj riveroj leĝoj
la ŝton’ faligita ĉiam falas alinfre
mi pensas plej bone se vi allasos
mi protestadis
tute vane
nutrado kreskado plimultiĝado
ĉio restis kiel antaŭe
laŭ scenarlibreto centmilionjara
mi rezignaciis je kadavromanĝado
je la glandoludo nomata amo
mi estas fidinda terloĝanto
filo la mondo mi transdonas ĝin
nur ne diru ke jam ankaŭ mia patro
filo la mondo fileto
neniam konsentu la mondon

Sándor Rákos
SOVAĜBESTO

al mia step’ li entrudis sin
distretis mian ripozherbejon
logmanĝon metis sub miajn arbojn
el interbranĉa altgvatej’ min gvatis
mi lin evitis la unuan tagon
la duan tagon ankaŭ la trian
ne el malkuraĝo sed nur el abomeno
mi lin evitis plu tri longajn tagojn
sed je la sepa min ektedis
la aĉeco de l’ gvatanto gvateja
kaj kune kun la leviĝanta suno
mi paŝis el arbdens’ en senarbejon,
okulfumo da interrigardo
mi vomis sur lin mian mortan naŭzon
sur lin kiu ektiris la ĉanon
inter moviĝo lia kaj la knalo
tiu momento estis mia vivo

Luu Trong Lu
ANKORAŬ ŜVELAS ODOROJ…

Vizitis la arbaro densa
ĉi nokte min kun verd’ intensa,
surpluvis min la prunfloraro…
Sur voj’ malnova ni en paro
promenas, bambuombroj vibras,
flanarboj sur nin roson kribras.
La vento de l’ Huong-rivero
por dormi flugas al kanejo.
Vi lante voĉis dum promen’…
Ho, rava voĉo tra l’ ĝarden’.
Ni iris, iris ĝis trans pado
kun ofta retrorigardado.
Prunarboj sendis per parfumo
mesaĝon tra l’ vespermallumo.
Odoro stranga ŝvelas, glitas,
en polv’ ni niajn paŝojn vidas
kaj aŭdas bati nian koron,
ilian strangan kunsonoron.
La sonĝo for… Mi vin atendas.
Riveroj, arboj for… Sed pendas
tiu parfumo: mi ĝin sentas.
Dek jarojn torturiĝas torde
ĉi lando, la panarboj morte
falas, sed ŝvelas ja pli forte
parfum’ en mia kor’ kaj via…

 

Te Hanh
SCIIGO EL SUDA VJETNAMIO

 

Ĉi tiun tagon
sciig’ el Suda Vjetnamio venis:
atendis kvindek homojn
taĉmentoj ekzekutaj,
loĝantoj de dekkvin
vilaĝoj iĝis por eterne mutaj.
Kaj mian koron
atendis dekkvinfoje
taĉmentoj ekzekutaj,
mian animon
vizitis dekkvinfoje
la mortigitoj mutaj
ĉi tiun tagon.